Recenzoj de legataj libroj dum la septembro sumoo 2026

La bordo de Esperanto de Erica Najaina

La bordo de Esperanto, kiun mi aĉetis dum UK en Graco, verkis junulo Erica Najaina kaj eldonis ĝin LEMURO ĉijare. La lego de la libreto karesis mian animon. Kvazaŭ poezie pasas dialogo de du gejunuloj. Priskribo de naturo donas veran belegan senton. Estis ĝojo kaj belega etoso legi a verkon.

Flegistino (Ĉeĥio)

La maljunulino kiu paŝis en la maro de San-Antonio

Kiam mi legis la prezentadon je la dorso de la libro, mi tute ne atendis tio tipo da libro. Certe, temas pri maljunulino kiu instruas kiel ŝteli al junulo ... sed la tuta rakonto estas je seksa vidpunkto kaj aĉaj esprimoj: tion mi ne ŝatas kaj daŭre legis la libron pro la Sumoo.
Oni lernas multe da vortoj kiuj estas konstruitaj laŭ esperantaj reguloj kaj je la stilo "la bona lingvo - Claude Piron" kaj multaj aliaj vortoj francdevenaj kaj esperantigitaj. Mi sufiĉe facile komprenas ilin, ĉar mi estas franca, sed laŭ mi estus malfacile kompreni ĉiujn vortojn por ne latina leganto.
Tiu maljunulino ŝtelas la riĉeguloj por riĉegaj sumoj....
Mi legis trionon de la libro. Ĝi komencas en Gvadelupo kaj post en Hispanio. Ŝi petas de sia juna lernanto ŝteli diademon kaj je lastminuto decidas ne riski tiun ŝteladon....
Dankon por la Sumoo, ĝi instigas daŭrigi la legadon kvankam estas ne kutima leginda stilo.

CeBe (Francio)

Hunda Vivo kaj aliaj satiroj

Komence, mi trovis la legadon tre malfacila por kompreni kaj eĉ por legi, kaj poste mi legis la 17 rakontojn 1, 2, 3 fojoj eĉ pli kaj nun, ĉi tiu libreto estas jam, kaj estos, honorata en mia Esperanta biblioteko.
Le' Psiko (ĉi tiu verko estas lia unua libreto), uzas multajn afiksojn, kiujn mi ne plu tro kutimas, kaj kune kreas novajn vortojn, aŭ li ligas ilin kun aliaj radikoj, kaj do modifas vortojn, eĉ ŝercas pri vortojn, frazojn... kaj do ofte mi devis relegi la tutan rakonton por vere ŝati ĝin. La rakontoj estas amuzaj aŭ bizaraj, sed ĉiam oni deziru koni la ktp...
Le' Psiko (aŭtoro), Saksa deveno (Germanio), ĉiam ŝercas, eĉ kun lia pseŭdonimo, ĉar estas la esperanta nomo de la gepatra urbo, nome Lepsiko (Leipzig).

Nikol (Francio)

Marta de Eliza Orzeszko

En tiu libro, oni vidas kiom etis malfacile vivi por solaj virinoj en tiu epoko, ĉirkaŭ 1909. Dankon por via prizorgo.

Rivero (Francio)

Tinĉjo en Tibeto de Hergé

Tiu bildstrio (1960) de la belga desegnisto kaj scenaristo Hergé (1907-1983) estas la 20-a albumo el lia fama serio La Aventuroj de Tinĉjo.Brile esperantigis la libron Hervé Gonin kaj eldonis ĝin Casterman okaze de la Internacia Amikeca kongreso de 2005 en Bulonjo-ĉe-maro.
Ĉio komenciĝas dum ferioj en Alpoj de Tinĉjo kun kapitano Hadoko kaj profesoro Sunĝirul kaj la hundeto Miluĉjo. Post legado en gazeto de la artikolo pri la terura mortiga aviadila kraŝo en Himalaja montaro, Tinĉjo havas sonĝon en kiu lia amiko Ĉang grave vundita kaj duone entombigita en la neĝo petas lian helpon de kraŝita aviadilo. Sen hezite Tinĉjo vojaĝas al Katmanduo kun Miluĉjo kaj la kapitano, kiu restos skeptika longtempe en tiu aventuro.
Post la alveno en Nepalo, helpataj de lokaj ŝerpoj komenciĝos la longa elĉerpiga ascendo al Tibeto tra la neĝo, ŝtormo , glitoj, faloj... Renkonto kun lamaoj mirigos la grupon pro iliaj kutimoj (p. 44). Kompreneble vi tremos kiam la triopo eniros la kavernon de la terure famkonata Jeti. Vi malkovros, ke ĝi estas aminda bestego, kiu savis kaj nutris Ĉang ĝis plena resaniĝo.
Interesis min la vivo (dum pluraj paĝoj) de niaj herooj en lamaejo pro ŝtormego. La mallertaĵoj kaj sakraĵoj de kapitano Hadoko estas daŭre elstaraj!
Notindas, ke tiu albumo estis la plej ŝatata de Hergé kaj, ke La Dalai Lama disdonis ĝin en la esperanta versio dum ceremonio en Bruselo (ĵaŭdon 1-a de junio 2006) al la fondaĵo Light of Truth kun "la espero, ke iun tagon ni ĉiuj parolos la saman lingvon". de Hergé

Atrebato (Francio)

La Templo de l'Suno de Hergé

En 2013 Esperanto-France tradukis la 14an albumon el la aventuroj de Tin
jo fare de la belga desegnisto Hergé: "Le Temple du Soleil" La Templo de l'Suno.
En tiu albumo oni trovas ĉiujn ĉefajn rolulojn de la diversaj albumoj: Tinĉjo kaj ties hundo Miluo, kiuj aperis ekde 1929 en la unua albumo en historio okazanta en Sovetunio; la drinkulo kapitano Arĥibaldo Hadoko kiu ekaperis en la naĝa albumo, la du policistoj Tsicerono kaj Cicerono, kaj la distriĝema profesoro Sungirulo.
La temo pritraktas vojaĝon tra la Andoj kaj la Amazona pluvarbaro de Tinĉjo, Miluo kaj la kapitano Hadoko kiuj celas atingi la Templon de l'suno, lasta retiri?o de la inkaoj. Ilia celo estas retrovi la kidnapitan profesoron Sungirulo, kiu devas esti mortigita pro sakrilegio al la inkaoj. Niaj herooj akompanataj de juna ke
ua indiano travivos multajn terurajn aventurojn ĝis ili malkovros la templon, estos enkarcerigitaj kaj kondamnitaj je morto. La tri kunuloj estos finfine savitaj dank'al genia strategio de Tinĉjo, kiun vi aprezos kiam vi legos kun granda plezuro tiun albumon!

Joga (Francio)

Ĉeriza ĝardeno - rakontoj, noveloj kaj dramoj de Anton Ĉeĥov

  Anton Ĉeĥov (1860-1904) estas grava, tutmonde aprezata rusa aŭtoro. Li   estis kuracisto (cetere studenta smtempulo de Zamenhof), kaj daŭre   laboris kiel kuracisto dum sia tuta kariero kiel beletristo. Li verkis precipe   novelojn kaj nelongajn rakontojn, kaj ĉi tiu valora eldonaĵo de Kaliningrado   - Sezonoj proponas varian, tre riĉan kolekton da tiaj tekstoj. Per siaj plej   diversaj historioj, Ĉeĥov en multaj scenoj priskribas kaj montras la animon   de la rusa popolo. El ĉiaj klasoj, jen oni ridas   pro liaj ironiaĵoj, jen oni   miras pro iom ekstravagancaj situacioj, jen oni kompatas la suferon de   senkulpaj homoj. Entute 34 rakontoj kaj noveloj, el kiuj oni povas legi tre   konatajn: La damo kun hundeto, ekzemple.
  Aparte impresa kaj kortuŝa al mi ŝajnas la rakonto Ŝi deziras dormi, en kiu   la aŭtoro frape montras la kruelan traktadon kaj ekspluatadon de servisto,   eĉ de infana servisto, fare de altklasuloj. Ĝi estas ekzemplo de tio, ke   Ĉeĥov probable intime kontaktis la suferantajn popolanojn en sia lando,   kiel kuracisto. Tial, ne eblas legi liajn rakontojn kaj ne pensi, ke li emis   denunci la maljustan tiaman sociordon kaj la tiaman neglektadon de taŭga   eduksistemo. La rakontoj en ĉ tiu bela libro estas fakte granda panoramo   pri la rusa socio, en la 19-a jarcento.
La volumo finiĝas per du teatraĵoj: Urso kaj Ĉeriza ĝardeno. Ĉi tiu lastas estas bona reprezentanto de la arto de tiu aŭtoro, sur la kampo de dramoj, ĉar ankaŭ en ĝi li fariĝis sufiĉe konata kaj aprezato, ĝis la nuna tempo. Pluraj aliaj liaj dramoj furoris kaj ĝis nun estas legataj kaj metataj en scenejojn.
La lingvo en ĉi tiu eldono estas bona kaj flue legebla. Malmulte da stumbletoj troviĝas, kiuj tute ne ĝenas la leganton. Ĝi plene meritas varman rekomendon de mia flanko.

Posovo (Brazilo)

Eseo pri socikultura analizo pri la hutuaj proverboj en la Grupoj Busanza kaj Ĵomba de Honoré Sebuhoro

La homgrupoj Busanza kaj Ĵomba vivas en la orienta parto de la Demokrata Respubliko - Kongolando, ĉe la regiono de la "Grandaj Lagoj kaj lime de Ruando kaj Ugando, kie terura milito regas jam de 1990. La aŭtoro skribas, ke "la proverboj estas koncizaj kaj metaforaj esprimoj, kiuj densigas verojn, konsilojn aŭ vivlecionojn, ofte ĉerpitajn el kolektiva sperto kaj popola saĝo. En la hutua kulturo, proverboj okupas fundamentan lokon: ili konsistigas edukajn, memorajn kaj identeckonstruajn ilojn, kiuj ludas esencan rolon en la transdono de valoroj, sociaj normoj kaj kultura scio de generacio al generacio. Mallonge, la hutuaj proverboj reprezentas multe pli ol simplaj lingvaj esprimoj: ili estas kolonoj de kulturo kaj kolektiva identeco. Tiu analizo [kun bibliografio] pri hutuaj proverboj en la komunumoj Busanza kaj Ĵomba celas esplori kaj protekti malaperantan kulturan heredaĵon fronte al sociekonomikaj kaj kulturaj ŝanĝoj, kiel urbigo, modernigo, influo de tutmondiĝo, milito kaj migrado sur la hutua socio. La proverboj de Busanza, centritaj sur solidareco kaj interdependo, montras pragmatan aliron al komunuma vivo. Ili instigas kunlaboron kaj antaŭvidon, tiel plifortigante la ligojn inter komunumanoj. Kontraste, tiuj de ĵomba emfazas a?tonomecon, median konservadon kaj konscion pri personaj limoj. Ĉi tiu kultura distingo reflektas malsamajn geografiajn kaj sociajn realaĵojn, kiuj formas sintenojn kaj kondutojn ene de ĉiu komunumo."
Proverboj reliefigas gravajn diferencojn inter la moderna socio okcidenta kaj la tradicia socio hutua:
individuo <> komunumo kun koncepto de "Ubuntu" (signifanta "senpageco")
"Homo sola estas nenio; li fariĝas iu per aliaj"
"Neniu povas vivi sola"
"Familio estas la fundamento de la vivo"
elstariĝo/fiereco <> humileco
"Kiu grimpas tro alten riskas fali pli malalten"
"Kiu humiligas sin, fariĝas pli bona aŭ pli justa"
konkurado <> solidareco
"Unu fingro ne povas lavi vizaĝon"
malpacienco ("tujismo") kaj ŝanĝiĝemo (modoj) <> pacienco kaj persistemo
"La tempo estas la plej bona resaniganto"
"Kiu havas persistemon valoras pli ol tiu, kiu havas monon"
instruado en lernejoj <> edukado per proverboj kaj imitado de la maljunuloj
"La infano mortas en la lernejo, lia patrino ne scias, kie li ploris"
moderna tekniko danĝere senlima <> prapatra saĝo
"La vojo, kiun la maljunuloj sekvis, estas sekura; ne forlasu ĝin"
"Kio estas farata kun prudento alportas profitojn"
mono <> tero/bovino kaj kvalitoj personaj
"La mono estas la sapo de la homa koro"
"Malriĉeco kaj riĉeco estas ambaŭ provizoraj"
"Kiu havas persistemon valoras pli ol tiu, kiu havas monon"
valorigo de juneco <> valorigo kaj respekto de gepatroj kaj maljunuloj
"Kiu respektas sian patron, al tiu neniam mankos io"
"Kiu respektas sian patron estas supera al tiu, kiu respektas titolon"
"Bovino de maljunulino eble amuziĝas, sed ŝi ne forgesas, kie ĝi pasigas la nokton"
senbrida plezuro <> respondeco kaj memregado
"Geedziĝo ne estas festo, ĝi estas respondeco"
"Eĉ en la arbaro estas fruktoj, kiujn birdoj ne manĝas"
ekspluatado de aliaj <> respekto kaj aŭskultado
"Kiu dividas juste, tiu havas nenion por timi"
"Se vi volas pacon, estu en paco kun via najbaro"
detruo de la naturmedio <> protekto de la naturmedio
"Monto sen arboj ne povas provizi akvon al fonto"
"Tiu, kiu ne zorgas pri la tero, ne rikoltas"
forlaso de tradiciaj heredaĵoj <> valorigo kaj konservado de tradiciaj heredaĵoj
"Kiu forgesas la radikojn de la arbo, tiu ne rikoltos fruktojn"
"Neniu arbo kreskas sen fortaj radikoj"

Urso (Francio)

Esperanto por mi. 16 geesperantistoj portretitaj de Helgo Plötner. Numero 7

En tiu libro oni havas la prezenton de 16 geesperantistoj en la tuta mondo, kun desegno de ili, farita de Helga Plötner.

BISHOP Jennifer (Britio),
CHO Myung-ja Ĝoja (Koreio),
GHIMIRE Bharat Kumar (Nepalo),
GONG Xiaofeng, Arko (Ĉinio),
JAMAMOTO Akiko (Japanio),
JOHNS Joanne kaj Peter (Aŭstralio),
KIMURA Goro Christoph (Japanio),
KITAGAWA Ikuko (Japanio),
MBUANGI Christvit Ngongo (DR Kongo),
NGUYEN Ha (Vjetnamio),
OPULSKIENE Grazina (Litovio),
SCHINDLER Ronald (Germanio),
SPRICK Heinz Wilhelm (Germanio),
TUIDER Bernhard (Aŭstrio),
ZDECHLIK Aleksander (Pollando)

Tits (Belgio)

La lastaj infanoj de Oldrovalo de Gudrun Pausewang

  Realisma romano pri la mondo post nuklea milito. La lastaj infanoj de Oldrovalo aŭ - ĉu tiel   aspektos nia estonteco? Fikcia rakonto, sed pasia alvoko kie ni defundu nin kontraŭ la   minacanta pereigo per nukleaj armiloj. Pasia admono retrovi la vojon al sekura vivdona   estonteco por niaj posteuloj. Pasia postulo al la homoj sur la terglobo fari la amon kaj bonon.   Por la infanoj de Oldrovalo ne estu la lastaj infanoj de Oldrovalo.

Rajmundino (Francio)

Japana Esearo N-ro 1 de AIKAWA Setuko, DOI Ĉieko, ITOO Kanzi, IZUMI Yukio, KITAGAWA Hisasi, NINE Yositaka, TAKEUTI Yosikazu, TUTUI Kazuyuki, USUI Hiriyuki, YAMASAKI Seikoo

Por mi tre kompreneblaj estas eseoj de AIKAWA kaj DOI kaj aliaj tute ne kompreneblaj estas tiuj de ITOO kanzi kaj YAMASAKI Seiko.

Samo (Japanio)

Malfrue novembre de Tove Jansson

Mi daŭre legis la libron "Malfrue novembre", verkitan de Tove Jansson kaj progresis ĝis ĉirkaŭ du-trionoj de la libro. Filifjonkino, la Hemulo, homso Toft kaj Onkloskruto vizitis la domon de la Muminfamilio, tenante diversajn kordolorojn. Sed la familio ne estis hejme. Kaj tie Mimlino alvenis, ankaŭ Snufmumriko venis survoje de lia vojaĝo suden. Poste ili, ses homoj komencis strangan kunvivadon, kaj komencis rakonti pri siaj suferoj. Mi legis ĝis tie. Kiel ili konkeras siajn suferojn per kunvivo? Mi volas ĝui la rezulton ĉe la sekvanta legado.

Granda Kampo (Japanio)

La Fratoj Leonkoron de Astrid Lindgren

Mi legis La Fratoj Leonkoron verkitan de Astrid Lindgren ĝis la paĝo 69.
Jonatano intencis provi savi Orvaron el la Katla-kaverno, ĉar sen Orvaro certe la verdaj Valoj de Nangijala ne plu ekzistas.
Iun nokton Jonatano kaŝe ekiris al la Dornrozo-valo, kie terura Tengo regis. Karlo fariĝis nur sola. Ĉar li sonĝis ke Jonatano kriis por helpo, li decidis serĉi Jonatanon.
Poste li povis eskapi atakon de lupoj, du soldatoj de Tengo, Vedero kaj Kadero trovis lin. Sed ili hazarde helpis Karlon eniri la Dornrozo-valon. Kaj li povis renkonti Matiason, kiu estas provizora avo de Karlo.
Finfine Karlo povis renkonti Jonatanon en la domo de Matiaso. Karlo sciis, ke Jonatano ka?e fosas subteran pasejon ĉiunokte riskante sian vivon.
Mi estas scivola pri post nuna agatado de du fratoj.

Mateno (Japanio)

La Edzino de Kuracisto Hanaoka Seisyu de Ariyosi Sawako

Mi ellegis dank al la Esperanta Sumoo la libron La Edzino de Kuracisto Hanaoka Seisyu verkitan de Ariyosi Sawako, esperantigitan de Konisi Gaku, eldonitan de JEI en 2008.
En la komenco, kiel mi antaŭe skribis, mi trovis la libron iom teda kun la esprimoj detalaj de la kapricaj ŝanĝoj kaj interrilatoj de virinecaj sentoj kaj humoroj. Tamen la rakonto fariĝis pli kaj pli interesa laŭ la progreso. Kaj la lerteco de la aŭtoro Ariyosi Sawako faris la novelon tiom eksterordinare alloga. Denove kaj ankoraŭ foje mi rimarkis kiel bone Konisi Gaku tradukis la novelon.
En la fino, kio tuŝas iomete pri la historiaj okazintaĵoj, ke la kuracisto Seisyu fariĝis la unua kirurgo, kiu operaciis per ĝenerala anestezaĵo en la mondo.
La aŭtoro, pruntante la buŝon de la fratino de Seisyu, skribis ke estaĵo "viro" estas treege sagaca kaj ruza. Tiel la edzino de Seisyu, pro la sinoferemo, blindiĝis pro la eksperimenta uzo de narkotilo.
La rakonto finis per la esprimo, kiel granda estas la tomboŝtono de Seisyu, kompare kun la du tomboj de la du virinoj, nome tiu de la edzino kaj tiu de la patrino, kiuj ambaŭ konkure oferis sin pro liaj eksperimentoj.
Mi devis ripete legi por kompreni la signifon de la vortoj de la fratino de la kuracisto, kiu mortis pro sanga-tubero, kiu daŭre kaj longe de proksimo observis konkurenco de sia patrino kaj bofratino. Nur nun mi komprenas, ke la titolo de la libro estas La Edzino de Kuracisto Hanaoka Seisyu.

Majo (Japanio)