Recenzoj de legataj libroj dum la novembra sumoo 2020

Nia mirinda vojaĝo kaj aliaj rakontoj de HORI Jasuo

Dankon HORI, mi tre ŝatas legi viajn rakontojn, kiuj multe emocias legantojn. Vi verkas facile por legantoj. Dank al viaj libroj, mi bone komprenas nian lingvon. Al mi Esperanto donas mirindajajn vivojn. Ankoraŭ foje mi elkore dankas al vi pro ĉiuj libroj donacitajn de vi al Vjetnama Esperanto-Asocio.

Alta (Vjetnamio)

Sangofragoj, rakonto de virino, kiu transvivis gulagon de Jiri S. Kupka

La verkisto Jiri S. Kupka kompilis kaj rerakontis la vivon de Vera laŭ ŝiaj rememoroj kaj rakontoj. En la libro videblas aldonitaj fotoj kaj dokumentoj. La libro do ne estas fikcia sed terure, kortuŝe + vera pri juna virino, kiu kun siaj familianoj estas arestita en la venkotago post la dua mondmilito en Brno, Ĉeĥoslovakio. Kiam homoj ĝojas kaj dancas en la stratoj, komenciĝas ŝia humiliga kaj nekredeble suferiga mallibereco kaj veturigado al punlaboro en gulago, Siberio, kie ŝi restos preskaŭ 20 jarojn. Aliaj malliberuloj ĉirkaŭ ŝi mortadas, ŝia patrino freneziĝas, sed ŝi kun sia pli juna fratino travivas ĉion tion ŝanceliĝante inter malsato kaj elĉerpiĝo, perforto. En la fino la fratinoj revenas al Brno, kie ili ne estas multe pli bone traktataj, ĉar oni konsideras ilin memfidindaj "rusoj" kaj ne pagas al ili normalan salajron por ilia peza laboro. Finfine, ĉar Vera scias uzi eĉ kombajnon, iu kunlaboristo komprenas ŝian valoron kaj karakteron. Ŝi ja kreskis kaj edukiĝis sur ŝtonoj, Vera kaj li geedziĝas kaj havos 2 infanojn, malgraŭ tio kion Vera en sia pasinteco devis vidi kaj travivi ankaŭ en seksaj aferoj. Kiel sinjorino Sosnarová, Vera fariĝis patrino kaj edzino, aprezata preleganto pri sia vivo en lernejoj kaj aliaj kunvenoj.
La lingvaĵo de la tradukisto Jan Werner, flue legeblas. La verkisto Kupka skribas ĝuinde, honeste kaj sen troigado (ĉu eblas "ĝui" teruraĵojn?) Unu detaleto iom ĝenas en la traduko. La tradukisto Jan Werner ne tute komprenis la uzon de la pronomo si(n). Tre malmultaj aliaj lingvaj strangaĵetoj troviĝas en la teksto.
Min multe pensigis la titolo Sangofragoj. Se vi legos la libron, ankaŭ vi trovos la hororan kialon.

Nebulino (Finnlando)

Sep fratoj de Alexis Kivi

Tiu libro rakontas pri tempo antaŭ 170 jaroj, sed ĉiam interesa. La lingva nivelo estas tre alta, mi ĝuis spritajn rakontojn, kiujn mi uzos en la voĉlegado por retradio de Anton.

Kamala (Ĉeĥio)

Arne, la ĉefido de Leif Nordenstorm

La libro Arne, la ĉefido de Leif Nordenstorm tre plaĉas al mi.
Tio estas belega rakonto pri knabo Arne, 10-11-a jaraĝa knabo. Li estis filo de la ĉefo de la vilaĝo kaj samtempe nepo de sklavino. Ilia familio posedis sklavojn, kaj grava elemento de la rakonto estas ekkompreno de Arne, ke ankaŭ sklavoj estas homoj
Mi legis pri ĉiutaga vivo de vilaĝo en la 9-a jarcento en Svedio. Tie vivis kune sklavoj kaj liberaj civitanoj. Viroj kaj knaboj partoprenis de ĉasadon kaj buĉadon de alkoj. Virinoj kuiris kaj prizoris viandon por vintro. Infanoj ludis kiel ĉasistoj. Konstruis domojn el naturaj materialoj kaj festis siajn suksesojn.
Subite aperis malamikoj ... piratoj, tempo estis tre danĝera por transvivio de homoj..
Rakonton verkisto skribis per tre legema formo kaj kolore priskribas belegon de norda naturo.
Mi intencis legi nur unu paĝojn tage, sed ĉiufoje mi legis pli multe da paĝoj. Legado estas pli malfacila ol mallongaj rakontoj en libroj "Legaĵoj" de nia instruistino J. Drahotová, kiu en nuntempo eldonis dudekan libron.
Kaj nun mi devas decidi - finlegi tiun libron pri knabo Arne mem aŭ eklegi novan libron de mia Esperanta instruistino kaj libron Arne finlegi pri januara legado? Memlegado en sumoo-legado devigas legi ĉiutage sed legado en normala tago ne estas egala por mi....kaj nun mi prelegis duonon da libro....Mi ŝatas legadon, sed en Esperanto mi povas legi tre malrapide ol en ĉeĥa lingvo.

Plumeto (Ĉeĥio)

Japanaj Malnovaj Rakontoj de Amo-Akademio

Mi tre ĝuas scii Japanajn Malnovajn Rakontojn. Ili estas tre interesaj kaj valoraj. Ili donas bonan edukadon al la nuna mondo. Almenaŭ unu fojon legu ĉi tiun libron kaj profitu.

Luno (Nepalo)

Vojaĝo de senhejma hundo Saburoo de HORI Jasuo

Ankaŭ mi havas amatan hundinon, do mi legis la libron kun granda intereso.
En Nepalo maljunaj japanoj apenaŭ daŭrigis sian vojaĝadon, embarasiĝante pri diversaj lokaj kutimoj.
Kiam du policanoj demandis al ili, ne nur Saburoo, sed ankaŭ mi maltrankviliĝis. Tamen Kaŭĉukbotulo solvis la problemon per subaĉetado, tial mi estis trankviligita.
Post kiam Kriŝna, nepala junulo, aperis, la rakonto moviĝas al novaj etapoj. Tiuj estas problemoj pri labolado, kaj estas problemoj pri nuklea energio, kaj legu kaj ĝuu la duan duonon de la rakonto.
Mi opinias, ke samkiel homoj ankaŭ hundoj havas siajn proprajn feliĉojn.
Por la hundo Saburoo vivi en Nepalo estas la plej feliĉe, aliflanke por mia hundino vivi ĉe mia flanko estas la plej feliĉe.
Krome ĉar multaj kunmetitaj vortoj estis uzitaj en "Saburoo", mi povis lerni metodon kiel fari tiujn.

Horinosuke (Japanio)

Briĝo kun veneno de Ronald Cecil Gates

Estis iom antaŭvidebla sed tamen ĝuebla krimromano. Bedaŭrinde estis pluraj eraroj en la libro, kvazaŭ neniu korektlegis, kaj foje la elekto de vortoj/radikoj estis iom stranga.

miaŭ (Germanio)

Turka Stelo de Vasil Kadifeli

Vere tiu "revueto" gravas por nia movado. Ĝi entenas multajn interesajn artikolojn el ĉiuj kampoj kaj vere kortuŝis min la historio de Hiĉiko (japana hundo lojala al sia mastro), kiun vi certe jam konas... Kia bela ekzemplo da besta fideleco!

Maciangano (Francio)

La kormoranoj ankoraŭ ne revenis de Nandor Gion

Ĝis la duono de la libro ni legas plurajn fojojn la samon ĉiuj dekaj paĝoj pri gejunuloj kiuj desegnas kelkajn birdojn inter kiuj kormoranojn kaj aliajn bestojn sur la muroj de la malnova Buĉejo. Ili serĉas nevideblan vojon ĝis altaĵo tra marŝo. regule iras al la bieno de la fratoj Saĝi. Se ne estus por partopreni en la sumoo mi certe ĉesus legi tiun libron. Sed kiam mi legis pli ol la duonon: estis pli interesa. Mi kutimiĝis legi pli la kormoranoj kaj la konstruado de granda turo por iri super la ĉielo por vidi la birdojn malproksime. Ion ŝangas: la samaj priskriboj ne estas sentataj same: mi preskaŭ volis partopreni en ilia desegnado sur la muroj de la Buĉejo, grimpi sur la altan turon. Mi ne plu sentis min kiel legantino de libro sed kiel rolulo de la libro.

Legantino (Francio)

Uzino 4 (elekronika revuo) redaktita de Franko Luin

La titolo, Uzino, estas metaforo por ĉi tiu kolekto da diversaj mallongaj skribitaj verkoj. Kiel la redaktisto, Franko Luin, informas en la enkonduko: "Uzino estas legolibro kun variaj prozaj beletraj tekstoj, originalaj kaj tradukitaj. Kiel oni povas diveni el la nomo, ofte povas temi pri tekstoj dauxre prilaborataj, cxapitroj el tradukataj romanoj, unuopaj noveloj, pli-malpli pretaj skizoj".
En ĉi tiu numero estas eroj kaj tradukoj de verkistoj, same kiel H.G. Wells, Guy de Maupassant, H. W. Longfellow kaj aliuloj. Mi trovis iujn pli facile kompreneblaj ol aliaj, sed ĉiuj estas mallongaj kaj mi ĝuegis legi ĉi tiujn revuojn. Mi antaŭvidas legi la aliajn kopiojn de ĉi tiu revuo, sed bedaŭrinde mi havas nur kopiojn ĝis numero 7 kaj mi timas ke estas ne plu poste.

Jonel (Anglio)

La Alaska stafeto de Frantiŝek Omelka

Mi legis la Alaska stafeto-n verkita de Frantiŝek Omelka kun japana lingvo tradikita de Ishikawa Kazuya en 2012. Mi legis je ĉirkaŭ 2013 en nia kunsido (Toyonaka Esperanto Grupo), kaj denove legis ĝin kadre de la Esperanta sumoo.
En 1938, Omelka trovis en malnova lernolibro de la ĉeĥa lingvo mallongan artikoleton pri grupeto de kvin bravaj viroj batalantaj pri savo de infanoj endanĝerigitaj pro epidemio de difterio en la Alaska urbeto, Nome.
La rakonto ĉiufoje tre kortuŝis min. Ĉu vi scias la rakonton? Mi rekomendas ĉiujn legi la rakonton.

La stafeto komenciĝis el Nenena, norda de Anchorage, al Nome, mezokcidenta de Alasko uzante sledoj en vintro de 1925. Mi skribas la fortan emociiĝitan parton.
En la urbo Unalaklik antaŭ Nome, la ŝerifo demandis,"Kiu memvole aliĝas veturigi la paketon da sero el Unalaklik al Nome?" La silento ne estis interrompita eĉ per unu vorto. En tiu hontiga silento aŭdiĝis de malantaŭe la klara kvazaŭ metala voĉo,"mi!" Gunnard Kasson diris. Li alvenis ĉi tien kun edzino kaj du infanoj antaŭ kelkaj jaroj el Finnlando. Aliaj viroj atakis lin kvazaŭ vespoj "La bona patro zorgas antaŭ ĉio pri sia propra familio!" Li paŝis antaŭen kaj stariĝis apud la ŝerifo "Se mi aliĝas al la veturo, mi faras tion nur por tio, ke mi amas miajn infanojn. Se la epidemio furiozus ĉe ni, kaj se ni estus devigataj same kiel nun la Nomenanoj atendi la helpon de aliaj homoj." La ŝerifo diris al Kasson "Mi dankas vin nome de la infanoj el Nome. Kaj nome de la infanoj de la tuta mondo."
La ĵurnalisto Hilton kelkfoje vizitis la poŝtoficejon en Nome kaj forsendis la telegrafajn depeŝojn en la civilizitan mondon. La ĵurnalo represis ĝin en okulfrapa aranĝo sur la fronta paĝo, kaj la sciigon prete disvastigis ankaŭ la radio. La homoj legante la grandajn literaturojn pri la alaska stafeto restis kvazaŭ senkonsciigitaj. Sed poste ili ĝojegis kvazaŭ infanojn. Io tamen bremsis la ĝojegon kaj entuziasmon. Tio estis la penso; kiel ili, kvin herooj, fartos dum la longa kaj danĝera veturo. Ili estis la ĉenero, kiu devas ne esti traŝirita.
Pro tio la taskon ili taksis kvazaŭ ion memkompreneblan. Kaj okazu kio ajn, ili faros ĉion, kio estos en iliaj fortoj. Je la naŭa vespere en 1925/01/26, Emil Erikson atingis duonmorta sian celon, Ruby, kie Leonard Seppala atendis.

La kvara viro, Leonard Seppala
Seppala devis entrepreni la danĝeran vojaĝon al Unalaklik. Matene li transveturis Yukon-on kaj baldaŭ atingis la ebenaĵon. La ventego, nekatenita per la baro de la arbaro, ekfuriozis kvazaŭ freneze. La temperaturo mezuris 60? sub nulo. En la marĉa regiono, la maldika surfaca tavolo estis frostiĝinta. Subite la glacio sub li rompiĝis kaj li kun la glitveturilo troviĝis en la marĉaĵo. Li fine sukcesis kuŝiĝi sur la glacion dank'al la gvidanta hundo, Balto, kiu estis belega, forta, kuraga, kaj inteligenta. En la levita sledo, la paketo da sero en la pelto estis surface malsekigita, sed la interno estis estis absolute seka. Pro la furioza ventego, liaj kruroj komencis rigidiĝi. Li saltis de sur la sledo kaj kuris apude, kaj lia dorso eksentis agrablan varmon. Sed li devis sursalti la sledon pro laciĝo.
Kiam li traveturis longan valon, subite eksonis obtuza bruego. Li ekkomprenis kaj paliĝis. La lavango estis rapida. La stafeto estis entombigita! La senmovo daŭris kelkajn minutojn. Kaj subite la neĝo moviĝis. Unue Balto, duopo, kaj novaj kaj novaj duopoj de la hundoj estis liberigataj! Finfine aperis la sledo kaj apud Seppala. Li estis trafita per la lavango tiom malfeliĉe, ke li puŝegis per la kapo la sledon kaj senkonsciiĝis. Balto komencis ĉirkaŭleki lian vizaĝon. Kaj tio helpis. Post momento li malfermis la okulojn. Li dankeme rigardis Balton kaj ankaŭ la ceterajn hundojn. La seron! Ĝi ja devis esti kiel eble plej baldaŭ en Nome!
Li ŝanceliĝis kaj falis denove en la neĝon. Tion li ripetis kelkfoje, ĝis li fine sukcesis rampi sur la sledon. "Veturu, Balto!" Li diris senenergie kaj senkonsciiĝis. Balto kun la hundoj tiris la sledon veturigante Seppala-n. Balto kondukis ilin senerare je direkto dum du tagoj. En la kompatinda stato la stafeto atingis Unalaklik-n. Ĝi veturis pli ol 250 kilometrojn estis survoje 45 horoj. Seppala ĉirkaŭis urbanoj per malforta rigardo, senvorte montris al la paketo da sero kaj preskaŭ neaŭdeble flustris: "Flegu la hundojn!" Poste li renversiĝis kaj senkonsciiĝis.

La lasta viro, Gunnard Kasson
Subite li ekvidis lupojn malproksime antaŭ si. Li svingis la vipon, ekkriis al la hundoj, kaj tiuj ekkuregis sur la ebenaĵo kiel rapide ventego. La timo antaŭ la malsataj lupoj donis al ili nekreblajn fortojn. Li pafis kelkfoje lupojn kaj ĵetis pecon de viando, sed multaj lupoj kuregis pluen. Li batalis kun hundoj kontraŭ lupoj.
Unuflanke, oni aranĝas ekspedicion, kiu veturos serĉi Kasson.Unu de tri grupoj de la ekspedicio eltrovis Kasson starantaj kun larĝe dismetitaj kruroj. Li tenis la sledon en la manoj kaj plenforte svingis per ĝi. Kelkaj lupoj restis kuŝantaj. Nova pafaro duonigis la nombron de la lupoj, kaj la ceteraj lupoj forkuris kiam ili ekvidis la homojn. El dek du hundoj restis vivantaj nur kvin. Kaj ĉiuj estis malbele mortitaj, plej multe Fulmo, la gvidanta hundo.
Kasson rigardis sian liberigintojn kaj ridetis. Li estis kortuŝita kiel neniam antaŭe en sia tuta vivo. Ankaŭ la ceteraj viroj silentis kaj dankeme rigardis la heroan vivon, kiu riskis sian vivon por savi ilian urbon. Tiel, la savita sero estis atingita al la urbo.
"Nome, la stafeto alvenis, 1925/02/02." La ŝefiro diris,"Mi dankas al ĉiuj herooj, kiuj batalis por savi nian urbon. Via heroeco eterne vivos en la koroj de ni ĉiuj kaj en la memoro de tiuj, kiuj venos post ni. Mi dankas vin."

Kacu (Japanio)

La baptofilino 2 Mirande, Jon 3. Fonto

Eüsklingva libro tradukita de Jose Mari Sarasua, kiu ankaŭ verkas interesegan enkondukon kie krom iom klarigi pri la romano, prezentas la aŭtoron, ege interesa homo naskita en Parizo de elmigrintaj nordeŭskaj gepatroj, kiu malgrau ne lerni eŭskan sia hejme, lernis ne nur ĉiujn eŭskajn dialektojn, sed ankaŭ ĉiujn keltajn lingvojn, latinan, antikvan grekan, ktp sen studi universitate.
La libro, sia ĉefverko, skribita en 1959, ne estis eldonita ĝis 1970, kaj estis skandalo pro sia temo, kies la aŭtoro mem definis tiel originala am-rakonto inter 30-jara viro kaj 11-jara knabineto.
La romano estas rakontita el la vidpunkto de la viro, kies pensoj kaj agoj ne estas akcepteblaj en nia socio. Sed, malgraŭ tio oni povas iamaniere kompreni. La historio altiras spite al certa krudeco.
Estas mallonga kaj rapide legebla.

Natxo (Eüskio, Regno de Hispanio)

La Vualo de l'Tempo de J.H. Sullivan

Vualo de l'Tempo, far J.H. Sullivan, estas novelaro laŭ la titolo, sed laŭ la enhavo mi opinias, ke temas pri mallongaj rakontoj, kiujn mi tre ĝuis, unu el ili, titolita La pupo igis min plori, mi legis ĝin du fojojn por konstati, ke mi vere ploris. Ĉiuj estas tre interesaj kaj variaj.
La unua ankaŭ estas tre interesa, ĉar temas pri paro, kiu vojaĝas per ruldomo kaj laŭ la mapo ili perdiĝis, ĉar ili eniris en la mezepokon, kvazaŭ ili retroveturis en la jaroj. La loĝantaro de la urbo parolis strangan lingvon kaj tiel komencis danĝera aventuro, sed fine ĉio havis belan finon.
Alia rakonto La piedirantaj anĝeloj ankaŭ estas mistera kaj tre intriga. La tago de la umsektoj, stranga, sed amuza. Pakaĵo de ĝenoj, La puto de Sankta Elfrida. Ĉiujn mi relegis, kvankam mi promesis legi po 8 paĝojn tage, mi legis pli, ĉar mi havis tempon kaj valoras la penon profiti la bonan literaturon originale verkita en Esperanto. Mi rekomendas ĉi libron al geamantoj de mallongaj rakontoj bone verkitaj. Danke al Esperanto-Sumoo, mi legos pliajn librojn ol kutime.

Karpcio (Hispanio)

Ses rolantoj serĉantaj de Luigi Pirandello

En la jaro 2012, kiam okazis Itala Kongreso de Esperanto en Sicilio (Mazzara del Valle), la itala federacio eldonis belan volumon "Luigi Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj). Ĝi estas impona antologio, en kiu unu perlo elstaras: la fama dramo de Pirandello "Ses rolantoj serĉantaj aŭtoron". Klasika teksto, do neniam malaktuala.
Ĉiu arto havas la celon reprodukti la vivon, la mondon, laŭ la rigardo de la artisto. Oni diras, ke "arto imitas la vivon", kaj ke kelkfoje eĉ "la vivo imitas arton". Sed inter la diversaj tipoj de arto, eble tiu, kiu plej esence celas imiti la vivon, estas la teatro. La samon oni povus diri pri la kinoarto, kiun oni povus konsideri ido de teatro.
Pirandello tion komprenis en tiel profunda grado, ke li donis vivon al teatraj roluloj, en ĉi tiu dramo. Per iom fantasta tono, li metis ses homfigurojn sur la scenejon, kvankam ili ankoraŭ ne trovis lokon en iu ajn difinita teatraĵo. Tamen ili mem travivas sian homan vivodramon, antaŭ ol ili fariĝos veraj dramroluloj. Sufiĉe surealisma situacio!
Resume: la dramo komenciĝas, kiam veraj geaktoroj kaj trupestro klopodas komenci provludon de konata teatraĵo (de Pirandello mem). Subite, alvenas ses strangaj homoj, kiuj sin prezentas kiel roluloj, kiuj ankoraŭ ne trovis lokon en teatraĵo. Ĉi tiuj ŝajnas vagantoj sen propra destino, en la mondo. Estiĝas dialogo vigla, foje amuza kaj samtempe tragika, pri la loko de homoj en la mondo. Realo miksiĝas kun absurdo, tamen en tute natura maniero. Ĉu ne tia estas nia ĉiutaga vivo?
Montriĝas iom post iom, per la mirinda lerteco de la teksto, ke inter realaj aktoroj kaj figuraj roluloj ekzistas ia senduba simileco. Kaj la leganto (aŭ la spektantoj de la dramo, en teatro) neeviteble perceptas, ke ankaŭ li, reprezentanto de la publiko, de la tuta homaro, konsistas el la sama esenco: ni ĉiuj estas figuroj travivantaj dramon, eĉ se ni ankoraŭ ne trovis aŭtoron, kiu povus transformi nian vivodramon en artaĵon. Krome: ni mem havas la taskon transformi nian vivodramon en artan travivaĵon, sendepende de aŭtoro ekstera.
La ideo estas kapturna, kaj ne eblas tralegi ĉi tiun teatraĵon sen demando en la kapo: "Kion mi faras el la dramo, kiu estas mia vivo mem?"
La Esperantan tradukon faris akademiano Carlo Minnaja, kio estas garantio de tute bona teksto. En nia literaturo ne povus manki tiu gemo el la universala trezoro. Gratulon al la italaj samideanoj, kiuj ĝin donacis al ni.

Posovo (Brazilo)

Promenante tra la lingvoj de Anfre Cherpillod

Prezo: 9.90 € Klarigo: Kuriozaĵoj, strangaĵoj, interesaĵoj t.e. belaĵoj de la lingvoj ĉi tiu libro de Andre Cherpillod, meritus esti vaste konata inter esperantistoj, ĉar ĝi montras per amasego da ekzemploj kiom bunta kaj varia estas la mondo de lingvoj. Ĝi faras tion pri 22 temoj de la lingvoj, kiel pluraloi, pronomoj, nombraj vortoj, adjektivoj, vortordo, ktp.
La klereco de Andre Cherpillod estas tia, ke malsamaj alfabetoj kaj skribsistemoj ne malhelpas lin prezenti ekzemplojn en la hindia, araba, japana, ĉina, ktp. Pro tio la leganto povas mem juĝi pri la pozicio de Esperanto inter la lingvoj de la mondo inkluzive de Volapuko, kiun Evidente Andre' ankaŭ lernis.
Kvankam dum la tuta vivo mi legis librojn pri lingvistiko, mi neniam trovis en nacia lingvo ion similan. Mi varme rekomendas legi ĝin. Jen kion diras pri ĝi la katalogo de uea, kies libroservo vendas ĝin: Promenante tra la lingvoj...Andre Cherpillod. Lingvistiko. La Blanchetiere. Courgenard. 2017. 131 paĝoj.

abuĝibril (Britio)

Historio de esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer

La unua ĉapitro iras de "Ho, mia kor' (1887) al Mondo kaj koro (1921). En 1887 venis la unua libro de doktoro Zamenhof. Gi parolis pri Esperanto sed enhavis ankaŭ du poemojn verkitajn en la nova lingvo: mia penso kaj Ho, mia kor'. Tiu periodo finiĝis en 1921 per la skismo de Eŭgeno Lanti dum UK en Prago kaj la alveno de la laborista movado, naskita el la ruĝa revolucio.
La aŭtoroj diris, ke tiu periodo "estas certe la plej longa, eble la plej konvulsia, sed kvante le plej malgranda kaj estitike ne la plej interesa". Ĉar...estis la komenco de la Esperanto-lingvo kaj la verkoj ne estis ankoraŭ belegaj.
La unaj verkoj estis skribitaj per Doktoro Zamenhof. Interalie, li skribis poemojn. Sed estis ankaŭ aliaj aŭtoroj. Kaj tiuj ofte estis en tiu periodo rusaj kaj/aŭ judoj. Ĉar Doktoro Zamenhof estis rusa kaj judo. Sed, en tiu tempo, estis ankoraŭ rusoj de la imperio de la caro.

Viviane Tits (Belgio)

Amo kaj malamo de Julian Modest

Amo kaj malamo de Julian Modest estas bona krimromano, alloga kaj facile legebla. Bedaŭrinde, oni ne sufiĉe relegis la libron antaŭ la eldono, do restas multaj tajperaroj evitindaj. Krom tio, oni ĉiam plezure legas la policajn aventurojn priskribitajn de la aŭtoro.

Martine (Francio)

La nanoj en domo kun granda zelkovo de Inui Tomiko

La rakonto estas en la dua mondlimita Japanio en iu familia rakonto. Tamen en la familio loĝas nanoj.
Iutage la nano Rovin lerte amikiĝis kun iu sovaĝa kolombo, kiu nomiĝas "Jahei". Li sukcesis rajdi tiun kolombon, kaj flugis en aero. Tamen li ankoraŭ ne paloris pri tiu afero siajn gepatrojn.
La nano Barvo (la avo de Rovin) kiel kutime faris ŝuojn. Tiam Touko (dommastrino) ofte ne estis hejme, ĉar arestitan sian edzon ŝi zorgadis.
La knabo Ŝin (la filo de Touko) fariĝis troa patrioto kaj li hontas pri tio, ke lia patro estas arestita pro malpatrioto kaj sia fratino estas nelaborema pro malsanemo.
Iam Juri paloras pri tio al sia patrino Touko, do Toulo parolis "Ial Ŝin fariĝis troa patorioto, sed Ŝin estas malĝusta, tiel dirinte ŝi konsolis Juri-n.
Venis printempo ĉirkaŭ la domo diversaj plantoj ekĝermis kaj Rovin denove rajdis sur Jahei kaj intencis ekflugi tiam la nanino Irisa (patorino de Rovin) vokis Rovin-n.
Kaj kio okazos? Ĝis venonta sumoo.

Karasutengu (Japanio)

Tao de la vojaĝanto de Mayra Hernandez

Tao de la vojaĝanto estas kolekto de ĉinaj legendoj kaj rakontoj. Ĝi estas la resulto de la laboro de kuba grupo. La libro estas preparita okaze la centjariĝo de la forpaso de Zamenhof kaj estas dediĉita al la Popola Respubliko de Ĉinio.
Ĝi estas libro por komencantoj, la rakontoj ne superas 4 paĝojn kaj ne estas komplika. Mi ŝatis ĝin.

Angela (Italio)

La Familio de Bakin

Mia libro iom malfacilis en la komenco, ĉar ĝi estas malnova (1933, esperantigita 1999-e) kaj uzas ega diverseco de radikoj, kiun mi ne ĉiam tute konis... ĉar mi plej kutimas paroli abstrakte, pri politiko ekzemple, sed kiam estas multaj scenaj priskriboj, mi kutimas enui kaj ne tute kompreni (eĉ denasklingve!) ĉiuj la vortoj... sed en la fino ĝi devenas malpli scenpriskriba kaj romantika kaj pli kaj pli politika do pli interesa kaj komprenebla!
Mi rimarkis, ke la Vikipediaj paĝoj anglaj pri la verkinto kaj la libro estas pli longa kaj plena ol la esperanta (esperante ne eĉ ekzistas paĝo pri la libro!), eble mi tradukos kaj plenigos ĝin. Ankaŭ la ĉina estas plej mallonga... tamen mi ne konas ĉinlingvan esperantisto por helpi min traduki ebla aĝo, kiu povus esti tie sed ne angle (sed eble ĝi povus helpi traduki pli al la ĉina, dank'al la angla paĝo!)

Galeksaĉjo (Francio)

Kroata Milita Noktlibro de Spomenka Ŝtimec

Dum la tempa Sumoo, mi legis la libron de Spomenka Ŝtimec, Kroata Milita Noktlibro. Ĝi rakontas la vivon de la aŭtorino dum la milito post la disfalo de Jugoslavio, inter Kroatio kaj Serbio, fine de la 20a jarcento. La aŭtorino rakontas la dramon de la loĝantoj de Eks-jugoslavio, kiuj post multaj jaroj de komuna vivo travivas la militon inter ili. Estas ligiloj inter ili, membroj de la familio vivas en malsamaj regionoj de Jugoslavio, kiuj nun iĝas "malamikaj" pro la milito.
La milito vokas virojn por lukti. Kion fari, iri por defendi sian patrujon kaj alfronti eble la kuzon aŭ la amikon, aŭ rezegni, fuĝi kaj kaŝi sin? Grava esperantistino, la aŭtorino konas multajn homojn tra la lando ankaŭ esperantistojn, kiuj estas amikoj. Demandi pri viro, kiu malaperis de sia loĝejo post bombado. Malnova memoraĵo alvenas, kiam la milito rekrutas la fraton, eventoj de la dua mondmilito revenas en la kapo de la maljunuloj. La taga vivo ŝanĝas, necesas lerni vivi dum la milito, atentigi pri lumo dum nokto, scii, kie estas la plej proksima rifuĝejo, kiam la aviadilo bombadas, ne plu eblas vojaĝi, telefoni. Kaj malgraŭ la morto de la edzo, patro, amiko, gardi sian humanecon kaj la esperon, ke kiam finiĝos la milito, la homoj scios de nove vivi kune en paco.
Mi esperas, ke mi sufiĉe bone resumas la libron

Slogane (Francio)

La lupo sur Kapitolo de Stellan Engholm

La lupo sur Kapitolo de Stellan Engholm estas kolekto de liaj rakontoj, eldonita en 1997 de IEM. La naŭ rakontoj en bonstila Esperanto estas tre agrablaj legaĵoj, ekz. pri knabo, pafas al birdeto kaj poste tre bedaŭras tiun agon, pri maljunulo, kiu perpiede ekiras al sia filo, kiu ne reagis al liaj leteroj pri la malfacila hejma situacio. La lupo sur la Kapitolo estas enfermita en malgranda ejo, kie ĝi daŭre tien-reen kuretas, kverelo inter knaboj fuĝas la tradician komunan lignobruladon.
Entute tre leginda kaj ofte pensiga eldnono, ĉefine kelkaj informoj pri la aŭtoro.

Anneke Buys (Nederlando)

La danĝera lingvo de Ulrich Lins

Ho, la libro La danĝera lingvo estas interesega! Ĝi tre klare kaj facillingve malkovras historion de agaĉoj, direktitaj al Esperantistoj. Mi tre ĝojas, ke mi tralegis ĝin, kaj mi rekomendas al vi ankaŭ fari tion.

Ksiŭar (Rusio)

Hungara Antologio Redaktis Vilmos Benczik

Jen konciza priskribo de la Hungara Antologio:
Ĝi estis veldonita en nla jaro 1983 de Presejo Atheneum, en Budapeŝto,
ĝuste en la jaro de UK en Hungario.
La Antologio enhavas kaj prozajn kaj poemojn de ĉefe hungaraj esperantistaj aŭtoroj, kiel Kolomano Kalocsay, Julio Baghy, kiuj ankaŭ tradukis en Esperanton de multaj hungaraj ne esperantistaj verkistoj, kiel Zsigmond Morizc, Mihaly Babits, Imre Madach Frigyes Karinthy, Attila Jozsef, Endre Ady, Arpad Toth, Istvan Orkeny, kies Unuminutaj noveloj fariĝis la plej famaj, por mencii kelkajn el kies plumoj prenis niaj tradukistoj. Sed estas legeblaj ankaŭ originale verkitaj prozaj tekstoj kaj poemoj.
La libro estas por legi nur la verkojn, 436 paĝa, sur pliaj paĝoj troveblas la ĉefaj reguloj de la hungara prononco, Listo de la libroformaj beletraj tradukoj el la hungara lingvo kaj la Enhavo. Tiel estas 448 paĝa la Antologio.

Anjo (Hungario)

La pordego de Nacume Sooseki

Mi legis La pordego, kiun originale verkis Nacume Sooseki, esperantigis s-ino Doi Ĉieko. La enhavo estas tre privata afero en la Mejĵi-Taiŝoo-erao. Plie la privataj aferoj estas tre fajnaj kaj detalaj eĉ hontindaj por mi. Pli-plie ĉefrolanto Soosuke estas juna oficisto ĵus bakita de universitato. Por mi Reiŭa-maljunulo ĝia enhavo estas tute alimonda afero. Ĝi traktas pri interlirato de geedzoj, gefratoj, geonkloj, ludom-posedanto kaj luinto ktp. Tiama situacio pri Tokio, Kioto k.a. estas bone bildigita t.e. ili ankoraŭ ne estis modernigitaj urbegoj.
Ĝenerale nuntempe ni eĉ inter intimaj esperantistoj preskaŭ ne scias pri siaj familioj detale, pri kiuj neniuj parolas reciproke, ĉu ne? Kompare kun tio, la verko de Nacume Sooseki traktas detale pri privatj aferoj. Tio estas iasence interesa, ĉar tio estas grava homa vivo unufranke, mi pensas.

Samo (Japanio)

Silento de Endoo Ŝusaku

Mi legis Silento ĝis kvara ĉapitro. En junio la oficistoj venis por esplori la kristanojn en la vilaĝo, Tomogi, kaj finfine kaptis el la vilaĝanoj tri ostaĵojn, Mokiĉi, Iĉizoo kaj Kiĉiĵiroo, ĉar Mokiĉi kaj Iĉizoo ne povis kraĉi sur la bildon. La 22an de junio ili estis ligitaj sur la apartaj palisoj starigitaj ĉe marbordo. La 24an junio du viroj martiriĝis. Kia mizera morto! Tiam Patro Rodrigo sentis silenton de Dio. Poste Rodrigo sole lacige vagadis en iu insulo por eskapi el oficistoj. Ĉi tie denove li renkontis Kiĉiĵiroo. Sed Kiĉiĵiroo perfidis Rodrigon. Kiam Rodrigo estis kaptita, Kiĉiĵiroo diris, "Patro, bonvolu pardoni min! Mi estas malforta. Mi ne povas fariĝi forta kiel Mokiĉi kaj Iĉizoo."
Mi pensas, ke multaj kristanoj martiriĝis, kredante nur je la Templo en la Paradizo. Kiel ajn ili estis turmentataj en ĉi tiu mondo, ili ne malkonfesis la kristanismon.
Mi admiras la saĝon kaj la obstinan reziston de la ka?itaj kristanoj.

Mateno (Japanio)

La lasta kokjuu-ludisto kaj aliaj rakontoj de NIIMI Nankiĉi

Ĉi-foje mi legis ĉi tiun libron La lasta kokjuu-ludisto kaj aliaj rakontoj verkita de NIIMI Nankiĉi, tradukita de HORI Jasuo. Kiel skribite jene ĉi tiu libro havas tri rakontojn: La lasta kokjuu-ludisto. Kruro de terkulturisto kaj kruro de pastro. Florarbara Vilaĝo kaj ŝtelistoj.
En la libro la malĝojo de kokjuu-ludisto restis al mia koro. Rolulo Kinosuke estis kokjuu-ludisto, kiam li fariĝis 12-jara, li estis permesita ludi kokjuu-on de sia patro. Kaj kiam venis novjaro li forlasis la vilaĝon kun kuzo Macuĵiroo. Kaj la estro de Miso-vendejo estis kontenta pri lia melodio de kokjuu. Kinosuke iris en novjaro dum la pasintaj 30 jaroj. Sed tempo pasis, nun kadozukeo ne estis tiel bonvena kiel antaŭe, kaj ĉiuj familioj rifuzis lian kokjuu-on. Krome ankaŭ estro de Miso vendejo forpasis, do li ludis kokjuu-on antaŭ lia altaro, poste pro la malĝojo li vendis la kokjuu-on.
Li provis reaĉeti ĝin sed tio ne eblis. En la frazo de fino "paŝadis kun la kapo klinita, vidante nek dekstren, nek maldekstren." mi povas imagi pri lia malĝojo.

Granda Kampo (Japanio)

Sen Familio de Hector Malot

Mi legis la libron Sen Familio tradukita de s-ino Ana Sonĝanta. En ĉiu tago mi legis po 2 paĝojn. Dank al Esperanto-Sumoo mi povis atingi ĝis la 75 paĝoj inkluzive de la antaŭa legado, kiu finfine estas 20 procentoj de total paĝoj.
Mi malfacile komprenas literaturan frazon, do mi aĉetis la libron IENAKIKO tradukita en la japanan lingvon de S-ro Murashige Kiyoshi kaj eldonita de Shinĉoŝa.
Mia maniero pri legado de tiu ĉi libro estas, ke komence mi legis Esperantan frazon kaj sekve legis japanan frazon tradukitan. Mi ĝis nun ne legis franca-originalon. Do mi ne scias, kiu el ili estis ĝuste tradukita.
Tamen mi sentis, ke s-ino Ana Sonĝanta tradukis tiun ĉi libron, uzante rimakindan frazon. Mi esprimas sinceran dankon al ŝia klopodo.

Lumo (Japanio)

Sen Familio de Hector Malot

Mi legis duonon de la libro Sen Familio de Hector Malot tradukita el la franca de Ana Sonĝanta kaj Michel Fontaine. Mi tuj ekvidis, kial Ana Sonĝanta elektis tiun libron por traduki en Esperanton, ĉar la ĉefa temo de la libro verŝajne estas ideala maniero eduki infanojn, celo de edukado kaj signifo de graveco de motivo por letni. Mi konas ŝin persone, kaj scias, ke ŝi tre interesiĝas pri edukado, precipe pri filozofio de Frenee.
En la fino de ĉiu ĉapitro, ŝi metas ĉarman desegnaĵon kun esenco de la ĉapitro. La lingvo stilo estas tre eŭropeca kaj bezonis por mi japano tempon por alkutimiĝi al la formoj "se mi ~intus", sed iom post iom fariĝis tre nature komprenebla kaj fine eĉ ĝuis tian stilon, kiu tre simple esprimi la situacion.
La rakonto traktas la dramatikan evoluon de la povra knabo, kiu devis sperti dum juneco tragikan ŝanĝon de la vivcirkonstanco laŭ la persono, kiu regas lian vivon. Eventplena disvolviĝo pelas la legantojn turni paĝojn antaŭsupozante kio okazos sekve.

Majo (Japanio)

La Zamenhof -Strato de Roman Dobrzyński

Tiu libro priskribas interparoladojn kun d-ro L. C. Zaleski-Zamenhof. La parton, kiun mi legis, koncernas lian infanencon, lian vivon en la getto de Varsovio, kaj la vivo sub la nazioj, la hororo de tiuj momentoj kaj la manieron, plurfoje savi sin, ĉefe ĉar lia patrino ne cirkumcidigis lin.
Interesega libro por pli bone konscii pri la ĉiutaga vivo "en totala timo" de la naziaj germanoj.

Rivero (Francio)

Fundamenta Krestomatio kompilita de Zamenhof

Mi ĝoje partoprenas en ĉifoja Sumoo kun amikoj. Dank' al tiuj mi bone finas legi libron. Mi esperas, ke mi daŭrigos legadon gustumante diversajn verkojn esperantajn.
Fundemanta Krestomatio konsistas el 7 partoj inkluzive legendo, rakonto, humuraĵo, scienco ktp.. Mi interese legas katan horloĝon el Ĉinio. Unu franco vojaĝas en Ĉinio, sed li ne havas horloĝon. Tiam ĉina knabo alportas al ni katon kaj poste kataj okuloj montras al ni kioma horo nun estas. Tio estas tute freŝa kaj mirinda.

Verda Papago (Brazilo)

Faktoj kaj Fantazioj de Marjorie Boulton

Faktoj kaj Fantazioj de Marjorie Boulton estas nemalhavebla klasikaĵo, el kiu eblas elsuĉi multajn diversajn materialojn, vortojn, esprimojn, dirmanierojn...
Do estas kaj tre interesa legolibro pro la diversaj tutmondaj fabeloj kaj veraj rakontoj
Do Faktoj kaj Fantazioj estas libro por ĉiuj bonaj bibliotekoj, por ŝranko de ĉiu esperantisto... Sed kompreneble ĉiu esperantisto ĉerpu materialon por bone lerni nian komunan lingvon.
Mi voĉregistris parton de teksto, kiu rakontas la vivon de Helen Keller. Estis unue por prizorganto Luz Vazquez (tial oni aŭdas "Luz"), sed mi opinias, ke vi povas sendi kun la rezultatoj al ĉiuj samideanoj, kiuj partoprenis tiun Sumooperiodon, kiel donacon.

Telemo (Francio)

Printempo en la aŭtuno de Julio Baghy

Printempo en la aŭtuno (Julio Baghy) estas belega rakonto, kiun mi legis kun granda ĝuo. Ĝi pritraktas universalajn sentojn pri la ĵusnaskita unu amo inter du gejunuloj, ambaŭ trovitaj infanoj, kies socia medio estas ekstreme diversaj: Eva, adoptita filino de cirkanoj, Adamo, adoptita filo de profesoro. La alegorio de la Edena Ĝardeno, kun la pomarboj, la nomoj de la rolantoj naskas pripensadon pri la unua tago de la universo kaj la lasta tago.
Ĉiuj esperantistoj nepre legu tiun libreton verkitan de nia konata bonega verkisto.

Atrebato (Francio)

Zamenhof de Ernest Drezen

La aŭtoro parolas pri la vivo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, kiu naskiĝis la 15an de Decembro 1859, en Bjalistoko (= Bialystok), de hebreaj gepatroj. Tie vivis 80 % Hebreoj, sed 20 % estis Rusoj, Poloj kaj Germanoj.
Marko Zamenhof, patro d Ludoviko, estis instruisto. Li estis ateisto kaj mortis en la jaro 1907. La patrino de Ludoviko estis profunda kredentino.
Ludoviko studis kaj iĝis okulisto, sed komprenis, ke estis necesa unu lingvo por unuigi la popolojn. Do, li kreis Esperanton kaj prezentis ĝin al la Unua Kongreso ĉe Bulonjo sur Maro en la jaro 1905.
Li tradukis multajn librojn, kiel la Sankta Biblio kaj kreis multegajn proverbojn, verkis poemojn kaj, finfine, ankaŭ la P.I.V. (= Plena Iustrita Vortaro).
Por krei tiun ĉi lingvon, li uzis multajn latinajn radikojn. Li pensis, ke la nova lingvo "Esperanto" estis bona afero, por la unueco de la mondaj popoloj, ĉar ĝi apartenas al ĉiuj kaj ne estas la posedaĵo nur de unu popolo. La gramatiko estas tre simpla, kun nur 16 reguloj kaj nenia escepto.
Mi ŝatis treege tiun ĉi libron: koni la vivon de Ludoviko Lazaro Zamenhof estas grave kaj interese, ĉar mi pensas, ke li estis bonfaranto de homaro.

Karla (Italio)

Sen laco por paco de de Petr Chrdle

Libro priskribas interesan vivon kaj agadon de grafino Bertha von Suttner (1843-1914), kiu devenis el malnovĉeĥa aristokrata familio Kinsky. Ŝi estis tre inteligenta kaj bone edukita.
La tutan vivon ŝi batalis por halto de militoj kaj ago por daŭra monda paco. Ŝi ricevis kiel la unua virino Nobel-premion pri paco en la jaro 1905.
Krom pacmovado ŝi okupiĝis ankaŭ pri virina emancipiĝo kaj batalis kontraŭ antisemitismo.
Ŝia la plej famekonata libro estas For la batalilojn.
La libro Sen laco por paco estas tre interesa sed postulas bonan lingvan nivelon.

Babiladino (Ĉeĥio)

Postmortaj rememoroj de Brás Cubas

Mi plurfoje legis tiun fantastan romanon en la portugala, kompreneble, sed la fajna Esperanta traduko fare de la eminenta brazila poeto kaj intelektulo, nome Paulo Sergio Viana, rafinis la legadoplezuron. Ŝajnas al mi, ke la tradukinto estis la aŭtoro mem, la genia Machado de Assis, la plej grava brazila verkisto.
Leginda, tre amuza verko, kiu liveras al ni raporton pri la rememoroj de mokema forpasinta aŭtoro. Brás Cubas, kun ironia filozofio, alparolas nin pri morto kaj vivo, amo, povo, politika ambicio, kaj aliaj homaj defioj, gvidante la leganton laŭ sia mondkoncepto, siaj sentoj.
Tiel la verko Postmortaj rememoroj de Brás Cubas permesas al ni plezure eniri en la kulisojn de la Rio-de-Ĵanejro socio de la 19-a jarcento. Kaj mi lasas al la mortinta aŭtoro la lastajn frazojn de mia recenzo:
"Kio faras mian Brás Cubas aparta aŭtoro, estas tio, kion li nomas 'malbonhumora pesimismo'. Troviĝas en la animo de ĉi tiu libro, eĉ se ĝi ŝajnas tre ridiga, ia amara kruda sento, kiu estas tuta fremda al ĝiaj modeloj."

Rakontanto
La rakonto estas farita en la unua persono kaj postmorte, tio estas, la rakontanto nomas sin forpasinta aŭtoro - mortinto, kiu decidis verki siajn memuarojn. Tiel, ni havas tutan vivon kalkulitan p ...
Per ĉi tiu procedo, la rakontanto povas resti preter nia tera juĝo kaj, tiamaniere, povas rakonti la memorojn laŭ la plej bona taŭga maniero al li.
Rakonta Fokuso
Kun la rakonto en unua persono, la rakonto estas rakontita komencante de raporto pri la rakontanto-observanto kaj ĉefrolulo, kiu gvidas la leganton konsiderante sian mondkoncepton, siajn sentojn ...
Tiel la memoroj pri Brás Cubas permesos al ni aliri al la kulisoj de la Rio-socio de la 19-a jarcento. Fakte, la intrigo mem nomas atenton kun stranga efiko, havante forpasintan aŭtoron kiel diferencialon por rakonti la historion de tipa kaj komuna viro de lia tempo.
Alia obstaklo dum legado estis la diversaj referencoj, kiujn Machado de Assis uzas en sia verkado, montrante kiom multe li trinkis el diversaj fontoj. La aŭtoro iras de antikvaj klasika?oj, filozofoj kaj aliaj gravaj nomoj en monda literaturo, kaj ankaŭ bibliaj referencoj. La eldono, kiun mi legis, enhavis plurajn piednotojn, kiuj klarigis ĉiun esprimon kaj ĝiajn aŭtorojn, riĉigante la sciojn de la leganto, sed mi konfesas, ke ili forlasis la legadon de la romano.
La verko konsistas el ekstreme mallongaj ĉapitroj (iuj eĉ ne plenigis duonon de la paĝo); kaj la dua al la unua-persona rakonto kun rakontanto, kiu parolas kun sia leganto. Ambaŭ faktoroj allogis legadon, ĉar ĝi aperigis demandojn, kiuj speciale kuriozigis min scii, kio okazis. Fakte, la intrigo mem nomas atenton kun stranga efiko, havante forpasintan aŭtoron kiel diferencialon por rakonti la historion de tipa kaj komuna viro de lia tempo. Tiusence ni aldonas la rakonton kun nelinia tempo montranta en malorganizita maniero la malsamajn fazojn de vivo kaj kresko de Brás: de morto en la aĝo de 60 jaroj, ĝis juneco, edukado en Eŭropo, infanaĝo, seniluziigaj romantikaj rilatoj kaj familio kaj provado de politika kariero.

Nazaré (Brazilo)

Vere aŭ fantazie de Claude Piron

Vere aŭ fantazie estas 43 rakontoj. La verkisto havas la celon, ke la leganto tranirus al meza nivelo kun la scio de 400 signifhavaj vortopartoj al mil aŭ iom pli. La rakontoj temas pri tre diversaj medioj kaj kulturoj, ekzemple fabeloj, reskribitaj de la verkisto:
Kompreneble la temoj estas universalaj kaj la libro povus esti vojo progresi lingvoscio. Laŭ mi la libro estas vere facila kaj la rakontoj ne tre interesaj, pro tio ke la verkisto klare klopodas skribi en "simplajn frazojn".
Se oni kapablas legi normalajn librojn, tiu libro estas tre enuiga. (mi nur legis, ĉar mi pruntis ĝin !)

Pia (Danio)

Vojaĝo de senhejma hundo Saburoo de HORI Jasuo, La lasta kokjuu-ludisto kaj aliaj tri rakontoj de Niimi Nankiĉi

Mi finlegis du librojn dum la periodo de la 66a Esperanto-sumo. Precipe mi emociiĝis pro la lasta rakonto "Florarba vilaĝo kaj ŝtelistoj (sekvo)" en la dua libro. La aliaj tri rakontoj en ĝi estis verkita de Niimi, sed tiu ĉi lasta estis verkita de s-ro Hori Jasuo kiel la sekvo de "Florarba vilaĝo kaj ŝtelistoj". Tiu sekva rakonto estas tre bela kaj milda. Mi deziras, ke rifuĝintaj Fukuŝimanoj fariĝos same feliĉaj kiel kvar ŝtelitoj de tiu ĉi rakonto.

Monto Daiju (Japanio)

Krabŝipo de KOBAJAŜI Takiji

Tia libro tre impresigis min.
Estas verko de naturalismo kaj ekspresionismo.
Temas pri la ekspluatado de la japanaj laboristoj en la dudekaj jaroj de antaŭa jarcento, speciale sur la krabŝipo en la maro ĉe Kamĉatko. Tia ekspluatado estas nekredible terura, la laboristoj estas traktitaj kiel sklavoj. Sur tiaj krabŝipoj ili estis tute senrajtaj, kaj tre multaj perdis la vivon.
Ĉe la legado miaj sentoj ĉiam estis: kiam ili defendos sin! Kaj fine, finfine okazis - ili strikas, ne ĉiuj, sed multaj. Sed nur per militaj fortoj ili estas venkitaj. Sed ni ne perdis la esperon.

La aŭtoro estis murdita en siaj junaj jaroj - kaŭze li estis aktiva komunisto kaj ankaŭ kaŭze de tio ĉi libro. Sed kaŭze de tiuj heroaj homoj la vivcirkonstancoj en multaj landoj estis iom post iom pliboniĝitaj.
La libro estas bone ilustrata, kaj ankaŭ kaŭze de tio mi spertis multe pri la Japana vivo - sed tio estas tre bona, ĉar mi sciis antaŭ la legado nur tre tre malmulte pri tio.

Fiŝino (Germanio)

Ili vivis sur la tero

Mia ĉeĥa amiko Karel Votoček donacis al mi en la jaro 2019 la libron Ili vivis sur la tero, en kiu titolpaĝe estas permane enskribita dediĉdonaco de la kunaŭtoro Bruno Robineau. La libron mi komencis legi dum 66a Esperanto-Sumoo novembre 2020. La libro estas vojaĝpriskribo, sed ne tradicia, kiuj skribas vojaĝemuloj aŭ konsumantoj de ekzotismo. Tiun karakteron de la libro la aŭtoroj anoncas en enkondukaj vortoj. Kaj vere la libro estas alia ol tradiciaj vojaĝpriskriboj, ĉar granda parto de la enhavo estas travivaĵoj de geedzoj Robineau dum 8 jaroj, kiam ili vojaĝis ĉirkaŭ la mondo. Sian longjaran vojaĝon ili komencis la 2-an de aŭgusto 1985. Ili antaŭeniradis orientdirekte tra landoj en Eŭropo, Azio, Aŭstralio kaj Ameriko. Unuopaj ĉapitroj estas kvazaŭ sumiga letero, en kiu estas priskribitaj ĉefaj okazaĵoj travivintaj en lando.
Ĉiu restado en unuopaj landoj kaj travivaĵoj sufiĉus por skribi apartan libron por ĉiu vizitinta lando, sed aŭtoroj sian vojaĝvivon enŝtopigis en unu libron. Dank´ al tio la leganto povas ĉirkaŭiri la mondon, kaj kompari buntecon de landoj kaj vivo de loĝantoj. Por pli bona orientiĝo estus bone, se leganto uzus mapon.
La vojaĝpriskribo estas verkita per facila lingvo, kiu estas bone legebla kaj estas komprenata sen neceso ofte uzi vortaron. Oni povas riproĉi transskribojn de naciaj personaj nomoj (ekz. Mao Zedong estas transkribita kiel Maŭ) kaj geografiaj lokoj (ekz. Papeete - Papeeto - Papeto). Al tiel bonkvalita vojaĝpriskribo, kiel la libro de geedzoj Robineau sen diskuto estas, mankas pli riĉaj ilustraĵoj, ĉefe fotografaĵoj kaj mapoj. La libro estas bona ekzemplo kiel efektive kaj akcepteble propagandi kaj disvastigi Esperanton. Ili konstatas: "Same kiel la naciaj lingvoj modlis la psikon de la nacioj, Esperanto helpas modli sintenon de respekto, estimo kaj amikeco sur planeda skalo."
Buntaj travivaĵoj estas ligitaj kun ekkono de landoj kaj nacioj kaj finfine la aŭtoroj alportas konkludojn de vojaĝantoj. Jam en Nov-Zelando ili konstatis, ke ili ne plu estas pretaj kiel antaŭe travivi malfacilan vivon, kio ofte okazigas neatenditajn renkontojn kaj malkovrojn. Por mi estas grava ekkono, ke dum miaj vojaĝoj mi havis samajn spertojn kiel geedzoj Robineau, eĉ mi renkontis kun samaj esperantistoj kiel ekzemple geedzoj Wongill.
Mi proponas legi la libron de Robineau, ĉar ĝi ne estas konsuma ĉiĉerono, sed plensanga vojaĝpriskribo plena de homaj rilatoj kaj filozofiaj rezultoj.

Montarano (Slovakio)

Nimfo de OOZATO Yosizumi

La aŭtoro de ĉi tiu libro, s-ro OOZATO Yosizumi, forpasis la 5an de oktobro ĉi-jare (2020) en la aĝo de 94 jaroj. Mi kondolencas liajn parencojn.
Ĉi tiun libron li eldonis antaŭ 23 jaroj, kiam li estis 71 jaraĝa. Ĝi havas liajn 16 skribaĵojn, kiuj aperis sur kelkaj japanaj esperantaj gazetoj, kiel "l'omnibuso", "La Revuo Orienta", "Riveroj" kaj "Ĝojo".
La skribaĵoj estas liaj spertaĵoj kaj rakontoj kaj aliaj. Mi skribas pri Nimfo. Nimfo estas unu el la 16 skribaĵoj. Nimfo estas la nomo de drinkejo. Li iris tien kaj drinkis kun lia amiko. Kiam li pagis por drinkaĵoj, la kosto surprizis lin pro multego. Mi povis legi ĉi tiun libron kun intereso.

Osho (Japanio)

La hobito aŭ tien kaj reen de J.R.R. Tolkien

La rakonto estas interesa kaj amuza pri pasinta jam de longe. Tiam hobito vivis en turo en tero. Tiam la lingvoj kaj literoj estis tre malsimilaj al tiu de hodiaŭ.

Oazo (Japanio)

Historio de la mondlingvo de Drezen

  Mi ofte aŭdis, ke antaŭ la apero de Esperanto multaj homoj provis krei   internaciajn lingvojn, sed mi mem ne legis librojn pri tiu temo, tial mi elektis tiun   ĉi faman libron. En la novembra sumoo mi legis unu-trionon de la libro, do mi   recenzo temas pri jenaj ĉapirtoj: la verkisto "Drezen, lia verko, lia epoko", la   unua ĉapitro "Lingvo, ĝia rolo kaj ĝia evoluo", la dua ĉapitro "La arta reguligo de   la lingvoevoluo", la tria ĉapitro "La unuaj provoj kaj projektoj de la universalaj   lingvoj ĝis la 18a jarcento", la kvara ĉapitro "La 18a jarcento kaj projektoj de tiu   epoko" kaj la kvina ĉapitro "La projektoj el la periodo 1800-1850".
  Unue mi havis grandan intereson pri la vivo de Drezen. Li naskiĝis en Latvio en   1892 kaj estis pafmortigita en 1937 dum la Stalina "Granda Purigo" kaj lia origina   nomo estis nek Drezin, nek Drezen. Li vivis sub la regado de Rusa Imperio kaj   poste de Sovetunio, tial lia Esperanto-vivo estis envolvita en politiko. Nuntempaj   esperantistoj povas agadi libere sen vivrisko, sed en la epoko de Drezen, kaj   precipe en Rusio kaj Sovetunio, agadi por Esperanto riskis vivon. Mi jam forgesis la detalojn pri lia vivo, do kiam mi finlegos la libron, mi denove revenos al tiu parto de la libro.
Laŭ Esperanto-vikipedio lia vivo estas jene:
Ernest (Karloviĉ) DREZEN (naskiĝis kiel Ernests-Vilhelms Drezinj? la 14-an de novembro 1892 en Liepaja-Libau (Latvio), mortpafita en 1937 dum la Stalina "Granda Purigo") - latvo, rusiano, sovetia ŝtata kaj socia aganto, sciencisto. In?eniero, elstara fakulo pri scienc-teknika terminologio, interlingvistiko kaj esperantologio. Ĝenerala sekretario de Sovetrespublikara Esperantista Unio, ĉefa figuro de la antaŭmilita sovetia Esperanto-movado. Membro de la Lingva Komitato (minimume 1929).
Due, vere estis multaj provoj por la internacia lingvo. Kaj plejparto de ili dependis de ciferoj same kiel klasifikigo de libroj en biblioteko. La provintoj ne povis eskapi de la kadro de tiu pensmaniero. Mi legis la historion ĝis la mezo de la 19a jarcento, kaj tiu periodo estis tuj antaŭ la apero de Esperanto, sed ankorau ili ligiĝis kun ciferaj lingvoj. En la sesa ĉapitro aperos Volapuk, pri kiu mi ankoraŭ ne legis, sed ?ajnas al mi, ke la apero de Volapuk kaj Esperanto estis revolucia ŝanĝo en la kreado de internaciaj lingvoj. Tiujn partojn mi legos en januaro.
Antaŭ ol mi komencis legi tiun ĉi libron, mi havis timon, ke la libro estas tro malfacila por mi kun multaj novan vortoj, sed mi trovis, ke la libro estas facile legebla. Tial mi sentis trankvilon kaj havis kuraĝon plu legi ĝis la fino.

Horizonto (Japanio)

Gerda malaperis de Claude Piron

Gerda malaperis estas interesa kaj bona libro por la ĝuo mem kaj lernado de Esperanto. Cetere, la romaneto havas bonajn momentojn en kiu oni ne volas halti la legadon. Kompare kun Lasu min paroli plu de la sama aŭtoro, Gerda malaperis multe pli allogas nin. Por la komencantoj, ĉi tiu libro povas instrui multajn novajn vortojn mojosmaniere. Aliflanke, por nekomencantoj (meznivuloj aŭ spertuloj), la libro estas bona sperto por ĝui bonan kaj malgrandan originalan romaneton en Esperanto.

Ŝtono(Brazilo)

Tri Noveloj de Aleksandro Puŝkin

La noveloj de Aleksander Puŝkin jam estis tradukitaj en multajn lingvojn, sed ne multaj en Esperanton. Mi trovis tri novelojn de Puŝkin esperantigitajn en la retejo de Gutenbergprojekto, Germana esperantisto D-ro Andreo Fiŝer tradukis ilin en 1922. Mi povas elŝuti la libron senpage, kiel mia legolibro por la Sumoo. Oni trovis ankaŭ la libron je amazon.com
El ĉi tiuj tri rakontoj, la unua Pikreĝino estas pri fascinita mirinda vetludo, kaj la dua nomiĝas Neĝoŝtormo aŭ Blizaro, kiu estas pri neatendita geedziĝo kaŭzita de la neĝoŝtormo. La tria rakonto nomiĝas Pafo, kiu estas rakonto pri duelo.
La unua rakonto Pikreĝino temas pri kardludo Faro, Faraono aŭ Farobank, kiu estis franca kartludo de malfrua 17-a jarcento. Gajni aŭ perdi okazas kiam kartoj aperigitaj de la bankisto kongruas kun tiuj jam malkovritaj.
La dua rakonto. Hermano akiris penege la sekreton de gajnajn kartojn el maljuna grafino. Li per la sekreto partoprenis en la ludo. En la unua kaj dua fojo de la ludo, li gajnis grandan sumon da mono, sed je la tria fojo li ne trafe ludis kaj perdis tute de sia monon, kaj fariĝis frenezulo.
La dua rakonto temas pri la amo de knabino en riĉa familio kaj la juna oficiero. Ili decidis forkuri por sekreta geedziĝo sen la permeso kaj beno de ŝiaj gepatroj. Dum la konsenta nokto okazis neĝoŝtormo, kiu malhlpas la realiĝon de la plano. Ambaŭ ne sciis la sorton de la alia. Poste, la oficiero mortis en la defenda batalo kontraŭ la franza armeo, kaj la knabino ne plu emas edziĝi. Fine ŝi trovis sian edzon. Kial?
La tria rakonto Pafo estas pri duelo inter du rusaj oficieroj. La heroo en la rakonto rajtiĝis morti sian kontraŭulo per pafo, sed li ne faris tion.
Fakte, Vintre 1837 Puŝkin akre konfliktis kun franca oficiro Georges d'Anthes, kaj vokis tiun al duelo, kiu finiĝis per mortiga vundo de Puŝkin.

Abengo (Tajvano)