Recenzoj de legataj libroj dum la januara sumoo 2023

Cent jaroj da soleco de Gabriel Garcia Márquez

Garcia Márquez (1927-2014) estis kolombiano, verkis en Meksikio la libron, kiu estis eldonita en Argentino en 1968. Li ricevis la Nobel-Premion pri literaturo en 1982. Lia nomo estas ofte ligita al la nocio de ''magia realismo''. Mi legis (kaj relegis, ĉar la mirindaĵoj enplektitaj en la ĉiutaga vivo ne estas tuj facile kompreneblaj) la kvin unuajn ŝapitrojn el dudek (do ĝis la paĝo 106). Temas pri familioj, kiuj pilgrimas por atingi la maron, simbolon de paradizo, sed trovas nur marĉojn kovritajn de ''eterna kremo vegetala'', kaj grandan ŝlimejon. Elĉerpitaj, ili finos la aventurplenan iradon kaj konstruos vilaĝon: Macondo [Makondo], lokon tute izolitan, fore de la mondo. Unu paro konduktas ilin: José Arkadio Buendía kaj Úrsula Iguarán. Ili havas infanon: José Arkadio. Kunvojaĝas ankaŝ Pilar Ternera, kiu prognozas estontecon per ludkartoj (p34) kaj tri aliaj personoj. En Macondo "feliĉa komunumo, kie nul homo aĝis pli ol tridek jarojn" naskiĝos Aureliano kaj Amaranta, la du aliaj infanoj de la paro. La dekunujara Rebeca [Rebeka] aperas iun tagon en la vilaĝo (p47), portanta klarigan leteron pri siaj gepatroj kaj sakon plenan de iliaj ostoj. "Oni tenis ŝin hejme" t.e. ŝi estos adoptita de Úrsula. Alia rolanto, kiam la nova domo de la familio Buendía estas konstruita, estas la juna Pietro Crespi, kiu venas el Italio por munti pianolon kaj instrui kiel ĝi funkcias, kaj kiel oni dancu en la enmoda muziko (p67). Kompreneble la du junulinoj, Amaranta kaj Rebeca, amsupiras pri li.
La incipito (unua frazo de la verko) estas fama: "Multajn jarojn poste, fronte al la ekzekut-plotono, kolonelo Aureliano Buendía memoros la pasee foran postmidon, en kiu lia patro prenis lin koni la glacion". Tiu stilefekto nomiĝas prolepso: salto en la estontecon, ni jam scias ke okazos ekzekuto, eble batalo. Kaj la vorto glacio intrigas nin kaj ŝajne rolas gravan rolon. José opinios, ke temas pri la plej granda diamanto en la mondo, sed ne: ''Ĝi estas glacio'' kaj la juna Aureliano metas la manon kaj tuj retiras ĝin ''Ĝi bolas'' li diras.
Plie ni konstatas, ke Fernando de Diego uzas kelkajn neologismojn (ĉiuj estas klarigitaj ĉe la fina glosaro kun la indiko de la deveno, sed ili estas tre facile kompreneblaj: ''postmido''= posttagmezo ; ''des''… = sen…igi: skorbuto desdentis lin p13; ''glekto'' al la infanoj p45: priatento, malo de neglekto PIV-vorto). Pliposte, verkistoj de la ibera grupo (Miguel Fernandez kaj amikoj liaj) same ŝatos uzi neologismojn. Alie, Garcia Márquez uzas plurajn adjektivojn ĉirka: ''kolorperdinta veŝto velura''.
La unuaj vortoj de la incipito aperos plurfoje en la kvin ĉapitroj, kun variantoj: " Pokajn jarojn poste, antaŝ la ekzekut-plotono, Arcadio dediĉis siajn lastajn penson al Remedios " (p94). Remedios estas filino de la koregidoro (aŝtoritato sendita de la registaro, p60).
Iam alvenis tre grava rolanto, cigana magiisto, Melquíades, kiu proponas mirindaĵojn kaj José konstruas en sia domo laboratorion por imiti lin, provi transformi la oraĵojn de Úrsula en belan ornamaĵon.
Unue estas malfacile sekvi la diversajn personojn ĉar la nomoj samas laŝ la generacioj. Preskaŝ ĉiu suferas pro soleco. Okazas la plago de insomnio kaj poste tiu de la memorperdo kaj de la legad-kapablo. Reveninte, Melquiades proponos rimedon. Je la fino de la kvina ĉapitro eksplodas milito, kaj oni divenas, ke la historio de la Buendía familio pli mal pli enmiksiĝos en la historion de Kolombio.
Mi devos tuj daŭrigi la legadon por ne perdi la fadenon, sed fakte tio ne tre plaĉas al mi. Tamen, temas pri ĉefverko, do mi faros kaj tutcerte mi pli kaj pli ŝatos la verkon, ĝi apartenas al tiuj, kiujn ju pli oni legas, des pli oni gustumas.

Alteo (Francio)

Ŝia lasta poŝtkarto de Serĝo Elgo

Temas pri malapero de junulino. Interesa enigmo, kiu tenas nin en vigla interesiĝo ĝis la fino. Tre bona libro, facile legebla.

Elena (Francio)

Ĝambo Rafiki, la karavano de Amikeco tra Afriko de Tibor Sekelj

Leginte alian libron de Tibor Sekelj, Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo, mi elektis ĉifoje lian libron pri Afriko: Ĝambo Rafiki'. Estis bona okazo malkovri ĉi tiun kontinenton, en kiu Esperanto baldaŭ disvastiĝos.
Tibor Sekelj, verkisto kaj sperta esploristo, intencis viziti parton de Afriko. Li ricevis helpon de kelkaj sciencaj kaj komercaj subtenantoj por plenumi sian revon, kiu komenciĝis la 8-an de marto 1962.
La teamo konsistis el ok membroj plus 2 veturiloj: bona Landrover kaj jugoslava Zastava por testi ĝin. Dum unu jaro, la "Karavano de Amikeco" vojaĝis entute 23 000 kilometrojn inter Beogrado kaj Daresalamo.
Ĝi vojaĝis tra Egiptujo, Sudano, Etiopio, Somalio, Kenjo kaj Tanganjiko, priskribante la pejzaĝojn, vidindaĵojn, historion kaj morojn de ĉi tiu popoloj.de la orienta parto de Afriko.
Ĉar ne eblas priskribi ĉiujn partojn de la libro, jen kelkaj el ili: sona kaj lumspektaklo en Egiptujo - la nubia dezerto - la monaĥejo sur roko de Debra Damo en Etiopio - la tagoj de kunvivado kun la somalaj nomadoj aŭ la fieraj Masajoj de Kenjo kaj Tanganjiko - la flagoj starigitaj sur la supro de Kilimanĝaro - la sovaĝaj bestoj de Kenjo.
Tibor ŝatintus travojaĝi la tutan Afrikon sed tio ne eblis pro manko de tempo, mono kaj vizoj. Tiu ĉi vojaĝo eblis nur danke al la konfido metita al li de la institucioj kaj kompanioj kun kiuj li konsentis kunlabori.
Tamen, li revenis kun grandega etnologia materialo: filmoj, fotoj, kantoj, muziko, zuluaj aŭ masaj paroladoj, kaj centoj da artikoloj verkitaj de si mem, do multe da utilaj informoj por studentoj, ekspozicioj aŭ muzeoj.
Mi tre ŝatis ĉi tiun libron, kiu plilarĝigis mian scion danke al historiaj sekvencoj sur ĉi tiu parto de Afriko. La pasinteco lasis spurojn en ĉiuj memoroj; mi esperas, ke aliaj eventoj alportos pli serenan estontecon al ĉi tiu kontinento.

Pervenche (Belgio)

Esperanto por mi, 16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plötner de Helga Plötner

Speciale ĉi tiun libron mi alte taksas pro tio, ke mi havis ŝancon vidi ĝin je la komenco de la Projekto.
Mia patrino kaj mi estis invititaj de Hori Jasuo partopreni en la libro pere de Helga, kiu petis al ni sendi fotojn kune por portreti kaj ni vidis ĉi tiun projekton ekde la komenco ĝis la fino de la legado. Helga pentris.
Nun kaj poste ni sendis tekston kaj post la preparo de ĝi, Helga devis sendi ĝin al Japanio (en la mezo de la milito), kaj Hori ricevis ĝin post kontrolo kaj sendis al presejo, kaj de tie ni bonŝance ricevis en Meksiko pakaĵon, kiun mi montros en foto poste.
Jen la libro kaj fina produkto estas en niaj manoj kaj ni ĝuis legi ĝin, tre fieras pro la amikeco, kiun ni havas inter Hori kaj Helga. Kaj ni montras al la mondo ke Germanjo, Japanio kaj Meksiko povas kunvivi en amo kaj ordo en la nuntempa situacio.
Kaj pere de tiu ĉi-libro mi pli bone povas konatiĝi kun aliaj amikoj pli profunde, inter ili estas:
Reza, el Irano, kiun mi ekkonis en UK-Seulo 2017, kaj lia filino, kiu partoprenis en la IJK kun miaj gefiloj.
Michela Lipari el Italio, kiun mi jam konas de pluraj jaroj antaŭe, kiu multe aktivas en la altaj niveloj de Esperantujo.
Claude Nourmont, kiu subite kaj ne atendite jam ne plu povis vidi kaj legi tiun ĉi libron. Tamen ŝi certe sciis pri sia artikolo.
Park Soonyean, kun kiu ni amikiĝis same en UK-Seulo 2017.
Manuel Rovere, kiu tre bele kantas en Esperanto; mi ĉiam rememoras lin pri liaj koncertoj, ni eĉ havas lian Kompaktan Diskon.
Sun Minxiaokiu kiu zorgas pri mia donaco al la Ĉina Muzeo de Esperanto de multaj Stelaj Pingloj, kiujn mi donacis okaze de la UK en Lillo.
Aleksandra Watanuki, kiun ni konas jam de jaroj kaj kiu loĝas en Japanio.
Manfred Westermayer en Germanio, kiu havas tre interesan vivon.
KTP, KTP, KTP …
Dankon pro via bela Projekto, ni ambaŭ, mia patrino kaj mi, jam vivos en Eterno en Esperantio en la 5a eldono de Esperanto por mi. Vere tre bela Projekto.
Mi tre dankas vin pro la subteno kaj tiel ni venas al la fino de nia Sumoo komenco por la jaro 2023. Dankon.

WatasxiWa (Meksiko)

Krimo kaj Puno de Fjodor Dostojevskij

Romano en ses partoj kun epilogo. En la traduko aldoniĝis utila Komentario kun biografio pri la aŭtoro kaj notoj.
La originalo ricevis krom laŭdoj ankaŭ severan lingvan kritikon, sed la traduko bone legiĝas. Ja enestas pluraj slavismoj (ellaso de subjekto en subpropozicio) kaj foje fremdvorto eskapis la eldoniston (A. Korĵenkov): Kotiĝo (cottage, dometo).
Inde resumi la tutan verkon kostus troan tempon, sed almenaŭ la ĉefa enhavo estas klara: studento, Raskoljnikov, perdinte siajn enspezojn ne progresas en siaj studoj. En malespero li lombardas la patran poŝhorloĝon sed renkontas malhumanan uzuristinon. Febre li elpensas murdatencon, sed devas mortigi ankaŭ ŝian ekspluatatan fratinon, kiu maloportune alvenas kun mono el venditaj objektoj. La predon li kaŝas ien sub ŝtonon kaj neniam eĉ tuŝas.
Polica detektivo divenas lian kulpon, eĉ malgraŭ interveno de farbisto, kiu samvespere de la krimo ĉeestis petolante kun juna kolego: li trovis perditan valoraĵon kaj kaŝis ĝin. Evidente akre pridemandite li volas tion ŝpari al sia kolego. (Tiun klarigon mi deduktas el la kunteksto.)
Sed fine Raskoljnikov ĉion konfesas al sia konatino Sonja, la plej aĝa filino de pereinta konato, por kies enterigo li estis doninta sian lastan monon. Kiam ankaŭ alia persono, Smidrigajlov, virinĉasanto, kiu ĉion aŭdis tra la muro, volas ĉantaĝi lin cedi sian belan fratinon Dunja - tion li ne realigas - tiu loĝas Dunjan en sian ĉambron kaj same ĉantaĝas ŝin, tamen ŝi scias pri lia murdo al sia edzino kaj kiam li seksatencas, ŝi pafas per pistoleto. Ŝi apenaŭ trafis kaj forĵetas la armilon, post kio li malŝlosas la ĉambron kaj lasis ŝin foriri. Li mem havas febran sonĝon pri tre juna knabino, kiu sin dronigis post simila aventuro. Kaj post nelonge li suicidas.
Tamen Sonja sukcesas persvadi nian heroon sin mem denunci. Kvankam, li persone laŭ iama artikolo sia, opinias ke kelkaj homoj havas la rajton mortigi por pli alta idealo, li tamen iras al la policejo. La verdikto estis milda post atestoj de lia intima amiko Razumihhin, ke li eĉ grave vundiĝis savante du infanojn el brulanta domo, kaj ankaŭ cetere monhelpis homojn mizerajn.
Antaŭvido de ok jaroj da Siberia vivo en bagno, poste militservo, tamen lin malsanigis, sed li eltenis ankaŭ pro la kuraĝa kaj ama sinteno de Sonja, kiu lin sekvis, sed kiun li komence eĉ ignoris. Sed post ŝia malsaniĝo li tamen iras demandi, kial ŝi ne plu montras sin. Tio ŝin revivigis kaj en iu momento li simple impulse deklaras sian amon al tiel fidela junulino.
Pluraj scenoj spegulas proprajn spertojn de la aŭtoro: dum 4 jaroj li vivis en bagno en Omsk, Siberio; lia unua edzino mortis mizere pro ftizo: tion li priskribas pri la patrino de Sonja. Dostojevskij mem reedziĝis kun sia 21-jara stenotajpistino. Generacia aŭdiferenco, samkiel ĉe Sonja.
La romano temas ne nur pri amo, sed ĉefe pri la psiko de pluraj rolantoj, ĉefe Raskoljnikov: komence sociema, poste retiriĝema, post malsaniĝo dumtempe freneza, sed ĝenerale enorme fiera, apenaŭ cedema.
Ankaŭ filozofiaj movadoj rolas: la ideoj de Fourier (sen persona posedo), nihilismo. Sed kiel en la verkoj de Dostojevskij: gravas agado sen perforto. La sinteno de Raskolnjikov ĝuste montras la absurdecon de perforto.
La unua verko de la aŭtoro titoliĝis "Malriĉuloj". Kaj jen ni vidas la aktualecon: Malriĉeco unuarangas en la 17 urĝoj por daŭripova evoluigo.

Rob (Nederlando)

Kial mi en estas kristano de Bertrand Russell

Li debatas serion de religiaj temoj. Li estis kontraŭreligio kaj ateisto. Tial li estas kritikita kaj konsiderata kiel provoka materiisto.
Li parolas pri DIO, JESUO, la influo de la religio en la ĉiutaga homa vivo. Li pensas, ke ĉiuj religioj estas falsaj kaj danĝeraj.
Li ne kredas pri la senmorteco de animoj. Li konfirmas la historian ekzistadon de JESUO, sed li vidas lin kiel "ekstraordinara viro", sed kun multegaj difektoj.
Bertrand Russell pensas, ke tiuj, kiuj adheras al religioj, faras tion nur pro emociaj kialoj. Ofte religio estis kruela (persekutadoj, inkvizicio...) kaj malhelpis progreson, provokanta teruron.
Bertrand Russell kunpartigas la teoriojn de Einstein kaj Darwin. Li pensas, ke la Infero (la eterna puno pri kiu JESUO parolas) kontraŭas kun la sentoj de kompato.
Laŭ mi, la pesimismo cinika kaj rigida, koncerne la religion ĉe nia aŭtoro, estas tutcerte kaŭzita de lia persona vivo: li perdis sian patrinon, kiam li havis nur du jarojn kaj sian patron, kiam li havis kvar jarojn. Li vivis kun siaj geavoj: tre rigoraj, subpremantaj kaj puritanaj. Li neniam ricevis amon kaj neniam estis feliĉa: nek dum sia infaneco, nek dum sia adolesko.
Li amis studi: Matematikon, Filozofion kaj Logikon. Ili estis liaj solaj konsoloj. La amormanko kreis, en li, tiujn ĉi konvinkojn. Sed li forgesis konsideri ke ĉiuj medaloj havas ĉiam du flankojn: fronto kaj dorso. Ankaŭ por la religio oni devas pensi tiel: la fronto parolas pri reguloj, limigoj, kulpoj kaj pentoj. La dorso, kontraŭe, parolas pri espero. Li neniam volis turni la medalon: li kontentiĝis de siaj ideoj kaj neniam estis disponebla por diskuti aŭ ŝanĝi ilin kaj konfrontiĝi kun aliaj homoj.

Karla (Italio)

Sur bluaj planedoj de Laure Patas d'Illiers

P.52-100
8. Valizo por la mondofino
La klimata kondiĉo de la terglobo malboniĝis pli kaj pli. Leo, gejo, preparis sin transloĝiĝi al arkta regiono kie li pretigis bone klimatizitan blokon. Li pakis sian necesajn aĝon en grandan valizon kaj ekiris per lifto. Tie li renkontkis junan belulon kaj li renversis sian decidon kaj forlasis la valizon.
9. Ĉu vi murdas mojose?
Hatĉu kaj Ŝluk estas murdistoj, kiuj ripozas en marborda hotelo post siaj sukcesaj taskoj. Ili ne uzas fusilon nek tranĉilon por sia tasko. Ili uzas mikrokomputilon por tiu celo, tial neniu eltrovas ilian agon. Ili trinkis koktelon kaj subite falis teren. La kelnero sekrete ridetis ĉar li sukcesis murdi ilin mojose por venĝ sian estimatan kamaradon.
10. Bonvolu malŝalti
Pli kaj pli malmultiĝis novnaskitoj. Ge-roj ... decidis pruntepreni robotan bebon per subskripcio. Sed ili devas bone atenti ke ili devas malŝalti ĝin dum nokto por eviti ĝenon al najbaroj.
11. Rekomendo
Kiam oni forlasas iun planedon por transloĝiĝi al iu alia planedo, oni devas forĵeti la lasitan planedon en rubujon.
12. La kuniklo-ŝamano
Uguduku, junulo en la ŝtonepoko, loĝas en tendo kaj trovis strangan junulinon en alia tendo. Zoe, moderna studentino kiu vojaĝis per tempomaŝino por studi antikvan tempon, venis al pratempo kaj renkontis la junulon. Ili baldaŭ enamiĝis. La limigita tempo por ŝi estis unu semajno. En la lasta nokto ili arde amoris. En la sekva tago ŝi forveturis al la moderna tempo.
13. Asteroido
En la 22a jarcento aerolito falis sur Siberion. La atmosfero estis pli varma ol en la 21a jarcento, kaj la globo varmiĝis sub la sunradio. Oni trovis korbaton en ĝi. Ĝi ja estis elkoviĝita ovo.
14. Ordinara tagmanĝo
Sanjo kaj Avinjo havis tagmanĝon sur malfaldita tablo sur la alta ... alta ... alta etaĝo de la loĝturo for de la tero.

Ni devas imiti 1%-on de lia komento. Lia skribado estas komentego. Mi klopodas ekskribi komenteton pri la legita libro.

Mizro (Japanio)

Bona Espero idealo kaj realo de Roman Dobrzynski

Mi estas esperantistino de pli ol kvindek jaroj ; mi aŭdis pri la brazila infan-edukejo Bona Espero. Mia edzo kaj mi eĉ renkontis la paron Grattapaglia, kiu estras ĝin de pli ol kvardek jaroj; sed nia scio estis tiom supraĵa!
Legante la libron, majstre verkita de Roman Dobrzynski sub la formo de intervjuoj al Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia, mi konsciis pri la fortoj, la sindediĉoj, la malfacilaĵoj kaj la AMO, kiuj elradias de tiu paro por funkciigi la grandan familion de Bona Espero. Por iom resumi la celon de tiu eduk-infanejo mi citos Ursulan (p 210), kiu respondas demandon de Roman: Bona Espero kiel nura infanejo aŭ kiel nura Esperanta entrepreno tutcerte ne estus tre alloga. Ŝ ajnas ke ĝia atrakcieco troviĝas en ĝia mulfaceta aspekto. Unue, ĝi situas en la eksterordinara regiono nomita mistere Alta Paradizo; due, ĝi faras gravan socian servon, edukas kaj klerigas infanojn, kiuj sen ĝi restus verŝajne analfabetoj aŭ eĉ kelkfoje krimuloj; trie, ĝi funkcias kiel volontula laboro de idealistoj; kvare, ĝi uzas la lingvon internacian Esperanto; kvine ĝi estas vere internacia komunumo, kiun konsistigas daŭre alvenantaj esperantistoj el la tuta mondo.
Nepre legu tiun libron, vi multe lernos pri tiu fama entrepreno en nia esperanta mondo. Kiel mi, vi spertos tra la legado entuziasmon, plezuron kaj diversajn kortuŝaj emociojn kiuj foje venigos larmojn.
Dankon kaj gratulojn al Roman Dobrzynski, kiu dum longaj monatoj volontulis ĉe Bona Espero por oferti siajn talentojn de verkisto kaj sukcesis eldoni tiun gravan libron al nia movado.
Gratulegon al Ursula kaj Giuseppe, kiuj por sia agado tutcerte ricevos "ĉekon en la banko: Dio-pagos-vin" !!! (p 230)
Se vi mem sentas vokiĝon al volontulado, bone meditu kaj cerbumu la legendon pri la kolibro kaj la dekalogon kiu spirite finas la verkon!

Joga (Francio)

Dorse kontraŭ La muro de P. Wybenga

Tiu 164-paĝa libro eldonita de "Fryske Akademy" entenas etan antologion de rakontoj el la rezistomovado en Frislando dum la dua mondmilito. Unue ili aperis en gazeto, kies redakcio decidis siatempe montri al la junularo, en kio malgrandaj homoj povas esti grandaj.
La lukto en Nederlando direktis sin malpli kontraŭ la germanoj ol kontraŭ la naziismo. Ĉiu ĉapitro de la libro pritraktas unu interesan epizodon: la kaŝado de judoj, la provizado de manĝo-kuponoj, armiltransportado per boato, kuraĝa policisto, vivoferoj, perfiduloj…..Oni eĉ aldonis unu lastan ĉapitron pri "surprizatako".
La libron mi trovis interesa sed bedaŭrinde makulas ĝin multaj mistajpoj, tiel aldoniĝas en la libro unu folio de du plenaj paĝoj de korektoj. Mankas mapo por situi la multnombrajn urbetojn kaj vilaĝojn. La listo de la mallongigoj kaj klarigoj bone helpas en la legado.
Sipke Stuit, kiu mem tradukis du ĉapitrojn kaj zorgis pri la teamo de tradukistoj, verkis alian libron, kiun mi legos dum la venonta Esperanto-Sumoo: Frisaj Rakontoj.

Atrebato (Francio)

Esperanto por mi n-ro5 de HELGA PLÖTNER

Tiun ĉi fojon de la serio de kvin libroj, ESPERANTO POR MI, mi legis la kvinan libron, tie oni povas vidi la portretojn de 16 esperantistoj el diversaj partoj de la mondo. La portretoj estis faritaj de la fama kaj talenta portretistino, HELGA PLÖTNER, el Germanio, en la libro oni legas ''kio estas esperanto por mi?'' Legante ĉiun paĝon oni povas koni la agadon de ĉiu esperantisto, kiu aperas en ĝi, tiel oni povas koni pli profunde tiujn esperantistojn, ĉar ili parolas pri la agado kaj la sento pri esperanto en siaj vivoj.
Tiuj ĉi libroj estis faritaj dank´al la iniciato, kompilanto kaj eldonanto de la grava s-ro HORI Jasuo el Japanio. Mi ankaŭ devas mencii la provleginton S-ino LOSKUTOVA Tatjana el Rusio.
La kovrilo de ĉiu libro estas el diversaj koloroj. La UNUA estas ruĝa, la DUA verda, la TRIA blua, la KVARA oranĝa kaj la KVINA lazura. Do, en tiuj ĉi libroj ŝi jam portretis okdek homojn. Alia afero ke mi volas mencii, estas ke HELGA estas terure malsana, ŝi suferas doloregojn en diversaj partoj de la korpo dum la tuta tago kaj ŝi sidas en rulseĝo. Ŝi estas tre kuraĝa kaj ŝi faris la portretojn kun granda amo al tiuj, kiuj aperas, kvankam ŝi neniam vidis ilin persone.
En la libro ŝi mencias, ke ŝi jam faris 150 portretojn kaj ŝi donacos ilin al la Nacia E-o Muzeo en Vieno, tiel la estontaj generacioj povos koni pli pri la historio kaj agado de esperanto en la mondo.
En la sama libro oni legas la vivon de HELGA, ekde la naskiĝo en 1945. Oni povas vidi ankaŭ belegan pejzaĝon de Oostport apud Delft, faritan per inko kaj oleo, ankaŭ aperas la juna HELGA kun la filino, portreto farita de ŝi kaj du belegaj simioj faritaj per krajono. Kaj aperas ankaŭ bela akvarelo farita en 1983.
La unua eldono de la kvina libro estis publikita la 25an de septembro 2022. Do, mi dankas al HORI, HELGA kal al S-ino LOSKUTOVA Tatjana, pro tiu ĉi granda donaco al ni ĉiuj esperantistoj. Kun granda ĝojo mi rekomendas vin aĉeti kaj legi la kvin librojn, ĉiu libro kostas 5 eŭrojn, tiel ni kontribuas al agado de Esperanto.

Kongreso (Meksiko)

La bona lingvo de Claude Piron


  La libro estas destinita al tiuj, kiuj bone parolas Esperanton. Estis malfacile por mi legi 3   paĝojn ĉiutage, sed subite la paĝoj finiĝis antaŭ la dekkvina tago kaj mi havis tempon por   relegi la malfacilajn partojn. En la libro mi interesiĝis kompari la konstruadon de frazoj en   Esperanto kaj en aliaj lingvoj (franca, germana kaj aliaj). La rakonto de la aŭtoro estas   interesa. Bona libro pri bona lingvo!

Juli_M (Germanio)

Homarano, La vivo, verkoj kaj ideoj de doktoro L. L. Zamenhof de Aleksander Korĵenkov

GRANDA REFORMO DE ESPERANTO AŬ NE? Miaj pensoj post legado de HOMARANO, la vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. ZAMENHOF
La legado de tiu eseo de Aleksander Korĵenkov alportas ĉiam novajn prilumitecojn. Ĝi do troviĝu en ĉiu bona biblioteko kaj ĝi ofte eliru el tiuj bibliotekoj por relegoj. En tiu ĉi mia teksto, mi okupiĝas nur pri parteto de ties multnombraj temoj, nome la reformoj pensitaj kaj proponitaj de la aŭtoro de la lingvo. Ĝi rekte rilatas al miaj pensoj.
Nun ni estas en januaro 2023 kaj jen mia nova malkovro en tiu legita eseo, malkovro post la agado de eŭropaj esperantistoj kadre de la tiel nomita "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo" okazinta inter majo 2021 kaj majo 2022.
Danke al vigla agado de kelkaj agademuloj, kaj la unua inter ili estis nia karmemora Klaus Leith, ni kunaj atingis sukceson en la kampo Edukado. La ideo de Seán O'Rian pri enkonduko de la metodo Multlingva akcelilo (MLA) en lernejojn de EU fariĝis la plej multe subtenata propono inter pli ol du mil ideoj. Post tiu unujara periodo de la konferenco, ni amare konstatis, ke la fina raporto ne menciis Esperanton. (ne mirige sed tamen)
Nia amiko Pierre Dieumegard, prezidanto de Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE) en Francio, tre trafe analizis kiel Esperanto malaperis de la fina raporto. Kaj post tiu kuraĝiga kunlaboro cele al enkonduko de Esperanto en Eŭropan Union la agado daŭrigas. La celo restas simpla sed malfacile atingebla: oficiale enkonduki Esperanton en EU, tiu unuiĝo de sendependaj ŝtatoj kun nuntempe 24 oficialaj lingvoj. Kial ne 25?!
Leginte la libron dum ĉi-tiu Sumoo, mi konstatis, ke Zamenhof iele antaŭvidis akcepton de Esperanto far ŝtato aŭ ŝtataro. Jam en januaro 1894 (nur malpli ol 7 jarojn post la Unua Libro) li publikigis reformitan projekton de la lingvo kun drastaj ŝanĝoj (p. 115 de la legita libro). Tiu reformprojekto estis malaprobita de la legantoj de la revuo ''Esperantisto''. Zamenhof en novembro 1894 komentis, ke tiu farita decido ne malpermesas por ĉiam ian ŝanĝon en la lingvo.
En 1905, tuj post la fino de la Unua Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro (p. 225 kaj sekvaj de la legita libro) Zamenhof klarigis, ke "sojle de la dua periodo de la uzado de la lingvo, kiam ĝia estonteco estas garantiita, oni povas fari la lingvon pli oportuna en uzado kaj forigi tion, kio ĝenas la uzadon". Kaj Zamenhof refoje proponis tre gravajn ŝanĝojn. Komence de 1906, lia franca influhava konato kaj kolego Javal sukcesis persvadi francajn parlamentanojn enkonduki Esperanton en francajn lernejojn, kondiĉe ke Esperanto estu reformita. Zamenhof akceptis. Multaj diskutoj kaj baraktoj okazis pri tiu reformo ĝis 1907 kaj la fama Ido-krizo. "Neniu kompromiso estis atingita, kaj anstataŭ plibonigo de Esperanto, la mondo ricevis plian planlingvon Ido." (p. 240 de la legita libro).
Ĉu tiu malsukceso fermis por ĉiam ĉian emon reformi? Tute ne. Je la fino de sia vivo, Zamenhof revenis al la temo. (p. 279 de la legita libro). "Li timis ke, se la esperantistoj mem ne revizios nun la lingvon, la registaroj en la estonteco, decidinte akcepti Esperanton, komisios la reviziadon ne al esperantistoj sed al nekompetentaj sciencistoj, kiuj fuŝos la lingvon."
Zamenhof deklaris al la tuta esperantistaro (p. 280): (estis liaj lastaj vortoj al ni ĉiuj)
"Agante propravole, ni povas doni al tiu demando (de reformo) solvon tre facile, en tempo kaj maniero plej oportunaj; sed se ni sufokados tiun naturan demandon, ĝi pli aŭ malpli frue eksplodos kontraŭ nia volo (kiel ĝi jam faris) en tempo kaj maniero tre maloportunaj kaj eble tre danĝeraj por nia afero… Se registaroj, decidinte akcepti nian lingvon, transdonos ĝian korektadon al personoj, kiuj havos senspertecon, kaj ĉi tiuj agos simile al la fama fablo de la urso, kiu, intencante mortigi muŝon sur la frunto de sia gvidanto, frakasos lian kapon. "(Al Zamenhof neniam mankis humuro eĉ je la fino de la vivo)
Kaj li daŭrigas:
"Ni devas do trovi solvon por demando, kiu konstante pendos super nia lingvo kiel la glavo de Damoklo. Ni devas (unu fojon por ĉiam) tre atente kaj detale revizii nian tutan lingvon…" Ekde 1894 ĝis 1917, Zamenhof havis la ideon en la menso, ke eble iam iuj registaroj decidos akcepti la lingvon, kondiĉe ke la lingvo draste ŝanĝiĝu. Ni ne estu tro optimismaj, sed tamen en EU estas evidente, ke komuna lingvo (certe ne ununura) alportus grandajn avantaĝojn por la bona kaj efika konstruo de tiu unika spaco de demokratio. Kaj unue, komuna lingvo ebligus al la eŭropuniaj civitanoj interkomunikiĝi, kaj senti sin pli koncernataj pri tiu ambicia konstruo de EU.
      * Unua bonega konstato
De pli ol 120 jaroj, Esperanto restas la plej populara kaj vaste disvastigita planlingvo. Danke al la konstanta laboro de niaj antaŭuloj kaj de ni mem nuntempe, la lingvo evoluas, plene vivas kaj viglas. Multaj verkas. Multaj tradukas. Multaj agadas en tre diversaj kampoj kaj ekzemple en la kampo instruado. Mi pensas ekzemple pri Ilona Koutny kaj Katalin Kováts. Dankon al ili kaj al multaj aliaj!
Do Esperanto konservas la unuan pozicion por eventuala akcepto de komuna lingvo en EU.
      * Dua bonega konstato
La lingvo iele jam evoluas. Danke al laboro de la akademio de Esperanto, danke al diversaj servoj en la facebook reto (mi pensas pri Lingva Konsultejo ktp), danke al grandega laboro de leksikografoj, la PIV regule evoluas ktp Danke al multaj servoj en la reto, estas pli kaj pli facile al ni esperantistoj, kaj al aliaj homoj trovi informojn pri la lingvo mem kaj bone utiligi ĝin. Mi pensas pri ''Tekstaro'', la PIV en la reto, la ''Bona Lingvo'' de Renato, Google traduko, la muzeo en Vieno ktp. Ŝajne, pli kaj pli da homoj verkas! Tre bone!
Kaj ekzistas diversaj servoj por vigligi la movadon, interesi homojn, amuzi, ktp. Mi pensas ekzemple pri Sumoo de nia amiko Jasuo Hori, pri Esperanto Poŝtkruciĝo de nia amikino Mirina Gonĉarova, pri Eventa servo de Yves Nevelsteen, pri Ok minutoj, pri 7Literoj (ludi skrablon en Esperanto), pri multaj literaturaj konkursoj ktp
      * Tria bonega konstato
De la komenco de tiu titana projekto de Lingvo Internacia Esperanto, tiu bela lingvo tute NE dialektiĝis, modifiĝis. Nuntempe mi legas diversajn verkojn de la komenco de la 20a jarcento, kaj mi ĉion komprenas kvankam okazis kelkaj flankaj modifoj. La fakto, ke estas multaj kontaktoj inter ni ĉiuj ĉie en la mondo certe helpas.

Miaj konkludoj:
La ideo kaj sento de Zamenhof pri probabla (sed evidente ne certa) akcepto de registaroj estas trafa kaj daŭre oportuna. Ni ĉiuj devas nin senti pretaj alfronti tian ontan grandan sukceson! Paradokse estas, tamen nur ŝajne. Kiel en tempo de milito oni ĉiam preparas la estontecon, kiam revenos la paco, tiel en la nuna tempo kiam Esperanto restas sekreta kaj ne tre konata lingvo endas prepari tiun periodon, kiam Esperanto aperos sub la lumo kaj komencos ludi sian rolon de komuna lingvo inter ŝtatoj.
Ĉu, kiel supozis Zamenhof, la registaroj kaj ekzemple la Eŭropa Komisiono de Ursula von der Leyen postulus ŝanĝojn en la lingvo cele al fina akcepto de tiuj registaroj? Probable JES! Refoje Zamenhof bone supozis!
La grava demando estas: KIEL NIA MOVADO DEVUS REAGI TIUOKAZE?
Mia respondo estas ke tiam ni devos akcepti ŝanĝojn, sed tute ne drastajn; ne kiel proponis Zamenhof! ĉe la lumo de la funkciado de nia lingvo de 135 jaroj, mi sentas, ke ĝi bonege funkcias tia, kia ĝi estas. Nuntempe, ekzistas multaj utilaj servoj, kiuj ebligas la skribon de ĉapelitaj literoj. Do ni gardu tiujn literojn, kaj ni ne modifu la literojn kaj ties prononcojn! Multaj aliaj reguloj de nia lingvo utilas: artikolo, akuzativo ktp.; ĉio preskaŭ glatas… se paroli pri vortoj finiĝantaj per "aŭ" kiel "preskaŭ", eble kiel multaj homoj opinias, eĉ junaj denaskaj esperantistoj tion opinias, eble oni povus ŝanĝi al "preske", "morge", "balde" ktp, kaj la adjektivoj de tiuj vortoj povus esti: preska, morga, balda, hodia ktp; eta modifo en la lingvo… sed evidente "naŭ " restu " naŭ ", kaj " naŭa " " naŭa "!!! Pri la necesa akuzativo, eble la reguloj pri ĝia utiligo estu malpli trudaj kiam la kompreno ne suferas. Cetere, Zamenhof pensis ke kiam estas dubo pri uzo aŭ ne de akuzativo, li indikis, ke estas preferinde ne uzi.
Miaopinie kelkaj diversaj vortoj ne taŭgas, kiel ekzemple la vorto " arbitracianto ", tiu homo, kiu zorgas pri la respekto de reguloj en sportoj. Multe tro da silaboj en ĝi. Kiam sportĵurnalistoj komentas matĉon, ŝli ne havas tempon por eldiri la tutan vorton pri tiu grava homo de matĉo.
Plie, ni povus profiti tiun poluran okazon por honori la memoron de nia elstara verkisto Karolo Piĉ, kiu donacis al nia literaturo la faman kaj avangardan verkon " La litomiŝla Tombejo ", kaj kiu plie donacis tiun spritan proverbon "Prefere karoli piĉe ol paroli kiĉe".
Daŭre marĝene poluri la lingvon, por ke ĝi estu ankore (tiel!) pli bela kaj pli prezentebla al moŝtuloj de EU kaj de aliaj mondopartoj. Cetere, pri nia agado por tiu polurado, ni devas ĉiam asocii ĉiujn niajn samideanojn de ĉiuj mondopartoj, kaj Lingva Komitato (jam ekzistanta en la Akademio?) fine aprobu kaj validigu la necesajn ŝanĝojn.
Krom tiuj internaj cerbumadoj kaj poluradoj, necesos labori kun la oficistoj kaj tradukistoj de tiu giganta institucio EU por kompletigi nian vortostokon cele al skribado de belaj esoteraj (eksterteraj?!) dokumentoj.
Obstine anten (!!!) la genepoj nin benos.

Telemo (Francio)

Vere aŭ fantazie de Claude Piron

Ĉi tiu libro ne estas romano, sed studlibro, do mi simple resumas la ĉefajn sugestojn. Ĝi ne estas novaĵo, sed ankoraŭ utilas. Ne estas facile akiri bonan stilon, sed eble ni povus akiri tolereblan stilon.
Esperantistoj ofte inspiras sin per sia propra lingvo. Pli bone estus imiti la verkojn de Zamenhof, kaj de la aliaj bonaj esperantaj verkistoj.
La stilo, unue ilo por skribi sur vaksitajn tabuletojn, nun estas la skribmaniero. Ni devas eviti: la malsonan proksimecon de certaj leteroj kiel s kaj ŝ, la neklarajn kunmetitajn vortojn, la ripetiĝojn, la troigojn, la nenecesan ŝanĝon de vortordo (ĉar la ŝanĝo de la kutima vortordo akcentas iun vorton aŭ frazparton).
La vortoj: ankaŭ, ankoraŭ, eĉ, jam, nur, kaj kelkaj aliaj, staru antaŭ la vortoj aŭla vortgrupo, al kiu ili rilatas. De tiu loko dependas la signifon de la frazo. La vorto "ne" devas stari tuj antaŭ la vorto (aŭ vortgrupo), kiun ĝi neas.
Skribu simple: Evitu plurajn, ne tuj kompreneblajn kaj tro longajn kunmetaĵojn. En unu frazo estu dirata nur unu afero.
Estas pli bone diri ion rekte, ol poste korekti per interfrazoj, ĉar tio malfaciligas la komprenadon. Forigu la superfluajn vortojn.
La uzado de adverba participo estas ĝusta nur, se la subjekto de la subpropozicio estas la sama, kiel tiu en la ĉefpropozicio.
"Ne unu momenton" povas signifi ankaŭ "Pli ol unu momenton". Por signifi "neniun momenton" aldonu eĉ. "Eĉ ne unu momenton"
Por eviti monotonecon en sia verko, oni zorgu disponi pri sufiĉe da sinonimoj kaj pri iom da lerto por - se necese - esprimi sin alie.
Evitu nenecesajn neologismojn! Sed "la ofta uzado de mal, ne, aŭ sen, por signifi la kontraŭojn... malutilas la poezion".
En NPIV la fundamentaj vortoj estas markitaj per komenca steleto. La vortoj poste oficialigitaj estas markitaj per cifero.
Bona stilo devas estas en harmonio kun la temo.

Kukurbo (Italio)

La Afrika medicino mirige efika de Yvette Pares

En la libro al mi estis interesaj kelkaj momentoj. Ekzemple, kiel malfacile eŭropa medicino akceptas sciencon de aliaj kontinentoj. Kaj alia epizodo, ke lokaj spiritaj estroj helpis trovi vojon de kuracistoj al pacientoj. Kaj estis al mi interese, ke resanigitaj pacientoj iĝis aktivaj, entuziasmaj helpantoj. Antaŭ 60 jaroj en Ĉeĥio homoj same kolektis sovagajn herbojn por kuraci sin, uzis multajn spicojn kaj legomojn por subteni sian sanon. Sed nun oni preferas aĉeti pilolojn kaj ne tro multe pensas.

Hirundo (Ĉeĥio)

Kunpatroj kaj kunpatrinoj de Barbosa Júnior, Ademir

La aŭtoro prezentas al esperantistaj legantoj, verkon pri "Umbando", religio, naskiĝinta en Brazilo kiel rezulto de miksiĝo de indianaj, afrikaj kaj eŭropaj kredoj, kies temoj ĉiam estis vualo de mistero.
Tiu ĉi estas la unua esperantigo de verko pri tiu religio, kiu, dum jardekoj, estis persekutata de brazilaj registaroj, kaj ankoraŭ nuntempe suferas multajn antaŭjuĝojn fare de alireligiaj homoj.

lemosac (Brazilo)

Kristnaska kanto de Charles Dickens

La libro, kiun mi legas, temas pri proverboj en Esperanto. Mi atingis la paĝon kun la litero h, ĉar la libro estas en alfabeta ordo kaj mi havas iom da malfacilaĵoj pri pluraj novaj vortoj. Se eblas, mi daŭrigos kun ĝi en marta sumoo por provi atingi la finon de la libro. Mi trovas ĝin tre interesa, kelkaj diraĵoj estas amuzaj.

Yumi (Brazilo)

Katrina Malfruas

Katrina estas instruisto en Svedio. Ŝi serĉas veran patron, poste mortis ŝia patrino. Kiam Katrina naskis filon, ŝi ekprovis serĉi sian veran patron. Mi estas emociita.

Maekawa (Japanio)

Marta de Eliza Orzeszkowa

Mi decidis legi 2 paĝojn tage de la libro Marta tradukita de Zamenhof mem. Fakte mi sukcesis legi entute 46 paĝojn de la libro.
Estas interese legi la unuan eo-lingvon far Zamenhof mem. Por mi, franco, kelkfoje tiu lingvo estas iomete pli malfacila ol la nuna esperanto-lingvo, kiu enhavas eŭropdevenajn neologismojn, kiuj helpas min diveni la sencojn de kelkaj vortoj.
Tamen legado de tiu libro konsciigas la elstaran lingvan laboron de Zamenhof pli ol 100 jarojn antaŭe, kiam la homoj ne tiom edukitaj estis. Gratulojn al li pro tio!
Nuntempe la ĉefa valoro de Esperanto por mia edzino 'Frumateno' kaj mi 'Velshipanto' rilatas al la amikecaj ligoj, kiujn oni povas instigi inter esperantistoj de malsamaj tutmondaj kulturoj. Tio ege plaĉas al ni kaj helpas maljuniĝi lernante multajn kulturajn trezorojn.

Velshipanto (Francio)

La malamiko de Putin de Kalle Kniivilä

La libro komenciĝas kvazaŭ kiel krimromano, ege drame. Tuj mia scivolemo estas instigata! Kion estas farantaj la venen-specialistoj de sekurservo en la ĉambro 239 en hotelo, situanta for de ni, en Siberujo? Bone, estas la ĉambro de Aleksej Navalnij, kiu tranoktis en ĉi-tiu ĉambro. Eble tiun sekurservon li atendis? Povas esti…Navalnij, nepre estante kontraŭ la putina reĝimo, eble havis antaŭsenton. Neniam ni sciios pri tio, sed fakte li ĉiam koncentriĝis pri montrado de la malĝusta, korupta sistemo, kiu regas Rusujon.
Li informas la popolon/ li montras al la popolo, ke ekzistas alia, pli demokratia, vojo por la lando. Estas pro tio, ke li, sufiĉe juna, membriĝis al Jabloko, maldekstra partio, havante la esperon, ke la medio ŝanĝiĝus. Nun, ree en la ĉambro, du homoj estas venenigantaj (venenigas) ion, tiom strangan kiel la kalsonon de Navalnij! La agentoj eble konfuziĝas - ĉar ni poste ekscias, ili fuŝis la dozon de veneno.
En la praktiko tio estas, ke li ne mortos dum la aviadila vojaĝo hejmen. Komence li sentas sin malbone kaj iras al la nesecejo, kie li preskaŭ svenas, komprenante, ke li estas venenigita, kaj post malfermo de la pordo li iĝas senkoncia. Bonŝance ĉeestas helpuloj kaj rezulte la aviadilo surteriĝas en Germanujon. Spite al la rusa celo, li estas transportata al malsanulejo. Nun pliaj problemoj estiĝos! Putin memkompreneble kaŝas tion.
Estos daŭrigota!

Pia (Danio)

Japana Esearo n-ro 1

Verkintoj estas 10, el kiuj 3 pli jaraĝaj ol mi jam forpasis kaj unu pli juna ol mi bedaŭre jam mortis. Ĉiuj rakontoj estas buntaj pli ol simplaj interesaĵoj.
Kolektoj de lamentoj de veteranoj en Japana Esperantujo. Kvazaŭ mi povus gustumi frandaĵon. Eldonejo estas La libroteko Tokio kaj la eldonanto estas Syoozi Keiko.

Samo (Japanio)

Ni vivos! de Julian Modest

Mi legis la libron, Ni vivos!, verkitan de Julian Modest ĝis la kvina akto. Mi ne sciis, ke la idoj de d-ro Zamenhof estis persekutata de Hitlera Germanio. Tuj post mi eklegis la libron, mi sciiĝis pri Lidia Zamenhof, la filino de d-ro Zamenhof. Ŝi heredis la ideon de sia patro kaj klopodis por la disvastigo de Esperanto. Ŝi ĝis la morto daŭre deziris, ke Esperanto disvastiĝu en la mondo kaj la homoj el diversaj landoj vivu en paco kaj amikeco.
Mi havas grandan intereson pri la lasta duona parto de la libro.

Mateno (Japanio)

La lanternisto kaj aliaj verketoj de Henryk Sienkiewicz

Ĉi foje mi legis tri rakontojn el La lanternisto kaj aliaj verketoj tradukitaj de KABE. Tri rakontoj estis tradukitaj el la pola lingvo. Kaj La Lanternisto el tri rakontoj allogis min. Iun tagon lanternisto perdiĝis. Oni pensis, ke li estis forportita de ondo. Kaj maljuna homo estis dungita kiel posteulo.
Li rememoris la ĝisnunajn aferojn dum sia tasko. Li partoprenis en diversaj militoj kaj krome praktikis diversajn profesiojn en fremdaj landoj. Nun li maljuniĝis kaj ankaŭ lia forto malfortiĝis kaj bezonis ripozon. Do li fariĝis lanternisto. Iun tagon pola libro estis sendita al li. Li rememoris diversajn aferojn pro la libro. En iu nokto li rememoris antaŭan aferon dumtagan kaj daŭris ĝin ĝis la tempo de lia laboro, kaj rezulte li forgesis, ke li mem estas lanternisto, ne lumigis la maran mallumon. Kaj ŝipeto rompiĝis sur sablaĵo. Kvankam li promesis honeste labori, li forgesis tion. Tial li estis eksigita el la tasko.
Mi pensas, ke li estis eksigita, sed tio estis bona por la lanternisto. Ĉar li povis rememori iaman diversajn aferojn pri sia patro, tio fariĝos vera ripozo por li.

Granda kampo (Japanio)

Esplorado de vivĝojo

Ĉi tiu libro estis redaktita baze de la kajero skribita de s-ro Deguchi Hidemaro dum sia studo ĉe Kyoto-universitato. Laŭ aspekte la enhavo estas tre facila por legantaro, tamen ne facile komprenebla por mi. Ĉar tiu ĉi signifo estas profunda kaj filozofia doktrino. Pripensi pri la vero, belo, amo, bono, paco k.t.p. krome eterna vivo kaj vera religio tre interesas min. Tamen la esperantiĝo estas malfacila kaj mi ne povis facile kompreni esperantan frazon, do poste mi legis japanan originalon kaj komprenis. Tre impresaj frazoj en ĝi estas jenaj:
1. La kialoj de la stagno de la religia sfero de la moderna tempo estas manko de bonaj gvidantoj en malnovaj religioj kaj sektoj.
2. Vera religio estas nenio alia ol vera filozofio
3. Vera religiulo devas esti kompetenta sciencisto.
4. Dum la memfido estas disfalema, la kredo de Dio ne estas facile difektebla
Vere mi sentas, ke nuntempe neniuj bonaj gvidantoj estas en la kampo de la politiko kaj religio. Tio estas tre grava problemo en la mondo. Mondaj multaj gvidantoj nek superas nek malsuperas unu la alian.
Finfine mi tralegis ĉi tiun libron danke al ĉi tiu foja Esperanto-Sumoo.

Lumo (Japanio)

La Galaksia Fervojo de Miyazawa Kenzi

   Mi legis la libron Nokto de la Galaksia Fervojo.Verŝajne iam antaŭe mi jam legis tiun libron. Vidiĝas kelkaj skribaĵoj, substrekoj kaj aliaj markoj en la libro; sed neniam leginte la rakontojn en la japana, mi ne memoris la detalojn. Kio trafis min estis la fakto, ke ĉi foje, kun iomete da scio pri kvantuma fiziko, la sama libro estas tiom pli korfrapa. Ĉi foje la sekvantaj esprimoj estas tute kompreneblaj, ĉar ili montras, ke Kenzi jam konis la fundamenton de la mekanismo de la universo.
1) Kiam la knaboj demandis al la pasaĝero de la vagonaro "Kiel vi revenis al la trajno en tiu momento?" La pasaĝero respondas "Kiel? Ĉar mi volis reveni".
2) Mi flaras la odoron de pomo. Ĉu pro tio ke mi ĵus pensis pri pomo?
3) Plensate ensorbis la sunradiojn.k.t.p.
   La aŭtoro (1896~1933), kiu studis kemion kaj fizikon, jam sciis multe pri tiu ĉi mondo, kaj en la "Vivo de Gusko Budri" eĉ aperas "aerostato", kies stirpovo estas simila al tio de UFO.
   Ĉar mi konis la tradukinton, Konisi Gaku, kiu estis profesoro de fiziko, legi la libron estis kvazaŭ kunvojaĝi kun li tra la mondo de Kenzi. Mi tuj iris aĉeti la originalon en la japana, kiu donis pli vastan helpilon por kompreni la verkojn de Kenzi.

Majo (Japanio)

Homarano: la vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof de Aleksander Korĵenkov

Tiu libro traktas pri la vivo de d-ro Zamenhof kaj kial li volis fari novan lingvon. Ĝi estas tre interesa.

Tits (Belgio)

Vizito sur la Teron de Istvan Nemére

Verdire, en tiu ĉi Esperanto-sumoo mi finfine finigis la legadon de mian unuan fizikan esperantan libron (mi legos pli ol mia unua celo, nur por fini ĝin), kiu nomiĝas Vizito sur la Teron. Tiu estis la unua fizika libro, sed mi legis esperante ekde la jaro 2020. Bone, dirite tion, ĝi ne tre plaĉis al mi. Mi kredas, ke parto de la respondo por tiu problemo estas, ke verŝajne ĝi havis nivelon iomete pli altan ol mia nivelo de Esperanto, plie mi legis nur kelkajn paĝojn dum "Esperanto-sumoo"-j (mi bezonis iomete pli da unu jaro por fini ĝin). Tamen, mi konjektas, ke bedaŭrinde tiu romano ne estas tiel interesa kiel aliaj romanoj verkitaj en aliaj grandaj lingvoj (kompreneble) kaj ke, kvankan oni jam skribis, ke ĝi estas bona por komencantoj ankaŭ, la esperanta nivelo uzata en ĉi tiu romano tute ne estas baza aŭ simpla, sed normala kiel verkoj por denaskuloj (kiel nivelo B2 verŝajne - nivelo de progresantoj kaj spertuloj). Kompreneble mia sperto estis tre specifica, sed mi kredas, ke la enhavo de tiu libro povas plaĉi al geesperantistoj, kiuj ŝatas sciencfikcion."

Ŝtono (Brazilo)

Gooŝ La Ĉelisto de Miyazawa Kenzi

Aŭtoro de la libro Gooŝ La Ĉelisto estas Miyazawa Kenzi, kiu estas fame konata verkisto de fabeloj, poeto kaj esperantisto. La libro enhavas sume 19 verkojn, kiuj estas tradukitaj de Nozima Yasutaro en Esperanton el la japana. La libro estas eldonita en 1991, sufiĉe ampleksa, kaj enhavas fabelojn. Ĉiuj estas interesaj kaj facile legeblaj.

Ibukijama (Japanio)

La Ŝtona Urbo de Anna Löwenstein

Se mi elektadus laŭ la kovrilo, neniam mi elektus la libron La Ŝtona Urbo de Anna LÖWENSTEIN… Dum la 79a E-Sumoa legado ek de la 8a ĝis la 22a januaro 2023 mi legis ĝin en la formo de la elektronika provversio (en kiu fakte estas nur tri ĉapitroj el entute ok). Mi promesis ĉiutage tralegi 9 paĝojn (kaj envere mi tralegis ĉiujn 145 paĝojn).
La parto Britujo konsistas el du ĉapitroj, kiuj priskribas la rutinan tagan vivon de kelta socio sur la brita teritorio antaŭ dumil jaroj, kaj ties morojn kaj kutimojn, el la rigardo de la rufhara knabino Bivana. La ĉapitroj parolas pri la unua renkontiĝo kun la romiaj komercistoj, ŝia lernado de ŝtof-farbado, preparado al sia geedziĝo kaj romia venkatako de la vilaĝo. Min plej tuŝis la priskribo de Belteno, la granda druida religia festo de la Suno.
La parto Al Romo konsistas el tri ĉapitroj. La unua el triuj tri priskribas surŝipan, transmaran veturon de Bivana al Romo, ŝian sklaviĝon kaj ŝian konatiĝadon kun la nova, tute fremda lando, kies morojn kaj kutimojn ŝi klopodas ekkompreni.
La parto La Nazaretanoj ankaŭ enhavas tri ĉapitrojn, kaj el la Postskribo mi komprenis, ke ĝi priskribas renkontiĝojn de Bivana, nun nomata Barbara, kun fruaj kristanoj.
Komence de la libro estas antaŭparoloj de William Auld, kiu tiun ĉi romanon taksas fariĝi estonta klasikaĵo de Esperanta literaturo, kaj de la aŭtorino mem al la dua eldono, kiun, laŭ sia deklaro, ŝi iom modifis.
La romano mem estas verkita en klara, flua, komprenebla Esperanto. Tamen kelkfoje mi devis rigardi la vortaron pro la vortoj el aliaj kampoj, kun kiuj mi ĝis nun ne renkontiĝis. Interesa mi trovis la adverbon eĉa (eĉa brueto) kaj la verbon kias (Ili kias?). Eble pro tio, ke la romano estis tradukita en Esperanton el sia angla originalo, mi foje sentis en la frazoj la influon de la angla lingvo.
Interese estas, ke malgraŭ ke temas pri historia romano, la aŭtorino aldonis ankaŭ Bibliografion, do liston de verkoj, kiujn ŝi trastudis/tralegis por povi ĉerpi realaĵojn por sia historio.
Klarigoj pri la traduko enhavas subĉapitrojn (kun siaj propraj subĉapitroj) pri la Vortprovizo kaj Gramatikaj konsideroj. La aŭtorino klopodis uzi nur la fundamentajn radikojn, tamen ŝi enigis kelkajn neoficialajn, kiujn ŝi listigis. En Sinsekvo de tempoj ŝi cerbumis pri uzado de nuntempo post la pasinta tempo (ekz. ŝi diris, ke ŝi fartas bone.), kiu el mia vidpunkto estas tute logika kaj ĝusta. En Interpunkcio ŝi konstatis, ke la uzado de komoj en Esperanto ne estas unuecigita - al mi mem en la verko kelkaj komoj mankis. La traktado de Propraj nomoj priparolas la elekton de keltaj kaj latinaj propraj nomoj - inter ili min plej ĝenis la uzado de vorto romano por la enloĝanto de la urbo Romo, kiu en mia menso kolizias kun la vorto romano kiel verko de skribanto. En mia gepatra lingvo tiun problemon solvas majuskla skribado, do laŭ la slovaka gramatiko mi skribus pri la enloĝanto de la urbo Romo kiel pri Romano (bedaŭrinde, Esperanto tiun solvon ne enhavas).
La Notoj klarigas kelkajn esprimojn, kiujn la leganto eble ne konus.
Mankas nek mallonga biografia Prezento de la aŭtorino.
Rezulte por mi - certe la romano valoras la finlegon...

Fejfi (Slovakio)

La Tirano, La Liutfaristo kaj la Tempo de Christian Grenier kaj François Schmidt

Tiu libro estas traduko de iu franca novelo Le Tyran, le Luthier et le Temps. Temas pri iu lando, en kiu iu Tirano regas. Tiu Tirano deziras scii ĉion, kion siaj regatoj sentas, faras, diras, pensas. Do iun tagon, li proklamigis leĝon, kiun heroldo laŭte deklamis tra la stratoj. La Tirano invitas scientistojn kaj metiistojn proponi al li solvon por kontroli ĉiujn siajn regatojn. Tiu, kiu sukcesos, edziĝos kun lia filino. Multaj provis sed pereis. La Liutfaristo sukcesis. Se vi deziras scii kiel, legu la libron. Plie ol esti interesa kaj filozofia, la libro estas belege ilustrita.

Marcelle (Francio)

Ŝanco por feliĉo de Phil Bosmans

Jen eta komentario pri tiu mirinda libro, kiu meritas ĉiaman relegadon kaj kies enhavo igas nin pli bonaj homoj per ekzemploj de simplaj ĉiutagaĵoj, kiuj profunde tuŝas nian sentemon. Ĝi ŝprucas energion de amo, paco kaj harmonio sur la legantojn. Surkovrile oni legas: "pli ol 2000.000 ekzempleroj", tamen eĉ tiel, ĝi estas nekredeble apenaŭ konata libro, malgraŭ tioma kvanto. Jen perletoj (ŝajne naivaj kaj supraĵaj), por ke vi gustumu kaj mi esperas, ke ili same refreŝigos vian animon:
1- "estas homoj kiuj transdonas 'lumon'. Kaj estas homoj kiuj mallumigas ĉion."
2- Vivu hodiaŭ! ĝoju hodiaŭŭ Feliĉu hodiaŭ! Liberigu vian koron. Ne permesu, ke via vivoĝojo kaj via feliĉo dependu de cent kaj unu bagatelaĵoj.
3- Sinjoro, liberigu min de mia posedaĵo, kiu posedas min.
4- SINJORO, Mi havas sufiĉe. Mi havas du okulojn, Same valorajn kiel diamantojn, buŝon por kanti, kaj nepageblan sanon. SINJORO, Mi havas sufiĉe.

Lima-ko (Brazilo)

La kresko de la Esperanta vort-provizo en la unuaj tri jaroj / 1887 - 1890 de D.B.Gregor

La verko ebligas informiĝi:
1. pri la fonto-lingvoj por Esperanto,
2. kompari procente ties radikojn kiel en "La Fontoj de Eo"
3. pri la kunmetaĵ-kontribuantaj verkistoj
4. pri "revivigeblaj" vortoj
5. pri la enirdatoj de vortoj
6. pri la ordo de Eo-skribaĵaperado

La Revanto (Bulgario)

Kun sia speca spico de Raymond Schwartz

Mi legis nur parton de tiu libro. Raymond Schwartz prezentas la mondajn aktualaĵojn de ĉiu jaro ekde 1951 ĝis 1970. Li skribas, mi prezentas ilin: "laŭ mia ridpunkto "
Ekzemple en la paĝo 103:
"Kara Paco trinku mian kuracilon". Sur unu botelo mi legis VODKA? sur la dua KOKAKOLO.
La kara Paco ĝemis: " Kia tragedio! Unu lacigas, la alia laksigas… "
Alia ekzemplo: al kio utilas pasporto se ne estas paspordo?

Rivero (Francio)

La aventuroj de Milan Rastislav Ŝtefanik

La stokon de la libroj oni donacis al ni senpage. La libro bildigas historion de fondado de Ĉeĥoslovakio - ĝi estas komikso el tempo de miaj geavoj ĉe unua mondmilito (mi estas 85+). Tamen la lego ne estis por mi facila, sed certe pensinda. Pri iamaj okazintaĵoj oni ne multe nun parolas, ĉar la Ĉeĥoslovakio en la jaro 1993 estis dividita (Ĉeĥa respubliko kaj Slovakio) kaj Milan Rastislav Ŝtefanik estis slovako. Lia vivo vere estis interesa kaj aventura, liaj agoj heroaj, preskaŭ nekredeblaj. Grandan dankon pri ĝi!

Flegistino (Ĉeĥio)

La aventuroj de Jombor kaj Miki (infanlibro) de Georgi Mihalkov - Modest

La libro estas interese verkita, kun belegaj pentraĵoj. Oni povas facile lerni kaj memori la aventurojn, originale verkitajn en Esperanto. La leganto povas facile konatiĝi kun la lingvo Esperanto. Belega kaj interesa estas ne nur pri infanoj, sed pri ĉiu leganto. Mi rekomendas ĝin al la partoprenantoj en Sumoo kaj ne nur!

Aĝulino (Bulgario)