Recenzoj de legataj libroj dum la novembra sumoo 2014

Maristo surmaste de Vesna Skaljer-Race

Inter beogradaj esperantistojen la sepdekaj jaroj de pasinta jarcento estis tre grava nomo de poetino Vesna Skaljer-Race (1911-2000). Verĵajne, tiu virino estas interesa persono en esperanta literaturo de Serbio.
Vesna Skaljer-Race estis unu el plej konataj esperantaj verkistoj en historio de originala esperanta literaturo en Serbio. Ŝi estis tre aktiva membro de beograda E-societo "Radomir Klajiæ", membro kaj prezidanto de Instituto por Esperanto, membro de redaktaj komitatoj "La Progreso" kaj "La Suda Stelo". Ŝi estis 15 foje premiita en Belartaj konkursoj de UEA kaj farigis tria la plej premiita aŭtoro. Ŝi verkis du originalajn esperantajn kolektojn "Maristo surmaste" (1969) kaj ""El mia vivo" (1977).
Kolekto "Maristo surmaste" enhavas 52 poemojn en kvar ciklojn. Poemoj estas virina varmaj kaj mi diris ke aŭtorino estis maristo de emocioj, aŭ tre emocia maristo al kiu surmasto povus esti komprenemo de homaj emocio, sed ne maristo surmaste. Ŝi diras ke por ĉiuj ni "kreskas kruco", kruco kiel monumento. Unua ciklo de poemoj, mi povus diri, estas tiutempe aktuala. Poemoj estas pri Lumumba, pri Afriko, Vjetnamio, Bjafro - pri tiam aktualaj okazaĵoj en mondo, sed ŝi ĉio vidas tra la virinaj okulvitroj. Kvankam tiu monumento por la "via sulkoplena frunto, por la tordiĝinta vizaĝo, por via ploro senlarma, por la bandaĝoj ĉirkaŭ brako", tamen estas bele eldiritaj, virine plenplenaj de emocioj, faras nin pli riĉaj homoj kiuj pli bone komprenos mondon kaj ĉiuj homoj en ĝi. Mia atentema legado de ĉi tiu kolekto estis nur preparo por verkado de larĝa verko pri ŝia poezio.

Ĉielarko

Enrique Ellemberg, UEA delegito por Fremont, California, Usono

  Bedaŭrinde, mi ne registriĝis en la Sumoo, sed lastatempe, komencante lastan   aŭguston, mi legis du librojn ... kiujn mi volas rekomendi al viaj legantoj:
  Ambaŭ estas verkitaj de D-ro Márkus Gábor, el Hungario, kaj ili montras la   mirindaĵojn kiujn eblas atingi per Esperanto.
  "Trans la Flava Maro" -144 paĝoj, "Ruga Suno kaj Verda Stelo" - 132 paĝoj
  Eble vi jam legis ĉi tiujn librojn, ĉar ili iom temas pri Japanio. Ambaŭ titoloj   mencias Japanion ... Eble vi jam konas la verkiston.
  Tiuj libroj estas sufiĉe malmultekostaj. Oni povas peti ilin de la verkisto mem:
  Ĉiu libro kostas proksimume 2 eŭrojn. La sendokosto estas proksimume 2.50   eŭrojn.
D-ro Márkus Gábor: dr.markus.gabor cxe gmail punkto com
Sed oni ankaŭ povas elŝuti ilin (senpage) el mia retpaĝo: http://esperantofre.com/mondo/mglegu.htm

Tiuj libroj estis donacitaj al mi, de Sinjorino Kristalo el Koreio, kiun mi kredas ke vi bone konas. La lastan libron mi ricevis dum la UK en Buenos Aires.
Ili tiom impresis min, ke mi dediĉis tri monatojn por esplori la temon kaj krei 3 retpaĝojn:
Resumo de ambaŭ libroj: http://esperantofre.com/mondo/flavae.htm
Senpaga elŝuto de kelkaj libroj de D-ro Márkus Gábor: http://esperantofre.com/mondo/mglegu.htm
Montrado de 12 libroj de D-ro Márkus Gábor: http://esperantofre.com/mondo/mglibroj.htm
20 Kialoj por lerni kaj uzi Esperanton: http://esperantofre.com/faktoj/kiale.htm
Ĉi tiu retpaĝo mencias D-ron Márkus Gábor ĉi tie: http://esperantofre.com/faktoj/kiale.htm#prop

Orm la ruĝa de Frans G. Bengtsson

Mi legis la libron Orm la ruĝa de Frans G. Bengtsson. Mi ne finis ĝin, nur legis 30-40 paĝojn sed mi legis ĝin en la sveda antaŭ longega tempo. La libro estas klasikaĵo kaj tio mi facile komprenas. Temas pri kruelaĵoj, la sango fojfoje fluas, sed malgraŭtio la bonhumoro de la vikingoj kaj la facila raporto kreas fluan kaj ĝojan etoson. La intrigo enhavas multajn turnojn kaj ĝi preskaŭ estas kredebla. Tio estas, mi sentas min kvazaŭ mi remas kun la vikingoj en la boato, mi ploras pro kolerego kaj mi moliĝas pro la sentoj en la libro. La lingvo estas iomete arkaika, kaj foje estas malfacila, sed mi volonte finlegos la libron.

Koraj salutoj - Bento

Sekreto en igloj (Le secret des iglous) de Aimé Roche

La libro Sekreto en igloj (Le secret des iglous) de Aimé Roche, tradukita de Robert Moulin kaj Claude Gerlat rakontas pri la malfacila vivo de misiistoj ĉe la eskimoj fine de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento.

Martine

Japana Literatura Juvelaro

La enhavoj de Matematiko kaj Lingvo kaj Sciencisto kaj Kapo de TERADA Torahiko, konvenas al fizikisto. D-ro TERADA estas fama por la maksimo, "Naturaj kataklismoj venas, kiam oni forgesas ilin".

Verdo de Tosa

Danteskaj itineroj de Vittorio Russo

En tiu ĉi libro la aŭtoro (Vittorio Russo) kolektis multajn poeziajn pecojn, skribitajn de Danto Aliĝieri, kaj eminente tradukitajn esperante de la tre lerta itala poeto Nicolino Rossi, kiu kapablis konservi la metrikon, la rimajn versojn, la ritmon kaj la muzikecon de la dia poeto Danto. Estas ankaŭ belegaj bildoj, faritaj de Gustave Doré.

Karla

Renkontoj kun Diferenculoj de L. L. Zamenhof

La libro Renkontoj kun Diferenculoj inkluzivas 17 renkontojn de Kamilia kun ŝiaj ĉirkaŭuloj. Ĉiu persono havas sian propran rakonton, problemon, kiujn homoj ĝenerale konsideras strangaj. Tamen, laŭ la rakontantino, tio ne signifas ke ili ne estas malbonaj aŭ evitindaj. Do, ni akceptu iliajn diferencojn, multe apogu al ili kaj simpatiu ilin ĉar danke al ili - la diferenculoj, nia mondo diversiĝas, nia vivo multekoloriĝas kaj ĉar simple ni ankaŭ estas malsamaj. Ĝi estas tre interesa kaj edukeca libro kiu povas ŝanĝi nian percepton, opinionon pri ĉirkaŭaĵoj kaj do ŝanĝi nian agadon. Miaopinie, gepatroj endas uzi ĝin kaj rakonti al siaj infanoj por, ke la infanoj bone kondutu kaj traktu homojn kvankam ili estas malgrandaj.

Ĝojo

Japana Esearo N-ro 2 de L. L. Zamenhof

Saluton karaj miaj, mi nun finis legi mian elektitan libron. Mi gratulas sinjoro Hori, kiu havis bonan ideon pri Sumoo. En mia libro, mi tre ŝatas la historion de la maljunulo: "Ĉu la saĝo de la maljunulo estas vere respektinda? Mi tre ŝatas tiun ĉi demandon. Sed mi volas scii, kiu estas maljunulo!

Amike! Alexandrine Omba

Lingvaj respondoj de L. L. Zamenhof

La verko de Ludoviko Lazaro Zamenhof Lingvaj Respondoj estis aperigita en 1962, kiel sesa eldono, kiun editoris, Gaston Waringhien. Sub la ĉefa titolo legeblas "Konsiloj kaj opinioj". La 153 ĉapitra verko donas multe da konsiloj / opinioj pri la internacia Lingvo Esperanto. La plej gravaj lingvaj, gramatikaj demandoj estas traktataj.
Se iu ne estas certa pri la uzo de "ci", en tiu ĉi libro trovas kaj opinion kaj konsilon pri la uzo de de "ci".
La plej sekvindaj partoj estas pri "Akuzativo"
Alia grava gramatika demando estas la preciza uzo de "-ig" kaj "-i?".
Se mi pripensas, ke ofte ne ĝuste uzata "si" en frazoj, nu ankaŭ ĉi tiu libro belege priskribas, kiel precize uzi ĝin, ĉar ne estas egale, ĉu iu lavas sin - Adalberto lavas sin. Aŭ Adalberto lavas lin - ekz. filon.
Estas amuza parto ankaŭ la frazeologia demando pri la vicordo de vortoj en frazo. Jes, ja tio estas libera. Tamen oni povas skribi/diri. "Mi amas vin". Mi vin amas". "Vin mi amas". Dependas nur de tio, kion mi intencas emfazi.
Sed mi nun ne donas pliajn ekzemplojn, ĉar mi volis nur veki interesiĝon pri la libro, kiun mi varme konsilas legi al ĉiuj, kiuj ankoraŭ ne legis ĝin.

Anjo

Kalevala de Elias Lönnrot

Se temas pri la priskribo de la libro Kalevala. Tio ne eblas, ĝi estas finna eposo enhavanta legendojn, mitojn, popolajn kantojn, rakontojn. La aŭtoro (kompilanto?) dum kelkaj jaroj traveturis landon kaj kolektis ĉiujn rememoratajn rakontojn, kantojn, fabelojn ktp. Tion oni devas simple tralegi. La libro estas dika kaj kiel ĉitipaj libroj iom malfacila por legi. Mi elpensis bonan metodon - mi laŭtlegas. Iel tiamaniere mi pli facile komprenas la enhavon. Mi rekomendas la metodon.

Burdo

Hieraŭnokte mi revis pri paco de Dang Thuy Tram

La libro plaĉas al mi ; ĝi estis bone skribita kaj relative legebla facile por mi.
Koncerne la rakonto, ĝi estas nuna. Temas pri du civilizacioj kun kutimoj malsamaj kiuj renkontiĝas kaj alfrontiĝas pretekste pro religio

Johano (A 28)

Pro Iŝtar de Heinrich A. Luyken

Je la novembra Sumoo mi legis la libron Pro Iŝtar de Heinrich A.Luyken. Originala esperanta libro verkita en la jaro 1924. La etoso estas la mezorienta Babela, kie regas du religioj. La antikva religio de la Eternulo Jehova kaj la idolkulta religio de Babelanoj kun ĉefa dio Iŝtar. La romano rakontas la kolizion de la du religioj, intrigojn de la pastraro ĉe la babela palaco, kun popoloj de Babelo, Sumero, Egiptujo kaj araba lando, kaj certe amo kaj fideleco. Tre interesa romano kiun mi legis senspirante.

Vasil KADIFELI

Morto de sciencisto de Ronald Cecil Gates

La libro estas krimromano. Okazas en "New Zealand" ĉe universitato. La polica komisaro Roberto Elis kaj universitata gardisto Petro Tomson kunlaboras por solvi murdon okazintan apud la universitato.
Tiu libro estas la 3a en la serio, sed oni povas legi ĝin sen koni la aliajn librojn.
Se oni ŝatas krimromanojn, tiu estas rekomendinda. Estas originale skribita en Esperanto!

Tara

La verda koro de Julio Baghy

La verda koro de Julio Baghy , estas facila romaneto por komencentoj, tiu historio temas pri la vivo de esperantistoj dum la milito en orienta Siberio (1918 - 1920). Kreskas amo inter hungara militkaptito kaj loka junulino sed ...!!!

Elena

Ili vivis sur la tero de M. kaj B. Robineau

Bruno Robineau estas franca kamparano. Maryvonne, lia edzino estis sektretariino. En 1985, ili foriris de ilia hejmo kaj planis mondvojaĝon dum kvar dek jaroj. Sed fine tiu vojaĝo daŭris ok jarojn! Ok jaroj tra kvar kontinentoj. Ili iris renkonten al la homoj, speciale al la kamparanoj de nia planedo, kun kiuj ili dividis travivaĵojn interŝanĝante laboron kontraŭ manĝo kaj ŝirmejo.
Tio kio emociis min estas ilia indigno pri la vivkondiĉoj de la hindaj parioj kaj de la arborigenaj aŭstralianoj. Kial do homoj suferigas aliajn homojn nome de religioj aŭ nome de civilizacioj? Kiel oni povas paroli nome de Dio? Ĉ u tio ne estas eternaj demandoj? Eternaj filisofikaj demandoj?
Sed ĉiuj cerbumas pri tiuj temoj, eĉ la plej famaj politikistoj aŭ aŭtoroj kaj neniuj sufiĉe bone respondas: rasismoj daŭrigas... Kiel oni povas resti optimistaj?
Mi deziras al vi bonan saĝecon...

Maciangano (DESMARES Francis, Sarzeau Francio)

La familio Zamenhof de Zofia Banet-Fornalova

La libro rakontas pri unuopaj familianoj de granda falimio Zamenhof. Komence oni povas rigardi genealogian arbon; ĝi poste - dum la legado - felpas orientiĝi. La familio estis tre kore ligita malgraŭ pli malpli longaj distancoj inter ili. Parto de la familianoj, la edzino de L.L.Zamenhof, kaj la gefratoj, krom la plej juna Ida, forpasis antaŭ la dua mondmilito. Liaj infanoj, kune kun la lasta fratino kaj multaj aliaj membroj de la familio, fariĝis viktimoj de naziaj germanoj kaj nenie havas sian tombon. La aŭtoro de Esperanto havi ok gefratojn; la familio apartenis al al plej progresema parto de la socio. Edukitaj surbaze de klerismo, en intelekte altnivela hejmo, la familianoj estis apertaj al la mondo; plenigitaj de idealismo, sintema pri sociaj problemoj, ili ĉiuj estis engaĝitaj en aktivadoj favore al socia justo. Ili distingiĝis per alta pozicio, kiun ili akiradis pro sia fakeco, engaĝemo, nobleco kaj intelekto en siaj profesioj. Temas pri homoj signifaj kaj influaj en siaj medioj.

La tuta familio apogis la homaranisman idearon de d-ro Zamenhof. La fratoj multe kontribuis al Esperanto en pionira kaj intermilita periodo. Tiuj familianoj, kiuj ne estis rekte engaĝitaj, apogis ĝin per sia membreco en Esperanto organizoj kaj multe subtenante ilin. La unusola nepo de L.Zamenhof vivas, la lasta ĉapitro rakontas pri lia vivo, tre malfacila junaĝo kiel hebreo, dum la dua mondmilito saviĝis same kiel la patrino Wanda. Kiel ĉiuj familianoj de aŭtoro de E-o, la nepo iĝis bonega fakulo mondkonata. Inĝ. Louis Christophe Zaleski-Zamenhof estas homo ekde sia junaĝo ligita kun la Esperanto movado, pledanto por la homaranisma idearo de sia granda avo d-ro L.L.Zamenhof. Estas grava afero pro E-monado havi moralan apogon flanke de li. La libro valora kaj leginda.

Sunfloro

Utila estas aliĝo - tra la unua jarcento de UEA de Ulrich Lins

La libro enhavas tri partojn: historio de UEA p9 ĝis p52, La heredaĵo de Hodler p53 ĝis p74 kaj Lapenna kaj la komunistoj p75 ĝis p112, kaj je la fino interesaj paĝoj kiuj listigas la prezidantojn de UEA, La direktorojn de UEA, la redaktorojn de la revuo Esperanto, kaj prezentas kronikon de la Esperanto-Movado.
Danke al la fotoj, oni facile retrovas konatajn aktivulojn kiel Hodler, Privat, Bastien, Canuto kaj la ĉefajn etapojn de UEA: la skismo de 1936 kaj la kreado de IEL (Internacia Esperanto-Ligo), interalie pro la translokiĝo de la sidejo de Ĝenevo al Britio (Heronsgate) kiun la Svisoj malaprobis; kaj poste jen la nova translokiĝo al Rotterdam (1955). Lins skribas, ke Lapenna kreis aŭ iniciatis multon: CED (Centro de Esploro kaj Dokmentado), La Belartaj konkursoj, la Oratora konkurso dum UK, la libroserio "Oriento-Okcidento", la scienca revuo La Monda Lingvo-Problemo, KSM (Koresponda Servo Mondskala), la TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) -revuo Kontakto.
Jen aktivuloj kiuj agis eksterlande, interalie post Tibor Sekelj, Simo Milojeviæ en Nepalo, Victor Sadler en Srilanko, Hans Bakker por Afrika agado.
Tre interesis min tiu unua parto kiu estas bona konciza prezentado.
Pri Hodler, Lins citas ofte eltiraĵojn el paroladoj liaj, do interesaj paĝoj ankaŭ.
La parto pri Lapenna bone kompletigas mian legaĵon de la antaŭa Esperanto-Sumoo, Eseoj memore al Ivo Lapenna, kiu celis ĉefe laŭdi lin.
Do, temas pri agrabla libro kiun oni povas facile plurfoje konsulti.

Anne

Afero de espero de Heidi GOES

En tiu interesa eta libro mi malkovris, ke dulingva Esperanto-revuo jam aperis en Alĝerio en 1905: La Alĝeria Stelo, Petite (tiel) Organe de propagande de l'Afrique du nord. Dum la epoko de kolonialismo, Esperanto ja ekzistis en Afriko, ĉefe en norda Afriko, inkluzive de Egiptio, kaj en Sud-Afriko. Ĝi estis afero de oficiroj, Eŭropanoj, kiuj restis portempe sur tiu kontinento, kaj kiam ili revenis al Eŭropo, ne plu ekzistis grupeto, revuo. Grava persono estis Juan Régulo Pérez kiu gvidis Eo-kursojn en la universitato de La Laguna en Kanariaj Insuloj kaj kiel konate fondis la eldonejon Stafeto. Post la epoko de sendependiĝo, la intereso pri Afriko kreskis en Eŭropo, kaj ekzemple Tibor Sekelj organizis en 1962 la faman Karavano de Amikeco, kaj UEA, ĉefe TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), respondecis pri regiona agado en Afriko. Agis tiucele Renato Corsetti, Simo Milojeviæ kaj Hans Bakker. Por la jubilea UK en 1987, 17 Afrikanoj estis invititaj de Hungara Esperanto-Asocio por kvin semajnoj en Budapeŝto "por raboti sian scion de la lingvo, sed ankaŭ lerni uzi la Cseh-metodon". Poste ili ĉeestis en Varsovio por UK kaj ankaŭ en Krakovo por IJK (Internacia Junulara Kongreso). De tiam ni scias, ke Esperanto pli kaj pli ekzistas en Afriko. Estas cititaj la nomoj de Gbeglo Koffi (sed ne lia "Institut Zamenhof" en Togolando), Simba Mramba el Tanzanio, Olivier Mazodze el Zimbawo, kaj pli frue Eugene Raveloson el Madagaskaro, kaj troviĝas paragrafoj pri la kvar unuaj Afrikaj kongresoj (fakte nur regionaj) en Togolando, Benino, Ganao kaj Tanzanio. Malgraŭ la granda deziro de esperantistaj Afrikanoj, ankoraŭ neniam UK okazis en Afriko.

Kompreneble, ne aperas indikoj pri la post 2007 aranĝoj, ekzemple la tutmonda konferenco de ILEI en Porto Novo (Benino) en 2008, kaj nenio pri la nuna agado de Mireille Grosjean en Afriko. Pli strange, ne estas elvokita la nomo de Jean Ribillard, meharista oficiro, kiu bele verkis pri saharaj oazoj en Vagado sub palmoj kaj Vivo kaj opinioj de Majstro M'Saud, trezoroj de nia literaturo; nur Edwin de Kock, kiu ne nur verkis poemojn, sed ankaŭ redaktis la revuon Afrika Esperantisto estas elvokita.

Anne

Nepalo malfermas la pordon de Tibor Sekelj

Mi kompletigis legadon de la libro. Fakte mi dankegas al novembra sumoo ĉar ĝi helpis min vigle legi la libron. Por mi ĝi estas tre kara libro. Se iuj eksterlandaj esperantistoj volas klare aŭ profunde koni pri Nepalo ĝi estas plej taŭga libro. Per tiu ĉi libro oni povas preskaŭ ĉion scii pri Nepalo. Aparte mi dankas al aŭtoro de la libro ĉar per ĝi li esperantigis lokajn vortojn ekz: (sario, satio, babao, tulasio,)

Esploristo (Pradip Ghimire)

Renkontoj kun Diferenculoj de Przemys³aw Grzybowski

Miaj kolegoj ĝoje telefonis al mi, ke la Sumoo plaĉas al ili. Por ili, la konkurso estas tre utila kaj ili entuziasme atendas la venontan Sumoon de januaro 2015. De longe, ili ne uzas komputilon kaj ne scias pri la Esperanta Sumoo. Unu el ili, s-ro Nguyen Hop (C-12 Unio) eĉ vjetnamigis tutan la libron Ĉunhjang.
Kaj jene, leginte la elktitan libron mi volas prezenti kelkajn opiniojn:
Laŭ permeso de la aŭtoro, mi multobligis la libron "Renkontoj kun Diferenculoj" de Przemys³aw Pawe³ Grzybowski kaj disdonis al Sumoo-luktontoj, kiu ne havas retalireblecon. Temas pri rakontoj de pollanda knabino Kamila pri multe da situacioj de diversaj aŭ kompatindaj, aŭ malfacile kompreneblaj homoj. La rakontoj emocias la leganton. Legante la libron, mi pensas pri la italia libro "Cuore" de Edmondo De Amicis (En angla: Heart) kiun mi jam legis dum mia infaneco. En mia lando, ankaŭ vivas multe da suferantaj homoj: malriĉuloj, viktimoj de milito, patrinoj kies filoj kiuj oferis sian vivon por patrujo dum longa milito... Homoj devas simpatii kaj helpi unu la alian por kontraŭi malfacilaj aferoj kaj situacioj.

Mi havis bonan okazon konatiĝi kun la aŭtoro kiam li alvenis al Vjetnamio por instrui Esperanton je la jaroj 2008 kaj partopreni al la 97a UK en 2012, eĉ en 2008, li min vizitis ĉe mia hejmo.

Jadluong58

La Pereintoj in Memoriam de Zofia Banet-Fornalowa

Libro ege valora pro la dokumentitaj detalaj faktoj el la vivo kaj agado por e-movado de eminentuloj tiaj: Leo Belmont, Izrael Lejzerowicz, Salomon Kornfeld-Grenkamp, Jakobo Ŝapiro, Edvardo Wiesenfeld.

Amike, Alina (Fidinda)

Mi vizitis Grandan urboN de Gbleglo Koffi

Dum la novembra Sumoado mi legis la libron "mi vizitis Grandan urboN" originale verkita en Esperanto en 1989 far Gbleglo Koffi el Togolando. Ĝi temas pri la vojaĝo de patro de malgranda vilaĝo al sia filo en la granda urbo Lome. Li priskribas la preparojn por kaj la malfacilaĵojn dum la vojaĝo, la restado en la granda urbo kaj la ŝanĝoj post lia reveno. La libro konsistas el 44 paĝoj.

Mirtelo

La mirinda sorĉisto de Oz de Lyman Frank Baum

Mi legis: "La mirinda sorĉisto de Oz" de Lyman Frank Baum. Mi legis ĝin facile ĉar ĉi tio libro estas skribita kun facilaj vortoj. Mi konsilas al komencantoj!

Abelo

Renkontoj kun Diferenculoj de Przemys³aw Grzybowski

Mi jam finlegas la libron kun interesego. Ĉiu rakonto okazas same kiel en Vjetnamio. Legante la libron, mi havas grandan, simpatian senton kun diferenculoj.
La libro estas legenda, speciale por infanoj. En nuna, moderna socio, multaj homoj kaj infanoj ne havas simpation kun aliaj homoj. La libro certe donas novan senton al ne nur infanoj sed ankaŭ al plenkreskuloj pri paca, simpatia kaj feliĉa vivo.

Brila

Padma, la eta dancistino de Tibor Sekelj

Elkore mi rekomndas la libron "Padma, la eta dancistino" de Tibor Sekelj al ĉiuj kiuj ŝatas tre belan kaj klaran stilon de skribado, belan rakonton kaj simplecon de impliko. Legante oni povas ekscii pri interesaj homaj moroj en Hindio, kie aŭtoro loĝis iam da tempo.

Miomirka

Danteskaj intineroj de Vittorio Russo

En tiu ĉi libro la aŭtoro (Vittorio Russo) kolektis multajn poeziajn pecojn, skribitajn de Danto Alighieri, kaj eminente tradukitajn esperante de la tre lerta itala poeto Nicolino Rossi, kiu kapablis konservi la metrikon, la rimajn versojn, la ritmon kaj la muzikecon de la dia poeto Danto.
Estas ankaŭ belegaj bildoj, faritaj de Gustave Doré.

Ĝis Karla

Rakontoj pri Diferenculoj de Przemys³aw Grzybowski

10-jara knabino el Pollando rakontas pri diversaj homoj, ĉiuj malsamaj, kiujn ŝi renkontis. Entute 17 renkontiĝoj. La renkontitaj homoj estas malsamaj je aĝo, haŭtkoloro, religio, veninte el diversaj landoj. Tiu diferenco ne estu kialo por eviti ilin. Ĉ iuj havas problemojn, eĉ riĉuloj. Kompreni ilin kaj malkovri ilian vivon riĉigas nian vivon kaj estas fonto de feliĉo.

Post legado de la libro, la vjetnama leganto certe komprenos kaj simpatios kun tiaj homoj, ĉar la samo okazas en nia lando, eĉ pli terure. En Vjetnamio vivas multe da militvunditoj, viktimoj de oranĝagento-dioksino, ĝis la tria generacio, lepruloj... Lukto kontraŭ diskriminacio estas urĝa afero.

La libro estas ilustrita per belaj koloraj akvareloj fare de handikapulino. La aŭtoro estas famkonata universitata profesoro, kiu specialiĝis en interkulturo. Mi havis ŝancon konatiĝi kun li, kiam mi dufoje aranĝis sian alvenon al Vjetnamio por instrui Esperanton al geknaboj kaj al helpontoj de UK.

Mi forte rekomendas al vi ĉiuj legi tiun interesan libron.
Amike, Rambutano (s-ro Nguyen Xuan Thu)

Baza Literatura Krestomatio de Ludoviko

La libro, Baza Literatura Krestomatio, estas interesa kaj multflanke valora libro. Ĝi entenas poemojn kaj tradukojn de Zamenhof, kaj originalajn tekstojn aŭ tekstfragmentojn de multaj famaj esperantistoj. Ho, mia kor´, ekkrias Zamenhof. ktp. La fragmentoj instigas serĉi kaj legi ankaŭ la koncernan libron. Ekzemple la romanon de Cesaro Rossetti: Kredu min sinjorino, mi ĝis nun neniam legis, sed volas legi kiam povas. Krom Zamenhof estas en la libro prezentataj 57 aŭtoroj. Amuzaj estas ekzemple la poemoj de William Auld kaj de Eli Urbanova. Kalman Kalocsay, la fama hungara esperantisto, siatempe diligente poemis kaj verkis. Multaj liaj poemoj kaj tradukoj estas en la libro. Foje mi legis la anoniman seksan libreton, kiun probable verkis Kalocsay, kvankan li neniam rekte konfesis la faron. En la enkonduko de la krestomatio la redaktisto Vilmos Benczik skribas inter alie: "Tiu ĉi krestomatio nun eldoniĝas por servi kiel akompana libro de la literaturhistoria parto de Gvidlibro por supera ekzameno." ... "Tiun ĉi libron oni koncideru ne antologio, sed krestomatio: kolekto de specimenoj el la esperanta literaturo. Ĝi helpu studantojn de la esperanta beletro, kaj stimulu ilin al pli profunda kono de la verkoj kaj aŭtoroj, specimene prezentitaj ĉi tie."

Pronomo

Danai Vraila de Despina Patrinu 

Jen kion mi vidis, legis kaj komprenis pri la libro de Codjo Jean.
Fakte mi iom avidis kaj ellegis la tutan libron jam, ĝi estis tro maldika. Mi ne rekomendas ghin al iu, ĉar la lingvo ne estas tute bona kaj ofte mankas la diakritoj aŭ vidiĝas aliaj eraroj. La enhavo tamen estis interesa, kvankam ne ĉiam facile komprenebla. La aŭtorino rakontas pri du grekaj knabinoj/junulinoj, kiuj ekde la infanaĝo suferas pro tio, ke la plenkreskuloj ne traktas ilin tenere. Ankaŭ iliaj patrinoj al ili ŝajnas malvarmaj, malsentemaj. Nun mi daŭrigos per alia libro, nome Ĉina Antologio 1949-1959, eldonita de Ĉina Esperanto-Ligo en 1959.

Saliko (s-ino Raita Pyhälä, Finnlando)