Recenzoj de legataj libroj dum la januara sumoo 2015

Ne ekzistas verdaj steloj

La libro tre bone taŭgis por la sumoo same kiel ĝi tre bone taŭgus por homoj kiuj ne havas multe da tempo por legi longajn novelojn. La mikronoveloj tre plaĉis al mi, ili estis ofte kortuŝaj, surprizaj kaj/aŭ pensigaj.

Amike, Sunjo (el Germanio)

Fatalaj ovoj de Miĥail Bulgakov. Traduko el la rusa lingvo de Ludmila Novikova.

La novelo Fatalaj ovoj de la granda rusa verkisto Miĥail Bulgakov (1891 – 1940) estis verkita en 1924. Ĝi prezentas fikcian aventuran rakonton pri nerealaj peripetioj, kiuj ene de kelkaj jaroj okazas en Moskvo kaj en Smolenska provinco, finiĝas en 1928 kaj estas ligitaj kun la nomo kaj scienca agado de profesoro-zoologo Persikov. Profesoro Persikov hazarde malkovras nekonatan ruĝan lumon akcelantan la evoluon de ĉeloj kaj enorme rapidan reproduktiĝon de organismoj. Tiun ĉi lumon provas praktike uzi provinca laiko. Pro hazarda konfuzo en liajn ruĝlumajn kamerojn trafas ne kokinaj ovoj, sed ovoj de diversaj teruraj reptilioj, kiuj rapide maturiĝas, invadas la tutan regionon kaj senkompate atakas homojn.
La legantoj de ĉi tiu verko povas observi Moskvon kaj multajn interesajn detalojn el la vivo de moskvanoj en la 20aj jaroj de la 19-a jarcento komence de la bolŝevika epoko en la iama cara Rusio.
La unua eldono de la Esperanta traduko, lerte farita de Ludmila Novikova, aperis en 1990, la dua en 2012.
La libro estas rekomendata por legado al ŝatantoj de fantasta beletra ĝenro kaj al analizemaj legantoj pretaj ĝui interesan lingvaĵon.

Vladimir Opletajev, Surgut (Rusio)

La Monto de Istvan Nemere

La Monto estas la loko, kie loĝas la homoj-laboruloj malproksime de la civilizacio. Ĉi tiu historio pri la majoro Reman kiu surgrimpis la Monto por trovi de kvar soldatoj suprenirintaj al la Monto kaj ne revenintaj suben. Paralele en la romano ankaŭ oni povas trovi priskribon belegan naturon nekutiman por ordinaraj homoj, la naturan mondon de la montanoj.
Mi deziras geamikoj tralegi ĉi tiun libron.

Nordano

La triĝiba monto de Ferenc Szemlér

La triĝiba monto de Ferenc Szemlér tradukita el la hungara de Lenke Szász estas kortuŝa libro pri la hungara familio, kiu sojle de la unua mondmilito veturas al Kroatio, al ĉemara loko, kie la familiestro ricevis laboron en ŝipfarejo. La viro planis veturi sola, sed la edzino insistis, ke ili veturu ĉiuj, ĉar unu el iliaj filoj estas malsana je pulmoj kaj restado ĉe la maro bone influos lian sanstaton. La virino sukcesis konvinki la edzon kaj ili kvinope - tri filoj kaj ili du - venis al Kroatio, al la laborloko de la familiestro. Ili ekloĝis treege modeste, en malluma ĉambro, sed ja estis somero kaj infanoj pasigis la tempon ĉe la maro, nur dormis endome. Ĉi tie, en fama ĉemara ripozloko, la infanoj unuan fojon spertis kaj veran amikecon kaj seniluziigon. Ili konvinkiĝis, ke ne ĉiuj homoj estas egale bonkoraj, ke scipovas esti kruelaj rilate al malriĉuloj, senkaŭze suspektante ilin pri ŝtelemo kaj aliaj malvirtoj. Tiu ĉemara paradizo daŭris bedaŭrinde nur unu monato (ili planis pasigi tie almenaŭ tri monatojn) ĉar eksplodis la unua mondmilito kaj kiel ĉiuj militoj neniigis ĝojon de infanoj kaj ĉagrenigis plenkreskulojn. Mi ne malkaŝos la tutan intrigon de la libro, mi rekomendas ĝin kiel bonan legaĵon. Bone tradukita do oni legas ĝin kun vera plezuro.

Amike, Dorota

Napolo kaj ties ĉirkaŭaĵoj de Nicolino Rossi

La libro: Napolo kaj ties ĉirkaŭaĵoj (aŭtoro: Nicolino Rossi) parolas pri la Historio, la Arto kaj la Folkloro kiuj apartenas al la Itala urbo Napolo kaj al aliaj ĉi-apude urbetoj (Pompejo, Herkulano, Kumo, Kazerto kun la reĝa palaco, Sorrento).
N.Rossi skribas ankaŭ pri la monto Vezuvo (=vulkano) kaj 3 malgrandaj insuloj (ili estas: Kapreo, Iskja, Proĉida).
Tiu-ĉi gvidlibro estas riĉega de informoj: pri la antikva urbo, la katakomboj, la Nacia Arkeologia Muzeo, la dominado de la Normanoj, la Ŝvaboj, la Anĵuoj, la Aragonanoj, la Hispanoj, la Aŭstroj, la Burbonaj el Hispanujo, la Francoj, la reveno de la Hispanaj Burbonoj kaj la unuiĝo de Italio.
Ankoraŭ, la aŭtoro parolas pri la Anĵua Turkastelo, Ovkastelo, la Citadelo de Sankta Klara, la Katedralo kaj aliaj belegaj preĝejoj, nobelaj palacoj, belaj placoj, Teatro Sankta Karlo, la Botanika Ĝardeno.....!
Sed Nicolino Rossi ne forgesis paroli pri la "pico" (itale: PIZZA), la metia laboro de la Kristnaska Kripo, gravaj aktoroj (Eduardo kaj Peppino De Filippo, Toto, Vittorio De Sica, Nino Taranto, Massimo Troisi), aktorinoj (Titina De Filippo, Sophia Loren) kaj kantistoj (Peppino Di Capri, Renato Carosone....!).
Finfine, la aŭtoro donas utilajn informojn pri: adresoj kaj hortabeloj de apotekoj, de bibliotekoj, de katakomboj, de eksterlandaj konsulejoj, kuracistoj, hospitaloj, muzeoj, preĝejoj, taksioj....!!!
Estas ankaŭ multegaj kaj belegaj kolor-fotografaĵoj: tiu-ĉi libro estas ĉefverko!

Karla

La Mastro de l'ringoj de J.R.R. Tolkien

La libro estas fama fantazia romano verkita de J.R.R. Tolkien. Mi spektis la filmojn de la romano, kiuj estis mirinde bonaj. En la libro troviĝas pli multe da rakontoj ol la filmoj kompreneble pri la aventuroj de la kunularo el hobitoj, elfo, gnomo, homoj kaj sorĉisto. Ili vojaĝis por destrui Ringon, la fia potenco, kaj okazis multaj bataloj inter ili kaj orkoj, teruraj vivaĵoj ktp.
Post la plenumo de ilia tasko denove ekestis batalo, sed tiam la ĉefludanto Frodo kriis, "Senutlas per venĝo rebati venĝon: tio rebonigas nenion". Tio estas kvazaŭ la aserto al tiuj, kiuj nun batalas ie en la mondo, ĉu ne?

Aŭroro

Vivoj tra la mondo grupo de aŭtoroj, membroj de "Ĉenraportoj", redaktisto Hori Jasuo

Antaŭ deko da jaroj, japana esperantisto Hori Jasuo organizis interesan aktivecon: konstati kaj priskribi homan vivon de naskiĝo ĝis morto.
Homa vivo dependas de kulturaj, klimataj, religiaj, politikaj kondiĉoj, moroj k. t.p. Hori Jasuo organizis internacia skipo kies membroj estis, apud li, ankoraŭ Michel Sanson (Francujo), Elizabeta Rajtmar (Hungarujo), Jadranka Miriæ (Serbujo), Barnabe Aŭzuruni Msabah (Kongo), Wu Guojijang (Ĉinujo), Saliko (Finlando), Ngujen Thi Ngoc Lan (Vjetnamujo), Felicia Roman (Rumanujo), Börje Erikson (Finlando) kaj Nguen Xuan Thu (Vjetnamujo).
Libron kompreneble komencas tekstoj pri naskiĝo kaj finiĝas tekstojn pri morto kaj postmorto. Inter naskiĝo kaj morto okaziĝas infaneco, lernejo, studado, labora tempo, geedziĝo, emeritiĝo, malsanoj, tuta vivo kun ĉiuj ĝiaj okazaĵoj... Apud tio interesaj estas rilatoj inter viroj kaj virinoj, gepatroj kaj geinfanoj, socia vivo, festotagoj, moroj... Projekto ne povis ampleksi arto, lingvo, literaturo, ĉiutaga vivo, sed tamen estas tre valora projekto, tre grava por ekkonatigi unu la aliajn.
Legante ĉi tiun simplan libron mi eksciis multaj aferoj pri kiuj mi frue malgrande, aŭ nenion scias.
Ideo, helpe de internacia lingvo farigi tian libron estas tre bona. Ĝi respondecas al internacia lingvo, ĉar nur dank'al tio unu homo povas nura fini tian kaj tiel grandan laboron. Tamen, vivon de homoj estas tre komplika, kaj vivaj okazaĵoj tiel multnombraj kaj pro tio ĉi tia libro devas ekstari en kadro de ĝeneralaj informoj. Ĉiu ĉapitro povus esti nova libro. Dua malfacilo estis diferencoj en edukado kaj maniero de pensado, diferencoj inter vidpunktoj de aŭtoroj. Redaktoro povus resti nur en prezento de faktoj.
Tamen, mi ĝuis ja legante pri diversecoj inter homoj, aparte pri iuj detaloj de tiuj diferencoj inter diversaj landoj. Mi ĝojas pro bona ideo kiel plej bone utiligi internacia lingvo. Mi bedaŭras pro tio ke redaktoro ne daŭrigis kun similaj ideoj: esploris detalojn de vivo, kiuj povis bone ilustri kaj pli detale priskribi. Mi opinias ke ĉi tiu ideo ne estas sufiĉe utiligita kaj reklamita en nia movado. Eble ĝin utiligos iu nova generacio de ŝatantoj en nia lingvo.

Ĉielarko

Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz

Telimena pensas pri Tadeuszo, kaj Grafo kiel kandidatoj por ŝia mano. Ne scias kion la familio dirus Tadeusz, ĉar li estas pli juna ol ŝi. Grafo estas blonda, granda sinjoro. Pensoj Grafo ankaŭ pri la rilato kun Zojno. Telimena vokas Zonjo al si, ŝi havas la 14-a naskiĝtago. Estas tempo por forlasi la ĝardenon kaj eniris en la salonoj gastoj. Tiu tago Telimena volus konatiĝos Zojno kun gastoj. Telimena kune kun la servistino preparas ŝi por la rolo de damo en domo.

Bogio

Vivi estas danĝere de Istvan Nemere

Mi ŝatis tiun aventuro-libron, en kiu la salajrulo kun sia skipo en danĝerplena aventuro estas pli homa ol la pantofla komanditanto kaj senkuraĝaj politikistoj.

Shanjo

Skota Legendaro de Philippa Galloway

Interesaj "legendoj", kiuj montras , ke la rakontoj kaj la "travivaĵoj" en malnovaj rakontoj ne tro malsamas en diversaj landoj. Facila lingvo. Eble iom malfacile trovebla libro. Mi havigis ĝin de la librokolekto de SEF en Stockholm.

Koboldo

La Kverko kaj aliaj latvaj rakontoj de Arturs Edgars Kubulnieks

La libro enhavas 15 rakontojn, el kiuj la plej novaj, ne antaŭe publikigitaj devenas de la komenco de la 1990aj jaroj. La aliaj jam aperis en revuoj kiaj Bulgara Esperantisto, Litova Stelo, La Ondo de Esperanto, Latva Esperantisto, Iltis-forumo kaj la kaŝe aperigita "subtera" revueto Amikeco. Tri el la rakontoj estas "fabeloj por plenkreskuloj".
Kubulnieks naskiĝis en 1923, aliĝis al Esperanto-movado en 1956. Li dokumentas la situacion de subpremata popolo en soveta Latvio, la vivon de terkultivistoj en kolĥozoj kaj sovĥozoj, grandegan sindonan laboremon kaj celadon al evoluo kaj pliboniĝo sed ankaŭ pigrecon, ruzan laborevitemon, evitemon de respondeco, emon al drinkado, amorado, persona gajno kaj riĉiĝo, krimoj. Lia libro tre senteble estas vireca. Gravas la juna beleco de virinoj, burĝonantaj mamoj, amkomencoj. Gravas aŭtoj, motorcikloj, draŝiloj kaj aliaj teknikaĵoj. En unu el la rakontoj li konatigas al ni instruiston de fremdlingvoj sed ne nepre sin mem, kvankam ankaŭ li estis instruisto pri fremdaj lingvoj.
La jaro 2013, kiam Kubulnieks 90-jariĝis, estis la sprono por finfine eldoni la kolektitajn rakontojn. Nun ne eblas decidi, kiu respondecas pri la kelkfoje stranga vortelekto, ĉu la aŭtoro aŭ la editoro. Ne-PIVaj vortoj kiaj infre (malsupre), ĉendi (ekbruligi), dirti (esti malpura), sekolo (jarcento) komence iom ĝenis mian legadon.
Ties sencojn mi devis diveni, kaj mi demandis min, kial oni tiajn bezonis. Tamen pro la enhavo de la rakontoj mi ellegis la libron kun intereso kaj plezuro, lernante ion pri historio.

Raita Pyhälä

Maximoj de Laroŝfuko de Gaston Waringhien

La nomo de tiu verko estas fama en Francio, sed ĝenerale oni ne legas ĝin, almenaŭ ne la tuton, kvankam ĝi estas mallonga, sed primorala kaj en klasika malmoderna lingvaĵo. La plej konata frazo estas eble: "Nek sunon, nek morton oni povas fikse rigardi"(n°26). Interesis min kompari la tradukon de la famkonata gramatikisto Waringhien (aŭtoro kun Kalocsay de la ,Plena Analiza Gramatiko) kun la originalo, ĉar la lingvaĵo el la 17-a jarcento ne plu ekzakte similas al la nia. Revenas temoj gravaj en la mondumo de tiu epoko: flato, respekt-atestoj, vantemo, gloro, ridindaĵo, sorto, koketeco, reputacio, pasioj, kaj kompreneble amo. Ofte legeblas sentencoj pri virinoj, ne favoraj al ili: "Plejofte virino priploras la morton de sia amato ne tiom, ĉar ŝi amis lin, kiom por ŝajni pli inda amatiĝi (n°362)". "Estas malmulte da virinoj, kiuj ne laciĝis de sia okupiĝo (n°367)". La lasta maksimo estas la plej longa: dupaĝa kaj temas pri la morto. La verko finiĝas per malestimo al la simplaj homoj: "ĉe la simpluloj nur ilia malmulta klereco malhelpas, ke ili konu la grandon de sia malfeliĉo (la neceso morti), kaj lasas al ili la liberecon pensi pri alio". Sed Laroŝfuko deziris konigi nin al ni mem, nian profitamon, nian egoismon. Lia stilo estis tre lerta, la rimarkoj pikaj sed spritaj.
Pro ĝeneraligo, la tradukisto tre ofte uzas korelativojn: ia, kiajn, tiajn, neniajn, kiel ajn, neniu, neniel, kaj pro la deziro eviti neologismojn, multfoje revenas vortoj enhavantaj la prefikson -mal. En la antaŭparolo, li klarigas: "mi difinis al mi la regulon uzi en mia traduko nenian vorton, kiu ne kuŝas en la Plena Vortaro de Grosjean-Maupin eldonita de SAT (1913). La sola escepto estas la vorto 'orgojlo' pro la fakto ke 'malhumilo' havas la maloportunon prezenti, kiel negativan, esence pozitivan econ".
Tipa sumoa legaĵo: la libro dormetas sur bretaro tiom longe, kiom oni ne estas devigata legi ĝin. Plurfoja legado necesas, sed oni estas kontenta esti leginta ĝin.
Laroŝfuko publikigis kvin sinsekvajn eldonojn, en la komenco de la regno de Ludoviko la XIV-a, kun aldono de novaj maksimoj. Waringhien, laŭ la kutimo, elektis la lastan, tiun el 1678.

Alteo (Anne JAUSIONS, el Francio)

Maigret eraras de Georges Simenon

Kompense pro la laroŝfukaj malfacilaĵoj, mi elektis tre facilan krimromanon, denove tradukon, de famkonata franclingva verkisto, belgo.
Krimromanoj ne tro allogas min, sed mi aĉetis tiun ĉi rekte de Aleksander Korĵenkov en Pollando, okaze de Arkones (Artaj konfrontoj en Eo). Laŭdire, estas interese scii pri la priskriba medio. Sed la detaloj ne estas multnombraj. La stilo estas tiu de dialogoj. Ne estas tro da roluloj, do estas tre facile ne perdi la fadenon. La titolo estas erariga! Fakte ne dum sia esploro Maigret eraris. Pro kio, do?
Restis al mi tempo kaj mi finlegis kaj relegis kun intereso la skizon kaj studojn pri la historio de UEA: "La Asocio", de Ziko van Dijk (antaŭe Ziko Sikosek), FEL 2008.

Entute mi legis pli ol 300 paĝojn okaze de tiu januara Sumoo 2015.
Alteo (Anne JAUSIONS)

De tajgo al minaretoj de Aktoraĵo laŭ la taglibreto de Ada Sikorska-Fighiera" de Jadwiga Gibczyñska

La maldika libreto estas prilaborita far profesia aktorino laŭ la taglibro de 11-jaraĝa Ada Sikorska-Fighiera kun la sama titolo, eldonita en 1991 de Esperantotur. Temas pri travivaĵoj ŝiaj dum dua mondmilito; de pola hejmurbo deportita al rusa Siberio kaj poste la fuĝo tra Persio. Jadwiga Gibczyñska transformis al monodramo, kiun ŝi prezentis dum la UK en Adelajda en 1997, kaj estas eldonita de UEA en 2000.

(Mirtelo) Korine

Fabeloj de H.C. Andersen

El la unua volumo mi legis jenajn rakontojn:
- Fajrilo - 8 paĝoj. Soldato akiras de sorĉistino antaŭtukon kaj fajrilon kun magiaj fortoj, kaj helpe de tiuj iloj li povas savi sin plurajn fojojn el tiklaj situacioj.
- Malgranda Niko kaj granda Niko - 14 paĝoj. Travivaĵoj de samnomuloj kiuj tamen diferencas en multaj flankoj. La malbonsorto (perdo de sia ununura ĉevalo kaj aliaj sinsekvaj cirkonstancoj) ĉiam turniĝas en bona afero pro malgranda Niko per liaj lertaj agoj.
- Re?idino sur pizo - 2 paĝoj. Reĝido ne sukcesas trovi veran reĝidinon por geedziĝi, ĝis kiam pro malbonega vetero nerekonebla reĝidino montriĝas esti la dezirata estonta edzino.

Mi hazarde malkovras ke la teknikan prizorgadon de la libro Fabeloj de H.C. Andersen faris Ada Sikorska-Fighiera....kia koincido!

Kun afablaj salutoj, ĝis venonta Sumoo, Korine