Recenzoj de legataj libroj dum la maja sumoo 2022

Vagante tra la francaj Esperanto-poŝtkartoj, Revue "Franca Esperantisto", Nr. 509

  Tio estis speciala numero dediĉita al Esperanto-poŝtkartoj aldonita al la historio   de la asocia Esperanto-movado en Francio.
  Poŝtkartoj estis pri temoj: turisma, diversaĵoj pri asocioj, politiko, komerco,   kongresoj, katolikismo, vidaĵoj, lernado, fotokartoj kaj multe aliaj. Kaj estis multaj   interesaj historiaj rakontoj pri la periodo 1905-1940.
  En tiu Revue française d'espéranto troviĝas multe belaj poŝtkartoj, sed   bedaŭrinde, ĉiu el ili estas nigra-blanka...

  Mi interesiĝas pri la historio de la poŝtkartoj kaj bildkartoj, ĉar mi kolektas ilin kaj   unu el la temoj estas "poŝtkartoj kaj Esperanto" kaj ili partoprenas en la projekto   Poŝtkruciĝo (se vi estas interesata, skribu kaj vi recevos poŝtkartojn -   https://bildkarto.wixsite.com/bildkarto). Mi ŝatas poŝtkartojn - tiu estas ankaŭ   interesa historio de Esperanto, sed ĝis nun malmulte studata.

Juli M (Germanio)

Spaco sur la balailo de Julia Donaldson

Flugas sorĉistino kaj ŝia kato per magia balailo en la aero. Subite vento ekblovas. Ŝia ĉapelo, harbanto kaj vergo forŝoviĝas, kaj estas trovitaj de multe da personoj. Kaj amikoj de la balailo multiĝas. Tiam terura drako aperas kaj la sorĉistino renkontas grandan danĝeron!!! Jen la rakonto de la bonkora sorĉistino kaj de ŝiaj gajaj kaj bravaj geamikoj. Ĉarma estas la frazo: "Ĉu eble estas spaco sur la balail' kun vi?" Do, vi volos legi ĝin plurfoje.

Sacuki (Japanio)

Psalmaro de la 111a ĝis la 150a p. Malnova Testamento, tradukita de L.L. Zamenhof

La du Testamentoj, Malnova kaj Nova, estas libroj por kredo. Sed ĉi-foje mi legis Psalmaron en la Malnova Testamento kiel literaturan libron. Legante, mi rimarkis, ke la lastaj kelkdek psalmoj plenas de ĝojo laŭdi Dion kaj kredo al Li. Kial la verkistoj kaj iliaj kamaradoj povas fari tion en sia ekstreme persekutata vivo de aligentoj? Ili havas koleron kontraŭ tiuj, kiuj vundas ilin, sed ili ne rekte plenumas venĝon al siaj malamikoj sed eĉ tute konfidas sin al sia Dio.
Mi ne havas firman respondon pri iliaj kialoj. Sed mi pensas nur, ke ili estas treege fortaj. Ĉar ili forlasis de si sian intencon protekti sin kaj plenumi siajn dezirojn kaj tentojn (ekzemple venĝon kontraŭ siaj malamikoj). Ilia subteno estis nur protekto de la Plejaltulo (sed ne de homoj!), nur por ili. Mi pensas ankaŭ, ke tio inkluzivas eblecon de ilia pereo kaj do estus tre danĝera al ni multaj. Elekti ĝin kiel nian vivrimedon estus tre malfacile al ni. Sed, mi pensas, ke estas "ŝlosilo" en tio por malfermi pordon al la mondo, kiu estas malsama al la nuna plenmilita mondo, se ni povus elekti ĝin. En tiu senco, mi estas tre ravita de tiaj homoj kaj elkore aspiras ilian vivmanieron.

G Aloys (Japanio)

Amo inter ruinoj de Trevor Steele

Amo inter ruinoj, de Trevor Steele, rakontas la vivon de Travis, dudek-ok-jara aŭstralia ĵurnalisto ĉe komunista gazeto, kiu vojaĝas al Sovetio por vivi tie kaj ĉeeste koni sian ukrainan plumamikinon. Sed li bezonis lerni multe pro la malsimileco de la lingvoj, vivkutimoj, ekonomio, ktp. Dum tio li ankaŭ seniluziiĝis pri la estonteco de Sovetunio kaj de komunismo. Per sia kontakto kun esperantistoj, Travis sukcesas kompreni la funkciadon de tiu socio kaj trapasi multajn obstaklojn. Samtempe li pli bone povis rimarki la malfacilaĵojn pri la vivkondiĉoj de la popolo, la mafioj, la deziroj de diversaj homoj forlasi la landon kaj ankaŭ de sendependiĝo de kelkaj partoj de Sovetunio. Tiel tiu libro helpis min plibone kompreni la historian fonon de la nuntempa milito inter Rusio kaj Ukrainio.
Tiel ĉi estas leginda libro kaj helpas tiujn homojn, kiuj volas plibonigi siajn lingvan kapablon kaj ŝatas historion.

Kuraĝo (Brazilo)

Raportoj de E-Sumoistoj pri siaj legaĵoj 2021, Kolektaĵo, el la paĝoj de E-Sumoo

Dum la 74a kaj 75a E-Sumooj mi legis la recenzojn pri libroj legitaj en la jaro 2021. Ĉar mi sciis, ke mi dum la legado estos forte okupita ankaŭ per aliaj agadoj, mi elektis legi nur po tri paĝojn tage, kion mi sukcesis plenumi. Plene mi finlegis tiujn recenzojn nur kelkajn tagojn post la finiĝo de la 75a E-Sumoo, kaj nun mi povas prezenti al vi, kion mi eksciis.
?ajnas, ke oni legas sur ĉiuj kontinentoj. La aŭtoroj de la recenzoj aŭ legas regule, aŭ aperas nur unu-dufoje. Kelkaj aŭtoroj skribas verajn recenzojn, kelkaj simple rakontas pri sia legitaĵo. Kelkfoje la recenzoj/priskriboj estas unuliniaj, kelkfoje sufiĉe ampleksaj. Iuj legantoj komencis legi sian lega?on jam dum la antaŭa E-Sumoo, aŭ finas sian legadon dum la sekva. Kelkaj recenzoj estas skribitaj en brila Esperanto, en aliaj troviĝas gramatikaj eraroj, sed mi pensas, ke per persista legado tiuj eraroj iom post iom komenciĝos perdiĝi.
Elekto de la legaĵoj estas ege varia:
Romanoj (Istvan Nemere kaj Julian Modest estas la plej elektataj, ŝatataj, aŭtoroj), poezio (kiu ne estas mia ŝatata taso da kafo), primovadaj (ekz. Sed Homoj kun homoj pri la universalaj kongresoj 1905-2005 aŭ Vivo de Zamenhof de Edmond Privat, pri nia Majstro) kaj gramatikaj (kiel Fremdvortoj en Esperanto de Paul Neergaard aŭ La Fundaj komentoj de André Cherpillod) verkoj, eĉ Plena Ilustrita Vortaro.
Oni povas ekscii ankaŭ pri la historiaj okazintaĵoj, kiel ekzemple pri la grandega tertremo en Tokio, el la libro Septembre surstrate en Tokio.
La ĵurnaloj, kiel Literatura FoiroTurka Stelo estas legataj; ŝatataj estas Beletraj Almanakoj aŭ Almanako Lorenz.
Mankas nek Manlibro pri instruado de Esperanto, kiu estas ekzemplo de tio, kio pro la plua prilaboro valoras legi, nek la sekvajn eldonojn de la libroj.
La? la recenzintoj la legado de la libroj gvidas al traktado de sano per ekkonata terapio (ekz. Perrefkeksa terapio kiel memhelpo aŭ Raportoj el Japanio 24) kaj lernado de novaj vortoj el temoj alimaniere ne traktotaj.
Plaĉis al mi listigo de elstaraj francaj esperantistoj responde al la legado de Nia diligenta kolegaro - kaj jes, La Eta-n princo-n tradukitan fare de Pierre Delaire ankaŭ mi mem foje jam legis (kaj ankaŭ ĝian trian, korektitan eldonon).
Interesa estis ankaŭ la konstato de brazila leginto, ke tradiciaj fabeloj ofte estas kruelaj (vivanta Ruĝkufulineto englutita per la lupo, Joĉjo kaj Mario grasigataj por fariĝi manĝo, pomvenenigita en Neĝulino). Tial li legis Koreajn malnovajn rakontojn, por konstati, ke en fabeloj oni trovas tragikon kaj suferon, kiujn oni devas transpasi, sed fine la vivo estas vojo plena de baroj, stumbloj, vundoj kaj maljustaĵoj, sed ankaŭ de venkoj kaj sinsuperado, kiel li skribas.
Mi ĝojis legi, kiamaniere la alia legantino vidis la libron Faktoj kaj fantazioj de Marjorie Boulton, kiun mi legis kiel mian unuan E-Sumoan libron.
Ege ĝojigis min, ke la slovakdevenaj Rakontoj el la poŝtista sako de Danuŝa Dragulová-Faktorová atingis eĉ foran Japanion.
Rememorante Montaranon, slovakon Jano Vajs, kiu neatendite forlasis nin por ĉiam pasintjare en aŭtuno, mi konstatis, ke lia lasta legita libro en E-Sumoa legado estis Avinjo rakontas de Mária Jančová, rakontoj el pasintaj tempoj, tralumitaj per homa amo kaj per ĝojo el vivo, kiel skribis la leginto.
Ekinteresis min ankaŭ la titolo Helpanta temaro por lernigi rapide Esperanton de Julio Mangada Rosenörn, ĉar mi konas la libron Ni parolas Esperante de Vlado Němec kaj mi ĵus aĉetis similan libron Lerni e-legante de Petro Desmedt.
En recenzoj mi trovis interesan vortkunon ''padigi jardekojn'', kiun mi deŝifris kiel prezenti la pasadon de tempo kaj agoj, aŭ tre ĉarman vorton ''vesper-aĝa''. Plaĉis al mi ankaŭ matematika neado kion mi ne povis ne ĝui kun signifo kion mi fakte ĝuis.
Instiga estas la priskribo de la libro Kromosomoj de Lorjak fare de ĝia franca legintino: Mia libro Kromosomoj estas tute freneza libro sed tre interesa sed ankaŭ ne rakontebla! Tiom mistera priskribo instigas al ĝia legado...
La legitaj recenzoj inspiras ankaŭ min al la legado de iuj el la priparolitaj libroj - espereble ili trovos iam sian vicon, kiel (krom la libro menciita en la pli supra alineo) ekzemple ankaŭ la libro Dum vi estis kun ni de Istvan Nemere, kiu parolas pri eŭtanazio, ĉar interesan priteman filmon mi iam spektis, kaj nun mi ŝatus reveni al la temo laŭ la vidpunkto de aliuloj.

Fejfi (Slovakio)

El la vivo de Syunkin de Tanizaki Zyun'itirô

Syunkin naskiĝis ĉe drogejo de Osaka en la jaro 1829. Ŝi estis denaske saĝaca kaj havis stilon fajnan, kompareblan kun neniu. En la 9-jara aĝo ŝi forperdis la vidkapablon. Tiam Sasuke venis al ŝia domo kiel komizo, kaj zorgis pri ŝi. Ŝi ekokupis sin ekskluzive per la studoj pri kotoo (japana liuto) kaj ŝamiseno (japana trikorda instrumento). En ŝia 15-jara aĝo la arto de Syunkin multe progresis, tiel neniu el ŝiaj kolegoj povis konkuri kun ŝi. Ŝi estis kreskigita en riĉa familio, ŝi ne povis kompreni la malfacilon de la vivo. Ŝi gvidis tre severe, do la disĉiploj estis malmultaj, el kiuj estis ankaŭ tiuj, kiuj venis lerni sole celante al ŝiaj belaj trajtoj.
En iu nokto (1866), bandito forkuris ĵetante ferpoton sur ŝian kapon tiel ke sur ŝiaj vangoj disŝprucis varmegaj akveroj kaj faris punkton da broga vundo. Krom al kuracisto, eĉ al Sasuke ŝi ne volis montri la veran staton de la vundiĝo, kaj kiam oni ŝanĝis plastron aŭ bandaĝon, ĉiu estas forpetita el ŝia ĉambro. Do Sasuke ĵetis sian momentan rigardon al sia brululcera vizaĝo sed tuj devis turni la okulojn ne tolerante rekte rigardi en la sama momento.
Pasis kelkaj tagoj, Sasuke en iu frua mateno sidigis sin sur kuŝkuseno kaj rigardante la spegulon enpikis kudrilon en sian okulojn. Kaj la okulglobo tuj malklariĝis blanke, tiel ke li sentis la vidpovon velkanta. Kiam pasis dek tagoj, li fariĝis komplete blinda.
Kiam Syunkin vekiĝis, li palpiris al ŝia cambro, klinis sian kapon profunden ĝis tatamo kaj eldiris, "Majstrino, mi fariĝis blinda. Tra la tuta vivo mi jam ne vidos vian vizaĝon." "Ĉu vere, Sasuke?" ŝi diris nur tiel kaj longan tempon restis dronanta en silenta medito. Sed la mallongaj vortoj sonis al lia oreloj kvazaŭ tremantaj de granda ĝojo. Ekde la naskiĝo tra sia tuta vivo li povis vivi nek anta?e nek poste pli feliĉan tempon, ol en la kelkminuta daŭro de tiu silento. Li pensis, "Ho, ĉi tiu estas vere la mondo, en kiu ŝi loĝas! Dank' al la blindiĝo mi sukcesis ekloĝi en la saman mondon kiel ŝi!"

Syunkin kaj Sasuke mortis respektive en la jaroj 1886 kaj 1907.

Kacu (Japanio)

Postmilita Japana Antlogio kompilita de ODAGIRI Hideo, MIYAMOTO Masao, kaj KONISHI Gaku

"Ĝis Mi Estis Kaptita"
Orignale verkis OOOKA Syoohei, esperantigita de MIYAMOTO Masao. Ĉi tiu rakonto rakontas tion, kion soldato spertis en la insulo Luzono, Filipinio. Multaj kamaradoj mortis pro malario-malsaniĝo, nebatalante. Unufoje li kune kun sia kamarado intencis eskapi al Borneo per velŝipo aparte de la ĉeftrupo de japana armeo. Tio ne povis efektive realiĝi. Iun tagon li sola vagis en ĝangalo kaj hazarde renkontis usonan soldaton ĉ. 20aĝan, sed li ne pafis lin. Konklude, la 25-an de januaro 1945 sur monto sude de Insulo Mindoro li estis kaptita de usona armeo.

"La Invaduloj"
Origine verkis ABE Kooboo, tradukita de KONISI Gaku. S-ro K estis unu luanto de apartamento, je n-ro 10 ĉambro. Iun nokton subite venis alia luanta familio, kiu estis multmembroj: mezaĝaj gesinjoroj, ĉ. 100 jaraĝa maljunulino, fortika 20aĝa junulo ĝis knabineto kun ĵusnaskita bebo en la brakoj. Ili invadis la n-ro-10 ĉambron. Nature okazis konflikto kaj s-ro K venis al la administrantino de la apartamento. Ŝi diris, "Mi luigas la ĉambron al tiu, kiu pagas. Kaj pri kiu ajn pagas, mi faras nenian distingon." Tiel la konflikto ne estis solvebla. La rakonteto daŭras kaj finfine konsumita de minaco kaj malsano, s-ro K elektis "ripozi": li pendigis sin al malalta trabo kaj fleksis siajn genuon.

"La Fusilo"
Origine verkis KOZIMA Nobuo, Trad. SAKAMOTO Syoozi. La ĉefrolanto estas rekruta soldato en mongola regiono. Li kutimas obscenan imagon kiam li portas fusilon, tiel ke la fusilo estus korpo de amatino el kiu li forlasis en la metropolo en la aĝo de 21 jaroj. Kiel ekzercado de rekruto li estis ordonita far trupestro ke li pafu kaptiton, ĉinan virinon gravedan kaj kuru al ŝi kaj piku per bajoneto. Kaj li plenumis tion. Grupestro fieraspekte frapis lin sur la ŝultro: "Nun vi fariĝis viro." Tiu rakonto estis unu peco de realaĵo de tiama kruela milito. Post la milito li estis sendita al la koncentrejo de militkrimuloj en Nanjing kaj devis labori por ĉinoj.

"La Lukso de la Mortintoj"
Origine verkis OOE Kenzabroo, trad. Ŝib Ĵu. Mortintoj trempiĝas en likvaĵo kun siaj brakoj kunplektitaj, kapoj kunpremitaj, flosas dense kunpremitaj aŭ mergiĝintaj. La loko estas granda akvujo por dissekcado en medicina universitato.
Ĉefrolanto estas kromlaboranta studento, kiu apartenas al literatura fako. Li kune laboras kun studentino kaj la laborejo estas subtera en la granda aŭditorio.
Lia laboro estas alglui numer-platon al pied-polekso de mortintoj, alpreni mortinton por dissekcado, ĝin surmeti sur tablon kaj porti al laboratorejo, k.a. Okaze li devas tranokte kromlabori. En tiuokazo kiel fariĝas lia salajro, tio estas problemo debatinda. Tamen oni konsideras nin serioze pri la naskiĝo-vivado-morto.

Samo (Japanio)

El la vivo de Syunkin de Tanizaki Zyun'itirô

Iu nokte iu brulvundis al Syunkin la vizaĝon. Ŝi malesperiĝis kaj volis kaŝi sian malbelan vizaĝon antaŭ la mondo, speciale antaŭ Sasuke. Li vundis siajn okulojn per si men. Sasuke pensis, "Ho ĉi tiu estas vere la mondo, en kiu ŝi loĝis! "Dank'al la blindiĝo mi sukcesis ekloĝi en la saman mondon kun ŝi!"Li gardis ŝian belan vizaĝon en lia cerbo kaj li sentis kvazaŭ li loĝus kune kun ŝi sur la lotusa soklo. Lia amo al Syunkin estis sindona kaj ekstrema, mi pensas.
Aldone Syunkin, birdmaniulo, tenis ugvisojn kaj alaŭdon. Mi surprizis ke la alaŭdo sendube revenis al sia kaĝo post certatempa restado en la ĉielo.
Mi ne sciis ke oni povis teni alaŭdon en kaĝo.

Mateno (Japanio)

La fera birdo de Julian Modest

Ĉi-foje mi legis La fera birdo verkitan de Julian Modest. La libro enhavas tridek rakontojn, el kiuj mi legis de dek ok ĝis la fino. En titolo de ĉiu rakonto kian enhavon havas la rakonto, tiel supozante mi legis.

Grande Kampo (Japanio)

Sen Familio de Hector Malot

En Sen Familio verkita de Hector Malot, mi legis la ĉapitron 18 "La ŝtonminejoj de Gentilly". Ĉefrolulo Remi, Vitalis kaj Capi paŝis celante al Parizo. Sed bizo blovis kaj malvarmego kaj malsato atakis ilin. Tial por tranokti ili serĉis enirejon de la ŝtonminejo de Gentilly, sed ne povis trovi la enirejon pro la ĉirkaŭita muro. Kaj ili daŭre paŝis, sed Vitalis malsaniĝis kaj ne plu povis paŝi. Iu pordo aperis en palisaro, multe da seka pajlo faliĝis ĉe la palisoj. Do Remi amasigis pajlojn, provis tranokti, sed ĝi ne povis gardi ilin de malvarmego kaj iom pli poste Remi dormis, rememorante la pasintecon. Mi supozas ke de nun Remi devas vivi sola kaj renkontiĝos kun diversaj homoj kaj malfacilaĵoj.

Granda Kampo (Japanio)

Sen Familio de Hector Malot

Sekvante la lastan, mi legis la libron Sen Familio tradukitan de Sonĝanta. Ĝi estas romano enhavanta entute 330 paĝojn. Mi unuafoje legis ĝin en Esperanto kaj estis tre malfacile por mi, ĉar multaj nekompreneblaj vortoj aperis unu post alia, do mi ne povis legi ĝin nur po 2 paĝoj tage, tamen mi finfine venkis legi ĝin post 10 sumooj, t.e. ekde la septembra sumoo en 2020 ĝis ĉi tiu fojo. Ĝuste kvazaŭ tio estis la monteto amasiĝinta polvon. Mi sume konsultis vortaron je pli ol 5000 fojoj. Mi sentis ke mi ne povas tuj memori E-vortojn pro mia denaska sentalenteco.
En mia infaneco ankaŭ japanaj vilaĝoj havis diversajn a?tunajn festojn kaj tiam multaj vojaĝantoj kaj artistoj vizitis ilin kaj ludis por vilaĝanoj japanstilajn spektaklojn. Mi ĝuis spekti ilin. Tamen nuntempe tio estas iom malmulta.
Se povraj infanoj vivos en la grupo de spektaklo-ludantoj, ili povos sperti diversajn aferojn same kiel la ĉefrolulo Remi en ĉi tiu libro, mi certe simpatios ilin.
Ĉi tiu libro donis al mi mirindan fantazion. Dank' al Sonĝanta! Dank' al E-sumoo! Hura! Vivo!

Lumo (Japanio)

De Dinamika Lago Biŭa al la mondo de Takao Yamaguchi

Mi legis po 5 paĝoj tage de la lastan duonon de la De Dinamika Lago Biŭa al la mondo verkita de Takao Yamaguchi, esperantigita de Teamo Biŭa, eldonita de JEI. Al mi la libro estis aparte interesa, ĉar mi partoprenas en la movado por "purigi la akvon en tiu ĉi planedo" pere de uzado de bonigita akvo kaj forigado de sapo kaj nenecesaj aldonaĵoj. Resume la problemoj estas:
1) Nesufiĉa provizo de trinkebla akvo kaj malegala distribuo laŭ mondaj partoj. Konsekvence preskaŭ duono de la monda popolo suferas pro akvo-manko.
2) Sensaligo de mara akvo: kvankam poluita de plastaĵo kaj aliaj, jam ekzistas teknikoj por fari trinkeblan akvon el mara akvo, sed ankoraŭ ne utiligataj. Necesas internacia kunlaborado. Konscio de la popoloj estas grava.
3) Por Japanio, problemas dependiĝo de importitaj manĝaĵoj kaj la proporcio forĵetitaj, se oni konsideras la kvanton da akvo uzata por produkti.

Majo (Japanio)

Paŝoj al pli alta ŝtupo kompilita de Lu Chuanbiao kaj Wang Hangping

Paŝoj al pli alta ŝtupo estas ĉina libro por daŭrigantoj. La artikoloj estas facilaj kaj mallongaj, ankaŭ estas verkoj de alilandaj samideanoj. La libro havas cent naŭdek paĝojn. Mi rekomendas ĝin.

Kongreso (Meksiko)

La lasta kokjuu-ludisto kaj aliaj tri rakontoj de NIIMI Nankiĉi

Ĉi-foje mi legis porinfanajn rakontojn. Mi havis rimarkojn laŭ plenaĝula vidpunkto, kvankam tiuj devas esti malsamaj al tiuj de infanoj.
*Hazarde Kinosuke vidis ŝildon de brokantejo.
Kial li tuj decidis vendi sian altvaloran kokjuu-on?
Mi ne komprenas lian senton.
*"Leciono al ni"
Drinkinte tiom da sakeo kiom ni ebriigas sin, ni emas fari misaĵon de sia juĝo. Atenton al alkoholo!
*Ĉefo origine estis ŝtelisto, sed la kvar disĉiploj havis talenton por labori, antaŭ ili renkontis la ĉefon.
Kial ili volis fari ŝtelistojn?

Horinosuke (Japanio)

La hajkaro de Ivanichka Magharova el Bulgario

Koloraj flugludiloj estas interesa kaj riĉa de emocioj. Ĝi estas plena de amo al la Naturo kaj la homoj. Sukceson al la libro kaj al la verkistino! Jen kelke da hajkoj:

Kolorflugdrakoj./ Bluokula fraŭlino./ Jasmen' odoras.
Kaŝrigardas aŭror' / en acidĉerizflorojn./ Suna subiro
Printempa pluvo/ la peoniojn banas./ Brilas rosgutoj

Aĝulino (Bulgario)

La Pariza Komunumo de 1871 de komitato

Kvankam ĝi daŭris nur 72 tagojn, tiu evento ĝis nun eĥas en la kolektiva konscio de revolucianoj de Francio kaj eĉ tra la mondo. Ĝi estas rezulto de pli ol centjara progresado revolucia (1789-1793-1830-1848...) dum kiu la popolo kaj la burĝaro strebadis liberiĝi de la subpremado de la reĝo, de la eklezio kaj de la nobelaro.
La dua imperio franca (1852-1870) spertis gravan kaj rapidan industrian progreson, kiu aperigis laboristan klason en mizeraj vivkondiĉoj. Pli kaj pli la laborista movado organiziĝis, plifortiĝis kaj radikaliĝis. Kreiĝis sindikataj ĉambroj, kooperativoj, societoj de mutuala helpo, kaj la Asocio Internacia de la Laboristoj ("unua internacio" 1864-1876). Strikoj eksplodis kaj diverstipaj socialismoj disvastiĝis (blankiismo, prudonismo, marksismo, bakuninismo...)
Fronte al gravaj problemoj pri interna politiko, la imperiestro Napoleono la tria proklamis la 19-an de julio 1870 militon kontraŭ Prusujo sed malvenkis kaj kapitulacis en Sedano post unu monato kaj duono. La tria Respubliko estis proklamita la 4-an de septembro kaj la 18-an komenciĝis la sieĝo de Parizo, kiu heroece rezistis al la malamikaj trupoj malgraŭ bombado, malsato kaj frosto. Sed fine de januaro 1871 la Registaro de Nacia Defendo preferis interkonsenti kun Prusujo portempan ĉesigon de bataloj, kiun aprobis la Nacia Asembleo. Adolphe Thiers (Adolfo Tjer') estis elektita kiel ĉefgvidanto kaj Versajlo kiel ĉefurbo anstataŭ Parizo.
La 18-an de marto li ordonis ke la kanonoj de la nacia Gvardio estu forprenitaj de la armeo, sed tio fiaskis kaj estigis spontanean ribelon de soldatoj, gvardianoj kaj parizanoj unuiĝintaj. Responde al la perfidoj de la oficiala registaro, la pariza Komunumo estis proklamita de la parizanoj la 28-an de marto 1871 post la hasta forfuĝo de Thiers al Versajlo. Li preparis sian venĝon per pactraktato kun Prusujo kaj plifortigo de sia armeo, kiu sukcesis venki la komunumanojn federitajn dum la "sanga semajno" fine de majo 1871. Post teruraj bataloj, senkompata amasbuĉado kaj senjuĝaj ekzekutoj, okazis kontraŭ la ribelintoj plurjara oficialia subpremado kaj ekzilo al Nova-Kaledonio, kiuj ĉesis nur post voĉdono por tuta kaj plena punliberigo en 1880.
Notinde estas la eksterordinara moderneco de la idealoj ekrealigitaj de la Komunumo. Ĝi provis estigi veran regadon de la popolo, per la popolo, por la popolo kaj celis socian agadon favore al la vivkondiĉoj de la laboristoj:
*redukto de la labortago kaj malpermeso de la noktolaboro,
*administrado de la laborejoj far laboristaj kooperativoj,
*kreo de dungoficejoj por batali kontraŭ la senlaboreco,
*forigo de la monpunoj kaj de la deprenoj de salajroj,
*rekvizicio de vakaj loĝejoj kaj restarigo de la moratorio pri nepagitaj luprezoj,
*virina emancipado kun egala salajro por egala laboro kaj sama kompetento; la virinoj povis estis elektitaj en komitatoj same kiel la viroj (sed tamen ne povis voĉdoni ĝis 1945...)
*batalo kontraŭ la prostituado, konsiderata kiel ekspluatado de homo,
*propono pri abolo de mortpuno,
*restarigo de eksedziĝrajto, rekono de eksteredza kunvivado kun samrajtoj por ĉiuj infanoj ("leĝaj" aŭ ne).
*kreado de lernejo sekulara kaj senpaga por ĉiuj geknaboj,
*disigo de la Eklezio disde la ŝtato,
*povo por ĉiuj urbestraroj kaj memadministradoj, kun ŝtatoficistoj kaj elektitoj (kiuj eĉ povis esti alilandanoj aŭ virinoj) kontrolataj de la popolo, respondecaj kaj eksigeblaj.
Spite al sia sanga kaj rapida malvenko, tiu revolucia movado ne estis vana. La rezisto de la pariza komunumo malebligis la revenon de la monarkio kaj permesis la firmigon de la tria respubliko. La ekskomunumanoj diskonigis la idealojn de la respublika kaj socialisma movado, kiu vigle renaskiĝis ekde 1880. Pro sia revolucia projekto, la pariza Komunumo estas konsiderata kiel ekzemplo kaj foje kiel modelo de la sociaj movadoj skuintaj la planedon dum la 20-a jarcento.
La lasta parto de la libro temas pri famaj revoluciaj partoprenintoj (S-inoj Louise Michel kaj Paule Minck, la generalo Walery Wroblewsky) kaj famaj revoluciaj kantoj (''L'Internationale'' / La Internacio kaj'' Le Temps des Cerises'' / La Tempo ĉeriza)

Urso (Francio)

Secesio de Sten Johansson

Secesio, originala romano*. Tio inkludas liston pri ne PIVaj vortoj kaj nacilingvaj esprimoj (sur 2 paĝoj) kaj liston pri fontoj, citaĵoj kaj aludoj (3 paĝoj). Kvankam la romano estas fikcia, fone de la rakonto ludas la historio de la 1920aj kaj -30aj jaroj en meza Eŭropo.
*Secesio signifas: apartiĝo (ekzemple de eklezia, ŝtata, seksa grupo, aŭ de arta stilo, kio okazis kiam aperis la t.n. "Jugend", nomata ankaŭ Arto nova ).
La libro priskribas la rilaton kaj vivojn de du virinoj en Vieno kaj de ilia amiko Johnny, ĉe kiu ili loĝas. La virinoj amas unu la alian kaj Johnny ŝatas junulojn. Sten Johansson rakontas sobre kaj en flua Esperanto. La libro impresas humane kaj komprenige. Mi tre ŝatis tion.

Nebulino (Finnlando)

Arne La Ĉefido de Leif Nordenstorm

Tiu ĉi rakonto el la vikinga epoko sekvas Arne, la filon de la ĉefido Bjorn, dum unu aŭtono en la 10a centjara Kurlando (nuna Latvio). Survoje, Arne sekvas alko-ĉasadon, renkontas misiistojn, lernas fari fiŝhokojn, kaj fuĝi el piratoj. Estas alloga infana rakonto, bona elekto por mia unua Esperanto-Sumoo. Mi taksas la lingvan nivelon bona por progresanta komencanto. Kun 114 paĝoj, ĝi estas ankaŭ sufiĉe longa, sed ne tro por ke oni finlegu ĝin dum unu Sumoo.

Murasaki (Usono)

La vivo en la nevidata mondo de monsinjoro Robert Hugh Benson


La vivo en la nevidata mondo de monsinjoro Robert Hugh Benson estas tre interesa libro. Legante ĝin mi ofte pensis al la Dia Komedio de Dante Alighieri. Dante rakontis en sia poemo la erarojn kaj la afliktojn de la homoj de sia epoko kaj ne preterlasis priskribi la plej terurajn punojn en la infero kaj purgatorio.
La nevidata mondo de Benson, tute male, estas plena je parfumaj floroj kaj grandiozaj arboj. Kvankam mi ja ne povas samopinii kun la verkisto, fascinigas min lia kapablo imagi al si la spiritan mondon, kiun ni renkontos post nia forpaso.

Luizeta (Italio)

Ĉrkaŭ la mondo dum okdek tagoj de Jules Verne

Pro la rezenco aŭ rimarkoj pri la libro mi povas diri ke temas pri la komenco de aventuroj de la Ĉefa rolulo, kies ravo estas vojaĝi tra la tuta mondo en ĝuste ok dek tagoj, kaj ĝi rakontas viziton kaj aventurojn kiujn li kun sia grupo devas afronti D-7. WataŝiWa (s-ro Ĵoakino Vega Acosta, Meksiko) ĉiun fojon. Ĝi estas verkita originale de Julio Verne kaj mi konas iom pri la libro, tamen mi ankoraŭ neniam legis ĝin en la hispana. Nun mi volas daŭrigi per la libro en Esperanto kaj ĝis la fino, do mi volas komenci legi ĝin en la hispana, kiu estas mia gepatra lingvo.

WataŝiWa (Meksiko)

Ĉu li bremsis sufiĉe? de Johano Valano

Plaĉis al mi la libro, kiun mi legis. La rakonto kaj la karakteroj estas kredeblaj, kaj mi ne povis imagi kiel la libro finiĝos.

Annie (Britio)

Verda Simio de Roman Dobrzyński

Kun esperanto-sumoo la monato Majo, reĝino de printempo, flugis rapide. Mi venkis la leg-luktadon. S-ro Roman Dobrzyński aperigis en la libro ĉirkaŭ 43 rakontojn kaj siajn spertojn, kaj temas pri diversaj mallongaj temoj aŭ tezoj; kaj ankaŭ poemoj, fotoj, ilustraĵoj, devizoj tie troviĝas. En subnivelo de la rakontoj, fluas humanismo, homo kaj homaro, ktp., la kerna fokuso de Esperanto kaj intereso pri ĝi. Ili estas facile legeblaj, kaj eĉ interesaj kaj nepezaj. Mi vidis tie la animon kaj idealon de la aŭtoro. Ni estas verdaj simioj, ĉu ne? Dankon, kaj ĝis la venonta!

Majo (Koreio)

La aventuroj de Ŝerloko Holmso de Conan Doyle

La aventuroj de Ŝerloko Holmso kunigas dekdu policajn novelojn travivitajn de lia famkonata privata detektivo.
En akompano de sia amiko doktoro Vatsono, Ŝerloko Holmso solvas enigmojn, malkovras la kulpulojn, riparas maljustaĵojn.
Mi legis la 4 unuajn aventurojn kaj mi daŭrigos, ĉar la libro estas tre interesa.

Johano_f (Francio)

Ĉu vi kuiras ĉine? de Johan Valano

La libro Ĉu vi kuiras ĉine? verkita de Johan Valano ne estas kuirlibro sed detektiva romano. Jano Karal, polica detektivo, esploras pri juna viro nomitan Paŭlo, kiu mortis en sia lito. La viktimo estas tre bela intelektulo, sana kaj atletika, portanta neniujn agresemajn markojn sur sia korpo. Kio okazis?
La nekropsia raporto rivelas preskaŭ nenion krom komplete nekonata substanco en la stomako. Ĉu estus memmortigo aŭ krimo? Tiam komenciĝas esploro bazita sur multaj hipotezoj. Kia estis la vivo de la junulo, liaj amoj, lia malstabila karaktero, lia implikiĝo en la maldekstra politika agado?
De la komenco, ni spertas la eventon per la okuloj de Jano.
La aŭtoro sukcesas kapti la leganton implikitan en ĉiuj sentoj, emocioj, refleksoj de tiu policisto.
Multaj lokoj estos inspektitaj kaj pluraj homoj pridemanditaj, antaŭ ol scii la neatenditan rezulton sur la lasta paĝo.Tre alloga libro.

Pervenche (Belgio)

Opuntioj de Carmel Mallía

La libro Opuntioj de Carmel Mallía estas leter-roman. Kutime en tiaj romanoj persona A skribas al persono B kaj reciproke. Ĉi tiu romano estas tute alia. La ĉefrolulo, iu Omar, devenas de la insulo Bonveno (legu: Malta), kaj loĝas jam delonge en Parizo. Pluraj homoj sendis al li leterojn pri okazintaĵoj en Bonveno, sed li tute ne legis ilin. Poste li blindiĝis, do ne plu povas legi la leterojn, sed li havas nepon, Horace, kiu laŭtlegas la leterojn al sia avo; unufojo nepino Christine legas. Estas pluraj Bonvenanoj, kiuj skribas al Omar: Ramon kaj Lola (paro), filino Luiselle, Peppinu kaj Nina (ankaŭ paro), Dun Salv (ĉefpastro), Matilde (fratino de Dun Slav), kaj unufoje eĉ Horace kaj Nepo. Horace ludas saksofonon en la Domo de la Saksofono ĉe ''Place des Vosges'' en Parizo.
Ni povas legi pri kelkaj interesaj aferoj en Bonveno. Oni konstruas maljunulejon, kiun prizorgas Lola kaj Ramon - Lola jam sufiĉe juna mortas. Estas du Madonoj: tiu de l'jasmeno kaj la ĉieleniranta. Fakte temas pri unu statuo, sed iu solvas poste la problemon - legu mem. Ramon ludas gravan rolan kiel prezidanto de la muzikklubo kaj kiel politikisto.
La Bonvenanoj regule petas al Omar viziti la insulon, sed tio ne okazas. Lignisto Ĉikku deziras veni al Parizo por labori ĉe la Pariza katedralo - aktuala temo do post la granda incendio en aprilo 2019.
La titolo estas Opuntioj. Tiuj fruktoj estas en mia regiono tute nekonataj, kvankam mi kelkfoje man?is ilin. La ekstero estas malmola kaj povas piki, la interno estas tre mola kaj dolĉa: tio staras inter la malbono kaj la bono. Se oni ne frakasis la malbonon - la eksteran ŝelon - la bona - la mola frukto - ne aperas. Lola kaj Ramon ankaŭ posedas tri keramikajn opuntiojn, kiuj ne rompiĝas post falo. La tri fruktoj estas en la maljunulejo - Domo de sufero - kaj ligas tiun domon kun la Domo de la Saksofono en Parizo.
La libro ne estas krimromano: iu mortpafas personon en la libro, kaj tute ne klariĝas kiu faris tion kaj kial - same kiel ofte okazas en la normala vivo.
La lingvaĵo estas tre klara kaj tute ne tro komplika, do ankaŭ rekomendinda por homoj, kiuj ankoraŭ de ne tre longe konas Esperanton. Estas interesa maniero rakonti ion pri okazoj en iu regiono, maniero, kiun mi ankoraŭ ne konis. Estas tridekkvar leteroj, komenco, kaj fino - do klara strukturo.

Katinjo Nederlando)

La bildlibro de la Tero de Agnes Wandewiele

La libro La bildlibro de la Tero de Agnes Wandewiele, priskribas la formadon de la universo per la lakta vojo kaj la sunsistemo, la procezon de rotacio kaj transladon de la Tero. Ĝi ankaŭ priskribas iom pri la vojaĝo de homo al Luno, la klimato de Tero, la kvin kontinentoj, geofizikaj eventoj kaj aliaj trafaj temoj. La libro estas tre interesa.

Smeraldo (Brazilo)

Epikteto tradukita de Gerrit Berveling

Epikteto naskiĝis kiel sklavo ĉirkaŭ la jaro 50. Li fariĝis grava filozofo de stoikismo. Stoikismo apartenas al la klasikaj skoloj de antikva greka filozofio. Ĝi fariĝis populara filozofio ankaŭ en la Romia Imperio. Eĉ imperiestro vivis kaj verkis laŭ stoikaj principoj: Mark-Aŭrelio. Tiu reganto konsideris sin disĉiplo de la sklavo Epikteto.
Epikteto mem verkis nenion, sed restis skribaĵoj de lia disĉiplo Arrian, per kiuj postaj generacioj konis la filozofion de Epikteto. El tiuj skribaĵoj la ''Manlibreto'' enhavas la esencon de liaj filozofiaj principoj en 53 mallongaj ĉapitroj. Ĉar ''Manlibreto'' havas tro ĝeneralan sencon, eldonistoj ofte aldonas ion pli specifan al tiu titolo, ekzemple ''Manlibreto por feliĉa vivo''. Ĝi estas do gvidilo por stoika vivo, kun konsiloj, argumentoj kaj memorindaj sentencoj.
Tre grava ideo de Epikteto estas la distingo inter aferoj, kiujn ni povas ŝanĝi, kaj aferoj, kiujn ni ne povas ŝanĝi. Saĝaj homoj strebu al aferoj, kiun ili povas decidi, kaj ne longe cerbumu pri aferoj, kiujn ili ne povas decidi. Ni agu kun la naturo, sed ne kontraŭ ĝi.

Promene (Germanio)

Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj de Shravasti Dhammika

Respektinda Shravasti Dhammika naskiĝis en Aŭstralio kaj fariĝis monaĥo en Barato en 1976. Ĉi tiu verko fariĝis ikono de la temo de la enkonduko al budhismo kaj estis tradukita en plurajn lingvojn. Uzante la formaton de demando kaj respondo, la monaĥo Dhammika traktas temojn kiel: renaskiĝo, meditado, vegetarismo, monaĥoj kaj monaĥinoj, budhismo kaj la ideo de Dio, budhismaj skribaĵoj, bonŝanco kaj destino, saĝo kaj kompato.

lemosac (Brazilo)

La blinda Birdo de Istvan Nemere

Temas pri du verkistoj kaj amikoj, unu el ili estas blankulo (ven), la alia nigrulo Govan-on. Unu venas el Eŭropo, la alia el Suda Afriko. Ili konatiĝis en kongreso de verkistoj en Eŭropo.
Govan-on venis al tiu kongreso sen permeso, eble kun falsa pasporto. Sven ekflugis al la suda respubliko por scii kio okazis al lia amiko. En la avidilo li havis enmane artikolon "Gova-n Dyebo ankoraŭ ne liberigis la registaro de la suda respubliko. La verkisto plu restis en malliberejo" Komenciĝis por Sven granda malfacila aventuro.

Elena (Francio)

Tagordo de Eric Vuillard

Tiu libro estas tre interesa en la nuna epoko kiam okazas en Eŭropo Ukrajna milito. La libro temas pri diversaj tutsimplaj aferoj kiuj okazis antaŭ kaj dum la dua mondmilito. Ne estis historiaj konataj momentoj, krome, la libro temas pri ordinaraj renkontiĝoj inter potenculoj kiuj tamen travivas siajn vivojn kiel ni ĉiuj. Per tiuj mallongaj rakontoj, oni konscias kiel ordinaraj eventoj havos grandajn konsekvencojn por la tuta homaro. Ni esperu ke la nunaj eventoj, kelkfoje ŝajnantaj ne gravaj, ne havos tro danĝeran estontecon, ĉefe nuklean....

Velŝipanto (Francio)

Notoj pri la Delto de Okada Haru

La aŭtorino de Notoj pri la Delto, OKADA Haruko, vivis 72 jarojn ĝis 1979. Ŝi lernis en Hiroŝima, poste translokiĝis al Tokio por studi pentroarton, sed estiĝis skulptistino.
En marto 1945, jam 38-jara, ŝi revenis al Hiroŝima por zorgi pri siaj gepatroj, kiuj baldaŭ forpasis. Haruko havis fraton, kiu militservis. Tial ŝi estis sola en la tago de la atombombo en sia domo, situinta nur 1,2 km for de la eksplodcentro. Fulmo, eksplodo, perdo de konscio, eskapo de sub la falinta domo…
Ĉion travivitan ŝi detale priskribis per sia karakteriza esprimkapablo.
Mi kuris kaj kuris... Kelkfoje mi falegis transkape... Mi vivas! Mi vivas!... Malantaŭ mi min persekutis la flamo, kvazaŭ vivanta... Mia korpo eĉ ne kapablis rampe sin movi, kvazaŭ premkaptita per tenajlo. Evidente mi aspektis morta, kuŝanta tute senmova sur la akvuja bordo. Baldaŭ aperis soldatoj. ,,Ankaŭ min prenu!''... Oni enŝovis min inter la multajn vunditojn sur kamiono, haltinta sur la ĉefstrato…''
Notoj pri la Delto estis verkita baldaŭ post la tragedio, sed nur en 1991 ĝi atingis la okulojn de la publiko per la gazeto Kajero pri la vivo.

La Revanto (Bulgario)

Obsedita de l' suno de Istv'an G'all

Mi aprezas la romanon: en ĝi rolas ĉefe judaj geamantoj, kiuj ambaŭ havis tre malfacilan junaĝon, inkluzive kverelojn kun gepatroj, spertis la dummilitan persekutadon al judoj, la tempon de la adorado (Stalinismo) kaj la jaron 1956 kun la vana rezistado. Mirakle travivis multajn peripetiojn la juna Jula, kiu sukcesas eĉ atingi juran profesion, sed "tro serioze ĝin plenumas", mem viktimo de trombozo, kiu daŭre minacas. Sed plej kortuŝas ŝiaj sonĝoj pri germanoj kun hundoj. Tiu premsonĝo kun plurmonata intervalo revenadas. Kaj fine ankau la plej ofte kiel "mi" prezentata partnero suferas perturbojn pro ŝia dumnokta alkroĉiĝo: ŝi suferadas pro abandonismo kaj tiel tro maldormigas lin.
Foje la teksto tamen vekas ridon. Ŝi, malhavinte veran junecon, kondutas infanece, eĉ malordeme kiel ŝia patro, demandas kie restas la piĵama pantalono. Kaj li, aludante ŝian preferatan ekskursocelon, respondas: "Ho, ĝi troviĝas en la kinejo!" La titolo devenas de ilia kutima postlabora promenado, eĉ kiam la suno trovarmigas ĉion.
Kaj mi dankas vin pro la agrabla mentorado!

Rob (Nederlando)

Luma Elvekiĝo de pluraj verkistoj

Kvankam mi ankoraŭ ne finis la libron, kiun mi legas dum ĉi tiu Esperanto-Sumoo, kiu estas Luma Elvekiĝo (psikografita de Heitor Luz Filho kaj esperantigita de Djalma de Souza Lima), mi revenis por recenzi ĝin. Unue mi decidis, ke mi ne farus la recenzon, ĉar mi ne scias, kiel paroli pri ĉi tiu temo kun la graveco, kiun ĝi meritas. Sed mi ne povis silenti, ĉar la libro ravis min profunde. La verko temas pri la vivo transtombe, sed esence farita per la atestoj de konataj brazilaj verkistoj kaj aliaj konataj brazilanoj, kiuj jam forpasis.
Bone, mi scias, ke multaj homoj ne kredas je la vivo post la morto, al ĉi tiuj homoj mi pardonpetas, sed kiel mi kredas, mi opiniis ĉi verkon ĉarma, kaj agrable legebla. Ĝi konsistas el mallongaj kaj tre poeziaj atestoj.

Kelli (Brazilo)

La tradukarto kaj ties problemoj de André Cherpillod

  Se vi jam postlasis la elementan kurson, ankaŭ la daŭrigan kurson de Esperanto,   kaj vi tamen avidas plu progresi en la posedo de nia bela lingvo - jen libro por vi.   Se vi intencas fariĝi tradukanto/tradukisto en/el Esperanto - jen libro, kiu iom   malkuraĝigos vin. Fininte la legadon de ĉi tiu eminenta verko, oni ricevas la   impreson, ke bona, taŭga beletra traduko estas tiel malfacila, ke oni povas   konsideri ĝin preskaŭ neebla tasko!
  La aŭtoro listigas kaj pritraktas nekredeble longan liston da kaptiloj por   tradukantoj: gramatikajn kaj leksikajn kaptilojn, internaciecon de esprimoj,   neologismojn, proprajn nomojn, vortordon, kaj fine, la plej malfacilan: la   Esperantan stilon. Pri ĉi tiu lasta li eĉ asertas, ke ne ekzistas metodo por havigi   al si la stilon: nur per dumviva legado kaj prinotado de bonaj aŭtoroj oni povas   tion atingi. En tempo de fervora interretumado, fare de plej multaj samideanoj,   ĉu restas libera tempo por atenta, malrapida legado kaj relegado de klasikaj kaj   modernaj bonaj aŭtoroj?
Fine de la libro, li aldonis 21 francajn originalojn kun la respondaj tradukoj, faritaj de malsamaj tradukintoj, kiujn li konsideras supozeble "kontentigaj"; kaj ankaŭ 7 originalojn en Esperanto, kun la respondaj tradukoj en la francan, same "kontentigaj". Sed li tuj atentigas, ke tute ne temas pri absolute perfektaj tradukoj.
Kurioza aspekto de ĉi tiu verko estas la severeco de la aŭtoro. Komentante iujn oftajn misaĵojn en la verkado en Esperanto, li de tempo al tempo uzas kolerajn epitetojn: "stulta", "krima", "ridinda", "absurda", "naiva", "kretena". Kaj unu lia admono limas inter ?erco kaj krudeco: "Cetere, vortaroj ne estis faritaj por la hundoj".
La libro celas precipe franclingvanojn, ĉar ĉiuj ekzemploj parigas Esperantajn kaj franclingvajn frazojn. Tamen, mi povas garantii, ke eĉ homo, kiu ne posedas la francan lingvon, multon lernos, nur atentante pri la Esperantaj frazoj kaj esprimoj. La aŭtoro kun mirinda detalemo klarigas plej subtilajn nuancojn.
Unu el la plej instruaj ĉapitroj estas tiu pri la vortordo en Esperanto. Valoras la penon legi kaj relegi ĝin por definitive malaperigi la tradician, ofte aŭdatan informon (fare precipe de kursgvidantoj), ke ĝi estas libera en nia lingvo. Kaj li montras tion per amaso da ekzemploj, post kiuj oni ne plu forgesos ĝian gravecon.
Eble leginto de ĉi tiu libro finis la legadon kun la ideo, ke Esperanto tute ne estas "facila" lingvo. Tio dependas de la nivelo, en kiu oni uzas ĝin. Tradukado de altnivela literaturo certe postulas ĉiajn rimedojn por esprimado de subjektiveco, foje en alta grado. Kaj la konsola konstato estas, ke Esperanto ja permesas, ke kompetenta tradukanto atingu tiun nivelon. Denove ni konstatu, ke Zamenhof kreis mirindaĵon!

Posovo (Brazilo)

Inocenta de Alfredo d'Escragnolle Taunay

La romano Inocenta estis verkita en 1872, ŝajne proteste kontraŭ la tiama prema tiraneco de viroj super virinoj en la malproksima landinterno de Brazilo. En tiu tempo, la virinoj vivadis kvazaŭ enfermitaj en gineceoj de la domo. Al ili oni ne permesis eĉ vidi virojn ekster la familio.

Ŝanjo (Francio)

Ŝia lasta poŝkarto de Serĝo Elgo

Per la libro Ŝia lasta poŝkarto la aŭtoro Serĝo Elgo skribas detektivan rakonton kaj faras la enketon metode same bone kiel policano.
La lingva nivelo de ĉi tiu libro bone taŭgas al progresanto kaj la suspenso bone taŭgas por Esperantista sumoo ĉar kvankam ni bezonus serĉi la nekonatajn vortojn en vortaro, la gelegantoj volas legi pli kaj pli da paĝoj ĉiutage. Finfine, en la lastaj paĝoj estas esprimita la filosofio de la vivo: kio estas plej grava esti aŭ havi?

Legantino (Francio)

Elementa zoogeografio de Carl Stop-Bowitz

Li prezentis tiun ĉi tekston dum la someraj universitataj kursoj de la jaro 1976 en Antverpeno (Belgujo). La aŭtoro alpaŝas plurajn temojn. Ili estas interkonektitaj, kiel temperaturo, lumo, grundaj kaj biotaj faktoroj, tundroj, arbaroj, dezertoj, Maraj biotipoj, dinamikaj faktoroj (lagoj, oceanoj, akvo, aero, klimaj, vento) sed li parolas ankaŭ pri protozooj, krustuloj, mamuloj kaj tiel plu.
Li tekste diris: "La Zoogeografio okupiĝas precipe pri la geografiaj rilatoj de specioj kaj aliaj sistematikaj unuoj; la Ekologio interesiĝas pri la rilatoj inter la individuoj kaj la medio. En la ekologia Zoogeografio la limoj inter tiuj vidpunktoj malaperas. La studado de la mediaj kaj dinamikaj faktoroj estas samgrande Ekologio kaj Geografio".
La libro estas vere interesa. La analizoj kaj la pripensoj de la a?toro estas profundaj, seneraraj kaj divideblaj. Estas evidente ke liaj rezultoj devenas el grandaj lernadoj, kiuj li faris dum pluraj jaroj el lia vivo.

Karla (Italio)

La fumado. Ĉu vi dezirus malfumadi? de Robert Molimard

Mia libro La fumado estas interesa kaj facila, ĉar mi havas la tradukon en franca, do mi ne bezonas vortaron.

Somero (Francio)

Kiuj semas plorante de Éva Tófalvi kaj Oldřich Kníchal

Fikcio legeblas en almenaŭ du manieroj. Povas esti ke la leganto dronas "en la rakonto", estas sub ĝia influo. La skribitaĵoj komencas formi onian pensmondon. Alternative, oni povas analize aliri al la verko -kiel al ĉiuj verkoj. Kun pli-malpli kompetento mi atentas "de ekstere" la manieron, kiel la aŭtoro vortumas, per kia retoriko li provas konvinki tiun, kiu prenas en manojn sian laboron. Oni povas diri, ke ĉe originalaĵoj ĉi tiuj du legmanieroj okazas kune kaj samtempe. Ni devas esplori kaj analizi la tekston kuŝantan ĝuste antaŭ ni, tamen ni faras tion kiel tiuj, kiuj estas "en la rakonto", kiel "esperantistoj - kredantoj", precipe kiam temas pri Esperanto, pri la Movado mem.
Mi ne ŝatas recenzojn, kiuj priskribas la intrigon de la libro aŭ skribas pri tio, kio finokazas al la ĉefrolulo. Estas ankaŭ reguloj por recenzo. Ekzemple, en okazo de krimverko, ne decas anticipe skribi, kiu estas la murdinto. Ĉiuokaze, pri kio temas la libro, nu, temas por ĉiuj pri io alia. Ekzemple, mi ĉiam legas ĉion konjektante kaŝsencojn, aludojn.
Mi pensas, ke subkompreni estas mez-eŭropa malsano aŭ kutimo. La antaŭa politika sistemo igis nin tiaj. Ni ofte kredas eĉ hodiaŭ, ke legado devus esti tiel, eblas legi nur tiel. Mi preferas kiam la recenzata verko parolas por si mem. Mi, kiel ne profesia recenzisto, preferas paroli kun la legonto per citaĵoj kaj fragmentoj kaj lasi ke la aŭtoro mem gajnu por si la legonton. Kaj nun mi faros same.
Mi dirus tiom pri la verko, ke mi pekis kontraŭ la reguloj de Sumoo pro ĝi, ĉar ĝi estas kvazaŭ krimromano tiel bonega ke unuvide mi legis preskaŭ la duonon de ĝi.
Se mi aŭdacus fari ian kritikon aŭ komenton, mi dirus du aferojn. Mi pensas ekscita tamen ne plej historie vera, ke la aŭtoro elektis netipan vojon al la enkorpigo de la malbono - kulturitan, kleran viron, kun alloga aspekto kvankam kun psika difekto - ankaŭ mi ne adiaŭus la leganton kun ia malstreĉiĝo kontentigante lian malsaton je justeco per nura kelkfraza epilogo.
Tio sonas mistere, nu, des pli mi stimulus la legonton tuj komenci la legadon.
Lingvaĵo sekvas la tradiciojn de Paĉjo Baghy - oni ĝuas la kreivajn vortkunmetaĵojn. La stilo kaj vortumo estas flua kaj glata. Ĝia vortico allogos onin en senprofundan, senaltan belecojn.

Tre efika citaĵo pri la malbono:
"...-Ni devas skrupule prepari nin por transpreni la potencon. Ni devas havi apartan dosieron pri tiuj, kiuj jam hodiaŭ estas amikoj kaj apartan pri niaj malamikoj. La mezan vojon ni ne konas! Dum la potenco estas ekster niaj manoj ni ebligos al ĉiuj aliĝi al nia flanko. Niaj partianoj sistemece traktas kun ĉiuj. Ni rezignas pri neniu, ĉar la faŝismo bezonas ŝtatanojn! Neniam, je nenia prezo tion forgesu. Ni atendas nur tiujn, kiuj aliĝas el siaj koro kaj animo. Ni elprovas ĉiujn, nur la sentaŭguloj malgajnos en la potencdivido. La kontraŭulojn ni laŭplane kaj kruele ekstermos. Jes, kruele. Tion komprenu senpere, ne simbole. La neflekseblaj estos rompitaj kaj fariĝos niaj servutuloj. Ĉu kompreneble?"

Kaj ekzemplo por aktualaĵoj - subkomprenitaj de mi....
"Mi estis konvinkita, ke la esperantistan movadon ne nur elekstere, sed ankaŭ elinterne minacas danĝero. La organiza splitiĝo kaj la krizo estas intime ligitaj. Mi resumis do, ke la movado disdividita en la nunaj historiaj kondiĉoj ne kapablos elmontri konsiderindan impeton.
Iliaj vicoj malpliiĝas kaj ...iu troigas la aferon, atribuante al la esperantistoj la endanĝerigan povon..."

Simple oni ĝuu la belan stilon!
"...ŝi ekbrulis ... al mi. ..pli precize al tiu viro, kies rolon mi ludis. Ĉar por kaŝi mian orgojlon mi elmontris kvazaŭan splenon. Allogan miksaĵon de spleno kaj decidemo..."
"Li havis rondforman, iom ŝvelintan vizaĝon, lian kapverton duone okupis kalvaĵo..."
"Neatendita ĝojo pro la luksa vilao en unu sekundo ŝanĝiĝis je animpremo. Sango perdiĝis de la vizaĝo kaj fluis suben al la piedoj, kiuj mekanike mezuris la ĝardenon al strata elirejo."

Ni memoru! L'animo desperas,
Silento fariĝas brua bruo.
Kapo malplenas, okuloj plenas
La gorĝo fariĝs seka truo.
Dolor' mildiĝon vane esperas.
Muziko mutas el l'partituro…

Bonan legadon!

Arbuto (Hungario)

Sub cirko-tendo de Stan Bubeniĉ

En la du unuaj ĉapitroj, ni povas lerni pri la alveno de s-ro Benda en sian novan vivon kiel parto de cirko kaj la sentoj kaj pensoj ĉirkaŭirantaj tiun okazaĵon.
Krome, ni konas pli profunde unu el la kunvivantoj de tiu sperto, Kadel, la tamburiston. Mi ŝategis konatiĝi kun la cirka kulturo ĉefe en tiu parto de Eŭropo priskribita en tiuj ĉapitroj.

Laserchanto (Meksiko)

Legaĵoj de Jindřiška Drahotová

Mi legis diversajn artikolojn el Legaĵoj de s-ino Drahotová. Plaĉis al mi anekdotoj. Kortuŝis min rememoraĵoj pri Jan Vajs, slovaka esperantisto - Montarano - kiun mi renkontis en la pasinta jaro.

Jaruŝ (Ĉeĥio)

Ĉu ni kunvenis vane? de Claude Piron

Por mia unua sumoo-defio mi legis Ĉu ni kunvenis vane?
La libro estis verkita de Claude Piron, sub la pseŭdonimo Johan Valano. Mi legis la romanon en formato pdf, ĉar mi ne tre bone vidas, do ne povas legi paperajn librojn. Mi trovis en ĝi kelkajn etajn erarojn en la teksto, pro la ocr-programo.
Ĉi tiu libro estas iomete malfacila, por mi, kaj en ĝi estas multe da personoj kun malfacilaj nomoj. Ĝi estas ankaŭ longa. Mi estis decidinta legi du paĝojn ĉiutage, sed la libro enhavas 180 paĝojn. Dum la legado, ne estas facile kompreni, kiuj el la detaloj estos signifaj por la evoluo de la rakonto, kaj kiuj restos simplaj skizdetaloj.
Jano Karal devas enketi pri krimo, kunlaborante kun aliaj detektivoj de aliaj nacioj. Fakte murdokazo okazis dum internacia kongreso en Kazaĥio. Lin helpas lia edzino ĝoja, tre konata psikologino, kaj ilia nevo Stefano. Ĉiuj tri ĝuas certan bonŝancon, kiu permesis al ili malkovri kelkajn detalojn koncerne la krimon.
La libro enhavas citaĵojn. Precipe min amuzis la komparo de la ombrelo de fraŭlino Martin kun la glavo nomita en nia himno:
"Ŝia ombrelo estas glavo sangon soifanta, al kiu ŝi tiras la homan familion... "
Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:

el la diligenta kolegaro en laboro paca laciĝinta,
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos,

Mi ne povas diri pli: mi ne povas malkaŝi aliajn detalojn por ne difekti la legadon por tiuj, kiuj volus ĝin entrepreni.

Kukurbo (Italio)

Aforismoj de Eduard Tvarožek

Jes, mi ŝategas la libron! Kaj mi estas nun inspirita eĉ pli daŭrigi kolekti kaj traduki frazojn, pligrandigi la kolekton kaj temojn kiujn enhavas tiu libro. Bonega laboro de la aŭtoro kolekti, traduki kaj organizi tematike tiun trezoron de saĝeco. Kaj mi feliĉegas havi tiun libron, ĉar certe mi bezonas ĝin ĉiutage trafoliumi kaj relegi. Ĝia enhavo estas utila kaj ĉiam aktuala sendepende de kiom da jaroj jam pasis aŭ pasos de la koncerna eldiraĵo. Tiu libro estas mia nova Biblio, mi hazarde malfermas ĝin kaj mi trovas ĝustan frazon kiun mi bezonas en la momento. Ekzemple nun skribante pri miaj impresoj post la legado, mi volis citi iun aforismon el la multnombraj kiujn mi ŝategas kaj tuj mia rigardo estis allogita per tiu frazo: "La kapablon legi kaj skribi oni ne povas konsideri eĉ malgranda klereco, se ĝi ne helpas al homoj esti pli afablaj al ĉiuj estaĵoj. J.Ruskin"

Paradizo (Kimrio)