Recenzoj de legataj libroj dum la marta sumoo 2019

Anekdotoj pri la Vivo de Prezidanto Ho Chi Minh de Tran Dan Tien

La libro estis bone skribita. Oni vidis, ke li estis inteligenta, humila, laborema, ŝparema kaj ĉiam dediĉis sian vivon al sia patrujo por la sendependeco de Vjetnamio. Li estis skribita kiel la sanktulo de proletaro, la savanto de lia patrujo. Li neniam zorgis pri si mem. Tio ne estus interesa al la legantoj.
Al mi mankas la rakontoj de liaj vera anekdotoj. Estas kelkaj enigmoj, aparte:
Lia romantika amo: Ĉu li ne amis virinojn, ĉu li ne edziĝis kun virino kaj havis idojn?
Lia vivo en Francujo estis bone skribita, sed li pli ol dek jaroj vivis en Rusujo kaj Ĉinujo. Kion li vere faris en Rusio aŭ Ĉinio? Kio estis lia rolo rilate al la internacia komunismo kaj klasobatalo?
La nivelo de liaj ĉinaj poemoj estis neordinare bone kiel Vjetnamo. Laŭ sia naskiĝo kaj sia longjara restado en Francujo kaj Rusujo li kompreneble parolis bone en la france, en la rusa kaj en la angla. Kial li povis paroli la ĉinan kaj verkis ĉinan poemojn?
Laŭ aliaj fontoj li lernis Esperanton en Londono kaj uzis ĝin en Francujo aŭ aliaj landoj kun siaj revoluciaj kamaradoj. La Deklaro pri la Senindependeco de Vjetnamio ne nur estis en la vjetnma, ĉina, franca kaj rusa, eĉ en Esperanto. Ĉu li mem verkis la esperantan version de deklaro?
Jene estas tre interesa rakonto pri lakontra?analfabeta lukto:
La kontraŭanalfabeta disvolviĝis kun nova entuziasmo en la popolamaso. Responde al la alvoko de Prezidanto Ho Chi Minh, en la sola urbo Hanojo, pli ol 2000 gejunuloj memvole sin enskribis en la armeo de nesalajritaj kursgvidantoj.
La kursoj aperis ĉiuloke, kiel bambuburĝontoj post la printempaj pluvoj. En certaj vilaĝoj, oni sin senigis je manĝo unuafoje ĉiusemajne por aĉeti, per ŝparita mono, paperon kaj oleon por lumigado de la klasĉambro.
Oni organizis maten-,posttagmez-, aŭ versper-kursojn por infanoj, junuloj kaj plenaĝuloj. Vere konkur-movado por la kontraŭanalfabeta lukto!
Ĉu mankis plumingo? Ne gravas! Oni skribis per peco da ligno, briko, aŭ bambuo. Ĉu mankis papero? Sablo, cindro, tero. Bananafolioj… povis ĝin anstataŭi.
Ĉiu domo fariĝis klaso. Ĉiu templo, ĉiu pagoda okazeble povis servi, kiel lernejo.

Abengo (Tajvano)

Krabŝipo de KOBAJAŜI Takiĵi

Specialaj vortoj pri maraj aferoj ofte estas uzataj, tio estas iom ĝenaj por mi, sed entute facile legebla absorbite. Karboŝipo estas ne simpla ŝipo, sed ekzaktedirite ĝi estis la fabriko sur maro por produkti krab-ladskatolojn. Fiŝistoj kaj faktotoj k.a. estas la simplaj laboristoj. Tiutempe Japanio estis la Tennoa imperia ŝtato kaj popolanoj estis la simplaj regatoj tute ne havantaj homajn rajtojn. Popolanoj estis traktataj ne "la homo", sed simpla "aĵo" simile al la soldatoj, kiuj tipe estis traktataj kiel aĵoj i.a. kiel kamikazoj. Fiŝistoj k.a. suferadis pro lro kruela pezlaboro kaj malsaniĝo i.a. beribero pro nutroperturbo.
La vorto "Kanikoosen" (Krabŝipo) furoris post la Lehman-ŝoko, en la jaro 2008. Tiam multegaj laboristoj t.n. provizoraj, perdis la laborejon, kaj verkistino Amamiya nomis tion "kvazaŭ Kanikoosen". Tio estis la kaŭzo por la furoro de la vorto. Mi eĉ nun memoras la scenon de la vendotaj amasiĝantaj libroj "Kanikoosen" en librovendejo.
Nuntempe sub la nova japana konstitucio popolanoj mem havas la suverenecon kun la fundamentaj homaj rajtoj. Tamen nuna Abe-registaro intencas amendi la nunan kostitucion en kvazaŭ antaŭmilita imperieca konstitucion. Ni povas lerni la mizeran staton de laboristoj de la Krabŝipo kaj devas firme defendi la suverenecon de popolanoj.

Samo (Japanio)

La Malgranda Sorĉistino

Kiam ŝi povis sorĉi perfekte en la ekzameno de la sorĉo antaŭ sorĉistina konsilistaro, la ĉefsorĉistino kriis, "Vi pruvis al ni ke vi povas sorĉi. Mi do permesas al vi, kundanci estonte dum la Valpurga Nokto."
Sed nur ŝia onklino Rumpumplo kontraŭdiris kaj laŭtlegis, kion la Malgranda Sorĉistino faris dum tiu ĉi jaro: Kiel ŝi helpis al la lignovirinoj kaj kiel ŝi kuracis la malican forstiston. Kaj ŝi rakontis la rakontojn pri la florknabino, pri la bierĉaristo, pri la neĝviro, pri la ovŝtelantoj kaj la ŝindfariston. Poste la ĉefsorĉistino kolere diris, "Vi estis malbona sorĉistino, ĉar vi senĉese sorĉis bonon!" Ĉiuj sorĉistinoj estus batintaj la Malgrandan Sorĉistinon, ĝis kiam ŝi fariĝus kurba kaj lama.
Sur la Blokmonto meznokte en la Valpurga Nokto, ŝi kolektis la balailojn kaj la sorĉlibrojn de la grandaj sorĉistinoj per sia sorĉdiraĵoj. Kaj ŝi bruligis la ĉiujn kolektaĵojn. Ŝi venĝis sin kontraŭ ĉiuj sorĉistinoj. Mi tre interesiĝis pri la lasta venĝo de Malgranda Sorĉistino.

Mateno (Japanio)

Emilo de Smolando de Astrid Lindgren

Emilo estas la nomo de knabo, kiu loĝis en la farmo Katthalt en la vilaĝo Lõnnebergo. Li havis kvin jarojn kaj aspektis anĝeleto, sed li ĉiam okazigis tiom da ĝenoj. Tial ĉirkaŭaj homoj pensis, ke lia faro estas petolaĵo. Sed ŝajnas al mi, ke Emilo estis scivolema knabo kaj ne havis ideon de petolaĵo.
Ankaŭ teksta ilustraĵo montras bone situacion de Emilo.

Granda Kampo (Japanio)

Noveloj kaj Popolrakontoj de Hajpin Li

Koreaj noveloj tradukitaj de Hajpin Li ĉiuj havas tre klaraj kaj fluantaj stiloj, estis ege ĝuindaj, temataj pri simplaj, ordinaraj homoj dum la korea milito instigis min relerni pri la histroio.

Majo (Japanio)

Kvar febeloj de Miyazawa Kenzi

La fabeloj de Mijazawa Kenzi en tiu ĉi libro eble krom Bona vulkanbombo ne estis elektitaj de Nozima Yasutaro, kiam li unue tradukis verkojn de Kenzi, ĉar ŝajne en ĉi tiu libro la originaloj mem estas ne facile komprenitaj de legantoj pri la simboloj, celoj aŭ signifoj de la rakontoj. Traduki verkojn tiel malfacile komprenitaj devas esti pena laboro.

Majo (Japanio)

Cent Jaroj da Soleco de Gabriel García Márquez

Cent Jaro da Soleco de Gabriel García Márquez estas verko tre fama en tuta mondo. Interalie, ĝi temas pri la soleco. La verkisto rakontas al ni la historio de familio Buendía kune kun la kreado de fikcia urbo Macondo. Estas tre interese rimarki, kiel G. G. Márquez kreis fantastajn personojn malsimilajn tamen ligitaj inter si de la soleco. Malgraŭ tio, ĝi ne estas trista verko, kontraŭe, dum kelkaj momentoj estas eĉ amuze la maniero kiel la personoj de familio Buendía interrilatiĝas kaj iliaj vivoj en la urbo. Dum la legado, ni estas transportitaj al vivo en Macondo kaj subite ni ektrovas la okazaĵoj tre naturajn. Ankaŭ mi devas diri, ke estas en la verko politika aspekto.
Mi iom cerbumis, pri kio la verkisto volis montri al ni dum la skribado de ĉi tiu verko...eble, li ankaŭ volis montri, per la maniero kiel la personoj bonakceptas siajn proprajn solecojn, ke ni ne devas timi la solecon, ĉar ni, neeviteble, iam ni ankaŭ estos solaj, aŭ pli ĝuste, ni estos akompanitaj de soleco, kiu anstataŭ fariĝi ŝarĝo povas esti bona kunulo.

Kelli (Brazilo)

Bhagavad-Gita tradukis Francisco Valdomiro Lorenz

Tiu libro estas sublima kanto pri la senmorteco aŭ "La kanto de Sinjoro!" Ĝi estas plena de reguloj pri la grandaj homsocioj, kaj eble estas la poemo plej antikva de la mondo.
En la orientaj landoj tiu libro multe influas la vivon de la homaro, kiel spirita senco, ĉar ĝi estas uzata kiel Sankta Skribaĵo de la plej divastigitaj religioj en Azio, ekde proksimume 3400 jarojn. La historio rilata pri la bataloj okazinta inter du fratoj.
Arĝuno estras la Panduidoj, kiu estas pli altajn spiritajn fortojn, kaj la dua, estras la Kuruidoj, kiu estas pli malaltajn spiritajn fortojn. Ili ambaŭ estas princoj, idoj de la reĝo Kuru.
Kriŝnon estas konsiderata de la hindoj kiel homa enkorpiĝo de la Plejalta Spirito. Arĝuno estas ĉefa estro de la Panduidoj, kaj kiam vidis multajn parencojn en la malamika batala kampo, diris al lia Majstro Kriŝno, ke ne deziris batali kontraŭ lia parencojn, ke li preferis morti, ĉar multe suferos kaj sintos malfeliĉon se okazos tiu batalo.
Kriŝno instruis, ke la princo Arĝuno devas batali, ĉar la batalo estas de la bono kontraŭ la malbono ke ekzistas en la koro de la homaro, kiu okazas en tiu homa animo.
La libro estas vere la spiritualisman doktrinon, prezentita pere dekoka ege belaj ĉapitroj.

Thuler (Brazilo)

Ĉirkaŭ la mondo dum 80 tagoj de Jules Verne

Tiu libro estis eldonita de la fama eldonejo Sezono en Kaliningrado. Interesas unue la "Anstataŭ antaŭparolo" de Aleksander Korĵenkov. Li interalie reliefigas la erarojn de Verne "kiuj abunde spicas la verkon" (kiel indikas Aleksander).
Do la eldonisto (kaj eble kun la tradukanto Jean-Luc Tortel) riparis kelkajn erarojn. Des pli bone.
Plie, la eldonisto klarigis multajn malofte konatajn aspektojn pri homoj, lokoj ktp per abundaj notoj - refoje des pli bone!
Pri kio temas? Pri homo neparolema, iu Fileas Fogg (kiel multaj ĉefroluloj neparolemaj de la libroj de Jules Verne), membro de angla klubo, kiu hazarde vetas, ke li povos vojaĝi ĉirkaŭ la mondo dum maksimume 80 tagoj. Kaj li sukcesos danke al sia servisto, iu franco!
Kiel skribas la eldonisto, je tiu epoko, en 1872, jam ekzistis kompreneble ŝipoj kaj ankaŭ trajnoj tra la nuna Barato kaj tra Usono. Do relative facilas! Tamen por iom spici la aferon, Verne enkondukas en tiun historion iun "Fiks", detektivon, kiu strebas arestigi Fileas-on Fogg... Kaj krom la sukceso de tiu aventuro, Fileas Fogg trovos "trezoron" (Mi ne klarigas ;-))
Mi pensas, ke estas ĉefe verko por junuloj (kiel multaj libroj de Verne) ne tre dika (ne kiel aliaj libroj!), facile legebla en Esperanto. Kaj ĝi estis tre bone publikigita kaj tute senerara! Do valoras la legadon!
La konsiloj de la eldonisto estas gravaj por aliaj tradukoj!

Telemo (Francio)

Al eterna paco de Immanuel Kant

La libro estis politika manifesto, kiu respondis al tiam aktualaj konfliktoj, sed ĝi estas precipe filozofia verko, ĉar Kant proponas universale akcepteblajn argumentojn.
La verko konsistas el tri ĉefaj partoj: provizoraj artikoloj, definitivaj artikoloj kaj kelkaj aldonaĵoj. La filozofie plej grava parto estas la tri "Definitivaj artikoloj pri la daŭra paco inter la ŝtatoj". Kant ne esperas je utopia potenciĝo de pacamaj homoj, sed argumentas por atingo kaj protektado de paco per juraj rimedoj. Ne ĉiaj konstitucioj favoras pacon, tial necesas trovi la konstituciojn taŭgajn.
La tri definitivaj artikoloj pritraktas tri konstituciojn, kiuj koncernas pacon:
1-e La konstitucio de unu ŝtato: "La civitana konstitucio en ĉiu ŝtato estu respublika".
2-e La konstitucio inter ŝtatoj: "La juro inter popoloj estu bazita sur konfedero de liberaj ŝtatoj".
3-e La konstitucio por homoj ekster siaj ŝtatoj: "La universala civitaneco (kosmopolita rajto) estu limigata al kondiĉoj de ĝenerala gasteblecoj". Krom Al eterna paco la libro enhavas eltiraĵojn el aliaj verkoj de Kant, kiuj koncernas la temon. Krome ĝi enhavas biografieton de Kant, kiun verkis por la esperanta eldono (sed verŝajne ne en Esperanto) Theodor Lessing, sufiĉe konata filozofo en Germanio.

Promene (Germanio)

Bruno Gröning-Enkonduko en lian Instruon de Grete Häuler

Mi ĝuis la legadon, kaj deziras citi Trevor Steele, kiam li parolas pri la kazo Bruno GRöNING en "Konvinka Kamuflaĵo".
"Bruno Gröning estis spektakle sukcesa saniganto, vera fenomeno en nia epoko, kaj lia agado daŭras, kvankam li mortis en 1959. Mi kredas, ke ĉiu, kiu ekzamenas kun malfermita menso tiujn konstantajn-medicine dokumentitajn-kazojn, devas akcepti antikvan veron: nia pensado regas nian materian korpon, kaj se oni estas malsana, necesas nur ŝanĝi la pensmanieron. Tio estas la kerno de la instruo de Bruno, kaj eble de ĉiuj grandaj agantoj sur nia tera scenejo... Povas esti, ke Bruno Gröning estis la plej granda saniganto de ĉiuj epokoj, sed li ĉiam diris, ke li estas nur eta instrumento, ke la Fonto agas pere de li. Li rifuzis akcepti monon, kontraste al multaj talentaj homoj sur la saniga kampo, kiu postulas grandan sumon. Bruno estis diversrilate simila al Jesuo, kaj ankaŭ lin oni krucumis- per aliaj metodoj - pro tio, ke li faris bonon. Tiu "oni" estis enviaj kuracistoj."

Shanjo (Francio)

Nia diligenta kolegaro de Halina Gorecka kaj Aleksandro Korĵenkov

Malgraŭ la Nosobe-semajnfino iom postula ankaŭ al mi, cent dikaj paĝoj estas la finrezulto de la "minimume po 5-paĝa" legado el "Nia Diligenta Kolegaro". Densaj je informoj, kaj fojfoje necesis reiri al la mallongigo-klarigoj de Fontindikoj. Sed la enhavo pri ĉiuj gravuloj ĝis inkluzive Gbeglo Koffi (p. 100) montriĝis plenvalora kaj invita al plulegado. Eble mi foje ankaŭ daŭrigu la komencan elekton de por mi memorindaj faktoj, kio nun ne eblis. Plej indignige kortuŝis, ke katolika pastro estis ĝismorte torturita de kontraŭfaŝistoj en la fia interna milito de Katalunio 1936. Mi sciis ke neniu partio restis senmakula, sed ĉiam idealigis la maldekstrulojn. Malvarma duŝo... Memorinda la viktimo, vera samideano Joan Font I Giralt...
Aliajn mi ja konis laŭnome, ofte plurverke. Dankon al vi sumoestroj, kaj la aŭtoroj Halina Gorecka kaj Alkeksandro Korĵenkov.
La lingvouzo estas simple bona, dank' al multaj kunlaborintoj. Se mi foje malhavas silabon, tio helpu al konsiloj: iu laboris "en laborrestadoj": supoze restadejoj...
Nu, valorega enciklopedio, rekomendinda (kaj eble kompletigota, mi legis.)

Rob (Nederlando)

La Homo, konscia ero de Dio=Naturo de Robert Molimard

La aŭtoro, kiu estas kuracisto kaj profesoro pri fiziologio, en sia grava verko pesas la danĝerojn, eblojn de la homa vivo sur nia komuna tero. Ĉion li rigardas tra la okulvitroj de la filozofo B. Spinoza. La homon li konsideras kiel parton de la naturo kaj la naturon kiel "dion". Li ne dividas la homon en spiriton (animon) kaj korpon sed difinas nin per la kunmetaĵo KorpoSpirito, ĉar por li la homo estas nedividebla. Li proksimiĝas al panteismo kaj kritikas monoteismon, kristanismo inkludite.
Ne ĉiam facilas legi la seriozan tekston, kiun la aŭtoro mem libere esperantigis el sia franclingva verko L'Homme, avatar de Dieu. L'Harmattan 2016 . Miascie ne abundas Esperantaj tekstoj en lia fako. Lia longa profesia kariero, lia multfaceta samopiniado kun Spinoza igas lin zorgeme pesi ĉiujn siajn konkludojn. Li ankaŭ rakontas kelkajn ekzemplojn pri pacientoj, kiujn li ne povis forgesi. Grandan intereson li sentis pri dependecoj, inter ili speciale la dependeco de tabako. (Siajn esperantigitajn artikolojn pri tio li igis senpage elŝuteblaj en la reto.) En la libro li pritraktas ankaŭ organ-greftojn, farmacion, medikament- industrion, poluantojn, pesticidojn, parazitojn, sanajn manierojn trinki, manĝi kaj teni sin pura, supla , moviĝema.
Konsiderante la spiritoflankon de la homo R. Molimard pritraktas ne nur religiojn, eŭtanazion, vegetarismon/ karnomanĝon, niajn sentojn kaj antaŭjuĝojn (mal/amo), niajn devojn kaj rolon en la socio. Li laŭdas ŝparemon, moderecon, racion kaj logikon. Li mallaŭdas konkuradon en la ekonomio kaj industrio. Ni devas agnoski la limojn de la resursoj sur nia planedo.Daŭra kresko ne eblas, ni trovu ekvilibron en la havebleco kaj konsumado de energio kaj varoj. Plie, li diras kelkajn vortojn pri impostado, regado, politiko.
Ĉu vi pretas pesi viajn opiniojn per lia pesilo?

Nebulino (Finnlando)

La venecia komercisto de William Shakespeare

La nobla BASSANIO, el Venecio, petas prunton al la amiko ANTONIO, ĉar li havas malmulte da mono kaj li volas amindumi PORTIA. ANTONIO estas riĉa, sed li ne havas kontantan kaj disponeblan monon. Li petas monon al la uzuristo SHYLOCK, kiu donas ĝin al li, sed la uzuristo postulas la redonon en la fiksita tago, aliamaniere ANTONIO devos transdoni al li funton de sia korpo.
ANTONIO akceptas kaj donas monon al BASSANIO, kiu edziĝas PORTIAN al si. Intertempe, la ŝipoj de ANTONIO, kun varoj, ŝippereas. ANTONIO ne povas redoni plu la prunton al la uzuristo, kiu sin adresas al la "DOĜO" (= la Venecia Duko).
PORTIA alvestas sin kiel advokato, por defendi ANTONIO: ŝi oferas al SHYLOCK la trioblon, sed la uzuristo ne akceptas: li volas la funton de lia korpo! Nun la advokato diras al li, ke li povas verŝi ankaŭ ne unu guton de sango, aliamaniere la uzuristo iros al la morto.
SHYLOCK rezignas. La DOĜO donas al li la pardonon, sed li konfiskas al li ĉiujn liajn posedaĵojn: duono iros al ANTONIO kaj la alia duono iros al la ŝtato.
ANTONIO rezignas se la uzuristo iĝos kristana: li devos doni tiun ĉi monon al sia filino JESSICA, kiun li senheridigis, ĉar ŝi edziĝis al si kristanan viron.
SHYLOCK akceptas. Finfine ANTONIO ekscias ke siaj ŝipoj tute ne ŝippereis.
Tiu ĉi agrabla komedio evidentigas la danĝerajn konsekvencojn, kiujn la avideco kaŭzas, kaj ke transformas nin en malbonaj kaj egoistaj personoj.

Karla (Italio)

Hieraŭnokte mi revis pri paco taglibro de Dang Thuy Tram, vjetnama heroino

Dum la 57a Sumo-o, mi elektis la libron Hieraŭnokte mi revis pri paco, taglibro de Dang Thuy Tram, vjetnama heroino - martio, doktorino. Tiu taglibro estas la libro, kiu plorigis ĉiujn vjetnamojn ĝin legantajn.
Dang Thuy Tram naskiĝis en familio de intelektuloj, la patro estis kirurgio, la patrino estis instruistino de Hanoja Farmacio-Universitato. Diplomiĝinta el Hanoja Medicino-Universitato, ŝi estis volontulo por la tasko sur labatalkampo. (Tiutempe mia lando estis en milito, tre terura milito). Por junulino, tio ne estis deviga, sed nur memvola.
Post tri monata marŝado el Hanojo, ŝi alvenis al Quang Ngai kaj estis komisiita estri la hopitalon de la distrikto Duc Pho (en Quang Ngai provinco). De tiam ŝi laboris tage kaj nokte diligente por kuraci la malsanulojn kaj ankaŭ la soldatojn vunditajn en la milito.
La 22an de junio 1970, ŝi kuraĝe sinforoferis por la patrujo en embuska atako en la aĝo de 27 jaroj.
Mi ne volas paroli pri la enhavo de la taglibro, tion, bonvolu legi ĉi tiun libron por havi la saman emocion kiel mi. Mi nur volas konfirmi la valoran laboron de la usona oficiro Frederic Whitehurst, kiu konservis la libron kaj multajn el liaj laboroj, kiuj daŭris 30 jarojn por trovi manieron redoni la taglibron al la patrino de la mortinto. La taglibro kaj ĝia vojaĝo de la Vjetnama batalkampo al Usono kaj post tridek jaroj, revenanta de Usono al Vjetnamio, estas tre vigla, plena de larmoj kaj plenhomaj amoj.
Denove, mi invitas vin legi la libron, vi komprenos pli pri vjetnamoj kaj usonanoj dum la lastatempa terura milito.

Jadluong58 (Vjetnamio)

Turka Stelo redaktita de Vasil

En ĉi tiu numero, mi trovis kelkajn intresajn artikolojn. Speciale junulo en DR Kongo, mi sentis la emocion de estimo kaj bedaŭro, ĉar lia sinteno estas tre humila. Certe mi pensas, ke ni devas estimi lian sintenon kiel li estas sata kun neŝanĝata situacio de Afriko el antaŭe, sed en la tempo kiam ni en iuj landoj akiris la teknikon por alveni al la luno, se li konas nur hervejon kaj bestojn, ĝi estas tre bedaŭrinda afero. Junuloj kiel li en afrikaj landoj ankaŭ devas havi ŝancon por lerni plej novan inĝenierarton.

Hidemaru (Japanio)

Aline de C. F. Ramuz

Aline estas la unua romano de la svisa verkisto C.F.Ramuz. Eldonita en 1905 en la franca lingvo kaj tradukita en 1911 de René de Saussure. Ĝi rakontas la vivon en vilaĝo de Svislando. Aline amas Julien, kaj gravediĝas de li. Julien forlasas ŝin kaj Adeline devas naski etulon sole. Kiam ŝi aŭdas ke Julien fianĉiĝis kun alia virino, ŝi mortigis la bebon kaj pendumis sin.

AkseloVoino (Germanio)

Antaŭprintempo de Stefan ¯eromski

En la plej lasta romano de ¯eromski, Antaŭprintempo (1924), ĝia protagonisto Cezary Baryka, pasigis siajn infanajn jarojn en Baku, kie lia patro, Seweryn, laboris kiel supera oficisto en la nafta kompanio kaj certigis al la familio tre luksan vivon. Bedaŭrinde en Baku eksplodis revolucio kiu ruinigis la socian ordon.
Travivinte kruelaĵojn kaj teruraĵojn dum la revolucio kaj post la morto de ambaŭ gepatroj Cezary venis al Polujo, kiun li konas nur el hejmaj rakontoj kiel landon de justeco, belo kaj "vitraj domoj".
Sed nur post kiam li trapasis la polan limon, falis ĉi tiu mito, flegata de tiom longe.
Malgraŭ ĝia revolucia fervoro, li soldatiĝis kaj batalis kontraŭ bolŝevistoj invadintaj lian patrujon en 1920. Dum bataloj li amikiĝis kun Hipolit Wielos³aski, al kiu li savis la vivon. Post la militservo li forveturis al Naw³oæ apud Czêstochowa, kie li ĝuis la vivon en nobelaj biendomoj kaj per grandsinjoraj amuzoj, kvankam li vidis ankaŭ mizeregon de la kampuloj en vilaĝaj kabanoj.
Reveninte post malfeliĉa amaĵo al Varsovio, li trovis sin en la rondo ĉirkaŭ la altranga politikisto Szymon Gajowiec kaj kiel lia sekretario povis observi la politikan realon kun egoismo, kverelema, kaj manko de politika vizio.
Ĉe la komunistoj li apenaŭ toleris demagogion kaj furiozan netoleremo. En la politika disputo li kontraŭstarigis al ili organizajn kaj reformajn klopodojn de Gajowiec, kaj al Gajowiec - argumentojn de la pola laboristaro.
Tiu interna disŝiriteco kondukis lin kun laboristaj kaj komunistaj manifestaciantoj kontraŭ sidejo de la pola prezidento.
En la lasta roman-sceno Cezary Baryka antaŭ ol veni al la celo, kontraŭ la Belvedera palaco, li "eliris el la vico da laboristoj kaj antaŭeniĝis malkune".
Tiel li manifestis sian individuan malkonsenton pri la realo, en kiu li devos vivi.

Lemosac (Brazilo)

Historio de esperanto de Aleksander Korĵenkov

Aleksander Korĵenkov skribas tiun historion reference al oficialaj dokumentoj (li kunigis multajn notojn fine de la libro). En tiu libro, mi malkovris la amplekson de la revo de L. Zamenhof, kies Esperanto estis nur parto.
En 2005, okazis la unua kongreso. Ĉiuj partoprenantoj venitaj de malsamaj landoj konstatis / konfirmis ke ili povu komuniki nur per Esperanto. Tiu estis tre mirinda. Tiu libro klarigas, tamen, kelkajn punktojn.
Mi ne imagis kiom la rilatoj inter la estruloj estis komplikaj: diverĝoj kun/ kontraŭ L. Zamenhof, rivalecoj inter esperantistoj, malsamaj ideoj pri la lingvo, pri la movado.
La libro ankaŭ klarigas la starpunkton de Esperanto rilate al "Volapuko", la evoluado de la lingvo, la kreo de "Ido". Ĝi ankaŭ klarigas la kreon de la diversaj asocioj laŭ iliaj celoj, laŭ la epokoj, la politika kaj monda kunteksto.
Mi multe ŝatis la libron, kvankam la tre multaj datojn kelkfoje tedis min.

Ludino (Francio)

Meznokto metropola de Krys Ungar

Unuafoje mi legis tiun ĉi libron en 1993a jaro. Nun, post 26 jaroj mi decidis refreŝigi mian memoron kaj denove ĝui legadon de la libro.
En 1992a jaro, kiam mi estis komencanto, pere de SAT-adresaro mi skribis al Krys Ungar, brita esperantistino. Tiel komenciĝis nia korespondado per kutimaj, paperaj leteroj. Ŝi okazis interesa homo kaj talenta esperantisto (ŝi verkis, redaktis, skribis artikolojn ktp). Krys skribis ne ofte, sed ŝiaj leteroj ĉiam estis interesaj por la tuta mia familio (la edzino kaj gefiloj). Ŝi konsilis al mi, kion legi en Esperanto kaj multe helpis al mi, donacinte revuojn, lernolibrojn kaj librojn. Inter ili estis: Meznokto metropola kun aŭtografo de la a?torino, PIV, Paŝoj al plena posedo de W.Auld, "William Auld. Unu el ni".
Ni korespondis pri ĉiuj temoj: porĉiama vivo en niaj landoj, politiko, kulturo, edukado de infanoj, vegetarismo... Sed nia korespondado post preskaŭ 3 jaroj ĉesis, pri kio mi kaj mia edzino tre bedaŭris. Poste mi eksiis, ke Krys kabeiĝis. Mi mem en 2011 lasis Esperanton kaj dum 8 jaroj tute ne interesiĝis pri ĝi. Nur antaŭ la Nova 2019 Jaro, ĝuste la 31-an de decembro mi eniris en fejsbukon, serĉante miajn malnovajn amikojn, trovis ilin kaj ricevis novajn kaj revenis al Esperanto.
Nun pri la versoj de Krys Ungar, kiuj tre plaĉas al mi. Ili estas originalaj, ĉarmaj, muzikritmaj. Jen la versoj estas teneraj, jen tristaj, jen ribelaj.
Temoj de ŝia poezio estas diversaj, formoj variaj (sonetoj, tankaoj, odoj, rondeloj) kaj lingvo perfekta kaj sen neologismoj.
Akademiano Gerrit Berveling skribis pri la poemkolekto: "Kiaj trezoraj perloj! Kia frazritma impeto! Kia konvinka prezento!"

Fortegulo (Rusio)

Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári

Tre interesa libro.
La ŝipo en kiu estis Gulivero, angla ŝtatano, kiu rakontas siajn travivaĵojn en ĉi tiu libro, estas submarigata per torpedo, sed la aŭtoro albordiĝas kaj vekiĝas en Kazohinio, kie vivas la hinoj.
Gulivero rakontas la vivon de la hinoj, kiuj absolute nek uzas nek konas monon, tamen vivas kiel riĉuloj. Al ili mankas nenio. Ili havas manĝojn, vestojn, domojn, meblojn, hospitalojn, lernejojn, transportilojn, tute senpage. Tamen ili laboras sen nenia estro, sen ĉefeco. Ili laboras por la bono de la socio en kiu ili vivas.
Tamen Gulivero ne sentas sin feliĉa inter la hinoj kaj li iras al la behinoj, kiuj vivas apartigitaj de la hinoj en la sama insulo sed apartenas al alia socio, tre malsama.
Pro la frenezaĵoj kaj frenezuloj trovitaj de Gulivero ĉe la behinoj, nun li sopiras pri la hinoj........

Maria (Brazilo)

El la ombro de l'tempo de Sten Johansson

El la ombro de l'tempo de Sten Johansson estas ege interesa romano, kiu tre plaĉis al mi.
La rakonto situas alterne en 1973/74 kaj en 2014. Ĉefrolulo estas iu Roger, kiu en la sepdekaj jaroj aktivis en la Porvjetnama Grupo, kaj pli malpli hazarde naskigas bebon. Tiu bebo renkontas sian patron post kvardek jaroj, kaj la romano priskribas kiel ili provas konstrui iun rilaton. La verkisto interplektas la nunon tre bone kun la pastinteco.
Ege rekomendinda, ankaŭ por relative novaj Esperantistoj.

Katinjo (Nederlando)

Nekonata adresito de Kathrine Kressmann Taylor

Nekonata adresito estas mallonga verko. Temas pri Usonano kiu skribas ekskolego, kiu loĝas en Germanio kaj aprobas la ideojn de Hitler. Ili skribas leterojn unu al la alia, sed la viro, kiu loĝas en Germanio fakte ne plu volas tion ĉar li povas per tio aspeki suspektinda por la reĝimo.

Katinjo (Nederlando)

La Kosova Tragedio

La Kosova Tragedio/Popolpoemoj en traduko de Agnesa Eremija estas tridek paĝa libreto. La tradukistino donacis ĝin al la partoprenantoj de la pasintjara SAT kongreso. La libreto estas tre belaspekta, ĉar kovras la libreton kolora bildo de batalo inter serboj kaj turkoj. La batalo okazis en la jaro 1389 sur la kampo de Kosovo. La potenca turka armeo de sultano Murak superis la soldataron de de la serba princo Lazar. Malvenkis serboj kaj sekvis kvincent jara sklaveco de serba popolo. La tragedio restis en memoro kaj poetoj kantis pri herooj, kiuj partoprenis la batalon. Tipa trajto al popolaj kantoj estas multa ripetado. Okazas multaj troigoj kaj la poetoj ne ĉiam iras sur la malvasta pado de vero. Por artistoj ja oni kutimas permesi certajn rajtojn. La traduko apertas malgrandan fenestron al la poemaro de serbaj bardoj sed sufiĉan por eksterlandano por ricevi ideon pri serba pasinteco kaj kulturo.

Pronomo (Finnlando)

Araneaĵoj de Iv. Maĝarova

Resumo: La aŭtorino dediĉis la verkon Araneaĵoj elkore al sia forpasinta edzo. Ŝi naskiĝis en Norda Bulgario, proksime al rivero Danubo. Nun ŝi loĝas en urbo Razgrad, en kiu la esperantistoj estas ege aktivaj. Eldonaĵo de ilia Esperanto Kulturdomo estas la enhavoriĉa "Esperantista tribuno". En ĝi ni povas legi pri niaj famaj verkistoj - pri versoj en la Sorbono de Hristo Botev, poeto, forpasinta juna en batalo por libereco de BG; pri la same fama poeto Pejo Javorov, naskita antaŭ 140 jarojn; pri nuntempaj verkistoj kaj Esperanto-agado. Oni regule organizas Internacian krean renkontiĝon (EKRA), partoprenas eksterlandajn konkursojn k.t.p. Araneaĵoj estas kolekto el la ŝatataj hajko-verkoj de la aŭtorino.

Ekzemple:

„Tablo, du tasoj,
krucigitaj rigardoj.
La kafo amaras.”

"Glasoj malplenaj.
Trinkis mi amarvinon.
Ploro de l’gitar’ ”

“Grila koncerto
sur nokta pelerino.
Luna sonato.”

La Revanto (Bulgario)

Legolibreto de J.Borel

Resumo: La tekstoj en la libreto, kiun mi legis estas konvenaj por la lingvoinstruado kaj por la bezonoj de la ĉiutaga vivo. Oni tradukis tekstojn el diversaj lingvoj. Estas inkluzivitaj "Fabloj de Lessing"; anekdotoj kaj rakontoj (Frederiko la Granda kaj lia ĉambristo, La honesta fripono, La mizera muzikanto, Lienhard kaj Gertrud k.a.); priskriboj (Tarquinia, Stratoj en Konstantinoplo, Brulado en stepo, La malproksimeco de la steloj) kaj historio de la Tridekjara milito - Detruo de Magdeburgo (1631).

La Historiisto (Bulgario)

Metodiko de la Esperanto-Instruado de Rudolf Rakuŝa

Metodiko de la Esperanto-Instruado de Rudolf Rakuŝa estas uzinda kaj eble eĉ uzenda.
De longe mi posedis tiun ĉi libreton, tamen nur nun mi havis la tempon legi ĝin ĝis la lasta paĝo. Okazas kiel ofte, kiam ni estas serĉantaj novajn ideojn por nia ĉiutaga laboro kun la gelernantoj kaj la modernaj libroj ne kontentigas nin. Do estas pli bone reiri al la elpensoj de homoj, kiuj vivis kaj agadas kelkajn dekojn da jaroj antaŭ ni.
Mi devas diri, ke mi trovis multajn tre taŭgajn paĝojn en la libro de Rakuŝa. Li komencas listigante la kondiĉojn kaj la problemojn de la instruado. En la dua parto li priparolas la ĝeneralan didaktikon. La tria parto estas dediĉita al la speciala didaktiko aŭ metodiko de la instruado de fremada lingvo, do ankaŭ de esperanto. Li analizas la istruplanon kaj la helpojn, kiujn zorgema instruisto de esperanto devas arigi antaŭ ol komenci la laboron. Tre interesaj estas ankaŭ la provlecionoj kun indiko de la preparo, de la celo, de la ludoj kaj de la ekzercado, kiu konkludas la lecionon.
Kvankam la libro eldoniĝis en la jaro 1991, mi multe lernis de ĝi.

Luizeta (Italio)

Mi ekster korpe de Márcia de Castro Soares

Márcia de Castro Soares estas brazilanino. Ŝia libro estis eldonita je 2006.
Edziniĝinta kun sinjoro Stew, patrino de du filoj kaj homa persono ŝi estas. Tiu familio loĝis en kelkaj urboj de la ŝtato Santa Paŭlo en Brazilo.
Por lerni Esperanton ŝi estis aŭtodidaktika. Márcia instruis Esperanton al multaj personoj inkluzive al blinduloj per brajlo.
Ŝi paroladis pri la kapablo de la inteligenta homo projekcii ekster la korpo. Laŭ ŝiaj spertis, ni povas ekster la korpe vidi alian dimension, ĝin ĉeesti, lerni, labori, helpi kaj kontakti karajn eksterkorpajn ulojn aŭ koni pli pri ni mem ktp.
Fine, la samideanino, gvidita de siaj gardanĝeloj, konis la spiritisman doktrinon, edukis sian mediumecon kaj pli bone laboras.

Cizelilo (Brazilo)

La turmentego de la memortigintoj de Almerindo Martins de Castro

Temas pri grava volumo verkita de Almerindo Martins de Castro kaj esperantigita de Benedicto Silva, tre kompetenta brazila tradukisto. La traduka?o estis farita surbaze de la kvara eldono de tiu verko, kiu aperis en 1970. La enhavo estas spiritisma.
La aŭtoro raportas pri la suferado de la memmortigintoj en la transmondo. Li diras, ke unu el la plej pereigaj iluzioj de la homo estas la supozo, ke la morto de la korpo nuligas la konscion pri la individueco. Tio estas la malĝojiga kaj terura trompiĝo de la sinmortiginto.
En tiu leginda libro oni troviĝas tre interesaj instruoj. Sekvas kelkaj el ili.
Ne ekzistas morto. Memmortigo pli malbonigas kaj reliefigas la vivon. La sinmortigintoj atestas pri tio pere de mediumaj komunikadoj. La spiritoj instruas al ni ne teorion, sed la faktojn.
Memortigo estas la plej granda el la krimoj montritaj de la okcidentaj religioj. La plej granda el la ofendoj, kiujn oni faras kontraŭ Dio, estas la sinmortigo.
Dum spiritismaj seancoj ofte aperas suferantaj kaj malesperaj spiritoj. Ne estas facili renkonti iun pli malesperan nek pli terure suferantan ol tiuj de memortigintoj. Kiel diris Antero de Quental, portugala poeto, en la mediuma libro "O País da Luz"(La Lando de la Lumo): "La plej grandaj turmentoj sur la Tero estas dolĉa konsoloj kompare kun la plej mildaj suferoj de memmortiginto."
La memvola morto ne estas elirejo, tra kie oni povas, se oni volas, fuĝi la suferojn, fatalan konsekvencon de liaj agoj aŭ intencoj. Kaj oni ne nur ne povas fuĝi, sed ankaŭ pligrandigos la malbonon, el kiu oni naive kredas, ke oni liberiĝos.
La aŭtoro demandas: Kion faras tiu, kiu memortigas?
Almerindo mem respondas. La memmortiginto fuĝas pro esti senkuraĝulo. Memmortigo estas fuĝo el la lukto, kiun ni ne scias superi aŭ kiun ni ne eltenas, pro manko de energio.
Almerindo konkludas, ke memmortigo estas la komenco de la plej granda turmento, kiun la homo povas sperti, ĉar li vivadas plu (kvankam la korpo jam mortis) kaj ne povas esti helpata nek mildigi al si la suferojn, tial ke tiu mildigo nur siatempe povas fariĝi.
Tiu libro estis plej zorge verkita kaj certe plaĉos al ĉiuj spiritualistoj.

Euripido (Brazilo)

La Fremdulo de Albert Camus

Ĉi tiu romano de Camus estas jam parto de la tutmonde rekonata literaturo. Meritoplene. Ĝi plenumas ĉion, kion oni povas esperi, kiam oni elektas romanon por legado. Mi trovis ĝin en la biblioteko de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kaj ĉi tie mi supraĵe komentos ĝin por instigi vin al aĉeto (eble rekte de SAT, aŭ UEA, aŭ BEL), aŭ al vizito al la biblioteko, kie cetere vi trovos multajn aliajn samvalorajn juvelojn.
La rakonto okazas en Alĝero. Ĝi estas simpla, rakontata per senornama stilo (tamen ne sen subtilaĵoj, kiuj pentras la psikon de la ĉefrolulo) kaj per tre rektaj vortoj. Preskaŭ seke. Ĝi enhavas du fragmentojn en la vivo de viro: en la unua parto, li priskribas preskaŭ banalajn okazaĵojn post la morto de sia maljuna, invalida patrino, ĝis li mortigas homon, kiun li eĉ ne konis, pro nura fuĝa interagado kun konato; en la dua parto, li priskribas la juĝon, al kiu oni submetis lin. La protagonisto havas strangan psikon, ŝajne nekapablan emociiĝi. Li kvazaŭ raportas el alia dimensio, ekster la mondo, kie li mem vivas. Li ŝajnas indiferenta al preskaŭ ĉio, ĉirkaŭ si. Eĉ la morton li rigardas de malproksime. Li tute ne okupiĝas pri la senco de la vivo. En la tago post la entombigo de sia patrino, li malvarme akceptas inviton de virino por spekti komikan filmon de Fernandel.
En kulmina momento de la rakonto, kiam la rakontanto troviĝas en karcero, li priskribas streĉajn dialogojn kun pastro, kiu sin prezentis por spirita konsolo. Montriĝas lia kompleta nekapablo senti ian ajn lumeton de kredo, de fido. Lin eĉ agacas kaj kolerigas la ĉeesto de la sacerdoto.
La temo do estas: kiel juĝi homon? Ĉu juĝistoj rajtas uzi por ĉiu homo samajn kriteriojn por verdiktoj? Kiel kompreni la kialojn de la homaj agoj? Ĉu la homo egale kulpas, se li havas tian aŭ alian temperamenton? Ĉu ekzistas personoj, kiuj estas absolute blindaj kaj surdaj por la ordinaraj sociaj konvencioj kaj kredoj? Ĉu ekzistas homoj, kiuj ne kapablas ami?
Tiusence, la romano estas iel ekzistencialisma: la vivo ne havas celon, subjektivecon, metafiziko estas nulaĵo. Oni vivu ĉiun tagon kun ĝiaj cirkonstancoj, kiel eble plej objektive.
Albert Camus naskiĝis en Alĝerio, en la jaro 1913, kaj mortis en Francujo, apenaŭ 46-jaraĝa. Li ricevis la Nobel-premion en 1967. Kiel filozofo, li pledis por la libereco de la homo kaj pri la sensenceco de la vivo. Li ofte emfazis la miton de Sizifo, en la helena mitologio. Malgraŭ sia "seniluzia humanismo", li tamen implikiĝis en politikajn agadojn kaj partoprenis en la franca rezistado kontraŭ naziismo, dum la Dua Mondmilito.
La Esperanta traduko de La Fremdulo estas bonega, ne nur ĝusta, sed trafe redonanta la ombrecan atmosferon de la verko. Tio faras la libron eĉ pli leginda. La eldonon de SAT ornamas bela portreto de la aŭtoro, farita de la fama fotisto Cartier Bresson.

Posovo (Brazilo)

Verda Signal de Francisco Cândido Xavier

La paĝoj kiujn mi legis en Verda Signalo instruas nin per la jenaj ; konsiloj: kiel ni devas procedi tuj post vekiĝi, por havi ekvilibron, pacon kaj ĝojon en niaj vivoj; nutri la plej bonajn pensojn kiam ni salutas la personojn; la voĉo estas tre grava ilo je la vivo de ĉiu; la karitato komencas hejme; la geedzoj devas valorigi sin reciproke; la hejma kampo devas esti por alproksimigi la anojn, neniam ĝi devas esti malliberejo; malfacilaj parencojn, ĉiam estas oportuneco por spirita evoluo; la dometoso estas kie oni disvolvas la unuecon, la amikecon, la respeiton ktp; kiel ni devas prezenti kaj paciigi la aliajn; la publika vojo estas la loko, en kiu oni povas lerni kaj instrui; la komenco estas ankaŭ interŝanĝo kaj lernejo de frateco; kun la amikoj oni devas kultivi la dankemon; la antagonismo kondukas nin pensi kaj agi de kontraŭa maniero; la infanoj estas la spirita edifo de la kreskuloj, ĝia respondecaj; estas gravega afero scii vidi kaj aŭdi.

Ônix (Brazilo)

Verkaro (preskaŭ) Kompleta de Max Blecher

Mallonga resumo de unun el la romanoj troviĝantaj en la libro de Max Blecher Verkaro (preskaŭ) Kompleta, kiu konsistas el poemoj, mallongaj rakontoj kaj tri romanoj. La romano, kiun mi legis havas titolon "Citatriĝintaj Koroj".
La romano rakontas pri unu jaro pasigita en sanatorio en Berck en Francio. Sanatorio por malsanuloj kun tuberkulozo de ostoj. Ĉ io ĉi okazas en la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento, kiam oni kuracis tiujn malsanojn precipe per kuŝado dum monatoj en gipso, en specialaj lito/ĉaretoj, do senmovaj. Kurace influis ankaŭ la mara klimato. Ĝenerale la libro ne estas gaja legaĵo sed pensiga kaj samtempe instrua. La aŭtoro mem estis malsana je tuberkulozo kaj ŝajne la romano entenas biografiajn elementojn. Li vivis nur 29 jarojn.

Burdo (Pollando)