Recenzoj de legataj libroj dum la marta sumoo 2015

Falantaj muroj de Trevor Steele

Falantaj muroj de Trevor Steele estas tre plaĉa libro, facile legebla. Ĝi priskribas la travivaĵojn trafitajn de T. Steel ĉefe en Sovetunio antaŭ la falo de la fi-fama muro kaj poste en kelkaj orientaj landoj de Eŭropo, Brazilo kaj Aŭstralio. La tekstoj estas tre bone skribitaj kun multe da humuro kiu ofte ridigas la leganton.

Ĝis baldaŭ Martine Riviere

La fotoalbumo (unua volumo) de Trevor Steele

La aŭtoro, foliumante fotoalbumon, rakontas la vivon de la familio O'Shea, kiu vivas en Aŭstralio, dum la jaro 1939 ĝis 1965.
La familio enhavas naŭ homojn: gepatrojn kun sep gefiloj.
Amuza, ne banala estas la prezentado de la libro. Fotoj (aŭ kelkfoje leteroj) reliefigas la eventojn raportitajn poste.
La aŭtoro unue priskribas rapide la foton, kaj klarigas, en kiuj cirkonstancoj ĝi okazis.
Ni devas nur imagi la fotojn priskribitajn, fakte, eĉ ne unu estas en la libro.
Surbaze de la foto, la aŭtoro rakontas (familiajn, aŭ mondajn) eventojn ĉirkaŭante ŝin, kaj montras la diversajn pensmanierojn de la roluloj.
-Patro: ateisto, malafekta, natura, "iom urso", honesta, (sed kelkofoje maljusta kaj eĉ kolerema), kuraĝa, li estas laborema; lia hobio: fiŝkapti
-Patrino: sen memstara personeco, ŝia nura pasio ŝajnas sindediĉi al ŝia edzo, ŝi preskaŭ neniam kontraŭdiras lin. Tamen ŝi ŝatas muzikon. Ŝi alkohole dronas fronten al malfeliĉo, kvankam ŝi estas piulega.
-Gefiloj: multaj malsamaj karakteroj inter ili. Ĉiŭhomaj trajtoj same kiel ekzemple:
Unu: fervora Katolika kredanto, kvazaŭ fanatika,... alia: dubema, preskaŭ ateisto...
Iuj: fiera, orgojla, rigida,... jen: ĵaluza, timema, plumpa, plendema...
Iuj: inteligenta, sportema, pacifista, honesta, afabla, bonvivanta, sindetenema...
Iuj: ambicia, manipulema, ribelema, revema, ktp...
Jen la ĉefaj trajtoj de la infanoj.
Inter multtemoj elvokitaj: socia, sporta, politika, edukada,... la ĉefa estas religia.

Estas tre interesa libro, mi legis ĝin (360 paĝoj) dum la marta Sumoo.

Vivjan

Dek tagoj de kapitano Postnikov de Mikaleo Bronŝtejn

  Kiam la aŭtoro vizitis Esperantokring Oost-Veluwe, ni aĉetis la libron de li. Iel   ĝi perdiĝis inter tiuj de unu el la anoj, pro kio nur ĉi-jare mi povis legi ĝin, la   lastajn ĉapitrojn eĉ kiel mia unua Esperanto-sumoo, kies la organzianto, HORI   Jasuo, konsilis al mi, elketi pli facilan libron.
  Mi ne trovas ĝin malfacila, eble pro tio ke en 2011 mi spektis en la UK en   Kopenhago la teatraĵojn pri tiuj dektaga surŝipa vojaĝo al la UK en Usono,   aŭgusto 1910-a. Jam konante la "rakontlinion" mi trovis la intermetitajn citaĵojn   el gazetoj, magazenoj kaj leteroj tre interesaj. Ankaŭ pro tio ke ĉiuj el la   priskribitaj dek tagoj rakontas ne nur pri (imagita sed tute ebla) konversacio   inter D-ro Zamenhof kaj kapitano Postnikov sed ankaŭ pri pli fruaj kaj postaj   okazaĵoj en la sank-petrograda kaj moskva Esperantogrupoj.
  Kapitano Aleksandr Postnikov estis tre aktiva esperantisto en Sankt-Peterburgo;   li fondis la Ruslandan Esperanto-Ligon, okazigis la unuan Ruslandan Kongreson   en decembro 1909-a, pagis deficitojn de la revuo Ruslanda EsperantIsto el sia propra poŝo, prelegis kaj entusiasmigis homojn pri Esperanto. La Moskvaj Esperantistoj konsideris lin aroganta, aŭtoritata kaj restis ekster tiu Ligo.
Tion priskribas konversacioj de moskvaj klubanoj, kunvenoj en Sant-Peterburgo, la Ruslandan Kongreson, la interesiĝon pri la kapitano de la ŝtata sekreta servo. Fariĝas pli kaj pli klare ke la tute sinceraj ideoj de la kapitano pri Universala Ligo kiu progresigu pacon per konsiloj al ŝtatestroj, kaŭzas malfidemon kontraŭ li.
Baldaŭ post sia reveno el Usono la kapitano estis arestita kaj en okazis proceso en la Sankt-Peterburga Milit-distrikta juĝejo. La verdikto estis ke li kiel spiono transdonis sektretajn paperojn al diverlandaj spionoj. Sekvis puno de 8-jara bagnado, perdo de liaj rangoj, ordenoj, posedaĵoj.
Ĉefine de la libro estas artikolo de Anatolo Sidorov pri la vivo de la kapitano kaj informoj de Mikaelo Bronŝtejn pri li kaj aliaj tiutempaj esperantistoj. Ok paĝoj da fotoj kompletigas la tuton.

Anneke Schouten-Buijs

Libro de romanoj de Henri Vallienne kaj Heinrich August Luyken

"Libro de romanoj" ne estas elstara legaĵo. Mi legis ĝin nur pro tio, ke ĝi enhavas la unuan esperantlingve verkitan romanon - "Kastelo de Prelongo", kies aŭtoro estas Henri Vallienne, la franco. Lia aŭtoreco estas ankaŭ la dua romano de tiu libro: "Ĉu li?" Mi nomus tiujn noveloj, sed ... Ses romanoj de la libro estas iasence kiĉaj, malfacile digesteblaj de la nuntempa leganto. La intrigoj estas banalaj, eksmodaj, kaj okazintaĵoj estas tiel konstruataj, ke nekredeblaj. Estas tiom da hazardaj kazoj, kiu faciligas al geamantoj finfine esti kune, feliĉe geedziĝi.
La aliaj kvar romanoj estas de Heinrich August Luyken. Tiuj iom tedas pro troa etburĝa moraleco kaj propagandado de evangelisma kristianismo. Tamen estas interese tralegi tiun libron pro alia kaŭzo; mi estis interesita pri la lingvo, kiu okazis bona laŭ mia opinio. Ja ili estis verkitaj en unuaj jaroj de la ekzisto de Esperanto, kiam la vorttrezoro ne estis tiom riĉa kiel hodiaŭ, tamen la aŭtoroj scipovis esprimi lerte subtilajn nuancojn.

Amike, Dorota (Burdo)

La Faraono de Bolesaw Prus

Jen mia konciza recenzo pri la 2a volumo de La Faraono de Prus, tradukita de KaBe.

En la dua volumo de La Faraono la leganto ekkonas la militkapablon de la kronprinco.
Kiamaniere la juna vicreĝo solvas, ke la egiptaj taĉmentoj povu gajni kontraŭ la libiaj taĉmentoj. La vicreĝo Ramzes mem ne batalas, sed per konsiloj ankaŭ dum la batalo heplas la egiptajn regimentojn. Alia okupo de la vicreĝo estis la interparoloj kun la pastroj, el kiuj unu estis elektita kiel konsilanto fare de la vicreĝo. Sed ne nur.
Ĉar la vicreĝo havas t.n. malvarman batalon ankaŭ kun la pastraro, kiuj laŭ li kaŝas la ricevitajn trezorojn de antaŭ li kaj kiam li turnas sin al la pastroj asertas, ke la ricevitaj talentoj, kiel impostoj, de la loĝantaro, fakte de la kamparanoj, apartenas al ili.
La leganto ekscias ankaŭ tion, ke greka persono mortigas la filon de Ramzes, kronprinco kaj la forpason de la patrino de la fileto.
Por havi bildon pri la libro, momente tiom por veki interesiĝon legi ankaŭ la trian volumon de la verko.

Jen la konciza recenzo pri la 3-a volumo de la Faraono de Prus

En la tria volumo de La Faraono,, la leganto ekkonas, kiamaniere en tiu epoko, forpasintaj faraonoj esti mumigitaj, kiom longe daŭris la vojo de Memfiso al la piramido/templo de AMon, kien estis entombigita Ramzes XII-Osiriso. La luktojn de la nova faraono Ramsez XIII por havi sufiĉe da mono por entombigi sian patron.
Li riveis rifuzojn de la ĉefpastro, kiu diris, ke la trezoron Ramsez ne rajtas koni, ĉar li mem ne fariĝis pastro/ĉefpastro, estas nur reĝo/faraono. Ni povas sekvi la grupon al kiu estis montrita la Labirinto, laŭ kiu eblis atingi en diversaj ĉambroj la donacitajn valorajn objektojn al la Faraonoj jam de longa tempo. Kiel provas unu pastro pravigi sin, ke ĝi povos porti al Ramsez XIII, el la trezoro/Labirinto ekhavi la bezonatan monon.
La leganto povas legi ankaŭ pri plia milito pri kiuj multe diskutis la padtroj Herhor kaj Mefrez. La leganto povas sekvi la eventojn ĝis la forpaso de la faraono Ramzes XIII kaj la postajn eventojn.
Sed, vere, mi ne volas malkovri pli el tiu ĉi bonega verko, mi nur volas allogi aliajn por legi ĉiujn tri volumojn de La Faraono.

Anjo Amika

La kastelo de vitro de John Francis

Du geknaboj, Stela kaj Ernesto, malkovras aperturon malantaŭ radego de malnova muelejo.

Ili eniras la alian flankon de la spegulo kiel ĉe Alico en Mirlando. En la unua ĉapitro, ili trairas La Kastelo'n de Vitro en kiu ili povas legi mapojn, kun desegnaĵoj kaj belsonaj nomoj de ebenaĵoj, golfoj, deklivoj, kaj tio tiklas ilian scivolemon. Ĉe la alia flanko de la kastelo, ili malkovras Mezepokon kaj blankan kavaliron kiu savas Stelan de buĉofero al drako, monstro al kiu en difinita tempo necesas oferi junulinon, kiel ĉe la legendo pri Minotaŭro. Inter ĉiuj ĉapitroj la infanoj revenas hejmen. Poste ili estas transportitaj en mondon de nanoj, elfoj, gnomoj. Do, ni pensas pri Gulivero kaj aŭ ankaŭ pri Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári.

En la sekvantaj paĝoj, ili ricevas de maljunulino likvaĵon kaj trinkinte ĝin, ili kapablas libere naĝi en markavernoj, kaj sirenoj estas elvokitaj. Poste, fiarbaro etendas siajn kaptilbranĉojn kaj la infanoj tamen sukcesas eskapi kaj lastfoje kurtrairi la kastelon de vitro.

John Francis estas unu el la famaj verkistoj de Kvaropo. Liaj verkoj La Granda Kaldrono kaj tiuj pri "la kosmo", precize en Kvaropo, estas famaj. Ĉi tie, li produktas libron por gejunuloj, kaj estas bone ĉar preskaŭ neniu verko el tia genro ekzistas en nia literaturo. La libro belaspektas same la kelkaj blank-nigraj desegnaĵoj. La lingvaĵo de Francis estas tre agrabla, kompreneble.

Anne Jausions (Alteo)

Jane Eyre de Charlotte Bronté

Jane Eyre estas la ĉefa persono de tiu romano. Orfino ekde ŝia pli juna aĝo, ŝi vivis malfeliĉan infanecon preskaŭ sen amo.
Je dek ok jaraĝa ŝi iĝis instruistino en la kastelo de "Thornfield".
Ŝi enamiĝis de ĝia riĉa proprietulo "Edward Roĉhester". Ŝia forta konscienco malpermesis iĝi la amantino de li.
Kiam lia freneza edzino mortis,(intertempe ŝi ekposedis heredaĵon de sia onklo) ŝi revenis al li.

Elena

La malgranda sorĉistino de Otfried Preussler

Hmm, Malfacila afero kiam temas pri sekvo de aforismoj kiujn la verkisto mem difinis tiel: "kiu kapablas prezentila sencon en unu frazo ne verkas romano sed aforismon"...Do, la libro estas dispartigita en tri partoj. La unua kunportas 17 ĉapitrojn diverslongajn kaj la unua ĉapitro estas humure titolita "Dek ideoj por ne studi esperanton"! La dua parto estas suplemento al PIV kaj la tria parto estas ekzemploj de aliaj aforismoj fare de 55 famaj esperantistoj el kiuj la Majstro mem: L.L Zamenhof. Tre oftas la humuro sed ne ĉiam do tiu libro estas agrabla legado kiun ni povas ĉesi kiam ni volas kaj repreni kiam ni envias...

Maciangano

La Faraono de Boleslaw Prus

En la Januara Sumoo mi legis la unuan volumon de "La Faraono", kaj en la marta Sumoo la duan volumon. Ĝi estas libro verkita de Boleslaw Prus kaj tradukita esperanten de Kabe.

La libro priskribas Egiptujon post la Eliro de judoj el Egiptujo. En la kosmopolitplena lando loĝas grekoj, fenicianoj, judoj, libianoj, asirianoj, araboj kaj multaj aliaj. La ŝtato estas en korupto kaj la trezoro malpleniĝas paĝo post paĝo. Ramzeso, la plej juna filo de la faraono, estas elektita kiel kronprinco kaj kvankam li estas sperta en la arto de milito, nun li strebas lerni kaj malkovri la arton de administrado kaj kompreni la problemojn de la lando. Ramzeso enamiĝas kun juda virino nomita Sara, kaj ŝi, kiel lia konkubino, nun estas graveda. Pastroj estas la plej grava klaso kaj fakte ili estas tiuj, kiuj administras Egiptujon post la kurtenoj. Asirio estas grava lando, kiu minacas Egiptujon, sed ĝi volas fari traktaton kun Egiptujo, por ke ili konkeru la mezorientajn landojn. Por la traktato ili devas konvinki la pastrojn. Fenicianoj, kiuj estas bankieroj, malkovras tiun intrigon kaj volas kontraŭagi por savi ilian landon do, ili alproksimiĝas Ramzeson.

Ramzeso en la dua volumo malkovras, ke la trezoro malpleniĝis, ĉar la nombro de kamparanoj malgrandiĝas. Ili estas tiuj, kiuj kultivas la landon en la du flankoj de rivero Nilo kaj provas teni la dezerton for de la kultivebla terparto. La kamparanoj ankaŭ suferas de la grandaj impostoj kaj tio estas alia rezono, kiu malkreskigas ilian nombron. Ankaŭ malplena trezorejo malgrandiĝas la nombron de militistoj. Ramzeso enamiĝas kun fenicia pastrino nomita Kama. Kama venas loĝi en la palaco kiel konkubino sed ŝi intrigas kontraŭ Sara, kiu nun havas filon de Ramzeso. La pastroj estas la plej riĉa klaso do ili ne volas militon kaj pro tio ili favoras la traktaton kun la Asirianoj. Ili ankaŭ sukcesas fari la traktaton. Sed Ramzeso kredas, ke milito povas denove plenigi la trezoron. Tamen laŭ la traktato la pastroj dispelas grandan parton de la militistoj, kiuj precipe estas libianoj. la dispelitaj libianoj rebelas kontraŭ Egiptujo. Ramzeso komencas militon kontraŭ la libianoj kaj venkas. Dum la milito li malkovras ke Pentuer unu el la pastroj estas en sia flanko. Pentuer ne pensas kiel la pastra klaso ĉar li devenas de la kamparana klaso kaj trezoro ne gravas por li. Dum la milito Kama forfuĝas kun sia greka enamiĝinto nomita Likon, kiu tre similas Ramzeson. Likon venĝe mortigas la filon de Sara. Sara pensas ke tion faris Ramzeso, kaj por protekti lin ŝi diras, ke ŝi mem mortigis la infanon. La polico kaptas Kaman kaj Likon. Kama suferas de lepro do ŝi estas forpelita al la lepra kolonio. La pastroj forprenas Likon el la policestro (ĉu eble por uzi lin anstataŭ Ramzeso?). Sara mortas en la malliberejo. Ramzeso malkovras ĉiujn intrigojn kaj okazaĵojn en la fino de la milito. Lia patro ankaŭ estas tre malsana kaj oni atendas lin morti tre frue. Do Ramzeso tuj revenas Egiptujon.

Ni vidos kiel la aferoj disvolviĝos en la tria volumo.

Vasil

"Faktoj kaj fantazioj de Marjorie Boulton

La libro "Faktoj kaj fantazioj" estis skribita de la angla aŭtorino Marjorie Boulton, en 1980.
Ĝi havas 52 ĉapitrojn, kiuj entenas fabelojn (kun homoj, kaj animaloj) el multegaj landoj: Ganao, Tibeto, Etiopujo, Aŭtralio, Nepalo, Turkujo, Nov-Zelando, Usono, Kamboĝo, Albanujo, Samoo, Maroko, Birmo, Nov-Hebridoj, Irlando, Rumanujo, Zanzibaro...!
Krome, ni povas legi: kuriozaĵojn, proverbojn, limerikojn, dialogojn, enigmojn kaj, finfine, la utillan glosaron.
Ankoraŭ: estas multaj " versaretoj" pri la lingvo, la gramatiko, la kunmetado de vortoj, la afiksoj. La libro havas ankaŭ du paĝojn kun la solvoj de enigmoj, kaj la biografio de la aŭtorino.
Tiu-ĉi libro estis skribita kun agrabla stilo.

Ĝis! Karla

Kanĵi kaj Amane (Familiaj Rakontoj) de Hori Jasuo

Kolekto de 27 rakontoj pri tri-generacia familio: La ĉefroluloj Kanĵi, 4-aĝa knabo kaj lia 2-jara fratino Amani vivas kun siaj gepatroj kaj geavoj. La avo estas la rakontanto. Li pritraktas diversajn aspektojn de la ĉiutaga vivo, ĉefe pri naturo: birdoj, insektoj, rampuloj, kun speciala mencio pri katoj. Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, specife japanaj estas ankaŭ prezentitaj.
Tiu libro karakterizas pro la amo de la naturo. Ĝi instigas infanojn observi la fenomenojn okazantajn ĉe insektoj, papilioj; la kutimojn de birdoj, de katoj. La aŭtoro tre bone komprenas infanojn. Li paroligas bestojn, raŭpojn, birdojn kaj ŝajnas, ke la infanoj komprenas animalan lingvon kaj libere komunikas kun ili. La infano logiko estas respektata. Por bone kompreni la libron, plenkreskula leganto devas rigardi la mondon tra la okuloj de infano, pensi, rezoni laŭe.
La mesaĝo klare videblas: Feliĉo estas ĉirkaŭ ni, en familia rondo. Ami, kompreni kaj respekti la naturon estas ĉies devo.

Sumoo-luktisto Rambutano

Homoj de Putin de Kalle Kniivilä

La ĵurnalisto Kalle Kniivilä skizas bildon de la Ruslando de Putin. Li esploras kial tiom da Rusoj voĉdonas por Putin kaj subtenas lin tiamaniere. La evoluo de la demokratio tute ne progresas, kaj same validas por la homaj rajtoj. Tamen Putin daŭre havas la centran potencon.
Kniivilä intervjuis enloĝantojn de Moskvo, sed ankaŭ de multe malpli grandaj urboj.
Interesa libro por homoj, kiuj iomete volas kompreni la misteron de Ruslando nuntempa.
Rekomendinda kaj leginda libro. La lingvajo taugas ankaŭ por tiuj, kiuj ankoraŭ ne de longe estas Esperantistoj.

Katinjo

La majstro kaj Margarita de Miĥail Bulgakov

Ĉi tiu romano havas plurajn t avolojn. Plejparte ĝi situas en Moskvo, malgrandparte en la Israelo de la tempo de la morto de Jesuo.
Estas ankaŭ magio en ĝi: kelkaj flugas sur balailoj, kaj ni ankaŭ legas pri fluganta aŭtomobilo. (Harry Potter do ne estas la unua libro, en kiu ni renkontas tiajn aferojn!)
Ĝi estas kompleksa verko kaj mi estas certa, ke mi absolute ne komprenis ĉion. Mi supozas, ke tio verŝajne validas por ĉiuj okcidentanoj kaj ĉiuj aliaj, kiuj ne propravive spertis Sovetunion. Kaj verŝajne nur tiuj, kiu spertis la Grandan Teroron de Stalin in 1937 profunde komprenas ĝin.
Tamen la libro estas leginda, ĉar ĝi estas ĉefa verko el la Rusa literaturo.
Certe ne por komencantoj.

Katinjo