Recenzoj de legataj libroj dum la septembra sumoo 2015

Penso kaj Vivo

La 129-paĝa libro Penso kaj Vivo (Eldonejo Lorenz) kunigas majstre du ŝajne kontraŭajn ordojn da ideoj nome Sciencon kaj Spiritualismon, diskonigante i.e. la rektan rilaton inter la plurspecaj ekzistantaj malsanoj kaj nia interna malekvilibro mensa; tial elmontrante la efikon de tia mistonio sur la ĉelajn funkciojn, kio estigas organajn lezojn kaj sur kiujn ne malofte apenaŭ efikas nura medikamenta kuracado.
Tre utila helpilo por nia bonfarto.

Lima-ko. Samideane via, Elmir.

Loulan de Inoue Yasushi

Loulan verkita de Inoue Yasushi rakontas la historion de la regno de Loulan.
Loulan estis malgranda regno situanta en la okcidenta regiono de Ĉinio. Dum la jarcento antaŭ la Kristo-naskiĝo ĝi kuŝis inter la Ĉinia regno kaj la hunnia regno. Ĝi pasis de la hunnia influo al ĉinia influo depende de intereso, kiu alportis al Ĉinio kaj de la solideco de la reĝo, kiu regis la Ĉinion.
Tiu libro ankaŭ rakontas la vivon de ĉinoj, kiuj riskis sian vivon en tiu fremda regiono. Mi antaŭnelonge legis francan tradukon de la libro skribita de Yu Dan, profesoro en Pekin universitato: "la feliĉo laŭ Confucius". Confucius vivis en Ĉinio kelkajn jarcentojn antaŭ la Kristo-naskiĝo. La libro Loulan ebligis al mi pli bone kompreni la politikan etoson, en kiu vivis tiu saĝulo.

Daniel

Mio mia filo" kaj "La fratoj Leonkoro de Astrid Lindgren

Astrid Lindgren verkis du librojn kun la temo bono kontraŭ malbono. El tiuj Mio mia filo estas tre magia. Mio batalas preskaŭ sole kontraŭ kavaliro Hato. La libro estas tre luma. Eĉ kiam estas tre malluma, li trovas helpon. En komparo kun tiu libro La fratoj Leonkoro estas tre pli realisma (magia realismo). La ĉefpersono Karlo Leonkoro ne batalas sed tamen havas gravan rolon. Pli grava eble estas lia frato Jonatano Leonkoro. La libro estas malluma kaj morto estas grava temo.

Bengt

Kavazaŭ ĉio dependus de mi de Trevor Steel

Tiu romano Kvazaŭ ĉio dependus de mi, baziĝas sur la vivo de fama germana ĵurnalisto, Carl von Ossietzky, kiu batalis kontraŭ la naziaj faŝistoj ekde la fino de la unua mondmilito. Tiu historio, majstre verkita de Trevor Steel, aperas kvazaŭ polic-romano ĉefe en la komenco kaj kaptas la atenton de la leganto tuj post la unuaj paĝoj.

Martine

Gerda malaperis! de Claude Piron

Gerda malaperis! estas rakonto riĉa je mistero, kiu turniĝas cirkaŭ dokumento - skribita en malnova sekreta lingvo - kiu indikas, kie troviĝas la trezoro de la Lumo-serĉantoj.
La Lumo-serĉantoj estis morala kaj filozofia elito, kies celo estis sekrete labori por la unuigo de la popoloj, por la harmoniigo de la religioj, kaj por la inter-kompreniĝo de la malsamaj tradicioj. Ili estis elpensintaj sekretan lingvon, kiu ebligis al ili komuniki, el kiu ajn lando aŭ popolo ili estis.
Gerda estas nun la sola persono en la mondo, kiu funde konas ĉi tiun lingvon: do kelkaj misintenculoj, serĉantaj la trezoron pro materia intereso, ŝin trudkaptas por devigi ŝin traduki la dokumenton.
Tri geamikoj, studentoj ĉe la universitato, kie Gerda instruas "kriptografion", malkovras la forrabon kaj helpas policon liberigi Gerdan kaj eltrovi la trezoron, kiu vere mirigos la leganton.

Mariolina

La Mortsonorilo de Chamblay

Mi legis la tutan libron, ĉar la aŭtoro interesis min pro sia alia libro jam legita de mi (Litomiŝla Tombejo), sed mi ne ŝatis la libron kaj ne rekomendas ĝin. La lingvaĵo estas bona sed la temo iom stranga. Okazas murdoj, virinoj estas vipitaj pro ilia pekemo (seksemo), gegrafoj putras kaj fetoras mezepokaj kriptoj, sonorilo sorĉe sonoras. La detektivo, kiu solvu la enigmojn, filozofiumas, eble liaj pensoj estas la sola ĝuinda parto en la libro.

Pronomo

En la serĉado de mondolingvo de Duliĉenko

Drezen, kiu en la jaro 1925 verkis la libron En la serĉado de universala lingvo. Duliĉenko elektis preskaŭ similan titolon por lia propra libro En la serĉado de la mondolingvo kaj la subtitolon "aŭ interlingvistiko por ĉiuj". Mi kredas, ke Duliĉenko multon ŝuldas al Drezen. Mi neniam legis la libron de Drezen, sed mi povas imagi. Diversaj proponoj por internacia lingvo ekzistas multegaj. Ĝis nun la plej sukcesanta el ĉiuj estas Esperanto. Mi citas, kion Duliĉenko diras pri la nuntempa interlingvistiko.
"En la fokuso de la nuntempa interlingvistiko estas jenaj fundamentaj problemoj: diakrona esplorado de la ideo de la komuna lingvo ekde de la antikva epoko ĝis la nuntempo; apero de du ekzistoformoj de la komuna lingvo-internacia helplingvo, kiel bezono de nia tempo kaj de la proksima tempo, kaj tutmonda (universala) lingvo kiel latenta objekto de fora estonteco; esplorado de la problemaro de la socia direktado de la lingvo; prognozado de la monda lingva prozeso k.a."

Pronomo

La alia pasinteco de Rico Bulthuis

La alia pasinteco estas romano skribita de Rico Bulthuis. Ĝi parolas pri unu viro kiu estas arestata de la polico. Li ne havas memoron pri sia pasinteco kaj ne konas lian nomon.
Do li estas enfermata en Instituto por nervmalsanuloj. Li volas trovi informojn kaj malkovri pri lia mistera pasinteco.
Finfine li komprenas la kauzojn kiuj portis al la perdo de sia memoro.
Nun li memoras bone sian nomon, sian pasintecon kaj li estas tre feliĉa.
Mi ŝatis tiun-ĉi romanon: ĝi havas belan streĉan intrigon, ĉar ĝi estas detektiva rakonto, kun profunda psikologia analizo de la tuta situacio.

Ĝis! Karla

La Nekonata Dio de Ferenc Mózsi

La libro La Nekonata Dio de Ferenc Mózsi estas rakonto kie arkeologoj trovas misterajn statuojn. La statuoj estas de la sama junulino, do la arkeologoj konsideris ĝin statuo de diino, sed nekonata diino.
La aŭtoro rakontas al ni la veran kaj malĝojan historion. La statuo estas la filino de malriĉa potisto. Sabur, la potisto, estis la plej bona homo de la vilaĝo, kiu pensis ke "Ni homoj tial vivas kune, ke ni helpu nin reciproke; konsolu tiun, kiun trafis ĉagreno; flegu tiun, kiu malsaniĝis, kaj montru al niaj posteuloj, al niaj infanoj, kiel oni devas vivi ĝis la veno de la morto, kiun ni pace povas akcepti, se nia vivo pasis en la servado de niaj homkunuloj".
La filino de Sabur estas Mened, la plej dolĉa knabino de la vilaĝo. Malfeliĉe la kanbino Mened estis murdita. La patro faris multe da statuojn de sia filino. Kaj la loĝantoj forprenis la statuojn.

Limao

Marina de Sten Johansson

En tiu romano Sten Johansson skizas bildon pri Svedio en la 70-aj jaroj de la lasta jarcento ĝis la nuno. Temas inter alie pri libereco, amo, simple: pri vivo de relative normalaj homoj.
La nomo de la romano estas Marina, fakte ĝi ankaŭ povus esti Marina kaj Tomaso, ĉar laŭ mi ambaŭ egale ĉefrolulas en la libro. Ĝi estas tre leginda romano, ankaŭ rekomendinda por komencantoj, ĉar la stilo de Johansson estas tre flua.

Katinjo

Kolektanto de ĉielarkoj de Tibor Sekelj

Tibor Sekelj estas vere elstara verkisto. Ĉiuj rakontoj estas interesaj kaj - mi eĉ diru - fascinaj.
Ekzemple la priskribo de la medio, en kiu rolas la "Neĝhomo" (paĝoj 67 - 73), estas majstre pentrita. Mi eĉ pensas, ke la tuta rakonto baziĝas sur persona renkontiĝo kun tiu ĉi stranga viro, kiu daŭre vivas sur la Montego nur por savi aliajn homojn perdiĝintajn en tiu terura mondo farita el glaciejoj kaj neĝblovoj.
Mi jam povas imagi, ke iu filmreĝisoro trovas en la rakonto de Sekelj ege bonajn detalojn por la imagi kiel oni povas "konstrui" allogan filmon.

Luizeta

Adolesko de Blazio Vaha

Mia libro estas sufiĉe interesa. Ĝi priskribas la tempon de socialisma konstruado en Hungario de la vidpunkto de adolesko, kiu volis kunigi lian seriozan kredon je Dio kaj kredon je socialismo. La libro estis verkita dum la 80aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam mi estis juna, do romano memorigas min pri nia vivo nun preskaŭ forgesita, tamen tre kara pro memoraĵoj al mi, ĉar juneco estas la plej feliĉa periodo de nia vivo, kiam ni havas esperon, kredon kaj perceptas vivon pli positive.

Montaro

Libro de la Spiritoj

"Enhavanta La principojn de la Spiritisma Doktrino pri la senmorteco de la animo, la naturo de la Spiritoj kaj ties rilatoj kun la homoj, la moralaj leĝoj, la nuntempa vivo, la estonta vivo kaj la estonteco de la homaro, laŭ la instruado donita de la Superaj Spiritoj pere de pluraj mediumoj, kolektitajn kaj ordigitajn de Allan Kardec."
Tiu supra teksto mi kopiis el la unua paĝo de la Libro de la Spiritoj mem, kiu enhavas 1000 demandojn faritaj de Kardec al la Spiritoj kaj ties respondoj seriozaj, instruaj kaj inteligentaj.
Valoras la penon koni tiun monumentan verkon.

Fonto

La alia pasinteco de Rico Bulthuis

La alia pasinteco estas romano skribita de Rico Bulthuis. Ĝi parolas pri unu viro, kiu estas arestata de la polico. Li ne havas memoron pri sia pasinteco kaj ne konas lian nomon. Do li estas enfermata en Instituto por nervmalsanuloj. Li volas trovi informojn kaj malkovri pri lia mistera pasinteco. Finfine li komprenas la kaŭzojn, kiuj portis al la perdo de sia memoro.
Nun li memoras bone sian nomon, sian pasintecon kaj li estas tre feliĉa.
Mi ŝatis tiun ĉi romanon: ĝi havas belan streĉan intrigon, ĉar ĝi estas detektiva rakonto, kun profunda psikologia analizo de la tuta situacio.

Karla

La Majstro kaj Margarita de Miĥail Bulgakov

Laŭ la titolo, mi atendis romanon tre proksiman de Faŭsto de Goeto kaj je la komenco, mi ne vidis la rilaton: la unua ĉapitro prezentas tri rolulojn babilantajn en la moskva ĝardenplaco de la Patriarĥa lageto, kaj en la dua oni tuj retrosaltas al la epoko de Poncio Pilato, kiu interparolas kun la arestito Jeŝua. Poste denove Moskvo en diversaj kvartaloj kun multe da roluloj, kaj estis por mi malfacile ordigi ĉion. Oni rapide sentas, ke temas pri amuza (por rusoj) kritiko de la tiama Sovetunio (la romano estis verkita inter 1930 kaj 1937, cenzurita, parte eldonita de iu magazino en 1967 kaj eldonita nur poste, eksterlande). Multnombraj estas la klarignotoj je la fino de la libro kaj tio necesas al la nerusoparolanta kaj nemoskvokonanta leganto! Pro scivolemo, mi trarigardis en la franca eldono kaj konstatas, ke la klarigoj (Prefaco, Notico, Kronologio, Mapoj, Notoj) atingas pli ol 100 paĝojn. Do, je la komenco la legado ne estis amuzo por mi, preskaŭ puntasko. Nur iom post iom mi ĝuis la rakonton. Mi legis la duonon de la libro, tio estas la unua parto (186 p), kaj je la fino, kiun mi atingos nur post la Esperanto-Sumoo, mi estas certa, ke mi deziros, rapide ĉifoje, tralegi denove la tuton. Do, estas tipa ekzemplo de libro frandita nur danke al nia Esperanto-Sumoo: ĝi kuŝis longe (12 jarojn) nelegita en mia biblioteko, ĉar kiam mi provis eklegi ĝin, mi oscedis kaj rezignis. Alia intereso mia estis fajne ekzameni la stilon de Pokrovskij, kiu estas Esperanto-akademiano kaj slavo.

Alteo