Recenzoj de legataj libroj dum la novembra sumoo 2013

La Eta Princo  de Antoine De Saint-Exupery   

Tre agrabla, mola kaj kortuŝa romano. Libro de junuloj tamen verkita por la maljunuloj. La rakonto tuŝas la korojn de plenkreskuloj tra la junulaj pensoj, sentoj, kaj kompreno de la mondo. Temas pri kiel serĉi kaj trovi la esencon dela vivo. La romano provas instrui al ni, ke ni ne serĉu per la okuloj, ĉar la okuloj normale estas blindaj, sed ni serĉu per la koro. Tion, kion ni serĉas, estas facile eltrovita en eĉ unu sola rozo aŭ en eĉ iom da akvo. Junuloj kun iliaj simplaj pensoj, imagpovoj, kaj grandaj koroj eltrovas la esencon pli bone ol la plenkreskuloj.

Mi vin salutas, ĝis la venonta Sumoo, Vasil Kadifeli

Dek du seĝoj  de Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov    

Mi dankas vin pri la belega diplomo kaj sendas al vi mian komenton de la libro "Dek du seĝoj" verkita de Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov. La historio mem estas amuza. Antaŭ la revolucio li estis riĉulo kaj kaŝis valoraĵojn en unu el la 12 seĝoj. Post la revolucio li serĉas ilin helpata de fripona junulo. Mi ne ŝatas tiun libron, ĉar la afero estas ĉehare kaptita kaj konfuza, tamen ĝi havas riĉan vortotrezoron.

Mi dankas vin pri la tiujare sumoo-laboro. Erika

Mortula ŝipo de Bruno Traven    

Bruno Traven "Mortula ŝipo". Romano, 495 pa?oj. Rakonto de usona maristo. El la germana lingvo tradukis Hans Georg Kaiser. Lingve reviziis Gary Mickle. ISBN 91-7303-137-2. Eldonejo "Inko" Svedio, 2003.

La romano estis unuafoje eldonita en Berlino de la kooperativo "Librogildo Gutenberg" en aprilo 1926. La unua eldono kun mil cent ekzempleroj furore vendiĝis dum kvar semajnoj. En la libro temas pri la vivo de viro subpremata de la senkompata kapitalisma sistemo en la jaroj post la unua mondmilito, la viro krude metita marĝenen de la vivo, forgesita de la ekstera mondo. Lia sola mondo, en kiun li rifuĝis kontraŭvole, fariĝis malnova, plene eluzita, pereigota kaj vrakiĝonta pro la asekuravidoj de la ŝipposedanto ŝipo - "mortula ŝipo". Inter la samsortaj senhejmaj ŝipanoj perdintaj ligojn kun familioj kaj propraj landoj la protagonisto spertas la vivon de sklavo en teruraj seneliraj cirkonstancoj. Tra ĉiu linio sur ĉiu paĝo legeblas ne nur suferaj travivaĵoj foje aventuraj kaj nekredeblaj foje hororaj kaj animskuaj, sed ankaŭ protestaj pensoj kontraŭ maljustaĵoj en la vivo. La aŭtoro rakontas pri la vivo tiel, kiel li vidis kaj sentis ĝin. Mi rekomendas legi la romanon al tiuj legantoj, kiuj ŝatas legi dikajn librojn kaj fronti pensigajn akrajn sociajn temojn.

Vladimir Opletajev

Maigret eraras     

"Maigret eraras" estas eminenta ekzemplo de la 'trankvila' krimromao, - sendrame li priparolas kaj la malsuperan klason kaj la parizan klason mezan. Georges Simenon verkis pli ol 70 krimromanoj pri Maigret - kaj feliĉe ni jam havas 5 tradukojn esperantajn. La romano estas definitive rekomendinda, se vi ŝatas krimromanojn.

Arne Casper, UEA por Danio, Kopenhago

Mondoj      

"Mondoj" tiel estas 34 rakontoj kaj 213 paĝoj, 15 paĝoj tage, 34 rakontoj el la tuta mondo, tiel estas 5 kontinentoj.  
Mi ŝatis ĉiujn, sed iuj pli ol la aliaj. Mi preferis "Zagrebaj solistooj en bonaero" por mari Saboleosky de Somenka Ŝtimec. Ŝi rakontas mirindan feston por dekjaraĝa .

Chantal DUFAY (Chantal) , Francio - La Rochelle

Mara stelo  de Julian Modest    

Por partopreni la konkurson mi prenis la libron "Mara stelo" de la aŭtoro Julian Modest , kiu estas la bulgara verkisto. Mi legis ok liajn novelojn : "Aŭtuna renkontiĝo", "Labirinto en ĉina loĝkvartalo", "Doktoro", "Bijerejo", "Du maristoj", "Ili amis unu la alian", "La eraro", "La kulpo" kaj "La lasta rideto". 
Mi povas supozi, ke la aŭtoro rakontas al ni la historiojn de realaj homoj. En ĉiun novelon ni devis emociiĝi pr  vivajn situaciojn kun la personoj de liaj verkoj. Ni kvazaŭ eniĝis en iun tagon de la vivo de liaj roluloj por kaŝrigardi ilin. La verkoj de Julian Modest ne ĉiam estas tre gajaj, ĝojaj kaj senzorgaj. Ili estas realaj, malkaŝemaj kaj sencoplenaj. La verkoj pleniĝas per la emocioj, sentimentoj kaj travivaĵoj de la herooj.
Mi rekomendas legi ĉi tiun libron al ĉiuj legantoj, kiuj volus ekkoni  la realan vivon de realaj bulgariaj homoj. 

Solodka

Paŭlo kaj Virginio     

Paŭlo kaj Virginio estis verkita en 1787 kaj obtenis grandegan sukceson. La tiamaj lektantoj tre ŝatis la ekzotan kaj senteman etoson. La ideoj de la aŭtoro similas ties de filozofo Jean-Jacques Rousseau; li laŭdas la naturon kaj malfidas la socion. En la rakonto, junulino dronas, pro pudoro rifuzinte demeti siajn pezajn vestojn por libere naĝi. Ĉu tia konduto ŝajnas stulta al nuntempaj lektantoj?

Kolĉiko

Lingvo kaj popolo de Humphrey Tonkin     

La libro estis ege interesa, kaj inspiris min. Eble unu tagon mi organizos konferencon pri mia fago - unuan konferencon pri teoria fiziko en esperanto.

Martin Bures

Vivo kaj opinioj de Majstro M'Saud de Jean Ribillard     

Hodiaŭ, la 21an de nov., mi finlegis mian elektitan libron "Vivo kaj opinioj de Majstro M'Saud" de Jean Ribillard.
Kion diri pri tiu ĉi verko? Kvankam la rakontanta voĉo estas tiu de azeneto, kiu certgrade juĝas kiel azeneto, tamen ĝi kapablas bildigi al ni multajn aferojn, kiujn ni eble antaŭe nur supozis, sed ne vere spertis. Mi pensas ĉi tie al la kondiĉoj kaŭzitaj de plursemajna trairado de dezerto.
Plaĉis al mi ankaŭ la eldiroj de la saĝa onklo, kiu klarigas al la junulo multajn aferojn pri tio, kio okazas en la modo de la homoj. Li interalie asertas: "... La milito estas kronika malsano, kiu putrigas nian mondon, de kiam la homoj enviis siajn samlandanojn pro kampo pli prospera, sklavino pli apetita, groto pli komforta aŭ totemo pli grimaca. Nesatigebla avido nepre kondukis ilin al regulaj perfortoj por akumuli riĉaĵojn, kiujn aliaj konkurantoj siavice forkaptis. Kaj ankoraŭ longe daŭros tiu cirkla trafiko: kiu hieraŭ perdias, espezos morgaŭ, same kiel en loterio. Pro tio la imperioj ne pli valoras ol sablokasteloj, kiujn infanoj konstruas sur plaĝo; ili teniĝas firmaj nur inter du flusoj. ..."

Luigia Oberrauch Madella

11-a Scienca Interlingvistika Simpozio - Varsovio 9-13.04.1983 J. Redaktis Ryszard Rokicki. Presita en Varsovio, 1984. 160 paghojn.       

Mi tralegis kelkajn artikolojn el la libro "11-a Scienca Interlingvistika Simpozio" Varsovio 9-13.04.1983 J. Redaktis Ryszard Rokicki. Presita en Varsovio, 1984. 160 paĝojn.
Al mi ŝajnis la plej intersa artikolo de Vera Barandovska "Komenio kaj la ideo de Universala Lingvo".
Kiom ĉiu scias, Komenio estis elstara pedagogo, filozofo de la 17 jarcento. La aŭtorino kurte priskribas lian biografion. Laŭ diversaj cirkonstancoj li devis ŝanĝi sian loĝlokon en sia vivo sufiĉe ofte. Li loĝis en diversaj landoj: Germanio, Pollando, Hungario, Britio, Svedio, Nederlando, Ĉeĥio. Al mi ŝajnas, ke la vivo en diversaj landoj instigis lin pripensi la ideon de la universala lingvo. Estas tre interese, ke Komenio samkiel Zamenhof, neniel rekomendis limigon de naciaj lingvoj, sed male – postulis duan lingvon por ĉiuj.
La aŭtorino priskribas filozofian kaj interlingvistikan situacion de la XVII jarcento. Ŝi eĉ substrekas, ke ideo de internacia lingvo ne estis nova. Ŝi mencias la lingvoprojektojn de Descartes, Leibnitz kaj aliaj filjzofoj kaj sciencistoj.
Por Komenio la internacia lingvo ne estis io izolita kaj memcela. Ĝi estis organika parto de sciencaj - didaktikaj kaj pedagogiaj klopodoj. Dum sia restado en Britio li verkis la libron Via lucis (Vojo de lumo) en kies 19-a ĉapitro li skribis pri neceso de universala lingvo.
Komenio nomis sian lingvon "Panglottia". En Panglottia alternas ambaŭ principoj: apriora kaj aposteriora. Laŭ mi, aprioraj principoj pli multas. Vera Barandovska pli aŭ malpli detale pritraktas la fonetikon kaj gramatikon de la nova lingvo. Tamen lia (de Komenio) gramatiko portis nur skizan kaj proponan karakteron.
La aŭtorino konkludas, ke Panglottia estas rezulto de metafizika kontakto inter vorto kaj realo. Sendube, la lingvoprojekto estas en rekta kontakto kun eduka, kleriga kaj reboniga celoj. Komenio akcentis, ke filologo devas koni plurajn lingvojn (li ĉerpis la ideojn el lia lingvistika sperto). Ĉiuj konkretaj proponoj de Komenio montras valoran inspirmaterialon. Multaj lingvaj opinioj kaj proponoj de Komenio ĝis nun ne perdis sian valoron. La ideo pri enkonduko de unu lingvo por ĉiuj nacioj en batalon por homara klerigo kaj paco estas ĉiam aktuala, kaj en ĝia nomo evoluas ankaŭ interlingvistiko.
En artikolo de Zbignev "Komuniko pri lingvometriaj esploroj" temas pri interesa hipotezo: "Interna statistika strukturo de "tre longaj" tekstoj estas diversa al tiu de la malpli longaj". Kaj li proponas laborhipotezon "En sufiĉe longa teksto estas malpli da unufoje repiteĝantaj lingveroj ol tiuj dufoje ripetiĝantaj. La aŭtoro donas kelkajn tabelojn kun siaj esplorioj, tamen li opinias, ke oni ne konfirmas rekte la laborhipotezon, do aŭ la hipotezo malgravas aŭ analizitaĵo mallongas. Do, lau la aŭtoro, la esploro devas esti daŭrigota.
Estis ankaŭ aliaj interesaj artikiloj en la kolekto, tamen ne eblas pritrakti ĉiujn. Dankon pro la atento!

Lidija Jerofejeva,  Ruslando, Nijhnij Tagil (Montaro)

Faraono de Bolesław Prus      

"La Faraono" estas skribita de la fama pola verkisto Boleslaw Prus. Tiu historia romano priskribas la vivon de Ramses XIII, faraono de la antikva egiptio, de kiam li estis ankoraŭ kronprinco. Oni povas malkovri la morojn kaj la vivojn de la riĉaj kaj de la malriĉaj egiptoj en tiu epoko. Kompreneble, oni komparas kun la niaj kaj kun niaj politikaj moroj... La legado estas interesa, sufiĉe facila, kaj iom post iom, mi ekamas tiun junan princon, kiu batalas por liberigi sin de la potenco de la pastroj. Mi esperas ke li suksesu...
Sed la libro havas tri volumojn kaj ĝis nun mi legis nur la unuan!

Dankon por tiu ludo kiu ege plaĉas al mi! - Francoaz

Koreaj eseoj noveloj kaj popolrakontoj 1932-1967 - tradukitaj de Hajpin Li, Eldonejo Libera Biblioteko, Seulo, Koreujo 1987 (222 pa?oj).       

La aŭtoro skribis proprajn eseojn kaj tradukis eseojn kaj novelojn, popolrakontojn de aliaj aŭtoroj. Estas malfacile resumi la enhavon de la tuta libro, ĉar temas pri diversaj rakontoj, tamen el ĉio, oni povas senti la malfacilan vivon de koreanoj dum kaj post la dua mondmilito. Spite de ĉio, ili ĉiam montras sian homan dignecon, sian decidon superi ĉiujn defiojn kun firma fido je estonteco. La stilo estas simpla, facile komprenebla. Pripensigenda libro por ni ĉiuj.

Nguyen Xuan Thu el Vjetnamio

Serpentoj en la puto - de Itsvan Nemere

La verko pritraktas tre interesan kaj aktualan temon, kiu estas terorismo. la romano vigle disvolviĝas kun granda suspenso. Bedaŭrinde, multaj mislingvaĵoj fuŝas la rakonton, kaj oni povus ankaŭ atendi pli da kontrŭa vidpunkto, t.e. sen kompreneble senkulpigi la teroristojn, enprofundiĝi en ilian kialojn, aŭ aludi la fakton, ke ne nur islamanoj sed ankaŭ aliaj religianoj aŭ grupoj siatempe uzis teroron.

Elisabeth Le Dru, Vannes, France (Elinjo)

La Zamenhof-Srato - de  Roman  Dobrzyński

La libro de  Roman  Dobrzynski, titolita  "La Zamenhof-Srato"  enhavas 270 paĝojn, mi tralegis nur 155 paĝojn, sed mi intencas daŭrigi kaj baldaŭ ankaŭ fini la legadon.

Temas pri tre interesa libro, verkita laŭ interparoloj kun d-ro L.C.Zaleski - Zamenhof.
Leganto povas kompreni kiamaniere vivis judoj dum la 2-a mondmilito en Pollando, precipe en Varsovio, Bjalistoko ktp., pri eperantistoj kaj la vivo ĝenerale tiutempe. Nepo de la kreinto de Esperanto rakontas pri UK, kiam li partoprenadis ilin kun la gepatroj ankoraŭ kiel infano; li rakontas sian vivon dum la milito kaj poste, kiam li studis kaj iĝis vere bona fakulo. Oni pritraktas Babelturon, lingvojn kaj nature ankaŭ artefaritajn lingvojn en la historio. Oni povus diri, ke temas pri unu lernolibro, ĉar oni sciiĝas nekonatajn informojn. Mi rekomendas al ĉiuj legi ĝin.

Jitka Skalicka (Sunfloro)

Lumo kaj Ombro - elektitaj verkoj de Vasilij Eroŝenko, Vol. 1, kompilita de MINE Yositaka

La kajero "Lumo kaj Ombro" pri verkoj de Vasilij Eroŝenko, kompilita de MINE Jositaka, havas interesan malantaŭon relatan al Taivano. Laŭ la kompilanto Mine por ĉi tiu kajero li kaj liaj kolegioj kolektis ĉiujn pecojn el "la ĝemo de unu soleca animo" (Ŝanhajo, 1923) kaj kelkajn aliajn, kiujn Eroŝenko verkis en Ĉinio originale en Esperanto kaj liaj ĉinaj amikoj publikiĝis aŭen "La Verda Lumo" (gazeto en Ŝanhajo) aŭ en "La Verda Ombro" (gazeto el Tajpeo). Por memorigi ilin ĉi tiu kajero estis nomita "Lumo kaj Ombro". En Tajvano oni kvazaŭ ne scias la tajvanan esperantan gazeton "La Verda Ombro" kaj ĝi ne troviĝas en lokaj bibliotekoj aŭ privataj domoj.  La kompilanto de "La Verda Ombro" estis s-ro. Ren Onkio, fondinto de Tajvana Esperanto-Asocio dum la japana registaro (ĉ. 1920). Li travivis en Tajvano ĝis la fino de 1975.  
El la kajero "Lumo kaj Ombro" unu artikolo nomiĝas "Turo por fali" estas bela pedagoka fabelo pri du kontraŭstarantaj riĉaj blinduloj. La rakonto estas iom naiva kaj absurda. Multaj homoj elpezis sian junecon kaj tutan vivon en la konstruado, kiuj konstruis la turojn por fali de tie. Konstruis palacon por ke ĝi ruiniĝu. .. La aŭtoro diris, ke li estis unu de ili. Feliĉe en la falo li ne mortigis sin mem, la palaco en sia ruiniĝo ne ruinigis lin. Ĉu vi povas diveni la kialon? Li diris al ni: la turo kaj palaco estis, almenaŭ por tiu ĉi fojo, konstruita en la aero.  
En la plej bona Esperanto-Lernolibro "Vojaĝo al Esperantolando" de Boris Kolker troviĝas la fabelo de Eroŝenko "Turo por fali" kiel Lekciono 22, kaj estas japana traduko kaj klarigo por tio.

CHO Chaoming de Tajvano

Rememoroj pri tempo de silko kaj pajlo de Ĵuniĉi SAGA eld. AD REM, Jelenia Góra, 2006

Kiel legaĵon por mia unua Esperanto-Sumoo, mi elektis libron, kiu prezentas multe da mallongaj atestoj pri la vivo en iu japana urbeto. Ĉiu enhavas ĝenerale nur 2, 3, 4 aŭ 5 paĝojn. La verkisto retrovis pentraĵojn faritajn de sia patro, kaj havis la ideon ilustri ilin per rakontoj de maljunuloj, kiujn li intervjuis en la 1980-aj jaroj. Preskaŭ ĉiuj rakontantoj naskiĝis ĵus antaŭe aŭ post 1900. Kiel kuracisto, la intervujanto renkontis tre diversajn personojn kaj registris ilin. Temas pri ĉeval-veturigistoj, fiŝistoj, kamparanoj, tekstila vendisto, bakisto, ekskudro-lernantino, akuŝistino, lasta ekzekutisto, pajlotegmentisto, meblista majstro, produktisto de ligno-karbo, bandito, vaganta metiisto, do malriĉuloj. Fakte, temas preskaŭ nur pri pajlo. Silko tre maloftas, tamen aperas, kiam junulino antaŭ la geedziĝo preparas por si dum jaroj la kimonojn necesajn por la tuta vivo, kaj ĉe gejŝo, kiu havas ege agrablan memoraĵon pri sia vivo ĉe riĉulo (ŝi estas la sola kiu naskiĝis en 1869. Ŝi vivis ĝis 1982) .
Mi miris kaj bedaŭris, kiam mi malkovris, ke la libro estas tradukita -far Judyta Szerbicka-Yamato- ne el la japana, sed el la angla. Tamen en la jena libro, malgraŭ la konata klero de la korektanto, restas laŭ mi eraroj, kaj strangaĵoj (ekzemple p75: "Nia ĉefa ĉagreno estis stokado de fiŝoj tiamaniere, ke ili ne difektiĝu")
Tamen, la libro kun la ilustraĵoj belaspektas kaj estas interesa, kvankam malofte ĝojiga. La celo de la rakonto-kolektanto estas montri, ke "malgraŭ malriĉeco kaj kataklismoj (inundoj) tiuj homoj posedis mirigan spirito-sencon, kiun nuntempaj homoj jam ne plu havas" kaj ke "ilia personecoj kaj vivspertoj estis la nura vivanta ligo kun feŭda Japanio, kiu ĉesis ezisti post la falo de la lasta ŝoguno en la 1868-a jaro".
Pro tio, kvankam, prudente promesinte legi nur 6 paĝojn tage, mi finlegis la tutajn 265 paĝojn en tiu ĉi 15 novembraj tagoj.

ALTEO

La Eta Princo de Antoine de Saint-Exupery

Tre agrabla, mola kaj kortuŝa romano. Libro de junuloj tamen verkita por la maljunuloj. La rakonto tuŝas la korojn de plenkreskuloj tra la junulaj pensoj, sentoj, kaj kompreno de la mondo. Temas pri kiel serĉi kaj trovi la esencon dela vivo. La romano provas instrui al ni, ke ni ne serĉu per la okuloj, ĉar la okuloj normale estas blindaj, sed ni serĉu per la koro. Tion, kion ni serĉas, estas facile eltrovita en eĉ unu sola rozo aŭ en eĉ iom da akvo. Junuloj kun iliaj simplaj pensoj, imagpovoj, kaj grandaj koroj eltrovas la esencon pli bone ol la plenkreskuloj. 

Vasil Kadifeli

Tiaj Ni Estas de Sandor Bako

Mi legis el la libro "Tiaj Ni Estas" de Sandor Bako.  Mi akiris tiun libron antaŭ dek jaroj aŭ pli, sed tiutempe ĝi ne plaĉis al mi, ĉar la legado estis tro malfacila por mi.  Nun mi retrovis ĝin inter miaj libroj, kaj proponis legi po 5 paĝoj ĉiutage.  Sed la rakontoj estis tiel interesaj, ke mi fakte legis averaĝe 10 paĝojn tage!  Dum la venontaj semajnoj mi intencas finlegi la libron.  Dankon por doni al mi la okazon malkovri ĉi tiun bonan verkiston.

Arlyn Kerr (Avinjo)

Faktoj kaj Fantazioj

En "Glosaro" de "Faktoj kaj Fantazioj" ni trovas kemiajn formulojn de glicerolo kaj glikolo (paĝo 422). Mi ellegis ĉi tiun libron bezoninte 7 turnirojn (; sed mi ne partoprenis en la januara turniro). "Raportoj el Japanio" estas taŭga por raporti al eksterlandoj pri Granda Tertremo en Orienta-Japanio kaj Akcidento en Atomcentraro Fukuŝima 1a. En ĉi tiu lingvo ni trovas "Trilingvan Nuklean Terminareton". Ĝi estas tre utila.

SOTA Miki (Verdo de Tosa)

Koreaj eseoj noveloj kaj popolrakontoj 1932-1967, tradukitaj de Hajpin Li, Eldonejo Libera Biblioteko, Seulo, Koreujo 1987 (222 paĝoj).

La aŭtoro skribis proprajn eseojn kaj tradukis eseojn kaj novelojn, popolrakontojn de aliaj aŭtoroj. Estas malfacile resumi la enhavon de la tuta libro, ĉar temas pri diversaj rakontoj, tamen el ĉio, oni povas senti la malfacilan vivon de koreanoj dum kaj post la dua mondmilito. Spite de ĉio, ili ĉiam montras sian homan dignecon, sian decidon superi ĉiujn defiojn kun firma fido je estonteco. La stilo estas simpla, facile komprenebla. Pripensigenda libro por ni ĉiuj.

Nguyen Xuan Thu (Rambutano)

La Legisto

Mi finlegis mian libron "La Legisto" kaj mi rekomendas gin por aliaj. La libro estas tre interesa almenaŭ al mi. Ĝi prezentas malfacilajn demandojn? rilatojn? kulposento? en la germana generacio, naskiĝinta post la Dua Mondmilito kaj Holokaŭsto. Ĝi estas morale komplikita, aldone ŝarĝita erotike kun neatendinta fino. La libro verkita en Esperanto kaj facile legebla, ĉar lingvo estas uzata tre bone.

Dorota Burchardt (Burdo)