Notoj pri la Delto de Okada Haru estas interesega atesto pri la atombomba eksplodo en Hiroŝimo kiu okazis la 6an de aŭgusto 1945. La aŭtorino priskribas la kruelajn okazaĵojn de la vidpunkto de artisto (ŝi estis skulptisto) kun multaj detaloj pri la koloroj, la sentoj, la malespero de urbanoj kiuj penas kompreni kio okazis. Ŝi mirakle transvivis la eventon: ŝia domo situis 1.2 kilometron for de la eksplod-centro.
Martine
La titolo de la libreto Rusaj rakontoj ne temas pri rusa popolo aŭ rusa kulturo. Ĝi estis skribita por knabineto Helenjo. La aŭtoro Mamin Sibirjak skribis la rakonton por ŝi, fakte por ĉiuj infanoj kiuj vivas kaj sonĝas.
Por Helenjo ĉiuj estas tie ĉi: kato, kaj vilaĝa hundo, griza museto, kaj grileto sub la formo, makulkorora sturno en kaĝo, kaj malpacema koko. Dormu, Helenjo, tuj la rakonto komenciĝos. Jen la alta luno jam rigardas en la fenestron; jen straba leporo, kiu lame forkuris; jen lupaj okuloj, kiuj eklumiĝas par flavaj fajretoj.
Helenjo lernis en la sonĝo la aventuron de eta kulineto,
la malfacilan vivon de la lasta muŝo, kaj la feliĉon de la griza kato Murko, kaj Helenjo mem flugis sur la dorson de kokcineleto al la proksimaj vilaĝetoj, la maro, la dezerto kaj neĝe kovritaj montoj. Ŝi lernis pli multe ol ĉion, kion infanoj en infanĝardeno povas lerni.
Kion infanoj devas lerni en la infanĝardeno? La aŭtoro de la fabeloj proponis ekzemple: Ĉiuj etaj insektoj estas valoraj kaj miregaj en la mondo, eĉ la museto, la kulineto, aŭ sennomaj vermoj. Amu ĉiujn, la muŝon, la paseron, la katon, eĉ nigrajn blatojn.
Rozo estas bela, sed memoru, estas aliaj floroj, kiuj estas same belaj, bonordoraj kvankam ili estas modestaj kaj etaj. Ĝuu vian feliĉon, sed ne malhelpas la etajn estaĵojn ĝui siajn. Ĉiu reĝino estas virino kaj ĉiu virino estas reĝino. Somero estas bela, vintero estas ankaŭ bela. Neĝo kaj suno estas ambaŭ belaj.
La libro Rusaj Rakontoj de Mamin Sibirjak ĉe mia mano estas vera libreto de Esperanta Biblioteko Internacia, 48 paĝoj, presita 1924 en Berlin kaj Dresden. Ĝi estas nun ne facile aĉetebla, sed feliĉe sur interreto oni povas elŝuti ĝin je: http://i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20sibirjak,%20mamin%20-%20fabeloj%20por%20helenjo.pdf .
La libro estis tre bone tradukita de N. Kabanov en 1909. La esperantaj frazoj en la libro estas belaj kaj facile kompreneblaj. Mi nur plendis ke mi ne konas la nomojn de la diversaj floretoj menciitaj en la rakonto. Ekzemple: konvaloj, miozotoj, kampanoloj, celanoj, kampa kariofilo ....
Ne gravas, oni legis la belajn frazojn: Baju, buju, baju! ...
Unu okuleto de Helenjo dormas, alia rigardas; unu oreleto de Helenjo dormas, alia aŭskultas. Dormu Helenjo, dormu belulino; kaj paĉjo rakontas fabelon.
Abengo
La Korto estas leginda libro. Ĝi ne proponas distron, amuzon. Ĝi estas denunca, politika verko. Ne partia, ne propagandeca, ĝi ne celas varbi prozelitojn. Ĝi konsistas el angorplena rakontado fare de tre malriĉa laboristo, kiu devas akcepti ian ajn laboron kontraŭ mizera pago, ĉar li estas senkvalifika laboristo. Li do laboras en korto,
kie li (kaj aliaj kolegoj, precipe enmigrintoj) manovras kaj purigas aŭtomobilojn, foje sub frosto, neĝo, pluvo, vento. Kaj precipe sub la necerteco pri la morgaŭa tago. Dum la rakontado, li rememoras aliajn same senindulgajn laborojn kaj situaciojn, kiujn li jam travivis.
Li trapasis suferplenan infantempon, kun la patrino skizofrenia kaj la patro, simple for. Li tial ne povis daŭrigi studadon. Lia tuta vivo konsistas el humiligoj, malriĉeco, mistraktado, manko de perspektivoj. Senkvalifikaj laboristoj estas iaspecaj "ne-homoj". Aŭ eroj en granda maŝino funkcianta por la aliaj, "normalaj" homoj.
Kio helpas lin plu vivi? Du aferoj: la solidareco kun la samsortuloj kaj la amo al skribado. Li skribas: "La infero estas ne nur la loko; ĝi estas ankaŭ la distanco kiu kreskas inter ni." Kaj: "Foje mi pensas, ke kio kreas la homon estas la kapablo elekti bonon". La skribado donas al li ian vivsencon, ian organizon en la ĥaoso. Jen bela aludo al la forto de literaturo.
La Esperanta traduko estas flua kaj agrable legebla. Malmultaj, negravaj lingvaj makuletoj ne ĝenas la legadon, kaj estos facile forigitaj en estonta reeldono. Kurioze, li uzas la paron "...tio, kiu...", anstataŭ la kutima "...tio, kio...". Ekzemple en la frazo: "... la homo estas ne nur tio kiun li faras..." (p. 21).
Mi finis la legadon de La Korto kun sento de danko. Kiel brazilano, tre probable mi ne trovus ĝin en la portugala lingvo. Per Esperanto, mi ekkonis vere valoran literaturaĵon. Koran dankon do al la eldonintoj kaj al la tradukinto!
Paŭlo Sergio Viana
Kun intereso pliiĝanta en ĉiu ĉapitro mi ellegis la libron Ii pri ie de la Ĉehmetoda emerita instruistino, antaŭe jugoslava juristino, hungardevena Tereza Kapista, kiu rakontas pri siaj aventuroj en ĉiuj kontinentoj krom la Antarktiko. Aldone ŝi rakontas pri neforgeseblaj homoj kaj korŝiraj sortoj, kun kiuj ŝi konatiĝis. Kelkaj el la ĉapitroj jam aperis en iu Egazeto, sed bonege estas, ke ŝi kolektis ilin inter la kovrilojn de la libreto, kiun ŝi mem eldonis en 2012 en 300 ekzempleroj. Bedaŭrinde kelkaj fotoj estis presitaj unu sur alia kaj la paĝoj nombras nur malpli ol 200.
Tereza Kapista naskiĝis en 1930 kaj mortis en aprilo 2016. Vi trovos ŝin kaj pliajn librojn de ŝi enla Panteono de www.edukado.net
Raita Pyhälä
Vagado sub palmoj de Jean Ribillard estas deko da vojaĝaj bildoj el Norda Afriko. Tie la aŭtoro servis kiel oficiro en francaj kolonioj ĝis la mezo de la 20a jarcento. Liajn spertojn en la dezertaj landoj li rakontas per eleganta stilo el eŭropece ekzotisma vidpunkto.
Promene
Arkeologoj trovis skulpturojn, ili ne imagis la emocian valoron, kiuj la statuoj estis por la antikvaj loĝantaroj kaj por la potisto, honesta, bona homo,
kiun vivis en paco kaj feliĉa kun sia familio, sed malbona homo mortigis lian filinon, ŝanĝante la etoson de tiu familio.
Post kelka tempo la potisto prenis argilblokon kaj ekskulpis statuojn por revivigi per ĝi kaj en ĝi lian tre amatan filinon.
La plej parto de la vilaĝantoj, kiuj vizitis la Metiejon de la potisto, volis aĉeti tiun valoraĵon sed li nur donacis ĝin.
Leila
Ĉi tiu libro priskribas la okazintaĵojn sur malgranda insulo en la Pacifiko post cunamo.
Post la cunamo fakte la turisma industrio ŝtelas grandan parton de la insulo por riĉuloj kun multa mono: ili povos ferii tie, sed la fiŝkaptistoj ne plu havos enspezojn, ĉar ne plu bone eblos fiŝkapti.
Bele interplektitaj estas pensoj pri la ekzisto de dioj-Dio, pri la sinteno de Romo al ne-obeema pastro, pri la bela kunfandiĝo de diversaj kredoj. Bela rakonto, kaj cetere ankaŭ tre kredinda.
Nepre leginda libro, ankaŭ por pli-malpli komencantoj.
Siva naga
Mi legis Versaĵo sen Fino(n) kaj Vizito de la Steloj sur la Tero (n), ambaŭ de Felikso Zamenhof kaj la unuan akton El Hamleto tradukita de L.L. Zamenhof.
Mi tre ŝatis la legadon. Tio estis tiel facile komprenebla, ke mi devus legi 24 paĝojn, tamen mi sukcesis legi 45 paĝojn. Nun mi deziras legi Hamleton ĝis la fino.
Maria
Tiu libro rezultas el intervjuoj en la pola lingvo okazintaj inter Roman Dobrzynski kaj Louis-Christophe (Ludoviko-Kristoforo) Zaleski-Zamenhof, la nepo de Doktoro-Zamenhof, en la daŭro de dek jaroj. Ĝi aperis unue en la pola lingvo,
estis rapide reeldonita kun elsarko de detaloj kiuj laŭ la verkisto interesus nur polojn, kaj tradukita en la japanan.
Tiam ĝi tiom multe plaĉis al la mecenato Etsuo Miyoshi, ke li donis monon por tradukoj en landoj tiam ĵus enirintaj en Eŭropan Union (2004). Spomenka timeč zorgis por la realigo de la projekto. La libro estas eldonita ankaŭ almenaŭ en la portugala, la itala kaj la franca lingvoj.
La strato povas esti komprenata kiel reala vojo kaj kiel La Vojo kiun Zamenhof volis por la homaro.
Fakte, la verko estas tre interesa, kaj ni lernas multe pri la historio de Litvio/Litovio, pri Zamenhof, pri la vivo de la "nepo", kiu devis kaŝi sin sub la kromnomo Zaleski, travivis la getton de Varsovio, lernis ĉe la Universitato de Varsovio translokigita en Lubin-on,
ĉar la pola ĉefurbo tute ne plu ekzistis post la dua mondmilito. Li specialiĝis pri konstruado per prembetono, transkokiĝis al Parizo, kontribuis al la konstruado de pontoj, stadionoj, naĝbanejoj, artefaritaj insuloj por ekspluatado de submaraj petrolgangoj,
en tre diversaj landoj de la mondo, starigo de monumentoj (ekzemple 'la Lorena Kruco' honore al Charles de Gaulle). Li vizitis la Esperanto-Centron "Bona Espero" en Brazilo, okaze de laborvojaĝo en Braziljo, la sukcesa "artefarita urbo". Li multe scias pri la aliaj elpensitaj lingvoj.
Kiel la avo, li ne volis esti motoro en la movado, sed danke al li kaj al la Loka Kongresa Komitato de la jubilea kongreso en Varsovio en 1987, estis eldonitaj esperantlingve Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz, La Faraono de Boleslaw Prus, kaj en Pola Radio fondiĝis Esperanto-redakcio.
Tamen la konstruo de la libro ne tro plaĉas al mi: okazas ripetadoj, ideo kondukas al alia ideo kelkfoje for de la ĉefa temo. La enhavoj de la ĉapitroj estas iom artefarite aranĝitaj laŭ titoloj: la muroj, la insuloj, la turoj, la vojoj,
la pontoj en kiuj ne ĉio rekte rilatas al la anoncita temo. Mi ŝatus pli konstruitan libron.
Sed la legado restas tre agrabla. Mi legis ĝin antaŭ pli ol dek jaroj kaj ĝin relegis kun plezuro. La personeco de L.C. Zaleski-Zamenhof estas impona, kaj li aspektas modesta, plena je humuro kaj humaneco. Ankaŭ Roman Dobrzynski estas tre valora homo.
Alte
Mi legis la libron kun ĝojo kaj profito kaj mi rekomendas tion interesan verkon de nia majstro L.L. Zamenhof al ĉiuj esperantistoj!
Klaŭdjo
Mi diligente legis laŭ la plano ĝis la fino. Temas ĝenerale pri la Manifesto de Prago, kiu prezentas koncize la ĉefajn celojn, por kiuj ni aktivas, direktas sin eksteren: al politikistoj, ĵurnalistoj, internaciaj organizaĵoj kaj instancoj, kaj al ĉiuj "homoj de bona volo". Deklaras ke ni estas movado por transnacia edukado, por lingvaj rajtoj. Montras, ke la lingvolernantoj ne alvenas al la komunikkapablo tiel rapide, kiel tio okazas en Esperanto. Iuj psikollingvistikaj studoj kaj pedagogiaj eksperimentoj klarigas ĝian pli grandan efikecon kaj propedeutikan valoron.
La Revanto
Kiam la piedoj de knabo interkonatiĝas kun la fiŝa vosto de marvirino...
Oni promenas inter du mondoj: tera, ordinara vivo, kaj mara fantazia ekzisto. Panjo apartenas al la unua kategorio. Ŝi loĝas urbe en Fabrikostrato. La domo estas simpla, senluksa.
Ŝia knabo rifuzas meti ŝuojn, simbolon de la reala vivo. Ĉar, same tiel Odiseo aŭ Sinbad, li estas brava maristo kiu kuras nudpiede por afronti danĝerojn, la urbo estas maro, la stratoj estas insuloj.
Panjo petas la knabon trairi la urbon por aĉeti fiŝon, li protestas. Sed kiam la reĝino havis ordonon por akiri arĝentan naĝandon, la brava maristo hasteme entreprenas vojaĝon trans maroj.
Ek la stratoj estas terenoj por esplori: fanditaj juveloj en Orstrato, libroj en Paperstrato. Finfine li estas skuata en la homa maro. Mara aperaĵo salvas lin. En Marvirinstrato ŝi loĝas,
Meva ŝi nomiĝas. La hejmo estas sirena kaverno ornamita per vidindaĵoj kaj delikata teleraro. La knabo estas mirigita: ĉu vostopinton aŭ piedojn havas Meva?
Ekde la unua frazo, ni sekvas la knabon paŝon post paŝo en sia petola eskapo. Fajna vortaro aldonas nuancon de stilo. Krome riĉaj esprimoj pri marmondo nutras la imagpovon kaj daŭrigas revojn transe la fino.
Ŝanjo
La libro estas antologio del la Premio por la konkurso, kiu havis la saman titolon. En ĝi ni trovas la plej belajn poemojn de 50 aŭtoroj (el Italujo kaj el eksterlando). Tiuj ĉi poemoj estas skribitaj esperante kaj itale.
La unua fojo okazis en 2014 kaj la redaktisto estis Giuseppe Campolo (legu: Ĝjuzeppe Kampolo = Samideano).
Karla
La legado de tiu libro estas interesega. Tuj kiam vi komencas legi, vi deziras pli scii pri la rakonto kaj legas pli da paĝoj ol vi antaŭe decidis, kiel mi,
kiu intencis legi nur unu paĝon tage, do nur ok paĝojn dum tiu sumoo, kaj finfine legis 40 paĝojn!
La komencon de tiu libro mi proponis al miaj lernantoj, kaj ili decidis ke ni devu plulegi ĝin. Do ĉiu aĉetis la libron kaj ni plutraktos ĝin ekde septembro en nia kurso!
Martine
La kisa malsano estas verkita de Claude Piron kaj dediĉita al progresantoj. Mi estas progresanto, tamen mi preferas pli seriozajn legaĵojn.
Tiu ĉi noveleto estas iom naiva (?), atribuanta al Esperanto eĉ sanigan potencon. Miaopinie ĝi naive varbas? reklamas? Esperanton. Mi komprenas,
ke la aŭtoro enkondukas per ĝi novajn vortojn, sed ĉu nepre en tiom naiva stilo?
La alia aŭtoro - Sandor J. Bako verkas por mi pli plaĉe, kvankam liaj rakontoj ne glorigas ĝojon de la vivo.
Sed ja vivo ne ĉiam estas ĝoja, ĝi estas kia estas - jen ĝoja, jen apenaŭ eltenebla.
Dorota