El la antaŭparolo de la aŭtoro:
Tiu-ĉi dua libreto pri Bretonaj Fabeloj - en Broceljando penetrigas la leganton (do mi) en la animon de tiu malfekunda lando, iam plejparte el arbaroj kaj erikejoj. Tial, la homoj kunvenis aŭ familie aŭ vilaĝe antaŭ fajrujo, kaj maljunulo rakontis fabelojn, kiujn li mem aŭdis de la patro aŭ de la avo.
Jam la 1a libreto ravis min, precipe la legendo, kiu lulis mian infanecon "la sorĉisto Merlino kaj la kavaliroj de la ronda Tablo", ĉar iam broceljando estis ĝis mia urbeto.
Tiuj fabeloj estas neniam sencelaj. Ĉiu enhavis kaŝitan mesaĝon jen informan jen avertan, kaj traktis pri unu el la ĉefaj temoj jenaj:
-la ĉiutaga vivo de tiuj, kiuj ofte pene laboris en la arbaro kiel arbohakistoj, lignoĝuistoj, karbistoj… Ili konsistigis korporacion necesan por la ĉiutaga vivo de la loka loĝantaro, tamen iom marĝenan, ne ŝatatan kaj eĉ timatan de tiu loĝantaro mem. Ili ĉefe laboris por la forĝejoj en la apuda urbo Paimpont (Pempo), kiu bezonis jare grandegan kvanton da lignokarbo.
-la starigitaj ŝtonoj (menhiroj kaj dolmenoj) ekscitis la popolan imagopovon. Se izolataj, ili estis ofte la loko de strangaj ritoj devenintaj de la pratempo kaj malpermesitaj de la oficiala katolika religio. Se arigitaj laŭ geometriaj figuroj jen cirklaj jen liniaj jen kvarlateraj, ili similas al iu sekreta socio ŝtonigita de aŭ pro iu dia malbeno, kaj iel alparolas la promenanton, kie ajn li estas.
-en tiu regiono, la katolika religio anstataŭis praan natur-religion. Tial Dio kaj Diablo ofte renkontiĝas inter la estaĵoj, kiuj elvokas la eternan konflikton inter bono kaj malbono. En la rakontoj kaj fabeloj, la diablo estas ofte traktata senĝene, kvazaŭ naivulo, same kiel la morto, kies ĉefa reprezentanto estas nomata "Ankuo". Eĉ se la diablo estas ofte trompita kaj mokata, li povas kelfoje aspekti akordiĝema, preskaŭ helpema, sed atentu! Ni neniam forgesu, li ankaŭ estas ruzulo!
-en Broceljando, la vilaĝo Concoret (Konkore) akiris, de longa tempo, paganisman renomon. Laŭdire ĉiuj loĝantoj estis tie sorĉistoj kaj rilatis kun la diablo. Concoret estas la vera lando de vera sorĉistoj, kaj tion atestas la nomo mem, ĉar "kored" signifas "feinoj" en la bretona lingvo.
-la personoj de la tiel nomata "eta popolo" (feinoj, koboldoj, gigantoj, kaj aliaj kiomaj troloj…) ludas ankaŭ gravan rolon en la rakontoj, ĉar ili faciligas la klarigon pri eventoj, kiuj superas la homan komprenon, aŭ atentigas pri la danĝeroj de tia aŭ alia konduto.
Fine Ahan, la "ora porkedo" malkovrigas al ni la intimajn sekretojn de la broceljanda naturo. Ni lernas multe de li (kaj ni esperantistoj, ankaŭ pli).
Tiuj temoj estas disvolvitaj en 12 fabeloj kaj legendoj kiel ĉi-sube: la sep feinoj de la feina spegulo; la ora ŝtipo; la arbohakisto; la 12 fenestroj; la mortiga enuo de Mateo; la koboldoj de Trehorenteuc; la malbenitaj ŝtonoj; la diablo ŝanĝita en pastron; la eta Lukas el Lutehel; la ulo kun limoŝtono; la princino Ivona; la ora porko.
Leginte tiun duan libreton, la promenanto, same kiel mi, akiras novan regardon al la fontoj, arboj, ŝtonoj, floroj, kiujn li renkontpaĝos tra la Purpura Lando, ĉefaj postrestaĵoj de la iama arbaro Broceljando, en Bretonio.
Fine mi salutas la aŭtoron ĉar ŝajnas al mi ke li vivis samtempe apud, aŭ kun, la uloj eĉ la eta popolo de siaj rakontoj, kaj ankaŭ mi kelkfoje ne plu sciis ĉu mi estis tie aŭ en mia hejmo.
Nikol (Francio)
Ĉi tiu libro estis donacita al la partoprenantoj en la lasta Kansaja Kongreso en Kioto. Miyamoto M. menciis vere sarkasme kaj entuziasme pri la recenzo de Eŭropaj samideanoj por la esperanta traduko de Manjoo. Ŝajnas al mi, ke li estis tre obstina pri vorto "recenzo". Mi mem estas tolerema, eĉ se oni diras, ekz. la vortojn: komento, klarigo, rimarko, resumo, recenzo, k.a. Ĉiuokaze ĉi-libro estas plenplena de la sarkasmaĵoj kaj entuziasmaĵoj de la verkisto, Miyamoto M.
Samo (Japanio)
Santiago paŝis kun la Alkemiisto en la dezerto. Santiago daŭre aŭskultis sian koron, ĉar kie estas lia koro, tie estas trezoro. Lia koro kaj li fariĝis intimaj amikoj, neniam kapablaj perfidi unu la alian.
Iun tagon, ili kaptiĝis de kavaliroj kaj estis kondukitaj al milita tendaro. Santiago devis transformi sin en venton dum tri tagoj por vivi. Santiago serioze parolis al Vento, Suno kaj al la Mano, kiu skribis ĉion. Finfine li plonĝis en la Animon de la Mondo, kaj komprenis, ke la Animo de Dio estas lia animo mem. Ĝuste en tiu momento, li povis realigi miraklojn.
Post kiam Santiago adiaŭis Alkemiiston, li atingis Piramidojn. Kvankam li preskaŭ mortis pro batoj de ŝtelistoj, li daŭre fosadis en la loko, kie liaj larmoj falis, kaj li trovis trezoron.
Nun mi memoras la vortojn de maljunulo, "Kiam vi vere volas ion, la tuta Universo konspiras por ebligi al vi realigi vian volon." Se vi daŭre kaj fervore klopodas por realigi vian revon, la tuta Universo helpos vin, kiel Ŝohei Ootani, japana tre kapabla basbalisto en Usono, mi opinias.
Mateno (Japanio)
Ĉi-foje mi legis la libron "Printempa teruro" verkitan de Julian Modest kaj mi ne povis finlegi ĝin.
La ĉefheroino Ana estas instruistino kaj havas du gefilojn. Sed tri jarojn antaŭe, ŝi perdis edzon kaj ankoraŭ havis profundan doloron en la koro. Tial Ana ne povis akcepti inviton al reedziniĝo de ĉirkaŭaj homoj. Ankaŭ kolegina Vesela kompatis ŝin pro ŝia vidvineco kaj deziris helpon por Ana.
Vesela estis, la aktiva prezidantino de la societo; ŝi proponis al Ana veni al la kunveno de la societo pri medioprotektado. Tie Vesela prezentis novan membran viron al Ana. La viro similis al ŝia forpasinta edzo, Ana simpatiis kun li. Iun nokton ili iris vespermanĝi al restoracio en ĉirkaŭurbo.
Ĝis ĉi tie mi legis. Sed la ĉiutaga vivo de Ana estis ordinara. Titola "teruro" ankoraŭ ne okazas. Mi diverse supozas, kiam, kia teruro okazos al Ana.
Granda Kampo (Japanio)
Okaze de la septembra Esperanto-sumoo de 2024, sekvanta la januaran, mi legis la libron Sekreta taglibro verkitan de Julian Modest. Ankaŭ ĉi-foje mi kun granda intereso legis ĝin po du paĝojn tage. Ĉi tiu libro estas romano pri la hungara revolucio. Ĉefrolulo estas Metaj, kiu naskiĝis en malgranda vilaĝo de Bulgario. Poste li lernis fizikon ĉe la fakultato pri "Fiziko-matematiko" en la universitato.
Influite de lia universitata amiko Zahari, Metaj skribis "poemon" kaj disvastigis ĝin. Flugfolioj estis surmetitaj ĉe la universitata biblioteko. Policanoj komencis serĉi, kiu metis la flugfoliojn sur la breton en la biblioteko. Poste policanoj komdamnante bibliotekistinon, trovis kartotekon de Metaj kaj transskribis lian adreson. Iutage, finfine, la sekretario de la fakultato "Fiziko-matematiko" diris al lia asistantino Vasileva,
"Studento Metaj devas iri al la dekano de la fakultato. Policanoj komencis trarigardi librojn kaj serĉis poemon kiun Metaj skribis.
Policanoj skribis protokolon pri traserĉado. Metaj fariĝis unu el la membroj de terorista grupo. Amiko de Metaj, Zahari, eksciis kiam la policanoj Kamenova vizitis lian loĝejon, danke al lia luanto, kaj arestos Metajn. Li supozos, ke Metaj ne eltenos la turmenton. Li diros ĉion. Li diros mian nomon kaj la polico tuj arestos min. La situacio estas tre danĝera. Zahari konsilis al Metaj, ke li iru ĉe sia vilaĝo kaj kaŝu sin.
Metaj eliris el la domo de Zahari kaj iris al la stacidomo kaj veturis per vagonaro al Dagon, kie li naskiĝis.
Li veturis al sia hejmloko "Lum" sed ne decidis iri hejmen, sed ekiris al la domo de Najden, kiu estas intima amiko ekde la infaneco. Post tranokto, Metaj diris al Najden, ke li elmigros, trapasos la landlimon kaj iros al Jugoslavio.
Ĉi tiu libro estas skribita pri la socialista revolucio, sociordo, komunista partio, socialistaj landoj kiel koncentrejoj. Metaj devas verki poemon kaj disvastigi ĝin. Mi ankoraŭ ne finlegis ĉi tiun libron. Mi sentas, kiel danĝera estas ago de sekreta policano. Dankon al la Esperanta Sumoo!
Lumo (Japanio)
La libro estas traduko de unu el la serioj de bildlibroj pri la homoj devenantaj de ma Regiono Ŭakajama, en la centra parto de Japanio. Minakata Kumagusu naskiĝis en 1867, samtempulo kun D-ro Zamenhof, estas mondfana giganto en la kampo de plantologo, precipe pri studo pri miksomicetoj.
Li estas konata kiel folkloristo, natureksploranto kaj aganto por konservi naturon kaj kulturajn heredaĵojn.
Mi multe aŭdas pri li, sed por la unua fojo legis lian biografion, kiu pli interesis min pri tiu homo. De la infaneco li absorbiĝis en observado, kolektado de plantoj kaj bestoj, ankaŭ pri desegnado kaj transskribado de bildoj kaj ideografaĵoj.
Je la aĝo de 17 jaroj, li ĵuris al si, ke li trovu 7000 speciojn de mikromicetoj. Li eniris en universitaton, sed opiniis ĝin ne interesa, do li decidis iri al Usono por studi ĉe universitato, kie li vere povis trovi eblecon studi, sed vane.
Post longa vojaĝo ene de Usono, kaj poste Kubo kaj Britio, kie li laboris por la Nacia Muzeo, dum kiam li publikigis sian atingon en la kampo de miksomicetoj,
finfine li revenis hejmen al Ŭakajama. Fakte lia vivo estis plena de malfacilaĵoj, aventuroj, neordinaraĵoj, sed lia atingo estis, ke li registris pli ol duoblan nombron de miksomicetoj en sia ilustrita enciklopedio.
Majo (Japanio)
La aŭtoro estas veterinaro, kiu amatore esploras naturon kiel entomologo. Mi tre interesiĝis pri liaj verkoj, kiujn li publikigis en loka esperantista klubo. Kiel la aŭtoro skribis en la enkonduko, "ie sub niaj piedoj ekzistas mirinda mondo de bestetoj, kiuj multe influas vivon de homoj".
Kiel oniksoj, kiuj povas malkomponi pezajn metalojn, ne konate de homoj, estas ege utilaj, sed escepte de scivolemuloj kaj infanoj, ne multaj rimarkas tion. Pere de bonkvalitaj, memfaritaj fotoj, la libro povus malfermi la mirindan mondon al la legantoj.
Majo (Japanio)
La libro rakontas pri ekscita reunuiĝo de du animoj, kiuj amis unu la alian dum sinsekvaj vivoj, markitaj de eraroj kaj pasioj. Kvankam reenkarniĝinta en Pollando, Roberto, en la personeco de Z. P., Esperanto-inĝeniero en Varsovio, malkovras en Brazilo sian grandan amon el aliaj epokoj, Yvonne Pereira, la aŭtorino mem, kiu humile rakontas sian vivon, por lerni la principojn de la Spiritisma Doktrino.
Kristalo (Brazilo)
Plej bona legaĵo kaj lingve kaj enhave (YU Jianchao). Noveloj de Lusin, Plena Kolekto estas malofte havebla esperante tradukita libro, ĉu pri la enhavo, ĉu pri la lingvaĵo.
Lusin (Lu Xun 1881-1936), ĉina verkisto kaj tradukisto, pioniro de ĉina moderna literaturo. Lia praktiko en verkado per vulgara lingvo (ĝenre, stile) komencis la Novkulturan Movadon antaŭ pli ol 100 jaroj. Kolekto estas novelaro, kiu kolektas la novelojn verkitajn de Lu Xun de la jaroj 1918 ĝis 1935, en tri partoj: Krioj, Vagado kaj Malnovaj Legendoj Nove Redaktitaj, kun 35 noveloj.
La noveloj de Lusin estas lingve popularaj kaj stile satiraj kaj rakontaj. Sub lia plumo la figuroj vivece karakterizas feŭdecajn, sklavecajn kaj postrestintajn, plene stampitajn de la trajto de la epoko. Jam en la jaro 1921 estis la unua esperantigita novelo, Taglibro de l'Frenezulo, sekve en postaj dekoj da jaroj, ĉinaj verkistoj aŭ tradukistoj senĉese esperantigis aliajn novelojn; en la jaro 1974, eldoniĝis la Novelaro per plena kolekto.
En 2022, ILEI proponis la novelon Antimilitisto el la Kolekto por ĝia Librotago (12.15). Mi skribis rekomendon kaj recenzon en la revuo IPR, ne nur pro ĝia enhavo, sed ankaŭ pro la lingvaĵo. ĉ/4ar la libro estis provlegita de alilandaj elstaraj esperantistoj-verkistoj: sinjorino Hilda Drezen el Estonio, sinjoro Teo Jung el Germanio kaj sinjoro G.J. Degenkamp el Nederlando. Ili, kune kun ĉinaj esperantistoj sukcesigis la libron plej bona kaj elstara inter amaso da esperantigitaj ĉinaj libroj.
Yu (Ĉinio)
Komence estas artikolo pri la 75-a Kongreso de BEA, kiu okazis en urbo Galabovo pro la 50-jara Jubileo de la loka Esperanto-Societo, ''Kolombo de la Paco''. La nuna Prezidanto R. Radev malfermis ĝin. La unua Prezidanto, kolonelo K. Kanev,
ricevis multnombrajn gratulleterojn en tiu okazo, de nia lando kaj de eksterlando. Sekvis raportoj, eldiroj, sinproponoj por gvidi retan Esperanto-kurson, por verki lernolibron pri Esperanto, k.a. Oni konkludis, ke la Kongreso estas sukcesa kaj sekvis interesa ekskurso.
Estas anonco de la AIS-Prezidanto, s-ro Amri Wandel, pri la Scienca Universitata Sesio /SUS - kursoj kaj prelegoj/, kadre de internaciaj Eo-aranĝoj.
En la urba muzeo de Bjelovar, Kroatio, 2023, en ekspozicia galerio, estis montritaj la verkoj de la pentristino Maia Gorova. Kelkaj estas en la revuo. Prezentis ilin en Esperanto G. Mihalkov kun traduko de Josip Pleadin.
La sekva artikolo informas pri Laure Patas d'Illiers, franca esperantistino, kiu gajnis premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA pro siaj originale verkitaj en Esperanto rakontoj.
La verkistino Elena Popova prezentas la libron de G. Mihalkov ''La vojo al la vero" en la bulgara.
Sekvas anonco pri la Internacia Esperanto-Konkurso ''Histo Gorov-HRIMA"-2024 por rakonto kaj eseo. Estas artikolo de Gorov kun fotoj de 1983.
En ''Letero al Antarkto" temas pri Jubileo de la Bulgara Antarkta Instituto ĉe la BG Akademio de la Sciencoj kaj pri prof. Pimpirev /polusano/, priskribitaj de inĝ. Petar Todorov, dumviva UEA membro kaj filatelisto.
Fine Stoev informas per fotoj pri vizito de Usonano-esperantisto en la bulgara urbo Pleven.
Abundas je fotoj de la BEA 75-a Kongreso, de la ekspozicio en Galabovo, fotoj pri HRIMA, pentraĵoj de M.Gorova, k.a.
La Revanto (Bulgario)
Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo de Tibor Sekelj
En la ĝangalo de Brazilo, ŝipeto kun pasaĝeroj sur enfluanto de Amazono haltas en la ĝangalo pro akcidento. Ĉiuj atingas la riverbordon, ĉirkaŭitaj de praarbaro kaj bivakas. Sed tiuj vojaĝantoj havas ĉefe du problemojn: manĝi kaj ripari la ŝipon.
Feliĉe juna indiana knabo (Kumeŭaŭa) venas helpi ilin, ĉar "kiu helpis al homo en malfacilaĵo, helpis al si mem".
La rakontanto (Li estas nomita Njikuĉap (signifas "barbulo") de Kumeŭaŭa) estas scivolema koni ĉi tiun knabon. Dum tri tagoj li eksciias pri la vivo en praarbaro. La indiano montras al li kiel li ĉasas. Li instruas al li kiel fari fajron sen alumetoj,
montras al li la bestojn, kiuj venas trinki la akvon el la rivero. Li klarigas pri la bestoj, la danĝeroj de la ĝangalo. Li klarigas kiel la ĝangalo donas ĉion, kion ĉiu bezonas, sen mono. La rakontanto komencas kompreni kaj ŝati la saĝon de indianoj. Dum tri tagoj, la amikeco kreskis inter ili. Kumeŭaŭa helpas blankulojn ripari ilian boaton.
Poste Kumeŭaŭa revenas en sian tribon. Njikuĉap revenas al sia lando kun la memoro pri tiu ĉi bela aventuro en sia imago.
Dank'al vikipedio, mi ankaŭ eksciis pri la verkisto, Tibor Sekelj, kiu estis fama esperantisto, mondvojaĝanto, esploristo, poeto, etnologo, ktp.
ciganino (Francio)
Transe estas romano verkita de Lorjak. Amuza kaj malstreĉa, tiu fikcio estas skribita en brila stilo. Ĝi rilatas al reciprokaj vizioj dum la dormado de du gejunuloj, franca knabo kaj usona knabino…
Martine (Francio)
MILITO KAJ PACO
Karaj geamikoj: Ni parolos pri milito kaj paco, kaj nia deziro estas trakti la temon en ĝia tuta komplekseco kaj kun la profundeco de ni atingebla. Kiel homoj, ni povas esti idealistoj kaj sentimentalaj, sed tiuj sentoj devas esti preterpasataj, kiam oni deziras eniri en la kernon de la milita afero. Pro tio, la titolo de nia parolado estas "MILITO KAJ PACO" kaj ne "PACO KAJ MILITO".
La MILITO ne estas moderna evento. En la tuta historio kaj eĉ en la prahistorio, tion elmontras la siatempaj spuroj, la milito estis konstanta fenomeno, eĉ oni povas diri, ke la milito estis kaj estas la plej avara historia faktoro. Ne estas strange, do, ke historio estas plena de krimoj, sklavecoj, tiranecoj kaj ekspluatado. Se la historio ne estus tia, ni nun ja ne devus diskuti pri manko de libereco, pri ekspluatado kaj eĉ pri la danĝero de atommilito kapabla detrui la homaron.
La afero milito estas grava historia faktoro, kaj oni povas eĉ koncepti, ke ĝi estas la plej grava.
Se la tuta homvivo estus fondita sur perforto, la homo neniam estus atinginta la homecon. Simile korpe al la aliaj vivuloj, se li ne estus posedanta aliajn kvalitojn, ankoraŭ li ne estus superinta la simian kondiĉon. La homo estas nefortikaj vivuloj. Izolita homo, nuda kaj senŝirma, ne povas sin defendi kontraŭ predobestoj nek alfronti la krudan naturon. Niaj praaj antaŭuloj nepre devis socie, kiam ili atingis la homecon. Sed, oni ne povas vivi socie sen certa solidareco,
sen ioma altruismo, kaj sen firma kunhelpo. Sen amo al la filoj, sen la zorgo de la gepatroj, filoj ne povas plenkreski. Sen reciproka kaj daŭra amo en la familio ne eblas la koplodado por postuli idaron. La homo nepre devas vivi en socia medio, eĉ se embria, sen kio ne eblas krei kiun ajn civilizacion.
Kun la konkurado naskis la fenomenon MILITO. Kiuj grupiĝis plej firme kaj vaste venkis, kiuj ne kapablis vaste kaj grandnombre grupiĝi, malvenkis.
Tiu ĉi libro estas aktuala kaj ege interesa, pro tio bonvolu legi ĝin.
Kongreso (Meksiko)
Mi legas la libron Sur bluaj planedoj de Laure Patas d'Illiers. Estas tre interesa libro, serio de sciencfikciaj rakontoj, tre surprizaj. Belega libro.
Tits (Francio)
La libro Historietoj el la historio - Anegdotoj pri famaj homoj, redaktita de Stanislav Košecký, estas tre interesa kaj bona por la legado. Ĝi estas kompilado de kelkaj anedoktoj pri la vivo de multe da gravuloj, kiel scientistoj, verkistoj, poetoj, k.t.p.
Thuler (Brazilo)
Mi havis tre interesan tempon legante kvar esperantajn rakontojn dum 15 tagoj.
Justo (Koreio)
Mi bone legis la tuton kaj eĉ spektis informojn rete. Tre bona libro por la komenco de la lernojaro ĉe ni!
Mateno 36 (Francio)
Tiu 112-paĝa libro de la germana instruistino Gudrun Pausewang (1928-2020) estas tradukita kaj eldonita en Esperanto de Nora Caragea (1930-2018). Ĝi aperis en la jaro 2001. Ĉiu el la 19 ĉapitroj enhavas belan nigreblankan ilustraĵon de Friedrich Kohlsaat.
Kuniberto Lempel vivas en la vilaĝo Grenhejmo, kie li posedas butikon de paperaĵoj, krajonoj, skrapgumoj, leterpaperoj, kajeroj, en kiu li laboras ĉiutage. Lia sola ŝatokupo estas la kolektado de poŝtmarkoj. Li estis jam tridek-kvin- jara kaj ankoraŭ ne edziĝinta eble la kaŭzo estis,
ke li estis tre alta kaj magra kaj havis orelojn elstarantajn. Bela li ne estis, sed simpatia ulo kaj tre diligenta.
Iun tagon, sur benko en la parko, li renkontas belan junan nigran virinon. Ŝi estas Kilevamba Lababa, filino de prezidento de iu afrika lando, kiu studas por doktoriĝi kiel kuracistino kaj ambicias fariĝi homhelpantino.
Enamiĝinte, Kuniberto proponas al ŝi geedziĝon, vendas sian butikon, aĉetas helikopteron kaj ili du fariĝas homhelpantoj. Ilia unua tasko estas savi la loĝantojn de la insulo Sisimanio de malsatmorto pro lastatempa naftoŝipa katastrofo apud tiu insulo.
Ĉu ili sukcesos? Legu la libron tradukitan en agrablan Esperanton, kiu plaĉos ne nur al infanoj kaj junuloj, sed ankaŭ al ĉiuj generacioj.
Atrebato (Francio)
Leginte tiun libron kun intereso, mi volas unue danki Ewa Grochowska, polan samideaninon, kiu elpoligis la rakonton de unu el sia samlandano Pawel Kowalcyk. Ewa celis sciigi al la esperantistoj la ekziston de A?rovilo apud Pondicherry en Barato. Ŝi mem vizitis plurfoje la lokon, kie kunvivas pli ol 3000 personoj el 50 diversaj landoj kaj ŝi sin demandas, kial ĝis nun neniu sukcesis tie disvastigi la internacian lingvon Esperanto.
Tra la honesta rakonto de la aŭtoro Pawel Kowalcyk, kiu venis kiel volontulo por malkovri Aŭrovilon, la leganto multe lernas pri tiu unika loko, pri ĝia pasinteco kaj ĝia filozofio. La Ideo fondi la universalan urbon Aŭrovilo naskiĝis en 1968 de barata sanktulo Ŝri Aurobindo kaj lia spirita laborkunulino: Mirra Alfassa (francino) konata sub la nomo la Patrino.
Post la kleriga legado de la verko, provu havi propran opinion aŭ demandu vin ĉu tiu projekto estas vera alternativo al la estonta realeco, ĉu ĝi estas utopio, ĉu ĝi estas unika liberspaco? Eble kiel mi vi ne havos klaran opinion sed vi admiros la grandkorajn homojn, kiuj dediĉas sian talenton kaj siajn ŝparaĵojn al la Ideo.
Joga (Francio)
La Rakonto de la Nekonata Insulo (portugale: O conto da ilha desconhecida) estas novelo de portugala verkinto José Saramago. Ĝi estis publikigita en la portugala en 1997.
Intrigo
Iun tagon, viro iris al la pordo de la reĝo por peti boaton, sed tio estis la pordo de peticioj, kaj li ne estis akceptita de la reĝo. Post multe da insisto kaj frapado ĉe multaj pordoj tra la komplikaĵoj de la reĝa burokratio,
li sukcesis igi la reĝon finfine doni al li la tre deziratan boaton. La purigistino ĉe la reĝa palaco estis la sola ŝipanaro, kiun li povis trovi, kaj post kiam la boato estis ekipita kaj purigita, ili dormis tiun nokton sur la moleo.
La sekvan matenon ili baptis la ŝipon kaj, ĉirkaŭ tagmezo, danke al la tajdo, la Nekonata Insulo finfine aperis.
lemosac (Brazilo)
Tio estas rakonto pri sunradio, kiu kolerigas la sunon kaj devas resti surtere ĝis ĝi denove akceptas lin post kelkaj bizaraj aventuroj.
Anneke (Nederlando)
Mi legis el La Libro de Mil kaj Unu Noktoj entute 288 paĝojn, tio estas meze po 19. La lingva nivelo de la Unua volumo estas konsiderinde pli alta ol tiu de la dua kaj tria. Do mi estas tre kontenta. Ankaŭ la lasta parto, kiun mi legis, pri la aventuroj de Sindbad la maristo surprize variaj, malgraŭ kelkaj komunaj trajtoj: impulso navigi, spite de antaŭaj teruraj spertoj, ŝiprompiĝoj kaj mistrakto fare de marpiratoj, atingo de danĝera insulo, eltrovo de trezoroj kaj ilia perdo, sed finfina profitego. Plej kapta, viva sepultiĝo kun la mortinta edzino kaj mirakla saviĝo. Interesa alveno en spic-landoj: ŝajne en Malako. Inda legaĵo !
Rob (Nederlando)
Mi legis la libron titolitan Vetero kaj Klimato de la Mondo, verkitan de Denis Riley kaj Lewis Spolton en la angla lingvo, tradukitan de Kris Long al esperanto, kaj eldonitan de UEA en 1987.
Ĝi klarigas la diversajn klimatojn de nia planedo. Meteorologio estas scienco pristudanta la atmosferajn fenomenojn de nia planedo. Vetero estas la atmosfera stato en iu loko kaj en iu tempo. Klimato estas la kutima vetero en pli granda regiono dum pli longa tempodaŭro.
Mi opinias, ke la homoj ne responsas pri klimataj ŝanĝoj, kiuj dependas de la suna aktiveco kaj de la diversaj cikloj de Milankoviĉo (ĉar la tera klimato sinsekve malvarmiĝis kaj varmiĝis plurfoje jam longe antaŭ la industria erao... kaj kelkaj sciencistoj prognozas ne ĝian varmiĝon sed male ĝian MALVARMIĜON);
sed ke ili ja responsas pri poluado de nia mondo kaj baldaŭ devos rapide adapti sian vivmanieron al la klimataj ŝanĝoj.
Jen kelkaj gasoj konsistigantaj la teran atmosferon = dinitra: 78,08%, dioksigena: 20,94%, argona: 0,93%, tuta CO?: 0,04% (natura CO?: 0,0384% kaj homdevena CO?: 0,0016%!). Kiel la CO? produktita de homoj povus tiom influi nian atmosferon?
Urso (Francio)
Mi ŝatis tre multe la stilon de la legita libro kaj devis lukti por ne legi tro multe da paĝoj tage.
Kongreso (Meksiko)
Ĉiu tiu bildstrio rakontas la veran historion de la malkovro de la kaverno Lascaux fare de kvar adoleskantoj en 1940. Ĉi tiu kaverno ornamita per pentraĵoj kaj gravuraĵoj atestas la homan ĉeeston antaŭ ĉirkaŭ 20 000 jaroj en la Perigordo nigra - regiono de Francio. Tiu ĉi kaverno estas nun fermita al la publiko, ĉar post la enfluo de vizitantoj aperis fungo pri aero-malboniĝo.
Lalao (Francio)
Mi sukcesis kaj ĝojis legi tiun libron. Ĝi estas tre bele verkita kaj la mallongaj rakontoj tute taŭgas por la sumoo. Dankon pri via zorgo kaj amusaj desegnoj.
FruMateno (Francio)
Tri fabloj por rakonti estas eta libro por infanoj. La a?torino estas Lucia Spezzano. Ŝi verkis ĝin itale kaj la traduko en Esperanto estas de Tiberio Madonna, verkisto kaj poeto, kiu gajnis plurajn premiojn.
Fakte, la itala versio enhavas 13 rakontojn, ne nur tri, kaj la originala titolo estas "Tredici favole da raccontare" (= dek tri fabloj por rakonti): la tri plej belaj fabloj estis elektitaj kaj tradukitaj esperanten.
Jen iliaj titoloj: La Redemptiĝo, La Bufeto de la sorĉa lageto kaj La Krabro kaj la araneeto.
La unua rakonto temas pri ŝafoj, kiuj petis al la paŝtisto iri manĝi florojn tra la rokoj, teni la lanon kaj la lakton, por pli bone kreskigi siajn idojn, sed la paŝtisto ne akceptis tion: li estis tre avida kaj volis vendi la lakton,
la lanon kaj la ŝafidojn. En la grego estis ankaŭ nigra ŝafo, kiu diris al li kaj al la aliaj ŝafoj, ke li estas tirano. La paŝtisto nur nun komprenis la motivon de ilia protesto kaj decidis ŝanĝi: li dormis frate kun sia grego, en harmonio kun la mondo.
La dua rakonto temas pri malmodesteco: belega papilio opiniis esti la plej grava ulo ĉe la lageto kaj misfamigis utilegan bufeton kiu manĝis vermojn, raŭpojn kaj araneojn. Ĉe la lageto iam atingis korvo: li vidis papilion kaj rapide manĝis ĝin. La bufeto, kiu estis tre malbela,
komprenis la kialon: papilioj estas tro belaj kaj, pri tio, ilia vivo daŭras ofte nur kelkajn tagojn.
La tria rakonto temas pri la aroganteco de krabro kontraŭ la saĝeco de araneeto, sed la krabro estis malmodesta kaj ne aŭskultis la bonajn konsilojn de la araneeto kaj flugis al la ĝardenisto, kiu rapide mortigis ĝin, per insekticido kaj premigis lin per piedo.
La tri fabloj havas moralon kaj instruas verajn valorojn. Ili estas: harmonio kun la naturo, respekto koncerne al la aliaj bestoj, aŭ personoj, finfine solidareco kaj neniam esti malmodestaj aŭ malŝataj kun kiuj estas malsamaj ol ni.
Karla (Italio)
Ĉi tiu fabelo rakontis pri diversspecaj bestoj kaj insektoj, kiuj interesis min dum la interfluo de okazoj.
Maekawa (Japanio)
Efektive ĉi tiu sumoo estis unu el la miaj plej agrablaj sumooj. Mi jam skribis, ke la teksto estas interesa kaj bonstila. Sed ankaŭ la libro estas tre plaĉa. Ĝi estis eldonita en 1924, do ĝi estas centjara. Ĝi havas decajn dikajn "flavajn" paĝojn, kiuj inspiras al mi ian revan, gemutan humoron, tre konvenan por la legado.
Komenco (Rusio)
Kulturo estas io tre vasta: ĉio, kion homoj pensas, diras parole aŭ skribe kaj faras. Ĉi tiu libro provas resumi ĉion, kion parolantoj de Esperanto pensas, diras, skribas kaj faras. Kaj ĝi atingas sian celon. Pro tio ĝi indas esti legata de ĉiuj partoprenantoj en tiu kulturo.
Impona estas la listo de la kontribuintoj, kiujn mi citas el la enhav-tabelo por doni ideon pri tio, kion oni trovas tie: Ilona Koutny, Enkonduko al Esperanta kulturo; Fabio Fortes, Krom esperantlingvanoj, ĉu esperantistoj? Du esencaj trajtoj de la E-kulturo; Ilona Koutny, Esperantlingva bildo de la mondo; Sabine Fiedler,
La frazeologio de Esperanto kiel spegulo de kulturo; Aleksandro S. Melnikov, Esperantonimoj kiel enlingv(aŭ)a speguliĝo de la specifa Esperanto-kulturo; Aleksandro s. Melnikov, Specifeco de lingva personeco de tipa Esperanto-kulturano; Ida Stria, Esperantlingva komunumo kaj ĝia identeco; Svorad Zavarský, ĉu Esperantio bezonas propran arton?
Aŭ ĉu oni entute povas paroli pri arto esperanta?; François Lo Jacomo, Teatro: Esperanto-kulturo aŭ kulturo per Esperanto?; Jukka Pietiläinen, Esperanto-gazetaro: historio kaj perspektivoj; Barbara Pietrzak, Esperanto-Radio; Micha³ Ryszard Balicki, ĉu eblas esperanta televido?; Judit Schiller, Kino kaj Esperanto. Skizo pri la "heroaj tempoj"; Li Xin, Esperanto-muzeo en Zaozhuang;
José Antonio Vergara, Imagoj pri Esperanto kiel lingvo por la scienco antaŭ la Dua Mondmilito.
Mia persona juĝo estas, ke tio, kion esperantistoj pensas pri personaj kaj ĝeneralaj temoj ne dependas de la Esperanto-mondo, ekzemple pri la rilatoj inter viroj kaj virinoj kaj pri tio, ĉu Rusujo invadis Ukrajnujon aŭ ĉu Usono provas invadi Rusujon. Tiuj pensoj venas de la naciaj kulturoj, en kiuj ili naskiĝis kaj vivas. En tiu senco tiu parto de la kulturo ne estas Esperanto-kulturo.
Tio, kion esperantistoj diras kaj skribas en Esperanto, ja estas parto de la Esperanto-kulturo kaj ankaŭ tio, kion ili faras en la Esperanto-movado.
Ĉiu juĝu, ĉu temas pri vera kulturo aŭ pri subkulturo, kiel tiu de la skolta movado.
abuĝibril (Britio)
Mi komencis legi tiun ĉi libron, kaj relegis la unuan parton, sed mi provis trovi, pri kiu lando temas. Ŝajnas, ke la epoko estas ĉirkaŭ la jaro 1990, kiam okazis granda politika ŝanĝo en orienta Eŭropo. La heroo vivis en malriĉa familio, sed havis amikojn, kiuj vivis en altrangaj familioj en la socialisma tempo. Tamen baldaŭ tiuj amikoj kaj iliaj familioj perdis sian potencon dum la falo de la socialisma re?imo kaj malaperis. Poste la heroo eklaboris en cementa fabriko kaj …
La rakonto daŭras enuige kaj ne progresas. Preskaŭ duonon de la libro mi legis, sed mi perdis emon plu legi, do post la sumoo la libro sidas en la libroŝranko, kaj eble dormos eterne. Mi tute ne komprenis, pri kio temas la libro.
Horizonto (Japanio)