Recenzoj de legataj libroj dum la maja sumoo 2024

Legaĵoj XIII de diversaj aŭtoroj

Mia legaĵo estis ne speciale interesa, jen kolekto de diversaj faktoj kaj rakontetoj jen amuzaj jen lernigaj, kiuj probable plimulto el ni scias kaj iam legis. Mi admiras la aŭtorinon de Legaĵoj sed ŝi ne evitis erarojn pli aŭ malpli gravaj.

Burdo (Pollando)

Montara Vilaĝo de Chun-chan Yeh

La romano Montara Vilaĝo prezentas la komencon de la revolucio en Ĉinio en 1927 el la perspektivo de iu tradicia kampara vilaĝanaro. La rakonta stilo estas rekta kaj relative simpla, kaj la leganto grade komprenas la vivskuan evoluon, kiam personaj rilatoj estas minacataj de novaj pensmanieroj kaj homa konduto ŝanĝiĝas pro novaj roloj en la socio, ĉu alprenitaj ĉu truditaj. Certe interesa legaĵo.

Punkto (Britio)

La fratoj Leonkoro de Astrid Lindgren

Tre bela rakonto, ne nur por infanoj; ankaŭ plenkreskuloj kortuŝe legos ĝin!

Anneke (Nederlando)

La ruĝbenketa lifto de Suada Tozo-Waldmann

Eble vi povus legi kaj bone kompreni. Mi esperas, ke estas legeble por ĉiuj kaj ne estas tro da eraroj.

Nikol (Francio)

Lando kiu vekiĝas de Kalle Kniivila

Tiu ĉi libro estas la plej lasta el liaj kelkaj libroj temantaj pri Rusio, eldonita en 2023. Mi jam legis ĉiujn liajn verkojn, kaj ĉuj estas tre interesaj, ĉar ili klarigas la situacion pri Rusio kaj ĝia milito kontraŭ Ukrainio.
Mi komprenis la situacion tre klare danke al la suba klarigo:
La reganta ideo en Ukrainio nun estas la ideo pri Eŭropo, pri demokratio kaj juroŝtato. Ĝi estas la ideo pri libero.
La rusa ideo estas ideo pri la brila pasinteco. Ĉar la rusa ideo estas ideo pri imperio, kaj tiu ideo ne permesas le ekziston de sendependa Ukrainio. Por ke la milito finiĝu, Rusio devas ekhavi alian ideon - sed neniaj alternativaj ideoj pri la fundamenta esenco de Rusio estos permesataj, dum la estroj de kremulo ne sanĝiĝos. (Paĝo 161)
Mi vere esperas ke la milito plej rapide finiĝos, ĉar jam tre multe da sango fluis en ambau flankoj.

Horizonto (Japanio)

La familio Zamenhof

D-ro inĝ. Louis Christophe Zaleski-Zamenhof. Li estis la nepo de la aŭtoro de Esperanto. (Mi konis lin persone).

Ludoviko Zamenhof* naskiĝis la 23-an de januaro 1925 en Varsovio. En la familio oni nomis lin Lutek. Li estis tre ŝatata de la familianoj, ja unu sola nepo de d-ro Zamenhof. La nomon Zaleski li kun la patrino alprenis post la forlaso de la Varsovia Getto, en 1942. Ili konservis ĝin kiel kromnomon, ankaŭ postmilite.
* Ne estas eraro, estas la dato de la naskiĝo de la nepo. Li nomiĝis Louis Christophe Zaleski-Zamenhof. Lia nomo estis Ludoviko Zamenhof kaj la familio nomis lin Lutek. Do, li ankaŭ estis Luis. (Louis). Paĝo 173. Estas la unua linio de la biografío de la nepo.
Ekde sia junaĝo, antaŭ la dua mondmilito, fare de la gepatroj kaj onklinoj li estis entirita, engaĝita en la Esperanto-movadon, kaj partoprenis aranĝojn en-kaj eksterlande.
Dum la milito kun preskaŭ la tuta Zamenhof-familio li ektroviĝis en la Varsovia Getto. Lia patro estis arestita jam en la komencaj tagoj de la okupacio de Pollando, la 4-an de oktobro 1939, fare de la germana polico, kaj post nelonge murdita, plej verŝajne fine de januaro 1940 en la apud-varsovia loko Palmiry.
En la getto dum kelka tempo li havis la eblecon ekloĝi en la paroĥejo de la katolika preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj ĉe la Placo Grzybowski: kune kun la patrino, ŝia fratino Janina Minc-kies edzo Henriko Minc pereis kun la patro de Ludoviko, Adamo Zamenhof kaj la dua fratino de lia patrino kun la edzo. Ilia protektanto estis paroĥestro Marceli Godlewski, kiu cetere loĝigis tie kelkdekon da konataj intelektuloj, sendepende de ilia konfesio. Omaĝe al li la konata filmisto esperantisto, Roman Dobrzyński produktis la filmon ''Oazo de Ĉiuj Sanktuloj'', en kiu L. C. Zaleski-Zamenhof rakontas pri la bonfaroj de tiu honestulo.

Kongreso (Meksiko)

La Kuraĝa Tajloreto de Fratoj Grimm

Temas pri eta tajloro kiu klopodis venki giganton.
Iam, kiam la tajloreto preparis la matenmanĝon kaj marmeladŝmiris la panon, li vidis, ke sep muŝoj iris supren, sed li klopodis mortigi ilin sep samtempe kaj per unu bato!
Li estis tre ĝoja kaj sur sia ŝultro, li skribis: "Sep per unu bato". Do, li pensis esti nevenkebla kaj decidis vagadi tra la mondo. Li renkontis giganton, kiu legis la skribaĵon sur la ŝultro de la tajloreto: "Sep per unu bato".
La giganto volis defii lin, sed la eta tajloro ne havis timon pri tio. Li surgrimpis sur arbon. La giganto elradikigis ĝin, kaj pensis, ke la tajloreto falis kaj mortis.
Morgaŭe, kiam la giganto vidis, ke la tajloro estis ankoraŭ viva, li pensis esti frenezulo, kaj rapide forkuris. Do, la tajloro, tre feliĉa, daŭrigis sian paŝadon.
La tajloreto simbolas saĝecon, inteligenton kaj kuraĝon, kiuj neniam estas rilataj kun la grandeco, la alteco aŭ la volumeno. Kontraŭe, la giganto simbolas ĉu arogantecon, ĉu naivecon.

Karla (Italio)

Ĉiu ĉiun de Teo Jung

Stranga titolo! La enkonduka poezieto bone klarigas la spiriton de tiu 400 paĝa vivrakonto de Teo Jung (18892-1986):
Ho bela revo de spirit' genia:
Ke ĉiu ĉiun en la mond' komprenu!
Ideo granda, pens' revolucia
Valora, vere! ke por ĝi ni penu!

La libro aperis en la jaro 1979 kun la subtitolo: "Sep jardekojn en la Esperanto-movado. Memoraĵoj de 86 jara optimisto". Plej aĝa filo de presisto kaj gazeteldonisto, li naskiĝis en Vestfalio (Germanio) kaj post interrompita studado en gimnazio en 1908, li fakiĝis en la profesio de la patro. Li helpis la patron en lia presejo instalita en Kolonjo. En 1912 li laboris kiel kompostisto kaj presisto en diversaj presejoj en Bavario. Komence de la Unua Mondmilito, Teo Jung estis atestita netaĝga por soldatiĝi sed en la lastaj jaroj de la milito li estis rekrutita kaj servis en Germanio kaj Francio.
En la jaro 1920 kun la frato Heinrich ili transprenis la patran presejon kaj rearanĝis ĝin en entreprenon, kiu presis kaj eldonis en la lingvo germana kaj esperanta. La 14-an de aprilo 1920 aperis lia semajna esperanta gazeto "Esperanto Triumfonta", kiu iĝis en 1925 (la 14-an de aprilo!) "Heroldo de Esperanto".
Li edziĝis en 1931 (la 14-an de aprilo!) kun Agnes Schroder (1900-1993) kun kiu li havis unu filon Heinz Jung (1932-1998). Ĉiuj parolis esperante. Teo Jung parolis plurajn lingvojn, ludis mandolinon kaj studis stenografion. Li ankaŭ eldonis pli ol 100 gravajn librojn en esperanto kaj partoprenis preskaŭ ĉiujn UK-ojn de siatempo, vizitis multajn landojn kaj renkontis multajn esperantistojn.
Pri lia translokiĝo al Nederlando kaj lia impona esperanto-agado kun liaj pripensoj koncerne la estontecon de Esperanto, la leganto trovos multajn precizajn anekdotojn kaj spritaĵojn en tiu interesa biografio.

Atrebato (Francio)

Kara Diablino de Douglas P. Boatman

Boatman, angla verkisto verkis tiun romanon, kiam li estis 87-jara malgraŭ lia aĝo li vigle verkis ĝin. Temas pri situacioj bazitaj sur magio kaj mistero travivitaj de geamantoj.
Imagu, vi kiel viro vekiĝante iun matenon kiel virino kaj inverse! La du protagonistoj de la romano travivas tiun situacion. Mistero, sciencfikcio, romantismo nutras vian tutan legadon tra multaj scenŝanĝiĝoj kelkfoje neverŝajnaj kaj nekredeblaj.
La libro legiĝas facile, la lingvo estas sufiĉe simpla kaj la leĝera kaj distra enhavo tiklas la scivolon de la leganto, kiu deziras plu koni la finon. La fino ĝuste nenion klarigas: estas la leganto mem, kiu kapablas (aŭ ne) imagi aŭ dedukti kio okazis en la vivo de la protagonistoj.
Kvankam la lingvonivelo de la verko ne ĉiam estas perfekta kun kelkaj anglismoj, mi legis kun granda plezuro tiun distran romanon.

Joga (Francio)

Secesio de Sten Johansson

La aŭtoro priskribas periodon de 10 jaroj dum la "Interbellum", la jaroj inter la du mondmilitoj. La romano situas en Vieno. Ĉefrolulino estas la Viena skulptistino Louise Gerber, kiu jam en la komenco de la romano ekkonis la danan ĵurnaliston Wilhelmina, Willie Singer. Ili baldaŭ amikiniĝas, poste anka365 tre intime. Estas interese, ke Johansson verkis libron pri du virinoj, kiuj dum jaroj vivis kune, kvankam tio en tiu tempo ankoraŭ estis malpermesita. Viro, Johnny helpas ilin, sed ili ankaŭ helpas lin.
En la libro estas multaj aferoj pri diversspecaj artoj; kompreneble, ĉar la Secesio temas grandparte pri apartiĝo de politika aŭ arta grupoj. Louise estas skulptistino, do havas artan okupon, same kiel Willie, kiu estas ne nur ĵurnalist(in)o, sed ankaŭ verkas romanojn. Cetere la patro de Louise estas aldviolisto. Do ni renkontas multajn detalojn pri artoj, kio tre plaĉas al mi.
La nuna tempo bedaŭrinde similas en multaj rilatoj al la tiutempa periode. Kvankam la socialistoj estas popularaj en Rheinland, la plimulto de homoj tamen elektis maldekstre. Ankaŭ nuntempe tra la tuta mondo oni vidas tiun saman elekton.
Ĉi tiu libro fakte antaŭas la libron: ''Falaflo en Maco'', ĉar Willi Singer rolas en tiu libro ankaŭ, sed nur flanke. Ne tre gravas legi la librojn inverse.
La libro estas ege leginda, ankaŭ por komencantoj, ĉar Johansson verkas en klara, neneologisma Esperanto: rekomendinda do!

(Interkrampe: mi konstatas ke nuntempe verkistoj havas emon verki pli kaj pli dikajn verkojn. Ekzemple: unua libro de iu germana serio enhavas 310 paĝojn, la lasta, 620. La duobla do! Johansson pruvas, ke tio ne necasas, ĉar ''Falaflo'' estas iom pli maldika ol ''Secesio'').

Katinjo (Nedrelando)

Karolo la Kvara - propra biografio

Legi propran biografion de ĉeĥa reĝo kaj imperiestro de germanromia imperio la Karolo la Kvara el 14a jarcento ne estas facile. Lia bildiĝo de la aferojn kiujn li priskribas en la libro (80 paĝa) diferencas de tiu ĝenerale konataj. Nun oni substrekas liajn saĝajn arkitektajn agadojn, fondiĝon de universitato, pacajn traktojn, kvar edzinojn kaj iliajn sortojn … Li mem skribas pri bataloj, vizioj, propra klarvideco kaj anĝelaj sciigoj. Mi multe lernis kaj meditis pri la mezepoko kaj rolo de katolika eklezio . La reĝo estis elektita en granda enketo (kiu ankaŭ okazis en multaj aliaj landoj) kiel la plej "grandan" ĉeĥon en pasintaj jaroj. Mi esploris en aliaj materialoj. Mi tre taksas la tradukon de la libro de la tradukisto Joseh Vondroušek.

Flegistino (Ĉeĥio)

Mia pentrista vivo de Helga Plötner

La libro de Helga interesegis min, ĉar mi akvarelis dum pluraj jaroj. En la libro Helga priskribas sian vivon kaj ankaŭ tiun de siaj gepatroj, karaj amikoj kaj multaj esperantistoj, kiujn ŝi portretis.
Ŝi eltenis sanproblemojn ekde sia infanaĝo kaj nun estas en rulseĝo. Ŝi multe priskribas sian intereson pri pentrado, kiu komenciĝis, kiam ŝi estis knabino. Ŝi akvarelas kaj ankaŭ pentras per oleo. Ĉefe ŝi portretas per krajonoj, sed ankaŭ pentras florojn de sia ĝardeno. Ŝi multe ekspoziciis kaj ricevis premiojn. Ŝi ankaŭ instruis sian arton.
Helga uzas teknikajn, fakajn vortojn pri pentrarto, plantoj kaj floroj, do mi devis uzi vortaron por bone kompreni la tekston, tamen la libro estas tre interesa kaj mi lernis multe el ĝi.

Rivero (Francio)

Falaflo en maco de Sten Johansson

  "Falaflo" estas manĝaĵo ofta en Mezorientaj landoj; "maco" estas bulo el   nefermentigita pasto, tradicia inter hebreoj. Ĉi tiu originala romano havas kiel fonan   rakonton, la vivon de juddevena sveda junulino kaj ŝia palestina koramiko, en   Svedujo. Ĉio okazas en iu malstabila politika momento de la mondo, en la 20-a   jarcento. La celo estas klara: la homa krueleco, diskriminaciemo, maltoleremo kaj   perfortado je la nomo de etnaj diferencoj estas tragika sinsekvo en la historio de tiu   jarcento.
  La avo de la junulino priskribas la suferegon de judoj sub la holokaŭsto, el kiu li   preskaŭ mirakle sukcesis elsaviĝi. Siavice, la familianoj de la palestinano rakontas la   teruraĵojn, kiujn ili trapasis por fuĝi el sia lando, meze de danĝeregoj kaj doloroj, por   rifuĝi en Eŭropo. La teroro inter israelanoj kaj palestinanoj, kun amasa buĉado de   civiluloj, estas kroma elmontro de tia malsano, kiu starigas homojn kontraŭ homoj.
  Rifuĝantoj submetitaj al riska krozado tra Mediteranea Maro kaj aliaj akvoj, kaŭzas hororon al la rigardo. La fama foto de droninta knabeto sur la sablo de Eŭropa plaĝo ŝokas la mondon, ĝis hodiaŭ.
Kaj tamen ĉiuj estas homoj, ĉiuj povas aprezi falaflojn kaj ankaŭ macojn.
Ankaŭ Svedujo elstaras kiel rolulo en la riĉenhava romano, kiu montras la tragikan panoramon de homa malracieco. Ankaŭ solidareco ekzistas en la mondo, tiel ke homoj kunsentas kun la aliulaj suferoj kaj pretas helpi. Venas momento, kiam la protagonista junulino eksentas deziron fari ion por helpi bezonantojn. Oni ne supozu, ke ĉio solviĝos en la mondo pere de la agado de politikistoj. Tute ne. Ĉiu civitano, ĉiu homo kun minimuma homeco, povas helpi.
Ni ĉiuj estas formiketoj en la granda mondoformikejo: nigraj, grizaj, brunaj, ruĝaj formikoj, sed nur formikoj. Por plibonigi la mondon, la vojo estas tiu de kunlaborado, neniam de batalado de formiko kontraŭ formiko, nur por la malsameco de la formika koloro.
Sten Johansson donacis al nia literaturo unu plian bonegas romanon. Belstilan, riĉenhavan, precipe pensigan. Jen aŭtoro, kiu fariĝas moderna klasikulo en nia Esperanta kulturo.

Posovo (Brazilo)

Aspiroj de Lode Van de Velde

Murdo okazis en trankvila kvartalo. Purigistino trovis sian estron, riĉulon sen apartaj problemoj, pafmortigitan malanta? la enirpordo. Kial? Kio okazis? De ĉi tiu momento komenciĝas la kutima laboro de la polico: pridemandadoj en la familio kaj inter konatoj, esploroj en la profesia medio. Ĉie, suspektoj kaj konstantaj kontroloj.
Finfine, hazarda konversacio antaŭenigis la esploron. Frumatene en la tago de tiu ĉi krimo, najbarino rimarkis ke nekutima leterportisto veturis rapide per sia biciklo laŭ la strato.
Ĉi tiu grava informo kaŭzis fortajn streĉitecojn inter la Poŝto kaj la Polico, sed precipe inter la loĝantaro, timante ajnan poŝtan liveron, eĉ de la kutima leterportisto.
La esploron daŭrigis iu komisaro, kies devizo estis: en kazo de murdo serĉu la virinon! Tamen ĉiuj virinoj rilataj al la mortinto estis vane suspektitaj.
Ĉe la fino de la krimromano, la leganto komprenas, ke la murdisto estis alivestita kiel leterportisto. Prefere ol esti arestita, la kulpulo elektos fari memmortigon laŭ sensacia modo.
Krom la rakonto, tiu ĉi libro estas interesa pro la ofta prezentado de kunmetitaj vortoj kaj la uzado de multaj slangvortoj, kio ne estas kutima en esperantista verkado.

Pervenche (Belgio)

Legaĵoj I de diversaj aŭtoroj

Mi legis Kio estas anarkiismo? de Alfredo Gonzalez.
Estas tre interesa malgranda libro pri anarkiismo. Mi lernas, ke anarkiismo ne estas ĥaoson, misordon sed ke anarkiismo deziras la naskiĝon de socio de homoj liberaj kaj egalaj.
Pjotr Kropotkin (1842-1921) skribis "Anarkiismo estas la nomo donata al principo aŭ teorio pri la vivo kaj la konduto, kiu konceptas socion sen regado, kie harmonion oni atingas ne per submetiĝo al leĝo nek per obeo al aŭtoritato, sed per liberaj akordoj starigitaj inter la diversaj grupoj, teritoriaj kaj profesiaj, libere estigitaj por la produktado kaj konsumado, kaj por la kontentigo de la senfina diverseco de bezonoj kaj aspiroj de civilizita estulo".

Tits (Belgio)

Rakontaro de Genĝi (Parto 1) de Murasaki Ŝikibu

Mi legis ĝis duono de Rakontaron de Genĝi. Interese, unu el la kutimoj de la Heian-epoko estis, ke nobeluloj ludis Gooludon.

Oazo (Japanio)

La blanka malsano de Karel Ĉapek

La blanka malsano estas teatraĵo, triakta dramo en 14 bildoj, kiun verkis en 1937 Karel Ĉapek, tradukis esperanten el la ĉeĥa Theodor Kilian kaj eldonis en 1994 la Esperanto-Klubo de Theodor Kilian. Mi tre ŝatis tiun fabelon facile legeblan kaj samtempe vere pripensigan pri la stato de nia moderna mondo.
La malsano de Ĉengo (Morbus Ĉengi aŭ Peipinga lepro) estas pandemia plago trafanta la homojn nur post ĉirkaŭ la kvindeka jaro. Ĝi estas ia lepro blankiganta kaj putriganta la karnon. Odoraĉoj kaj suferoj estas neelteneblaj ĝis neevitebla morto post kelkaj monatoj. Kvankam ĉiuj sciencistoj en la mondo studadas ĝin, oni trovas nek protektan nek resanigan kuracon kontraŭ tiu plago rapidege disvastiĝanta el Ĉinujo tra la tuta mondo.
La kortega konsilanto profesoro doktoro Sigelius kun siaj kunlaborantoj speciale zorgas pri tiaj malsanuloj en sia fama kliniko Lilienthal. Iun tagon alvenas simpla kuracisto, doktoro Galen, kiu asertas havi resanigan kuracon. Li volas elprovi ĝin en la kliniko de Sigelius kaj sukcesas persvadi la kortegan konsilanton, kiu finfine konsentas, ke Galen provu kuraci liajn nepagipovajn malsanulojn de la ĉambro n°13.
La kuraca rezulto de la Galen-metodo montriĝas kvazaŭ mirakla. La kortega konsilanto profesoro doktoro Sigelius kun siaj kunlaborantoj ekĝojegas antaŭvidante riĉaĵojn kaj honorojn akirotajn de ili per ĝi. Sed ili baldaŭ devas elreviĝi, kiam doktoro Galen firme konigas du postulojn siajn: li ĵurpromesis kuraci nur la malsanulojn de la ĉambro n°13 kaj li rivelos sian sekretan metodon nur se ĉiuj regantoj oficiale kaj definitive rezignas militi, ĉar kuraci tiom da vunditoj kaj vidi tiom da mortintoj dum la pasinta milito ne forgeseble lin ŝokegis.
La kortega konsilanto profesoro doktoro Sigelius petegis de doktoro Galen, ke li kuracu tre riĉan eminentulon. Sed Galen rememorigis al li sian ĵurpromeson kaj proponis enigi tiun riĉegulon en la ĉambron n°13. Ĉar "memkompreneble" tute neimagebla estas la kunrestado dum pluraj semajnoj de tiom riĉa eminentulo inter tiaj mizeruloj, ĉi-tiu ne ricevas la veran medikamenton de Galen... sed anstataŭe samaspektan kopion senefikan de asistantoj de Sigelius!
Barono Krüg estras la konzernon, kiu amase produktadas ĉiujn armilojn necesajn por la baldaŭa milito. Li konsultas profesoron Sigelius ĉar trafis lin la Ĉeng-malsano kaj li volas esti resanigita. Sigelius anoncas al li, ke nur la forpelita doktoro Galen povas tion fari kaj ke ĉiuj malsanuloj estos baldaŭ malliberigendaj en koncentrejoj kun pikildratoj. Galen proponas kuraci lin se li ne plu produktas armilojn. Barono Krüg vane petegas de sia plej kara amiko, la marŝalo-diktatoro, ke ĉi-tiu lasta ne deklaru la jam finpretigitan militon por savi lin. Sekve barono Krüg mortpafas sin...
Marŝalo-diktatoro abrupte kaj senaverte ekmilitas sed ricevas du malbonajn novaĵojn: li ne sukcesas venki pro forta kontraŭstaro kaj trafas lin la Ĉeng-malsano. Lia filino Aneto kaj la filo Paŭlo de barono Krüg sukcesas konvinki lin, ke starigi pacon estas pli nobla misio ol militi. Li nun konsentas la depostulon de doktoro Galen kaj vokigas lin por sin savi. Sed freneze popolamaso militema survoje mortigas tiun pacemulon kaj detruas ĉiujn liajn ampolojn plenaj da sekreta medikamento...
Tiel skribis Karel Ĉapek en sia antaŭparolo: "Tiu, kiu reprezentas la volo al povo ne lasas haltigi sin sur sia vojo per kompato al homaj doloro kaj teruro; kaj tiu, kiu luktas kun li en la nomo de humaneco kaj estimo al la vivo, rifuzas sian helpon al suferantoj, ĉar li mem fatale akceptas la senkompatan moralon de l'batalo. […] Fine ĝi estas la popolamaso sen grandeco kaj kunsento, kiu indiferente tretmortigas ambaŭ reprezentantojn de la malaj voloj."

Urso (Francio)

Paroladoj de D-ro L.L.Zamenhof

"La Sepa kongreso en Antwerpen, 1911"
Zamenhof menciis pri la prelato Johann martin Schleyer, la aŭtoro de Volapuk. Li estas la vera patro de la tuta internacilingva Movado. Laste li alvokis: ĉiu el ni havu la firman decidon, helpi per ĉiuj fortoj al la enkonduko de ordo kaj forigo de ĉiu malpaco en nia afero. Vivu, kresku kaj floru nia afero!

"La Oka kongreso en Krakow, 1912"
Zamenhof petas, ke vi liberigu min de tiu rolo, kiun mi pro kaŭzoj naturaj, okupis en nia afero dum dudek kvin jaroj. Mi petas vin, ke de la nuna momento vi ĉesu vidi en mi "majstron", ke vi ĉesu honori min per tiu titolo.

"Suplemento: Naskiĝo de Esperanto"
Zamenhof skizis la procezon de elpensado de Esperanto ekde sia infaneco ĝis plenaĝulo. Precipe li menciis, ke per elpensado de afiksoj li sukcesis malpezigi la vortaron.

"Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo (akceptita de la unua kongreso)"
Esperanto estas "nenies propraĵo", nek en rilato materiala, nek en rilato morala. La sola unu fojon por ĉiam devigata por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo "Fundamento de Esperanto", en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon.

"Deklaracio de Homarano"
Zamenhof diris, ke tiu ideo, Homarano, estas sia persona ideo. Al neniuj li altrudas ĝin, li diris. Tamen mi mem tre simpatias pri tiu ideo. Precipe ŝanĝiĝo de klimato estas urĝa problemo nome homarana afero. Plie la problemo de milito kaj paco estas reala afero. Mi pensas, ke la Japana Konstitucio (precipe ĝia antaŭparolo) estas ĝuste homaranisma deklaro. La homaranismo havas universalecon, mi pensas.

Samo (Japanio)

La Alkemiisto de Paulo Coelho

Mi legis La Alkemiisto verkitan de Paulo Coelho ĝis 108a paĝo.
Santiago laboris ĉe la Vendisto de Kristalaĵoj dum preskaŭ ses monatoj kaj gajnis sufiĉan monon por aĉeti cent dudek ŝafojn. Iun tagon Santiago diris al la Vendisto, "Hodiaŭ mi foriros."La maljunulo respondis, "Mi fieras pri vi. Vi donis animon al mia butiko de kristalaĵoj. Sed mi ne iros al Mekko, vi perfekte scias tion. Same, vi scias, ke vi ne reaĉetos ŝafojn."
Santiago ekvojaĝis. Kiam li rememoris la vortojn de la maljuna Reĝo, li decidis iri al Egiptio. La karavano paŝis orienten. Iun vesperon, Santiago diris al Anglo, la akompananto, "Mi observas la karavanon, kiu trairas la dezerton. Ĝi kaj la dezerto parolas per sama lingvo, kaj ĝuste pro tio, ke la dezerto permesas karavanojn trairi. Tio estas magio de signoj. Mi vidis, kiel niaj gvidistoj legas la signojn de la dezerto, kaj kiel la animo de la karavano konversacias kun Animo de la dezerto."
Kaj Santiago komprenis jene.
"Ĉiu havas sian mamieron lerni. Lia maniero ne estas la mia, kaj la mia ne lia. Sed ni ambaŭ serĉas nian Personan Legendon, kaj tial mi respektas lin." Mi pensas, ke jes. Vivi feliĉe estas daŭre serĉi propran kaj personan manieron de la vivo, mi pensas.

Mateno (Japanio)

Alkemiisto de Paulo Coelho

Okaze de la maja Esperanto-sumoo en 2024, mi legis la libron Alkemiisto verkitan de Paulo Coelho, kiun tradukis Ana Sonĝanta, koreanino. En la lastfoja sumoo, mi devis rezigni legi ĝin, ĉar du miaj konatoj unu post aliaj forpasis. Do mi estis okupata dum kelkaj tagoj.
Ĉi-foje mi tralegis ĝin ĝis la 53a paĝo. Mi por la unua fojo sciis, ke ĉi tiu libro estis legita de multaj mondaj popoloj kaj estas ne nur novelo sed ankaŭ filozofia libro por vivo. Ĉefrolulo Santiago estas paŝtisto, kiu konas la plej parton de la paŝtejo en Andaluzio.
Li frekventis seminarion kaj lernis tie kelkajn lingvojn kaj teologion, tamen li ne volis fariĝi parokestro. Li sentis, ke revi malkovri la mondon pli gravas ol koni Dion aŭ pekon de homoj, tiel li volis vojaĝadi kun ŝafoj.
Li en Tarifa renkontis maljunulinon, kiu scipovis interpreti sonĝojn, kiujn Santiago ĉi-nokte sonĝis. Ŝi diris al li, ke lia sonĝo apartenas al la Lingvo de la Mondo. Per ŝia interpreto rigardante la bildon de la Sankta Koro de Jesuo, ŝi diris, ke li iru al la Piramidoj kaj tie povos trovi trezoron kaj ke vi fariĝos riĉa.
Poste aperis iu maljunulo, kiu alparolis lin kaj legis libron sidante sur la placo. Lia nomo estas Melkisedeko. Li estas Reĝo de Salemu. Ŝajnas al mi ke li estas saĝulo.
Strange li konis pri la gepatroj kaj amiko de Santiago. Melkimedeko havis misterajn fortojn. Li diris al Santiago, ke misteraj fortoj aspektas malbonaj, sed fakte instruas lin, kiel realigi lian Personan Regadon. Ili preparas lian menson kaj volon, ĉar la mondo enhavas grandan benon, kiun ajn vi faras, kiam vi vere deziras ion, kaj tiu deziro, ja naskiĝas en la Animo de la Universo. Tiu estas via misio sur la Tero. Kiam vi volas ion, la tuta Universo konspiras por permesi al vi vian volon. Santiago en iu tago superstaris de la malgranda urbo Tarifa en Afriko.
Mi ne povas kompreni detale la enhavon de ĉi tiu libro, do mi aĉetis kaj legis la tradukaĵon, kiun geedzoj Yamakawa Koŭaja kaj Akiko faris. Laŭ la komparo mi bone komprenis. Dankon al la Esperanta Sumoo!

Lumo (Japanio)

La Alkemiisto de Paulo Coelho

Rolulo Santiago foriris el la vendejo de kristalaĵoj kaj por iri al Piramidoj partoprenis karavanon, kiu transiras la dezerton. Santiago povis koni diversajn aferojn, dum ili voja?is en la dezerto. Poste ili restadis ĉe la Oazo, ĉar batalo okazas inter triboj.
En iu nokto Santiago renkontis Alkemiiston, poste vojaĝis kun li kelkajn tagojn. Tiam Santiago observis lian agon. Tial kiam Santiago sole hazarde renkontis malamikojn, li povis respondi al la situacio. Kaj finfine Santiago eltrovis la trezoron vidintan en sonĝo.
Iam maljuna Reĝo diris al Santiago, ke li fariĝis kapabla realigi sian Personan Legendon, kaj Santiago demandis al li pri signifo de Persona Legendo. Maljuna Reĝo diris, ke estas tio, kion li ĉiam deziris fari.
Santiago realigis sian deziron, t. e. li iam revis malkovri la mondon kaj gajnis la trezoron. Krome Santiago petis de Alkemiisto instrui lin pri Alkemio, sed li ne respondis al Santiago. Pri tio mi pensas, ke Alkemiisto volis inici Santiagon jene: Alkemio povas lernigi en ĉiutaga vivo, ĉar kiam Santiago renkontis malamikojn, li estis trabatita.

Granda Kampo (Japanio)

La Kosmokomikoj de Italo Calvino

Tiu ĉi verko estas tiel nomata scienca fikcio, do en skribado estas ĉiopova. Unu el la kialoj estis, ke troviĝis multaj vortoj, kiel tempo, spaco, akvo, atomo, koloro kaj punkto. Ĉar mi lernas pri la sistemo de la universo kie ni vivas, mi iomete volas provi skribi ion en Esperanto, sed tute mankis al mi vortoj.
Tiu ĉi libro donis al mi bonan ŝancon. La rakontoj ne estas tiom facile legeblaj, sed sufiĉas ironioj, troigoj kaj kiel vi povas imagi pri italaj viroj, plena intereso pri virinoj. El la kvar rakontoj mi legis ĉi-foje. La Distanco de la Luno estis por mi la plej amuziga.

Majo (Japanio)

Konstruado kajero de TAKE 2024. Jara revuo de TAKE, n°9

TAKE = Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj

Lastjare la Kongreso de Espéranto-France okazis en Liono (Lyon), do jen artikolo pri elstara liona arkitekto, Tony Garnier (1869-1948). Kaj ĉijare, ĝi okazis en Strasburgo (Strasbourg), lime de Germanio.
Tony Garnier konstruis ekzemple buĉejon de 1905 ĝis 1914 kaj grandegan halon por brutar-bazaro. La buĉejo funkciis ĝis 1967 (kun paŭzo dum la dua mondmilito, kiam ĝi iĝis fabriko de armiloj). De tiam, kion fari el ĝi? Spektaklejo aŭ sportejo, kaj ĝi iĝis en 2003 ''heredaĵo de la XXa jarcento'', kiel poste la stadiono Gerland, kiu eniris la liston de historiaj monumentoj.
Koncerne Strasburgon, temas pri la katedralo el roza greso, kun la piramida spajro, la Astronomia Horloĝo, kaj plie pri la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj.
Ni legu plu pri la testo-turo TK (Thyssen-Krupp) en Rottwell, Germanio, kiu celas al rapidega per-lifta transportado. Ĝi estas la dua plej alta tiaspeca test-turo mondskale. La vetur-rapideco ĝis 18 metroj je sekundo donos eblecon instali tiajn liftojn en plej altaj nubskrapuloj de la mondo. Oni vestis la turon per helica membrano el vitro-fibroj kaj tio belas. Ĝi estis finkonstruita en 2017. Vidu en la reto.
Diversaj pli teknikaj artikoloj legeblas pri pend-skafoldoj, aŭ intensa renovigo ĉe subteraj akvo-tuboj, inversa ĉarpentaĵo, ktp.
La kajero esta riĉa je fotoj, kaj resendas al retejoj, kaj mi, kiu ŝatas literaturon, emas ankaŭ lerni pri teknikaj novaĵoj. Plej ofte, en la tuta kolekto, nur eŭropanoj verkis krom ekzemple HORI Jasuo en la numeroj 2017 kaj 2018 pri "Rekonstruita stacidomo Ŝinĉi ", aŭ "Provizoraj domoj en Japanio" post la cunamo okazinta en 2011, aŭ Henrique Fernandez pri fervojoj kaj stacidomoj en Ĉilio. Alikontinentanoj estus bonvenaj.

Alteo (Francio)

Elementaj Principoj de Milita Propagando de Anne Morelli

Jen dek principoj de milita propagando. Mi ŝatus, ke edukado kaj lernejo instruu estontajn civitanojn kompreni kaj elekti iliajn vivojn. En ĉi tiu libro, ĉiu ĉapitro havas ekzemplojn de antaŭaj militoj ĝis nunaj konfliktoj. Ne estas kialo por mortigi aliajn homojn.

Ciganino (Francio)

Bulgara esperantisto N-ro 1, januaro/marto, 2024

En la unua numero de nia landa Esperanto-revuo temas ĉefe pri la agado en Bulgario. Komence estas artikolo pri Mihail Zdravev - "la sindona esperantisto, artisto, kantisto, kiu naskiĝis antaŭ 100 jaroj". Estas publikigita la Testamento de iama prezidanto de Esperanto-Societo en norda Bulgario, d-ro Ivan Kirĉev, kiu interalie skribas: "Vi helpu la homojn, aŭ se vi eraras - petu pardonon."
Sekvas informo pri la Esperanto-Societo "Kolombo de la paco", urbo Galabovo, fondita antaŭ 50 jaroj, kiu estis dommastro de nia Nacia Kongreso de BEA en majo 2024. Poste - dankletero el Norda Kivu, DR Kongo pro nia donaco al infana grupo "Ĉiam antaŭen" laŭ decido de la Centra Estraro de BEA, enhavanta librojn en Esperanto kaj diversajn lernilojn.
Sekvas Invitletero de Fajszi Amika Rondo al la 6-a Danuba Esperanto-Rendevuo en Budapeŝto, majo 2024.
Maja Gorova, artaranĝanto de la revuo, rakontas pri renkontiĝo kun esperantistoj en urbo Bjelovar, Kroatio ilustrita per fotoj. La dua parto de la impresoj sekvos en alia revua numero.
Estas informo pri novaj libroj de Elena Popova, Ivaniĉka Maĝarova, Georgi Mihalkov. Oni anoncas la rezultojn de la Literatura Konkurso por traduko el bulgara, EKRA, Razgrad, 2023.
Limdato por la Internacia literatura Eo-Konkurso "HRIMA" estas la 30-a de septembro 2024. Sekvas rememoro pri la Esperanto-Movado en urbo Karlovo. La Redakcio de la revuo dankas al la pentristo Ljuben Genov, kiu disponigis siajn pentraĵojn por la kovrilpaĝoj de tiu kaj de la sekvaj revunumeroj.
Sekvas "Meditoj pri la arto" de li, memportreto kaj personaj informoj pri lia vivo kaj ekspozicioj.

La revanto (Bulgario)