Recenzoj de legataj libroj dum la novembra sumoo 2024

Ĉe Nemano de Eliza Orzeszkowa

Romano kun kelkaj fadenoj. Ĝi prezentas la polan socion de la unua duono de la XIX-a jarcento. Tempo malfacila, tempo post la ribelo kontraŭ Rusio (1831), ribelo malsukcesa kaj kaŭzinta multajn punojn kaj persekutojn por la pola nobelaro. Sed la romano priskribas tempon postribelan kaj konfliktojn inter nobelaro kaj kamparanoj. Inter junaj anoj de la socio kaj tiuj pli aĝaj. Ne mankas ankaŭ am-fadenoj, precipe unu pli detale priskribita. La filino de malriĉa nobelo, kies patrino ne plu vivas kaj kies patro estas senzorga persono kiu perdis sian bienon, vivas ambaŭ nun danke al kuzo kiu vivtenas ilin. Kaj la filino, kvankam malriĉa, estas tre fiera kiel nobelino kaj samtempe sufiĉe saĝa por senti sian vivon senutila. Kiel filino de nobelo, ŝi ja ne povas labori, fakte restis por ŝi atendi ĉu iu nobelo edziniĝos kun ŝi. Hazarde ŝi konatiĝas kun la proksime loĝanta vilaĝano, ili ekamas unu la alian kaj nun la fraŭlino vidas antaŭ sin estontecon - kun amata viro kaj laborante sur kampo kune kun li. Tio kompreneble estas mezalianco, sed la nobelino estas obstina kaj …
Alia fadeno rilatas ŝian patronon, lian edzinon, lian junan filon, kiu ankoraŭ studas agrikulturon, sed estos heredonta la patran bienegon. La edzino estas tipa nobelulino, kiu preskaŭ mortas pro enuo, riproĉas al sia edzo, ke li nur okupiĝas pri laboro, pri bienego sed ne pri ŝi, kiu estas senigita de ĉiuj amuzoj, ili ne plu kune legas amromanojn, poezion, ktp. Tio tre afliktas la bienulon kaj fakte ili fariĝas sin fremdaj unu por la alia. La filo amas la patron, sed dezirus ke rilatoj de la bienulo kun kamparanoj estu pli bonaj, ke nobelaro devus influi, instrui, esti por la neklera vilaĝa socio ekzemplo kiel vivi pli "utile", mastrumi pli bone, eduki laŭeble la infanojn. Sed interkompreniĝo inter la filo kaj patro estas malfacila.
Aliaj nobeluloj kondutas diverse, ne ĉiuj estas laboremaj, bone regantaj siajn bienegojn. Iuj eĉ perdas ĉion vojaĝante, amuzante, alivorte elprenas nur ĝojon el la vivo sen devigoj, kio fine kondutas ilin al malriĉeco kaj serĉo de riĉa fianĉino.
Ĉiuj ĉi okazaĵoj - kvereloj, ĝojoj kaj malĝojoj okazas ĉe Nemano, granda rivero, belega rivero (nun apartenanta al Bjelorusio). Por iuj legantoj povas esti enue legi multe pri la pejzaĝo, kreskaĵoj, floroj kaj fiherboj, laboro sur kampo, sed miaopinie la aŭtorino priskribas tion majstre kaj dum la legado ni preskaŭ sentas susuron de vento, aromon de falĉita herbaro, koloroj de floroj kaj oraj spikoj de sekalo kaj tritiko maturiĝantaj sub la suno. Detale estas priskribita nuptofesto de vilaĝa juna paro. Ĉe tiu okazo ni konatiĝas ankaŭ kun la vilaĝa "modo", ni povas imagi kiel estis vestitaj apartaj personoj, kion ili manĝis, kiom longe daŭris la nuptofesto.
Tutcerte la romano havos legantoj, kiuj ekŝatos ŝin, sed ankaŭ tiuj, por kiu certaj partoj de priskriboj povas esti enuaj - priskribo de karakteroj de apartaj personoj, priskribo de amkonfesoj kaj ĝenerale am-scenoj. Nu, priskribo de pejzaĝoj - plaĉas al mi, sed ne ĉiuj aprezos tion.
Mi tamen instigas al la legado. La libro estas bele eldonita. Mi admiras la tradukanton - kiom da floroj estas priskribitaj, oni povas ekscii multajn flornomojn kaj ankaŭ nomojn de aliaj kreskaĵoj.

Burdo (Pollando)

Mengzi Esperantigita de SASAKI Teruhiro

Profesoro pri la rusa literaturo, s-ro Sasaki Teruhro forpasis en la lasta jaro. Ial li havis intereson pri Esperanto kaj konatiĝis kun mi. Tiam mi estis prezidanto de Komisiono de Azia Esperanto-Movado de UEA, kaj post mia eksiĝo mi starigis lin kiel ĝian prezidanton. Iun tagon, venis informo al li de la universitato Zaozhuang pri invito por instruisto, kiu kapablas instrui Esperanton kaj la japanan lingvon. Li tuj kandidatiĝis kaj estis akceptita. Li estis profesoro pri la rusa literaturo, sed kompeneble li povis paroli la anglan kaj aliajn lingvojn, ekzemple la francan, la germanan kaj la italan, kaj li havis sian propran komprenon pri la japana gramatiko. Do li estis la plej taŭga homo por la universitato.
La urbo Zaozhuang situas en la regiono, kie naskiĝis multaj filozofoj antaŭ 3000 jaroj, kaj li komencis traduki iliajn verkojn. Ja li povis paroli la ĉinan kaj li havis ĉinan edzinon, sed tiuj verkoj estis skribitaj en la klasika ĉina lingvo. Kvankam ankaŭ mi havas iom da kompreno pri ĉinaj poemoj verkitaj antau 2000 jaroj, mi tute ne povis kompreni, kion tiuj antikvaj filozofoj esprimis.
Tamen profesoro Sasaki tradukis la verkojn unu post la alia. Unue li tradukis verkojn de Konfuceo kaj poste li komencis traduki aliajn. Lia traduko de Mozi estis eldonita antaŭ kelkaj jaroj de la universitato de Zaozhuang. La libro estas dika kaj bele bindita. Dum tri sumoo-periodoj mi tralegis la tradukon kaj miris pro lia genieco. Mi tute ne komprenis, kiel li, ne profesoro pri la ĉina, povis kompreni la enhavon kaj traduki la verkon ŝajne tre facile. Tiun tempon ĉinoj ne kredis, ke japano povus fari tian laboron, sed ili devis aprobi lian gravan laboron, kaj la universitato decidis eldoni lian tradukon en libro-formo. S-ro Sasaki diris tiutempe, ke eble la aliaj tradukaĵoj aperos nur en interrete, sed certe ĉinoj aprobis lian geniecon kaj denove decidis eldoni la verkon de Mengzi same bele. Kaj pere de Semio, kiu estas respondeculo de Esperanto-Muzeo de Zaozhuang kaj la plej granda subtenanto de s-ro Sasaki, la libro estis donacita al mi.
Dum tiu ĉi sumoo-periodo mi legis duonon de la libro de Mengzi, ĉiam rememorante s-ron Sasaki kaj mirante pro lia genieco. Komence de la lasta jaro, kiam li antaŭvidis sian baldaŭan morton, li telefonis al mi, dankante min. Post la telefon-alvoko mi multe ploris. Li estis kelkajn jarojn pli juna ol mi. Se li vivus pli longe, li povus fari pli grandan laboron por Esperanto, kaj ni kun povus ĝui la vivon. La 90a Sumoo estas por mi memorinda, denove renkontiĝinte kun li pere de lia libro.

Horizonto (Japanio)

Ines en Okcitanio

Tiu ĉi libro estas por komencantoj, sed ĝi ne estas libro por infanoj (kun infana lingvo). Ĝi estas tre moderna kaj agrabla rakonto. La rakonto estas pri juna knabino el Kabo-Verdo malkovranta la studentan vivon en Eŭropo (Okcitanio). Aferoj okazas en sia vivo, sia familia vivo, kaj ankaŭ sia amvivo.

Lacerteto (Francio)

Judoj sen mono

Michaël Gold verkis belan libron pri la vivo de judoj en NovJorko. Temas pri migrantoj el la malriĉa, antaŭ milita Eŭropo. Ankaŭ tiam jam estis multaj migrantoj kaj ankaŭ tiam multaj homoj malŝatis ilin. Tre ofte la migrantoj ne havis laboron kaj ofte plenumis diversajn okupojn.
La ĉefrolulo estas knabo, Michaël Gold do, kiu priskribas sian vivon en la "East-side" (Orienta Flanko) de NovJorko. Mi vidis multajn similaĵojn kun "West Side" (Okcidenta Flanko), principe pri la filmo West-Side Story. En Eastside vivas multaj homoj el orienta Eŭropo, en la Westside estas multaj migrantoj el Puerto Rico kaj aliaj Amerikaj landoj.
Tre legebla libro, sed supozeble ne plu havebla.

Katinjo (Nederlando)

Historio de Esperanto de Léon Courtinat

Mia legado estis pri la historio de Esperanto. La ĉapitro priskribis la idistan krizon kaj la kvara universala kongreso. Kia malĝojo vidi kiel inter esperantistoj malbona kaj malhonesta agado kondukis al tiu idista krizo. Feliĉe por nia movado, post tiu grava krizo homoj decidis organizi la movadon alimaniere.

Marcelle (Francio)

Memoraĵoj de kampara knabo de Xosé Neira Vilas

  Ĉi tiu preskaŭ 100-paĝa libreto estas ia gemo! Legante ĝin, oni sentas kortuŝojn,   plezuron, amuziĝon, kaj emon pripensi. Unu el tiaj libroj, pri kiuj oni bedaŭras, kiam   oni alvenas al la lastaj paĝoj. Kaj pri kiuj oni promesas al si mem relegadon, post   iom da tempo.
  Kiel rafinita literaturaĵo, ĝi estas simpla, rekta, senornama, tute sincera. Mesaĝoj   kaŝiĝas inter tiuj simplaj frazoj, tiel ke la leganto sentas la bezonon eltrovi kaj   montri ilin al si mem. Jen trajto de vera literaturaĵo: la leganto kunverkas.
  La libro konsistas el prezento, antaŭparolo, ilustraĵoj, fotoj pri la aŭtoro kaj dek   ses ĉapitroj, el kiuj estas malfacile elekti la plej ĉarman. Ili ĉiuj enhavas   rememoraĵojn de kampara knabo, malriĉa kaj ĉirkaŭata de severaj homoj kaj   cirkonstancoj, en tempo de malriĉeco, en la 20-a jarcento, en Galegujo. Malriĉeco   eble estas la plej kruela, sed ne la sola. Perfekte formiĝas la peniga strebado de   sentema, inteligenta knabo, kiu devas kompreni la vivon kaj la mondon, trans la   kunvivado kun plenkreskuloj, kiuj ofte agas absurde. Li baraktas meze de   superstiĉoj, senscio, kruda laboro, punado per paroloj kaj batoj - kaj precipe la premego de sociaj maljustaĵoj. Tiusence, la verko enhavas nepran politikan aspekton.
El ĉiu ĉapitro oni povas elpreni belan instruon, vivlecionon, emociojn. Aparte bela estas la ĉapitro "Eladia", en kiu li priskribas sian enamiĝon al la instruistino. Ankaŭ la ĉapitro pri la avo, kiu instruas al li pri amikeco, meritus sidi en antologio.
Fine de la bela verko, elstaras en la kapo de la leganto la pozitiva, esperdona sugesto, ke nenia baro povas eviti, ke forta spirito venku la malfacilaĵojn de la vivo, eĉ se ili estas teruraj. Sed ankaŭ, ke ĉies devo estas zorgi pri la infanoj kaj favori ilin per pli glata vojo al digna vivo. Sendepende de homaj klasoj.

Posovo (Brazilo)

Unesko Kuriero Januaro-Marto 2024: "Konstrui por estonteco"

Mi ŝatas legi Unesko-Kurieron kiu estas fenestro sur la Mondo, montras la riĉecon de diversaj kulturoj.
Mi ofte malkovras lokajn solvojn rilate al mondaj malfacilaĵoj en diversaj landoj...
Bonŝance ke dank'al Popola Ĉinio, oni povas legi esperantan version. Mi invitas ĉiujn legi "Unesko Kurieron" 127.

martinesperanto38 (Francio)

Sub la nordlumo de Aldona Brazdzionyte-Oskeliuniene

Memoraĵoj el la tempo de la malibereco en Siberio.
La 1927 naskita lernantino el Litovio estis kaptita en 1945 de la sovietaj stalinaj okupantoj de ŝia hejmlando, kaŭze ke ŝi kaj ŝiaj kungelernantoj protestis kontraŭ la teroro de la ruĝaj faŝistoj. Ili estis kondamnitaj al minimume dekjara deviga punlaboro en Siberio.
Jam la vagonarotransporto en frosto kaj ne sufiĉe manĝado estis turmentado, sed ŝi kaj ŝiaj du plej bonaj amikinoj diris - "Ili ne havas tian punon, kiun ni ne povus elteni"
Kaj tiu frazo estis ilia devizo por la tuta tempo, kaj vere - ĝi helpas ilin.
La memoraĵoj estas plene de teruraj travivaĵoj, plene de malsato, malvarmeco, plejpezaj sklavlaboroj en karbominejoj, en la tajgo, en la agrikulturo k.t.p.; plene de kruelaj ĉikanoj flanke de gardistoj, de kriminuloj, kun tiuj ili devas labori kaj loĝaĉi. Sed ili trovis ankaŭ bonajn homojn, kiuj donis al ili kuraĝon, esperon kaj helpon. Kaj la "politikuloj" tenis kune. Ili diris "Caro ekziligis homojn al Siberio por loĝigi ilin, sed Stalin por neniigi la homojn tie."
Multaj, multaj estis murditaj, sed la amikinoj transvivis.
Tiuj siberiaj punlaborkampoj ankoraŭ ekzistas hodiaŭ ...

Fiŝino (Germanio)

Beletra Almanako n-ro 48

El Beletra Almanako n-ro 48 mi legis 4 rakontojn.
1. Fraulino Antonija, verkitan de Spomenka Stimeè
Tiu ĉi rakonto celas honori kaj memorigi la instruistinon Antonija Jozicic (1869-1945) el Kostajnica en Kroatio. "i estis esperantistino kaj ankaŭ tradukis literaturaĵojn. En la UK de Esperanto 1912 en Krakovo, ŝi partoprenis. La verkistino Stimeè trovis en la krakova memor-albumo de 1912 ŝian foton, la bildon de bela kaj bonvestita virino, kaj ligiĝas al tio multaj diversaj kontempladoj, ekde tiamaj tempoj ĝis nun. Ĉe ĉiom la leganto sentas la admiron kaj la respekton de la verkisto por tiu ĉi virino.

2. Fino de la rememoro, verkitan de Cho Sung Ho
La japana mi-rakontisto alveturis al malgranda urbo, kie li antaŭ kvindek jaroj havis amantinon. Ekde tiu tempo li ne revidis ŝin. Ankaŭ kiam ŝi mortis post tridek jaroj, li ne adiaŭis ŝin. Nun li volas postfari tion. Li vagadis tra la urbo, memoris, sed la nova tempo ankaŭ estas alveninta en la urbeton. La domo, en kiu ŝi mortis, ne ekzistas plu, nova konstruaĵo staras anstataŭe. Li iras tra konataj kaj ne plu konataj ejoj, li trafis lernantinfanojn, ili ŝajnis al li tiel naivaj kaj vundemaj, ke li deziras ŝirmi ilin. Ĉe tiuj agadoj kaj pensadoj de li oni sentas, ke la amo, pro kio li vagadis en la pasinteco, estis la plejgranda en lia vivo.

3. Ne enamiĝu pro soleco verkita de Yin Jiaxin
Dekokjara knabino laboras post fino de lernejo en simpla laboro. Ŝi enuiĝas kaj promenas ofte sole tra la urbo. Ŝi trafas viron, kiu tre plaĉas al ŝi, oni povus diri- amo je la unua vido. Ili promenas plue kune. Li ŝajnas esti iomete ebria kaj tiam li sentis sin malbona, eĉ malsana. "i zorgas pri li, ŝi ne volas forlasi lin, iras kun li en lian loĝejon, sidas la tutan nokton sendorme ĉe lia lito. Tiu kortuŝas lin kaj evoluiĝas amikeco, kaj tiam li ankaŭ komencas ami ŝin. Granda amo - ili luas komunan loĝejon kaj vivas kiel geedzoj. Sed post kelkaj tempoj lia amo ŝajnas frostiĝi, ĉiam plue, kaj li disiĝas de ŝi. Ŝi ne scias kial. Li foriris en alian urbon. Intertempe ŝi estas graveda, ŝi volas vidi lin, sed la penoj de la serĉado faras ŝin malsana kaj ŝi perdas la nenaskotan infanon.
Je la fino ĉio klariĝas: Kaŭze de miskompreno li pensis, ke ŝi estus malfekunda, kaj li neniam havus komunan infanon.
Kiam li spertas pri la aborto, li bedaŭras ege, sed li havas intertempe alian knabinon kaj ne volas disiĝi de tiu ĉi.
La vivo de la protagonistino estas detruata. Ĉu ŝi povos ripozi de tiu ĉi ŝoko?
Tiu demando restas nerespondata.

4. Lupo verkita de Mikaelo Bronŝtejn
La sperta kaj ĉie aprobanta teknikisto Viktor Volkow, moknomata "Olda Lupo" laboras jam pli ol dudek jarojn sukcesege en sia metiejo. La estraro, la kolegaro, ŝatas lin pro tiu bona laboro, li ankaŭ ĉiam trovas vojojn el danĝeraj, ŝajneble senesperaj situacioj. Bedaŭrinde li havas grandan makulon - li trinkas ofte tro multe, ofte li estas ege ebria. Ankaŭ lia edzino iomete drinkas.
Ili vivas kune kun la knabino de la edzino el unua geedzeco. Ofte okazas hejme kvereloj, ofte finiĝas tiuj per perforto. Nu, oni toleras tion. Ili malgraŭ tio amas unu la alian. Kaj ankaŭ la fino estas plejofte sendomaĝa. Sed la lasta fojo ne plu. Lupo batas sian edzinon, ŝi malfeliĉe falas kaj tuj ŝi mortas.
Lupo estas kondamnita je dek jaroj. Post lia libereco li laboras denove en la sama fabriko, li loĝas ĉe la filino, kiu pardonas lin. Sed li ne plu estas la sama homo - nur la amo al sia edzino estas restinta.

Mia bilanco: La kvar rakontoj montras la realan vivon kun siaj altecoj kaj malaltecoj, estas literaturo pripensema, al postpripenso pri la naturo de ni homoj, kiu estas ĝis nun ĉiam la sama.
Ĉiuj kvar malgrandaj verkoj estis originale verkitaj en Esperanto kaj estis bone legeblaj.

Fiŝino (Germanio)

ESPERANTISMO, Esperanto en prospektivo

Oni analizas la rolon de Esperanto en rilatoj, ne al pasinteco, sed al estonteco.
Ĉu Esperanto estas lingvo kun interna ideo, aŭ ideo kun interna lingvo? Demando farita de William Auld en sia prelego en la Esperanto-Kongreso de la centjareco en Madrido. Do, post cent jaroj la esperantismo ne havas ankoraŭ difinitan celadon, krom la enhavo de la versoj de La Espero. En rilato al la tutmondapaca sento, la Esperanto-ideologio ne havas tiel saman disvolviĝon, kiel pri la gramatika flanko. La Plena Analiza Gramatiko de Kalocay kaj Waringhien estas impona verko dum pri la "interna ideo" preskaŭ nur restas La Espero kaj la kongresaj paroladoj de Zamenhof.
En la japana eldono Ludovikito, oni povas malkovri, ke la rilatoj de Zamenhof kun la organizantoj de la Esperanto-Kongreso de Bulonjo-ĉe-maro kaj la sekvantaj kongresoj en Ĝenevo kaj Kambriĝo ne estis tute harmoniaj. En la unua kongresa parolado Zamenhof devis forigi la lastan strofon de La Verda Standardo. En la sekvanta dua kongreso de Ĝenevo, Zamenhof ne povis legi la duan parton de sia parolado. La prezidanto de la kongreso, generalo Sebert, konsideris, ke Esperanto devis esti tute ne?trala rilate politikon kaj religion kaj Zamenhof devis silenti pri sia HOMARANISMO, ĉar oni konsideris, ke la Homaranismo havas ian rilaton kun religia mistiko. En la tria kongreso en Britio, Zamenhof parolis pri la ideologia flanko de Esperanto kaj diris, ke li formetos de sia brusto la verdan stelon, se Esperanto devus esti lingvo nur por komercistoj.
Estas klare videble, ke la interrilatoj inter Zamenhof kaj la tiamaj francaj esperantistojn ne fluis glate, ke Zamenhof estis silentigita kaj krome, ke tiu fakto estis kovrita per vualo, kiu kaŝis la veron.
Hodia?, havante je nia dispono" la jam kompletigota plena verkaro de Lazaro Ludoviko Zamenhof de la japana eldonejo LUDOVIKITO", oni povas levi la vualon, kiu kaŝas la aferon.
Kompreneble, la tiamaj francaj esperantistoj volis kaŝi la aferon de Zamenhof. Bedaŭrinde, la mensoj de la plejmulto el la homoj ankoraŭ ne konscias pri tiu realaĵo. En tio "la interna ideo" de Esperanto fariĝas la ĉefa faktoro por unuigi spirite la homaron. Tiu unuigo jam ne devas esti nur revo de idealistoj, sed devo de realistoj. Aŭ la homaro unuiĝu spirite aŭ ŝi falos sub centroj de povo kaj eĉ ankoraŭ riskas malaperi pro atommilito.
Ni esperantistoj, forte kaj klare proklamu la mesaĝon de ESPERANTO laŭ la penso de Zamenhof. La sinteno prezenti Esperanton kiel nuran lingvon sen alporti spiritan mesaĝon, nek konkeris la registarojn, nek la ĝeneralan opinion. Nur komprenante la spiriton de la HOMARANISMO de Zamenhof, Esperanto povas fariĝi la lingvo internacia. Se antaŭ pli ol cent jaroj tio estis reva idealismo, nuntempe estas la plej forta morala devo. Instigi la transiron de malnova civilizacio, plena de militoj, imperiismoj, kaj ĉiaj specoj de subpremado, al solidara homaro unuigitaj sub regado de paco, egaleco kaj libereco, estas la tasko de la ESPERANTISMO. La idealisma revo de Zamenhof fariĝas nuntempe la plej grava realismo. La disvastigo de Esperanto. ESPERANTO EN PROSPEKTIVO, alportas tiun mesaĝon. Barcelono, 20 an de aprilo de 1990.

Kongreso (Meksiko)

La Lanternisto de Henryk Sienkiewicz

La tria eldono de tiu interesega 208-paĝa novelaro aperis en la jaro 1973 265e Dansk Esperanto Forlag. La libro enhavas 23 prozaĵojn de 14 polaj aŭtoroj majstre tradukitaj de Kazimierz Bein (KABE 1872-1959).
En la konciza antaŭparolo Théophile Cart (1855-1932) skribas:
"Mi laŭdas ĉe Kabe, ke li elektis precipe aŭtorojn polajn ne tre konatajn ekster polujo, skribintajn pri plej diversaj temoj: sopiro al la patrujo (La Lanternisto, Strul el Lubartov), amo al la homaro (Legendo, Sur la ferdeko), humoraĵoj (Ĉu ŝi amos)… ".
La noveloj longas de unu ĝis dudek kvar paĝoj kaj debutas per La Lanternisto de la mondfama nobel premiito pri literaturo (1905) Henryk Sienkiewicz (1846-1916). Ĝin legante vi kunvivos kun la kompatinda lanternisto en izolita ŝtonega insuleto. Kio okazos kiam ekdormos la lanternisto dum la deĵoro?
La aventuremaj legantoj certe interesiĝos pri la novelo de W. Sieroszewski: Ofero al la Dioj.
La libro finiĝas per "kelkaj vortoj de la Literatura Komitato" kun traduko de neologismoj kaj esperantigitaj propraj nomoj.
Por estonta eldono korektendas la nomo de SIENKIEWICZ sur la kovrilpaĝo (sen la litero C antaŭ la litero K).
Vi povas trovi tre interesan studon en esperanto (bona traduko google) pri la biografio kaj verkaro de Henryk SIENKIEWICZ tie: culture.pl/en/artist/henryk-sienkiewicz
La legado de La Lanternisto spronis min relegi la Polan Antologion (sed mi ne plu havas la libron!).

Atrebato (Francio)

La Kastelo de vitro de John Francis

La Kastelo de vitro estas fantasta romano, en kiu rolas du infanoj, knabo kaj knabino, kiuj malkovras fabelajn landojn trans magia pordo de muelejo. La skota aŭtoro John Francis (1924-2012) verkas por infanoj, tamen la uzata lingvaĵo estas komplika por infanoj kun multaj neologismoj kaj malfacilaj vortoj; mi mem lernis kelkajn al mi novajn vortojn post kontrolo en PIV kiel:
-tiki, tikante P 103
-finti P 103
-fuko, fuke P 110
-mahagono P 131
-perlamoto P 145
-stativo P 145

Kiel diras la aŭtoro en sia verko:
P 84 La mondo preter la muelejo estas mondo tute alia ol la ĉiutaga mondo. Ĝi enhavas estaĵojn kiuj normale ekzistas nur en fabeloj.
P 91 Oni devas kapabli iri kaj tamen kapabli kredi. Tro junaj infanoj ne kapablas iri kaj plenkreskuloj ne kapablas kredi.
Mi bedaŭrinde estas unu el tiuj plenkreskuloj, kiu ne plu kapablas aprezi tiun ĝenron de fantasta romano! Tamen mi legis ĝin ĝis la fino sed mi ofte perdiĝis dum la longaj priskriboj de la naturo, pejzaĝoj kaj strangaj vojoj. Krom la multaj tajperaroj, kiuj povas malfaciligi la komprenon de kelkaj partoj, se vi ŝatas tiun ĝenron de rakonto, valoras legi la verkon de John Francis, ĝi stimulos vian imagopovon kaj vi povos retrovi drakojn, kavalirojn, sorĉistojn, (kaj de mi la plej ŝatata rakonto) la magian vojon inter la tero kaj la luno.

Joga (Francio)

La ploranta gasto kaj aliaj rakontoj de Raffaele Del Re

1. La ploranta gasto kaj aliaj rakontoj, verkita fare de Raffaele Del Re, estas kolekto de ses rakontoj. Iliaj titoloj estas:
2. "La ploranta gasto", kie oni parolas pri knaboj, kiuj renkontas aliumondanon;
3. "Sandra": ŝi estas saĝa kaj trankvila knabino, kiu ŝatas paroli pri ĉiuj argumentoj kaj estas tre kapabla lernantino.
4. "Kion akvo kaŝas": tiu ĉi rakonto parolas pri naturo, herboj, insektoj, grundo, fiŝoj, kanaloj, riveroj, pluvo kaj maro.
5. "La kunvojaĝanto": la rakonto estas pri pendolaj-laboristoj, kiuj iras per trajno kaj renkontas turistojn aŭ studentojn.
6. "Heredaĵoj": pri la vivo de kelkaj animaloj, sed ankaŭ pri la karakterizoj fizikaj de homoj.
7. "La ĉefurbo de makakoj": esploristo kaj antropologisto parolas pri arbaro, kie vivas senkulturaj indigenoj kaj simioj, similaj, al makakoj. La libro estas tre interesa, ĉar la aŭtoro klopodis paroli pri malsamaj temoj kaj elmontris grandan fantazion. Krome, oni rimarkas la belan stilon, kiun la aŭtoro uzas por priskribi kaj la elekton de taŭgaj vortoj.

Karla (Italio)

Sur bluaj planedoj de Laure Patas d'Illiers

Mi trovas tiun libron tre interesa. Estas pluraj sciencfikciaj noveloj. Ili estas tre neatenditaj kaj tre originalaj. Mi multe ŝatis tiun libron.

Tits (Belgio)

Malnovaj grekaj mitoj de Eduardo Petiŝka

Tiu libro koncize prezentas per facile legebla stilo la ĉefajn mitojn, legendojn kaj epopeojn de la malnovaj grekoj. Ĝi montras la gravecon por ili de heroeca vivo, kiam homoj aŭdacas defii homojn kaj diojn per forto kaj ruzo, kaj lasas post sia korpa morto famajn memorindaĵojn. La morto de bravulo similas al potenca kaj brilega fulmo en la ĉielo, dum la vivo de timulo similas al putranta ŝtipo en malluma kelo subtera.
Kiu scivolas kiel la homoj estis kreitaj, edukitaj kaj savitaj el la diluvo kaj kial ili portas ringon kun ŝtono, tiu legu la historion de Prometeo kaj Diluvo.
Kiu scivolas kial estas en Afriko gigantaj dezertoj kaj nigrhaŭtaj popoloj aŭ kiel aperis la sukceno kaj la roso, tiu legu la aventuron de Faetono.
Kiu scivolas kiel nur unu sekundo de malatento povas fiaskigi longdaŭran strebadon kaj ankaŭ kiel bono foje naskiĝas el malbono, tiu legu la faton de Orfeo kaj Eŭridicio.
Kiu scivolas kial la okcidenta kontinento nomiĝas Eŭropo aŭ kiel Dionizo, la dio de la vivoforto kaj de la festoj, kondutas kontraŭ tiuj vivantaj nur per glavo kaj por milito, tiu legu la rakonton pri Tebo kaj ĝia reĝo Penteo.
Kiu scivolas kiel dia favoro fariĝas malbenaĵo pro avideco kaj stulta aroganteco, tiu legu la travivaĵojn de la reĝo "azenorela" Midaso de Frigio.
Kiu scivolas kial ĉiuj devenintoj de Pelopso havis je ŝultro blankan makulon kaj kial lian patron kondamnis la dioj al eterna triobla puno en Tartaro, tiu legu kiel la reĝo Tantalo de Lidio fiaĉe malobservis la plej gravajn kaj sanktajn leĝojn de la homoj kaj de la dioj ambaŭ.
Kiu scivolas kial homoj en Lidio pilgrimas al stranga roko, kiu havas inan formon kun fontanoj seninterrompe fluantaj kvazaŭ du plorantaj okuloj, tiu legu la tragedion de la reĝino Nobio de Tebo, kiu same kiel sia patro Tantalo orgojle defiis la diojn.
Kiu scivolas kial naskiĝis la Olimpiaj ludoj kaj nomiĝis Peleponezo tiu duoninsulo, tiu legu la geedziĝon de Pelopso kaj de Hipodamo.
Kiu scivolas kiel Jazono kaj la argonaŭtoj (inter tiuj herooj elstaras Heraklo, Tezeo kaj Orfeo) sukcesis ŝteli la "oran ŝaffelon" kaj reporti ĝin de Kolĉido al Grekio kun la protekto de la diino Hera kaj helpo de la princino Medea, tiu legu la ĉapitrojn de tiu epopeo titolitajn "Ora Ŝaffelo", "Jazono kaj Medea".
Kiu scivolas kiel la duondia Heraklo plenumis siajn famajn dekdu punlaborojn kaj kiel li poste vivis kaj fariĝis senmorta, tiu legu liajn aventurojn en la 13a ĉapitro.
Kiu scivolas kiel eblas mortigi la teruran Meduzon, kies hararo estas tufoj el siblantaj serpentoj kaj kies simpla rigardo tuj ŝtonigas ĉiujn estaĵojn, kiel naskiĝis flugĉevalo Pegazo kaj Atlasa montaro, kial tiom da danĝeraj serpentoj vivas en Afriko, kiel prinĉino Andromedo estis savita kontraŭ grandega marserpento kaj kiel neniu povas eviti sian sorton, tiu legu la rakonton pri Perseo.
Kiu scivolas kiel sciencoj kaj teknikoj malsaĝe uzataj okazigas katastrofon, tiu legu la historion de Dedalo kaj Iia filo Ikaro.
Kiu scivolas kial estas danĝere kuŝi en netaŭga lito, kiel pereis la terura monstro homvoranta Minotaŭro de Kreto, kiel venko povas samtempe estigi ĝojon kaj malĝojon, kaj kial la greka maro nomiĝas Egea, tiu legu la travivaĵojn de la atena princo Tezeo kun la kreta princino Ariadno.
Kiu scivolas kiel tragika sorto trafas familiojn, kiuj ne respektas la diojn aŭ simple ilin malkontentigas, tiu legu la destinojn de la reĝo de Korinto, Sisifo, kaj de lia filo Belerofono, de Meleagro, prinĉino de Kalidonio, kaj de liaj fratinoj.
Kiu sin demandas ĉu homo povas eskapi sian faton, ĉu licas puni tutan urbon pro ago senmalica de ĝia reĝo kaj ĉu estas pli obeenda ordono de reganto ol tiu de dioj, tiu legu la plorindan historion de Edipo, reĝo de Tebo venkinta la Sfinkson, kaj de lia filino.
Kiu scivolas kiel la dioj rekompencas la malavarajn gastemulojn, tiu legu la historion de la maljunaj kaj malriĉaj geedzoj Filomeno kaj Baŭciso.
Kiu scivolas kiel malsaĝaj envio kaj scivolemo povas deprenii amon kaj vivon de iu, kaj kiel amon povas triumfi de morto, tiu legu la rakonton pri Eroso kaj Psiĥo.
Kiu scivolas ĉu bonon aŭ malbonon alportas nevidebleco, tiu legu la travivaĵojn de Gigeso kun lia sorĉa ringo.
Kiu ne ankoraŭ konas la epopeojn de Iliado kaj Odiseo, tiu legu la resumon pri ili en la tri lastaj ĉapitroj de la libro.

Tiel skribas E. Petiŝka en la lastaj linioj de sia verko: "La herooj de la malnova Greklando enfluigis kuraĝon kaj esperon al la homoj. La malnovaj mitoj kaj legendoj peris al siaj aŭskultantoj: se vi volas saĝi kiel via preferata heroo, tiukaze ekzercu vin tiel, kiel li, fariĝu fortika kaj justa kaj vi sukcesos ankaŭ ĉe la plej grandaj defioj. La malnovaj grekaj legendoj kaj mitoj montris kaj montras ĝis nun kiel oni atingu la vojon de heroo. Tiu estas la celo de brava homa vivo. Kaj la vojo de la herooj neniam finiĝos"

Urso (Francio)

Aliaj pordoj malfermiĝas de Luiza Carol

Kolora papago, sidante sur gitaro, invitas leganton malfermi libron, kiu titoliĝas: Aliaj pordoj malfermiĝas. Rakonto entenas karajn temojn de la verkistino, kun infanoj, plantoj kaj dombestoj kiel herooj vivantaj, sonĝantaj kaj revantaj en muzika fono. Eskapi el kruela realeco per adaptado kondukas al pozitiva konkludo. En la unua, Dorela, knabineto de familio de kantistoj, gitarludas kaj instruas Dodo-n, verdan papagon, solfeĝi. Pro malsano, revoj forflugas sed la patrino anoncas: "Kiam unu pordo fermiĝas, aliaj pordoj malfermiĝas. La vivo plenas je surprizoj."
Lasta rakonto malsimilas kaj allogas scivolemon: "La naŭ instruistinoj el Parnaso" pritraktas obsedan teran demandon pri ekzistado de aliplanedoj. Interpreto de grekaj antikvaj legendoj proponas respondon.
Antaŭ tre longe, inter galaksioj, regis universo populata de aliplanedoj, la dioj el Parnaso, kiuj interagis kun antikvaj teranoj senpredikte kaj kapriĉe. Tiumaniere, homoj, kies vivo ŝajnis ligita al nekomprenebla sorto, eltrovis respondon. Tiuj ĉi superaj estaĵoj regis la tagan vivon de humilaj homoj, kiuj provis protekti sin per konstruaĵo de temploj kaj obeado al ritoj. Tiumaniere, ili plaĉis al la dioj de Parnaso, kiuj uzis hipnoton por influi la teranojn, kelkfoje bone aŭ malbone, kaj fariĝis nevideblaj por la homaj okuloj. Dioj ankaŭ kapablis aliformiĝi en aliajn estaĵojn.
Laŭ onidiroj sur la greka montaro Parnaso loĝis Zeŭso, ege potenca reĝo super la diaro kaj homaro. Liaj naŭ ege talentaj filinoj kompatis homojn kaj deziris helpi ilin por plibonigi ilian vivon. Mnemozino, la patrino, scipovis influi la memorkapablon. Jen la naŭ muzoj, kiuj inspiris talentajn homojn pri artoj. Erato, la aminda, verkis ampoemojn. Polimnio, la himnara, kreis himnojn pri vivĝojo. Kaliopo, la belvoĉa, kantis eposojn, kiuj rilatis al heroceaj agoj kaj filozofio. Lernantoj komencis verki teatraĵon kaj imagi paralelan mondon for de taga rutino kaj sufero. Poecema pensmaniero komencis integriĝi al la ciutaga vivo. Eŭterpo, la muzikema, kaj Terpsikoro, la dancema, inspiris artistojn. Talio, la floranta, kaj Melpomeno, la melodia, helpis aktorojn deklami. Fine, Uranio, la ĉiela, scipovis pri la futuro kaj Klio, la raportema, antaŭvidis la estontecon de estaĵoj. Tiu kapableco de homoj kiu altiĝis kaj riskis konkurenci la diojn aperis kiel danĝera evoluo por Zeŭso.
La rakonto pritraktas la fonton de inspiro. Talento temas ĉefe pri arto. Kompatindaj muzoj provas malpliiĝi limojn inter dioj kaj teranoj por plibonigi ilian. Muzoj elektas kelkajn individuojn, donas inspiron, kreas talenton, poste artistoj helpas altigi la menson de homoj, kiuj bezonas kreemon, supre la taga vivo.
Bona ritmo uzante bonefikaj/malbonefikaj. La verkado fluktuas inter fikcio kaj realeco, antikveco kaj moderneco tra universalaj trajtoj. Ekde kiam la mondo estas mondo, necesas trovi respondon al la homara sorto. Bonŝanco/malbonŝanco, sano/malsano, vivo/morto, justeco/maljusteco, ktp. Antaŭ tre longe "La Teron vizitis aliplanedoj, kiuj similis homojn". Pli ol legendo, la prisribo malŝlosas nian imaginaran mondon kun mistero: ĉu la aliplanedanoj troviĝas sur la tero?
Legu kaj ĝuu ...

Ŝanjo (Francio)

La tunelo de Marco Picasso

Marco Picasso (naskiĝis en 1940) publikigis nur tiun ĉi romanon en Esperanto. Mi tre ŝatis legi ĝin. Ĝi konsistas el du grandaj temoj. Unu estas la tikla konstruado de tunelo tra monto en Alpoj por havi facilan aŭtoŝoseon inter du urboj. La projekton kritikas la ĉefrolulo de la romano, geologo. Post siaj ĝisfundaj esploroj kaj kalkulado li opinias, ke la eventuala konstruado endanĝerigos la laboristojn, ĉar ĝuste en la loko, kie la tunelo estas planata, la rokformacio ne eltenos la boradon. Tamen la inciantoj de la tunelo insistas, ke la tunelo estu konstruata, pluraj partioj subtenas la ideon opiniante, ke la tunelo profitigos.
La alia granda temo estas la amikiĝo de la geologo kun aliurba virino, kiun li renkontas dum la pri-tunelaj kunsidoj kaj kunvenoj. La amikeco malrapide iĝas amo, kaj tiun ĵanĝiĝon la aŭtoro priskribas nuanc-riĉe per malgrandaj ĝestetoj kaj zorgeme elektitaj vortoj. Iu avida leganto povus eĉ tediĝi pro tio, sed mi ĝuis ĝuste tion. La aŭtoro estas sentema viro, kiu sentas ankaŭ la bezonojn kaj dezirojn de la amatino. La amikeco en la fino ŝanĝiĝas al plenamiĝo kaj amorado feliĉiga.
La laboroj pri la tunelo neebliĝas, okazas manifestacioj kaj mortiga akcidento. La laboroj haltas. Ankaŭ la enamiĝo de la geologo ŝanĝiĝas.
La lingvaĵo en la romano estas bela flua Esperanto sufiĉe facile komprenebla, almenaŭ al mi (nivelo C1). Mi trovis eble dekon da nekonataj vortoj. Mi rekomendas la libron al legantoj, kiuj ĵatas Esperanton kaj trankvilan evoluon de la eventoj. La libro eble tedus leganton urĝeman, kiu atendas rapidan agadon kaj danĝerajn fizikajn aventurojn.

Nebulino (Finnlando)

La Papalagoj (t.e. la Blankuloj) de Erich Scheurmann

Jen interesa libro, kiu povus ŝanĝi nian vizion de la moderna vivo.
Komence de la 20-a jarcento, la insulo Samoo estis regata de Germanio. Tuiavii, tribestro de Tiavea, havis la ŝancon akompani germanan etnologon tra pluraj eŭropaj landoj kaj tiel malkovri tute alian vivmanieron. Ĉar lin ofte ĝenis novaj moroj kaj kutimoj, kiujn li konsideris frenezaj agadoj, li registris sur papero ĉiujn siajn pensojn pri multaj temoj.
Iom post iom Tiuvii pripensis diskonigi siajn pripensadojn en sia medio por protekti indiĝenojn kontraŭ ekstera influo. Tiutempe indiĝenoj vivis sen propraj posedaĵoj, agante nur laŭ la bezonoj de la tribo, laborante kaj amuziĝante kune, ĉiam ĝojaj kaj dankemaj pro ĉio kion ili ricevis de la Naturo, danke al la Granda Spirito. Male, eŭropanoj ĉiam okupiĝis pri bagateloj: mono, tempo, vestaĵoj, domoj, objektoj, maŝinoj, profesioj, pensoj, ktp. Eĉ la kredo je Dio ne ŝajnis tre profunda. Tuiavii finfine adoptis la kristanan religion kun la intenco komprenigi sian popolon, kial estas tute absurde envii blankulojn.
Ne estas facile en ĉi tiu resumo klarigi la freŝecon de lia komunikado, certe naiva sed tamen tre sagaca kaj profunda. Alireblan por komencantoj, mi rekomendas ĉi tiun libron, kiu instigas pripensadon kaj meditadon pri nia vivmaniero: Ĉu nia tempo ne tuj mortigos la homan animon sur nia planedo?

Pervenche (Belgio)

Almanako Lorenz 2024 - n-ro 44

Almanako Lorenz estas ĉiujara eldonaĵo de Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz. Ĝi aperis unuafoje en 1981. La Almanako pritraktas ĉiajn temojn, precipe, tamen ne nepre, laŭ spirita vidpunkto. Filozofio, scienco kaj religio estas inter ties plej kutimaj temoj, krom informoj kaj ĝeneralaĵoj. Ĝia strukturo konsistas en kolekto da tekstoj de pluraj aŭtoroj el la tuta mondo.
La Almanako Lorenz 2024 estas la 44-a numero de la kolekto. Verkis ĝin homoj el ĉiuj kontinentoj. En ĝi, vi povos turismi en Cachoeira (KaŝoEjra) municipo de la brazila subŝtato Bahio kaj ankaŭ scii pri la speciala loko, kiu Teo okupas en la historio kaj kulturo de Uzbekio, tra artikolo "La Festivalo" Teo, Kulturo, Pacoj en 2760-jara Samarkando". Sperti la emociojn, kiujn proponas montgrimpado, per la artikolo de Keyhan Sayadpour "Montgripado kaj Spirito".
Ni certas pri tio, ke post la legado de la tekstoj de Almanako Lorenz malfermiĝos antaŭ vi horizonto multe plivasta.

lemosac (Brazilo)

Kastelo de Prelongo

La libro Kastelo de Prelongo estas la unua romano verkita en Esperanto, publikigita en 1907, verkita de Henri Vallienne. La libro estas longa, sed neniam teda ĉar ĉiam okazas eventoj kaj ofte surprizoj. Temas pri sekretaj koridoroj, malferma ĉerko en kripto, venenita ponardo, kaŝita ŝlosita ĉambro, malkovro de subtera trezoro, malicaj kaptiloj, ktp. Ĉar la verkinto estis kuracisto, la romano enhavas precizajn detalojn pri korpaj aferoj. La pensmaniero de la roluloj kompreneble datumas de la epoko de verkado. La stilo estas simpla, klara kaj agrabla por legi. Dum la unaj jaroj de la 20a jarcento, la vortotrezoro de Esperanto ne estis tiom riĉa kiel nun. Tial la verkinto ofte devis mem eltrovi vortojn aŭ esprimojn. Ĉar li estis franco, kelkaj esprimoj rekte paŭsas la francan, ekzemple "maljunulo mia" (mon vieux), "kion ci volas" (que veux tu), "honoraj fraŭloj" (garçons d'honneur), "vidi la lupon" (malvirgiĝi, pri virino). Mi ege ŝatis la libron kaj glutis ĝin rapide. Mi forte rekomendas la legadon al homoj, kiuj ŝatas rakonton plenplenan je aventuroj. Ĝi facile troveblas en cifereca formo.

Kolĉiko (Francio)

Iam mi trovos hejmon de Trevor Steele

Iam ni Trovos Hejmon de Trevor Steele, temas pri rifuĝintoj el Afganio kaj Mianmaro, kiuj en tendaroj sur du tropikaj insuloj atendas enlason en Aŭstralion. La restado kaj traktado estas aĝa, la aŭstralia registaro ofertas nur flugbiledon al la lando, de kie ili fuĝis aŭ al "iu ajn lando kiu akceptos vin". En Nederlando ilia situacio ne estus multe pli bona. Tra la tuta libro ni sekvas la vivon de afgana viro kaj mianmara virino. Vere rekomendinda, facile legebla libro.

Anneke Buys (Nederlando)

Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto de Lucien Péraire

Lucien Peraire naskiĝis laborulido en 1906, kaj proleta laborulo li restis sian tutan vivon. Je 11 jaraĝa li jam laboris! Tamen sian tutan vivon li suferis pro manko de lernado.
"Lernu ion kaj vi ion scios", li cerbumis pri tiu germana proverbo!
Dum la mondmilitperiodo, en la lernejo mankis instruistoj. Alvenis por instrui juna studento pri komerco, kiu denandis ''kiu volas lerni STENOGRAFION?'' Do li ĝin lernis kun granda intereso. Li foje helpis biciklomeĥanikiston, kiu por danki lin, permesis al li preni pecojn nevendeblajn por fari sian propran BICIKLON. Interalie li paŝtis bovinaron kaj li povis studi, legi, la naturon admiri kaj atenti. Okaze, ke metiisto ĉarpentisto lin dungis kaj eĉ ekamis lin kaj favoris lian studemon. Vintre ĝis la 23-a li instruis al li ĉefajn sciojn de kalkulo, geometrio kaj desegno. Samtempe li encerbumis al li la tradician kutimon de francaj submajstroj trairi piede la tutan Francion por labori en la ĉefaj provincoj kaj tiel akiri kiel eble plej da scio pro profesio kaj socio. Anstataŭ vojaĝi piede li uzis biciklon. En tiu grandaj urboj, li profitis de ĉiaj okazoj por ĉeesti vesperkursojn.
Iom post iom, li cerbumis pri la kaŭzoj de militoj: antaŭjuĝoj, malscio kaj sekve egoismo, memamo, stultaĵoj, pli malpli ekspluatataj de mondpotenculoj aŭ fiuloj. Sur nia tero multaj ne scias, ke ni dependas de aliaj, kaj por eviti militojn, necese praktiki toleremon kaj fratecon unu la aliajn.
ESPERANTON li lernis per korespondado dum lia militservo, kaj poste, en 1927, partoprenis la kongreson de SAT. Tuj poste li legis en Sennaciulo: "juna germano serĉas alian esperantiston por bicikli TRA LA MONDO AL MALPROKSIMA ORIENTO".
Do, jen komencis lia epopeo, kiu daŭros 4 jarojn: de 1928 ĝis 1932. Vi imagu kia epoko?
Li vojaĝis per stenografio, biciklo, esperanto, kaj granda volo.
Li foriris kun germana kamarado, sed kelkaj semajnoj poste ili devis disiĝi pro legitimiloj.
Kiel trairi ĝis Vladivostoko, ofte sen vojoj? Dank'al la helpo de fervojistaj esperantistoj, kiujn li ĉie trovis, li elpensis kaj inventis la fervojobiciklon kaj rajtis uzi la relojn de la transsiberia Fervojo ĝis Vladivostoko, kaj lasis sian "mirindan aparaton" en la muzeo de tiu urbo. En Japanio, ĉie li trovis geesperantistojn kaj do rapide amikojn. Tie estis jam moderna lando, sen problemo de galopanta demografio. En Ĉinio: ankoraŭ granda mizero, kiel en la aliaj aziaj landoj kie li transiris: laboruloj laboradis, laboregis, laboraĉis mem. La virinoj ankoraŭ pli, kaj kun aliaj problemoj plie. Sed ĉie li vidis belajn pejzaĝojn aŭ belajn konstruaĵojn. Li precipe trovis grandajn vortojn por traduki sian emocion antaŭ la Ankgor-temploj en Kamboĝo.
La politika epoko estis ĉie en granda tumulto: ĉe la Sovet-Unio certe, la laboruloj povis esperi malgraŭ la malriĉeco. En pluraj lokoj ili malsatas. En Japanio mi jam diris, sed baldaŭ estos bomboj en Hiroshima-Nagazaki! En Ĉinio, kiu serĉis kiel forpuŝi malriĉecon aŭ mizeron sed jam oni sentis ekkomencon de la interna milito. Fine, Hindoĉinio estis okupita de Francio, kiu baldaŭ faris militon, kiu estos sekvata de la milito de Usono kontraŭ ĝi.
Lucien, daŭre sur sia biciklo, fine havis sanproblemojn kaj foje febron. Li decidis eniri en Francion sed trapasis ankoraŭ rapide tra Japanio por koresaluti multajn japanajn geesperantistojn.
Dum la 4 jaroj, li vendis aŭ donis kaj subskribis plurmiloj da kartoj, kiuj li presis por eta spektakleto. Li kantis en la franca kaj en Esperanto por bela etoso.
OMAĜO li faris al inventinto de la biciklo!
Ankaŭ OMAĜO al tiuj du laboruloj en Hindoĉinio, lime de Ĉinio, kiuj batalis kontraŭ la mizero riskante sian vivon ĉiu momente kaj sendube danke al ili Lucien ne mortis.
Li koremocie retrovis sian landon sed seniluziigita pri la mondo: milito aŭ paco? Antaŭ la vojaĝo li pensis, ke la vorto "laborulo" egalas al tiu de "kanonkarno" kaj eble en la reveno ankoraŭ sendube li pensas same!
Tamen, Esperanto por li estas kiel savŝnuro kaj donas ĝojojn kaj amikecojn.

Nikol (Francio)

Pri kio temas? de Szilva Szabolcs

Tiu ĉi libro estas tre kompleta verko por progresi en Esperanto. Ĝi similas al la manieroj, kiujn mi havis en mezlernejo por lerni vortprovizon laŭ temo en la angla. Tiu ĉi tema vortprovizo estas uzata diversmaniere en situacioj konataj al ni. Ĝi estas mirinda ilo por lerni kaj prepari ekzamenon.

ciganino (Francio)

Avo biciklas ĉirkaŭ la mondo de Zef Jéglard

Mi pensas, ke la prologo de tiu ĉi libro estas tro longa kaj donas tro multajn detalojn pri la vojaĝo de Zef.
Mi alvenis al la 40-a paĝo, Zef estas en Islamabado, kiu estas la unua halto de lia vojaĝo. Li renkontis nederlandan esperantiston - Kieg - kun kiu li vizitis la urbon. Ili restadas ĉe lia pakistana korespondanto - Saeed - kaj faris prelegon por prezenti Esperanton al du klasoj de lernantoj. Zef ne pensis, ke li restas tiom longe en Islamabado sed ĉar lia biciklo kaj lia pakaĵo ne estis metitaj en lian aviadilon al Londono, li atendis ilin.
Zef et Kieg ekskursis al Muree, kie ili renkontis maljunan instruiston, kiu perfekte regas Esperanton.
Daŭrigota....

Lalao (Francio)

La Rodopa falko

Temas pri la vivo de kolonelo Diĉo Petrov /1919 - 23.05.1944/, kiu naskiĝis en la malgranda vilaĝo Progled, ene de la sudbulgara Rodopi montaro. Li partoprenis la kontraŭfaŝistan bataladon, sed pereis tro juna, nur 25-jaraĝa. Oni donis lian nomon al unuagrada lernejo, proksima al somerrestadejo Pamporovo, Bulgario. Oni pli malfrue konstruis lian ŝtonan statuon, kiu staras en la koro de Rodopi-montaro.

La Revanto (Bulgario)

Bunsun kaj Aiko de Cho Sung Ho

Verkita de s-ro Cho Sung Ho kiel la memoraĵo de La 3-a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio. Victitolite sur la kovrilo "Rememore al Mia Unua Amo". Tre facile legebla ĝi estas. Tre bele kortuŝa ĝi estas. Tre poeme bela rakonto ĝi estas. Tre taŭga memoraĵo kiel la japana kaj korea komuna kongreso ĝi estas. Finleginte pro la troa kortuŝo mia koro feliĉe bategis kaj mi certe juniĝas korpe kaj mense. Mi rekomendas al ĉiuj legi ĝin, ankaŭ vi juniĝos certe.

Samo (Japanio)

Kuru, knabo, kuru de Uri Orlev

Mi legis la libron Kuru, knabo, kuru verkitan de Uri Orlev, ĝis la 63-a paĝo.
Srulĉjo revenis en la arbaron kaj alkutimiĝis al sovaĝa sola vivo. Sed li ne povis bone akiri manĝaĵon, kaj pasis kelkaj malsataj tagoj. Iun tagon, li renkontis arbariston kiu diris, "kiam venos aŭtuno, vi mortos ĉi tie pro malvarmo kaj malsato" kaj kondukis lin al sia fratino, sinjorino Nowak.
Srulĉjo komencis labori kiel paŝtisto. Li renkontis Manjon, dekdujaran paŝtistinon. Ŝi instruis lin pri kaptiloj de birdoj kaj maniero de ekbruligo per konveksa vitreto. Kelkaj najbarinoj ekdubis pri Srulĉjo, kaj iun tagon, germanoj venis al la sinjorino Nowak kaj demandis,"kie estas la juda infano?"
Srulĉjo forkuris al la arbaro. Kiam li rampis singarde, li renkontis sian patron je sia surprizo. Poste lia patro rapide instruis lin la saĝon pri la forkuro. Li estis mortopafita anstataŭ Srulĉjo.
Venis autuno. Iun neĝan nokton, li eliris el la arbaro kaj vagis al vilaĝo. Kiam li preskaŭ mortis, unu virino savis lin de la morto kaj kaŝe flegis lin por ke li resaniĝu. Ŝia edzo kaj filoj batalas en partizana trupo, kaj germanoj ofte observas ŝin. Ŝi instruis lin pri historio kaj preĝoj. Kiam li adiaŭis ŝin, li ne estos Srulĉjo, sed Jurek Stanik.
Li paŝis du aŭ tri horojn sur la neĝkovrita vojo, kaj elektis grandan laŭaspekte riĉan farmobienon kaj frapis ĉe la pordo. Ĉe la familio Wrobel li eklaboris. Li kaj Franĉjo, la pli juna filo, amikiĝas. Ili laboris kaj ludis kune. Sed denove li devis forkuri antaŭ ol germanoj venus.
En la mezo de milito iuj homoj penis helpi la orfon, Srulĉjon. Mi admiras liajn mildajn kuraĝajn agojn.

Mateno (Japanio)

Sekreta taglibro de Julian Modest

Mi legis la libron Sekreta taglibro verkitan de Julian Modest. La libro konsistas el tridek kvar partoj kaj mi legis ĝis la dektria parto.
Je la komenco de la rakontoj, la aŭtoro decidis vendi loĝejon, en kiu neniu loĝis post la forpaso de gepatroj. Nur li vizitis ĝin por purigado kaj ordigo. En la loĝejo iam loĝis liaj gepatroj. Kaj tie li vidis sekretan taglibron de sia patro. La enhavo surprizis lin. Ĉar lia patro ne estis germano, sed bulgaro kaj la nomo estis Matej Bogdano Rajkov. Kaj la aŭtoro decidis rakonti la sekretan vivon de patro Matej.
De la dua parto ĝis la kvina parto temas pri la vivo de Matej en gimnazio. Matej vizitis la urbon Dogan. Por lerni en gimnazio, li loĝis en la domo de Vitan Petrov, kiu studis ĉe la universitato kun la patro de Matej. En gimnazio Matej konstatis, ke la fiziko forte allogis lin.
De la sesa parto ĝis la dektria parto, temas pri la vivo de Matej ĉe la universitato. Li loĝis en la ĉefurbo Sofio, en la domo de s-ino Kamenova. Ŝi estis esperantisto. Matej vidis interesan lernolibron en la riĉa biblioteko de ŝia domo. Kaj ŝi klarigis al li pri la nuna situacio de Esperanto en sia lando. Matej komencis korespondi kun hungara esperantisto, studento, kiu loĝis en Budapeŝto, regule ricevis leterojn. Denove en la universitato Matej amikiĝis kun Zakari. Kaj la unua studjaro en la universitato pasis. Matej revenis en Lum, vizitis sian amikon Najden kun kiu li lernis en la baza lernejo. Laŭ vortoj de Najden, Matej sciiĝis nunan mizeran vivon de laborantoj sub la komunista ideologio kaj la socialista sociordo. Kaj Matej rememoris la aferon, kiun li vidis en la infaneco. La dua studjaro en la universitato komenciĝis. En la universitato Zakari disputis kun Zita, lia amikino pri la studenta komunista organizaĵo. Kaj en Hungario studentoj faris manifestacion, Zakari emociiĝis pri tio. Matej estis maltrankvila pri sia hungara korespondanto.
Mi legis ĝis ĉi tie, kaj pensas: kiel Matej povas realigi siajn studojn en la universitato ekde nun. La legado de sekvanta fojo estos plezuro por mi.

Granda Kampo (Japanio)

Sekreta taglibro de Julian Modest

Okaze de la novembra Sumoo en 2024, sekvanta la septembra Sumoo, mi legis la libron Sekreta taglibro verkitan de Julian Modest. Ĉi-foje mi finlegis ĉi tiun libron.
Ĉi tiu libro estas romano pri la hungara revolucio. Ĉefrolulo estas Matej, kiu naskiĝis en Bulgario kaj estis studento pri fiziko ĉe la universitato. Iun tagon, Matej faris "poemon" kaj disvastigis tiun flugfoliojn. Li ne plu toleris la komunistan diktatoron, nek la sovetian armeon, kiu okupis Hungarion post la milito. Policanoj en Hungario komencis aresti kaj kondamni. Matej decidis ne reiri hejmen, elmigri kaj trapasi la landlimojn de Jugoslavio, Hungario, Aŭstrio kaj venis al orienta germana Munkeno, kie lia parenco Kina loĝis. Kina estas kuzino de lia patro Bogdan. Matej petis helpi sin. Matej eksciis, ke Kina venis en Germanion ankaŭ por studi medicinon. Post la fino de milito ŝiaj parencoj, kiuj loĝis en Bulgario, forpasis pere de la socialista sociordo en Bulgario kaj forrabis la gepatrojn de Kina.
Matej komencis novan vivon en Germanio, Kina trovis por li laboron: lavi telerojn en restracio kaj li pli rapide ellernis la germanan lingvon. Matej diligente laboris kaj gagnis monon kaj jam bone parolis la germanan lingvon. Li deziras daŭrigi la studadon kaj finstudi fizikon.
Matej sukcesis ĉe la universitata ekzameno kaj fariĝis studento de universitato, en kiu elstara profesoro Karl Feber instruis kvantuman optikon. Profesoro rimarkis lian talenton. Poste Matej verkis studa?on pri novaj optikaj inventoj. Profesoro decidis aperigi la studaĵon en la faka fizikrevuo. Pro granda ĝojo Metaj invitis al sia domo la filinon de la profesoro kaj amikiĝis kun ŝi. Poste li edziĝis kun Ursula, la filino de la profesoro Karl Feber, kaj li fariĝis asistanto de la profesoro Karl Feber. Germanio fariĝis lia dua patrolando.
Ĉi tiu libro temas pri la socialista revolucio, sociordo, komunista partio, socialistaj landoj kiaj koncentrejoj. Finfine mi eksciis, ke ĉi tiu Julian Modesto estas fama esperantisto en Bulgario kaj verkas multajn librojn.
Dankon pro la Esperanta Sumoo!

Lumo (Japanio)

Ie sub niaj piedoj de Oldrich Arnost Fischer

Mi sciis, antaŭ ol eklegi la libron, ke mi renkontos multajn terminojn pri insektoj, kies signifojn mi neniam povis memori, aŭ rekonos multajn insektojn, kiujn mi neniam antaŭe mem vidis en Japanio. La aŭtoro estis veterinario, membro de la esperanto-societo en Brno, Ĉeĥio. Li multfoje prezentas prelegojn pri diversaj temoj, ekz. pri plantoj, kaktoj ktp, pri kiuj li diras, li estas amatoro. Tamen la metodo, per kiu li pritraktas tiujn temojn estas tre detala. Estis al mi ĝojige trovi insektojn, kiuj estas tre familiaraj en Japanio, kaj scii, ke ili troviĝas ankaŭ en Eŭropo kaj tra la tuta mondo, kiel griloj, heteropteroj kaj akridoj.
Mi elektis la libron, ĉar mia nepino havas timon kaj abomenon kontraŭ ĉiuj insektoj kaj pro tio al mi estas tasko por ŝanĝi ŝin al insekto-amanto, se ne almenaŭ al netimanto de insektoj. En la nuna socio, infanoj kreskas en medio ĉirkaŭita de nenaturaj objektoj kaj tiel estas rabitaj de ŝanco alkutimiĝi al vera "vivo". Estis ne facile trovi amindan flankon de insektoj, sed mi devas trovi manieron kiel komprenigi al ŝi la cirkladon en la naturo.

Majo (Japanio)

Kumeŭaŭa kaj aliaj

Ĉi-foje mi planis legi el la libro Kumeŭaŭa du paĝojn
iutage. La rakonto estis interesa kaj mi povis legi ĝin pli ol mi planis, post unu semajno. Tial mi decidis legi alian libron, La Viro el la pasinteco, kiun mi antaŭe legadis je lasta Sumoo. Restis 7 paĝoj, do mi finlegis ilin post kelkaj tagoj. Daŭre mi komencis legi alian libron, Sekreta taglibro. Mi povis legi 6 paĝojn el la libro.
La libro Kumeŭaŭa estas tre facile legebla kaj la enhavo estas interesa.
Koncerne la libron La Viro el la pasinteco, mi ne tre ŝatas ĝin. Mi sentas ian malĝojan humoron.
La lasta libro estas facile legebla kaj mi povas rapide progresi tra ĝi, do mi fiksis al mi celon finlegi ĝin antaŭ la fino de ĉi tiu jaro.

Pino (Japanio)

La Ĉashundo de la Baskerviloj de Arthur Conan Doyle

  La Ĉashundo de la Baskerviloj (origina titolo: The Hound of the Baskervilles)   estas unu el la plej famaj verkoj de Sir Arthur Conan Doyle kaj estas unu el la   klasikaĵoj de detektiva literaturo.
  La rakonto okazas sur la obskura erikejo de Devono (Dartmoor) en Anglio kaj   komenciĝas kun la legendo de malbenita hundo, kiu supozeble plagas la   nobelgenton de la Baskerviloj. Post la mistera morto de Sir Karlo Baskervilo, D-ro.   Mortimero la majstra detektivo Ŝerloko Holmso (Sherlock Holmes) kaj lia asistanto   d-ro Vatsono (Dr. Watson) estis vokitaj por helpo protekti la novan heredanton,   Henriko Baskervilo. Dum Holmso restas en Londono, Vatsono komence vojaĝas   sole al Baskervila Halo, kie li esploras kaj ekzamenas la loĝantojn kaj medion. Iom   post iom, Holmso kaj Vatsono malimplikas la reton de sekretoj kaj finfine   malkovras la veran kialon de la minaco.
  Doyle majstre sukcesas krei malhelan, timigan humoron. La priskribo de la nebula erikejo kaj la timigaj sonoj donas al la rakonto tuŝon de gotika hororo. De la komenco, la rakonto allogas la leganton. La miksaĵo de supernaturaj sugestoj kaj raciaj klarigoj tenas la suspensaĵon ĝis la fino. La analiza menso de Ŝerloko Holmso kaj la homa perspektivo de Vatsono kompletigas unu la alian perfekte. La akompanantaj karakteroj kiel Stepeltono kaj Sinjorino Barimoro ankaŭ estas interesaj kaj bone evoluintaj. Kiel ĉiam, Holmso impresas per siaj eksterordinaraj enketoj. La fino estas brila kombinaĵo de logiko kaj dramo.
La Ĉashundo de la Baskerviloj estas sentempa klasikaĵo, kiu lerte kombinas elementojn de detektivaj rakontoj kaj teruraj fabeloj. La malhela atmosfero, la sagacaj esploroj de Ŝerloko Holmso kaj la ekscita intrigo faras ĝin absoluta plezuro legi. Neceso por ĉiuj ŝatantoj de krimromanoj kaj klasika literaturo.

Ronaldo (Germanio)