Mi pensas ke, por Antoine, la logiko nek ĉiam estas necesa, sed neniam povas manki fantazio.
La seriozeco de la granduloj farais lin rezigni sian pentristan karieron, kiam li estis sesjara. Do, la knabo decidis elekti sian novan metion: piloti aviadilojn.
Iufoje li falis sur la dezerton Saharo pro la rompiĝo de la motoro. La piloto sentis sin vera ŝiprompulo. Tre laca profunde dormis sur la sablo por renkonti kun si mem en aliaj malsamaj tempoj kaj lokoj. Dum lia dormo sukcesis rememori kelkajn pasintajn spertojn kiel evoluanta homo.
La verkisto montras liajn ĉefajn signojn sur ĉiu asteroido vizita de li. Lia sperto sur la asteroido B 612 estis la plej matura en ĉiuj aspektoj. Tie li estis ja tre simpatia kaj amema Eta Princo, kiu longe vizitis nian planedon apud Antoine de Saint-exupery,
kiu saĝe lasis por tuta homaro filozofan kolekton de la plej simpla pensmaniero.
Cizelilo (Brazilo)
Ĉi tiu libro havas 8 rakontetojn. Mi legis 4 rakontetojn. Lecionoj por knabo estas la unua rakonteto kaj la plej longa rakonteto. En ĉi tiu rakonteto unu knabo spertas kelkajn virajn aferojn inkluzive amikinoj de lia ĉirkaŭ kvin-jaraĝo ĝis lia ĉirkaŭ 16-jaraĝo. En la sperto troviĝas viraj aferoj kaj amikino unue dolĉa kaj fine malĝoja. Mi kun intereso povis legi ĉi tiun rakonteton.
Osho (Japanio)
Ĉar mi neniam renkontis la aŭtoron, estis interese imagi la karakteron de Onia, kiu jam eldonis la unuan libron pri sia vojaĝo en Eŭropo. Ŝia honesteco pri la impreso de la lokoj, homoj kaj kulturaj aferoj en Japanio kun ĉarmaj desegnaĵoj donus al la legantoj pli da intereso kaj facilanimeco por vojaĝi en Japanio, uzante Esperanton.
Majo (Japanio)
La kuracanto kato estas agrabla novelo, skribita fare de la finna aŭtorino Tuula Pere. La nomo de la kato estas Celesse. Li estas tre fama en la kvartalo, ĉar li havas la povon de resanigi.
Li uzas la piedfingrojn por kuraci la dorson de la personoj kaj de aliaj bestoj: hundoj, sciuroj, sed ankaŭ paseroj, kiam ili havas problemojn al la kruroj, aŭ al la flugiloj. Celesse povis kuraci ankaŭ vundojn. Li trankviligis bestojn per ronronadoj.
Iam leporino venis al Celesse: sia eta kuniklo kuŝis kun alta febro! Estis Vetero kaj la bebo estis en la nesto. La leporino kondukis Celesse al la nesto, en la sledo. La neĝo estis multega kaj la arbaro malhela. Abrupte aperis griza lupo. La leporino estis plena de timo.
La kato snufis kaj la lupo retiriĝis. La leporino estis surprizita, ĉar la lupo ŝajnis perdi sian forton.
La leporino kaj la kato daŭrigis la vojaĝon. Finfine, ili atingis la neston, kie estis la kunikleto malsana. Celesse mallevis sian piedon sur lia kapo kaj la eta leporo resaniĝis. La leporino volis pagi Celesse, sed ŝi havis nenion.
Celesse diris al ŝi ke li, absolute, ne volis monon kaj li vojaĝis hejmen sur la sledo.
Tiu ĉi estas fabelo por infanoj: ĝi instruas la amon por la bestoj kaj la naturo. Perforto, por lukti kontraŭ la malo, ne estas necesa: ni devas konfidi sur la bono, la toleremo kaj la inteligento.
Karla (Italio)
Legante la libron, vi lernos multe pri Tinĉjo kaj la 24 albumoj verkitaj de la fama belga desegnisto Hergé (1907-1983). Vi povos uzi la belajn kolorajn bildojn por paroligi viajn lernantojn.
Michel Dechy (instruisto pri matematiko kaj teniso-trejnisto), tra trafaj ezkzemploj kaj konsiloj entuziasme helpos vin sukcesi fari de viaj kursoj veran plezuron!
Nun ni relegas la 4 albumojn tradukitajn en esperanton:
La Krabo kun Oraj Pinĉiloj.
La Nigra Insulo.
Tinĉjo en Tibeto.
La Templo de l'Suno.
Atrebato kaj Joga (Arras, Francio)
Mi opiniis, ke la Fabloj de La Fontaine estis facile kompreneblaj. Eble, pro malforta kompetento miaflanke, mi multe suferis, sed fine venkis . Uf !
Shanjo (Francio)
Por mia legado mi elektis libreton de mia instruistino J.Drahotová Legaĵoj IV. Libreto kun bildo de verda birdo, kiu eldonis J. Drahotová en la jaro 2018 kaj en ĝi estas kolekto de intersa?oj el mondo, el interreto, el libroj, diversaj fabeloj, ŝercoj kaj ŝiaj artikoloj por diversaj Esperantaj konkursoj.
En jaro 2019 ŝi eldonis jam Legaĵojn VI. Avantaĝo de la libretoj kaj ankaŭ por legado pri partopreno en Sumoo estas longeco de artikoloj 1 - 5 paĝoj. Mi persone dum periodo de legado elektis por legi fabelojn Kvin diabloj kaj Elektra admodo, rakonton pri vojaĝo de instruistino, unu leteron de Zamenhof kaj rakonton pri nia prezidento Ludvík Svoboda kaj lia edzino,
kaj rakonto pri filino de Stalin.
Ĉiu libreto enhavas 100 paĝojn.
Plumeto (Ĉeĥio)
Joĉjo estas belega novelo, kiun mi rekomendas al ĉiu esperantisto, precipe al la komencantoj, sed ankaŭ la spertuloj povas ĝui ĝin. Temas pri franca knabo, kiu ne interesiĝas pri Esperanto, kial li devis lerni tiun lingvon, se li ja konas la francan kaj li loĝas en Francio, poste iom post iom li komencas pensi pri tiu interesa lingvo, kiun la partoprenantoj en la esperantaj lecionoj rapide komprenas kaj korespondas kun esperantistoj el aliaj landoj. Oni ankaŭ scias pri lia vivo hejme kun la gepatroj kaj la nova fratino, kiun ili adoptis, se vi ĝin legas vi scios ĉu li finfine lernas Esperanton aŭ ne.
Peĉo (Kubo)
Hetajro dancas estas romaneca membiografio de Eli Urbanova. Eble ĝi estas la plej grava membiografio en la Esperanto-literaturo (sed mi ne konas ĉiujn koncernajn verkojn). Gravas ĝi precipe pro ambicia rakonta tekniko, kiu kreas tuton el amaso da eroj funkciantaj ankaŭ sen la tuto.
La temoj koncernas vastan gamon de aferoj, kiuj pleje influis la aŭtoron: de ĝenerale konataj historiaj eventoj dum la Dua Mondmilito al okazaĵoj kaj personoj de la Esperanto-movado ĝis tre intimaj sentoj, spertoj kaj deziroj. El multaj eblaj rakontaj vidpunktoj ŝi ofte elektas la erotikan.
Promene (Germanio)
La libro Sub influo de alkoholo: 12 rakontoj, de J. Herbert Sullivan, eldono de 1991, estas malgranda verko (92 paĝoj) tre bonkvalita kaj interesa. Ĝi enhavas malgrandajn historiojn, kelkfoje belaj aŭ ridindaj. Do la libro estas leginda. Mi rekomendas ĉi tiun libron al la gepartoprenantoj de Internacia Esperanto-Sumoo kaj al ĉiuj esperantistoj.
Kuraĝo (Brazilo)
Baza Literatura Krestomatio eldonita de Hungara Esperanto-Asocio
Mi tre alte estimas la artikolojn en la libro Baza Literatura Krestomato eldonita de Hungara Esperanto-Asocio 1979. La verkoj estas tre legindaj beletraĵoj far de la famaj esperantistoj. Famuloj kiel Lazaro Zamenhof, Antoni Grabowski,Kazimierz Bein (Kabe), Edmond Privat, Julio Baghy, Kalman Kalocsay ktp. aperas en la listo de la verkistoj.
Pro la bunteco kaj la beleco de la verkoj, mi ne taŭgas skribi komentarojn pri la verkoj. Mi ŝatas kopii mallongan poemeton de Nikolao Kurzens (1910-1928) jene por konkludi mian recenzon:
Ĉu tio do - La vivo?
Ne, ne ankoraŭ io devas veni,
Ankoraŭ devas fajri vera tago,
ankoraŭ devas nigri vera nokto --
ne povas ja de grizo ĉio pleni.
Ĉu vere nur por nin al tombro treni,
Ĉu vere nur por morti ni naskiĝas?
Ĉu tio do -- la viv'? Ne, ne! Neeble!
Ankoraŭ devas, devas io veni!
Abengo (Tajvano)
La enhavo konsistas el poemo, prozo, poezio, eposo, epopeo, liriko, kaj romanfragmento. Mi ne scikonas tiujn ekzaktajn diferencojn, ĉar tiuj similas unuj kun aliaj. Mi tralegis, tamen bedaŭrinde tio estis dispepsio. Antaŭ ĉio mi preskaŭ ne povis kapti kuntekston. Nur unu kavazaŭ oazo de dezerto, kiu estas facile komprenebla, troviĝas la fragmento de rakonto verkita de s-ro Masao Miyamoto japano. Kaj lia poemo ankaŭ preskaŭ komprenebla. Por japano japanaĵo estas facila kaj komprenebla, tio estas vero.
Samo (Japanio)
Mi legis La edzino de kuracisto Hanaoka Seisyuu ĝis la 11 ĉapitro.
Seisyuu bezonis la eksperimenton de anestezaĵo per homa korpo. Otugi kaj Kae konkure insistis, "Bonvolu uzi min!".
Fine Seisyuu ambaŭ uzis. Sed li donis al Kae fortan medicinaĵon, do Kae bezonis preskaŭ duonmonaton por regajni la sanon.
Finfine la eksperimento sukcesis. Sed inter Kae kaj Otugi la malamo montriĝanta nek en vortoj nek en konduto kreskis ĉiam pli akrigita.
Mateno (Japanio)
Ĉi foje mi elektis ĉi tiu libron Averto pri murdo verkita de Julian Modest, ĉar mi interesiĝis pri privata detektivo. Kiel esploras la detektivo la personon perdiĝintan rilate al la afero de du junuloj, mi legis supozante. Sed mi ne povis legi ĝis fino. Do, mi ankoraŭ ne alvenas al averto de titolo.
Granda Kampo (Japanio)
Mi legis la libron Lagoj en la mondo. En ĝi estas skribita la lagoj en Norda Eŭropo kaj Norda Ameriko, kiuj havas multajn problemojn pri la serioza poluo de ekologia sistemo,
Lumo (Japanio)
La legado de tiu libro estas bonega kaj tre interesa, ĉar montras "la stranga agordo kun la mondoj de la magio, de la mistiko kaj de la jogo". Estas malfacile fari recenzon de tiu libro, mi opinias ke ĉiujn devos legi la tutan libron, por senti la belecon de tiu verko.
La geniulo Albert Einstein vivis sola ene de lia dormoĉambro, kie li ĉiutage laboris.
Tiu verko estas grava kompendio pri filozofio kaj ankaŭ estas la vera biografio pri la vivo de la sciencisto Albert Einstein.
Albert Einstein ŝajnis frenezulo, li vivis per stranga maniero tute sola nur studis kaj preparis multe da matematika kalkulo kaj kalkufolio en la verda tabulo kaj sur la skribtablo.
Li estis grava professoro en kelkaj eŭropaj universitatoj, kie li instruis kaj multe prelegis.
La verkisto Huberto Hoden diris pri Albert Einstein: "Einstein, la mistikekosma homo, estis aminde etike-humana homo".
Do, mi daŭrigos la interesan legadon de tiu verko kaj invitas ĉiujn gesamideanojn por fari la saman!
Thuler (Brazilo)
Mi nun legas la libron Homoj manĝantaj, kiun fama japana verkisto HEMMI Yo verkis en la fino de jaro 1992 ĝis la printempo 1994 kiel vojaĝraportaĵoj al pli ol 10 landoj en Azio, E?ropo kaj Afriko. Mi iomete prezentas pri la enhavoj.
"La superba kafvojo": Onidire, la ŝtato Kaffa estas orgina loko de la kafo. En la 16a aŭ 17a jarcento en la urbo Kafa ĝermis belega kulturo de la kafo. Hejme ekzistas ceremonio de kafo-preparado.
Homoj en Kaffo trinkas 3 tasojn da kafo kaj same ankaŭ tage kaj verpere: do sume 9 tasojn da kafo mokao. Li vojaĝante eksciis la kafvojon. (Adis- Abebo).
Jarfino (Japanio)
La aventuroj de Alicio en Mirlando estas klasika verko de Lewis Carrol, ne nur por infanoj, sed ankaŭ por plenkreskuloj. Ĉi tiu fama verko rakontas la historion de Alicio,
scivolema knabino, kiu postkurante kuriozan blankan kuniklon, eniras en strangan mondon, kien nenio ŝajnas havi sencon.
Interesaj personoj partoprenas en la aventuroj de Alicio, tiuj, kiuj Freneza Ĉapelisto, kato, kiu aperas kaj malaperas, ludkartoj, kiuj kolorigas la rozojn de ĝardeno, ktp.
Por ĝui legadon de ĉi tiu verko, laŭ mi, oni devas senvestigi nian fierecon kaj akcepti la fakton, ke, kvankam vivaj, neniu el ni komprenas ĉiujn aferojn.
Katarina (Brazilo)
Kiam mi vidis ĉi tiun senornaman broŝuron en la biblioteko de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, tiam kaptis mian atenton precipe la nomo de la tradukinto.
Mi eklernis Esperanton, en la jardeko post 1960, kaj mia instruisto uzis lian metodon "Curso Prático de Esperanto", kiu tiam iom furoris en Brazilo. Poste mi eksciis, ke la hungaro (migrinta en Svedujon) Ferenc Szilagyi estas mem bonstila verkisto kaj tradukisto, kiun oni konsideras vera klasikulo en Esperanto. Antologio de svedaj rakontoj tradukitaj de li do tuj allogis min.
Tamen, la kolekto konsistas el tiel bonaj tekstoj, ke mi ravite ĝuis ankaŭ la enhavon de la noveloj. Mi povas diri, ke kelkaj el ili estas veraj majstroverkoj de nelongaj rakontoj. Estas sciate, ke skribado de tiaj literaturaĵoj postulas tute alian talenton, ol kiam oni produktas romanon aŭ dramon. Ĉ i tie, la tuta intrigo devas disvolviĝi relative rapide, kaj tamen kun sufiĉe da streĉo,
por la leganto avide soifu veni al la surpriza fino. Ne facila tasko. Sed en ĉi tiu antologio, mi povas aserti, ke la organizinto elektis bonegajn, modelajn novelojn. Jen kroma merito por la tradukinto. Enestas dudek verkoj, kaj ĉiuj impresas freŝe, patose, emociige, pensige kaj tute originale. Kaj en Esperantaj vestoj tiaj, ke oni forgesas, ke ili estas tradukaĵoj.
Speciala ĉarmo en la libro troviĝas en la fakto, ke ĉiuj aŭtoroj estas prikomentataj de la tradukisto per duonpaĝa eleganta prezento. Kaj ĉiuj devenas de la laborista klaso, tiel ke oni konsideras la libron "proleta literaturo". Kompreneble, ili naskiĝis kaj ekverkis en la fino de la 19-a jarcento, kaj komenco de la 20-a jarcento, kiam socialismaj ideoj estis tre fortaj en Eŭropo.
Eĉ Szilagyi ne kaŝas sian simpation al ili. Kaj tio klarigas, kial Sennacieca Asocio Tutmonda interesiĝis pri reeldonado de la Sveda Novelaro. Mi ne scias, ĉu ĝi estas ankoraŭ aĉetebla en la ordinaraj Esperantaj libroservoj. Se jes, mi forte rekomendas ĝian legadon. Se ĝi estas elĉerpita, mi opinius tre valore, se oni reeldonus ĝin en moderna vesto, eble kun aktuala enkonduka prezento.
Posovo (Brazilo)
Mo Yan ("kiu ne parolas") (pseŭdonimo de Guan Moye) estas ĉina verkisto, naskita en la jaro 1955 en Gaomi en la Provinco Shandong en Ĉinio. Li ricevis la Nobel-premion por literaturo 2012.
"Nigra Knaĉjo": la knabo de Travidebla ruĝa rafano aspektas elirita el mistera fabelo. En la kruda universo de la ĉina kamparo, vagabunda infano, kiu neniam parolas, sed kotuŝiĝita per kareso, krakado, malongaj emocioj. Tra lia rigardo, la sonoj, la odoroj kaj la koloroj iĝas korŝira intenseco. En praktikema kreskulmondo, la priskriboj de Mo Yan estas kortuŝegaj kaj lia referaĵo pri la interhomaj rilatoj estas teneraj kiel ankaŭ kruelaj.
AkseloVoino (Germanio)
Tiu ĉi libro estis eldonita je la sesdekjariĝo de fama verkisto, poeto kaj kanzonisto el Rusio Mikaelo Bronŝtejn kaj pro tio komence de la libro aliaj konataj poetoj omaĝis al li kortuŝajn poemojn.
Poste sekvas sep noveloj kaj unu pli longa (43-paĝa) prozaĵo, kiu donis sian nomon al la novelaro.
*Lecionoj por knabo - pri maturiĝo kaj rilatoj kun knabinoj de juda knabo Janko ekde 4 jaraĝo ĝis studentiĝo
*Libella - pri kultivado de floroj kaj kukumoj kaj amrilatoj en ĝardenkooperativo kun tute neatendita fino.
*La ordeno - pri heroa laboro de karbministoj kaj hipokrita sovetunia potenco
*Opeleĉjo - fantasta historio, rakontita de aŭto pri siaj travivaĵoj kaj siaj mastroj en okcidento kaj oriento
*Peco de kablo - pri krimo kontraŭ "ŝtata sekureco" kaj enketado pri ĝi
*La gajnita motorciklo - pri kverelo de du maljunuloj pro la gajnita loteria bileto
*Fatraso - amuza rakonto pri perdita centdolara usona monbileto kaj deziro de ĉiuj ekhavi ĝin.
*La unua instruistino - pri vizito de iamaj gelernantoj al ilia unua instruistino post 40 jaroj
Do, temoj de la noveloj varias, sed ilia enhavo ĉiam estas interesa por legi. La aŭtoro bone montras etoson de vivo kaj en Sovetunio kaj poste en Rusio.
Lingvaĵo estas vigla, komprenebla kun multaj interesaj esprimoj kaj dialogoj. Protagonistoj de la noveloj ne estas anĝeloj. La aŭtoro ilin prezentas de ĉiuj flankoj, bonaj kaj malbonaj. Ĉiu havas sian karakteron kaj kvazaŭ venis el reala vivo.
Do, la libro estas leginda kaj mi rekomendas ĝin al legemuloj, ŝatantoj de esperanta literaturo.
Fortegulo (Rusio)
La verkistino Bertha von Stuttner (1843-1914) estis la unua virino, kiu ricevis Nobel-premion pri paco en 1905. La libro temas pri ŝia vivo.
La heroino en la verko estis nomata Marta, filino de aŭstra grafo. Ŝi edziniĝis al la husara grafo Arno en la aĝo de 18 jaroj. Ŝi havis filon, sed tuj poste okazis milito en 1859 kontraŭ Italio kaj ŝia edzo mortis en ĝi. Tiutempe por viroj en tiuj rangoj estis honore fariĝi soldatoj kaj batali por la patrujo, tial ŝia edzo ĝoje ekiris al la milito kaj mortis.
Sed ŝia patro, kiu ankaŭ en sia junaĝo batalis, akceptis la morton de sia bofilo kiel sorton kaj ne multe ĉagreniĝis.
Poste Marta konatiĝis kun barono Thilling, kiu malamas militon same kiel Marta, kaj edziniĝis. Okazis milito inter Prusujo kaj Aŭstrio en 1866, kaj ankaŭ Thilling devis militiri. Dum la milito Marta estis tro maltrankvila pro la vivo de sia edzo, kaj mem iris al la batalejo por savi lin, kaj tie ŝi vidis kruelegajn realojn de la milito. Multegaj soldatoj mortis,
postlasite kun vundoj kaj malsanoj en la batalejoj. Feliĉa Thilling revenis hejmen senprobleme, kaj paco revenis, tamen ilin atakis ĥolero kaj ŝia juna frato subite mortis.
Poste, dum ŝi kaj ŝia edzo restis en Parizo, okazis milito inter Francio kaj Prusujo. Parizo, kiu bele kaj brile prosperis kiel civilizia internacia urbo, eksuferis pro la milito: mankis nutraĵoj kaj ekonomio ŝrumpis, kaj je mia surprizo ŝia edzo Thilling, pruso, estis arestita kun suspekto de spionado kaj pafmortigita. Marta estis tiel ŝokita, ke ŝi ne povis restariĝi longe.
Tiamaniere, ĉirkaŭ ŝi okazadis nekredeblaĵoj; kruelaj militoj, kiuj estis facile okazigitaj, soldatoj, kiuj volonte sinofertis al la militoj, ĥolero, al kiu ne ekzistis kontraŭrimedoj, malsaniĝo pro bebnasko kaj freneziĝoj pro mortoj de amatinoj.
Post tiuj militoj, oni ekpensis pacan kunvivadon en Eŭropo, kaj en tia etoso la verkistino Bartha mortis en 1914. Sed en tiu sama jaro denove okazis nekredeble grandskala buĉado, la unua mondmilito, kaj en 1939 denove okazis pli terura milito, la dua mondmilito. Ni povus facile kritiki okazigojn de tiuj militoj kiel stultaĵojn, sed se mi rigardas la nunan mondon,
simile okazas teruraĵoj. Same kiel Marta mem iris al la batalkampo kaj vidis la realon, ankaŭ ni devas vidi la realojn en la nunaj militoj kaj en la nuna mondo.
Por pli bone kompreni la enhavon, mi komencis relegi la libron. Mi rekomedas, ke vi legu ĝin kiel esperantistoj.
Horizonto (Japanio)