Recenzoj de legataj libroj dum la septembra sumoo 2019

Sen laco por paco

La libro priskribas la vivon, agadon kaj verkon de Bertha von Suttner, kiu ricevis en la jaro 1905 Nobelpremion por paco. La vivo de ĉi tiu admirinda virino estis averturoriĉa kaj mi tralegis dum la 59-an E-Sumoo la tutan libreton kiel streĉa romano.

Jitka (Italio)

Krabŝipo de Kobajaŝi Takiĵi

Antaŭ kelkaj jaroj mi provis legi ĝin en la japana, sed tuj rezignis, due en bildrakonta. Tamen mi ne povis daŭre legi ĝin pro malfacileco. Ĉi-foje HORI kaj mia samideano Simazu eldonis ĝin en Esperanto, kaj mi elektis ĝin kun kuraĝo de tralego per sumoo. Legante la verkon, mi sufiĉe sciis tiaman kruelan situacion. Senkompata malhoma stato ekzistis! La laboristoj estis traktitaj kiel besto kaj maŝino. Ho, ve!! Kaŭze de la legado mi eksciis la historion, kiun mi prave ne rimarkis. Pro tio mi interesiĝante legos ĝin ĝis la fino en sekvanta sumoo.

Kesigojama (Japanio)

Serenaj matenoj de Julian Modest

La libro estas krimromano, kies intrigo estas sufiĉe simpla por interesi komencantojn. La stilo estas plaĉa, ni pasigas agrablan momenton dum tiu legado, kiun mi konsilas al ĉiuj.

Martine Riviere (Francio)

Kongresaj paroladoj , L. Zamenhof, Serio Scio nr 2, 2015, kompilita de Aleksander Korĵenkov

Por mi estis vere mirinda kaj ĝuinda sperto la legado de tiu libro. Ĝi helpis min, kompreni pli bone Zamenhof, kaj estimi lin pli, kaj ankaŭ scii kiel malfacilaj tempoj por la evoluo de la lingvo estis tiuj fruaj jaroj. Mi konsciiĝis pri la valoro de la unueco de la lingvo por ĝia sukceso, kaj de la grandegaj klopodoj de Zamenhof kaj de la frutempa esperantistaro por ke tio realiĝu. Mi mem spertis tiun unuecon, kiam mi bonege komprenis skribaĵojn de antaŭ cent jaroj.
Ankaŭ mi rimarkis, ke la debato en tiu frua tempo pri la valoro de la Esperanto kiel internacia lingvo sur neŭtrala fundamento fronte al iu alia nacia lingvo por tiu rolo kiel la angla estas ankoraŭ tre aktuala. Sed ne nur fronte al iu alia nacia lingvo, sed ankaŭ fronte al iu alia projekto de artefarita lingvo, kiu havis nek sukcesan historion, nek kulturon, nek parolantaron, kiel Esperanto havas. Vidu la paroladon en la 6a UK en Vaŝingtono en 1910.
Bona kompilado kaj eldono farita de A. Korĵenkov en la serio Scio, Volumo2, 2a eldono.

Marsano (Hispanio)

Esperanto ne estas nur lingvo Spomenka Štimec

Ĝi estas la mallonga rakonto de komecanto de Esperanto. Ĝi estis mia unua sento, kiam mi eksciis ĝin pli ol 10 jarojn antaŭe. Plej mi legis, plej mi trovis ĝin kiel mia. Tra la libro ni komprenas la Zagreban Metodon, kiun naskiĝis en 1972 de s-ino Spomenka Štimec, ĝi disvolvis kiel 12 tagoj por lerni Esperanto sur interreto, ĉar la libro havas 12 lecionojn kun simplaj vortoj, sentencoj kaj situacoj. ..
Tre bone por legi precize al Komencanto

Kvin (Vjetnamio)

Ili kaptis Elza de Johan Valano

Mi ŝatas legi detektivan romanon, do mi trovis ĝin verkitan de s-ro Johan Valano. La rakonto pri la 50-jara fraŭlo sed riĉa. Li havis ridetan decidon por edzigi la grafinon Montakval, kiu pasis 2 edzojn kaj ankaŭ havis 50 jarojn, kiam urbano volas teni lian belan ter-regionon. Lia plano de kapto al grafino kreis situacojn, kiu misgvidas min al malĝusta juĝo en sekvanta afero kaj karakterioj de roloj. Kelkaj belaj kaj ridantaj detaloj allogas leganton pri am-rakonto kun detektivo. Mi nur legas ĝis ĉapitro 13 sed mi lernas pri Esperanto kaj kiel gvidas skribi rakonton.
Tre interesa por legi romanon. Mia Esperanto estas pli bona.

Kvin (Vjetnamio)

Krabŝipo de Kobajaŝi Takiĵi

Mi finis la legadon de mia libro krabŝipo. Vere tiu libro estas interesa. Mi malkovris multojn en ĝi. Kiel la historion de Kobajaŝi Takiĵi, ĝi vere kortuŝas min. Li ne multe agadis pri sia laboro, nur malpli ol kvin jarojn Kiel verkisto.
Ĉu ĝis nun en Japanio oni eksportas krabaĵojn al eksterlando?
Mi volonte deziras partopreni la venontan sumoo sed bedaurinde ne plu havas aliajn librojn. Estis s-ro Francis el Francio kaj s-ino Tits el Belgio sendis al mi librojn ekde junio sed ĝis nun mi nenion ricevis. Mi ne scias Kio okazis!!!!

Alexandrine (DRKongo)

Kalevala tradukita de J.E.LEPPÄkoski

Kiel belan memoraĵon de LAHTI oni donis tiun libron. Komence ŝajnas malfacila sed finfine estas kanto. (tamen multajn vortojn mi ne konis!)

Sanremoise (Francio)

Somermeze de Paul Kuusberg

La libro aperis en 1981 en Tallinn kaj temas pri la periodo, en kiu Germanio invadis Estonion. Estas du rakontantoj:
Juna komunisto helpas dum la arestado de homoj suspektataj pri agado kontraŭsoveta kaj pri siaj spertoj kun kolegoj kaj kun kontraŭsoveta agado de iamaj bienuloj, kiuj volas rehavi sian bienon.
Ingeniero fuĝinta post averto, ke oni venis por aresti lin, fuĝas al la bieneto de la fratino, kaj kontraŭvole enmiksiĝas en kontraŭsoveta agado.
Ankaŭ nun, tiom longe post la dua mondmilito, estas interese legi ĉi-tiun libron.

Anneke (Nederlando)

La Lanternisto de Kabe

Estas ĝenerala scio, ke klasikuloj estas aŭtoroj, kiujn oni povas konstante relegi kun nova profito. Unu el la pruvoj, ke Esperanto havas sian propran kulturon kaj valoran literaturon estas la fakto, ke ĝi havas siajn klasikulojn. Estas ĉiam oportune relegi ilin.
Mi decidis relegi la libron La Lanternisto, eldonitan de Fonto en la jaro 2017. Mi ne pentis. Ĝi estas kolekto da tekstoj tradukitaj al Esperanto, fare de la klasika pola stilisto Kabe, el la pola kaj rusa lingvoj. Estas mirinde, kiel elegante, esprimoriĉe kaj harmonie aperas la Esperanta prozo en tiuj tradukoj. Vidu ekzemple ĉi tiun fragmenton el la unua rakonto, kies titolo estas la sama de la tuta libro:
"La ŝipistoj certigas, ke iafoje, kiam la maro estas tre ventega, io vokas ilin per ilia nomo en la nokto kaj mallumo. Se la mara senfinaĵo povas tiel voki, estas eble, ke kiam la homo maljuniĝas, lin vokas ankaŭ alia senfinaĵo, ankoraŭ pli malluma kaj pli mistera, kaj ju pli laca li estas pro la vivo, des pli agrablaj estas por li tiuj ĉi alvokoj. Sed, por ke oni povu aŭskulti, trankvilo estas necesa."
Ne estas necese plian fojon laŭdi la grandan Kabe. Sed ĉi-foje, dum la plezura legado, venis al mi la penso, ke la valoro de tiu nia klasikulo ne limiĝas al lia tutmonde rekonata stilo. Ni ne forgesu, ke tradukisto iamaniere respondecas ankaŭ pri la elekto de siaj tradukoj. En ĉi tiu libro, Kabe lasis esprimita sian tutan literaturan sentemon. Li elektis verajn perlojn el la rusa kaj pola kulturoj. Ĉiuj tekstoj estas interesaj, belaj, kortuŝaj, pensigaj, tiel ke oni legas ilin kun granda ĝuo. Estas eĉ malfacile elekti la plej interesan tekston. Persone, mi voĉdonus por La Lanternisto, de H. Sienkiewicz, kiu poeziece rakontas la alvenon de maljuna polo, kiu trakuris la mondon en multaj aventuroj kaj decidis vivi siajn lastajn tagojn en izolita lumturo, ĉe la marbordo de Panamo. Alia neforgesebla rakonto estas "La Lasta", de W. Reymont, kiu rakontas pri patrino, kiu angore atendas la revenon de sia filo, kiu ŝipveturis sur la maron por fiŝkaptado.
Relegante la tradukaĵojn de Kabe, mi denove dankis, ke mi estas Esperantisto. Tre malfacile mi trovus en la portugala lingvo tiajn perlojn de literaturo en tia luma stilo.

Posovo (Brazilo)

La manto de Paula Mahrti

Mi ne emas verki plenan recenzon, sed mi plu komentas: la banala kaj triviala stilo kaj enhavo de la libro ne multe plaĉis, kaj eĉ tedis post konatiĝo kun tiuj bazoj de la rakonto, ĉar estis tiom da ripetado aŭ simileco inter la scenoj; komence iom interesa legaĵo almenaŭ pro la ŝajne varia lingvaĵo, sed ankaŭ tiu aspekto finfine mlafortiĝis kaj ne povis kompensi la aliajn mankojn. Mi esperas, ke vi havis pli plezurigan sperton!

Punkto (Britio)

Lasu min paroli plu de Claude Piron

Tiu libro estas ege bona por legi, ĉar en la ĉapitroj, komencas pere monologoj kaj poste dialogoj.
Ĝi kunportas tekstojn de bona kompreno, kaj facila legado.
La junulino kiu nomiĝas Izabela, unue parolas al spegulo pri via soleco dum la unua ĉapitro.
En la sekvantaj ĉapitroj, ŝi konas junulon, kiu deziras amuziĝi kun ŝi kaj parolis sin, ke ŝi estas la plej bela virino en la tuta mondo. Ili rigardis alian ulon, kiu ŝajnas stranga viro.
Okazas mistero en papervendejo en la 15-a ĉapitroj. La grupo de studentaj geamikoj, multe interparolas pri ilia familiaj vivoj kaj opinias interargumentante pri la gravega problemo okazinta en la fakultato kie ili lernas.

Thuler (Brazilo)

Simboloj de Rusio de Vladimir Opletajev

En la eldonejo Espero mi aĉetis la libron Simboloj de Rusio. Dum la 59a Internacia Esperanto-Sumoo mi tralegis ĝin. Pro tio, ke la libro estas tre interesa, mi alportas etan recenzon.
La libron verkis rusa esperantisto Vladimir Opletajev (1954), esperanta instruisto, organizanto, redaktoro kaj verkisto. Li loĝas en la siberia urbo Surguto. Profesie li estas filologo kaj esperantiĝis en la jaro 1972. La libron eldonis en la jaro 2015 konata rusa eldonejo Impeto kaj libro havas 100 paĝojn.
La libro konsistas krom Antaŭparolo el 25 ĉapitroj. Ĉiu ĉapitro estas unu simbolo de Rusio. Ĉiu homo, kiu havas intereson pri la plej granda eŭroazia lando certe renkontiĝis kun iu simbolo de Rusio. Mi mem sciis pri kelkaj, sed ankaŭ por mi estis surprizo, ke iliaj estis 25. Oni povas dividi ilin je ok grupetoj. La plej oficiala estas grupeto de ŝtataj simboloj - blazono, himno, flago kaj honorsigno Georga rubando. El geografiaj estas mondkonata lago Bajkal kaj la plej longa eŭropa rivero Volgo. Multaj homoj el okcidentaj landoj konsideras al la plej tipa rusa simbolo urson kaj al naturaj apartenas ankaŭ betulo. Loĝantoj de Rusio estas kun naturo ligitaj forte kaj kompreneble, ke en simboloj de Rusio estas envicigitaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj - rusa vodko (alkoholaĵo), blinoj (manĝaĵo) kaj salato Olivje. Rusa ĉevaltrio jam malaperas, sed kun feltobotoj kaj samovaro estas praktikaj simboloj de Rusio.
En Ruslando vivis kaj vivas multaj kapablaj homoj. Tio estas videbla en pluaj simboloj, ekz. konstruaj - kremloj kaj Kiĵi, teknikaj - sputniko kaj mitraleto Kalaŝnikov, kulturaj - ikonoj, balalajko, baleto, matrjoško kaj fabela Avo Frosto kun Neĝulino.
La aŭtoro kun profundaj scioj alportas historiajn kaj lingvajn evoluojn de unuopaj simboloj, li detale klarigas kian signifon havas unuopaj simboloj. Por homoj, kiuj en nuntempa kontraŭ rusa propagando havas sian propran opinion, la libro estas juvelo de historia kaj faktografia literaturo. La libro estas skribita en legebla stilo, kun multaj novaj vortoj kaj estas ilustrita per bontrafaj nigroblankaj ilustraĵoj. Mi rekomendas la libron tralegi.

Montarano (Slovakio)

Orm la Ruĝa de Frans G. Bengtsson

Mi ĝuis la legadon kaj estis granda aventuro iri kun Orm en la vikinga ekspedicio tra multaj regionoj el Eŭropo, kiu okazis pli ol mil jaroj antaŭ nia epoko. Per ĝi mi povis pli bone kompreni pri la rilatoj inter popoloj kun malsimilaj lingvoj, kulturoj kaj religioj en la Mezepoko. Certe ĝi estas unu el la plej interesaj libroj, kiujn mi legis. Ĝi estis bonhumora, plena el eventuroj, kaj ĝia esperanto ankaŭ estas bonega. Mi rekomendas ĝin al ĉiuj!

Kuraĝo (Brazilo)

Urboj de Esperanto-Sumooistoj tra la Mondo de la Eldonejo Horizonto

Ĉi-foje mi legis la libron Urboj de Esperanto-Sumooistoj tra la Mondo de la Eldonejo Horizonto. Mi ĝojas, ke mi legis ĉi tiun libron. Mi ŝatus esprimi mian sinceran dankon al s-ro Hori Jasuo kun lia ideoj kaj Esperanto-parolantoj tra la mondo, kiuj verkis artikolojn por enkonduki sian patrujon en Esperanto.
Dum mi trairis la libron, mi imagis, ke mi faras interesan vojaĝon ĉirkaŭ la mondo. Mia vojaĝo komenciĝis de ĉefurbo Hanojo - Vjetnamio. Mi vizitis plurajn aziajn urbojn kiel Busan (Sud-Koreio), Kaohsiung kaj Pingtung (Tajvano), Kasli, Surguto, Nijnij Tagil kaj Tobolsko (Rusio), Katmando (Nepalo), Hajderabato (Barato), Maebaŝi (Japanio), Wuhan (Ĉinio). Kun Eŭropo mi vizitis la urbojn: Argenteuil, Nantes, Saint-Remy, Sarzeau (Francio), Barcelono (Hispanio), Beogrado (Serbio), Dobric (Bulgario), Elk (Polando), Frascati (Italujo), Hertford (Anglio), Hyvinkaa (Finnlando), Liptovsky Mikulas (Slovakio), Prenzlau (Germano). Iuj urboj en Amerika kontinento, mi haltis en Bremertono (Usono), Edmontono (Kanado), Maraba kaj Karakambio (Brizilo). Bedaŭrinde, ke mi ne havas kondiĉon viziti la urbojn de Aŭstralio kaj Afriko. Mi konas la geografian situon, vidindaĵojn, historion kaj kulturajn aspektojn de multaj urboj tra la mondo. Ĉiu urbo havas siajn proprajn trajtojn.
Liptovsky Mikulas en la Slovakio memorigas min pri la memoroj, kiam mi estis studento, ĉar mi havis la okazon viziti ĉi tiun urbon dum mia studante tempo en Slovakio de la 1985 ĝis la 1998. Mi povas vidi la landon Slovakio kiel mian duan hejmon.
Mi ĝuis la anekdoton pri "dancanta ovo" en Barcelono-Urbo. Mi scias, ke la simbolo de la urbo Hertford estas Cervo kaj kial la urbo Maebasi estas nomata "La urbo kun pura akvo, belaj verdaj aferoj kaj poetoj."
Per ĉi tiu libro mi ankaŭ eksciis pri la Esperanto-Sumoo-Movado de 2009 ĝis 2017. Mi sentas min pli kaj pli interesata pri legado kaj lernado de Esperanto. Esperanto kunigas nin. Mi esperas, ke mi havos multajn eblecojn viziti ĉi tiujn urbojn kaj havi la ŝancon interŝanĝi Esperanton kun Esperanto-parolantoj tra la mondo. Mi deziras al vin multe da mirindajn vojaĝojn.

Tieno (Vjetnamio)

Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj (komikso) de Goscinny

La epoko en la rakonto estas 50 A.K. La loko estas la lando Gaŭlio. Gaŭlano havis mirindan medikamenton, kiu nomiĝis eliksiro, kion iuulo trinkus, do tiuulo havus superan forton.
Iu gaŭliano Asteriks intencis partopreni la olimpian ludon uzante la medikamenton eliksiro. Tamen la olimpia adminisitato ne permesis uzi la medikamenton. Gaŭlanoj jam faris la kaldronon da eliksiron. Sed li rezignis uzi la eliksiron. Kaj li sen eliksiro partoplenis la ludon vetkurado, tamen aliaj ludisto ŝtelis la eliksiron kaj venkis kontraŭ li. Sed li anticipe la eliksiron kolorigis, tial la adminisitato tuj komprenis la krimon de aliaj ludistoj kaj elpelis ilin, do Asteriks venkis la ludon.

Karasutengu (Japanio)

La nanoj en domo kun granda zelkovo

Mi legis la libron La nanoj en domo kun granda zelkovo eldonita de Japana Esperanto-Instituto, kiu estas traduko de origina japana verko de Tomiko Inui. Estas ĉina kaj angla versio por tio.
La rakonto de la libro estas pri la kvar nanoj kaj la sekreto de azura laktoglaso. Unue du nanoj estis portitaj al Japanio kaj la du nanoj naskis du novajn idojn en Japanio. La kvar nanoj estis zorgitaj de familianoj de Morijama. Due, la familianoj krom zorgi ilian sekurecon bezonis doni al ili unu glason da lakto por ilia subteno de vivo. Trie, la grandeco de nanoj estas nur je ĉa. 170 cm. Kolumbo povis meti nanon sur doso kaj libere flugi.
Kvare, Dum la lastaj jaroj de la Dua Montmilito la pli juna filino Juri fariĝis la sola homo kiu povis zorgi la vivon kaj sekurecon de la kvar nanoj. Ŝi estis evakuita lernejistino loĝanta en kamparo ĉe blinda maljunulino, for de gepatroj kaj fratoj en Tokio. Ŝi per falĉado pro blindula maljunulino gainis glason da lakto ĉiutage por la nanoj. La samklasanaj knaboj kaj knabinoj ne volis amikiĝi kun Juri, ĉar ŝi estis rigardita kiel malpatriota knabino
Tra la rakontoj de diversaj episodoj la aŭtoro sukcesis montri la malbonon de milito. Juri etis kuraĝa kaj bonkora knabino, sed estis limo de ŝia kapablo. Feliĉe la kolumobo helpis, kaj la milito ne tiel longe daŭris.
La legaĝo estas tre facile legebla. Mi trovis ke oni povas facile aĉeti surrete la japanan, la ĉinan kaj la anglan versiojn, ekzemple la angla versio "The Secret of the Blue Glass" de Inui Tomiko kiel Kindle-libro estas aĉetebla ĉe Amazon.com.
Krom la bela esperanta traduko, la ilustra?oj en la libro de esperanta versio estis tre belaj faritaj. Mi rekomendas la aĉeton de la libro.

Abengo (Tajvano)

For la bataliloj de Bertha von Suttner

En 2015 mi legis tiun libron germane kiel donaco de mia fama amiko Peter Weide, de nasko esperantisto. La libro kortuŝis mian haŭton, koron, animon k tutan pensadon kontraŭ militon k nepre por PACO mondvaste!
En libroservo de GEK en 2019 en Neumünster mi aĉetis nun tiun libron FOR LA BATALILOJ, ĉar mi nepre volis legi ĝin Esperante. Denove treege kortuŝis tiu libro mian tutan pensadon pro vera amo kaj ke estu PACO en la tuta mondo.
Bonege estas en tiu libro la nova Enkonduko de la prezidanto de UEA Mark Fettes kaj la Antaŭparolo de D-ro Heinrich Arnold de 1914 k de tradukinto de profesoro A. CAUMONT de 1914.
Mi vere rekomendas legi al ĉiuj esperantistoj kaj al la gelernantoj kiel devo mondvaste ekde 14 jaroj tiun valoran mondlitraturon, tradukitaj al multaj naciaj lingvoj. Tiu libro estu devo por ĉiuj gelernantoj, por ĉiuj homoj kaj estroj de ĉiuj landoj, ke ili ekkonos la tutan mizeron la kaŭzojn pro milito!
Dum la 100a UK en Lillo la japano s-ro HORI Jasuo, nun mia bonega leteramiko, kolektis pacmesaĝojn el diversaj landoj. Mi skribis pacmesaĝon kaj li enmetis ĝin kune kun mia foto en sia valora bonega libro PACMESAĜOJ TRA LA MONDO:
Al ĉiu landoj kaj ŝtatoj! Mi MALPERMESAS ĉiujn militojn, ĉiujn atombombojn, ĉiujn kemiajn pafilojn, la produktadon de pafiloj.....
FOR LA BATALILOJN!!!!
Mi rekomendas elkore, nepre aĉetu kaj legu tiujn treege valorajn librojn. Estu PACO!!!

Helli (Germanio)

Esprimaro, promenoj en Edeno de Petro Smet

Mi multon lernis el la libro. Estus utile relegi ĝin, ofte uzadi ĝin. Interese estus legi ĝin en grupo de progresintoj el diversaj landoj aŭ kulturoj, pridiskuti, elektadi esprimojn kaj libere esprimi, kiujn esprimojn oni ŝatus uzi kaj kiujn ne, donante kialojn por siaj elektoj.
Estis stulte de mi decidi legi 5 paĝojn tage. Tiu ĉi libro ne estas romano sed ia vortaro. Unu du paĝoj sufiĉus por taga laboro. Tial mi legis en porcioj: iom matene, pli tagmeze kaj iom vespere. Zorgema leganto farus notojn por si por ne forgesi siajn eltrovitaĵojn.
Kelkaj esprimoj en tiu ĉi Edena promenejo estas ĉarmaj, memorindaj, dum kelkaj aliaj estas tro bibliaj (por mia uzo), tro laŭ malnovaj vivmanierojsed certe zamenhofaj. Ekzemple kelkajn terkultivistajn aŭ brut-bredistajn esprimojn la nuna urbanaro eble ne komprenus. Kelkajn esprimojn en mia finna kulturo oni komprenas iom alimaniere ol en tiu ĉi Esprimaro. Ĝuste pri tiaj detaloj kaj diferencoj estus tre interese paroli en internacia grupo. Tiun ĉi libron oni devas posedi, ne nur pruntepreni.

Nebulino (Finnlando)

Ivan Malsaĝulo de Lev Tolstoj

Tiu ĉi fabelo Ivan la malsaĝulo estas interesa kun instruaĵoj.
Mi amas Ivan la malsaĝulon, ĉar li estas dilgenta laboristo kaj tenera. Tiu rakonto enhavas maljunan diablon kaj tri diabletojn, kiuj efektivigis milbonajn projektojn.

Maekawa (Japanio)

Faktoj kaj Fantazioj de Marjorie Boulton

Mi ĝuegis legi ĉi tiun libron kaj antaŭvidas, ke mi daŭros legi ĝin dum la venontaj Sumooj ĝis mi finos la libron. Interese, mi praktikis legi ĝin laŭte per mia voĉo (parolis la vortojn) por plibonigi mian esperantan parolkapablon. Mi trovis ĝin tre helpema.

Jonel (Anglio)

Timur kaj lia taĉmento de Arkadij Gajdar

Timur kaj lia taĉmento estas infana romano. La historio temas pri grupo de junuloj en vilaĝo apud Moskvo en la komenco de la Dua Mondmilito. La junuloj estas organizitaj kvazaŭ partisana taĉmento. Ili sekrete esploras, kiuj homoj bezonas helpon, kaj nokte faras por ili ĉiutagajn laborojn, ekzemple haki lignon aŭ melki kapron. La romano fariĝis tre fama en Soveta Unio kaj aliaj socialismaj landoj. Infanoj partoprenis "Timur-movadon" laŭ la principoj de Timur kaj lia taĉmento: helpu al malfortuloj, sed ne fanfaronu pri tio!

Promene (Germanio)

Vjetnama antologio

Dum la 59a Sumoo, mi elektas la libron Vjetnama antologio, nian unuan antologion, kiu estas mejloŝtono de nia Esperanto-movado. En ĝi, ekzistas rakontoj apartenantaj al tre foraj historiaj periodoj aŭ al perioda milito de nia lando, kiuj tre malsimilaj je la nunaj de la mondo. Legante la libron, vi eblas pli koni pri nia lando, malgranda lando, tre malproksima de vi, ankaŭ havis historion kaj tre belan kulturon.
La libro Vjetnama antologio aperis en aprilo 2019, okaze de la 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto. Mi elkore dankas sinjorinon HONDA Terumi, Hiroŝima, Japanio, kiu dum la 59-a Sumoo elektis saman libron kiel mi, ŝi legis 10 paĝojn potage, kvinoble de mi!

Jaduong58 (Vjetnamio)

Ĉu vi kuiras ĉine? de Johán Valano

Tiu relative facile legebla krimromano de Johán Valano (pseŭdonimo de Claude Piron) tre plaĉas al mi. Juna viro mordiĝis kaj polica detektivo Jano Karal enketis en la kantono Sankta Valo...
Tiu estas la unua el kvar krimromanoj skribitaj de Claude Piron sub la nomo Johán Valano.

AkseloVoino (Germanio)

Viktimoj de Baghy

     

La libro estas klasikaĵo, "la plej unua mondmilita romano en nia esperanta literaturo". Ĝi enestas en la listo de la Baza Esperanta literaturo de William Auld. Mi legis ĝin en la 4-a eldono, ne estas indikita la eldonjaro. Ĝi estas sufiĉe polva, kun la subskribo de Baghy, 19-I-1938 al iu G. H. A. Bruggers.
Mi miras, ke mi ankoraŭ ne legis tiun libron, kiun mi aĉetis en 2002 en la franca kulturcentro Kvinpetalo. Mi devas konfesi, ke malgraŭ multe da konataj laŭdoj, la legado tedis min. La kovrilpaĝo jam estas enigmo: verda forkego, ŝike vestita junulino en somerrobo, kiu ŝajne portas pladon ĉekokse. Laŭ mi ŝi tute ne elvokas unu el la du rolantinoj, la rusan Katja, edzinon de la prokuroro ne amata de ŝi, kaj Fiza, rusan stratknabinon, multe pli simpatian kaj atenteman al ĉiuj.
Kiel Baghy, la viraj rolantoj plej ofte estas hungaroj, el la sama dormoĉambro rezervita al la teatraj artistoj kiuj preparas spektaklon tre atendatan kaj de la rusaj oficiroj, kaj de la aliaj militkaptitoj. Pro tio ili ne devas pene labori por la trunkoportado.
En tiu loko proksima de Irkuck (Irkoutsk), en centra suda Siberio, viroj sonĝas ĉefe pri la amataj edzinoj kiujn ili ne vidis de longe (la romano komenciĝas en januaro 1918). Post preskaŭ kvieta vivo, kie gravas ĉefe la sentoj, la amikeco kaj sonĝoj, elreviĝoj, ĵaluzio, la Revolucio kaj sanga batalo atingas ilin. Kompreneble la fino tute ne estas mieldolĉa.

Alteo (Francio)

La historio de Kogla Hasan al Habal el la kolekto "1001 Noktoj"

La historio parolas pri HASAN, malriĉa komercisto de ŝnuroj. Li havas edzinon, AJŜAĈ, haj kvin gefilojn. Iam li renkontas du riĉajn personojn: SAAD kaj SAADI. HASAN ricevas, el SAADI, 200 orpecojn. Li uzas nur 10 el ili kaj kaŝas 190 en la turbano, sed milvo ŝtelas ĝin!
Post ses monatoj, HASAN denove renkontas SAAD kaj SAADI. Li parolas pri la malbonŝanco, kiun li vivis. SAADI decidas doni al li aliajn 200 orpecojn. HASAN uzas 10 el ili kaj kaŝas 190 en poto kaj kovras ilin per brano. AJŜAĈ ne scias tion. Iam ŝi bezonas sablon. Ŝi aĉetas ĝin, sed ne donas monon: ŝi donas, al la vendisto, la poton, kiu enhavas branon. Kiam HASAN venas denove hejmen, li estas tre malfeliĉa pri tio kaj nun li decidas diri al AJŜAĈ la veron.
Post aliaj montoj, SAAD kaj SAADI venas denove al HASAN. Li parolas kun ili pri la dua malbonŝanco. SAAD nun decidas doni al li pecon de plumbo kaj diras al HASAN, ke ĝi alportos al li grandegan bonŝancon.
Nokte, virino iras al la domo de AJŜAĈ kaj petas, por la retoj de la edzo, kiu estas fiŝkaptisto, plumban pecon. AJŜAĈ donas ĝin al ŝi.
Post kelkaj tagoj, la edzino del la fiŝkaptisto, dankema alportas, al HASAN kaj AJŜAĈ, grandan fiŝon. Kiam AJŜAĈ tranĉas ĝin, ŝi trovas grandan pecon de vitro. Ŝi donas ĝin al la gefiloj, por ludi. Ili estas tre feliĉaj kaj faras grandan bruon. La najbarino, RAHELO, edzino de hebrea juvelisto, volas koni la kialon de la bruo. AJŜAĈ montras al ŝi la pecon de vitro. La hebreino komprenas, ke ĝi estas diamanto, sed ŝi ne diras tion al AJŜAĈ. RAHELO volas aĉeti ĝin kaj oferas 20 mil orpecojn. AJŜAĈ ne akceptas.
Vespere AJŜAĈ diras tion al HASAN, kiu komprenas la valoron de la objekto. Nun li petas 100 mil orpecojn. Li sukcesas havi tiun ĉi sumon. HASAN nun estas riĉa. Li aĉetas grandan domon kaj donas laboron al multaj laboristoj. SAADI kaj SAAD ekscias la novaĵon. Ili volas vidi HASAN, kiu invitas ilin al la nova domo.
Hazarde, servisto de HASAN vidas, sur arbo, turbanon: ĝi ankoraŭ havas 190 orpecojn. HASAN, SAAD kaj SAADI estas tre feliĉaj! La tri viroj decidas atingi BAGDADON, per ĉevaloj. Post kelkaj horoj, HASAN, SAAD kaj SAADI volas doni branon al ili, ĉar la ĉevaloj estas malsataj kaj aĉetas poton kun brano. Kiam ili ekvidas, ke la poto havas 190 orpecojn, ili estas denove tre feliĉaj. HASAN decidas doni 380 orpecojn al la malriĉuloj.
SAAD kaj SAADI aprobas. HASAN, poste, diris tiun ĉi aventuron al HARUN AL RAŜID, la Reĝo de BAGDADO, kiu diris al HASAN, ke li aĉetis la diamanton.
Mi ŝatis treege tiun ĉi novelon, ĉar ĝi estas tre riĉa de faktoj agrablaj kaj instruas ke ni neniam devas esti malfeliĉaj: ni devas ĉiam pacience atendi kaj esperi, ĉar ofte la bonŝanco venas, kiam ni ne atendas plu ĝin!

Karla (Italio)

El la Biblio: Daniel- Hoŝea-Joël- Amos- Obadja- Jona

Por la septembra sumoo mi pensis legi ion de la Biblio. La vortprovizo estas simpla, ĉar la traduko el la Hebrea estas de Zamenhof mem, do de la komenco de Esperanto.
Mi elektis kelkajn malgrandajn profetojn el la Malnova aŭ Unua Testamento. Ili vivis en periodoj turmentitaj. Ilia kompreno pri la situacio estis eksternorma, kaj ili ne kapablis ne liveri tion kion ili malkovris .
Neniam, la pofetoj estas bonvenaj, hieraŭ same kiel hodiaŭ. oni emas pensi, ke de post Jesuo la Kristo, ni ne plu bezonas profetojn, eĉ senutilaj ili fariĝus, ĉar ni havas Sciencon, komprenon pri ĉio...! Sed kial nia planedo, mondo tiel skuiĝas? Profetoj etaj aŭ grandaj, ĉiuepoke aperas, kaj nur humilaj, klarvidaj, bonkoraj uloj rekonas ilin, kaj pretas transdoni ties mesaĝojn .
Zamenhof apartenas al tiu kategorio de profetoj, ankaŭ Gandhi por nur citi du grandaj, sed multnombraj ili estas en ĉiuj fakoj.
Kion mi rimarkis, legante tiujn malgrandajn profetojn: ili parolas pri vizioj, sonĝoj, kaj mi ne povas ne citi Joël transdonante dian mesaĝon:
"Post tio Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiujn karnon;
Viaj filoj kaj viaj filinoj profetos,
Viaj maljunuloj havos sonĝojn,
Viaj junuloj havos viziojn ..." ĉapitro 2 versiklo28

Shanjo (Francio)

Pri Adopto kaj Omaĝo Juan Regulo Pérez tradukis Leandro Trujillo Casanas

Tiu 75-paĝa libreto estas la esperantista traduko de la libro eldonita en 1984 okaze de la plej alta distingo de la urbo kaj universitato de La Laguna altribuita al Juan Regulo Perez (1914-1993 ) emerita profesoro, eldonisto kaj grandanima esperantisto.
Tiu libro enhavas ĉiujn interesajn prelegojn eldiritajn okaze de tiu evento, plurajn fotojn: naskiĝdomo de la profesoro, foto dum la 40-a UK en Bulonjo en 1955 kun Marjorie Boulton kaj Reto Rosetti...kaj eĉ karikaturo de la profesoro desegnita de Paco Martinez.
Tra la prelegoj kaj la multaj erudiciaj piednotoj ni lernas pri la vivovojo de Juan Regulo Perez, kiu kondukis lin de la modesta naskiĝvilaĝo Garafia tra la urbo Santa Cruz de La Palma al la universitata urbo La Laguna en la insulo Tenerife (Kanaria Insulo).
La ĉapitroj pri La Laguna kaj ĝia klera historio kaj tiu pri "Esperantismo" plej interesis nin. Ni gratulu al Sinjoro Leandro Trujillo Casanas, emerita profesoro de fiziko en La Laguna, esperantisto kaj delegito de UEA pro la realigo de tiu ambicia projekto.

Atrebato kaj Joga (Francio)

Paŭlo kaj Stefano de Francisco Cândido Xavier

Por la septembra sumoo mi pensis legi ion de la Biblio. La vortprovizo estas simpla, ĉar la traduko el la Hebrea estas de Zamenhof mem, do de la komenco de Esperanto.
La originalo de ĉi tiu libro estas diktita de la Spirito Emmanuel al la fama brazila mediumo Francisco Cândido Xavier. Ĝi rakontas la vivon de Saŭlo de Tarso, poste Paŭlo de Tarso. La libro havas kiel temon la malfacilajn unuajn tempojn de la Kristanismo, la persekutojn kaj mortpunojn, kiuj estis faritaj al la unuaj kristanoj. Ĝi ankaŭ parolas pri la persekutoj, humiligoj, ĉagrenoj, suferoj, konfiskoj spertitaj de la idoj de Israelo.

Maria (Brazilo)

Lago Biŭa al la mondo

Tiu ĉi libro estas kongresa memorlibro de la 103-a JK en Oumihaĉiman. Traleginte mi ektrovis 2 gravajn aferojn, kiujn mi tute ne scias. Tio estas eĉ miro por mi.
La unua temas pri "Elĉerpiĝo de subtera akvo". Ĝis nun mi pensis, ke la subtera akvo senĉese aldonita de pluvado, sed reale t.n. "fosilia akvo" estis enfermita en tertavolon, kiam la tertavolo formiĝis, kaj ĝi neniam multiĝas per pluvado. Sekve ĝi estas tre valora akvo. Certe aldoniĝas akvo far' de pluvado, sed tio estas sub la kondiĉo, ke montaroj kun riĉaj verdaj arbaroj ekzistas kiel Japanio. En meza kaj norda Ĉ inio, Saud-arabio, Irako, Egiptio k.a. historie en antikva epoko arbaroj muktiĝis, sed ju pli loĝantoj multiĝis, des pli hakitaj la arbaroj. Rezulte de tio nun kalvaj montaroj etendiĝas kaj eĉ en la giganta rivero akvo vaporiĝis. Fame konate, ke la Flava Rivero estas senakva kaj la giganta loĝantaro en Pekino trinkas botel-akvon subtera pumpe fosilita.
En Saud-arabio tritika kampo vastiĝas dank'al giganta irigaciado nome uzante la subtera-akvon. En la antikva Grek-Roma epoko antaŭe arbaroj abundis, tamen lu pli evoluis la civilizacio, des pli hakitaj la arbaroj kaj eĉ nuntempe kalvaj montaroj etendiĝas. Egea Maro estas smeraldverde bela, sed fiŝoj mankas pro nutraĵo-manko, nome pro manko de verdaĝ-monto.
Kontraste supre menciita situacio Japanio estas verdriĉa lando. En Japanio verdri?a montaro okupas ĉ. 70%-n en la tuta lando-areo, kio esas la unua ranga en la mondo. Pluvakvo poiomete flugas inter tavolo de falintaj foliaro kaj arboradikoj tra montaro kaj pura akvo estas fonto de kranakvo. Ni japanoj povas trinki bonkvalitan kranakvon. Sed tamen tiu japanio importas grandan akvo-kvanton el esterlando, eĉ la plej multe en la mondo. Pri tio mi tute ne povas kredi. Tio estas la dua mia miro neniom ĝis nun scianta. Por kompreni tiun fakton ni devas konsideri pri la koncepto, "virtuala akvo".
Vi sciu, ke la japana proporcio de aŭtarcio estas la plej malgranda en la mondo, ĉ. 40% kaj forĵetas manĝaĵon 30%. Nome Japanio importas grandan kvanton da akvo el eksterlandoj en la formo de manĝaĵoj. Akvo estas esenca por agrikulturo kaj ni bezonas tre multe da akvo. Ekz. importataj viandoj (bovaĵo, porkaĵo, k.a.) de brutoj, kiujn oni devas doni nutraĵojn, grajno k.a. kaj por tio oni devas irigaciadi vastan agron. Certe oni bezonas gigantan akvon, vi komprenu. Pri tiu "virtuala akvo" ni devas konsideri. "Fosilita akvo" estas limigita. Baldaŭ homaro alfrontos al grava akvo-manko.
Fosilita karbo kaj petrolo estas ankaŭ limigita, sed ni povas alternigi ĝin al alia natura energio. Sed fosilita-akvon homaro absorute ne alternigi. Ne nur homo, sed tuta vivaĵo dependas de akvo. Esence por solvi la akvoproblemon antaŭ ĉio mondo senĉese klopodu kreskigi arbaron nome priplantadu kaj disvastigu sensaligan instalaĵon, kies teknologion Japanio jam starigis. Ĉiuokaze tiaj agadoj tre longas kaj tre kostas, estas malfacila vojo. Tamen Homaro serioze, konstante iru por tio antaŭen.

Samo (Japanio)

La Edzino de Kuracisto Hanaoka Seisyuu

Mi legis la libron La Edzino de Kuracisto Hanaoka Seisyuu ĝis la sesa ĉapitro.
Post edziniĝo, Kae, la edzino de Unpei, estis amata de Otugi, la bopatrino. La bofilino Kae diligente teksis tri jarojn por gajni monon por Unpei en Kioto. Sed kiam Unpei revenis hejmen, Otugi ŝanĝis sian konduton kontraŭ Kae.
"Kae sentis, ke la ŝajne bela rialto inter dezirata edzino kaj deziranta patrino finis pro la apero de Unpei."
Oni diras, ke la patrino de la edzo estis malamiko por la edzino. De nun estos multe da malpacoj inter ili. Mia koro bategas.

Mateno (Japanio)

Vojaĝo de Onia, Japana

Ĉi foje mi legis ĉi tiun libron Vojaĝo de Onia, Japana (verkita, pentrita de KIM Onnuri). Bedaŭrinde mi ne povis legi ĝis la fino, sed ĝojo de vojaĝo estis sentebla de la frazo kaj ilustraĵo. Tial mi volas finlegi rapide ĉi tiun libron.

Granda Kampo (Japanio)

Krabŝipo de Kobajaŝi Takiĵi

Mi neniam legis la originalan verkon en la japana, do ne eblas komenti pri la traduklaboro, tamen la tradukinto montras tiom da fervoro elekti tiel malfacilan verkon.
Ĉiutage estis agonio por mi legi la libron, ĉar pro la detalaj kaj precizaj vivecaj priskriboj pri la kondiĉoj de la mizere subpremitaj laboristoj, mi trenas malbonan humoron tutan tagon. Tio signifas la libro havas tiel fortan efikon sur la legantoj.

Majo (Japanio)

Lagoj en la mondo

Mi legis la libron Lagoj en la mondo. En evolulandoj en la Sudazio kaj Oceanio, multe da lagoj troviĝas apud urboj kaj multe tre kontribuas al la loka ekonomio, sed troviĝas multe da problemo pri lagakvo, akumulado de teraĵo enfluanta el la baseno, malbonigo de akvo, ekologian detruo k.t.p. sed oni ne ankoraŭ povas solvi tiun ĉi problemon.
Nuntempe ekologia sistemo de lagoj estas unu el la sistemoj en precipa danĝero sur terglovo, kie nature estas akcelite pompata. La danĝero profunde koncernas al la ekologia sistemo de lago. Ankaŭ pri la lagoj en Afliko, Viktorio Tanganjiko, Malavio, tiuj tri grandaj antikvaj lagoj estas skribita detale.
Legante tiun ĉi artikolon mi repripensas pri ne sufica kompreno, ke multaj lagoj en la mondo estas en krizo de ekologia sistemo. Kaj mi komprenis, ke tiuj lagoj estas science gravaj kiel studa objekto de ekologio sur la terglovo.

Lumo (Japanio)

Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas de Manjo Austin

Ĉi tiu libro baziĝas sur la vivo en Irlando antaŭ 50 jaroj. Per ĉi tiu romano la leganto vivas la transformadon de Maureen, 16-jaraĝa knabino, kaj ŝia evoluo en malpli du jaroj. La romanisto ankaŭ alportas multajn detalojn pri la organizo de familia vivo.
Resumo
Kvar jarojn post la morto de la patro, la familio vivas en malriĉeco. Maureen estas en tiu atmosfero, tute malkonektita kun la ekstera mondo. Ŝi helpas sian patrinon en ĉiutagaj taskoj dum ŝia pli aĝa frato prizorgas la tutan laboron de la bieno.
La patrino rapide konsentas edziĝi kun pli riĉa vidvo, kiu havas kvar gefilojn, du pli aĝajn ol Maureen: Mary kaj Kevin en militservo.
Ĉio ŝanĝiĝas subite. Ĉi tiuj tri homoj forlasas sian vilaĝon por loĝi en la urbo. Ili estas bonvenigitaj en la novan familion kaj vivo kune ĝuas ĉiuj. La patrino prizorgas ĉion kaj sia filo trovas laboron en la regiono
Maureen malkovras alian vivon. Kun la helpo de tiuj ĉirkaŭ ŝi, ŝi iom post iom malfermiĝas al socia vivo: kino, danco, vestaĵoj. Ŝi eĉ trovas laboron ĉe frizistino. Sed iom post iom sekreta kaj subpremita sento manifestiĝas inter ŝi kaj ŝia vicfrato. Dum pluraj monatoj, ili ambaŭ konservas sian distancon.
Subite Kevin ekscias, ke li devos foriri 6 monatojn eksterlande. Li ne plu povas kaŝi siajn emociojn kaj petas Maureen pri geedzeco. Kvankam surprizitaj, la gepatroj donas sian konsenton.
Jen kiel Maureen, en invitkunveno hejme por sia 18-a naskiĝtago, estas oficiale rekonata kiel la estonta edzino de Kevin.

Pervenche (Belgio)

La pupo de Boles³aw Prus

En la lasta UK iu polino donacis al mi tiun dikan libron 660-paĝan. Mi komencis legi ĝin en la januara sumoo en tiu ĉi jaro, kaj ĝuste fine de la septembra sumoo mi finlegis.
Ekleginte, mi miris unue, ke la pola movado havas tiom da forto por eldoni tiom ampleksan libron en malfortiĝanta Esperanto-mondo. Por eldoni ĝin, estis bezonata multege da mono. Ne celante profiton, ĉu la libro estis eldonita? Due mi miris pro la genia talento de la tradukinto Tomasz Chimielik. Kiom multe da laboro li bezonis por fintraduki tiun dikan libron, kaj li ankaŭ aldonis multajn piednotojn interesajn. Kaj trie mi dankis al la sumoo. Sen tiu projekto, la libro eterne kuŝus en mia librobreto.
La libro temas pri Varsovio el la 19-a jarcento. La romano evoluas inter la riĉiĝinta komercisto Wokulski kaj la bela filino de nobelo, Izabela. Wokulski adore amas Izabelon kaj kontribuis multe por ŝi, sed lia revo edziĝi al ŝi ne efektiviĝis kaj fine li ien malaperis.
Certe la romano plaĉas al poloj, sed por mi, kreskinta en tute alia civilizacio, estas malfacile kompreni la situacion en tiu malnova tempo en tiu fremda lando, kaj estas malfacile ankaŭ memori nomojn aperantajn en la romano. Mi bedaŭris pro mia malbona kompreno, tial mi komencis relegi la libron, kaj nun mi komencas pli bone kompreni la evoluon de la romano.
En mi ĉiam restis demandoj; Kial la titolo estas La pupo? Kiu estas pupo kaj kies pupo? Ĉu la pupo estas Izabela? Kio okazos al ŝi poste, ĉar ŝiaj juneco kaj beleco ne daŭros longe? Kien malaperis Wokulski? Kion li faras tie? Kiel reto multaj homoj estas teksitaj en la romanon
Se vi estas veteranaj esperantistoj, mi rekomendas, ke vi legu tiun romanon.

HORI Jasuo (Japanio)

Simboloj de Rusio de Vladimir Opletajev

Kio estas simbolo de Rusio, kion homoj tuj imagas al si, aŭdinte la vorton "Rusio"? Ĉiu homo, ĉu en Rusio aŭ eksterlande, nomos diversajn simbolojn de Rusio. Por iu ĝi estas urso, por alia - balalajko, por tria - kremlo ktp. La aŭtoro de la libro nomas 25 simbolojn. Nu certe, kiom da homoj - tiom da opinioj! En ĉiu kranio regas aparta opinio (Zamenhof). Ekzemple, mi aldonus en la liston la rusan literaturon, faman en la tuta mondo, la rusan banejon, ekzotikan por eksterlandanoj, la mirindan turistan itineron "la Ora Ringo de Rusio".
En la libro estas entute 25 eseojn pri la sekvaj simboloj: la Ŝtataj blazono, flago, himno de Rusia Federacio, la Georga rubando, la kremloj, la rusia rublo, patrino-Volgo, la lago Bajkalo, rusa betulo, ikonoj de Rubljov, Kiĵi, unua sputniko de la teranoj, mitraleto de Kalaŝnikov, rusaj feltobotoj, balalajko, samovaro, matrjoŝko, rusa ĉevaltrio, rusa baleto, Avo Frosto kaj Neĝulino, Ĉeburaŝko, rusa vodko, rusaj blinoj, salato Olivje, urso.
Legantoj de la libro virtuale vojaĝas laŭ Rusio, eksciante pli bone historion kaj kulturon de la lando. En ĉiu eseo oni povas trovi ion interesan kaj atentokaptan. La libro estas bone ilustrita kaj enhavas multe da historiaj faktoj, legendoj, versaĵoj. La leganto ĝuos legadon kaj aldone riĉigos sian vortprovizon. Ĉar en la libro estas specialaj terminoj, nomoj de plantoj, fiŝoj ktp.
La libro estas bonkvalite eldonita kaj majstre verkita. La aŭtoro lerte kaj flue uzas la lingvon. Lia lingvaĵo estas klara, preciza kaj esprimpova.
Mi rekomendas la libron al ĉiuj homoj, interesiĝantaj pri historio kaj kulturo de Rusio, precipe al eksterlandanoj.

Fortegulo (Rusio)

Spirito kontraŭ sorto de Lilia Nikolova

La bela aŭtorino de la libreto, Lilia Nikolova, bedaŭrinde handikapito, tamen havas fortan spiriton. Ŝi sukcesas trabatali la nefavorajn kondiĉojn de sia vivo, la negajan sorton kaj kreas interesajn poemojn. Eĉ ŝi gajnas premiojn. Impresas la titoloj kaj la enhavo de: La rozo ploras, Esperantismo, Vivanta pro amo, Post amputado de ambaŭ piedoj, Peto, k.a. Espereble ŝi sukcesas en la batalo de la Spirito kontraŭ sorto.

La Revanto (Bulgario)

Ainaj Jukaroj

Lasta jare en Esperanta Tago, nia temo estas "Justa komunikado por indiĝena kulturoj". Pro tio,   legante la libron: Ainaj Jukaroj ĉi monate, mi sentis sperciale.  La esperantiĝo el japana versio de ĉi libro donis la ŝancon por ke geesperantistoj konis la Ainan popolon. Ankaŭ ĝi havas avantaĝon por rezervi la kulturon de Aina. Dankon al Hokkajda Esperanto-Ligo. Mi ricevis ĉi libron, kiun estis donacon de s-ro Yuiti Sawaya en 9a Azia Orienta Kongreso.
S-ro Yuiti delonge laboras por esperanto kaj homa paco en Janpanio. Ankaŭ mi dankas lian tiun gravan klopodon por homaro. 
Ĉiri Jukie, en ŝia juna kaj lerta vivo, ŝi skribis la eposojn de aina gento, kiu vivas en naturo ĉikaŭ montaro kaj maro, rivero. Allogas min la natura vivo, kiu "vintre ili ĉasis ursojn vadante en profunda neĝo, monto post monto......Somere lulis freŝa vento lazurajn ondojn sur la maro......En floranta printempo, sub la milda sunradio ili plukis petasitojn kaj artemiziojn, kantante kune kun ĉiam pepantaj birdetoj. En ruĝfolia aŭtuno.....ili sonĝis en trankvila dormo sub la plenluno."
Estas longa  kaj fora, la distanco de nia nuna moderna vivo kun la simpla vivo! Ĉi libro rezervis multe da rakontoj de Aina, kiuj inkluzivas besto-dioj, birdo-dioj, demono-serpento...... Kaj la eposoj estas interesa daŭraĵo , fakte montris alian simplan vivon. Ili plaĉas al mi. 
Nur unu malfacilaĵo (ĝenaĵo) okazis. Ĉar traduko el Japan lingvo, iuj vortoj eble facile legitas kaj komprenitas de Japana esperantisto. Ili povas simple disparti kiun vorton estas de Japan ligvo, kiun estas esperanto. Sed, por mi kiu estas ankoraŭ lernanto de esperanto, devas dependi al vortaro por trovi novan vorton,  malfacile juĝis la vorton ĉu esperanta? S-ro Yuiti proponis min unue legis malantaŭ parton de lingvo-prezentado de aina gento. Tamen, mi esperas, ke se vortoj de japan havus kiel "* " la signifon, do mi neplu trovis tion en esperanto-vortaro. Tiel eble helpus mian legadon.   

Vojaĝema Luno (Tajvano)