"AELA (eldonisto?) komencas serion de libroj priartaj. La verko pritraktas la arton eŭropan, kaj tiujn malnovepokajn artojn … Mankas en ĝi pritrakto de la orienta (hinda, ĉina, japana) arto, de la primitiva afrika arto, de la praamerika arto, de la prahoma arto, ktp. Pri tiuj do necesos apartaj eldonaĵoj".
Jen ambicia programo! Mi ne scias, ĉu la serio ampleksas aliajn librojn. Tiu ĉi enhavas 104 paĝojn plus multe da plenpaĝaj nigre-blankaj fotografiaĵoj (112) en apartaj kajeroj. Mi legis la lastan parton pri la gotika arto (p.81 ĝis la p.103).
La subparagrafoj titoliĝas Arkitekturo, Skulptarto, kaj la ekzemploj estas jenaj:
"-Katedralo Notre Dame, Parizo, fasado okcidenta, kaj interno;
-Katedralo de Reims, fasado okcidenta;
-katedalo de Rouen, fasado, malfrua gotiko, kapturna riĉo, puntsimila aĵureco, febra maltrankvilo;
-Katedralo de Orvieto en la pompa efekto grave rolas brila kolorvibro de l'murkovraj mozaikoj;
-San Petronio, Bologna;
-Urbodomo de Lübeck pitoreske vigla, tamen monumentala;
-Palaco Vecchio, Firenze;
-Doge-Palaco de Venezia;
-Statuoj de Sankta Teodoro sur la portalo de Chartres, Renkontiĝo de Maria kaj Elizabeta, katedralo de Amiens;
-Lasta Juĝo. Notre-Dame de Parizo (tiele);
Madono, katedralo de Amiens;
Karlo V (la kvina) kaj Johanna de Bourbon, Louvre, Parizo;
Claus Suter: La puto de Moseo, Champmoll apud Dijon;
-Giotto: Reviviĝo de Lazaro, Fresko, Padova;
-Februara Kalendara bildo el la preĝlibro de princo Berry, Chantilly, Musée Condée (tiele, devus esti Condé)". En la franca: Les Tres Riches Heures du duc de Berry (Jean la 1-a, filo de la reĝo Johano la 2-a, et frato de Karlo la 5-a. Ĉi tie, Heure = preĝolibro).
La libro kun multe da miniaturoj, estas tre fama kaj kontribuis krei idealan bildon de Mezepoko. Vi povas trovi informojn en Interreto).
Ĉar mi estas francino kaj artamanto, edukita en la romkatolika medio, mi konas preskaŭ ĉiujn ekzemplojn, krom la du katedraloj en Italio, sed mi vizitis aliajn, same pri Lükbeck en Germanio.
Kompreneble, por anoj de aliaj partoj de la mondo, krom Nia Damo en Parizo, kaj Venecio, tutcerte estas alia afero. Sed ili povas trovi bildojn en Interreto.
Ni povas rimarki, ke Kalocsay, fama hungara plurlingvulo, en 1934 ne esperantigis la proprajn nomojn, sed kelkfoje tamen jes, neregule: Paris/ Parizo). La nazaloj kaŭzas problemojn ĉar ili ne ekzistas en esperanto, same pri la sono 'u' [y]. La lingvo ne estas same riĉa kiel nun, je la fino de la libro,
li sentis la bezonon pravigi novajn vortojn kiujn li trovis en la vortaroj de Boirac, de Azorin, laŭ mia scio tiu ĉi aperigis nur unu volumon, kiun mi akeris ĉe librokantisto (, ne temas pri kantisto) ĉe sejnokajoj en Parizo, kiam mi volis aĉeti la duan kaj finan parton oni respondis min, ke neniam ĝi aperis.
Mi aĉetis la vere malnovan libron ĉe IEI (Internacia Esperanto-Instituto) en Hago, sed tutcerte mi ne legos pli, ĉar ĝi odoras polvon kaj mi devas ofte purigi al mi la manojn! Domaĝe ĉar ĝi estas bona, bele ilustrita, kaj Kalocsay estas elstara tradukisto.
Alteo (Francio)
La libro montras al la leganto la parolon de Dio kaj Lian amon. Multaj versioj el la Biblio skribitaj en ĝi laŭ diversaj temoj. Pacon al vi!
Miora (Madagaskaro)
Bulgaro prozo estas malnova brokantaĵo eldonita en 1960. Mi hazarde trovis ĉi tiun antologion de tradukitaj bulgaraj noveloj sur niaj librobretoj hejme, kaj mi iom impulse elektis ĝin por sumoo. Mi ĝojas pro la elekto, ĉar mi sciis malmulte pri bulgara historio kaj literaturo, kaj la noveloj en ĉi tiu kolekto multe informis min kaj donis pli klaran imagon pri tiu lando.
plej fruaj rakontoj en la antologio estas de la malfrua 19-a jarcento, kaj en laŭtempa ordo ili progresas ĝis la 1950-aj jaroj. Pluraj temas pri diversaj militoj (ne nur la du mondmilitoj sed ankaŭ pri malpli konataj pli fruaj bulgaraj ribeloj). Pluraj verkitaj post la dua mondmilito havas historie interesan propagandan etoson pri la komunisma alveno de kolektivigado de kampoj
kaj ekuzado de traktoroj - en tiuj rakontoj, pli junaj homoj emas entuziasme adopti la novan vivordon dum iuj grumblemaj maljunuloj rezistas sed fine konsentas. Ĝenerale la rakontoj montras malfacilajn vivojn, ofte de malriĉaj kamparanoj. Kelkaj montras interesan renkontiĝon de du homoj, kiuj konis unu la alian antaŭ jardekoj kaj poste disiĝis laŭ siaj propraj vivovojoj,
kaj tiuj melankolie temas pri kontrastoj (inter sukcesa vivo de unu kaj malsukcesa vivo de la alia) kaj bedaŭroj. Unu interese nekutima novelo temas pri agloj loĝantaj en montaro anstataŭ pri homoj.
La tradukoj estis faritaj de diversaj esperantistoj kaj ĝenerale la lingva nivelo kaj stilo plaĉis al mi. Okazas kelkaj tajperaroj tie kaj tie, sed malpli ol en multaj esperantaj libroj. La teksto enhavas bonajn notojn por klarigi neevidentajn nomojn, eventojn, vortojn, ktp.
Ruselo (Polujo)
Mi legis la paĝojn pri la unua kaj la dua kongresoj de Esperanto. La unua okazis en Bulonjo-ĉe-maro en la jaro 1905. La dua en Ĝenevo en 1906. Tiu libro priskribas ĉion, kio okazis dum la kongresoj:
la prelegoj, la vizitoj, la novaĵoj (la novaj kluboj, la forpaso de iuj famaj esperantistoj ...).
Mi tre ŝatas legi tiun libron ĉar mi lernas multe pri la historio de Esperanto kaj pli bone komprenas la evoluon de la lingvo kaj de la rilatoj inter la diversaj filozofiaj grupoj.
Ankoraŭ dankon pro via kuraĝo organizi tiun sumoan sesion.
Marcelle (Francio)
La libro estas por mi iom tro malfacila, sed mi memvole elektis ĝin.
Minjo (Finnlando)
Jen parto de la recenzo fare de Georgi Mihalkov /ĉefredaktoro de revuo "Bulgara Esperantisto" pri la legita de mi libro Ansereto vojaĝanto: Elena Popova estas konata talenta verkistino. En sia nova libro ĝi montras, ke ĝi konas la infanan animon bone kaj trovas rektan vojon al teneraj infankoroj"
Resumo: Temas pri sep rakontoj en Esperanto kaj en la bulgara lingvoj. Komence de iuj rakontoj estas 6 - 8 enkondukaj rimitaj linioj.
Oni donis nomon Scivolemulo al la heroo en la unua verko, ĉar ĝi multe demandis. La ansereto Ansi interesiĝis pri ĉio, eĉ petis la Rivereton konduki ĝin por vidi la mondon, revis flugi ĝis la steloj. Tio okazis en sonĝo kaj Ansi estis feliĉa.
En la dua rakonto Ansi vagadis, helpata de trovitaj infanĝuoj.
En la tria Ansi naĝis kune kun knabo kaj sukcesis liberiĝi de Vulpino. Poste konatiĝis kun hundo kaj ili kune naĝis. Ansi donis al ĝi konsilon estiĝi vegetarano por esti sana.
En la kvara okazis meznokta konkurso unue por fiŝoj. La duan fojon Ansi same partoprenis, tamen dum sia sonĝo. Tiam li estis la gajninto, pro tio li vekiĝis feliĉa.
En la kvina rakonto Ansi sonĝis la stelon Cigno kaj la stelon Pavo. Malproksimiĝante ili promesis aperi denove ĉiam, kiam al li estas triste.
En la sesa rakonto Struto promenigis la ansereton Ansi. Dume ĝi trovis novan amikon - la Ĝirafon. Sekvis la kanto de la steletoj.
En la sepa ĉiuj arbaraj bestoj helpis vunditan de kaptilo lupon, kiu dankis afable. ,,Hodiaŭ estas tago mirinda, por bonagoj inda", kantis ĝoje Ansi.
La Revanto (Bulgario)
La aŭtoro elhavis strangan ideon - priskribi vivovojon de du personoj preskaŭ samaĝaj sed kun tiel malsimilaj celoj en sia vivo. Temas pri Lidia Zamenhof kaj Hitler. La apartaj ĉapitroj rakontas alterne jen pri la vivo de Lidia, jen pri tiu de Hitler. Kiel diversaj estis iliaj vojoj; Lidia ĉiam strebis al paco, al interkompreniĝo de nacioj. Kaj Hitler de la plej junaj jaroj kredis kaj strebis laŭ siaj eblecoj je Granda Germanio, pure rasa Germanio.
Tion li deprenis de sia familia domo, tion instruis al li la patro, sed ŝajne lia frenezeco kaj strebo al tiu ideo kondukis al tragikaj okazintaĵoj.
Lidia, kiu kreskis en aliaj kondiĉoj, en familio kies idealoj estis tute malsamaj ol tiu de la familio de Hitler, dediĉis sian vivon al Esperanto kaj ne nur kiel lingvo, sed ankaŭ kiel premiso, kiun tiu lingvo posedis, ĝian "internan ideon". Krom instrui la lingvon ŝi multe prelegis por paco kaj feminismo kaj ne nur en Pollando sed en diversaj landoj de Eŭropo kaj eĉ en Usono. Ŝi ofte instruis per rekta metodo, per Ĉe-metodo,
kiun prilaboris la hungara pastro kaj kiu tre plaĉis al Lidia. Ŝi ekŝatis ĝin kaj ofte aplikis. Interesa estas la titolo de la libro. Ja multaj homoj uzas okulvitroj. Kial tiuj de Lidia estas tiom gravaj? Ĉar iliaj preniloj estis ornamitaj per etaj figuretoj de kato unuflanke kaj hundo de alia flanko. Tiaj figuretoj servis al instruo per la rekta metodo kaj unu el la lernantoj faris samajn ledajn miniaturojn de figuretoj kaj ornamis per ili okulvitrojn de Lidia. Kial tio okazis grava, vi ekscios traleginte la libron. Mi ne povas malkaŝi ĉion.
Burdo (Pollando)
Amélie Nothomb, belga franclingva verkisto, ege klera virino, multe verkas famkonatajn romanojn tutmonde pro la multnombraj tradukoj de sia verkaro. La enesperanta traduko de ŝia unua romano Higieno de l'murdisto ebligos al la esperanta mondo malkovri tiun talentan verkistinon. Ŝi ofte pritraktas temojn cinikajn, kiuj povas perturbi la legantojn.
En la ĉi-tiu romano temas pri literatura nobel-premiito, kiu baldaŭ mortos pro kancero. Monstro pro obezeco kaj mizantropeco, li forigas ĉiujn ĵurnalistojn, kiuj venas intervjui lin; kun cinika krueleco li teruras ilin. Nur unu ĵurnalistino sukcesos rilati kun li egalrange kaj malkovros lian sekreton.
Valoras legi la perfektan tradukon de niaj francaj samideanoj Ĵak Le Puil kaj Armela Lequint. Tiu verko lasos al la legantoj naŭzecan impreson sed ili povos ĝui la perfektan, foje malfacile kompreneblan stilon de Amélie Nothomb kaj aprezi la precizan enesperantan tradukon.
Joga (Francio)
Ni devas danki al Esperanto-France, kiu eldonis la 3 volumojn (sume pli ol 1500 paĝojn!) de tiu ĉefverko de la araba literaturo dum la ĉi-jara Eŭropa Esperanto-kongreso en Strasburgo. Ni danku ankaŭ al la tradukistoj Antoine Galland (1646-1715), kiu la unua tradukis de la Persa, araba lingvoj al la Franca en 1704. Tiun tradukon Daniel Moirand (1941-2019) brile esperantigis.
En la julia Esperanto-Sumoo mi legis la 1-an volumon (538 paĝoj) po 36 paĝoj tage kun plezuro, kaj intereso. Jen rapida resumo:
Humiligita pro la malfideleco de sia edzino Ŝeherazad, kiu trompis lin kun nigra sklavo, la sultano de Hindioj, Ŝahriar, estas persvadita, ke ĉiuj virinoj estas malfidelaj. Por sin venĝi, li edzinigas ĉiutage virgan fraŭlinon, kiun li tuj mortigos la venontan matenon post la nupta nokto. Por eskapi al tiu teruraĵo Ŝeherazad rakontas ĉiunokte al sia edzo unu interesegan fabelon,
kiun ĉiam interrompas la veno de la tago. Tre scivolema kaj interesata, la edzo volas nepre scii la sekvon kaj la finon de la rakontaĵo. Per tiu inteligenta rimedo Ŝeherazad plilongigas sian vivon de tago al tago. Ĉu ŝi fine sukcesos savi sian vivon? Ĉu la edzo ne mortigos ŝin? Legu la libron, kiu ankaŭ entenas multajn manfaritajn artajn desegnaĵojn.
La libro, entenas tre bonan enkondukon de Said Beluci kaj 67 paĝojn de erudiciaj informoj, ĝi eniris la liston de la fama Serio Oriento-Okcidento de UEA (n-ro 63).
Atrebato (Francio)
Kastelo de vitro estas fakte iu fabela rakonto, aŭ, pli bone nuntempe, fantasta romano. Fakte tiu ĝenro estas ne mia prefarata. Escepton mi faras por la libroj de Marion Bradley pri Avalon kaj la serio de Harry Potter.
Estas du ĉefgeroluloj, Ernesto kaj Stela. Bedaŭrinde tre ofte la knabo estas pli klera, inteligenta kaj la knabino ofte sekvas lin. Ili vizitas "neveran landon". La enirejon tien trovis Stella, do la knabino (!), sed poste plejofte estas li kiu gvidas.
Ili renkontas tie figurojn, kiuj ne ekzistas en nia nuna mondo: mezepokoj kavaliroj, kuniklegoj, marbestoj, ktp., figuras en la libro, same kiel ĉasantaj arboj.
Tamen mi povas rekomendi la libron - ĉar multaj supozeble ŝatas tiun ĝenron. En la libro ankaŭ estas multaj priskriboj de la naturo, pejzaĝoj, kaj strangaj vojoj, kion la verkisto faras tre bone.
Kompreneble la lingvaĵo estas tre klara, ankaŭ por komencantoj. (Atentu: estas relative multaj tajperaroj, kiuj povas konfuzi la legantojn, kvankam laŭ mi tia risko ne estas tre granda.
Katinjo (Nedrelando)
Somermeze de Paul Kuusberg
Somero 1942 - Hitler estis agresinta Sovetunion, germanaj trupoj marŝas ankaŭ tra Estonio. Tiu estis aneksita per Sovetunio unu jaron antaŭ tio kaj la stalinistaj sistemo estis surperfortita al la popolo. Kontraŭ tio organizis rezisto, kaj la kontraŭuloj esperis subtenon de germanoj, aliaj, deviginte aŭ libervole, batalis pli kaj malpli heroee kontraŭ la germanaj okupantoj.
Inter tiuj konfliktoj staras estona popolo, same kiel la protagonistoj de tiu ĉi romano. Kiu ne volas esti implikata en tiu dilemo, ankaŭ ne havas feliĉon. Kiu ne volas kunkulpiĝi je la morto de aliaj homoj, mem suferas, eĉ ĝis la morto.
Simile kiel en milittaglibro la leganto kunvivas tiun tempon. Multaj paralejoj gvidis nin al hodiaŭaj tempoj, en kiuj ankoraŭ tiel kiel ĉiam malgrandaj ŝtatoj povas estiĝi je la ludpilko de viaj grandaj najbaroj, nuntempe ni vidas, kiel la granda Ruslando agresas Ukrajnion. Ankaŭ tial tiu libro estas tre instruiva, kaj mi rekomendas ĝin.
Fiŝino (Germanio)
Balzac verkis tiun rakonton en 1845. Ĝi estis enhavita en lia granda verko "La homa Komedio". Ludas en tempo post la revolucio, kiam la komerco kaj negocaj agadoj denove floris.
En la familio de drapvendisto Guillaume, ties firmao nomiĝas kiel la domo: La firmao de la kato kiu pilkludas, reĝas la simplaj severaj leĝoj de la malburĝa entreprenovivo. Patro Guillaume havas du filinojn. La plijuna, belulino, ekamiĝas en belan riĉan nobelulon, talentan amŝatatan pentriston, kaj li ankaŭ ege ekflamas por ŝi.
La gepatroj volas malpermesi, preventi la amrilaton, sed ili restas sensukcesaj, la amantoj geedziĝas. Sed la feliĉo nelonge daŭras, baldaŭ la juna dorlotita pentristo estiĝas teda je lia simpla edzino, al kiu mankas la konduto de nobelaj riĉulinoj, li neglektas kaj kokris ŝin kaj pasigas la noktojn lje koketaj damoj kaj ludo.
Ŝi provas ĉiom, por regajni lin, sed vane. Post kelkaj jaroj ŝi mortas je rompita koro.
Ŝia fratino, edzinigata kun la komizo de la drapvendejo - Al la kato, kiu pilkludas - kaj kiu estigis la posteulon de patro Guillaume, vivas trankvile kaj kontente kun sia edzo en la olda domo.
Do - la moralo de tiu rakonto speguliĝas la vortojn de patro Guillaume - ĉiam, frue aŭ malfrue, oni estas punata pro tio, ke oni volas supreniri tro alte.
La legado estis por mi parte amuza, parte malgaja. Oni spertas kelkaĵojn pri la vivo en Paris je la unua duono de 19-a centjaro, kaj ĉiukaze, ĉiam denove, ke la homoj ne ŝanĝiĝis.
Bone kaj trafe tradukita el franca originalo far Paul Benoît.
Fiŝino (Germanio)
Juna aŭstralo venis al Germanio pro studoj pri germana literaturo. Li intencis sekvi la ŝpurojn de la anglo Mark Bryant, kiun li konis el ties taglibroj, leginte ilin en la universitato kaj renkontiĝis kun homoj, kiuj konis lin persone kaj ties vivo fascinis lin.
La ĉefa loko, kie ludas tiu romano, estas hejmo Sankta Mikaelo en la germana vilaĝo Horsthaŭsen en la federacia lando Malsupra Saksio por iamaj malliberuloj de koncentrejo Bergen-Belsen kaj aliaj prizonoj dum la vintro 1968-1969.
Trevor Steele uzis la originajn nomojn de la lokoj kaj personoj por emfazi, ke temis pri historiaĵo. Estis la personaj travivaĵoj de li en Germanio. Trevor Steele intervjuis multajn homojn, pri kiuj li legis en la taglibroj de Mark Bryant, se ili estis ankoraŭ vivantaj.
Kelkfoje mi eĉ demandis min, kiu ĵus rakontis, ĉu la verkisto ĉu la portretato Mark Bryant.
Kelkaj biografioj de la gastoj en Sankta Mikaelo estis tre kortuŝaj aliaj abomenigaj, plej parte rezultante el la travivaĵoj en koncentrejo aŭ malliberejo naziaj.
Mi ĝis nun neniam legis tian librospecon, nur dum la lerneja tempo mi devige legis la libron "Nuda inter lupoj" kaj mia nomo estis ankaŭ kaŭzo por akiri kaj spekti la filmon "La Listo de Schindler". Tiuj aferoj iomete helpis al mi por kompreni tiujn karakterojn,
kiuj devis vivi komune en tiu hejmo en vilaĝo post kruelaj travivaĵoj, ke unu el tiuj nur povas esprimi sin per kantoj kaj eĉ per teatraĵo pri la situacio en la koncentrejo de Bergen-Belsen.
Mi tre ĝojas, ke kvankam mi naskiĝis, cetere ne malproksime de alia koncentrejo, kiu nomiĝas Buchenwald, plenkreskis dum paca tempo en Germanio. Sed, kion alportos la estonteco?
Ronaldo (Germanio)
Shoghi Effendi Rabbani (1897-1957) estas pranepo de Bahá'u'lláh (Mírzá Husayn 'Alí Núrí, 1817-1892), kiu estas la profeto-fondinto de la Bahaa Kredo. Li estas la plej aĝa nepo de ties plej aĝa filo titolita 'Abdu'l-Bahá' (Abbas Effendi 1844-1921), kiu nomumas lin per sia testamento kiel la unusola legitima ĉefgvidanto de la bahaa komunumo. "Dio preterpasas" estas do konsiderata de la bahaanoj kiel "oficiala" raporto historia de la Bahaa Kredo.
La aŭtoro ne celas skribi detalan historion pri la unua jarcento de la Bahaa Kredo (1844-1944), sed koncize retrorigardi al la ĉefaj okazintaĵoj ligitaj kun ĝia naskiĝo kaj kresko kaj al la unuaj etapoj de la establiĝo de ĝiaj administraj intitucioj tra serio da internaj aŭ eksteraj krizoj kun tragedioj kaj triumfoj. Studinta en la Oksforda Universitato, li perfekte mastras la klasikajn lingvojn anglan, araban kaj persan. Lia vort-trezoro estas tre riĉa kaj liaj frazoj longaj kaj kompleksaj. En la teksto en esperanto, la propraj nomoj persaj kaj arabaj estas transskribitaj per okcidentaj literoj laŭ la bahaa skribsistemo kaj abundas maloftaj kaj neologismaj Esperanto-terminoj, sed ĉio estas klarigita fine de la libro kun utila indekso.
La okdek unuaj jaroj de tiu unua jarcento de la Bahaa Kredo estas ĝia Heroa aŭ Apostola epoko, en kiu distingeblas tri periodoj. La unua periodo komenciĝas en la persa urbo Ŝirazo la 23an de majo 1844 per la Deklaro de la Báb (Siyyid 'Alí Muhammad Shírází, 1819-1850), kiu asertas esti nova profeto post Mohamedo kaj fondanto de nova religio post Islamo. Li estas tuj persekutata de la aŭtoritatoj religiaj kaj politikaj, enprizonigata en Azerbajiĝano dum tri jaroj kaj fine pafmortigita en Tabrizo la 9-an de julio 1850. Lia novnaskita komunumo babisma estas terure subpremita kaj preskaŭ ĉiuj elstaraj babanoj mortigitaj. Tamen restas al la babanoj la konsolan promeson de la Báb pri la estonta alveno de alia Mesaĝisto Dia: "Tiu, Kiun Dio manifestos".
La dua periodo komenciĝas, kiam eminenta babano titolita Bahá'u'lláh havas dum sia enkarcerigo en Teherano mistikan sperton, per kiu li ekkonsciiĝas esti "Tiu, Kiun Dio manifestos" anoncita de la Báb. Ĉar nobelo kaj filo de veziro, li ne estas ekzekutita sed ekzilita al Bagdado (1853-1863), kie li unue provas revigligi la babisman komunumon malesperigitan sed fine proklamas al ĝi sian veran rangon spiritan kaj fondas novan religion: la Bahaan Kredon aŭ Bahaismon (aprilo-majo 1863). Post mallonga restado en Konstantinopolo (1863) li suferas novan ekzilon en Andrinopolo (1864-1868), kie li skribas al la regantoj politikaj kaj religiaj de Mez-Oriento kaj Eŭropo por publike anonci al ili siajn mision kaj mesaĝon.
Tie li ankaŭ alfrontas ribelon kaj skismon de sia duon-frato Mírzá Yahyá, kio okazigas novan ekzilon al Akko en la Sankta Lando (1868-1892). Dum tiu fina ekzilo verkas li sian fundamentan "Plej Sanktan Libron" (Kitáb-i-Aqdas 1873) kaj aliajn gravajn tekstojn de Bahaismo.
La tria periodo komenciĝas, kiam Bahá'u'lláh forpasas kaj per sia testamento enoficigas sian plej aĝan filon 'Abdu'l-Bahá kiel ununuran interpretanton de siaj skriboj kaj estron de la bahaa komunumo. Ĉi tiu planas la fundamentojn de la administraciaj institucioj bahaaj kaj diskonigas la Bahaan Kredon al Okcidento dum siaj voyaĝoj tra Francio, Britio, Nord-Ameriko kaj centra Eŭropo (1911-1913). Tiu okdekjara epoko finiĝas, kiam 'Abdu'l-Bahá' forpasas kaj per sia testamento enoficigas sian pli aĝan nepon, Shoghi Effendi, kiel ununuran interpretanton de la Skriboj de Bahá'u'lláh kaj estron de la bahaa komunumo.
La dudek sekvaj jaroj inaŭguras sub la gvidado de Shoghi Effendi la Formantan aŭ la Transiran epokon. Li iom post iome starigas kaj disvolvas la administrajn instituciojn de la Komunumo Bahaa, kiuj inde fariĝos modela Sistemo de regado por renovigita socio homa. Kvankam ĉiu el tiuj kvar periodoj havas siajn proprajn misiojn, heroldojn, heroojn, tragediojn kaj triumfojn, ili tamen estu konsiderataj ne nur kiel nedisigeblaj partoj de unu majesta tuto, sed ankaŭ kiel progresantaj stadioj de evolua kaj maturiĝanta procezo cele al plena unuiĝo kaj revivigo de la homaro.
Urso (Francio)
Ines estas juna studento el Kaboverdo, kiu malkovras Francion kaj studentan vivon en Monpellier. Feliĉe ŝi renkontas koramikon, kiu helpas ŝin dum doloraj kaj misteraj eventoj. Por la leganto ĝi estas libro facile legebla. Kaj fine, jen libro, kiu estas proksima al la zorgoj de la junularo: amo, sano, vivmaniero, universitato kaj ... feminismo, inkluziveco, respekto.
Ciganino (Francio)
Tiu ĉi titolo estas vera pledo favore al la lingvo Esperanto. Svisa aŭtoro Claude Piron, fama pro sia partopreno en ''Lernu'' per sia verko "Gerda Malaperis", klarigas, kial necesas konservi la simplecon de la lingvo Esperanto.
Zamenhof kreis lingvan strukturon kiu proponas multajn avantaĝojn per la kombino de elementoj, sistemo uzante kunmetitajn kaj derivitajn vortojn. Tiu ĉi metodo ne nur transformas la homan penson, sed ankaŭ faciligas, danke al komuna lingvo, la unuiĝon de la popoloj.
Tial Claude Piron rekomendas banalan lingvon, similan al tiu uzata en ĉiutagaj konversacioj. Uzado de simpla vortprovizo disvolvas instinkton, deduktan kapablon, kaj tial postulas pli da inteligenteco ol memoro.
Fakte, tiu ĉi lingvo aktivigas la dekstran cerbon, tio estas intuicio kaj kreemo, tiel ekvilibrigante la maldekstran cerbon ligitan al racio. Ŝajnas, ke komencantoj rapide sentas tiun ĉi influon, kiu instigas ilin daŭrigi la lernadon.
Esperanto estas ege riĉa dank'al sia senfina kombino, kaj taŭgas por disvolvigo en la tuta mondo, kaj ne nur en Okcidento.
La aŭtoro aldonas: Esperanto hodiaŭ fariĝas mirinda lingvo, tre riĉa je literaturo. Li plue emfazas, ke mem-intereso, popola intereso kaj lingva intereso iras samdirekten al tutmonda plivastigo de la lingvo Esperanto.
Konklude, Claude Piron rekomendas pli artan formon, sed ne pli malfacilan.
Pervenche (Belgio)
La originala titolo de tiu ĉi rakonto, germane, estas Hänsel und Gretel, kie Hänsel signifas "eta Johano", kaj Gretel signifas "eta Margareta".
Haĉjo kaj Grenjo estas du infanoj kaj gefratoj. Ilia patro estas arbaristo, sed ili ne havas patrinon, ĉar ŝi mortis. Nun ili havas duonpatrinon, kiu ne amas ilin.
Iam ŝi diris al la edzo: ''iru al la arbaro kun la gefiloj'', sed tie ili perdiĝis kaj ne kapablis reiri hejmen plu. En la arbaro ili vidis belegan dometon: ĝi estis kovrita per biskvitoj. Haĉjo kaj Grenjo estis tre malsataj kaj manĝis kelkajn kuketojn.
La posedantino de tiu ĉi dometo estis malbonŝance, sorĉistino: ŝi enprizonigis ilin, ĉar ŝi volis manĝi Haĉjon kaj Grenjon, sed finfine la infanino sukcesis ĵeti la sorĉistinon en la fornon: la du gefratoj komprenis, kie estis la vojo por reiri hejmen.
Tie ili eksciis, ke intertempe la duonpatrino mortis.
Tiu ĉi tre bela fabelo diras al ni, ke la persisteco kaj la inventemo helpas ĉiam solvi problemojn. Kelkfoje infanoj devas esti aŭtonomaj kaj prizorgi al si mem, por fariĝi adoltoj kaj responsuloj.
Karla (Italio)
En la ĵus pasinta monato julio 2024, pro familiaj problemoj, mi devis pasigi kelkajn tagojn en Madrido. Kia bela urbo, plena de imponaj arboj kaj ĝardenoj, kie eĉ en la varma, seka somera aero floras bedoj invitantaj al promenado! Kaj la bone edukita popolo vigle moviĝas kaj vivas en sufiĉe prospera socia stato.
Min akceptis en la ĉefurbo grupeto de simpatiaj Esperantistoj el la Hispana Esperanto-Federacio por agrabla, amika babilado. Pro tio mi eksciis pri la freŝa eldono de grava libro, ĵus eldonita de "SAT en Hispanio". La bela volumo ricevis la titolon Volontuloj kun okulvitroj, kaj fakte enhavas du apartajn verkojn. La unua estas "La hispana tragedio", de la nederlanda aŭtoro Jef Last;
la dua estas "Hispana somero" de norvega aŭtoro Nordhal Grieg. Ambaŭ temas pri la hispana interna milito, en la jaroj post 1930, do antaŭ preskaŭ cent jaroj.
La hispana milito fariĝis grava historia okazaĵo, plena de simbolaj signifoj, kaj ĝis hodiaŭ ĝi elvokas diskutojn kaj analizojn, simile al tio, kio okazis rilate la francan kaj la rusan revoluciojn. Aparta trajto estas, ke multaj intelektuloj alvenis al Hispanujo por batali por siaj politikaj konvinkoj (jen kial oni aludas al "okulvitroj" en la titolo de la nova hispana eldonaĵo).
Mi supraĵe komentos ĉi tie nur la unuan el tiuj du libroj en la nova volumo. Ĝi konsistas el leteroj, kiujn la aŭtoro sinsekve verkis, dum li aktive, eĉ fervore partoprenis en la bataloj. La leteroj pritraktas diversajn aspektojn de la vivo de eksterlandano, kiu volonte pretis helpi la hispanajn fratojn. Li estis komunisto, do "ruĝulo", laŭ la tiama alnomado.
Li detale priskribas la kruelan suferadon de la popolo sub bombado, sub malsato, sub malsanoj. Li priskribas la vivon en tranĉeoj plenaj de musoj kaj pedikoj,
kie koto kaj malvarmego turmentis la soldatojn. Li priskribas la mizeron kaj mankon de edukado de la popolo, kiu tamen heroe rezistis al invadantoj. Li priskribas en viveca maniero la morton de kamaradoj, kaj sian propran konstantan riskon.
Post preskaŭ cent jaroj, impresas la nunan leganton la politikaj fervoraj kredoj de la aŭtoro. Li priskribas siajn partianojn kiel superajn homojn, kiuj oferas la vivon (kaj la vivon de siaj familianoj) por la konstruado de ia nova mondo pli justa: "No pasarán!"
Nuntempe, tiuj ideoj aspektas de longa tempo forpasintaj. La mondo ŝanĝiĝis en maniero nekredebla, tiel ke la hispana socio kreskis kaj evoluis, kaj la hodiaŭa popolo verŝajne apenaŭ komprenas la fervorajn politikajn kredojn de antaŭ cent jaroj. La kurioza rivaleco, ekzemple, inter komunistoj, trotzkiistoj kaj anarĥiistoj, sonas preskaŭ nekomprenebla al nuntempa juna madridano.
Jen la graveco de tiu libro. Ĝi instruas historion, kiun oni devas ne forgesi, eĉ se la tiamaj ideoj draste ŝanĝiĝis. Oni lernu, ke doktrinoj kaj skoloj estas efemeraj, kiel la homoj mem.
Kaj tamen idealistoj ĉiam bele kontribuas al la progreso de la homaro. Ili defendas la pacon, sed ili firme kredas, ke ili batalas kontraŭ maljusto kaj ekspluatado.
Lerninte tion, eble ni ĉiuj povas fariĝi pli toleremaj kaj fratemaj.
Posovo (Brazilo)
Mi legis Faktoj kaj Fantazioj, libron por progresantoj, verkitan de Marjorie Boulton. Enhavas 52 ĉapitrojn. Estas libro plena de fabeloj kaj kuriozaĵoj el la tuta mondo. Mi ŝatas la libron.
Alex (Francio)
Helga Plötner: la poetino de l' koloroj
Kun granda plezuro mi tralegis la libron verkitan de Helga Plötner, nome Mia pentrista vivo por Esperanto kaj Paco, kaj vizitis galerion de tre belaj artaĵoj!
Mi malfermis la libron de Helga, kaj kortuŝis min la rakontoj pri ĉiu pentraĵo. Poeziaj, romantikaj, ĉarmaj rakontoj!
Malfacilas elekti la plej belan pentraĵon, tamen aparte allogis min la jenajn: KLAUS-DIETER LOETZKE, MANFRED, ANTAŬURBA LAGETO, PATRINO KUN BEBO, KUŜANTA INO KUN VIOLONO...
Mi malfermis la libron de Helga, kaj plonĝis en maron da floroj, poezion kaj lumajn kolorojn! Ŝi bele pentras, desegnas, portretas! El ĉiuj pentraĵoj eliras la amema animo de Helga!
Mi malfermis la libron de Helga, kaj sekvis ŝiajn klasojn pri la sekretoj de pentrado, kiel pentri aŭ desegni ĉiun bildon! Ŝi uzas fakajn vortojn, kaj mi tre multe lernis pri pentrarto, floroj, pentraĵoj, ktp. La talento de Helga, ŝia amo al Arto kaj Esperanto estas donaco de Dio al ĉiuj ni!
La luksoklasa eldono farita de Horizonto, Japanio, multe riĉigas la libron. Gratulon al S-ro Hori! La libro de Helga nepre legindas!
Nazaré (Brazilo)
Postmortaj rememoroj de Brás Cubas (1881) estas konsiderata la unua fantasta romano verkita en la portugala lingvo kaj tial ĝi staras kiel mejloštono en la brazila literaturo.
La mortinta rakontisto, Brás Cubas, per neordinara vidpunkto liveras al ni raporton pri sia vivo kaj prezentas portreton de la socia medio kaj de la mondo kie li vivis, ĉio per zig-zaga stilo tre konforma al volo de kapricema
kaj mokema mortinto sen ajna sindevigo kun la formalaĵoj de la vivo, ĉu tiuj pri sociaj rilatoj, ĉu tiuj pri beletristika verkado.
La verko estas ege amuza kaj oni povas legi ĝin kun plezuro laŭ malsamaj manieroj kaj interesoj: jen pro la atentoveka intrigo, ŝerce kaj krude rakontita; jen pro la formo de rakonto plena je surprizoj kaj teksita laŭ alterna iro-reveno.
lemosac (Brazilo)
La libro MINAKATA Kumagusu enhavas 64 paĝojn kaj estas dulingva - japana kaj Esperanto, alineoj alternas, estas multaj ilustraĵoj nigro-blankaj el glubildoj. La teksto priskribas vivon kaj laboron de unika homo MINAKATA - plantologo, folkloristo, mondfama miksomicetologo (1867 - 1941). Li havis specialan doton - li nenion forgesadis, persiste lernis kaj ne bezonis edukon.
Post mezlernejo en Ŭakajama li studis en Tokia univerzitato, kie li ĵuris al si mem, ke kolektos miksomicetojn de sep mil specoj kaj post du jaroj - deksepjara - forlasis univerzitaton kaj revenis hejmen.
Kontraŭ rifuzo de familio li forvojaĝis en la jaro1887 al Usono, kie li studis memstare en bibliotekoj. Li vivis mizere. Poste venis al Kubo, kie li trovis raran likenon, kaj lia nomo disfamiĝis en la mondo. Liaj vivspertoj abundis. De Kubo li rondvojaĝis kun cirko al Okcidenta Indio, sed post unu jaro revenis al Usono kaj povis eldoni dek tri volumojn kun 1548 specioj. Li konis 18 lingvojn.
En la jaro 1982 li forvojaĝis al Britio labori en muzeo. Post konflikto tie li revenis hejmen kiel ĉifonulo, nur kun libroj kaj herbarioj. En la jaro 1904 Minakata edziĝis en Tanabe, Krome li manuskribis popolajn rakontojn, kantojn kaj ludojn. Naskiĝis filo kaj filino. Dum dek jaroj Minakata protestis kontraŭ leĝoj de ŝtato kaj en la jaro 1910 li estis arestita. Lia filo grave kormalsaniĝis,
kaj pasis dek jarojn sur lito en malsanulejo. Lia filino Fumie kaj edzino desegnis per mikroskopo materialon kaj kolektis en montoj miksomicetojn anstaŭante liajn okulojn kaj piedojn.
Vortoj de MINAKATA Kumagusu
Kvankam ĉiuj primitivaj homoj havis superpovon interparoli kiel mi kun la fantomoj de granda NATURO, nuntempaj homoj eble jam perdis ĝin pro la vivado kun artefaritaj aĵoj.
Flegistino (Ĉeĥio)
La libro en la komenco montras la maltrankvilan familion de Konsilanto Vale, kiu forpasis kaj en sia testamento petis al siaj gefiloj ke ili konsentu pri la loĝado de Helena en la hejmo kune kun la tuta familio. Okazis ke Helena estas eksteredziĝa filino. En la testamento la lasta volo de Konsilanto Vale informis, ke liaj gefiloj devas vivi kune kun Helena kiel fratecaj gefratoj. Se ili ne konsentus kun la peto de la forpasinta patro, neniu el ili ricevus la heredan propraĵon.
La libro estas tre interesa, ĉar la filo de Konsilanto Vale poste enamiĝas kun Helena kaj okazas belega romantika rakonto.
Thuler (Brazilo)
Paroladoj kaj prelegoj estas iom efemeraj, ĉar preparitaj por la momento, kiam oni prezentas ilin; jam post kelkaj semajnoj ili povus iĝi malaktualaj. Do estas ioma risko, se Giordano Moya jen aperigas ilin (kiel eseojn) en presita formo. Sed minimume en la kernaj eldiroj ili ĉiuj restis aktualaj, kion en ne malmultaj okazoj oni povus aŭ eĉ devus bedaŭri. Estus ja agrable kaj kontentige, ankaŭ por la aŭtoro, se iuj liaj kritikoj, precipe pri la Esperanto-movado (kiun li fojfoje epitetas kiel stagnadon), ne plu estus pravaj kaj trafaj.
Tial do tiu ĉi kolekto estas leginda por ĉiuj, kiuj uzas la lingvon internacian, indiferente kun kia intenco. Moya emfazas ĉiam ĉiel, ke ne sufiĉas la lingvo, ke ĝi sola ne estas solvo de la abundaj problemoj, kiuj turmentas la sociojn, tutmonde. Por li ESPERANTISMO sen tio, kion Zamenhof nomis INTERNA IDEO, estas nekompleta movado. Sur la fono de historio kaj kulturo same kiel de nuna tutmondiĝo senlace li analizas kaj klarigas, kiel kaj kial tia esperantismo povas konduki kaj gvidi al pli humana homaro, al justeco kaj paco.
Certe, ĉar ja ofte temas pri la samaj ideoj, ripetoj en la tekstoj estas neeviteblaj. Tamen la aŭtoro kapablas, ĉiam trovi novajn facetojn, aliajn aspektojn, pliajn argumentojn kaj novajn faktojn por pravegi sian kernan mesaĝon: ESPERANTISMO DEVAS ANTAŬENIRI SUR LA VOJO PREPARITA DE ZAMENHOF PER LA INTERNA IDEO kaj lia HOMARANISMO. Tiun ĉi ideon li provizas per moderna vesto ne plu romantikisma sed tute reala kaj realisma.
Estas bone, ke Giordano Moya nun prezentas siajn ideojn al pli vasta publiko, ĉar prelegojn ja ĉiam aŭskultas kaj perceptas nur limigita nombro de homoj, kaj krome eĉ se por kelka tempo ili estas impresitaj baldaŭ forgesas la enhavon kaj siajn eventualajn bonajn intencojn postprelegajn. Espereble tiu ĉi libro do konvinkos pli kaj pli multajn Esperanto-uzantojn, ke ili devas sekvi liajn konsilojn kaj rekomentojn. Tiel eble tamen tiu ĉi tekstoj iam ne plu estos aktualaj…
Kongreso (Meksiko)
Esearo de Miyamoto Masao, donacita por partoprenantoj en la lastas kansaja kongreso en Kioto. La esearo komenciĝas "Ĉu Esperanto estas vere internacia lingvo?" Reale ĝi estas enbrio de internacia socio. Ĝi nur efikas en esperanta rondo. Alie "Literaturo, ĉu ne eblus en Esperanto." aŭ prozodio ktp. Ĉiuokaze ĝi traktas la fundamentajn problemojn pri Esperanto. Kaj mi mem ekdubas pri lernado de Esperanto.
Lastatempe mi trovis en librovendejo "La mondo konsistas el Latina lingvo." Certe Esperanto konsistas el Latina lingvo. Kaj kiel la japana lingvo? En ĝi menciis pri latina litero, japane Roomazi. Ni uzas tiam latinan literon. En tiu sence japano ankaŭ uzas latinan lingvon.
Apero de AI naskas la gravan problemon por Esperanto. Laŭ la raporto AI prezentas Tankaŭon. Tio signifas, ke AI invadas literaturan mondon. Por kio ni lernas Esperanton, eĉ aliĝante al e-Sumoo. Konklude tio estas nur mia hobio, nenio estas pli ol tio.
P.S. Ciferce (diĝite) ni ne povas perfekte kompreni najbaran homon. Ekz. la interrilata problemo de japanio kaj koreio. Feliĉe en esperantujo okazos la komuna kongreso de japanio kaj koreio.Tio estas la analoga okazaĵo. Dank'al tio vera amikeco naskiĝas inter ambaŭ popolanoj. Ĝenerale vera amikeco naskiĝas per analoga kontakto. En tia sence Esperanto-movado kontribuas al analoga kontakto tra la mondo, t.e. Esperanto Movado estas pli ol simpla hobio por ĉiuj..
Samo (Japanio)
Mi legis La Alkemiisto, verkitan de Paulo Coelho, ĝis 147 paĝoj.
La karavano devas resti en la Oazo ĝis la fino de la milito inter klanoj. Iun tagon Santiago iris al la puto kaj renkontis la virinon, Fatima. Tuj li enamiĝis en ĝin. Baldaŭ ili amis profunde unu la alian.
Iun tagon Santiago marŝis sencele en la Oazo. Li vidis du nizojn, kiuj flugis altege en la ĉielo. Subite, unu el ambaŭ nizoj plonĝis por ataki la alian. Ĝuste en tiu momento, Santiago havis mallongan halucinaĵon: iu armeo invadis la Oazon. Li diris al ok ĉefoj de triboj, "Armeo alproksimiĝas."
Ĉar Santiago savis la loĝantojn de Oazo, la ĉefo de la tribo petis al Santiago ekde nun fariĝi konsilanto de la Oazo. En tiu tempo Santiago renkontiĝis kun la Alkemiisto kaj hezitis kion fari. Finfine li decidis vojaĝi en la dezerto kun la Alkemiisto.
La Alkemiisto instruis al Santiago, "Sufiĉas kontempli simplan sableron. En ĝi, vi vidos ĉiujn mirindaĵojn de Kreado. Aŭskultu vian koron. Ĝi ĉion konas, ĉar ĝi deveins de la Animo de la Mondo, kaj iam reiros tien."
Mi pensas, ke la ekzercado en la dezerto iomete similas al tiu de zen-isto.
Majo (Japanio)
En julia esperanta sumoo, mi legis la libron 36 pejzaĝoj de la minurbo Aŝio en la erao Reiŭa verkita de HORI Jasuo.
Kiel verkinto skribis en antaŭparolo, li akceptis inviton de la konatino kaj iris al Aŝio kun ŝi. Do, li estis kaptita de la ĉarmaj pejzaĝoj en Aŝio, poste vizitadis la lokojn. kaj li komencis pentri pejzaĝojn de la urbo. En la libro historio de Aŝio estas skribita,
sekvante en ĉiu paĝo la titolo estas montrita de pentra?o, Japana lingvo kaj Esperanto. Mi legis la frazon kaj vidis pentraĵon pentritan sur la paĝo kaj konvinkiĝis pri enhavo. Kaj en antaŭparolo verkinto skribis pri emociiĝo de la statuo de infanino Rin, kiu mortis eble antaŭ la aĝo de 5jaroj.
Tial en la 2a ĉapitro: Mia amo al Rin, li skribis detale pri Rin kaj koloriĝo de pentraĵoj estas rozkolora. Pri tio mi supozas, ke Rin tre ĉarmis lin.
Granda kampo (Japanio)