Recenzoj de legataj libroj dum la maja sumoo 2018

Quo Vadis (Romano el la tempo de Nero) de Henryk Sienkiewicz

La bela kaj eleganta traduko de Lidia Zamenhof, permesas al ni facile promeni tra la scenejoj de la antikva kaj senmorta Romo, inter krimoj, kaj punoj; trompoj kaj veroj; malfido kaj fido, montrante la eternecon de la homa lukto ĉiam suferanta inter la bono kaj la malbono.
La ambicio kaj soifo pri senlima povo kaj la politikaj strategioj estas la samaj spite la progreso kaj ŝanĝoj en la civilacioj. Valoras la penon legi tiun klasikaĵon en nia amata idiomo!

Fonto (Brazilo)

Cours rationnel d'Esperanto eldonita de SAT AMIKARO/PARIS

En ĉi tiu libro, oni unue havas la antaŭan lecionon, kiu parolas pri la prononco kaj praktiko de la prononco, ktp.
La unua leciono parolas pri la Esperantostrukturo, la finaĵoj, la afiksoj (mal-,-in), la artikolo, la pluralo, la adjektiva akordo, la vortolisto, la salutoj, la teksto: la familio, ktp.
La dua leciono parolas pri la formado de vortoj, la kunmetitaj vortoj, la artikoloj, la afiksoj, la vortolisto, la teksto: la domaj, bestoj, ktp.
La tria leciono parolas pri la demandado, la pronomoj (demonstrativoj, posesivoj kaj personaj), la sufiksoj (-et,-eg), la negacio, la vortolisto, la teksto: la homa korpo, ktp.
La kvara leciono parolas pri la akuzativo, la konjugacio, la prefiksoj (-ul,-aŭ,-ec), la vortolisto, la teksto: Mia hejmo, ktp.
La kvina leciono parolas pri la formado nombroj, la tempoj, la sufiksoj (-obl, -on, -op), la prepozicioj, la kalkulo, la vortolisto, la teksto: Mia brak-horloĝo, ktp.
Kaj laste, la sesa leciono parolas pri la akuzativo de direkto, la adverboj, la teksto: la manĝoĉambro.

Faustin (DR Kongo)

Fonto, numeroj 1 kaj 2

Fakte, ĉi tio ne estas resumo sed komentoj pri aspektoj, kiuj atentigis mian atenton dum la legado de la du unuaj numeroj de la beletra monata gazeto Fonto (1980 ĝis 2006).
En la unua numero (oktobro 1980), krom la enkondukaj vortoj de W. Auld, mi reliefigas la emocian rakonton de Guerra Junqueiro, "La Merlo", tradukita el la portugala de Leopoldo Knoedt.
Ankaŭ rimarkinda estas la rakonto de Rajna Konstantinova titolita "La Eta Ruĝa Albumo".
Al tiuj, kiuj dediĉas al tradukarto, mi sugestas la artikolon "Verko Malsenvalora" fare de W. Auld.
Cetere, laŭ la ĉefa redaktisto de Fonto, W. Auld, unu el la celoj de la revuo estis prezenti recenzojn, sed nur tiuj, kiuj meritis profundan atenton. Tiel, en la dua numero (novembro de 1980), li prezentis la unuan recenzon, titolita "Paduso Forta Kiel Kverko", pri la traduktalento de Hilda Dresen.
En ĉi tiu dua numero de la revuo, mi distingiĝas la amuzan rakonton fare de Bernard Golden, titolita "Meksika Aperitivo".
Por adeptoj de detektivaj romanoj, mi rekomendas la rakonton "Krimloko" de Jozo kaj por fanoj de sciencaj fikcioj mi sugestas la rakonton de J.H.Sullivan, "La Tago de Umsektoj".
Por fini miajn komentojn, mi reliefigas, la krucvortenigmo de Marjorie Boulton kaj la originala "Kurso pri Botaniko" de Mistr Anĉo.
Al Sumoistoj, kiuj, por malsamaj kialoj, ne legis la Fonto-revuon, mi povas sendi la unuajn du numerojn per retpoŝto.

Lemosac (Brazilo)

Diverskolore de Trevor Steele

En la prozaĵoj, Diverskolore, Trevor Steele prezentis kelkajn vidpunktojn, kiujn mi hezite konsenti:
1. Hindio kiel landnomo de Barato: La argumento estas, ke Britujo estas pli bona ol Anglujo, aŭ Nederlando esras pli ĝusta ol Holando.
2. Multe da hinduoj manĝus bovaĵon. Ne, oni ne decas diri tion, kiel oni ne decas diri ke multe da kristanoj ne honoraj al siaj edzinoj.
3. La hindoj, singapuranoj kaj hongkonganoj parolas kaj komprenas la anglan lingvon kvankam la angla estas ofica lingvo. Mia vidpunkto: Nur la anglan de britoj kaj aŭstralujoj mi malfacile komprenas. Liaj akcentoj kaj liaj rapida parolmaniro estas teruraj. La koreoj aŭ japanoj eble faras siajn prelegojn pli malbone ol la angluloj, tamen mi ĉiam bone kompreas ilin.
4. Li erare aludi ke oni ne povus persvadi hongkonganojn kaj ĉinojn grandskale adopti Esperanton, krom pleneble la solvo estus, ke ili lernu ĝin jam kiel infanoj. Mi volus diri, ke oni ne povus persvadi usonanojn kaj franculojn granskale adopti Esperanton. La intenco amikiĝi kun la tuta mondo jam rajtigas la adopton de Esperanto, la malfacileco lerni ĝin ne gravas al ĉinoj.
5. Li ne dece diris ke la sankta guruo de hindoj Sai Baba povis savi homojn, sed lia korpo estis tiel malforta. S-ro Steele, ne forgesu, ke la savanto de la tuta mondo, Jesuo, eĉ ne povis savi sian vivon.

Abengo (Tajvano)

Esperplenaj koroj Antologio, Plovdiv, BG

Esperplenaj koroj, eldonita de PRES-ESPERANTO, Sofio, 1992. Estas publikigitaj verkoj de plovdivaj estas esperantistoj el "Arta klubo-84". Iuj el ili estas premiitaj en konkursoj kaj recitaloj. La unuaj 5 versaĵoj de la estimata Lilia Sotirova, instruistino pri franca kaj itala lingvoj ĉe la Universitato de agrikulturo. Mi citos de la unua, "La Mondo":
Se ĉiu fidas, ne ekzistos timo.
La hom'ne ploros... ridos.
Ho, homo, estu bona, fidu!
Vi fidu kaj meritu fidon!
Feliĉa estu, tre feliĉa, ridu!
La Mondo tiam savos viajn idojn...
Plue sekvas verkoj de T. Ajolov, Hr. Dodov. tri tradukitaj kaj du originalaj rakontoj. kelkaj originalaj kaj tradukitaj versaĵoj. En la libro estas tri originalaj versaĵoj de d-rino Stefka Stamatova, pediatro - la tria estas pri Plovdiv. Poste sekvas du versaĵoj de mia patrino Eva Boyadzhieva (La Revanto) - "Amo", "Adamo kaj Eva". Mi povas sendi ilin.
Jordan Amgelov, eksprezidanto de la Distrikta Eo-komitato dum multraj jaroj verkis "Konfeso"-n. Du nevidantaj samideanoj donis siajn verkojn; Danĉo Danĉev - "Kristnasko' kaj "Esperantujo glora"; Vili Karparova, bakalaŭro pri muziko kaj krome pri bulgara lingvo kaj literaturo, gvidanto de la blindula koruso -"Ho, popolo mia!". Estas ankoraŭ du verkoj de forpasintaj St. Malĉeva kaj de D. Ŝiŝkov

La Historiisto (Bulgario)

La Bato de Lena Karpunina

Per noveloj, Lena Karpunina priparolas pri la vivo (juneco) en Taĝikio kie ŝi naskiĝis (tiuepoke, Taĝikio apartenis al Rusio) kaj ankaŭ poste (kiam ŝi loĝis en Germanio) kun ŝiaj plenkreskulinaj okuloj. Facile legebla, la libro estas agrabla.

Ludino (Francio)

Brilas saĝo de Ŭang Zikun K.A.

Brilas saĝo estas ĉina libro. Ĝi enhavas etajn rakontojn, kiuj estas tre interesaj, ĉefe pri scienco. Tie estas ekzemple rakonto pri la emo flugi de la homoj dum praaj epokoj. Ankaŭ tie estas pri atentemo, pri fenestroj, pri universo....
Estas pluraj rakontetoj kiujn mi ege ŝatis! pri kiel hazardo helpis al kreado de persikaroma teo, estas tre ĉarma! Ankaŭ tiu pri la helpiloj al homa okulo por vidi grandajn kaj malgrandajn objektojn estas interesa! Kaj laste mi ege scivolemis pri unu el la rakontoj, kiu diras pri iu bona maniero konservi legomojn, per kiu lasas ilin sanigaj kaj sen bakterioj kaj malsanigaĵoj."

Akacifloro (Brazilo)

Kio estas demokratio? redaktita de UEA

Verdire la libro estas tre malfacila, ne pro vortoj, sed frazoj de la esperantigita kunteksto.
Mi multa-parte ne povas kompreni la esperantan stilon. Mi konfesas, ke en verkaro de ofte eldonita de UEA troviĝas nekompreneblaj esperantaj frazoj, kvankam la enhavo traktas tre gravan temon.
Kio estas demokratio? estas la titolo de la libro. Ĝenerale la demokratio estas la universaleca koncepto, sed ĝia praktikado entenas diversajn multajn problemojn. La libro traktas tiujn, sed nun ĉi tie mi nur unu ekzempleron mencias.
Ekz. "Ĉu decidado de la plimulto ĉiam estas demokratia?" Tamen "decidado fare de la plimulto estas simpla procedura rimedo por solvi malkonsentojn, kiam aliaj metodoj (diskuti, amendi, kompromisi) elĉerpiĝis." Sed ofte estas okazo ke malplimulta opinio estas prava,
Eĉ vero estas ĉiam malmulte akceptata en komenca periodo. Tial ni devas plenumi decidon laŭ multaj opinioj, sed ni ĉiam konsideru kaj respektu malmulajn opiniojn. Neniel ni forigu malmultajn opiniojn antagonisme.

Samo (Japanio)

La vorto kaj la vento de Miguel Fernández

Rakonta koliero signifas, ke la lastaj vorto de iu rakonto estas la unuaj de la sekva rakonto. Tio komence estas iom konfuzige, ĉar temas pri tute aliaj homoj, situacioj kaj periodoj. La rakontoj kelkfoje estas tre realismaj, alifoje iom misteraj.
En la unua parto oni legas pri la jaroj de Franco en Hispanio, tre interesa por tiuj, al kiuj tiu historio ne estas tre konata.
La du plej longaj rakontoj plej plaĉas al mi, nome, la fina kolierero, Mejkinove, (stranga kaj laŭ mi malbela traduko de Making of), en kiu la verkisto priskribas kiel Pedro Almodovár filmas la vivon de la poeto Marcos Ana. La alia estas La Odiseo de Homero, kiel li rakontas tiun al sia nepino.
Lasta parto estas Apendicoj, en kiu troviĝas interalie kelkaj poemoj kaj kantoj, kiujn li mencias en la unuaj partoj de la libroj, kaj la jam menciita Odiseo.
La glosaro estas ne sufiĉe ampleksa laŭ mia gusto.
Multaj rakontoj jam aperis en alia formo, kaj multaj estas premiitaj.
Rekomendinda libro, sed ne por komencantoj, pro la multaj neologismoj.

Katinjo (Nederlando)

Pretertempe de Aldo de' Giorgi

Miaj pensoj pri la verko ĵus legita: ekde multaj jaroj tiu ĉi libro de poeziaĵoj estis en mia hejmo, sed mi neniam sukcesis legi ĝin iom pli trankvile. Mi ja konis la vivhistorion de la poeto kaj antaŭ kelkaj jaroj mi eĉ persone konatiĝis kun lia ekz-edzino kaj la "parazito".
Nun Aldo de Giorgi jam troviĝas en alia dimensio, tamen liaj majstraj poemoj ankoraŭ konigas al ni la dolorojn kaj la senesperigajn horojn de liaj lastaj vivojaroj.
Majorie Boulton skribis en la jaro 1980, ke Petertempe estas dokumento pri la psikologio de arta kreo: ĝi estas la unua poemaro de viro, kiu iam estis feliĉa edzo, sed ne artisto; kaj nun estas malfeliĉa solulo, kiu trairis la fajron kaj iĝis poeto".
Inter la poemetoj, kiujn mi ŝatas, mi deziras proponi al via atento la sekvan:
La lasta rozo
Decembras,
hante
kaptas min la memoro:
kiam
la lasta rozo ruĝis
en la ĝardeno frostigita.
En la ĝardeno
kie prujno varmis
pro feliĉo enhejma,
kun ŝi.
Decembras,
ruĝas neniu rozo
en neniu ĝardeno.
Ruĝas sangogutoj
el miaj okuloj.
Surtable larmoj
ruĝas kiel sango,
sen ŝi.

Luizeta (Italio)

Kredu min sinjorino de Cezaro Rossetti

Kvankam mi nur elleginta 48 paĝojn de tiu rakonto, mi interesiĝis kun vivo de aŭtoro. Li mem prezentis kiel bazarulo, kiu vendis kuirilojn, tiu luktis per utiligi aliajn objektojn en la foiro. Precipe li rakontas siajn travivaĵojn klopodi kontraŭ la merkata medio kun humoro kaj optimismo. Li eble feliĉas, eble malfeliĉas de lia elektita novkariero, en kiu oni povas trompi unu la alian per ĉiuj rimedoj kaj diversaj artifikoj por vendi siajn varojn.
Oni ofte nomas: "Merkato same kiel batalkampo", Jes!
Mi rekomendas ĝian legadon al ĉiuj sumooistoj .

Alta (Vjetnamio)

Easy Esperanto Reader de Myrtis Smith

Karaj samideanoj sumooistoj, la libro Easy Esperanto Reader, de Myrtis Smith, estas simpla sed tre utila. Ĝi helpas precipe la komencantojn kiuj regas bazan Esperanton kaj ankaŭ du lingvojn: la angla kaj la hispana. Ĝi konsistas je kvin interesaj kaj bone skribitaj mallongaj historioj. Tre valoras por disvolvigi la ĝojon pri legado.

Persistanto (Brazilo)

Hodler en Mostar de Spomenda Stimec

Hodler en Mostar (Eldonejo Edistudio, 2006) estas kurioza, ĉarma romano - kiel oni devus nepre esperi de talenta aŭtoro kia estas la kroata Spomenda Stimec. Kio plej impresas en la rakonto estas mem ĝia konstrukoncepto.
Kiam oni komencas la legadon, oni tuj eksupozas, ke ĝi temas pri la vivo de la prestiĝa svisa pentristo Ferdinand Hodler (1853-1918). Post kelkaj paĝoj aperas la figuro de lia filo, la adoleskanta Hector Hodler (1887-1920), kaj la leganto tuj ekkonjektas, ke ĉi tiu grava persono en la historio de Esperanto okupos la ĉefan rolon. Sed ankaŭ tio ne okazas. Fakte, Augustine, la granda amo de la artisto, minacas akapari la panoramon de la rakonto, sed ankaŭ ŝi tuj poste malaperas. Restas sur la tuta historiolinio la modelino Jeanne, kiu aperis jam en la unuaj paĝoj de la libro: ŝi montriĝas la reala protagonisto. Post kunvivado kun la pentristo, ŝi dum la tuta rakonto estas sekvata de la leganto, eĉ post du aliaj edziniĝoj. La romano fine montras sian intencon. Per rapidaj, delikataj scenoj, ĝi montras la iradon de bela sentema virino, en la komenco de la 20-a jarcento, en mondo tiam trapasanta multajn drastajn ŝanĝojn. Ŝi eliras el la rafinita centra Eŭropo, transiras al Usono kaj poste al Bosnio-Hercegovino. Por akompani la edzojn, ŝi devas travivi sentojn jen de fiero, jen de kolero, jen de senprotekteco, jen de strangeco. Postvivas en ĉi tiu virino origine pariza, kun propra rigardo al la mondo.
Per la legado de ĉi tiu verko oni alvenas al la konscio, ke ne la homo kondukas la vivon, sed flosas en ĝi kvazaŭ eta senpilota barko en vasta maro. Homa tasko estas teni la spiriton ekvilibra kaj, se eble, konservi sencon en la vivoirado.
Spomenka Stimec (1949), senkonteste grava aŭtoro en la Esperanta Kulturo, produktis unu plian sukan verkon. Ŝi estas ankaŭ tradukisto, instruisto kaj aktive laboris por la Esperantlingva Verkista Asocio (EVA). Ŝia plej konata verko estas la bonega "Ombro Sur Interna Pejzaĝo" (1984), sed ŝia tuta literatura verkaro estas impona. Ŝia stilo estas moderna, vigla, flua kaj natura.
Hodler en Mostar estas vere leginda libro.

Posovo (Brazilo)

Aliroj al Esperanto

A?toro de la libro: _Kolektiva Verkintoj: ĉefredaktoro Christer Oscar Kiselman. Redaktoroj Renato Corsetti kaj Probal Dasgupta.
> la Salutvorto de la ĉefredaktoro pp 5-8
Christer Oscal Kiselman: Antaŭparolo
Javier Alcalde: Pacisma aliro
Detlev Blanke: Interlingvistika aliro
Cyril Brosch: Jurscienca aliro
Probal Dasgupta: du problemoj en la sintakso de esperanto
Sabine Fiedler: Esperanto el frazeologia vidpunkto
Federico Gobbo: Malantaŭ la kurteno: Esperanto kiel lingvoinventaĵo
Kimura Goro Christoph: lingvoideologia aliro: ĉu Esperanto havas "internan ideon"?
Ilonna Koutny: Tipologia karakterizo de Esperanto kiel natura lingvo
Haitao Liu: Kvantaj aliroj
Carlo Minnaja: Aliro tra literaturo
Hiroshi Nagata kaj Renato Corsetti: rezigno pri libereco ne ĉie kaj ĉiam: la vortordo en Esperanto
Orlanndo E raola: Hedonisma aliro
Giorgio Silfer: La du epistoloj de Odeso
Humphrey Tonkin: Historia aliro.
> Pacisma aliro de Javier Alcalde pp 9-24
La vorto pacismo estis unuafoje uzita en 1901, kvankam eblas trovi tiun ideon ekde la komenco de la registrita homa historio en ĉiuj kulturoj.
La rilato inter Esperanto kaj pacismo estas "nature" "ĉar Zamenhof mem estis ekstrema pacifisto"
La unua esperantisto kiu sisteme uzis la internacian lingvon por pacismaj celoj estis gaston Moch (1859-1935). Li fariĝis esperantisto en 1899. Kaj en 1905 li fondis Internacian Societon Esperantistan por la Paco.
Inter la homoj kiuj ricevis la Nobel-premio pri paco oni troviĝas multaj kiuj estis pro-esperanto. La unuaj kungajnintoj en 1901 estis Henry Dunant (Ruĝa Kruco) kaj Frédéreic Passy, fondinto de la unua pac-societo en Francio.
En 1913 la gajnintode la Nobel-premio pri paco estiss la belga juristo kaj politikisto Henri La Fontaine.
Zamenhof mem estis kandidato al la Nobel-premio pri paco ok fojojn, inluizive de sia mortojaro.
Multaj kaj diversaj estis la rilatoj inter la movado por internacia helplingvo kaj la Internacia Oficejo de la Paco. Ok membroj de ĝia plenumkomitato ankaŭ aliĝis al Internacia Societo esperantista por la Paco.
La tiel nomata Granda Milito forte batis esperantismon same kiel ĉiun alian pacan movadon....
Ekde 1950-aj jaroj estos Universala Esperantisto-Asocio kiu kandidatiĝos por la Nobel-premio (danke al la agado de la sveda parlamentano Einar Dahl)
Dum la intermilita periodo esperantistoj alfrontis
> Interlingvistika aliro de Detlev Blanke pp 25-51
> Kvantaj aliroj de Haitao Liu pp 147-167

Eriko la verda (Belgio)

Nia bela Tero poemaro

Fakte, ĝi konsistas el du poemaroj dulingvaj, en la bulgara kaj en Esperanto. La dua parto titoliĝas: Animala bunta mondo, en kiu estas poemoj ĉefe pri bestoj, sed ankaŭ legeblas pri plantoj.
Ambaŭ poemaroj en unu volumo estas ege belaj. Kiam mi legadis la verkojn, mi sentis min surloke.
Plia tre laŭdinda parto estas ne nur poemoj, sed ankaŭ kantoj kun muziknotoj por kune kanti dum iu Esperanto-aranĝo.
Mi konsilas al ĉiuj legi ĉi tiun elstaran elektronikan libron.

Anjo (Hungario)

Dio ne havas eklezion de Trevor Steele

Tial mi trovis ĝin interesa, ĉar la libro esprimas la opinion de la aŭtoro - ne de la Protagonisto, fikcia ĵurnalisto. Evidentiĝis, ke Dio tamen havas eklezion. Ĝi estu nomata la naiva koro de verde inspirita homo. de la vivo.

Ruĝulo (Svisujo)

Fabeloj de la Verda Pigo de Louis Beaucaire

Ĉi tio estas karaj fabeloj kolektitaj de Louis Beaucaire, ilustritaj de Stano Markovics, kaj presita de Belgio (1981).
En antaŭbabilo la Verda pigo sinprezentas. Lia avo naskiĝis en pola arbaro kaj lernis Esperanton de klera onklo loĝanta en Bjalistoko. Lia patro kaj patrino konatiĝis kaj li naskiĝis kiel denaska esperantista pigo. Iam li petite partoprenis en la Arta Vespero de la Universala Kongreso. De tiam oni nomas lin la Verda pigo.
Estas 12 fabeloj. El ili mi ŝatas 4, 7, 10-an fabelojn.
4. Mal aperis la facila vento
Jes, la facila vento en la kanto de La Espero. Li flugas de loko al loko kaj alvenis en Marsejlo, kaj tie faris paroladon pri Esperanto.
7. La Eta poeto kaj la lokomotivo
Ili forkuras al ĉirkaŭitan herbejojn, kaj al pitoreska valo. Kaj ili dormas en rifuĝejo apud forlasita stacidomo. Sed venonta matene la eta poeto estis kaptita de ĝendarmoj.
10. Zozo, la deksepa regulo de la Fundamento.
Foje f-ino Regultri diras ke ni iru iom promeni. Ĉiuj 16 Regulaj f-inoj forlasas la Fundamenton kaj eliras eksteren. Ili renkontas fremdan regulon, Zozo. Ŝi volas fariĝi f-ino Reguldeksep.
En fabelo 2, vi povas renkonti junan Zamenhof! Mi legis ilin kun ĝojo.

Prinŝan (Japanio)

Resurekto de Lev Tolstoj

Lev Tolstoj verkis Resurekto(n) je la fino de la dekna?a jarcento. Temas pri justico kaj juĝpovo de la potenculoj, kiuj ne estas pli virtaj ol la kondamnitaj de ili. Li tre fajne analizas ĉies sintenojn.
En ĝi, Princo Dimitri Neĥludov pro malbona konduto al Maslova ŝinkigas ŝin en diboĉo. Oni retrovas la du heroojn en tribunalo, kie la princo estas Ĵuriano, kaj Maslova maljuste kondamnita al bagnado. Neĥludov subite konsciiĝas pri la konsekvencoj de sia ago, kaj decidas ripari. Komenciĝas longa vojo, helpo al suferantoj, kaj fine ĝojo, tiel estas resurekto.
Mi tre ŝatas la legadon, kaj konsilas ĝin. Ĉi tiu verko Tolstoj estas pioniro en humaneco, kaj mi miras ke post 120 jarojn, ni eĉ perdis kelkajn bazajn principojn .

Shanjo (Francio)

La ovala portreto kaj aliaj rakontoj de Edgar Allan Poe

La libro La ovala portreto kaj aliaj rakontoj kolektas 6 rakontetojn de la usona verkisto Edgaro Alan-Poe. Ili estas:
1) "La ovala portreto": en pentraĵo estas la vizaĝo de la belega edzino de la pentristo: Kiam li finis ĝin, la virino perdis la tutan vivan forton kaj mortis. Nun ŝi estas vivanta nur en la ovala portreto.
2) "Ligeja": viro edziĝas kun tre bela kaj klera virino kies nomo estas Ligeja. Ŝi havas brunajn okulojn kaj nigrajn harojn. Post mistera malsano, Ligeja mortas. La edzo malesperas kaj komencas uzi opion. Post kelkaj monatoj, li decidas havi alian edzinon, Rovena. Ŝi havas blondajn harojn kaj ĉielbluajn okulojn. Ankaŭ Rovena malsaniĝas kaj mortas, sed kiam ŝi kuŝas en la ĉerko, sia vizaĝo ŝanĝiĝas ŝi ne estas plu Rovena. Nun ŝi estas Ligeja.
3) "La barelo de Amontilado": riĉa posedanto de kastelo demandas al amiko Fortunato, kiu ofte mokis lin, gustumi vinon "Amontilado". Ili iras en la kelon. Fortunato ebriiĝas. La kastelestro puŝas Fortunato en ĉelon, katenas lin, ĵetas brulantan torĉon kaj masonas la pordon per brikoj kaj kalko.
4) "Kelkaj vortoj kun mumio": areto de amikoj faras eksperimentojn kun mumio, el Egiptujo: ĝi vekiĝas kaj diras al ili ke enbalzamigo ne estas morto, sed nur la haltigo de la vivo. Ili parolas kun ĝi pri la antikva civilizo egiptia kaj la moderna usona.
5) "La foruzita viro": Generalo A.B.C. Smith batalis kontraŭ kelkaj triboj indianaj, sed li neniam volis paroli pri tio. Li preferis paroli pri scienco kaj tekniko, ĉar li estis timeme vundita fare de la triboj de Bugabuoj kaj Kikapuoj: ili frakasis al li la palaton kaj provis fortranĉi minimume sep okonojn de lia lango, kaj nun, lia voĉo estas malsama!
6) "La Silento - fabelo": viro estas en Infero. La Diablo rakontas al li fabelon. En Libio la rivero Zairo estas kovrita de floroj. La vento blovas delikate. Nun la viro vidas ŝtonegon. Sur ĝi oni legas "AFLIKTO". La viro estas ŝokita. Subite estas silento kaj nun, sur la sama ŝtonego oni legas "SILENTO". La Diablo ridas kaj la viro mutiĝas
La stilo de la aŭtoro estas kompleksa, riĉa de detaloj, kaj zorgaj priskriboj. La etoso estas ĉiam mistera kaj maltrankviliga. La medioj kaj la personoj estas mornaj kaj noktaj.
La rakontoj de Edgaro Allan-Poe apartenas al la literatura ĝenro "Gota", ĉar la ĉefaj elementoj estas: misteraj intrigoj, kreitaĵoj supernaturaj, antikvaj kasteloj, pregejoj, tombejoj, mallumo, kaj finfine, mortoj neklarigeblaj, malĝojaj kaj doloraj. Mi ŝatis treege tiu ĉi libron!

Karla (Italio)

Nia diligenta kolegaro Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj, Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, 320p, Kaliningrado: Sezonoj; Kaŭnas: Litova Esperanta Asocio 2018

La libro tre belaspektas. La verkistoj eldonas librojn kaj la revuon La Ondo de Esperanto. Ili laboris dum pli ol dek jaroj por prezenti, ĉiufoje kun foto, elektitajn esperantistojn. 200 estas malgranda nombro. La aŭtoroj klarigis en la Antaŭparolo kiamaniere ili selektis ilin: temas pri Prezidantoj aŭ Direktoroj de UEA, de Lingvaj Institucioj, pri personoj kiu ricevis diversajn premiojn, ekzemple tiun de OSIEK, aŭ pri "La Esperantisto de la Jaro". Peter Balaš, kiu estis honorita per la du lastaj, estas la sola junulo. Eble vi estos elrevigita pro tio, sed persone mi multe ŝatas tiun libron, kiun mi relegas kun granda plezuro ĉu malfermante hazarde iun paĝojn aŭ alian, ĉu por retrovi iun famulon. Tamen, por bone ĝui tiun legadon, ŝajnas al mi ke necesas jam koni kelkajn el niaj antaŭuloj aŭ agemuloj. Tiu verko estas vera referenc-libro, post la nun malnova EdE (Enciklopedio de Esperanto) kiu aperis antaŭ pli ol 80 jaroj.

Alteo (Francio)

Steĉjo - fabeloj de Júlia Sigmond

Tre eta libreto kun agrablaj koloritaj naivaj desegnaĵoj.
Infano en vartejo inventas fabelojn por siaj kamaradoj. Julia verkis tion por sia propra plezuro kaj honore al sia frato Stefan (Steĉjo), kiu ŝatis rakonti fabelojn kaj iĝis konata verkisto en la hungara. La stilo, la desegnaĵoj kaj la etoso estas tre simplaj, la frazoj mallongaj kun ripetadoj kiel en refrenoj, la sentoj bonkoraj: "la steletidoj tre amis la Stelpanjeton, sed ili amis ankaŭ unu la alian: ili estis bonaj gefratoj" (p42). Troviĝas fabeldirmanieroj: "Estis ie, kiu scias kie, estis iam bela urbeto" (p32). Kaj kiel en sia vivo por siaj konatoj, amikoj, Júlia uzas la Ci-pronomon.

Alteo (Francio)

Mia indiana knabeco de Luther Standing Bear

La aŭtoro Luther Standing Bear naskiĝis en 1868. La originala libro "My indian boyhood" aperis 1931. En tiu libro li rakontas pri la tempo kiel li estis infano en indiana tribo Siuoj.

Sur la unaj 34 paĝoj la aŭtoro rakontas inter alie, kiel li kiel knabo lernis rajdi kaj ĉasi (unue per ŝtonoj, pli poste per arko kaj sago). Li klarigas, kiel la Siuoj faris sagojn kaj arkojn, kiel ili kaptis kaj tamigis poneojn kaj kiel tran?i kaj transporti viandon de bizono. Mi nun scias, ke urso estas maldekstramana kaj eĉ fosas kaptilon por cervo. Kaj ursoj kelkfoje ŝmiras ŝlimon en la maldekstran parton de sia vizaĝo kaj kontrolas sian aspekton en akva spegulo. Ankaŭ pri ĉasado kaj vivmaniero de aliaj bestoj la aŭtoro rakontas. Kaj pri la ecoj de ligno kaj folioj de diversaj arboj. Facile komprenebla teksto. Por ĉirkaŭ unu ĝis tri vortoj po paĝo mi devis konsulti vortaron. Sed estas ĝeneralaj vortoj, kiujn mi certe scius, se mi uzus Esperanto en mia ĉiutaga vivo, ekz. ribo, saliko, lutro. Kiam la aŭtoro klarigas la faradon de arkoj, li uzas multajn nomojn de arboj kaj spezialajn vortojn el metio (ekz. ĉizi, munti, risorto). Specialaj indianaj vortoj (ekz. tipio, Siuo, vapitio) estas klarigitaj sur la sama paĝo per aldonaj notoj. Bedaŭrinde ne klarigita estas la funkcio de vicpatrinoj (almenaŭ ne ĝis pago 34).

Talporato (Germanio)

Sveda Novelaro eldonis Laborista Esperanto Asocio en 1904

La libro enhava esperantigitajn novelojn de la plej famaj svedaj verkistoj de la 19a kaj frua 20a jarcento. Ili ofte rakontas pri la malfacila vivo de malriĉa terkulivisto aŭ laboristo en fabriko. La tono estas malofte gaja, male. La leganto kortuŝiĝas pro suferoj. La tradukisto havas hungaran nomon.

Nebulino (Finnlando)

La Pupo de Bolesław Prus

La dika kaj riĉa triparta romano La Pupo estas unu el la plej gravaj verkoj de la pola literaturo. Ĝi priskribas la polan socion kaj la vivon en Varsovio en la fino de la 19a jarcento. La ĉefrolulo Wokulski, viro en siaj 40aj jaroj, romantike enamiĝis al preskaŭ neatingebla belulino el pli alta socia klaso. Lia amo esprimiĝas per bonfarado, helpado, klopodoj kaj revoj enkapaj, maksimume per kiso sur ŝian manon aŭ per rigardo al ŝi. Ne ŝi sola estas la aminda pupo,"la pupo" estas ia imago pri virino, la amata aŭ ŝatata, edziniĝenda persono, ia kunmeto el virinoj tiutempaj.
La forta amo de Wokulski al sia amatino trairas la tutan teksaĵon de la romano kiel kuniĝanta centra ŝnuro aŭ veftego, sed la amatino ne rimarkas aŭ ne aprezas ĝian valoron. Ŝi, nobelino, ne povas pripensi edziniĝon al komercisto, kiom ajn riĉa kaj bonfarema li estu. Kun tiu veftego interplektiĝas aliaj kortuŝaj homaj sortoj, parencecoj, mortoj, suferoj, plezuroj, egaj sociaj malriĉeco kaj riĉeco, edukiteco kaj maledukiteco. Interplektiĝas memoroj pri milito kaj cerbumado pri politikaĵoj, scienco,komerco kaj la socio. Multon la aŭtoro skribas pri mono, pri pruntoj, kambioj, vetoj, ŝuldoj kaj pagoj. La romanon ni povas legi ankaŭ kiel lernilon pri historio kaj interpopolaj konfliktoj, antaŭjuĝoj, precipe inter poloj, judoj, rusoj.

Pri la lingvaĵo: la vortaro bezonata por priskribi ĉion tion estas riĉega kaj enhavas terminojn pri aĝoj ne plu konataj, ekzemple pri ŝtofoj kaj vestaĵoj. Iom ĝena estas la troa uzado de la artikolo "la" antaŭ sciigoj pri novaj aĵoj kaj aferoj, kiuj havus nedifinan artikolon mankantan al Esperanto. Iom ĝenis min ankaŭ kelkaj ig-verboj, ekzemple la grupo turni- turniĝi-turnigi. Se mi ĝuste komprenis Esperanton, "turnigi" ne estu uzata, sed ŝi aperas precipe en la diraĵo "turnigi la kapon al iu" (signifo: igi iun ŝanĝi sian opinion aŭ konduton). Tamen multe pli gravas la ĝenerala flueco, beleco kaj ĝuindeco de la traduko. Jen bona libro por lernemulo.

Nebulino (Finnlando)

Giuseppe Ungaretti - Vivo de Homo esperantigo de Nicolino Rossi

Neniam mi estus pensinta, ke mi povus ĝui poeziaĵojn de Ungaretti en alia lingvo ol la itala. Sed la esperantigo de Nicolino Rossi faris tian magion. Tial mi elkore dankas al li por diskonigi, per Esperanto, ĉi tiun grandan italan poeton al la tuta mondo.
Volontula soldato en tranĉeo, dum la unua mondmilito, tiel Ungaretti prisckribis sian senton:
MATENO
Santa Maria La Longa la 26an de januaro 1917
Enlumas min
senlimo
ĈI-VESPERE
Versa la 22an de majo 1916
Balustrado el brizo
por apogad' ĉi-vespera
al mia melankolio

Mariolina (Italio)

Francisco Valdomiro Lorenz - Atesto pri la vivo kaj verko de eksterordinara homo de Vlastimil Novobilský

Francisco Waldomiro Lorenz, havis grandan literaturan agadon. En la jaro 1908 - Li skribis gramatikon de la portugala lingvo por poloj. En 1909, li kunlaboris pri la vortaro pola-portugala, kaj komponis poemoj por junularo, sub la titolo Patrecaj Instruoj. Li ankaŭ skribis ekde 1910 ĝis la finaĵo de sia vivo, pri Esoterismo. Li skribis en la konkludo de via biografio ke per kelkaj okazaĵoj kio spertis dum sia vivo, li estas konvinkita spiritisto.
Laborema, instruante matene, kaj kulturante la teron posttagmeze. Lorenz, estis la sola kuracisto homeopata en tiu regiono. Li pasigis tutan nokton ĉe la litoj de la pacientoj, al ili donante la medikamentojn gutojn. Tiuj pacientojn estis malriĉaj kaj ne povis pagi neniam. Lorenz estis tre karitatulo, li diris ke li sanigis multe da malsanuilojn, per la influo de viaj pensoj.
Dum la jaro 1918, vastiĝis epidemio de la "hispana gripo", kies viktimoj estis multe da brazilanoj. En la urbo Dom Feliciano, kie loĝis Lorenz kaj ĉirkaŭaĵo, ne okazis viktimoj, ?ar Lorenz preparis vakcinon por malebligi la atakon de la epidemio.
Lorenz ankaŭ skribis multe da libroj, pri la vivo, amo, Dio, kredo, spiriteco, ĝojo, sentoj, pensado, mistero, astrologoio, kuracado, herpokupado, vero. justeco, spiritisma komunikadoj kaj aliaj.
Kiam li estis junulo, li konis la socialismon, kaj havis multe da amikoj kiuj pensis kiel li.
Lorenz parolis preskaŭ cent idiomoj, li estis aŭtodidakto kaj instruisto, verkisto, tradukisto, poligloto, filozofo, poeto, astrologo, esperantisto, homeopato, spiritismo, humanismo kaj filantropo.
Finfine, Francisco Waldomiro Lorenz estis vere eksterordinara homo!

Thuler (Brazilo)

La nanoj en domo kun granda zekkovo de Inui Tomiko

Tiu libro temas pri vivo de la knabineto Juri kaj nanoj. La dua mondomilito detruis ilian pacan vivon, sed Juri gardis kaj helpis nanojn sub severa cirkonstanco. La verkinto skribis ne pri kruela batalo, sed ke eksterordinara atmosfero regis kaj minacis tiamajn japanojn.
Leginte la libron mia timo pri nuna registaro pli grandiĝis, ĉar ĝi celas amendi la konstitucion, kaj ke Japanio onte havu sufiĉe fortan armeon kiel "normala" ŝtato. Krome la registaro emas pravigi sian politikon eĉ hontindan per ia ajn rimedo. Oni diras, ke tiu tendenco similas al tiu en Japanio antaŭ la dua mondomilito. Mi do opinias, ke la libro estas legenda.

Aŭroro (Japanio)

Ĉu li bremsis sufiĉe? de Johán Valano

Verkita de Johán Valano, Ĉu li bremsis sufiĉe? estas krimromano pri aŭtofrakaso en kiu la kondukisto kaj sia amatino estis mortigitaj. Polica detektivo, Jano Karal, devas eltrovi ĉu la frakaso estis akcidento aŭ ĉu ĝi estis murdoj. Se murdoj, estis du eble suspektaj grupoj, la garaĝaj mekanikistoj aŭ anoj de grupo kiu protestis kontraŭ kostruaĵaj planoj de la kondukisto.

Jonel (Anglio)

La dorsosako de panjo Rut kolekto de mallongaj noveloj

Duono de la rakontoj estas verkitaj de la hungara esperantisto, Sandor J. Bako, la alia duono de la svisa esperantisto Claude Piron.
Belstilaj tekstoj, intersaj kaj ofte kortuŝaj rakontoj. Tre rekomendinda kaj al komencantoj kaj al progresintoj!

Anneke (Nederlando)

Zinko de David Van Reybrouck

Pro tio ke mi finlegis la libron antaŭ la fino de la sumoo, aldone mi legis parton de novaperinta libro: Zinko de la belga historiisto, arkeologo kaj verkisto David Van Reybrouck. La historio de la neŭtrala landeto Moresnet kiu ekzistis inter la jaroj 1816 kaj 1919. Per rakonto pri la vivo de unu el la enloĝantoj la aŭtoro klarigas ĝian ekeston kaj finon, inkluzive la periodo kiam oni provis fari ĝin Esperantolandon. La tradukon prizorgis s-ro Pet Buijnsters el Nederlando. Tre rekomendinda libro kiun antaŭe mi jam legis en la nederlanda.

Anneke (Nedrelando)

La Familio Zamenhof de Zofia Banet-Fornalowa

Komence mi planis legadi sume 75 paĝojn po 5 paĝoj ĉiutage, sed mi legadis 137 paĝojn ĝis lasta tago. Ĉar ĝi ĉiumomente allogis min, kiom mi mem ne povas malfiksi miajn okulojn de ĝi.
Pere de tiu libro, mi freŝe spertis, ke kiel Familio-Zamenhofoj devas elteni siajn suferojn en menso kaj korpo dum siaj tutaj vivoj, ke samtempe por Esperanto-movado kiel la tutaj parencoj de Zamenhof fervore kunlaboris kun nezamenhofaj aktivuloj turnigante sin al variaj situacioj, kaj ke kiel ili helpis ombre, sed omaĝe la majstron per siaj profesiaj talentoj ĝis respektiva forpaso! Sed se ni rigardas la vivojn de la Familio-Zamenhofoj en homa vidpunkto, flanke ili ne estis feliĉaj, sed tuj la korŝiritaj historioj, kiuj tute ne eblas pesi per nuntempa normo, fine Esperanton ekzistigis antaŭ ni.
Fakte, la familio-Zamenhofoj estis altniveluloj, ne nur en siatempa socia fono, sed ankaŭ nuntempa spegulo! Kaj kiaj belegaj homoj ili estis diversflanke, ekz. en anima, religia, scienca, literatura, lingva, medicina, farmacia, instrua, vivstila, pensmaniera, ideala kaj ĝis arta naturo! Kaj kiel ĉiuj Zamenhofoj estis elstaraj tiele!
Ĉu pro tio Dio kaj ankaŭ mondo ĵaluzus ilin? Kiaj malakcepto, rasismiteco, malestimo, migrado, malsato, timego, atakitado, forpeliteco, soleco, malsaniĝo, kaj ho ve, ĝis gasumito, tiaj suferigaĵoj ĉiam celis al la familio-Zamenhofoj. Foliumante tiuj historioj dolore batis mian koron, ĉar ankaŭ nun tiaj malfeliĉaĵoj daŭras ĉie en la mondo, kiel sciate, nomo de potenco, kapitalo, forto de inter personoj kaj landoj.
Tiu ĉi libro konstatas al ni, ke antaŭ ol, familianoj de la iniciatinto varme kaj dediĉe laboris por propagandi Esperanton, kaj due, ĝi al ni montras, ke la kialon, ke kial la mondo devas preni komunan interkomunikiĝilon, kaj trie, starante antaŭ kio familio-Zamenhofoj kontraŭbatalis al kio, kaj fine jes, ĝi alkondukas konscii nin, ke kio kaj kiuj estas niaj efektivaj kontraŭuloj.
Ĉu la internacia lingvo Esperanto estas ĉiopovilo? Ne! sed almenaŭ ĝi povus funkcii per utila helpilo malmultiga semojn kaj indicojn de iaj diskordoj. Kaj en tiu ĉi libro legantoj povus ektrovi, ke siatempe kiuj kaj kiaj homoj akompanis ĉe familio-Zamenhofoj, kaj nun ĉe kiu ni devas stari. Plie legantoj ankaŭ povas spekti do nestabilan, sed belan iradsistemon de Esperanto-movado en komenca periodo de Esperanto.

Majo (Koreio)

La Lampiro plena jarkolekto 2017

Esperanto-Asocio de San-Paulo, Brazilo, eldonas 6 revuojn jare, kaj tiu ĉi jarkolekto 2017 estas kolekto de tiuj 6 numeroj eldonitaj en 2017. Kutime revuoj eldonitaj de Esperanto-Asocio enhavas artikolojn skribitajn en la lingvo de la lando, kie ili estas eldonitaj, sed en La Lampiro nenie estas krokodilaj artikoloj, sed tute skribitaj en Esperanto. Tio donas grandan agrablecon al la legantoj.
La revuo estas tre riĉa pri la enhavo kun artikoloj de diversaj kampoj, ekzemple en la numero 143; dorlotbestoj, matematiko, poezio, edukado, biografio de esperantisto, moderna vivo, kino kaj artoj, scienco, lingvoj, Esperanto-grmatiko ktp. Ĉiuj artikoloj estas tre bele skribitaj kaj tre interesaj. Ili estas koncize skribitaj, do mi povis legis facile.
Mi ricevis tiun ĉi kolekton de s-ino Takahasi Shigueco, japandevena brazianino. Ankaŭ en la lasta jaro mi ricevis la kolekton de 2016, do tiu ĉi kolekto 2017 estas mia dua. Ĝi estas tre taŭga legaĵo por la sumoo.

Horizonto (Japanio)

Enkonduko en budhismon de Yamaguti Sin'iti

PBudhismo estas, kiel vi scias, unu el la universalaj religioj. Ĝi naskiĝis en la antikva Hindio kaj disvastiĝis en Azio, hodiaŭ eĉ en Eŭropo kaj Ameriko, kaj troviĝas ĉirkaŭ 300 milionoj da budhistoj en la mondo. Estas notinde, ke ĝia influo sur diversaj kulturaj fenomenoj estas multe pli granda, ol kiel supozigas la nombro de la budhismoj.
Hodiaŭ budhismo estas la ĉefa religio en jenaj landoj (aŭ regionoj): Japanio, Kamboĝo, Tajlando, Birmo, Vjetnamio, formoso, Sri-Lanko, Koreio, Laoso, Butano, Singapuro, Tibeto. (Ĉinio, kiu havas plej multe da loĝantoj en la mondo, iam estis la centro de budhismo, sed la Granda Kultura Revolucio detruis viharojn (= budhismajn templojn) kaj severe limigis religiajn agadojn.

Fiŝo (Brazilo)

Dia regno

La libro titolita Dia regno enhavas ses gavajn ĉapitrojn.
La unua ĉapitro titolita "LA UNUIĜINTAJ EKLEZIOJ" temas pri la protestantismo kaj ĝia naskiĝo de Martin Lther kiu estis ktoliko kaj protestantiĝis.
La dua ĉapitro "JESA" preskribas la libron kiu komparas Jesuo kiel virino kiu loĝas apud dezerto favora al bonuloj kaj malfavora al malbonuloj kaj hipokritoj.
Kiam al tria ĉapitro titolita "70 jaroj kun virinaj pastoroj", oni parolas pri Eklezio kiu estis la unu el la unua Eklezio en Eŭropo por ordigi virinojn kiel pastorojn.
En la kvara ĉapitro "Tonsuldaj kolorblindaj kaj ateistoj" oni parolas pri ateistoj kiu ne scias la diferencon inter la bona kaj la malbona.
En la kvina ĉapitro "La testamento de LUTHER" tie ĉi, oni parolas pri la protesto de Luther, sia familio, kaj sia testamento.
En la sesa ĉapitro "22-a EKUMENA Esperanto-KONGRESO" oni parolas pri kongreso kiu okazos en 2018 kaj aliĝintoj.
Fine la sepa ĉapitro "Ne ĉiam enviu la riĉecon de la aliuloj". La redaktaĵo de HONORE SEBUHORO. Li parolas pri historio de la juna kristana fratino kiu servis DION dum sep jaroj sed ŝi enviis la alian veturilon kiun mortigis ŝin sed savis por bonŝancon el Dio.

Constantin (Ugando)

Mahatmo Gandhi de Huberto Rohden

Per la fenomeno Gandhi la historio de la homaro eniris en novan periodon de evoluado. Gandhi estis vaste aktiva profunde pasiva. Ĉiam soleca kun Dio, li neniam ĉesas esti solidara kun la homoj.

Ziza (Brazil)

Reĝdoma sonĝo

En la teksto estas multe da klasikaj ĉinaj fiksformaj poemoj kiuj estis jam esperantigitaj. Ĉinaj ideografiaĵoj estas unusilabaj kvardratformaj ideografiaĵoj kiuj estas aranĝitaj regule. Ili havas tonojn. Eniraj tonoj estas gravaj por fiksformaj poemoj. Mi pensas ke poemoj, ĉinaj kaj alilingvaj, estas ne-tradukablaj. La beleco perdiĝas forme kaj tempere post tradukado.

Diero (Ĉinio)

L'Esperanto avec plaisir Cours d'Esperanto pour tous

Tiu libro celas ke esperantistoj havu sufiĉajn esperantajn gramatikaĵojn en iliaj kapoj. Kiel uzi la bonan stilon gramatike.

Sebuhoro (DR Kongo)

Genezo

La legita libro estas nomata Genezo. Ĝi estas la unua libro de la sankta biblio kaj ĝi estis skribita per Moseo en la deszrto kiam Moseo kondukis la popolon de Dio dum la vojaĝo el egipto. Antaŭe tiu libro klarigas kiel Dio komencis krei la homaron kaj ĉiuj kiuj estas sur la tero. Genezo parolas pri la voko kaj la vojaĝo de Abrahamidaro.

Kaze (DR Kongo)

Murdo en esperantujo de Daniel Moirand

Mi aldonas kelkajn informojn pri la legita libro:
Murdo en Esperantujo de Daniel Moirand - 170 paĝoj - 24 ĉapitroj, Krimromano facile legebla, eldonita en 1988;
Leŭtenanto de loka polica brigado enketas pri murdo en esperantista medio. Okaze de tiu krimo li malkovras Esperanton, kaj finfine, trovas la krimulon kaj esperantiĝas.

Martinesperanto38 (Francio)

Easy Esperanto Reader de Myrtis Smith

La libro Easy Esperanto Reader, de Myrtis Smith, estas simpla sed tre utila. Ĝi helpas precipe la komencantojn kiuj regas bazan Esperanton kaj ankaŭ du lingvojn: la angla kaj la hispana.
Ĝi konsistas je kvin interesajn kaj bone skribitajn mallongajn historiojn. Tre valoras por disvolvigi la ĝojon pri legado.

Persistanto (Brazilo)

D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde de Robert L. Stevenson

Kiel multaj, mi aŭdis paroli pri la historio de d-ro Jekyll kaj s-ro Hyde, tamen mi ne konis ĝuste la rakonton, eĉ ne ties detalojn. Do, mi plezurege tralegis tiun interesan verkon, kiu estas la historio de la dueco, kiu miksite kunekzistas en ĉiu homo pri la bono kaj la malbono. Ĝi estas ankaŭ rakonto kun mistero, kiu vokas nian atenton de la unua ĝis la lasta vorto. Ĉi tie mi ne parolos ekzakte pri la historio por ne fortiri la plezuron de tiuj, kiuj iam legos ĉi verkon. Ĝi, samkiel la ceteraj klasikaj verkoj, faras nin cerbumi pri ni mem kaj la aliuloj.

Kelli (Brazilo)