Recenzoj de legataj libroj dum la januara sumoo 2014

Murdo en esperantujo de Daniel Moirand  

Murdo en esperantujo estas krimromano de la franca verkisto Daniel Moirand. Ĝi temas pri pasia krimo, sed dum la legado, mi ankaŭ lernis pri la esperanta movado, oldaj esperantistoj kiel Raymond Schwartz kaj lia vortludo. Malgraŭ la krimo, la fino de la romano ŝajnas al mi tre optimisma: la policisto kiu devis fari enketon fariĝis esperantisto!

Ĵoel (Joëlle Muller, Araso, Francio)

Dialogo inter surduloj de Jean Codjo   

Jen kion mi vidis, legis kaj komprenis pri la libro de Codjo Jean.
La libro Dialogo inter surduloj estas rakonto, kiu temas pri la ideo kaj la influo de alia parto de la mondo, precipe Eŭropo al Afriko.
La aŭtoro de la libro, Codjo Jean, parolas pri la personoj Dege kaj lia patro, kiuj havas influon kaj intereson al la vilaĝanoj vivantaj tradicie en la afrika lando.
Dege, kiu scipovas la lingvon de blankuloj, eŭropanoj. La libro montras kiel Dege estas (intelektula homo, intelegenta homo) kaj kiel li vivas. Sub la granda arbo, baobabo, la vilaĝanoj venas sekvi la parolojn de la nigra blankulo Dege. Ili aŭskultas sed ne komprenas, kaj pro tio la aŭskultantoj havas diversaj ideojn kaj pensojn. Tio naskigas multajn demandojn, kiuj ĉiuj ne ricevis kontentigajn respondojn.
Al la urbo de Dege venas ankaŭ vilaĝanoj, alveno kiu similas al la rakonto. Laŭ mia kompreno, eĉ la aŭtoro de la libro studis eksterlande kaj havas la blankan edzinon. En la libro troviĝas priskribo pri renkontiĝo al la virino. Pro la amo, ili faris multon kune (manĝi, promeni, trinki, ..ktp).
En la vilaĝo oni scias, ke ne necesas perantoj inter du amantoj. La du personoj devas si mem decidi kion fari kaj kion ne fari. Nur gravas la interkonsento. En la libro, oni montras konkretajn okazaĵojn. Sinjoro Dege parolas la nacian lingvon kaj scipovas unu el la lingvoj de la blanka homo, aŭ la anglan, aŭ la francan.
Li estas kun blanka kolo. Li nomiĝas intelektulo. Li estas inteligenta ĉar li pensas kiel la blankuloj pensas, parolas, vestiĝas, manĝas,.. En la vilaĝo la persono, kiu estas kiel Dege iĝas Dege. La aŭtoro montras al ni la loĝantojn kaj kulturojn kaj pensojn kaj sciojn de iuj landoj. Li kondukas nin en mondon kun ritoj. On ankaŭ povas vidi, en la libro, ke malsamas vidpunktoj de Afrikanoj kaj de Europanoj.
La libro de Codjo montras aŭ instruas al ni la eblon sin kompreni kaj dialogi unu la alian.
Miaj dankojn al la aŭtoro de la libro pro la riĉaj ideoj. Dum 2 semajnoj, mi legis la tutan libron kaj mi multon sciis kaj bonorde sekvis la libran enhavon pri la vidpunktoj de la aŭtoro, kiu montras al la legantoj la loĝantojn de la mondo kun iliajn kulturojn kaj pensojn. Mia legado estis tre bone ĉar ĉiu tago mi havis taskon legi pli ol 3 paĝojn, kaj mi sukcesis tion fari.
La lingvo estas bona ĉar la vortoj uzitaj estas kompreneblaj.

Hassan (Hassan Ntahonsigaye, Rumonge, Burundi)

Winnie-la-Pu de Humphrey Tonkin   

Mi multe lernis tra mia elektita libro. Mi dirus, ke ni devas atenti pri nia agmaniero; ni ne intencu suferigi nian proksimulon aŭ fari ion malbonan al li pro personaj interesoj. Ni estu afablaj kaj faru tion, kio estas justa ĉe la aliaj. Ni devus prefere amikiĝi kun ĉiuj sendepende de ilia socia rango aŭ origino.

Rakela (Rachel Mafuluko-Kahima, Kinŝaso, DRKongo)

La Kisa Malsano de Claude Piron   

Mi gratulas al sinjoro Claude Piron kiu skribis tiu libron, ĉar li havis multe da ideo kaj konsilo. Tiu libro interesigas min ankaŭ aliajn homojn. Post la legado mi konprenis ke havi bonan sanon, estas necesa en mia vivo.

Trezoro (Mbodia Munanga, Kinŝaso, DRKongo)

La aventuroj de Pinokjo de Carlo Collodi   

Leginte tiun ĉi libron "la aventuroj de pinokjo", mi komprenis ke per via propra laboro, oni sukcesas en la vivo. Do, neniam sekvu la homojn kiuj ĉiufoje ofte senkuraĝigas nin daurigi en la bona vojo.

Aleksandrino ( Alexandrine Omba Tshamena, Kinŝaso, DRKongo)

Kolektanto de ĉielarkoj de Tibor Sekelj   

La libro de Tibor Sekelj Kolektanto de ĉielarkoj estas kolekto de rakontoj kaj poemoj. La kolekto enhavas dek rakontojn kaj sep poemojn. La rakonto laŭ kiu kolekto portas kovrilpaĝon estas bela rakonto pri renkontiĝo kun Sita, simpatia dekjara nigrokula brunhaŭta knabino en la triklasa kupeo de la trajno. Ili komencis paroli pri kolektado kaj li ne deziris diri al knabino tiel "neinda banalaĵo" - esti kolektanto de poŝtmarkoj aŭ bildkartoj. Pro tio respondis ke li estas kolektanto de ĉielarkoj. Ilia interparolo pri tio estas temo de rakonto. Kolekto en rememoro, ĉu ne?

Aliaj rakontoj en ĉi tiu kolekto estas plej ofte rakontoj kies bazo estas anekdota okazaĵo: rakonto pri virino kiu restis virga post kvar edziniĝoj, pri virino kun tri "oficialaj" edzoj, fantasia rakonto pri heredaĵo de inkaoj. Liaj temoj estas el diversaj lokoj de la mondo. Al triba ŝamano kiu ricevis infana malsano estas interesa. Bela rakonto estas ankaŭ pri knabo kiu lernas pentri, en unu rakonto temas pri rilatoj inter scio de Esperanto kaj amo, li verkis ankaŭ pri neĝhomo, ŝercis rakontate pri sciuro, pri genia trompisto kaj pri "eta komplezo" kiu faras la plej granda problemo de vojaĝo.

Duan parton de libro faras poemoj de Tibor Sekelj. Ĉi tiu kolekto enhavas sep poemojn, kvankam, se mi estas bone informita, Tibor Sekelj verkis nur naŭ poemojn. La plej konata poemo estas "Mi vizitas mian farmon". En ĉi tiu poemo aŭtoro diris ke tuta mondo estas lia bieno. Li ne estas "globtrotero kiu manĝas distancojn", ne estas senzorga turisto, nek pilgrimanto. Li estas bienulo kiu vizitas sian farmon. En reala vivo li vere estis mondvojaĝanto, nomado de sia tempo. Li bedaŭras ke "ĉio estis farita", kaj "nenio restis por mi (li) farenda". Tamen, li verkis, ĉar "sango lin pelas". Libro estas tre legema, okazas en diversaj landoj, inter diversaj homoj. Mi proponas legi ĝin.

Amike Ĉielarko

En Rusujo per esperanto de A. Rivier   

En tiu libro, franco rakontis sian vojaĝon en Rusio dum la somero 1905. Kiam li atingis Konstantinoplon, li intencis ŝipvojaĝi al Odessa, sed li eksciis, ke revolucio ĵus eksplodis en tiu urbo! Kompreneble ĉiuj ŝipaj rilatoj kun tiu haveno estis interompataj. Kion fari? Li sukcesis eniri Rusion, vojaĝante per trajno ĉirkaŭ la malpacaj regionoj, tra Rumanio kaj Aŭstrio-Hungario. Ĉar li ne parolis la lokajn lingvojn, li vojaĝis kvazaŭ surdmutulo, komunikante nur per gestoj. Li finfine alvenis en la rusa urbo Sumio, kie atendis lin rusa korespondanto, kiu, post trijaraj leteraj rilatoj, estis iĝinta amiko. Sed la aŭtoro dubis: ĉu esperanto, kiu ebligis la skriba komunikado inter la du amikoj, ankaŭ taŭgus por interparoli? Li ne sciis ke kunveno samtempe okazis en Bulonjo, kie diverslingvaj esperantistoj parolis kune. Feliĉe, la du amikoj perfekte sin komprenis. La aŭtoro restis ses semajnojn ĉe sia amiko. Li priskribis la ĉiutagan vivon en Ukrainio, kiu tiam estis parto de Rusio. Li eĉ klarigis, kiel prepari kvason, aŭ kiel ekbruligi samovaron kun unu boto. Kun milda humuro, li rakontis sian surprizon pri fremdaj kutimoj, ekzemple kiam solena generalo publike banis tute nuda kun siaj filoj. Li ankaŭ traktis pli gravajn temojn. Ĉu Rusio estis la plej feminista ŝtato en la mondo? Ĉu la ukraina popolo daŭre discipline submetiĝis al la registara povo? Ĉu Rusio estis la plej feminista stato en la mondo? Ĉu la ukraina popolo daure discipline submetigis al la registara povo?

Kolĉiko

Kavaliro en tigra felo de Ŝota Rustaveli   

Kavaliro en tigra felo estas versromano de Ŝota Rustaveli verkita en dek ses silaba formo, kun rimoj. Ĝi estis verkita en la 12a jarcento!
Mi tuj devas mencii ke la tradukon fare de Zurab Makaŝvili al Esperanto estas perfekta, mi gratulas, la malfacilan laboron, ĉar li la tradukom same faris en rimoj. Ankaŭ mi dankas la laboron de Renato Corsetti kiu same eluzis multe da tempo aperigi la epopeon en reto, ankoraŭ ne aperis libroforma eldono.
La fundanenta ideo de la verko estas liberigo de la homo de mallumo, sklaveco kaj persekutoj. La epopeo rakontas pri tri kavaliroj, amikoj 1.Tariz 2. Avtandil 3.Fridon kiuj estas preskaŭ samkarakteraj bravaj, kuraĝaj, helpemaj kaj justaj, kun belaj homaj ecoj. En poemego estas aparte interesvekaj la korespondadoj (12.a jarcento!).
La personoj estas vere psihologie priskribitaj. Kun konscio pri edzeco, amo, fideleco. Samtempe priskribitaj estas multaj tiamaj landoj, religioj moroj. Por mi la plej surpriza estas ke la reĝo kiu ne havis filon dum sia vivo cedis la tronon al sia filino Tamar (1187-1207) kaj tio estis la ora periodo de Kartvelio. La epopeo montras la karakterojn de la kartvela popolo: humanismo, amo, solidareco. Nature la herooj de epopeo trairas de Ĉinio, Hindujo, Persujo. Turkujo ĝis Egiptujo kaj havis belajn kaj tragikajn travivaĵojn.
Malofte oni povas legi tiujn malnovajn verkojn tiom belajn, valoras legi ĝin.

Tereza Kapista (Tero)

La vivo de la plantoj de Paul Neergaard   

La libron, kiun mi legis estas skribita de dana esperantisto, kiu ankaŭ estis d-ro de agronomio.Li naskiĝis 1907 en Danio. Li publikis plurajn fakajn librojn dane pri hortikulturaj kaj plantpatologiaj problemoj.
La libro antaŭe apartenis mian onklinon, kiu estis lerta esperantistino, ŝi mortis antaŭ plurajn jarojn kaj mi heredis la ĝin. Sufice longe la libro nur staris en mia librobretaro, mi vidis ĝin sed ne legis ĝin, sed nun pere de la SUMOO mi legis kaj ĝojas. La libro ne estas longa (122 paĝoj) kaj en tio ankaŭ estas belegaj desegnaĵoj farita de fama dana desegnisto Mads Stage.
La verkisto detala rakontas pri la vivo de la plantoj ankaŭ en kiu maniero ili estas konstruitaj kaj en kiu maniero ili vivas kaj mortas. Ege ege interesa!

Inna Busck (Vadim)

La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson de Selma Lagerlöf    

Mi ege ŝatis tiun verkon inteligente verkita de Selma Lagerlöf kaj kompetente tradukita de Sten Johansson, la verkisto de la pedagogi rakonto La krimo de Katrina.
Selma Lagerlöf, instruistino, ricevis mendon de la sveda stato pri iu verko por instrui geografion kaj konojn pri Svedio al enlandaj lernantoj. Ŝi plene trafis la celon per amuza kaj samtempe detala rakonto (pli ol sescentpaĝa!).
Sxi imagis travivaĵon de bubo, iam ŝanĝita en koboldon pro siaj petolaĵoj, kiu vojaĝas tra tuta Svedio sur la dorso de migranta ansero. Ĉiu etapo estas okazo de aventuroj, kiuj informas nin pri la lando kaj la loka vivo.

Elisabeth Le Dru (Elinjo)

Lingva arto     

Mi legis 192 paĝojn el Lingva arto, kiu havas 203 paĝojn + bibliografiojn de W. Auld kaj M. Boulton. Kelkaj el la eseoj tre palĉis al mi, kelkajn mi ne komprenis. Al la kolekto kontribuis 23 famuloj el Esperantujo kaj antaŭparole Kep Enderby. Tial la enhavo estas tre varia kaj instrua.

Saliko

La Ora Pozidono de Julian Modest     

"La Ora Pozidono" de Julian Modest ŝajnis al mi sufiĉe facila legaĵo. Mi povus rekomondi legi ĝin kiam oni ne volas pensi pri seriozaj problemoj kaj malstreĉiĝi.
La ĉefa protoganisto de la romano, Emil, post dek jaroj revenas al la loko kie li spertis tre fortajn sentojn.
La eventoj disvolviĝas ĉe la maro en sufiĉe prestiĝa hotelo. Emil estas junulo, kiu ĵus finis lernejon. Lia patro, simpla bankoficisto, kiu neniam povis ripozi ĉe la maro volis, ke lia filo havu alian sorton.
Komence Emil ĝuas sian restadon, sian solecon. Tamen post kelkaj tagoj iun matenon kiam li matenmanĝis en la restoracio de la hotelo, li hazarde aŭdis, ke la geedza paro, kiu sidiĝis apud li ĉe la tablo ekparolis Esperante. Certe, ili opiniis, ke Emil ne komprenis ilin. Kiam evidetiĝis, ke Emil parolis Esperante, la paro (Leo kaj Klara) kaj ilia juna amikino el Francio Adele amikiĝis kaj plejparte pasigas la tempon kune. Al Emil tre plaĉas Adele, li enamiĝas al ŝi. Tamen baldaŭ li rimarkas, ke la rilatoj de Leo kaj Adele estas iom pli ol amikemaj, spite al la fakto, ke li preskaŭ ĉiam estas kun sia bela edzino. La junulo ne volas vidi novajn amikojn plu, kaj li komencas eviti siajn novajn amikojn. Iun tagon malproksime de la hotelo li konatiĝas kun la knabo, verŝajne, sia samaĝulo. La knabo diris al li pri la legendo de la Ora Pozidono. La knabo, Rusi laŭnome, kredas ke la monumento de la Ora Pozidono kuŝas en la maro inter la rokoj. Kaj Rusi opinias, ke iun tagon li nepre trovos ĝin. La nomo de Ora Pozidono signifas en la romano ankaŭ la strebon al io neatingebla. Kaj Emil komprenas, ke preskaŭ ĉiu homo serĉas sian Oran Pozidinon.
La Ora Pozidono en la romano posedas ankoraŭ unu sencon. La ripozantoj festas la Tagon de la Ora Pozidono kaj ĝuas ĝin. La aŭtoro detale priskribas la feston.
La fino de la romano estas iomete sentimentala kaj tragika, ĉar Klara malaperas.

Lidija Jerofejeva (Montaro)

Mortula ŝipo de Bruno Traven     

Romano, 495 paĝoj. Rakonto de usona maristo. El la germana lingvo tradukis Hans Georg Kaiser. Lingve reviziis Gary Mickle. ISBN 91-7303-137-2. Eldonejo "Inko" Svedio, 2003.

La romano estis unuafoje eldonita en Berlino de la kooperativo "Librogildo Gutenberg" en aprilo 1926. La unua eldono kun mil cent ekzempleroj furore vendiĝis dum kvar semajnoj. En la libro temas pri la vivo de viro subpremata de la senkompata kapitalisma sistemo en la jaroj post la unua mondmilito, la viro krude metita marĝenen de la vivo, forgesita de la ekstera mondo. Lia sola mondo, en kiun li rifuĝis kontraŭvole, fariĝis malnova, plene eluzita, pereigota kaj vrakiĝonta pro la asekuravidoj de la ŝipposedanto ŝipo – "mortula ŝipo". Inter la samsortaj senhejmaj ŝipanoj perdintaj ligojn kun familioj kaj propraj landoj la protagonisto spertas la vivon de sklavo en teruraj seneliraj cirkonstancoj. Tra ĉiu linio sur ĉiu paĝo legeblas ne nur suferaj travivaĵoj foje aventuraj kaj nekredeblaj foje hororaj kaj animskuaj, sed ankaŭ protestaj pensoj kontraŭ maljustaĵoj en la vivo. La aŭtoro rakontas pri la vivo tiel, kiel li vidis kaj sentis ĝin. Mi rekomendas legi la romanon al tiuj legantoj, kiuj ŝatas legi dikajn librojn kaj fronti pensigajn akrajn sociajn temojn.

Vladimir Opletajev, Surgut (Rusio)

La dua invado de marsanoj de Arkadij kaj Boris Strugackij     

Moskvo:  eldonejo "Impeto", 1998 – paĝoj 112.  Fantasta romano. Tradukis el la rusa lingvo Mikaelo Bronŝtejn

La fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij apartenas al la plej popularaj scienc-fikciaj verkistoj de Rusio. Plurajn iliajn verkojn tradukis el la rusa lingvo en Esperanton Mikaelo Bronŝtejn. En la romano La dua invado de marsanoj la verkistoj ripetas la temon de Herbert George Wells el lia La Milito de la mondoj, sed la rusiaj aŭtoroj epigrafis sian verkon per la bedaŭra eksklamacia frazo "Ho, la damnita konformisma mondo!", ĉar en ilia historio la invadintoj konkeras senbrue la teranojn dum dek kvin juniaj tagoj sen akraj bataloj kaj militaj atakoj. Ili scias tiri akurate fadenojn por humiligi loĝantojn de malgranda urbeto, por dorloti ilian konformisman filistran mondeton subpremante eblajn protestojn kaj nerimarkeble konvertante homojn al fremdaj vivkonceptoj, principoj kaj vivmanieroj.
Leginda libro!

Vladimir Opletajev, Surgut (Rusio)

Fajra Hundo de Marie-France Conde Rey   

Estas poemaro, verkita en du lingvoj: Esperanto kaj la franca.

Se iu ne atente legas la poemojn, havas la impreson ke temas pri tradukitaj poemoj, sed tute male.
La verksitino unue verkis la poemojn en Esperanto. Poste lasis pasi almenaŭ du moantojn, se ne pli, kaj nur poste verkis la samajn poemojn en la franca.
Ŝi bonege ĵongladas per la vortoj en ĉiu poemo. Ne eblas fari longan paŭzon en la legado de la poemaro, ĉar la leganto - nun mi - ĉiam tiel sentis, ke mi ne povas flanken meti la libron.
Mi varme konsilas mendi la libron, kaj legi ĝin.

Plej amike. Anjo

Danco de Feinoj - novelaro de Adrienne s-ino Pásztor   

La aŭtorino, kun bonega stilo enkondukas nin, en sian arton verkinte tre interesajn novelojn, pri la ĉirkaŭaĵo de la provinca urbo Miŝkolco (Hungario). Plej ofte, ŝi elektas la temon ankaŭ pri periodo el sia infanaĝo, kiel ekzemple en la titoldona novelo Danco de Feinoj. Temas pri infansanatorio, kie ankaŭ ŝi devis pasigi ses monatojn. Ŝi priskribas, kiel la infanoj pasigis la tempon ekster la lernajaj horoj, en la sanatorio. La plej kortuŝa parto de tiu ĉi novelo estas, kiam tri knabinoj kaj tri knaboj iris nokte ekster la konstruaĵon por distri sin, dancante, kantante kaj ŝercante. Ili prenis taŭgajn vestaĵojn al tiu ĉi evento. Jam preskaŭ estis finita la danco de la Feinoj, kiam ili rimarkis ke la gvidantoj kaj kuracistoj de la sanatorio estas ĉirkaŭantaj ilin. Kiam la ses infanoj finis la dancon kaj kantadon, la kuracistoj ege delikate, per karesaj vortoj petis la ses danc- kaj kantemulojn reiri en siajn ĉambrojn kaj dormi.
Nenian admonon, punon ricevis la ses infanoj. Evidentiĝis, ke nur la tempo ne estis bone elektita, sed per tre afablaj vortoj estis klarigita, ke alian fojon prefere dum la tago, post la lernejaj horoj ili faru similajn distraĵojn.

Plej amike. Anjo

La mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapiĉ  de Ivana Bric-Mazuraniĉ    

Hlapiĉ, orfo je patro kaj patrino laboras kiel metilernanto ĉe ŝufaristo Mrkonja, kie li estis severe traktita de sia mastro. Unu tagon, li estis punita per bato kvankam li ne estis pekulo. Pro tio, li fuĝis el la domo, akompaninte de la fidela hundo Bundaŝ. Dumvoje, li renkontiĝis kun Gita kiu ne memoris kiuj, estas ŝiaj gepatroj kaj nun laboris en ĉirko. Liaj aventuroj okaziĝis 7 tagojn, dum kiuj li havis oportunon helpi multajn homojn: maljuna laktovendisto, maljuna virino havanta malbonan filon, vilaĝanoj trafitaj de dombrulo, eĉ malbonulojn en danĝera situacio. Liaj bonfaroj estis rekompencitaj per sinsekvo de hazardaj okazintaĵoj kaj ĉio finiĝis feliĉe: Gita retrovis siajn gepatrojn, kiuj fakte estas la ŝufaristo Mrkonja kaj sia edzino. Post multaj jaroj, Hlapiĉ edziĝis kun Gita kaj heredis la ŝuatelieron de Mrkonja. Ili havis 4 gefilojn kaj vivis feliĉe.
Komento
La rakonto okaziĝis en la fino de la 19a jarcento en Kroatio, patrujo de la aŭtorino Ivava Bric-Mazuraniĉ. Malgraŭ ke jam pasis pli ol unu jarcento, la libro ĉiam gardas sian aktualecon, ĉar la homaro ĉiam havas bonulojn kaj malbonulojn, kaj bonfaroj ĉiam venkos malbonfarojn. Ni estas dankemaj al Kroata Esperanto-Ligo (KEL) pro esperantigo de la verko. Tiel farinte, la monda esperantistaro havas oportunon ĝui pecon de kroata porinfana literaturo.
Notindas, ke danke al KEL helpo, la vjetnama versio de la libro aperis en 1998 kaj danke al Sumoo-konkurso, la vjetnamaj luktistoj havis oportunecon legi ambaŭ versiojn paralele kaj interŝanĝi siajn komentojn kaj diskutojn.

Resumis: Nguyen Xuan Thu (Rambutano)