Jen kelkaj vortoj pri libro, kiun mi havis dum lasta sumoo.
Dum legado mi trovis multajn nekonatajn al mi vortojn, sed legis facile kaj ne enuis. Ĉiujn lokojn indikitajn en libro mi trovis kaj palpis. Unue mi sentos nenion, sed post du-tri tagoj al mi doloris preskaŭ ĉio,
kio povas dolori (kiu provos fari tion, palpu tre milde, karese!). Tiel korpo reagas al palpado. Kaj estas pli bone fari tion dum libertempo, ĉar labori kun doloro ne tro agrable. Aŭtoro promesas tuj pliboniĝon, sed problemoj, kiuj amasiĝis dum longa tempo ne eblas solvi dum kvin minutoj.
Por bona rezulto necesas daurigi dum kelkaj tagoj. Ŝi rekomendas preni magnezion en grandaj kvantoj, sed tio povas elvoki alergion. Ankaŭ estas menciitaj kelkaj kuracherbojn. Sed multaj de ili estas forte venenaj, antaŭ ion manĝi, necesas bone informi pri ili. Estas pli opportune,
se unu homo faros tion al alia, kaj uzi specialajn ungventon. Sed eblas fari ĉion ankaŭ memstare. Ŝanĝoj aperas sufiĉe rapide, sufiĉas nur provi, sed ne atendu miraklon.
Hirundo (Ĉeĥio)
La grava libro Kalevala havas kvindek belajn kantojn kun tri cent naŭdek du paĝoj, en la finaĵo prezentas interesa vortklarigoj. Ĝia finna nomo ne havas tradukon en nenio idiomo. Ĉiuj kantojn estas plenplenaj el magioj rilate al uloj, kiuj naskiĝis el profundeco de la maro, tero, aero kaj ĉielo. La skribaĵoj estas mirinda kaj tre emocia, belegeca omaĝo al plej pramaljuna herooj, kiuj eterne vivas en la menso de la finlandanoj.
Thuler (Brazilo)
Tiu libro rakontas la vivon de junulo, Jangabara, kiu apartenas al la tribo de la Banubi en aktuala Aŭstralio, kiam alvenas la blankuloj por kolonii la landon. Jangabara konatiĝas kun Billy, junulo, kiu laboras sur bieno. La du knaboj amikiĝas.
Sed baldaŭ, la blankuloj deziras instaliĝi sur la teritotio de la Banubi.
Sed por ili, estas la tero da la praavoj, do sankta tero, kie la blankuloj ne devas iri. La koloniistoj, ĉiam volas pli da teritorio kaj volas ekstermi la nigojn. Kion faros Jangabara? Li devas elekti inter sia amikeco por Billy kaj la popolo de la Banubi. Granda konflikto en li mem.
Mi ne finis la legadon de la libro, sed mi povas diri, ke certe, la blankuloj finfine gajnos per perforto kaj pro siaj armiloj, kiujn ne konas la Banubi. La libro priskribas ankaŭ la malsamecon de kulturo inter la du popoloj. Por la Blankuloj, la tero estas nur elemento,
kiu permesas gajni monon, por la Banubi, la tero estas loko donita de la praavoj. Oni ne forlasas sian teritorion.
Mi ŝatis legi tiun libron, kaj baldaŭ mi legos la finon.
Slogane (Francio)
Qvo vadis - verko de Henryk Sienkiewicz, estas historia romano. Ĝi estis respondo al la intereso pri antikvaj temoj. Antaŭ ol li verkis la romanon, Sienkiewicz plurfoje restis en Romo kaj studis la historion kaj topografion de Romo. La titolo Qvo vadis estas prenita de la Biblio kaj signifas: kien vi iras.
La ĉefa temo de la romano estas la amo de la juna roma patricio, Vinicius, por la kristana Ligia.
Romo de la regado de Nerono..Ligia Marek Vinicius hazarde rekontas la belan Ligia, militkaptiton edukitan en la domo de la familio Plautius kiel filino. Li enamiĝas al ŝi kaj volas akiri ŝin. Ligia tamen konfesas novan religion - ŝi estas kristano. Ŝi ne konsentas iĝi la amantino de Vinicius.
Li forkuras de festeno ĉe Nero kaj ka?as sin en Ligian perforte, sed li malsukcesas. Li vundiĝas. Marek surpriziĝas, ke kristanoj ne nur venĝas lin, sed zorgas pri li kaj resanigas lin. Ligia ankaŭ montras al li sian bonecon. Marek finfine lernas, kio estas vera amo.
Bedaurinte nigraj nuboj kolektiĝas super tiuj enamigintaj. Nero tiel enuas, kiel li elpensas kruelan distradon - li ordonas ekbruligi Romon por vidi veran fajron kaj povi komponi kanton kiel Homero Iliadon.
Marek, kiu tiam estis kun la kortumo de Nero en Antium, revenas malespera, ke io malbona okazis al Ligia. Kiam ili finfine rekontiĝas, la apostolo Petro baptas lin. Oni akuzas kristanojn, ke ili ekbruligis Romon.
Resumo de ceteraj ĉapitroj 50- 74 post legado. Mi pardonu pro iuj ortografijaj eraroj, mi legas pli bone.
Persista (Pollando)
Por recenzo!, eldonita en 1930, apartenas al la fruaj romanoj de la Esperanto-literaturo. Ĝi rakontas pri la vivo en Londono, precipe pri diferencoj kaj renkontoj de diversaj sociaj klasoj. La romano estas preskaŭ forgesita, sed leginda.
Promene (Germanio)
Dum ĉi tiu Sumoo mi havis la plezuron legi Synnove Solbakken de Bjornstjerne Bjornson (tradukis Edith kaj Austin Weide). Ĝi estas kortuŝa historio pri la vivoj de norvegaj kamparanoj. La rakonto estas trompe simplaŝajna, kaj ĝi havas multajn momentojn de silento parte de la aŭtoro, dum kiuj oni devas legi inter la linioj por kompreni la sentojn kaj intencojn de la roluloj. Grava rolulo tra la libro estas la naturo, kaj pro tio mi lernis plurajn nomojn por specoj de plantoj kaj birdoj.
Lanjo (Usono)
Mi finlegis la libron. Interesa, mallonga kaj sufiĉe facile legebla prelego pri la ĉefverko de Tolkien La mastro de l'Ringoj.
Ĉu vi scias, ke bonege tradukis ĝin en Esperanton elstarulo: Wiliam Auld? Aleksander Korĵenkov parolas ankaŭ pri la du aliaj verkoj de Tolkien: La Hobito kaj Silmariliono.
Tiu ĉi estis taksata de Tokien kiel lia plej grava verko sed neniam finis ĝin. Tiun taskon plenumis lia filo Kristofer.
Elinjo (France)
Laŭ la verkisto tiu libro estas destinata por "progresantoj". La libro konsistas el fabeloj kaj rakontoj el la folkloro de diversaj landoj kaj estas iom gradigita rilate al gramatiko, uzante relative simplan stilon. La verkisto strebas konduk utilajn esprimrimedojn, kiuj postkomencantoj ofte ankoraŭ tute ne regas, ekzemple ĉiujn korelativojn kaj ĉiujn participojn. Mi mem lernis multe da vortoj pri bestoj - erinaco, kapreolio, danaino, pluvio k.t.p. Leginda libro.
Pia (Danio)
.... La nomo "danĝera lingvo" atribuata al Esperanto havas ankoraŭ unu dimension, kiun verŝajne ne celis la aŭtoro de la libro, sed pri kiu ĝi fakte pensigas la leganton. La "danĝero" por la ŝtato, eĉ por totalisma ŝtato, neniam vere estis efektiva;
la reĝimo enorme troigis la danĝeron por rajtigi la persekutojn. ... - p.546. en la libro La Danĝera lingvo -
Mi legadis rememorante la persekutitojn kaj viktimojn kiel niajn pioniorojn, ekz. s-ron Miĥalski Eŭgeno (Ukraino) kaj aliajn. Mi ne forgesu, ke Esperanto estas donaco de tia hekatombo, do mi benas, ke estu ripoza en eterno kaj paco, estimataj!
Majo (Koreio)
Se oni rajtus trovi centran ideon en ĉi tiu klasika dramo, oni certe povus elekti frazon, kiun la protagonisto eldiras en ĝia lasta akto: "Sed oni ne batalas kun espero de sukceso!".
La teatraĵo estas radikale romantika. Cyrano estas figuro de kuraĝo, aŭdaco, forto, fiero kaj idealismo. Li amas la poezion kaj por ĝi li celebras la plej rafinitan uzadon de vortoj. Sed lia granda, ridinda, mokata nazo estas konstanta averto, ke li vivas en la reala,
materia mondo, plena de vulgaro, egoismo, mensogoj, antaŭjuĝoj, maljusto kaj hipokrito. Kontraŭ tia mondo, li uzas sian glavon. Kiel nevenkebla skermanto, li alfrontas cent kontraŭulojn kaj ilin ĉiujn forpuŝas. En unu el la plej brilaj scenoj, li glavumas kontraŭ malamiko kaj informas, ke dume li kunmetos poemon - kaj fine de la lasta verso li pikos la kontraŭulon.
La motivo por montri, ke la mondo de ideoj estas pli grava ol tiu de fizika forto estas lia amo al lia kuzino Roksana. Ŝi tamen amas lian amikon Kristiano, sed ĉi tiu bela simplulo ne kapablas diri al ŝi sufiĉe sorĉajn amvortojn. Cyrano do proponas sub balkono suflori al Kristiano la poezion, kiu ravas Roksanan.
Poste, el militkampo, li sendas al ŝi amleterojn, nome de sia amiko. Jen la iom naiva, sed fervora indiko: vera amo estas kuniĝo de animoj, ne de korpoj, kaj vera amanto volas la feliĉon de sia amatino, pli ol sian propran feliĉon. La beleco de poezio, de altaj ideoj, de sindediĉo al noblaj principoj, kaj precipe al libereco de pensoj, valoras ĉian rezignon pri la rekono flanke de homoj.
Iasence, Cyrano estas speco de nova Donkiĥoto. Li vivas en sia propra mondo de altaj principoj. Oni povas konsideri ĝin tipa produkto de la 19-a jarcento: la unua enscenigo okazis en 1897, kiam humanismaj konceptoj trovis favoran grundon en Eŭropo.
Por verki ĉi tiun dramon, Edmond Rostand (1868-1918) inspiriĝis je samnoma poeto kaj filozofo el la 17-a jarcento, kiu kutime kontestis siatempajn intelektulojn. La heroo de Rostand tamen estas tute fikcia figuro.
La originala verko de Rostand, en la franca lingvo, estas tute konstruita per versoj. Nia Esperanta traduko, fare de la franca eminentulo André Cherpillod, estas farita en prozo. En sia antaŭparolo, li klarigis la kialon de sia elekto.
Kaj li pravas, miaopinie. Lia traduko estas flua, natura, perfekte kongrua kun la spirito de la originalo, kaj certe la perforta enkadrigo en versoj certe damaĝus la emocian ŝarĝon de la verko. Kaj ĉi tiu ŝarĝo certe estas pli grava ol la rigida versoformo. En sia enkonduko, la tradukinto saĝe klarigas la manieron,
kiel li solvis la problemon traduki (aŭ ne traduki) la proprajn nomojn en la teatraĵo. Multaj Esperantaj tradukantoj profitus, legante ĉi tiujn erudiciajn argumentojn.
Unuvorte, leginda libro, kaj pro la originalo, kaj pro la Esperanta vesto. Dankon al "Fonto", kiu regalis nin per tia valora volumo!
Posovo (Brazilo)
Elektitaj poemoj de Castro Alves
En Esperanto - en la universala lingvo de la homara frateco - la plej bonaj poemoj de Castro Alves akiras novan forton; ili adaptiĝas al la a?daca revado de la poeto, profete klinita al abismo de la jarcentoj, al destino de la popoloj.
Vere, malmutaj poetoj havis, kiel li, intuicion pri tio, kio estonte venus, tiun mirindan antaŭvidon pri lumoplena mondo, liberigita de la malnovaj pekoj el tiraneco kaj bruteco, grandioze levita super siaj krudaj fundamentoj, siaj historiaj sovaĝaj bazoj, sia malmilda, bedaŭrinde hereda kondiĉo...
Kun flugiloj liveritaj de la Genio, disĉiplo de grandanimaj majstroj kiaj Lamartine, Vigny, Mickiewicz, Byron kaj Victor Hugo, tiu juna kantisto, anĝela heroldo de la estontaj tempoj, dominis sian epokon kaj sian mondon per sonorega arto. Li estis la lirikisto de romantikaj amoj, la pejzaĝisto de panoramoj de sia naskiĝa lando,
la poeto de gajaj kantaĵoj trilitaj de lia junula koro. Sed la ameno, la raviteco, la poezia inspiro, kun kiuj ridete li fingrevibrigis la erotikajn kordojn de la liro, ne ĝenis, dum la ĉiela ekflugo, krean imagpovon: li ja estis frua ŝtatisto por revoluciaj ideoj. Direkte al la sociala transformado li estis semanto de brilegaj ribeloj.
Oni ne vidu, el la politikaj malpaciencoj de la "poeto de la sklavoj", la nedaŭran angoron de generacio, kiu deziris konformigi la okazintaĵojn laŭ siaj doktrinoj.
Li ne aperas kvazaŭ filozofo, laŭ la greka modo, pripensante siajn ĥimerojn en la portikoj de la Akademio, inter la platona olivarbo kaj la sokrata vito, ĉe la sojlo de la Estetiko kaj de la Moralo. Li estas ĝuste la biblia viro, kun vojaĝaj sandaloj kaj paŝtista bastono, antaŭ la muroj babilonaj, antaŭdirante la detruon de la Maljusteco,
kun la hebrea saĝo (kaj la dieca mesaĝo) de la sanktaj profetoj.
Plenigita de ĉi tiu utopia respondeco, la poezio de Castro Alves sin egaligas kun la superaj dokumentoj de la moderna literaturo. Ĝi havas la stampon dubesencan de la spiritaj renversoj kaj samtempe la luman naivecon de la kolektivaj konfesoj. Ĝi posedas la amarecon kaj halucinon de fantazioj, kiuj inspiras himnojn; de simboloj,
kiuj naskas legendojn; de heroaĵoj, kiuj kreas epopeojn. Ĝi estas la dolĉa konvinko de la bono.
Lia optimismo vestiĝas per la verda kaj flava koloroj de la patriotismo. Sed transe de la tero, ĉe la aŭroro de la novaj tempoj, impone allogis lin la universo, unuigita per la homaj rajtoj kaj la estonta interkonsento de la rasoj kaj idiomoj, en la granda Paco de la inteligenteco.
Ĝi estas la eŭforia sensacio de tiu necesa celo - la Dia Ordono por libera progreso - kiu longe vibras en liaj strofoj pri puno kaj pardono, aroganteco kaj memriproĉo, sereneco kaj indigno, indulgemo kaj kolero, krepusko akj aŭroro, humileco kaj infinito.
Tiaj strofoj postulis diferencan idiomon. Super la Babela turo de la limigitaj lingvoj, la ebura turo de la universala idealo. Anstataŭ la ŝtonaj ŝtupoj ĉe la rando de la vojo, la Jakoba ŝtuparo, leviĝanta al la steloj. Ne per vortoj, kiuj perdiĝas, sed per eĥoj, kiuj restas.
Jen la strofoj tradukitaj en la kosman lingva?on de definitivaj interpretoj, en la neordinaran elokventecon de animoj kiuj paciĝis... Ili aperas en ĉi tiu verkaĵo en majstra esperantolingva traduko, fare de Leopoldo H. Knoedt. Kaj sub tiu formo kaj en tiu formo, la poezio de la plej originala el la liberalaj talentuloj en
(la plej juneca kaj pura) elmontru kaj konigu al la homaro ĉiun lian senfinan instruon pri harmonio, pureco kaj beleco, lian grandegan lecionon de ekvilibro kaj digno!
Pedro Calmon
Rektoro da la Universitato de Brazilo
Antônio Frederico de Castro Alves (Fazenda Cabaceiras, [noto 1] Paro ofo de Curralinho, Vila de Nossa Senhora do Rosário do Porto da Cachoeira, 14-a de marto 1847 - Salvador, 6-a de julio 1871) estis brazila poeto. [10] Li verkis klasikaĵojn kiel Flosantaj ŝaŭmoj kaj Himnoj de Ekvadoro,
kiuj levis lin al la plej granda pozicio inter liaj samtempuloj, kaj ankaŭ versojn de poemoj kiel La sklavoj, La akvofalo de Paulo Afonso kaj Gonzaga, kiuj gajnis al li epitetojn kiel "poeto de la sklavoj" kaj "respublika poeto" "de Machado de Assis, aŭ priskriboj de esti" nacia poeto, se ne pli, naciisma,
socia, homa kaj humanitara poeto", laŭ la vortoj de Joaquim Nabuco, [10] esti" la plej granda brazila poeto, lirika kaj eposa ", laŭ la vortoj de Afrânio Peixoto, [10] aŭ eĉ de esti la "migranta apostolo de kondoreirismo" kaj "vulkana talento, la plej impresa el ĉiuj brazilaj poetoj", laŭ la vortoj de José Marques da Cruz.
[11] Li aliĝis al la romantika movado, partoprenante en aliĝis al la romantika movado, partoprenante en la lando de tio, kion fakuloj nomas "la tria romantika generacio".
Ŝatantino de Castro Alves (Brazilo)
Mi elektis libron de mia instruistino Jindřiška Drahotová Legaĵoj VIII. Mi jam legis dufoje dum Sumoo- legado Legaĵojn kun mallongaj artikoloj, sed nun estas iomete alie.
La libreto naskiĝis en tempo nekunvenado de nia rondeto okaze de pandemio en duonjaro 2020 kaj nia grupeto ofte sendis inspirajn rakontojn en ĉeĥa lingvo al nia instruistino
kaj ŝi - Jindřiška - tradukis interesajn artikolojn, fabelojn, mitojn, aforismojn, ŝercojn en Esperanton por ni. Min interesis artikoloj:
- Petro kaj magia fadeno, - Karel Čapek pri gripo, - Trajno al onto, - Legendo pri Drab, - Naskiĝo de tago, - Monto Blanik, - Pandemio 2020 el vidpunkto de maljunulino k.a.
Mi klopodis tralegi tutajn interesajn artikolojn, sed restis al mi ankoraŭ 50 paĝojn de la libro. Mi volos daŭrigi legadon post la fino de tia legado kaj por venonta Sumoo-legado eklegos sekvan novan libron el mia biblioteko.
Mi sendas libron por legantoj de januara sumoo en reta formo. Belegajn tempetojn pri legado de Legaĵoj VIII mi deziras al ĉiuj legontoj
Plumeto (Ĉeĥio)
Mia teksto estas priskribo, ne recenzo.
La revuo aperas sesfoje jare sur bonkvalita papero, kun nigrablankaj bildoj; distribuantoj en 35 landoj; abono 59 eŭroj aŭ depende de la lando. La lingvaĵo kelkloke estas iom malfacila, pro la temo de la koncerna artikolo kaj la bezonata vortostoko.
La enhavo de LF ĉiam estas riĉa kaj varia. En la lasta numero de la jaro 2020, legita de mi januare 2021, aperas beletraĵoj, eseoj, recenzoj, rezultoj en traduka kaj literatura konkursoj. La enhavon pliriĉigas tradukoj:
el la portugala, malta, itala, angla. El la temoj mi menciu artikolojn pri Chomsky (sciencisto), Juliette Greko (kantistino), kino (kurtmetraĵoj), Nobel-premiito Louise Glück, la vivo kaj personeco Eŭgen Zilah. Plej kortuŝis min Letero al Jozefa, mia avino,
kie la verkisto admiras kaj provas kompreni sian karan simplan avinon, kreskintan en tute alia mondo oli li mem. En tute alia genro amuzis min la humuraĵo pri Eŭropa Unio, kiu devus ŝanĝi sian nomon al Neŭropo.
Nebulino (Finnlando)
La aŭtoro de la libro Fremdvortoj en Esperanto, Paul Neergaard estis Dana scientisto, sed li apartenis ankaŭ al la Esperanta Akademio, ĉar li komprenis la gravecon de tiu ĉi lingvo, kiu evoluis dum la jaroj.
Li studis la naturon, la fontojn de la fremdaj vortoj kaj la originon de la esperantaj vortoj. Li donis multajn ekzemplojn, kiuj klarigis sian vidpunkton.
Li observis la adaptiĝon, al la Esperanta lingvo, de multegaj vortoj, kies originoj estas latinaj, grekaj, germanaj.
Paul Neergaard analizis finfine kelkajn eksterajn aspektojn de la vortoj, laŭ la internacieco, la analogio kaj la bona sono. Li rimarkas, ke multaj vortoj, en Esperanto, havas la saman originalan fonton.
"Fremdvorto" estas pruntvorto.
En la Germana lingvo, la vorto "Fenster" venas de la Latina "fenestra", kiu, esperante, estas "fenestro": la tri vortoj estas do internaciaj vortoj.
Laŭ miaj personaj studoj, mi konkordas kun la aŭtoro kaj mi povas kompari la Latinajn vortojn "mus" kaj "flos" kun la anglaj "mouse" kaj "flower" kaj, finfine, kun la Esperantaj "muso" kaj "floro":
tiuj ĉi vortoj ŝanĝas iomete la ortografion, sed ili konservas la samajn radikojn kaj signifojn!
Li diris: "La vortaro estas vivanta...vortoj naskiĝas, mortas kaj renaskiĝas kaprice. Ili pasas de unu lingvo en alian".
Fakte, la aŭtoro diras, ke la vortoj tiamaniere ricevas "alian formon, alian prononcecon kaj alian signifon". Multegaj vortoj restas la samaj kaj neniam ŝanĝiĝas, kiel: "telefono", "radio", "atomo".
Kelkfoje ili havas nur malmultajn ŝanĝojn en la formo: la angla vorto "mutation" devenas "mutacio" en Esperanto.
Ofte ni havas femdvortojn el vivantaj kaj nunaj lingvoj, kiel: "futbalo", kiu venas de la angla "football"! Esperanto konsentas kompari niajn patrinajn lingvojn kaj plimultigi nian kulturon .
La libro estas tre interesa, ĉar mi povas vidi multajn gravajn analogiajn kaj kompreni, ke Esperanto estas kiel kuniga ringo inter diversaj popoloj kaj kulturoj.
Karla (Italio)
Mi stelojn jungis al revado de Mikaelo Bronŝtejn estas historia romanego (564 pa?oj) pri la florado kaj pereo de la soveta Esperanto-movado. Majstre la aŭtoro alternigas kruelaĵojn, veterpriskribojn, amscenojn kaj agojn, interparolojn kaj meditojn de la ĉefrolantoj. Citaĵoj el dokumentoj - ofte ruslingvaj, kies titolojn mi foje komprenetis, sed bonŝance kun la esperantigo - sed ankaŭ el poezio, kun klara prefero al Eugeno Mihhalski, donas la etoson. Vere admirindas kelkaj personoj: kuraĝaj militisto kaj ĵurnalistino, heroa knabo kiu savas judan vilaĝon kontraŭ murdaj pogromistoj... Sed eĉ kelkaj torturatoj ne perfidis aliajn: leganto demandas sin: kiel mi eltenus? Preskaŭ fine la psika batalo de la ĉeforganizinto/eksterminto de Sovetrespublikara Esperantista Unio, Ernesto Drezen, embarasas pri la identeco de lia oponanto: ĉu propra konscienco, la juĝo de la posteuloj? Sed ni lernu, ke restu enigmoj
Rob (Nederlando)
Legante tiun verkon, mi iom senpacienciĝis, oni devas atendi la lastan parton de la libro (ekde paĝo 110) por vere atingi la kernon de la temo.
Finfine la ĉefaj demandoj pri rajto aŭ ne, de prava eŭtanazio estas traktitaj kun iom da emocio, laŭ diversaj opinioj:
la vidpunkto de la paciento, kiu suferas, tiu de la leĝa medicino, tiu de la helpanto al la fino de suferoj.
Mankas laŭ mi pli da sentemaj priskriboj, ĉar la temo estas tro grava por simple rakonti anekdotojn, kiuj iom deflankiĝas.
Joga (Francio)
Tiu 2-a eldono aperis okaze de la 80-a datreveno de la morto de Antoni Grabowski.
Antoni Grabowski (1857[1887]1921) estas konata pro lia genia traduko de la pola epopeo Sinjoro Tadeo (Pan Tadeusz), kiu aperis en la jaro 1918. Li estis ne nur tradukisto sed ankaŭ eminenta poligloto kaj Esperanto-aganto.
En 158 paĝoj la aŭtoro, profesia historiisto, konatigas al ni la tre diversajn kampojn de lia impona agado en malgrandaj du paĝaj ĉapitroj. Mi lasas al vi la plezuron malkovri ilin. La libro finiĝas per artikoloj, dokumentoj kaj 12 paĝoj de fotoj sekve de lia genealogio arbo.
Aparte plaĉis al mi en la libro la artikolo de Andrzej Warszawski "mitoj kaj faktoj".
Atrebato (Francio)
La sciencfikcia romano "Terra" de la populara aŭtoro Istvan Nemere kondukas la leganton en la foran estontecon, kiam la homaro vivas dissemite en la Kosmo kaj jam forgesis pri sia naskoplanedo.
Yarkos, la persista spacvojaĝanto ekveturas por trovi ĝin. En grandioza tutkosma televida dissendo li raportas pri siaj aventuroj. Li padigis jardekojn en hipernigilo survoje al universlandaj galaksioj.
Yarkos, la fabelisto, pretendas esti esplorinta Terra-n. La instancoj de galaksio Metastella, kiujn la programo maltrankviligas pro la herezaj supozoj,
ke ĉiuj homoj en la konata universo praparencas kun la teranoj kaj ke tiuj teranoj iam murdis, militis kaj detruis sian patrinan planedon. "Terra" estas facile legebla. Nemere skribas en simpla senbalasta lingvo.
Uckermark (Germanio)
La 4a eldono de tiu ĉi raraĵo aperis en 2020 por instruistoj kaj instruantoj de Esperanto. Tiu ĉi libro estas reverkita kaj ampleksigita eldono.
Eldonis Edukado@Interreto, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, Edukado.net.
Redaktoro: Katalin Kovats - Hungario/Nederlando (KK)
Ĉefaŭtoroj: Katalin Kovats - Hungario/Nederlando (KK)
Stefan MacGill - Nov-Zelando/Hungario (SMG)
Birke Dockhorn - Germanio (BD)
Kunaŭtoroj: Angela Tellier - Britio (AT), Duncan Charters - Britio/Usono (DC), Hokan Lundberg - Svedio (HL), Humphrey Tonkin - Britio/Usono (HT), Jevgenij Gaus - Litovio (JG), Mireille Grosjean - Svislando (MG), Monika Molnar - Hungario/Svislando (MM), Peter Balaz - Slovakio (PB), Radojica Petrovic - Serbio (RP),
Ruth KevesCohen - Usono (RKC), Sten Johansson - Svedio (SJ), Yves Nevelsteen - Belgio (YN), Zlatko Tisljar - Kroatio/Slovenio (ZT), Zsofia Korody - Hungario/Germanio (ZsK), nur por malkovri la internacian kunlaboron de la realigo de la libro.
La verko enhavas 11 ĉapitrojn, sed sub la 11a ĉapitroj troveblas pliaj subĉapitroj. Mi menciu kelkajn gravajn el ili: la Enkonduko informojn pri la manlibro mem. La dua ĉapitro kun siaj subĉapitroj prezentas la esperantan didaktikon, dum la 3a ĉapitro okupiĝas pri la instrumetodoj.
La 4a ĉapitro donas informojn kiel planadi la instruistan laboron. El la 5a ĉapitro, eblas ekhavi informojn pri la instru- kaj lernomaterialoj. La 6a ĉapitro enhavas la ekzercojn, dum la 7a ĉapitro troveblas konsiloj pri la lingvo-instruado. El la 351-paĝa libro,
mi sukcesis legi ĝis la fino de ĉi-lasta ĉapitro, sed por eĉ pli bone memorigi ĉion legitan, mi relegos la libron denove, ĉar ĉefe la antaŭpreparado de la instruado, ene de ĝi la preparo de la lecionoj estas tre grava parto por instruistoj kaj instruantoj de Esperanto.
En la libro estas kaj prezentacioj kaj ĉe la komencoj de la ĉapitroj bildoj ornamas la paĝojn.
Anjo (Hungario)
Infaneco estas la plej valora kaj multekosta tempo aŭ parto de nia vivo. Tio daŭras nur dum unu jardeko kaj iomete plu. Ĉi tiu periodo rapide perdiĝas en la ĉielarko. Poste ni serĉas tion en la ĉielo. Iomete troviĝas la infanecon, kiam ni vidas la Onklon Lunon kaj la stelojn. Ĉar ili estas samaj kiel antaŭe kaj restos same, post kiam ni forpasos.
La Ĝemelaj Steloj de Miyazawa Kenzi redonis mian infanecon por 15 tagoj. Oni povas vidi du etajn stelojn sur la okcidenta bordo de la ĉiela rivero. Tie estas la malgrandaj palacoj el kristalo, kie loĝas la ĝemelaj steloj...nomataj Chunse La Paĝio kaj Pouse La Paĝio. Legado de ĉi tiu rakonto estis veturado tra la ĉielo, kion mi ne povis ne ĝui.
Riko (Barato)
Legadon mi apenaŭ sukcesis laŭregule, po 12 paĝoj, pro ĝia atentostreĉa enhavo.
Ĝi priskribas pleje aktualan temon de terorismo, kompreneble, kun enplektita am-historio.
Priskribita estas malfacila kaj danĝera laboro de kontraŭterorisma sekcio de polico, kies anoj devas malebligi atencon, t.e. mortigon de senkulpaj homoj. Ili devas agi inventeme, kaŝe, atenteme, sen danĝerigo de la aliaj, trovi "kapon" de la terorisma grupo.
De kie fontas tiu furioza malamo? Kiu instigas ĝin? Tiuj, kiuj parolas nome de Alaho, la Donema kaj Pardonema- pastroj, imamoj. Kie ili serĉas kaj konvinkas siajn helpantojn? En tabernaklo, en moskeo. Sub kovrilo de religio ili preparas krimon kontraŭ senkulpaj,
tute ne konataj homoj. Ili sendas junulojn, tute ne sciantajn, ke ankaŭ ili mem mortos, eksplodigi bombon sur iu homplena loko.
La historieto finiĝas bone, sed la ksenofobio, potenc- kaj mon- avideco, fanatismo nemalaperis, daŭre trovas siajn helpantojn. Al teroristoj same servas inventaĵojn de tekniko. La batalo da?ras.
Sian opinion publike vortigas aktorino Lorina B., kiun venigis islama komunumo en la juĝejon pro ofendo de islamo. La mezeŭropanoj, kiuj konas sian historion komprenas ŝin.
Konifero (Slovakio)
La libro Rakontoj pri Afanti temas pri malsamaj amuzaj kaj saĝaj rakontoj, en kiuj la tre konata Nasrudín (aŭ Afanti, kiel li nomiĝas en la libro) estas la ĉefrolulo kune kun aliaj roluloj, kiel lia azeno, lia edzino, liaj najbaroj, la reĝo kaj liaj ministroj, ktp, kaj ĉiuj ili partorprenas en diversaj situacioj, en kiuj, kiam ili finiĝas, oni ĉiam lernas iun saĝecan lecionon.
Echedey (Hispanio)
Modest portas la leganton tra la sperto de pasia privata detektivo, Sinapov. La aŭtoro rakontas ĉiun detalon tiel, ke oni lernas pri ili same kiel la detektivo Sinapov. Kiel en la reala vivo, oni iam ricevas informon, kiu neniel rilatas al la afero. Iom post iom, Sinapov sekvas la spuron. Eĉ kiam malpli ol dek paĝoj restas, Sinapov (kaj la leganto) ankoraŭ maltrankvile atendas la tutan rakonton de la malaperinto.
V (Usono)
La esperanta gazeto "Beletra Almanako" estas ĝenerale tre bona por progresintaj esperantistoj, sed al meznivelaj esperantistoj la enhavo ne estas facilaj.
En la gazetro troviĝas sufiĉe multe da originalaj verkoj kaj lertaj tradukoj. Bedaŭrinde kejkaj nomoj de famuloj kiel Probal Dasgupta, Jorge Camacho. Michaelo Bronŝteijn, Gerrit Berveling hontas, rare aperas novaj nomoj.
El Beletra Almnako 37 mi legis la artikolon de Ulrich Lins "Kion Edmond Privat lernis en Usono", en kiu li laŭdis Edmond Privat (1896-1967). Tri verkoj de Edmond Privat estis menciitaj:
1. Facillingva romano "Karlo",
2. Klaska biografio "Vivo de Zamenhof",
3. Lia Esekolekto "Aventuroj de Pioniro" basita sur prelegoj
Antaŭe mi legis la tri librojn ĉe mia Esperanto-Sumoo. La esperantaj legaĵoj povas tiel interesaj kaj taŭgaj, tiam mi opinius.
Laŭ "Aventuroj de Pioniro" Ulrich Lins priskribis, kion Edmond Privat spertis en Usono. Li donigis unu artikolon en la Beletran Almanakon "Tra Usono". Kelkajn paragrafojn mi ŝatas citi tie por komparado de nuntempa Usono:
Multajn ecojn de usona karaktero mi admiris kaj ŝatis, aliajn ne. La gastameco kaj amikeco al la gastoj estis ĉarma. La egaleco inter viroj kaj virinoj en publika vivo tre plaĉis al mi. sed la rasistaj antaŭjuĝoj kompreneble ne povis paĉi al juna zamenhofano.
La nigrulojn mi trovis ĝenerale admirindaj. La knabeto en la lifto kun sia ruĝa ĉapo kaj kora rideto montranta gaje blankajn dentoj nestis kuraĝiga familiano donanta bonhumoron en la mateno.
La ĉina kuiristo aŭ lavisto de ĉemizoj fariĝis amiko, ne nur por mi, sed por multaj usonanoj mem. 'En Usono mi lernis kompreni, ke popolon oni neniam devus juĝi laŭ la gazetaro aŭ negativaj elementoj, sed ankaŭ laŭ ĝiaj noblaj elementoj,
kiuj batakas kontraŭ kaj aportas pozitivan helpon al homaro, kiel faris Abraham Lincoln ekzemple.
Abengo (Tajvano, Ĉinio)
Almanako Lorenz estas ĉiujara eldonaĵo de Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz. Ĝi aperis unuafoje en 1981. La Almanako pritraktas ĉiajn temojn, precipe, tamen ne nepre, laŭ spirita vidpunkto.
Filozofio, scienco kaj religio estas inter ties plej kutimaj temoj, krom informoj kaj ĝeneralaĵoj. Ĝia strukturo konsistas en kolekto da tekstoj de pluraj aŭtoroj el la tuta mondo.
La Almanako Lorenz 2019 estas la 39-a numero de la kolekto. Verkis ĝin homoj el ĉiuj kontinentoj. En ĝi, vi povos turismi en Malio kaj ankaŭ en la preskaŭ tri-mil-jara Samarkando, movadumi de Kongo al Madagaskaro kaj ankaŭ Litovie,
sperti tertremon Meksike kaj partopreni tradician ĉevalvetkuradon Ĉeĥie.
Ĉu plaĉas al vi legi pri medi-protektado, kulturo kaj edukado el la vidpunkto de profesiaj kaj spertaj alilandanoj? Aŭ vi preferas distriĝi per krucenigmo? Kelkaj povos elekti tekstojn, kies kerno prituŝas historion de E-movado kaj lingvajn problemojn.
El Kosovo kaj Albanio estas historio, kiu kortuŝos vin. Temas pri vera odiseado el la plumo aŭtobiografia de Bardhyl Selimi. Kaj kunĝuu duan, imponan odiseadon, per legado de riĉa kaj interesokapta intervjuo de Vladimir lonesov unu el niaj konstantaj kunlaborantoj de Almanako Lorenz!
El la kampo poezia, ne perdu la oportunon gustume kunsenti-belar originalan poemon, verkitan de Prof. Zbigniew Galor, Arto de vivo en paroj. Ĝi estas profunda delikataĵo, kiu certe kortuŝos ĉiujn, des pli multe tiujn, kiu persone konatiĝis kun li.
Prof. Galor ankaŭ kontribuis kun nia Almanako per instruaj kaj saĝaj vortoj. Esence, ĉi tiu publikigo estas nia modesta omaĝo al li, forpasinta la 27-an de januaro 2017.
Ni certas pri tio, ke post la legado de la tekstoj de Almanako Lorenz malfermiĝos antaŭ vi horizonto multe plivasta.
Se la karaj legantoj volos ricevi, senpage, ĉi tiun verkon, skribu al ni kaj kun granda ĝojo ni ĝin sendos al vi.
lemosac (Brazilo)
Ĉar mi ne havas en la kampara domo multe da Eo-libroj en tiu pandemia epoko, mi elektis legi ĉiutage unu PIV-paĝon hazarde elektitan, el la 2002-eldono reeldonita en 2005. Tiu legaĵo estas tre interesa.
* Oni konscias ke oni pasive konas multe pli da vortoj ol tiuj, kiujn oni uzas.
* Eblas (re)malkovri Zamenhof-proverbojn el la "Proverbaro". Ekz: Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon (kiu tro multe deziras, nenion akiras.)
* La skipo kiu kompilis tiun vortaron sekvis la antaŭajn leksikologojn kaj elektis plejofte citaĵojn de Zamenhof aŭ de la Nova aŭ Malnova Testamentoj, ankaŭ de K. Bein:
Ekz: Egiptujo, lulo de la civilizacio (Z, ĉe lul/), kaj tiu montras vidpunkton de okcidentanoj. Same plej ofte en la elekto de urboj, de verkistoj, de fruktoj, de pladoj, ktp: La turo de Pizo, la Pariza Ejfelturo,
Ni konstruu al ni urbon kaj turon kies supro atingos la ĉielon (tamen kun resendo per maneta signo al "zigurato" sed kiu estas eltirita el la Biblio).
* Kiam mi diris al Michel Duc Goninaz, ke mi bedaŭras, ke preskaŭ ne troviĝas citaĵoj el la nuntempo, li indikis al mi Spomenka-n Štimec, sed pri la vorto "ustaŝo" (kroata naciisma batalanto)!
Necesas vere esplori por trovi citaĵojn el M. Fernandez (F), Neves (GN), Camacho (JC), Mao Zifu (MZ), Literatura Foiro (LF),
Monato (M), radio-elsendo (E) ... La libro de Daniel Moirand pri Materialoj pri la nuna uzado de la Akuzativo komparis pli da eltiraĵoj de nuntempaj diversaj aŭtoroj, sed ĝi datiĝas de 1990.
* Kelkfoje unu vorto reelvokas por mi poemojn: estas la kazo por Lukulo ("La ĉerizarboj de Lucullo" de Ragnarsson en Esploroj, poemoj 1960-1973): [post militoj]... en Romo,
li pasigis sian vivon kviete kaj lukse je festenoj kaj libroj, moketaj ŝercoj kaj esoteraj gustoj, kultivante amikecojn kaj la artojn kaj ĉerizarbojn.
* Onomatopeo kiel "baj ... baj" (uzata por luldormigi infaneton) resendas min al la KD "JoMo slavumas" aŭ aliaj.
* Eblas vortar-ludi: redoni la difinon de iu vorto, kaj plej ofte por esti kompleta, tio postulas longan klarigon, ekzemple por plantoj.
Do, samtempe amuza kaj scienca legado, laŭ propra ritmo de la esploranto.
Alteo (Francio)
La libro ne estas facile priskribebla. Fakte ĉiu leganto tutcerte trovos en ĝi alian ĉeftmon plej? pli? gravan. Ĝi priskribas vivon de sciencisto, la rusa sciencisto, sendita al pacifika insulo por sciencaj laboroj kaj... ne nur. Estas deknaŭa jarcento.
Granda parto de "sovaĝa" mondo jam estas koloniziita. Ankaŭ Rusio ŝatus havi sian pecon de "torto" kaj samtempe forigi/ekzili (?) baronon Maklin el la lando pro lia "liberpensado". Do al li oni parte organizas ekspedicion al pacifikaj insuloj.
Parte, ĉar parte li dediĉas al tio la propan monon, sed ne sufiĉan por la tuta ekspedicio.
Pli precize al unu insulo, kie li povas fari sian sciencan laboron kaj samtempe flirtigi tie la rusan flagon, kiel signon de la anekso far de Rusio.
Ni povas observi lian vivon sur la insulo, liaj rilatoj kun indiĝenoj kaj lian malemon "aneksi" ilian teron. La indiĝenojn li traktas kiel siaj amikoj. Mi ne povas malkaŝi tro multe antaŭ eventualaj legantoj.
Mi nur skribos, ke post unu jaro, pasigita sur la insulo, li troviĝis en Aŭstralio, kie li renkontas sian iaman kolegon el la tempo kiam li studis en Germanio. Lin abomenas sinteno de la aŭstralianoj, subuloj de la angla reĝino,
kiuj opinias sin rajtaj civilizi aborigenojn. Parte jam "civilizitaj" kaj vivantaj en aĉaj kondiĉoj. Same mizera estas vivo de kanakoj, venigitaj el polineziaj insuloj kaj laborigitaj sur kultivejoj de kano.
Tiuj la angloj kaj ĝenerale la blankaj homoj opinias ne civilizitaj. Same kiel ĉinoj, kiujn oni prefere forigus el Aŭstralio. La barono Maklin pro siaj kontraŭaj opinioj ne de ĉiuj estas respektata. Tamen en Aŭstralio li establas Sciencan Stacion.
Tion ebligas al li pli progreseme pensantaj homoj, kiuj mem financas tiun entreprenon kaj instigas la ŝtatajn instancojn permesi kaj helpi.
Dum restado en Aŭstralio okazas multajn eventojn, multajn ŝanĝojn en la pensmaniero de la barono, en lia privata vivo, sed tion ĉiu povas mem juĝi/opinii. Inter alie lia ŝajne forta ateismo iom ŝanceliĝas, kiam li renkontas sur la insulo,
kie li pasigis unu jaron kaj en Aŭstralio eventojn, kiujn lia racia cerbo ne povas kompreni nek klarigi.
La libro tre interesa, tre pensiga. Mi memoras, ke mi legis ĝin antaŭ eble dudek jaroj kaj mi nun miras kiuj momentoj min tiam plej impresis kaj aliaj mi tute forgesis. Pro tio mi skribis komence, ke ĉiu trovos iun alian temon plej grava.
Burdo (Pollando)
La libro estas tre bone verkita. Mi preskaŭ ploris, leginte ĝin.
Eternalumo (Nepalo)
Belega kaj interesa libro, same kiel la tuta verkaro de Machado de Assis. Li estas unu el la plej grandaj brazilaj verkistoj kaj la fondinto de la Brazila Akademio de Beletro, kies unua prezidanto li fariĝis en 1896.
La libro prenas la atenton de la leganto ek de la unua paĝo ĝis la fino. Ĝi konsistas el malgrandaj, tamen interesaj ĉapitroj, entute 148.
La historio okazas en la antikva Rio de Janeiro de la deknaŭa centjaro. Dom Casmurro, la protagonisto, estas la rakontisto. Li parolas pri sia vivo kaj pri sia amo al Capitu, ek de ilia infanaĝo.
Multefoje, dum la rakontado, li parolas kun la leganto, kvazaŭ la leganto estus apud li.
Majstre, li sukcesas montri al la leganto la plej intimajn kaj malgrandajn pensojn de la personoj.
En ĉi tiu libro, aperas aludoj al adulto, eĉ preskaŭ evidenteco mem. Tamen, ekzistas la dubo, ĉu la adulto okazis aŭ ne?
Maria (Brazilo)
Ĉi-foje mi legis la lastajn ĉapitrojn: pri profetaĵoj de Bahá'u'lláh, i.a. pri la franca imperiestro Napeoleono III kaj la germana imperiestro. Ambaŭ perdis sian regnon, tute neatendite.
Aldona ĉapitro de post la morto de D-ro Esslemont: rerigardo kaj perspektivo. Ĝi priskribas la ŝanĝojn post la morto de 'Abdu'l-Bahá. La lasta ĉapitro temas pri BEL,
la Bahaa Esperato Ligo kaj kial Esperanto estas grava helpilo al interkompreno.
Anneke Buys (Nederlando)
En ĉi libro havas 4 rakontojn, kiuj inkluzive 2 el ili estas pri fratoj. Eble Grimm fratoj perferis frateco-rilatajn rakontojn.
Unua rakonto:"Tri fratoj", estas amo-rakonto. Kvankam, ankaŭ la rakonto plenhavis dramatiĝecon.
La dua rakonto:"Maljuna avo kaj nepo" estis fama kaj ofte aŭtita. Homoj kiel ili traktis iliaj gepatroj, ilia geinfanoj tiel traktiĝos al ili.
La tria rakonto: "Du fratoj" estas la plej longa fabelo el ĉi libro. Ĝi estas heroa rakonto, kiu rakontis, ke du fratoj kreskiĝis al bonaj ĉasistoj,
kiuj estis savonte la princino. La komploto plenas la ripeton kiel melodio, ekzemple: leoporo... kriante" Paron da idoj miaj vi ricevos, se vi pafilon mortigan mallovos.".....Ripetis ankaŭ urso, lupo, vulpo, leporo.
Do, la rakonto ankaŭ estis besta rakonto. Tial ĉi rakonton aldonis natura scenaro. Bedaŭrinde, mi ne ŝatas la rezulton de "malbonuloj", inkluzive sorĉiston, marŝalon, kiuj estis mortigita kompatinde.
La kvara rakonto estas "Feliĉan Joĉjo". Joĉjo estis tiel feliĉa, kiam li komence gajnis oron, kiun ŝanĝonte al ĉevalo, kaj poste bovino, porko, ansero, akrigilo. Finfine, li dankis al Dio por liberigi lin kaj malŝarĝigis lin.
Tio farigis min pensi, ke kutime ni volas kapti ion, por ke ni riĉiĝu. Fakte, ni ankoraŭ pli kaj pli malliberiĝi kaj ŝarĝiĝi. Estu libera kaj malŝarĝiĝa, mi klopodos.
Vojaĝema Luno (Tajvano, Ĉinio)
Tre fama japana klasika romano de Heian-epoko originale verkita de Murasaki Ŝikibu, kiun mi ne povis legi ĝis nun pro malfacila arkaika litero. Tamen dank'al esperantigita verkaĵo de s-ro Belmonto por la unua fojo mi povas ĝui ĝin.
La ĉefrolanto nomata "Brila Genĝ" amrilatis delikate kun diversaj virinoj en la nobelara klaso de la Heian-epoko. La Brila Genĝ estas la filo naskita inter Mikado kaj unu kromsinjorino nomata "Paŭlovinio" poste tuj forpasinta. La parenca korelativeco kun Mikado estis tre komplika kaj mi preskaŭ ne povas memori.
En la Mikada palaco vir-kaj-virinajn rilatojn estis multe fajne priskribataj de la verkisto, Murasaki Ŝikibu. Ofte utaoj estas interŝanĝitaj inter la Brila Genĝ kaj koncernaj virinoj, tio estas gustimindaj. Plie luno kaj belaj ĝardenoj estis priskribitaj, tio donas al ni legantoj imagi fantazian mondon.
Nuntempe la egaleco de socia genro estas la grava problemo kaj homaro progresigas sin tiel. Tamen ni povas scii kia estis la socia genro en antikva epoko, ni povas lerni dank'al la verkaĵo. La libro estas dika je paĝo 383 kaj literoj estas tre malgranda. Tio estas tre ĝena por mi, sed enhavo estas tre interesa.
Samo (Japanio)
Mi legis Silento ĝis la 6a ĉapitro. La pastro Rodrigo estis kaptita pro la perfido de Kiĉiĵiro kaj finfine li estis katenita al malliberejo en la sovaĝa kampo nomata Senzokuno.
Pasis la tagoj trankvilaj,kiujn li spertis unuafoje post la alveno al Japanio. Li ricevis permeson viziti la karceron por renkonti la kredantojn du fojoin tage. Sed paca tagoj estis mallonga.
Iun tagon lia esplorado komenciĝis. La kredantoj en la karcero aŭskultis la demandojn kaj respondojn inter li kaj oficistoj. Antaŭ li estis la Guberniestro de Ĉikugo s-ro Inoue,
kiun Patro Valignano nomis diablo. Poste komenciĝis la tretado al la Sankta Bildo. Ĉar la unuokula viro rifuzis la tretadon, la oficisto glavmortigis lin. Anstataŭ pastro la kredantoj estis mortigitaj unu post alia.
Estis la maniero de s-ro Inoue. Kiel kruela afero! Mi pensas, ke la pastro ne povas toleri la mortojn kaj torturojn de kredantoj. Tuj poste lia trankvilo malaperis.
Mateno (Japanio)
Ĉi-foje mi legis la libron "Murdo en la parko" verkitan de Julian Modest. En la komenca paĝo virino estis murdita ĉe la parko antaŭ sia domo de iu. En hejmo pro ŝia malfrua reveno ŝia edzo kaj infano atendis maltrankviliĝante.
Ŝi Maria estas ĵurnalistino de "Telegrafo" kaj ne havis malamikojn en kolegoj laŭ la esploro de komisaro Silikov kaj liaj kolegoj. Sed komisaro Silikov eltrovis artikolon subskribitan de Slava Angelova kaj Maria Kirilova el
la pasintjara kaj ĉi-jara kolekto de la ĵurnalo "Telegrafo" en la ĉefurba biblioteko. La titolo de artikolo estis "narkotaĵobaronoj en ofensivo". En la artikolo detale estis priskribita la eksterleĝa narkotaĵonegaco.
El la artikolo komisaro Silikov komprenis la kialon de murdo. Krome Silikov esploris pri Slava Angelova kaj la dua murdo okazis
La murdo tre similis al la murdo de Maria Kirilova. Do ĉiuj anoj de polica esplorgrupo esploris la viron murditan.
Kiam komisaro esploris artiklon subskribitan de Slava Angelova kaj Maria Kirilova, mi legis imagante kiel ill solvos ĉi tiun aferon. Sed aresto de murdistoj diferencis de mia diveno. Tio estas ke junulo devigita murdon de Slava Angelova ekiris al la polico por rakonti ĉion.
Granda Kampo (Japanio)
Mi legis la libron Sen familio. En ĉiu tago mi legis 2 paĝojn kaj finfine tralegis la 4 ĉapitrojn "En boato", "Mia unua amiko", "Trovita infano" kaj "Neĝoj kaj lupoj".
En tiu parto estas skribite, ke la mastro de la trovita infano estis enkarcerigita, do li sole senmone devis vivteni kun kelkaj bestoj serĉante plej taŭgan lokon por sia spektaklo.
En iu tago li renkontis riĉan damon kun sia malsana filo, kiu navigis per boato al Anglio. Li fariĝis preskaŭ amiko kun tiu ĉi malsana filo kaj li ricevis la ĉambreton en la boato.
Lia trupo prezentis spektakrojn kaj pasigis feliĉan vivon dum du monatoj. Tamen post enprizoniĝo de lia mastro li forlasis sian amikon kaj retrovis malfacilan aventuran vivon.
Tio estas malvarmeca kiel neĝo dum vintro. Mi malfacile komprenas literaturan frazon, do mi paralele legis la libron tradukitan en la japanan. Bedaŭrinde mi sentis, ke mi estas komencanto de Esperanto. Danke al Sumoo.
Lumo (Japanio)
Sen Familio tradukita de Ana Sonĝanta kaj Michel Fontaine en tuto estas juvelo por mi pro la fakto, ke la romano disvolviĝas ne nur la aventuron de la ŝtelita knabo, kiu renkontinte la amplenan gvidanton de la vivo, persiste serĉas veran familion malgraŭ senesperigaj obstakloj,
sed samtempe filozofion pri esenco kaj necesaj kvalitoj de bona edukado. Ĝi estas facile legebla, kvankam gramatike aperas abunda uzo de participoj, kiuj, por ne eŭropanoj estas nekutimaj kaj post alkutimiĝo eĉ fariĝas nature.
Mi ne povas imagi kiom da entuziasmo kaj energio ili bezonis por eltraduki la libron.
Tiu libro havas tiom multe por pensigi la legantojn pri boneco kaj bonkoreco de homoj, kiel grava estas la motivo lerni ion, kiel rolas memfido kaj fido en aliaj homoj, kio estas vera saĝeco, k.t.p.
Mi elkore rekomendas la libron al ĉiuj esperantistoj.
Majo (Japanio)
Kolektitaj diversaj eseoj de pluraj aŭtoroj - ĝi priskribas la eventoriĉan vivon de fondinto de UEA, Hektor Hodler.
Kiel filo de fame konata svisa pentristo, Ferdinand Hodler, li trovis por si destinon tutmondan. Naskiĝinte en Ĝenevo, en epoko tre malsama, li impete dediĉis sian mallongan vivon al nia afero. Kun sia amiko Edmond Privat - li kunorganizis la Universalan Kongreso en Ĝenevo de jaro 1906 en aĝo de nur 18 jarojn.
En medio internacia, artista, konflikta, sed tamen plena da espero - li sukcesis fondi la universala esperantan asocion UEA, kun sidejo en Ĝenevo.
Hektor Hodler per propra spirito spertis la mizeron kaj subpremon de laborista klaso en Ĝenevo. Li staris flanke de strikantoj en jaro 1902. La okazintaĵoj tiel turmentis lin, ke li intencis verki romanon pri la historio de laborista popolo. Lia manuskripta projekto bedaŭrinde ne realiĝis.
Despli li praktike eklaboris por kolekti la dissemitjn en la mondo Esperantistojn. Li subtrekis ke nia lingvo ne estus projekto utopia, sed senprokraste utiligebla jam nun. Li admonis: Idealo, kiun oni ne povas eĉ parte realigi, estas socie senfrukta.
Dum sia peresperanta agado en UEA li pruvis la tian veron. Li kunlaboris kun la internacia ruĝa kruco por servi al milit-viktimoj - ĉu soldatoj aŭ civiluloj. Li salutis la fondon de ligo de nacioj - kvankam kun skeptiko. En jaro 1917 li skribas:
Post tiom da skuoj, suferoj, detruo, revolucioj la nova mondo elstariĝos el la nuna sanga ĥaoso, neniu kuraĝas antaŭtaksi.
Nuntempe en jaro 2021, liaj vortoj bedaŭrinde ankoraŭ validas. La 17- celoj de UN por daŭripova evoluo (adoptita de UEA) - ankoraŭ ne estas atingataj.
Ruĝulo (Svisujo)
Traleginte ĉi tiun libron "Esperanto por mi 2", mi rememoras famajn esperantistojn, kiujn mi jam renkontis en pasintaj UK-oj.
Kaj mi pli bone konatiĝis kun ili. La portretitaj geesperantistoj donis al mi kuraĝon kaj energion por disvastigi Esperanton.
Kitaniŝiki (Japanio)
For la bataliojn! La titolo kun kria signo klare konfesas la pacajn strebojn de la verkistino Bertha von Suttner (BvS), kiu ricevis en la jaro 1905 la Nobelpacpremion. La romano estas verkita en la jaro 1889 kaj portis al ŝi grandan sukceson.
BvS en la fono de militaj konfliktoj en la dua duono de la 19a jarcento rakontas la vivon de aŭstria grafino Marta von Tilling.
La romano estas skribita kiel ŝia taglibro. Marta estas filino de oficiro kaj pro tio ŝi komence admiras soldatan karieron kaj respekas militon kiel necesan parton de politiko. Ŝi moviĝas en nobelaj salonoj,
kie la milito estas perceptata kiel okazo por prezento de heroeco kaj eblo de rankoplialtiĝo. Post kiam Marta perdas en militaj konfliktoj la plej amatajn personojn, ŝi ŝanĝas siajn opiniojn.
Precipa parto de la libro estas dediĉita al la batalo okazinta en Ĉeĥio en la jaro 1866 proksime de la urbo Hradec Králové. Marta en malespero veturas tien por serĉi sian duan edzon, oficiron de la aŭstria armeo.
La batalo, cetere la plej terura en Ĉeĥio dum la tuta historio kaj ĝiaj postsekvoj fakte signifas longdaŭran katastrofon por la granda ĉirkaŭaĵo.
En la libro aperas multaj konsideroj pri malneceso de milito kaj neceso de paco. La ideoj de BvS estas hodiaŭ same signifaj kiel en la tempo, kiam la libro aperis.
Malgraŭ tio, ke BvS naskiĝis kiel grafino Kinski en Prago, la ĉefurbo de Ĉeĥio, la libro For la batatiojn! estis ĉeĥe eldonita nur unufoje kaj nuntempe ĝi estas tute neatingebla. Pro tio mi tre aprezas ĝian eldonon en Esperanto.
Kokino (Ĉeĥio)
Damjan Donev, talenta inĝeniero, fraŭlo, subite malaperas sen postlasi signon. Lia poŝtotelefono ĉesas funkcii. Lia nevo, Bojan, estas ŝokita kaj petas la privatan detektivon Janko Sinapov ekscii kio okazis al la onklo kaj trovi lin.
Post longaj kaj streĉaj esploroj la detektivo komprenas, ke iuj planas murdi la inĝenieron kaj tial li kaŝas sin. Tamen kiu aŭ kiuj deziras murdi Donev kaj kial?
La romano estas streĉa kaj alloga. La klimakso atingas en la lastanj ĉapitroj. Kiam Donev estis en la banko kaj staris vice por retrati pension, subite en la bankon eniris rabistoj kaj minacis ilin revolvere.
Malbonŝance li ekkonis unu el la rabistoj esti Danail, la filo de lia ekskolego. Li vidis kaj rekonis Danail. Oni minacis lin, ke oni murdos lin, se li ekparolos. Li decidis kaŝi sin en monaĥejo relativa proksima de lia kuzino, Johana.
Julian Modest ne nur talente rakontas, sed plektas komplikan, interesan krimintrigon.
(Kacu Japanio)
En la jaro 1995 eldonis KAVA-PECH maldikan libreton (enhavas 88 paĝojn) sub la nomo Propra biografio de Karolo la IV-a, kiu estas libra juvelŝtono, ĉar ĝi apartenas al ne multaj historiaj libroj el mezepoko tradukitaj esperanten. La aŭtoro estas ĉeĥa reĝo Karolo la IV-a (naskita kaj baptita kiel Venceslao),
kiu vivis en 1316 - 1378. Precize dirite li estas aŭtoro de la unua parto (ĉapitroj 1. - 14.), kiu estas verkita en unua persono, kaj la dua parto (ĉapitroj 15. - 20.) devenas de nekonata aŭtoro. La libreton tradukis konata ĉeĥa esperantisto Josef Vondrouŝek (1904 - 1995).
Karolo la IV-a apartenis al Luksemburga dinastio kaj li estis filo de Johano de Luksemburgio kaj Elizabeto de Bohemio (filino de Venceslao la 2-a, lasta ĉeĥa reĝo el dinastio Premislidoj). Li priskribis sian junecon, kiun li travivis komence en Ĉeĥio kaj poste en Francio kaj Italio.
En la verko estis priskribitaj ĉefaj agadoj, kiuj okazis dum lia vivo kaj en la ĉapitroj 11. - 13. enhavas religiajn kaj moralajn pripensojn. Meditojn enhavas ankaŭ unuaj du ĉapitroj, en kiuj klerigas siajn sekvantojn. Origine la libreto estis skribita en latina lingvo sub nomo Vita Caroli.
La verko estas plenŝtopita je nomoj de reĝoj, princoj kaj aliaj nobeluloj, kio kaŭzas malfacilan orientiĝon de legantoj. Se la leganto deziras plene kompreni historian evoluon, devas konzulti kun enciklopedioj kaj historiaj libroj. Poste la legado ŝanĝas al historia studado kaj la libreto jam ne estas maldika kaj facile tralegebla.
La tradukisto uzis en nomoj de reĝoj romanajn ciferojn, kiuj estus por ekstereŭropa leganto problemo.
Karolo la IV-a fondis Pragan universitaton la 7-an de aprilo 1348, kiu nun portas lian nomon kaj estas la plej aĝa universitato en Mez-Eŭropo. Li konstruigis ponton (Karola ponto) trans la rivero Vultavo en Prago kaj la burgon Karlŝtejn. Ĉeĥoj lin nomas "Patro de la Patrujo".
Por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri historio, ĉefe pri mezepoka periodo en Eŭropo, la libro estas bona fonto de informoj. Kiu serĉas diferencon inter Eŭropo kaj alia mondo, ĉi tie trovos multajn faktojn, kiuj klarigos kial nacioj en malnova kontinento evoluis alimaniere ol nacioj en Afriko, Azio aŭ en Ameriko.
Montarano (Slovakio)
Raymond Schwartz [prononci proksimume remon ŝvarc] estas bonega romanisto kapabla kunpreni sian legantaron tra aventuroj tre diversaj. Tamen estas konstanta fadeno en tiuj aventuroj. Li estas kiel ĵonglisto kun eble 10 pilketoj kiu lerte kaj facilanime ĵonglas per tiuj pilketoj.
Kaj Schwartz ĵonglas per Esperanto kaj ĉiuj ĝiaj eblecoj (vortkombinoj - vortkreadoj - spritaj vortoj - vortludoj ktp) La verkisto uzas ĉiujn bonajn rimedojn por plezurigi la legantojn. Oni neniam enuas kvankam la romano estas relative dika.
La aventuroj komenciĝas en la vilaĝo Autrecourt (Francio) kaj ni situas antaŭ la unua mondmilito do en 1913. Tiu vilaĝo estas la deirpunkto sed ankaŭ la revenpunkto de tiuj aventuroj kaj ankaŭ la ŝirmoazo kiam necesas! La verkisto regalas nin je la komenco de tiu verko per rakonto de geedziĝo.
Ni vere vivas tiun feston kaj festenon kun tiuj francoj je tiu epoko en vilaĝo. Poste venas la disiĝo kaj de nun ni sekvos apartan partopreninton tra ĉiuj liaj travivaĵoj en Parizo (kun diboĉado) en Berlino (kun la familio kiu gastigas lin kaj kun ties konatoj junaj kaj malpli - kaj refoje okazas diboĉado inter junaj viroj -
Schwartz estas tre kompetenta por priskribo de tiuj gajaj kaj ebriigaj okazaĵoj!) Kaj kompreneble okazis kio devis okazi... aŭgusto 1914: ekŝprucas la milito. Kiel reveni en Francion?!!! Mi pensis pri la doktoro Zamenhof, kiu estis vojaĝanta al Parizo por la deka UK kiam la milito estis deklarita kaj kiu devis reveni hejmen per tre malfacilaj vojoj kaj kondiĉoj!
Nia aŭtoro trovas la malfacilajn rimedojn, por ke finfine kaj ofte kaŝe la franco eliru el tiu kaĉo! (Ni ofte tenas la spiron ĉar la situacioj estas danĝeraj! La koro forte kaj rapide batadas!) Post kelkaj paĝoj pri la vivo de nia ĉefrolulo post la unua mondmilito... venas la dua!!! Kaj nia heroo fuĝas suden de Francio (libera zono) kaj vivas tie kiel ano de la rezistada movado!
Kaj venas la germanoj en tiun zonon... Refoje la verkisto tre lerte priskribas la malfacilan vivon en tiu epoko!... Karaj legantoj de Sumoo, kompreneble mi ne klarigos kio okazos poste ... mi lasas al vi karaj scivolemaj esperantistoj (pleonasmo!) malkovri la sukan romanon de Schwartz.
Tamen mi ne rezistas la tenton klarigi al vi kial la romano nomiĝas Kiel akvo de l' rivero!!!
En Svislando 2 riveregoj fontas: la Rodano kaj la Rejno. La fontoj de tiuj riveregoj estas tre proksimaj, kaj la verkisto faras analogion inter tiuj du riveregoj kaj la du popoloj, la germanoj kaj la francoj (ekzemple!) Efektive germanoj kaj francoj disdividas la saman limon. La popoloj estas tre proksimaj ekzemple en la eŭropfranca urbo Strasburgo, ĉe la limo.
Pri tiuj riveregoj, unu fluas norden al Nederlando, kaj la alia fluas suden al la mediteranea maro. Ili radikale diverĝas. Same, pro malsamaj politikoj, diverĝaj interesoj, persista malamikeco pro ne sufiĉa interplekto de tiuj du popoloj, francoj kaj germanoj plurfoje militis, batalis, grave diverĝis!
Por konkludi: ni ĉiam memoru la ekvacion de la filozofo Averroes (1126 - 1198):
"La malklereco kondukas al timo; timo kondukas al malamo, kaj la malamo kondukas al perforto. Jen la ekvacio."
Telemo (Francio)
Vere mi tre ŝatis legi tiun libron, ĝi surprizis min, rilate al vidpunkto pri religio. Ili havas la saman idealon de d-ro L. L. Zamenhof, kiam li volis efektivigi la homaranismon.
Facila legado, klara kompreno, tre instrua libro. Mi rekomendas ĝin al tiu, kiu volas koni tiun religion.
Mi havis oportumon viziti sian sidejon en Israelo, belegan lokon.
En mia lando oni ankaŭ havas unu religion iom similan al ĝi (Dia Religio aŭ religio de DEUS).
Elisia ( Brazilo)
Temas pri libro nepre leginda por interesiĝantoj pri Esperanto-studoj, ĉar Andre' Cherpillod prezentas sian vidpunkton pri pluraj debateblaj kaj debatataj temoj en la gramatiko de Esperanto. Temas pri apartaj temoj [pozicio de la adverboj, finaĵo de virinaj nomoj, ekzisto de duoblaj sonoj en Esperanto, ktp.], pri kiu ĉiu aktiva gramatikisto havas sian solvon. Kvankam oni povas malkonsenti pri la vidpunktoj de Cherpillod, oni konsciu pri la problemoj.
abuĝibril (Britio)
La datoj estas la unua novelaro en la libro La mirinda eliksiro, verkita de norvega esperanta verkisto Johan Hammond Rosbach. OLE konigas, "Rosbach apartenas al niaj plej bonaj kaj popularaj rakontistoj. Flua rakontostilo, turnoriĉa prezentmaniero, temabundo kaj delikata, facilmova observkapablo konsistigas lian verkistan portreton."
La unuan tagon de nova jaro, mi ekfoliumis la libron. Tuj trafis min la unua frazo de la unua novelo! La frazo, ne la devizo, nek averto, eĉ neniel frazo, estas nur esprimo, esprimita de ĉiu ajn en la unua tago de nova jaro: Jen la unua. Ĝi trafis min pro la koincido, ke mi eklegis la libron ja en la unua de la nova jaro. Kia koincido!
Estas mallonga, ne plu ol du mil vortoj, kiuj plektas scenon: sinjoro Robert, la protagonisto (la nura heroo, kiu portas la nomon en la novelo) en amika renkontiĝo por la nova jaro fuĝis el la por-via-sano-ajn vintasojn, eliris la balkonon, kie, li, deŝiris el la uzita kalendaro foliojn kaj faligis ŝirfolierojn sur la straton.
Lia edzino riproĉis lin polui la neĝblankan straton per la paperetojn kaj tio vekus plendon de homoj, kiuj post nur kelk horoj iros al la novjara meso. Li refutis, ke probable la grumblema acidulo certe indignos ekvidante sur la troturaro kelkajn datojn el pasintaj tagoj, sed kio donus al li ŝancon por mediti pri kolera artikoleto subskribota de pluraj en unu el urbaj gazeto.
Tiaj personoj ĉagreniĝis por feliĉaj... sed, eble miaj datoj tiel savos morgaŭ la bonan atmosferon en unu el la hejmoj de ĉi tiu urbo! La verkisto konigis, ke Robert estas persono, kiu ofte ekhavas eksterordinarajn ideojn kaj tuj realigas ilin.
Imagu, se inter la preterpasantoj estus tiu, kiu estas malfermita kaj bonvolema al homoj, kaj en la unua mateno de la nova jaro preteriros la aron da datfolioj, li probable tuj pensos pri la ĝojo disĵeti la pasintajn malĝojajn tagojn. Li tuj fariĝos poeteto, almena por sia mem.
Sekve, la rakontado iras tiamaniere: iu familio gvidata de patro ridetante aliras al la meso kaj vidas la kalendarajn ŝirfoliojn sur la neĝo. La pensema patro tuj ekmeditis: ĉiu dato havas sian signifon, iuj rigardis ilin kiel rubaĵojn, sed estiĝis ĉe la alia la filozofia pensado. Mallonga estas unu jaro, mallonga ankaŭ la homa vivo. La paperetoj troviĝas en la novjara saluto, montriĝante sufiĉa pensigilo en tiu movjartaga mateno.
Denove la trafo frapis min! Penetra trafo. Ne Robert mem realigis sian eksterordinaran ideon, sed la patro de la ĝoja familio, kiu donas la realecon antaŭ legantoj, kia mi. En la unua tago de la nova jaro, tia priskribo facile kreis sinkronan simpaton en mia koro. Mi obstine rememoris la daton, la 23-an de januaro, 2020, dutagojn antaŭ la Printempa Festo, mi kaj mia edzo laŭkutime iris al Lotuso-ĝardeno por promenado.
Proksime al la orienta pordo, alkuris odoraĵo rekte en senson. Kvankam mi jam portis maskon, mi tamen sentas la furiozan alkuron. Estas desinfekta odoro, elfluanta el la Pekina Okcidenta Staciodomo, jam disvasti?is la epidemio COVID-19 okazanta en Wuhan...
La ĝus pasinta jaro 2020 kredeble estis jaro memorenda. Ĉiu persono, ĉiu familio, ĉiu nacio havas sian memoron je la datoj, la dataro estas la komuna memoro de la Homaro. En sia rakontado, Rosbach simple diras kvazaŭ rondelus, turneus kaj elfosas la memorojn de la legantoj, el la pasintaj datoj.
La datoj finiĝas tiel:
Ĉi tiel fantaziis mi, kiam, la unuan de januaro, mi ekvidis sur la trotuaro kelkajn kalendarajn foliojn pasintjarajn---venintajn de mi ne scias kie.
Ĉu la alia trafo? En la tempa mezurilo elfosi sian memon, en la datpunkto recenzi malnovan temon: de kiam mi venas, kiam mi foriras. Ĉu la tempo estas fiksitebla? Ĉu estas la verkisto kiu plektis la datojn por la rakonton? Verŝajne ne, mi pensas, ke sur la datfolioj estas la tempo-punktoj, sen komenco, sen fino. Estas mi, vi, li/ŝi, irante en alterno de la tempo, kune plektas la rondelon pri la tempo, pri la datoj, pri la memoroj.
En la enkonduko de la libro, Hungara verkisto F Szilagyi diris, ke Rosbach estas "plensanga kaj plenfantazia novelisto". En la unua tago de la nova jaro, legante la novelon, mi kvazaŭ perceptas la ideon de la Rosbach, kies rakontado verŝajne fantazia, sed ne mankas reala pripensado de sangviva verkisto.
Mi do decidis, ke la novelaro La mirinda eliksiro estu la unua tasko de mia novjara E-sumoo.
Yu (Ĉinio)
Dum la pasintaj du Sumoo-periodoj mi tralegis tiun ĉi libron. Mi aŭdis, ke troviĝis multaj provoj krei internaciajn lingvojn, kaj leginte tiun ĉi libron, mi konstatis, ke tio estas vero.
Komence oni provis uzi ciferojn simile al la sistemo uzata nun en biblioteko, kaj fine en la 19a jarcento oni komencis krei internaciajn lingvojn, uzante la latinan lingvon kaj aliajn naturajn lingvojn. La libro havas preskaŭ 400 paĝojn, kaj Volapük aperis en la paĝo 167 kaj Esperanto en la paĝo 271. Mi devis atendi multajn tagojn ĝis tiuj konataj lingvoj aperis.
Kaj surprize post la apero de Esperanto ankoraŭ aperadis multaj provoj, multaj el kiuj estas heredantoj de Esperanto. Kiel esperantisto, por mi Esperanto estas sufiĉe perfekta kaj mi opiniis, ke la lingva problemo jam solviĝis danke al Esperanto, kaj do supozis, ke ne estis pliaj provoj, sed multaj homoj ne estis kontentaj pri Esperanto. La libro estis verkita en la 1920aj jaroj, kaj eldonita en 1931, tial mi ne scias, kio okazis poste ĝis nun, tamen la fakto,
ke tiu ĉi libro pri artefaritaj lingvoj estis verkita en Esperanto, pruvas, ke la lingva problemo jam estas solvita de Esperanto.
Estas bone konate, ke Volapük malsukcesis pro lingva neperfekteco kaj diktatoreco de la kreinto Johan Martin Schleyer. Drezen menciis, ke Volapük estis celita al limigita grupo de intelektuloj, tial ĝi estis lingvo en burĝa socio, male Esperanto estis malfermita al ĉiuj homoj riĉaj kaj malriĉaj kaj
Zamenhof forĵetis sian rajton pri Esperanto, tial ĝi progresis same kiel naturaj lingvoj. Drezen loĝis en Sovetunio, iama "socialisma" lando, do li tiele analizis. Sed li neniam menciis Homaranismon de Zamenhof.
Kreo de Esperanto estas mirinda. Dum kelkaj jarcentoj multaj plej bonaj intelektuloj, lingvistoj kaj filozofoj provis krei internacian lingvon, sed ne sukcesis. Tion sukcesigis Zamenhof, unue kiam li estis lernanto en liceo, kreinte Lingwe uniwersala (pri kiu Drezen ne menciis en la libro), kaj fine, kiam li estis nur 29-jara, li publikigis Esperanton kaj poste, post tre malmulte da reformado ĝi estis akceptita kiel uzebla, ideala internacia lingvo,
kaj mi nun uzas ĝin ĉiun tagon. La plej granda faktoro de la sukceso estis lingva perfekteco de Esperanto, sed same gravaj estis, laŭ mia opinio, lia dediĉo por propagando de Esperanto kaj lia ideo Homaranismo.
Antaŭ ol li publikigis Esperanton, li mem multfoje prove uzis, tradukis famajn verkojn kaj verkis. Kaj ĝis sia morto li dediĉis sian vivon tute al Esperanto. Dum sia vivo li neniam forlasis la ideon Homaranismo. Li ofte skribis, ke li ne kreis Esperanton ne por utila komercado, sed por Homaranismo, per kiu li celis la mondpacon. La plejparto de liaj adeptoj havis simpation al li kaj al Esperanto pro tiu idealo, tial ni nomas Esperanto-lernantojn samideanoj.
Sen tiu idealo, Esperanto ne tiel sukcesus. En tiu ĉi libro de Drezen mankas tia analizo, tamen tiu manko estis neevitebla por Drezen, kiu vivis en tiutempa Sovetunio.
En la komenco de la libro estas skribita longe pri la aŭtoro Drezen. Post la granda turnopunkto en 1929 en Sovetunio okazis grandaj politikaj persekutoj kaj ankaŭ Esperanto-movado estis involvita. Drezen mem estis ekzekutita en oktobro 1937 pro la suspekto de spionado, kaj ankaŭ same liaj kunlaborantoj pri liaj verkaĵoj kaj aliaj esperantistoj. La verko Historio de la Mondolingvo mem estis rigardita kiel danĝera kaj forpelita el publikaj bibliotekoj.
Priskriboj de preskaŭ 500 provoj de internacia lingvo ne estas tiel interesaj, sed por scii pli bone pri Esperanto, ni devas legi tiun ĉi libron. Kaj la vivo de Drezen kaj aliaj esperantistoj en tiutempa Sovetunio pensigis al mi pli profunden la signifon esti esperantisto.
Horizonto (Japanio)
Recenzi verkon de Kalocsay eblas nur al kompetentuloj aŭ frenezuloj. Mi apartenus al la dua kvalfifiko, se mi tion aŭdacus fari simple pro tio, ke mia nesufiĉo kiel espereantisto tion malpermesas. Tamen Hori malfermas al ni la ŝancon almenaŭ komentarii. Do mi plenĝuis la legadon propravoĉe laŭtlegante ĉiun poemon laŭ konsilo de E-verkisto kaj poeto en Brazilo.
Lima-ko (Brazilo)
La libro Vojaĝo en Esperanto-lando, de Boris Kolker, estas bonega lernolibro por progresantoj. Ĝi enhavas multajn informojn pri la esperanta historio kaj tekstojn el diversaj mondregionoj. Estas tre ekzercaro en ĝi, kiu helpas al leganto plibonigi sian lingvokapablon. Mi ŝategis ĝin. Do la libro estas leginda. Mi rekomendas ĉi tiun libron al la gepartoprenantoj de Internacia Esperanto- Sumoo kaj al ĉiuj esperantistoj.
Kuraĝo (Brazilo)
Tiu ĉi libro estas bona libro en la senco de racionalismo. Per klaraj kaj simplaj vortoj kaj ankaŭ per la iloj de satiro la verkisto forŝiras la vualon de la dogmoj de niaj tri gravaj mondreligioj, subtenas per gajaj buntaj bildoj.
Malgraŭ tio estas la libro neniu infanlibro, laŭ mia opinio, ĉar infanoj ankoraŭ ne sufiĉe konas la religiojn kaj ankaŭ ne komprenas satiron. Sed ĝi taŭgas por adoleskuloj. Mi legis aliajn recenziojn,
kaj oni kritikis la libron en kelkaj kiel rasisma. Tio estas ne vera, ĉar ĝi temas pri religio, ne pri raso.
Fiŝino (Germanio)
La libro estas sufiĉe distra/aventura sciencfikcio, pri longvojaĝanta esplor-roboto/estaĵo, kiu hazarde venas al nia planedo kaj esploras dum ĝi provas kaŝi sin de la lokanoj. Miskomprenoj kaj problemoj kaj paniko rezultas, nesurprize.
Ĝi interagas kun kelkaj homoj, kiuj havas diversajn sintenojn pri la afero. La karaktero kaj psikologio kaj motivo de kelkaj ĉefaj roluloj estas bone kaj interese priskribitaj,
kaj estas fojfoje interesaj priskriboj pri la "psikologio" de la ambigue viva esploranto/roboto, kiu havas kliŝe preskaŭ magie potencan teknologion.
La libro havas iom pli ol 150 paĝojn (mi legis 10 paĝojn tage sumoe). Ĝi estas sufiĉe facile legebla kaj do verŝajne taŭga ankaŭ por progresantoj aŭ ambiciaj komencantoj, kiuj ĝuas sciencfikcion. Estis kelkaj Nemerecaj lingvaj ĝenaĵoj
(ofta misuzo de "ĝis" por signifi "dum", "kontinui" por signifi "daŭrigi", "akcio" por signifi "agado", "neunufoje" por signifi "pli ol unu fojon") sed (plaĉe) tre malmultis tajperaroj kaj misliterumoj.
La rakonto ne estas alta literaturo sed sufiĉe interesa facila distra legaĵo, kvankam iom kliŝa kaj antaŭvidebla diversloke. Mi ĝuis legi ĝin kiel distran rakonton.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vizito_sur_la_Teron
Ruselo (Pollando)
Estona verkisto Friedebert Tuglas (1886-1971) restigis tre gravajn spurojn en formiĝado de la estonaj romano, vojaĝpriskribo, kritiko, eseo. Li verkis fundamentajn literaturhistoriajn traktatojn kaj monografiojn, laboris kiel majstra tradukisto kaj kapabla organizanto de la estona literatura vivo. Lia plej grava kontribuo estas tamen la verkado de noveloj.Ĝuste en tiu ĝenro li sukcesis atingi maksimumom kaj plej multe influi la estonan literaturon.
La noveloj, elektitaj por la libro Kvin noveloj, aperis unuafoje jam en 1924. Ilin tradukis pioniro de estona Esperanto-movado Henrik Seppik (1905-1990). La noveloj En la Fino de la Mondo kaj Popi kaj Huhuu estis eldonitaj kiel apartaj libroj. Kálmán Kalocsay la novelon En la Fino de la Mondo tiel recenzis: Libro de giganta kaj transmonda fantazio, libro de premaj kaj spirretenaj efektoj, potenca, mistera, katenanta, neforgesebla. (Literatura Mondo, 1924, N-ro 4, p. 76).
Por mi persone estas interesaj tri noveloj: En la Fino de la Mondo, La ĉielaj rajdantoj kaj Popi kaj Huhuu. La novelon La ora ringo mi devus tralegi ankoraŭfoje por kompeni,kiuj epizodoj de la novelo apartenas al la reala vivo kaj kiuj - al rememoroj aŭ al sonĝo de la heroo. Temo de revolucio en la novelo Miraĝo min ne impresis. Legante la libron mi sentis iomete aflikton, ĉar ĉiu novelo pli-malpli tuŝas temon de la morto.
Ganto (Litovio)
Mi tre feliĉas, ke mi elektis por legi tiun libron, malgraŭ ke ĝi estas iom malaktuala kaj malbele aran?ita grafike. La temo delonge allogis min kaj mi pretis forkonsumi ian ajn informon ligitan al ĝi. Mi posedas la duan eldonon, kiu aperis en 1989, la jaro kiam mi esperantiĝis. La libro elvokis multajn rememorojn de tiu tempo ankaŭ pro la fakto, ke mia patro estis ĵurnalisto kaj mi ofte observadis lian laboron, kiam li sendis la novaĵojn per telekso al la nacia radio, surbendigis intervjuojn per magnetofono, tajpis artikolojn per skribmaŝino, ktp. Sendube la konciza libreto abundas je praktikaj konsiloj, fakaj terminoj kaj ankaŭ enhavas utilan terminareton kiel aldonaĵo. Ĉio ĉi estas facile komprenebla kaj bonege klarigita. La legado iris glate kaj mi preskaŭ ne havis nekonatajn vortojn por kontroli. Tamen min forte impresis la nova por mi vorto "ĵami" kaj mi estas tre dankema al la terminareto pro sciigi min pri ĝi. Konklude mi povus rekomendi la libron plejparte pro ĝia historia valoro, por ekhavi imagon kiel tiu profesio funkciis antaŭ la apero de la interreto, la multnombraj komputilaj programoj kaj la sociaj retoj. Mi forte esperas, ke baldaŭ aperos nova moderna libro pri tiu temo.
Paradizo (Britio)
La enigma trezoro de Julian Modest estas sesdek-paĝa libro, do ĝi tre taŭgas por ĉi tiu kvindek-taga evento, ĉar vi povas fini ĝin legante nur 4 paĝojn tage. La lingvo estas simpla do ĝi tre taŭgas por komencantoj. De la unua ĉapitro estas menciita la ekzisto de trezoro sur insulo kaj ĝi donis al mi la impreson, ke ĝi estus aventura libro, sed la libro vere priskribas la vivojn de pluraj infanoj kaj iliaj familioj. La ago disvolviĝas tre trankvila ĝis la elnodiĝo kiu estas subite atingita. Mi tre ŝatis, ke la esperanta lingvo ĉeestas en la rakonto, ĉar la ĉefroluloj scias kaj parolas Esperanton. Mi rekomendas la libron al komencantoj, kiuj celas plibonigi sian Esperanto.
Marisol (Hispanio)
Ĉi tiu malgranda libro havas 26 rakontojn. Ja, multaj. Sed rakontoj estas mallongaj. 5 rakontoj havas du paĝojn. 11 rakontoj havas tri paĝojn. 2 rakontoj havas kvar paĝojn. 3 rakontoj havas kvin paĝojn. 5 rakontoj havas ses paĝojn.
Tial mi povis legi rakontojn facile. Tamen mi sentis iomete malkontenton, ĉar iuj rakontoj estas tre mallonga kaj aliaj rakontoj subite finiĝas malgraŭ tio, ke mi volas scii, kio okazos plu.
Pri la kialo de ĉi tiu skribado Modest skribis en la libro unue per la titolo, "KIO ESTAS LA RAKONTO?".
Mi povis legi ĉi tiun libron kun intereso. Tial mi estas entute kontenta je ĉi tiu libro.
Osho (Japanio)