Koresponda Servo komenciĝos

Karaj Geluktantoj/Gelegantoj.

Ekde La Novembra Esperanto-Sumoo organizantoj de la aranĝo proponas novan servon por niaj anoj.

Iam antaŭ 20-30 jaroj en multaj esperantaj revuoj estis angulo destinita por esperantistoj, kiuj volus korespondi. Bedaŭrinde nun tiu malgranda artikoleto ne estas videbla.

Ni opinias, ke la servo estas plu bezonata. Kompreneble ŝanĝiĝis nia vivo. Korespondado tradicia per poŝto nun estas multekosta kaj malrapida. Anstataŭis la tradician korespondadon retleteroj.

En ĉiu socio estas ĉirkaŭ 10 % da homoj, kiuj interesiĝas pri aliaj landoj kaj kulturoj, sed informoj pri ili en medioj ne estas kontentigaj por la scivolemuloj, precipe kiam oni rimarkas, ke la medioj false informas ilin. Solvo por tiuj personoj estas persona komunikado.

Kiamaniere funkcios nia servo

Organizantoj de Esperanta-Sumoo supozas, ke inter tiuj 10 % da homoj estas ankaŭ multaj esperantistoj. Nia nova servo estas por ili.

1. Se vi volas korespondi kun iu el la listo de sumooistoj, skribu liajn/ŝiajn nomojn, startan numeron al respondeculo Aleksander Zdechlik aleksander.zdechlik@gmail.com, kaj li tuj kontaktos vin.

2. Se vi volas trovi ekzemple samhobianojn aŭ se vi volas ricevi iujn informojn pri iuj aferoj, vi skribu peton pri tio kun viaj informoj al respondeculo Aleksander Zdechlik aleksander.zdechlik@gmail.com kaj li aperigos la informon en la nova subpaĝo "Korespondi deziras" sur nia ttt-paĝo esperanto-sumoo.pl.

Neniam estos sur niaj ttt-paĝoj videblaj Viaj datumoj krom Via nomo kaj pseŭdonomo. Nur dum lasta ŝtupo Via retadreso estos sendita al Via sekva korespondanto.

Uzu nian novan servon kaj sukcese korespondu.

Tiu projekto ne garantias sukceson en la korespondado, sed verŝajne helpos sukcese ĝin komenci. Ni atendas vian partoprenon.

La ĉefprizorganto de la Sumoo HORI Jasuo

La respondeculo de la Koresponda Servo Aleksander Zdechlik