Kiel kutime en romanoj de Trevor Steele, la lingvo estas facile legebla sed tamen riĉa. Tia fortigas la plezuron de la legado.
Tiu romano ilustras per realaj situacioj la rolon de Esperanto en la humanaj rilatoj.
Ĝi okazas du jarojn ĵus antaŭ la falo de Sovietunio en Ukrainio, en Estonio, en Moskovo...
Travis, australiano serĉas grandan amon. Finfine post multaj obstakloj li sukcesas en esperanta medio.
Bela romano!
Martine
La libro Padma, la eta dancistino de Tibor Sekili estis eldonita 2013, 25jaroj post lia morto, kio aperas al mi imo stranga. Ĉu li vere verkis ĝin? Aŭ ĉu lia edzino Elizabeto verkis ĝin laŭ liaj manuskriptoj? Tio ne gravas, ĉar la verko abundas je la spertoj kaj la ideoj de Tibor Sekelj.
Tibor Sekelj estis mondvojaĝanto, mondcivitano, esploristo, verkisto kaj esperantisto. Kun liaj vojaĝo kaj longa restado li facile verkis "Padma, la eta dancistino", la bela stilo de la rankonto estis 100 elcento de Sekelj.
Al mi estas kelkaj interesaj punktoj en la libro.
1. Unu el la ĉefrolantoj estis Onklo Bend, angla historiisto aŭ sciencisto pri la hindia kulturo. Certe li ne estis Sekelj, ĉar li ne parolis la hindian lingvon, kaj tie profunde sciis pri la kulturo de hindio. Ŝajne Sekelj foje vojaĝis kun angla eksploristo kaj akompanis lin aŭ helpis lin foti aŭ filmi.
2. Laŭ la rakonto, la knabino Padma estis en vilaĝo Kondapur, la vilago kun dometoj konstruitaj el tero, kun tegmentoj el palmfolioj, ene de ĉa. 20 kilometroj ne troviĝis moderna lernejo, kaj la infanoj simple ne iris al lernejo, aŭ devis loĝi en alia loko por viziti la lernejon.
Fakte estis fama hindia dancisto Padma Subrahmanyam (naskiĝita en la 4a de februao 1943 en Madras), kaj ŝia patro ankaŭ fama reĝistoro. La ligilo pri tiu dancisto estas je: https://en.wikipedia.org/wiki/Padma_Subrahmanyam , kaj estis ankaŭ kelkaj prezentadoj pri ŝi aŭ pri hindia dancado je Jutubo.
3. En la rankonto la nomo Hindio estis uzita por Barato aŭ Barata Unio. La esperantistoj de Hindia Unio insistas ke sia lando nomiĝas Barato anstataŭ aliaj nomoj. Ĉu Sekelj ne sciis pri tio? Ŝajne li volus simpligi la rakonton per uzi nur la nomojn kiuj kutimaj esperantistoj konas.
4. En la libro troviĝas belaj rakontoj ĝenerale pri la hindiaj kulturoj, kiel dresistoj de serpentoj, hindia edziĝo, hindia novjarfesto (holio), kredo je Ŝiva, manieroj de hindia dancado, ktp. Por eŭropanoj tiaj rakontoj estas sufice bonaj, sed bedaŭrinde estis kelkaj malĝustaj kliŝoj, aŭ okcidentaj antaŭjuĝoj laŭ moderna kritiko.
Mi rekomendas la libron pro ĝia bona rakonto, facila lingvo, kaj bela episodo de internacia kunlaboro. La vorto islamo, kristantismo, aŭ hinduismo kaj budaismo ne troviĝas en la rakonto. La libro ne enhavas anta?juĝon de la religio, sed ĝi abundas la ideon de Zamenhofa (aŭ esperantisma) homararo.
Abengo
La aŭtoro de Mia trezorejo, Ivan Ŝivarov, el Plovdiv, Bulgario skribas: "Por mi Esperanto estas fenestro al la mondo, per kiu mi vidas ĝin de proksime." En siaj "senpretendaj verketoj"
li rakontas kiel estiĝis esperantisto en 1923, t.e. antaŭ la socialisma periodo. Tiam por la Registaro tiu lingvo estis "komunista afero".
Interesa estas la rakonto "Tiel naskiĝis festotago de rozoj" - ja Bulgario estas Lando de la rozoj, en kiu oni produktas altkvalitan rozoleon. Oni organizas tradicie tiun feston komence de junio
kaj elektas Reĝinon de la rozoj. La aŭtoro substrekas, ke iniciatintoj de la festado estis esperantistoj.
De la sekvaj rakontoj oni povas kompreni multon pri la Esperanto-movado en Plovdiv kaj en Bulgario, pri kontaktoj kun la ekstera mondo, pri diversaj eventoj. Fine de la libro estas eĉ kelkaj versaĵoj.
La Historiisto (Bulgario)
Dum la 15 tagoj de la septembra sumoo mi tralegis la tutan 166-paĝan libron Homoj de Putin. La silenta plimulto de Rusio. Ĝia dua eldono aperis en 2016 en Antverpeno.
La aŭtoro Kalle Kniivilä estas la sveda ĵurnalisto, kiu ekde infaneco interesiĝis pri Rusio kaj en la 1991-1992, dum la disfalo de Sovetunio,
laboris en Moskvo. Kaj ni bone konatiĝis. Ekde tiam Kalle multfoje vizitadis Rusion kaj eksajn sovetiajn respublikojn. Li estas serioza profesiulo, kies atestojn eblas plene kredi.
Tio gravas por tiu ĉi libro, kiu baziĝas sur la opinioj de la rusianoj, subtenantaj la politikon de la nuna rusia prezidento Vladimir Putin. La baza kialo de tio estas simpla kiel tri kopekoj: la vivnivelo de la homoj multe pliboniĝis,
kompare kun la tempoj, kiam rulis antaŭaj regantoj de la ŝtato. K. Kniivilä objektive kaj klare komprenigas al laika leganto la politikan kaj ekonomian fonon, kiuj formis la nunajn homajn konvinkojn.
Ĉu mi, rusianino, eksciis ion novan? Ne. Sed se iu interesiĝas kompreni la psikologion kaj kredojn de la nuna silenta plimulto de rusianoj, por tiuj estos utila tiu ĉi libro. Legu kaj konvinkiĝu,
ke Vladimir Putin nepre kaj sentrompe gajnos ankaŭ ĉe la sekvaj prezidentaj balotoj. Ĉu por la bono de la lando? Respondon ankaŭ al tiu demando vi trovos inter linioj de la libro.
Mirina (Rusio)
Tre interesa libro. Por ĝin kompreni oni devas scii historion de la pasinta jarcento, historion de de la Dua Mondmilito (1939-1945), ties kaŭzoj kaj efikoj. Mi pensas pri tiu silentado - la libro rakontas pri la germana virino, kies patrino estis juda la patro germana. La virino, kiu fakte nemulte sciis pri la pasinteco de sia familio kaj ne strebis ekscii pli multe. Nur hazardo kaŭzis, ke ŝi trovis tombon de sia avino kaj tio iel instigis ŝin ekscii pli multe pri siaj parencoj. Kiel ŝi jam komencis serĉi, rekonstrui el etaj trovitaj fragmenoj ŝi solvis la enigmon. Sed tion mi ne priskribos, mi rekomendas la libron pri sekvoj de militoj - ties viktimoj kaj pereintoj. Ĉar viktimoj estis ne nur perdintaj vivon soldatoj, sed amaso da homoj pereigitaj en koncentrejoj, amaso da homoj perdintaj siajn domojn kaj posedaĵojn pro ŝanĝo de limoj en postmilita Eŭropo kies sekvoj estis translokiĝo - ekzemple germanoj el Pollando, Ĉeĥio al Germanio kaj poloj el orienta parto de lando, kiun post la milito "ricevis" Sovetunio al Pollando en la postmiltaj limoj. Tiuj translokiĝoj okazadis ne ĉiam pace, ĝuste dum tiuj translokiĝoj homoj perdadis ĉion, ofte eĉ vivon. Tio lasis grandan traŭmon ĉe homoj, kiuj neniel kulpis. De kie tiu silentado? La milito lasis grandan traŭmon kaj travivintoj, precipe germanoj, kiuj ja estis invadintoj (kaj fine venkitoj) malvolonte rakontis al siaj infanoj, nepoj pri malmulte glora pasinteco. Pro tio la juna generacio ne multe sciis kaj fakte ne insistis scii. Same kiel la heroino de la libro, kiun nur hazardo puŝis sur la serĉvojon. Pardonu iom longan priskribon de la fono de tiu temo, sed tio ŝajnas nepra por neeŭropanoj, por ke ili komprenu la temon de libro. La historio tre lerte rakontita per bela Esperanto. Mi kredas, ke mi vekis scivolon de iuj sumoanoj.
Burdo-Dorota (Pollando)
Tre riĉe dokumentita kaj elpensita libreto pri Wagner, kies verkojn Cherpillod ŝategas kaj aŭskultis, jam kiam li estis studento, en la operejo de Parizo. La labora?o prezentita estas impona: vivo de la majstro, la operdomo (la Festivaldomo inaŭgurita en 1872) speciale konstruita laŭ liaj instrukcioj en Bajroto (Bayreuth, Bavario, Germanio).
Estas prezentitaj la ĉefaj verkoj de Wagner, inter kiuj: Rienzi, Tannhäuser, la Fantomŝipo, Lohengrin, La Rejna Oro, La Valkirioj, Siegfried, La Krepusko de la dioj, kaj aparte Tristano kaj Izolda, Parsifalo, kiuj estas konataj mitoj en Eŭropo.
Temas ne nur pri tio kaj la rilatoj kun la reĝo de Bavario, Ludvigo II-a, sed ankaŭ pri diversaj orkestr-dirigentoj, pri la interpretistoj, la muzikaj ĉeftemoj, ritmoj, gvidmotivoj, sinsekvoj de notoj, kun ekzemploj de partitureroj. Li kolere indignas kontraŭ la modernaj enscenigistoj, kiuj ne respektas la detalajn kaj precizegajn indikojn (didaskaliojn)
de la majstro, profite al persona gloro, ankaŭ kontraŭ la fiheroldoj, kiuj disvastigis la ideon, ke Wagner estas antisemito kaj pronaziisto. Li reliefigas la rolon de la amatino Cosima, filino de Liszt kaj Marie d'Agoult, kiu iĝis lia edzino kaj vigle defendis lian verkaron kaj la festivalon en Bajroto.
La tono estas tro impeta kontraŭ kelkaj "stultuloj", kiuj ne samopinias, sed erudicia kaj plena je amo al la personeco kaj la verkaro de Wagner, ne nur muzikisto, sed genio, kiu unuigis la literaturon, la muzikon, la enscenigon, la filozofion.
(Mi skribis la proprajn nomojn kiel la verkisto de la libreto. Wagner - Vagnero - vivis de 1813 ĝis 1883).
Alteo (Francio)
La libro temas pri la historio kaj instruoj de la bahaa kredo; ĝi nun speciale gravas, ĉar la 22-an de oktobro bahaanoj en la tuta mondo festos la 220-an naskiĝtagon de Bahá'u'lláh, la fondinto kaj Profeto.
La parto, kiun mi legis, temas pri la periodo ekde 1892, kiam Bahá'u'lláh mortis kaj lia filo 'Abbas - kiu alprenis la titolon 'Abdu'l-Bahá, la Servanto de Bahá, gvidis la bahaan komunumon, kiel ordonis Bahá'u'lláh en sia testamento.
Poste la pranepo de Bahá'u'lláh faris la saman inter 1921 kaj 1957. Krom tio ĉapitron pri diversaj instruoj, pri preĝoj kaj pri fizika sano mi legis.
La traduko konsciigis min, ke la vortostoko de nunaj esperantistoj estas multe pri granda ol tie de Lidia Zamenhof - kio faras la admiron pri ŝia laboro des pli granda.
Anneke Buys (Nederlando)
Mi ĝoje kaj respektplene legis tiun verkon, kiu estas la unua brazila libro skribita en Esperanto. Ĝi estis eldonita en Germanio, en la jaro 1922, la sama jaro de la morto de sia aŭtoro, kiu probable neniam vidis la unua eldono preta.
S-ro Nuno Baena, la aŭtoro, adoptis la pseŭdonimo de "La Forgesito". Li estis mararmea kuracisto, specialiĝinta pri oftalmologio, same kiel Zamenhof.
Tiu verko enhavas teatraĵojn tradukitajn de Coelho Neto kaj Olavo Bilac, tekstojn de aliaj aŭtoroj kaj kelkaj propraj poemojn de Nuno Baena, kvazaŭ traduko el alia poeto.
Mi multe ŝatis la du teatraĵojn, "La korvo kaj la vulpo", kaj "La nigra papilio".
La plej bela poemo, en mia opinio, estas "Miraklo".
Persistanto (Brazilo)
Dulingvaj poemoj - portugale kaj esperante.
Nazaré laroca: Omaĝas pere de tiu poemlibro la centjariĝon de la forpaso de L.L. Zamenhof.
Pripensoj, demandoj, respondoj, rimarkoj, sentoj... Ŝia silento...estas tradukitaj el sia koro al ni, poeme.
Unu el ili, ŝi diras: "Mi reinventas vortojn"
Mi diras, ke ŝi reinventas la vivon, ĉar per tiuj poemoj eĉ simplaj detaloj pri la ĉiutago, fariĝis milda kaj bela, stimulante la legiston vidi la vivon je alia maniero. Estas leginda libro!
Mi invitas vin, viziti ŝian blogon: http://nazarelaroca.blogspot.com.br
Leila (Brazilo)
La libro Ŝercoj de Josi Ŝemer temas pri kolekto de ŝercoj kaj anekdotoj de juda humuro (2008 - 2012), kaj pro kiu Josi fariĝis ege populara ĉirkaŭ la mondo. Ĝi estis redaktita por Amri Wandel, kiu inkludis enkondukon kaj epilogon kaj lasis ĝin tiel kiel ĝi estis ricevita (kaj verkita de Josi). Je memoro de Josi Ŝemer ĉiam amikema kaj humurema. Rekomendinda!
lemosac (Brazilo)
Romano pri la tri regnoj nun volump 3a
Ĉi-foje la Sumoon mi finis sukcese, denove. Sed la romanegon Romano pri la tri regnoj mi intencas nun ankaŭ fini - mi do plulegos ekstersumoe - ankoraŭ nur 150 paĝoj restas. Ĝi fakte ekenuigas al mi: ĉiam denove novaj bataloj kaj perfortoj - mi ja konas tion - nia mondo tra la jarcentoj plenas je ĝi. Por Ĉino, kiu bone konas la geografion kaj facile rekonas la por mi daŭre fremdajn nomojn, eble estas pli intereskapte ol por mi. Sekvasumoe mi elektos alian libron.
Tradukisto (Nederlando)
La Profeto el Pedras (pluralo de pedra: ŝtono) de Gersi Bays, jen instiga kaj surpriziga romano en flua kaj belstila Esperanto, estas invito al bonaj legantoj.
Valoras la penon promeni tra la vojoj desegnitaj de la aŭtoro, kiu sorĉe, kaptas nian atenton de la komenco ĝis la fino de sia verko.
Fonto (Brazilo)
Ĉi tiu libreto kompilita de Mine Yositaka kaj eldonita de Japana Esperanta Librokooperativo estas unu el la Elektitaj Verkoj de Vasilij Eroŝenko (1890-1952), antaŭ nelonge publikitaj, kun la nobla celo revivigi inter Esperantistoj la neforgeseblan figuron de tiu unika aŭtoro. Fakte, la memoro pri li meritas konstantan flegadon.
Eroŝenko estis rusa intelektulo, kiu blindiĝis en sia kvarjara aĝo (kaŭze de morbilo!), sed tio ne estis baro al aventuroplena, intensa vivo. Oni povus diri: ekzemplodona vivo de idealisto, humanisto, poeto, fabelisto, prelegisto, Esperantisto, vojaĝanto, poligloto. Pro siaj maldekstremaj ideoj li estis arestita. Grava estis lia kontribuo al la blindula edukado.
En la japana lingvo li verkis multon kaj sukcese. La fama verkisto Lusin estimis lin kaj tradukis liajn verkojn en la ĉinan lingvon. Dum sia vivo, li vidis la publikigon de unu sola libro en Esperanto. Nun oni en oriento klopodas alĝustigi tiun historian mison.
La kruĉo da saĝeco estas simpatia, naŭdek-paĝa broŝuro, kiu enhavas kvar fabelojn kaj unu priskribon pri Esperanto-vojaĝo (kiun li faris sola, kun helpo de lokaj samideanoj). Fermas la libreton nelonga teksto de la kompilinto pri la vivo kaj verkoj de Eroŝenko. La legado estas agrabla, facila, flua kaj interesa.
Liaj fabeloj prezentas foje kuriozajn psikologiajn aspektojn, kiuj ne ĉiam kongruas kun la tradiciaj okcidentaj similaj fabeloj - de Andersen aŭ Grimm, ekzemple. Tio faras la legadon pli instiga, certe.
La stilo estas agrabla, sed iuj strangaĵoj aperas: "pompoza" anstataŭ "pompa", "ruzoze" anstataŭ "ruze", "misteroze", anstataŭ "mistere", "graciozaj" anstataŭ "graciaj". Mi notis ankaŭ la esprimon "pensivaj praarbaroj". Sed ili tute ne ĝenas la legadon. Mi pensas, ke la tekstoj de Ero?enko, ĉu originale verkitaj en nia lingvo, ĉu Esperantigitaj el la japana, meritas nian legadon. Gratulon do al la eldonintoj!
Posovo (Brazilo)
La titolo de la libro bone diras pri kio temas, Vojaĝimpresoj. La libro rakontas pri kio la vojaĝantoj travivas, pri kio malsimilas de ilia lando. Ĝi rakontas pri la kunvojaĝantoj, pri la manĝoj, pri la travivaĵoj dum la vojaĝo kaj dumkongrese.
La lingvo estas simpla, kvazaŭ la verkisto sidas apud vi rakontanta pri siaj travivaĵoj kaj malfacilaĵoj. La temo estas vojaĝo kun esperantistoj al UK en Jokohamo, do vivanta bildo de nuntempa Esperantio.
Estas bona libro por komencantoj en sumoo.
Koboldo (Svedio)
En tiu libro, la verkisto Walter Francine, komparas la lingvon Esperanton, al kelkaj ligvoj, kiel la Angla, la Franca, la Germana, la Greka, la Latina, ktp...
Li montras la belecon de la deksesan fundamentojn de Esperanto, kontraŭe al la malfacila gramatiko de aliaj lingvoj..
La verkisto ankau parolas pri la vivo de la iniciatinto de Esperanto, Lazaro Ludoviko Zamenhof, kaj la esperanta gramatiko.
Finfine, li konkludas ke Esperanto estas lingvo "...nediskutebla, klara, konciza kaj precisa".
Thuler (Brazilo)
Mi tralegis la unuan parton de la libro Brakumi la mondon de mia kolego, Esperanto-instruisto N.Uzunov, kiu bedaŭrinde forpasis fine de la pasinta jaro. Granda estas mia estimo al li pro lia aktiva Esperanto-agado, pro lia granda Esperanto-familio, pro lia verkaro kaj nia familia amikeco.
Ni kune familie instruis Esperanton en la iama Internacia Esperanto-Kursejo (IEK), Pisanica, Bulgarip, kiun ni bedaŭrinde perdis kaj poste - apud la maro.
Komence en sia libro Nikola priskribas siajn unuajn paĝojn en lernado de Esperanto. Dum la soldatservo li renkontis esperantiston Petro Todorov, poste multjara Prezidanto de BEA. En la Sofia Universitato ili ambaŭ ĉeestis la lecionojn de famaj niaj lektoroj - Atanas D. Atanasov (ADA - honora membro de UEA), Kunĉo Valev, V.Oljanov k.a.
Detale la aŭtoro priskribas sian emociigan renkontiĝon kun la gastlektoro en Bulgario, la fama Andreo Ĉe, kiam Nikola estis elektita ludi la rolon de helpanto. Li vere admiris la Ĉe-metodan instruadon kaj pli malfrue strebis apliki ĝin dum siaj instruhoroj.
Krome, li verkas poemojn kaj tradukas, estante membro de Literatura rondo "Asen Grigorov". Kelkaj estas prezentitaj. Sekvas rakonto pri sia Esperanto-aktiveco en urbo Haskovo kaj veturante eksterlanden. La sekva titolo estas "Esperanto kiel familia lingvo". Dum la lasta Konferenco de AIS, Bulgario en Karlovo,
organizita de la tiama Prezidanto Boĵidar Leonov, post la prelegoj, en la korto estis agrable aŭskulti la tutfamilian 3-generacian Esperanto-kantadon de la familio Uzunov kaj kunkanti. Malmultaj tiaj familioj estas en Bulgario.
Se iu interesiĝas, mi povus helpi la kontakton kun lia filino - mia iama kursanino en IEK, Pisanica.
La Revanto (Bulgario)
La antologio plenas de dummilita kaj postmilita suferoj, tial oni povas konsideri la tekstojn porpaca kolekto. Suferigado nepardonebla. Enestas nur du aligenraj tekstoj, unu estas kortuŝa fabelo kaj la alia kvazaŭ distopia koŝmaro. Al mi estis kelkfoje malfacile devigi min plulegi min.
Ŝajnis, ke la verkistoj devis kuraci sin per la verkado kaj provi liberigi sin de netolerablaj memoroj, kvankam de tiaj memoroj oni ne povas liberiĝi. Ankaŭ la leganto suferas. La okazaĵoj estas makabraj, groteskaj, maljustaj, nepardoneblaj, malimageblaj, tamen veraj.
Mi legis la libron, ĉar mi ricevis ĝin kiel donacon. Mi komprenas, ke estas gravega libro. En mia junaĝo mi preskaŭ freneziĝis pro legado de kruelaj libroj kaj kuracisto rekomendis, ke mi ne legu tiajn kaj ne vidu tiajn filmojn.Nun mi estas iom pli forta, sed tamen ne tute forta.
En Finnlando nun aperas libroj pri la militaj tempoj de la 1940aj jaroj, pri tio ke pluraj soldatoj mense malsaniĝis kaj ke iliaj familioj, infanoj suferis pro la ŝanĝiĝinta patro. Ĝis nun tiu vero estis kaŝita. Nun ĝi estas esplorata, retaksata, rejuĝata.
Libroj verkitaj de gefiloj (jam pensiulaj!) de soldatoj montras la daŭrigon de militdevena multjara - ĉu mi diru multgeneracia - suferado.)
Nebulino (Finnlando)
Pasintjare mi vizitis insulon Madagaskaron. En la ĉefurbo Antananarivo mi konatiĝis kun malagasa esperantisto Henriel Fidilalao Firaisana, kiu donacis al mi manskribon de lia romano Heroo de l' ĉiutagaĝo Kun granda scivolemo mi tralegis ĝin, ĉar ĝis nun mi neniam legis libron verkitan de malagasa verkisto. La aŭtoro per nealtrudiĝema maniero priskribas vivojn de ordinaraj homoj, iliajn problemojn kaj metodojn kiel ili solvas ilin. Tiuj, kiuj konas vivkondiĉojn
en Madagaskaro scias, ke vivi en kvara la plej granda insulo de la mondo estas komplika. Multaj sibaritaj eŭropanoj rezignus por kelkaj tagoj, se ili devus vivi en Madagaskaro. Eldiro de la aŭtoro estas sincera kun aŭtobiografiaj konturoj. Li parolas pri homo, kiu batalas kun burokrateco, fieraĉo kaj mensogaĵoj, pri homo, kiu ne rezignas kaj volas dum la vivo ion atingi. Ĉio okazas je la fono de reala politiko, kiu ofte estas malfavora al unuopulo aŭ familio.
Aliflanke estas kontrasto meze de tradicio kaj de homaj rilatoj: Multaj pariaj homoj baraktadas tutan sian vivon sed neniu pretas ilin helpi. Sed je ilia morto, ĉiuj alkuras. Ĉefa persono de la romano petas helpon al sia frato, sed li havas rifuzeman sintenon, kiu laŭ la aŭtoro karakterizas nunan Malagason. Male en Madagaskaro, en altebenaĵo daŭre persistas la kutimo, laŭ kiu oni entombigas la mortintojn por renovigi ilian mortotukon.
Okazas granda festo kun drinkado kaj buĉado de bovo aŭ porko. Ne partopreni en tiu ceremonio, kiu nomiĝas famadihana, signifas la kondamnon far la tuta familio al la mistrafanto. Tio estas insula solidareco.
Fine de la romano la aŭtoro konstatas, ke la potenca Ŝ tato ne sukcesis findetrui la familian ligon, la geedzan ŝnuron. Li komprenas, ke restadi forta fronte la malriĉecon li povas danke al fortoj, kiuj ĉerpas el sia familio. Tio estas sciigo, kiu validas ankaŭ por la tuta mondo.
En la romano estas kelkaj specifaj esprimoj, kiuj rilatas al Madagaskaro kaj kiuj ne ĉiam povas kompreni leganto, kiu ne konas realaĵojn de nuntempa malagasa socio. Parte ili estas pliklarigitaj, sed kelkaj klarigoj mankas. Por tiuj, kiuj planas viziti tiun ĝi interesan insulon, mi proponas antaŭ la vizito tralegi la romanon de Henriel Fidilalao. Se tio estus realigebla, devas ekzisti eldonejo, kiu la romanon eldonos kaj alirebligos al interesuloj.
Montarano (Slovakio)