Recenzoj de legataj libroj dum la novembra sumoo 2023

Ĉu vi kuiras ĉine? de Claude Piron

Ĉu vi kuiras ĉine? estas krimrakonto de Claude Piron. La libro komenciĝas kun la mistera morto de juna viro. La deirpunkto ne estas do aparte originala por ĉi tiu literatura ĝenro. Tamen tio ne estas difekto de la recenzita libro. La forto de krimromanoj kuŝas verŝajne en la kompleksa intrigo same kiel la kredindeco kaj psikologia diverseco de la roluloj. La libro de Claude Piron tre bone funkcias ĉi-kampe. Ĝia avantaĝo estas sendube interesa intrigo. La aŭtoro lerte (mal)gvidas la leganton, malhelpante facilan solvon de la krimo. La leganto renkontas ankaŭ multajn rolulojn kun diversaj karakteroj, kies kondutoj estas konvinke prezentitaj. De ĉi tiu perspektivo Ĉu vi kuiras ĉine? sendube karateriziĝas per riĉa intrigo. Eble tial la fino ŝajnas veni tro rapide, preskaŭ kvazaŭ la aŭtoro uzus deus ex maŝina (tute ne atenditan solvon) teknikon. Ĉi tiu rezervo tamen ne fundamente ŝanĝas la pozitivan takson de la recenzita libro. La rakonto estas skribita en bela kaj simpla lingvo. Ĝin povas legi eĉ homo ĵus komencanta sian aventuron en Esperantujo. Oni devas noti, ke la simpleco de la lingvo neniel malpliigas la elegantecon de la aŭtora deklaro. La libro enhavas ankaŭ interesajn kaj humurajn lingvajn rimakojn de la aŭtoro.

la verda bibliotekisto (Pollando)

Dio ne havas eklezion de Trevor Steele

Ĉar la libro havas 168 paĝojn kaj mi sukcesis tralegi nur 90 paĝojn, mi certe daŭrigos la legadon. La aŭtoro, Trevor Steele, priskribas fotografiston Bruce (aŭstraliano), ĉeestanton de katastrofaj okazaĵoj, tertremoj, militoj, vulkaneruptoj ... ĝis li malsaniĝas anime kaj korpe sur insulo suferanta post cunamo, kie vivas irlanda katolika pastro kun filino, kiun li generis kun indiĝenino. La dialogoj estas interesaj pri samtempaj mondaj problemoj.
La libron eldonis FEL, sed indiko pri la dato de eldono mankas. Laŭ la enhavo la libro estas verkita en tute freŝa tempo. Mi aĉetis ĝin en oktobro 2023 ĉe Ĉeĥa E-Asocio.

Flegistino(Ĉeĥio)

Tinĉjo en Tibeto

Tinĉjo feriis en Svislando kun siaj amikoj Kapitano Haddock kaj Profesoro Sunfloro, kaj kompreneble sia hundeto Miluo. Pro longa grimpado en la monto li sidis en granda salono plena de homoj kaj ŝakludante kun sia amiko, ekdormis kaj subite ekkriis "Ĉang", tremigante la tutan salonon. En sonĝo, li vidis sian ĉinan amikon Ĉang en granda danĝerebleco, kiu lin vokis: ''Helpon, Tinĉjo!'' Plie, legante la ĵurnalon, Kapitano Haddock ĵus legis pri aviadil-akcidento en montoĉeno, en Nepalo, kiu frakasiĝis kaj estis ene, Ĉang. Oni skribis, ke estis neniu postvivanto, sed, ĉar lia songo okazis post la akcidento, Tinĉjo decidis foriri tuj por savi sian amikon, certiĝi, ke li postvivas.
Do, komenciĝas (ankaŭ por ni!) la danĝera vojaĝo ĝis la montoĉeno en Tibeto.
Oni mergiĝas plene en nepala kulturo kaj etoso: bovinoj, ŝorĉoj, monaĥejo kaj leviĝanta monaĥo "Benita Fulmo", kaj infanoj de nealirebla vilaĝeto farantaj salutojn nekompreneblajn de Kapitano, kaj precipe en la fino, la neĝo-homo nomita Jetio aŭ Miguo (laŭ la regiono), kiu kaptis, kaj tamen savis, Ĉangon.
Okazis, ĉe la fino de ĉiu paĝo, suspenso, ĉar oni volas rapide koni la sekvantan paĝon, Kelkfoje oni tremis legante la lastan frazon de la paĝo!
El siaj 24 albumoj, mi legis, ke tiun Tinĉjo en Tibeto Hergé preferis. Ankaŭ mi komprenas kaj opinias tion. Estas albumo de amikeco, ne foje interbatiĝo, kverelego, nur paco kaj amikeco. Mi legis ke Dalailama salutis tiun albumon je ĝia apero. Se vi volas vidi neĝo-homon aŭ mergi en etoson de tiu nealirebla loko, legu la faman Tinĉjo en Tibeto.

Nikol (Francio)

Ĉiuj super herooj, la pokalo de ĉiuj de Camus, Thuram

Du rifuĝintaj familioj alvenas en urbeton. Do en la lernejo estas du novaj lernejanoj. Danke al la instruistino, la infanoj komprenas kial tiuj familioj forlasis sian landon. Kaj, ĉiuj ĉi tiuj infanoj permesos al certaj plenkreskuloj kompreni migradon kaj akcepti rifuĝintojn.
En ĉi tiu rakonto (komikso), la instruistino klarigas ankaŭ klimatan varmiĝon kaj la kialojn de militoj.
Unu el la aŭtoroj estas Lilian Thuram, fama franca futbalisto, kiu fondis fondumon "Fondumo Lilian Thuram, Edukado kontraŭ rasismo".

Ciganino (Francio)

Ĉasisto de sonĝoj

La rakontoj estas mallongaj, sed ili estas belaj, mirigaj, dolorigaj ktp. Mi povis legi glate kaj interese.

Sfingo (Japanio)

Sovetunio dudek jarojn poste: la dua vojaĝo (en Moldavujo) de Danielle Bleitrach kaj Marianne Dunlop

La legado estas malfacile por mi, pro la stilo de la verko... tamen la temo multe interesas min. Antaŭe, mi legis la libron en la franca... sed la legado ne estis pli facila.
Temas pri 2 virinoj, 70 jarojn aĝaj, kiuj vojaĝas en Rusio, Ukraino, kaj Moldavio en 2014 por intervjui loĝantojn, pli malpli aĝaj.
Ĉar mia patrina familio fuĝis el Moldavio en 1925 pro naciismo kaj kontraŭdemokratio, mi estis scivolema pri kio okazas nun en tiu lando. Bedaŭrinde, nun, ankoraŭ regas tie multaj naciistoj

Ĵoel (Francio)

Cent Ĝojkantoj de Marjorie Boulton

Danke al nia kara administranto de tiu bonega projekto Sumoo, vi jam legis la enkondukon far Marjorie Boulton de tiu poemetaro. Tiu enkonduko estas ege grava, do mi reskribas ĝin en la recenzo:
"La mondo, kiel ni konas ĝin, estas dolorplena, kaj ĉiu feliĉo, ĉiu plezuro, ŝajnas kiel bela eta floro, kiu kreskas en rokfendaĵo.
Mi tamen kredas, ke la homoj povas plibonigi nian tragikan mondon ĝis ĝojo almenaŭ pli ol doloro abundos.
Eble nia unua eraro povas esti, ke ni ne sufiĉe amas nian mondon, ne sufiĉe perceptas ĝojon, kaj tial ne sufiĉe respektas la vivon. Eble ni devas lerni, kiel ami la mondon, por ne detrui aŭ sangkovri ĝin.
Mi ne estas filozofo aŭ teologo; mi devas mem multe lukti kontraŭ pesimismo kaj melankolio; mi ofte verkas pri malgajaj temoj kaj pri problemoj doloraj. Sed nun mi volas, en tiu ĉi volumeto, disdonadi ridon, belon kaj feliĉajn emociojn. Multaj el tiuj ĉi poemetoj estas bagatelaj; sed io ajn, kio aldonas ion al la sumo de homa feliĉo, ne povas esti tute malgrava.
Cent Ĝojkantoj: oni povus verki mil, eĉ en la nuna mondo; sed eble mi povos iomete helpi al miaj homaj gefratoj pli konscii pri siaj grandaj kaj malgrandaj ĝojoj, pli serĉi tiujn floretojn en la rokfendaĵoj. Jen mia celo."
Marjorie Boulton, Stoke-on-Trent, Julio 1957

Estas multaj belaj floretoj (poemetoj) en tiu verko de Marjorie Boulton.
Ŝi skribis tiun etan verkon en 1957, nur 8 jarojn post sia esperantiĝo. Mirinde! Mia unua impreso estas, ke tiu verko jam klare montras ŝian grandan talenton. Kaj plie ŝi montras, kio plej interesas ŝin. Ne estas dividoj en tiu poemaro, sed post eta analizo mi povis noti kelkajn partojn.
La unua parto klare rilatas al bestoj, kaj la unua besto estas kompreneble La KATO. Vi probable scias, karaj legantoj, ke Marjorie Boulton multe amis katojn, kaj estis prezidanto de la asocio "Kat-amantoj".
Post kato, venas tre diversaj bestoj kiel ekzemple, kuniklido, lacerto, hundo, vesperto, mevo, aglo, kukolo, raŭpo, libelo, parvolo (mi ne scias, kio estas tiu birdeto) kaj aliaj. Sed en ŝia fama bonega verko Faktoj kaj fantazioj estas multaj aliaj bestoj kompreneble.
Pri tiu unua parto, mi elektas por vi la poemeton''libelo'':

"Libelo!
Kolorkometo tera,
fulmo de belo!
Emajlo, filigrano, vagas
dum en perfekto efemera
ĝi ŝvebas au zigzagas."

Notu la riĉajn rimojn de la poemeto.

En la dua parto venas pelmele vegetaloj kaj la naturo (krom bestoj), kiel ekzemple fungoj, musko, ne?o, krepusko, luno, sunlumo, konko, grajnoj, ekviseto (en la PIV-o estas "ekvizeto") ktp. Mi proponas al vi la poemon "konko"

"La vaka bukcenkonko morte sekas.
Mi al orelo metas ĝin. Ĝi eĥas.
La propra pulso iĝas ondoj foraj,
en kava konko, flustroj marmemoraj.
Persistas en mortkranieca puro
mar' vasta, vivoplena, per murmuro."

Tre bela, ĉu ne, tiu rilato en la poemo inter la maro vivoplena kaj la eĥo en konko?

Poste venas eta tria parto pri kelkaj manĝaĵoj: fromaĝo, salato, spicoj, Kroepek?! Ktp. Kio estas tiu Kroepek?! La poemo klarigas, kio estas kaj je la fino (en la glosaro), ŝi indikas, ke estas indonezia specialaĵo. Jen la poemo Kroepek:

"Tranĉaĵ' de tapioko,
kun gust' de salikoko,
ovala, tre malmola,
nun falas en oleon,
en la oleo bola
subite ŝvelas, floras,
giganta neĝofloko,
invite bonodoras.
Mi sentas kvazaŭ kreon."

Kvara parto: multaj historietoj banalaj kaj ĉarmaj el ŝia vivo, kiel ekzemple tajpado, nova kajero, vojaĝofino, nova robo, intelektaj venkoj, ktp.
Tiu parto klare reliefigas la profundajn humanismon, solidarecon, amon al Esperanto, amon al ŝia amato (neniam menciita), kaj ĉian ĝojon dum la vivo. Jen la bela poemo ĜOJO

"Se vi volas gustumi ĝojon,
jen eta ĝojo, do, por provi:
bezoni, perdi la ĉizojon
kaj poste ŝin subite trovi;

aŭ perdi vian plumon, kiam
vi volas skribi. "Al diablo!"
vi diras; kaj subite, tiam
trovas la plumon sub la tablo.

Aŭ ĉu vi ĝojon esoteran
preferas? Perdi koron tute,
trovi alian tre sinceran
kiu sin donas, re-tribute."

La mesaĝo de Marjorie estas klara: La ĝojoj (kaj do la feliĉo) estas simplaj. Ĉiu tago estas bona okazo (kaj eĉ privilegio) por ĝoji! Ni estu dankemaj por nia bonŝanco.
Kaj mia prefero iras al ŝia poemo "La interna ideo"!!! Tre amuza kaj ĝojiga poemo kaj ege sprita! De nun mi havos vere tute alian opinion pri tiu fama "interna ideo" de Esperanto. Tiu poemo klare montras la belan animon de Marjorie Boulton. Jen ĝi por vin regali??:

"Mi ĉiam ĝuas tian entreprenon:
doni al mia klas' vesperfestenon
verdan; ĝemigi tablon per amasoj
da ĉokoladbiskvitoj kaj kolbasoj,
fromaĝ' rostita, kaj frititaj
terpomoflokoj, bulkoj kaj biskvitaj
salfrandaĵetoj; por la trup' malsata,
vasta Sargaso-maro fruktsalata,
kruĉegoj kun diversaj fruktosukoj
kaj tuta komitat' de buntaj kukoj.
Ankaŭ sur tiun tablon mi surmetas
Peklitajn cepojn - ili ĉiam petas
cepojn! - pro internaciisma sento,
piprajn frandaĵojn el la Oriento,
svedajn fiŝaĵojn, nigran panon danan.
La samideanoj al atakoj
venas, kun larĝaj buŝoj, vastaj vakoj
en ventro; nenecese mi instigas:
"Ek al!" - La tablon ili malpezigas.
Mi vidas la okulojn junajn brili,
Kaj sentas min feliĉa inter ili.

Iam manĝaĵoj tie ĉi amasis…
sed jam la kara lokusthordo pasis!"

Tre agrablajn jarfinajn festojn al vi ĉiuj! Ĝoju, ridu, amuziĝu kun viaj parencoj, kun amikoj, kun samideanoj. Sanon kaj Feliĉon!

Telemo (Francio)

La Kialo de la Vivo de anonima homo

La Kialo de la Vivo estas libro verkita de anonima aŭtoro, tradukita el franca lingvo en la jaro 1907 ĉe la presejo de la "Presa Esperantista Societo", en Parizo.
Laŭ la aŭtoro, neniu problemo estas pli interesa ol tiu de la Kialo de la Vivo, kaj la religio, anstataŭ limigi sin al la malvasteco de siaj dogmoj, havus noblan rolon por lumigi la amasojn pri tiu ĉi afero. Tiel, por la aŭtoro, filozofio devas fari tion, kion religio ne faras.
La aŭtoro bazas sian ideon sur la akcepto de la principo de sinsekvaj vivoj, kiu ebligos al ni kompreni la grandecon kaj belecon de la evoluo daŭrigante ĝian agadon en perfekta ordo kaj justeco, kun supera harmonio.

lemosac (Brazilo)

La familio Zamenhof Eldonita de ''Kooperativo de Literatura Foiro''

Nun estas la vico por prezenti al D-ro Leono Zamenhof (1875-1934). Frato de la aŭtoro de Esperanto.
D-ro Leono Zamenhof naskiĝis la 31-an de oktobro 1875 en Varsovio kaj forpasis la 7-an de februaro 1934 ankaŭ en Varsovio. Li verkis sub la pseudonimo Lozo, sed ankaŭ Elzet, Zelet, aŭ simple subskribante per Z. En l885 li komencis la lernadon en la Dua Varsovia ŝtata Gimnazio, kiun li finis en 1893. Sekvis medicinaj studoj en la Medicina Fakultato de la Varsovia Universitato, kiujn li finis.
Li specialiĝis en la ringologio kaj ricevis la diplomon de kuracisto en l901. Dum la japana-rusa milito li estis en 1905 mobilizita kaj dum la tuta jaro ĝis 1906 li servis kiel kuracisto en la rusa armeo en Manĉurio. Tie ankaŭ troviĝis liaj du fratoj Henriko kaj Aleksandro. Reveninte Varsovion li ekloĝis ĉe la strato Zelazna 75, kaj en la postaj jaroj ĝis la morto li loĝis kun sia familio ĉe Marszalkowska 125. Post la reveno li rekomencis sian regulan kuracistan praktikon en hospitalo, sed ankaŭ private. Samtempe li tre multe aktivis en la Esperanto-movado, cetere ekde sia esperantistiĝo en 1898 li estis tre aktiva en la organiza laboro, ankaŭ kiel publicisto kaj verkisto.
En 1909 Leono Zamenhof edziĝis kun fraŭlino Leokadia Warzawska, naskiĝinta en 1888, esperantistino devenanta el tre progresema varsovia familio. Ĝi mortis pro tifo en la varsovia getto en 1942.
Geedzoj Leokadia kaj Leono Zamenhof havis du filinojn. En 1910 naskiĝis Wanda, kaj en 1915 Irena. Wanda finis la ĉefan komercan Altlernejon en la grado de magistro kaj laboris kiel ekonomikisto.
La dua filino de Leono kaj Leokadia Zamenhof, Irena, finis tuj antaŭ la eksplodo de la dua mondmilito medicinajn studojn. Ŝi intencis specialiĝi en ginekologio. Kaptita de la germanaj nazioj en la okupita Pollando dum strata arestado en la Varsovia Getto, ŝi estis mortigita.
La filinoj de d-ro Leono ne okupiĝis pri Esperanto, same liaj genepoj. Leono Zamenhof apartenas al la plej ardaj Esperanto-agantoj. Precipe aktiva li estis en la pola Esperanto-movado dum la unua pionira periodo, antaŭ la unua mondmilito. Li estis kunfondinto de la Varsovia Esperantista Societo (VES), ĉefredaktoro de ''Pola Esperantisto'' ekde januaro 1908, kiam transpreninte la redaktadon de Lvovo oni komencis redakti ĝin en Varsovio. En la periodo, kiam li estis ĉefredaktoro de ''Pola Esperantiso'', 1908-1910, ĝi estis altnivela. La konatoj de la temo opinias, ke tiu periodo estas la plej bona kaj brila en la historio de la revuo.
Li partoprenis preskaŭ ĉiujn antaŭmilitajn UK-on, komencinte de la Unua. Precipe dum la unuaj D-ro Leono Zamenhof estis tre aktiva. Dum la 2-a UK en Ĝenevo, 1906, li ludis en la teatraĵo de Max Maurey ''Letero de rekomendo'', kaj por sia rolo de S-ro Mimo li ricevis tre favorajn recenzojn.
Fine de la jaro 1920 li sendis al ''Esperanto Triumfonta'' artikolon, kiu estis publikigita en n-ro. 14, 1921. Ĝi havis la titolon "La Animo kaj korpo de Esperanto". En ĝi la aŭtoro prezentis sian vidpunkton pri ĉi grava afero.
Valoras resume prezenti ĝian enhavon. Jen la ĉefaj konstatoj: Esperanto venis al la mondo por proksimigi la spiritojn, ne por esti ilo por negocoj. Sen tiu ideo ĝi tute ne naskiĝus. La interna ideo entuziasmigis la pionirojn, ilian laboron. Celo de la lingvo kaj movado estas ne nur komunikiĝado, sed repacigo de la mondo. Esperanto estu ilo por atingi ĝin. La ekesto de novaj ŝtatoj akrigis la malfidon. La Interna Ideo estas nun tre necesa por akiri la celon. Laŭ rezonado de la aŭtoro la lingvo estas nur korpo de Esperanto, dum ĝia "ANIMO" estas nepre La Interna Ideo. La aŭtoro finas per la alvoko: "Samideanoj! Ni alvokas Vin al reariĝo sub nia malnova idea standardo! Inter la estontaj aroj de esperantistoj-adeptoj de la lingvo internacia ni formu arojn de esperantstoj-samideanoj, kies devizo estos "per Esperanto al repacigo kaj frateco".
Per tiu ĉi libro vi konos multe pri LA FAMILIO ZAMENHOF, do legu ĝin, mi petas.

Kongreso (Meksiko)

La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj Redaktita de François Bolduc

Bobelarto estas grupo, kiu volas subteni literaturon en Esperanto. La teamanoj verkas, legas, organizas verkatelierojn, konkursojn, kaj kuraĝigas homojn ekverki.
Bobelarto kunlabore kun la Akademio Literatura de Esperanto organizas Interkulturan Novelo-Konkurson (INK), kiu okazas ĉiujare. Ĝiaj rezultoj estas anoncataj dum la Universalaj Kongresoj. Konkursaĵoj devas esti antaŭe nepublikigitaj, verkitaj en Esperanto aŭ en alia lingvo laŭ listo, kiu varias de jaro al jaro, aŭ verkitaj en iu ajn lingvo sed akompanataj de bona traduko al unu el la konkurslingvoj.
La unua INK okazis en 2022 sub la devizo KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin. La devizo de la dua INK en la jaro 2023 estis nokta vojaĝo. Al du kategorioj - por komencantaj kaj por spertaj verkistoj - venis 421 konkursaĵoj, el inter kiuj estis elektitaj 37 noveloj. Ĉiuj rakontoj estas en Esperanto kaj ankaŭ en la originala lingvo, se ili estis verkitaj per alia lingvo (franca, itala, rusa kaj ukraina). Estis aljuĝitaj ok premioj. Interese, ke pleje gajnis la verkoj skribitaj en la koncernaj naciaj lingvoj.
La noveloj estis eldonitaj libre en la jaro 2023 pere de la eldonejo KAVA-PECH sub la titolo ''La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj.''
Elektitajn dek verkojn eblas aŭdi ankaŭ en Jutubo ĉe la adreso https://www.youtube.com/playlist?list=PL9BoLGEDPvnuU6p_wTCsmMcp64yEPktPF. Inter ili estas ankaŭ la novelo, kiu plej plaĉis al mi. Ĝi gajnis la trian lokon en la kategorio por komencantoj. La novelo ''Floroj por paĉjo'' nekutime evoluiĝas kaj finiĝas, do mi rekomendas al vi almenaŭ aŭskulti ĝin, se vi ne emos legi la tutan libron. Kaj mi ĝojas, ke mi sukcesis tralegi la tutan libron (kompreneble, krom la nacilingaj paĝoj).
La kvara INK havas temon ''Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens'', kaj (ankaŭ tiuj viaj) verkoj estas atendataj antaŭ la 30-a de junio 2024. Pli pri la partoprenkondiĉoj eblas legi sur la retpaĝo https://bobelarto.ink/eo/konkurso/.

Fejfi (Slovakio)

La Jogo de Nutrado de Omraam Mikhaël Aivanhov

Omraam Mikhaël Aivanhov (1900-1986) estas franca filozofo bulgardevena, kiu verkis tiun libreton, ne pri kio kaj kiom manĝi sed pri kiel manĝi, kiel konsideri la nutraĵon. Nutrado estas laŭ li tre vasta temo, ĉar ĝi ne simple limiĝas je manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kiujn ni sorbas ĉiutage. Ankaŭ per sonoj, odoroj, koloroj, sentoj kaj pensoj oni nutras siajn diversajn "korpojn" por ilia evoluo.
Oni estas tio, kion oni manĝas, kaj malbonfarto ofte radikas en la maniero sin nutri. Manĝi estas ago grave spirita. Menso-stato dum la ekmanĝo estas tre grava por bone nutri siajn diversajn korpojn (fizika per nutraĵo, etera per spirado, astreca per sento kaj emocio, mensa per penso aŭ meditado kaj aliaj superaj t.e. kaŭza = racio, budha = animo, atmana = spirito, per dankosento al la Kreanto): oni do devas manĝi malrapide, kviete kaj silente, konsciante pri la agoj kaj la sentoj, dankante pri tiu dia beno kaj zorge manĝante por bone sorbi la eterajn elementojn de la nutraĵo, ĉar antaŭ kiam la stomako akceptas la manĝaĵon, la nervaro jam nutriĝis. Dum manĝo oni devas ankaŭ profunde spiradi por bona bruligo de la nutraĵoj, kaj post manĝo necesas iomete ripozi por bone digesti ĉar la sango devas alflui de la muskuloj al ĉiuj digestaj organoj.
Ofte mankas al ni tempo por spirite progresigi nin per laborado, ekzercado, legado, meditado, preĝado, ktp, sed ĉiuj ni ja trovas la tempon por manĝi plurfojojn ĉiutage. Tial Omraam Mikhaël Aivanhov instruas, ke manĝo fariĝu ia jogo por nia sanigo kaj nia evoluo: la Hrani-Jogo, la jogo de nutrado (ĉar la vorto ĥrana bulgare signifas "nutron"). Laŭ lia opinio manĝi estas "magia" ceremonio, dank'al kiu nutraĵo transformiĝu al sano, forto, amo, lumo; kaj kiun oni povas facile plenumi kie ajn kaj kiam ajn en la ĉiutaga vivo. Ĝi estas la plej facila, la plej alirebla kaj la plej rapide efika el la diversaj jogoj (raĝa, karma, hatha, ĵnana, krija, agnia). La manĝo estas okazo por plej bonaj spiritaj ekzercoj.
Li konsilas, ke oni detabliĝu kun ia malsateto, ĉar oni pli bone fartas malmulte manĝante, kaj ke verdire malsato longigas la vivon. Krome se iuj tro manĝs, nutraĵoj povas manki por la aliaj... kaj konfliktoj naskiĝas. Ni do ekzercu nin regi nian avidecon! Li ankaŭ konsilas, ke oni fastu unu tagon ĉiusemajne nur trinkante varman akvon. Tio estas bona rimedo por sin purigi kaj resanigi, por retrovi praan puron. Fasto ne tamen estas nur rezigno je ĝia fizika nutraĵo sed ĉefe signifas rezigni sentojn kaj pensojn, kiuj igas nin "pezaj".
Vegetaranismo estas laŭ lia opinio preferinda por la homoj, ĉar viandaĵo enhavas toksinojn kaj pli inklinas al agoj brutalaj kaj detruaj. Li diras, ke viandaĵo ja reprezentas perforton en la fizika sfero, voluptemon en la astreca kaj egoismon en la mensa; kaj ke buŝante bestojn oni detruas sin mem.
Li diras, ke oni neniam manĝu, kion oni ne ŝatas, kaj ke oni provu nutri sin per kiel eble plej bonaj manĝaĵoj, sed ĉefe per bonaj sentoj kaj pensoj. Ni estu konsciaj, ke ama kaj dankema beno al la nutraĵoj necesas antaŭ manĝo por "hejmecigi" aŭ akordigi ilin vibre al ni, por ke ili "malfermiĝu" kaj amike liveru al ni siajn riĉaĵojn. Li konsideras nutron kiel amleteron de la Kreanto. Ni devas lerni kiel legi ĝin por komunii kun Li kaj disvolvi la ricevitan ĝermon dian de nia "glora" korpo senmorta. Komuniiĝo estas fari dian interŝanĝon: ni donas nian amon kaj nian respekton al Dio, kaj ni ricevas Sian gracon alportitan per la nutraĵoj. La leĝoj pri nutrado identas kun tiuj de la koncipo: nutraĵo estas la viva ĝermo, kiu produktos en ni "infanon", t.e. pensojn, sentojn, agadojn. Kiaj fortoj eliĝos el tiu kuniĝo? Ĉu la rezulto estos konforma al niaj deziroj kaj esperoj?

Urso (Francio)

Birdoj en nia korto de Zdravka Metz

Hodiaŭ mi sukcesis atingi la 70 paĝojn kaj finis la legadon de la libro Birdoj en nia korto. La libro estas interesa kaj mi konatiĝis kun sperto de esperantistoj vojaĝantaj en la ne jam vizititaj urboj/landoj, tamen per la Internacia Lingvo Esperanto la vizitantoj ne sentas sin fremduloj, sed kunfamilianoj.

Karibu Rafiki (Tanzanio)

Eseoj memore al Ivo Lapenna Redaktita de Carlo Minnaja

  Kiam okazis la skismo en Universala Esperanto-Asocio, kun eliro de la eminenta   Ivo Lapenna (kiu en ĝi aktivis dum longa tempo), en la dua duono de la 20-a   jarcento, tiam mi estis jam sufiĉe engaĝita Esperantisto. Tamen, mi neniam   sukcesis kompreni la kialon de la tuta skandalo. Mi legis pri ia danĝero, ke la   movado perdus sian neŭtralecon, aŭ ke la regado de unu sola homo malplaĉas al   iuj aliaj, aŭ ke oni devus diversigi la agadojn de UEA, kaj similajn ne tre precizajn   klarigojn. Neniu el ili ŝajnis al mi sufiĉa por pravigi tian malbelan kaj damaĝan   malpacon en la Esperanta komunumo - cetere de homoj, kiuj ĉiam sin nomis   "pacaj batalantoj".
  Tial, de longa tempo mi deziris legi la libron "Memore al Ivo Lapenna", publikigitan   post kelkaj jaroj, sub la redaktorado de la fidinda, respektinda Carlo Minnaja.   Interesa kolekto da artikoloj, kiuj iom klarigas la misteron, sed ne tute. En ĝi oni   povas legi tre riĉenhavajn biografion kaj analizojn pri la vivo, agado kaj personaj trajtoj de la granda homo. Lia edzino Birthe Lapenna estas unu el la plej gravaj kontribuintoj, per longaj kaj detalaj informoj. Sed ne nur. Multaj aliaj aŭtoroj kontribuis per siaj informoj kaj opinioj pri la valoro de Lapenna en la evoluigo de Esperantokulturo dum granda parto de la 20-a jarcento. Li estis ne nur la konata brila oratoro, sed ankaŭ akademiano, verkisto, juristo, muzikisto kaj profesoro internacie respektata. Ĉiuj unuanime asertas, ke li estis precipe granda influanto: li povis impresi kaj konduki homojn al bonaj idealoj. Ĉiuj artikoloj en la libro do elstarigas la omaĝaton kiel ian diecan figuron: bela, genia, alloga, talentega, preskaŭ perfekta persono...
Laŭ mia opinio, la plej bona eseo estas tiu, verkita de Marjorie Boulton: "Etaj memoroj pri granda homo". En ĝi oni povas senti de pli proksime la personecon de Lapenna kiel vera homo, en la ĉiutaga vivo, meze de ĉiutagaj problemoj. Nome, ŝi montris, kiel li agis kiel amiko, ne kiel eminentulo. Kiel li reagis antaŭ etaj situacioj, foje malkomfortaj, ĉe ordinaraj homoj. Ŝi montris lin kiel homon, kiu sin dediĉis ankaŭ al sensignifaj taskoj kun saĝo kaj toleremo, kaj reagis al elreviĝoj kun alkonformiĝo. Fakte, temas pri teksto de sentema poeto.
Mi fermis la libron kun multe da informoj en la kapo. Temas pri grava fragmento en la historio de Esperanto. Sed mi devas konfesi: mi ankoraŭ ne tute komprenas, kial okazis la skismo en nia verda mondo, kiam Lapenna devis eliri el Universala Esperanto-Asocio.

Posovo (Brazilo)

Kiel akvo de l' rivero de Raymond Schwart

Mi legis la tutan libron, 487 paĝojn. Mi tre ŝatis tiun libron. Mi malkovris kio estis la statuto de Alzaco antaŭ la unua mondmilito (aneksita je Germanio depost 1870). Komence de la libro, la aŭtoro priskribas francan vilaĝeton je la limo kun la germana apuda regiono. Ĉiuj sentas sin familianoj, ĉiuflanke de la limo. Franca junulo iras al Berlino dum unu jaro, por instrui la francan lingvon kaj malkovri la germanan vivmanieron. Tie, li estas bonege akceptita. Ĉio ŝanĝiĝas, kiam la milito estas deklarita en 1914.
Por tiu junulo, ĝi estas koŝmardo, ĉar li iĝas "malamiko" por la germanoj, kaj apenaŭ povas reiri al sia vilaĝo, li devas sin kaŝi. Kiam li alvenas en Alzaco, ĝi ne estas pli facila por li, ĉiuj eksfrancanoj devas montri sian patriotismon al Germanio, la antaŭaj ŝildoj super la butikoj estas anstataŝataj per germanaj vortoj, la junaj viroj estas varbitaj, ktp. Finfine, li sukcesas trapasi la limon, kaŝita en ĉareto, kaj retrovas siajn familianojn.
La tempo pasas. Post la du militoj, li ekscias, ke li havis filon kun sia germana koramikino. Ili renkontiĝis dum la feliĉaj monatoj kiujn li trapasis en Berlino. Post la militdeklaro, ŝi kaŝis lin dum kelkaj semajnoj. Ŝi gravediĝis je tiu momento, kaj poste edukis la filon sola. Finfine, ĉiuj tri retroviĝas. La gepatroj estas pli ol 50 aĝaj, la filo pli ol 30. Sed ĉio finas glate.

Maja (Francio)

La Memoraĵoj de Julia Agripina de Anna Löwenstein

La Memoraĵoj de Julia Agripina estas romano kun historia temo, en kiu la plimulto de la roluloj estis veraj historiaj figuroj kaj la eventoj okazis, pli-malpli tiel, kiel en la romano, dum la Principato (= la erao de la Julia-Klaŭdia Familio) kiam Romo provis novan regsistemon kaj formon de potenco, kaj pri kiu ĝuste montriĝis, ke ne estas vojo reen al la antaŭa respublika ordo malgraŭ tio ke malbonajn cezarojn sekvis eĉ pli malbonaj. Ĉion ĉi oni povas studi, malkovri kaj kompreni per helpo de la romano sur la plej alta nivelo de literaturo.
Kiel estis vivi en Antikva Romo dum la "Principato"? Nu, ĉiuokaze, la tiamaj homoj ne sciis, ke ili vivas en la Antikveco... La romano de Anna Löwenstein respondas ankaŭ al ĉi tiu demando. Eĉ esti membro de la regantaj klasoj ne estis bona "vivo-asekuro".
Kalumnioj, akuzoj, insidoj, atencoj, inventitaj misdiroj kaj onidiraj kaj realaj adolto kaj incesto. La morto de ĉiu imperiestro estis renkontita kun jubilo de la homoj, kiuj komence estis adorantoj de la venanta nova imperiestro... ĝis aferoj iĝis preskaŭ ĉiam koŝmaro.
Ankaŭ akveduktoj, kanaloj, vojoj kaj havenoj estis konstruataj en la epoko de la Principato, kaj ankaŭ la jurŝtateco formiĝis iam al la bono, eĉ la arbitra mortigo de sklavoj iĝis malpermesita, kaj romia civitaneco komencis esti vastigita. Eĉ la frenezaj imperiestroj havis bonajn periodojn kaj decidojn, leĝojn. Eble la "alieco" de Klaŭdio savis la novan ordon, sed evidentiĝis ankaŭ la fundamentaj kontraŭdiroj kaj kontraŭinteresoj - la dependeco de la Pretoriana Gvardio, la subaĉeto de tio far de la regontaj imperiestroj, kio subfosadis la sistemon preskaŭ dekomence - ĉi tiujn mi ne prenas el la lernolibroj - la taglibro de la protagonisto enhavas ilin.
Kaj la personeco de Julia Agripina kaj la frapa, efika ideo pri kvazaŭa publikigo de ŝia ekzistinta sed ĝis nun nekonata taglibro kreis nerezisteble konvinkan, ekscitan, ravan kaj instruan fikcion, en kiu ankaŭ la proporcioj estas bone trafitaj ĉiurilate.
La proporcioj de la ĉapitroj, la priskriboj de la festenoj, kaj tiuj de la protokoloj kaj la dozado kaj kiamo de seriozaj filozofiaj diraĵoj, la ekscita intrigo antaŭenpuŝas la leganton, dum la mensoplaĉa lingvo retenas lin.
Anna Löwenstein paŝas laŭ tre maldika pado kaj gvidas sian protagoniston laŭ ŝi per tre certaj manoj. Ĉefrolulo ĝenerale devus esti pozitiva personeco - pro la taglibra formo, tio fariĝis ebla. Ŝi karakterizas ŝin kaj parolas pri ŝi per frazoj kiel la sekvontaj:
"Kiam ŝi havis pli da libera tempo ol ŝi sciis utiligi, ŝi neniam sentis la tenton forfrivoli ĝin puŝante ludpecojn sur tabulo.... kaj ŝi paŝis el la ĉambro kun siaj manoj sur la koksoj laŭ la stilo de ĉiorega mastrino..." "Pensante pri tiu vizito, ŝi cedis al konfuza galimatio de emocioj, kaj ŝi konstatis, ke ŝi ne sentas sin preta priskribi la okazon al siaj fratinoj..."
"...per unu parto de sia menso ŝi sciis, ke io terura estas okazonta, per alia ŝi jam firme decidiĝis ne fronti tiun scion, ĝis ĝi estos perforte trudita al ŝi..."
"Agripina sterniĝis, duone dormante en la varmega banujo, dum du flutistinoj ludis voluptajn Lidajn melodiojn, ..kvazaŭ ŝi estus en profunda kaverno, fortranĉita de la okupateco de la ekstera mondo... malproksime de la bruo kaj agitiĝo de Romo...la senĉesa grincado de cikadoj ŝpinis ĉirkaŭ ŝi sonmuron..."

Samtempe, la verkisto havas neniun kompaton aŭ simpation por ŝi, kaj ŝi ne bezonas ĝin. Dum la familianoj de la protagonisto havas ĉi tion ĉie - almenaŭ la verkisto konsideris ŝin vivsimila pro la taglibra formo flanke de la protagonisto, kaj oni povas konsenti pri tio.
Ĉi tio ne signifas, ke ŝi malkonfesos iliajn agojn, nek la neakcepteblajn frenezaĵojn, sed ŝi raportas pri ili koncize kaj fakte. Post ĉio, ni povas ekscii preskaŭ ĉion pri la familio Julius - Klaŭdio, Julia Agripina naskiĝis en 15 kaj mortis en marto 59, murdita.
Post ŝia edziniĝo al imperiestro Klaŭdio samtempuloj povus konsideri ŝin kunreganto en formala kaj fakta signifo. Nek antaŭe nek poste edzino de iu imperiestro tenis tian pozicion.
La deziro al potenco igis Julia Agripina ambicia dum sia tuta vivo, kaj
avideco kaj obstineco iĝis ŝia pereo. Ŝi certigis la povon al sia filo sed toleri ĝin jam nur malbone povis. Ŝi plejverŝajne planis forigi lin, kiu malkovrinte tion fine batigis ŝin ĝismorte per siaj soldatoj, sub la preteksto, ke ŝi minacis lian propran vivon.
(La Senato levis al feriaj tagoj la tagojn de la savo de la imperiestro, kaj deklaris la naskiĝtagon de Agripina malbonŝanca tago... ĉi tio jam estas preter la epilogo...)
Mi prezentas la enhavon kaj stilon de la verko - krom la jam menciitaj ilustraĵoj pri Agripina - nur per paro da citaĵo, kiu sufiĉe pravigas, kial oni ŝatas legi tiajn historiajn fikciojn.
1. "Li diris, ke la imperiestro lasis siajn intencojn neklaraj... Li konsilis la senatanojn fari nenion, kion ili povos bedaŭri poste - aŭ kion la imperiestro povus bedaŭri, thiu konkludo kontentigis la plejmulton..."
2. "La senatanoj ne estis la plej gravaj konsilantoj de la imperiestro. La plej potencaj membroj de la personaro de Klaŭdio estis la iamaj sklavoj, kiuj sukcesis grimpi ĝis la pinto de la administrada hierarĥio, aĉetante la propran liberecon survoje. Narciso estis la sekretario de Klaŭdio, Palaso respondecis pri la trezorejo, dum ĉiu peto al la imperiestro devis pasi tra la manoj de Kalisto. Tiuj tri viroj praktike mastrumis la imperion...
Agripina neniam estus povinta atingi sian ... pozicion sen la subteno de Palaso, aliflanke ŝi sciis, ke ŝi ne estis la preferata kandidato de la aliaj du. Ĉar ŝi devos kunlabori kun ili, estas esence gajni ilian bonvolemon.
...La tro grimpintaj liberigitoj ... tiom forgesis siajn sklavajn originojn, ke ili postulas respektan traktadon eĉ de konsuloj kaj provincaj guberniestroj... sed ŝi ne povis ignori la fakton, ke la iama sklavo estas majstro de politika strategio kaj intelekta egalulo de tiuj senatanoj, kiuj malestimis ilin."
Ave Julia Agripina imperatrix! Ave Anna Löwenstein, scriptrix!
Saluto al Imperiestrino Julia Agripina! Saluto al Verkistino Anna Löwenstein!
Por la pli longa versio de la recenzo bonvolu viziti la retpaĝon:
https://esperantohea.hu/recenzo-la-memorajxoj-de-julia-agripina/

Arbuto (Hungario)

Mia vivo kun Esperanto de Petr Chrdle

Se mi povas ion diri pri libro Mia vivo kun Esperanto, ĝenerale ĝi plaĉas al mi. La libro priskribas ne nur vivon de ĝia aŭtoro, sed ankaŭ sufiĉe grandan historian periodon, renkontiĝojn kun multaj interesaj homoj, eventojn, kiuj povas ŝanĝi tutan vivon de homo. Rakontoj pri bonaj amikoj, kiuj restas ĉe vi en tempoj bonaj kaj malbonaj.
Ne nur mi, ankoraŭ kelkaj samklubanoj legas ĉi libron, kaj ĉiuj laŭdas ĝin. Rakontado daŭras per moderna, komprenebla lingvo, oni ne bezonas havi stokon da vortaroj, kaj samtempe ĝi estas sufiĉe riĉa, do leganto ne enuas. Mi jam legis kelkajn librojn de Petr Chrdle, kaj ili ĉiuj estis skribitaj per same agrabla maniero.

Hirundo (Ĉeĥio)

La ŝtona urbo de Ana Löwenstein

Estas tre interesa libro pri la vivo de kelta britania sklavo, je la unua jarcento post Jesus-Kristo. En la unua parto de la libro, ŝi vivis en sia vilaĝo. Post la detruo de ĝi fare de la Romanoj, ŝi iris vivi en Romo.

Tits (Belgio)

Esperanto por mi, 16 geesperantistoj portretitaj, n-ro 3

Mi fieras partopreni la konkurson de novembro 2023 kaj mi ?us finis ĝin sukcese. Mi legis ĉiujn 16 paĝojn de la libro redaktita de sinjoro Hori Jasuo kaj portretita de mia avino Helga Plotner. Tiu ĉi recenzo estas titolita: "Esperanto por mi" 16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plotner (3).
Tiu ĉi libro vere mirigis min, ĉar mi rimarkis, ke tiu ĉi avino havas multe da scio kaj sperto pri portretado de homaj bildoj. Ŝi estas tre talenta kaj tial mi estimas kaj admiras ŝin eterne.
Apud ĉiu homa bildo estas iom da rakonto pri ĉiu esperantisto el la vidpunkto de la kompleta identeco, dato kaj naskiĝjaro, lia agado en la Esperanto-movado.
Konklude: La esperantista mondo plaĉas al ni kaj edifas niajn mensojn. Mi ŝatus, ke tiu ĉi sumoo-konkurso daŭru pli longe, ĉar ĝi allogas esperantistojn al legado kaj kompreno.
Dankon kara Ĝenerala Direktoro por la agado pri la Esperanto-Sumoo. Amike salutas!

Studoj pri la Esperanta Literaturo de Vilmos Benczik

Oni ne povas doni ĉiosolvan recepton por la prijuĝo de traduko devas en ĉiu opa okazo konsideri la konkretajn cirkonstancojn; tamen, baza kriterio por la prijuĝo de ĉiu traduko devas esti, kiom ĝi respondas al la celoj de la Esperanta literaturo, kaj kiom ĝi helpas la evoluon de la originala literaturo.

Kacu (Japanio)

La bato de Lena Karpunina

Mi legis la duan eldonon, 158 paĝan, reviziitan kaj pliampleksigitan, kiu aperis en la jaro 2006 en la eldonejo ''Impeto'' en Moskvo. La libro enhavas 18 novelojn (3 pliajn ol en la unua eldono aperinta ĉe ''Flandra Esperanto- Ligo'' en la jaro 2000). La 5-paĝa antaŭparolo de Profesoro Ignat Florian Bociort precize prezentas kaj erudicie analizas la verkon.
La libro legiĝas kvazaŭ senspire. Lena Karpunina (1963[1988]2013) verkas en tre agrabla, flua, eleganta Esperanto. Pluraj el ŝiaj noveloj estis premiitaj en belartaj konkursoj de UEA. Ekde 2010 ŝi estis membro de la Akademio.
Multaj el la noveloj okazis en Duŝlando, ĉefurbo de Taĝikio, kie la aŭtorino pasigis sian infanaĝon kaj junaĝon (poste ŝi vivis en Berlino ĝis ŝia tro frua morto pro koratako). Ŝi laboris kiel inĝeniero.
Lena Karpunina prezentas homojn, agojn kaj situaciojn kvazaŭ atestanto sen juĝi pri ili. La situacian juĝadon ŝi lasas al ni la legantoj. Mi forte rekomendas la legadon de la libro.

Atrebato (Francio)

La vidvino kaj la profesoro de Ronald Cecil Gates

Ronald Cecil Gates naskiĝis en Melburno, la 8-an de januaro 1923 kaj mortis la 26-an de aprilo 2018. Li estis emerita profesoro pri ekonomio en Aŭstralio kaj verkisto de krimromanoj en Esperanto.
La libro La vidvino kaj la profesoro estas amromano inter vidvino de krimulo kaj ŝia antaŭa universitata profesoro pri ekonomio. Verkita en facila kaj bonega Esperanto-stilo, ĝia legado estas ege plaĉa, kvankam de tempo al tempo troviĝas fakaj kaj malfacilaj klarigoj pri la mekanismoj reguligantaj la produktadon kaj distribuadon de la riĉaĵoj.
Mi legis la libron kun plezuro eĉ se mi tute ne fakas pri ekonomio. La amrilatoj inter la du protagonistoj estas bele priskribitaj kaj naskas ĉe la leganto emociajn sentojn. Mi instigas samideanojn legi verkojn de tiu aŭstralia verkisto, kiu ne estis konata de mi ĝis nun.

Joga (Francio)

Rakontoj pri miaj bildoj

La libro tre plaĉas al mi kaj mi ĝuis la legadon.

Karulineto (Germanio)

Gutoj da klorofilo de Tiberio Madonna

Mia komento pri la legita libro estas: tiu novelaro estas tre agrable legebla. La diverseco de la noveloj estas ankaŭ tre agrabla. Plie, mi ankaŭ ŝatis legi kelkajn novelojn en fremda lingvo (mi ne konas multajn sed ekzemple, mi scipovis iomete legi en la itala).

Marcelle (Francio)

La infanoj de Betlehem de Selma Lagerlöf

La infanoj de Betlehem estas libro verkita de la sveda aŭtorino: Selma Lagerlöf. Ŝi parolas pri Romaj soldatoj, kiuj devis mortigi etajn infanojn, kiuj troviĝis en Betlehem, ĉar Reĝo Herodo timis, ke inter ili estus la venonta reĝo kaj li povus esti forpelita el la trono. Ĉe la belega reĝa palaco en Betlehem, Herodo volis fari festenon, por la infanoj kaj liaj gepatroj, sed ĝi estis nur trompo! Fakte, Herodo volis mortigi ĉiujn la infanojn. Nur unu el ili klopodis esti savita, ĉar soldato komprenis, ke li estis filo de Dio.
La legado de tiu ĉi rakonto estis agrabla, ĉar la priskriboj de la pejzaĝo kaj de la naturo (kun floroj, plantoj, abeloj...) estas belegaj, kvankam la intrigo estas malĝojiga. Tamen, finfine, la espero pri la vivo kaj pri la paco por ĉiuj triumfas.

Karla (Italio)

Kronikoj el mia tirkesto de Christian Riviere

Mi neniam antaŭe legis verkaĵon de Christian Riviere. Mi malkovris novajn esprimojn. Kelkaj kunmetitaj vortoj bone kompreneblaj ŝajnas al mi nekutimaj.

Munjo (Francio)

La Litomiŝla Tombejo de Karolo Piĉ

Interesa aŭtobiografia verko kun tre multaj 'modernaj' vortoj, kun klarigaj notoj ĉefine.

Anneke Buys (Nederlando)

Marvirinstrato de Tim Westover

Knabo revas pri vojaĝoj tra vasta horizonto, kie la ĉielo kuniĝas kun la tero. Certe la brava maristo entreprenos teruran vojaĝon, samkiel "Sinbad kiu velis al la Nigra Insulo, kie vivas grandegaj nigraj monstroj"! Sed "Panjo diris, ke mi devas porti ŝuojn. Panjo zorgas nur pri la taga vivo". Ŝi ordonas la knabon iri al bazaro por aĉeti fiŝon. Kia infamio! La pirato alfrontos tamen grandajn danĝerojn, eĉ drakojn, por akiri arĝentan naĝanton kiu plaĉos al reĝino. Tiel la heroo velŝipas al foraj nekonataj insuloj. Survoje la tuta urbo transformiĝas en maran etendaĵon: vizaĝoj fariĝas maro, bruo de voĉoj iĝas muĝoj de ondoj, koto flaketoj estas ŝtormoj kaj kirlakvoj, pli aĝaj knaboj agas kiel malicaj piratoj, eĉ kolomboj aspektas kiel mararmeo de malamikoj. Li kuraĝe batalas sed finfine troviĝas skuata en la bazaro, meze de brakoj, kruroj kaj postaĵoj.
Li estas savita de certa morto dank'al mara kreaĵo kiu ravas lin per blonda hararo kaj longa bluverda jupo. Ili alvenas al Marvirinstrato kie situas la marviringroto de Mevo. Ĝi estas ornamita per oleopentra?oj pri albatrosoj, mevoj kaj sternoj, enbotelitaj ŝipetoj sur bretoj, ankro kaj volvaĵo de ŝnuro en anguloj kaj marmapo sur la tablo. Magia etoso! En la lavĉambro kuŝas sur la tablo bela pentrita akvokruĉo kun balenoj. Ĉu marvirino?

Kial mi ŝatis la novelon?
- Pro la titolo: ''Mar-vir-in-strat-o''. Ne forgesebla ekzerco por komencantoj, kiu malfermis al mi la mondon de Esperanta literaturo antaŭ kelkaj jaroj.
- Pro la kontrasto inter la mirinda libera mondo de la knabo, kiu velŝipas tra danĝeraj maroj kaj la taga rutino de la malfeliĉa patrino, kiu zorgas nur pri ordinaraj aferoj.
- La novelo Marvirinstrato vojaĝigas nin al fantazia mondo, samkiel 17 aliaj ege inspirigaj noveloj kiujn entenas tiu ci libro.
Legu kaj ĝuu!

Ŝanjo (France)

Leteroj el Koreio de LEE Junkee

Mi forte memoras, ke tiu libro estis donacita al mi en la trajno, kiu direktis al la stacio, por la kongreso 100-jara de JEI. En la libro estas la subskribo de s-ro LEE Junkee, "Al s-ro SATOO Morio, la 13-an de okt. 2013", ĵus 10 jaroj antaŭe. Tiu libro estas kvazaŭ taglibro de lia sperto pri diversaj esperantaj okazaĵoj. Mi eksciis, ke li transprenis KAEM-estron el s-ro Hori. Mi ankaŭ eksciis, ke li gvidis kiel KAEM-estro la Azia-Kongreson en Mongolio.

Samo (Japanio)

Fluas la rivero Jodo de Utuki Syuho

La rakonto, "la rabotaĵo" emociis min. En malnova tempo fama bonzo-utaisto, nomita Nooin, ekloĝis en Kosobe de Settu. Li ĉiam pendigis brokatan saketon zorgoplene ĉirkaŭ la kolon.
Iun tagon iu strangulo, utaisto, Huĵiŭara-no-Toshinobu en la ĉefurbo vizitis Nooin-on. Nooin simpatiis kun li kaj povis fidi lin. Nooin montris al Toshinobu lian trezoron, kiel la animo de utaisto, ĉiam pendanta ĉirkaŭ lia kolo. Ĝi estis rabotaĵo prenita en la okazo de konstruado de la ponto Nagara, kiun oni ofte priversis. Toshinobu ankaŭ montris al Nooin lian trezoron, ranon el vilaĝo Ide en la provinco Jamaŝiro, priversitan. Kaj Nooin diris, "Oni ne povas nomi utaisto la homo, kiu ne havas la koron profunde ami objektojn." Kiam la Mikado diris, "Donu vian trezoron al mi," Nooin forte rifuzis. Poste la Mikado forprenis perforte lian trezoron.
Mi pensas, ke ni devas havi respektive la unikan trezoron, kiel la animo de utaisto. Mi ofte versas hajkon. Mi ne havas la trezoron, sed mi ŝatas la tempon de absorbiĝo en hajko.

Mateno (Japanio)

Bluaj Neĝoj de Piotr Bednarski

Mi legis la libron Bluaj Neĝoj verkitan de Piotr Bednarski. Li spertis vivon en Siberio en sia infanaĝo kaj ĉi tiu libro estis verkita laŭ tia sperto.
La libro enhavas dekok rakontojn, el kiuj mi legis kvar. Sub regado de Stalin la familio estis deportita en Siberion. Tie la verkonto spertis terurajn vivkondiĉojn en gulago kaj li verkis tion en la libro. Malsato, frosto kaj teruro pri Stalin estas verkita en ĉiu ĉapitro, kaj mi ne povas supozi tiajn teruraĵojn.

Granda Kampo (Japanio)

La Centa Simio de Ken Keyers, jr

Mi legis la libron La Centa Simio verkitan de Ken Keyers, jr. eldonitan de Internacia Esperanto-Instituto en 1984. La libro temas pri kiel homoj povos travivi malgraŭ la minaco de nukleaj armiloj. La aŭtoro kredas, ke nura espero estas en la ŝanĝo de komuna konscio pri la nukleaj armiloj kaj ripet-ripete urĝigas la legantojn: sciu pri la danĝeroj tiom proksime ekzistantaj kaj plie ekagu tuj.
La libro montras per datumoj kiel absurdaj estas posedi armilojn, kiujn ĉiuminute unu miliono el la granda amaso da homoj malŝatas. La titolo devenas de la bone konata fenomeno inter simioj en Koŝima, Japanio. Do la aŭtoro celas ŝanĝi la komunan konscion de homoj, informante la publikon pri la tuj proksimaj minacoj de la pereo de la tuta specio kune kun la planedo.

Majo (Japanio)

Sekreta taglibro de Julian Modest

Okaze de la novembra Esperanto-sumoo, mi legis la libron Sekreta taglibro skribitan de Julian Modest, kiun s-ino Oohata, kiu apartenas al la Suita Esperanto-Societo, rekomendis. Mi legis du paĝojn de ĉi tiu taglibro en unu tago. Ĉi-foje mi tralegis ĝin ĝis la 30% el la tuta paĝaro .
Ĉefrolulo estas Metej, kiu vivas en malgranda vilaĝo de Bulgario proksime al la bulgara-jugoslava limo.La verkinto rakontas la sekretan vivon de sia paĝo Metej, scientisto, kiu laboris en iu scienca instituto.
Mi ne povis kompreni pri la tuta enhavo de lia surpriza afero. Komence la enhavo estas detale priskribita pri liaj familianoj, amikoj de lia patro Bogdan. "Vitan Petrov" kaj samklasano de Metaj "Najden", kaj lia samklasa amikino "Darina".
S-ro Vitan instruis fizikon kaj li vekis la intereson de Metej al fiziko.
Dank al s-ro Vitan post fino de la gimnazio Metej sukcese trapasis la univesitatajn ekzamenojn kaj transloĝiĝis al la ĉefurbo Sofio. Vitan Petrov donis al Metej la adreson de s-ino Anastasia Kamenova, en kies domo Metej loĝos.
S-ino Kamenova estis instruistino pri matematiko en ĉefurba gimnazio kaj ŝi zorgis pri Metej kiel patrino. Ŝi havis riĉan bibliotekon kaj Metej vidis interesan lernolibron. La titolo estis "Lernolibro de Esperanto por komencantoj".
Ŝi rakontis pri la kreinto de la lingvo, doktoro Zamenhof. Metej komencis legi la esperantajn lecionojn. Dank al s-ino Kamenova Metej diligente legis esperantajn librojn kaj revuojn. Tamen poste li sciigis, ke en Soveta Unio Stalin malpermesis la esperantan agadon.
Ĉi foje la rakonto finiĝas! Mi pli kaj pli interesiĝas pri tiu ĉiu libro. Dankon pro la Esperanta Sumoo!

Lumo (Japanio)

Bulgara esperantisto No-3, julio/septembro, 2023 Eldonita de BEA

La unua artikolo priskribas la vivon de la elstara bulgara esperantisto Manol Ĉolev el Velingrad, kiu naskiĝis antaŭ 120 jaroj. Li partoprenis multajn Esperanto-kongresojn kaj aranĝojn. Estis aktiva esperantisto kaj turisto. Estas menciita la nova Esperanto-klubo en Kongo. Sur la fotoj - la germana pentristino Helga Ploetner kaj artikolo, aliaj fotoj pri la intervjuo kun Petro Chrdle, aŭ bulgaraj esperantistoj. Sekvas rakonto de Georgo Mihalkov, redaktoro de la revuo, kun titolo ,,Raŝo la fotografisto''. Estas informo pri la literaturaj konkursoj kun publikigitaj premiitaj verkoj k.t.p.

La Revanto (Bulgario)

En fremda urbo de Arvo Valton

Tmaspri novelkolekto de 27 rakontoj pri la vivo en Estlando je la tempo de reala socialismo.
Malgrandaj mirindaj travivaĵoj estas rakontitaj, sen politika taksado - sine ira et studio - kiel dirus la antikvaj latinuloj. La homoj reagas simple, laŭ siaj rangoj. Okazas puŝiĝoj de homoj kontraŭ la reala vivo en socialismo, kiuj ŝajnas ofte mirinde, eĉ kafkeske. Sed la homoj klopodis je kompreno kaj humaneco.
Al mi plejbone plaĉis la rakonto "Ok japaninoj": Direktoro de granda kombinato invitis la grupon de la japanian dancistinojn al kombinatvizitado, li volas fanfaroni pri sia fabriko, kaj la grandaj sukcesoj de socialismo.
La laboristo Georg devas gvidi la balerinojn - ili estas tre ĉarmaj kaj belaj, delikataj, en iliaj buntaj silkajn robojn ili aspektas kiel papilioj. Georg devas montri al ili la tutan fabrikon, sed jam la eniro estas tre malpura, la tutaj vojoj estas malkomfortaj en tiuj rilatoj, Georg, kiu enamiĝas tuj kvazaŭ je ĉiuj, tre hontas. Sed li devus gvidi ilin ĉien, li sentiĝas observante, li devas timi, ke la direktoro punos lin, se li ne obeas lian ordonon. Sed la japaninoj ne plendas, ne ploras, ili suferas, silente ridante, kaj je la fino ili aspektas ankoraŭ kiel mortantaj papilioj, sed malgraŭ ĉio pene ridetas ĝentile ...
Krome fine enhavas la libreto kelkajn miniaturojn kaj tre bonajn aforismojn. Ĝi estas bone legebla kaj tre rekomendinda.

Fiŝino (Germanio)

Loulan kaj Fremdregionano de Inoue Yasushi

Loulan kaj Fremdregionano estas historiaj tekstoj de Inoue Yasushi en brila traduo de Miyamoto Masao el 1984 kaj aperinta en la Serio "Oriento Okcidento" de Unesko, n-ro 20. Temas pri urbo, kiun la sinsekvaj Han-dinastiestroj aneksis aŭ neglektis laŭ la interna situacio de sia imperio. Tio eĉ kaŭzis translokiĝon al Shanshan. La teksto ĉiam tenas la leganton streĉata pro la konsekvencoj por la loĝantoj.
Ankaŭ Fremdregionano temas pri tiu ekstrema okcidenta regiono, kie la heroo Ban Chao eltenas la vivkondiĉojn malgraŭ periodoj de ekstrema premo de rabemaj hunoj, eĉ cedante la propran edzinon, kiun li devis resendi al la hejmlando. Nur kiam li preskaŭ blindiĝis, li petis revenon al la Han-regno.

Rob (Nederlando)

Murdo en Esperantujo de Daniel Moirand

Tute alia estas Murdo en Esperantujo de Daniel Moirand, kiun mi ekkonis kiel la tradukinton de Libro de la mirindaĵoj de Marko Polo. Temas pri amaferoj, kun fatala sekvo, por kies solvo polica dektektivo eĉ lernas Esperanton. Rolas krome amaferoj ĉirkaŭ bela bibliotekistino. Tio donas eblon ankaŭ memorigi al ni kelkajn gravajn verkojn. Sed la aŭtoro brile priskribas la karakterojn kaj ilian interagadon laŭ psikologia vidpunkto.
Do mi varme rekomendas ambaŭ verkojn.

Rob (Nederlando)

Sur bluaj planedos de Laure Patas d'Illiers

Jen mia malgranda komento, sekve la legadon de la noveloj skribitaj de Laure Patas d'Illiers Sur bluaj planedoj:
La unuaj sciencfikciaj noveloj parolas pri eksterteranoj kiuj terenfalis ĉe la maro, pri personoj kaptitaj de homoidaj aŭ ankoraŭ rilate al klonoj enfermitaj en kampo laŭ la bezono de riĉuloj.
Poste ni malkovras, ke la klimata varmiĝo povas malkaŝi la "ovojn" ellasitajn sur la tero per… aliaj.
Ni ankaŭ malkovras, ke la najbareco (eble la proksimeco) sur kosmoŝipo povas ŝanĝi la humoron de homoj. Ni eĉ ricevas konsilon antaŭ forlasi nian planedon.
La rakontoj estas diversaj kaj riĉaj; ili estas iomete komikaj sed plenaj de amareco pri la homa kondiĉo. Estas tre agrabla libro kun tre facila lingvo kaj finfine mi legis la aliajn novelojn.

Lacerteto (Francio)

Rakontoj pri mia vivo de Gaby Tréanton

Gaby Tréanton naskiĝis en 1920 en Bretonio, Francio, kaj mortis en 2019. Ŝi estis vigla kaj senlaca esperantistino. En tiu ĉi libro ŝi parolis pri sia vivo ekde la infanaĝo. Ŝia vivo ne estis tre interesa, sed mi povis legi la libron kun granda intereso, ĉar ŝi travivis la duan mondmiliton kaj kiel instruisto kaj esperantistino ŝi renkontiĝis kun multaj homoj. La libro enhavas multajn fotojn, kiuj montras, kiel ŝi vivis. Mi povis vidi en la libro la homan historion en tiu epoko.

Horizonto (Japanio)

Kvaropo de W, Auld, J.S. Dinwoodie, J. Francis, R.Rosetti

Karmemora Vilmos Benczik elverkis recenzojn kaj pri la poetoj de la libro kaj pri la poemoj. Vilmos Benczik estas unu el la plej grandaj recenzistoj de la historio de Esperanto, kaj Esperanta beletristiko.
Mi ne kuraĝas elverki recenzon sed mi povas kundividi etan neniaĵon inspiritan de la poemoj. Fakte tio estas iu speco de riproĉo al la bona Dio. Aŭskultinte tiujn poemojn la bona Dio nepre devintus 'aŭskulti' ankaŭ nin - jam de longe…. Ĉu ne?
"Ni fosu nian propran sulkon kaj la sort' decidu."
Legu la poemojn de la kvar poetoj ĉar bela poemo bezonas resonon!

La bona Dio estis tiel kaptita de Esperanto, ke Li sugestis similaĵon al eksterteruloj, sed nepre kun la Regulo 16, ĉar Dio ŝategas poemojn.
Troplenigita de la muziko kaj de Sferoj kaj de homoj, nun la bona Dio agadas pri grandioza kosma beletra konkurso.
Mi ne scias, ĉu la homaro meritas partopreni en ĝi. Eble ni unue aranĝu konkurson ĉi tie sur la Tero. Ni komencu konstrui niajn amfiteatrojn aŭ renovigi antikvajn grekajn ĉar ili havas la plej bonan eĥon.
Bela poemo bezonas nenian reklamon; ĝi bezonas resonon. Kaj tiam, eble la bona Dio aŭskultos nin - iam.

Arbuto (Hungario)

Murdo en Esperantujo de Daniel Moirand

Murdo en Esperantujo estas originale esperante verkita krimromano. Temas pri enketo, fare de policisto, post murdo, okazinta dum kunveno de esperanto-klubo: dum la klubanoj estis kunsidantaj, aperis nekonatululo, kiu tuj mortis. La enketo montris, ke temis pri murdo, kaj ke la krimarmilo estis akra tranĉilo. La romano temigas la enketon de la policisto. Baldaŭ li malkovras la murdinton… La libro estas verkita per bona lingvo, kun multe da kunmetitaj vortoj kaj afiksoj. La legantoj malkovras riĉan vortprovizon. Alia interesaĵo estas la priskribo de erotika sceno, kie la policisto delogas virinon, kiu estis atestanto de la krimo, kaj eble estas suspektata.

Kriketo (Svislando)