La originalo aperis en 1932 kaj fulmobatis la intelektulojn. Ĝi gajnis elstaran premion.
Céline (1894-1961) estas tre konata en Francio. Li estis kuracisto, partoprenis en la Unua Mondmilito. Lia personeco estas ambigua: liaj antisemitismo, racismo indignigas sed li kreis tute novan modernan stilon, proksiman al la parola maniero sed ege ellaboritan, plenan je slango kaj krudaĵoj. Pro la stilo oni legas lin, ankaŭ en esperanto.
Mi donas ekzemplon. Okaze de forpermeso dum la Unua Mondmilito, du soldatoj, la rakontanto Bardamu kaj Voireuse, deziras viziti riĉulinon en ŝia ŝika distrikto en Parizo, opininante ke ŝi donos al ĉiuj el ili monbileton. Sed jam tria soldato, Robinson, estas surloke kaj klarigas al ili ke la virino pendumis ŝin pro ĉagreno ĉar ŝia filo estas "malaperinta'' (mortinta ĉe fronto).
Voireuse kaj la rakontanto primokas Robinson-on kiu korespondis kun la virino, la milita kvazaŭpatrino kiu skribis al li por lin kuraĝigi ĉe la fronto. (La klariga laŭvorta traduko aperas parenteze. Ĉiuj vortoj estas ĉu slangaj, ĉu popolaj, ĉu negramatikaj:
P119 "Tu l'avais ta gueule enfarinée (vizaĝo kun naiva fido obteni tion, kion vi deziras), hein (senĝena interjekcio kiu indikas demandon), grand saligaud? (slanga vorto por fiulo) qu'on (negramatika popola esprimo), l'asticotait (turmentis pro eta kialo) nous (negramatika uzo: ''on'' tute ne necesas ĉar jam estas dirite ''nous'', do pleonasmo) Robinson,
histoire de le faire grimper (nervozigi lin) et de le mettre en boîte (primoki lin). Tu croyais que t' (por ''tu'' = vi) allais te l'envoyer hein? le gueuleton (engluti bonan kaj abondan manĝon) pépere (trankvile) avec les vieux (la maljunuloj)? Tu croyais peut-etre aussi que t'allais te l'enfiler (amori kun ŝi) la marraine?... T'es servi (vi estas punita per kio vi volis trumpi aliulojn) dis donc!... (superflua parola vorto)".
Kaj jen la traduko p82: Aĥ! ŝvelkapa 'stis vi, ĉu ne, granda kukurbo? incite diris ni al Robinson, por spiti kaj primoki lin. Vi kredis, ke vi englutus la burĝan festenon kun la olduloj, ĉu? Vi eble ankaŭ kredis ke vi ŝraŭbus vian kvazaŭpatrinon?... Kompleta fiasko, nu!...
Videblas laŭ la multnombraj necesaj klarigoj, ke la originala stilo estas fine prilaborita. La esperanta traduko estas neeviteble malpli sukoplena. Plie, scio pri la epoko gravas. Do, mi ne konsilus tiun legaĵon al komencantoj. Tie aperas trajtoj de egoistaj povruloj kiuj pensas nur pri si mem, neniel kompatas.
Mi jam legis la tutan libron pli ol dek jarojn antaŭe en esperanto kaj en la franca por kompari la stilojn kaj mi relegis nun 150 paĝojn, do la partoprenon en la milito, la vivon en la ariero, en hospitalo, kaj poste surŝipe al Afriko kaj en loko malproksime de ĉio en arbaro kie la rakontanto plenplene primokas kaj la suboficirojn kaj la nigrulojn. Ni lasas lin kiam li albordiĝas al Usono, en la sekva parto.
La rakontanto, sed fakte temas pri Céline, provas kaŝi sin en obustruo, ne batali, por ke oni decidu ke li estu "kuracota" en psikiatria servo. Li sukcesas esti liberigita kaj iras al Parizo, kie li frekventas facilanimajn virinojn, cefe du sinsekve. Lia skribaĵo aĉe kritikas la militistojn, la kuraĝulojn, la heroojn, la patriotojn, la etajn oficirojn, la koloniistojn.
Do la famo de Céline estas ambigua: oni abomenas lin pro liaj opinioj, sed oni rekonas lin kiel elstaran verkiston kiu malfermis novan vojon al literaturo.
Alteo (Francio)
La libro, kiun mi elektis, ne plaĉis al mi, por la dua fojo, mi provis legi ĝin sen sukceso.
Cent jaroj da soleco skribita de la romanverkisto Gabriel Garcia Marquez, kolombia ĵurnalisto en la hispana lingvo.
La libro, definita kiel majstroverko de la aŭtoro, estas ofte klasita inter la plej grandaj romanoj de la XX-a jarcento.
Edith Jaffré (Francio)
Esperanto sen antaŭjuĝoj de Walter Francini originale verkita en la internacia lingvo, ne temas pri polemika, sed pri argumenta verko.
Eldonita en 1978, ĝi celis klarigi kaj, do, disponigi al la esperantistoj sufiĉan materialon por kontraŭstari la insidojn de eventualaj antagonistoj.
Tiuj ĉi materialoj, kiuj pligrandiĝis pro la disvastigo de la interreto, estas tiel utilaj por klerigi novajn ŝatantojn, tio estas, por gvidi tiujn, kiuj deziras lerni Esperanton.
Lemosac (Brazilo)
La libro plaĉis al mi. Tio ne estis la unua libro de Marjorie Boulton, la aŭtorino, kiun mi bonŝance konis persone, kiam mi renkontiĝis kun ŝi en Anglio dum somera Festivalo en Barlaston en 2010.
Montaro (Rusio)
Tio ĉi verko estas por mi la plej grava kaj plej bona libro pri Esperanto.
Se la ĉeftemo estas la persekutoj kontraŭ la movado, oni ankaŭ spertas ĉiom koncerne la gravecon kaj la ĉefaĵon pri la tuta Esperanto-movado tra la tuta mondo, ekde la komenco ĝis la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento.
- La motivo de la fondinto L. Zamenhof kaj de siaj kunbatalintoj, la rapida progreso de la lingvo, antaŭ ĉio en Eŭropo ĝis la unua mondmilito, la skismo inter idealo kaj utilisma parto, la misfamigo de la lingvo kiel juda kaj komunista, la diversaj antaŭjuĝoj, kontraŭstaro kaj malamo flanke de la naciistoj en ĉiuj landoj,
la ekflorado de la movado post la unua mondmilito, speciale en la laboristomovado, la bedaŭrinda fiasko en la Ligo de Nacioj, la malfortigo de la movado kaŭze de refortigo de nacionalismo en ĉiuj landoj, kaj ankaŭ kaŭze de kvereloj inter la anoj de diversaj Esperanto-organizaĵoj - ĉio estas detale pritraktita.
Kaj la vanaj klopodoj de multaj konataj kaj nekonataj Esperantistoj por la vastigo aŭ minimume la uzo de esperanto dum la jaroj ĝis la dua mondmilito kaj dum la milito, la multaj personaj oferoj, eĉ ĝis morto, ekzemple en landoj kiel Germanio kaj antaŭ ĉio en Sovetunio, kie tre, tre multaj Esperantistoj malaperis kaj mortis en GULAG - tio povas rompi la koron de la leganto.
Sed ke Esperanto estas senmorta - ankaŭ ĉi tion oni spertas el tiu ĉi libro. Post la dua mondmilito la movado ripoziĝis kaj denove kreskis. Ĝis hodiaŭ.
Fiŝino (Germanio)
La libro temas pri vivo en bieno kaj pri helpo de virinoj.
Mi preferus vivi en mondo sen nacioj, sen ŝtatoj, sen armeoj, sen religioj, sen fumantoj, kaj kie ĉiuj parolus esperante!
Sanĉjo (Rusio)
Ĝia subtitolo estas "Eseoj pri la Esperanto-movado". Laŭ la titolo mi unue vidis ĝin simplaj kaj facilanimaj noveloj aŭ eseoj, sed leginte ĝin, mi konstatis ke ĝi estas gravaj pezaj esearoj pri Esperantologio.
Redaktantoj estas HUMPHREY TONKIN kaj MICHELA LIPARI kaj verkistoj estas Mark T. Fettes, eksa UEA-prezidanto,
kaj aliaj multaj gravuloj. Ĝis nun mi ĉu legas, ĉu skribas esperanton kaj aliĝas al E-Sumoo, tamen leginte la esearojn, mi profunde konsideras la destinon de Esperanto mem.
Mi vidis la vizaĝofotojn de la aliĝintoj en la lasta Japana Kongreso en Hiroŝimo kaj rimarkis, ke plejparto de la aliĝintoj estis kadukuloj. Post 5-10 jaroj la plejparto vaporiĝos al paradizo, forlasonte multajn trezorojn de Esperanto, librojn, vortarojn k.a.
Tiu ĉi tendenco venis ne pro nia manko de esperantista batalado, sed pro la tutjapana reduktiĝo. Drasta reduktiĝo en Japanio fluas sur ĉiuj kampoj de sociaj organizaĵoj. Vi vidu la nombron de loĝantaro en Japanio kaj ĝian reduktiĝon.
Nun mi neniom indas konsideri tiun dimensian aferon pri tia destino de Esperanto. Mi nur esperas "ver-feliĉan" novjaron al ĉiuj. Kio estas la "ver-feliĉo"? Tio dependas de via persona juĝo.
Samo (Japanio)
Mi finlegis la novelon, La Pordego, verkitan de Nacume Soseki. Soosuke kaj Ojene daŭre suferis pro la rimorso post la krimo de adulto. Pro tio Soosuke havis nervan perturbon. Iun tagon Sakai, la domluiganto, diris al Soosuke, "Ĉu mi prezentus al vi mian fraton kaj lian amikon, Jasui, kiu venos el Mongolujo?" Jasui estas antaŭa edzo de Ojone.
Ĝuste tiam Soosuke ege maltrankviliĝis kaj li decidis mediti sidante en la ermitejo, Issoo-an. Sed li ne povis atingi la nirvanon. Kiam li foriris de la budhisma templo, li murmuris, "Mi estis malfeliĉa homo, kiu nur staris malsupre de la pordego kaj atendis sunsubiron." Li revenis hejmen kaj al ordinara vivo.
Soosuke ĝis la morto daŭre suferos de simila maltrankvilo kaj vagos en la nebulo, mi pensas. Mi estas tre feliĉa havi nenion sekretan.
Mateno (Japanio)
Mi legis Gerda malaperis!-n verkitan de Claude Piron. Ĉi tiu libro konsistas el dudek kvin ĉapitroj. Laŭ la titolo mi supozis, ke oni povu kompreni enhavojn de la rakontoj. Gestudentoj eksciis malaperon de Gerda, faris aventuron por forsavi ŝin. Kaj post forsavo ili aŭskultis de Gerda la kialon. La kialo estis, ke ŝi tradukis iun dokumenton. Ĉar la dokumento estis skribita en sekreta lingvo, kiun ŝi scipovis legi. Do la kaptintoj de Gerda pensis, ke loko de trezoro estas skribita en la dokumento kaj ili malliberigis ŝin. Mi plue legos la lastan duonon de la libro.
Sekvante la lastan E-Sumoo-n, mi legis la libron Sen familio
tradukitan de la korea esperantisto, S-ino Ana Sonĝanta. En ĉi tiu foja Sumoo mi tralegis en ĝi 4 ĉapitrojn: VIII "La bovino de la princo", IX " Panjo Barberin ", X " Eksa kaj nova familio ", kaj XI "Barberin". Ĉi tiu enhavo estas jena:
La ĉefrolulo Remi kun sia amiko Mattia revenis sian hejmon por revidi panjon Barberin. Ili gajnis multajn monojn per laŭeblaj spektakloj. Ili aĉetis bovinon el kamparano pere de veterinaro por donaci al panjo Barberin, kiu prizorgis Remi.
Kun feliĉo ŝi povis renkonti Remi murmurante "Dio mia". Tamen ŝia edzo, kiu vendis Remi, ne estis tie, vizitante hotelon en Parizo por serĉadi Remi.
Remi sciis, ke li havas riĉan familion, kiu forlasis lin kaj serĉadas lin. Remi revenis Parizon por revidi Barberin, sed bedaŭrinde tiu ĉi foriris de tie dirante nenion pri la familio kiun Remi serĉas.
Ĉi tiu enhavo detale esprimas, ke Remi havas bonan amikecon kun Mattia kaj pri sia trista sorto kaj despero, pri sia kreskado.
Mi sentas, ke antaŭ multaj jaroj en Parizo estis malriĉaj homoj same kiel en Japanio. Multaj japanoj legis la libron "knabo de firmaĵo" verkitan de s-ino Yamazaki Tojoko. Tio estis firmiginta kiel simbolo de Ĉinio kaj Japanio kun amikaj rilatoj.
Ankaŭ mi emociiĝis de ĝia filmo. Mi rememoris ĝin. Dankon al Esperanto-Sumoo.
Lumo (Japanio)
Nokta Flugado de Antoine de Saint-Exupery
Mi legis Nokta Flugado-n verkitan de Antoine de Saint-Exupéry, tradukitan de Michel Fontaine kaj Ana Sonĝanta, eldonitan de Sutudio Nurinson en Septembro 2021.
En nia ĉiutaga vivo kutime ni ne ofte havas eblecon stari inter vivo kaj morto aŭ eĉ ŝancon pensi pri kio ekzakte estas esenco de vivo. Tiu ĉi libro ĝuste temas pri tio tra pilotoj kaj aliaj laboristoj, kiuj subtenas la operacon de la nokta flugado de poŝtaviadiloj, kiuj transportas poŝtaĵojn inter Sudamerikaj urboj kaj Eŭropo. Tiam en la 1930-aj jaroj aviadiloj ankoraŭ ne estas tiom modernigitaj.
La novelo progresas ĉefe per la monologo de la direktoro Riviere kun ŝajne tre rigida, eĉ malvarma karaktero, kiu fakte arde amas sian laboron kaj havas tre altan celon. Tamen liaj sentoj kaj pensoj vagas ĉirkaŭ la aktualaj devoj, aspiroj, duboj, signifo de ia agado, siaj sentoj al la subuloj.
"Kvazaŭ mia nura volo malhelpas aviadilon rompiĝi dum flugado aŭ malfruiĝi dum tempesto, kelkfoje mia povo surprizas min."
Fakte la juna piloto, kiu nur antaŭ ses semajnoj, edziĝis, renkontas malfacilaĵon dum la flugado kaj ne revenas. La esprimoj en la sceno de lia morto estas treege belaj kaj allogaj kiel en poezio.
Eble la vortoj de la tradukintoj bone montras tiun ne facile kompreneblan stilon de la verkisto: longaj frazoj, en kiuj legantoj ofte povus perdiĝi; male kelkfoje la stilo fariĝas tre rekta kaj rapida, tiel ke oni devas atente kaj inteligente (re)legi por ĝuste kompreni, kiu pensas, kiu demandas, kiu respondas.
La verkisto ankaŭ ofte uzas poezian, metaforan stilon, frazojn sen verbo, apoziciojn, esprimojn finiĝantajn per nur tri punktoj. Stranga, sed interesa libro, kiu perfekte adaptiĝas al Esperanto.
Majo (Japanio)
Estas ege bone verkita libro, fakte, en du lingvoj: la esperanta kaj la franca. Mi legadis nur la esperantlingvajn paĝojn. Restis ankoraŭ ĉ. 10 paĝoj por legi ilin, kiujn mi legos ĉivespere, sed tio jam ne ŝanĝos mian opinion: mi forte konsilas ekhavi kaj legi ĉi tiun verkon pri Hector Hodler, kiu bedaŭrinde june forpasis, sed dum sia vivo li agadis kaj faris multe da bonoj por Esperanto kaj por la Esperanto-komunumo. Mi mem faris al mi la demandon, ĉu iam trankvile dormis nokte, tiu ege vigla homo Hector Hodler, kiu estis modelo por la pentraĵoj de sia patro Ferdinand Hodler kaj ofte ili pentris kune, samtempe. Pli multon, mi ne deziras malkovri pri la enhavo de tiu ĉi eminenta verko, mi nur volas veki interesiĝon al tiu ĉi rara verko de Marine Englert. Tiu ĉi libro estas el serio pri Hodleroj.
Anjo (Hungario)
La aŭtoro s-ro Syam Sundar Pal estas mia konato, kaj li antaŭ ne longe sendis tiun ĉi libron al mi. Mi tute ne sciis, pri kio temas. Malferminte la libron kaj komencinte legi la antaŭparolon,
mi sciis, ke la libro temas pri Netaĝi Subhas Chandra Bose. Chandra Bose? Mi rememoris unu artikolon verkitan de s-ro Egaŭa Harukuni (japano), rilate al mia raporto pri nepalaj gurkaj soldatoj, kiuj servis (kaj ankoraŭ servas)
por la Brita Armeo. Mi citos la parton temantan pri Chandra Bose.
La enhavo estas tre bona kaj leginda, sed troviĝas multege da eraraj vortoj kaj gramatikaĵoj, foje malaperas literoj, foje interlinioj malsamiĝas. Mi miras, kial tiaj aferoj okazis en la lando, kiu multe progresas mekanike kaj komputile.
Horizonto (Japanio)
Mi legis ankoraŭfoje daŭrigon de ĉi tiu libro. Do, mi eksciis, ke s-ro Mituisi estas obstina homo kaj pasia. Li insistas,
"Se Esperanto estus nur ilo de reciproka komuniko inter homaj socioj kaj neniom enhavis ideon aŭ ideologion en si, nia afero povus havi liberon eĉ en komunistaj landoj, tamen reale ne. Esperanto estas ilo de popolamasoj, ne ilo por regantoj-registaroj, politikaj partioj."
Verdire, mi ne intencas agi tiel. Kiom da esperantistoj nuntempe havus tiel puran ideon? Multaj homoj devus rigardi Esperanton kiel nur komunikan ilon por mondo-paco. Sed tamen, leginte tiun ĉi libron, mi iom povis kompreni, kio estas la esenco de Esperanto.
Cetere, en ĉi tiu libro miaj konatoj, s-ro Isikaŭa kaj s-ro Tokiŭa, prezentiĝis. Ankaŭ tiu punkto estis unu el la ĝuoj.
Horinosuke (Japanio)
Verkaĵoj de s-ro Hori estas facile legeblaj. Li ne uzas malfacilajn vortojn, sed la enhavo estas tre riĉa. Dum tiu ĉi E-Sumoo mi legis la libron Ĉiutaga vivo tra la mondo eldonitan de li. La libro konsistas el la eseoj de 22 esperantistoj tra la mondo. Do en ĝi troviĝas diversaj stiloj kaj nekonataj vortoj. La unua ĉapitro temas pri manĝaĵo. En la mondo homoj manĝas legomojn kreskantajn en sia loko, tial la nomoj de ili estas diversaj kaj ne konataj por mi. Mi devis uzi vortaron multfoje, kaj komence tio ĝenis min, sed mi pli kaj pli interesiĝis pri diversaj legomoj kaj manĝaĵoj. Kiajn diversajn aĝojn manĝas homoj! Mi ŝatas manĝi markolbason. Ĉu vi iam manĝas ĝin?
Sfingo (Japanio)
Por la 73-a E-Sumoo mi elektis la libron Ruĝaj vojoj de Aŭrovilo de la pola aŭtoro Pawel KOWALCZYK, kiun eldonis Espero Partizánske. Mi promesis legi po dek paĝoj, kion mi plenumis, eĉ mi sukcesis tralegi la libron plene (helpis vintro kaj la enfermiĝo).
La aŭtoro en la jaro 2010 volontulis ses monatojn en Aŭrovilo. En sia verko li priskribas sian vivon tie, sed ankaŭ la historion kaj la nuntempon de Aŭrovilo kaj de Barato mem.
Auroville (Aŭrorurbo), kiel ĝi nomiĝas france, estas eksperimenta ekovilaĝo en suda Barato, ŝtelita al la dezerto; ĉemara alternativo al la profitdona ekonomia agado de la restanta mondo. Ĝi ŝajnas esti utopio, tamen entuziasmuloj el la tuta mondo ĉi tie realigas siajn sonĝojn, al kio ili dedi?as ne nur sian talenton, sed ankaŭ siajn ŝparojn.
La urbon surbaze de la ideoj de la barata filozofo Sri Aŭrobindo fondis en la jaro 1968 francino Mirra Alfassa, nomata ankaŭ La Patrino. Ŝi aŭtoras ankaŭ la ĉarton, kiu prezentas la bazajn principon de la funkciado: Aŭrovilo estas propraĵo de la tuta homaro;
loko de senfina edukado kaj konstanta progreso; profitante de ĉiuj eltrovaĵoj, ponto inter la estinteco kaj la estonteco; kaj loko de primaterialaj kaj prispiritaj esploroj. Krom tiu ĉarto validas en la urbo neniuj aliaj leĝoj.
La arkitekturon de Aŭrovilo, kiu similas al galaksia spiralo, aŭtoras franco Roger Anger, kiu post la aprobo de sia projekto ĝin ankaŭ komencis realigi. Tamen ĝi ankoraŭ ĝis nun ne estas plene finkonstruita.
En la centro troviĝas granda ora globo de la templo Matrimandir. Ene de ĝi estas blanka salono kun kristaloglobego, kiu servas por silenta koncentriĝo kaj meditado. La sunpaneloj supre donas la energion, kiu estas uzata por vespera lumigo de la templo. Ĝian ĉirkaŭaĵon kreas vastaj ĝardenoj. En unu el ili kreskas la majesta arbo banjano, devenanta ankoraŭ el la tempo de ruĝa dezerto antaŭ la fondiĝo de Aŭrovilo.
En la urbo en novembro 2019 vivis 3 173 rezidentoj el la tuta mondo. Plejis baratanoj, kiuj kreis preskaŭ duonon de la enloĝantaro, sekvis kvarono da francoj kaj germanoj, kaj la restanta triono devenis el la plej diversaj landoj de la mondo. Tiu ĉi projekto ricevis ne nur la subtenon de la barata registaro, sed eĉ de UNESKO kaj de multaj ŝtataj kaj neŝtataj organizaĵoj kaj de mecenatoj.
Pri la libro mem oni povus skribi multon. Tial mi elektis tri aferojn, pri kiuj mi volus al vi ion diri.
Kortuŝis min la historieto pri Tsunamikoj - pupetoj kudrataj fare de la lokaj, per cunamo damaĝitaj kamparaninoj kaj aĉetataj kaj disdonataj tutmonde fare de multegaj homoj kaj kompanioj. Simile la silkteksistoj produktas belajn ŝalojn, aĉetatajn tutmonde, kaj ankaŭ la produktado de reuzeblaj aĉetsakoj helpas solvi problemon de plastaĵoj. Tiuj aktivecoj donas al la lokaj homoj la laboron, kiun ili perdis. Jes, estas bele helpi la aliulojn.
Interesa por mi estis la ĉapitro pri la natura konstruado. Oni kreas domojn el tero, por kio oni uzas lokan teron, kiun oni ne devas transporti; ne estas bezonata ligno, kiu ĝi tie mankas; la konstruado mem ne bezonas altkvalifikitajn laboristojn; la domon oni povas finkonstrui sufiĉe rapide; kaj eĉ la forlasitaj domoj baldaŭ estas venkataj de naturo kaj ne postlasas rubaĵojn. Alia projekto uzas la teknikon de "malvarma betono",
kiam oni kompaktas humidan teron kun malgranda kvanto da cemento por ricevi tre stabilajn kaj rezistajn fundamentojn kaj murojn. Ankaŭ en mia lando kelkaj ekologiistoj konstruas siajn domojn el pajlo...
Ŝokegis min la sekva informo: oni ne povas kredi, ke nun, en la 21-a jarcento, kvarono de la barata loĝantaro (kaj en tio duono da infanoj) estas nesufiĉe nutrataj. Ĉiujare unu miliono (!) da infanoj antaŭ sia kvina vivojaro forpasas pro malsato kaj la dua miliono pro la trinkado de malpura akvo.
Pro la kronvirusa pandemio mortis en la tuta mondo (kompare kun la supraj numeroj) nur iom pli ol 5,5 milionoj da homoj. Pro tio dum neplenaj du jaroj ni freneze pandemias, enfermiĝas, havas krizokazajn statojn...
Por mi estis interesa uzo de la vorto nelge, kiu ofte ripetiĝis en la libro. Kiam mi venkis mian denaskan maldiligentecon kaj rigardis PIV-on, mi trovis la solvon de la enigmo: nelge signifas antaŭ nelonge...
Mi forte rekomendas al vi tralegi tiun ĉi vere interesegan, informriĝan libron. Sed se vi ne povas ĝin havigi al vi, aŭ ne havas tempon por ĝiaj 290 paĝoj, legu almenaŭ tre detalan artikolon pri Aŭrovilo en Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/A%C5%ADrorurbo
Fejfi (Slovakio)
Belega libro!
Ĝi entenas amuzajn kaj interesajn rakontojn, kiuj altiras la atenton de la leganto ekde la komenco de la legado! Mi tre ŝatas ĝin!
Maria (Brazilo)
Dek ses urboj de Ĉinio donas ege multe da informoj pri la urboj post la Liberiĝo en 1949. La libreto datiĝas de 1984, do estas tre malmoderna.
Mi ricevis ĝin en 1988 post la kunveno de la Ĉina Esperanto Radioelsendoj de la UK. Nur nun mi decidis legi ĝin. Mi devas konfesi, ke mi ne kredas ĉion, kion oni fanfaronas tie.
Defio (Nederlando)
Alilingve. tradukaĵoj el la Rumania Literaturo de Ionel Onet, eldonita pasintjare fakte temas pri trideko da aŭtoroj, kiujn mi legis ĉi-sumoe kaj el kiuj mi ne povis ĉion kompreni:
ofte mi havis la impreson, ke ili vivis en alia mondo ol mi, pli racia. Imagu "poemo leopard-lingva" de Virgil Teodorescu, kiun certe Ionel kompetente tradukis. Sed sencon mi apenaŭ trovis. Nur ke eblus imagi ian fulmrapidecon.
Tamen tre plaĉis al mi ekzemple la poemo "Klepsidro" de Ana Blandiana, kiu sugestas la bezonon de moviĝo en nia vivo. Kaj jam en la antaŭe lokita "kondiĉo" ŝi uzis la saman klepsidron por indiki, ke tempopaso kiel la sablo en klepsidro glitas nur malsupren.
Iom pesimisma, sed tion mi jam kutimas renkonti ĉe orienteŭropanoj. Plej tiklis min la belaj aforismoj de la lasta legita teksto: de Efim Tarlapan: "Vegetarano donante al mi florbukedon: "Prenu! Ili bongustas!"
Jen viva spirito, leginda.
Rob (Nederlando)
La libro Fake pri Esperanto kaj esperante pri sciencoj, verkita fare de Zdenek Pluhar el Ĉeĥio, parolas pri aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko.
La aŭtoro naskiĝis la 2-an de Majo 1936. Li estas kemiisto, Esperantisto kaj honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA). Li aktivis por la preparado de novaj vortaroj kaj helpis pri fakaj vortoj kiuj, laŭ sia opinio, estas necesaj por komuniki la sciencajn konceptojn.
La libro estas tre utila kaj interesa: instrumento bona por sin esprimi senerare. La aŭtoro diras finfine, ke tiu estas senĉesa laboro, ĉar la Scienco sin evoluas kaj bezonas ĉiam novajn vortojn!
Karla (Italio)
La legantoj vojaĝas kien deziras ilin alkonduki la imagpovo de Luiza Carol. Do, ili iras! Ĉu revoj? Ĉu realaĵo?
Unu ĉapitraro direktiĝas prefere al infanoj, la dua ĉapitraro al adoleskantoj kaj la tria ĉapitraro al plenkreskuloj, sed mi kredas, ke ĉiuj legantoj legos la tuton sufiĉe facile kaj certe pasie.
Proverboj de Zamenhof kaj aliaj, delikate ilustrataj de Luch Ofer, sciigas al ni la temon de ĉiu rakonto kaj metas nin en atendado. Kelkfoje, bestoj havas pasiigajn kaj amuzajn rolojn, laŭ la imagpovo de L.C: oni volas aŭskulti ilin kaj tuj oni iĝas geamikoj kaj dezirus ke la estonteco estus simila.
Krom sia amo al la bestoj, kiujn, tie oni ne manĝas, L.C. partigas kun ni sian pasion al la muziko, al la artoj, beletroj…. alidirate al la vivo.
Dankon Luiza, kiun ankoraŭ, mi regule kaj plezure legas per la revuo EV (Esperantista Vegetarano), revuo de TEVA.
Nikol (Francio)
La libro La Genezo estas unu inter la kvinaj libroj de la spiritisma doktrino. Ĝi estis skribita de Allan Kardec pere de la influenco de la Spiritoj, kaj esperantigita el la franca lingvo de la brazilano Affonso Soares.
El ĝia kvarcent tridek kvin paĝojn, mi legis nur sepdek, sed certe mi daŭrigos ĝis la fino la lernadon, ĉar estas tre interesa libro.
Tiu libro informis pri la Mirakloj kaj Antaŭdiroj laŭ Spiritismo, la dubo de la homaro pri la loko, de kie la homo venis, kien li iras, kial li estas sur la tero, kial li ĉi tie provizore suferas, kaj do ĉie li vidas la Dian justecon.
En la ĉapitro I, estas la karakteroj de la spiritisma revelacio. La unua revelacio estas Moseo, la dua estas Jesuo-Kristo kaj la tria estas La Konsolanto per la Vera Spirito kiel promesis Jesuo-Kristo, kiam Li estis inter ni sur nia planedo.
Thuler (Brazilo)
Mi tralegis la libron La nokta patrolo. Historio tria. Ekskluzive por la siaj de Sergej Lukjanenko. Ĝi estas fantasia verko, kiu temas pri la lukto de Lumo kontraŭ Mallumo nuntempe en Moskvo, sed ankaŭ pri la lukto de ordinara luma magiisto Anton Gorodetskij pro amo.
La verko estas bone skribita kaj tradukita en Esperanton. La verkisto pensigas la legantojn pri eternaj demandoj. Mi ĝuis la legadon.
Oksana (Rusio)
La drinkejo de l' mutulo estas kolekto de sep noveloj, verkitaj de Nguyen Sang. La libro estis eldonita en 1969, t.e. antaŭ la fino de la vjetnama milito. Laŭ la noto de la eldonisto, la aŭtoro venis el Sud-Vjetnamio, sed li estis subtenanto de la "Revolucio". Fakte, la rakontoj ĉiam montras usonanojn en la malbona lumo, kiel la malamikon, kiu persekutas la loĝantaron. Mi ne povas kaj eĉ ne provas juĝi la historian verecon de la libro. Feliĉe, Nguyen Sang parolas pri la batalado, sed la milita lukto ne estas la unua kaj plej grava afero. La batalo kontraŭ la malamiko estis ofte nur fono por rakonto pri la homa vivo kun ĝiaj ĝojoj kaj malfacilaĵoj. Tio iĝas la libron interesa ankaŭ por la hodiaŭa leganto. Mi ne priskribus la rakontojn kiel elstarajn. Ili ne montras ĝis nun nekonatan perspektivojn. Tamen la libro estas certe interesa kaj leginda. Krome indas aldoni, ke la rakontoj estas verkitaj en bela kaj vigla lingvo, kiu ĝenerale ne estas tro komplika por la leganto. Oni tamen rimarku, ke la aŭtoro sufiĉe ofte uzas fakajn frazerojn (ekz. "obuso").
la verda bibliotekisto (Pollando)
Mi sukcese finis mian E-Sumoon kun amuziĝa legado. Ĝis poeto fajre kora de s-ino Marjorie Boulton mi ĉifoje renkontis vaste konatajn aŭtorojn en esperantio. Iliaj poemoj estas objektoj studendaj post E-Sumoo por mi, ĉar literaturo estas konkluda celo de ĉiuj lingvoj. Ni revidu nin en marto. Bonan sanon!
Majo (Koreio)
Kun intereso mi malfermis la libron, intencis legi ĝin tre atente. Kial? Agadoj de kapitano Postnikov estis ambiguaj por disvolvo de Esperanto en Rusio kaj en la tuta mondo.
Niaj samtempanoj (esperantistoj kaj neesperantistoj) antaŭlonge forgesis tiun brilan oficiron, esceptante spektantojn kaj legantojn de samnomataj teatraĵo kaj libro.
Kun plezuro mi spektis dum la Dua Virtuala Kongreso la teatraĵon "Dek tagoj de kapitano Postnikov". Nature, mi enamiĝis al la kapitano, estis penetrita de estimo al L. Zamenhof kaj kompatis al Lidia...
Mi aĉetis la libron "Dek tagoj de kapitano Postnikov" kaj komencis legi.
La agado de la romano disvolvas je 1910 dum marvojaĝo de la kapitano en Usono kune kun L. Zamenhof. Jes, reale Ludoviko ne ĉeestis en la ŝipo "George Washington".
Tiu estas ruza ago de la aŭtoro, kiu ekpovis alporti al ni pensojn kaj sentojn de du viroj, du samideanoj. Ili konversaciis pri multaj aferoj - pri Esperanto, pri hilelismo, pri hebreeco...
De tempo al tempo aperas informo pri pasintaj Esperanto-okazaĵoj. Ekzemple, pri aranĝo de Unua Tutruslanda Kongreso de esperantistoj, pri nekoincido de opinioj de diversaj rusaj esperantistoj, pri persona vivo...
La libro estas destinita por nehasta pripensa legado. Mi rekomendas ĝin al ĉiuj amantoj de historio de Esperanto.
Sageto (Ukrainio)
Mi estas komencanto de Esperanto kaj unuafoje partoprenis en E-Sumoo.
Mi jam konas kelkajn el la verkaĵoj de la aŭtoro Edgar Allan Poe en la portugala, sed mi eraris elektinte ĉi tiun libron, ĉar ĝi estas tre, tre malfacila. Mi estas feliĉa sed mi ankoraŭ ne finlegis la libron, mi bezonas pli da tempo ol planite.
Mi bezonis longan tempon por konsulti vortarojn kaj por helpo pri kompreno, sed la sperto estis mirinda por mia lernado. Mi daŭre partoprenos en la sekvaj etapoj de E-Sumoo 2022 sed kun literaturo pli digestebla por mia nuna komprennivelo.
La Ovala Portreto kaj Aliaj Rakontoj - Edgar Allan Poe
Ses rakontoj pri makabra mistero: La ovala portreto, Liĝeja, La barelo de Amontilado, Kelkaj vortoj kun mumio, La foruzita viro, La silento.
Eriete (Brazilo)
"Amu unuj la aliajn, kaj vi estos feliĉaj. Prenu precipe kiel taskon ami ĉiujn, kiuj inspiras al vi indiferentecon, malamon kaj malŝaton. La Kristo, el kiu vi devas fari vian modelon, donis al vi ekzemplon de ĉiu sindonemo; misiisto de amo, li amis en ĉia grado,
ĝis fordoni sian sangon kaj sian vivon."Fénelon (Fenelono, 1651-1715, prelato kaj guvernisto de franca princo).
Vi aŭdis, ke estas dirite: Okulon pro okulo, kaj denton pro dento; sed mi diras al vi: Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian. Kaj se iu deziras procesi kontraŭ vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaŭ vian mantelon.
Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du. Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi". JESUO (Mateo, 5: 38-42)
"Se la amo al la proksimulo estas la principo de karitato, ami siajn malamikojn estas la plej sublima apliko de tiu principo, ĉar la posedo de tiu virto estas unu el la plej grandaj venkoj kontraŭ egoismo kaj fiero". ALLAN KARDEC
"Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio vivu la celo kaj la interna ideo de la esperantismo, vivu la frateco de la popoloj, vivu ĉio, kio rompas la murojn inter la gentoj, vivu, kresku kaj floru la verda standardo". L. L. ZAMENHOF
"Lerni Esperanton, ĝin instrui, praktiki kaj disvastigi estas ja kontribui por konstruado de ia unuiĝinta mondo". FRANCISCO VALDOMIRO LORENZ
La Lorenz-almanako de 2021 havas bonan iniciaton meti sur sian kovrilon instigante homojn ami sin ne detruante sian korpon pro uzo de tro da alkoholo kaj cigaredoj. Ni devas konscie prizorgi niajn korpon kaj spiriton sendepende de religio.
Fafah (Madagaskaro)
La libro konsistas el interesaj fabeloj, kiujn avino de Jambor rakontis al li antaŭ dormo.
Tulipo (Bulgario)
Abismoj de Jean Forge legeblas facile. La lingva?o estas tre agrabla. La leganto eĉ ne rimarkas, ke la libro estis verkita antaŭ cent jaroj. Jen komencaj frazoj de kelkaj hazarde elektitaj ĉapitroj.
"Mi jam perdis la esperon, ke li revenos."
"La vagonaro ruliĝis el la stacidoma halo."
"Mi fikse rigardas en la mallumon."
La mallonga romano plektiĝas ĉirkaŭ kvar ĉefaj personoj (du virinoj kaj du viroj). Oni jam antaŭsentas, ke devas ĉeesti amo, ĵaluzo, perfido, morto ktp.
Por Jean Forge estis grave verki ne en la malnova stilo de la 19-a jarcento kun prezentado de okazintaĵoj fare de ĉioscia rakontanto, sed en iu moderna stilo.
La teksto konsistas el 15 ĉapitroj kaj iu kadra rakonto ĉirkaŭ ili. Bonŝance por la leganto la tempo fluas rekte de la komenco ĝis la fino. En ĉiu unuopa ĉapitro ni vidas okazintaĵojn tra la okuloj de unu el la kvar ĉefaj personoj kaj tra liaj pensoj, sonĝoj ktp.
Sur la 150 malgrandaj paĝoj mi trovis nur unu tajperaron. Ankaŭ la gramatiko de Jean Forge tre plaĉas al mi, preskaŭ ĉie mi konsentas kun lia elekto de formoj.
Mi legis la romaneton dum Esperanto-Sumoo en 2021 kaj 2022 kaj tutkore rekomendas tiun ĉi verkon, se vi ŝatas legi pri emocioj kaj pensoj.
Matineo (Rusio)
La teatraĵo estis verkita de pola aktorino, kiu naskiĝis en 1857. Ŝi priskribas familion, kies patrino, s-ino Dulska, dungas beletan servistinon, por ke la filo ne diboĉu en fifamaj kafejoj sed preferu resti hejme. La sinjorino forte regas ĉiujn familianojn, dum la edzo havas la rolon de izoliĝema kaj neaprezata flankulo. S-ino Dulska esperas por sia filo avantaĝan edziĝon al iu bonhava kaj edukita virino tiel ke ankaŭ ŝi, la patrino povos fieri. La servistino estas nur portempa distraĵo. Unue mi trovis tiun "moralon" teda kaj eluzita, sed en la fino aperas surprizo, kiun mi ne malkaŝas nun. Se oni elektas teatraĵon por legi dum Sumoo, oni pensu, ke la replikoj almenaŭ en tiu ĉi dramo estas mallongaj kaj inter ili aperas sufiĉe da senvorta spaco. Tial mi hontis legi nur 2 paĝojn tage. Plie, leginte du paĝojn mi ne bone antaŭeniris en la intrigo. Tial mi ellegis la libron pli rapide ol mi intencis kaj komencis legi alian.
Nebulino (Finnlando)
Tiu ĉi libro estis diktita de ortodoksa pastro post lia elkarniĝo. Li rakontas, kiel facile al li estis eniri la spiritan mondon kaj kiajn homojn li tie renkontis. Li ankaŭ lernis, ke dogmoj kaj religiaj ceremonioj ne gravas.
En la nevidata mondo ĉiuj rajtas sekvi tion, al kio ili alkutimiĝis sur la tero. ĉiuj lernas kaj antaŭeniras en sia evoluo laŭ siaj meritoj kaj atingoj. Neniu graco helpas.
La pastro tie pentas, ke li malĝuste instruis sur la tero, li ŝatus reskribi kaj korekti la verkojn, kiujn li sur la tero verkis kaj la predikojn, kiujn li faris.
En la nevidata mondo la spiritoj laboras por evolui kaj antaŭeniri, ĉiu laŭ sia jam komencita pado. Ili studas, vizitadas bibliotekon, aŭskultas muzikon, ekskursas piede en bela naturo. Ili ankaŭ povas iri same rapidege kiel pensoj, se ili volas.
Ilia medio enhavas pli malaltajn, malhelajn, mizerajn zonojn, ne nur pli altajn lumajn regnojn, kie ĉiam estas bele, varme kaj lume. La lingvaĵo de la libro estas bona flua esperanto, ne malfacila.
Mi ĝuis la legadon, ĉar la libro estas pensiga. Vi faru viajn proprajn konkludojn.
Ĉar la libro aperis antaŭ pli ol 60 jaroj, en ĝi mankas temoj pri rasismo, klimatŝanĝo, detruo de la surtera naturo, troloĝateco, poluado. Krome, mi kiel nordulo sopirus vintron, malhelon, la ŝanĝiĝon de la sezonoj en la daŭra lumo kaj somero de la Postmortejo.
Verdire mi ŝatus nur premiĝi al la tero, kaŝiĝi en ĝi, fariĝi humo kaj musko. Ĉu oni vere bezonas postmortan nevidatan mondon?
Nebulino (Finnlando)
Estas la historio de internacia ĵurnalisto, Bruce, kiu vojaĝas tra la mondo por konigi la gravajn eventojn, kiuj skuas la homaron (militojn, naturajn katastrofojn).
Li estis edziĝinta kaj havas filon, sed li fine privilegiis sian karieron malfavore al ilia.
Iranta al sia patro en Aŭstralio, li estas vokita kovri la aperon de cunamo, sur insulo en insularo proksima al Nov-Zelando. Por atingi ĉi tiun insulon ĝi estas devigita halti sur la ĉefa insulo de la insularo, kie la prezidanta palaco situas, kaj poste veturas per boato. Li renkontas Perpetua-n, kiu prizorgas la turistan oficejon kaj kies patro estas sur la insulo, kiu estis tuŝita de la cunamo.
Kun helpo de Perpetua li sukcesas trovi ŝipon kiu konvenas por porti ilin al la insulo. Alveninte surloke li malkovras la hororon de la katastrofo kaj subite lia korpo forlasas lin, kaj li ne plu povas antaŭeniri. Perpetua rimarkas tion, kaj kun la helpo de la pluvivantoj, ŝi instalas lin en la domo de sia patro por prizorgi pri li.
Fakte estas presbiterio, ĉar ŝia patro estas la pastro de la insulo. Li havis ĉi tiun knabinon kun unu el la loĝantoj de la insulo, kun kiu li havis veran amrilaton. Ĉi tiu estis animista, kaj danke al ŝi li sukcesis krei harmonion inter katolikoj kaj animistaj. Ĉiuj estis feliĉaj sur la insulo antaŭ la Cunamo, kaj estas li, kiu aktivigas la postvivantojn por trovi kaj savi la viktimojn kiam ankoraŭ eblas.
Zorgita de Perpetua, Brice rapide retrovas fortojn kaj iom post iom konatiĝas kun la patro de ĉi-lasta kaj la vivmaniero de la loĝantoj sur la insulo.
Sed serioza intrigo ekloĝis kaj ilia ekzisto sur ĉi tiu insulo estas minacata.
Dramo disfaldiĝos. Brice kiu retrovis fortojn devos kolekti sian tutan sperton kiel grava raportisto, por atingi per helpo de pluraj neatenditaj aliancanoj novan horizonton proponitan al la loĝantoj de ĉi tiu insulo.
Estas bela romano, kie la heroo faras al si demandojn pri sia pasinta vivo kaj malfermiĝos iom post iom al alia ekzisto.
Espero (Francio)
Tiu ĉi Antologio enhavas rakontojn pri tre malfacila periodo en la historio de Ĉinio. Okazis en tiu periodo reĝimŝanĝoj, enlanda milito, invado de Japanio. Ĉio ĉi reflektiĝas en la rakontoj de 43 aŭtoroj de tiu Antologio. Estas neeble unusignife priskribi ĉiujn rakontojn kaj poemojn.
Tamen ili donas bildon pri malfacilaĵoj de tiuj pasemaj/provizoraj periodoj, pri malkonkordo inter malnovaj, ofte superstiĉaj kondutoj kaj la novaj precipe akceptataj de la pli juna generacio.
Ĉiu nova reĝimŝanĝo kaŭzis novajn persekutojn, malliberigojn, novkomprenatan patriotismon, ktp. En la jaro 1945 firmiĝis la komunisma reĝimo en Ĉinio kaj ties reguloj, kondiĉoj ofte estis nekompreneblaj por la kamparana - plej superstiĉa kaj ligita al malnovaj tradicioj - popolo.
La libro estas tre bone tradukita, do kun plezuro oni ĝin legas.
Burdo (Pollando)
Jen kurioza libreto, kiun certe ĉiu Esperantisto devus legi, pro ĝia historia signifo. Originale verkita en Esperanto, ĝi enhavas kvin rakontojn pli-malpli sendependajn, tamen interligitajn por klara ideologia celo: defendo de laboristaj rajtoj, de socialisma etiko, de sennaciismo kiel ŝlosilo por vere justa mondo en la estonteco,
de Esperanto kiel nemalhavebla elemento por konstruado de justa socio. Meze de tiuj ideoj kaj okazaĵoj elstaras emfaza, emocioplena pledado kontraŭ milito: ĉiuj tekstoj estis verkitaj en la jaro 1947, do ankoraŭ sub la premego de ĵusaj teruraj jaroj en Eŭropo. Ĉiuj rakontoj klare celas montri la bezonon de tiaj principoj.
Kaj la rakontoj ĉiam indikas la bezonon de edukado de novaj generacioj pri la bezono reformi la socion en pli saĝan strukturon.
La priskriboj de scenoj kaj la esprimitaj principoj sonas al la hodiaŭa leganto tiel idealismaj, ke ili atingas la randon de naiveco. Estas bele kredi pri la homamaj ecoj de socialismo, sed la historio dum la sekvintaj jardekoj montris, kiel malfacile estas konstrui vere socialisman socion,
se la homoj ankoraŭ ne estas sufiĉe morale evoluintaj kiel individuoj, se la homaro ankoraŭ baraktas en egoismo kaj avido. Tio tamen ne malvalidigas la verkon,
tute male: mi estas inter tiuj, kiuj firme kredas, ke utopioj estas nepre necesaj por la progreso de la homaro. Kio nuntempe aspektas neebla, iam estonte fariĝos realo, kaj la estontaj generacioj eble miros, ke ni ne alprenis tiajn belajn ideojn pli frue...
Brazila intelektulo iom cinike esprimis kuriozan opinion pri tio: "Homo, kiu ne estis socialisto en sia juna aĝo, estas kanajlo; homo, kiu plu restis socialisto en matura aĝo, estas naivulo."
Por la Esperantistoj la kolekto havas kroman historian gravecon. Ĝi bone montras, kiel tiu "utopio", montrita en la rakontoj de "Ne plu ludo...", estis utila por la firmiĝo de la Esperanta movado meze de la 20-a jarcento. Danke al tiu laborista movado, sub la estreco de Sennacieca Asocio Tutmonda,
multaj homoj lernis la lingvon kaj aliĝis al ties idealismo. Kaj ĝis nun ĝi bele laboras por la afero de Lingvo Internacia kaj al nia kulturo. Esperanto multon ŝuldas al S.A.T.
Laste, kaj same grave, legado de ĉi tiu simpatia libreto donas plezuron ankaŭ pro la eleganteco de la stilo, beleco de esprimoj kaj riĉeco de nuancoj en la lingvouzo. Laŭ mia gusto, ideala lingvouzo: simpla, bela kaj esprimoriĉa Esperanto!
Mi estas certa, ke eĉ se vi ne estas socialisto vi tamen legos la libreton kun plezuro. Almenaŭ tiel okazis al mi.
Posovo (Brazilo)
Mi hazarde elektis la libron Tempo fuĝas eldonitan de Flandra Esperanto-Ligo. Ĝi enhavas 25 rakontojn, kiuj antaŭe aperis en revuoj "Monato", inter 1980 kaj 1994. Tiu ĉi libro kuniganta 25 verkistojn el diversaj landoj igas nin malkovri aliajn kulturojn, stilojn, manierojn uzi la lingvon.
Mi rimarkis kaj parkerigis multajn novajn vortojn, kunmetitajn vortojn, nekutimajn difinilojn, ktp. Do tre interesa legaĵo por ĉiu, kiu intencas prepariĝi por progresinta ekzameno; tamen malfacila por komencantoj!
Pervenche (Belgio)
Al ĉiuj komencantoj: certe, vi konatiĝos kun viaj favorataj verkistoj!
Monto Falko (Japanio)
Pro subita morto de sia edzo Maria kaj kvarjara knabineto translokiĝis al Varsovio. Tie Marta serĉis laboron por vivteni sin. Tamen vivi kun filineto estis tre malfacile kaj fine atendis ŝin tragedio. Nun en Japanio okazas similaj aferoj pro novliberalisma ekonomio kaj la pandemio, tial la vivo de Marta tre kortuŝis min.
Jarfino (Japanio)
Mi legis fabelojn. Plej plaĉis al mi la fabelo el la libro Verda Koro pri ĉina princidino.
Jaruŝ (Ĉeĥio)
Libro estas pri vivo en bieno kaj pri helpo de virinoj.
Sanĉjo (Rusio)
La ŝtona urbo, de Anna Löwenstein, rakontas la vivon de la kelta junulino Bivana, kiu iĝas sklavino en ordinara vilaoposedanto de la antikva Romo. La rakonto komencas kun la ĉiutaga vivo de iu kelta socio en Britujo, kiu montras kiel estis la rilatoj inter la homoj kaj inter la komunumoj. Poste esti kaptita, ŝi estis konduktita al Romo. Per ŝiaj okuloj, oni povas kompreni plibone pri la moroj kaj kutimoj de tiuj malsimilaj socioj en tre allonga romano. La lingvoprovizo de la romano estas nur el oficialaj kaj fundamentaj radikoj. Tiel ĝi estis leginda libro kaj helpas tiujn homojn, kiuj volas plibonigi siajn lingvan kapablon.
Kuraĝo (Brazilo)
La libro Gerda Malaperis transdonas la mesaĝon, ke la plej grandaj homaj trezoroj ne estas riĉaĵoj, sed iliaj spiritaj valoroj, kiuj estas: Vero, Justeco, Digneco, Respekto, Kompreno, Honesteco, Amo, Kompatemo kaj Kono de si mem kaj de sia ĝusta loko. Tiuj ja estas la trezoroj, kiujn la homo devas serĉi en sia vivo.
Profirja (Brazilo)
La libro, kiu estis eldonita en 2019 en Esperanto prezentas interalie transliman, internacian amon de hungara junulino Lili kaj ĉeĥa junulo Ota. Ili havas multajn malfacilaĵojn, kiel ekzemple en kies lando vivi, kiel trovi laboron kaj loĝejon, adaptiĝi al fremda kulturo. Tio ja povas esti komuna sperto de multaj Esperantaj paroj.
Sed krom la interesokapta amhistorio tre gravas la historia fono de la romano. Ni estas en 1976, en la jaroj de socialisma diktaturo en ambaŭ landoj. La historio de Hungario kaj Ĉeĥio estas tre simila, kio plie kunligas la gejunulojn. Ili rememoras pri la subpremita revolucio de la hungaroj en 1956, kaj pri la Praga Printempo en 1968, kiu estis same subpremita per rusaj tankoj kaj kun la helpo de najbaraj, "amikaj" landoj.
Eble estas iom stranga, ke la gejunuloj tiom multe parolas pri historio, sed la socialisma diktaturo forte influis la vivon eĉ de simplaj civitanoj. Foje la elpensitaj figuroj de la romano ŝajnas esti pli realaj ol la menciitaj historiaj personoj. Tamen estus grave ne forgesi pri tiuj herooj, kiuj donis sian vivon ŝajne vane por la liberiĝo. En eksterlando supozeble oni neniam aŭdis tiujn nomojn sed eĉ enlande,
ene de la plej multaj familioj ne okazis transdonado de rememoroj pri la malsukcesinta revolucio. Oni simple timis paroli pri tio. En la romano la patro rakontas siajn terurajn travivaĵojn en kajero, kiun la filino ricevas nur post lia morto.
Kiuj ŝatis la romanojn de Orwell, retrovos iom similan atmosferon en la romano de Éva Tófalvy, sed estas grava diferenco: ja ne temas pri pura fikcio, sed propra vivosperto. Plia grava diferenco estas, ke la rolantoj de "1984" bone scias, ke ili estas observataj de la Granda Frato, kaj provas kaŝiĝi, dum la etoso de La liberiĝo estas preskaŭ agrabla en la surfaco. Oni ne scias ĉu oni devas konformiĝi (Ota) aŭ eblas "kuraĝe" ribeli (Lili).
Despli efikas kiel vangofrapo aŭ vekiĝo el naivaj revoj la fino de la romano.
Kiu ne konas sian pasintecon, ne havos futuron - oni diras. Estas grave enrigardi en tiun spegulon, kiun etendas al ni la aŭtorino por pli alte taksi nian "liberiĝon". Oni devus atenti pri la atestado de tiuj, kiuj vivis en vera diktaturo dum komunistaj kaj socialismaj tempoj por pli facile rimarki la kaŝitajn diktatorecajn paŝojn de nunaj mondpotencoj.
Temas pri bele eldonita, bonkvalita libro, la originala lingvaĵo estas tre flua kaj altkvalita, la enhavo samtempe instrua kaj streĉa.
Mi rekomendas legi la libron al ĉiuj.
Pliaj informoj pri la aŭtorino: https://eo.wikipedia.org/wiki/%C3%89va_T%C3%B3falvy
La libro estas mendebla en la jena adreso:
AKVILA & PRISCILLA
Kiadó és Kulturális Szolgáltató Bt.
7633 Pécs, Ybl M. u. 9. 11. em. 2.
Hungario
Talpeto (Hungario)
Antaŭ la lego de tiu romano, mi ne konis la polan verkiston Stefan ¯eromski kaj mi konfesas, ke mi estis surprizita.
Mi kontentas, ke danke al Esperanto kaj al la bonega traduko de Tomasz Chmielik, mi havis la okazon sekvi la historion kaj aventurojn de la ĉefa fikcia persono de tiu romano, t. e. Cezary Baryka. Ĉiuj eventoj rilatas al tiu persono:
- lia adolesko en Baku Azerbajĝano kiam lia patro iras ekmiliti je la unua mondmilito
- lia ege malfacila vojaĝo kun sia patro al Pollando
- lia partopreno al la pola-sovetia milito post la sendependiĝo de Pollando
Kaj tuj poste venas la plej granda parto de tiu romano, lia vivo en burĝa etoso tute malplaĉa por li, kaj lia katastrofa mallerto pri amaferoj.
En tiu flanka sed ĉefa (pro la nombro da paŝoj) parto de la romano, lia bolŝevisma tendenco suferas pro sia malproksimeco al la malsuperaj ŝtupoj de la socio.
Kaj jen la lasta parto nomita "La vento el oriento" kun tiu respondo al la demando tra ardaj politikaj disputoj:
Ĉu la tutnova sendependa Pollando adheros al la bolŝevisma revolucio? Interesaj politikaj konfliktoj kaj certe miaopinie la plej interesa parto de la romano.
Refoje dankon al Tomasz, kiu regalas nin per multaj notoj, klarigoj. Certe helpas por kompreni tiun gravan paŝon de la pola historio.
Telemo (Francio)
La libro Mondo de travivaĵoj de Tibor Sekelj jam delonge kuŝas en mia modesta biblioteko de Esperantlingvaj libroj. Nuntempe mi mem estas surprizita, kial mi ĝin ankoraŭ ne tralegis ĝis nun. La libron mi retrovis dank' al profesoro Luis Jorge Santos Morales (1943-2019),
kiu en la retejon
https://soundcloud.com/luis-jorge-santos-morales enmetis sonregistraĵojn de kelkaj rakontoj el ĉi tiu libro. La titoloj de ĉapitroj En la kaptilo de banditoj, Renkonto kun kanibaloj, ĉe la rivero de la mortoj k.a. permesis al mi aventurojn kaj intrigojn.
Mi ne disreviĝis. La aŭtoro fama vojaĝanto, poligloto, esperantisto Tibor Sekelj (1912-1988) malkovras en la libro ne nur aventurojn, sed ankaŭ ĉarmon de vojaĝoj. Tibor Sekelj multfoje alfrontis malfacilaĵojn, danĝerojn, tamen sen vojaĝoj sian vivon li ne imagis.
Jen kion li skribas en "Skizo por aŭtobiografio":
En mia oficejo aŭ hejmo, aŭ surstrate alparolas min konatoj kaj nekonatoj: "Do, finiĝis la vojaĝado. Ĉu vi definitive forlasis la vojaĝojn?"
Ne, mi ne forlasis ilin, kaj multe malpli definitive. Por iu, kiu estas vojaĝanto laŭ temperamento, la vojaĝado havas nek komencon, nek finon.
Kial mi ĉesus vojaĝi? Ĉu la sunsubiro malantaŭ Fuĝio fariĝis malpli spektakla? Ĉu la manpremo de indiĝeno malpli varma?
Tre bonaj vortoj!
Ganto (Litovio)
Tiu ĉi libro liveris al mi la ŝancon reviziti karegajn malnovajn amikojn, kelkajn jam forpasintajn. Tiu ĉi libro sentime levas la vualon, kiu kaŝas al nia animo belecon, amon, ridon kaj suferon (vivo estas ĝuste tio). Mirinde estas, ke tiu ĉi libro atentigas nin pri vervo, kuraĝo kaj sincereco de l' koro, jen poetoj! Mirinde estas, ke poetoj neniam mortas kaj ĉiam aktualas, ĉar ili vidas transe de la tre limigitaj homaj sentumoj. Kaj sendube pro tio, la mondo bezonas poetojn. Vivu, vivu poetoj!
lima-ko (Brazilo)
Tiu streĉa kaj interesa fabelo estis verkita de la fama sveda aŭtorino Astrid Lindgren (1907-2002) en la jaro 1972.
Kerstin Rohdin esperantigis la libron en 1987 (jubilea jaro de Esperanto kaj 50-a jariĝo de la verkistino). La traduko legiĝas flue kaj plezure. La libro estas interesa ne nur por infanoj. La plenkreskuloj ankaŭ ĝuos la legadon.
Oni sekvas la eksterordinarajn aventurojn de la du fratoj Jonatano kaj Karlo (Biskoto!) Leonkoro en la postmorta lando Nangilima. Tie parto de la lando estas submetita al terura tirano kaj ties kruela armeo.
Oni malkovros profundajn kavernojn kun grandega timiga drako, danĝerajn montojn, krutajn klifojn kaj grandiozajn akvofalojn. Ne mankos perfiduloj!
Kiel la du fratoj sukcesos liberigi la sklavitan popolon? Legu kaj malkovru mem!
Astrid Lindgren ricevis multajn literaturajn premiojn naciajn kaj internaciajn (Usono kaj Sovetunio). En Stockholmo eblas viziti parkon dediĉita al la aŭtorino kaj ties verkaro.
Atrebato (Francio)
La fama esperantista verkisto Tibor Sekelj estis mondvojaĝanto. Li verkis multajn aŭtobiografiajn verkojn; Kumeŭaŭa estas unu el lia plej sukcesa libro, originale verkita en Esperanto; ĝi priskribas la aventurojn de indianaj triboj en Brazilo.
Unu juna indianeto Kumeŭaŭa, inicas la vojaĝanton Njikupĉap al la vivo en amazonia arbaro kaj teksiĝas amikaj rilatoj inter ili.
La lingvostilo estas simpla, preciza kaj tre komprenebla eĉ kiam la aŭtoro montras la parolmanieron de la indiĝenoj sen verbkonjugacio kaj sen artikoloj.
Facilas kompreni kiam la indianeto resumas sian belan vivofilozofion: "Besto mortigi alian beston nur kiam malsata. Homo ne devi esti pli malbona ol besto!"
Tiu verko estis tradukita en pli ol 22 lingvojn. Valoras mencii la belan francan tradukon fare de Anne Jausions (kiu partoprenas en la Esperanto-Sumooj!) en la jaro 2015.
La libro estas interesa ne nur por infanoj. Kiel mi, vi tutcerte ĝuos la legadon.
Joga (Francio)