Recenzoj de legataj libroj dum la septembra sumoo 2013

Elstaraj Prozoj kaj Eseoj de Belartaj Konkursoj 2012  aperitaj en Belartaj Almanako N-5o 15 (Oktobro 2012)   

Dum la lastaj tagoj de septembra sumoo mi legis la prozon de Sten Johanson "Ivan Ŝirjaev - la evoluo de verkisto" kaj la prozon de Luiza Carol "La puzlo pri la elefanto". La unua verko estas enkonduko de Ivan Ŝirjaev kaj komentario pri liaj verkoj. La dua verko estas pri katalana esperantisto Abel Montagut kaj lia verko "Poemo de Utmoa". La enhavo de du prozoj aperas iom malfacilaj al mi pro mi antaŭe ne legis la cititajn verkojn, kaj se mi trovus la librojn, mi certe ne povas finlegi ilin dum la limita tempo.
La puzlo pri la elefanto estas fama azia fablo, kiu temas pri ses blindoloj, kiuj tuŝis la saman elefanton, kaj poste priskribis ĝin malsame. Pri la beleco de literaturo. Mi pensas, ke la leganto ĝujas la literaturon nur similas al iu ajn de blinduloj, kiu povas tuŝi parton de elefanton.

Chaoming Cho, Kaohsiung, Tajvano (Abengo)

La dua libro  de Zamenhof 

Mi legadis aldonan parton en la Dua LIBRO. Mi eksciis, kiel Zamĉjo multan tempon donis al homaranoj por publikigo de Esperanto, preparis kaj cerbumis por ĝia perfekto. Plue ĉi-foje mi legadis ĝis rememoro pri lia patro de ADAMO filo de Zamĉjo pro konduko de s-ro Nema. Mi estis kaj estas tre tre feliĉa kun Esperanto-sumoo dum la lastaj 15 tagoj. Mi sukcesis en la luktado de sumoo.

BAK Suhyeon, Elstara, Seulo, Koreio (Majo)

Mirrakontoj de Liaozhai  

Prezenti iomete da sperto pri legi "Mirrakontoj de Liazhai". Laŭ verka procedo, la verkisto diris; liaj rakontoj estis dividita tri kategorioj.
1. Redaktitaj notoj por realaj okzaĵoj.
2. Rakontoj artisme reverkikitaj
3. Laŭ reala okazaĵoj la aŭtoro verkis rakontojn. En la tuta verkado estis aplikata de s-ro Pu Songling romantikisma kaj realisma artrimedo. Relative ampleksa kaj kun altnivela art-valora parto apartenas al la lastaj du kategorioj de "Mirrakontoj de Liaozhai". Mencindite, la VERKO DE S-RO PU ESTIS VERKITA OFTE PRO INDIGNO KONTRAUH LA MALLUMA SOCIO, nome, li mem kapablis kontraŭdiri al malluma realo nur per sia verkaĵo. Alie nenion li kapablis oponi kontraŭ la malluma realo forta, same kiel en reala vivo. Ĉi tie mi nur temas pri tia temo. Kaj la plej elstara ekzemplo tipa el la verko------ -"S-ro Xi Fangpin".
Ghi priskribis, ke s-ro Xi Fangpin spite al morto persistis justecon batali kontraŭ malluma potenco, kiu estis subaĉetita de mono de fi-riĉulo. Enirinte subteran mondon pro sia patra morto, li animo apelacis al subtera oficistoj fantoma, eĉ li plurfoje suferis de kriminala kodo kruela, eĉ apenaŭ sinoferi sia vivon, kaj fine venki molican potencon kaŭze de helpo de Erlan--justa alranga oficisto en infero. La tuto estis serioze kaj vivece priskribita de verko. El la verko, analogaj rakontoj brilaj estis plimultaj, do, ĝisnun legindas ni.

JI Ding, Ĉinio (Ding)

Patrina koro de Nevena Nedelĉeva     

La libro "Patrina koro" de Nevena Nedelĉeva (J. Régulo Eldonisto Laguna) konsitas el 12 mallongaj rakontoj kaj 2 teatraĵoj. Ĉiuj ili estas rakontoj kun belaj finoj. Ili ĉiuj raportis pri la utileco de Esperanto. Oni per multaj diversaj manieroj, diversaj kialoj por lerni Esperanton, eĉ facile, eĉ obstakle.
Por vjetnamaj esperantistoj, kelkfoje, por lerni Esperanton, oni alfrontas teruran malfacilaĵon. Leginte la libron, mi inspiras la ideon verki mallongan rakonton pri mia vjetnama esperantista amikino dum sia tre speciala cirkonstaco, kiam ŝi alvenas al Esperanto.

Luong Ngoc Bao, Hanojo, Vjetnamio

Sepdek-sep ŝlosiloj por la japana civilizacio  de UMESAOTadao     

Mi ne ankoraŭ legis la tuton de la libro sed nur 74 paĝojn. La libro ŝajnas al mi tre interesa, mi legos la sekvon en la venontaj tagoj. Tion kion mi konstatas estas ke mi malpli kaj malpli ofte devas malfermi la vortaron. Tio devenas de la fakto ke mi ofte legas kaj notas la vortojn kiuj estas novaj por mi, de la fakto ke mi regule parolas sur skajpo kun mia korespondantino el Tokio, kaj de la fakto ke mi jam tri fojojn partoprenis al universalaj kongresoj, kie mi povis paroli en esperanto.
Alie, tiu libro estas facila por legi. Oni lernas multe pri la historio de Japanio, kies kulturo kaj vivmaniero.

DEMOUY Martine, Périgueux, Francio

Kiam mi estis la plej feliĉa en la vivo?  kompilita de Julia Sigmond, Eldonejo Editura Triade 2008 (144 paĝoj)    

Fakte, mi intencas respondi al la demando "Kio estas via plej granda feliĉo?" Venko kontraŭ si mem. Tio estas la spirito de Esperanto-Sumoo. De kiam mi akiris tiun memvolon, mia vivo ŝanĝiĝis. Mi ne nur plenumis la legadon de planitaj paĝoj, sed ankaŭ mi plenumis ĉiujn miajn ĉiutagajn farendaĵojn laŭ la sama spirito. Danke al via inicitativo, mi sentas min feliĉa ĉiutage. Kaj tio estas ankoraŭ rimedo por malfruigi mensan maljuniĝon. Tio estas ĝermo de mia skribota eseo. De hieraŭ mi ne plu estas estrarano de VEA. Mi do havas pluan tempon por personaj aferoj.

Nguyen Xuan Thu, Hanojo, Vjetnamio

La Aliulo  de Serĝo Elgo - eldona fako kooperativa de SAT - 04/2011  -  219 paĝoj   

"La Aliulo" estas krimromano de Serĝo Elgo (George Laĝrangne ) rakontas pri misaĵo inter du ĝemeloj per ilia akuŝistino okazis en terura tago 4a monato 4a jaro 1944 nokte de bombado dum milito. Kiel kutime la ĝemeloj havas similaj aspektoj, intelektoj kaj kolegaj karakteroj, eĉ - povas diri ke ili ŝatas kune modelo -fraŭlinon, tamen ili estis nutrata en malsamaj familioj kaj medioj. Pri tio ili malsamas sorton.
Beneto estis lerta inĝeniero pri betono dum lia ĝemeloj fariĝis bandito. La aliulo (sozio de Beneto) kaŭzis al li multe da suferon. Kiam Beneto klare scipovus tion, tiam la fraton mortigis la policistoj, samtempe li trafis akcidenton.
Konservanco de aŭtoro estas speciala. La aliulo restas en edzino de Beneto unu genon kaj en lia korpo unu renon. Sinjoro SERĜO ELGO transformiĝis vivon de aliulo. Fermita la libro sed mi ankoraŭ devas pripensinte ….

Cao Truong, Hanojo, Vjetnamio

La Familio" de Bakin     

Finiĝis esperanto-sumoo, sed mi ne finlegis la libron, ĝi estas dika kaj interesa. La aŭtoro priskribas interesan periodon de Ĉinio - komenco de XX jarcento, maltrankvila tempo post faligo de dinastio Qing kaj formiĝo de novaj strukturoj, vekiĝo de intelektuaro kaj junularo. Ĉio ĉi prezentita sur fono de unu riĉa kaj iasence konservativa familio, kies familianoj havis diversajn ideojn. La junularo ribelis kontraŭ malnovaj patriarkaj sintenoj de familiestroj. La libro bone tradukita en bona kaj bela Esperanto. Tutcerte inda por tralegi.

Dorota Burchardt, E³k, Pollando

Kredu Min, Sinjorino de Cezaro Rosetti     

La libron, kiun mi legis por la septembra SUMOO estis "Kredu min Sinjorino!" de Cezarro Rossetti. Tre amuza romano pri la travivaĵoj de iu kolportisto en Britio. La originala libro en la katalogo de UEA enhavas 278 paĝojn kaj ĝia prezo estas 12 eŭrojn.Vi povas aĉeti ĝin jene: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=3749#ek Mi trovis senpagan kopion de la libro en interreto kaj kopiis la tekston. Tamen la senpagan tekston havas tajpadajn erarojn, eble ke, ĉar ĝi estis kreita pere de OCR aplikado.

Vasil KADIFELI, Istanbulo, Turkio

La Monadologio / La demonadologio  de Gottfried Wilhelm LEIBNIZ kaj Iulian TANASE.       

Kaj jen ankoraŭfoje mallonga komento pri la libro "La Monadologio/La demonadologio" de Gottfried Wilhelm LEIBNIZ kaj Iulian TANASE: Leibniz estas grava eŭropa filozofo de la 17a jarcento. Per "La Monadologio" li donis koncizan superrigardon pri lia metafizika sistemo. Por kompreno de la verko necesas sciojn pri la frumoderna eŭropa filozofio. Iulian TANASE estas nuntempa poeto el Rumanio. Lia "Demonadologio" estas lingvoluda parodio al la "Monadologio" de Leibniz.

BINDMANN, Zeitz, Germanio

Leteroj el Koreio de Lee Jungkee     

Antaŭ ĉio mi devas diri, ke la verkinto de la libro "Leteroj el Koreio" estas nia amiko jam de pli ol 20 jaroj. Do legi la paĝojn de lia taglibro kaj liajn raportojn estas kiel trarigardi nian vivon. Multe plaĉas al mi ankaŭ la fotoj, en kiuj mi vidas precipe gejunulojn, sed ankaŭ homojn, kiuj bedaŭrinde ja ne plu estas inter ni.
La libreto legeblas senprobleme kaj permesas al mi koni pli bone la sentojn de viro, kies patrolando troviĝas en fora Azio. Mi havas demandon al vi: ĉu vere verkaĵoj de eŭropanoj estas malfacile kompreneblaj pro ilia komplika stilo kun eŭropeca esprimo? La venonta libro, kiun mi legos, estas verko de Julian Modest, kiu laŭ sinjoro Lee Jungkee, "kapablas doni kortuŝon, homamon kaj alvokon al ordinaraj civitanoj."

Luigia Oberrauch Madella, Parmo, Italio

Metropoliteno de V. Varankin       

Post la legado de tiu libro, mi tute ne surprizas, ke Stalin decidis forsendi la verkiston al Siberio. Varankin pli malpli priskribis la malagrablajn kondiciojn kaj burokratismon en Sovetunio en la jaroj 1928-9, kiuj malhelpis al ĉiuj, kiuj volis plibonigi vivkondiciojn ĉiutagajn. Jen interesa libro por iuj, kiuj interesas pri la historio de Sovetunio dum la antaŭmilita periodo.
La libro Metropoleteno meritas multe pli ampleksajn komentojn. Jen libro, kiu oni plurfoje bezonas legi por tute kompreni ties celon. Interese estas, ke la unua eldonado okazis eksterlande; mi imagas, ke la verkisto ne kuraĝis peti al sovieta eldonisto eldoni ĝin.

Betty Chatterjee, Vallensbaek Strand, Danio

Padma la eta dancistino  de Tibor Sekelj - ĝi havas 80 paĝojn kaj estas eldonita en Dxurdxevac, Kroatio 2013

Mi legis libron de Tibor Sekelj "Padma la eta dancistino" Mi proponas ĝin al gejunuloj au denaskaj infanoj. Ĝi estas porinfana libro. Temas pri rakontoj el Hindujo kiujn skribas eksterlanda alvenanto kiun ili nomis Onklo Bend. Li amikiĝis kun la knabino de la familio Padma. Inter 10 rakontroj-interesaj kaj nekutimaj el Hindujo estas unu kiam Padma ekŝatis esti dancistino. Onklo Bend pagas al dancistino de vojaĝanta trupo por ke ŝi montru kelkajn paŝoj al Padma por ke ŝi povu danci, ankaŭ aĉetis al Padmaja uzitan vestaĵon, sed tamen konvenan al eta dancistino. Post kelkaj okazaĵoj Padma meritas stipendion kaj iras al ŝtata lernejo, lerni por profesia  dancistio. Do helpe de eksterlandano onklo Bend ŝi realigas sian ŝonĝon. Facila, tre klara lingvaĵo kaj tre konvena por scivolemaj.

Tereza Kapista, Beogrado, Serbio (Tero)

Amaro - de Sten Johansson

Mi forte rekomendas libron "Amaro" de Sten Johansson por venontaj sumo luktantoj. La libro estas originala esperanta literaturo skribita en plaĉa simpla lingvo sen tro da neoologismoj. Ĝi priskribas rilatojn inter nuntempaj homoj - kutime (ne surprize) amarajn amrilatojn. Laŭ mi ĝi estas ege taŭga por sumoo. Ĝi konsistas el multaj mallongaj - averaĝe 4 - 8 paĝaj noveloj, kiuj kaŭzas, ke oni povas bone adapti libroj al la dezirata longeco de sumoo - oni povas decidi legi unu novelon, du novelojn aŭ specifan nombron de paĝoj (tion mi faris kaj en la tagoj, en kiuj mi sukcesis, mi kutime legis iom pli ol antaŭplanitajn 10 paĝojn por fini novelon).

Anna Skudlarska, Vroclavo, Pollando (annA)

La stranga butiko - de Raymond Schwartz, eldonejo "Inko", Svedio, 2000; pa?oj 130

Raymond Schwartz (1894-1973), franco, unu el la brilaj reprezentantoj de la franca literatura skolo. Lia versa kolekto "La stranga butiko" estis verkita en 1931, sed ĝis nun ĝi restas freŝlingva verko, kiu povas kateni legantojn per variaj temoj, originalaj vortludoj, ironio, foje atinganta gradojn de sarkasmo, originalaj spritaĵoj kaj vortkombinoj. Mi estas tre kontenta, ke mi tralegis ĉi tiun libron kaj legante ĝin mi ĝuis sur ĉiu paĝo la majstran stilon kaj vervan poetan fantazion de Raymond Schwartz.

Vladimir Opletajev, Rusio, Okcidenta Siberio, Urbo: Surgut (Vlostano)

Eroj de Marjorie Boulton

Nu, mi tralegis "Eroj" kaj diskutigis kelkajn el la poemoj en mia studgrupo. Ni precipe okupiĝis pri la parto "Folioj de Ora Branĉo", ĉar ĝi estas kvazaŭ daŭrigo de la libro "Kontralte". Ni miras pri ŝia kapablo tiel intense kaj trafe priskribi pasiojn kaj fortajn emociojn. Ni sentas ke ili fontas de ŝia propra interno. Ŝi vere travivis malfeliĉan amon dum pluraj jaroj. Ŝi priskribas internajn luktojn persvadi sin mem elteni kaj transformi sian amon al amikeco. La poemoj tre kortuŝis nin.
En "Eroj" Marjorie Boulton indignas pri maljustaĵoj en la mondo, pri homaj suferoj, sed ankaŭ tre bele priskribas ĝojigajn aferon, la naturon, bestojn ktp. Amuza estas la parto "Kvarpieda Konsolanto", "Omaĝe al Lia Altestimata Miaua Moŝto Ernfrid Don Juan Tibor Reto Julio Kolomano Ferenc de Montevideo, siama kato". Fine de la libro troviĝas fasko de poemoj dediĉitaj al diversaj famaj esperantistoj.
Ni trovis ke la plejumulto de la poemoj en "Eroj" estas pli longaj kaj pli komplikaj ol en "Kontralte" por ni, kiuj ne kutimas legi poezion. Tamen valoras tralegi la libron por trovi tiujn poemojn, kiuj eniras la koron kaj la menson.

Ann-Louise Akerlund, Svedio, Helsingborg (Ann-Louise)

Eulalia de Lorjak

Al mi tre plaĉis partopreni la konkurson, ĉar tio instigis min legi ankoraŭ unu libron kiun mi delonge prokrastis. Mi legis preskaŭ ĝuste po 13 paĝojn, tamen estis du tagoj kiam mi legis pli multe, ĉar mi sciis, ke mi ne povos legi la sekvontan tagon sufiĉe pro mia okupiteco en la laborejo. Mi konstante ricevis agrablan subtenon de la organizantoj, do mi dankas ilin pro tio, aparte Hori Jasuo. Mi legis la aventuran romanon de Lorjak "Eulalia". Mi ne povas diri, ke tio estas la plej interesa romano, kiun mi legis en mia vivo, ĉar ĝi entenis multajn artefaritajn situaciojn, tamen la eventoj disvolviĝis rapide, de tempo al tempo neatendite (precipe ligitaj kun mortigoj kaj aliaj krimoj). Mi ŝatis la ĉefan protagoniston Eulalia: tre modesta, honesta junulino, kiu vivis en eksterordinaraj cirkostancoj kaj devis chiam kontraŭstari la sortobatojn malgraŭ sia malforteco kaj timemo. La romanon havas "feliĉan finon". Malriĉa Eulalia trovas riĉajn kaj altrangajn parencojn!

Lidija Jerofejeva, Ruslando, Nijhnij Tagil (Montaro)