Recenzoj de legataj libroj dum la maja sumoo 2015

Kiel akvo de l'rivero de Raymond Schwartz

Mi sekvis Pierre Touchard de Parizo al Berlino kaj poste ĝis Marseille dum paca kaj milita periodoj. Komence de la romano, Pierre, pariza studento, iras al Autrecourt (Lorena urbo) por ĉeesti al geedziĝo de sia frato.
Devenante el Loreno (same kiel la aŭtoro), por li, germanoj estas liaj najbaroj.
Freŝa abituriento, kies celo estas perfektigi sian scion de la germana lingvo, Pierre iras al Berlino. Tie li amikiĝis kun germanaj gejunuloj. Paca vivo similas inter la du landoj.
Sed kio okazos, kiam milito alvenos.
La romano, tra la vivo de Pierre, levas multajn demandojn.
Ĉu amikeco rezistas al milito? Ĉu propraj sentoj pli valoras ol patriotismaj sintenoj? Kie estas kulpo aŭ merito de iu popolo fronte al mensoga registaro? Kio pri la limlandoj? Kial, kiel fariĝis heroo? Kelkfoje eble nur pro cirkonstancoj,....
Agrabla kaj interesa romano

Vivjan

Revenoj al Krynki de Sokrat Janowicz

En 2014 aperis Revenoj al Krynki de Sokrat Janowicz ĉe Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro Lukasz Gornicki (kun 'sur la o.) Tradukis Tomasz Chmielik.
La libro enhavas serion de "sokratoj," skizojn pri la vilaĝo kie naskiĝis la aŭtoro kaj pri Bjalistoko kie li loĝis kaj laboris kaj kelkajn eseojn-ideojn.
Dum la sumoo-luktado mi legis kelkdek "sokratojn." Jen unu el ili:
Falĉanto.
La ĉielo blankarda. Ĉien, kien turni la okulojn nur grenkampo.
Venis la rikolto-tempo.
Mi enspiras la odoron de pano. Sen rapidi mi deprenas de la ŝultro kaj akrigas falĉilon. La alaŭdo gloras altege mian laboremon - estas aŭdeble tra najbaraj vilaĝoj. Kiel la unua mi eliris sur la kampon.
La spikoj kun blankaj lipharoj riverencas profunde kaj petas: Falĉu, ĉar tempas! Ek, falĉu, ĉar tempas! La falĉo-tempo jam!
Kaj tiel ĝojigas min ilia matureco.
Memoro, pri juna virino kiu venas aŭtomobile por meti florojn sur la tombon de la avino finiĝas per "Super la densaj arbustoj ĉirkaŭe leviĝis nebulo. Sur la acera folieto, kiu alpremiĝis al la branĉeto de sovaĝa rozujo sur la kamporando, ruliĝis majesta aŭtuna larmo. La kampo rigardis per la okuloj grandaj kiel malĝojo. Kaj fariĝis solene.

Anneke Buys

Esperanto estas facila (120 paĝoj) de Renato Corsetti

La libro Esperanto estas facila enavas longan kaj gravan liston de vortoj kaj verboj kujn ni ofte uzas, ĉar ni estas mallaboremaj kaj ni ne volas kontroli la vortaron: ni pensas ke tiuj-ĉi vortoj estas pli ekzaktaj kaj pli belaj, sed ofte ili havas malsamajn signifojn!
Ekzemple:
"kruro" ne estas "gambo";
"besto" ne estas "animalo";
"vinbero" ne estas "uvo".
Esperanto havas multajn vortojn kiuj devenas el la Latina lingvo, sed ĝi estas nek Latina, nek Itala lingvo ! L.L. Zamenhof kaj la Lingva Komitato estas la referencoj: ni ne povas havi personaj, kaj malaprobataj iniciatoj!
Se vi trovas (en la libro Esperanto estas facila) la simbolon de la sago? (post iu vorto), signifas ke la aŭtoro malkonsilas tiun vorton kaj li rekomendos alian, ĝustan, post la sago;
ekzemple: suicido? sinmortigo.
Se vi trovas la simbolo de la ondo ~ (post iu vorto) signifas ke la vorto estas ĝusta kaj ĝi havas ankaŭ sinonimojn;
ekzemple: kardiopatio ~ kormalsano.
Tiu-ĉi libro, laŭ mi, estas tre bela kaj tre utila!?

Karla (Carla Zulian, Romo, Italio)

Krimeo estas nia de Kalle Kniiviä

Post la interesa libro Homoj de Putin, Kalle Kniiviä denove esploris la situacion en eksa Sovetio. Ĉi-foje li vizitis Krimeon, Ukrainon kaj Rusion. Li provis trovi respondon al la demando: Kial Rusio aneksis Krimeon, kaj kial ne estis multa rezisto, aŭ eĉ inverse: kial tiom da homoj aprobas, eĉ aplaŭdas la aneksion. Li intervjuis multajn homojn: tiujn, kiuj ne aprobas, sed ankaŭ tiujn, kiuj ŝatas ĝin. Por mi multo estas pli klara nun, sed ne ĉio. Pri tio kompreneble ne kulpas la verkisto, sed simple la fakto, ke la situacio tie estas ege komplika kaj verŝajne nur post jarcento iom komprenebla.
Grava, interesa libro. Rekomendinda, ankaŭ por (ne tro freŝaj) komencantoj legebla.

Katinjo

La Faraono de Boleslaw Prus

La Faraono tri voluma libro verkita de Boleslaw Prus kaj tradukita Esperanten de Kabe.

La libro priskribas Egiptujon post la Eliro de judoj el Egiptujo. En la kozmopolitplena lando loĝas grekoj, fenicianoj, judoj, libianoj, asirianoj, araboj kaj multaj aliaj. La ŝtato estas en korupto kaj la trezoro paĝo de paĝo malpleniĝas. Ramseso XIII, la plej juna filo de la faraono, Ramzeso XII, estas elektita kiel kronprinco kaj kvankam li estas sperta en la arto de milito, nun li strebas lerni kaj malkovri la arton de adminstrado kaj kompreni la problemojn de la lando. Ramzeso enamiĝas kun juda virino Sara kaj ŝi, kiel lia konkubino, nun estas graveda. Pastroj estas la plej grava grupo en la lando kaj fakte ili estas tiuj kiuj administras Egiptujon. Asirio estas grava lando kiu minacas Egiptujon, tamen ili volas fari traktaton kun Egiptianoj pro ke ili disdiviĝu la mezorientajn landojn, kaj pro tio ili unue devas konvinki la pastrojn. Fenicianoj kiuj estas bankieroj kaj ilia lado estas en mezoriento malkovras tiun intrigon kaj volas kontraŭagi por savi ilian landon. La trezoro daŭre malpleniĝas, ĉar la nombro de kamparanoj malgrandiĝas. Ili estas tiuj, kiuj kultivas la landon en la du flankoj de rivero Nilo kaj provas teni la dezerton for de la kultivebla terparto. La kamparanoj ankaŭ suferas de la grandaj impostoj kaj tio estas alia rezono, kiu malkreskigas ilian nombron. Ankaŭ la nombro de militistoj malgrandiĝas pro manko de mono. Sara naskas filon sed Ramzeso nun enamiĝas kun fenicia pastrino nomita Kama, kiu intrigas kontraŭ Sara kaj ŝia filo. La pastroj estas la plej riĉa klaso do ili ne volas militon kaj pro tio ili favoras la traktaton kun la Asirianoj kaj ili sukcesas pri tio. Sed Ramzeso kredas, ke milito povas denove plenigi la trezoron. Tamen laŭ la traktato la pastroj dispelas grandan parton de la militistoj, kiuj precipe estas libianoj. la dispelitaj libianoj rebelas kontraŭ Egiptujo. Ramzeso komencas militon kontraŭ ili kaj venkas. Dum la milito li malkovras ke Pentuer unu el la pastroj estas en sia flanko. Pentuer devenas de la kamparana klaso kaj trezoro ne gravas por li. Dum la milito Kama forfuĝas kun sia greka enamiĝinto nomita Likon, kiu tre similas Ramzeson. Likon venĝe mortigas la filon de Sara. Sara pensas ke tion faris Ramzeso, kaj por protekti lin ŝi diras, ke ŝi mem mortigis la infanon. La polico kaptas Kaman kaj Likon. La pastroj forprenas Likon el la policestro por uzi lin poste. Sara mortas en la malliberejo. Ramzeso malkovras ĉiujn intrigojn kaj okazaĵojn en la fino de la milito kontraŭ libianoj. Lia patro ankaŭ estas tre malsana kaj oni atendas lin morti tre frue do li tuj revenas Egiptujon. Ramzeso XII mortas kaj komencas la funebra ceremonio kiu daŭras por ses monatojn kaj laŭ mi okupas tro longan parton de la tria volumo. Ramzeso XIII ankoraŭ ne fariĝis reĝo. Tamen li provas preni monon de la pastra trezoro kiu estas kolektita por esti uzata por la malfaĝilaj tempoj de Egiptujo. La trezoro estas en templo nomita Labirinto de kien la eniranto ne povas trovi elirejon. Pastroj ne volas helpi. Ramzeso trovas pastron, nomita Sem, kiu konas la vojon al la trezorejo kaj kiu estas kontraŭ la pastra klaso. Klaŝo inter la popolo kaj pastroj, kaj klaŝo inter pastroj kaj Ramzeso kun intrigoj regas Egiptujon. La lastaj 30 paĝoj de la tria volumo malkovras grandan surprizon al la leganto, kaj laŭ mi neniu atendas tian surprizon.

Vasil Kadifeli

Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj de Jules Verne

Phileas Fogg angliana ĝentlemano, eminentulano de la "Reform club" scivolema homo, samtempe asidua kaj deligenta. Li vetis dudek mil pundojn kun la anoj de sia klubo ke li sukcesus finfari la ĉirkaŭan mondon en okdek tagoj. Li travivis kun sia servisto multajn aventurojn.
Interesa libro bone tradukita esperante de Jean Luc Tortel. Mi jam legis ĝin en la franca dum mia infaneco kaj interesi min de nove legi ĝin denove esperante.

Elena

Memoroj pri la Japana Katastrofo de Hori Jasuo

Memoroj pri la japana katastrofo estas bonega atestanto de tiu terura katastrofo kaj ni devas gratuli kaj ege danki sinjoro Hori de tiu humanista laboro. Ni neniam forgesu tiun eventon kaj nepre eltiru lecionoj de ĝi. Sinjoro Hori estas vera esperantisto!

Maciangano (DESMARES Francis, Sarzeau Francio)

La alia pasinteco de Rico Bulthius

Jen mallonga priskribo/recenzo pri la libro de Rico Bulthius La alia pasinteco. La libro prezentas viron, kiu pro iuj cirkonstancoj perdis memoron, perdis sian pasintecon, ?ion kio gravis ĝis tiu turnopunkto. Li estis unue kaptita de polico, kiu serĉis iun murdiston, sed kiu rapide konstatis, ke la viro vere ne scias, kiu li estas kaj transdonis lin en manojn de kuracistoj en malsanulejon por mensmalsanuloj. Kaj plu mi ne rajtas rakonti. Oni devas tralegi la libron por ekscii pri la psikaj meandroj de la homa cerbo. Pri kiel, kiamaniere tiu homo kun ioma helpo de kuracistoj serĉis sian pasintecon kaj ĉu li sukcesis. La libro estas facile legebla malgraŭ tre serioza temo, la lingvo estas simpla kaj klara. Miaopnie tre leginda romano, en kiu ne mankas eĉ detektivaj fadenoj.

Burdo

Barbaraj Prozaĵoj de Prudenci Bertrana

Tralegante la libron oni povas senti la barbarajn vivadojn en katalunaj vilaĝoj.
En Esperanto tradukinto diras, ke la traduko estis grande malfacila pro multaj esprimoj kaj kelkaj nomoj de animaloj kaj plantoj.
Mi devis relegi frazojn por kompreni la esprimojn, ĉar strukturoj de frano estas longaj kaj kompleksaj.

Goenkai

Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker

Mi kompletiĝis mian lernadon sukcese. Vojaĝo en Esperanto-Lando estas unu mirinda libro en kiu estas la verkaĵoj de aliaj verkistoj el diversaj landoj en la mondo. Legante la libron, vi vojaĝas ĉirkaŭ en Esperanto-Lando, vizitas multe da homoj de la pasinta ĝis la nuna tempo, aŭskultas iliajn rakontojn, kreskigas vian sciadon pri Esperanto kaj eĉ praktikas vian Esperanton per "Lingva Praktiko" parto.
Koran dankon pro viaj laboradoj!!! Mi aprezegas tion kaj esperas ke pli kaj pli da homoj partoprenos kaj sukcesos en la Sumoo.

Kora (Bui Thi To TÂM, Vjetnamio)

Kanĵi kaj Amane (Familiaj Rakontoj) de Hori Jasuo

Post legado de la libro (kvankam nur 1 paĝo tage) mi havas kelkajn vortojn:
- mi povis ekzerci mian memoron per la tasko ĉe la fino de ĉiu rakonto ĉar mi estas forgesema.
- mi rememoras multajn dormantajn vortojn kaj lernas multajn tagajn vortojn.
- la libro bone ekzercigas legantojn pri ĉiutagaj vortoj kaj donas al legantoj interesajn ĉiutagajn rakontojn. La rakontoj estas lerte skribitaj per Esperanto.
Vere mi multe lernas el la libro. Koran dankon!
La libro: Kanĵi kaj Amane. Familiaj rakontoj estas tre bela, interesa kaj leginda. Mi tre ŝatas ĝin.

Orkideo

Falantaj muroj de Trevor Steele

Se oni jam legis la aŭtobiografion de Trevor Steele, oni rekonas multon kiam oni legas Falantaj muroj. Tiu verko estas multe pli aĝa, sed malmulte legita, laŭ la aŭtoro almenaŭ. Estas laŭ mi ege interese legi tiujn verkojn ambaŭ, unu relative baldaŭ post la alia. En la aŭtobiografio li priskribas sian tutan vivon ĝis nun; en Falantaj muroj temas ĉefe pri la situacio en Eŭropo. Multaj aferoj, kiujn mi jam legis en "Konvinka kamuflaĵo", mi nun relegis, sed pli amplekse. Ekzemple, li priskribas kiamaniere li devis akiri bileton por aviadilo al Kievo; en Falantaj muroj tiu sceno estas multe pli ampleksa kaj ege priridinda. La lastaj ĉapitroj situas ĉefe en Brazilo. Denove tre rekomendinda libro, ankaŭ por ne tre spertaj legantoj.

Madzy van der Kooij

Ludoviko Lazaro Zamenhof (185 paĝoj) de Walter ¯elazny

Hab. Prof. Walter ¯elazny, unue verkis la libron en la pola. Antaŭ du jarojn, mi jam povis ĝui la prezenton de "Ludwik Zamenhof" en intervjua formo, same dum literatura kafejo.
Sed la decido aperigi ĝin ankaŭ en Esperanto baldaŭ realiĝis, ĉar pasintjare aperis la libro, tradukita en la internacian lingvon, de Tomasz Chmielik.
Ludoviko Lazaro Zamenhof "Lia pensaro, sekvoj kaj konsideroj" estas scienca verko. Nepre estas mencienda Centro de Esploroj Zamenhofologiaj Universitato enbjalistoko, kie estas profesoro ¯elazny.
En La verko legeblas sep ĉapitroj, "Mallonga prezento de la Zamenhofaj vivo kaj verko. El tiu ĉi ĉapitro mi ŝatus citi unu interesan komparon inter patro kaj filo: Rilate Dion la patro Marko ateisto. La filo Ludoviko deisto
Rilate la Imperion: lojalisto.                    "kosmopolito" versio homarana
Rilate propran nacion: "kosmopolito".           fidela servisto
Rilate lingvon: evoluciisto: "pli forta".           Humanisto: "neŭtrala"
Venkas
Rilate minoritatojn: sensignifaj.           Oni devas ilin protekti
Rilate monon: gajni maksimume.           Gajni por realigi proprajn
Sen limoj.                                        ambiciojn
Rilate la homaron: mi, mia familio -.           "unuel".
la plej gravaj
Estas bone percepteblaj la kialoj pro kiuj suferis L. L. Zamenhof.
La aliaj ses ĉapitroj:
Historia bazo por la Zamenhofa verko
Hilelismo kaj Homaranismo
Elektitaj problemoj de interlingvistiko kaj esperantologio
Influo de la Zamenhofa verko. Konsideroj
Lingvo-politiko
Lingva kaj kultura justeco
Ĉiuj ĉapitroj donas novajn informojn pri la iniciatinto, kreinto de nia lingvo, kiuj ne aperis en pli fruaj verkoj de aliaj aŭtoroj aperigitaj.

Anjo (Anna Bartek, Budapeŝto, Hungario)

Paradizo ŝtelita de Trevor Steele

Mi legis la romanon de 336 paĝoj dum du Sumoo-aj periodoj, nome la Marta kaj la Maja.

Ĝi temas pri la traktado de la lastaj indiĝenoj (= aborigenoj) dum la 19a jarcento sur la Aŭstralia insulo Tasmanio, ĝies tiutempa nomo estis Van-Dimen-Lando. Ĉefaj rolantoj estas la Brita misiisto Robinson kaj la aborigena virino Trukanini. En la tuttera reto troviĝas diversaj taŭgaj recenzoj, mi ne intencas kontribui plian. Nur mi deziras priskibri ke la verkisto metis diversajn epizodojn en ne-kutima ordo, nome en ĉapitroj Rolantoj, Kontaktoj, Kaptoj, La Komandanto, La Protektanto kaj La Lastaj. El tiu sinsekvo oni povas ekhavi impreson de la historia enhavo de la libro.

Mirtelo (Korine Cheizoo)

La Zamenhof-strato de Roman Dobrzyñski

Mi sukcesis legi kvardek kvin paĝojn de la libro La Zamenhof-strato. Mi legis ĝis la paĝo cent tridek sep de la libro kiu nombras entute ducent sepdek paĝojn.
Tiu libro prezentiĝas kiel kunparolado inter la verkisto: Roman Dobrzynski kaj d-ro L.C Zaleski-Zamenhof, la nepo de Ludoviko Zamenhof. La libro antaŭ ĉio raportas la feliĉan infanaĝon de L.C Zaleski-Zamenhof inter lia familio (li nakiĝis en 1925): liajn vojaĝojn kun liaj gepatroj, liajn partoprenojn en Universalaj Kongresoj. L.C Zaleski-Zamenhof estis tiam rigardita kiel la "Eta Princo".
Poste lia vivo baskuliĝis pro la milito. Li loĝis en Varsovio kaj lia domo estis detruita per bombado. Lia patro estis arestita kaj mortigita. Li estis malliberigita kun sia patrino kaj sia onklino en la Varsovia getto, kie li sukcesis transvivi. Li evitis la morton kaj for-fuĝis kun sia patrino. Li devis ŝanĝi sian nomon por eskapi al la germanoj.

Espero (Daniel CALVOS, Arras, Francio)