Recenzoj de legataj libroj dum la marta sumoo 2018

Padma, la eta dancisto de Tibor Sekelj

Unu vojaĝanto iris al la eta hinda vilaĝo kaj restis tie. Tie li renkontis unu knabinon, Padma, kiu volis fariĝi dancistino. Unu profesia dancistino vizits tiun vilaĝon kaj ŝi dancis fervore. Padma vidis ŝian dancon kaj emociiĝis. Ŝi parolis kun la dancistino kaj la dancistino instruis dancon al ŝi. En la vilaĝo diversaj interesaj aferoj inkluzive geedziĝfesto okazis. Kiam ŝi ludis kun geamikoj, ŝi trovis gravajn malnovajn ŝtonajn homfigurojn en la kaverno. Pro helpo de la vojaĝanto ŝi feliĉe povis akcepti en lernejon de arta dancado.
Ĉi tiu libro estis tre interesa kaj malenuigis min.

Osho (Japanio)

La Oldulo kaj la maro de Ernest Hemingway

Temas pri la rakonto de fiŝisto, kiu vivas kun soleco, kun siaj sonĝoj kaj pensoj, sian lukton por postvivado kaj fido en la vivo.
Kun pulsanta rakonto tenante la leganton atenta al ĉiu frazo, Hemingway skribis unu el la plej belaj verkoj de nuntempa literaturo en historio ekipita per profunda mesaĝo de fido por homoj kaj ilia kapablo superi la limojn, kiujn la vivo donacas al ili.

Lemosac (Brazilo)

Fronto kaj dorso de Julia Sigmond

Tiuj mallongaj tre bele skribitaj rakontoj pri la taga vivo certe ĝojigos vin. La legado facile atingeblas kaj tre agrablas. Kiel imagi renkontojn inter verkistoj kaj iliaj novelpersonoj, kiel konduku sian vivon, kuiradi por aliajn, sonĝi, karesi, helpi, memori, decidi, ĝoje maljuniĝi...
Per kolekto de historietoj, atestoj, anekdotoj, jam maljuna virino, sincere atestas pri siaj spertoj kaj invitas nin ĝui la legadon kaj ĝoji pri la vivo.

Anino (Francio)

Vojaĝo al disiĝo de Spomenka Štimec

Legi Spomenka Stimec estas ŝin akompani en pluraj situacioj, foje komikaj, foje dramaj, sed per eleganta kaj klasika stilo. Ŝia verko Vojaĝo al disiĝo, duonnudigas ŝian animon delikate, subtile kaj montras al ni la vualojn, la nuancojn de la ina sento kvazaŭ ia mistera pentraĵo...
Valoras la penon legi tiun interesan libron!

Fonto (Brazilo)

Turka stelo n-o 27

Ĉi tiu numero ankaŭ havas variajn enhavojn. En artikoloj, Esperanto en interreto de Richard Delamore interesigis min. Multaj homoj utiligis diversajn interretajn servojn por Esperanto. Certe interreto estas tre forta kaj utila ilo por komuniki. Legante, mi ekvolas koni proporciojn de interreta uzantoj en ĉiuj landoj.

Hidemaru (Japanio)

Vaganto inter la steloj de Venelin Mitev

La enhavo de la libro havas kelkajn partojn, kiuj estas titolitaj jene: Malfruaj konfesoj; La maskerad' finiĝis; ĉio malaperas iun tagon; Skizoj el la naturo; Ho, ebriiĝo sorĉa kaj sankta!; Nur rekte, kuraĝe kaj neflankiĝante!
Kompreneble temas pri amo en la poemoj, pri la homaj interrilatoj, pri viraj problemoj, pri hezitado kiu estas la vera vojo, kia estas la senco de la vivo, pri risko, soleco kaj la sama fino por ĉiuj. La fina parto sonas multe pli optimisme: "Iru antaŭen,nenion prokrastu, ne bedaŭru, kuraĝe vojaĝu!"
S-ro Mitev estas tre estimata bulgara ĵurnalisto, poeto, tradukisto kaj tre aktiva esperantisto, kiu laboris enlande kaj eksterlande. Dum jaroj li estis ĉefredaktoro de la revuo "Bulgara esperantisto". Li tradukis bulgarlingven verkojn de vere famaj esperantistoj. Eldonis kelkajn librojn en la bulgara.

La Historiisto (Bulgario)

Al Tortento de Stellan Engholm

Stellan Engholm (1899 - 1960) estas svedo, kiu esperantistiĝis en 1920. Li iĝis talenta Esperanta verkisto, instruisto, propagandisto de Esperanto, eminenta tradukisto de svedaj verkoj, kunlaboranto de "Literatura mondo", fondinto de "Malgranda revuo". Al liaj originale verkitaj romanoj apartenas Al Torento (1930), Homoj sur la Tero (1932), Infanoj en Torento (1934), Vivo vokas (1946).
Engholm verkis sian unuan Esperantan libron Al Torento (1930), kiam li estis tridekjara juna homo. Al Torento apartenas al la fama Torento-trilogio en Esperanto, kiu estis verkita de Engholm ene de kvin jaroj. Li mem konsciis, ke laŭ sia problemaro kaj antaŭsignita panoramo de socia vivo la verko devus esti romano, sed ĝi rezultis ĉirkaŭ centpaĝa libro, kiu cetere tuj iĝis rimarkinda evento en la tiutempa Esperanta literaturo.
La ĉefprotagonisto junulo Karlo, arbarhakisto kaj filo de farmisto el malgranda arbara bieno, estis premita inter montoj, senfinaj arbaroj, senlumaj nigraj noktoj kaj ĉiutaga sendanka kaj malprofita laborado. Li serĉis vojon al pli interesa, pli luma mondo, kies unua etapo iĝis por li apuda industria urbeto Torento. Karlo, sciavida, rezonema, analizema knabo, konsciiĝis pri la reala vivo ne nur de propraj observoj sed ankaŭ de kontaktoj kaj konversacioj kun diversaj homoj, inter kiuj estis laboristoj, socialistoj, individuistoj, komunistoj, de legado de libroj kaj gazetoj, de sia propra laborista sperto en granda uzino. Kiam li familiariĝis en ĉi tiu brua kaj brilanta industria mondo, li malkovris malantaŭ la luma fasado pliajn problemojn, li strebis identigi sin en homamaso kaj trovi avanta?ojn de tia vivmaniero.
Paralele la aŭtoro prezentas alian teman linion de la verko - la amon de Karlo al Enjo, knabino el Torento. La unuaj junulaj amsentoj iĝis por Karlo granda travivaĵo kaj samtempe defio, postulanta de li internan animstreĉadon kaj akcepton de tre maturaj seriozaj decidoj.
La aŭtora stilo estas laŭdinde plezuriga pro sia eleganteco, la lingvaĵo estas simpla kaj trafa. Ne evitu ĉi tiun libron!

Vlostano (Rusio)

Ĉeĥaj-fabelo

Mi legis kvar rakontojn el Ĉeĥaj Fabeloj. En ĉiu rakonto aperas sorĉistino kiel bopatrino, kaj konsilas al fraŭlino. Fine ill fartas feliĉe. Mi sentas, ke tio koncernas homaron, justecon, spiritan humuron, verkita en antaŭparolo.

Granda Kampo (Japanio)

Imperiaj ambicioj de Noam Chomsky

Dialoga esearo inter Noam Chomsky kaj David Barsamian. Noam Chomsky estas konata kiel usona lingvisto kaj filozofo. Li rakontis pri la historio de Usono ĉefe pri ĝia invadema aŭ konkereca nome imperia karaktero ekz. al la komenca perioda indiĝeno kaj sekve al Latinaj Amerikoj, sekve al Vjetnamio, Irako k.a. Interalie li multe parolis pri la Iraka milito.
Plie li menciis multe pri usona sistemo de Socia Sekureco. Hospitaloj multe profitas pro ke kuraci riĉulojn kaj inverse ne emas kuraci malriĉulojn. Ja ekstrema diskriminaciata socio estas usona socio, li komdamnas.
Mi volas prezenti impresplenan frazon de la libro (jene citas):
"Kiu deziras ŝanĝi la mondon, tiu bezonas faradi tagon post tago la enuigan, simplajn taskojn: kolekti kelkajn homojn, kiuj interesiĝas pri unu ideo, konstrui pli kaj pli grandan organizaĵon, efektivigi la sekvantan etapon, sperti malsukceson, kaj fine atingi ion. Tiel ŝanĝas la mondo.
Tiel oni forigas sklavecon, tiel oni protektas la rajtojn de laboristoj. Ĉiu notinda gajno deveins de tia klopodo."

Samo (Japanio)

Kruĉo de saĝeco de Eroŝenko

Mi elektis la rakonton de Eroŝenko, ĉar la temo de la prelego de la prof. Hirose ĉe la venonta Kansaja Kongreso temas pri Eroŝenko. Mi trovis la verkojn de Eroŝenko ne tre allogaj.
La paĝoj ne sufiĉis, do daŭre legis "Rakontoj antaŭ longa tempo-n tradukitan de Simatani Takesi. Neniam antaŭe mi legis la rakontaron kaj la traduko en Esperanto estis multe pli facila ol la japana originalo kaj la simplaj malnovaj rakontoj estis tre interesaj.

Majo (Japanio)

Paroladoj de L L Zamenhof

Mi legis en ĉiu tago 2 paĝojn de la libron, Paroladoj de L L Zamenhof. La ĉefa enhavo estis "Deklaracio de homarano" kaj "Parolado ĉe la Prepara Konferenco de Ruslandaj Esperantistoj en 1910" kaj "Pri la Paroladoj de L.L.Zamenhof" skribita de Kawanishi Teturo.
Speciale mi interesiĝi pri "Kio estas paroladoj de Zamenhof", "Pri kio Zamenhof parolis", kaj "pri la ideo de Zamenhof" k.t.p., pri kiu s-ro Kawanishi verkis.
Mi povis tralegi ĉi tiun libron dank' al Esperanto-Sumoo.

Lumo (Japanio)

Noveloj de Akutagawa Ryunosuke

Mi legis Noveloj de Akutagawa Ryunosuke, kiu havas 8 novelojn. Mi legis "Aranea Fadeno", "La Diulo", "La Oranĝoj", kaj "La Malvarmo".
La plej impresa novelo por mi estas "La Oranĝoj".
En iu nuba vintra vespero la viro, kiu laciĝis kaj tediĝis pro sia enua vivo, sidis en trajno. Tiam hasteme envenis knabino dektri-aŭ kvar-jara kaj la trajno ekmovis. Post iom da tempo ŝi malfermis fenestron kaj li fariĝis malagrabla pro ŝia sintenado.
Subite ŝi ĵetis la oranĝojn al tri ruĝvangaj knabetoj starantaj trans la bariero de la nivelpasejo. En tiu tempo li komprenis, ke la kampara knabino, kiu probable estis foriranta el laborservo, tiel rekompecis per alĵeto de oranĝoj el sia sino al la fratetojn, kiuj afablis veni ĝis la nivelpasejo por ŝin adiaŭi. Per ŝia tenera konduto li povis forgesi sian lacon kaj splenon dum kelka tempo. Per malgrava tenera konduto li farĝis serena.
Post tralego la klara oranĝokoloro de oranĝoj freŝe restis en mia koro.

Mateno (Japanio)

Faktoj kaj fantazioj de Marjorie Boulton

Bonega libro por progresantoj. Se vi estas progresanto, aŭ se vi ŝatas faktojn pri nia mirinda mondo kaj lerni pri aliaj landoj kaj iliaj kulturoj, tia libro estas viaspeca libro.
Kiam mi legis ĝin, mi precipe ŝatis la proverbojn kaj la versaretojn. Per la proverboj oni povas multe lerni pri la vivo. Per la versaretoj de Marjorie Boulton oni povas multe lerni pri la gramatiko de Esperanto!

Grandamuro (Britio)

Sen titolo de Ivan G Ŝirjaev

Unua komento (januara sumoo 2018): Tiu libro estas probable la unua originila romano en esperanto. Temas pri rusa junulo, kiu malkovris la lingvon "Esperanto" proksimume dum la jaro 1897. Tiu libro temas pri la vivo de ĉi-tiu junulo en sia familio, dum siaj studoj en la ruslanda urbo Jaroslavl, pri historio kaj Esperanto tiuepoke. Oni vidas la entuziasmon de ĉiuj kiuj lernis Esperanton sed ankaŭ la malkonfidon eĉ malamikecon de aliuloj.
Fino de la libro; Sekvo de la komento:
La libro atestas la ĉiutagajn kutimojn, la sociajn ritojn, la progresojn kaj la vivnivelojn tiuepoke. Ankaŭ temas pri la grandaj diferencoj inter la vivkondiĉoj de la kamparuloj kaj la urbuloj.
La vortprovizo estas riĉa. Oni vidas, kiom Ludoviko Zamenhof proponis jam tiom kompletan vortaron. Kaj la aŭtoro Ivan G. Ŝirjaev miragas de lia verko, en kiu li fervore elvokas Esperanton, demandoj pri la konstruaĵoj de la lingvo kaj la malsamajn reagojn de la tiamajn ulojn.

Ludino (Francio)

Rememoroj pri tempo de silko kaj pajlo

Temas pri rakontoj pri la vivo en regiono de Japanio de antaŭ multaj jaroj. Tiam la vivo estis tre malfacila por la loĝantoj. Ni povas scii pri diversaj klasoj kaj metioj: Estas rakontoj pri fiŝkaptistoj, komercistoj, gejŝoj, kamparanoj, urbanoj, eĉ ekzekutisto, sed en ĉiuj paroladoj oni sentas nostalgion pri la pasinteco, ĉiuj verkistoj apartenas al la tria aĝo eble pro tio ili sentas, ke la vivo antaŭe estis pli bona ol nuntempe. Multaj el ili sopiras pri riveroj kaj lagoj, kiuj jam ne ekzistas ĉar oni konstruis ŝoseojn.
La libro tre plaĉis al mi ĉar mi multe lernis pri la vivo de lando, kiu nuntempe estas ekoinomie potenca sed en tiuj tempoj ne.

Peĉo (Kubo)

Geografio de miaj memoroj de Spomenka Ŝtimec

Spomenka Ŝtimec (1949) estas konata verkistino en la Esperanto-mondo, kiu ankaŭ tradukas kaj instruas Esperanton. Ŝia verkado parte havas biografiajn konturojn. Al ĝi apartenas ŝia "Geografio de miaj memoroj". En la libro eldonita en 1992 estas memstaraj noveloj, kiuj estas ligitaj per ŝia persono kaj Esperanto. En ok ĉapitroj estas priskribitaj ŝiaj travivaĵoj en Japanio, Koreio, Sardio, Svedio, Kubo, insulo Mljet, Irano kaj Albanio, kie la vojaĝo ne okazis. La legado estas por mi interesa, ĉar la aŭtorino reale priskribas praktikan uzon de Esperanto. Ŝi montras, ke Esperanto estas ŝlosilo de la mondo kaj ŝia lernado ne estas vana. Dank' al Esperanto homo povas viziti multajn landojn, en kiuj estas amikaj esperantistoj. Kompreneble, ke la aŭtorino priskribas landojn, homojn, kutimojn, manĝaĵojn kaj multspecajn interesaĵojn de unuopaj landoj kaj nacioj. Spomenka respondas ankaŭ al esperantistoj, kiuj pesimisme parolas pri unuformaj Universalaj Kongresoj de Esperanto. Laŭ ŝi ĉiu kongreso estas alia, ĉiu havas aliajn specialaĵojn kaj ŝanĝiĝas ankaŭ partoprenantoj. Bona ekzemplo estas UKo en Havano en 1991. Pri tio, ke ne ĉiam vojaĝplanoj devas esti sukcesaj, parolas ĉapitro pri Albanio, sed tiu ĉi sperto estas grava por historia memoro.
En la libro mi trovis kelkajn interesajn faktojn. Mi ne sciis, ke en Kubo dum la vizito de Spomenka estis la lernejo de Sahara Respubliko de la "Fronte Polisario". Ŝi vizitis lokojn, kiuj rilatas al verkistoj Ernest Hemigway kaj Ivan Gunduliè. La insulon Mljet oni konsideras kiel la insulon de Kalipso el Odiseado. En tiun ĉi insulon estis enmetita hindia griza mungoto por batalo kontraŭ venenaj serpentoj. Novaj informoj por mi estas faktoj, ke la lago de Ohrid esta la plej malnova lago en Eŭropo kaj ke Albanio estas la plej alta lando en Eŭropo kun meza alto 700 m.
Antaŭparoloj kaj postparoloj ofte plenumas formalan rolon, sed en la libro de Ŝtimec ili estas valoraj partoj. En la libro en la antaŭparolo estas grava noto, ke en rakontoj de la aŭtorino "...de siaj esperantistaj spertoj mesaĝas, ke tiu foje primokita doktrino de homaranismo ankoraŭ aktualas en niaj tagoj ...". En postparolo la aŭtorino mencias sian geografian dividiĝon - el Beogrado venis kuraĝigo dum studado de Esperanto kaj de Beogrado alvenis ankaŭ aviadiloj kun bomboj. Ŝi bone laboras kun tempa paralelo - en 1949 ŝi naskiĝis kaj en sama tempo Jugoslavio liberiĝis de Stalin. Ŝi komparas pactempoj, kiam eksplodis rideto, kun eksplodoj de bomboj dum milito.
El la lingva flanko estas interesa nomo "Spomenka", ĉar en kelkaj slavaj lingvo ĝi signifas memoro - slovaka "spomienka", ĉeĥa "vzpomínka" kaj slovena "spomin". Do, Spomenka skribis pri siaj memoroj.
Por esperantisto, kiu ŝatas vojaĝi kaj ofte uzas Esperanton, la noveloj de Spomenka Ŝtimec estas delikataĵo, kiu kontribuas al eterna diskuto pri senco de la vivo.

Montarano (Slovakio)

El ombro de l'tempo de Sten Johansson

En la 1970-aj jaroj, en Kalmar, sude de Svedio, aktivuloj el malaltaj sociaj medioj vendas bultenojn kontraŭ la usona milito en Vjetnamio. Ne ĉiuj frekventas la gimnazion. Kelkaj vendas varojn en granda magazeno, busŝoforas, ktp. Roger, la ĉefrolulo iĝas leterportisto. Ili veturas bicikle, diskutas, amoras, trinkas bieron, vinon, kelkaj uzas drogojn. Kvardek jarojn poste, Roger, kiu nun estas konata krimromana verkisto, renkontas okaze de librodediĉo la filinon kiun li apenaŭ konis post tre maloftaj amoradoj kun unu el tiuj junulinoj.
La medio, la etoso de la 70-aj jaroj estas bone elvokitaj: Olimpioj en Munkeno, Usono kiu bombadas Vjetnamion, Allende murdita en Ĉilio, timo pro invado de Sovetunio... Do, el ombro de l'tempo revenas nebule ne nur la sentoj, sed ankaŭ la okazaŭoj kiuj influas la nuntempon.
Plej ofte la roluloj ne estras vere sian vivon, eĉ se ili sentas sin liberaj. La paroj ne estas stabilaj, la gepatroj ne vere proksimaj de siaj infanoj. Ofte la replikoj estas nur adverbo aŭ ekvivalento: "Certe". "Bone". "En ordo": jen la tuta respondo. La medio, la naturo kun la Oelanda ponto, la insulo kun daĉo estas elvokitaj, ankaŭ ekzemple la blanka abitur-kaskedo por tiuj, kiuj sukcesis en la finstuda ekzameno.
La verko estas bone konstruita, kvankam mi ne ŝatas la alternon de ĉapitroj: se neparaj temas pri la 2010-aj jaroj, se paraj, pri la 70-aj. Ĉiu el ili finiĝas tre ofte per krizo. Do la rakonto estas atentokapta. Pluraj svedaj titoloj de libroj (eĉ de Johansson), ankaŭ de diskoj de la antaŭa epoko, estas aluditaj. La malfacilaĵo verki kaj pro tio resti iom ekster la realo kaj la kunuloj, estas bone presentita.
Sten Johansson estas ne nur konata recenzisto (vidu la retejon OLE: Originala Literaturo-Esperanto kiun li tutsole kaj bone estras, aŭ lian eseon Kroze-Proze), sed bona verkisto, kiu ne restis ĉe la facilaj kaj amuzaj rakontoj de sia komenco. Mi ĝuis la legadon kaj sekvis kun intereso la vivon de sufiĉe multe da diversaj rolantoj. La stilo, seka en la dialogoj, proponas kelkfoje belajn dirmanierojn kiel 'la telefon-zombioj' kiuj rigardas surstrate nur sian aparaton, kaj je la fino legeblas interesa listo de ne PIV-aj vortoj kaj iliaj fontoj.

Alteo (Francio)

La nanoj en domo kun granda zelkovo

La libro "La nanoj en domo kun granda zelkovo" estas interesa. La familio de nanoj loĝis en la domo de la familio Morijama zorgite de la familianoj. Sed la dua mondmilito influis malbonege. Kaj kio okazos al ilia vivo?
Mi legis la libron preskaŭ duonon da libro, 110 paĝojn, kaj atendas la majan sumoon.

Aŭroro (Japanio)

Ivan, la Sesa de Geraldo Mattos

NEFORGESEBLA VERKO

Multaj libroj estas publikigataj ĉiutage. Kelkaj el ili restas poreterne en la menso de la homoj - ili fariĝas klasikaj. La plimulto forgesiĝas, post pli aŭ malpli longa tempo, kaj ili meritas forgeson, ĉar ili enhavas limigitan enhavon, nedaŭran influon en la mondo. Ekzistas tamen certaj libroj, kiuj meritus fariĝi klasikaj, kaj tamen iras en la skatolon de la forgesitaj. Ĉi tiujn ni povus nomi "maljuste forgesitaj" libroj. Nobla laboro estas reaperigi ilin kaj montri, ke ili devas stari inter la longvivaj.
Tion faris Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro, en la jaro 2017. Ĝi reeldonigis la valoran verkon de la karmemora Geraldo Mattos, kiu restis dum jardekoj forgesita: Ivan, la Sesa. La unuan eldonon, en 1953, aperigis Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en Rio, kiam la aŭtoro estis apenaŭ 22-jaraĝa. La verko anoncis la brilan karieron de la tiama junulo.
La nova eldono aperis sub la sigelo de "Libro-Mondo, Dokumenta Esperanto-Centro", rezulto de pola-kroata kunlaboro. Iniciatis la aferon la brazila Prof-ro Fernando Pitta, el Rio, kiu mem verkis interesan, riĉenhavan antaŭparolon. Redaktis Tomasz Chmielik. La klare presitan, grandformatan volumon ornamas bela kovrilo.
Ivan, la Sesa estas tragedio en kvin aktoj, tute verkita en deksilabaj versoj duope rimitaj. Ĝi similas la Ŝekspirajn tragediojn. La temo estas la vivo de Ivan, kiu heredis la tronon de Rusujo. Ankoraŭ en infana aĝo, li estis sekrete enkarcerigita de Elizabeto, kiu uzurpis la tronon. La fiagon daŭrigis Katarino, tiel ke la princo pasigis sian tutan vivon en ombraj arestejoj. Trans la reprezento de krueleco kaj maljusteco motivitaj de amo al reĝpotenco, aperas la pli profunda demando: kio estas vera libereco por la homa spirito? La pastro, kiu konsolas Ivanon en la karcero diras:
"Sur pajlo dolĉe dormas l´ arestito,
Pli pace, ol en la palaca lito
La monstroj, kies koroj multe pekas,
Kaj kontraŭ kiuj gravaj venĝoj blekas."
Malgraŭ la klasika, versa formo, la verko estas facile legebla. La versoj sin sekvas flue, la vortordo estas tute natura, la rimoj bele trovitaj. Malmulte da apostrofoj kaj perfekte fundamenta frazkonstruo. Vere talenta, larĝaspira dramo.
Kurioze, ke de tempo al tempo aperas versoj, kiuj stumblas en la silabonombro. Por fari ilin deksilabaj, oni devas iom pene kunigi du vokalojn en unu solan silabon:
"Vortice kaj fiere en la salonon" (pĝ. 29) ("Vortice kaj fieren la salonon")
"Al li instruanta la rezignacion" (pĝ. 32) ("Al linstruanta la rezignacion")
"Kies plenumo ne estas malfacila" (pĝ. 35) ("Kies plenumo nestas malfacila")
Foje aperas naŭsilabaj versoj:
"Laŭdanta nin ĉe iliaj voĉoj" (pĝ. 77) facile povus alĝustiĝi per: "Laŭdado al ni ĉe iliaj voĉoj".
"Se, skrapante sian korpon, nutron" (pĝ. 69) facile povus alĝustiĝi per: "Se, traskrapante sian korpon, nutron".
Nu, tiaj etaj misoj tute ne kompromitas la verkon. Mi ilin notas nur por pruvi, ke mi atente, detaleme tralegis ĝin. Tion devas fari la amantoj de Poezio kaj Dramo.
Gratulon al AERĴ kaj Prof-ro Pita pro la valora iniciato! Kaj honoron al la eminenta Geraldo Mattos!

Posovo (Brazilo)

Mariagnes de Lorjak

Al mi grandparte plaĉas la rakonto, sed pli plaĉas la kreema / ludema uzo de la lingvo. Troviĝas tamen multaj preseraroj, kiuj ĝenetas la fluan legadon.

Punkto (Britio)

Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári

Vojaĝo al Kazohinio estas romano kiu rakontas la hazardan vojaĝon post ŝipakcidento de angla marist-kuracisto (lia nomo estaa Gulivero) al nekonata insulo : "Kazohinio".
Sur la insulo loĝas la "hinoj" kiuj kreis kvankam perfektan kaj pli progresintan societon ol la, tamen ĝi estas senanima societoi. Ĉio estas por la bono kaj bezono de la societo, ili pensas pri nenio alia ol la bono de ilia societo kaj ili ne ĝuas vivon laŭ nia kriterioj.
En la sama societo tamen de tempo al tempo okazas naskiĝo de homoj kiuj estas frenezaj kaj vivas laŭ ilia volo: la "behinoj". Behineco estas nekuracebla kaj la behinoj estas senditaj al aparta teritorio por ke ili ne malhelpu la "perfektan societon".
La marist-kuracisto provas vivi en ambaŭ societoj do li gustumas ambaŭ vivojn kaj travivas diversajn aferojn kaj eĉ danĝerojn. En la fino li fuĝas el la insulo per memfarita boato kaj estas savita per angla ŝipo sur kiu oni bonvenigas lin kaj la ŝipestro en la fino de la rakonto de Gulivero pri siaj travivajoj faras paroladon. Tiu parolado pensigis min pri la behineco. La verkisto fakte tra la tuta libro komparas nian societon kun ambaŭ de la societoj de hinoj kaj behinoj.
La libro povas esti iomete ĝena por la legantoj. Mi devas konfesi ke mi ŝatis la unuanparton, kiu priskribas la hinan societon sed la parton pri la behina societo kun la tiom multaj konceptoj mi trovis iomete ĝenan. Bonvolu legi ankaŭ la du pli profesiajn recenzojn en la katalogo de UEA:
1) http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=2504&id=856&recenzo=montru#ek
2) http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=2504&id=855&recenzo=montru#ek

Vasil (Turkio)

Mia Stelo de Felicja Raszkin-Nowak

La libro prezentas tre personajn travivaĵojn de la aŭtorino dum la dua mondmilito kaj poste. Ŝi estas juddevena polino, tio klarigas kiom da bonŝanco ŝi havis travivi tiun malfacilan tempon, kiam judoj estis persekutataj kaj neniigataj terurmaniere. Ŝi sukcesis eviti mortkoncentrejon danke al bonaj homoj, renkontitaj sur sia vojo. Pro tio certe la titolo de la libro. Multaj anoj de ŝia familio pereis, inter ili la gepatroj. En postmilita Pollando la savintaj judoj estis traktataj ne ĉiam amike, same kiel iliaj savantoj. Eĉ okazis, ke post multaj jaroj, en 1971 la aŭtorino estis devigita forlasi sian landon. Detalojn mi ne malkaŝos. Se iun interesos la libro, bonvolu tralegi.

Burdo (Pollando)

Infoduktoj de Luc de Brabandere

La libron, kiun mi legis, mi ricevis pasintfebruare kun alia kongresa materialo en Havano partoprenante la tutamerikan kongreson. La nomo Infoduktoj aspektas stranga kaj oni povas demandi kion ĝi signifas. La verkisto uzas la vorton infofluo simile kiel oni vidas akvon flui en kanaloj. Informado havas proprajn duktojn/kanalojn. La libro ne plu estas nova, sed ĝi rakontas multajn aferojn, kiuj ne estas konataj al normala homo, kiu ne estas sciencisto. La libron oni povas prezenti per la citaĵo: "Ĉ i tiu libro estas eseo, nova provo rigardi la komputilon el alia vidpunkto, kun la akcento prefere sur la ideoj ol sur la tekniko. Ĝi samtempe ebligas al la laiko kompreni la bazajn principojn de la informadiko, kaj al la fakulo vidi ilin, koncize resumitaj, en nova perspektivo. Finfine ĝi instigas ambaŭ partiojn surbaze de fakaj scioj diskuti pri tio, kion ni vere volas atingi per la novaj teknikaj rimedoj."
La franclingva libro aperis jam en la jaro 1988 kaj estis tuj en la sama jaro tradukata esperanten. Kvankam la evoluo estis senbrida kaj rapidega dum la pasintaj jardekoj, la libro ne perdis valoron. Indas legi.

Pronomo (Finnlando)

Konvinka kamuflaĵo de Trevor Steele

Mi ege ĝuis la libron. Ĝi pliriĉigis miajn spertojn ne nur pri Aŭstralio, ankaŭ pri mia lando kaj kelkaj aliaj. Mi vidis kelkajn eventojn kiuj okazis en mia lando per la okuloj de aŭstraliano. Li interese kaj sincere priskribis sian vivon. La libro estas ne nur legebla, tamen vere leginda.

Montaro (Ruslando)

La dekopo de Afke de Nynke van Hichtum

La romano, ankaŭ bona por infanoj, situas sur al frisa kamparo en la komenco de la 20a jarcento. Frislando estas provinco en la norda parto de Nederlando, kiu havas propran lingvon, la frisan.
Afke estas la ĉefrolulino, kiu havas kun sia edzo Marten 10 infanojn. La du plej altaj jam laboras ie alie, la plej juna estas bebo. Kvankam la patro havas laboron, ili estas ege malriĉaj. Ankaŭ la infanoj devas daŭre kunlabori aŭ kromlabori. Malgraŭ la malriĉeco, tamen regas kutime bona etoso en la familio. La riĉuloj ne estas avaraj: la mastrino ekzemple de la plej aĝa filino sendas ĉiun semajnon ovojn; la farmisto pruntedonas sian boaton.
Nynke van Hichtum estis la edzino de Pieter Jelles Troelstra, fama socialista gvidisto. Ŝi ankaŭ bone priskribas la sociajn cirkonstancojn en tiu tempo. Ege rekomendinda, laŭ enhavo kaj laŭ lingvo, kaj, kiel dirite, ankaŭ bone legebla por junaj kaj novaj esperantistoj.

Katinjo (Nederlando)

Arne, la ĉefido de Leif Nordenstorm

Arne, la ĉefido estas ĉarma rakonto pri vilaĝo en la nuna Sud-Svedio. Kvankam la rakonto estas fikcia, Ansgar kaj Vitmar estas veraj personoj, misiistoj, kiuj kristanigis Svedion. La rakonto situas en 829, la vikinga tempo. Ĉefroluloj estas fakte la ĉefido kaj pli malpi ankaŭ lia sklavo. (Do interese, por multaj nuntempanoj, kiuj opinias ke nur nigruloj iam estis sklavoj. Malprave: sklaveco estas de ĉiuj tempoj, popoloj kaj rasoj).
Estas rekomendinda rakonto, certe ankaŭ por komencantoj.

Katinjo (Nederlando)

Ĉiutaga Esperanto de Don Lord

La libro kiun mi legis, nome Ĉiutaga Esperanto, estas kolekto da artikoloj, kiuj unue aperis en La Brita Esperantisto, la revuo de la Esperanto Asocio de Britujo. Ĝia intenco estas provizi mallongajn tekstojn por helpi lernantojn plibonigi iliajn konversaciajn kapablojn. Ankaŭ, la artikoloj enhavas vortojn kaj esprimojn kiuj priskribas ĉiutage eventojn kaj aĵojn, ekzemple, vojborilo, vindotukon, kaj aliajn. La verkisto, Don Lord, emfazas la gravecon de kompreni la vorton interne de ĝia propra kunteksto.
Dankon por via laboro por organizi ĉi tiun Esperanto Sumoo. Mi vere bonvenas la ŝancon por praktiki Esperanto per ĉi tiu metodo.

Jonel (Anglio)

Murdo en la teatro de Norman Cecil Gates

Tiu romano estas la sesa en serio da murdenigmoj. Ĉefrolas denove detektivkomisaro Elis kaj gardisto Tomson. Bone skribita kaj kiel ĉiam tre suspensa kaj humura.
La lingvo estas ekzemplo de 'la bona lingvo' laŭ Corsetti. Vere estas plezuro por mi legi ĝin!

Tara (Danio)

La nanoj en domo kun granda zelkovo

La nanoj en domo kun granda zelkovo estas tre bela kaj amoplena rakonto, kaj enhavas tre bonajn kaj interesajn bildojn.
Ĝi estas infana literaturo, sed mi opinias, ke ne nur infanoj sed ankaŭ plenaĝuloj devas legi ĝin, ĉar ĝi estas amoplena rakonto inter nanoj kaj familianoj de Morijama, precipe knabino, Juri, samtepe ĝi estas rakonto por kontraŭmilito.
Vivo de nanoj havas vera ri?econ en mallibera kaj malfacila cirkonstancoj. Tiutempe oni kredis, ke Japanio neniam malvenkos en milito. Sed patro de Juri kontraŭis militismon. Pro tio li estis metita en malliberejo.
Laŭ la vidpunktoj de nanoj kaj knabino, tiu ĉi rakonto silente plendas malprudenton de milito. Aldone ĝi estas priskribitaj kaj pripentritaj en regiono de Noĝri. Mi opinias, ke la japana origina pejzaĝo estas tie.
Mi aldonas ankoraŭ unu aferon. Tradukisto de tiu ĉi libro, s-ino Itabaŝi Micuko verkis malgrandan dokumenton "Foto de tennoo" en fino de tiu ĉi libro. Mi tre emociiĝis kaj interesiĝis pri ŝia verko. Mi opinias, ke ĝi estas miniaturo de La nanoj en domo kun granda zelkovo.

Monto Daijuu (Japanio)

La Luzidoj (komenco de poema recenzo)

La epopeo La Luzidoj estas
klasika poezio plaĉe stranga!
Rasismo de la tempo ĝin infestas,
milito kaj koloniismo sanga.
Sed ankaŭ fantazio en ĝi nestas
kun grekaj dioj kaj mitar' lavanga:
nin superŝutas ege multaj nomoj
de tiuj dioj kaj heroaj homoj.

La tuta portugala historio
aperas en rakontoj dum vojaĝo
esplora kaj konkera al Hindio.
Survoje en Afriko jen sovaĝo
de primitivaj triboj sen racio!
De islamanoj ĉiam nur damaĝo!
Entuziasmaj nimfoj amoreme
sin donas al l' maristoj plezurĝeme.

Por legi ĝin necesas la vortaro,
ĉar ĉiustrofe estas novaj vortoj.
Necesas piednotoj kaj glosaro
pri tiom multaj nomoj kaj kohortoj,
ĉar tiom grandas la repertuaro
kaj malfacilas iuj ĉi raportoj.
Strukture la traduko tre imponas:
la ritmoj kaj la rimoj bele sonas.

Ruselo (Pollando)

Ĝambo Rafiki - La karavano de Amikeco tra Afriko de Tibor Sekelj

La libro Ĝambo Rafiki - La karavano de Amikeco tra Afriko estis tre taŭga por la sumoo, ĉar ĝi estas kiel kolekto de mallongaj rakontoj, organizitaj en ne tre profundaj sed tamen interesaj ĉapitroj pri la kulturoj, geografio, historio kaj politiko de kelkaj afrikaj landoj. Mi trovis la libron en skatolo de fordonitaĵoj dum renkontiĝo, kaj prenis ĝin ĉar mi konis la aŭtoron, Tibor Sekelj, ĉar mi legis lian libron pri montgrimpado antaŭ jaroj dum lingva kurso. Ĉi tiu libro estis alia, malpli kiel romano kaj pli kiel protokolo, sed tamen bele skribita (krom kelkaj eraretoj). Ĝi priskribis ne nur la vojaĝon mem, sed ankaŭ la planadon kaj preparadon antaŭe. Oni iom rimarkas la aĝon de la libro, aparte kiam oni diskutas virinojn, homajn rasojn, kaj lingvojn, sed ne tro ĝenas la legadon. Mia kopio ankaŭ enhavas bildojn, kaj mi bedaŭras ke ĝi ne enhavas pli de la kolektitaj materialoj. Resume, mi rekomendas ĉi tiun libron kaj la aŭtoron ĝenerale, aparte sed ne nur por homoj kiuj interesiĝas pri vojaĝado kaj aventuroj.

Miaux (Germanio)

Kiel verki hajkon en Esperanto de Hirotaka Masaaki

Mi volas skribi mian opinion pri la libro, kiun mi legis ĉi-monate. Temas pri Kiel verki hajkon en Esperanto de Hirotaka Masaaki - belega libro! La aŭtoro klarigas ĉion tiel klare, ke ĉiu leganto povas kompreni. Treege necesa precipe, laŭ mi, pri la eŭropaj hajkistoj. La aŭtoro estas instruisto de alta nivelo. En la libro estas ankaŭ 100 propraj hajkoj de li. Bonega helpilo pri ĉiu, kiu volas verki hajkojn. Sukceson al la aŭtoro kaj al la legantoj!

Aŭulino (Bulgario)

Turka Stelo redaktita de Kadifeli

Pri la revuo Turka stelo - ĉiu, kiu lernas ĝin konas ĝian altan nivelon, dank al Vasil Kadifeli. Karaj E-sumooistoj, legu tiun revuon, vi restos kontentaj - estas interesaj materialoj pri ĉiu gusto. Sukceson ankaŭ al s-ro Kadifeli!

Aŭulino (Bulgario)

La Eta Princo de Saint-Exupéry

Por legantoj, kiuj deziras memori la intrigon de la libro, ĉi tie estas resumo de la vojaĝo al grandaj linioj de la Eta Princo kaj la gravuloj, kiujn ĝi renkontas.
Laŭ Saint-Exupéry La Eta Princo estas infanlibro, kiu alvokas plenkreskuloj. La diversaj eblaj legado-niveloj faras la libron plezuro por ĉiuj kaj oferto-temoj por pensado al personoj de ajna aĝo.
La karaktero de la piloto (kiu estas neniu alia ol la aŭtoro mem) estas devigita kraŝlando en la mezo de la dezerto de Saharo. Provante ripari la aviadilon, li renkontis knabon (la Eta Princo), kiu petas, ke li desegnu la ŝafon. La piloto bone scias, ke la Eta Princo> estas dall'asteroido B 612, kie estas tri vulkanoj kaj rozo.
Antaŭ ol alveni al la Tero, li vizitis aliajn planedojn kaj renkontis strangajn karakterojn: reĝo, vantulo, vindrinkulo, lanternisto (kies laboro fakte estas ŝalti la lumojn), geografo ... Sur la Tero, ĝi jam parolis kun vulpo, kiu demandis al li malsovaĝigi. Tio ĉi reprezentas la amikecon .
Por reakiri lian rozon, la Eta Princo revenis al la asteroido, sed antaŭ ol foriri, li estis mordita de venena serpento. Lia mondo estas tro malproksime, do devas forlasi lian "ŝelo". La piloto, kiu fine sukcesis ripari la aviadilon, forflugis, lasante malantaŭe la dezerton.
La piloto esprimis deziron renkontiĝi denove kun La Eta Princo kaj petis tion de la legantoj, se ili renkontis lin.

Aretusa (Italio)

Mozi (serio de Libroj de Zaozhuang-a Universitato pri Esploro kaj Diskonigo pri Ĉina Kulturo)

Genio de Esperanto kaj genio de Sasaki revivigis Mozi-on en la nuna mondo
Mi komencis legi la libron Mozi komence de januaro 2018 kaj finlegis ĝin post du monatoj. Ĉiun matenon, post kiam mi ellitiĝis, mi legis po kelkajn paĝojn kun granda plezuro kaj finlegis tiun ampleksan libron kun 398 paĝoj. Mia impreso estas unufraze "Genio de Esperanto kaj genio de prof. Sasaki revivigis Mozi-on en la nuna mondo".

Genio de prof. Sasaki Teruhiro
Unue mi skribos pri genio de prof. Sasaki. En "Enkonduko" li skribas, ke li eklernis Esperanton en 2002. Eble en tiu jaro aŭ post unu jaro mi renkontis lin la unuan fojon. Kaj poste nia amikiĝo pli kaj pli profundiĝis. Tiun tempon mi estis prezidanto de Komisiono de Universala Esperanto-Asocio pri Azia Esperanto-Movado (KAEM), kaj post kelkaj jaroj mi devis eksiĝi de tiu laboro laŭ la regulo de la komisiono. Mi elektis profesoron Sasaki kiel mian posteulon. Li estis profesoro pri la rusa literaturo en Universitato Saitama, sed la rusa literaturo kaj la rusa lingvo ne multe interesis/as gestudentojn kaj malmultiĝis tiuj, kiuj volis lerni sub li, tial li enkondukis Esperanton kune kun la rusa kaj la angla por komprenigi al la gestudentoj la literaturon de Orienta Eŭropo. Eble tiamaniere li ekhavis pli profundan komprenon pri Esperanto.
Kiam li laboris kiel prezidanto de KAEM, li ricevis informon de Zaochuang-a Universitato pri invitita instruisto al la universitato. Li estas tre taŭga homo por la posteno, ĉar li havas konon de la rusa, la angla, la japana, Esperanto, la ĉina kaj aliaj lingvoj, nome li estas poligloto. Li kandidatiĝis kiel tiu instruisto kaj estis akceptita. Li ekloĝis en Ĉinio. Baldaŭ li kompilis lernolibron de la japana lingvo por siaj gestudentoj, kaj poste aŭ samtempe li tradukis eseon " Streta Vojo al Fora Interno " de la japana hajko-iniciatinto Macuo Baŝoo, kiu agadis en la Edo-epoko (1644-1694). Mi miris pro tio, ke li havas tiom da kono pri la japana gramatiko, kaj pro tio, ke li povas kompreni tiun klasikan verkon kaj traduki ĝin en Esperanton. Kaj pli poste li komencis traduki ĉinajn klasikaĵojn, kaj tio pli miregis min.
En Japanio lernantoj lernas iom da ĉina literaturo kadre de la japana lingvo, ekzemple" Vortoj de Konfuceo", kaj nomojn de antikvaj ĉinaj filozofoj en la leciono de la monda historio, sed ne plu. La nomon de Mozi, Zhuangzi, Mengzi, Xunzi ktp., kleraj homoj scias, sed kion ili predikis, preskaŭ neniu scias. Antaŭ kelkaj jaroj ni invitis s-ro Sun Minĝiao (Semio) el Zaozhuang-a Universitato por ke li parolu pri Mozi en Esperanto-Kongreso de la regiono Kantoo. Kiel interpretisto mi iom lernis anticipe pri Mozi per interreto, sed mi ne komprenis ideon de Mozi bone. Ĉiel mi provis interpreti la prelegon de s-ro Sun, sed tio estis la fino. Mi ne plu havis intereson pri Mozi, nek volon pli lerni lian libron, kaj mi tute forgesis Mozi-on, sed subite aperis la dika, bela libro de Mozi, kiun s-ro Sasaki donacis min.
Mi komencis legi la libron, kaj konstatis, ke s-ro Sasaki estas genio. Li ne studis la ĉinajn klasikaĵojn en universitato kiel studento, nek en sia profesora tempo. Antaŭe li parolis nur pri la rusa literaturo kaj la rusa lingvo. Kiam li ekloĝis en Ĉinio, li diris, ke lia loĝurbo Zaozhuang estas proksime de naskiĝlokoj de Mozi kaj Konfuceo, sed ordinaraj homoj neniam ekpensus legi iliajn librojn, nek traduki ilin en ajnajn lingvojn. Mi povas iom kompreni la ĉinan lingvon kaj kompreni la signifon de multaj ĉinaj ideogramoj, sed mi tuj rezignus legi la originalajn tekstojn, kaj tute ne havus volon traduki ilin, ĉar tio tute ne estos ebla por mi. Ekzemple en la komenco de la libro aperas jena frazo:
Mi tradukus jene:
"Se ni eniras en iun landon kaj ne troviĝas tiu homo, tio signifas pereo de la lando",
sed mia traduko estas tute sensenca, ne komprenebla, sed prof. Sasaki jene tradukis:
"Se, ekreginte regnon, oni ne estimas personecon, ja pereos la regno."
Kiel li povas kompreni la signifon de tiu frazo konsistanta el 11 ideogramoj? Mi legadis lian libron "Mozi", kaj miris, kiel li povis kompreni la originalan tekston skribitan en antikva stilo kaj temantan pri la antikva socio, kaj miris, kiel li povis traduki tiel bone en Esperanton. Unu el la kernoj de la filozofio de Mozi estas Makroamo. Prof. Sasaki tradukis la vorton kiel Makroamo-n (universalan amon), kaj la kontraŭan koncepton kiel Mikroamo-n (egoisman amon). Tio estas tre bona traduko, mi opinias. Per tiu Esperanto-traduko, tiuj, kiuj povas kompreni Esperanton, tuj komprenas, kion Mozi volis disvastigi por igi la mondon paca.
Prof. Sasaki diras, ke ankoraŭ neniu tradukis la tutan tekston de Mozi ĝis la nivelo de kompreneco. Multaj esploristoj parte, arbitre, nekompreneble tradukis la tekston, sed li tradukis la tuton, ne arbitre sed logike surbaze de la ideo de Mozi, kaj ne nekompreneble sed bone kompreneble. Ni povas vidi, kiel malfacile estis por li traduki kaj kiom da strebado estis necese por tiu altnivela traduko.
La plej malfacila ĉapitroj estas. En A7 (en la paĝo 190) estas jena frazo:
[K] Humaneco estas amo al ĉiu objekto.
[E] Oni ne aplikas tiun humanecan amon al si mem kiel utilon por si mem, kaj estas klare, ke tio estas malkiel amo al ĉevalo. Tio similas al lumigo.
Per la originala teksto mi nenion komprenas, sed laŭ la traduko de prof. Sasaki, la enhavo estas tre klara kaj eĉ emocia.
Kiel rimarkon li skribas jene:
Rim: Forke, laŭ Sun Yirang, amendas per kaj tralegis "Wohlwollen ist Liebe zum Volke, ohne das man es ausnutzen will." Mi provis traduki laŭlitere.
Pri tiu ĉi rimarko, unue mi miras, ke li konsultis la libron aŭ tezon de germano Forke skribitan en la germana. Due mi tre altetaksas s-ron Sasaki pro tio, ke li estas ĉiam lojala al la orginala teksto. En multaj okazoj esploristoj emas amendi vortojn en originalaj tekstoj, kiam tiuj ne plaĉis al ili aŭ ne kongruas kun ilia logiko. Sed s-ro Sasaki estas lojala al la teksto kaj el ĝi provas eltrovi la veran signifon. Por tio li devis konsideri profunde, kvazaŭ budhismaj bonzoj trovus veron en profunda meditado.
Eĉ esploristoj havas/is grandan malfacilon aŭ eĉ neeblon traduki multajn frazojn en tiuj ĉapitroj. Kiel prof. Sasaki povis venki tiajn malfacilojn? Mi supozas, ke li havas tri avantaĵojn: Unue li estas japano. Historie japana kulturo multe dependas de la ĉina kulturo. Ĉio bona venis de Ĉinio, do japanaj intelektuloj esploradis ĉinajn klasikaĵojn dum 1500 jaroj kaj sekve troviĝas bonegaj vortaroj pri la ĉinaj ideogramoj. Mi aŭdas, ke en ili li ofte trovis nekonatajn aŭ forgesitajn signifojn de ĉinaj ideogramoj, kiujn tiutempuloj uzis. Dank' al la studoj de tiuj japanaj antaŭuloj, li povis malŝlosi fermitajn pordojn de nekomprenebleco.
Due li havas profundan konon pri la rusa literaturo kaj la rusa lingvo. Por kompreni filozofian ideon, oni devas havi vastan konon pri la vivo kaj la mondo. Lia kono pri la rusa literaturo multe helpis. De loko al loko li skribas sian komenton, komparante frazojn kun la ideo de rusaj verkistoj kaj eĉ de grekaj filozofoj.
Laste mi estas certa, ke ĉar li estas esperantisto, li povas kompreni la ideon de Mozi, precipe pri lia internaciismo. Kaj tradukante la tekston en Esperanton, li havis novajn nociojn.

Genio de Esperanto
Esperanto estis publikigita de d-ro Zamenhof en 1887. Tiun tempon Esperanto-vortoj estis malmultaj, celante simplan komunikadon inter homoj apartenantaj al diversaj landoj, sed Esperanto pli kaj pli evoluis, tiel ke ĝi nun estas uzebla en ĉiuj kampoj kun abundaj vortoj.
Kiam mi legis la ĉapitrojn pri militaj aferoj en la libro Mozi, mi miris pro genio de Esperanto. Mozi montris, kiamaniere oni povas gardi sian kastelon, kiam malamikoj atakos ĝin. Li traktis strategion kaj taktikon en la epoko antaŭ la kristonasko, nome antaŭ 2500 jaroj. Ĉu Esperanto kapablas esprimi tiujn antikvaĵojn? Ĉu ĝi havas vortojn pri ekipaĵoj de la kasteloj, armiloj kaj batalo? Mirinde, jes. Por legi tiujn ĉapitrojn mi devis ofte uzi vortaron, ĉar aperas multaj tiaj vortoj, kaj ĉiun fojon mi miris pro abundaj vortoj de Esperanto.
Kaj la alia mertio de Esperanto estas ĝia fleksebleco, per kiu ni povas libere krei novajn vortojn. Prof. Sasaki mem skribis sian dankemon al Esperanto en "Enkonduko" (paĝo 35) jene:
Diference de la aliaj lingvoj, Esperanto ebligas laŭliteran tradukon, ne havante kutiman idiotismon. Tiu specialaĵo estas utila por tradukado de la antikva ĉina lingvo kun malfacilaj ideogramoj. Per laŭlitera traduko de ideogramoj ofte elmontriĝas neatendita signifo. Dank' al procezo de Esperantigo mi povis hazarde eltrovadi kaŝitan signifon de la ĉina teksto.
Leginte la libron "Mozi", mi konstatis, ke la libro estas unu el la gravaj libroj legendaj kaj konservendaj eterne en la historio de Esperanto. Ĝi malfermis novan mondon de Esperanto, prezentante gravan ideon de Mozi en la mondo.

Graveco de la traduko de Mozi
La nomo de Mozi estas Mo Di, kies agado daŭris depost la lastaj jaroj de Konfuceo (551-479 a.K.) ĝis antaŭ naskiĝo de Meng-zi (372-289 a.K.), nome en la transira epoko de Printempo-Aŭtuno al Milit-Regnoj. Lia skolo multe progresis tiutempe, propagandante "Makroamon" kaj "Neagresadon" kaj instruante militartojn, sed poste ĝi rapide malaperis. Prof. Sasaki konjektas, ke unu el la plej gravaj kaŭzoj kuŝas en la estimo de "kritika penso", kiu ne konformiĝis al la hierarkia struktuto de grandaj aŭtokrataj imperioj en Ĉinio. Sed finfine post 2500-jara forgesado, Mozi revivis dank' al prof. Sasaki.
En efektiveco mi komencis legi la libron duondevige, ĉar la libro estis donacita de mia kara amiko prof. Sasaki, sed mi tuj entuziasmiĝis pri la enhavo de la libro, precipe unue pro "Estimo al personeco". Mozi skribas jene:
"De kie ajn ili devenas, de inter terkulturistoj, metiistoj kaj komercistoj, se nur kompetentaj, ili tuj estas promociitaj."
"Oficistoj ne ĉiam estas altrangaj, popolanoj ne ĉiam estas malaltaj."
Li taksis personecon, personajn kapablon kaj karakteron plej gravaj. Eĉ nun oni ofte taksas homojn laŭ deveno, haŭtokoloro kaj aliaj bagatelaj kriterioj, do la ideo de Mozi estis tiutempe ne kredeble revolucia, kaj eĉ nun ĝi estadas tia.
Por prosperigi regnojn, Mozi substrekas gravecon estimi saĝulojn jene:
"La estro nepre havu kritikeman vasalon, la superulo nepre havu disputeman subulon... nur flataĉuloj ĉeestas apud la reĝo, tiam homaj opinioj estas baritaj, jam la regno estiĝas en danĝero."
Kaj ankaŭ "Makroamo" emociis min. En la paĝo 69 estas skribite jene:
"Se mondanoj universale amas sin reciproke, tiam estas paco; se malamas sin reciproke, tiam estas malordo. Tial do la Majstro Mozi diris: "Jen kial oni ne devas ne inspiri al ĉiuj ami la alian".
Nun ni vivas en la epoko de malamo kun multaj bataloj en la mondo. Regas multaj despotoj, kiuj agas agreseme, diskriminacie, malestime al saĝuloj, kaj malame ..., nome kontraŭ la ideo de Mozi. Unu el tiuj estas nia japana ĉefministro Abe. Li organizas sian kabineton, kolektante siajn flatemajn amikojn, kaj ne a?das kritikojn de aliaj. Li estas ĉiam atakema al siaj kontraŭuloj kaj al aliaj ŝajne malamikaj landoj. Mozi taksus, ke Japanio estas en danĝero.
En la Japana konstitucio, jene estas en sia antaŭskribo:
"Ni, la japana popolo, deziras ĉiaman pacon kaj profunde konscias pri la noblaj idealoj regantaj homajn rilatojn, kaj ni firme decidis konservi nian sekurecon kaj ekziston, fidante la justecon kaj honestecon de la pacamantaj popoloj de la mondo."
Mi eksciis, ke en la japanan konstitucion estis enfluinta la ideo de Mozi. Nun ni, demokratiaj homoj, forte kontraŭbatalas kontraŭ Abe, kiu volas nuligi ideon de "Neagresado" el nia konstitucio. Mozi, jam antaŭ 2500 jaroj, predikis "Neagresado"-n, ĉar milito donas malprofiton al ĉiuj, suferigante homojn kaj malriĉigante la regnon. Tiu ideo estas tre grava, disvastigenda en la nuna mondo.

Estas grave traduki ĉinajn klasikaĵojn en Esperanton
En la bibliografio de la libro estas vicigitaj multege da libroj en la angla kaj en la japana, sed malmultaj en la germana, la franca kaj iuj eŭropaj lingvoj, kaj eble en la korea, sed neniu en aliaj lingvoj. Tio signifas, ke tiuj, kiuj ne kapablas uzi la anglan kaj la japanan, neniam havos okazon sufiĉe koni la ideon de Mozi. Tial tiu ĉi libro en Esperanto havas tre gravan rolon. Esperantistoj en la mondo, pli ol unu miliono, jam havas ŝancon koni la ideon de Mozi, dank' al la traduko de prof. Sasaki. Mi aŭdas, ke li jam fintradukis "Vortojn de Konfuceo" kaj ankaŭ Zhuangzi. Tiuj, kiuj legis tiun ĉi libron Mozi, nepre volas legi la librojn de Konfuceo kaj Zhuangzi, tiamaniere ĉinaj klasikaĵoj fariĝos mondaj trezoroj, dank' al Esperanto. Mi forte deziras, ke Universitato Zaozhuang plu eldonu la tradukojn de prof. Sasaki.
Dum la pasintaj du monatoj mi pasigis tre fruktodonajn tagojn, legante la libron "Mozi" ĉiun matenon. Kaj tage en televido mi vidis malbelan vizaĝon de la ĉefministro Abe kaj aŭdis lian malaltnivelan kaj mensogan parolon, kaj ĉiun fojon mi konstatis, ke Japanio estas vere en danĝero de pereo. Mi esperas, ke multaj esperantistoj legos tiun ĉi libron kaj pensos pri la estonteco de la mondo. Se ĉiuj regantoj en la mondo lernos el Mozi, la mondo estos pli paca kaj homoj povos vivi pli feliĉe. Mi estas tre ĝoja, ke mi estas esperantisto kaj amiko de prof. Sasaki, kaj sekve mi havis okazon legi la libron unua en la mondo, post kiam ĝi estis eldonita en septembro 2017. Tio estas granda honoro por mi.

Horizonto (Japanio)