Pri libro kiun mi legas, eblas diri ke ĝi priskribas ankaŭ komenco de Esperanto-movado. Komenco estis tre nobla, bone klerigitaj homoj, kiuj dum kongresoj amuzis per kanto, aŭ verso en nova lingvo.
Ili jam posedis kelkajn lingvojn, kaj facile aldonis Esperanton kiel intelektuala trejnado. Estis malfacila "Ido periodo", kiam multaj homoj hezitis inter kelkaj eblecoj, kaj Esperanto defendis sian ekzistorajton. Sed poste lingvo disvastiĝis al divesaj tavoloj, aperis politika, socia, religia influo.
Bonaj tradukoj de naciaj lingvoj kaj originala literaturo fariĝis pli abundaj kaj riĉaj. Poste, en milita periodo multaj esperantistoj pereis, kaj pli gave estis ne tiom fari novajn verkojn, kiel konservi jam pretajn por pluaj generacioj.
Milito forte intermiksiĝis sortojn de multaj popoloj. Aperis novaj temoj en literaturo. En postmilita periodo ŝanĝis karakteron kiel movadot, tiel literaturo, Esperanto pli fariĝis lingvo de simplaj homoj, studentoj, junuloj kantantaj ĉe lignofajro en amika rondo.
Diversaj fakaj komunumoj, sekcioj, hobio-rondetoj permesis uzi Esperanton en ĉiutaga vivo, kaj sekve aperis faka literaturo, vortaroj, seminarioj, eblecoj lerni kaj instrui. Tia estas mallonga priskribo de tralegita parto de libro.
(Aldona komento)
En komenco de sia ekzistado Esperanto estis pli afero de intelektuala elito ol ordinaraj homoj. Poste estis kreitaj teatraĵoj, operoj en literaturo, kaj aperis temoj ne nur pri feliĉa/malfeliĉa amo, morto kaj interna ideo.
En Ruslando Stalina reĵimo sendis multajn homojn al Siberio (iujn kiel politikajn prizonulojn, aliajn por grandaj industriaj konstruadoj) kaj Esperanto eksonis en tiuj lokoj, kie neniu parolis per fremdaj lingvoj antaŭe.
Dum milito, kiu okazis malproksime de sia hejmo, multaj homoj havis kontaktojn kun popolanoj parolantaj per alia lingvo, kaj intereso pri lingvoj kreskis. Aperis vortaroj kaj lernolibroj. Milito ŝanĝis pensmanjeron de homoj.
Ví estas ano ne nur de sia loĝloko, iu urbo aŭ vilaĝo, iu popolo, sed de tuta kontinento, aŭ mondo. Kaj Esperanto disvastiĝis el Europo al aliaj partoj de mondo. Estis tradukitaj eposoj de diversaj popoloj. Novaj aŭtoroj estis ne nur eŭropaj.
Certe kantis ne ĉiuj junuloj, sed festivaloj en kiuj aŭtoro kun gitaro en mano ludas kaj kantas, estis tre popularaj ĉe junuloj. Multaj muzikistoj, aktoroj poste famaj komencis dum tiuj festivaloj. Dum agado de totalitaj reĵimoj oni ne povis libere esprimi siajn pensojn kaj sentojn en oficialaj koncertlokoj.
Do tiuj ne oficialaj estis kiel simbolo de libereco. Plej belaj kantoj, multjaraj amikecoj, arda amo aperis en Esperantaj tendaroj kaj dum tiuj festivaloj.
Se mia komento pri libro ne estis tro klara, pardonu min. Tio estas nur esprimo de miaj impresoj post legado, eble iu alia havos alian sentojn kaj pensojn.
Hirundo (Ĉeĥio)
La Faraono de Bolesław Prus estas historia romano. Ĝia ĉefa rolulo, Ramses XIII, luktas kun la financaj malfacilaĵoj de la ŝtato kaj la tro forta pozicio de la pastroj, kiuj grandparte alportis la ŝtato al financa ruino. La romano estas facile legebla danke al la bonega traduko de Kazimierz Bein (Kabe). Tamen legi la tutan historion estas defio, ĉar ĝi havas pli ol 900 paĝojn.
Mecenaso (Pollando)
La Kisa Malsano estas la dua volumo de verkoj, kiuj havas la titolon, Tiaj Ni Estas, verkita de Claude Piron kaj Sandor J. Bako. La tiel nomita noveleto, La Kisa Malsano, verkita de Piron aparte por progresantoj, atingis lian celon tre bone. La vortprovizo estas tute taŭge por tiu nivelo kaj la intrigo estas sufiĉe interese por kapti kaj teni la atenton de la leganto. La restantaj tre mallongaj noveletoj de Bako ankaŭ legindas.
Ĝonel (Anglio)
Mi ŝatas la libron Marina ĉe la limo de Sten Johanson. Ĉi tiu romano ne estas fikcia romano sed reflektas la modernan vivon kun la interfamilanaj kaj sociaj problemoj en Eŭropo en la nuna tempo.
Erika (Francio)
La afero okazis enmeze de la Nigra Arbaro (germ. Schwarzwald), kie ekzistas multaj legendoj. Tiel ankaŭ pri arbaraj spiritoj.
Petro Munk, kiu ankaŭ nomiĝis Karbisto-Petro heredis lignokarbigejon de sia patro. La malpura kaj peza laboro kaj la malgranda salajro ne plaĉis al li. Petro deziris havi pli da mono por esti pli respektita de la aliaj vilaĝanoj, kie li vivis kun sia patrino. Li eksciis pri arbarospirito,
la Vitrovireto, kiu plenumu tri dezirojn al ĉiu, kiu naskiĝis dimanĉon inter dekunua kaj dua horoj kaj kiu konas certan verson por voki la spiriton. ĉar Petro ĝus naskiĝis dum dimanĉo kaj dum la koncerna tempospaco, li ekserĉis la arbarospiriton. Survoje sed li renkontis alian arbarospiriton, kiu nomiĝas Holanda Mikaelo kaj estas malica spirito. Bonŝance Petro sukcesis fuĝi.
Petro sukcesis renkonti la Vitrovireton per verso kaj tiu plenumis al li tri dezirojn: monon, danc-kapablon kaj vitrofarejon kun ĉevalĉaro.
Komence Petro kontentis pri la vitrofarejo kaj sia nova stato en la socio. Baldaŭ li fariĝis konata en la Nigra Arbaro. Sed iom post iom li maldiligentiĝis kaj avidiĝis je hazardludoj. Fine li devis lombardi la vitrofarejon. Li turnis sin al al Holanda Mikaelo, kiu ekipis lin per multe da mono, sed postulis la koron de Petro.
Anstataŭ tiu li ricevis ŝtonan koron, kiu ne konis sentojn kaj amon. Li malŝatis malriĉulojn, eĉ sian patrinon. Li edziĝis al filino de lignohakisto. La edzino sed baldaŭ malfeliĉiĝis. Pro ŝia helpemo al malriĉuloj Petro fine mortbatis ŝin, kiam la Vitrovireto kiel maljunulo ricevis de ŝi vinon kaj panon iutage.
La Vitrovireto donis al Petro ok tagojn por pripensi sian vivon.
Per truko Petro rericevis sian koron de la Holanda Mikaelo. Li sukcese fuĝis al la Vitrovireto, kiu revivigis la edzinon kaj ankaŭ revokis la patrinon. Ekde tiam Petro denove laboris diligente kiel karbofaristo kaj iom post iom li fariĝis konata viro ankaŭ sen multe da mono. Okaze de la naskiĝo de filo li ricevis talerojn kiel baptodonaco.
Specialan dankon al Michael Lennartz, kiu estis la tradukinto de tiu ĉi libro el la germana lingvo al Esperanto.
Ronaldo (Germanio)
Ĉi-foje por la Julia Sumoo, 2021 mi elektis la libron titolatan Vivo de Zamenhof kiun verkis fama Esperanto-verkisto Edmond Privat. Entute la libro havas 12 ĉapitrojn. Mi legis de unua ĝis la kvina ĉapitro, ĉar legado de 4 paĝoj ĉiutage por 15 tagoj rezultas ses dek paĝoj entute.
En ĉi tiuj kvin ĉapitroj legitaj de mi troviĝas valora informaro ne nur pri la vivo de Zamenhof sed ankaŭ eĉ detala raporto de historia afero de antikva Eŭropo. Ĉi tiu historio estis ne evitebla por klarigi la socian kaj politikan situacion de Pollando, kiu produktis tre malaman etoson inter diversaj gentoj kaj kreis malfidon kaj miskomprenon pro la diverslingvaj parolantoj.
En tiu ĥaoso naskiĝis Ludoviko Lazaro Zamenhof. El la dua ĉapitro titolita "Infano en Bijalistok" komenciĝis la vivo de Zamenhof. La komenca frazo de la dua ĉapitro altiras la koron de legantoj -"De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la impreso; jen tri ĉefaj elementoj en la formado de Zamenhofa genio." Kiel korekte kaj kun kiom da profunda sento la verkisto deklaris la kernan veron de la vivo de Zamenhof.
Iom post iom la verkisto lumigis la vivon de Zamenhof kune kun pri la vivoj de aliaj proksimuloj de Zamenhof, speciale liaj gepatroj, gefratoj kaj lia kunvivantino Klara Zilbernik. Kiel kreskiĝis la eta knabo kun korplena sonĝo fari amoplenan mondon, kiel disvolviĝis en li la koncepto de mond-lingvo, kiel li kreiis la strukturon de lia dezirita lingvo --- ĉiuj estas tre klare kaj detale skribitaj en la tria ĉapitro "Gimnazio en Varsovio."
En la sekvantaj du ĉapitroj "Studentaj Jaroj" kaj "Doktoro Esperanto" la verkisto vortpentris vivon de plenkreska junulo Zamenhof, kiu sukcese kompletis sian Medicinan Kurson, konatiĝis kun Klara Zilbernik kaj publikigis la unuan libron pri Esperanto helpite de sia bopatro.
La stilo de verkado de Edmond Privat estas aparte menciinda. Simplaj frazoj kun profundaj sentoj faritaj pere de perfektaj vortoj helpas la legantojn legi senhalte kaj kapti la atenton ĝis la fino de la libro. Vere, la libro reprezentas unu epokon, entenas la kreaĵon de unu grandanima persono. La libro mem estas unu valora materialo de historio de Esperanto.
La verkisto kaj la verkito ambaŭ estas respektindaj de ni - Esperantistoj.
Sova (Barato)
Mi sentis, ke la libro de Julian Modest estas ne nur amuza, sed filozofiema literaturo kaj mi finlegis.
Oazo (Japanio)
Mi tre ŝatis ĝin. Stilo klara, riĉa, agrabla. Mi rekomendas la legadon de tiu libro!
Elinjo (France)
Pri Intervjuoj de Joŝida Masao, la eksa estro de la Nuklea Centralo n-ro1 de Fukuŝima. (traduko Hori Yasuo)
Mi certas, ke de la Resumo de la protokolaroj de Josida Masao oni povas scii veran informon pri la akcidento. Mi sentas, ke la akcidento de Nuklea Centralo n-ro1 de Fukuŝima fariĝis por multaj homoj jam pasinta afero en la historio.
Kamelio (Japanio)
"Ĝi temas pri la sciencaj agadoj kaj atingoj de 20 plej elstaraj antikvaj ĉinaj sciencistoj. En la libro kortuŝe impresas iliaj noblaj spiritoj serĉi veron, ne submetiĝi al potenco, ne ĉasi famon nek profiton kaj diligente kaj senlace studi kaj penadi dum jardekoj." (cito el reversa komento)
Jenaj scientstoj estis traktataj: Medicinisto, Terkonstrua inĝeniero, paper-inventisto, Astromo, Matematikisto, Verkisto pri "Komentario pri Riveroj aŭ Ponto",
Inventinto de tipografio, Renovigistino de ŝpinteksa tekniko, Agronomo, Geografo k.a. Ĉiuj, kiuj agadis dum feŭda epoko sub dinastioj, kiuj ĉefe celebri kulton kaj superstiĉan sorĉarton. Tial ofte tiuj sciencistoj kontraŭstaris kun imperiestroj, sed ili tenis sin nur sur scienca vero admirinde.
"La esenco de potenculoj estas havi ĉiopovan senson" tiel paroladis s-ro Uchida Tazuru, filozofo. Certe mi pensas ke ili estas tiaj, kvankam mi ne konkrete mencias ĉi tie. Ili komune havas abomenan senson al konsilantoj.
Same tiaj antikvaj ĉinaj scientistoj ofte kontraŭstaris pro sia scienca vero al tiamaj potenculoj, kiuj adoris sorĉarton kaj superstiĉon pri fantomoj kaj dioj.
Eĉ nuntempe unuflanke mankas la scienca ideo, alifranke regas la ideo "Kion oni volas, tion oni povas." nome aroge paŝas la troa spiritismo. Tiele Tokia Olimpiko plenumiĝas.
Samo (Japanio)
La Pordego de Nacume Sooseki
Mi legis la novelon La Pordego ĝis la kvara ĉapitro verkita de Nacume Sooseki, esperantigita de Doi Ĉieko. Soosuke kaj lia edzino, Ojone, nur ili du vivas kviete. Li havas nervan perturbon kaŭzintan de ilia pasintaĵo. Lia hezitema konduto iritis min dum mia legado, ĉar mi ŝatas la frazon "Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ."
Mateno (Japanio)
Ĉi-foje mi legis Ne forgesu mian voĉon - 2 novelojn verkita de Julian Modest.
Ĉi tiu libro havas du novelojn, kaj mi legis "AŬTUNA FERIO"-n el la du noveloj.
Ĉefrolulo Martin Dobrinski estas verkisto kaj nun la verkado lacigis lin. Do li decidis veturi al Ora Bordo. Nun en la komenco de septembro la hoteloj estas malplenaj, tiel li supozis.
Kaj li decidis, ke li pasigu tie kelkajn tagojn kaj poste daŭrigu la verkadon.
Ĉe la Ora Bordo Martin renkontis du homojn. Unu homo estas Stojko, kiu estis lia iama kunstudento kaj amiko. Sed Stojko diris, ke li ne estas Stojko, vi eraras, kaj li malaperis.
Tion ne povis kompreni Martin. Alia homo, kiun li renkontis, estas Nina. Martin renkontis ŝin en la restoracio de la hotelo. Pri Stojko kaj Nina mi legis kun intereso ilian laboron en la libro..
Granda Kampo (Japanio)
En Mia 20-jara vivo kun karega panjo, estas skribite, kiel katido Ĉibi venis al la hejmo de panjo kaj nutradiĝis ĝe la hejmo. En la libro, maldekstre estas ilustraĵoj desegnitaj pri diversaj esprimoj de katido Ĉibi. Ankaŭ koloriĝo estas bela kaj donis plezuron al mi.
Granda kampo (Japanio)
Mi legis 10 paĝojn tage de Japana Literatura Juvelaro eldonita de JEI en 2013 celebrante la 100-an Japanan Kongreson.
La komitato alvokis al ĉiuj esperantistoj traduki elektitajn verkojn de japana literaturo, sekve la tradukintoj estas diversaj. Pro la limigita spaco, la komitato povis nur aperigi la selektitajn en ĉi tiu libro.
Estis multaj, kiujn mi neniam legis eĉ en la japana, do por mi estis kvazaŭ mensa aventuro. La ĉefa intereso estis, kiel oni povas traduki la japanan kulturon en Esperanton,
precipe poezioj kaj rakontoj kun historiaj fonoj malfacile kompreneblaj. El la rakontoj briletas la verkoj de Akutagaŭa Ryunosuke, ne pro mia persona gusto, sed pro la stilo kaj la konsist-tekniko de la aŭtoro.
Estas eble kelkaj aliaj verkoj interesaj, kiujn mi ne povis legi ĉifoje.
Mi volas esprimi profundan respekton al tiuj, kiuj provis tiun ege malfacilan, tamen signifoplenan taskon interpreti iom fore misteran kaj subtilan literaturaĵon.
Majo (Japanio)
Kiu el ni ne plorus, kiam mortis Joli-Coeur? Memoru, Joli-Coeur, la simio de Vitalis, stratmuzikisto, spektaklisto tra la vilaĝoj, kun sia simio kaj lia hundo Capi. Sen Familio estis dum miloj kaj miloj el ni la libro de infanaĝo, la bonega libro de inico. La orfo, vendita de la fiulo kontraŭ 40 frankoj al la vaganta muzikisto, sed ĝi estas tiu, kiu instruos lin legi,
kanti kaj ludi la harpon. Ni tiam ĉiu loĝis en niaj vilaĝoj. La mondo estis nekonata tiutempe. tiu libro kaj alia- kiel"
Franca rondiro de 2 infanoj"-, permesis al ni scii, kio okazas preter la videbla horizonto. Vitalis kondukos Rémi de urbo al urbo, tra la provincoj, al Parizo. Estos malliberejo, maljusto kaj vintro kun la morto de la simieto. Tiam Parizo kaj ĉi tio ekvidas inferon. Vitalis ne travivos ĝin. La orfo iras sola, lernas ĉiujn metiojn.
Li estos ĝardenisto, li malsupreniros en la minejon. Kaj tiam Matta aliĝos al li, itala kiel Vitalis, naskiĝinta muzikisto, kaj kun kiu strata muziko revenas.
Ĉi tiu tuta libro estas obsedo pri muziko kaj kanto. En la malluma romano de la ŝtelita infano, tiam la longa vojo al reunuiĝo, ofte la muziko kaj la spektaklo savos ilin. Kiel ne religiĝi kiel plenkreskulo kun Vitalis kaj Rémi? La mapo de Francio, tra siaj viroj kaj ĝiaj vilaĝoj, restis la sama, sub la grandega homaro de ĉi tiu teksto.
-- Ana Sonĝata korea tradukistino kun Michel Fontaire diras, "kiam mi spektis filmon en Francio, mi emis traduki esperanten la libron."
Sanremoise (Francio)
Por malpezigi mian dorsosakon dum tiu julia kaj feria Esperanto-Sumoo, mi elektis du libretojn de 32 paĝoj. Ili kunigas verajn perlojn aperintajn ĉiumonate en La Ondo de Esperanto ĝis la jaro 2009.
En la unua libreto kvin aŭtoroj (A. Korĵenkov, H. Gorecka, A. Kunzli, R. Haupenthal, C. Minnaja) en nur 3 paĝaj artikoloj brile sintezas la historion kaj la enhavon de la pej gravaj pilieroj de nia kulturo de La Unua Libro ĝis La Plena Verkaro de L.L. Zamenhof.
La dua libreto same en nur tripaĝaj artikoloj priskribas la dek plej gravajn gazetojn de tiu sama periodo. Al la aŭtoroj aldoniĝas Istvan Ertl pri Literatura Mondo kaj Stella Meester pri Literatura Foiro.
Mi konsilas la plezuran (re) legadon de la du libretoj al ĉiuj Esperantistoj kaj al ĉiuj Sumoo-istoj.
Atrebato (Francio)
Mi raportas nur pri la 132 paĝoj, kiujn mi legis dum ĉi-tiu periodo. 8 paĝojn tage estis mia rekordo por aprezi la lingvon uzatan de Karolo Piĉ. Mi ĝuis la muzikon, la ritmon kaj la flekseblecon de Esperanto tra la proza poezio de Karolo Piĉ, kiu mirinde majstras la lingvon.
Mi malpli bone taksis la tre grandan uzon de "novismoj", kiuj ne permesas bone kaj flue kompreni la lingvon. Esparanto havas kiel celo la tutmondan interkompreniĝon. Legante tiun verkon oni konscias, ke nur intelektuloj lernintaj la Latinan kaj la Ido lingvojn kapablas ĉion
kompreni sen devigo konsulti la glosaron (23 paĝoj!), kiun aldonis la aŭtoro kaj kiu bremsas la plezuron de flua legado. Tio estas mia vidpunkto de nespertulo pri lingvistiko.
Tamen valoras legi tiun poezian verkon tiel bone la aŭtoro kapablas priskribi siajn sentojn rilate la tri amoj de sia vivo: lia urbo, la Virinoj kaj Esperanto.
Mi finlegos la 93 lastajn paĝojn poiome ekster la sumoo-tempo.
Joga (Francio)
Mi legis la tradukojn de la famaj klasikaj grekaj tragedioj Reĝo Edipo kaj Antigona de Sofoklo kun intereso kaj plezuro. Ilin tradukis D. B. Gregor kaj eldonis Stafeto (1960). Kiel junulo mi legis (traduke) plurajn grekajn tragediojn en lernejo, sed tiam mi malmatura ne multe aprezis ilin. Do estis plaĉe reviziti ilin nun kaj pli bone kompreni kaj aprezi ilin per ĉi tiu malnova 200-paĝa libro.
Krom la du klasikaj dramoj mem, la libro ankaŭ havas kvindek paĝojn da tre utila informa enkonduka teksto pri la tiama teatra tradicio ĝenerale kaj pri ĉi tiuj du teatraĵoj specife; ilia historia kaj mitologia fono; klarigoj pri la intrigoj kaj la roluloj; interesaj rimarkoj de diversaj fakuloj (kun referencoj, por se iu volos plu esplori) pri diversaj teorioj pri la signifoj kaj nuancoj de specifaj versoj;
ktp. Tiuj sufiĉe ampleksaj komentoj kaj klarigoj celas fari la libron utila ankaŭ por fakuloj, ne nur por ordinaraj legantoj.
La tradukoj de la dramoj mem plaĉis al mi, kun tradicia (en Esperanto) regulaj kvinjambaj versoj (senrimaj) por dialogo kaj rimaj versoj (diversformaj) por la ĥoraj kantoj. Mi ankaŭ laŭdas la provlegadon de la libro: malkiel en tro multaj lastatempaj libroj kun svarmantaj ĝenaj tajperaroj (malgraŭ modernaj programoj por helpi aŭtomate provlegi!), mi rimarkis tre malmultajn tajperarojn aŭ lingvajn erarojn en ĉi tiu volumo.
Do des pli mi ĝuis kaj estimas la zorgan tradukan laboron de Gregor. Al interesatoj pri antikvaj grekaj dramoj mi certe rekomendas la libron!
Ruselo (Pollando)
La romano estas rakontita el la vidpunkto de la verkisto. Li do kelkfoje alparolas la leganton. Nuntempe tion verkistoj ne plu faras, sed mi devas diri, ke tiu stilo fakte plaĉas al mi.
Fakte Gogol planis verki tri volumojn, same kiel Dante faris kun sia Divina Commedia (La dia komedio). Li verkis en 1842, sed en 1852 li mem forbruligis la duan volumon, mallonge antaŭ sia morto. En la Esperanto versio de Sezonoj, oni trovas parton de la 9a ĉapitro de la dua volumo.
En Nederlanda eldono mi trovis eĉ plurajn ĉapitrojn, sed mi admetas, ke mi ne pli profunde pristudis la aferon.
La libro estas interesa: ĝi donas bonan bildon - mi supozas, ĉar mi ne vivis tiam kaj cetere ne estas Rusino - de la unua parto de la 19-a jarcento en Rusio. La altaj kaj mezaltaj klasoj drinkas, manĝadas, simple daure diboĉas, dum la plejparto de la malaltaj klasoj laboregas kaj ne havas sufiĉe por normale vivi.
estas servutuloj de homoj, kies plej granda ago estas nenifarado kaj diboĉado. Kutime oni supozas, ankaŭ nuntempe,
ke estas la virinoj kiuj plejmulto klaĉas, sed en ĉi tiu romano estas certe la viroj. Kompreneble ankaŭ ekzistis tiam multega korupcio - kiel ankaŭ nun ankoraŭ ofte ekzistas en la tuta mondo. Li ankaŭ ne altestimas virinojn, kaj ankaŭ tio ankoraŭ tre oftas en la tuta mondo.
Ĉefrolulo estas Ĉiĉikov, kiu deziras aĉeti malvivajn animojn - estas malfacile kompreneble ekzakte ekscii, kion li vere celas per tio. Sed li sukcesis aĉeti multajn da ili. Tamen, iam kelkaj personoj supozas, ke io ne estas en ordo kaj granda klaĉemo estiĝas, tiel grava, ke li eĉ volus homrabi la filinon de iu altrangulo -
kion li tute ne planis. La fifamo trakuras la urbon N - kaj tio en epoko, en kiu ankorau ekzistis la "sociaj medioj".
Kelkfoje la lingvaĵo estas sprita: la ĉiuaspekte agrabla damo kontraŭ la agrabla damo ekzemple. Sed, la frazoj estas tre (tro?) longaj, eĉ por spertaj legantoj. Mi ankaŭ havis problemojn pri ili legante la tradukon en mia propra lingvo. Do mi nur povas rekomendi al tre spertaj legantoj, kiuj ŝatas legi klasikajn verkojn.
La Esperanto en si mem ne estas malfacila, sed pro la longeco de la frazoj kaj alineoj, iĝas vera kaĉo da vortoj, kio malfaciligas la legadon.
Katinjo (Nederlando)
Régulo Pérez (1914-1993) estis la tre konata eldonisto de la eldonejo elstare konsiderata Stafeto. Li naskiĝis en Kanariaj Insuloj, Hispanujo, kaj instruis tie ĉe universitato.
Rikolto estas kompilo de artikoloj liaj aŭ far eminentuloj, kiuj aperis ĉefe en esperanto-gazetoj, kiel Boletín, aŭ Esperanto en la 1950-aj jaroj aŭ iom antaŭe en la Malgranda Revuo de Stellan Engholm, aŭ pli poste en Progreso, Sennacieca Revuo, ktp.
La artikoloj estas mallongaj, enhavas plej ofte du-tri paĝojn kaj oni povas legi ilin laŭ iu ajn sinsekvo.
Mi legis proksimume sesdek paĝojn, do kvar paĝojn en ĉiu tago de la Eo-Sumoo. Plaĉis al mi ekemple:
-leteroj (en la germana, tradukitaj) de Klara Zamenhof, kiu dankis pro kondolenco post la morto de sia edzo.
-la artikolo el Monato 1988 pri ''la Antaŭnomoj de D-ro Zamenhof'': Eliezer (tiel inskribita en la matrikulejo de la juda komunaĵo de Bjalistoko), Lejzer (jidlingve), L. Zamenhof, sed L.L.
Zamenhof kiam lia frato Léon same doktoro, esperantiĝis kaj verkis, Lazare Louis (en dokumento solena, ĉar destinita al hispana ministreja kancelario), Ludviko Lazaro en privata letero de 1889 al sia amiko Vl. Majnov: "Mia plena nomo estas Ludviko Lazaro Zamenhof",
Dr. Lazarus Samenhof (en oficiala germanlingva dokumento en 1891), Lazaro Ludoviko (en lia tombomonumento). Do, uzo nestabila laŭ la destinata persono/publiko, sed Ludoviko Zamenhof dum la UK de Varsovio per ĉiuj poloj kaj nun.
-Interesaj artikoloj pri la Kanariaj Insuloj.
-Recenzoj pri libroj kiujn mi legis: Naŭlingva Etimologia Leksikono, Kredu min, Sinjorino!, Ne kiel Meier, Esperanto en Perspektivo, La litomiŝla tombejo...
-Aliaj parolis pri gramatikaĵoj (ata/ita!), aŭ Kalocsay pri frazeologismoj:
Poste, vin gardu, kiel de abismo,
De la mucida, teda adasismo (facilaj rimoj per la sama sufiksoj).
Aŭ: Vendiĝas la romanoj, kvazaŭ pano,
Sur versojn - kraĉas la samideanoj (Ve! poezioj ne vendiĝas).
Alteo (Francio)
En postparolo de la libro verkinto jene demandas nin legintojn. "Ĉu vi rimarkis, ke en la rakonto grava kontraŭdiro troviĝas?"
La libro estas aventura romano kun ama kaj humura aspektoj, kaj ĝi interesis min. Kaj do, kiam mi legis la postparolon, suferis pro la demando. Mi ne rimarkis tion. Tial mi plurfoje relegis ĝin ĉiudetale, kaj mi finfine atingis solvon.
En unu loko policano, kiu savis Gerdan, diris "Ŝi ne estas riĉa. Ne kun la espero ricevi monon ili ŝin kaptis." Dume, en la alia Bob diris "Ŝi estas riĉa, kaj mono solvas multajn problemon."Ŝajne la policano miskomprenis staton de Gerda.
Ho, ĉi tiu libro estis leginda por mi.
Horinosuke (Japanio)
Mi ĝoje finis sukcese mian sumoon, tamen mia raporto malfruiĝis. La sankta biblio freŝe elvokis al mi pli varman kredon al Kristo Jesuo Nia Sinjoro. Kiam mi legadas la libron kun Esperanto, mi pli bone komprenas Liajn Vortojn, kaj Esperanto-biblio estas pli bona ol aliaj tradukitaĵoj en priskribo aŭ stilo ktp. Pro tio ke tiu traduko sekvas Zamenhofan stilon, oni havas pli esperantecan senton legante la libron. Ni revidu sane en venonta sumoo. Dankon.
Majo (Koreio)
Unue la traduko estas troe mallongigita. La originala verko en la angla enhavas pri lo 400 paĝojn, dum la traduko enhavas ne plu ol 60 paĝojn. La verko estas fakte libro pri la filozofio de vivo, sencesa batalo kontraŭ la neatenditaj malfacilecoj, strangaĵoj valoras legi, sed ŝajne ne la esensa temo.
Krom la traduko mi por fari komparadon legis parte la la plena angla versio de la adventuro de Robinson Kruso, La plena versio estas interesa, sed aperas al mi bagatela.
Por lernantoj de Esperanto aŭ por la modernaj homoj, kiuj estas ĉiam okupitaj, la mallongigita traduko de Pastro A. Krafft ŝajne estas sufiĉe bona.
Abengo (Tajvano)
Tiun fabelon rakontis la poŝtdistribuisto, Vilko. Lin akompanis la kato Bruno. Ili renkontis diversajn okazaĵojn.
Maekawa (Japanio)
Legu kaj relegu tiujn tekstojn de Lidia Zamenhof!
Tiu originala verkaro staru en ĉiu biblioteko de ĉiu esperantisto... kaj ĝi estu regule legata. Tiu verkaro estas vojaĝo en la menso kaj koro de Lidia Zamenhof. La leganto tie konatiĝas kun ŝiaj pensmanieroj, ŝia idealismo, ŝiaj streboj kaj bataloj kaj eĉ kun kelkaj ŝiaj sonĝoj.
Diversaj tekstoj estas tre kortuŝaj kiel la teksto pri la patra skribmaŝino "Ni laboru kaj esperu", la teksto pri ŝia travivaĵo la 14an de aprilo kaj multaj aliaj.
Leginte la verkaron, mi sentis min tre dankema pro ŝia eksterordinara laboro kiel intruistino laŭ la Ĉe-metodo kaj specife en Francio, kaj pro ŝia multfaceta agado. Lidia multe tro frue mortis pro abomeninda kaj malhoma ideologio. Ankoraŭ nun, post la legado, mi konsterniĝas.
Ŝi spertis teruran destinon pro sinsekvo de malbonaj cirkonstancoj. Nekredeble! Neimageble!
La naskiĝo de Ludwik Lejzer Zamenhof estis mirakla evento por nia homaro. Mi opinias, ke ankaŭ la naskiĝo de Lidia Zamenhof estis eksterordinara miraklo, kaj granda donaco por la homaro.
Nuntempe en julio 2021 komenciĝas la 2a Virtuala Kongreso de Esperanto. Certe Lidia estus tre feliĉa partopreni! Ŝia tro mallonga sed intensa vivo kaj agado por la homaro estu por ni ĉiuj gvidilo "por ke la venontaj tagoj de la homaro estu lumaj".
La fama franca sociologo Edgar Morin en sia intervjuo okaze de sia 100a naskiĝdatreveno la 8an de julio 2021, diris: "Mi venis tro frue en mondo ankoraŭ ne naskiĝinta". Lidia venis eĉ multe pli tro frue, kaj nun en 2021 la mondo ankoraŭ ne pretas por baldaŭa naskiĝo!
Estas "Nia Misio" (titolo de teksto de Lidia) al ni samideanoj labori por ke nia ununura mondo finfine naskiĝu, por ke la idealismo de L. L. Zamenhof, t.e. la homaranismo, la interna ideo de la lingvo Esperanto, finfine realiĝu.
Telemo (Francio)
Maljuna bovino parolas pri ena voĉo al kiu nomumas obstinulino, kiu puŝas ŝin skribi siajn memoraĵojn. Estas kelkaj aĝoj rilataj al fakto ke bovino estas eüska, sed plejparte oni povas diri ke povus esti bovino de alia parto el la mondo.
Krom tiu ena voĉo, ŝi havos aliajn du amikinojn, sovaĝeman bovinon kaj monaĥinon.
La plej granda parto el la memoraĵoj lokiĝas en stranga farmo kie ŝi naskiĝis, kaj en mistero rilate al tiu farmo kiu finfine ŝi malkovras per logika pensado.
Estas tre originala verko majstre esperantigita el eüska lingvo de Aitor Arana. Povas esti interesa diri ke ĉi tiu libro havas jam 30 jarojn, kaj ke estis tradukita al 15 lingvoj, inter ili Esperanto,
en la jaro 2000 kiu estis la dekunua tradukeldono, kun la kunlaboro de la aŭtoro mem kiu estis partopreninta en la materiala eldono de la libro, sed ne estis ĝis pasintjare, 2020, kiam estis tradukita al
la angla kaj tia jare aperis en la listo de la plej bonaj libroj de la jaro en "The guardian" ĵurnalo, laü enketo al sendependaj librovendistoj de Britio.
Natxo (Eüskio, Regno de Hispanio)
Dum la pasintaj 3 sumoo-periodo jmi legadis la libron kaj finlegis ĝin en la lasta tago de la julia sumoo.
La originalo de Genĝi estas malfacile legebla por la nunaj japanoj pro arkaika lingvo-uzado, do mi neniam legis ĝin. Pro tio mi hvis honton kiel japano, kiu ne legis tiun mondefaman verkon.
1. Mi tre altetaksas la laboron de la tradukisto Belmonto. Unue li devis kompreni la enhavon kaj li havis malfacilon, ĉar en iuj partoj estas diversaj komprenoj, tial li devis kompari la diferencajn interpretojn, kaj fine li devis decidi sian tradulkon.
2. La temo estas kortega vivo antaŭ mil jaroj, tial la kutimoj, socia sistemo, domoj kaj mebloj estas malsamaj ol tiuj en la nuntempo, kaj certe mankas Esperanto-vortoj por tiuj aĝoj. Li devis venki tiujn malfacilojn.
3. Tiutempe nobeloj interŝanĝis tankaojn (mallongajn versojn) inter viroj kaj virinoj. Kompreni ilin kaj traduki ilin en Esperanton estis tre malfacile. Li bone sukcesis en tiu laboro.
4. Aperas multaj nomoj, sed eĉ por mi estis malfacile kompreni, kiu estas kiu. Tial por eksterlandaj legantoj estos pli malfacile. Kaj ankaŭ kutimo inter nobeloj, interalie geedziĝa sistemo, estis tute alia ol en la nuntempo.
Geedzoj ne vivis en la sama domo, sed edzoj vizitas sian edzinon, kiu loĝas en aparta domo. Sen klarigo de tiu kutimo legantoj ne povas bone kompreni, kial la heroo Genĝi tiamaniere agis.
5. La rakonto mem ne estas tre interesa por mi kaj mi unu fojon decidis rezigni plu da legado, sed mi persistis. Genĝi estas frivolo, vizitante multajn junulinojn. Tio ne estas agrabla por mi. Li naskiĝis en la familio de alta rango kaj havis belan vizaĝon kaj multajn talentojn.
Tiuj estas denaskaj, akireblaj sen klopodo. Li uzis tiun eksterordinaran avantaĝon por allogi virinojn.
6. Tiutemnpa vivo okazis en nekredebla mallumo. Li eĉ ne povis vidi bone sian amaton en lito. Kaj homoj mortis june kaj facile. En tiu cirkonstanco oni timis ekziston de io terura aŭ sorton manipultata de tiuj ekzistoj.
Fininte tiun libron, mi sentas, ke mi plenumis iom da devo kiel japano.
Horizonto (Japanio)
Por mia dua E-Sumoo mi denove promesis legi po kvin paĝoj tage, sed sekrete emis finlegi la libron Faktoj kaj Fantazioj, verkita de Marjorie Boluton, kiun mi komencis legi dum mia pasinta, unua, E-Sumoo.
Jes, ja, mi tralegis promesitajn 75 paĝojn kaj mi ja komencis verve. Sed ho, ve... Somera E-Studado, kuirado de marmeladoj kaj preparado de kompotoj ĉe mia amikino, kaj fine la 2a Virtuala Kongreso malhelpis - mi finlegis nur la 46an ĉapitron, do finis mian legadon sur la 367a paĝo, traleginte tiel 146 pa?ojn. Bone, la reston de la libro mi finlegos post la kongreso :-)
La libron mi jam priskribis post mia unua E-Sumoo. La sekvaj ĉapitroj evoluis la? la sama maniero. Min ĝojigis, ke per la Versareto pri ´um´-vortoj el la 26a ĉapitro (finlegita en la antaŭa E-Sumoo) mi povis ĝojigi mian amikinon, kiu demandis min, kie fakte uzi tiun sufikson.
Kaj mi ĝojis sur la nun tralegitaj paĝoj trovi du limerikojn - ja tiun versaĵon ni estis petitaj produkti dum SES, en la Traduka kurso gvidita de Mikaelo Bronŝtejn. Mi pensis, ke tiu unua estos ankaŭ mia lasta limeriko, sed fiere mi povas diri, ke mi sukcesis produkti pluajn kvin! El la libro mem mi ĉi-foje pleje ĝuis la ĉapitrojn pri vortaj sportoj kaj pri ciganoj kaj iliaj fabeloj.
Por via ĝuo mi elektas el la libro la vortojn de la araba teologo kaj filozofo Abu Mahometo al Gazali: "Vivu, kiel vi volas, ĉar vi estas mortanta. Amu kion ajn vi volas ami, ĉar vi estas disiĝonta de ĝi. Faru, kion vi volas, vi estas pagonta."
Kaj mi finas per la jama mia rekomendo: se vi volas ekscii pli, elektu tiun ĉi libron kiel vian sekvan legaĵon - vi certe tion ne beda?ros!
Fejfi (Slovakio)
Mia libro Kromozomoj estas tute freneza libro sed tre interesa sed ankaŭ ne rakontebla! Dankon pro la legigado!
Pomarbanino (Francio)
Mi legis tre humuran libron de Godfried Bomans Pieter Bas kun aldona subtitolo "Reriragardoj aŭ memorskriboj de ministro Pieter Bas".
Ĝi estas parodia verko pri la konduto de diversaj "moŝtoj" en XIX-jarcenta Nederlando. Probable ne nur en Nederlando, sed la verko rakontas ĝuste pri Nederlando.
La aŭtoro parodie prezentas rigidajn societajn manierojn, sensencajn, senfruktajn paroladojn de politikistoj dum parlamentaj kunsidoj. La libro estas prezentita kiel memoraĵo de ministro pri Instruado,
kiu detale priskribas sian vivon de infanaj jaroj ĝis plena maturiĝo, fino de la juraj studoj kaj eniro en la plenkreskulan vivon. Ĉio ĉi priskribita kun humuraj detaloj kaj kun dozo de miro,
ke kiel Ministro pri Instruado ne multe li povis ŝanĝi rilate al edukado de infanoj kaj junularo.
Mi admiras tradukiston, ĉar originalo aperis nederlanlingve kaj tutcerte tiuj "detaloj" estis malfacile tradukeblaj.
Mi rekomendas la libron por ĉiuj legemuloj. Tutcerte ĝi plaĉos al plej postulantaj.
Burdo (Pollando)
En la jaro 1981 eldonis Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko (AE SSR) kiel aldono de la gazeto Esperantisto Slovaka subtilan libron Avinjo rakontas de la verkistino Mária Jančová. La aŭtorino estis slovaka instruistino, verkistino kaj tradukistino. Ŝia origina nomo estis Terézia Hečková (1908 - 2003) kaj ŝi naskiĝis en tipa slovaka regiono Orava.
La naskiĝregiono forte sugestis ŝin, kio esprimis en ŝiaj verkoj. Unuaj ŝiaj poeziaĵoj Blahoslavení (La beataj) estis eldonitaj en la jaro 1940 kaj proza verko Bochník (Panbulo) en 1950. La plej granda parto de ŝia verko estas dediĉita al infanoj kaj junuloj. La plej konata verko estas Avinjo rakontas, kiu unuafoje estas eldonita en la jaro 1953 en slovaka lingvo sub la nomo Rozprávky starej matere.
En la sama jaro la libro estis premiita kiel la plej bona libro por junularo. En la jaro 1975 estis Mária Jančová honorigita per la titolo "Meritplena artistino". La libron esperantigis Juraj Záhora kaj František Revay.
La libro konsistas el 12 ĉapitroj. Ĉiu ĉapitro estas memstara rakonto de avinjo, kiu zorgas pri sia blinda nepino Hanjo. Okuloj de Hanjo ne funkcias, kaj ŝi vidas nenion, sed ŝia imagikapablo estas granda. La rakontoj estas situantaj fine de la deknaŭa kaj komence de dudeka jarcentoj en la slovaka regiono Orava. Tiutempe kamparanoj en supra Slovakio estis malriĉaj kaj vivo de vilaĝanoj estis malfacila.
La avinjo sisnsekve ásinsekve parolas pri sia infaneco, kiam devis kiel juna knabineto servi ĉe riĉuloj, kiel konatiĝis kun sia edzo kaj kiel virbovo kornopikis ŝin. Tre kortuŝa estas bildo el granda inundo kiam en sovaĝa rivero drivis lulilo kun malgranda infaneto. Apud ĝi naĝis granda hundo. Kiam la lulilo ioemte á iomete kliniĝis al iu flanko, la hundo tuj alnaĝis al tiu flanko kaj naĝis ĉiam ĉe ĝi, por ke ĝi ne renversiĝu.
Neniu scias, kiel longe tio daŭris. Kiam oni kaptis ilin, la hundo estis jam tute senfortiĝinta. Sed la infaneto trankvile dormis en la lulilo. En plua ĉapitro estas priskribita malfacila vivo de enmigrintoj en Ameriko. Edzo de la avino tien á tie laboris kiel ministo. Revenante hejmen li kun la avino konstruis propran domon. Karesanima estas rakonto pri sovaĝaj anseroj. La libro feliĉe finiĝas, ĉar la knabineto vizitis kuraciston kaj resaniĝis.
La rakontoj estas el pasintaj tempoj, sed ili estas tralumitaj per homa amo kaj per ĝojo el vivo. Mi rekomendas tralegi ĝin ne nur al junuloj, sed ankaŭ plenkreskuloj, kiuj vivas rapidan vivon sen ĝojo el vivo.
Montarano (Slovakio)
La Baptofilino priskribas la rilaton inter knabino (la baptofilino) kaj ŝia plej aĝa baptopatro. Li estas homo kiu vivas plejparte en sia propra mondo de iluzioj kaj aŭ malbone aŭ tute ne interrilatas kun aliaj homoj. Li vidas la naivecon kaj purecon de la knabino kaj volas 'protekti' ŝin de la normala mondo por ke ŝi ne iĝu 'tipa' virino. Sed tiu deziro tute kontroli la vivon de la knabino li konsideras amon.
Ĉar ŝi ne scias alimaniere, la knabino akceptas lian vivmanieron kaj ankaŭ taksas la rilaton kiel amo.
La libro montras la konfuzon kiun foje homoj havas inter ama gvidado de la vivo de infano kaj la trudado de siaj propraj kredoj kaj vidpunktoj. Ĉi tiu libro estas tradukita de la originala eŭska kaj por mi estas tute la malo de tradicia eŭska kanto en kiu la amato nepre devas elekti sian propran flugon en la vivo.
Tepara (Hispanio)
Post la Antaŭparolo de la aŭtorino Elena Popova al la estontaj legantoj sekvas la unua parto - mallongaj rakontoj kun fotoj. Fakte tio estas ,,portretoj'' de siaj geamikoj, enlandaj kaj eksterlandaj, kiuj okupiĝas sukcese pri arto aŭ literaturo. Bedaŭrinde, unu el ili, Venelin Mitev, bulgara poeto-ambasadoro, antaŭ nelonge forpasis.
Je la fino de la unua parto estas mallonga prezento de la aŭtorino kun listo de eldonitaj verkoj. Ŝi ne forgesas kaj siajn instruistojn. La unua estis Docento Georgi Dimov el urbo Varna, kiu instruis laŭ la metodo de Andreo Cseh. Poste Elena sekvis kurson por instrukapablo. Lektoro estis nia fama Docento Kunĉo Valev, kiu longe instruis Esperanton en la Sofia Universitato dum la socialisma periodo.
La Revanto (Bulgario)
Popolaj fabeloj estas bona vojo al la animo de popoloj. Zamenhof mem tion konsciis, tial li tradukis la Fabelojn de Andersen, kiuj fariĝis eminenta juvelo en nia literaturo. Ofte oni ligas tiajn fabelojn al porinfana literaturo, sed fakte ili ne estas ekskluzive porinfanaj. Ili estas trezoro de popola psikologio, eble al popola saĝo. Plenaĝuloj povas legi ilin el alia vidpunkto ol infanoj.
Unu aspekto de tradiciaj fabeloj estas la enhavo de krueleco kaj perforto en la rakontoj. Ni pensu pri la Ruĝa Ĉapo, kies avinon la lupo englutis vivanta; ni pensu pri Joĉjo kaj Mario, kiujn maljunulino en la arbaro kaptis kaj intencis grasigi por manĝo; ni pensu pri la venena pomo transdonita al Neĝulino, kiu preskaŭ poreterne endormiĝis; k.t.p....
Ekzistas homoj, kiuj emas forigi tiujn krudaĵojn kaj perfortojn el la fabeloj, kun la argumento, ke ili misinfluas infanajn mensojn. Tre diskutinda opinio. Persone mi emas respekti la klasikecon de tiuj fabeloj kaj ne ŝanĝi ilin. Eble precize pro tiaj trajtoj ili fariĝis klasikaj. Modernaj gepatroj emas protekti siajn infanojn kontraŭ ĉiaspeca sufero en la vivo, sed tio estas neebla.
La vivo estas en si mem iom kruda, kaj homoj devas realisme kompreni tion kaj prepari sin por la "Batalo de l' Vivo". Miaopinie, tia estas la valoro de klasikaj fabeloj.
Kiam mi prenis la Koreajn Malnovajn Rakontojn (dankon al amiko Lee Jungkee, kiu donacis al mi ĉi tiun belan libron) por legado en nia Esperanto-Sumoo, mi havis ĉi tiun demandon en la kapo: ĉu ankaŭ orientaj fabeloj enhavas tiujn kruelajn, suferajn elementojn, same kiel niaj okcidentaj?
La 100-paĝa volumeto enhavas kvin fabelojn en bonega Esperanto. Oni legas ilin flue kaj plezure, ne nur ĉar iliaj intrigoj estas interesaj, ilia fantazio riĉa kaj ilia priskribo poezieca, sed ankaŭ pro la trafa Esperantigo. En ĉiuj oni trovas tragikon kaj suferon, kiujn oni devas transpasi. Jen la instruo por infanoj kaj plenkreskaj homoj: la vivo estas vojo plena de baroj,
stumbloj, vundoj kaj maljustaĵoj, sed ankaŭ de venkoj kaj sinsuperado. Kelkaj rakontoj estas miksitaj kun amuzo (kiel la fabelo pri la hepato de leporo), aliaj senrimede larmigaj (kiel la rakonto pri du fratinoj, kiuj suferis persekuton de vicpatrino). Sed en ĉiuj oni perceptas la noblecon de sentoj super ĉiaj doloroj.
En orienteca atmosfero, okcidentano povas trovi en ĉi tiu libro bonegan legaĵon. Mi entuziasme rekomendas ĝin.
Posovo (Brazilo)
La kanada esperantistino Betty Salt (1907-1994) konatiĝis dum sia vivo kiel entuziasma loka aktivulo kaj grandanima mecenato de la Esperanto-movado.
Dum pluraj jaroj Betty estis kasisto de la Kanada Esperanto-Asocio kaj prezidanto de la kalgaria E-grupo. En 1980 la Komitato de UEA distingis ŝin per
Honora Membreco de UEA. Ŝi estis dotita ankaŭ per la talento verki, kion atestas jena kolekto de ŝiaj postlasitaj rakontoj, teatraĵetoj kaj poemoj,
kaj de kelkaj tradukoj el la kanada literaturo. Senpretendaj sed belstilaj, ili posedas ĉarmon, kiu facile kaptas la leganton, ankaŭ tiun malpli spertan, dank' al la simpla, klara, eleganta lingvaĵo.
lemosac (Brazilo)
La libro enhavas 6 prozajn tekstojn kaj 26 poemojn origine Esperantajn el plumoj de samseksemaj (-amaj) verkistoj. Unu estas amuza ironia dramo de G. Silfer. Post ĉies teksto(j) aperas komentario, memoroj fare de deko da aliaj esperantistoj. La eldonadon de la libreto volis bojkoti P. F.-K. el Pollando kaj F. J. M. el Hispanio. Mi legis la libron kun intereso, scivolemo, malgajo. Fortaj pasioj kaj seksaj bezonegoj (mal)feliĉigas kaj sklavigas homojn, kaj gejajn, kaj lesbajn aŭ "normalajn". En kelkaj tekstoj de la libro la samseksamemo ne klare montriĝas, sed entute la libro ebligas al la leganto kompreni, ke ankaŭ inter samseksamuloj troviĝas multaj variantoj. La sentoj tamen estas komunaj al ĉiuj homoj: soleco, serĉado, ĝuo, suferoj, desapontoj, sopiro, malespero. La lingvaĵo multloke estas ĝuinda, precipe en la poeziaĵoj.
Nebulino (Finnlando)