Opinioj de luktistoj pri Esperanto-Sumoo

Unua paĝo

1 2 3  sekva paĝo

Kongreso
Guadalupe Vega Acosta Meksiko

Mia kara HORI:
Mi esperas ke vi bonfartas, mi gratulas al vi pro via granda kaj sukcesa ideo. Ni esperantistoj vere legas librojn dank' al vi. Ni povas vidi la recenzojn de la libroj kaj denove ni legas kaj facile ni trovas la sekvantan libron por legi. Via projekto jam estas realo antaŭ multaj jaroj, do kiel premio mi donas al vi verdan stelon kaj gluas ĝin sur via fronto, tiel la esperantistoj demandos kial vi portas tiun stelon sur la frunto? Kaj vi povas respondi pri Sumoo, kaj venos novajn legantojn al via projekto. Vi feliĉigas min do, dankon plurfoje.

Mi amas vin - Kongreso

Aloys
Narumi TOMIDA Japanio

Mi tre ĝuis labori kiel unu el la prizorgantoj. Mi povis gajni novajn geamikonj de nia sumoo ankaŭ ĉi-foje.
Antaŭ ĉio, legi diversajn mesaĝojn el miaj grupanoj kaj skribi miajn respondojn al ili estas tre, tre plezure kaj ĝoje al mi!
Mi pensas, ke tiuj agoj per Esperanto, speciale legi kaj skribi diversajn aferojn longe aŭ mallonge koncerne iliajn vivojn kun aferoj kaj koncerne iliajn legadojn, kreskigas amikecon inter ni kaj altigas mian kapablon uzi Esperanton.
Tio estas granda "frukto" al mi de la E-Sumoo.
Do, mi elkore dankas vin pro tio, ke vi elektis min kiel prizorganto. Dankegon!

Prizorganto Aloys

Jitka Tyšerová Ĉeĥio

Mia Esperanto-sumoo

Ĉi-jare printempe mi eksciis pri interesa projekto - Esperanto-sumoo. La japana esperantisto Hori Jasuo inspiriĝis de la tradicia japana sporto, strebante plialtigi intereson pri esperanta literaturo. Sesfoje jare, ĉiam dekkvin tagojn, esperantistoj povas batali kontraŭ sin mem legante libron en Esperanto. Kiam iu aliĝas al ĉi tiu konkurso, por venki li aŭ ŝi devigas sin tralegi ĉiutage dum 15 tagoj mem fiksitan nombron de paĝoj de esperanta libro. Mi ekĝojis! Finfine aperis bona okazo tralegi iun libron el tiuj, kiuj ripozas en mia biblioteko. Unuafoje mi aliĝis kun la libro pri Francisko Valdomiro Lorenz. Tamen, kvanam mi ĉiutage ne venkis, do ne tralegis tiom da paĝoj, kiom mi devigis min, la projekto ekplaĉis al mi. Mi promesis al mi mem, ke venontfoje mi denove partoprenos kaj estos pli diligenta. En la sekva konkurso de Esperanto-sumoo mi elektis la libron "Sen laco por paco" de Petr Chrdle. En la libro temas pri la vivo kaj verko de Bertha von Suttner (1843-1914), kiu ricevis en la jaro 1905 kiel unua virino Nobelpremion pri paco. Ŝi naskiĝis kiel grafino Kinsky en Prago, fariĝis influa ĵurnalistino kaj verkistino kaj famiĝis per la verko "For la batalilojn!", kiu restis ŝia ĉefverko. La esperanta traduko aperis en la jaro 1914 kaj la duan fojon ĉi-jare en la eldonejo KAVA-PECH. La libro konatigas la legantojn kun la eksterodinara vivo kaj agado de Bertha von Suttner. Ŝi batalis ne nur por paco, sed ankaŭ por la virinaj rajtoj kaj kontraŭ antisemitismo. La aŭtoro priskribas aventurplenan vivon de tiu admirinda virino de juneco, ĝian interkonatiĝon kun Alfred Nobel, spiritan maturiĝon, engaĝiĝon en pacmovado kaj aliajn gravajn okazaĵojn de ŝia vivo.
En la libro mi eksciis ankaŭ pri ŝia privata vivo, la reciproka amo kun la edzo Artur von Suttner. Ili ambaŭ rifuzis la vivomanieron de la alta socia tavolo, al kiu ili apartenis, kaj sekvis siajn idealojn. Post sekreta geedziĝo ili forvojaĝis por 9 jaroj al Kaŭkazo. Estas menciitaj multaj eminentaj personoj, kun kiuj Bertha von Suttner kunlaboris kaj fine de la libro troviĝas aldonaĵoj pri familio Kinsky, Alfred Nobel, kaj Alfred Hermann Fried, eldonisto, ĵurnalisto kaj Nobel-premiito pri paco, la plej proksima kunlaboranto de Bertha von Suttner. Danke al tiu ĉi libro mi venkis en la Esperanto-sumoo, ĉar mi tralegis la libron en unu spiro kiel streĉan romanon. Kvankam temas pri faka literaturo, ĝi estas skribita en bone komprenebla lingvo. Mi eksciis multe da interesaĵoj pri la historio de pacmovado kaj sciiĝis, kiel grave estas rememorigi sensensecon de militoj, strebi pri daŭrigo de paco kaj subteni la ideojn de Bertha von Suttner. Kaj nun mi komencis mian jam trian lukton. Post la aŭskulto de interesega rakontado de Martin Stuppnig mi elektis lian libron Home en senhomeco. Mi rekomendas la Esperanto-sumoon al ĉiuj esperantistoj, ĉar per la legado oni povas certe plibonigi sian lingvan scion.

Jitka Tyšerová

Pavla
Pavla Ĉeĥio

Dum ĉiuj tagoj mi sukcesis legi pli da paĝoj ol mi unue planis. La libron mi intencis kaj prokrastis legi jam pli ol unu jaron kaj duonon, ĉar ĉiam ŝajnis al mi, ke mi havas ion alian por nepre fari kaj legi. Nur via projekto inspiris fari la decidon kaj dediĉi al la libro regulan atenton.
Mi klopodos fari reklamon por la sumoo inter ĉeĥaj esperantistoj kaj por la sekva luktado allogi pliajn novulojn. Por majo mi jam antaŭelektis plian libron, kiu ankaŭ longe atendas envice, ĉar mi ŝajne ne havas tempon por ĝi - do nun mi certe havos:-)
Koran dankon por la realigado de tiu ĉi bona ideo!

Elkore salutas vin Pavla

Anjo
Anna Bartek Hungario

Esperanto-Sumoo donis al mi multe da sperto pri regula legado de esperantlingvaj verkoj, ĉu tradukitaj, ĉu originale verkitaj. Mi dankas al vi pro la eblo partopreni en tiu ĉi nobela lego-konkurso, kie ne nur legi pli kutimas ni, sed ankaŭ eblas interŝanĝo de libroj por proponi, konsili al aliaj por legi ilin.

Anjo

Monto Daijuu, Japanio

Mi fariĝis esperantisto kun "Raportoj el Japanio 20" verkita de Hori Jasuo, Horizonto, Japanio
Mi finlegis memorindan libron verkitan s-ro Hori Jasuo, "Raportoj el Japanio 20" en la septembra sumoo. Elkore mi dankas lin.
Mi unuan fojon partoprenis en la Esperanta sumoo en novembro 2009. Tiutempe mi estis vera komencanto, ĉar mi eklernis Esperanton nur de unu jaro. Mi elektis la libron "Raportoj el Japanio 10" por la sumoo, kaj promesis legi po 1 raporton konsistantan el 6~8 paĝoj. Tiu kvanto estis tro multa kaj la enhavo estis tro malfacila por mia kapablo. Mi konsultis kaj konsultis la vortaron pri nekonataj vortoj. Mi devis fari 60~70 vortokartojn en unu tago. Do mi bezonis 7~8 horojn ĉiun tagon. Sed mi ne rezignis lukti en la sumoo. Tiamaniere mi venkadis ekde la 2a Esperanta sumoo ĝis nun, tial mi havas la numeron 3 en la rango A en la sumoo-listo, sekvante ges-rojn Hori.
Tiutempe serioj de "Raportoj el Japanio" temis pri diversaj temoj, ekzemple, kurturo, politiko, ekonomio, kaj novaĵoj en Japanio. Mi estis tre emociita kaj interesita de tiuj temoj. Tial mi legadis ĉiujn librojn en la serio. Okazis Orientjapana Katastrofo en marto 2011 kaj ekde tiu tempo preskaŭ ĉiuj temoj temis pri la katastrofo kaj la nuklea akcidento en Fukuŝima. Fojfoje, mi ne povis elteni legadon pro malĝojego kaj severega situacio de suferantoj. Sed mi aŭdis voĉon de Dio "Legadu! Ne rezignu!" Kaj mi decidis plu legi la librojn.
Samtempe, mi rimarkis, ke mi povis pli kaj pli facile kompreni la enhavon. Mi ne bezonis traduki frazojn post frazoj en la japanan lingvon, do mi bezonis nur 2~3 horojn en unu tago, kaj nun mi bezonas unu kaj duonhoron por legi 8 paĝojn. Tiamaniere mi legis ĉiujn paĝojn de la libroj ekde la n-ro 10 ĝis la n-ro 20.
S-ro Hori skribis jene en la fino de la antaŭparolo de "Raportoj el Japanio 20". "Ĉu niaj filoj kaj nepoj povos vivi pace? Ni, malfortaj homoj, devas kunlabori soldarece. Mi esperas, ke miaj raportoj eĉ iom kontribuos por fari pacan mondon".
Mi ne povas verki same kiel li, sed mi povas legi liajn librojn. Mi esperas, ke mia legado eĉ iom kontribuos por fari pacan mondon. Dank' al sumoo mi legis multajn librojn krom "Raportoj el Japanio" kaj mia vivo pli riĉiĝis.

Monto Daijuu

s-ro Benno Lang

Mi dufoje partoprenis en la Sumoo, kaj subite mi rimarkis ke mi komprenas preskaŭ ĉion, kaj povas legi ion ajn. Kiel mirinde!

s-ro Benno Lang

Ceramikisto
HOMJAKOV Igorj, Armavir, Rusio

Saluton, Hori Jasuo! Mi tre ŝatas Esperanto-Sumoon, mi pensas, ke ĝi estas la plej grava movado en nuna Esperantujo. Mi kaj franca esperantisto Noël Lecomte preparis PDF-libron "Dek noveloj de Maupassant" por Esperanto-Sumoo. Tio estas tradukoj de noveloj de fama franca verkisto Maupassant. Sperta franca esperantisto Noël Lecomte faris tiujn tradukojn. Mi, Igorj Homjakov, redaktis tiujn tradukojn. Mia patrino Tatjana Homjakova faris ilustraĵojn por tiuj noveloj. Ni multe, longe kaj peneme laboris. Mi aligis PDF-libron "Dek noveloj de Maupassant" al tiu letero. Estimata Hori Jasuo! Ĉu vi povas enigi tiun PDF-libron en parto "Elektronikaj libroj" de retejo de Esperanto-Sumoo? Ni estos feliĉa, se tiu nia granda laboro aperos en retejo de Esperanto-Sumoo.

Estime, Igorj

PDF-libro estas en Elektronikaj libroj

Monto Daijuu
ŜIMAZU Jasuko, Setouĉi, Okajama, Japanio

Unuan fojon mi partoprenis en la Esperanto-sumoo en novembro 2009, nome en la 2a Esperanto-sumoo. Tiam mi estis vera komencanto de Esperanto, ĉar mi eklernis ĝin nur antaŭ unu jaro.
Mi elektis la libron "Raportoj el Japanio 10" donacitan de s-ro Arai, mia gvidanto. Tro kuraĝe mi promesis legi unu raporton ĉiun tagon, kiu havas averaĝe 6-7 paĝojn. Tiutempe mi bezonis 7~8 horojn por plenumi tiun promeson. Mi faris malgrandajn vortokartojn pri nekonataj vortoj. La nombro de kartoj fariĝis ĉirkaŭ 60 ĉiutage. Ekde la 2a Esperanto-sumoo ĝis nun, mi neniam malvenkis, tial mia nuna numero en la partoprenanta listo de la sumoo estas 3 en la rango A, sekvante ges-rojn HORI.
Antaŭ la Japana Katastrofo "Raportoj el Japanio" temis pri novaĵoj en Japanio, sed poste la raportoj temas nur pri la Katastrofo. Lastatempe por la sumoo-oj mi promesas legi po 8 paĝoj kaj por tio mi nun bezonas nur unu horo kaj duono. Unuan fojon mi legas la libron okule, kaj la duan fojon mi voĉlegas. Mi supriziĝas, kiel rapide mi povas legi nun, kaj samtempe mi rimarkas, kiel malmulte aperas nekonataj vortoj.
Dank' al la sumoo, mi povis legi ankaŭ aliajn librojn, ekzemple, "Taglibro de Anne Frank", "Gooŝ la Ĉelisto", "Eta princo", "Japana literatura juvelaro", "Rememoroj pri tempo de silko kaj pajlo" ktp.
Dank' al la sumoo, mia mondo fariĝis vasta kaj profunda, kaj mi amikiĝis kun fremdlandanoj. Mi decidis estis fidela luktisto de la sumoo.

Jasuko

Esploristo
Pradip Ghimire, Kathmanduo, Nepalo

Sumoo fariĝas populara en la tuta mondo.
Fakte sumoo helpis min progresi mian nivelon de Esperanto. Kiam mi estis 3-monata komencanto, mi havis ŝancon partopreni la sumoon. Tio ege helpis.

Esploristo
Pradip Ghimire, Kathmanduo, Nepalo

Mi ne raportis en ĉiu 3 tagoj pensante, ke tio ne estas deviga regulo de la sumoo. Mi nur kviete legis kaj legis. Finfine venis la lasta tago de la sumoo kaj, mi hodiaŭ haste legis 9 paĝojn kaj komencis raporteti. En tiu ĉi sumoo, mi legis 139 paĝojn de la libro Fundamenta Krestomatio. Avaraĝe 9.26 paĝojn ĉiu tage. Vere sumoo helpas min altigi mian nivelon de la lingvo kaj ankaŭ kutimigas min legi librojn ne nur esperantajn, sed ankaŭ la librojn, kiujn mi devas ĉiu tage studi en mia universitato. Jam mi partoprenas 3 fojojn en la sumoo. Dank` al sumoo, ke mi per ĝi profitas multe lerninte novajn vortojn,leginte amuzajn legaĵojn k.t.p.

Esploristo

Jarfino
SAITO Tume, Japanio

Mi aliĝis al la Esperanto-Sumoo ekde la januaro 2014 leginte la informon pri Sumoo en La Revuo Orienta.
Mi pasigis dornajn tagojn por la deviga legado pro manko de tempo. Sed pli kaj pli por mi legado estiĝis ĝojo kaj nun mi ĝuas la tempon.

Mi kore dankas vin pro prizorgo de nia Esperanro- Sumoo.
Sincere via SAITO Tume

Mirtelo
Korine Cheizoo, Nederlando

Saluton Jasuo,

mi ĝuis la legadon dum la Marta Sumoo! La konkurso estis ekstra instigo por mi ĉiutage legi kelkajn paĝojn en Esperanto libro de mia elekto. Kaj atendas tiom da aliaj verkoj....
Mi spertis ke ĝi kontribuas al pli profunda scio de la lingvo Esperanto, certe kiam oni legas literaturon en kiu estas uzata maloftajn vortojn kaj esprimojn, preter la ĉiutagaj frazoj kaj diroj. Sed tio ja dependas de la individua lingvoscipovo.
Oni legante ekcerzas. Tamen mi foje intencas ankaŭ laŭtlegi, por akiri pli fluan elbuŝigon de komplikaj vortoj...
Mi povas konsili la konkurson, kaj kore dankas Madzy van der Kooij kiu diligente raportis nome de mi, ĉar mi hejme ne estas ligita al la interreto.

Ĝis venonta fojo, afablajn salutojn de KORINE

Ĉimso
Joseph TSHIMANGA DIBONDO, Kinŝaso, DRKongo

Jen mi finis mian libron. Antaŭ mi ne povis paroli en Esperanto, sed dank'al sumoo, kun helpo de nia gvidantino, mi kapablas nun paroli esperante.

Ĝis Majo. Ĉimso

Auroro
Yoko YAZAKI, Hukuŝima, Japanio

Kara Jasuo,

Mi ricevis la diplomon de januara sumoo kun ĝojego. Koran dankon!
Dank’ al la projekto mi povis jam legi duonon de la tri voluomj da novelo "La Mastro de l'Ringoj" tre amuza kaj lerte tradukita de William Auld el la angla. Mi povis lerni mirinde belajn esprimojn kaj povis ĝui la fantazian mondon, kaj volas akcenti, ke la libroj estas legendaj al tiuj, kiuj amas fantazion.

Nu mi aŭdis la voĉojn de la junaj luktintoj en Svislando senditajn de vi. Estas vere mirinde, ke ili legis libron tiel diligente kaj havas altan kapablon paroli Esperanto. Tio certe kuraĝigas nin kaj stimulas aĝajn komencantojn, ĉu ne?

Auroro

Patrali
Patrick ALINGIBALA, Kinŝaso, DRKongo

Mi estas tre ĝoja por mia partepreno en tiu lukto, estas tre bona ideo. Sed mi proponas ke vi organizu komunikon inter la luktistoj por dividi la fruktojn de liaj legadoj.

Dankon! Patrali

Belafloro
Rachel TULENGEJE LUSAMBA, Kinŝaso, DRKongo

La lukto bone pasis. Mi memoris, ke havi bonajn pensojn estigas bonajn aĵojn.

Belafloro

Dito
Didier TOULLER, Araso, Francio

Mi ĝojas ĉar dum tiun luktadon mi sukcesis legi la tutan albumon (62 paĝojn). De antaŭ 3 jaroj, dum ferioj, mi provis legi ĝin, sed sensukceson.

Dito

Kristovivo
Christvie NGONGO-MBUANGI, Kinŝaso, DRKongo

Mi finis la lukton. Mi ŝatas ĝin. Mi ludos venontfoje.

Kristovivo

Ĉielarko
Dimitrije Janičić, Beogrado, Serbio

Do, mi legis ĉi tiun libron laŭ reguloj: ok paĝojn tage. Mi estis disciplinema leganto. Unua foje mi legis nur ok paĝojn tage. Mi ĝuas ke mi (en ĉi tiuj jaroj) havas lernantan taskon: legi ok paĝojn de iu libro dum tago. Mi estis kaj restis scivolema, kiel infano.
Mi proponis al mi: Hori estas malproksima, li ne povus ekscii ĉu mi legis pli aŭ malpli ol ok paĝojn. Tiam mi respondis al mi: ne, mi promesis legi ok paĝojn tage kaj estu homo kiu estimas sian vorton!
Kiam mi estis infano, kiam mi nalkovris sekreton de literoj, komencis legi, mi ne havis librojn por legado. En domo de miaj gepatroj, montenegraj vilaĝanoj, ne ekzistis librojn. Patro finis kvar klasojn de elementa lernejo, sciis verki kaj legi, sed kiel vilaĝa forĝisto ne havis bezonon legi. Mia patrino ne sciis legi, tiam montenegraj knabinoj ne iras (honoron al esceptoj!) en lernejon.
Verŝajne, pro tio mi ĉiam restis soifa aŭ malsata de legado. Tio estis soifo de miaj gepatroj, soifo de ĉiuj miaj praŭloj kiuj ne sciis legi, ne lernis, ĉar en tiu tempo ne ekzistas lernejoj. Mia patrino, dio gardas ŝian animon, ĝis morto (ŝi forpasis en 95a jaro) parolis al mi: "Pro kio vi legas, vi perdas tempon, vi povus labori ion utilan!" - pensante pri agrikulturaj laboroj.
Mi alte taksas tiu propono de Hori Jasuo - ke mi ĉiuj estos partoprenantoj de speciala sumoo, legado-sumoo. En januara sumoo partoprenas 194 homoj. Inter ili estas kvar el Serbujo. Tio signifus ke dum januaro estos tralegita inter dek kaj dudek milojn de paĝoj de esperantaj libroj. Tio estas granda venko.
Pro tio mi sendis al Vi Hori mian libron. Eble vi tralegos ĝin.

Ĉion bonan al Vi Ĉielarko

Horizonto
HORI Jasuo, Maebaŝi, Gunma, Japanio

Kara Jitka,

Mi ekhavis tiun ideon antau 20 jaroj, kiam mi estis instruisto. Iu mezlerneja instruisto komencis "Sumoo por la ekzameneto pri la anglaj vortoj". En Japanio instruistoj ofte ekzamenas lernantojn per 10-demanda ekzameneto pri anglaj vortoj por instigu ilin memori multajn vortojn, sed duono de la lernantoj ne montris multe da intereso pri la ekzameneto kaj ne preparis sin. Li cerbumis kaj inventis sumoo-n. En ĝi lernantoj mem decidis sian celpoentojn, ekzemple tre saĝaj lernantoj decidis 10 poentojn (plenaj poentoj), kaj male malsaĝaj decidis 2 poentojn. Se ili superis au atingis tiujn poentojn, ili venkis, same kiel en nia sumoo. Tiu maniero egaligas ĉiujn partoprenantojn, ĉu saĝaj aŭ ne (en nia sumoo, ĉu komencantoj au progresintoj), kaj ĉiuj povas ĝui batali samnivele.
Kiam mi vidis mian vivon rilate al Esperanto, tiutempe mi malmulte legis. Kaj same ankaŭ aliaj legis malmulte. Tio estis/as grava aŭ serioza afero por la Esperanto-movado. La kapablo de esperantistoj ne altiĝas, do sekve libroj ne vendiĝas. Mi bedaŭris tion, kaj ekpensis konduki tiun sumoo-sistemon en Esperanton.

Nun mi celas havi 500 partoprenantojn. Por tio estu minimume 5 grupoj, kiuj prizorgos po 100 partoprenantojn.
Por tio ni bezonos 25 prizorgantojn.
Ni devos studi bonan, efikan maineron administri sumoo-on.
Mi opinias, ke tiu sumoo estas tre grava por nia movado. Se 500 personoj legos 6 foje jare, kiom da avantaĝo tio donos al la movado? Tamen bedaŭrinde UEA ne multe taksas nin. "Esperanto" kaj "La Ondo de Esperanto" aperigis informon pri sumoo nur unu fojon. Ni havas multon por fari, kaj nun estas tempo por nia nova klopodo, nova ekpaŝo.

Ĉu vi povos kunlabori kun ni? Jasuo

Sunfloro
Jitka Skalicka, Romo, Italio

Kara s-ano Jasuo Hori,

mi ĝojas konatiĝi kun tiel kapabla samideano el Japanio. Dankon por la sendita materilo; mi traleĝis ĝin atenteme kaj mi sciiĝis pri historio de la sumoo. Oni komencis kun 18 luktistoj el Japanio en septembro 2009 kaj precize post 4 jaroj partoprenis ĝin 146 el 28 landoj.
Vere tre interesa afero. Tamen mi pripensas kial ankoraŭ tiel malmultaj esperantistoj partoprenas ĝin? Jes, oni ne havas tempon, la afero estas klara. Se oni bone organizas la tempon, oni povas eĉ utiligi ĝin por legado, ĉu ne. Kion vi opinias? Supozeble ne ĉiuj s-anoj posedas komputilon, do ili ne havas eblecon sciiĝi pri la evento kaj reagi, partopreni. Mi estas vere bonŝanca - mi partoprenis la unuan fojon kaj estas kontenta. Sed mi tute ne scii ke ĝi daŭras, ke ĝi okazadas ĉiu duan monaton dum la jaro. Nun mi kaj fiksis la datojn por ke mi ne forgesu partoprenadi. Dankon por ĉio.
Mi vivas en Romo, eterna urbo. Ĉu vi vidis nian urbon?

Mi deziras al vi bezonatajn fortojn, bonan sanon kaj pluajn sukcesojn.

Kun sinceraj amikaj salutoj, Jitka

Aurinko
Mónika MOLNÁR, La Chaux-de-Fonds, Svislando

Bela sumoo-historieto por vi:
Hodiaŭ mi ricevis telefonon de unu mia lernanto, kiu petis min fari ion, ĉar la fratineto, Lucie, ploras-ploras. Temis pri la 8-jara etulino, kiu rehejmiĝante, en la trajno rimarkis, ke ŝia E-libro restis en la lernejo, do ŝi ne povos legi ĉi-semajnfine. Ŝi ploregis, ke nun ĉio estas fuŝita, kvankam estis la unua fojo, ke ŝi povis partopreni ĝin. Ŝi estis senkonsola, do la frato vokis min por fari ion. Mi reiris al la lernejo, skanis la du paĝojn kaj sendis ilin rete al Lucie. Estis bela pruvo pri engaĝiĝo kaj frata amo.

Amike salutas vin, Monika

Burdo
Dorota Burchardt, Ełk, Pollando

"La Familio" de Bakin

Finiĝis esperanto-sumoo, sed mi ne finlegis la libron, ĝi estas dika kaj interesa. La aŭtoro priskribas interesan periodon de Ĉinio - komenco de XX jarcento, maltrankvila tempo post faligo de dinastio Qing kaj formiĝo de novaj strukturoj, vekiĝo de intelektuaro kaj junularo. Ĉio ĉi prezentita sur fono de unu riĉa kaj iasence konservativa familio, kies familianoj havis diversajn ideojn. La junularo ribelis kontraŭ malnovaj patriarkaj sintenoj de familiestroj. La libro bone tradukita en bona kaj bela Esperanto. Tutcerte inda por tralegi.

Vasil
Vasil KADIFELI, Istanbulo, Turkio

La libron, kiun mi legis por la septembra SUMOO estis "Kredu min Sinjorino!" de Cezarro Rossetti. Tre amuza romano pri la travivaĵoj de iu kolportisto en Britio. La originala libro en la katalogo de UEA enhavas 278 paĝojn kaj ĝia prezo estas 12 eŭrojn.Vi povas aĉeti ĝin jene: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=3749#ek Mi trovis senpagan kopion de la libro en interreto kaj kopiis la tekston. Tamen la senpagan tekston havas tajpadajn erarojn, eble ke, ĉar ĝi estis kreita pere de OCR aplikado.

Dirk
Dirk BINDMANN, Zeitz, Germanio

Kaj jen ankoraŭfoje mallonga komento pri la libro "La Monadologio/La demonadologio" de Gottfried Wilhelm LEIBNIZ kaj Iulian TANASE: Leibniz estas grava eŭropa filozofo de la 17a jarcento. Per "La Monadologio" li donis koncizan superrigardon pri lia metafizika sistemo. Por kompreno de la verko necesas sciojn pri la frumoderna eŭropa filozofio. Iulian TANASE estas nuntempa poeto el Rumanio. Lia "Demonadologio" estas lingvoluda parodio al la "Monadologio" de Leibniz.

Luizeta
Luigia Oberrauch Madella, Parmo, Italio

"Leteroj el Koreio" de Lee Jungkee

Antaŭ ĉio mi devas diri, ke la verkinto de la libro "Leteroj el Koreio" estas nia amiko jam de pli ol 20 jaroj. Do legi la paĝojn de lia taglibro kaj liajn raportojn estas kiel trarigardi nian vivon. Multe plaĉas al mi ankaŭ la fotoj, en kiuj mi vidas precipe gejunulojn, sed ankaŭ homojn, kiuj bedaŭrinde ja ne plu estas inter ni.
La libreto legeblas senprobleme kaj permesas al mi koni pli bone la sentojn de viro, kies patrolando troviĝas en fora Azio. Mi havas demandon al vi: ĉu vere verkaĵoj de eŭropanoj estas malfacile kompreneblaj pro ilia komplika stilo kun eŭropeca esprimo? La venonta libro, kiun mi legos, estas verko de Julian Modest, kiu laŭ sinjoro Lee Jungkee, "kapablas doni kortuŝon, homamon kaj alvokon al ordinaraj civitanoj."

Manĝegemulino
Betty Chatterjee, Vallensbaek Strand, Danio

"Metropoliteno" de V. Varankin

Post la legado de tiu libro, mi tute ne surprizas, ke Stalin decidis forsendi la verkiston al Siberio. Varankin pli malpli priskribis la malagrablajn kondiciojn kaj burokratismon en Sovetunio en la jaroj 1928-9, kiuj malhelpis al ĉiuj, kiuj volis plibonigi vivkondiciojn ĉiutagajn. Jen interesa libro por iuj, kiuj interesas pri la historio de Sovetunio dum la antaŭmilita periodo.
La libro Metropoleteno meritas multe pli ampleksajn komentojn. Jen libro, kiu oni plurfoje bezonas legi por tute kompreni ties celon. Interese estas, ke la unua eldonado okazis eksterlande; mi imagas, ke la verkisto ne kuraĝis peti al sovieta eldonisto eldoni ĝin.

Tara
Tara Gregers, Frederiksbergo, Danio

"La Edda" de Snorri Sturluson

La Edda de Snorri Sturluson (1179-1241) estas la ĉefa fonto pri la antikva mitologio de la nordiaj popoloj, la skandinavaj laj la islanda.

Printempfloro
Seo Euna, Koreio

"Malgranda sorĉistino"

Malgranda sorĉistino volas partopreni en festo de sorĉistinoj kvankam ŝi estas tro juna por la festo. Sed ŝi kaŝe iras tien kaj....

annA
Anna Skudlarska, Vroclavo, Pollando

Mi forte rekomendas libron "Amaro" de Sten Johansson por venontaj sumo luktantoj. La libro estas originala esperanta literaturo skribita en plaĉa simpla lingvo sen tro da neoologismoj. Ĝi priskribas rilatojn inter nuntempaj homoj - kutime (ne surprize) amarajn amrilatojn. Laŭ mi ĝi estas ege taŭga por sumoo. Ĝi konsistas el multaj mallongaj - averaĝe 4 - 8 paĝaj noveloj, kiuj kaŭzas, ke oni povas bone adapti libroj al la dezirata longeco de sumoo - oni povas decidi legi unu novelon, du novelojn aŭ specifan nombron de paĝoj (tion mi faris kaj en la tagoj, en kiuj mi sukcesis, mi kutime legis iom pli ol antaŭplanitajn 10 paĝojn por fini novelon).

Vlostano
Vladimir Opletajev, Surgut, Rusio

Raymond Schwartz "La stranga butiko"

Raymond Schwartz (1894-1973), franco, unu el la brilaj reprezentantoj de la franca literatura skolo. Lia versa kolekto "La stranga butiko" estis verkita en 1931, sed ĝis nun ĝi restas freŝlingva verko, kiu povas kateni legantojn per variaj temoj, originalaj vortludoj, ironio, foje atinganta gradojn de sarkasmo, originalaj spritaĵoj kaj vortkombinoj. Mi estas tre kontenta, ke mi tralegis ĉi tiun libron kaj legante ĝin mi ĝuis sur ĉiu paĝo la majstran stilon kaj vervan poetan fantazion de Raymond Schwartz.

Ann-Louise
Ann-Louise Akerlund, Svedio

Nu, mi tralegis "Eroj" kaj diskutigis kelkajn el la poemoj en mia studgrupo. Ni precipe okupiĝis pri la parto "Folioj de Ora Branĉo", ĉar ĝi estas kvazaŭ daŭrigo de la libro "Kontralte". Ni miras pri ŝia kapablo tiel intense kaj trafe priskribi pasiojn kaj fortajn emociojn. Ni sentas ke ili fontas de ŝia propra interno. Ŝi vere travivis malfeliĉan amon dum pluraj jaroj. Ŝi priskribas internajn luktojn persvadi sin mem elteni kaj transformi sian amon al amikeco. La poemoj tre kortuŝis nin.
En "Eroj" Marjorie Boulton indignas pri maljustaĵoj en la mondo, pri homaj suferoj, sed ankaŭ tre bele priskribas ĝojigajn aferon, la naturon, bestojn ktp. Amuza estas la parto "Kvarpieda Konsolanto", "Omaĝe al Lia Altestimata Miaua Moŝto Ernfrid Don Juan Tibor Reto Julio Kolomano Ferenc de Montevideo, siama kato". Fine de la libro troviĝas fasko de poemoj dediĉitaj al diversaj famaj esperantistoj.
Ni trovis ke la plejumulto de la poemoj en "Eroj" estas pli longaj kaj pli komplikaj ol en "Kontralte" por ni, kiuj ne kutimas legi poezion. Tamen valoras tralegi la libron por trovi tiujn poemojn, kiuj eniras la koron kaj la menson.

Montaro
Lidija Jerofejeva, Nijhnij Tagil, Rusio

Al mi tre plaĉis partopreni la konkurson, ĉar tio instigis min legi ankoraŭ unu libron kiun mi delonge prokrastis. Mi legis preskaŭ ĝuste po 13 paĝojn, tamen estis du tagoj kiam mi legis pli multe, ĉar mi sciis, ke mi ne povos legi la sekvontan tagon sufiĉe pro mia okupiteco en la laborejo. Mi konstante ricevis agrablan subtenon de la organizantoj, do mi dankas ilin pro tio, aparte Hori Jasuo. Mi legis la aventuran romanon de Lorjak "Eulalia". Mi ne povas diri, ke tio estas la plej interesa romano, kiun mi legis en mia vivo, ĉar ĝi entenis multajn artefaritajn situaciojn, tamen la eventoj disvolviĝis rapide, de tempo al tempo neatendite (precipe ligitaj kun mortigoj kaj aliaj krimoj). Mi ŝatis la ĉefan protagoniston Eulalia: tre modesta, honesta junulino, kiu vivis en eksterordinaraj cirkostancoj kaj devis chiam kontraŭstari la sortobatojn malgraŭ sia malforteco kaj timemo. La romanon havas "feliĉan finon". Malriĉa Eulalia trovas riĉajn kaj altrangajn parencojn!

Ding
JI Ding, Ĉinio

La Legada Sperto de Mia Septembra E-Sumoo

Ĉifoje mi multigas specojn de mia legado en E-Sumoo septembre. Kial? Ĉefe, eble mi sentas laca iomte en varmega sezono; krome facile faras legi en plezura kaj malstreĉa etoso. Ĉar longtempa legado kunportas al ni unutonan kaj malinteresan humurojn, kiuj lacigas leganton mem. Samtempe, tiu altenanta legado kun nesamaj stilaj libroj stimulas nian cerbon ekscitiĝi laŭ via bezonado. Ekz post kiam vi legas romanon senti laca, sekve legas altene auh poemon, aŭ proverbon, aŭ eseon. Certe vi povas legefikon altigi.
Denove mi legas poemojn de L L Zamehof igi min pli fortika kaj plenfida al la celo de EM. Dum kiam mi foliumas paĝojn de "Mirrakontoj de LiaoZhai" longtempe rava en rankonto por ĝia riĉa kaj mirinda imageco. Kaj iam proverboj de "Proverbaro Esperanta" plaĉas al mi en siaj esprimoj tre inteligenta kaj konciza por iuj enhavoj. Tiamaniere, mia legado de E-Sumoo iras rapide kaj favore en sensenteca daŭro en septembro.

Aurinko
Mónika MOLNÁR, La Chaux-de-Fonds, Svislando

La sumoo estis tre interesa, ĉiuj ĝuis malkovri libro-legadon en Esperanto dum iom pli longa periodo. Dankon pro la organizado!

Murata Kazuyo, Japanio

"Mondo de travivaĵoj"

La libro estas tiel interesa, ke mi ne dormis dum legado. (Ĉiutage mi faras duonkorpan banadon unu horon. Tiam mi legas libron, sed fojfoje mi dormas pro laceco.)

Sejko, Japanio

"Sovaĝa Herbaro" verkita de Lusin

Hieraŭ mi finlegis la libron "Sovaĝa Herbaro", afero pri vivo kaj morto, naturo, paco, valoro de la vivo... pri diversaj aferoj estis verkitaj.

Kapao, Japanio

"La Faraono" verkita de Kazimierz Bein (Kabe)

Ĝenerale komence de libro estas estas malfacilaj por mi. Ankaŭ ĉi tiu libro, La Faraono estas sama. Ĝenas min multaj personaj nomoj, kiujn mi ankoraŭ ne kutimiĝas.

Komenco, Japanio

"Viktimoj" de Julio Baghy,

Julio Bagio, hungara esperantisto, pasigis 6 jarojn en Siberia kiel militokaptito dum kaj post la unua mondomilito. Ĝis konatigis lin la homa malboneco, krueleco kaj malico, kiel ankaŭ kun sinofero kaj boneco de la homo.

Vlostano
Vladimir Opletajev, Surgut, Rusio

Estimata sinjoro Jasuo,

plezure mi komunikas al vi, ke mi jam finlegis la anoncitan libron. Dum la semajnfino mi estos okupita pri la organizo kaj prezento al publiko de mia movada E-kurso. Tial mi ŝatus hodiaŭ danki al vi por via atenta kuratorado de E-sumoo. Sendube ĝi estas interesa kaj tre utila por la internacia perado de la kulturaj valoroj en la Esperanto-komunumo. Mi dezirus daŭrigi ĉi tiun sperton en venonta konkurso. Dankon.

Vladimir Opletajev

Daitoo-dake
Sjozi Makoto, Sendai, Japanio

Kiel NEMA ankaŭ mi havas kelkdekajn librojn. Sed ĝis kiam mi renkontis sumoo-legadon, la legitaj libroj estis malmultaj. La libron, kiun nun mi legas t.e. "Kredu min sinjorino"n mi aĉetas en la jaro 1984. Unue mi eklegis en 1987 kaj mi fordonis la legadon en la paĝo 15a. Post 26 jaroj mi denove renkontis la libron. Ĉifoje mi jam legis ĝis la paĝo 29a. Dank' al la sumoo legado mia Esperanto iom post iom povos pliboniĝi.

ŜOĴI Makoto

1 2 3  sekva paĝo