Recenzoj de legataj libroj dum la marta sumoo 2020

Vera juvelo en la krono de la hajko-poezio de Elena Popova

Legante la novan libron de Elena Popova, mi estas denove konvinkita, ke apenaŭ ekzistas pli bona difino de ĉi tiu universala poezio ol la penso de la fama japana klasikulo de Hajko-poezio Matsuo Basho: "Se oni koncentras sian propran hipersensivecon kaj inklinigas ĝin al harmonio kun la aferoj ĉirkaŭe, tiam la esenco de lia koro kaj menso neeviteble formas haikon."
Jen kion Elena Popova atingas - koncentri sian propran hipersensivecon. Eble tial ŝi kapablas ege lakone kaj same tiel nature "formi haikon" por kapti la transirecon dumfluge - ekbrilo, kiu fariĝas iluminiĝo.
En ŝiaj poemetoj oni povas konstati la lertecon de sperta aŭtoro, kiu scias kiamaniere "malsovaĝigi" la fluon de la vortoj, kiamaniere porti la krucojn de tiuj vortoj kaj kiamaniere venki iliajn golgotojn. Alivorte, Elena Popova estas aŭtorino kun riĉa krea biografio, kies patento estas jam kvar Hajko-libroj, eldonitaj en la lastaj kvar jaroj: La Sezonoj de la animo (2016), Koro sur manplato (2017), Serĉantaj animoj (2018), Inspiro (2019).
Mi ne volas kompari ŝin kun aliaj "plumaj fratinoj", kiuj lasis spuron en la E-poezio. La spuro de Elena daŭros. Kaj ŝi marŝas antaŭen laŭ sia vojo - pripensita, travivita kaj elsuferita kune kun la turniĝoj de la elfluanta tempo. Ĝuste tiu ĉi tempo, kiu ofte estas konstanta temo en ŝiaj verkoj.
Lastatempe mi relegis ŝiajn lastajn tri librojn kaj rimarkis kiel, de libro al libro, la talento de Elena ekfloras pli kaj pli en sia kapablo observi, resumi, sintezi.
La verkoj en ĉi tiu libro estas inspiritaj de mirindaj pentraĵoj de Vasil Petrov, Nataliya Stoyanova kaj Lily Dimkova (Bulgario), Iglika Beson (Bulgario - Svislando), Katsushika Hokusai (Japanio) kaj Helga Plötner (Germanio).
Fine mi deziras speciale substreki, ke krom ĉio alia la lingvo de Elena Popova mirigas per sia Fundamenta stilo kaj korekteco. Ŝi scias ofte vivigi kaj komprenigi vortojn, alie restantajn nur peza enciklopedia sursarĝo de niaj vortaroj.
Jen libro, kiun ni aklamu per sincera bonveno, kiel veran juvelon en la krono de la Hajko, la poezia ĝenro tradicie populara en Japanio, kiu pli kaj pli populariĝas en Eŭropo, ankaŭ inter la esperantaj verkemuloj.

Venelin Mitev

Esperanto per rekta metodo de Stano Mrĉek

Unue mi dankas al s-ro HORI Jasuo, kiu donas al mi ĉi tiun ŝancon. Ĉ i tiu sumoo estas tre bona por tiuj, kiuj interesiĝas pri lernado de Esperanto.
Mia libro estas ESPERANTO per rekta metodo, de Stano Marĉek kiun mi aĉetis en Lisbono, kiam mi partoprenis en la UK en 2018. Mi ne havas ideon pri tio, kiu libro plaĉos al mi, sed pensis, ke mi devas aĉeti iun, tial mi aĉetis ĝin. Sed mi ne legis ĉi tiun libron antaŭ la sumoo. Kiam mi komencis legi ĝin, ĝi tre plaĉis al mi, ĉar troviĝas facile kompreneblaj vortoj kaj frazoj kaj montriĝas, kiajn vortojn uzi por fari frazojn. Ni devus koni unue ĝeneralan scion pri Esperantaj vortoj, tiam ni povas tre bone paroli. Mi tre feliĉas aĉetinte ĉi tiun libron.
En ĉi tiu libro estas entute 22 lecionoj kaj mi legis nur 10, leginte tage 3 paĝon. Mi legis 15 tagoj. La aliajn lecionojn mi legos en la sekva sumoo-klaso.

Kiran (Nepalo)

Kunpatroj kaj kunpatrinoj - Sep rakontoj de eŝuoj kaj pomboĝiroj de Ademir Barbosa Junior

Se vi pensas, ke vi konas Brazilon, ĉar vi havas spiritisman esperantistan amikon en Brazilo, vi aspektas kiel tiu homo, kiu asertas, ke li konas Parizon, ĉar li foje vidis en la televido la paradon de la 14-a de julio. Brazilo ŝajnas esti tre pli nekonebla, ĉefe por homo kiel mi, kiu pensas, ke la mondo estas nur tiu materia aĝo, kiun oni vidas, ke 2 + 2 ĉiam estas nur 4, ke la misteraj fantomoj, kiuj flugis en la salono de la Universala Kongreso de Bulonjo-ĉe-maro, estis nur retorika invento de Zamenhof.
Decidinte recenzi ĉi tiun libron, mi estis devigata legi tekstojn en aliaj lingvoj por almenaŭ skrapeti la surfacon de tiu fenomeno. Temas pri Umbandismo. Pri la religio umbando vi povas legi tre mallonge ankaŭ en Vikipedio. Esence la milionoj da afrikaj sklavoj, kiuj estis portitaj al Brazilo neniam vere asimiliĝis al la blankula kristanisma kulturo, kaj restis kun siaj ideoj de la afrikaj devenaj religioj. La katolika eklezio teorie konvertis ilin, sed praktike ne povis zorgi pri ili, ĉefe kiam ili forlasis la kamparon kaj ekloĝis en la kvartalaĉoj de la grandaj urboj. El kunmikso de popola kristanismo [plena je superstiŝoj kaj magio], afrikaj religiaj ideoj kaj, tio en Brazilo ne povis manki, spiritismo rezultis Umbando, relative nova religio naskiĝinta en urba medio en la komenco de la pasinta jarcento. La sekvantoj de tiu mondkoncepto vivas en mondo, kie ili estas ĉirkaŭataj de amaso da preternaturaj estaĵoj, kiuj helpas, malhelpas, konsilas, gvidas. Kelkaj estas afrikaj dioj, kun la samaj povoj de katolikaj sanktuloj, kelkaj estas renaskiĝintaj antaŭuloj, kelkaj estas spiritoj, kiuj volas protekti vin, ktp.
Ĉion tion vi trovos en ĉi tiu libro, tre bone tradukita de Fernando Pita, kiu havas la meriton malfermi al esperantistoj ĉi tiun mondon kaj enkonduki en Esperanton la vortojn bezonatajn por priskribi ĝin. Mi rekomendas legi ĝin al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la mondo kaj ties kulturoj. Al mi mem ĝi estis kiel speco de antaŭmanĝo. Nun mi deziras scii pli pri umbando kaj pri la brazila kulturo. Mi esperas, ke Fernando Pita tradukos aŭ verkos ankoraŭ pri ĉi tiu fenomeno. Cetere, ĉu vi pensas ke la nuna brazila registaro favoras ĉi tiujn fenomenoj de popola kulturo brazila? Ne, en la kadro de al novdekstriĝo de la mondo, ĝi favoras la usonajn eveangeliismajn sektojn, kies ideoj pri laŭlitera fido je la Biblio, ne ŝajnas al ĉi tiu materiisto tre pli superaj al la ideoj pri eŝuo kaj pomboĝiroj.

Abuĝibril (Britio)

Al la tero returne de Gilbert Ledon

En ĉi tiu libro, la verkisto forte mallaŭdas la homon kiel "la plej malsuperan malvistan de la ekzistaĵo".
Li parolas, ke ne deziras esti konsilanto de la homaro, sed li montras multe kiel nia planedo tero suferegas por la homagadoj.
La homagadoj influas nur en ekologia dramo, sed respektive en la atmosfero, medio, sociaj kaj politikaj konsekvencoj.
Li ankaŭ parolas pri la absurda migrado, ekonomio, laborkapitalismo, la fenomeno inflacio kaj la marksisma ekonomio.
Finfine, la verkisto konkludas ke la homon devas returne al la tero!

Thuler (Brazilo)

Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz

Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz estas nia nacia epopeo, ĝi skribita en poemo, dek tri silaboj. Kiam mi iris al bazlernejo, la libro estis nepre legato. La enhavo de la libro estas la vivo de la pola nobelaro en la jaroj 1812- 1813 kaj alveno de la napoleona armeo.
Libro havas 330 paĝojn, en majo mi legos sekvantajn 140 paĝojn.
Mi studas sole, antaŭ nelonge. Mi legas tre bone, sed mi povis skribi malĝuste...?
Mi elkore salutas Vin kaj mi deziras al Vi multan sanon kaj rideton.

Persistino (Pollando)

Denaska kongresano kaj aliaj noveloj de Sten Johansson

  Tiu ĉi libro de la fama sveda verkisto Sten Johansson enhavas naŭ novelojn (La   ĉokolada biskvito, Krokizo, La garantiulo, Denaska kongresano, Kiu kaĉon kuiris,   La viro kiu restos, Nils Lapono, Renkontiĝo kun boaco, Spuro en blanko), kelkaj el   kiuj estis premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Diverstemaj ili estas, sed   ĉiam ne enuigaj sed interesaj kaj skribitaj per simpla lingvo, sen neologismoj,   klare kaj bonstile. La novelaro estas facile legebla kaj mi rekomendas ĝin kiel al   spertaj esperantistoj, tiel ankaŭ al komencantoj.
  El tiu ĉi kolekto al mi precipe plaĉas du noveloj - amuza, ironia "La ĉokolada   biskvito" kaj kortuŝa, pensiga "La viro kiu restos".
  Nur du citaĵoj el tiuj du noveloj:
  "Ventkapulino mi estas, kiu ĉiam perdas ĉion. Ĉe mi ĉiam mankas io esenca,   perdiĝas jen umo jen aĝo. Ĉi-foje mi perdis laboron, bonan laboron, pro biskvita   mordaĵo."
  "Li havas sian lokon en la mondo, kaj tiu estas en lia arbaro. Li estas la viro, kiu   restos. Li respondas pri la domo, kiun li konstruis propramane. Li respondas pri tiu loko apud vojeto, kiu ne plu estas ŝoseo. Tiu estas lia loko, kaj li estos kontenta resti tie. Lia respondeco estas ne migri."
La libro estas tre utila por evoluo de nia kara lingvo Esperanto.

Fortegulo (Rusio)

Proze eleganta, enhave humanisma Inter Sudo kaj Nordo de Ferenc Szylágyi

Inter Sudo kaj Nordo estas taŭga ekzemplo de tio, kiel legado de bona literaturo povas esti efektive pensiga, kleriga kaj... plezuriga. En malpli ol 200 paĝoj oni disponas pri ok noveloj tre malsamspecaj, sed ĉiuj interesaj kaj atentokaptaj. Ili estas tre talente ellaboritaj, tiel ke ĉirkaŭ foje simpla okazaĵo la aŭtoro teksas diversajn mildajn digresiojn, kiuj ornamas kaj kompletigas verajn juvelrakontojn. Du el ili aparte emociigis min: "Problemo: Lordo" (temas pri la vivo de hundo en familio) kaj "Viola" (temas pri la travivaĵoj de junulino dum la kruela dua mondmilito). En la rakontojn ofte enmiksiĝas la ekzisto de Esperanto en la vivo de la aŭtoro.
Ferenc Szylágyi (1895-1967) estis hungara advokato, kiu migris en Svedujon kaj tie forte aktivis por la Esperanto-movado. Li multe kontribuis per siaj tekstoj al diversaj revuoj kaj publikigis plurajn romanojn kaj novelojn, kiujn nuntempe oni povas konsideri klasikaĵoj. Ankaŭ lernometodojn li kreis, kaj allogis centojn da gelernantoj! Li abunde prelegis pri nia lingvo tra tiu lando kaj organizis altnivelajn kulturkunvenojn.
Sed la plej granda valoro de ĉi tiu libro estas ĝia stilo. Valoras la penon malrapide kaj ripete legi la frazojn, la entenatajn ideojn kaj asociajn pensojn. Li preskaŭ neniam produktas "sekajn" frazojn, sed ĉiam ornamas ilin per nekutimaj vortoj aŭ vortkunmetoj, tiel ke la leganto ĉiam trovas etajn surprizojn, kiuj kolorigas simplaĵojn.
Mi citos ekzemplon.
En la komenco de la rakonto "Problemo: Lordo", li volis priskribi, kiamaniere la hundino Nina, la patrino de Lordo, gravediĝis pro kontakto kun senrasa vaghundo. Jen la mirinda rezulto:
"Iun fojon Nina, la hundino estis sola en la korto de la bieneto. Kun la forta, salodora, incita vento alvenis ankaŭ alia vagabondo, fortmuskola, krisphara hundo, granda besto en sia plej bela viraĝo kaj ĉiuj ĉi cirkonstancoj faligis la moralon de Nina. Neniu vidis ilin, neniu sciis pri ili, kaj la vagabonda donjuano same subite malaperis kun la vaga vento, kiel ĝi aperis. Nur la arbustoj kunigis sian foliaron kaj komencis klaĉi, pri la afero muĝi kun plena konsterno. Sed ankaŭ ili silentiĝis. Tiam - laŭ la ordo de la aferoj - la figuro de Nina komencis perfidi, ke io okazis kaj, ke novaj vivoj estas survoje al la mondo."
Oni kutimas diri, ke atenta legado de bonaj aŭtoroj estas la plej efika maniero frekventi superan kurson de Esperanto - kaj certe de iu ajn, denaska aŭ fremda lingvo. Inter Sudo kaj Nordo estas tipa ekzemplo. Se vi emas ĝue rafini vian posedon de Esperanto, tiam legu ĝin!

Posovo (Brazilo)

La Zamenhof-strato de Roman Dobrzynski

La nepo de L.L.Zamenhof, Kristoforo en jaro 1942, estis sendita al Umschlagplatz (transŝarĝa placo). La verkisto de ĉi tiu libro, Roman Dobrzynski, intervjuis al li, "La enirejo de Umschlagplatz famiĝis kiel pordego de la infero, kiun oni trapasis nur unudirekten. Kristofoto respondis: "Reen trapasis la pordegon nur tiu, kiu mortis sur la transŝarĝa placo. Tiel okazis al mi."
Amiko de Zamenhofa familio, Jan Frendler, li subite puŝis Kristoforo-n sur la preterveturantan ĉaron kun kadavroj! Tiel Kristoforo eliris trans la muroj al tombejo kaj vivis. Li ŝanĝis la judan nomon, kaj liaj gepatroj ne cirkumcidis lin antaŭ lia deksep jaroj laŭ juda kutimo, li kun patrino travivis!!
Ho, estis bonŝanco, nia Zamenhofa nepo. Kaj li estis kuraĝa, zorgante pri sia patrino, kiu ne kutime rolis dommastrino anstataŭita de oftalmologo.

Vojaĝema Luno (Tajvano)

Maja pluvo de Julian Modest

Mi legis Maja pluvo (Julian Modest). Ĝi estas romano de la ĉefrolanto Mladen, banala ordinala homo, bulgaro. Li ne estas speciala heroo, estas simpla urbano. Tamen verkisto, Julian Modest, verkis bele, arome aŭ fajne, bunte aŭ riĉe, lerte por esprimi lian ĉiutagan vivon. Mi estis tre kortuŝita pro lia skribmaniero kaj volas imiti lian verkstilon.

Samo (Japanio)

La edzino de kuracisto Hanaoka Seisyuu de Ariyoshi Sawako

Finfine mi legis La Edzino de kuracisto Hanaoka Seisyuu.
Seisyuu faris la duafojan eksperimenton de anestezaĵo per homa korpo uzante ambaŭ Otugi kaj Kae. La eksperimento sukcesis, sed Kae perdis vidpovon. Kompense al la blindiĝo, Kae gajnis la amo de sia edzo.
Poste ŝi naskis filon kaj post kelkaj jaroj filinon. Koriku (fratino de Seisyuu) helpis ŝin en la guvernado. Kae pasigis sian kvietan maljunecon dank' al la amo kaj zorgemo de ĉirkaŭantaroj.
Aliflanke Koriku malfeliĉe havis sanga-tubero en arterio. Antaŭ ŝia morto, ŝi diris al Kae, "Ĉar mi ja bone observadis la rilaton inter vi kaj la patrino. Kia terura rilato!" Plue ŝi diris, "La plej feliĉa afero en mia vivo estas, ke mi ne edziniĝis. Nun vi havas mildan kaj teneran koron, ĉar vi venkis en la batalo."
Oni adoris la sindonemo de Kae por la glora sukceso de Hanaoka Seisyuu, sed Kae daŭre ne povis forgesi la akrajn vortojn de Koriku ĉe la morto.
Mi nur miras pro ŝian teruran vivon kiun neniu povas imiti.

Mateno (Japanio)

Ne serĉu la murdiston! de Julian Modest

Ĉi-foje mi legis ĉi tiun libron Ne serĉu la murdiston! verkita de Julian Modest.
Ĉefrolulo, komisaro Kalojan Safirov, loĝas en la ĉefurbo kaj laboras en la ĉefurba policoficejo. Antaŭ du jaroj li venis al la ĉefurba policoficejo de malgranda provinca urbo. Li ŝatas sian profesion, laboras diligente kaj honeste. Tial li esploris la krimagojn, sukcesis trovi la murdiston. Sed ĉi tiun fojon estis tute diferenca.
Junulino renkontis aŭtan akcidenton. Sed ĝi estis akcidento por murdo. Tio rilatis al skandalo de la ministro, kaj la estro de Kalojan ne deziris kontraŭstari al la ministro kaj diris al li ĉesi la esploron. Li ne povis kompreni la estran parolon.
Li ŝatas sian profesion kaj li entute dediĉis sin al la laboro. Tial li eksiĝis kaj li decidis, ke li starigu detektivan agentejon, daŭrigu laboron de la esploro.
Mi supoze legis, ke ĉi tiu libro estas verkita pri afero en polico laŭ titolo. Tamen la enhavo ne estas tia, tamen amuzis min.

Granda Kampo (Japanio)

Bild-taglibro pri la Katastrofo en 2011, Vivo kaj verkoj de Hori Jasuo, de Miyamoto Masao

Mi ellegis la lbron Bild-taglibro pri la Katastrofo en 2011 de Hori Jasuo, kaj aldone Vivo kaj verkoj de Miyamoto Masao.
Tiu bela bildlibro nove kaj denove alvokas en mi sennombraj rememoroj kaj sentimentoj pri la katastrofo. Estis ne facile legi kaj rigardi unu paĝon pri damaĝitaj lokoj, nur savite de la ĉarmaj desegnoj plenaj de amo kaj kompato oni povas daŭrigi legadon. La aŭtoro tuj post la cunamo ekagis por helpi suferantojn ĉiamaniere li povis imagi, kaj daŭrigis la agadon ĝis hodiaŭ.
Lia kuraĝigo certe efikis al multaj sed ŝajne tio tute ne kontentigis lin kaj lia preĝo videblas en tie kaj ĉi tie en kaj ekster la verko.
La dua libro memorigis min pri la unika giganto en la movado de KLEG kun ridetanta mieno, kiam mi eklernis Esperanton. Mi ĉiam sentas dankemon senliman al niaj antaŭuloj, precipe al Miyamoto Masao, pro kompilado de vortaro japana-esperanta.

Majo (Japanio)

La enigmo de l' araneo de Abel Montagut

Mi ĝuis mian libron sufiĉe por eĉ ĝisfine legi ĝin dum la donita periodo!
La verko, kvankam en la kampo de 'junulara literaturo', ne estas facila - ĝi postulas altan lingvan nivelon.
Ĝi estas kvazaŭ 'leterforma krimromano', konsistanta el serio da retmesaĝoj inter kelkaj gejunuloj, kiam retmesaĝado estis ankoraŭ relative nova.
La mesaĝoj entenas tamen ne nur la rektajn komunikaĵojn sed ankaŭ laŭvorte cititajn dialogojn kaj, intrigocele, eltiraĵojn el famaj verkoj de la monda literaturo kun enciklopediecaj komentarioj: tuta mikspoto de lingvaj stiloj, kiu vere demonstras la eblojn de Esperanto. La konversacioj okazas precipe inter la gejunuloj mem kaj estas realece vervaj, foje amuzaj, spicitaj per ĉiaj familiaraj formoj (el kiuj pluraj, eble iom troaj, ruĝigus mian avinon!).
La romano estas, almenaŭ en la komencaj ĉapitroj, atentoveka kaj fascina. Mi trovis ĝin eble iom tro longa entute, kaj la ege implikita intrigo bezonas plurpaĝan elnodiĝon, tamen jen elstara ekzemplo de lerta, vigla Esperanto, kiun mi forte rekomendas.

Punkto (Britio)

Homoj manĝantaj de Henmi Jo

La aŭtoro Henmi vojaĝis al multaj landoj kaj kunvivis kun la loĝantoj, kaj observis, kie, kion kaj kun kia mieno homoj manĝas, ktp. La libro estis eldonita en la japana lingvo en 1994 kaj esperantigis ĝin Doi Ĉieko en 2002, kiam la japanaj esperantistoj havis la 89an Japanan kongreson. En ĝi Henmi prelegis pri sia libro.

Jarfino (Japanio)

La Pupo de Boles³aw Prus

Mi legadis ampleksan romanon de Boles³aw Prus La Pupo. Mi volos kontinui ĝin plu (ĝis la fino).
Mezaĝa Stanislavo Wokulski ege enamiĝis al fraŭlino Izabela £êcka. Li: valora, kapabla, saĝa kaj riĉiginta komercisto. Ŝi: bela aristokratino sen doto, ĉar ŝia patro perdis havaĵon. Wokulski aspiras proksimiĝi al familio £êcki. Li helpas en iliaj negocoj. Por aspekti kiel nobelo, li aĉetis brikdomon, koĉeron, vetĉevalinon. Li eĉ duelis kun unu barono por protekti sian diinon pro ofendo. La aŭtoro priskribis ĉiutagan urban vivon en la XIX-a jarcenta Varsovio. Mi legis pri loĝantoj, stratoj, socia vivo, iliaj metioj kaj aludoj. Mi pensas, ke homoj el la jaro 1878 kaj nuntempaj estas similaj. Ĉiuj strebas esti sanaj, feliĉaj kaj amataj. Ankaŭ nun ekzistas antaŭjuĝoj, hipokriteco kaj fiaj homoj.

Jasia (Pollando)

Vastas la mondo, multa laboro de Kim Woo-Choong

Mi legis Kim Woo-Choong, Vastas la mondo, multas laboro.
Estas malfacile verki recenzon, ĉar la libro estas verkita en tute alia kultura ol la okcidenta, en kiu mi vivas. Kelkfoje mi ege konsentas kun Kim Woo-Chong: nefidemo en la socio kreas grandajn problemojn; nur strebi al riĉeco estas fakte terure egoisma kaj certe ne helpas la socion. Aliflanke: la socio en Koreio estas kolektiva socio, multe pli ol okcidentaj socioj, kiuj estas tre - mi diras fakte tro - egoismaj. Li emfazas ke junuloj - kaj ne nur tiuj - daŭre laboru kaj studu: neniam malŝparu unu sekundon aŭ unu moneron. Oni nur laboradu, laboregu, neniam feriu aŭ distriĝu. Jam nur legante tion mi sufokiĝas. Kaj kion fari la junuloj kun malpli da talentoj, tiuj, kiuj purigas la stratojn, forigas la malpuraĵojn?
Pri ili mi legas nenion. Do unuflanke tre bonajn konsilojn mi legas, bazitaj sur kristanaj principoj, aliflanke tro striktajn regulojn, kiuj por nur tre malmultaj homoj taŭgas. Kaj pri liaj ideoj pri virinoj, mi pli bone silentu.
La libro estas bone legebla, ankaŭ por relative komencantoj, la lingvo estas bone komprenebla.

Katinjo (Nederlando)

Flugi kun kakatuoj de Trevor Steele

Mi multe ŝatas tiun libron, kiu temas pri humaj rajtoj de la aboriĝenoj en la Okcidenta Australio. Malsamaj triboj tre ofte batalis inter si anstataŭ ili komprenis ke li devis uniĝi kontraŭ la Britaj kolonistoj, kiu ŝtelis liajn terojn. Blankaj Eŭropanoj kiel kolonistoj ignoras humajn rajtojn tiel ke ili forĉasas la nigojn de liaj teritorioj, murdas ilin aŭ akceptas ke laboris kiel sklavoj en liaj bienoj. La rakontado situas la historion je la lastaj jardekoj de la 19 jarcento. Amikeco ligan du flankojn Billy blanka policisto kaj Jangabara de la tibo de la Banubi. Ili ambaŭ konscias pri liaj kvalitoj kaj interesiĝas pri liaj propraj malsamaj kulturoj. Jangabara iĝas la militestro de la Banubi sed li uzas perfortajn kaj poste neperfortajn metodojn por haltigi la blankulan invadon. Ĉu lia amikeco kondukos al pli konscipreno de la Eŭropeanoj pri la tiamaj "sovaĝuloj"? Kion okasis je le fino? Bonvolu legi ĝin ĝis la fino vi pli kaj pli rapide volos scii.

Legantino (Francio)

Bahá'u'lláh kaj la nova epoko de J.E. Esslemont

La libro priskribas la historion kaj instruojn de la Bahaa Kredo. Ĉi-foje mi legis la ĉapitrojn pri religia uneco, vera religio kaj pri religio kaj scienco.

Anneke Buys (Nederlando)

Progresemaj momentoj en la ideologio de L.L.Zamenhof de Canko Murgin

La libro estas kolekto de studoj.
Antaŭ multaj jaroj la franca filozofo - matematikisto Reneo Dekart supozis, ke oni povus krei laŭ scienca vojo planlingvon por la internaciaj kaj interŝtataj rilatoj. Li prognosis, ke tiu lingvo estos tre facila kaj rapide lernebla.
En 1887 aperis la Lingvo Internacia kaj la Esperanto-movado, iniciatitaj de Zamenhof. Antaŭ tio estis kelkaj ne tiel sukcesaj aliaj provoj por planlingvoj.
En daŭro de 15 jaroj (1888 - 1903) en Bulgario estis varbitaj pli ol 500 fervorajn subtenantojn de la lingvo kaj la movado.
En la komencaj jaroj (1887 - 1895) Zamenhof verkis kaj tradukis, redaktis kaj eldonadis, varbis kaj vastigadis.Inter la verkoj estas Mia Penso, Ho, mia kor'! Al la fratoj, La vojo.
En la dua studo temas pri la interna ideo de Esperantismo por solvo de la fundamentaj soci-problemoj en la internacia vivo. La esenco estas formulita en la versoj
          "...komprenante unu la alian
          la popoloj faros en konsento
          unu grandan rondon familian."
La tria studo estas titolita "L.L.Zamenhof sub la radioj de marksismo-leninismo ekde 1904j."
En la sekva studo temas pri la poezio de la Majstro.
En la kvara - Zamenhof pri perfektigo de la homaro.
En la kvina - Pri la revoluci-prepara period (1910 - 1914). La laboristaro.
La sesa - Rompu la murojn inter la nacioj kaj rekonstruu la homaron!
La sepa - Post la morto de Zamenhof: metamorfozo en la vivo de liaj kunlaborantoj.

La Revanto (Bulgario)

Rakontoj ne nur ŝercaj de Vladimir Vana (KAVA- PECH)

Librolegado en pandemia epoko fariĝas unu el la plej gravaj elektoj por subteni nian mensan ekvilibron dum la aktuala socia izoliteco (plian poenton al E-Sumoo!). En la apreze tralegita libro oni trovas plezurigan kaj specialan spicon por travivi la tutmondan viruskontaĝan fazon nome ŝercon (ne nur...) kaj bonhumoron en tiu verko riĉenhava je elturniĝoj de lingvouzado, kiu spegulas ĉiutagaĵojn de homarana socio. Pluraj ĉapitroj relegon meritas kaj tiel evidentiĝas, kia E-eldona trezorejo por legemuloj KAVA-PECH estas.
Ŝajne nia amiko HORI antaŭvidis onian bezonon nuntempan pro la neatendita sed instruiga kunvivado mondskala kun koronviruso, kies tujan forigon ĉiu el ni arde deziras. Dume, vivu E-Sumoo!

Lima-ko (Brazilo)

Hejmo de birdoj

En la libro Hejmo de birdoj estas variaj historietoj pri la nestoj de birdoj en kelkaj landoj.
La libro havas multajn, multajn bildojn de birdoj kaj siajn nestojn. La legado de la libro Hejmo de birdoj estas tre facila kaj interesa.

Noriko (Brasil)

Sub influo de alkoholo de J. Herbert Sullivan

La libro Sub influo de alkoholo: 12 rakontoj, de J. Herbert Sullivan, eldono de 1991, estas malgranda verko (92 paĝoj) tre bonkvalita kaj interesa. Ĝi enhavas malgrandajn historiojn, kelkfoje belaj aŭ ridindaj. Do la libro estas leginda. Mi rekomendas ĉi tiun libron al la gepartoprenantoj de Internacia Esperanto-Sumoo kaj al ĉiuj esperantistoj.

Kuraĝo (Brazilo)

La Mamutido Miĉjo

La rakonto La Mamutido Miĉjo estas tre interesa.
La juna kaj simpatia mamutido loĝis en malgranda parko. Tie ĝi vivis tre feliĉa, ĉar ĝi havis la plej bonajn amikojn, kiuj bonege zorgis pri ĝi. Bedaŭrinde iam aperis tie malbona, kolera, ruza kaj sekreta aguento, kiu ricevis ordonon, de iu sultano, por ŝteli Miĉjon. Tiu agento havis katon, kiu estis tiom ruza kiel li.
Felie la amikoj de Miĉjo: Lena, ŝiaj gepatroj, Marko, liaj gepatroj, oĉjo Boĉjo kaj Klejd, la lertega hundo, tute malpermesis la krimon.
Alvenante per trajno sunbruniĝinta barbulo, tiu sultano, plena da pento kaj honto, donis al Maksim, la patro de Marko, iun kvanton da mono por ripari sian pekon.
Je la sekvanta jaro la sultano invitis ĉiujn amikojn de Miĉjo por viziti Limpopo, kie estis kolekto da mamutoj de tiu sultano. Tie loĝis ankaŭ Manjo, belega elefantino.
Miĉjo kaj Manjo poste havis filon nomata Marko. Do ĉio estis en ordo.

Cizelilo (Brazilo))

For la batalilojn! de Bertha von Suttner

      

Kiam mi estis knabo, mia muzikinstruisto kantigis al ni eble francan kanton "Batalo de Warterloo" (la suba pentraĵo) temantan pri la batalo okazinta en junio 1815 en la nuna teritorio de Belgio. En ĝi aperis frazoj "En Warerloo ekestis montetoj da kadavroj. Kio estos la sorto de Francio?". Kompreneble ni kantis ĝin en la japana traduko, sed la vorto "kadavro" estis skribita en arkaika vorto "kabane" (kadavro), ne en rekta vorto "ŝitai" (mortinta korpo), tial mi ne povis imagi, kia estis la batalejo, sed legante tiun ĉi libron, mi bone komprenis, kio kaj kia estis la montetoj da kadavroj. Tamen kial la instruisto kantigis al ni tiun kanton? Kiam mi vojaĝis en Francio, mi kantis ĝin al francoj, sed neniu sciis la kanton. La instruitso certe militservis dum la dua mondmilito kaj vidis la realon kaj mem spertis teruraĵojn en la batalkampo. Ĉ u li volis, ke ni, la lernantoj, sciu, kiaj estas montoj de kadavroj? La libro Sub influo de alkoholo: 12 rakontoj, de J. Herbert Sullivan, eldono de 1991, estas malgranda verko (92 paĝoj) tre bonkvalita kaj interesa. Ĝi enhavas malgrandajn historiojn, kelkfoje belaj aŭ ridindaj.
Do la libro estas leginda. Mi rekomendas ĉi tiun libron al la gepartoprenantoj de Internacia Esperanto-Sumoo kaj al ĉiuj esperantistoj.
La libro temanta pri la vivo de graffilino Marta en Aŭstrio en la lasta duono de la 19a jarcento. Nobeloj ĉirkaŭ Marta estis edukitaj por ke ili estu soldatoj, kaj junulinoj ankaŭ adoris tiujn junulojn. Marta perdis unuan edzon en la milito en 1859 kontraŭ Saldinujo. Ŝi ekhavis dubon pri militoj. Ŝi havis duan edzon Tilling, kiu havis saman ideon kiel Marta, malamante militojn, sed ankaŭ li estis soldato kaj kontraŭ sia volo li partoprenis en la milito inter Aŭstrio kaj Danujo en 1864. En tiu milito Tilling militiris, sed ne batalis en batalejo. Taman en la sama tago, kiam li foriris, Marta akuŝis. Bebo naskiĝis morte kaj ŝi suferegis multe inter vivo kaj morto. Revenis paco kaj Tilling, kaj ankaŭ Marta revenis de la morto, kaj ili vivis relative trankvila en paca etoso. Tilling decidis eksiĝi de la armeo, sed ne povis, ĉar la banko, kie Marta deponis grandan sumon, bankrotis pro malboniĝo de la ekonomio pro la milito. Baldaŭ Aŭstrio ekhavis malbonan rilaton kun Prusio, kune kun kiu ŝi batalis kiel Germana Ligo en la milito kontraŭ Danujo. La milito komenciĝis en 1866.
Por mi estas nekredeble, ke tiuj soldatoj el la nobelaro volonte, plezure kaj ĝue militiris. Ŝia patro, kiam li estis juna, partoprenis en kelkaj bataloj kaj estis fiera pro tio. Li volis eduki sian nepon, donante soldatajn pupojn kaj sabron por ke li veku intereson pri militaj aferoj en la nepo. Marta kontraŭis lin kaj protestas, sed li insistis, ke militoj estas bonaj, prezentante jenan logikon:

1. Militoj estas ordonitaj de Dio, la Estro de la armeoj, vidu la Sanktan Skribon.
2. Ili ĉiam okazis, sekve ili ĉiam okazas.
3. Sen tiu okaza mortigado la homaro tro multnombriĝus.
4. Daŭra paco malfortigas, moligas la homojn, kaŭzas - kiel senmova marĉa akvo - putradon, nome pereigon de la bonmoroj.
5. Militoj estas la plej bona rimedo por instigi la homaron al memforto, al heroeco, unuvorte por fortigi la karakterojn.
6. La homoj ĉiam disputos, plena akordiĝo pri ĉiuj pretendoj estas neebla - malsamaj interesoj devas ĉiam interpuŝiĝi, sekve daŭra paco - sensencaĵo.

Ŝi ne komprenis lian logikon, sed ankaŭ li ne cedis. Ŝi rimarkis, ke militoj okazis kaj okazas pro kaŭzoj ne kompreneblaj por ordinaraj homoj. Sed por multaj homoj kaŭzoj ne gravis. Lia patro ĝojis pro la okaziĝoj de militoj, opiniante, ke tio donos bonan okazon por la imperio gajni pli da teritorio kaj por soldatoj gajni honoron kaj promocion. Soldataj mortoj ne gravis, komapre kun la gloro de la patrujo.
Kiam okazis la milito kaj venis novaĵoj pri malvenkoj, Marta ne povis deteni sin iri mem al la batalejo en Bohemio por savi sian edzon. Jam en la stacidomo de Vieno ŝi renkontis mizerege vunditan soldaton. Dum la vagona vojaĝo al la batalejo ŝi aŭdis rakontojn de kuracisto kaj flegistino, kiuj havis flegajn spertojn en batalejoj. Ĉio estis terura. De la stacidomo proksime de la batalejo kun sia konata kuracisto Bresser ŝi iris en mallumo al la batalejo per ĉaro. En la malluma, detruita preĝejo estis amasigitaj mortintoj kaj vunditoj. Kiam tagiĝis, antaŭ ŝi aperis netoreleblaj mizeraĵoj.
Post la bataloj aperis "hienoj", kiuj rabis valoraĵojn el la kadavroj, kaj korvoj, kiuj ĝuis grandan festenon. Oni fosis malprofundajn truojn kaj ĵetis la kadavojn, kaj eĉ vivantajn vunditojn. Postlasitaj vunditoj estis turmentitaj pro tetano kaj gangreno kaj mortis kun angoro. Mortintoj putris. Vilaĝoj, kampoj kaj kamparanaj domoj estis detruitaj kaj foje kamparanoj mem fariĝis viktimoj.
En la pentraĵo de Warterloo aperas soldatoj kun sabro kaj ofciroj sur ĉevalo. En la batalo, en kiu edzo de Marta partoprenis, soldatoj simile batalis, nome faris kavaliran batalon per sabroj, sed armiloj pli kaj pli evoluis por ke oni povu amase mortigi malamikojn. En la libro estas esprimo "Nadlopafiloj* falĉis malamikojn". Ili estis tiutempe la plej modernaj pafiloj adoptitaj de la prusa armeo, per kiuj prusoj povis mortigi aŭstriajn soldatojn kvazaŭ ili falĉus tritikojn. Soldatoj, ne povante gardi sin kontraŭ tiuj modernaj armiloj, amase kaj disŝirite mortis en koton kaj en marĉon. Korpoj kaj kapoj estis frakasitaj sur freneziĝintaj ĉevaloj kaj renversitaj ĉaroj
Post la milito Tilling rakontis la plej triste kortuŝan epizodon en la batalo. Kiam li estis preskaŭ batita de pruso per sabro, tiu pruso rimarkis, ke li estas kuzo Tilling, kaj hezitis. Tiun momenton siblis sabro de la subulo de Tilling ĉe lia kapo.
En la libro aperadis tiel mizeregaj pejzaĵoj, ke mi devis foje lasi la libron kaj trankviligi min. Nadlopafilo:  Inventita de Dreyse en 1836 kaj adoptita de la Prusujo en 1841. Oni povas ŝarĝi  la pafilon per kuglo permane.
 Edzo de Marta postvivis tiun militon, sed poste denove okazis milito inter Francio  kaj Prusujo en 1870. Tiam la edzo Tilling jam ne laboris en la armeo. La geedzoj  ĝuis la vivon en Parizo, la plej civilizita urbo en la mondo. Tamen la milito pli kaj  pli proksimiĝis al Parizo kaj la vivo malfaciliĝis por ĉiuj. Iun tagon ŝia edzo, pruso,  estis arestita kun la suspekto de spionado, kaj estis pafmortigita.
 La aŭtoro de tiu ĉi libro Berta von Suttner dediĉis sin al pacmovado kaj fariĝis la unua virino, kiu ricevis Nobel-premion en 1905. Sed tuj poste okazis la unua mondmilito en 1914 kaj pli poste ....
La vortoj "batalo" kaj "milito" ne montras mizerojn. Postvivintoj en bataloj kaj militoj ne volas paroli pri la mizeraĵoj kaj teruraĵoj. En la unua mondmilito, en la dua mondmilito, en Hiroŝima kaj Nagasaki, Korea milito, Vjetnama Milito ... okazadis mizeraĵoj kaj teruraĵoj, tamen homoj ne ĉesas militojn kaj batalojn. La kuracisto Bresser, kiu zorgis pri Marta en la batalejo, diris, "La homo havas neniu alian malamikon ol la homoj - kaj ankaŭ neniun alian amikon." Ni esperantistoj fidas ĉi tiun lastan frazon.

Horizonto (Japanio)

Faktoj kaj fantazioj de Marjorie Boulton

Tiu ruĝa libro Faktoj kaj fantazioj de Marjorie Boulton havas kiel legrolibro riĉan interesan diversflankan enhavon. Ĝi vere pligrandigas la vortostokon de la leganto. Mi povis miri, kortuŝiĝi kaj ridi, mi legis ĝin kun plezuro al progreso. Estis ĝuo legi ĝin.

Helli (Germanio)

Sur sanga tero de Julio Baghy: dua romano de Baghy

Jen la ingrediencoj de la dua romano:
provizora venko de la kontraŭrevolucio en Rusio, bolŝevikaj kaptitoj, teruro, internigejo, amikeco kaj eĉ amo kaj iom da akorado antaŭ fina venko de la bolŝevikoj kaj reveno hungarien de Johano Bardy.
Kaj la stilo de Julio Baghy kun multaj rektaj objektoj antaŭ verboj kaj poste subjektoj. Al mi tre plaĉas kelkaj komencoj de ĉapitroj, kiel ekzemple tiuj ĉi:
"La luno kaŝludis inter la grizaj nuboj." 12a ĉapitro
"La vintro desegnis ekzotikajn pejzaĝojn sur la fenestrovitrojn. La rigardo de Lusja erarvagadis en tiu glaciiĝinta ĝangalo." 15a ĉapitro
"Estis tia fruaŭtuna posttagmezo, kiu ankoraŭ mensogas someron, kvankam la foliaro de la arboj jam multkoloris kaj la varma manĝuria vento pelis antaŭ si falintajn foliojn." 18a ĉapitro
"Ree dense falis la neĝflokoj el la griza siberia ĉielo." 19a ĉapitro
"La oktobrofina vento sorĉis freŝan purpuron sur la vangojn de tiuj militkaptitoj, kiuj senpacience atendis sur la kajo en la haveno de Vladivostok. 22a ĉapitro
kaj en la romano kuŝas belaj poemoj kiel Julio Baghy scipovas verki:

Larmsalitan panon manĝas la kaptito,
ŝtonkusenon havas lia frosta lito ...
Tra arbaroj, stepoj pelas lin la sorto,
lin nenio savos de la blanka morto

Patrineto bona, amatino kara,
Siberio estas nur tombej' hungara ...
Lin vi ne atendu, lin vi ne rehavos;
super li lulkanton nigraj korvoj grakos ...

kaj en la 22a ĉapitro, la lasta, venas la disiĝo, bela adiaŭo inter Poliena Aleksandrova kaj Johano Bardy; tiu, kiu revenos en sian patrujon, Hungarion, kaj tiu, kiu restos en sia socialista hejmlando
"iliaj manoj kunkruciĝis kaj longajn minutojn senvorte ili rigardis la ŝipon"......
"Li amis tiun ĉi landon de larmoj. Li sentis, ke lia koro estas disŝirita, disduigita. La kvin kaj duonjaroj, pasigitaj en Siberio, malgraŭ ĉio, neelŝireblan amon semis en lian animon al la rusa popolo kaj al la rusa tero sanganta"...
"Por vi la iluzioj formas la realaĵon kaj la prozo nur efemeran fenomenon ... Du mondoj estas ni, mia amata, kaj ni ambaŭ havas devojn" ...
"Ŝia voĉo muzikis mole, karese."

Telemo (Francio)

De paĝo al paĝo de Ludoviko Totsche-Tarkony

La 21-an estas la Monda Tago por Poemoj. Estas la deka tago de la 64-a Internacia E-sumoo. Ĉi-foje mi elektis la libron verkitan de Ludoviko Totsche-Tarkony: De paĝo al paĝo --- literaturaj profiloj.
Tiutage mi renkontis historie brilan poeton Kalocsay en mia legaĵo. Vidu, kion nia recenzisto diris? ...kun tia forto de la esprimo ke la finaj versoj longe elsonoras en la senfino." Li laŭdis la poemojn, ke en ĝi troviĝas "printem-arom`" kaj ankaŭ "la mond-ĉagrn'. Oni aŭdas resoni en liaj originalaj versoj la tonon de profunde humana voĉo. Mi miris, ke en sia eseo Streĉita Kordo Tarkony donis recenzon pri Kalosay kun laŭdo ankaŭ poezia."
Dume la recenzita poeto alte taksis Tarkony, ke "Li minos pro juvela temo, donacos nin per vera gemo." Tio asertas, ke "nia literaturo jam liveras taŭgan materilon pro kultureca kritiko," kiel diris W.B. Johnson, redaktoro de Enciklopedio de Esepranto.
Min impresas la versa recenzisto kaj la versista recenzo.

YU Jianchao (Ĉinio)

Okjaroj ĉirkaŭ la mondo de Maryvonne kaj Bruno Robineau

La distingeco de ĉi-tiu libro konsistas en la vojaĝo de franca paro, kies la edzo, Bruno, estis agrikulturisto. En 1985, Bruno kaj Maryvonne deziris renkonti aliajn homojn, aliajn kutimojn ĉefe en kamparanoj. Ili planis vojaĝi dum kvar jaroj sed revenis nur ok jaroj poste. Ili havis vojplanon sed ili ŝanĝis ĝin laŭ siaj renkontoj. Ili proponis labori kontraŭ manĝaĵo kaj gastigo. Ili vizitis la landojn tra la kunvivo kaj tra la kunlaboro en familioj. La gastintoj akceptis ilin kiel geprincoj aŭ dividinte tre simplajn manĝaĵojn. La libro estas tre instrua. Mi multe ŝatas ĝin, eĉ tiu vojaĝo okazis antaŭ tridek kvin jaroj, Mi vere lernis pri kutimoj kaj moroj en aliaj landoj. Bruno kaj Maryvone eklernis Esperanton dum sia vojaĝo. Ili pruvis la utilecon de ĉi tiu lingvo kaj ĉiujn facilecojn, kiujn ili havis de kiam ili uzis ĝin por komuniki kun siaj gastingantoj.

Ludino (Francio)

La infana raso de William Auld

Ni profitis de la deviga hejma izoliĝo pro la kronvirusa pandemio por legi la ĉefverkon de William Auld (1924[1937]2006), La infana raso. Tiu libro datumas de la jaro 1956, grandioza verko, epopeo,en 25 kantoj (ĉapitroj) versoj pri la homaro! Nia celo estis kompreni kaj ĝui la enhavon. La du akompanantaj KD kun la majstra deklamado de la versoj far' la aŭtoro mem sur fono de trafe elektita muziko grandioze vivigas la tekston. Prelude al la libro la represo de la intervjuo el Literatura Foiro 212 de decembro 2004 kaj la notoj helpas kompreni plurajn partojn verkitajn en kulture pinta esperanto.
Konklude: "Ni plenumis la celon
SED la celo NE konsumis nin!".

Atrebato kaj Joga (Francio)