Recenzoj de legataj libroj dum la septembra sumoo 2016

Idoj de la imperio de Kalle Kniivilä

En ĉi tiu libro Kalle Kniivilä pritraktas la situacion de Baltio post la disfalo de Sovetio. Li vizitas sinsekve Estonion, Latvion kaj Litovion. En tiuj landoj li intervjuas ruslingvanojn, kiuj abundas tie. En la sovetia tempo multaj enmigris en Baltion, do nun vivas tie la dua kaj tria generacio. Multaj el ili nur parolas la Rusan, ĉar antaŭe simple ne necesis eklerni Baltan lingvon.
Estonio kaj Latvio ne donis la civitanecon al ruslingvanoj: ili ricevis grizan pasporton kaj devis fari ekzamenon por ricevi estonian aŭ latvian civitanecon. Kontraŭe en Litovio ĉiuj ricevis la litovian pasporton. Ruslingvanoj ofte estas konsiderataj okupaciantoj.
Kompreneble ne ĉiuj ruslingvanoj estas samaj: ne estas homogena grupo. Kelkaj bedaŭras - kiel Putin - ke Sovetio ne plu ekzistas, aliaj konstatas ke la situacio nun estas pli bona - post la konfuza tempo en la 90-aj jaroj. Tamen tiuj, kiuj bedaŭras la disfalon de Sovetio, ne emas remigri al Rusio, kvankam la rusoj helpas tiujn, kiuj tion deziras.
Estas jam la tria verko en serio de Kalle Kniivilä pri eksa Sovetio (Homoj de Putin, Krimeo estas nia). Mi sincere esperas, ke li verkos plu pri tiuj landoj kaj epoko, ĉar multaj aferoj preskaŭ ne estas konataj ĉi tie (en la okcidenta mondo): ekzemple, ke oni planis tre grandan nuklean fabrikon en Litovio, La plej granda projekto de la jarcento.

Madzy van der Kooij

Konsilo de ateisto: Kredu je dio de István Sigmond

Ĉi tiu libro estas rakontaro kun 32 mallongaj rakontoj. Entute tradukis 20 hungaroj; la plejmulto tradukis unu rakonton, 2 tradukis du rakontojn. La lasta ĉapitro estas intervjuo (pli bone: konversacio) de Zsuzsa Demeter kun la verkisto - ege leginda.
La rakontoj ĉiuj pli malpli rilatas al Dio: kelkaj eĉ situas en la ĉielo - ankaŭ Jesuo ofte rolas en la rakontoj.
Kelkajn rakontojn mi trovis plorige belaj, aliajn mi apenaŭ komprenis; la rakontoj do estas miaopinie tre diverskvalitaj.
Estas interesa libro, sed nepre ne por komencantoj. Estas kelkfoje frazoj de 12 linioj kaj alineoj de pli ol tuta paĝoj, kio povas malfaciligi la legadon. Rekomendinde por spertaj legantoj, kiuj ŝatas uzi la cerbon.

Madzy van der Kooij

La saĝaj paŝoj de malsaĝulo de Kamel Zouaoui

La saĝaj paŝoj de malsaĝulo, mallonga rakonto de Kamel Zouaoui elvokas la tipan araban fabelon de la mil kaj unuaj noktoj. La aventuroj de Nasredin (konata persono de la 13a jarcento) montras la strangecon de kelkaj reguloj de la araba socio de tiu epoko, kaj la manieron laŭ kiu Nasredin, ruza kaj petolema ĉiam tre facile elturniĝas .

Amike - Martine

Mondo de travivaĵoj de Tibor Sekelj

La libro rakontas pri diversaj danĝeroj kaj kutimoj, kiuj trafis la verkiston dum liaj multaj vojaĝoj ĉie en la mondo, ofte inter la plej primitive vivantaj triboj kaj etnoj. Parte tiu mondo jam malaperis aŭ almenaŭ multe ŝanĝiĝis, ĉar li ja aventuris en la meza 20a jarcento. Angle mi dirus, ke la libro konsistas el "action", agado, ĝi rakontas malmulton pri sentoj, etosoj, pejzaĝoj. Ĝi ankaŭ montras originalajn fotojn faritajn de T. Sekelj. La leganto, se ne tre sperta en Esperanto, eble ofte bezonas vortaron, sed la lingvo estas klara kaj instrua. La leganto ne povas ne admiri la verkiston kaj liajn grandajn atingojn. Li ŝajnas esti ankaŭ modesta, tre laborema, persista. Nur en la ĉapitro, kie li rakontas pri la plej strangaj nutraĵoj, kiujn li akceptis dum siaj vojaĝoj, ŝajnas, ke li iom fanfaronas aŭ deziras ŝerce ŝoki la leganton. Mi rekomendas la libron al tiuj, kiujn interesas etnografio, aventuroj en ĝangalo aŭ la personeco de Sekelj.

Raita Pyhälä (Nebulino)

Mi Ekster Korpe de Marcia de Castro Soares

La libro Mi Ekster Korpe verkita de Marcia de Castro Soares temas pri projekciologio (studo pri la kapablo de la homo projekcii konscie ekster la korpo). Tamen, ĉi tiu libro tre agrable surprizis min, ĉar en ĝi la verkistino rakontas sian esperantan eklernadon, poste sian esperantan ekinstruadon kaj lernadon de brajlo por instrui Esperanton al blinduloj. Tiu libro havas riĉan enhavon.

Kelli

Mensogoj kaj sekretoj de historio de Andre Cherpillod

Mi promesis mallongan recenzon de la libro Mensogoj kaj sekretoj de la historio. Sed estas malfacile recenzi libron, kies enhavo konsistas el mallongaj rakontoj. Ĝenerale ĝi nur atentigas pri diversaj historiaj faktoj, kiuj aŭ jam estas science esploritaj aŭ ankoraŭ estas sekretaj, ne ekzamenitaj ĝuste pro sia sekreteco. La aŭtoro komencas de la rakonto pri la prahistoria skribo - kie ĝi aperis unue? Ĉu veras la ĝisnunaj malkovrojn? Kaj per pluaj rakontoj li proksimiĝas al la sekretoj de la nuntempo. Eble mi nur mencios kelkajn titolojn de la rakontoj por instigi legemuloj legi ĝin. Jen ili: Atlantido, Konstruo de piramidoj, Sur la spuroj de "Sinjorino Jesuo" (ne estas eraro - vere estas "sinjorino", kaj temas pri Maria Magdalena), La Galloj malbone konataj, La inkvizicio - sangmakulo sur la Roma Eklezio, Sankta Johana "d'Arko", Ĉu Moliero estis Moliero, La Dreyfus-Afero, Bulojo-ĉe-Maro 1905 (temas pri Esperanto) kaj la libron finiĝas tre malgaja, deprima kaj malesperiga (almenaŭ por mi) rakonto - La "Granda Jarcento", tiu de masakroj kaj genocidoj. Kial temas pri mensogoj (ne nur sekretoj)? Ĉar inter famaj sciencistoj troviĝas ankaŭ tiuj, kiuj ne volas, malhelpas aperigi pli novaj eltrovojn, korektantaj pli fruajn sciigojn, por ne perdi sian famon, ne agnoski sian eraron aŭ kaŝi iun alian fuŝaĵon (eĉ krimojn). Eble la vorto "rakonto" ne estas ĝusta, tiuj estas pli raportoj? eseoj? Ĉiukaze la libro valoras por ĝin tralegi kaj iom cerbumi pri la homaro, pri nia civilizacio. Ĉu ni saĝiĝis kun tempopaso?

Jen mia recenzo; mi supozas, ke ĝi entenas faktojn bone konataj laŭ historia vidpunkto al eŭropanoj, kaj ne nepre al azianoj. Mi pardonpetas, se mi malĝuste opinias, ĉar ankaŭ azianoj povas bonege koni la historion de la mondo, sed mi opinias laŭ mia propra sperto - mi pli bone konas diversajn historiajn faktojn de Eŭropo ol Azio (Ĉinio, Japanio ktp.) kvankam mi multe interesiĝas pri historio kaj volonte legas pri tiu malpli konata al mi mondoparto.

Burdo - Dorota

Litovio dum jarcentoj de Petras Ĉeliauskas

Al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri tuteca kaj kontinua historio de nun ekzistantaj landoj mi rekomendas la libron, de mi legitan dum la septembra sumoo-2017.
De praktika vidpunkto la libro trafe taŭgas por sumoo: dum la 15 sumooaj tagoj eblas tralegi la tuton, po 8-10 paĝoj tage. La litertipo estas tre komforta por okuloj, preskaŭ ĉiu paĝo enhavas ilustraĵojn, kiuj signife reduktas la tekston. Do, la legoŝarĝo ne estas troa. Se ni menciis ilustraĵojn, rimarkindas, ke, bedaŭrinde, temas pri tre malbonaj nigra-blankaj fotoj - la sola por mi evident manko de la libro. Rapidan legadon helpas simpla kaj ĝusta lingvaĵo, klara pensesprimo - kaj absolute senriproĉa stilo por la ĝenro de la historia skizo.
La enhavo plene respondas al la titolo: ekde la deveno de la antikvaj baltoj antaŭ 4500 jaroj ni iras tra litova historio al la komenco de la dua jarmilo. Estinte en la 15-a jarcento laŭ areo la plej granda Eŭropa ŝtato, Litova Granda Duklando travivis multajn frakasiĝojn kaj rekunfandiĝojn, kaj en la fino de la 19-a jarcento Litovio tute malaperis de la mapoj, estinte inkludita de la kolosa Sovetia Imperio. Nur en la 20-a jarcento litovoj devis dufoje restarigi sian ŝtatanecon. Do, ne estas mirinde, ke eĉ nun multaj homoj en la mondo ne scias eĉ pri ekzisto de Litovio, des pli pri ties drama kaj heroa historio.
Necesas konfesi, ke ankaŭ antaŭnelongaj samlandanoj de litovianoj - la civitanoj de iama Unio de la Sovetaj Socialismaj Respublikoj (USSR) - ne multon scias pri Litovio. Persone min speciale interesis la periodo 1940-1990, ekde anekso kaj sovetigo de Litovio tra Hitlera okupacio kaj la dua soveta okupacio, ĝis la sendependiĝo de la Litova Respubliko. Des pli interese estas ekvidi tiun periodon per la okuloj de litova historiisto-esperantisto.
Kun danko dum la legado mi pensis pri Petras Ĉeliauskas - la multestimata aŭtoro de la libro. Malgraŭ sciencece senemocia tekstofluo, la leganto sentas la profundan amon de la rakontanto al sia Patrujo kaj vole-nevole rekaptas fieron de la aŭtoro pri la litova popolo, kies plej granda valoro estas la sendependeco kiel la sola kondiĉo por konservi sian nacian identecon.

Mirinda strigo

Skabio

Agrabla legado pro la stilo kaj pro la rakonto.

Skabio estas psikologia romano pri krimo.
Stefan vekiĝas en malliberejo kaj atendas sen okupo. Lia pasinta vivo revenas al li kaj fojfoje lia atendo en prizono estigas angoron kaj mensan konfuzon.

Martine Freyddier

Vojaĝimpresoj tra Siberio kaj Japanio de Gerrit Berveling

La nederlandano Gerrit Berveling rakontas pri la vojaĝo kiun li faris kun la edzino Madzy en 2007 al la Universala Kongreso en Jokohamo (Japanio). Ekde Moskvo (Rusio) ili partoprenis en karavano kiu vojaĝis per la Transsiberia Trajno ĝis Vladivostoko, kun halto de kelkaj tagoj ĉe la Bajkallago. Poste la Esperanto-karavano ŝipveturis al Japanio, kaj en kelkaj etapoj per buso al la kongresurbo. Priskriboj de organizitaj ekskursoj survoje, ĉiutagaj travivaĵoj, rimarkeblaj aferoj k.s. Mi legis duonon de la libro, plimalpli ĝis la komenco de la kongreso, kaj legos la ceteron en venonta Sumoo. Bela preparo por tiuj kiuj en 2017 (ne) intencas partopreni la komunan organizitan vojaĝon per la Transsiberia Trajno tra Rusio, por partopreni la kongresojn de SAT kaj/aŭ UEA en Seulo (Koreio) venontan someron.

Mirtelo

La aventuro de Zemen de To Hoai

La aventuro de Zemen verkinta de To Hoai, fama verkisto de Vjetnama lando. Mi jam legis ĝin dum infana tagoj. Tamen, jam estis pasinlonga tempo kiam relegis per Esperanto mi ege interesa sentas, ĉar la tradukita de sro Minh Kinh ( honora membro de UEA) + Minh Tung estas bonega. Mi tre deziras prezenti ĝin al Sumoo Konkursantoj el la mondo. Karaj geamikoj, vi povos legi kaj vi povos ĝui pro viveco de kelkinsektoj, kiujn la aŭtoro estis personigi kun granda intereso.

CaoTruong Le

La aventuro de Zemen de To Hoai

La Aventuroj de Zemen estas verko de vjetnama famkonata verkisto To Hoai. La libro rakontis vivece pri malfacilaj sed interesaj aventuroj de grilo nomata Zemen. La verkisto havis abundan komprenon kaj subtilajn observojn pri animaleta mondo de griloj, arkidoj, libeloj, ranoj, papilioj, birdetoj... kaj priskribadis personige kaj vivece iliajn agadojn. Kvankam la libro estis verkita por infanoj, sed ĝi interesigas ankaŭ plenulojn. Mi legis ĝin de mia infana tempo antaŭ multaj dekoj da jaroj. Kaj ĉi-momente releginte ĝian esperanto-version mi trovas freŝajn interesojn tutsame kiel antaŭe. Dankon al du eminentaj esperantistoj, Minh Kinh kaj Minh Tung, kiuj bonege tradukis Esperanton tiun ĉi ŝatatan verkaĵon La Aventuroj de Zemen. Komencantoj endas legi ĝin, ĉar la esperanta stilo de la libro estas simpla kaj facile komprenebla...

Thuyet Dang Van

Mara Stelo de Julian Modest

Tiu ĉi kolekto de noveloj sekvigas la leganton en originalaj situacioj. La aŭtoro ofte trovas sin buse, trajne, ĉefe en Bulgario aŭ kontuŝiĝaj landoj. Li nur pretas atentiveman orelon al vojaĝanto.
Aŭtuna renkontiĝo, ili amis unu la alian, La kulpo, temas pri la translimo de amo. Labirinto en ĉina loĝkvartalo rakontas pri terura travivaĝo salvita danke al miraklo de amiceco.
Aliflanke, Bierejo "du maristoj" kaj Negoco priskribas tutvivan malfacilecon kiam amo ne estas reciproka. En Doktoro, oni sekvas la menson de la urbestro. Ĉu la kuracisto havas la diplomon? Eble ne. La kapablecon? Certe jes. Fine saĝeco regas administradon. La eraro kreas tipan etoson de miskompreno inter nacioj.
Ŝajne pli funebreca, Lasta rideto donas potencon al ne verba signo, eĉ transmorto. En La memmortiĝo de Tanja la komplekso pligrandigas pligrandas en malfinita sceno, forlasante la legandon perdita en aŭtuna pejzaĝo.....
Verki mallongajn novelojn postulas ne nur mastri kadron space kaj tempe sed ankoraŭ tute lasi flugi sentojn libere eĉ freneze. Gajnata defio.

Ŝanjo

Raportoj el Japanio 19 de Hori Jasuo

En la 16an de septembro, mi legis titolon "La 5an de oktobro 2015". Precipe mi emociiĝis pro malgranda titolo "Manifestro kontraŭ la novmilitbazo de Okinavo". S-ro Hori skribis jene.
Ĉe la fino de dua mondmilito la registaro viktimigis Okinavanon por pli longigi tennoisman reĝimon. Kruela batalo okazis en tiu malgranda insulo inter la japana kaj la usona armeoj, envolvante la loĝantojn. La nombro de mortintoj estis 202,142 .
Okinavo estas tre malgranda insulo, okupante 0.6% de la tuta areo de Japanio, sed en ĝi estas 73.8 % de la usonaj militbazoj troviĝantaj en Japanio.
Usono estas kvazaŭ la okupanto de Okinavo, sekve okazas teruraj akcidentoj kaj teruraj krimoj. Okinavanoj ne plu volas esti en tiu mizera situacio. La plejmultaj loĝantoj ne akceptas la planon de la registaro. En la lasta elekto de la guberniestro Onaga estis elektita, kiu forte kontraŭas la registaran planon. Okinavanoj subtenas lin, kaj multaj homoj en aliaj gubernioj subtenas batalon la oknavanoj.
La 16an de septembro 2016, la juĝistoj kondamnis la guberniestron Onaga pro lia decido en la Fukuoka apelacia juĝejo. La 16an de septembro, Onaga decidis apelaci kontra tiu verdikto. Li diris: "Batalo daŭros longe kaj longe, sed mi neniam rezignas kun kredo, ke la registaro kaj Usono povos neniam efektivigi kanstruadon de la Usona novmilitbazo, kaj mi luktos kontraŭ ili tutforte."
Mi sentis koleregon al la registaro kaj la juĝejo. Samtempe mi decidis batali kune kun Okinavanoj. Eble s-ro Hori detale skribos pri tiu ĉi temo en sia sekvanta libro, Raportoj el Japanio 20.

Monto Daijuu

Verda Signalo

Jen miaj komentarioj pri la libro Verda Signalo (de la spirito Andreo Ludoviko, diktita al Francisco Xavier):
Ni ĉiuj scias pri la bezono de interna paco dum la kunvivado ĉe malfacilaj geparencoj, inter geedzoj, antaŭ la antagonistoj, inter ĉefoj kaj subalternoj, ktp., sed ni ankaŭ scias ke tio ne estas facila tasko.
Verda Signalo estas interesa libro kiu enhavas diversajn altmoralajn konsilojn por faciligi nian iradon sur tia vojo. Ĝi estas mediuma verko, sed ne gravas se vi kredas en mediumeco aŭ ne, la konsiloj estas same utilaj. Facile legebla por meznivelaj esperantistoj kaj por komencantoj (pere la helpo de vortaro), ĝi enhavas 50 ĉapitrojn en 110 paĝojn.

Persistanto

Belarta rikolto 2015

La Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio estas eble la plej grava literatura konkurso en Esperanto. Ne malmultajn talentojn ĝi rivelis en nian galerion de intelektuloj. Oni unuanime rekonas ĝin kiel valoran stimulon al la produktado de originalaj literaturaĵoj en nia lingvo, kio efektive estas grava parto de nia kulturo.
Dum jaroj oni tamen plendis, ke estas malfacile legi la premiitajn verkojn, anoncitajn ĉiujare. En pasinta tempo, la revuo "Esperanto" aperigis iujn nelongajn premiitajn tekstojn. Poste, la revuo "Fonto", publikigita en Brazilo, regule publikigis ĉiujn premiitajn tekstojn. Kiam "Fonto" ne plu eldoniĝis, la "Beletra Almanako" transprenis la taskon. Sed plendoj plu sonis inter la samideanaro interesita pri literaturo, ĉar ne ĉiuj estas abonantoj de la koncerna revuo (parenteze: "Beletra Almanako" estas nepre aboninda revuo, por literaturamantoj!)
Bonvenon do al la decido de la Estraro de Universala Esperanto-Asocio, kiu de iom da tempo publikigas mem, per apartaj volumetoj, kolektojn da premiitaj verkoj el siaj Belartaj Konkursoj. Aperis jam kolektoj da eseoj kaj ĉi tiu bonega "Belarta Rikolto 2015".
Ĉi tiu libreto estas ja frandaĵo. En ĝi oni ĝue legas poemojn, teatraĵojn, eseojn. Fine de la volumo aperas analizo de Humphrey Tonkin pri la rezultoj mem de la konkurso en tiu jaro. Kaj fermas la libron bonega artikolo de Sten Johansson pri "Dialogo kaj scenigado en prozo". Ĉi tiun lastan tekston ĉiu homo, kiu intencas verki literaturan tekston devus legi kaj pripensi: en malmultaj paĝoj ĝi prezentas riĉan klarigon pri la diversaj rimedoj por fari tekston viveca kaj atentokapta. Vere instrua artikolo.
Rilate la premiitajn tekstojn mem, kompreneble la afero implicas tute subjektivan guston. Mi diras, ke ĉiuj tekstoj estas altnivelaj kaj meritas la premiojn. Se elekti aparte allogan, laŭ mia persona gusto, mi elstarigus la hajkojn de Ewa Grochowska (p. 12) kaj la dramon de Nicola Ruggiero, "Adiaŭ al la suno".
La tuta broŝuro Belarta Rikolto 2015 estas presita per bona papero, en agrabla grafika aranĝo, kun sobra, eleganta kovrilo. Ni esperu, ke ĉiujare ni disponu pri similaj kolektoj, kiuj permesas, ke ni aprezu la verkojn de niaj originalaj aŭtoroj. Gratulon al Universala Esperanto-Asocio!

Posovo

Homoj sur la Tero de Stellan Engholm

Tiu ĉi libro estas rakonto pri Kristoforo, maljuna kaj trankvila kamparano, kaj finfine mortas en sia lito.
Ni povas ankaŭ legi pri tri generacioj: la avo (= la kamparano Kristoforo), la filo (kiu nomiĝas ankaŭ Kristoforo), kaj la nepo (kiu havas la saman nomon Kristoforo !). Ili loĝas en Novponto, en bieno apud la urbo Grandtorento. La avo estas revulo: li prizorgas malmulte de la bieno, ĉar ĝi estas tasko de la avino Kajsa.
La aŭtoro de tiu ĉi libro estis Sveda: instruisto, verkisto kaj tradukisto. La stilo estas agrabla kaj la priskriboj (Naturo, faktoj kaj personoj) estas tre belaj, kvankam la ĉefroluloj estas sen reganta karaktero!

Karla

Home en senhomeco, militaj impresoj de Martin Stuppnig

Jen memoraĵoj de 90-jarulo, verkitaj en 2015 en la germana, kaj ĵus aperintaj en esperanto.
Martin estas tre konata esperanto-fervojisto. Kiel Aŭstriano, deksepjaraĝe, la 25-an de aŭgusto de 1943, li estis vokita en la germanan armeon Wehrmacht ĉe la alpĉasistoj. Kaj la 13an de februaro 1944, lia trajno traveturis la montopasejon "Brenner". Baldaŭ, post minimuma trejnado, li atingis frontpozicion en Italio, la kavernojn de Monte Cifalco, iĝis nevole mitralisto kaj devis batali ĉe "Monte Cassino", la kvina plej mortiga batalo de la duamondmilito. Kelkfoje li ne obeis la ordonon pafi, feliĉe ĉar li estis ekzemple vid-al-vide junajn infanojn en garbejo, aŭ Polon. Li meritus esti konvokita ĉe milita tribunalo pro tio, sed li savis ne nur sian vivon kaj tiun de la Polo, sed ankaŭ de siaj kamaradoj, kiuj pledis, por ke li ne estu kondamnita. Kiel helpbrankardisto, kiam li devis segi kruron unuafoje li, svenis. Aŭ li devis enterigi sin, krom la kapo, por ne esti trafita de grenadopafado. Li trairis nokte - kvankam nokte nevidkapabla - Abrucon kaj parton de Apeninojn (p32-33). La etoso estis terura, kiel tiu de la unua mondmilito. Kaj li timegis, provis mortpafi sin, pensante: pardonu min, mia kara patrino, sed restas al vi 11 aliaj infanoj. Li malsukcesis ĉar ne enestis kugloj, pluvivis, estis ege agema kaj elturniĝema. Tiu unua parto donas ideon pri tiu terura batalo.
Poste li rakontas sian kaptitecon ĉe Angloj, en dezerta egiptia tendaro. Unue li estis ege terure malbone traktita en lazareto, preskaŭ sen akvo, sen pano, sen lumo. Poste estis iom pli bone. Li povis studi, rolis kiel interpretisto, kaj finfine estis liberigita, sed nur la 28-an de novembro 1946 post 2 jaroj, 2 monatoj kaj 17 tagoj de militkaptiteco. Ankaŭ la ŝipa reirvojaĝo estis malfacile eltenebla.
Mi ŝatus se la libro estus rekte verkita en esperanto, lingvo kiun Martin tre bone regas. Eble por insiste montri la militon de la 'alia' flanko - t.e. ne de la aliancanoj - aŭ por atingi pli grandan publikon kaj reklami iomete kiel en la epilogo, pri esperanto, li elektis la germanan. La stilo ne tute kontentigas min. Senteblas parola dirmaniero kelkfoje, kaj okazas rediroj. Sed la memoraĵoj ankoraŭ tute freŝaj, estas interesegaj, ĉefe pri tiu batalo en "Monte Cassino", sed ankaŭ poste pri la militkaptiteco en la varmega dezerto. Multfoje Martin eskapis morton, kaj savis aliajn aŭ estis savita danke al aliaj. Ne eblis savi sin sole. Kiel multe, li ne volis atesti pli frue, sed plene pluvivi rigardante antaŭen. Sed nun, li lasis sin konvinki atesti por liaj posteuloj.

Alteo