Tre agrabla romano. Agripina la juna (16pK-59) verkis siajn memoraĵojn, Tacito aludis pri ili, sed ili perdiĝis. Do, Anna plenigis tiun truon. Alternas la rakonto kaj la pseŭdaj skribaĵoj de Agripina. Feliĉe, aldone al la libro troviĝas genealogia folio kaj ankaŭ kromnomoj. Pina tre fieras pri sia patro, Germaniko, kaj esti ido de la imperiestro Aŭgusto kaj de la Julia gento.
Do, jen Pina (la juna Agripina), kaj ŝiaj gefratoj: Nerono (ne la Nerono, kiun ni konas), pli aĝa ol ŝi kaj kiun ŝi kaj la aliaj (Druso, Gajo, Drusila kaj Livila) ne vere konas. Ŝi estas la plej aĝa el la tri fratinoj. Mi miris ke Anna ne parolis pri Kaligulo, ĝis mi memoris ke temas pri kromnomo kiu iel relatas al ĝuo. Ha! Jes, Gajo [Boteto] estas li, eta boto! Li ricevis tiun kromnomon kiam la gefiloj akompanis siajn gepatrojn en oriento kie Germaniko, la patro, estris armeon kaj mortis. La patrino volis ke oni faru al la dujarulo soldatkostumon inkluzive ŝuojn. Fakte ne temas pri botoj, sed pri caliga, ae (kun la prefikso ‘’ul’’= etaj) kiuj estis sandaloj.
Anna vere talentas por prezenti tute ĉarmaj en iliaj junaĝo tiujn, kiuj estas por ni monstroj. Ŝi priskribas iliajn pensojn, kutimojn, kaj la dialogoj sonas bone.
La infanoj ŝikanas inter si. Pina rajtas partopreni en la lecionoj de Boteto sub la gvidado de Timoteo, instruisto. Ŝi lernas la grekan, la filozofion kaj la arton argumenti. Sed la amata patrino, estas ekzilita al la insulo Pandetorio kaj ankaŭ ŝia pli aĝa filo. Tiberio, fakte timas, ke Livia intrigos por ke ŝia filo, la unua Nerono, estu imperiestro. Ambaŭ mortos pro malsato, kiel la dua filo, Druso, en ĉelo sen fenestro.
Oni sendis la fratinojn al la pravino Livila kaj al la avino Antonia, kaj Boteto ĉe la praonklo Druso. Je la lastaj jaroj, Tiberio timis Romon kaj restadis en Kapreo. Li regnos dum dudek jaroj (n. -42Ak, regno: 14pK-37). Tiberio, post tiom da jaroj da regado mortas, anstataŭas lin Gajo. Festo en kiuj partoprenas la fratinoj en impona ĉaro, en Romo.
Aliaj festoj: geedza ceremonio de Agripina kun Domicio Ahenobarbo , multege pli aŝa ol ŝi. Ŝi ne eltenis la geedzan nokton kaj ŝia vartistino Eglogo anstataŭas ŝin en la lito de Domicio, de kio poste tri aŭ kvar infanoj naskiĝos. Estas vere, ke Agripina ne naskis infanojn dum pluraj jaroj. Poste ŝi naskis bebon: Lucion, poste nomitan Nerono. Ĉu de Seneko, la filozofa instruisto kiun Agripina revenigis de Korsika ekzilo? Tamen en la rakonto de Anna, male al la oficiala historio, Domicio estas afabla al Agripina kiu provas influi lian politikon.
Vizito de Agripina al sia fratino Livila en la arbaro. Lepido parolas kun ŝi. Proponas al ŝi geedziĝi post la morto de la kaduka Domicio. Ŝi restas tute ĉasta. Sed oni espionis ilin (same kiel Livilan kun iu junulo). Kaj la imperiestra frato forsendas ilin sur du insulojn: Pandaterio kaj Pontio, pro akuzo de komploto kaj adulto. Lepido estas mortigita. Sejano, konfidenculo de Tiberio, kaj la plej grava potenculo en Romo, ĉiam intrigas.
Domicio mortis en 40, pro hidropsa malsano dum tiu ekzilo. La onko Klaŭdio revenigis siajn du nevinojn. Agripina devas denove edziniĝi por esti protektata. Ŝia dua edzo estos dum ses jaroj Krispo, impona persono kaj riĉulego kiu promesis, ke li lasos ŝin kaj Lucion en bona financa situacio. Post lia morto, ŝi estos la kvara edzino de la amata Klaŭdio (post la tria, Mesalina, patrino de Britaniko, rigardata kiel heredonto. Ili ambaŭ estos mortigitaj). Estas aranĝo por ke Agripina povu enmeti Lucion sur la unuan rangon. Kvankam de junaĝe ŝi amas sian onklon, ŝi venenigis lin per fungoj (en la rakonto temas nur pri akcidento). Finfine, jen la vico de Lucio/Nerono.
La imperiestro elspezas multege da oro, da mono, konstruis ŝipponton inter du brakoj de golfo. Por tio, oni rekvizias boatojn de multe da fiŝkaptistoj kiuj ne plu povas vivteni sin). Agripina kritikas lin!
Multe da murdoj (koncerne la patrinon, la unuan Neronon, Druson, Lepidon, ktp.) aŭ da kondamnoj al ekzilo.
Kaligulo pli kaj pli iŝas freneza, vidas ĉiam komplotojn kaj mortigas grandskale per glavo, veneno, mortmalsato, pendumo, ŝajna boata akcidento. Sed tamen la rakonto restas agrabla, pro la festoj, la priskriboj de ĝardeno, de ĉambroj, de manĝoj sur divanoj, de velboatoj kaj ĉefe ĉar ni vidas la okazaĵojn per la okuloj, per la pensoj de la inteligenta Agripina. Ekzemple, ŝi tuj taksas la valoron de la vizitanto laŭ la koloro de la strio sur lia togo, aŭ kiam Nerono diboĉas en alivestaĵo verda, nedeca koloro, ŝi estas tute ŭokita. Vere ŝi estas tre bone edukita, inteligenta, fierega pro sia deveno (Aŭgusto kaj Germaniko) kaj intriganto.
La romano estas, kiel la antaŭaj, unue verkita en la angla kaj tradukita de Anna mem en esperanton. La stilo restas flua, tamen mi bedaŭras la nombron da frazoj kiuj enhavas la dirmanieron "ĉu vi estas en ordo?".
Alteo (Francio)
Kiom da feliĉo! Retrovi la Etan Princon. Tiun libron de longe mi konas kaj enhavas en mia koro.
Kun mia kunulino ni multfoje estis citantaj ĉi tiun verkon, precipe la vulpajn parolaĵojn: "Estas tiu tempo, kiun ci perdas por cia rozo, kiu faras tiel grava cia rozo."
Eble ŝi estas mia rozo kaj mi estas ŝia vulpo. Kio estas amuza, tio estas mia memoro interŝanĝante 'perdas' per 'pasigas' (ĉar neniam tio estas perdita tempo, ĉu ne?).
Kaj tio ne estas ĉio. Antaŭ kelkaj jaroj, mi kun niaj du infanoj rolludis pecon da tiu verko. Do post ne longe, eble mi voĉlegos tiun fabelon al mia nepino.
Dank' al vi, ĉi tiuj lastaj dek kvin tagoj estis por mi helaj.
Bejo (Francio)
Ĝis kia punkto, ni ĉiuj estas uzantaj la stokon da konoj, kiun ni havas interne, por trankvila vivo kun ni mem, niaj familioj kaj niaj geamikoj?
La kono devas agi en nia vivo por plibonigi nin, konscientigi nin kaj helpi nin vivi pace, feliĉe kaj helpante niajn gefratojn, unue nian familion.
La klarigo helpas nian konsciencon, kiu estis kaŝita ĝis nun, por atingi kampon de socia helpado.
Majfloro (Brazilo)
Post nur 195 paĝoj el 485 mi ne povas plene recenzi la eldonaĵon. Jen tamen kelkaj impresoj.
Malsukcesa studento, vivtenata de la malriĉaj patrino kaj fratino, perdis la orientiĝon, renkontas interesajn personojn, kiuj iom pensigas. Kiam la lastan lombardaĵon li transdonis, li apenaŭ havas por manĝi. Fine en deliro, se ruze planinte,
li atakas la uzuristinon kaj por malfaciligi malkovriĝon devas murdi same ties pli junan, simplan, simpatian fratinon. La rabaĵon li ien enterigas. Pliiĝas la mensa malsano, kaj fidela amiko Razumikinin, helpata de kuracisto provas savi lin, eĉ supozante lin kulpa pri la brutaj murdoj.
Dume nia studento Raskoljnikov finis la rilatojn kun la pli riĉa svatanto de lia fratino, akuzante lin, ke li celas ĝin ekspluati. Savas lian vivon hazardo: bona konato el drinkejo, Marmeladov (kia nomo!) ebriega falas antaŭ kaleŝon kaj estas mortonta.
Li rekonas tiun, zorgas ke la vunditon oni portu al lia proksima loĝejo kaj asistas la edzinon por doni la plej esencan helpon. La mortonto petas pastron, la edzino kaj riproĉegas la edzon kiu ruinigis ilin ĉiujn kaj prizorgas lin, kverelas kun la pastro, kiu parolas pri la dia graco:
"Ne por ni!|", kion la pastro nomas peko. Dume la dua plej aĝa knabineto devas inviti sian pli aĝan fratinon, kiu fine inter la amasiĝintaj scivoluloj penetras, ricevas la patran atenton kaj pardonpeton. Ja ŝia frivolega vesto montras la fakon per kiu ŝi devas vivteni la familion.
Fine, post la neevitebla fino de Marmeladov, la dua knabineto brakumas la noblan duan patron, kio evidente aperigas celon en la vivo de Raskoljnikov. Hejme li pli milde alparolas siajn ege parolemajn patrinon kaj fratinon, kies sinoferon li ne akceptis, malfidante ŝian fianŝon.
La ege tragikan situacion ĉe la familio Marmeladov la aŭtoro scias spici per tre realismaj trajtoj: la plej juna, infano, knabeto 3-jara ludas per la piedfingroj, ilin disetendante kaj eĥas la krion al la fratino "Kulu. Kulu. Lapide!"
La traduko mem ne estas korektita kiel decus, de alilingvano. Ne maloftas slavismoj, sed preserarojn oni malofte renkontas. La ege streĉa rakonto plezure legiĝas eĉ sen ilustraĵoj. Vere rekomendinda legaĵo!
Rob (Nederlando)
Jen informoj pri la de mi legita libro laŭ Vikipedio Kaŝitaj Vortoj - Vikipedio (wikipedia.org):
La Kaŝitaj Vortoj (Kalimát-i-Maknúnih) estas libro verkita de Bahá'u'lláh, la Fondinto de la Bahaa Kredo, ĉirkaŭ 1857. Ĝi komponiĝis unuaparte en la araba kaj duaparte en la persa. La Kaŝitaj Vortoj formiĝas kiel aro da mallongaj eldiroj (71 en la araba, 82 en la persa),
en kiu Bahá'u'lláh pretendas esti preninta la bazan esencon de certaj spiritaj veroj kaj verkinta ilin en mallonga formo por la meditado. Ĝi estas legebla en la TutTeraTeksaĵo ekzemple ĉe: http://www.bahaaeligo.bahai.de/H-tekstoj/Kashitaj_Vortoj.html Kashitaj_Vortoj (bahai.de)
Urso (Francio)
La Jarfina tago, Vojo Branĉa kaj La Nokto Dektria, Interesaj verkoj, sed estis por mi iuj nekompreneblaj aĝoj. Povas esti pro la traduko. Bedaŭrinde la aŭtorino vivis nur 24 jarojn.
La Revanto (Bulgario)
Omaĝe al Lorca Miguel Fernández, HEF (Hispana Esperanto-Federacio) 2021. Belega libro kiu enhavas tri nivelojn da legado. Unue, poemojn de Federico García Lorca, la plej elstara hispanlingva poeto de la XXa jarcento. Due, etajn klarigojn de la verkisto. Trie, longajn klarigojn pri Lorca, pri lia poezio, pri la tradukisto de multaj poemoj: Fernando de Diego, la plej elstara tradukisto en Esperanton el la hispana literaturo, ktp.
Tiu ĉi libro havas enkondukon de Duncan Charters, kiu prezentis tiel tiun libron en la hispana kongreso de Esperanto. Li diras, kaj estas tute vere, ke la esperanta versio de ''Cigana Romanzaro'' de Fernando de Diego estas la plej bona traduko inter tradukoj al iu ajn lingvo, ĉar kiel ankaŭ Miguel Fernández faris kun aliaj poemoj de Lorca, li respektis la rimojn, la ritmon, la sonorecon, ktp.
Miguel majstre kondensas tie ĉi sian tutvivan laboron ĉirkaŭ Lorca, kaj la libro entenas biografion de la poeto, sed ankaŭ multajn klarigojn pri la konteksto de lia vivo, de lia verkaro, ktp. Inkluzivas ankaŭ biografio de Fernando de Diego, fare de Antono Valén, kaj pritraktas ankaŭ la rilatojn de triopo de amikoj kaj geniuloj, Lorca, Dalí kaj Bunuel.
La libro finiĝas per poemoj de membroj de la nomata ''generacio de 27'', tradukitaj de Miguel, kaj ankaŭ per poemo lia, ĉiuj omaĝe al nemortema poeto murdita de la faŝismo.
Resume, nepra libro por kiu volas alproksimiĝi al Lorcaaj verko kaj vivo.
Natxo (Hispanio)
Jean Codjo estas el Benino (Afriko). Li studis Lingvistikon ĉe la Nacia Universitato; poste ĉe la Universitato de Hamburgo (Germanio) kaj en Kanado. Nun li instruas.
En 2004 li verkis Dialogo inter surduloj: la ĉefa temo estas la renkontiĝo/ kunfrapiĝo inter diversaj popoloj kaj kulturoj. Li emfazas la malfacilaĵon de komunikado, ĉar la akcepto de malsamaj tradicioj kaj idologioj estas ĉiam tre problema kaj ni ne volas ŝanĝi niajn konvinkojn!
La ĉefaj personoj de la rakonto estas: Degeto (patro), Degeno (patrino) kaj Dege (filo). Sinjoro Dege estas grava viro, ĉar li konas la "blankan lingvon": li estas intelektulo. Li pensas, manĝas, parolas kiel blankaj viroj, sed lia haŭto estas nigra! Li vivas en nigra lando,
en la vilaĝo Koaga, sed li ofte loĝas en Jovotome: grandega urbo, kiu distancas 100 kilometrojn de Koaga. La vilaĝanoj de Koaga, nokte, aŭskultas la naturvoĉojn, sub grandega baobabo. La gepatroj de Dege klopodas lerni la lingvon de blankuloj (la francan), sed blankuloj ofte uzas malsamajn kaj malfacilajn vortojn.
Dege pardonpetas pro la strangaj vortoj: li nun komprenas la malfacilecon de la vilaĝanoj, ĉar ĉiuj devas paroli la lingvon de la blankuloj, por sin senti civilizataj homoj, sed neniu kuraĝas diskuti kun li.
Tiu rakonto estas malĝojiga, sed tre realisma. En la titolo, la vorto "surduloj" signifas nur "obtuzaj", aŭ "neraciaj" homoj. Ofte ni kreas barierojn rilate al aliaj personoj kaj ni pensas esti pli bonaj ol ili, nur ĉar ni vojaĝis kaj lernis aliajn lingvojn. Tiumaniere ni ne volas komuniki plu kaj ni malagnoskas niajn originojn.
Laŭ mi ĉiuj meritas esti respektataj kaj iliaj diferencoj, se ili estas homaj, honestaj kaj edukitaj, devas esti ĉiam akceptitaj, ĉar la netoleremo estas la "antaŭ ĉambro" de rasismo.
Karla (Italio)
Laboristoj de la Eterna Vivo estas tre interesa kaj grava libro. Ĝi apartenas al la serio da libroj diktitaj de la Spirito Andreo Ludoviko al la mediumo Ŝiko Ŝavjer pri la postmorta vivo en la spirita mondo.
Andreo Ludoviko postlasis al la Homaro altvalorajn instruojn, kun priskriboj pri la spertoj de la Spiritoj dum ilia vivo en la spirita mondo, ĉar la vivo ne ĉesas, ĝi daŭras.
Maria (Brazilo)
La Mortsonorilo de Chamblay estas romantika horor-rakonto. Post la romano aperas eseo de la aŭtoro pri siaj principoj en la verkado de tia ĉi distra verko. La lingva stilo estas ĝenerale kaj intence facila, kun multaj simplaj frazoj, sed foje la celita simpleco malfaciligas la klarigon de diversaj okazaĵoj kaj de rilatoj inter la rolantoj. Plejparte tamen mi ĝuis la fluon de la rakonto, eĉ se la ĝenro kaj kelkaj detaloj efikas nun eksmodaj.
Punkt (Britio))
Kaverno apud la maro de Bertram Potts
Kun granda plezuro mi legis ĉi tiun novelaron. (Interkrampe: mi konis nek la libron, nek la verkiston, kvankam la libro jam staris dum pli ol tridekjaroj en nia librejo kaj mia edzo estas tre entuziasma pri tiu libro!)
La novelaro enhavas 12 rakontojn diversspecajn. Kelkaj estas ege realismaj, ekzemple "La vilaĝa spicisto". Li havas bonan entreprenon, ne tre grandan, per kiu li kaj lia edzino bone povas vivteni sin, ĝis ŝia frato komencis enmiksiĝi kaj instigas la spiciston grandigi la entreprenon. Li sukcesas pli grandigi ĉion: nur lia vivĝojo ege malkreskas.
Ankaŭ tre realisma estas "Kiam poeto amindumas", pri viro kiu opinias sin mem tre granda poeto... Li estas senlabora, kaj fakte tro pigra fari multajn aferojn: post la morto de lia edzino fakte la du filinoj devas fari la tutan mastrumadon: la patro ĉiam estas "tro laca...".
Ne realisma estas "En orbito unu centimetron", kie viro marŝas post englutado de malgranda buleto unu centrimetron super la grundo. Ne realisma ne signifas, ke mi ne ŝatas la rakonton!
Tre serioza estas la titolrakonto "Kaverno apud la maro". Amuzaj mi trovis "Guto da oleo" pri knarantaj radoj, kaj "La Statuo". Tiu rakonto estas la ununura rakonto kiu situas en Esperantujo - en Esperanto-Klubo, kiu ricevas nebonvenan donacon. "Lito ĉe la oficejo (titolo mankas enhavtabele)" estas fakte la plej amuza, temas pri krimo.
La rakontoj ĉiuj situas en Nov-Zelando, kien la verkisto emigris de Anglujo. La libro estas rekomendinda, ankaŭ por komencantoj: la rakontoj ne estas tro longaj kaj la lingvaĵo sufiĉe simpla.
Katinjo (Nederlando)
La libron mi legis dum miaj ĉi-jaraj ferioj en suda Francio, kiuj okazis samperiode kiel la septembra Esperanto-Sumoo. Agrabla legado, kiel ĉiuj romanoj de Trevor Steele la romano pritraktas interesajn universalajn temojn: amo, religio, kapitalismo, rilatoj inter malsamaj kulturoj....
Bruce Golding, internacia konata foto-ĵurnalisto, kies specialaĵo estas batalarenoj kaj lokoj de naturkatastrofoj, dediĉas sian tutan tempon al sia profesio neglektante sian edzinon kaj junan filon. Oni nomas lin "la ŝtalulo", tamen dum raporto pri sekvoj de grava mortiga cunamo en polinezia insulo, li malsaniĝas.
En la insulo bone kunvivas la romkatolikoj kaj la animistoj kiuj eĉ kuncelebras la meson. La romkatolika pastro estis edziĝinta kun loka animista virino, ilia filino Perpetua, granda, bela, inteligenta helpos Bruce komplete resaniĝi kaj ŝanĝi lian vivejon.
Grava Firmao kun la helpo de la regiona politika fiprezidento volas transformi tiun pacan insulon en turismejon por riĉuloj.
Kiel la resanigita Bruce helpos la insulanojn savi ilian kulturon kaj kun kies neatendita protekto? Legu la belan romanon verkita en perfekta esperanto.
Atrebato (Francio)
La romano Ĉu ŝi mortu tra-fike? verkita de Johan Balano (pseŭdonimo de Claude Piron) apartenas al la serio de la ĉu-romanoj: Ĉu vi kuiras ĉine? Ĉu li bremsis sufiĉe? Ĉu li venis trakosme? Ĉu ni kunvenis vane? Ili estas leĝeraj romanoj, kies celo estas distri la legantojn.
Ĉu ŝi mortu tra-fike? temas pri ŝerco, en kiu sekso ludas gravan rolon. La ĉefrolanto suferas pro psikologia problemo kaŭzata de tute eksterordinara grandeco de lia vira ilo. Dume junaj virinoj estas murdataj post seksa atenco de iu, kiu havas la saman fizikan trajton. Ĉu li estas la murdinto?
Tiu romaneto agrable kunigas dramon kun humuro. Mi multe amuziĝis dum la legado, kvankam la enhavo ne ĉiam estas interesoplena. Mi aprezis kelkajn vortludojn fareblajn en Esperanto, kiel: Ne taŭgus se falus la falus'...Sed ankoraŭ ne penis la penis'....(p 17).
Tiun romaneton legu la personoj, kiujn seksaj priskriboj ne ŝokas!
Joga (Francio)
En tiu ĉi volumeto vi trovos anekdotojn pri famaj homoj. La elekto de la anekdotoj estas hazarda, ĉar ekzistas ankoraŭ centoj da aliaj. Ĝi donas al la leganto iom da distro, amuziĝo kaj - povas esti - ankaŭ instruo.
Kio fakte estas anekdoto?
Laŭ PIV temas pri "mallonga, kurioza aŭ sprita rakonto, ofte biografia." Unu enciklopedio difinas ĝin jene: "Mallonga, nepruvita sed karakteriza okazintaĵo."
Oni sciiĝas ion pri multaj konataj homoj, ekz. franca verkisto; germana filmaktorino; usona komponisto; aŭstria imperiestro; germana poeto; rusa verkisto; hispana futbaltrejnisto; brita politikisto; itala pentristo, skulptisto, arĥitekto kaj sciencisto; angla verkisto; pola pianisto kaj komponisto; dana verkisto; macedonia reĝo; hungara komponisto; irlanda verkisto; belga verkisto; malnovgreka filozofo; aŭstria komponisto.
Sunfloro (Italio)
Tiu manlibro estas granda sumo de konoj pri instruado de Esperanto. Ĝi kovras multajn kampojn sed mi sukcesis legi nur kelkajn ĉapitrojn: enkonduko, esperanta didaktiko, instrumetodoj kaj planado de la instruista laboro. Tamen legante tiujn partojn, mi tralegis kelkajn aliajn partetojn, ĉefe el la apendico: praktika ekzemplo por la didaktika ŝtuparo, verboj en esperanto, kiel funkcias -IG kaj -IĜ kaj la ĉapitro pri Andreo Cseh.
Estis granda plezuro legi tiun libron pensante pri la aliaj sumoantoj.
Marcelle (Francio)
Tiun ĉi libron pruntis mi de mia instruistino J. Drahotová. Ŝi mem ricevis la libron de la verkistino kiel donacon. La libro tre plaĉis al mi. Ĝi estas dika kaj ĝin mi daŭrigis legi dum sumoo-legado, ĝi enhavas mallongajn ĉapitrojn, artikolojn, fabelojn, ŝercojn el la tuta mondo. Ĉion ni trovis en 52 variaj ĉapitroj pri homaj atingoj kaj kuriozaĵoj, el Eŭropo sed ankaŭ el Nepalo, Afriko, Azio, el antikva mondo, el mondo de ciganoj, de judoj, de eskimoj, de indianaj triboj, sed ankaŭ el mondo de bestoj.
Ĉapitroj komenciĝas kun ĉefaj geografiaj datoj pri difina lando, daŭrigas kun fabelo, rakonto de la lando kaj finas kun malgrandaj "Lastaj Novaj Proverboj"...ekzemple: "Ne valoras principoj nur sur lipoj", "Al fina gloro - per teda laboro". "Pli facile krei proverbojn krajone, ol mem konduti saĝe kaj bone"
La fina ĉapitro estas verkita de la kreinto de Esperanto L .Zamenhof; en la fino ni trovis ankaŭ vortaron de nekonataj vortoj.
M. Boulton verkis la libron en la jaro 1980 kiel legolibron kaj UEA eldonis ĝin en jaro 1993, sed multaj temoj de rakontoj vivas ankaŭ en la nuntempo. La libro plaĉis al mi kaj mi rekomendas ĝin al ĉiuj amikoj de Esperanto.
Plumeto (Ĉeĥio)
Kvin rakontojn de Dostojevskij en la bela traduko de Aleksandro Korĵenkov.
Temas precize pri rakontoj, pli ĝuste: mi-rakontoj. Ili estas plukitaj el du nelongaj periodoj, inter kiuj estas preskaŭ tri jardekoj. ''Honesta ŝtelisto'' kaj ''Novjara balo kaj nupto'', aperintaj en 1848, kvazaŭ daŭrigas la Peterburgajn felietonojn,
kiujn la juna Dostojevskij aperigis en la ĵurnalo "Sanketerburgskije Vedomosti" en 1847, trafe bildigante reprezentantojn de malsamaj sociaj tavoloj de la tiama Ruslanda ĉefurbo: eksa soldato, marĝenulo, riĉulo, guvernistina filo k.s. La tri ceteraj rakontoj estis publikigitaj en "La Taglibro de verkisto", unika Ruslanda gazeto, en kiu aperis diversĝenraj verkoj de nur unu aŭtoro.
Inter liaj sociaj, historiaj, filozofiaj kaj moralaj artikoloj, polemikaĵoj kaj komentarioj estis ankaŭ noveloj kaj rakontoj, kutime ilustrantaj la temojn, kiujn li traktis en "La Taglibro" en la koncerna monato. ''Knabo ĉe Kristabio'' (januaro 1876) troviĝas inter ''Knabo kun maneto'' (mallonga noto pri almozantaj infanoj) kaj ampleksa raporto pri la vizitado de "kolonio" por krimintaj infanoj;
''La kampulo Marej'' (februaro 1876) sekvas la tekston ''Pri la Amo al la popolo''; kaj ''La Sonĝo de ridinda homo'' (aprilo 1877), laŭ Miĥail Baĥtin, estas "preskaŭ plena enciklopedio de la ĉefaj temoj de Dostojevskij".
AkseloVoino (Germanio)
La romano Simeono estas multbilda, multscena mozaiko de historiaj faktoj, kopiaĵoj, fotoj pri la sortoj de Esperanto kaj esperantistoj en Rusio/Sovetunio en la 20a kaj 21a jarcentoj. La mozaikerojn kunigas la vivo kaj agado de reala homo, la protagonisto Simeono, t.e. Semjon Naumovic Podkaminer (1.2.1901 - 28.9.2002).
Legante la nurajn faktojn kaj okulumante la fotojn kaj kopiaĵojn la leganto povas senesperiĝi pro la malvarma milito kontraŭ Esperanto, pro la torturadoj, pafekzekutoj kaj enprizonigoj, pro la rigida stulta (aŭ ruza?) burokrateco kaj maljusteco. La eroj, kiuj plutenis mian intereson kaj admiron, estis tiuj, kiujn la aŭtoro mem imagis kaj verkis surbaze de faktoj. Lia milda fikciado sonas flue kaj vive. Tio donis al mi forton ellegi.
Tri famaj esperantistoj provlegis la pezan verkon, tamen restas en la printaĵo korektindaĵetoj. Tio estas komprenebla, tion ni pardonu. La plej gravan konstaton mi citas de la paĝo 346: "...nur la ideo de tutmonda paco, internacia interkompreno, amikeco helpis, helpas kaj helpos al Esperanto ekzisti malgraŭ ĉio. ... La ideo de paco, amikeco kaj frateco internacia - jen sola bazo de Esperanto, aldonanta al ĝi vivopovecon."
Nebulino (Finnlando)
Suplemento al orginaloj nome Eseoj, Artikoloj kaj Poemoj. Jen mi citas lian aserton (p.87), kiun mi mem preferas aŭ pensas notinda:
"Jes, kompreneble ni povas diri, ke tia delaso estas ne nia propraĵo, sed eventuala manko de la traduk-literaturo mem. Sed mi forte akcentas, ke se nia lingvo sin nomas internacia helplingvo, oni devas multe, eĉ skrupule atenti eviti tian delason, se ne, la 'internacia' estos nur fanfarono."
En mia ĉi foja Sumoo plejparte estas tradukaĵoj de poemo, ekz. jTakuboku, Yosa Buson, Tutii Bansui, Yosano Tekkan, Satoo Haruo, Simazaki Tooson, Tooge Sankiti. Verdire konsumi paĝojn legindajn estis plej konvena, tamen komprenigi al mi la enhavon estis tre malfacile pro la poema formo aŭ la poemaj vortoj, kiujn mi ne povas facile memori.
Samo (Japanio)
Mi legis Sen Familio, verkitan de Hector Malot, de la ĉapitro 4 en la dua parto ĝis la ĉapitro10.
Iun tagon anstataŭ Alexis vundiĝinta, Remi hazarde eklaboris en la minejo. Kaj la sekvan tagon inundo atakis la minejon. Cent dudek ministoj estis enfermitaj sub tero. Post dek kvar tagojn, nur ses homoj, Remi kaj liaj kamaradoj, forsaviĝis. Sub ĝusta komando de la ĉefo Magister, kun espero saviĝi, ili povis elteni kontraŭ la katastrofo. Pro tiu valora sperto Remi maturiĝis rapide.
Remi, Mattia kaj Capi (hundo) denove ekvojaĝis al Parizo. Ĉar Remi ŝparis monon por la spektaklo, tamen finfine li povis aĉeti bovinon dank' al la helpo de bonkora veterinaro. Poste Remi revidis panjon Barberin' kaj donacis la bovinon al ŝi.
Estis la plej granda feliĉo por li. Tiam panjo Barberin' diris al Remi ke lia familio serĉas lin. Remi, Mattia kaj Capi denove ekvojaĝis al Parizo.
Ĉar la situacio de Remi rapide ŝanĝiĝas, nun mi povas pli kaj pli interese legi tiun ĉi libron.
Mateno (Japanio)
Post la julia Esperanto-Sumoo, mi plu legis ok rakontojn el La Viro el la pasinteco verkita de Julian Modest. El ok rakontoj unu donis fortan impreson al mi. Ŝi estas "La nova Vizaĝo".
Juna doktoro en hospitalo operaciis junan virinon, kiu estis atakita kaj vundita pro kelkaj ŝafpaŝtistaj hundoj kaj sango defluis de ŝia vizaĝo. Kaj post la operacio ŝia vizaĝo estis tute misformita, ĝi estis kvazaŭ malbela masko. Plie ŝi diris pri nenio memori. Ŝi restis en hospitalo du semajnojn kaj foriris. La doktoro diris, ke li pensis nur pri savi ŝian vivon kaj ne pri la beleco de ŝia vizaĝo.
Mi pensas, ke en la vidpunkto de doktoro li faris operacion por savi ŝian vivon. Sed mi volas, ke li faru operacion konsiderinte ŝian belecon, kiam li pripensas pri la situacio post la operacio.
Granda Kampo (Japanio)
Sekvante de la lasta julia Esperanto-sumoo, mi legis la libron Esplorado de vivĝojo, kiu estas verkita de Deguĉi Hidemaru kaj tradukita de Eizo Itou. Tiu ĉi enhavo estas 1. Saĝo por vivi en la mondo, 2. Plenigu la memon, 3. Edziĝo, amo, hejmo kaj 4. La idealo de eduko. Ĉi tiu libro estis verkita cent jarojn antaŭe en lia kajero, en kiu li notis la pripenson pri la vivo de homoj, kiam li estis juna.
Mi sentas ke tiu ĉi enhavo havas universalan valoron, eĉ nun ĝi brilas pro la rimarkindeco kaj donis al mi tre efektivan konvinkiĝon. En ĉiu okazo mi volas prezenti ĝin kiel "la filozofia libro de maksimo" al junuloj, kiuj nun vivas en la malfeliĉa mondo. Por mi tre interesa frazo estas jene:
Kiom da miloj de centjaroj jam pasis ekde la ekzisto de homaj specoj? Dume kion ili faris? Militi, repaciĝi kaj pripensi - senfinaj tiaj ripetadoj kaj ankoraŭ nun ili ne komprenas. Sukcesoj kaj feliĉoj de la plejmulto estas ĉiam minacataj de milito kaŭzita de intereso de malmultaj. Vidu kiel forte la homoj estas katenitaj de egoismo kaj kiel mizeran kapablon por kompreni la veron homoj havas.
Konvinku ilin pri tio, ke la vera feliĉo realiĝas nur kiam la tuta universo harmoniĝas, ankaŭke por feliĉigi nian terglobon la tuta homaro nepre devas amikiĝi el la fundo de koro. Ĉi tiu frazo donas severan averton al tutmonda popolo.
Lumo (Japanio)
Mi legis la 3an volumon de Verkoj de Miyamoto Masao eldonitan de Japana Esperanta Librokooperativo.
La unua parto estas liaj tradukoj de la noveloj de Akutagawa Ryuunosuke, nome La Pordego Rasyomon, La lojaleco, Ignamkaĉo kaj Bildo pri Narako. Kiel verkisto de mallongaj noveloj Akutagawa tre plaĉas al mi, sed neniun el tiuj tradukoj, mi legis en la japana.
Kiel kutime la lerteco de Miyamoto manipuli Esperanton ege impresis min, kaj mi absorbiĝis en alia mondo, kvazaŭ mi estus leginta la novelojn en la japana. Tamen, precipe en legado de "La lojaleco" regis malfacileco precize kompreni esprimojn tie kaj ĉi tie.
Eble la tradicia valoro inter samurajoj pri lojaleco al "la domo" kaj "la mastro" prezentus alian malfacilaĵon kompreni, kvankam tre interese. La karaktero de Akutagawa estas eĉ intensigita en la traduko de Miyamoto, ĉar mi supozas,
ke Miyamoto mem estas allogita al tiuj karakteroj kun obstinaj, absurdaj kaj iom eksterordinaraj tendencoj. "Bildo de Narako" eĉ terurigis min pro la profunda absurdeco de la homaj mensoj.
Dank'al Sumoo, mi povas daŭrigi eĉ kiam mi volus ĉesi.
Majo (Japanio)
Post Homoj de Putin verkita de la sama aŭtoro, mi denove elektis lian verkon Idoj de la imperio, temantan pri rusoj en Baltaj landoj.
Okaze de la 90a UK en Litovio, mi unuan fojon vizitis la baltan landon, kaj dum la Himalaja Renkontiĝo en Nepalo en 2019 mi renkontis esperantiston el Latvio kaj amikiĝis, sed mi neniam pensis pri rusoj en la baltaj landoj.
Sovetunio estis la plej granda lando en la mondo kaj sovetanoj ofte transloĝiĝis en la lando por pli bona laboro. Kiam oni komencis konstrui, ekzemple atomcentralon, multaj laboristoj amasiĝis al tiu urbo de la konstruado, kaj ankaŭ poste ili restis tie kaj plu laboris.
Tial en la tri baltaj landoj vivas multaj ruslingvanoj kaj en iuj urboj plej multaj estas ruslingvanoj. Ilin traktas malsame tiuj tri landoj, kaj multaj tiuj ruslandanoj vivas en ne tre stabila vivkondiĉo. La aŭtoro intervjuis multajn homojn kaj montras al la legantoj la situacion de tiuj ruslingvanoj.
La libro estis verkita post la anekso de la krimea duoninsulo fare de Rusio, kaj nun okazas simila aneksado en Ukrajnio, tial la libro estas des pli interesa.
Japanio estas tute ĉirkaŭita de maro, kaj kvankam nun multaj alilandanoj transloĝiĝis en Japanion, en la tuta historio ĉiuj loĝantoj parolas saman lingvon kaj ili malofte translokiĝis al aliaj landoj, do estas mirinde por mi, ke homoj en la eksa Sovetunio tiel ofte translokiĝis kaj vivas en "fremda lando".
Por antaŭvidi, kio okazos en Ukrainio, Rusio kaj la ĉirkaŭaj landoj, mi tuj komencos legi lian alian libron Krimeo estas nia.
Horizonto (japanio)
Dum la septembra sumoo mi legis la bonegan libron La Malamiko de Putin de Kalle Kniivilä. Mi jam legis liajn librojn Homoj de Putin, Krimeo estas nia, Idoj de la imperio kaj trovis ĉiun el tiu serio tre interesa kaj informa. La temo de ĉi tiu plej nova libro ŝajnis pli malvaste fokusita, specife pri la opoziciulo Navalnij kaj la venena murdo-provo kontraŭ li. Sed ĝi krome havas pli ampleksan historion pri opozicio kontraŭ Putin dum jaroj, biografian fonon pri Navalnij kaj lia familio, kaj plurajn rakontojn pri antaŭaj fiaj agoj, kiujn la registaro de Putin faradas por subpremi kaj malliberigi opoziciulojn kaj protestantojn en Rusujo, simile al pasinteco en Sovetunio. La sekcioj pri la venenado mem, kaj pri kiel Navalnij kaj Bellingcat kaj aliaj spuris indikaĵojn (ekzemple subaĉetitajn telefon-datumojn) por konfirmi detalojn de la murdo-provo, estis ege interesaj kaj legiĝis kiel suspensa detektiva romano, nur ke la legado estis pli malgaja ol detektiva romano, ĉar ja temas pri reala terura situacio. Mi forte rekomendas la libron (kaj la antaŭajn en la serio) al ĉiuj, des pli ĉar la rusa politika situacio estas ege aktuala pro la milito de Putin kontraŭ Ukrainujo.
Ruselo (Pollando)
Por la 77a E-Sumoo mi elektis kiel mian legaĵon la libron Ĉinio, Koreio, Japanio - Landoj similaj sed diferencaj de Petr Chrdle. La libro ampleksas 247 paĝojn, sed enhavas multegajn fotojn; tial mi decidis tralegi ĝin dum tiuj 15 tagoj plene. Mi sukcesis.
Petro estas ne nur aŭtoro de la libro, sed ankaŭ posedanto de la Kongresa kaj Kleriga Agentejo de Petro Chrdle (KAVA-PECH), registrita ankaŭ kiel eldonejo kun propra ISBN, kiu ĉi-jare festis tridek jarojn de sia ekzisto. Dank´ al la libroj en Esperanto lia eldonejo estas enskribita en la ĉeĥa libro de rekordoj kiel la eldonejo eksportanta proprajn librojn en la plej multajn landojn de la mondo.
Ĝuste dank´ al tiu ĉi sia Agentejo, por kiu li prizorgis ankaŭ licencon por ke ĝi povu funkcii kiel vojaĝoficejo, Petro sukcesis viziti diversajn landojn de la mondo. Kiel preleganto, instruanto de Esperanto aŭ estro de grupo, por kiu li mem preparis la restadprogramon, kaj ĉiĉeronis, li povis veturi senpage.
Por sia libro Petro elektis priskribon de landoj, kiujn li vizitis plej ofte, nome Japanion, Koreion kaj Ĉinion. Li ne skribas pri donitaĵoj de la vizititaj landoj, kiujn oni povas trovi en aliaj libroj aŭ en interreto, sed li parolas pri lokaj specifaĵoj kaj la vivo de la enloĝantoj, kiun li spektis ne el la hotelaj ĉambroj, sed el privataj loĝejoj de siaj amikoj.
La libro estas interesa ne nur por tiuj, kiuj pro manko de tempo (aŭ mono) ne mem povas senĝene veturi, sed ankaŭ por tiuj, kiuj mem havis eblecon viziti tiujn landojn. Mi mem kun grupo de Petro vizitis la UK-on en Jokohamo, kaj tial mi ĝuis (re)vidi tiun vojaĝon per okuloj de li...
Kiel eksfervojistino mi ĝuis la malan rigardon - rigardon de eksterlandano al niaj landoj. La japana amiko de Petro, kiu veturis al lia loĝloko Dobřichovice [legu: Dobrĵiĥovice] por viziti lin, kun itinero en sia mano, ne venis al la loka stacidomo per la interkonsentita kaj atendata trajno. Tamen post kelkaj minutoj venis la telefonvoko el la vendejo en apuda vilaĝo kun sciigo -
Iu japano serĉas vin, sinjoro Chrdle! Evidentiĝis, ke la japana amiko, alkutimiĝinta al la ege preciza veturado de japanaj trajnoj, eltrajniĝis en la skribita horo - sed, ho, ve! pro trajna malfruiĝo en la antaŭa vilaĝo! Alia lia rimarko estis: Interese, ĉiuj viaj vilaĝoj nomiĝas ´Východ´ (elirejo); ĉar plej ofte tra la trajna fenestro videblis ĝuste tiu ĉi skribaĵo anstataŭ nomoj de la stacioj!
La libro de Petro Chrdle (cetere, ne elparolu lian nomon Esperante - vi devus eldiri ĝin ´Hrdle´, ĉar la ĉeĥa litero ´ch´ en Esperanto skribiĝus ´ĥ´; kaj kun multaj sinsekvaj konsonantoj batalu per malrapida elparolo kaj dusilabigo de la nomo: Hrd-le...) nepre valoras vian legadon pro interesaj informoj, akompanataj per koloraj fotografioj, kaj vigla parolstilo de la aŭtoro.
Fejfi (Slovakio)
La Granda Aventuro - kaj aliaj noveloj de Ferencz Szilágyi aperis la unuan fojon en Stokholmo en 1945. La duan fojon en 1989 ne longe antaŭ la sistemŝanĝo en Hungarujo aperis la dua eldono en la serio de Esperantaj klasikaĵoj dank' al Oszkár Princz kaj ĉefe Vilmos Benczik. la motoro kaj organizanto de la libro-eldonado en la socialisma Hungario. En tiu ĉi periodo HEA aperigis pli ol 130 librojn .
La aŭtoro skribas en la mallonga antaŭparolo: "El la sekvaj rakontoj du aperis en mia antaŭa libro Trans la Fabeloceano . Mi kredas, ke ilia pli ĝusta loko estas en tiu ĉi libro... La humoro de tiuj rakontoj - kelkfoje veraj, kelkfoje fantaziaj - estas varia: bonhumora, malgaja, satira aŭ tragedia. Ankaŭ la vivo estas tia."
La postparolon skribis karmemora Vilmos Benczik, en la ĝenro de la recenzo io tia estas montopinto.
Mi devas longe citi el tio:
"La Liberiĝo de la juĝisto - ĝenerale oni konsideras, ke ĝi estas unu el la plej bonaj noveloj, iam verkitaj en Esperanto. Tiu ĉi novelo... komenciĝas grize: mezaĝa juĝisto ekiras al la tribunalo, lasante hejme grumblantan edzinon. Dumvoje li ekhavas la ideon ne iri al la teda laboro, sed fari ion alian. Li iras al la stacidomo, de tie telefonas al kolego, petante lin pro anstataŭo,
kaj aĉetas fervojbileton al konata banloko. En la trajno sekvas konatiĝo kun juna virino, poste komuna promenado tra la banloko ĝis la pluvo pelas ilin en momente ne loĝatan vilaon, kaj ili ludas, petolas sinforgese. La viro jam deziras fermi ĝin inter siajn brakojn kaj meti la kronon al sia "granda aventuro", sed la hazardo intervenas kaj lia deziro ne plenumiĝas.
Same okazas ankaŭ al Karlo, protagonisto de la novelo Granda Aventuro. Ĝi - la aventuro - ne plenumiĝas kvankam li havas ŝanceton por ĝi, sed li ne ekiras post la strangan virinon, kiu per sia suspektinda konduto ekincitis lian fantazion. Io malhelpas lin; tial por li, kiel por la juĝisto, restas la teda vivmuelilo."
Benczik konstatas: "La ĉefaj trajtoj de lia verkista mondrigardo: indulga, prudenta humanismo kaj forta etikismo.
Multaj kritikistoj konsideras lian stilon la plej valora kontribuo de lia verkaro al la Esperanta literaturo...
La koncizeco de lia stilo estis hardita jam komence de la verkista kariero per ega poezitraduka fortostreĉo, ĝis natureco per sennombraj, zorge preparitaj prelegoj. Tiu duflanka trejnado ne ĉesis ĝis la fino de lia vivo,, kaj lia seniterrompa redaktora aktivado ankaŭ devigis lin koncepti multegajn esperantlingvajn frazojn.
Dum ĉe iuj esperantistaj verkistoj la vivoverko, destinita al la eterneco, praktike egalas kun la sumo de la frazoj iam skribitaj aŭ diritaj en Esperanto, ĉe Szilágyi la verkaro reprezentas nur ties onon: li konstante uzis la lingvon por ĉiaj celoj, kio multe fortigis la naturecon de lia stilo.
La verkoj de Szilágyi apartenas al la plej temprezista parto de nia kulturo".
Citaĵoj
"...la dek-sepjara gracia knabino el la apuda loĝejo. Ŝi mirinde ekfloris dum la pasinta duonjaro.
Ŝi iomete "katumis" kun li, dufoje ili rigardis filmon kune,sed poste ekonomiaj malfacilaĵoj kaj io alia interrompis la bone ekirintan romanon. De kelkaj semajnoj ŝi rigardas arogante preter li, kiam ŝi vagabondas sur mallarĝaj stratetoj de la antikva kvartalo kun tiu ruĝvanga, pomadita minesciaskiu. Estus agrable lin facile, superece knokaŭti,
malfermi la pordon de eleganta Hispano-aŭto, alporti ĝin ĉi tien (vi vidas, kiel eleganta virĉambro fariĝis el la malnova banĉambro) kaj postuli de ŝi la kompletigon de la komencita, sed interrompita ludo. Ŝiaj friponetaj vangoj nun estas purpure ruĝaj, ĉu vi vidas la junan vivsopiran figuron, ĉu vi aŭdas la sensincitan ridon. Sed nun mi ludos kun vi, museto - li pensas."
"Sed Karlo havas ian kriplan ribelemon en sia interno. Pri la grado de tiu ribelemo oni ankoraŭ nenion povas diri, ĉar la plej granda parto de tio estas kaŝita eĉ al li mem kaj konkretiĝas nur en sonĝoj kaj en la mistera kaprico, malatento kaj misagoj, en kies labirinto eĉ profesoro Freud malfacile povus trovi elirvojon, almenaŭ Karlo kredas tion."
Alie:
"Kial pensi pri zorgoj ĝuste hodiaŭ, hodiaŭ ĉio estas tiel ridema, tiel agrabla, ŝi ne rajtas per sia grumblado forfajli la klaran serenon de la sunriĉa printempo revokanta oktobran tagon...
Li preterkuris la domzorganton, kies farizean vasalhumilon li reciprokis per bonhumora afableco...
La benzinvaporo, la polvo brilis kaj bonhumore dancigis la petolajn bakteriojn en flava aŭtuna aŭreolo de la ŝaumanta metropolo...
Li konfesis ĉiujn siajn herezajn pensojn, parolis pri la ne kontraŭstarebla ludemo kaj pri sia fuĝo el la ĉefurbo de la filistra ordo...
La juĝisto saturiĝis de melankolio... La motorboatoj pafpafas"
Kara Leganto, mi rekomendas al Vi la grandan aventuron!
Arbuto (Hungario)
Tiu romano estas la dua en la serio pri la olda Roma de A. Löwenstein. Sed ĉiuj estas memstaraj romanoj.
Ĝi temas pri la vivo de la cesaro Nerono (Nero) kaj estas prezentata esence el la vidpunkto de iu aktoro, kiu sian sukceson dankumis al la protekto de tiu ĉi regento.
Nerono, kiu havis pli multe da ĝojo en la artistado ol en la regado, liberigis la junan viron el la sklaveco kaj ili estiĝis amikoj. Nerono lin superŝutis per donacoj, kaj el dankemo la junulo fermis siajn okulojn antaŭ la misagoj de Nerono.
Do, li eĉ helpis lin en tio. Lia lojaleco estas tiel vasta, ke li ne unufoje kuraĝis kritiki la patrinmurdon, kaj li helpis Neronon ankaŭ ĉe la persekuto kaj terura murdado de la kristianoj kaŭzintaj la grandan fajron en Romo, kvankam li ne estis konvinkita de ilia kulpo.
Sed ne nur fido kaj dankemo lasis lin agi tiel, ne, memkompreneble li tutcerte ankaŭ timas, ke alikaze Nerono neniigus lin, kiel tiom multajn aliajn homojn. Tial la juna artisto ne povis esti feliĉa.
Ni, legantoj vidas, kia danĝera estas la proksimo al la potenculoj, kaj estus plibone, ne fariĝi dependaj de tiuj. Ĉar nepre la potenco malmoraligitas homojn. Kaj tio validas ankaŭ hodiaŭ, en ĉiuj rilatoj.
La verkistino montras denove sian profundan scion pri la roma historio, kaj montras al ni la vivon en tiu tempo, tiun fojon je la fokuso de artistoj kaj ludoj en la grandaj arenoj.
Bone skribite, bone legeble.
Sed kaŭze de traduko de la famaj nomoj mi havas kelkajn problemojn. Kial ekzemple Kleopatro, sed Agripina? Kleopatro sonas vire kaj ne ĉarme. Kaj ĉiu homo en la mondo konas Kleopatra-n.
Nu do, ne tre grave. Nur iomete ĝenante en la legadoĝuo.
Mi nun ĝojos je mia nova legado pri la antikva Romo - La ŝtona urbo - devus esti la unua, sed mi ne sciis tion antaŭe.
Fiŝino (Germanio)
Mi trovis ĉi tiun e-libron en la retejo - http://www.esperanto- sumoo.pl/images/noveloj.pdf
10 humuraj rakontoj estis facile legeblaj. Ĉi tiuj estis realaj historioj. Estis nekompreneblaj vortoj, sed tio ne estas surprizo, ĉar la noveloj estis verkitaj en 1882- 1888.
Mi plej ŝatis la novelon La krimo al la Ulĉjo Bonifaco, ĉar ĝi rakontas pri la laboro kaj aventuroj de la leterportisto. Li paŝis pli ol kvardek kilometrojn ĉiutage!
Mi plu legos la librojn verkitajn de la aŭtoro Maupassant.
Ĉi tiu desegnaĵo en la libro rilatas al la novelo La krimo al la Ulĉjo Bonifaco
Juli_M (Germanio)