Recenzoj de legataj libroj dum la julia sumoo 2018

Floranta branĉeto de L. Bojaĝieva kaj M. Ĉobanov

La libro enhavas la verkojn por infanoj de du bulgaraj aŭtoroj. La unua parto konsistas el versaĵoj de Ljuba Bojaĝieva. Tiuj pri birda temo: "Birda orkestro", "Kverelo", "Pasera kanto", "Bonvenigo", havas belan muzikan sonadon. Ĉiuj ili, iuj spritaj kaj tre konvenaj por infanoj, laŭ la fama BG-esperantisto Asen Grigorov, ludas gravan rolon por la estetika eduko de la etuloj kaj helpas ilin lerni Esperanton.
En la dua parto estas la rakontoj de Michail Ĉobanov por infanoj. Li traktas plejparte temojn de la reala vivo: "Ĉion, ĉion oni povas vidi", "Sur la transa bordo", "En junio". Fakte li rakontas travivaĵojn de sia infanaĵo. Li tuŝas la interrilaton homo-animalo en iuj verketoj. Kortuŝas "La lasta leciono" kaj "Kie estas Avo Frosto". Emociigas tre multe la eta eseo "La rideto de la estonta patrino".
Povus esti selektitaj iuj verkoj por reeldono kaj tiel certigi eblecon al infanoj de aliaj landoj legi kaj plenumi ilin dum festoj kaj konkursoj.

La Historiisto (Bulgario)

La viro el la pasinteco de Julian Modest

Tiu libro estas karuselo, kie sinsekve aperas la vivoj de multaj personoj. Ĉiu novelo - estas pli ol dudek - rakontas en kelkaj paĝoj la vivo de iu homo. Ofte malĝojas, ĉiam kortuŝas. Ĉu la ŝlosilo de la feliĉo troveblas en memoroj de la pasinteco? En revoj for de la disreviĝanta realeco? En simpla infaneca kredo je sia koro? Jen simpla libro, mallonga, en klara lingvo, facile legebla. Tamen ĝi estas riĉa kaj profunda, ĝuste kiel la homa koro.

Kolĉiko (Francio)

Kantu Esperante kun Janiko kaj Johno

La libro enhavas dudek-unu paĝojn sed mi legis tri paĝojn pertage. De la unua ĝis la dek-dua paĝo oni temas pri la dek du kantetoj, inkluzive de la muziknotoj. De la dek-tria ĝis la dek-kvara oni parolas pri la sugestoj al instruistoj. De la dek-kvina ĝis la dek-naŭa paĝo oni parolas pri dialektoj kaj agadoj bizitaj sur konversaciaj frazoj en ĉiu kanto, antaŭ listo de la aliaj vortoj kaj frazoj en la kanto. La dudeka paĝo parolas pri konversaciaj ludoj. La dudek-unua parolas pri gramatikaj reguloj ilustritaj en la lecionoj.

Chrispino (DR Kongo)

Kiel fidela hundo de Antonio Ruiz Negre

Temas pri teatraĵo komedia. Gratulinda estas la iniciato de la aŭtoro eldonigi la libron por la Valencia UK en 1993. Komence oni prezentas parton de la ĉefrolantoj - aspekto, vestoj, konduto de la novaj hotelgastoj kaj de la hoteladministrantoj. Poste sekvas diversaj situacioj kaj interrilatoj. Du geamikoj havas financajn problemojn, sed ne povas helpi unu al la alia. Temas kompreneble ankaŭ pri amo - Ĉu estas egoisme, se ŝi preferas ligi la amaton al si mem aŭ la amo estas vera, se sufiĉus al ŝi scii, ke li estas feliĉa, malgraŭ estante tre malproksime kaj sen ŝi? La finaj vortoj de la alia amiko Rohelio al Anĝela estas: "Vi ne scias kio estas ami!"
Belaj ideoj kaj senco, sed verŝajne rapidante pro la proksima limdato, estas multaj gramatikaj k.a. eraroj, eĉ preskaŭ mankas komoj (kio ne estas la plej grava afero).

La Revanto (Bulgario)

Kaj straros tre alte... de Trevor Steele

Kiu estas la plej elstara persono iam ajn vivinta en nia mondo?
Eble ĉi tiu demando estas vana, pro la multeco de kriterioj kaj personaj sentoj, kiujn ĝi implicas. Certe ne ekzistas unuanimeco, ĉi-rilate.
Sed malmultaj homoj malkonsentus, sendepende de siaj religiaj, nereligiaj aŭ eĉ kontraŭreligiaj opinioj, ke Jesuo el Nazareto staras inter la unuaj. Pasis du mil jaroj post lia morto kaj la homoj plu pensas pri li, diskutas pri liaj ideoj kaj admiras liajn agojn. Lia vivo estis tiel eksterordinara, ke ĝis nun ĝi emocias kaj instigas. Oni faras filmojn kaj librojn pri li, unuj post aliaj. Oni celebras lian (supozatan) naskiĝdaton kun granda (parte komerca) festo. Jes, Jesuo estas granda famulo. Li estas tiel altira personeco, ke nia eminenta Esperantoaŭtoro Trevor Steele decidis reverki lian biografion, ĉi-foje en la formo de fikcia romano. En la serio "Originala Literaturo", Esperantomuzeo en Vieno publikigis en 2005 tiun veran perlon en nia lingvo.
Por konstrui la bonegan libron Kaj staros tre alte..., Steele imagis, ke manuskripto estis trovita antaŭ ne longe, en Romo. Ĝin verkis romia oficiro, tuj post la morto de Jeshu bar Josef, surbaze de intervjuoj kun samtempuloj. Temas do pri aŭdaca projekto: historiaj okazaĵoj miksiĝas kun fikciaj pecoj por formi fascinan vivrakonton. Jeshu estas montrata kiel relative "normala" homo (eble oni devus diri "paranormala homo"), kun tute homaj sentoj kaj profunde ama koro. La rakonto fluas ekde lia infanaĵo kaj sonas mirinde natura. Oni legas la libron kvazaŭ ĝi estus filmo. La enhavo transdonas edifajn ideojn, sen troa sentimentaleco kaj sen sektecaj influoj, tiel ke ĝi sonas akceptebla al ĉia leganto, kiu ajn estas lia (ne)religia sinteno. Oni povas resumi: libro tute ekumena, ĉar ĝi okupiĝas pri pura humanismo de granda homfiguro.
Ne necesas laŭdi la lingvon kaj la romanteknikon de Trevor Steele. Li jam firmiĝis inter niaj plej grandaj modernaj aŭtoroj. Mi tamen ne povas prisilenti lian obsedon pri konstanta uzado de la participa formo"-intus", kiu laŭ mia gusto foje pezigas kelkajn frazojn. Vidu unu ekzemplon sur paĝo 70: "Estintus ŝoko al Johhanan, se Jeshu marshintus tian distancon dum la sankta tago kaj ne partoprenintus en la sinagoga ceremonio." Ĉu efektive necesas tiaj vortkonstruoj?
Tamen, tiu detaleto tute ne makulas la verkon. Ĝi estas mirinde agrabla, pensiga, facile legebla kaj psikologie konvinka. Absolute rekomendinda libro!

Posovo (Brazilo)

La viro kiu plantis arbojn de Jean Giono

Verkante tiun tekston (16 paĝoj) Jean Giono celis "amigi arbon, aŭ pli ĝuste amigi arboplantadon". Li rakontas la aventuron de soleca paŝtisto, kiu dediĉas sian lastan vivperiodon al semado kaj plantado de arboj sur Provencaj montetoj, kiujn dezertigis senkontrola ekspluatado fare de homoj. Kun arbreveno, fakte revenas ankaŭ la vivo en sia tuto tra tiu regiono. Simbolo, jes ja. Sed precipe belega leciono pri ekologio, tio estas pri sageco.

Jean Giono estas famkonata ĉefe pro sia roman-verkaro, kiu gvidas la leganton al makovro de la Provenc-regiono. Parto de liaj libroj entuziasme priskibas kamparan vivarton hodiaŭ forgesita, almenaŭ se ĝi jam ekzistis. Pro sia pacista kaj ekologa engaĝiĝo li aperis, kiel avangardulo en multaj fakoj. Lia verkaro lokas lin en la unua rango inter la francaj verkistoj de la dudeka jarcento. (EKES : Ekologico-Esperanto)

Betulo (Francio)

Metodo 11 (Esperanto-une langue equitable) eldonita de Esperanto - France Parizo

Kiel ĝenerala ideo de la legita libro: La aŭtoro volis montri al iu ajn ke povas sin lernigi pri esperanta kurso sen interveno de alia edukisto. Oni povas iĝi ebla memlerni ĝin. Ekzemple pri mi: Mi sola lernis ĝin sen interveno de apuda najbaro.

Sebuhoro (DR Kongo)

Babiladoj sur Verda Monto kiun eldonis HU Guozhu, mem unu el la tradukintoj

Ricevinte de Ans Bakker mi danke legis La fascina ĉina kulturo estas prezentata en nemalmultaj libroj, krom la du UK-oj de 1986 kaj 2004. Elstaras la Noveloj de Lu Sin (2 eldonoj), La Ĉina Antologio (bedaŭrinde la tria volumo ne estas aĉetebla), multe helpas la "Enciklopedieto de Ĉinio", komparebla kun la japana, samkiel post la "Invito al japanesko' nin surprizis 'Invito al Ĉinesko". Laulum havigis al ni milojn da romanpaĝoj en brila traduko.
Sed nun pri la Babiladoj: fakte mi promesis nur po 5 paĝojn, sed la kvanto indikita ja enhavas paralelajn ĉinajn tekstojn kiujn mi ne povas legi. Ankaŭ deklamhelpaj indikoj fidele akompanas la ofte mallongajn poemojn. Transpontas la kulturan abismon Eĉino, kiu regule prezentis antikvan poemon por El Popola Ĉinio, atingante en du jaroj 200 kontribuojn. (La libro aperis en 2016). Liaj interpretoj konsciigas, kiom ni mem preterlegus: plej ofte, kiel en japanaj hajkoj, post naturpriskribo sekvas la sento de la poeto, detalo pri lia vivo. Nur malofte poetino nomiĝas, sed kortuŝas amkanto de knabino el la popolkantoj:
Foje la interpreto ŝajnas fantazia: la sperto de junulino kiu flaras florojn ne eksplicite aperas en iu poemo, sed 'akolutio' (implica sugesto pri realajho) ja apartenas al literaturo.
Iom ofte ni legas poemon de Li Bai, plurfoje de Du Fu. Plej kortuŝas la "Kanto pri la Nobla Spirito", kiu vivtenas la suferantan, enkarcerigitan poeton Wen Tianxiang (13a jc).
Ni trovas ĉiam kaj la diversajn nomojn de la poetoj (ĉe adoltiĝo oni ricevis novan) kaj la loĝlokon, tempon (se konata), karieron, Ĉi-libre temas pri la plej famaj poetoj de fiksformaj 'cioj'.
Ne mankas sprita surprizo, ekzemple kiam post brava deklaro de batalemo la poeto aldonas: sed griziĝas la haroj.
Kompreneble mi ne povis maltrovi pres- kaj foje gramatik-erarojn: pruvo, ke nia lingvo ne tiom facilas por azi-kulturanoj. Tamen aliflanke ili tiel malabundas, ke ni povas ĝoji ke niaj talentaj samideanoj en la orienta Azio sukcesas brile prezenti elementojn el sia riĉa malnovega kulturo, riĉigante ankaŭ la Esperanto-literaturon.

Rob (Nederlando)

Du fratoj de fratoj Grimm

Fratoj Grimm verkis multegajn fabelojn. Unu el ili estas Du fratoj. Ĝi estas la historio de riĉa kaj malbona oraĵisto kaj de malriĉa kaj bona frato, kiu faris balailojn por vivi kaj havis du filojn ĝemelojn.
Ĉiuj la personoj de la historio vivas multajn aventurojn en la arbaro kaj renkontas plurajn bestojn parolantajn: birdojn kun oraj flugiloj kaj kiuj kapablis fari orajn ovojn, anserojn, lupojn, leonojn, ursojn, leporojn, cervinojn, vulpojn, kokojn kaj kokinojn, krabrojn.... !
La intrigo estas tre kompleksa kaj plena de surprizoj.
La ĝemeloj perdiĝas en la arbaro. Ili renkontas ĉasiston kaj lernas la arton de ĉasado.
Unu el ili mortigas teruran drakon kaj edzinigas al si princinon.
La alia frato, kontraŭe, iras al la Oriento, por havi bonŝancon, sed iam li decidas reveni hejmen. Tie li eltrovas ke la frato havas edzinon kaj decidas saluti ilin. La frato estas tre feliĉa revidi la ĝemelon kaj invitas lin bankedi kune.
Tiu ĉi rakonto estas interesa: la atento de kiu legas ĝin, estas ĉiam viva, ĉar ĉiuj la personoj havas plurajn aventurojn.

Karla (Italio)

Fajro mi sentas interne

En ĉi tiu libreto, la junulo 16-jaraĝa, rakontas pri sia vivo kaj la malkorekta edukmaniero. Lia patro ĉiam agis per terura rigideco. La edukado ne estis bona, ĉar la junulo suferis per la mensaj problemoj, kiuj estis okazintaj per multe da batadoj kaj kruelaĵoj de la patro.
La konsekvencoj estis la malsanaj-mensaj problemoj kiel la timideco kaj la izoleco, kiuj ne permesis ke la junulo interparolu kun geamikoj kaj aliaj homoj. Manfred estas lia nomo. Li ne ŝatis vivi kaj deziris morti. Ĝoje li konis la grandan Esperantan familion. La rekontiĝoj de la Esperanta Movado montris al li la fratecon kaj la homvarmon, kiuj ekzistas inter la geesperantistoj. Manfred ne restis plu sola!

Thuler (Brazilo)

La Gimnazio de Ŝalom Alejĥem

Tiu libro estis tradukita el la jidisx de Zamenhof, kaj montras kiel libere kaj nature Zamenhof manupulis la lingvojn. La aldonitaj komentoj de Sakamoto Syozi alportis al mi rememorojn de la sindediĉa esperantisto

Majo (Japanio)

La Sankta Biblio

Tiu libro havas du partojn, la malnova testamento kaj la nova testamento. Mi legis la duan libron de la malnova testamento, kiu estas nomata ELIRO. Moseo estas la aŭtoro de tiu libro. Tiu libro klarigas, kiel la popolo de Dio, israelidoj, vojaĝis de Egipto ĝis Kanaan. Antaŭe faraono rifuzis forliberigi israelidojn, tamen Eternulo Dio frapis lin kaj la tutan Egipton. La leciono, kiu mi trovis, estas la promeso de Dio. Se Dio promesas, vere li devas plenumi, do ĉiuj, kiuj havas la promeson de Dio, trovos kiel israelidoj.

Kaze (DR Kongo)

Sub La Nordlumo de Brazdzionytez-Oskeliŭniene

Ĉi tiu libro enhavas la memoraĵojn de juna litova adoleskino, kiu kontraŭstaris la rusan invadon de sia Patrolando dum, kaj post, la dua mondmilito. Pro tio, ŝi kaj ŝiaj amikinoj devis vivi kaj labori en diversaj koncentrejoj, kaj punaj kaj laboraj kampoj, en la malvarmegaj kaj malriĉaj kondiĉoj de la norda parto, de la tiama Sovetunio. Tie oni povas vidi la famajn nordlumojn. En ĉi tiu libro, ŝi priskribis siajn tagajn spertojn en tiuj malliberejoj. Post la morto de Stalin, kondiĉoj pliboniĝis kaj, finfine, ŝi liberiĝis.

Jonel (Anglio)

Ĉu vi konas la Teron? de Endre Dudich

La libro Ĉu vi konas la teron? estas 150-paĝa libro pri geologio, verkita de Endre Dedlich. Ĝi eldoniĝis ĉe Scienca Eldona Centro de Universala Esperanto-Asocio en Budapeŝto en la jaro 1983.
Fakte la libro parolas ne nur pri geologio, sed ankaŭ pri la sciencoj rilate al ĝi, ekzemple pri bazaj kemio kaj fiziko, kristalogio, nineralogio, paleontologio, ktp. Pri la media protektado de nia tero kaj agrakulturo kvazaŭ ne etis menciitaj. Pro tie vasta topoko la aŭtoro povis nur kompakte paroli. Lia teksto servas kiel la gvidlilo por sciulo kiu volas profundigi la studon pri la geologio aŭ ĝiaj koncernaj sciencoj.
Mi elektis legi la libron, ĉar mia unua faka edukado estis la tekniko de minado kaj metalurgio, kaj mi antaŭe jam konis la topiko. La libro estis bone skribita, sed ne estas tipa esperanta krestomatio. La 11-paĝa geologia leksikoneto estas tre taŭga por komencantoj, krome bildoj kaj tabloj de la libro estis tre informriĉaj, bone por legantoj kiuj volas nur iom scii pri geologio.

Abengo (Tajvano)

Nia bela tero de Elena Popova, BG

La aŭtorino per siaj sensorganoj perceptas ĉiujn detalojn kaj nuancojn de la ĉirkaŭanta medio, samkiel scivolema infano per plene malfermitaj okuloj kaj bona rialto al ĉio vivanta.
La libro konsistas el la jenaj partoj: Nia bela tero - 17 versaĵoj; Animala bunta mondo - 15 versaĵoj kaj fine - kantoj. La verkoj estas tradukitaj el la bulgara en Esperanton, kio ne estas facila afero. Ili estas adresitaj precipe al la infanoj, sed ankaŭ al la plenkreskuloj.
Konsiloj, la temo pri la sano, detalaj vortdesegnaĵoj de ĉarmaj landanguletoj, harmonio el sonoj, kiuj finas per la kantoj - ĉio tio en unu libro, provokanta viajn sentumojn. Vi imagas, vi flaras, vidas la bildojn, la ĉielarkon, aŭdas la birdojn. Ĉio viviĝas, ekposedas animon - la Aŭroro vekigas, alvokas; la rosgutoj kantas; la gaja torenteto zorgas pri ĉio preterpasante; la okuloj de la lagoj avidas al sunradioj; la Rivero rapidas; la Maro estas multvoĉa kaj kantas; la Montaroj - regemaj; la Printempo - sprita; la Arboj - mutaj; ĝiaj folioj susuras kaj ridas; la Suno ŝatas la belecon; la Ĉielarko sendas esperon; la Luno avidas trinki de l'maro, amas la Teron, veturas en arĝentŝuoj; Venteto secrete serĉas karesojn, ridas feliĉe; kantas malgajan kanton la Aŭtuno; somere la Vento ripozas kaj sunbruniĝas, fojfoje estas trista aŭ agas kiel petolema infano; la Neĝulo ploras pro manko de amo.
Simila estas la rialto al la bestoj - la kompato, la ŝato, la ŝercemo al ili estas sentebla en la verkoj. Oni ĉie sentas la admiron de la naturbeleco kaj la amon al nia Patrolando. Belega priskribo de nia terparadizo!
Surprizo estas la apero de kantoj laŭ la aŭtorinaj tekstoj. Ili estas facile kanteblaj. La enhavo de la libro donas multajn uzeblecojn.

La Revanto (Bulgario)