La lego de Amo inter ruinoj de Trevor Steele estas tre interesa okupo. Dum la 15 tagoj, mi legis 95 paĝojn, do iom pli ol 5 paĝojn tage. Mi certe daŭrigos la legon ĝis la fino!
La rakonto estas tre distra kaj atentokapta. Temas pri aŭstrala ĵurnalisto, kiu vizitas Sovetunion dum la jaroj de Gorbaĉov. Mi taksas la rakonton kiel portantan de kontraŭsovetaj antaŭjuĝoj, sed fakte mi ne vere konas la iaman situacion en Sovetunio.
Per tiu lego mi lernis plurajn vortojn kaj mi alkutimiĝis kompreni legatan tekston.
Kriketo (Svislando)
Bukedo al vi temas pri mikronoveloj skribitaj de ĉinaj esperantistoj. Legante tiujn rakontojn, mi rigardis etaj, tranĉoj, de iliaj vivoj. Mi havis la okazon kunparti la emociojn de honto, ignoriteco, deprimeco kaj soleco de malsukcesinta gimnastikino reveninte de eksterlanda internacia konkurso.
Alia mallonga anekdoto prezentas la eternajn malbonajn rilatojn inter bopatrino kaj nova bofilino. Mi sekvis la ŝanĝon de emocioj de honesta junulo, aŭtoro de noveletoj, eldonitaj en la ĵurnalo, kies profesio estas strat-balaisto. Li ŝatas sian profesion kaj ne volas lasi ĝin.
Li aŭdas reagon de legantinoj de siaj noveletoj, kiu ne rifuzus enamiĝi en lin kondiĉe ke li ŝatas literaturon. Aŭdinte tion, li forgesis lian ĉagrenon kaj humiligon, kiam li estis refuzita de knabino kaj denove estis plena de espero.
Tiuj mikronoveloj estas plenplenaj de riĉaj, malsamaj sentoj de profunda tristeco ĝis granda ĝojo.
Legantino (Francio)
Tiu libro kun mallongaj rakontoj estas vere - tute surprizita - amuza kaj humura verkita. Rakontoj pri ĉo kaj nenio.
Pri spertoj kiel instruistino, la unua kongreso, spiritismaj eventoj, la morsa kodo k.t.p. Mi rekomandas ĉi tiun libron.
Tara (Danio)
La rakonto okazas en Sardinio, komence de la dudeka jarcento. Tiu libro priparolas de la historio de pastro, kiu amas virinon. Do estas tre malfacile por li, precipe en la sarda vilaĝeto.
Faramundo (Francio)
Ĉeĥa humuristo kaj satiristo Jaroslav Hansek (1883-1923) famiĝis precipe per sia mondfama romano Aventuroj de la brava soldato ŝvejk, tradikita en sesdekon da lingvoj.
La adoleskanta knabo en sia dekkvina jaro ĉesigis la studadon en gimnazio, lernis metion de drogisto, sed fine li abiturientiĝis ĉe komerca akademio. Ne longe li laboris, sed poste li priferis liberan profesion de verkisto.?
Poste li piede tramarŝis duonon de Eŭropo kaj duonon de Azio. Loĝante en gastejo kun amikoj, amuzante ilin per siaj spiritaj rakontadoj kaj pagante ilian drinkadon per rapide verkitaj rakontoj, tuj venditaj al la plej proksima gazeto.
Antaŭa la milito en 1911 li verkis unuajn rakontojn pri ŝvejk.
Dum la unua mondomilito estis en Rusio kaj revenis post la milito en Paragon. Post lia morto multaj el la rakontoj de Hanšek estis kolektitaj kaj eldonita libroforme. La libron Ne nur soldato ŝvejk 7 personoj kune eldonis.
Jarfino (Japanio)
Pri libretoj legaĵoj mi skribis jam pri mia unua sumoo-legado en januaro 2020, mi ekkomencis legi Legaĵojn IV
http://www.esperanto-sumoo.pl/recenzojan2020.html#r2020-01.07
nun en tempo de kvarantero pri pandemio mia instruistino aldonis jam Legaĵojn VII denove kun mallongaj belegaj artikoloj el libroj kaj reto, kaj nun estas ebleco ricevi senpage Legaĵojn VI,
Legaĵojn VII en reto
https://e-libera.weebly.com/bitlibroj.html.
Plumeto (Ĉeĥio)
Bone, facile legebla libro pri nekutima sorto de neordinara persono. Eĉ unu homo povas ŝanĝi la mondon, aŭ almenaŭ provi tion fari.
Hirundo (Ĉeĥio)
Literaturaj/kulturaj revuoj ĉiam plenumis apartan rolon en la historio de Esperanto. Certe ili helpis, ke la lingvo firmiĝu kiel perilo de nova, naskiĝanta kulturfenomeno; certe ili helpis en la konstruado de ia "spirito" de la nova lingvo. Per sia dinamika aperado, ili donis (kaj ankoraŭ donas) ian pulsadon, kiu signifas vivon. Ni memoru pri Literatura Mondo,
La Nica Literatura Revuo, Norda Prismo kaj Monda Kulturo. En la dua duono de la 20-a jarcento, la brazila Fonto grave kontribuis al tiu serio, per sia plurjara regula kaj altnivela aperado.
Nuntempe, tiun kontribuon faras Literatura Foiro (dumonata, tiel ke ĉiu kajero enhavas dekojn da paĝoj), kaj Beletra Almanako, kiu atingis jam sian 36-an numeron (sesmonata, ĉiu volumo plenigas pli ol cent paĝojn). Ili ankoraŭ estas esence gravaj en nia Esperantomondo, kaj necesas, ke la publiko apogu ilin per abonado kaj legado.
Ĉi tiu recenzata numero povas kontentigi eĉ plej postuleman leganton. Ni komencu per la kovrilo, kiu montras belegan bildon de la tipo "morta naturo". La enhavo estas varia kaj ĉiam plezuriga. Poemoj (originalaj kaj tradukitaj), prozo (originala kaj tradukita), teatro, eseoj, recenzoj. Entute bela fasko da pensigaj, klerigaj, interesaj tekstoj.
Persone, min ravis la rakonto "Migranta politika dentisto", de Heinrich Böll (traduko de Trevor Steele), kaj la tre amuzaj, kuriozaj rakontoj kaj fulmorapidaj tragedioj de Achille Campanille (traduko de Giulio Cappa). Mi konfesas, ke mi ne konis tiun ĉi lastan aŭtoron, kaj liaj tekstoj estis por mi bela surprizo.
Mi ne finu sen mencio al longa eseo de Carlo Minnaja: Kvindek jaroj da amikeco kaj kunlaboro en kulturo. Ĝi estas prezento de la historio de la elstara grupo La Patrolo, kiu aktivis en Eŭropo, ĉefe kun italaj partoprenantoj. Laŭ mi, ĉi tiu estas la pinta legaĵo en la revuo. Ĝi montras, kiel humanisma, kamaradeca kunvivado en intelektula etoso povas krei signifoplenajn agojn.
La Esperantomovado ŝajne neniam plene konsciis pri la valora produktado de tiu manpleno da homoj, kaj sekve neniam sufiĉe dankis ilin.
Gratulon al Eldonejo Mondial kaj al la redaktantoj de Beletra Almanako!
Posovo (Brazilo)
Moderna enkonduka kurso pri astronomio kaj astrofiziko, inkludas en la tria eldono novajn ĉapitrojn pri astrobiologio.
La libro konsistas el du partoj, kiuj kompletigas unu la alian. La unua parto, verkita de D. Galadi- Enríquez astronomo en la german-hispana Observatorio de Calar Alto (Hispanio),
prezentas la metodojn kaj la celojn de astronomio, la plej antikva scienco. Ĝi donas al la leganto vastan bildon, ekde nia sunsistemo, al aliaj steloj, sunsistemoj kaj planedoj ĝis analizi la grandskalan strukturon de la kosmo kaj ĝian aĝon kaj historion.
La dua parto, verkita de A. Wandel, profesoro pri astrofiziko en la Universitato de Jerusalemo (Israelo), traktas la samajn fenomenojn per la metodoj de astrofiziko, unu el la plej novaj sciencoj,
kiu provas klarigi la enigmojn de la astra regno per la leĝoj de fiziko. La tria eldono inkludas interesan ĉapitron "Astrobiologio kaj eksterplanedoj", kiu respondas al la demando ĉu ekzistas vivo, aŭ eble eĉ civilizacioj,
ie en la spaco post kiam, en la lastaj jaroj, oni malkovris milojn da eksterplanedoj, pluraj el ili similaj al Tero.
La interesa enhavo, la klara lingvaĵo kaj stilo facile kompreneblaj por ne-fakuloj, igas la libron fascina romano.
Mariolina (Italio)
Finfine mi legis La Edzino de kuracisto Hanaoka Seisyuu.
Seisyuu faris la duafojan eksperimenton de anestezaĵo per homa korpo uzante ambaŭ Otugi kaj Kae. La eksperimento sukcesis, sed Kae perdis vidpovon. Kompense al la blindiĝo, Kae gajnis la amo de sia edzo.
Poste ŝi naskis filon kaj post kelkaj jaroj filinon. Koriku (fratino de Seisyuu) helpis ŝin en la guvernado. Kae pasigis sian kvietan maljunecon dank' al la amo kaj zorgemo de ĉirkaŭantaroj.
Aliflanke Koriku malfeliĉe havis sanga-tubero en arterio. Antaŭ ŝia morto, ŝi diris al Kae, "Ĉar mi ja bone observadis la rilaton inter vi kaj la patrino. Kia terura rilato!" Plue ŝi diris, "La plej feliĉa afero en mia vivo estas, ke mi ne edziniĝis.
Nun vi havas mildan kaj teneran koron, ĉar vi venkis en la batalo."
Oni adoris la sindonemo de Kae por la glora sukceso de Hanaoka Seisyuu, sed Kae daŭre ne povis forgesi la akrajn vortojn de Koriku ĉe la morto.
Mi nur miras pro ŝian teruran vivon kiun neniu povas imiti.
Lemosac (Brazilo)
Ĉiutaga vivo tra la mondo de Hori Jasuo
Mi skribos pri la leginta parto "Domoj" en Ĉiutaga vivo tra la mondo. Tiu libro donas al mi grandegan spektalon de la domoj de ĉiuj landoj en la mondo, kiuj estas bazaj kondiĉoj por lokoj kaj vivoj de homoj.
Domo disvolviĝis depende ne nur de tempo, de geografio, de klimato, de regiono sed ankaŭ pri konturo kaj historio de homaro.
Mi de jununeco ĝis nun jam loĝis en multe da domoj, inkluzive de granda domo kun ĝardeneto ĝis nun loĝanta en la malgranda apartamento 12-etaĝo, kiam mi estas maljuniĝo.
Ĉiuj spertaĵoj donis al mi kondoĉon vidi ĉirkaŭaĵon, kaj mi komprenas, ke la domo estas loko por mi la bonvarma nesto kun miaj familianoj laŭ la reala vivo.
Alta (Vjetnamio)
Fakte, mi komencis legi tiun libron antaŭ la sumoon; dum la sumoo mi legis la ĉapitrojn 17 ĝis 31. Ĉiu ĉapitro havas inter 6 kaj 8 paĝojn.
Ĉiu ĉapitro komencas per la parto la plej longa : povas esti fabelo/legendo de ie ajn, kun mallonga prezentado de la lando ... aŭ pri io interesa
("Penanto kaj plendanto", "Muziko kaj muzikistoj", "Atingoj en alta aĝo" ...) Poste, plej ofte oni trovas proverbojn, vortludojn, amuzajn pensojn ...
Mi tre ŝatas la strukturon de tiu libro, la diversajn temojn pritraktatajn ...
NikoDim (Francio)
Tiu interesa libro estas por faciligi la lernado de Esperanto kaj ĝi sugestas al la geinstruistojn kelkaj demandoj en la fino de ĉiuj ĉapitroj.
Unue, Karlo estas la nomo, kiun la verkisto elektis por nomigi la libro. La unua ĉapitro parolas pri la juna kaj ĝoja familio de Karlo, lia naskiĝo kaj baptotago. Sekve la dua ĉapitro pri lia familio,
Karlo kreskis kiel scivolema infano kaj tre inteligenta. Karlo pripensis multe pri nia planedo, kaj tre deziris iri iam al unu el tiuj ekstremaĵoj de la mondo. Foje li havis ekstreordinaran sonĝon!
Poste Karlo faris ekzamenon por eniri al Liceo, kie li lernis pri la latina lingvo. La instruisto demandis pri kial lingvo Karlo parolas. Karlo ankaŭ havis instruadon pri historio inter aliaj. Lia avo diris al li, ke en ĉiu homo estas anĝelo kaj diablo.
Karlo estis revema studento kaj poeto, kaj post la fino de la gimnazio lia avo mortis. Karlo revenis en la hejmo de sia familio, kaj konis sia estonta fianĉino Alicon en la promenado de barko sur la rivero.
Karlo studis pri medicino, kaj li sukcesis kiel kuracisto.
Karlo edzinig'is kun Alico kaj vojaĝis al Italujo, kiam finfine li realigis sian knaban revon.
Thuler (Brazilo)
Mi legis: Vojaĝo ĝis la noktofino de Louis Ferdinand Celestine. Malgraŭ li estis fama verkisto, tiu libro ne plaĉas al mi. La verko estas ekzemplo de nigra humoro. Li priskribis la terurajn evetojn de la malriĉuloj per neceriozaj vortoj kaj diskreditgas preskaŭ ĉion. Eble aliaj legntoj ŝatos tiun nigran humoron.
Erika (Francio)
Dum la maja esperanto-sumoo 2020, mi legis libron titolitan Tagordo. Ĝi estas traduko de franca romano (L'ordre du jour), kiu gajnis la prestiĝan premion Goncourt en 2017. Ĝian legadon mi tre ŝatis kaj rekomendas. La stilo estas vigla sed foje iom kompleksa kaj similas al la prozo de la franca aŭtoro. La vortfarado estas riĉa kun neologismoj kaj mi foje bezonis vortaron. La verkisto lerte rakontas laŭ maniero pensiga kaj ironia, kiel kaj kial la mondo ne reagis kontraŭ la ekregado de la nazioj en Germanio en 1933 kaj ilia aneksado de Aŭstrio en 1938. Li elrevige denuncas kunlaboradon de industriestroj kaj submetiĝon de politikistoj pro timo, malkuraĝo, profitavido, kaj blinda mistaksado de danĝeroj de la naziismo. Tiel la tradukisto citas la filmiston Guillermo del Toro en sia antaŭparolo: "la monstroj ne estas tiuj, kiujn ni kredas. Danĝeraj monstroj surmetas belajn kostumojn kaj kravatojn". Ni nepre memoru, ĉar kiuj forgesas sian pasintecon, tiuj denove travivos ĝin!
Urso (Francio)
Tiu libro interesis min, ĉar la aŭtorino, Monika Zak, unue ne kredis pri tiu rakonto; poste ŝi renkontis la filon de Hadara, kiu diris la vero.
Kiam mi legis, mi estis tute en la historio, kaj ne ĝenas min la paroloj de la strutoj; tamen strutoj ne parolas; tamen strutoj comprenas unu la alian; do, kiel Hadara, la knabo, komprenis la strutoj? Tiu restas mistero por mi, sed ne gravas!
La anekdotoj estas konvikataj! Mi retrovis la klarigojn donitaj en Sud Afriko pri vivo de strutoj! Kiam mi ne komprenas, mi diras min "mi ne tute scias"!!!
Mi ne volas rakonti pli, prefere legi la libron. Amikino sendis al mi per reto! Bedaŭrinde mi ne konservis la ligilon, sed mi povas denove demandi al ŝi!
Hirondelle (Francio)
Ankoraŭ aktuala evento, kvankam virinoj estas nun malpli malfeliĉaj. Priskribo de vivo de vidvino juna kun filineto, kies edzo jam forpasis; sed ili ne ŝparis monon. Marta devis translokiĝi en malluman, malvarman ĉambereton sub tegmento, forlasinte ĉiujn objektojn kaj meblojn, kiujn ili havis. Ĉiuj sentoj estas priskribitaj tre precize.
Malgaje ŝi havis fieran kuraĝan animon kaj diris, "Mi trovos laboron"! SED la pola socio de tiu tempo ne helpas virinojn eĉ mistraktegas ilin. ONI legas rapide por scii la finon, ĉar ni volus feliĉan finon, kaj vi scios ĉion pri onta anta, inta ... same kiel en "AKVO de LA Rivero" de RAYMOND SChWARTZ!!!
Sanremoise (Francio)
En la januara kaj marta sumoo mi legis la libron "For la batalilojn!" verkitan de Berta. Ĝi tre mipresis min, do mi skribis longan recenzon kaj sendis ĝin al la eldonejo KAVA-PECH. Tiam s-ro Petr Chrdle, la reprezentanto de la eldonejo, rekomendis tiun ĉi libron temantan pri la verkisto de "For la bataliloj!"
Berta naskiĝis en la aristokrataro en Ĉeĥio, sed ne ŝatis vivi tie kaj dediĉis sin al verkado, pacmovado, virina emancipiĝo kaj kontraŭ antisemitismo. Eĉ nun virinoj vivas malfacile en diskriminacio, do des pli malfacile por Berta vivi kaj batali en la militema 19-a jarcento. Sed en tiu malfacilo ŝi bataladis kaj fariĝis la unua virino honorita per Nobel-premio pri paco en 1906.
La aŭtoro klarigas ŝian vivon laŭ jenaj enhavoj:
1. Juneco 2. Spirita maturiĝo 3. For la bataliloj! 4. Engaĝiĝo en pacmovado 5. Nobel-premio pri paco 6. Kontraŭ antisemitismo 7. Virina emancipiĝo 8. Privata vivo 9. Antaŭ la Granda Milito
Kaj fine kiel aldonaĵoj 1. Familio Kinsky 2. Alfred Nobel 3. Alfred Hermann Fried.
Estas interese scii, ke Nobel subtenadis Berta-n dum sia tuta vio, kaj ke Fried, kiu subtenadis Berta-n kaj ankau estis honorita per Nobel-premio pri paco en 1911, estis esperantisto. Li partoprenis en la unua Universala Kongreso de Esperanto en 1905 kaj estis konato de d-ro Zamenhof.
Estas bedaŭrindege, ke okazis la unua mondmilito kaj sekve la dua mondmilito malgraŭ la grandega batalo de Berta kaj Fried, en kiuj multege da homoj mortis pro evoluo de eksplodaĵo, kiun inventis Nobel.
Mi rekomendas, ke vi legu tiun ĉi libron unue kaj poste la libron "For la batalilojn!". Tio faciligas vian komprenon pri ŝia batalo.
Horizonto (Japanio)
Mi rezonis, ke sinjoro Buretulo estas mezaĝulo kaj li amas vinon. Ekzemple, lastatempe li suferis pro doloroj ĉe okuloj, dentoj, kapo kaj sakro, kaj la doloroj turmentas lin.
Liaj malbonaj kutimoj, fumado, trinkado de kafo kaj vino, sidado antaŭ televido kaj komptilo, malsaniga manĝado…
Li kuradis, gimnastikumas, vizitos sportejon ĉiutage. Kaj li fariĝis sana kaj forta viro.
Maekawa (Japanio)
La libro estas interesa rakonto pri homoj kiuj, post ŝiprompiĝo, iras al insulo tre bela kie ili estas feliĉaj. En tiu insulo la klimato estas varma kaj bona, la manĝaĵo abundas kaj tiel la homoj vivas bone kaj en bona interrilato. Sed poste, vulkano detruas la insulon kaj ili iras al alia insulo kie, pro manko de manĝaĵo kaj bona klimato, ili refaras la malfeliĉan vivon de la homaro, kiel ni scias, kun malegaleco, milito, perforto, ktp.
Limao (Brazilo)
Leginte tiun libron, nun pro pandemio oni ne facile vojaĝas. Tamen, mi pensas, krom turismo, kion ni gajnus el vojaĝo? Aŭ, turismo nur tio sufiĉas?
Vojaĝema Luno (Tajvano)
Ĉi tiu malgrava, sed alloga, romano entenas du intrigojn. Unu rakontas la eventojn pri fremda lando, tiel nomita "Montara". La alia priskribas la samtempajn okazojn inter la du ĉefrululoj kiuj estas ligataj kun la Montaraj aferoj. La ĉefa intrigo koncernas la nekutiman kaj tre strangan, ankoraŭ bonan, interrilaton inter la ĉefrululoj, viro kaj fraŭlino. Mi ĝuis legi tiun libron kaj trovis la nivelon taŭge por miaj kapablecoj. Nun mi intencas serĉi kaj legi la alian libron de ĉi tiu verkisto, nomita La Nekonata Konato.
Ĵonel (Anglujo)
Tri gravas japanaj autoroj de la pasinta jardeko konataj al okcidentuloj, kiujn ankau mi bone konas, estas Natsume Soseki, Koizumi Yakumo (Patrick Lafcadio) kaj Akutagawa Ryunosuke). Tri gravaj jamaoan aŭtoroj de la pasinta jardeko konataj al okcidentuloj, kiujn ankaŭ mi bone konas, estas Natsume Soseki, Koizumi Yakumo, Patrick Lafcadio) kaj Akutaga
Natsume Soseki estis unu el la plej eminentaj japanaj verkistoj de la epoko de la Meiji-restarigado, dum kiu okazis malfermado al la okcidenta kulturo. Patrick Lafcadio estis naskita en 1850 en Lefkado, (Grekio) de greka patrino kaj irlanda patro, kaj pasis sian infanaĝon en Anglio, Francio kaj Usono. Li iĝis ĵurnalisto, tradukis Théophile Gautier,
vivis dum iom da tempo en insulo Martiniko, kaj fine alvenis Japanion en 1890. Li enkondukis okcidentajn literaturojn al japnaoj, kaj bone skribis pri japanaj rakontoj por la okcidentuloj.
Akutagaŭa Ryunosuke estis japana verkisto kaj poeto. Krom eseoj kaj poeziaĵoj li verkis proksimume 150 rakontojn kaj novelojn. En ĉi internacia sumoo mi legis "Novejoj de Akutagawa Ryunosuke" tradukita de Konisi Gaku.
La unua novelo en la libro "Aranea Fadeno" eble estas la plej konata novelo krom "Rashomon", la enhavo estis tre riĉa je la azia pensado, kaj estis tre bone esperantigita.
La dua novelo "La Diulo" estas la rakonto pri naiva homo kiu volis per lerni fariĝi diulo. La diulo en la rakonto signifas je "nemortulo aŭ feo". Por esti diulo li laboris ĉe iu majstro dudek jarojn, sed li fakte nenium lernis por esti diulo. Ĉu li finfine fariĝis diulo?
La tria novelo kun la titolo "Virino" fakte rakontas pri araneino, ne pri virino. La trefa tradukita titolo devus esti virineco, kiel la origina japana titolo. La araneino estis mortinto de iu abelo, sed ankaŭ granda patrino, kiu vordonis sian vivon por naskigi centojn da idoj.
La aliaj noveloj montris similajn aziajn ideojn, kiuj eble ne estis tiel konataj al okcidentuloj. La fama longa novelo "Rashomon" ne estis en ĉi tiu kolektado, ĉar ĝia enhavo estas pli longa ol la ok elektitaj noveloj. Rashomon estis bone filmita de japana dikretoro Akira Kurozaŭa.
Je la fino de la libro la informoj "pri la aŭtoro kaj liaj verkoj", "Esperantigitaj noveloj de la aŭtoro", "Pri la ortografio de japanaj nomoj" kaj "Pri la tradukinto" estas aldonita, kiuj estas tre utilaj por la legantoj.
Abengo (Tajvano)
Noaj komedioj estas tradiciaj spektakloj en Japanio. Tamen ili estas malsamaj al nuntempaj komedioj. Vi devas kompreni homajn rilatojn sub la feŭda sistemo en plejoftaj okazoj. Subranguloj provos blagadi por preteksti al superranguloj (Mastroj) taktoplene (kaj iutempe malintence) en la dramo. Homoj estis jam sufiĉe saĝaj kaj humuraj en mezepoko. Mi surpriziĝas pri tio.
Hidemaru (Japanio)
Temas pri la ideologio de Zamenhof kaj pri la Esperanto-movado en Bulgario dum la socialisma periodo.
Tiam la Esperanto-movado estis finance subtenata de la ŝtato, Oni lernis la Internacian lingvon en kursoj, en iuj lernejoj, eĉ en la Sofia Universitato. Estis konstruita 5-etaĝa domo sude en Rodopi-montaro, vilaĝo Pisanica, kiu estiĝis Internacia Esperanto-Kursejo (IEK - Pisanica), ekzistanta longe ĝis la ŝanĝoj en 1989. Tiam estis multaj aktivaj subtenantoj de la lingvo kaj de la Movado.
En la libro estis komentita la frua agado de D-ro Zamenhof - verki kaj traduki, redakti kaj eldonadi, varbi kaj vastigadi Esperanton. De tiu periodo estas la verkoj "Mia Penso", "Ho, mia kor'!", "Al la fratoj"," La vojo". Plue temas pri la interna ideo de Esperantismo por solvo de la fundamentaj soci-problemoj en la internacia vivo. La esenco estas formulita en la teksto de la Himno.
Zamenhof estis influita kaj de la radioj de marksismo-leninismo en iu periodo. En la sekvaj studoj temas pri la poezio de la Majstro, liaj ideoj pri perfektigo de la homaro - rompi la murojn inter la nacioj kaj rekonstrui la homaron. Post lia morto - pri la vivo de liaj kunlaborantoj.
La Revanto (Bulgario)
Komence en la revuo staras enkonduko de la ILEI Prezidantino - s-ino Mireille Grosjean. Poste sekvas artikolo de s-ro - German Pirlot. Li skribas pri la kunlaboro kun Eŭropa Asocio de la Instruistoj (EAI) .
Interesa estas la temo "Esperanto kaj sociaj sciencoj", prezentita de Javier Alkalde el Hispanio.
Temas ankaŭ pri instruado de Esperanto en la lernejoj.
Post la 7-a Afrika Kongreso de UEA sekvis Instruista Trejnado. Raportas ILEI-delegitoj pri la 40-a Ĝenerala Konferenco de UNESKO en 2019 kaj la ĉefaj decidoj.
Estas menciita la 60-a Internacia Esperanto-Sumoo kun 308 partoprenantoj el 35 landoj. Anoncoj, akrostiko, kvizoj, Esperanto en Kroatio, komentoj pri Nobel-premioj. Fine-Informo pri la 53-a ILEI-Kongreso en Kanado, kiu tamen ne okazos tie, sed estos organizita de distanco.
La Historiisto (Bulgario)
Tiun novelaron mi elektis, ĉar mi konis la verkistinon persone dum pluraj jaroj. Ŝi naskiĝis en 1963 en Kaluga (RUS) sed post multaj jaroj en Duŝanbe ŝi venis al Berlino en la jaro 1993, kie ŝi studis gemanan lingvosciencon kaj edziniĝis al la tre aktiva berlina esperantisto Gerd Bussing. I.a.
ŝi estis membro de la Akademio de Esperanto (2010-2013). Post unujara serioza malsano ŝi bedaŭrinde jam forlasis nian mondon la 4-an de novembro 2013.
Ŝ i skribis multajn novelojn, kiuj estis premiitaj en diversaj kategorioj, kiel ankaŭ montriĝas en la kolekto, kiu nomiĝas "Neokazinta amo" (2007, eldonejo: Flandra Esperanto-Ligo).
Lena sukcesis prezenti la karakterojn kvazaŭ propra biografio kaj simplas imagi, kiel aspektas kaj moviĝas la rolantaj personoj. Dum la maja sumoo 2020 mi tralegis du plenajn novelojn. Ambaŭ temas pri homoj, kiuj preskaŭ enamiĝis, sed ne sukcesis pro diversaj kialoj.
Mi supozas, ke la tuta libro temas pri tiu konstelacio, pro tio ankaŭ la nomo de la novelaro. Ambaŭ noveloj ludis en Ruslando, kie Lena bone konis la cirkonstancojn.
Necesas daŭrigi la legadon!
Ronaldo (Germanio)
Kun tre granda plezuro ni relegis la 3-an Esperanto-lingvan eldonon de la ĉefverko de la franca verkisto-aviadisto Antoine de Saint Exupery (1900-1944). Tiu libro aperis unue en Novjorko (1943) en la angla lingvo (kaj cento da ekzempleroj en la franca). Nur en 1946 ĝi estis eldonita en Francio ĉe la eldonejo Gallimard.
La libro estis unue taksita "fabelo por infanoj", sed ĝia humanisma filozofio ĉarme tuŝas la spiriton, sed eĉ pli la koron de la bonanimaj plenkreskuloj. La renkonton de la aviadisto kun la Eta Princo per tiuj vortoj:
mi petas vin... desegnu por mi ŝafeton (p12),
la leganto neniam forgesos! La libro instruas al ni veran vivo- filozofion, unue la valoron de amikeco, kaj tra la diversaj malkovroj de personoj (personaĵoj?) ekkonitaj de la Eta Princo dum la vojaĝo de lia hejma asteroido ĝis la planedo Tero. Ili konsciigas nin pri la veraj kaj falsaj vivvaloroj. Vulpo instruas al la Eta Princo sian sekreton, ĝi estas tre simpla:
Oni bone vidas nur per sia koro, la esenco estas nevidebla per la okuloj (p 71).
La lastan parton de la libro ni povas kompreni kiel metafizikan pritrakton de la morto.
Legante la fabelon dum diversaj aĝoj de nia vivo, ni ĉiam malkovras novajn aspektojn kaj "perletojn".
La libro kun agrabla formato kaj kartona koverto estas printita sur bele blanka papero. La buntaj originalaj desegnaĵoj de Antoine de Saint Exupery mirinde vivigas la tekston.
Tradukita en pli ol 200 lingvoj ĝi naskis veran mondan popolon de kolektantoj. Ni estas du el ili. Nia hejma biblioteko fieras enhavi tridekon da internaciaj Etaj Princoj en trideko da lingvoj.
Atrebato kaj Joga (Francio)
Ni profitis de la deviga hejma izoliĝo pro la kronvirusa pandemio por legi la ĉefverkon de William Auld (1924[1937]2006), La infana raso. Tiu libro datumas de la jaro 1956, grandioza verko, epopeo,en 25 kantoj (ĉapitroj) versoj pri la homaro! Nia celo estis kompreni kaj ĝui la enhavon.
La du akompanantaj KD kun la majstra deklamado de la versoj far' la aŭtoro mem sur fono de trafe elektita muziko grandioze vivigas la tekston. Prelude al la libro la represo de la intervjuo el Literatura Foiro 212 de decembro 2004 kaj la notoj helpas kompreni plurajn partojn verkitajn en kulture pinta esperanto.
Konklude: "Ni plenumis la celon
SED la celo NE konsumis nin!".
Atrebato kaj Joga (Francio)
Kompreneble estas granda defio traduki la stilon de Poust, unu el la plej grandaj francaj verkistoj el la XX-a jarcento, eble la plej granda. En la franca, "Esplore al la forpasinta tempo" (A la Recherche du Temps perdu) ampleksas 4 215 paĝojn en sep volumoj. Unu Amo de Swann estas parto de la unua volumo. Por kleraj francoj, la salono de gesinjoroj Verdurin, Odette, la Bosko de Bulonjo, la ŝika kvartalo Saint-Germain en Parizo tuj elvokas multe, sed por alilingvanoj? La frazoj de Proust tre ofte serpentumas tra ses, ok, aŭ pli da linioj, kun komoj, dupunktoj, incizoj, komentaj enfrazoj. La tradukisto elektis tranĉi ilin en kvar aŭ kvin malpli longajn frazojn. Saĝa decido, sed mi ne plu retrovas la aromon de la serpentumantaj originalaj frazoj. Fakte, la esperanto-vortprovizo ne estas tiom riĉa kiel asertis Claude Piron en La Bona Lingvo, ofte mankas nuancoj por redoni riĉan vort-trezoron alimaniere ol per sensukaj afiksoj: "chichement" estas pli kolora ol "malriĉe". Ankaŭ esprimoj estas malfacile tradukeblaj: "une vie de bâton de chaise" elvokas ion alian ol "vivi sur stilzoj". Kompreneble estas multe da belaj eltrovaĵoj; "hetajro" por "demi-mondaine", virino kiu aperis ĉe riĉaj salonoj de altaj nobeloj de tiu epoko kaj estis amantinoj de pluraj el ili. La tradukisto ŝatas la "Proverbaro-n" kaj kelkfoje, li turnas sin al ĝi por redoni esprimon. Do, por tiu januara Eo-Sumoo, mi legis nur iom pli ol la duono de la traduko, 140p el 225, ĉiam komparante kun la franca teksto, kaj estis plezuro relegi unufoje pli tiun ĉefverkon kaj malkovri ankaŭ la aplaŭdindan tradukon, eĉ se la plezuro estas el alia naturo.
La Alteo (Francio)
En la libreto troviĝas trideko da noveloj kaj biografioj de Esperantaj verkistoj aŭ verkantoj. Komence legeblas mallonga superrigardo pri Esperanta novelarto dum 120 jaroj. La noveloj estas variaj, el diversaj mondopartoj kaj kulturoj; tre riĉa rikolto! La redakciintoj elektis 29 novelojn el 79 proponitaj.
La lingvaĵo povas esti simpla, facile komprenebla aŭ riĉa kaj densa, postulanta malrapidan legadon kaj cerbumadon.
La enhavo de ĉiu novelo prilumas iun faceton de homa vivo. Ili venis de Italio, Germanio, Ukrainio, Hispanio, Rumanio, Nederlando, Goao (iam portugala kolonio, nun en Barato), Luksemburgio, Argentino, Togolando, Britujo, Svedio, Ruslando, Brazilo, Ĉinio, Finnlando, Francio, Aŭstralio, Usono kaj Kroatio.
Legante tian libron oni ne aŭtomate tralegas difinitan kvanton da paĝoj sed preferas legi unu rakonton de la komenco ĝis la fino. Poste oni haltas kaj pripensas tion, kion oni lernis. Oni pripensas la enhavon kaj la lernitajn vortojn kaj esprimojn. Inter la noveloj mi trovis du,
kies mondo al mi ŝajnis tiom fremda, ke mi ne vere ĝuis la legadon, kvankam mi komprenis la lingvon. Kompense mi trovis multajn kortuŝajn kaj pensigajn.
Nebulino (Finnlando)
En la maja sumoo, mi finlegis libron Silento verkitan de Endoo Ŝuusaku kaj tradukitade Doi Ĉieko, Ambaŭ estas Japanioj.
Mi legadis la libron dum tri periodoj, de la januara ĝis la maja. Ĝi estas malfacila al mi, ĉar multe aperis ne konataj religiaj vortoj de Biblio, kaj mi ne povis imagi epokon de la 19 jarcento. Sed mi penis kaj penis por legi ĝin.
Komence mi promesis kvanton da 3 paĝoj, kaj poste mi multigis unu paĝon en ĉiu sumoo, ĉar mi volis finlegi ĝin dum 3 periodoj de sumoo
Mi ne estas kristano, tial mi ne komprenis spiriton kaj senton de kristano, sed mi tre kortuŝiĝis. Tiutempe regantoj de Japanio malpermesis kristanismon, kaj trudis konvertiĝon al pastroj kaj kredantoj. Ili ricevis severajn torturojn esprimeblajn nek per plumo nek per buŝo.
Lastajare mi tradukis libron Krabŝipo kun s-ro Hori Jasuo. En tiu ĉi libro, severaj torturoj al laboristoj multe aperis same kiel en Silento. Mi sentis grandan koleron kaj malĝojon al Japana potenculoj. Mi vere ĉagreniĝis, ke japanaj persekutitoj estis mucidaj, persistaj, kaj sensense ekzekutitaj.
Mi konvinkis diferencon inter verkistoj, Endoo Suusaku kaj Kobajaŝi Takiĵi. Mi supozas, ke Endoo Ŝuusaku havis enbarason por kredado, sed Kobajaŝi Takiĵi havis firman kredon pri la estonto. Mi pensis, ke tio estas diferenco inter ideismo kaj materiismo.
Mi elkore dankas s-inon Doi Ĉieko, ĉar mi spertis grandan ĝojon legi ĉi tiun libron Silento Esperante.?
Monto Daijuu (Japanio)
Antaŭ multaj jaroj mi aĉetis la libron La danĝera lingvo kun subtitolo Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto. La libro estis eldonita en la jaro 1990 en la eldonejo "Progreso". Ĝi enhavas 568 paĝojn, sur kiuj estas kvar ĉefaj ĉapitroj, sekvas Konkludoj, Kronologio kaj tre grava Indekso de personoj. Fronte estas Antaŭparolo de la aŭtoro el la jaro 1986 kaj sekvas Listo de mallongigoj.
La eldonejo aldonis antaŭ Kronologio du novajn ĉapitrojn - Lerni el la historio, kies aŭtoro estas Detlev Blanke kaj Danĝera libro pri danĝera lingvo de Sergej Kuznecov. La plej lasta parto de la libro estas Noto pri la aŭtoro. Libro enhavas kelkajn historiajn fotografaĵojn kaj dokumentojn, bedaŭrinde ne sufiĉe al riĉa enhavo. Nekutima estas en la libro uzata sistemo de piednotoj, kiuj estas numeritaj aparte al ĉiu paĝo.
La libro multjare kuŝis sur breto, eĉ de tempo al tempo mi konsultis kun la libro historiajn personojn kaj okazojn. Nur dum lastaj luktoj de Esperanto-sumoo mi elpaŝis al legado de la libro pri danĝera lingvo. Post kelkaj tralegitaj paĝoj estis klare, ke la libron mi ne povas legi, sed studi. Tio signifis, ke mi ofte konsultis menciitajn personojn kaj faktojn kun aliaj libroj kaj ĉefe kun fontoj en interreto.
La aŭtoro trastudis neimageblajn infofontojn kaj verkis vere historie gravan verkon, kiu estas bazo por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri historio, ĉu sur profesia aŭ amatora nivelo. Kompreneble, ke por mi estas la plej interesaj ĉapitroj en kiuj estas priskribita Esperanto-movado kaj persekutoj kontraŭ esperantistoj en ekssocialismaj landoj. Estas fakto, ke dominas historio en Soveta Unio.
Al la plej gravaj bonaĵoj estas metodo de la historia esploro kaj taksado de faktoj sur la fono de sociaj kondiĉoj en reala tempo kaj lando. Pro tio ne ĉiu leganto povus atendi, ke legado estos glata, ĉar libroj de tiu ĉi verktipo supozas iujn historiajn sciojn de leganto. Post tralego de la libro la leganto konkludas, ke Esperanto estas danĝera lingvo por diktatorecaj reĝimoj kaj fakto,
ke ĉiuj klopodoj ligi la internacin lingvon kun iu ideologio estas vana kaj ruiniiga por Esperanto mem. Samtempe la verko de Ulrich Lins postulas respondon al demando: Kial Esperanto dum lastaj jaroj ne progresas pli rapide, eĉ se en multaj landoj estis demokratio? Se Esperanto estas indikilo de demokratio, ĉu en ekonomie la plej evoluintaj landoj, kiuj deklaras sian demokratan reĝimon, estas vere demokrataj por ĉiuj siaj loĝantoj?
Post la historia analizo de persekuto de Esperanto en internacia nivelo, estus bone, se sekvos historiaj verkoj pri Esperanto-movado en unuopaj landoj.
Fine mi povas rekomendi la majstran verkon de Lins legi ankaŭ parte po unuopaj ĉapitroj kaj subĉapitroj, laŭ intereso de leganto. Bone estus envicigi minimume informon pri libro en programojn de lingvokursoj pro tio, ke studentoj ekkonu historion de la lingvo.
Montarano (Slovakio
Prikonsideroj post la legado de la belega libro.
Antaŭ ĉio mi deziras paroli pri la fascino, kiun vekis en mi la ĉefa figuro de la poemo. Temas pri la heroo Utnoa, en kiu ni ja vidas tuj Noaon de la Genezo, la tribestron, al kiu Dio ordonis pretigi grandan arkeon por savi sin kune kun la familio el la perea grandega inundo de la Tero.
Sed ni ne faru erarajn konjektojn. Utnoa estas moderna kosmovojaĝanto, kiu uzas fajroĉaron por moviĝi tra la planedoj serĉante lokon, en kiu kapablu survivi lia gento. Temas ja pri fantascienco. En la sep kantoj ni malkovras aludojn al la Poemo de Gilgameŝo, al la Biblio, al Iliado, al Odiseiado, al Eneido, al la Dia Komedio de Danto kaj al aliaj ĉefverkoj de la monda literaturo.
Tiel en la komenco de la poemo la aŭtoro turnas sin al la "Ĉiela Muzo rakonti pri la veraj eventoj, kiam elŝvelis maroj kaj la kaozo tumultis".
En la poemo ni renkontas priskribojn de la spackolonioj provizitaj per orenteblaj speguloj, kiuj reflektas enen la stelan lumon. Ekestas granda demando pri la ecoj de la teranoj, t. e. la loĝantoj de la Tero: ĉu ili estas esence raciaj aŭ ĉu ili estas nur subraciuloj , estaĵoj, kiu agas senracie?
Frapis min la multnombraj komparoj, kiuj atestas tre atentan okservadon de la naturo. Jen la komparo kun la ludoj de la delfino en la versaro 540:
"Kiel delfenoj migraj ekster la maro bluonda
saltas kaj glite naĝas apud kupreca kareno
velŝipa: ĝojoplenaj pro l'akompano de homoj,
sentime ĝin eskortas, kun ĝia ŝaŭmo ludante,
dum sur korala fundo bukcenon polpo tentaklas,
tiel plezuris Utnoa dum la vojaĝo tratempa,
jam plene forgesinte pri la suferoj animaj,
kaj ĉion ekzamenis per admirantaj okuloj."
Dum mi legis pri la renkontiĝoj inter la loĝantaj triboj, mi komencis imagi la realigon de filmo, kies protagonisto estas Utnoa kun siaj duboj kaj necertecoj, sed kiu ankaŭ fidas je la naturaj sciencoj, kiu subfosas la forte starajn murojn de miljaroj de ŝtata elmontro de la perforto.
Numuo, la altrangulo kiu akompanas Utnoan al la diversaj planedoj, montras fine la plej malindajn vivulojn, la diktatorojn, kiuj opresis kaj murdis popolojn: Sanĥerib, Nerono, El-Hakimo, Pizzarro, Kaster, Stalin, Ĉaŭŝesku, Hutamno, Franko, Mussolini kaj la naŭzekrima Hitlero.
Por eliri el tiu ĉi koŝmaro, Utnoa petas la helpon de la edzino Oba, kiu kuraĝigas la edzon dirate: "Ekstaru jam Utnoa, ho mia kara, vekiĝu! Krepuskis la aŭroro por revojaĝi ĉemaren kaj vebi al hejmlando de ravaj fruktoj edenaj!"
Utnoa, post longaj misfortunoj, plene reakiras sia antaŭan elanon. Kvankam la nunaj homoj estas ja instinkte kruelaj, ilia koro celos iom post iom al amo kaj ili respektos la fraton en harmonia naturo kaj post generacioj, kiam la nepoj kun miro reaŭdos pri raboj kaj perfortoj, militoj, sangaj agresoj, ili pensos ke temas nur pri legendaĵoj, pri fabelita rakonto. Niaj posteuloj future pli bonos.
Kiel ni povos konigi al la vasta publiko tiun ĉi ĉefverkon de la esperanta literaturo, kiu meritus eĉ Nobelpremion? Ni komencu almenaŭ legi kaj priparoli ĝin.
Luizeta (Italio)
Mi finlegis La enigma trezoro verkita de Julian Modest. La konsisto de la romano (entute 15 ĉapitro) estas bela, lerta, ĉarma kaj admirinda, tiel ke mi absorbiĝis pli kaj pli.
Roluloj estas adreskantoj dezirantaj fantaziaĵojn, ilia geavoj, divorcanta patro, patrino, instruistoj, najbaruloj k.a.
Enhavo estas abunda: Interlernanta amafero, amikeco, troa espero de patrino al sia filino, kiu tamen inklinas al divorcanta patro, aventuro por serĉi trezoron kaj ankaŭ pri esperanta lernado k.t.p.
Konklude jena frazo estas rimarkinda. Tio certe estas ĝenerala vero.
"Ni devas konstante serĉi ion, strebadi al io, kredi je io, deziri trovi ion belan, ion neordinaran, kio faros nian vivon pli interesa kaj alloga. Jes tio estas la vivo!"
Samo (Japanio)
La rakonto, Winnie-La-Pu, havas 10 rakontetojn kaj mi legis 6 ĉapitrojn.
En la ĉapitro unua Winnie-La-Pu intencis kapti la mielon per helpo de plenblovita balono, sed li malsukcesis. En la ĉapitro dua Pu vizitis la kuniklon kaj tro multe manĝis panon.
Kiam li volis foriri, li ne povis trapasi la truon. Finfine li ne povis moviĝi dum unu semajno ĝis li maldikiĝis. En la ĉapitro tria Pu kaj lia amiko, Porketo, postsekvis la enigmajn spurojn, sed ĝi estis iliaj spurojn. En la ĉapitro kvara por azeno IA, kiu perdis sian voston,
Pu serĉis ĝin tie kaj tie. Poste li povis trovi ĝin. En la ĉapitro kvina Pu kaj Porketo volis kapti enigman beston. Ili fosis enfalilon kaj metis la poton de mielo en la fundo de la enfalilon. Sed Pu li mem falis en ĝi. En la ĉapitro sesa, ĉar IA bedaŭris,
ke neniu donis al li donacon en lia naskiĝtago, Pu kaj Porketo respektive fervore pensis, kion IA volis. Poste ili interkonsiliĝis tiel ke Pu donacis al IA malplenan poton kaj Porketo donacis al IA rompitan balonon. IA dankis ilin pro iliaj donacoj.
Mi pensis ke, Pu kaj liaj amikoj ofte malsukcesas, sed ili estas ĉarmaj, ĝentilaj kaj humuraj bestoj.
Mateno (Japanio)
Ĉi-foje mi legis tiun libron De la Maro de Tooni al la mondo verkita de HORI Jasuo. En la libro estas verkita la helpoj al gelernantoj dum 9-jaro.
Pro la Japana Katastrofo en 2011 la verkinto havis grandan surprizon. Kaj li faris movadon por helpi la gelernantojn kun s-ino Takadate Ĉieko ĝis nuntempo. La situacio de la Movado estas montrita en la libro.
Ankaŭ ĝia sendado al aliaj landoj pere de Esperanto estis valida por helpo de la agado. Kiel skribite supre en la libro, la movado por la helpo estas admirinda. Mi ne povas imagi pri la reala grandega helpo. Sed mi pensas, ke diversaj rilatoj kun aliaj landoj naskiĝis.
Granda Kampo (Japanio)
Mi ellegis du librojn Vivo kaj verkoj de Miyamoto Masao kompilita de Mine Yositaka kaj aldone Rakontoj de Eroŝenko kompilitaj kaj komentitaj de Miyamoto Masao.
Benczik, William Auld kaj aliaj aprezas la verkojn de Miyamoto kaj altege taksas lian kontribuon al literaturo Esperanta, precipe en poezio.
Miyamoto enkondukis la azian vidpunkton en ĝis tiam plejparte okcidentan kulturon de Esperanto. Ili skribas pri la intima amikeco fermentiĝita inter ili per viz-a-viz renkontiĝo aŭ per leteroj.
Tio montras la homan ĉarmon, kiun Miyamoto posedis malgraŭ sia kontraŭbatalemo al ĉiuj aŭtoritatoj.
Denove ni en Japanio multe ŝuldas al Miyamoto pro la kompilado de la vortaroj detalaj kaj helpemaj.
Majo (Japanio)
Amo kaj malamo estas krimromano de la fama bulgara verkisto Julian Modest.
En ĉi tiu libro, eldonita en 2019, ni nove renkontas la polican komisaron Kalojan Safirov, kiun ni jam konis el la romano Serenaj matenoj kaj kiu nun devas solvi novan krimon kaj serĉi novan murdiston.
Ja, en la mara urbo Burgo, post minaca letero, iu murdas Plamen Filov: li estis riĉulo, kiu posedis vendejojn, vinfabrikon kaj hotelojn; post li, oni pafmurdas anka? lian sekretariinon, Paulina Mineva.
Pluraj estas la demandoj: kiu kaj kial murdis ilin? ĉu la murdoj de Plamen Filov kaj de Paulina Mineva estas ligitaj?
La libro estas agrabla kaj alloga legaĵo, skribita en bonega Esperanta stilo de Julian Modest, taŭga ankaŭ por perfektigi niajn lingvokonojn.
Ĝamba (Italio)
La distingeco de ĉi-tiu libro konsistas en la vojaĝo de franca paro, kies la edzo, Bruno, estis agrikulturisto. En 1985, Bruno kaj Maryvonne deziris renkonti aliajn homojn, aliajn kutimojn ĉefe en kamparanoj. Ili planis vojaĝi dum kvar jaroj sed revenis nur ok jaroj poste. Ili havis vojplanon sed ili ŝanĝis ĝin laŭ siaj renkontoj.
Ili proponis labori kontraŭ manĝaĵo kaj gastigo. Ili vizitis la landojn tra la kunvivo kaj tra la kunlaboro en familioj. La gastintoj akceptis ilin kiel geprincoj aŭ dividinte tre simplajn manĝaĵojn. La libro estas tre instrua. Mi multe ŝatas ĝin, eĉ tiu vojaĝo okazis antaŭ tridek kvin jaroj, Mi vere lernis pri kutimoj kaj moroj en aliaj landoj.
Bruno kaj Maryvone eklernis Esperanton dum sia vojaĝo. Ili pruvas la utilecon de ĉi-tiu lingvo kaj facilecojn, kiujn ili havis de kiam ili uzis ĝin por komuniki kun siaj gastingantoj.
Ilia rigardo al la landoj kaj al la homoj estas klara, "sen filtrilo" nek juĝo. Oni vidas ke la kutimojn rilatas al la historio de la popolo. Tiu libro estas tre bela kaj bona foto de la mondo kaj tra la travivaĵo de Bruno kaj Maryvonne, la leganto multe lernas pri la vivo.
Ludino (Francio)
Tre leginda libro. Oni multe ekscias pri antaŭrevolucia (1917) esperanto-movado en tiama Rusio. La aŭtoro enplektis en la romanon multaj veraj dokumentoj de tiama epoko rilataj al Esperanto kaj rilataj al ĉiuj aliaj aferoj sociaj kaj politikaj. Krom tio multaj citaĵoj el gazetaro. Iu povus pensi, ke ja tio estas enua.
Sed tute ne, tiuj dokumentoj kaj citaĵoj estas tiel sperte enplektitaj, ke kun scivolo oni ilin legas. Mi multe eksciis pri la esperanta movado en tiuj pioniraj jaroj en Rusio. La movado ne estis libera de tipe homaj sentoj/ecoj kiel envio, maliceco, kio kompreneble ne helpis al la movado. La titola kapitano Postnikov estis juna brava oficiro, kiu en tiu pionira tempo gvidis la rusan movadon.
En tiu frua tempo interesiĝis pri Espernto multaj kleraj homoj. Sed eĉ inter tiuj kleraj homoj regis enviemo kaj konkurado.
Unu grava centro de la movado estis Peterburgo, kie loĝis kaj agis Postnikov, la dua en Moskvo en kiu prezidis la movadon Saĥarov. Du konkurencantaj centroj - kiuj Postnikov celis ligi en unu komuna centro, sed ...malhelpi la homaj ambicioj.
Tre interese estas priskribita perŝipa vojaĝo de kapitano Postnikov al Vaŝingtono por la Universala kongreso en 1911. Kune kun li veturis ankaŭ Ludoviko Zamenhof kun la edzino. La vojaĝo daŭris 9 tagojn kaj estas priskribitaj multaj interparoloj de la kapitano kun Zamenhof. Multaj el opinioj kaj intencoj de Zamenhof oni scias el lia libro Mi estas homo,
sed estas interesaj opinioj de Postnikov, kiu ne ĉiujn opiniojn, esperojn de Zamenhof vidis ĝustajn. Eble ne temas pri ĝustaj, sed pri realigeblaj, iom utopiaj. Jen la citaĵo el la libro:
Parolas L.Zamenhof: Sed ni parolas pri tempo malproksima de la nuna epoko. Eble nur post cent jaroj aperos la kerno de tiu denaska esperantistaro ...Kaj ... estas ja perspektivo por la kultura evoluo ankaŭ de tiuj personoj, kiuj eble ankoraŭ ne alproprigos Esperanton. Mi ŝatus kredi, ke venos en tiu bela tempo ankaŭ regantaro prudenta kaj tolerema - en ĉiu ŝtato, kiuj plu ekzistos tiutempe. Ĉu vi ne kredas?
Respondas Postnikov: Mi humile petas vian pardonon, Ludovik Markoviĉ, ke mi ne aliĝas al tiu kredemo. Ĉu prudenta regantaro venos? Eble jes ... Eble al tiu tempo grandaj terpecoj estos jam dividitaj per firmaj kontraktoj, do almenaŭ en tiu sfero de ŝtataj interrilatoj ekregos harmonio. Venos regantoj racie pensantaj. Pli ruzaj ol la nuntempaj -
ili devas esti ruzaj! Sed ĉu toleremaj? Mi opinias, ke toleremo egalas malforton. Kaj malforta reganto ne longe tenas la regon.
Ni povas el tiu cita?o vidi, ke kapitano Postnikov tre sindona al Esperanto tamen tre sobre taksis ĝian estontecon, ne kredis pri la rapida plimultiĝo de esperantistoj pro denaskaj esperantistoj, pri kio revis Zamenhof. Mi tre rekomendas la libron. Vere leginda libro.
Burdo (Pollando)
La rakonto estas tre interesa kaj fantazia rakonto. Mi sentas emocion.
En Japanio kampare ie estas unu domo, kie loĝas la geezoj Morikaŭa, kun pensionulo, kiu estas anglalingva instruistino. Iun tagon ŝi finis la profesion kaj revenis al ŝia lando Britio.
Ŝi delonge nutris nanajn geedzojn Barvo kaj Filika. Kiam ŝi revenis al Britio, ŝi petis de la filo de la posedanto de la domo, ke sekve li nutradu la nanajn. La filo Tacuo jesis kaj li nutras.
Iam li ĉesis la nutradon kaj lia fratino Jukari sekve nutris, sed ŝi iam forpasis pro pneŭmonio kaj sekve lia kuzino Touko nutris.
Mi antaŭĝojas pri la sekvanta enhavo.
Karasutengu (Japanio)
Mi facile povis legi ĉi tiun libron. Ja, tre bona libro, mi pensas. Mi havis intereson pri "Unu paĝeto en mia lerneja vivo". En ĉi tiu rakonto li skribis lernejan vivon en Moskvo. Li skribis interesajn agadojn de instruistoj. Li bone vidis (sentis) agadojn de instruistoj. Kaj en alia loko li skribis pri ĉinaj mizeraj popolanoj. Mi dubis, ĉu li estis blinda. Li skribis, kvazaŭ li ne estus blinda. Sed mi ne ŝatis tiajn ombrajn partojn de Ĉinio.
Osho (Japanio)
La aŭtoro de la libro estas pioniro de Esperanto. Hans Jakob estis la plej longdaŭra el ĉiuj oficistoj de UEA. 50 jarojn de sia vivo li dediĉis al laboro en UEA. Dum la aktiva esperantista agado H. Jakob estis en centro de eventoj de Esperantujo, sed jen estas paradokso - li jam estas vualita de forgeso.
Eperantisto, kiu speciale ne interesiĝas pri historio de E-Movado, apenaŭ aŭdis aŭ legis lian nomon. Nur el Enciklopedio de Esperanto kaj el Nia diligenta kolegaro (de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov) mi eksciis iom pli multe pri lia biografio.
Ĉirkaŭ jaroj 1957-58 H. Jakob surpaperigis memoraĵojn pri sia vivo en la servo de UEA. Plurajn jarojn post lia morto, la manuskripton retrovis lia filino (bedaŭrinde, eĉ ŝia nomo ne estas konata), kaj donacis ĝin al Flandra Esperanto-Ligo.
Tiel naskiĝis la libro Servisto de l' ideo - la memoraĵoj de la oficisto de UEA. Legonto de la libro eble esperos trovi interesan enhavon, priskribon de streĉa kaj intriga sinsekvo de eventoj. Tamen la aŭtoro kvazaŭ nur koncize komentas diversajn eventojn koncernajn UEA.
Pli detale li priskribas agadon de UEA dum la Unua Mondmilito. Ankaŭ pri si mem li kutime nur aludas en la tria persono.
Oni povas nur bedaŭri, ke la libro estas tiom maldika kaj la aŭtoro ne konatigis al la leganto eminentulojn de Esperantujo, kun kiuj li estis konata dum la multjara laboro en UEA. Verŝajne li ne havis tian celon. Tamen H. Jakob fiksis en sia manuskripto la tiaman etoson: iam entuziasman, iam pesimisman.
Preskaŭ ĉiama malbona financa stato de la Asocio, influo al esperantistaro de naciisma kaj komunisma politiko, oftaj kvereloj inter movadaj aŭtoritatulo, malicaj elpaŝoj en tiama E-gazetaro finfine rezultis la skismon de UEA. Miaj supraĵaj konoj de historio de E-movado ne sufiĉas por kompreni,
kial tiuj diversaj kvereloj ekestis. Retrospektive ili ofte ŝajnas senbazaj. Ĉu ne pro ne sufiĉa matureco de Esperanta Movado?
La libron la aŭtoro finas per la frazo: UEA nun kaj ĉiam! Per ĉi tiu slogano li montras la esencon kaj celon de sia vivo. Ĝi taŭgas ankaŭ al hodiaŭa E-Movado. Ja aperadas sporadaj proponoj, ke la UEA nuntempa ne estas bezonata, ke eĉ indas likvidi ĝin.
Hans Jakob ne konsentus kun tia perspektivo. Por li estonteco de UEA estis klara: UEA nun kaj ĉiam!
Ganto (Litovio)