Recenzoj de legataj libroj dum la marta sumoo 2016

Leo Tolstoj de Victor Lebrun

V. Lebrun verkis libron pri sia rilato al Tolstoj samtempe en la rusa, franca kaj Esperanta lingvoj. La verko estis eldonita pro la 150a jubilea datreveno de L. Tolstoj (1928-1910). Ĝi interese rakontas ne nur pri Tolstoj sed pri la vivo en Rusio en la 19a jarcento. V. Lebrun, kvindekon da jaroj pli juna ol Tolstoj, laboris dum kelkaj jaroj kiel sekretario ĉe li en Jasnaja Poljana kaj poste korespondadis kun li ĝis lia morto. La libro enhavas 20 mallongajn leterojn de Tolstoj al Lebrun, fotojn, kaj sur la kovrilo pentraĵon de Repin "Tolstoj pluganta la kampon de soldata vidvino". Tolstoj ja opiniis ke "Sole la terkultivisto efektivas la homaron. Ĉiuj aliaj estas aŭ servantoj aŭ parazitoj de la terkulturisto".
Mi citas el la libro kelkajn pensigajn opiniojn de Tolstoj, aldone al tiu pri terkultivado. Li malakceptis ĉiujn impostojn, krom terenimposto. Li pensis, ke beboj, kiuj naskiĝas difektitaj, estu mortigataj tuj. Li konsideris amoradon peko. Li trovis Esperanton tre grava. La homa gento, laŭ li, bezonas unu solan science precizan kaj helpan tutmondn lingvon kaj opiniis, ke Esperanto devas esti devigege enkondukata en ĉiujn superajn lernejojn, kie formiĝas diplomataj oficistoj. Li vivis laŭeble plej simple kaj modeste.
Legante la libron mi unue ĝeniĝis pro lingvaj aferoj: -ig kaj iĝ, akuzativo aŭ ne? Lina Gabrielli eldonis la manuskripton sen ŝanĝi ion, malgraŭ tio, ke ŝi ne ĉiam samopiniis. Rapide mi lernis ne atenti tiaĵojn, ĉar la enhavo kaptis min. V. Lebrun rakontas ankaŭ pri sia propra vivo. Pri Tolstoj li rakontas multfacete: pensulo, pedagogo, verkisto, religia reformisto, moralisto, scienculo, kritikisto, malfeliĉulo ĝenata de malkomprenemaj edzino kaj infanoj. Nun estus bone kompletigi mian konatiĝon kun L.Tolstoj per liaj propraj verkoj kaj verkoj de aliaj biografistoj. Ĉu liaj pensoj ankoraŭ validas kaj estas aprezataj en la mondo?

Saliko

Vismar de István Nemere

Vismar estas nomita "la maljunulo (kvankam li estas nur 62-jaraĝa...). Lia vivo estis detruita pro juĝa eraro. Lia labora, socia,familia vivo estas ruinigita.
Post rehonorigo li estis liberigata, kaj ricevis monkompenson , tamen li ne plu emas partopreni al socia vivo, li ne plu fidas homaron. Sed kion valoras la vivo eligite de la mondo, sen celo? Do, li dediĉas sin al mizeruloj, li senpage laboras en diversaj aziloj: por malriĉaj infanoj, maljunuloj kaj hunda azilo.
Tie, iam alvenas hundego, kiu estas gravege vundita, preskaŭ mortigita pro perforto de ĝia mastro.
Sub impeto de Vismar, la teamo de la azilo provas savi ĝin. Sed multekostos la flegado, sen certeco resanigi ĝin. Do ĉu valoras? Eĉ la doktoro pridemandas tion. Vismar estas la pagonta, kaj sendube li pensas, ke same kiel li, la hundo estis viktimo de homa malboneco. Pro tio li postulas, ke ili daŭrigu la flegadon.
La hundo estas tiel malsana, ke ĝi ne povas moviĝi, tamen ĝi estas grandega, timiga. Ĝi ne similas al la aliaj bestoj, ŝajnas, ke ĝi povas esti danĝera. Pacience Vismar zorgas pri la hundo, li timas nervozigi ĝin, streĉi ĝin. Ĉu li povas fidi ĝin? Li ne scias, kion antaŭe travivis la besto kaj, kiu povas esti nun ĝia reago, se io memorigas al ĝi la antaŭan situacion. Ĉu ĝi povas kutimiĝi al nova paca vivo? La libro traktas longe interrilatojn de Vismar kun la hundo. Ĉu povos naskiĝi vera amikeco inter Vismar kaj la hundo?

Viviane

IE pri IO. Memoraĵaro (dua parto) de Tereza Kapista

Mi daŭrigis la legadon de la libro de Tereza Kapista. En la unua parto mi "travojaĝis" kune kun ŝi Brazilon, en ĉi tiu dua parto mi "vizitis" Ĉinujon, Novzelandon, Aŭstralion kaj ekkonis ŝiajn geavojn.
Ŝ i rakontas simple, sen grandaj vortoj, la plej neordinarajn okazintaĵojn.
Ŝ ia bona amiko estis Tibor Sekelj, kiu kuraĝigis ŝin lerni Esperanton: tio ebligis ke ĝi ĉeestu la Universalan Kongreson de Esperanto en Ĉinujo kaj poste travojaĵu la "tutan mondon". Ŝi estis bonŝanca partopreni en la sukceso de Tibor Sekelj dum ĝenerala Konferenco de Unesko en Sofio (1985) kaj en lia agado pri la Rezolucio favore de la Esperanta lingvo.
En Novzelando, en kavo en la nordo, ŝi vidis mirindan spektaklon: de sur la plafono pendis hela kurteno farita de vermoj, similaj al lumantaj ŝnuroj, ĉar iliaj korpoj entenis fosforon (bonvolu vidi en interreto la fotojn de Arachnocampa luminosa).
En Aŭstralio ŝi vizitis, kaj rakontis al ni, la Muzeon de enmigrado per kiu oni povas ekkoni la historion de la koloniado de tiu lando. Ankaŭ pere de komputila kopio de la navigadaj taglibroj (kie la kapitano de la ŝipo devis skribadi la gravajn okazaĵojn, dum la navigado) oni povas rekonstrui la travivaĵon de la unuopaj emigrantaj.
Estas kortuŝa la rakonto, pri la subakviĝo de Titanik, verkita de D-ro Arturo Munk, kuracisto de ŝia familio. Li estis oficiro sur la Aŭstro-Hungara ŝipo Karpatia, kiu estis la savanta, unue alveninta, ŝipo.
Parolante pri siaj geavoj, S-ino Tereza rememoras nur serenajn aferojn, kvankam la situacio de la Unua Mondmilito estis vere malfeliĉa.

Amike, Maria Gracja (el Parmo, Italio).

Mistera Lumo de Julian Modest

Mistera Lumo de la Bulgara (loĝanta en Hungarujo) verkisto Julian Modest, pseudonimo de Georgi Mihalkov, estas kolekto da rakontoj originale verkitaj en Esperanto. Ili estas entute dek naŭ rakontoj, sed formas volumeton de apenaŭ naŭdeko da paĝoj, ĉar ili estas nelongaj, ĝenerale 4-5 paĝaj, foje eĉ malpli. (Kvankam mi promesis por la Esperanto-sumoo legi po tri paĝoj ĉiutage, tamen la libro ŝajnis al mi tiel bona, ke mi facile legis la tuton.) La temoj estas plej variaj, el la ĉiutaga vivo de normalaj homoj. Ili tamen ĉiam prezentas subtilajn, delikatajn trajtojn, ofte interesajn finaĵojn, kiujn la leganto ne suspektas. Sed la plej valora sperto dum ĝia legado estas la lingvo. Esperanto tie aperas en stato de pureco kaj simpleco. La prozo de Modest estas natura, flua kaj eleganta. Kaj estas vera ĝuo, kiam oni povas legi rakontojn en simpla kaj riĉa lingvaĵo. Inter la rakontoj, plej plaĉis al mi la lasta: La Forno. Ĉu iu povus elpensi poeziecan, belan rakonton pri... forno?! Jen tamen ĝi ekzistas. Kaj se vi scivolas, legu kaj ĝuu ĝin ankaŭ vi. Vi ne pentos.

Tre amike, Paulo Sergio Viana (luktista nomo Posovo)

La Malgranda Johano de Frederik van Eeden

La traduko de Rejna de Jong (1986) estas pli poezia ol tiu de Bulthuis (1926), kun ne multaj neologismoj, fojaj vortludoj kaj... korekteblaĵoj, sed la rakonto same kortuŝe bela kaj ofte malkaŝe homkritika, ne oftete tre humura.
Mi rekomendas la libro(j)n.

Kore, Rob

Lukio aŭ Azeno de Lukiano el Samosato

La aŭtoro, Lukiano el Samosato, vivis de antaŭ 120 ĝis 180 p.Kr. Li estis verkisto, filozofo kaj retoro.
En tiu historio Lukiano rakontas la strangan aventuron, kie, pro magio, ili iĝas azenon kaj suferas multajn malfacilaĵojn.
La historio raportas multajn humiligojn kaj mistraktadon, ke la azenoj suferas. Sed en la fino li povis iĝi homo denove.

Limao

Vismar de István Nemere

Vismar estas nomita "la maljunulo" (kvankam li estas nur 62-jaraĝa...). Lia vivo estis detruita pro juĝa eraro. Lia labora, socia, familia vivo estas ruinigita.
Post rehonorigo li estis liberigata, kaj ricevis monkompenson, tamen li ne plu emas partopreni al socia vivo, li ne plu fidas homaron. Sed kion valoras la vivo eligite de la mondo, sen celo? Do, li dediĉas sin al mizeruloj, li senpage laboras en diversaj aziloj: por malriĉaj infanoj, maljunuloj kaj hunda azilo.
Tie, iam alvenas hundego, kiu estas gravege vundita, preskaŭ mortigita pro perforto de ĝia mastro. Sub impeto de Vismar, la teamo de la azilo provas savi ĝin. Sed multekostos la flegado, sen certeco resanigi ĝin. Do ĉu valoras? Eĉ la doktoro pridemandas tion. Vismar estas la pagonta, kaj sendube li pensas, ke same kiel li, la hundo estis viktimo de homa malboneco. Pro tio li postulas, ke ili daŭrigu la flegadon.
La hundo estas tiel malsana, ke ĝi ne povas moviĝi, tamen ĝi estas grandega, timiga. Ĉi ne similas al la aliaj bestoj, ŝajnas, ke ĝi povas esti danĝera. Pacience Vismar zorgas pri la hundo, li timas nervozigi ĝin, streĉi ĝin. Ĉu li povas fidi ĝin? Li ne scias, kion antaŭe travivis la besto kaj, kiu povas esti nun ĝia reago, se io memorigas al ĝi la antaŭan situacion. Ĉu ĝi povas kutimiĝi al nova paca vivo? La libro traktas longe interrilatojn de Vismar kun la hundo. Ĉu povos naskiĝi vera amikeco inter Vismar kaj la hundo?

Viviane

Surklifade Serĝo Elgo

Mi legis Surklifa far Serĝo Elgo, dektektiva romano: Okazis pluraj strangaj aŭtoakcidentoj. Kial? Okaze de la enketo de la inspektoro, la aŭtoro preskribas diversajn sociajn mediojn kaj ne ordinarajn rilatojn inter du gefratoj.

Martine Freydier

Ĉielo kaj la Infero de Allan Kardec

"Kompara studo de la doktrinoj pri la forpaso de la animo, el la korpa vivo en la spiritan vivon, pri la estontaj punoj kaj rekompencoj, pri anĝeloj kaj demonoj, pri suferoj, ktp"
Pere de didaktikaj, inteligentaj demandoj kaj kompara sintenado, Kardec instigas nin pripensi la instruojn ricevitaj dum jarcentoj kaj la ebleco ilin aplili kaj blinde akcepti en aliaj tempoj kaj homa societo.
Valoras la penon legi kaj studi tiun seriozan verkon de Allan Kardec.

Fonto

Dio ne havas eklezion de Trevor Steele

Mi bone plenumis la taskon du tagojn antaŭe. Mi tamen scias, ke mi hazarde renkontis la tiom bonan kaj tiom bele skribitan libron por leganto, precipe kiel mi, nomata "ĵurnalisto". Honeste, mi hontas pri la titolo, kompare kun la protagonisto en la romano, kies tasko estas registri militon kaj katastrofon per sia fotilo. La romano elvolvis fone de pacifika insulo, kiun atakis cunamo. Mi legis, kion la heroo amas kaj kion malamas, kiel la heroo plenumas sian taskon eĉ alfrante al malfacilaĵoj kaj danĝero riski la vivon. Li agadas el sia profesia konscienco de ĵurnalisto. Estas laŭdinda, kaj la libron mi forte rekomendas al legantoj, sed ne scias, ĉi ĝi estas jam oficiale eldonita. La libro estas titolita Dio ne havas eklezion verkita de Trevor Steele.

YU Jianchao

Vojaĝo en Esperanto-Lando de Boris Kolker

La aŭtoro de la libro Vojaĝo en Esperanto-Lando estas Boris Kolker. En ĝi ni trovas tre interesajn lecionojn pri la kulturo de malsamaj nacioj en Eŭropo kaj en alioj landoj de la tuta mondo (kiel: Rusujo, Hungarujo, Francujo, Svislando, Anglujo, Nederlando, Ĉeĥujo, Brazilo, Litovio, Argentino, Togolando, Germanio, Ĉinio, Hispanujo, Koreo, Polujo, Aŭstralio, Vietnamo, Bulgarujo, Italujo, Japanujo, Hindujo, Moldavio, Bermudoj, Usono… !): historio, tradicioj, poemoj, rakontetoj kaj multaj ekzercoj por trejni la lingvon. La aŭtoroj de ĉiuj tekstoj, kiuj aperas en tiu ĉi libro, estas gravegaj: L.L. Zamenhof, I. Nemere, W. Auld, M. Boulton, C. Piron, J. Baguy, R. Corsetti, E. Privat, R. Rossetti, T. Schwartz, J. Vacano, G. Waringhien kaj tiel plu ! Mi pensas ke Vojaĝo en Esperanto-Lando estas tre utila, ĉar, per ĝi, ni povas kompreni pli bone la aliajn popolojn kaj tio estas certe belega bazo por krei la pacon en la mondo: tiu ĉi estas la celo de Esperanto.

Karla

Historio de SAT 1921-1952

Historio de SAT 1921-1952 estas eldonita de SAT en 1953. Nomoj de la aŭtoroj ne estas indikitaj. Tio signifas, ke tiu historia rakonto estu "oficiala" rakonto de la asocio el la vidpunkto de la asocio mem. Multe temas pri bataloj kontraŭ malamikoj, precipe kontraŭ internaj amikoj (internaciistoj, komunistoj). La vidpunktoj de tiuj malamikoj kompreneble mankas en tendenca rakonto.

Promene

Kiel akvo de l'rivero

La romano komenciĝas antaŭ la unua mondmilito, pri agrabla vivo de franca junulo, kiu tuj post la arbirurienteco iris vivi ĉe germana familio. Li malkovras aliajn manierojn pensi, agi, ktp. Li amikiĝas kun multaj personoj! Sed la milito dispuŝigas liajn projektojn, amiketcojn, amon! Li provas rehejmi, sed multaj malhelpoj danĝerigas sia npropran vivon!

Hirondelle

Fabeloj de Andersen

En la ege profunda loko de maro loĝis unu reĝidino de maro kun failianoj. Kiam ŝi atingis la aĝon de dekkvin jaroj, ŝi ricevis permeson sin levi super la supraĵon de la maro.
Sur la maro ŝi trovis ŝipon, sur kiu estis bela reĝido. Poste atakis ŝtormon la ŝipon kaj ĝi rompiĝis. Ŝi savis lin en la maro, de kiam ŝi ne povis forgesi lin. Finfine sortistino diris, ke anstataŭ ke ŝi ricevos homajn piedojn, ŝi neniam povos reveni al la profunda loko de la maro, ke pro ĉiu unu marŝo ŝi sentos akran doloron, kaj ke se la reĝido edziĝos kun alia virino, ŝi fariĝos ŝaŭmo sur la maro. Kaj ŝia pago estos ŝia bela voĉo.
Tuton ŝi akceptis kaj povis renkonti la reĝidon. Li amis ŝiajn belecon kaj saĝecon, sed li ne sciis, ke en la ŝtormo ŝi savis lin. Li ne povis forgesi, ke kiam li kuŝis sur la marbordo post la ŝtormo, li rimarkis la unuan virinon, kiu estis najbara reĝidino. Poste ili geedziĝis. Ha, kompatinda reĝidino de maro fariĝus ŝaŭmo sur la maro.

Iwatayama