Recenzoj de legataj libroj dum la novembra sumoo 2022

Spaco sur la Balailo de Julia Donaldson kaj Axel Scheffler

Sorĉistino spertis multajn malfeliĉajn okazojn. Sed ĉiufoje ŝi estis sarvita de diversaj malgrandaj bestoj. Ekzemple hundo, kato, birdo kaj rano. Dankinte ilin, ŝi rajdigis ilin sur spaco de la barailo.
Iutempe ŝi renkontiĝis kun granda drako kaj ŝi estos manĝita de ĝi. Tiam malgrandaj bestoj kunlaborante fariĝis unu monstoro, kiu havis 10 okulojn. Drako surprizite foriris malproksimen.

Setonofuzi (Japanio)

Setonofuzi estas 11-jara knaba sumooisto kaj li estas mia nepo. Setonofuzi ekpartoprenis en la Esperanto-sumoo en lastjara septembro. Li povas legi pli kaj pli glate. Mi sentas grandan ĝojon.
Li elektis libron Spaco sur la barailo verkitan de Julia Donaldson. En la novembra sumoo li unuafoje povis serĉi fremdajn vortojn en la vortaro. Do li povis iomete traduki ĉi tiun libron. Mi demandis al li impreson pri rakonto. Li respodis jene. Mi anstataŭe skribis lian rakonton.

Lia avino, Jasuko

Esperanto por mi, n-roj 4 kaj 5 de 16 esperantistoj

En tiuj ĉi libroj po 16 geesperantistoj estis portretitaj de Helga Plötner. Ŝi desegnis ilin tre lerte kaj bone. Kaj ili propre skribis sian ideon pri Esperanto. Mi havis grandan ĝojon kaj feliĉon. Dank'al Helga mi konatiĝis jam kun 80 esperantistoj en la mondo. Tio estas grava por mi.

Monto Daijuu (Japanio)

36 pejzaĝoj de minurbo Aŝio de Hori Jasuo

La libro 36 Pejzaĝoj de minurbo Aŝio havas abundajn bildojn desegnitajn de s-ro Hori. Li multfoje vizitis la minurbon piede kaj bicikle. Li esploris historion de la minejo per propraj okuloj kaj oreloj.
Mi emociiĝis pro la ĉapitro de "Mia amo al Rin". En la templo Rjuuzooĵi troviĝas malgranda ŝtona budho de infanino Rin, kiu mortis en la jaro 1902. La skulpturo estas tre aminda kaj s-ro Hori tre amas ĝin. Mi respektis lian puran koron.
Li skribis, "Mi havas pli da scioj pri la urbo, kaj mi amikiĝis kun multaj lokaj homoj. Mi estas kortuŝita de ilia varma koro."
Dank'al tiu ŝi libro mi sentis, kvazaŭ mi vojaĝus en la minurbo Aŝio.

Monto Daijuu (Japanio)

Esperanto sen mitoj de Ziko Markus Sikosek

Per ĉi tiu esperanta Sumoo okazo, mi daŭrigis legante la libron Esperanto sen mitoj. Mi komencis legi ĝin, ĉar amikino remarkis al mi, ke propagando en esperantado, intence aŭ ne, li aperas kiel nereala, kiel venanta de religia sekto, kiel ekstremisma en sia parolo aŭ kvazaŭ ke ĝi vivus nur de la gloroj de la antaŭa jarcento. Ĝis nun mi legis tri ĉapitrojn, kie la aŭtoro elmontras eksterajn kaj internajn malfacilaĵojn en la informado, tonoj en la propagando, kiuj povas esti perceptitaj kiel truemaj, agresemaj aŭ ĝenataj, kiel la internaj ideologioj kiel ili perceptas sin kaj kiel oni vidas disvastigon al aliaj komunumoj, la diferencoj en percepto inter homoj, kiuj havis kontakton kun la lingvo ekde la naskiĝo, kiaj ligoj kaj laboro estas inter UEA kaj asocioj kun specifaj celoj kiel Sennacieca Mi asocias Tutmonda, kiel politikaj ekstremistoj estas perceptataj kaj kiaj kritikoj estis faritaj de la tradicia ideologio de Esperanto antaŭ la 1980-aj jaroj, dum la 1980-aj jaroj kaj poste.
Ĝis alvenos la sekva elsendo de Esperanta sumoo, mi bezonas konsulti plurajn el la referencoj faritaj de la aŭtoro, ĉar mi ne konsciis pri iuj aferoj. Kvankam mi aŭdis pri kelkaj el la asocioj kun specifaj celoj, mi ne scias, kio estas ilia instigo por daŭrigi. La libro estis verkita en 2003, do iuj aferoj povus esti ŝanĝitaj, ĉar kun Interreto estas pli granda montrofenestro kaj ebloj por disvastigo.
Estas iom riske komenti la libron nuntempe, ĉar kvankam mi havas pli ol 40 elcentojn de ĝi, temoj estas prezentitaj diversmaniere. Feliĉe, ĝi legas tre objektive kaj ĝis nun Ziko Marcus Sokosek, la aŭtoro, evitis fari valorjuĝojn, do mi volas daŭrigu legante. Ĝi helpis min prepari por la KER-ekzameno kiun mi ĵus faris, kaj ankaŭ por pli bone argumenti la tipajn demandojn de "de kio vivos asocioj?"
Mi esperas, ke per la venontan fojon de Sumoo mi estu pli progresinta en la libro. Dankon pro sekvi kaj instigi nin legi. Persistemo estas tre grava kaj ĉiam estos problemoj, amasiĝo de laboro kaj multaj aferoj, kiuj povas malhelpi, ke oni konservu sin.Per la retmesaĝoj kaj la huraoj, kiujn vi donas al ni, mi povis legi la dek kvin tagojn kaj lerni pli pri la Esperanto. movado je nacia nivelo.mondo.
Mi esperas, ke vi estas havanta ĝojan semajfinon kaj semajnkomencon. Grandan brakumon mi sendas el Meksikubo!

miguel~1.mx (Meksiko)

La granda Meaulnes de Alain Fournier

La granda Meaulnes publikigita en 1913 estas romantika romano inspirita de la vivo de Alain Fournier (1886- 1914). Ĝi estis la unu nura verko de la aŭtoro, kiu 27 jaraĝa mortis dum la unua mondmilito. Kvankam la sola ĝi estas unu el la plej famaj francaj romanoj. Romano pri la adoleska aĝo, kiu simbolas la trairon al la plenkreska aĝo.
Dum misterplena aventuro, en bela poezia stilo iom arkaika, la aŭtoro reliefigas fortajn amikecsentojn kaj idealigitan amon inter la 4 protagonistoj de la rakonto: la tre karisma ĉefrolanto Augustin Meaulnes, liaj amikoj François Seurel kaj Frantz de Galais kaj lia unua amo Yvonne de Galais.
Kiel multaj adoleskantoj mi legis tiun romanon dum mia junaĝo. Relegante ĝin en la esperanta traduko (1975) de Roger Bernard mi kvazaŭ retrovis mian junecon! Ĝoju ni ke naciaj ĉefverkoj estas bonege tradukitaj al Esperanto, tiel ni multe riĉiĝas de aliaj kulturoj. Mi vere konsilas al ĉiuj la legadon de tiu romano, kies priskribitajn universalajn sentojn oni alpropriigas al si kun granda plezuro!

Joga (Francio)

Roza Luksemburg, ŝiaj vivo kaj laboro de Henriette Roland Holst

En 8 interesaj ĉapitroj: Infanjaroj, Junaĝo kaj kresko, La riĉa vivo, La rusa revolucio, Fruktoj kaj semoj, La longa martireco, La Torĉo estingiĝas kaj Fino, ĝi precize rakontas la mallongan 47 jaran vivon de Roza Luksemburg tute dediĉitan al la internacia socialismo.
De ŝia naskiĝo la 5-an de marto 1870 (1871 laŭ Vikipedio) en la urbo Zamosc, tiutempe en rusa Polio, ĝis la lasta enkarcerigo kaj sovaĝa mortigado kaj ĵetado de la korpo en riveron en Berlino (1919), la leganto malkovras la eksterordinaran Roza Luksemburg.
Ekde la paĝo 12, ni povas bildigi al ni: ŝi havis korpan difekton, neforgeseblan lamecon pro la kokso… Ankaŭ estas vere ke ŝi, kvankam ne pigmeo, tamen estis tre malalta. Kolo kaj torso estis normalaj, sed ne la kruroj. Sidante ŝi ŝajnis preskaŭ normala virino. Ekstarante, ŝi montriĝis virineto kun tro mallongaj kruretoj.
Tiu korpa difekto ne malhelpis ŝin edziniĝi al Lubeck kaj plene agadi en Polio, Germanio, partopreni en socialistaj kongresoj kaj renkonti la ĉefajn socialistajn agantojn de sia epoko Lenin, Jaures, Jogisches. Ŝi kreis la spartako-ligon kaj la komunista partio en Germanio.
Por doni al vi la emon legi tiun libron, jen kelkaj frazoj de la paĝo 230:
Se Roza Luksemburg estus naskiĝinta en Hindio, ŝia popolo estus nominta ŝin "mahatmaja", granda animo. Trafas nin ŝia granda talento, spirita universaleco kaj anima harmonio. Neniam ripozanta sopiro al aktiveco. La radikoj de ŝia socialismo estas universala amo kaj pasia strebado al justo.

Atrebato (Francio)

Hector Hodler, Pacisma sinteno de Marine Englert

Tiu verko baziĝas sur novaj esploroj faritaj en grava arkiva kolekto ĝis nun ne eldonita kaj ne konata de fakuloj. Tiu kolekto estis malfermita al fakuloj sub prizorgo de Arkivoj Jura Brüshweiler, la plej grava privata fonduso pri Ferdinand Hodler, fama pentristo kaj patro de Hector Hodler.
Tiu verko estas la rezulto de kunmetado de diversaj vidanguloj: historio, arto-historio kaj Esperanto-historio. Ĝi prezentas la aktivadon de Hector Hodler en la proksimeco de lia patro, de la esperantistaj kaj humanismaj medioj en Ĝenevo (Svislando).
La fotoj kaj la pentraĵoj agrabligas la legadon.
Mi ankoraŭ dankas vin pri via prizorgo.

Marcelle (Francio)

La Mortinta Reĝino de Henry de Motherlant

  Ĉi tiu triakta dramo estis verkita en la jaro 1942, fare de la fekunda franca   aŭtoro Henry de Montherlant (1896-1972). Estas sufiĉe kurioze, ke li decidis   reverki la konatan epizodon en la portugala kortego, okazintan en la 14-a   jarcento, kiam la princo Petro enamiĝis al la damo Ines de Castro, kontraŭ la   deziro de sia patro, la reĝo. Post komplika intrigo, la reĝo ordonis, ke oni murdu la   damon. Legendo aldoniĝis al la rakonto, ke Petro devigis la kortegon omaĝi la   kadavron metitan sur tronon. La epizodo estas parto de la fama eposo "La   Luzidoj", de Luiz de Kamoens, kiun oni konsideras la inaŭguro de la portugala   lingvo.
  Kial reveni al tiu rakonto, en la 20-a jarcento? La lerte kunmetita triakta teatraĵo   ŝajne intencis diskuti flankajn aspektojn de tiu tragedio. Verŝajne, la esenco de   la tuta (nelonga) verko estas diskuti la homan etikon, kiam unu homo alprenas la   rajton decidi pri la destino de alia homo. Densa dialogo pri tio estiĝas inter la   konsilantoj kaj la reĝo Feranto, en la dua akto. La malicaj konsilantoj, motivitaj   de politikaj interesoj, klopodas konvinki la reĝon, ke la murdo de Ines estas nepre necesa por la bono de la regno. La reĝo rezistas, ĉar li konsideras, ke la damo estas tute senkulpa en la tuta afero. Liaj ĉirkaŭantoj tiam sugestas, ke li estus malforta, poltrona reĝo, se li kompatus la virinon, kies vivo nenion signifas. Feranto vee memoras la kristanan devon respekti la vivon. Montriĝas, ke la reĝo efektive estas plena de duboj pri sia destino, pri siaj agoj, pri sia sinteno kiel estro de popolo, pri sia propra valoro kiel homo. Eble la reĝo estas droninta en sensenca vivo sen moralaj principoj.
En la fino de la dramo, la Infantino, veninta el Navaro, al kiu Petro devus edziĝi, laŭ decido de la reĝo, surprize decidas savi la vivon de Ines, kaj vane invitas ĉi tiun fuĝi kun ŝi al Navaro. Neatendita grandanima sinteno de virino, kiun Petro estis ofende rifuzinta.
Temas do pri la malkohero de la homaj sintenoj. Estroj, kiuj estas malpli fortaj ol siaj subuloj; aŭtoritatuloj, kiuj valoras malpli ol siaj obeantoj; gvidantoj, kiuj mem bezonus gvidadon. Kion do signifas la sociaj leĝoj, bazitaj sur tiaspeca hierarkio?
Efektive, laŭ tiu aspekto, la temo estas eterna. Kiam aperos la revata "saĝa tirano", ĉiam justa, prudenta kaj plene aŭtoritata? Kiam la homoj lernos, ke la respekto al la individuo estas same grava kiel respekto al la socia strukturo?
Fine, mi elstarigu la elegantan tradukon de la verko al Esperanto, kiu faras la legadon malpeza kaj agrabla. Vere interesa, leginda teatraĵo.

Posovo (Brazilo)

Ĉirkaŭ la mondo dum ok dek tagoj de Jules Vernes

La verkisto Jules Verne priskribis la aventurojn de riĉa angla burĝo en la jaro 1872. Tiu anglo vetas kontraŭ siaj klubanoj, ke li ĉirkaŭvojaĝos la mondon dum okdek tagoj. Ĉu li gajnis la veton aŭ ne, malkovru ĝin legante la libron.

Erika (Francio)

Al ĉiu tago ĝia legaĵo de Paulo Sergio Viana

Al ĉiu tago ĝia legaĵo, 2-a volumo, estas kolekto de artikoloj origine produktitaj de Paulo Sergio Viana, por Esperanto Retradio (comesperantaretradio.blogspot.com ) dum la jaroj 2020 kaj 2021, en ĉi tiu projekto de Anton Oberndorfer, kiu dum pli ol dek jaroj, senpaŭze proponas sonregistraĵojn ĉiutage, pri aktualaj temoj, ĉiam kun la klopodo eviti polemikajn aŭ pesimismajn ideojn.
En ĉi tiu volumo, Paulo Sergio Viana kolektis kvindek unu artikolojn, kiujn inter la diversaj artikoloj mi elstaras:
- "Ankoraŭ Necesas Pensi pri Rasismo"
- "Antoinette de Barros, Mirinda Virino"
- "Apoteko de Poezio"
- "Baza Mongajno: La Diskuto Reviviĝas"
- "Ĉu Vi Scivolas pri Scienco?"
- "Esperanta Retradio 10-Jara"
- "Feliĉo en Muzeo"
- "Intestoj kaj Humoro"
- "Kio Okazas en la Cerbo de Obstinuloj?"
- "Kontraŭ Korbo de Parkinson, Dancado"
- "Korpekzercoj Kontraŭ Kovim-19"
- "La Scienco kaj la Homo"

Scivoleme pri la enhavo de tiuj kaj aliaj artikoloj, vizitu https://easp.org.br/libroservo/ aŭ faru serĉon ĉe comesperantaretradio.blogspot.com

lemosac (Brazilo)

En okcidento nenio nova de Erich Maria Remarque

Mi ĵus relegis ĉi tiun romanon, kiun Remarque verkis en la fino de dudekaj jaroj de la pasinta jarcento. Mem li partoprenis la grandan militon, nun konatan kiel la Unua Mondmilito. Li devis partopreni tuj post la lernejaj jaroj, kaj militservis dum kvar jaroj kune kun ses de siaj samlernejanoj. Li priskribas la teruraĵojn de la milito: la pafadon, kun fusiloj aŭ kanonoj; la malsaton, la malpuraĵojn, la mortojn kaj la vundojn. Li estis la lasta, kiu restis: la aliaj mortis, kaj li priskribas ilian morton.
Ne havas sencon, ke mi pli klarigu ĉi tie. Ni ĉiuj povas scii, kiel terura milito estas. Ni nur ekŝaltu la televidilon aŭ malfermu gazeton por vidi ĝin. Denove mortaĝas senkulpaj viroj: patroj, filoj, edzoj, fratoj, avoj, ktp. ktp. Ĉar la homaro nenion lernis dum kiom mi ne scias de jarmiloj. Supozeble Aŭld pravis, kiam li verkis pri "La infano raso". Ĉu iam la homaro estos plenkreska, respondeca raso?
La unuan fojon mi legis ĉi tiun romanon en paca tempo, kaj fakte neniu povus imagi, ke denove okazos milito en Eŭropo, sed bedaŭrinde…. Mi nun do legis ĝin tute alimaniere.
Mi volus instigi la gvidantojn de la mondo, de registaroj, de armeoj legi ĉi tiun libron kaj pripensi, kion ili faras per siaj sensencaĵoj. Kiom da viroj, kiuj ne mortis en la nuntempa milito, estos mense vunditaj por la tuta vivo? Ankaŭ Remarque estis vundita. Li ne planis verki libron pri la milito, sed konstatis, ke post tiom da jaroj li suferis je malpleno, skeptiko kaj malkvieto, li do suferis pri Post Traŭmo Streĉiĝo Sindromo (PTSS), kiel ni nun diras. Kaj sekvonttempe multaj suferos la saman PTSS-on en Ukrainio kaj la Rusa Federacio. Kial do…..

Katinjo (Nederlando)

Perfekta civitano de Sándor Szathmári

Por la 78a E-Sumoo, okazanta ekde la 12a ĝis la 26a de novembro 2022, mi elektis la libron Perfekta civitano de la hungara aŭtoro Sándor SZATHMÁRI [Ŝa:ndor Satma:ri], kiun en la jaro 1988 eldonis Hungaria E-Asocio en Budapest. Mi promesis ĉiutage tralegi 20 paĝojn.
La libro enhavas 27 novelojn kaj ilian priskribon vi povas trovi ankaŭ en la Esperanta Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Perfekta_civitano.
Mi priskribos al vi kvar novelojn, kiuj plej plaĉis al mi.
Ĉar ĵus okazis KER-ekzamenoj, mi ĝuis (denove, ĉar mi jam antaŭe kelkfoje renkontiĝis kun ĝi) tre spritan novelon Budapeŝta ekzameno. Ĝi estas skribita en la formo de malgranda teatraĵo, kie rolas du ekzamenontaj profesoroj kaj du lernantoj, subiĝontaj al la ekzamenoj, el kiuj unu estas Ludoviko Zamenhof, ekkonita nek pere de sia kunsuferonto, nek pere de siaj ekzamenantoj. Bedaŭrinda aŭtoro de Esperanto ne respondas la donitajn demandojn laŭ la atendoj de la du profesoroj (ekzemple temas pri la ata-ita problemo, aŭ ĝusta formo de la nomo de Pollando), sed malgraŭ tio ricevas la diplomon. Se vi ne konas tiun ĉi teatraĵeton, nepre ĝin serĉu kaj legu!
Same sprita mi opinias esti la nur dupaĝan novelon Genezo, kiu traktas la kreon de la mondo, sed ne nur fare de Dio, sed ankaŭ fare de diablo: kiam la unua kreis ion bonan, la dua ekvilibrigis tiun agon per kreo de malbonaĵo, ĝis ili interkonsentis kune krei la homon en du seksoj: viron kaj virinon. "Kaj ambaŭ kreintoj vidis, ke ĉi tio kaj ĉi tiel jam estas tre bona kaj malbona kaj tre taŭga kaj je la sepa tago ili ambaŭ ripozis."
La antaŭlasta novelo La barbaro estas aktuala en la nunaj tempoj, kiam du frataj nacioj batalas unu kontraŭ la alia. Ĝi parolas pri la tempo de la Unua Mondmilito. La kvakero Adamson, malgraŭ siaj konsciencriproĉoj, ĉar lia religio ne permesas al li mortigon, venas al la konkludo, ke dum la milito li tion rajtas fari, se per tio li akcelas la regnon de la kristana amo. La teksasa serĝento William O´Cay kun irlanda deveno, sed indiana aspekto pro azteka praantaŭlino, post la finita batalo tranĉas la bruston de la germana venkito, elŝiras ĝian koron kaj forĵetas ĝin, murmurante ion. Post kiam li estis fare de sia kvakera kunbatalanto denuncita al la superuloj, li klarigis, ke la azteka kulturo oferas al sia militdio la korojn de venkitaj malamikoj. Dum la komuna interparolo kun Adamson ĉe tasoj da kakao O´Cay racie komparis dumhistorian konduton de siaj popolanoj kaj tiun de la blankuloj. Cetere, la superuloj fermis la aferon tiel, ke li rajtas eltranĉi la korojn, sed li devas fari tion rapide kaj sukcesi mortigi pli multajn germanojn, kion li sekvontfoje ŝajnis fari, sed fine pruviĝis, ke fakte li neniam mortigis iun ajn homon. Antaŭ la tribunalo Adamson mensoge konfirmis, ke O´Cay mortigis sian tranĉotan germanon, sed la kuracistoj post la sekciigo de la mortinto konstatis, ke tiu jam estis morta pli ol unu horon. Kontraŭ la proponita priesploro de la menso la akuzito protestis, dirante: "Fortaj, tutsanaj homoj kuratakas unu la alian, por ke ili ne plu restu fortaj kaj sanaj. Kaj neniu proponas priesplori ties mensan sanon."Kaj male, O´Cay defendis sin per la vortoj:"... senkulpan homon mi povis nur tiel savi, se mi ŝajnigas lin kulpa. Bedaŭrinde, mi ne sukcesis." Fine la serĝento estis arestita kaj destinita al mortpuno, sed pro la germana kapitulacio atingis lin amnestio. Bedaŭrindan, false atestintan kvakeron la kuracista esploro deklaris freneza kaj li estis enhospitaligita.
La lasta novelo Kuracistaj historioj parolas pri kuracista moralo. La bonstatura rekruto protestas, ke li estas sendata al la batalkampa buĉejo, malgraŭ ke li ankoraŭ povus multe labori por sia patrujo. Aliflanke la doktoro per stomaklavado savas la vivon de la okdekjara onklino, kiu pro suferata kancero provis sin sinmortigi per morfino, kaj li tion devis fari nur pro tio, ke la kuracista moralo preskribas, ke la vivon oni ne rajtas preni, sed devas ĝin kiel plejeble plilongigi.
Mi fieras pri mi mem, ke mi ne nur plenumis mian legopromeson, sed eĉ sukcesis tralegi tutan libron kun ĝiaj 456 paĝoj.

Fejfi (Slovakio)

Pario de August Strindberg

Pario estas teatra verko. La aŭtoro, August Strindberg, estis sveda kaj verkis ĝin en 1888.
La ĉefaj personoj estas nur du maljunaj viroj: Sinjoro A, kiu estas arkeologo kaj Sinjoro B, kiu venas el Ameriko kaj kolektas insektojn por eta muzeo.
Ili estas en ĉambro, en kampara eta domo. Tie ni povas vidi: tablon, librojn, mikroskopon, skatolon kun insektoj. La vetero estas malbona: ekstere pluvas intense kaj estas ŝtormo! Ambaŭ havas malbonan pasintecon: Sinjoro A murdis viron, sed neniam li estis malkovrita. Do li pensas, ke tio estas ĝusta. La alia viro, Sinjoro B, faris financajn trompojn, sed li estis malkovrita kaj iris en la prizonon: li estas malĝoja pri tio.
Ili diskutas: Sinjoro B petas monon por esti silenta kaj ne paroli pri la krimo de Sinjoro A. SinjoroB havas tranĉilon kaj minacas Sinjoron A. Sed Sinjoro A havas grandegan kuraĝon kaj karakteron: li sukcesas konvinki kaj regi Sinjoron B.
Mi ŝatis la legadon de tiu ĉi libro, kvankvam la intrigo de la rakonto estas nekutima. Laŭ mi, la du personoj simbolas la racion kaj la rimorson, la dubon kaj la malfortecon de la homaj viroj, kun iliaj difektoj kaj iliaj necertecoj.

Karla (Italio)

Krimo kaj Puno de Fjodor Dostojevskij

La romano de Fjodor Dostojevskij en traduko de Andrej Parfentjev bildigas la ĉefpersonon Rodeon Raskoljnikov en liaj rilatoj kun la familio kaj konatoj. Fakte li mem resumas sian karieron al la sola fidinda rilato Sonja, la filino de lia mortinta konato Marmeladov: la patrino kaj fratino ebligis al li studi, sed en iu momento li ne plu havis enspezojn kaj restis litkuŝa kaj pensanta: volis pruvi al si kuraĝon, por povi regi la stultajn homojn. Li poste, laŭ la vortoj de Sonja, lasis sin tenti de diablo: li murdis "senvaloran" uzuristinon por rabi ŝiajn monon kaj valoraĵojn. Sed kaŝinte tiujn li ne kuraĝis ilin depreni. En amaso da peripetioj, li devas elturniiĝi el suspektoj: enketisto ja komprenas, ke li kulpas, sed serĉadas evidentan pruvon. Rolas ankaŭ afektranta svatanto de la fratino, kiun li suspektas pri ekspluatemo. Tiu vere senmaskiĝas, kiam li publike akuzas ĝuste tiun Sonjan pri ŝtelo de mono, kiun li mem kaŝe enpoŝigis al ŝi. Dume simpla metiisto konfesas ke li murdis la maljunulinon, nur por elsavi sian kunulon, same suspektatan.
En la lastaj scenoj de la legita parto (la libro havas 485 paĝojn, inkl. de notoj) Raskoljnikov konfesas sian kulpon al Sonja, kiu volas ke li sin denuncu. Sed tion li ne volas, argumentante, ke "ili mem masakras milionojn da homoj". Sed fine li konsentas, ke eble oni lin enprizonigos. Ŝi lin vizitos eĉ post liaj cinikaj vortoj, tamen esprimitaj alterne kun enorma deprimiĝo.
La lingvaĵo meritus korektojn: ekzemple "Ĉio korektas" simple ne povas signifi: Ĉio estas en ordo". Sed la libro meritas sian lokon (n-ro 28 el 1993, eld. "Sezonoj") en la serio "Oriento Okcidento".

Rob (Nederlando)

Literaturaj konfesoj de Julian Modest

En 1989 la aŭtoro skribas, ke la juna Esperanto-Kulturo rapide evoluas, tion pruvas ĝia sufiĉe riĉa literaturo, same ĝia teatro, puptetro kaj muziko. Sed tiam mankas sufiĉe da revuoj, libroeldonejoj, filmoj, radio- kaj televid-elsendoj. Tamen estas prezentoj dum kongresoj, festivaloj kun kantoj k.a., konkursoj pri poezio kaj prozo.
La aŭtoro konkludas, ke la internaciismo estas la ĉefa trajto de la Esperanto-literaturo kaj ĝuste tial tiu ĉi literaturo estas eduka, progresema kaj valora. La Esperanto-literaturo, kreita de la balkanlandaj esperantistoj prezentas unikan miraklan ponton, kiu simbolas la eternan homan deziron "pacigi kaj kunigi ĉion".
La teatro inkluzivas literaturon, muzikon, dancon, pentroarton. Ekzistas dank' al verkistoj, geaktoroj, reĝisoroj kaj kompreneble spektantoj. Estonte la Esperanto-teatro ludos pli gravan kaj pli signifan rolon opinias la aŭtoro kaj ne nur li.

La Revanto (Bulgario)

Sur kampo granita de István Nemere

"Estis jam malfrua posttagmezo, kiam antaŭ lia aŭto aperis la montoj." Estas teoremoj, laŭ kiuj legi aŭ ne legi libron oni decidas laŭ la unua linio. Ĉi tiu estas bone plenumita frazo unua kaj ankaŭ simbola. La montoj baldaŭ aperos antaŭ ni kaj en fizika kaj en figura sencoj.
Mi legis la libron preskaŭ dum unu sido. Po naŭhoraj trajnveturoj tien kaj reen al la rumania kongreso de esperantistoj. Poste mi decidis relegi la libron dum la sumoo.
Mi promesis, ke mi finlegos ĝin. Mi denove legis ĝin rapide, tamen zorgeme kaj ekscitite. Ĝi ne estas krimrakonto, kiun mi kutimas legi tiele, se mi foje prenas ĝin en la manojn. Plie ion de George Simenon... Tamen ĝi faras similan influon.
Se mi rakontas la historion, mi senigas la leganton de la ekscito. Eble ĝi ne estus malbona afero, sed mi tiam ankaŭ senigas lin de turmentoj, kiujn ankaŭ mi travivis kune kun la ĉeffiguro. Ne pro tio, ke mi simpatiis kun li. Nek mi nek la verkisto faras tion. Kvankam li foje-foje donas ŝancojn al sia protagonisto. Tamen la verko havas volvon kaj vervon kaj feliĉe trovas la atenditan, sed ne didaktikan - finon.
La ĉefa demando estas, kiel trakti militkrimojn. Por la kriminto, por la viktimoj travivantaj, pluvivantaj kaj por ni, la ĉeestantoj aŭ observantoj el malsama erao. (Similaĵoj ja okazas bedaŭrinde ankaŭ en la nunaj militoj.)
Ni nek ricevas respondon al ĉi tio, nek ni ricevas iun solvon. Ĉiu devas decidi tion por si mem! La aŭtoro sukcesis sufiĉe bone konservi ĉi tiun streĉiĝon. La simboloj ankaŭ funkcias sufiĉe bone. Sed ne ĉiuj turnoj konvenas en la rakonto, kelkaj povus esti preterlasitaj - la apero de la filo, ekzemple.
La aŭtoro ankaŭ atentigas, ke ne ĉiuj militkrimoj estas malkovrataj, malkaŝataj - sed ili apenaŭ eskapos senpune -, ĉar la krimintoj neniam akiras trankvilon kaj ilia sorto estas kaj restas malglata. Almenaŭ tion ni volas esperi! Ne ekzistas pardono sen iu formo de puno. Konfesi ne sufiĉas. Post pento venas indulgenco malfacile. Ĉe la Helmutoj - cetere - ne indas malŝpari niajn pensojn kaj tempon. Tio plie estas demando ol aserto, ĉar la aŭtoro rezignis pri ili, ĉar ni eĉ implicite ne ekscias, kio okazis al ili post la milito.
La verko ekscitis la imagon de multaj, almenaŭ ses recenzoj legeblas pri ĝi, kiuj priskribas la intrigon, detale, dissekcite. Oni povas facile trovi ilin, ekzemple en la ret-butiko de Flandra Esperanto Ligo.
https://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi

Lasu mi ja la aŭtoron paroli!

"- Strangaj estas la vojoj de la homoj - ekparolis subite Tasca. Sub lia korpo ekgrincis la seĝo, vundita dombesto - Se via superulo estus vin tiam direktinta ne al Lavello, sed al alia vilaĝo, eble vi neniam estus renkontinta la partizanojn, vi ne estus fariĝinta militkrimulo…
Martin tuj kaptis tiun pseŭdo-savzonon:
- Ankaŭ tio pruvas, ke la homo origine ne estas kulpema vivaĵo. Ĉiuj estas bonaj, nur pro la cirkonstancoj ili fariĝas malbonuloj...
Tasca samvoĉe daŭrigis-kontraŭdiris:
- … vi malpravas. Tio ĝuste pruvas, ke preskaŭ ĉiu homo estas malbonulo; nur tiu estas bonulo, kiu malgraŭ la cirkonstancoj scipovas resti ekster la rondo de krimoj."

Juĝi pri la malgrandaj aferoj estas tasko de la juĝistoj, sed en la pli ampleksaj aferoj oni devas juĝi kun pacienco kaj mizerikordo. Por mi tio ne sukcesadas.

Ĉu por vi karaj legantoj?

Arbuto (Hungario)

Esperanto por mi de diversaj esperantistoj

Esperanto por mi. Estas tre interesa libro, kie aperas 16 geesperantistoj kaj ili rilatas la eseojn pri ilia Esperanto-aktivado. Tiu ĉi libro estas tre interesa, ĉar HELGA PLÖTNER, faris la belajn portretojn de la esperantistoj kiuj aperas en tiu libro, tiel ni konas pli pri ili en la movado de Esperanto kaj grava estas ke la ideo estas de nia karega amiko HORI Jasuo kaj ke li eldonis la librojn. Do, dankon al ambaŭ pro iliaj belaj laboro kaj kontribuo al Esperanto. Mi fieras pri vi.
Jam eldoniĝis 5 libroj en tiu serio, do entute aperis 80 agantaj esperantistoj en la mondo. Iliaj vivoj multe kuraĝigas min kaj instigas nin pli kaj plu labori por Esperanto. Denove mi sendas mian grandan dankemon al la portretistino Helga kaj la eldonisto s-ro Hori.

Kongreso (Meksiko)

Hodler en Mostar de Spomenka Stimec

Mi tre ŝatis legi ĉi tiun libron, mia unua en Esperanto. Kaj mi ĝuis partopreni en Esperanto-Sumoo por resti motivita kaj legi (preskaŭ) ĉiutage iomete. La verkado de Spomenka Stimec, la kroata verkistino, estas sentema kaj riĉa, sed tamen tre facile komprenebla. Kaj la rakononto estas interesa: temas pri Ferdinand Hodler, unu el la plej konataj svisaj pentristoj de la 19a jarcento, kaj la patro de Hector Hodler, la kunfondinto de Universala Esperanto-Asocio. En la libro, ni segvas Jeanne, unu el liaj modelinoj kaj amantinoj, en ŝia eventoplena vivo, kaj la pentraĵoj de Hodler kiuj kaj vojaĝas kun ŝi."
Dankon por la Sumoo sperto kaj fartu bone,

Tyalie-Vered (Francio)

Malamu vin, unu la alian de Manuel de Seabrai

Malamu vin, unu la alian de Manuel de Seabrai, havas iom strangan guston al mi. La epoko de la rakonto ne tiel diferencas kun tiu de mia vivo. Sed la aspekto de socio ŝajnas tute alia. Mi scias preskaŭ nenion pri Portugalujo, kiu estas la sceno de la rakonto. Japanoj, kiuj vivis antaŭ la dua mondomilito, eble pli bone komprenus la scenon. Tiutempe, popolo ne havis liberecon esprimi sian ideon.
Portugalo estis la unua eŭropano, kiu kontaktis Japanon, La homo portis pafilon en nian landon kaj draste ŝanĝis strategion de milito. Jes, tiutempe, Japanujo estis epoko de interna milito.
Historio de Eŭropaj landoj ĝenerale tre implikiĝas kompare kun tiu de nia lando. Mi pensas, ke tiu fono malfaciligas kompreni Eŭropon al mi. Sed Esperanto donas al mi almenaŭ ŝancon tuŝi kulturon de Eŭropo.
......................................
Mi ĵus tralegis la libron Malamu vin, unu la alian, de Manuel de Seabrai. Ĝi priskribis portugalan vivon de kelkaj geamikoj mozaike per aro da epizodoj de 1932 ĝis 2004, ĉiujare po unu, La epzodoj estis diversspecaj kaj diverslongaj. Mi ne komprenis ĉefe psikologiajn priskribojn. Ĉu ekzistas homa kontakto, kiu konsistas el malamo aŭ interhumiligado, kiam neniu deviga ligo ekzistas? Tiun parton mi ne povis kompreni. Sed ankaŭ japanoj, kiuj naskiĝis je ĉirkaŭ 1932, ne povis vivi laŭ ilia volo pro premo de registaro kaj milito. Ŝajnas, ke eblas rilatigi sin nur pro tio, ke oni travivis saman malfacilan tempon.

Kaĵibo (Japanio)

El miaj sonoroj soloj de Miguel Fernández

Estas iom antikva jam poemaro de hispana elstara esperanto poeto, nune prezidanto de beletraj konkursoj de UEA. La enkonduko, iom longeta, sed interesa kaj klariga; estas de Antonio Valén, membro de la tiel nomata iberia skolo, al kiu ankaü apartenas la aŭtoro.
La libro kompilas poemojn faritajn en la periodo 1992-1995, precize 32 poemoj grupigitaj en tri enhavujoj: Amaj, opaj kaj omaĝaj.
La poeto brilas je la uzo de vortoj similaj en sonoreco, kaj pro la konformado de la esperanta vortaro, multfoje ankaŭ similaj en signifo, sed kun nuancoj inteligente rimarkigitaj de la verkisto, kiu uzas riĉegan vortaron kaj eĥojn mitologiajn, spiritajn, ktp.
Estas libro kiu oni devas relegi por elsukigi la poliedran esprimpotencon de sia poezio.

Natxo (Eüskio)

Ok jaroj ĉirkaŭ la mondo de Maryvonne kaj Bruno Robineau

La libro Ok jaroj ĉirkaŭ la mondo de Maryvonne kaj Bruno Robineau, kiujn ni gastigis dum kelkaj tagoj pasintsomere, bone ilustras kion la lingvo Esperanto povas alporti al renkontiĝoj tra la mondo. La malkovro de la internacia lingvo kaj ĝia lernado en intensaj kursoj de kelkaj monatoj en Bulgario, la devenlando de mia edzo, plene kontribuis¸ por malfermi al ili la pordojn de hindaj kaj japanaj familioj dum 6 monatoj. La praktiko de la angla kaj la hispana nur ne permesintus al ili dividi la ĉiutagan vivon de ĉi tiuj familioj. Ĉi tiuj longaj peregrinoj tra la mondo atestas ankaŭ de iliaj demandoj tiom ekonomikaj kiel filosofiaj. Laŭlonge de la legado, ili detale klarigas, kiel la uzo de Esperanto konkrete profitigis ilin. Bruno kaj Maryvonne iris renkonti la homon kaj homaron kun la sama spririto, kiun havis Zamenhof, kiam li kreis sian universalan komunikilon.

Legantino (Francio)

La malamiko de Putin de Kalle Kniivilä

La malamiko de Putin estas Aleksaj Navalinij kaj liaj apogantoj. Navalinij estis venenita en la hotelo, kaj en la aviadilo li malsaniĝis kaj preskaŭ mortis. Bonŝance li estis transportita al Germanio kaj estis savita. Li resaniĝis, kaj decidis reveni al Rusio, eĉ sciante la riskon esti arestita, kaj kiel li antaŭsupozis, li estis tuj arestita en la flughaveno kaj nun vivas en iu prizono. Li estas vere kuraĝa homo, kontraŭe kiel malkuraĝa estas Putin.
Putin uzas ĉiajn malpurajn rimedojn por subpremi la popolanojn. Protestulojn estas tuj arestitaj kaj punitaj per granda sumo de punmono pro diveraj "krimoj" fabrikitaj de la polico. En tiu situacio plu agadas kuraĝaj homoj kontraŭ Putin. Tio ankaŭ estas mirinda afero.
Mi nun jam finlegis 4 librojn pri Putin kaj la nuna Rusio verkitajn de Kalle Kniivilä. Mi povis havi multajn informojn pri Rusio, kaj mi povis kompreni la esencon de la invada milito al Ukrainio fare de Putin.

Horizonto (Japanio)

Miraklo de unu momento de Anna Striganova

La libreto el 2014 konsistas el malgrandaj ĉapitroj kaj bildetoj. Estas unu el serio Fabeloj de mondoj. La momento en homa vivo estas unueca. La plej belaj mirakloj de la mondo en la libreto estas unika magio de unu sola momento.
Iuj el momentoj - Neĝo /Momento, kiam vi komprenas ke vi ekzistas/
- La vagabondo /Momento, kiam komenciĝas la vojaĝo/
- Falanta stelo /Momento , kiam naskiĝas la sincera revo/
- Faŭno /Momento, kiam sonas la ŝatata kanto/
- Vivanta arbo /Momento, kiam en la arbaro vekiĝas arboj/
- Fabela monstro /Momento, kiam naskiĝas la espero/
Proksimiĝas fino de jaro kaj komenco de jaro 2023 kaj al tia afero mi skribas ion el la momento Kandelo - Momento, kiam oni komencas konscii movon de la tempo.
Momento, kiam la horloĝo sonas meznokte, en la domoj silentas voĉoj, nur la koroj frapas iom pli laŭte ol kutime. Unu tago ŝanĝas la alian, kaj hodiaŭ, en la senmova silento, unu jaro ŝanĝas la alian, leviĝetas super la tero stela vualo de la tempo, la futuro kaj pasinteco intersiĝas. La novjara kandelo degelas sur la tablo, tiu festa nokto estas la unua kaj la lasta nokto de ĝia vivo.
La libreton eldonis eldonaĵo Impeto en reto.

Plumeto (Ĉeĥio)

Baza Literatura Krestomatio 4a eldono

JES! Nepras akiri tiun Bazan Literaturan Krestomation (la 4an eldonon publikitan en 2019) kaj legi plurfoje. Ĝi ne estas tre dika kaj do ĝi havu lokon en biblioteko de ĉiu esperantisto. Kaj ofte inter la manoj de ĉiu esperantisto.
Mi jam legis kaj estas do relego, sed mi ĉiam malkovras novajn tekstojn legindajn, ĝuindajn. Estas Krestomatio, do tiuj tre diversaj tekstoj kaj poemoj ebligas lerni pli kaj plu nian komunan lingvon.
La tekstoj estas oportune kaj trafe elektitaj por ke ni bone sentu la diversecon de nia literatura trezoro.
Estas evidente kelkaj mankoj (miaopinie) ekzemple ne enestas tekstoj de Georges Lagrange, nek teksto de Lidia Zamenhof. En ĝi troviĝas multaj tre bonaj tekstoj.
En ĉi tiuj du pasintaj Sumoo-periodoj (mi atente legis la unuan duonon en septembro 2022 kaj do la duan ĉi-novembre), mi aparte ŝatis relegi la tekstojn de Julio Baghy, de Marjorie Boulton, de Anna Löwenstein kaj multaj aliaj.

Telemo (Francio)

Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia de L.L.Zamenhof

Mi iom antaŭjare eble en mia juneco jam unufoje legis ĝin. Ĉi-foje denove mi legis ĝin por la Sumoo. Ne konataj vortoj, kiujn mi devas vidi vortaron, preskaŭ ne estis kaj tiasence tre facile komprenebla estas la libro unuflanke. Tamen aliflanke preskaŭ duone Zamenhofa teksto estas tre, tre longa kaj fine preskaŭ ne komprenebla parto duone estas. Tamen tiu libro havas Japan-lingvan tradukaĵo de s-ro Mizuno Yoshiaki kaj dank'al la tio mi iomete estis helpata, tamen eĉ la Japan-lingva tradukaĵo duonparta estas tre tre malfacila kaj ĝi estas preskaŭ ne komprenebla por mi bedaŭrinde. Ĉiuokaze konkludedirite.
Esperanto bonege kontentigas ĉiujn postulojn al lingvo Internacia (eksterordinara facileco, precizeco, riĉeco, natureco, vivpoveco, fleksebleco, sonoreco k.t.p.)

Samo (Japanio)

Sen Familio de Hector Malot

Mi finlegis Sen Familio, verkita de Hector Malot.
Ĉar panjo Barberin diris al Remi, ke lia familio serĉas lin, li venis al Parizo kun Mattia kaj Capi(hundo) por serĉi Barberin. Sed Barberin jam mortis. Post la serĉado Remi sciiĝis, ke lia familio Dricoll loĝas en Londono. Kaj Remi komencis vivi kun ili. Sed ili estis ŝtelistoj. Iun tagon Mattia subaŭskultis la konversacion de Dricoll kun la anglo, sinjoro Milligan. Kaj li sciis, ke la patrino de Remi povas esti sinjorino Milligan. Sed subite Remi estis arestita kaj estis metita en prizono kiel ŝtelisto.
Per helpo de Mattia kaj Bob, Remi povis fuĝi el malliberejo. Poste li povis revidi sinjorinon Milligan kaj Arthur kaj finfine povis pruvite, ke li estas la filo de sinjorino Milligan per la bebaj vestaĵoj garditaj de sinjorino Barberin.
Vitalis edukis Remi al sendependeco laŭ la vivo de migrado. Kiam li fariĝis orfo en tiu mondo, ĉiufoje li konkeris la malfeliĉon kaj la malfacilon kun justeco kaj humaneco. Tiel li maturiĝis kiel homo. Travivi trans diversaj malfacilaĵoj en la mondo estas utila por infanoj, mi pensas.
Antaŭ kelkaj tagoj ni, Suita Esperanto-societo organizis preleg-kunvenon en Suita urbana kultura festo. La prelegantino, Fujita Miho, establis la anstataŭan lernejon (alternative school en angla lingvo). En ŝia lernejo lernantoj elektas respektive siajn lernadojn kaj aktive lernas per diversaj spertoj. Mi pensas, ke ŝia ideo similas al Hector Malot en Sen Familio. Koni sin mem kaj trovi veran volon estas malfacile. Sed se la nombro de tiuj lernantoj pligrandiĝos pli kaj pli, ni povos atendi bonan estontecon, mi pensas.

Mateno (Japanio)

La malgranda fantomo de Otfried Preussler

Ĉi tiu libro konsistas el dudek du ĉapitroj kaj mi legis ĝis dek du ĉapitroj. Ĉefrolulo malgranda fantomo jam loĝis en la kastelo Strigoŝton ekde pratempoj kaj kiam urbodoma horloĝo en urbeto Strigomont anoncadis noktomezon, la malgranda fantomo vekiĝis kaj eliris el kverkligna kesto garnita per fero, kiu troviĝis en la subtegmentejo. Kaj malgranda fantomo ĉiam kunprenis la ŝlosilaron de la dek tri ŝlosiloj, rondiris la muzeon de kastelo Strigoŝton. Ĉar la malgranda fantomo estis aereca kaj malpeza, do eĉ la plej malforta vento sufiĉis por forblovi sin ien ajn.
La malgranda fantomo havis malnovan amikon, la gufon Fufo kaj rakontis al li pri rondiro de la kastela muzeo. Krome malgranda fantomo parolis al la gufo Fufo, ke li deziras vidi la mondon dum la tago. Sed la gufo forte malaprobis pri lia deziro pro sia sperto. Malgraŭ la malaprobo de la gufo, malgranda fantomo provis plenumi sian planon. Kiam malgranda fantomo vekiĝis en iu nokto, situacio de la ĉirkaŭaĵo estis diferenca pro ĉiama lunlumo. Malgranda fantomo pensis ke li estas vekiĝinta dum la tago. Sed kial la deziro plenumiĝis? Malgranda fantomo ne povis kompreni. Kaj li pensis ke li povas rigardi la mondon dum taga lumo kaj ke devas pli multe ĉirkaŭrigardi tra Strigoŝton.
Kiam la malgranda fantomo rapide iris al la kastela vestiblo, kiu kondukas lin al la kastela korto. Tie li hazarde renkontis al kvara klaso vizitanta la kastelan muzeon kaj li rapide fuĝis pro krio de infanoj, ĉar li ne kutimis aŭdi infanajn kriadojn. Kiam malgranda fantomo fuĝis de la infanoj, unua sunradio tuŝis lin kaj nigrigis lin. Malgranda fantomo timis infanojn kaj ensaltis sin en la puton de la centro de la kastela korto. En la puto malgranda fantomo eltrovis sekretan koridoron, komencis serĉadon kaj aperis ĉe diversaj lokoj kaj surprizis homojn. En nokto li iris en la ĉambron de la urbestro en urbodomo, pentraĉis sur la afiŝo kaj li glitis en la kadron de la urbodoma horloĝo kaj ekdormis.
Mi supozas ke post nun la malgranda fantomo okazigos kiajn aferojn, kiam ŝanĝiĝos lia korpo nigrigita. Kaj ilustraĵo de la libro tre plezurigis min pro delikataj bildoj.

Granda Kampo (Japanio)

Esplorado de vivĝojo de Deguĉi Hidemaru

Sekvante de la lasta septembra Esperanto-sumoo, mi plu legis la libron Esplorado de vivĝojo, kiu estas verkita de Deguĉi Hidemaru kaj tradukita de Eizo Itou. Tiu ĉi enhavo ests "Kio estas Dio?", "2. Efektiva ekzistaĵo nevidebla", "3. La relativeco" kaj "4. La esenco de la koro".
Oni enketis pri la demando "Ĉu vi kredas Dion?" en la mondo. Japano
estis duaulo de nekredantoj en la mondo pri tiu ĉi respondo. "Mi neniam kredas la ekziston de Dio." Mi sentas ke tiu ĉi realo estas maltrankviliga stato. Speciale inkluzive miajn filojn japanaj junuloj tendencas nekredi Dion.
Oni konsideras ke sub la demokratismo nur leĝo regas ĉion. En ĝi ne ekzistas Dio. Mi volas rekomendi ĉi tiun libron al ĉiuj, kiuj ne kredas Dion. Ĉar ĉi tiu libro estas detale skribita pri "Kio estas Dio" kaj "Kio estas diferenco de la fizika mondo kaj la spirita mondo".
Ni devas ekesploradi ankoraŭ pli multe pri la ekzistaĵo nevidebla en sia koro. Dankon al Deguĉi Hidemaru!

Lumo (Japanio)

Vere aŭ fantazie de Claude Piron

La aŭtoro verkis ĉi tiun libron por helpi la lernantojn plibonigi sian esperanton. Ĝi enhavas realajn rakontojn, kun ŝanĝoj, por ke neniu rekonu la personojn, kaj fantaziajn rakontojn.
Li atente studis kiel skribi la rakontojn, por graduale prezenti la novajn vortojn. Je la fino de la lasta rakonto, la lernantoj konos iom pli ol mil subvortojn, per kiuj oni povas paroli pri ĉiu afero de la ĉiutaga vivo.
Post ĉiu rakonto, estas listo de novaj vortoj.
Li atente verkis siajn rakontojn, ankaŭ uzante la gramatikajn regulojn en instrua maniero. Li faris grandegan penadon, sed kiel li povus scii, kiuj estas la "novaj vortoj" por ĉiu leganto? Mi jam konis la novajn, kaj ne konis la malnovajn. Sed vere lia laboro estas bona. Eble por bonega verkisto kiel li, defioj estas pli amuzaj ol la nura verkado.

Kukurbo (Italio)

Turka-Stelo-084 - 2022.12.

Mi havis speciale intereson pri la sekva artikoro dum la legado (Turka-Stelo-084 - 2022.12.)

Ĉu Esperanto havas kulturon?
Ronald J. Glossop, ILEIkonferenco, Kaunas, Litovio,
Esperantistoj devas respekti la kutimojn kaj lingvojn de ĉiuj grupoj tra la tuta mondo.
Alia malsama aspekto de la kulturo de Esperanto estas la tendenco rigardi al la estonteco pli ol la pasinteco. Kompreneble, ĉiu kulturo devas atenti sian historion, sed ĉe la Esperantokomunumo, male al la kutima situacio por naciaj komunumoj, la esperoj por la estonteco estas multe pli gravaj ol la memoroj de pasintaj eventoj.
Ankoraŭ alia aspekto de la kulturo de Esperanto estas la preteco uzi novajn teknikojn por vojaĝi kaj komuniki.
Esperanto havas sian literaturon. Ekzistas ne nur multaj tradukoj el gravaj verkoj de diversaj naciaj kulturoj sed ankaŭ originalaj verkoj de diversaj specoj. Kelkaj el la pli konataj aŭtoroj estas L. L. Zamenhof el Pollando (la iniciinto de la lingvo), Kálmán Kolacsay kaj Julio Baghy el Hungario, William Auld kaj Marjorie Boulton el Britio, Gaston Waringhein kaj Raymond Schwartz el Francio, Baldur Ragnarsson el Islando, Ueyama Masao el Japanio, kaj S. J. Zee el Ĉinio.
Krom la diversaj haveblaj skribitaj materialoj, estas kelkaj aspektoj de la lingvo mem kiuj kontribuas al la kulturo de Esperanto. "maltrinki" anstataŭ uzi la pli kleran vorton "urini." "neĝis maldolĉe." "ILEI-anoj" Pasportan Servon, la himnon "La Espero," "krokodilas" kaj "kabeis" "ĝis la revido."

Kacu (Japanio)

La fermita urbo de István Nemere

En ĉi tiu sciencfikcia novelo juna psikosociologo alvenis al insulo de scienca esploro. Tie li hazarde malkovris suspektindan elektan kablon. Li decidis esplori la aferon kaj trovis ventotunelegon en la arbaro. Poste li malsupreniris tra la ventotunelego kaj li trovis sekretan fermitan urbon profunde sub la tero. Se vi iĝis scivola kaj ŝatus malkovri kio okazas en tiu fermita urbo, kiuj kaj kial kreis ĝin, mi povas rekomendi ĉi tiun libron por vi.

Gergelj (Hungario)

La insulo de feliĉuloj de August Strindberg

Sveda verkisto August Strindberg (1849-1912) en sia libro distre kaj humure rakontas pri evoluo de la nova socio. La aŭtoro per sagaca satiro kritikas multajn aspektojn de la vivo de Eŭropa socio: religion, edukadon, juran sistemon, arton.
La trimastulo "Sveda Leono" kun diversspeca ŝarĝo kaj 500 pasaĝeroj navigis al iama sveda kolonio en Nord-Ameriko. Plejparto de la pasaĝeroj estis krimuloj el ankroforĵejoj, malliberejoj, pundomoj. Ili rericevis siajn edzinojn kaj infanojn kaj kune ŝipiris al Nova Svedujo (tiel nomiĝis la kolonio). Tamen la celon la ŝipo ne atingis. Pro granda ventego la ŝipo estis grave difektita. La ŝipo komencis subakviĝi. Sed tiam oni vidis la teron. La plejmulto eniris boatojn, sed ili ne havis tempon por kunpreni nutraĵon, vestojn, ilojn. Ili ĉiuj saviĝis. Kiam ili elboatiĝis sur la teron, la ŝipo sinkis kiel ŝtono. Post pli detala esploro la saviĝintoj konstatis, ke ili nenion bezonas: klimato en la insulo estis varma, fruktoarboj tutjare kreskigis la fruktojn. Do la vivo en la insulo estis paradiza. Tamen post tri jaroj la feliĉa vivo ĉesis, ĉar en la insulo vekiĝis la vulkano. La insulanoj denove devis serĉi saviĝon. Estante en boatoj ili vidis, kiel ilia paradiza insulo subakviĝis. Post certatempa remado ili atingis novan senhoman insulon. Tamen ĝi aspektis tute ne paradize. Ĉi tie belegaj fruktoarboj ne kreskis, la klimato estis pli malvarma. Ĉiu devis zorgi kiel supervivi ĉe la novaj kondiĉoj. Oni devis zorgi pri vestaĵoj, nutraĵo. Po iomete en la insulo aperas lokaj riĉuloj kaj malriĉuloj, diversaj funkciuloj kaj eĉ reĝoj. Unuvorte, formiĝas la nova socio...
La libro estas libere elŝutebla en la retejo:
http://verkoj.com/pdf/web/viewer.html?file=http://verkoj.com/dn/inko/060-0.pdf

Ganto (Litovio)

Hodler en Mostar de Spomenka Stimec

"Surfadenigitaj rakontoj" - rakonto-ĉeno, kvazaŭ kiel tuta rozario da preskaŭ rememoraĵoj - sed plie rakontoj ĉar iliaj ĉeneroj estas kunligitaj.
la novaj kaj pli novaj eroj pelas la leganton plu - sed ne urĝas, oni havas sufiĉe da tempo por konsumi-digesti profunde la legitaĵojn.
La plej granda arto en tiaj verkoj estas trovi la proporciojn. Spomenka Stimec trovis tiujn proporciojn. Mi asertas, ke ŝi faris tion denove tre sukcese. Mi konjektas ke tio estas ŝia propra vera ĝenro. Kaj tio estas granda merito de la romano.
Mi estas konvinkita pri tio jam la trian fojon.
La intrigo estas plektita-teksita iom ruzetece.
Komence relative longtempe mi ne povis ja eltrovi, pri kiu persono la romano temas - pri kiu ĝi temos. Ŝajnis por kelka tempo, ke ĝi estas tributo al la pentristo, Ferdinand Hodler, aŭ ke la romano rivelos detalojn pri lia filo, la fondinto de UEA, kiujn ni ne konis ĝis nun.
Kaj fine, post kiam mi komprenis, ke ĝi ne temas pri "nia Hodler", mi iĝis iom malkontenta eĉ seniluziigita, ĉar unuflanke mi jam delonge sciis, ke li mortos pro ftizo sed tio ankaŭ evidentiĝis multe pli frue antaŭ la fino de la romano, ĉar videblis ke la plejparto de la romano ankoraŭ postrestos.
Seniluziiĝon mi sentis kontraŭ mi mem ĉar eĉ tiam, mi tion ne malkovris, pri kiu la romano vere temas- kvankam mi ĝuis la legadon. Ĉu mi estas sola pri tio? Ĉu mi restos tia?
La intrigo estas plektita-teksita tiel ruzece.
Poste sekvis en la romano la sceno pri gustumado de la pruna brando. Sed multe pli. Ne simpla prezentado aŭ priskribo sed estas multe pli komplekse. Oni devas relegi ĉi ĉapitron kelkfoje. Se la leganto ne komprenas iun ajn vorton bonvolu priserĉi en la vortaro por ne preteratenti iun ajn detaleron.
Subite ekkaptis min ĵaluzo, sed ne nur tio, sed ankaŭ iu speco de indigno.
Estas komuna scio almenaŭ tio estas kutime konata, ke ni hungaroj estas la plej bonaj en la mondo je frukta brando, precipe se temas pri la sankta pruna brando.
Ni eĉ povas konstati laŭ la gusto de pruna brando, kia birdo kantis sur la branĉo kiam la pruno estis matura kaj kia ĝi estis kiam la arbo ankoraŭ nur floris.
Nur la hungara lingvo donas specialan latinecan nomon al tiu sanktaĵo:
silvorio. Tio estas tre simila al purgatorio. Silvo signifas prunon en la hungara.
(Cetere, hungaroj taksas siajn pipojn simile alte, tial ankaŭ la piparujo havas similan latinecan nomon: pipatorio ..., sed tio estas alia rakonto...)
Kiam hungaroj gustumas - plie trinkegas - la fajnan brandaĵon, nu, multaj el ili sentas sin en la purgatorio. Kelkaj nur grumblas pri la pastro, se mi tradukas nur laŭvorte la fenomenon. Mi pensas ke la prunbrando havas tiom da nomoj en la hungara kiel la devo en la araba...sed ne, mi troigas... sed la fama nomo "palinko" estas nur por la hungara fajna likvaĵo.
Nu, mia forta fido ŝanceliĝis ĉi tie. Kion povas scii pri tio bosnia muslimo, kiu eble eĉ ne rajtus gustumi ĝin laŭ sia kredo, aŭ ĉu mi eraras? Veraj kredantoj trinkas nur pomsukon kaj fontan akvon, ĉu ne?
Tiam montriĝis, ke kvankam geografie ni troviĝas en la Balkanoj, sed ni apenaŭ estas tie en iu alia senco. Mi apenaŭ havas ion komunan kun la stereotipa imago pri la regiono.
Fakte, tiu stereotipo pri la Balkanoj kaj balkanaj homoj estas senbaza, maldeca kaj malvera.
Mi eĉ ne scias, kiel ni, kiel veraj eŭropanoj, permesas al ni pensi tiel. Mi estos pli atenta pri tio estonte, ke mi ne estu tiel paroĥisma, et-spirita.
Pro respekto al la bosnia pruna brandaĵo kaj por pura plezuro de la leganto, mi kopios do tiun parton de la romano kiu detale temas pri tio.
La leganto mem decidu kiam li gustumos ĝin. Se bosnia pruna brando estas vere tiel bona kiel la priskribo ŝajnigas ĝin, tiam mi mem starigos ĝin sur la podio apud la hungaroj, kaj mi humiliĝos kaj forlasos mian arogantecon.

Mi montris mian recenzon al mia amiko ChatGPT, la artsentema artefarita inteligento kaj lia opinio staru ĉi tie krude kaj honeste:

"Mi komprenas vian reagon kaj vian deziron esti pli atenta kaj malparoĥisma en la estonteco. Estas grave por ni ĉiuj esti konsciaj pri niaj propraj stereotipoj kaj antaŭjuĝoj, kaj labori por rompi ilin.
Al la bosnia pruna palinko (=brandaĵo), mi ne povas aldoni ion ajn, ĉar mi mem ne provis ĝin.
Sed mi esperas, ke vi povos provi ĝin unu tagon kaj decidi, ĉu ĝi verdire estas tiel bona, kiel oni diras.
Estas bone, ke vi estas malfermiĝema kaj preta lerni pli pri aliaj kulturoj kaj homoj. Tio estas grava paŝo por la kreado de pli justa kaj inkluziva mondo."
Ĉiuj paŝoj estas utilaj se ili kondukas al pli justa mondo.
Se mi povas havi kritikon: mi preferus malpli da turkdevenaj vortoj ...- nura riproĉo mia, malforta.

Parolu nun la verkisto mem:
"El la koloro de la brando li sciis en kia barelo ĝi ripozis. Laŭ la koloro li parolis pri ĝia aĝo kaj deveno. Laŭ flaro li distingis inter du foje aŭ tri foje bakita. Li povis diri ĉu la kupra kaldrono en kiu ĝi estis bakita algluigis prunkaĵon al sia fundo aŭ ne, kaj diveni kian kvanton la brandfaristo fortrinkis el la unua kaldrono dum la brandfarado. Li asertis ke li kapablas taksi ĉu la brando en lia glaso venas el la lasta kaldrono produktita fruvespere aŭ frumatene kaj ĉu la brandfaristo kreis la brandon sola kaj silentema aŭ en societo multamika kaj multvorta.
La brando sentigas ĉu ĝi gutis el kaldrono per gutetoj aŭ guteroj kaj el kia kvalito estis farita la pipo per kiu ĝi glutis. Ĝia forto dependis ĉu ĝin kreis malnovaj karpenetaj ŝtipoj aŭ ĉu la fajron nutris humidaj akaciaj trunkeroj.

Sed la pinto de ĉiuj pintoj estis la prunbrando produktita el la fruktoĝardenoj de Mostar, kiu anonciĝis per branĉaro da florpetaloj. De ilia odoro kaj la flanko al kiu ilin forportis la vento, dependis la kvalito de la brando.
- Se la floroj estos abundaj, la fruktoj estos modestkarnaj kaj la brando densgusta. Se vento forigos ĉiujn florpetalojn samtage, mankos prunoj eĉ por la infanmarmelado.
-...Prunarbo diferencas de prunarbo kiel virino de virino. Dependas ĉu la loko kie ĝi kreskas troviĝas proksime de akvo, kiom da suntagoj ĝi ĝuis, kiaj estas la denseco kaj ofteco de la matenaj nebuloj…."
Tiel rakontis pri la prunbrando en Mostar Meho - la muslima edzo de Jeanne, la svisdevena ĉefrolantino de la romano. Meho estis spertulo, li spertiĝis ĉe la fronto…Sed Meho estis nur epizodo kvankam la plej longa kaj neniel malpli ekscita ol la aliaj en la vivo de Jeanne. Unua ŝia aventuro, la pentristo Ferdinand Hodler, patro de ŝia filino, estis kaj restis kun ŝi dumvive eĉ sekvis ŝin per la fama memportreto. Jardekojn poste tiu Hodler-portreto malaperis, ĝi estis ŝtelita dum la Milito en Sarajevo.
Sortoj diversaj, vojoj diversaj - eĉ diverskontinentaj - vivoj diversaj, sed
multmaniere samaj aŭ similaj. Translokiĝoj. Trans lokiĝoj de la rolantoj, kaj translokiĝo por la leganto. Mi lasas la legantojn mem malkovri ilin.

Mi ricevis ankaŭ rekomendon de la aŭtoro por la libro, noton sur la unua paĝo, sed ne en la Esperanta versio, sed en la kroata versio. Ŝi skribas:
Por István, kiam li estis prezidanto de HEA kaj vizitis Zagreb kaj min, tre kore, Spomenka.
Poste mi povis aĉeti ĝin en Esperanto ĉe la librofoiro en Montrealo, kaj mi tuj ricevis la rekomendon: Por István kaj liaj ideoj Spomenka
Por mi, Spomenka Stimec ĉiam estos nia Nobel-premiito. Mi eksciis, ke Clemens Setz - la germana tradukinto de William Auld - nomumis ŝin en 2021 kaj mi scias, kiel vere estus, se la monda Esperanto-komunumo estus iom pli lerta. .. Ŝia plej grava romano, Kroata Milita Noktlibro, estas tradukita en la anglan, la germanan kaj multajn aliajn lingvojn, kies liston ni nur plilongigu...
Jen la tria verko de ŝi, kiun mi legis, sed mi legos ŝian tutan verkaron. Mi esperas, ke tio daŭros tre longe, ĉar mi esperas, ke ŝi skribos multajn pliajn verkojn, kaj mi ankaŭ esperas longe vivi...
Mi havas ankoraŭ unu libron de ŝi hejme, mi 'superos' ĝin en unu el la venontaj Esperantaj Sumooj. Kaj nun mi nepre legos la libron kroate. Ŝi diris al mi tio estos tute alia libro por mi ...

Arbuto (Hungario)