Recenzoj de legataj libroj dum la januara sumoo 2024

Paroladoj de D-ro L.L.Zamenhof

La Unua Kongreso en Boulogne sur mer, 1905
Por mi estas la plej ŝatata, plej komprenebla enhavo, "homo kun homo" homaranismo deklarita.

La Dua Kongreso en Genevo, 1906
Zamenhof traktis en ĉi tiu kongreso internan ideon de esperantismo (homaranismo). Tamen t.n. esperantisto estas la uzanto praktike por sia intereso. Ili ne rilatas al la interna ideo. Tamen la kongresanoj ŝatas ĝin kaj kolektiĝas por la interna ideo.

La Tria Kongreso en Cambrige, 1907
Kembriĝanoj, la plimulto de britaj samideanoj alkondukis al ni la internan ideon de esperantismo.

En la Guildhall, 'City of London', 1907 Laste en la Guildhall Zamenhof finparoladis, ke se iam venos la feliĉa tempo, ĝi estos la frukto de konstanta kaj senlaca laborado de tiuj homoj, kiujn ni vidas en ĉi tiu ĉambrego kaj kies nomo, ankoraŭ tre malmulte konata kaj tre malmulte ŝatata, estas "esperantistoj".

La Kvara Kongreso en Dresden, 1908
Zamenhof menciis pri Germanujo, la lando de la filozofoj kaj poetoj, kaj pri la pastro Johann Martin Schleyer, kiu estis grava antaŭulo pri la lingvo internacia.

La Kvina Kongreso en Barcelona, 1909
Zamenhof antaŭ ĉio atentigis pri la granda honoro, kiun faris al la kongresanoj Lia Reĝa Moŝto la Reĝo Alfonso XIII?, afable akceptinte la honoran prezidantecon de la kongreso.

La Sesa Kongreso en Washington, 1910
Zamenhof menciis pri tio, ke usonaj samideanoj estas ankoraŭ tro junaj kaj multaj el ili ne ellaboris al si ankoraŭ tute klaran juĝon pri Esperanto. Tial li diris, permesu, ke li almenaŭ iom esploru la vojon, kiun ni iras, nome kion celas la esperantista movado.

Samo (Japanio)

Kuru, knabo, kuru de Uri Orlev

Srulĉjo okjara loĝis en geto kun sia familio. Post la malsukceso de forkuro el geto, li vivis kun sia patrino per serĉofoso de manĝorubo.
Iun tagon lia patrino malaperis kaj li vivis kun vaguletoj en la urbeto. Post kelkaj tagoj li provis forkuri al la pola flanko. Li apenaŭ saviĝis kontraŭ "kaptado" per la helpo de iu bona kamparano. En ĉi tiu fojo li vivis kun orfaj knaboj en la arbaro.
Iumatene li vekiĝis pro pafoj kaj krioj. Li kuregis kaj finfine fariĝis orfo en tiu mondo. Ĉar li ne povis elteni malsaton kaj solecon, kiam leviĝis la suno, li marŝis longe kaj frapis la pordon de unua kabano. La mastrino donis al li panon kaj lakton. Ŝia edzo volis vendi Srulĉjon kaj enfermis lin. Kiam li forveturis per motorciklo, ŝi dekroĉis la pendseruron per hakilo kaj forkurigis Srulĉjon.
Seneduka knabo, Srulĉjo forte kreskos, mi pensas. Mi volas daŭre legi la rakonton, kvankam en malĝojo.

Mateno (Japanio)

Sekreta taglibro

Okaze de la januara Esperanto-sumoo en 2024, sekvante la lastan mi legis la libron Taglibro skribita de Julian Modest. Ankaŭ ĉi-foje mi legis ĝin kun tre granda intereso po du paĝojn tage. Ĉi-foje mi tralegis ĝin ĝis la 50% el la tuta paĝaro.
Ĉefrolulo estas Metej, kiu naskiĝis en malgranda vilaĝo en Bulgario. Poste li lernis fiizikon ĉe la fakultato de "Fiziko Matematiko" en la universitato. S-ino Anastasia Kamenova donis al li loĝejon, kie li loĝas, en la ĉefurbo Sofio.
Ŝi estis fervora esperantistino kaj gvidis Esperanton al Metej. Aliflanke Metej havis bonan amikon Zahari en la sama universitato. Li ricevis leteron de sia hungara amiko esperantisto. Ankaŭ Metej korespondis kun hungara studento esperantista. Ili sciis, ke iutage en Budapeŝto okazis la granda studenta manifestacio. Metej kaj Zahari ŝokiĝis, ke hungaroj ne povas plu toleri la socialistan sociordon kaj ili deziras egalecon de ĉiuj civitanoj, plupartian sistemon, parol-liberecon, forigon de la socialismo, ĉesigon de komunistaj privilegioj.
Ili decidis verki alvokon al la bulgaraj gestudentoj. Metej prenis tajpmaŝinon, kiun havis s-ino Kamenova kaj li skribis por esprimi sian fortan sentojn per poemo "Hungara Ribelo 1956". Patro de Zahari konatiĝis kun oĉjo Abram. Li multobligis flugfoliojn de poemoj sekrete, kaj en la sekvanta mateno Zahari ricevis tiun ĉi flugfoliojn kaj disvastigis ilin al kelkaj studentoj en la universitato.
Alvoko kaj poemo havis vere fortan efikon. Ili supozis, ke hungaraj studentoj batalos por la libereco kontraŭ kruela diktaturo. Bedaŭrinde komenciĝis serĉado kaj arestado de krimulojn, kiuj disvastigis flugfoliojn en la universitato. Du policanoj pridemandis studentojn kaj eĉ iu profesoro helpis tion.
Ili timigis ke tiuj, kiuj verkis kaj disvastigis la flugfoliojn, estos eksigitaj el la universitato kaj kondamnitaj al enprizonigo. Metej ne povis bone spiri kaj ne povis dormi. Li sonĝis koŝmarojn.
En iu tago Radio Libera Eŭropo informis, ke Hungario ne plu estos membro de Varsovia Pakto. Ĉifoje la rakonto finiĝas. Mi pli kaj pli interesiĝas pri tiu ĉiu libro. Dankon pro la Esperanta Sumoo!

Lumo (Japanio)

La Alkemiisto de Paulo Coelho

La libro estas unu el miaj plej ŝatataj libroj, kiujn mi legis antaŭ longa tempo en la japana, sed postlasis nur neklaran impreson en mi. Ĉi-foja legado en Esperanto multe pli ol antaŭe pensigis min pri vivo, multe pli ol aliaj libroj pri filozofio. La rakonto mem estas tre simpla, pri aventuro de juna ŝafisto, kiu serĉas trezoron en la vivo. Tamen preskaŭ ĉiuj vortoj, ĉiuj esprimoj estas plenaj de simboloj, signifoj kaj pensmanieroj.
Mi citas ekzemple "kiam mi marŝas, mi nur marŝas. Ĉar mi vivas nek en pasinteco, nek en la estonteco. Mi havas nur nuntempon. Se vi restus ĉiam en nuna tempo, vi estus feliĉa." "Ĉiu tago enhavas eternecon en si mem."
Ni kutime forgesas nian revon, kiun ni havis kiel junulo kun la tempopaso, sed fakte la vivo estas por ni sekvi nian personan legendon. "Se oni tutkore dezirus ion, la tuta universo subtenus vin" eble fariĝos la trezoro de la koro por ĉiuj.

Majo (Japanio)

Ĉasisto de sonĝoj de Julian Modest

La libro havas dudek sep rakontojn, el kiuj mi legis dekkvin. En tiuj longaj aŭ mallongaj rakontoj kun 2 aŭ 6 paĝoj, kaj mi supozas, ke homoj vivos feliĉe aŭ mizere. Sed "La lupino" estis dolora kaj mizera rakonto. Resumo estas jena:
Ekstere neĝis kaj vento siblis. Dum vintro estis danĝere serĉi nutraĵon. Sed la lupino devis serĉi nutra?on por la malsataj lupetoj. Kaj la lupino rememoris ĝis nunaj aferoj, t.e. maljuna lupo kaj juna lupo batalis por gajni la lupinon, rezulte juna lupo fariĝis venkinto. Maljuna lupo kuŝis en sanga marĉeto kaj la lupino memoris la staton de maljuna lupo.
Nun la lupino eniris ŝafejon, sed de ie aperis viro kun fajro kaj tondro, kaj la lupino falis pro tondro. Kaj ankaŭ la lupino kuŝis en sanga marĉeto same kiel maljuna lupo, postlasante malsatajn lupetojn.

Granda kampo (Japanio)

Plat-Lando, romano de multaj dimensioj de Edwin Abbott

Tiu libro verkita en 1888 estas samtempe satiro de la britaj moroj dum la "Viktorina Epoko" (1837-1901) kaj matematika fantazio filozofia. En la unua parto de la libro "regula kvadrato" leĝisto gvidas nin tra sia dudimensia mondo kaj en la dua parto li raportas siajn spertojn en aliaj mondoj: sendimensia Punkto-Lando, unudimensia Lini-Lando, kaj tridimensia Spaco-Lando. Fine li rakontas sian martirecon kiam li decidis prediki al la platlandanoj la "Bonan Novaĵon" de la Tri Dimensioj.

UNUA PARTO: priskibo de Plat-Lando kaj de ĝiaj enloĝantoj
Plat-Lando estas dudimensia universo en kiu vivas "plurlateruloj" de diversaj klasoj sociaj: ju pli multaj estas siaj lateroj des pli socie grava estas "dudimensiulo". Virinoj estas tre mallarĝaj paralelogramoj, kiuj aspektas kvazaŭ rektaj linioj. Metiistoj kaj militistoj estas izocelaj trianguloj de la suba klaso, meza klaso konsistas el egallateraj trianguloj kiel komercistoj, profesiuloj kaj ĝentilhomoj estas kvadratoj ou pentagonoj, sekve venas la nobelaro laŭ poligonaj figuroj kaj la pastra klaso de preskaŭ perfektaj cirkloj. Platlandanoj konsideras, ke laŭ la Natura Leĝo ĉiu individuo havu "egalajn" laterojn, kies dimensioj dependas de lia/ŝia aĝo, ĉar se tiel ne estus la socia vivo bazita sur reguleco aŭ egaleco de anguloj estus tre danĝera kaj preskaŭ neebla. "Nereguleco" de la figuroj similas en Plat-Lando al krimeco kaj morala devio, kaj tial la "neregulaj plurlateroj" estas persekutataj, diskriminaciataj kaj eĉ mortpunataj por konservi la socian ordon. En kelkaj ŝtatoj de Plat-Lando, infanojn kies angulo devias je duona grado de la korekta anguleco oni detruas tuj post naskiĝo, sed la aŭtoro konsilas prokrasti mortigon ĝis kiam la devio montriĝos nekuracebla.
Virinoj estas tre mallarĝaj paralegramoj, preskaŭ rekta linioj kun tra akutaj kaj danĝeraj anguloj. Mankas al ili racio, memoro kaj emocia sinregado. Ili ŝajnas "senmensaj organismoj" needukindaj. Por eviti senvole vundi aŭ mortigi aliulon, ili nepre devas observi tri regulojn: ili eniru domon nur tra pordo rezervita al la virinoj "en taŭga kaj respektinda maniero", ili neniam iru en ajnan publikan lokon sen daŭre eligi sian "pacan krion" kaj ili ĉiam kapablu regi siajn moviĝojn en ĉiuj cirkontancoj. Male, ili estu mortpunitaj... Bone edukitaj virinoj devas ĉiam turni siajn okulojn kaj buŝon al siaj familianoj kaj amikoj, kaj en ajna publika loko devas svingi sian dorson de dekstre al maldekstre por sciigi, kie situas ŝia dangera parto.
Al ĉiu nova generacio, la viroj ĝenerale akiras plian lateron kaj socie plialtiĝas sed ne la virinoj, kiuj ne evoluas. La platlandanoj zorgas pri la perfekta "reguleco" de si mem per kuracado de eventuala nereguleco [ĉar "la Formo faras la homon"] kaj de sia familio per genealogiaj esploroj antaŭ geedziĝo. La poligonoj de la supera klaso eĉ ne hezitas oferi sian filon al sia familia dezirego de socia plialtiĝo per ekstreme mortoriska kirurgio por ke li fariĝu "cirklo".
Ĉiuj platlandanoj aspektas unu al la aliaj kiel rektaj linioj pli malpli longaj kaj lumaj; ili rekonas sin reciproke par natura "sentado" de la anguloj en la malaltaj klasoj kaj per "vidado" de la anguloj en la altaj klasoj [kie "sentado" estus grava ofendo] post longtempa kaj multekosta edukado en universitato. Iam en la pasinteco de Plat-Lando pentagono nomita Kromatistes elpensis kolorojn kaj pentradon. Tiu revolucia movado de la Kolora Ribelo transformis la sociajn rilatojn tiagrade, ke post du generacioj neniu platlandano restis senkolora krom la rekteliniaj virinoj kaj la cirklaj pastroj. El tio rezultis kritikoj kaj atakoj kontraŭ la tradiciaj artoj intelektaj de rekonado per vidado kaj la aristokrataj privilegioj de la nobelaj klasoj. Gvidanto de tiu Kolora Ribelo, kiu estis iu "neregula" cirklo, instigis al Universala Kolora Dekreto por ke ĉiuj estu pentritaj kaj la cirkloj simile al la virinoj. Per tiu malica dekreto li celis disvatigi veran bataladon de la klasoj por socia egaligo de ĉiuj platlandanoj. Sed la pastra cirklaro gvidita de Pantocirklo reziste komplotis kaj post tri jaroj sukcesis murdi Kromatistes-on, mortigi ĉiujn "neregulajn" figurojn kaj restarigi la malnovajn tradiciajn regulojn kaj hierarkojn sociajn. Koloroj kaj pentrado fariĝis severe malpermesitaj kaj tute forgesitaj de la platlandanoj escepte de la ĉefpastro "dekmil-laterula", kiu sur sia mortolito flustras tiun sekreton al sia posteŭlo.

DUA PARTO
Vojaĝo al Lini-Lando:

La antaŭlasta tago de la 1999a jaro de la platlanda erao, la rakontanto [Kvadrato mi nomos lin sekve] en sonĝo renkontas la reĝan Moŝton de Lini-Lando. En tiu unudimensia universo, viroj estas linioj kaj virinoj estas nur punktoj, kiuj por ĉiam havas la samajn najbarojn. La komunikado okazas nur per sonoj, ĉar tuŝado estas ofendo punenda per morto kaj vidado ebligas percepti nur apudan punkton ambaŭflanke. Viroj havas du voĉojn [basa kaj tenora] dum la virinoj havas nur unu voĉon [soprana aŭ kontralta]. Unufoje meze de ĉiu semajno Leĝo de la Naturo devigas linilandanojn ritme moviĝi tien kaj reen kaj okazas paŭzo dum kiu ĉiu linilandano elpuŝas sian plej riĉan, plej plenan kaj plej dolĉan krion. Kiam perfekte harmonias la kvar voĉojn [basa+tenora+soprana+kontralta] de linilandanoj, tiam ili triope geedziĝas [unu viro kun du virinoj, ne gravas la distanco inter ili] por naski triopan idaron [unu filo kaj du filinoj]. Kvadrato vane provas klarigi al la Reĝo ke ekzistas alia mondo dudimensia ekster Lia linio, sukcesas nur furiozigi Lin kaj sekve kun timo antaŭvidas sin tuj murdota … tiam li vekiĝas el sia sonĝo.

Renkonto kun Nekonato el Spaco-Lando kaj vojaĝo tra Lia mondo:
Morgaŭe ĉe la sojlo de nova jaro, de nova jarcento kaj de nova jarmilo por la platlandanoj en lia domo subite, ne tra pordo nek tra fenestro, aperas nekonato, kiun Kvadrato ne sukcesas identigi per "vidado". Tial li aŭdacas "senti" la vizitanton. Kun timo kaj honto Kvadrato eksentas, ke Li estas kiel eble plej perfekta cirklo. Ĉi Tiu klarigas, ke unu fojon dum ĉiu jarmilo Perfekta Sfero venas el Spaco-Lando por prediki al la platlandanoj la "Bonan Novaĵon" de la ekzisto de la Tri Dimensioj. ĉi foje Li venis kaj elektis Kvadraton kiel Sian apostolon por disvastigi Lian mesaĝon. Kvadrato ne estas konvinkita de Lia rezona demonstrado kaj furioze reagis kiel la monarko de Lini-Lando, provante murdi Lin. Sed vane... li kriege helpon petis de siaj domanoj dum li provis senmovigi la Nekonaton [Sfero mi nomos Lin sekve]... kaj subite estas kunportita de Li en Spaco-Landon!
Kun sia Gvidanto "Perfektaĵo de Ĉiu Belo", Kvadrato esploras la tridimensian universon, ĝiajn diversajn solidojn, ĝiajn lumojn, ombrojn kaj perspektivojn. Li vidas kiel la elstaraj platlandanoj de la Alta Komisiono malakceptas kaj persekutas Sferon, kiam Li ekaperas subite meze de ili kvakam ili estas avertitaj de Lia alveno en ĉiu unua horo de nova miljaro. Kvadrato povas vidas internon de ĉio kaj de ĉiu en Plat-Lando kvazaŭ li estus dio. Li pensas esti en paradizo sed aspiras pri pli da scioj kaj faras "maldecan" peton al Sfero: ke Li kunportu lin kun Si al la kvardimensia universo [Penso-Lando] por vidi la internon de ĉio en Spaco-Lando, eĉ internon de Sfero mem, kiel li vidas la internon de ĉio kaj de ĉiu en Plat-Lando! Sfero neas la eblecon de tia dimensio kaj koleriĝas kiam Kvadatro tiel uzas la saman rezonadon por pruvi la ekziston de la Kvar Dimensioj kiel faris Sfero por pruvi al li la ekziston de la Tri Dimensioj.

Vojaĝo al Punkto-Lando:
Kvadatro estas brutale resendita al Plat-Lando, kie vekas lin la "paca krio" de lia edzino eniranta en lia legoĉambro. Li instinkte pensas ne riveli siajn travivaĵojn al sia edzino, kiu taksas lin malsana kaj nepre ripozonta. Li ekdormas kaj en sia sonĝo retrovas sian Sferan Majstron reserenigita, Kiu kondukas lin al la plej malalta profundo de ekzistado, al la regno de Punkto-Lando, al la Abismo de Neniu Dimensio. Tie vivas unusola estaĵo simila al ili, kiu konas nenion ekster si mem kaj ne konceptas la ekziston de dimensioj aŭ estaĵoj aliaj ol si mem, sed tamen estas tre memkontenta pri sia stato. Kvadrato ne sukcesas konvinki Punkton pri la ekzisto de ĉi tiuj aliaj ekster li, ĉar Punkto tute ne rekonas lin kaj pensas ke li parolas al si mem. Sfero tiam pardonpetas al Kvadrato por esti koleriĝinta kontraŭ li kaj konsentas, ke povas ekzisti mondoj kun kvar dimensioj kaj eĉ pli.

Malfacilaj travivaĵoj de Kvadrato sekve de siaj aventuroj:
Kvadrato vekiĝas kun ĝojo kaj preta disvastigi tra Plat-Lando la "Bonan Novaĵon" de Tri Dimensioj, kiam li aŭdas heroldon publike proklami rezolucion de la Alta Komisio: ĝi ordonas areston, enkarcerigon aŭ ekzekuton de iu ajn hereze asertanta, ke li ricevis revelacion de alia Mondo. Pasas tempoj dum kiuj li pli kaj pli neglektas siajn klientojn kaj aferojn por mediti kaj verki traktaton cele al demonstra proklamo de la Tri Dimensioj. Li ne plu eltenas tian vivon, pli kaj pli malprudente aludas al siaj travivaĵoj ĝis kiam li publike konfesas sian "herezon". Juĝita kaj kondamnita je dumviva enkarcerigo, Kvadrato konscias ke li sufere fariĝis martiro por neniu rezulto kaj eĉ dubas pri siaj travivaĵoj: ĉu realaj, ĉu viziaj, ĉu sonĝaj? Sed tamen restas espero ke la Vero, ie kaj iam, manifestiĝos kaj liberigos estaĵojn el la limoj dimensiaj.

Urso (Francio)

Sep fratoj de Aleksis Kivi

Sep fratoj estas tradukita klasikaĵo de la finna literaturo el la 19-a jarcento. Ĝi estas amuza rakonto pri la kresko kaj maturiĝo de sep orfiĝintaj fratoj en kampara regiono de Finnlando. La rakontmaniero impresas iom nekutime: longaj partoj estas dialogoj inter la fratoj kaj aliaj personoj, kvazaŭ skripto de teatraĵo, kaj kelkfoje la leganto devas mem elpensi la 'instrukciojn', kiujn dramisto normale aldonus por klarigi humoron aŭ movon de koncerna persono. Malgraŭ tio la intrigo fluas klare, kaj la sepopo travivas plurajn vigle rakontatajn aventurojn, kiuj rivelas multon pri la tiamaj vivcirkonstancoj kaj sociaj moroj, por ne mencii la priskribojn de la natura medio kun abunda vortaro pri ĝiaj flaŭro kaj faŭno. Pri la elparolo de la finnaj nomoj kaj pri pluraj teksteroj klarigas riĉa notaro fine de la libro. Mi ĝuis legi pri alia lando en alia tempo, kaj rekomendas la libron.

Punkto (Britio)

Raportoj el Japanio 26 de Hori Jasuo

Mi finis legi la libron Raportoj el Japanio 26 en la januara sumoo. En ĝi aperis forpasinta d-ro Sasaki Teruhiro. Mi ekkonis lin en libro "Japana Literatura Juvelaro", en kiu aperis "Vojeto al fora interno" verkita de Matsuo Bashoo, tradukita de s-ro Sasaki Teruhiro. Se mi ne partoprenus en la Esperanta Sumoo, mi neniam renkontus tiun ĉi faman literaturaĵon kaj d-ron Sasaki Teruhiro. Mi dankas la E-sumoo-n kaj lin.
Aldone en la libro Raportoj el Japanio 26 mi interesiĝis pri la ĉapitro 2 "Voĉoj pri rusa invada milito", precipe interparoloj de s-ro Hori kun Putin-subtenantoj. Mi opiniis same kiel li. Tamen poste mi legis la libron "Milita diskuto de Ukrainio" verkita s-ro Anzai Ikuro. Li skribis jene:
1. Usona politiko kaj ukraina politiko faris kaŭzon de la milito.
2. Ne estu trompata de fikcia novaĵoj de okcidentaj propagandoj.
3. Publikaj opinioj kontraŭ Rusio kaj por Ukrainio estas tro da devojiĝo.
Mia cervo estis konfuza, kiam mi pensis pri diskuto de s-ro Anzai. Nuntempe mi iom sentas suspekton pri la milito de Ukrainio kaj Rusio.

Monto daijuu (Japanio)

La sekreto de la strigo de Diĵono de Magali Lautrou

La sekreto de la strigo de Diĵono, fabelo de Magali Lautrou, ilustrita de Jean-François Drouin, en traduko de Olivier Buisson, estas milda instruo kaj samtempe averto pri la danĝero de antaŭjuĝoj, kies radikoj profundaj povas atingi eĉ la bestojn, kiuj estis kreitaj de la sama Dio, kiu kreis nin - kiom da la forto de l' amo kaj respekto pri la Naturo sukcesas modifi tiun detruan sintenon.

Fonto (Brazilo)

Post la morto - Elvolvo de la doktrino de la spiritoj de Léon Denis

  Oni povas diri, ke ĉiu homo en certaj momentoj pensas pri la morto. Multaj timas   ĝin, ĉiuj scivolas pri la destino de la homo post ĝi. Sekve, la temo de ĉi tiu libro   iel interesas ĉiun homon. Tamen, ĝi montras aparte unu vidpunkton, nome tiun   de Spiritismo. Kaj ĝi faras tion per tiel eleganta maniero, per tiom da bone   elpensitaj kaj bone esprimitaj argumentoj, ke ĝi vere sin prezentas kiel leginda   verko, eĉ por nespiritistoj. Por aprezi la legadon, sufiĉas ne havi antaŭjuĝojn kaj   esti malfermita al koncernaj ideoj.
  La tuta 300-paĝa volumo enhavas la temon dividita en kvin partojn:
  - Kredoj kaj neoj;
  - La grandaj problemoj;
  - La nevidebla mondo;
  - Transtombo;
  - La rekta vojo. Ĝi estas do logika kaj didaktika maniero montri la fundamentajn   principojn de Spiritismo. Leganto povas do ekkompreni, ke ĉi tiu idearo baziĝas sur serioza filozofio, sciencaj esploroj, racia rezonado kaj edifa moralo, kiu povus fari nian mondon pli frata kaj ama. Rilate la moralon, ĝi alprenas la puran instruon de la Evangelio de Jesuo. Oni rimarkas, ke la aŭtoro ne okupiĝis pri la intenco allogi adeptojn, sed simple kaj honeste elmontri idearon. Lia stilo estas rafinita, klasika, foje eĉ poezieca. Oni legas verkon de vera idealisto.
La Esperanta publiko havas unu kroman motivon por legi ĉi tiun verkon. La traduko estas bonega! Affonso Soares perfekte regas la puran, Zamenhofecan stilon kaj transdonas la ideojn de la aŭtoro per klara, riĉa lingvo, kiu ĉiam aspektas ne kiel traduko, sed kiel originala teksto.

Posovo (Brazilo)

Murdo en Esperantujo de Daniel Moirand

Tute alia estas Murdo en Esperantujo de Daniel Moirand, kiun mi ekkonis kiel la tradukinton de La Libro de Mirindajhoj de Marko Polo.
Nun temas pri amafero kun fatala sekvo, por kies solvo polica dektektivo eĉ lernas Esperanton. Rolas amaferoj precipe ĉirkaŭ bela bibliotekistino. Tio donas okazon ankaŭ memorigi al ni kelkajn gravajn verkojn. Sed la aŭtoro bele priskribas la karakterojn kaj ilian interagadon laŭ psikologia vidpunkto.
Do mi varme rekomendas ambau verkojn.

Rob (Nederlando)

Neapolo malfermas la pordon de Tibor Sekelj

Tiun vojaĝlibron de Tibor Sekelj (1912-1929-1988) de 212 paĝoj eldonis la eldonejo Stafeto en la Laguna en la jaro 1959. Ĝi rakontas en 18 ĉapitroj ĉiujn facetojn de tiu fascina lando, kiujn la aŭtoro malkovris dum sia ses-monata restado dum la jaro 1958, nur 8 jarojn post la malfermo de la lando al la mondo.
Nepalo situas inter Hindujo kaj Tibeto. Ĝi estas la lando de Himalajo, tie troviĝas la plej alta montpinto de la terglobo (Everesto 8848 metrojn alta). La simpligita mapo sur la unua paĝo multe helpas la leganton orientiĝi en la vojaĝo tra la lando kaj en la malkovro de ĝiaj diversaj kulturoj, lingvoj kaj religioj. Ĉiuj lokoj, eventoj estas priskribitaj en tre bona Esperanto kaj en la Postparolo de la libro Regulo Perez komentarias la fakajn vortojn pri la Dioj, religioj, kutimoj.
Same kiel la aŭtoro, kiu estis la unua, kiu instruis tie la lingvon Esperanto (eĉ al la reĝo!) vi enamiĝos al la lando Nepalo.
Eble ankaŭ vi, kara kolego Sumooisto, kiu ankoraŭ ne legis la libron, certe vi jam konas la du mondfamajn nepalanojn (kontrolu ĉapitro 17).

Atrebato (Francio)

Malsata ŝtono de Rabindranath Tagore

La libro Malsata ŝtono allogis min pro du kialoj: la aŭtoro Rabindranath Tagore, kaj la hinda filozofio, kies vivkoncepto interesas min, kiu praktikas jogon de dekoj da jaroj.
En la enkonduko de la libro verkita de prof. Ivo Lapenna oni lernas pri la naskiĝo de la serio Oriento-Okcidento sub la aŭspicioj de U.E.A. en konsultaj rilatoj kun U.N.E.S.C.O. Gravas la kontribuo de la Esperanta Movado al la riĉigo de la Internacia Lingvo.
En dua parto la hinda tradukisto Lakshmiswar Sinha rakontas pri la vivo kaj verko de Rabindranath Tagore, li alportas al la leganto la necesajn elementojn por konatigi almenaŭ supraĵe la aŭtoron.
Nia hinda samideano majstre esperantigis 7 rakontojn, kiujn li mem elektis el la verko de R. Tagore ĉar ili enhavas priskribon pri bengalaj karakteroj de Naturo kaj de Homo.
Ĉiuj rakontoj plenas je poezio, fantazio kaj difinas la vivcelon de homoj pri unuiĝo kun la Universo. Inter la 7 rakontoj mia plej ŝatata estas Kabuliwala. Ĝi pritraktas spontanajn rilatojn inter bengala knabineto kaj afganistano, kiu vagadas for de lia lando por vendi fruktojn kaj kiu dum jaroj ne vidis sian filineton.
La legado de la rakontoj vekas sentojn samtempe korŝirajn, amuzajn kaj pacigajn. Mi instigas vin legi tiun bonan verkon!

Joga (Francio)

Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker

La libro, kiun mi elektis, estas dispartigita en 26 lecionojn (Vojaĝo en Esperanta-lando de Boris Kolker). Ene estas diversaj aŭtoroj kaj verkistoj, kiel Ludoviko Zamenhof, Izrael Lejzerowicz, John Leslie, Istvan Nemere, Julio Baghy, Claude Piron, Johan Valano, John Wells, Marjorie Boulton, Vladimir Varankin, Emilija Lapennan, Janos Nadasdi, Joachim Werdin ... kaj ankoraŭ multaj, sed mi legis ĝis la sesa leciono. Mi elektis legi nur unu paĝon tage, sed mi legis plus.

Elena (Francio)

Padma, la eta dancistino de Tibor Sekelj

Mi sukcesis finlegi la libropaĝarojn de la libro Padma la eta dancistino verkita de Tibor Sekelj. En la libro Padma estas aktorino kaj la fremdulo Onklo Bend ŝajniĝas malamata de la indiĝenaj vilaĝanoj, sed li estas scivolema pri iliaj kulturoj kaj helpema por ili, precipe al dompatro de Padma la eta dancistino, kiun la onklo Band helpis, venki la timon en sia animo per esplorado de realisma afero ne juĝante laŭ imago! Finfine la vilaĝanoj de Kondapur malkovris, ke restado de la fremdulo en la vilaĝo estas fruktodona por ili kaj adiaŭo de la onklo Band ne estis varme akceptita de ili, sed neniu malhelpis lin foriri

Karibu Rafiki (Tanzanio)

La familio Zamenhof

Nun, de La familio Zamenhof, mi legis pri:
D-ro Aleksandro Zamenhof (1877-1916) Estis fratro de la aŭtoro de Esperanto. Tiu ĉi frato naskiĝis en la jaro 1877 en Varsovio kaj mortis la 18-an de julio 1916 en Dineburgo, Rusa Imperio.
Spirite li estis treege ligita al la kreinto de Esperanto. Kiel D- ro. L. L. Zamenhof li estis plene dediĉita al la frateco de la homaro. Li finis siajn medicinajn studojn kaj praktikis kiel ĝenerala kuracisto: karakterizas lin la sama sentemo de Ludoviko pri la sufero de liaj pacientoj. D-ro Aleksandro Zamenhof estis populara, li havis multajn pacientojn.
Ambaŭ fratoj ofte kunlaboris. Ili kune esploradis la demandon pri la juda ŝtato, aktivis favore al la solvo de tiu problemo. Volante profunde esplori la praktikajn eblecojn de estabiliĝo en judaj kolonioj, antaŭ la unua mondmilito li veturis al Sud-Ameriko. Tie en Brazilo, li esploradis la eblecojn pri agrikultura laboro de judoj kiel gravan premison por fondi en estonto propan ŝtaton, kies bazo devas esti memstara agrikultura mastrumado. Li fondis kolonion en la orienta ŝtato de Brazilo, Espirito Santo. Tie ekzistis tre favoraj kondiĉoj por agrikulturo. Komence de la dudeka jarcento tie fondiĝis pluraj polaj kolonioj, inter kiuj kelkajn fondis judoj el Pollando.
Pro la unua mondmilito li revenis al Ruslando por tie anonci sin al la komandataro de la rusa armeo, kiel kuracisto en rango de kolonelo. Plej verŝajne survoje li deziris viziti Parizon, por partopreni la 10-an UK-on. Pro la eksplodo de la unua mondmilito tio ne povis okazi. Tiam reenvoje li atingis Londonon kaj de tie, kun malfacilaĵoj, li revenis hejmen al Varsovio.
Aleksandro kapablis paroli en sep lingvoj. Al esperantistoj estas konataj partoj de lia raporto pri la 4-a UK, 1908 en Dresdeno, Por Pola Esperantisto, kiun li verkis kune kun sia frato Leono, tiam ĉefredaktoro de la revuo, kaj la Notlibro, kiun li skribis dum la sieĝo de Port-Arturo dum la rusa-japana milito en 1904-1905. Aleksandro, kiel armea kuracisto, vidis tiom da teruraj suferoj dum la longa kaj sen espera sieĝo de tiu fortikaĵo, ke sub tiuj ne priskribeble ŝokaj impresoj li decidis neniam plu servi en milito.
La vivo de Aleksandro estas tre interesa, en tiu ĉi libro oni povas legi kaj scii pli pri li. Se iu legas mian recenzon kaj interesiĝas legi la libron, mi estus tre feliĉa interesigi vin legi la libron. Mi rekomendas ĝin! Tiel vi konos pli pri La familio Zamenhof.
Multan dankon! Mia kara HORI, mi estos atenta por partopreni en la venonata SUMOO. Mi fieras pri vi.

Kongreso (Meksiko)

La ŝtona urbo de Ana Löwenstein

Mi legis La ŝtona urbo de Anna Löwenstein. Estas la rakonto de kelta sklavino en Romo je la unu jarcento. Estas tre interesa rakonto, ĉar la fino estas neatendita.

Tits (Belgio)

Bulgara esperantisto N-ro 2, aprilo/julio, 2023

,,Brila Esperanto-Kongreso'' estas la titolo de la unua artikolo pri la 74-a Nacia Kongreso de BEA en la urbo Pleven, aprilo, 2023: solena malfermo, arta programo kun partopreno de lernantoj, Estrar-raporto, prelegoj, diskutoj, decidoj, postkongresa ekskurso kun fotoj kaj de la Kruŝunaj akvofaloj kaj Devetaka kaverno.
Sekvas rakonto de ruso A. Sidorov pri la unua bulgara esperantisto Miloslav Bogdanov - 155 jaroj de lia naskiĝo. Oni legas dediĉitan al li versaĵon de Hristo Gorov.
Pri la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto informas bulgarino Daniela Power el Usono, aldonante fotojn. En Aruŝo, Tanzanio, okazos la 109-a UK de Esperanto - la unua en Afriko, priskribita estas la loko kaj la aktiveco de la organizantoj.
Estas publikigita la verko de la gajninto de Unua premio, Williams Craig el Nov-Zelando, dum la Internacia literatura Esperanto-konkurso ,,HRIMA'', 2022 j., titolita: ,,Lernu lingvon por pli bone pensi''. Ofte en la ĵurio partoprenis s-ro Vasil Kadifeli el Turkio, pri kiu estas informo de Elena Popova. Sekvas artikolo pri la historio de la Kongresa urbo Pleven kaj informo pri Yumeiho-terapio.

La Revanto (Bulgario)

La Tago Kiam La Mortinto Sekvis Min Hejmen de Myrtis Smith

Kiam Morio mortas en busakcidento, li estas surprizita, trovinte sian Spiriton ligitan al la fizika mondo fare de iu en funebro. Kun la helpo de spirita mediumo, Akila, li komencas malkovri kiu retenas lin. Dum la tasko de Akila povas esti helpi lin, finfine ĝi estas li kiu helpas ŝin.

Carole (Britio)

Dio ne havas eklezion de Trevor Steele

La libro de Trevor Steele Dio ne havas eklezion estas historio de homoj sur insulo en Pacifika Oceano. La ĉefaj rolantoj estas fama ĵurnalisto, fotografisto Bruce, katolika pastro Patrick kaj lia filino Perpetua. Bruce venas korpe kaj psike elĉerpita, malsana, febranta al insulo Hakilule, kie cunami preskaŭ komplete detruis ĉemaran fiŝistan vilaĝon kaj mortigis centojn da loĝantoj. Dum insulo helpe de oferema gvidado de Patrick, denove restariĝas, Perpetua zorgas pri Bruce. Dialogoj de tiuj tri personoj estas filozofe valoraj, interesaj. Debato donas bildon pri religio de animistoj kaj katolika eklezio.
Iun tagon poste venas soldatoj, per pikdratoj baras nuran lokon por albordigo de fiŝboatoj, belan plaĝon, kiu elektis sovaĝaj entreprenistoj por utiligi ĝin al konstruo de ripozpalacoj por riĉuloj. Neniu traktas kun loĝantoj, kiuj perdos vivtenon. Bruce jam resaniĝis. Patrick kun Perpetua gvidas pace indiĝenojn por trakti kun komandanto de soldatoj. Ili venas kaj kantas religiajn kantojn. Okazas masakro, dekoj da loĝantoj de insulo inklusive de Patrick restas mortaj, aliaj vunditaj. Bruce la masakron fotis. Li komencas agi. Uzis ruzajn manierojn ĉe registaro, entreprenistoj kaj katolika eklezio kaj trovas solvon, kiel savi indiĝenojn kune kun Perpetua: transporti restantajn homojn al alia insulo. Post la sukceso de la transporto de komunumo, la duopo foriras viziti Irlandon, de kie devenis Patrick.
La libro estas leginda, interesa, insistas pensi pri seriozaj aferoj.

Flegistino (Ĉeĥio)

Sesdek ok de Sten Johansson

Laŭ la titolo kaj la foto de la kovrila paĝo mi antaŭvidis, ke la temo estis tiu periodo, dum kiu okazis tumultoj en la tuta mondo pro malkontentaj gejunuloj. En Japanio inter 1960 kaj 1970 estis tre kaosaj jaroj, dum kiuj okazadis grandaj bataloj inter la kapitalistaro kaj la laboristaro kaj ankaŭ gejunuloj partoprenis en tiuj bataloj.
Kaj hazarde en la lasta semajno unu tiutempa junulo, radikalisto, kiu bombis kelkajn konstruaĵojn de grandaj kompanioj, konfesis en sia morta lito, ke li estis unu el la farintoj. Li kaŝis sin en la socio kaj laboris kiel ordinara laboristo, sed en la lasta momento de sia vivo li volis morti kun sia vera nomo. Post 4 tagoj li mortis pro kancero. Lia apero rememorigis min pri la kaosa tempo de Japanio, kaj koincide mi estis leginta la libron temantan pri tiu tempo.
En la komenca parto de la libro temas pri la vivo de gejunuloj. Du francaj junuloj luis malgrandan ĉambron kaj dormis kune en unu lito, je mia surprizo. Kaj pli surprize ili invitis la svendan junulon, heroon de la romano, vivi kune en tiu malgranda ĉambro. Por mi, japano, tio estis tute ne imagebla, kaj krome ili havis amrilatojn ankaŭ neimageblan.
Kaj en la dua parto la heroo revenis hejmen al Svedio kaj rerenkontis sian eksan amikinon, amaton, kiu dum lia foresto membriĝis al iu radikala sekto kaj mense malnormaliĝis pro la edifado dum la kunvivado en la radikalistaro. Ankaŭ en Japanio okazis similaj aferoj. En mia gubernio kaŝis sin radikalaj gejunuloj kaj post severaj interkritikadoj iuj estis mortigitaj, kaj fine la restintaj junuloj kaŝis sin en dometo en montaro kaj batalis kontraŭ policanoj per pafiloj. Do la romano rememorigis tiun aferon al mi.
Tiamaniere la ronano estis interesa por mi, kiu vivis en simila periodo. La libro enhavas 14 ĉapitrojn, do mi legis po unu ĉapitron kaj la 15an tagon mi relegis la unuan ĉapitron por bone kompreni la tuton, kaj jen, 15 venkoj en la januara Sumoo!

Horizonto (Japanio)

Ines en Okcitanio de Laure Patas d'Illiers

Tre ĉarma romaneto por progresantoj (je nivelo B1). La frazoj estas simplaj, mallongaj, kaj tamen uzas nociojn, kiujn oni devas estri. La celo estas enkapigi ilin kun plezuro. La intrigo disvolviĝas lerte. Temas pri junuloj, kiuj ekstudas ĉe la universitato en Montpeliero, la unua starigita en Francio, fine de la 13-a jarcento. Ines devenas de Kabo-Verda, eksa portugalia kolonio, fronte al la okcidenta afrika marbordo. Ŝi malkovras la vivmanieron en suda Francio, amikiĝas kun aliuloj.
Enŝoviĝas eĉ suspektindaj aferoj. Ĉu murdo? La junuloj iĝas detektivoj.
Plie, ĉiu ĉapitreto estas ornamita per bela plenpaĝa desegnaĵo de la verkistino mem.
Vi povas scii pli pri Laure: http://verkoj.com/verkistoj/laure-patas-dilliers/ Ŝi plurfoje estis premiita de la Belartaj konkursoj de UEA

Alteo (Francio)

La frakseno Igdrasilo; antikva dia historio de Alf Henrikson

Post la mitologiaj verkoj Kalevala de Finnlando kaj Kalevipoeg de Estonio venis vico de la pranorda mitologio. Mi legis la verkon La frakseno Igdrasilo de la svedo Alf Henrikson. Brile ĝin esperantigis Bertil Nilsson. La libro aldone al la teksto entenas belajn desegnaĵojn de Edward Lindahl, kiuj ĝin bildigas. Troviĝas en la libro ankaŭ la eta listo de neologismoj kaj Esperanta-islanda listo de nomoj.
Igdrasilo estas la ĉiamverda mondarbo. Supre, en la krono, ĝi estas loĝata de la tiutempaj dioj, frunte kun la ĉefaj Odin, Vile kaj Ve. Meze sur la trunko loĝas homoj. Malsupre troviĝas la regno de la forpasintoj, kie la estaĵo nomata Hel konstruas la ŝipon el netonditaj homaj ungoj. Krome sur la arbo vivas elfoj, gigantoj kaj aliaj triboj de dioj. Ĉe la tri arboradikoj troviĝas tri fontoj. La malbona drako gardas la unuan fonton, glacian kaj malvarman. Ĉe la dua radiko troviĝas la puto de scio, gardata de Mimir, kiu al neniu permesas trinki el ĝi. Ĉe la tria puto loĝas tri nornoj, kiuj zorgas pri la homaj vivfadenoj kaj influas pasintecon, estantecon kaj futuron de la homoj. Ĉar ĉe tiu ĉi puto, nomata Urdur, estas tro hele, la koko Orkresto anoncadas, kiam la nornoj per la tolo kaŝu kaj malkaŝu la lumon de ĝi, kaj la nornoj poste povas iom ripozi dum la mallumo. Sur la pinto de la arbo sidas aglo kaj la kverelplenan komunikadon inter li kaj la drako prizorgadas la sciuro Ratatosk.
Kio ĉio inter la enloĝantoj de la mondarbo okazis, legu kaj ĝuu vi mem. Mi nur malkaŝos, ke post la komenca kreo de la mondo okazos ankaŭ ĝia fino - kaj ekesto de la nova, fare de la saviĝintaj junulino kun persona nomo Vivo kaj juna viro, kies familia nomo estas Plezuro…

Fejfi (Slovakio)

Elektitaj Fabeloj de fratoj Grimm

La libro estas tre poetika, kun multe vortoj. Estas verko de amo inter junuloj.

Ĝoja plumo (Francio)

La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj

Estis la finalistaj noveloj de Interkultura Novelkonkurso, inter ili estis vere bonegaj. Aparte plaĉis la titoldona novelo, kie la senhejma kato trovas hejmon, la alia pri alia kato, kiu kaptis sian unuan muson. "La babaŝa preĝkolĉeno", kiu gajnis, estas manifesto kontraŭ antaŭjuĝoj. Mi rekomendas tiun libron al ĉiuj.

Esperanna (Hungario)

La Timulo de Pál Békés de A Félőlény

"Amikoj -.. - ni ne trompadu nin. Pro kio falis ĉi tiu arbo? Ĉu ĝi estis jam tro maljuna kaj putra? Ne. Ĝi estas tute sana.
...
Jes, ni scias, ni scias ...
...
Amikoj!... Ni devas kalkuli pri nia situacio. Se nek Seganto, nek Ordiganto, nek mi faris ion… do faris iu alia. Do: Ili. Konklude, ili estas ĉi tie, ene. Ĉi tie ili detruas inter ni! Kaj finfine ni devas diri, kiu kaŭzis la pereon de nia plej bela kaj plej granda arbo! Ne diru! - ili kriis unuvoĉe, sed vane, malfrue, ĉar Ordiganto levis la kapon, kaj heroe kriis: ...
- Kaj ĉu vin ne interesas, kio okazos al ni, se ĉiuj fuĝos? - malgajiĝis Seganto, - Bonvolu pensi pri Vagulo!"

Ankaŭ pri li - sed tion jam mi aldonaĝas, kiel malbona filmmuntisto, por komenci la recenzon tuj per redaktita citaĵo.
Esta?o de timo - Timulo - havas bibliotekon, en lia biblioteko estas ege multaj fabeloj, kaj la multaj fabeloj temas pri tio, kiel ni scias, ke la malvirtuloj ĉiuj senescepte pereos ĉe la fino de la fabeloj. Kaj ĉar ĉi tio estas skribita, ĉi tiu estas la mondo, kaj dum iu rakontas ĉi tiujn rakontojn, aŭ eĉ se ili ne rakontas ilin, sed ili povas rakonti ilin, ili nur devas elekti ion ajn el la multaj libroj kaj legi ilin laŭtvoĉe dum trinkado de teo, tiam la mondo de monstroj estas nur malbela aspekto, iluzio, trompo.
La lasta arbaro - Arbareto - estas la sola loko, kiu ankoraŭ ne estis pelita sub la regadon de teruro fare de pli kaj pli malbelaj monstroj, kies nomoj estas eĉ pli teruraj... La loĝanto de la arbaro, la timo-esta?o Timulo, estas tiel terurita, ke li eĉ longe jam ne eliras el sia kaverno. Li ne rakontas al siaj amikoj, Ordiganto, Termoliganto kaj Seganto, rakontojn el la mirindaj volumoj de sia biblioteko, kvankam ĝis nun tiuj rakontoj iel fortenis la monstrojn.
La plej bona amiko de la timo-estaĵo Timulo, Vagulo jam forlasis sian hejmon, Arbareton. Iun tagon, tamen, Vagulo revenas por dividi kun siaj amikoj: la situacio estas nesavebla, plej bone estus se ili ĉiuj fariĝus monstroj.
Timulo cedas al lia instigo kaj iras al la monstra varbadoficejo por trapasi la tri testojn...
La klasika rakonto de Pál Békés instruas kuraĝon kaj honestecon; prefere nomi malbonon per sia nomo, ĉar oni povas nur tiel kontraŭstari ĝin. "Iĝi monstro estas facile. Tre facile. Ne esti monstro: tio estas la malfacila parto."
La mondo ne estas tia, kia ĝi antaŭe estis. Ne estas paco, nek trankvilo, ĉar teruraj teruruloj- monstroj tenas la loĝantojn de Arbareto teruritaj. Precipe unu inter ili - la timo-estaĵon Timulo - kiu enfermas sin pro timo en sian kavernon, inter siajn librojn, opiniante ke li povas eviti la hororan invadon. Sed kompreneble li ne povas eskapi, ĉar ĉi tiuj hororoj vidas en li sian ĉefan malamikon. Nu, ne pro lia timo, sed pro liaj libroj, en kiuj ĉiuj timoj estas ĉiam venkitaj. Kaj dum ĉi tiuj rakontoj ekzistas, kaj ekzistas nur unu estaĵo, kiu kredas ilin veraj, la hororoj ne povas senti sin sekuraj.
Ne estas hazardo, ke la grandioza fabelo de Pál Békés memorigas al la pli sperta leganto pri unu aŭ alia trajto, turno kaj reala horora rakonto de nia moderna vivo. Post ĉio, ĉiu bona rakonto estas spegulbildo de la vivo. Aŭ vivo naskita de deziro.

Miaj recenzoj estus vanaj sen rektaj citaĵoj el la legindaĵo. Do nepre staru ĉi tie kelkaj vortoj, esprimoj kaj pensoj.
"Vagulo foriris kun sako kaj pako. La sono fariĝis pli kaj pli timiga kaj kruela, per unu vorto kvazaŭ per cent, ĝi frostigis la medolon. Niaj manoj atingas malproksimen! Timulo transmetis la korpopezon de unu piedo al la alia. Mi skizos per larĝaj penikmovoj la monstran mondon! Distrita profesoro. Klappordo. Dentgrincigaj provoj. Afero prokrastita ne estas perdita."

El la pensoj mi elektis la subajn:
"La dua leciono. Nome: neniu naskiĝas kiel monstro. Sed pli aŭ malpli frue, ĉiu fariĝas monstro. Ĉiu dungiĝas. Aniĝas. Membriĝas. Kaj kredu min, plej fervora fariĝos tiu, kiu antaŭe estis tute alia. ...

...
-Kaj ni? Kio okazos al ni? Termoliganto dume malgrandiĝis kiel talpo. Vi? Kiun vi interesas?- movis sian shulktron Vagulo. - mi scias, ke ĉiam iu devas moligi, segadi, ordigi. Sed...mi pensas, ke ankaŭ vi miksiĝos en la multnombran aron de ordinaraj monstroj. Post nelonge vi eĉ ne memoros, kiuj vi estis. Vi ne gravas. Gravas nur tiuj, kiuj scias rakontojn, Kaj historiojn. Ĝis kiam Vagulo triumfebrie orgojlis, cindriĝis la fabeloj,..."

Kaj la legontoj ekscios ĉu la fabeloj pereos eterne aŭ ne, kaj timo finregos la mondon...
Ne timu kara Legonto! Monstroj estas fakte ja stultaj... ankaŭ ni estas sed ne restos tiaj. Nur finlegu la fabelon!

Arbuto (Hungario)