La libro estas facile legebla, bone dokumentita, kun fotoj, statistikoj, kaj precipe kortuŝaj atestoj.
HORI Jasuo kunportas nin sur la loko de la dramo, kaj ni suferas kun la suferantoj, ĝojas kaj admiras la kuraĝon de simplaj homoj.
Libro legenda ĉar ĝi koncernas la tutan mondon.
Shanjo
Pinokjo estas unu el la plej belaj italaj fabeloj. Ĝi temas - kiel evoluada romano - pri la malfacila vojo de infaneco ĝis matureco per la aventuroj de marioneto Pinokjo kiu finfine iĝos vera knabo, kvazaŭ ĝi estus vera procezo de metamorfozo subtenita de la amo.
Ĝepeto, maljuna lignaĵisto, modelas marioneton Pinokjo kiun li traktas kaj amas kiel filon; sed Pinokjo, kvankam bonkora, estas ribela kaj naiva kaj sincere kredas al kamaradoj kaj al homoj, kiuj volas nur profiti de li kaj kaŭzas al li danĝerojn, perdojn kaj suferojn.
Nur la amo de mastro Ĝepeto, la solidareco de kelkaj raraj amikoj kaj, ĉefe, la magia kaj amema protektado de la Bluhara Feino helpas Pinokjon venki ĉiujn obstaklojn kaj finfine iĝi vera knabo, pri kiu la patro estas fiera.
La flua traduko en Esperanton de Giuseppe Croatini (pseŭdonomo de Jozefo Horváth) estas vere mirinda kaj grava estas la kultura elekto konservi la belajn desegnaĵojn kiujn Enrico Marzanti faris por la unua eldono aperinta en 1883.
Mariolina
La libro Italaj rakontoj havas 84 paĝojn. Ĝi kolektas 6 rakontetojn, eltiritajn el la libro "Koro" (kiu havas 12). La titoloj de tiu-ĉi 6 rakontoj estas:
1) LA ETA PATRIOTO EL PADOVO: knabeto, filo de kamparanoj, estas vendata al kelkaj foira-akrobatoj. Li vojaĝas tra Eŭropo, sed decidas forrapidi. Li renkontas iujn virojn, kiuj donas monon al li, sed kiam li aŭdas ilin paroli malbone pri Italujo, li redonas la monon.
2) LA MALGRANDA VIDDEĴORANTO LOMBARDA: knabeto kontrolas, sur arbo, alvenon de soldatoj malamikaj, sed estas paftrafata al sia brusto kaj mortas.
3) LA SKRIBISTETO FLORENCA: Julio estas filo de tre malriĉa familio. Dum la nokto li skribas multe por helpi sian patron (kiu estas kopisto); nun la patro havas bonan salajron, ĉar la fileto helpas lin nokte (sed la patro ne scias ĝin!). En la lernejo Julio dormas. La instruistino informas la familion de Julio. La patro kontrolas Julion kaj eltrovas la veron.
4) LA SARDA TAMBURISTETO: dum la Unua Milito por la Sendependeco (1848-1849) tamburisteto el Sardinio (itala insulo) donas alarmon ĉar malamikoj alvenas: li estas vundata kaj al li estas amputata kruro.
5) LA FLEGISTETO DE "TATA": knabeto iras al la malsanulejo de Napolo, por vidi sian patron (kiun li nomas "Tata"), sed li trovas lin sanigita. Finfine li decidas resti, por asisti malsanulon kiu estas mortanta (antaŭe li pensis ke tiu estis sia patro!).
6) SANGO ROMANJA: knabeto vivas kun sia avino. Nokte du viroj ŝtelas en ilia domo. La avino rekonas ŝteliston: tiu-ĉi prenas tranĉilon por vundi la avinon, sed la knabeto iras antaŭ ŝin kaj mortas.
Ĝis! Karla
Pigre Pasas la nokto de Nemere Istvan
Li vojaĝis bicikle en 1930-32 en Sovetunio, Japanio, Ĉinio, Tiam Vietnamio kaj aliaj.
Post ĉ. kvin jaroj ekestis milito inter Japanio kaj Ĉinio. Li iomete menciis pri la rilato
inter la du. Tio interesis min.
De la oka tago mi eklegis Pigre Pasas La Nokto-n.
La ĉefaj homoj estas kvindekkelkjarulo kaj juna ciganino.
Ĉar en Japanio ne vivas ciganoj kaj mi povas lerni, kiel oni pensas ciganoj en Eŭropo.
Auroro
Serĝo Elgo (Georges Lagrange) estis franca verkisto, kiu skribis plurajn policromanojn. Tiuj romanoj rakontas la enketojn de la inspektoro Kramer.
La rakonto estas riĉa kaj viva, ĝi ankaŭ raportas la funkciadon de nia societo. Li portas juĝon kune lucida kaj sentema pri la homa kondiĉo.
Mortiga akcidento okazis sur la vojo, kiu direktas al la impona domo nomita "Surflika". Aŭto fortrafis ĝiron, falis en ravino kaj ekbruliĝis. Ĝia kondukanto ĵus forlasis la belega Anna, la edzino de la domo posedanto.
Akcidento, sinmortigo, murdo? La sama fariĝo okazis kelkaj jaroj antaŭe.
Estas klaĉoj pri la domo kaj la belega Anna. Kramer kondukas enketon kaj malkonfusas iom post iom la vero inter la falso.
Li renkontigas al ni "Belkura", kiu diras sian regardon pri la vivo. Li partoprenigas nin en vera ama historio kaj ankaŭ montras al ni, ĝis io; la ambicio kaj la ĵaluzo povas konduki."
Daniel Calvos
Ĉefrolulo en ĉi tiu maldika verko estas Gustav Aschenbach, neŭroza verkisto. Li lo?as en Germanio, sed longtempe libertempas en Venecio, kie li enamiĝas en knabon. Estas en tiu urbo - sekreta - malsano, kaj en la lasta paĝo li mortas. en la rakonto fakte, rakonto kun malmulte da "agado" kaj multaj internaj dialogoj.
Tamen nepre rekomendinda, sed ne por komencantaj esperantistoj nek por homoj, kiuj ne tro multe legas. Ĉar estas germana rakonto, kio pli malpli signifas, ke estas tre longaj frazoj; kelkfoje malfacile legeblaj.
Katinjo
En ĉi tiu verko de la fama nederlanda verkisto ĉefrolas du nenifarantaj, pigraj junuloj. Ili estas nederlanddevenaj, kvankam la verko ĉefe situas en Londono, sed ankaŭ en Norveglando kaj Nederlando. Inter la du junviroj estiĝas tre komplika interrilato, kiu eĉ pli komplikiĝas kiam virino venas sur la scenejo.
Couperus skizas tre bonan bildon de la pli altaj tavoloj en okcidentaj socioj, fine de la 19-a jarcento; etoso, kiun ni ne plu povas bone kompreni - almenaŭ mi ne.
Tre leginda verko, en klare komprenebla Esperanto, do, certe ne nur por progresintoj.
Katinjo
La verkisto, kiu jam publikigis poemojn kaj prozaĵojn, avertas, ke ĉio, kion li rakontas, estas vero. Temas pri aĉaj kondiĉoj de laboristoj, plej ofte eksterlandanoj, en la parkejo de la grand haveno de Malmö, La Korto. Ili veturigas aŭtojn transportotajn al la Baltaj Ŝtatoj. Necesas rapidi, en la frosto, la pluvo, la neĝo, sesope, kaj kiam okazas skrap-difekto sur iu karoserio, ili devas denonci sin, se ne aliulo estos fordungita. Pro ŝuldoj Kristian devas submeti sin al tiu ekspluatado, li estas unue malbone konsiderata de la aliaj kunlaborantoj, ĉar li estas svedo. Liaj pensoj flugas kelkfoje al la patrino, kiu suferas skizofrenion ekde lia junaĝo - la patro delonge ne plu vivas kun la familio - alifoje al la amata filo, sed tiu amo estas nur virtuala, ĉar li ne renkontas lin, ne skribas al li, kaj nur pensas pri li. Li ellitiĝas ege frue por verki almenaŭ kvaronhoron matene, sed li sentas sin neniulo, senespero de libereco. Tamen kelkfoje aperas solidareco inter la kunlaborantoj.
La frazoj estas sinkopaj, plurfoje sinsekve unuvortaj. Revenas negajaj vortoj: sufero, ombro, morto. Mi legis tiun libron por mendita recenzo, kaj ne plaĉis al mi la stilo je la unua legado, sed je la dua, mi pli bone taksis ĝin, ĉar ĝi bone redonas ideon pri la elĉerpiĝo de la laboranto, kaj la celo de Kristian per kiu finiĝas la rakonto pli bone atingis min: "mi pensas pri miaj amikoj, pensas ke ĉio moviĝas, ke konstantas nur tio, ke mi devas ĉiam serĉi mian propran liberecon". Jen la mezepoka temo de la Fortuna-Rado, fakte la Fatalo, denove pritraktata, sed por ke ĝi reiru supren, ni devas mem kontribui.
Estis ankaŭ ebleco konatiĝi danke al la reto kun la svedaj verkistoj aluditaj: Stagnelius, Ivar Lo-Johansson, Karin Boye, Tomas Tranströmer - Nobel-Premiito - kiuj estas tre famkonataj en Svedio sed ne aliloke ŝajnas, almenaŭ de mi.
Altea
La romano estas malĝojiga: jen malriĉa viro, 34 jaraĝa, Wang Wenxuan (Xuan), kiu estas malforta mense kaj korpe: li amas sian patrinon kaj sian edzinon, sed la unua pensas tradicie, kaj la dua moderne. Ekz. La edzino kredis je okcident-medicina kuracisto, la patrino pri ĉina medicino.
Ili vivas en malgranda duĉambra apartamento, en kiu ne estas intimeco. Xuan perlaboras monon tede, en firmao, en kiu li devas korekti amason da preseraroj. Li sentas sin espluatata, kaj ne valorigita. Li ne povas esti feliĉa, ĉar la mensoj de la du amataj virinoj absolute ne povas esti en harmonio. La edzino Shusheng Zeng havas valoran laboron en banko, kaj gajnas altan salajron. Ŝi povus vivteni sian edzon, kiun ŝi amas, sed li ne volas tion. La patrino ĉiam grumblas kontraŭ la malbona elekto de la filo pri la amatino, kaj kontraŭ la bofilino, kiu kelkfoje manĝas ekstere, tualetas, koketas laŭ ŝi. La paro havas filon, Xiaoxuan, sed li vivas malproksime en internulejo, kaj li skribas, nur kiam la instruisto petas plian monon por la studado, tion la patro tute ne povas provizi, nur la patrino faras tion kaj estas vundo por la patro. Plie tiu ŝi estas trafita de tuberkulozo.
En la fono la dua mondmilito siluetiĝas kaj japanoj alproksimiĝas. La loĝantoj de Chongqing devus rifuĝi aliloken, sed estas multe da kontraŭdiraj onidiroj. Shusheng sekvas la bankon en alian urbon. La tagon de la triumfo, la 3-an de septembro 1945, Xuan mortas.
Ni scias ĉiujn detalojn pri la evoluo de la malsano, kun multe da ripetoj ĝis la morto en la lastaj paĝoj. Same la dialogoj estas vole malriĉaj, ĉiam la patrino deziras, ke la filo glutu medikamenton kaj supon. Oni ne bone komprenas, kiel la edzino povas tiom longe elteni tiun tedan vivon. Ŝi restas plena je amo, kvankam la edzo preskaŭ ĉiam ploras. Multe da ripetadoj do.
Bakin (Ba Jin, Li Feigan) dum sia longa vivo (1904 -2005) multe agis por Esperanto kaj tradukis el esperanto al la ĉina lingvo. Laŭlum (Li Shijun 1923-2012) ankaŭ estas fama tradukisto, kiu ricevis la OSIEK-Premion pro sia 1830-paĝa trivoluma traduko Ĉe Akvorando okaze de la OSIEK-Konferenco en Wuhan en 2011. Tiu ĉefverko estas tre ŝatata de Ĉinoj.
Altea
Nils, ansergardisto estas malica knabo, dekkvarjara, malobeema, ŝatante turmenti la bestojn de la bieneto.
Iun tagon, mokinte pri kolbodo, tiu ĉi por puni la petolan knabon, transerĉas lin en etulo. Post volante restigi viranseron, kiu aspiras kuniĝi al grupo de sovaĝaj anseroj, preterflugante supren la birdokorto, Nils estas kunprenata de la viransero en aero. Por "Fingruleto" (Nils), sidanta surdorse de la viransero, komenciĝas eksterordinara vojaĝo kun malsovaĝaj anseroj, tra Svedio ĝis Laponio.
Tiu libro estis skribita favoro al svedaj geknaboj por ke ili lernu la geografion kaj la historion de sia lando, kaj ankaŭ ili konu la rakontojn kaj legendojn, per plaĉa, luda kaj amuza maniero. Dum tiu instrua vojaĝo, Nils ekscios la solidarecon, la kuraĝon, la bonkorecon. Reveninte hejmen, la kolbodo redonas lin normala alteco kaj finfine Nils vivos feliĉa kaj kontenta inter la siaj.
Johano
Historio de la Esperanta Literaturo estas eksterordinara libro. Ĉiu serioza Esperantisto devus legi ĝin, kaj se iam ekzistos iu Esperanta Universitato, ĝi certe devos esti parto de ties studobjekto. Mi legis dum la Sumoo ĉirkaŭ 50 paĝojn, nome la ĉapitrojn 19-a ĝis 23-a. Tiuj pecoj de la libro traktas pri rusaj, ne tre konataj aŭtoroj, pri la "proleta" literaturo (SAT kaj aliaj), pri sovetaj aŭtoroj, pri Jean Forge, Bulthuis kaj Stellan Engholm, kiuj renovigis nian literaturon, siatempe. Sed la mirinde detalemaj notoj komentas ankaŭ pri amaso da malpli famaj aŭtoroj, pri kiuj la novaj generacioj jam tute ne memoras. Ĝi estas tre zorga listigado kaj analizado pri ĉiuj homoj, kiuj iel kontribuis al tio, kio nun estas nia kulturo.
La libro estas instrua, ne nur pri nia literaturo mem, sed ankaŭ pri la faktoj kaj cirkonstancoj, ene de kiuj la verkoj estis produktitaj. Estas konsterne ekzemple ekscii, kiel tragika kaj damaĝa estis por nia movado la nazia kaj stalinisma diktaturoj.
Posovo
Mi legis Denaska kongresano far Sten Johansson, originala verko en Esperanto. La libro konsistas el 9 memstaraj rakontoj de kelkaj paĝoj, pri diversaj temoj. La titolo Denaska kongresano estas unu el ili, kaj disvolviĝas en Esperantista medio; aliaj rakontoj ne. Kelkaj rakontoj estis premiitaj aŭ honore menciitaj en Belartaj Konkursoj de diversaj jaroj. Ĉiuj rakontoj estas verkitaj fine de la okdekaj jaroj.
Korine
La ŝtona urbo estas vere leginda, mi eklegis ĝin jam kvin tagojn antaŭ la komenciĝo de ĉi-foja sumoo, kaj ĉiutage mi legis pli ol dek paĝojn kun la detala notado. Kalkulate mi plenumis 212 paĝojn (40 - 252) dum la sumoo. Do la finlegado atendas ankoraŭ dekkelkajn tagoj. Mi plenumos ĝin probable ene de venonta semajno. Ĉar neniel haltas la legado, se ĝi estas kutimo, des pli se estas vere leginda la libro elektita!
YU Jianchao