Recenzoj de legataj libroj dum la novembra sumoo 2019

Serenaj matenoj de Julian Modest


  Serenaj matenoj estas krimromano de la bulgara esperanto-verkisto Julian   Modest.La libro rakontas pri la subita malapero de Klara, bela kaj talenta knabino,   lernantino en la lasta gimnazia klaso, kaj pri la polica komisaro Kalojan Safirov, kiu   devas serĉi ŝin. La romano, kies stilo kaj lingvaĵo estas klaraj, taŭgas por   esperantistoj komencantoj kiel mi. Dum la 60a Esperanto-Sumoo mi legis la tutan   libron kaj mi konsilas ĝin al ĉiuj.

Ĝamba (Italio)




Paŭlo Paal. Mejloŝtonoj el la vivo de unu el ni de Julio Baghy

Paŭlo Paal estas eble la plej malmulte konata romano de Julio Baghy, ĉar ĝi estas kaŝita en volumo "Verdaj donkiĥotoj". Krom tiun romanon la volumo enhavas ankoraŭ naŭ mallongajn "karikaturojn" pri "La rondo familia".
La romano rakontas la historion de malriĉa, juna, bonkora kaj komence iom naiva kamparano sen kampo. Hazarde li renkontas blindan "moŝtan fraŭlinon", kiu instigas lin al legado kaj lernado. Verkisto donacas al li "sinjorajn", nekamparanajn vestaĵojn. Tial la homoj rigardas lin el nova vidpunkto. Iel Paŭlo Paal stumblas ankaŭ en la Esperanto-movadon, kio donas al Baghy la ŝancon al kelkaj portretoj de tipaj esperantistaj figuroj.

Promene (Germanio)

Blua Sonĝo en Antverpeno de José Mauro Progiante

Porinfana literaturo ne estas facila literaturo. Ĝi prezentas kelkajn problemojn, kiuj postulas de aŭtoroj sentemon kaj ĝustan komprenon pri la funkciado de infana menso. Ne temas simple pri verkado per simpla, banala, senornama lingvo; ne temas pri verkado de nur naivaj rakontoj. Verki por infanoj male postulas plurajn zorgojn: oni devas decidi pri tio, al kiomaĝaj infanoj destiniĝas la verko; oni devas uzi senkomplikan stilon, tamen viglan kaj amuzan; oni devas elekti temojn (aŭ situaciojn), kiuj allogas infanojn; oni devas trovi taŭgan longecon de la rakonto, por ke ĝi ne estu laciga, sed ankaŭ ne tro densa kaj seka; fine, oni devas bone ilustri la libron per taŭgaj, ne nur belaj, sed helpaj bildoj, kiuj faciligas la komprenon de la rakonto mem.
Blua Sonĝo en Antverpeno estas bona ekzemplo pri trafa infanlibro en Esperanto. Progiante ne estas novulo en tiu ĝenro. En 2018, li estis premiita en la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio, pro sia antaŭa bela verko La Malbeno de Tarumo kaj Nurana.
Ĉi tiu nova volumo rakontas pri grupeto da infanoj, kiuj implikiĝas en agadon de banditoj, kiuj volas rabi la diamanton Blua Sonĝo. La historio fluas en sufiĉe aventureca tono, kun multaj neatenditaj okazaĵoj. Multaj nomoj kaj detaloj postulas atentan legadon, se oni volas bone sekvi la intrigon. La tuto miksas ekvilibrajn dozojn da fantazio kaj realismo, tiel ke ĝi fariĝas vere atentokapta kaj incita. La plurnacieco de la infanoj kaj de aliaj roluloj subtile sugestas la ideon pri internacia kunlaborado kaj egaleco inter ĉiuj homoj en la mondo. Samtempe ĝi sugestas ankaŭ, ke amikeco kaj idealismo devas ne spiti la ekziston de krimuloj kaj fiuloj en la mondo - kiujn oni devas kontraŭbatali per ruzeco kaj inteligento.
La tuta verko fluas en vigla, natura lingvo, sen komplikaj frazaranĝoj aŭ vortkunmetoj. Ĝi estas facila, sed ne banala. Kvankam oni ne indikis la aĝon, al kiu ĝi destiniĝas, supozeble oni povus kalkuli, ke la ideala publiko devas esti inter 9- kaj 13-jaraj infanoj.
Mi trovis tre malmultajn, negravajn tajperarojn, sed unu el ili meritus korekton, en estontaj eldonoj: la uzon de "post" anstataŭ "poste" (paĝoj 9 kaj 41).
La papero estas bona, la preso eminenta, la kovrilo malmola kaj firma, la ilustraĵoj tute trafaj kaj belaj.
Jen bela libro por Kristnaska donaco! Gratulon al la aŭtoro kaj al la Eldonejo!

Posovo (Brazilo)

Bildvortaro /FEL/

Oni multon lernas pere de tiu ĉi libro ĉemane pri ajna afero laŭ surtavola specialiĝo. Ĝi senkompate pligrandigas la konscion de leganto pri tioma nescio ne nur lingva (Sokrata percepto). Montro detaleca de bildoj kun priskriboj por vortaro-instiga uzado, senmanke kongrua kun la celoj de E-Sumoo (klereco, aktualigo, lernado, prilingva evoluo i.a.) Resume, jen agrable leginda, duonkaŝita juvelo de nia Esperanta Literaturo.

Lima-ko (Brazilo)

Infanoj en la Transmondo de Francisco Cândido Xavier kaj Caio Ramacciotti

La verko Infanoj en la Transmondo (de Francisco Cândido Xavier kaj Caio Ramacciotti dikitita de spirito Marko) estas spiritisma verko, kiu temas pri la mesaĝo de spirito Marko al siaj gepatroj. Marko estis infano, kiam, kune kun siaj gefratoj, ankaŭ infanoj, li forlasis de la knabaj korpoj per trafik-akcidento. Li revenis per spirito por konsoli la gepatrojn kaj montri, ke, post la fizika morto, la spirito daŭrigas sian vivon kaj evoluon. La verko estas skribita per simplaj vortoj plenaj de emocio

Kelli (Brazilo)

La kormoranoj ankoraŭ ne revenis de Nandor Gion

La romano de Nandor Gion, La kormoranoj ankoraŭ ne revenis, estas bela historio pri bando de junaj entuziasmaj infanoj. Ili pasigas someron en marĉo, bela sovaĝa naturo. Ili kurigas ĉevalidojn, helpas al la konstruo de observatorio por akvo-birdoj kaj desegnas sur la muroj de eksa buĉejo. Ne mankas konfliktoj inter tiuj maturiĝantaj personecoj, ĉefe kun la alveno de nova bandano. Sed dank' al la ĉefo, al sia saĝeco, bonhumoro persistas ene de la grupo. En la rakonto, plenkreskuloj ne ĉiam belaspektas. Alia rolas kiel protektanto... Tiu freŝa rakonto estas plena je poezio, fantazio, speco de odo al la naturo, taŭga por ge-junuloj kaj multe multe pli aĝaj!

Martine (Francio)

Alia Venecio de Predgar Matvejevic

La aŭtoro, en tiu ĉi libro, ne parolas nur pri monumentoj kaj arto, sed pri odoroj, koloroj, emocioj kaj sentimoj. Ekzemple, la fostoj kiuj putras: ili "vivas", pli-malpli, dudek jarojn, ĉar multaj parasitoj rodas ilin (vermoj, moluskoj...), aŭ la rusto, kiu eniras metalojn de portegoj, baroloj, ŝlosiloj.... Strange, ĝi havas multajn kolorojn: nigran, ruĝan, brunan. Humido kaj akvo estas la kialo de tiu ĉi problemo.
Aliaj koloroj estas en la veneciaj sunsubiroj kaj monumentoj: la Baziliko de Sankta Marko, la kampanilo, la Doĝa Palaco, la Granda Kanalo kaj la Ora Domo.
La itala vorto "tramonto" signifas ke, vespere, la suno iras TRA la MONToj kaj, tiu fakto, indikas, ke ĝi ne estas plu en la ĉielo! La aŭtoro parolas pri la veneciaj pontoj, la komponistoj de muziko (Antonio Vivaldi, Tomaso Albinoni, Benedetto Marcello), la gondolistoj, la ĝardenoj kun arboj, plantaj, floroj.
Tre grava estas la Biblioteko de Sankta Marko. La germana poeto Gorthe vojaĝis al Italujo kaj vizitis Venecion.
Aliaj interesaj aspektoj de Venecio estas: la antikvaj preĝejoj, la tombejoj, la ŝipoj, la pentraŭoj de Tintoretto, Tiepolo, Canaletto, Mantegna, Carpaccio, Giorgione, Veronese kaj Tiziano, la murplantoj kaj la ŝtonoj kun figuroj antropomorfaj kaj zoomorfaj.
La aŭtoro priskribas kelkajn veneciajn vortojn: RIO = kanalo; CAMPO = placo; CALLE = strato.
Poste, li parolas pri la laguno, pri la metiejoj de la panistoj, de la barbiroj, de la tipografoj kaj pri la gastejoj, kie oni povas trinki bonajn vinojn, manĝi fiŝaŭon kaj polenton.
En Venecio estas ankaŭ la armena kvartalo kaj la juda, kun multaj belaj tradicioj.
Finfine, la aŭtoro parolas pri la vento kaj la birdoj.
Mi ŝatis treege tiun ĉi libron, ĉar ĝi donis al mi unu vizion kompletan de Venecio: ne nur pri la arto, sed pri multaj detaloj, kiuj normale neniu konas aŭ priskribas.

Karla (Italio)

Júlia Sigmond havas 90jarojn! de Júlia Sigmond

La bele bindita libro 126-paĝa enhavas rakontetojn kaj 'meditojn' diverstemanj: pri propraj spertoj, pri Esperanto kaj kiel ŝi lernis ĝin, kiom ĝi ĝuas korespondadon. Pri gekolegoj, pri plej diversaj homaj sprertoj.
Ĉio en bela stilo. Bona legaĵo en klubkunvenoj kun komencantoj kaj progresintoj.

Anneke Buys (Nederlando)

Notoj pri la Delto de Okada Haru

Kiel laboraĵo pri atako per atombombo en Hiroŝimo, "Hadaŝi no Gen (Nudpieda Gen)" estas tre fama. Tamen ĉi tiu komikso havas iom da problemoj verdire. Ĉar tiu ne estas politike neŭtrala kaj havas nudecajn, groteskajn kaj ŝokajn bildpreskribojn kiel komikso por kunaba magazino. En tiu senco, ĉi-tiu memoraĵo ("Notoj pri la Delto") estas rekomendinda. Bedaŭrinde kompare kun "Hadaŝi no Gen", ĉi-tiu laboraĵo estis publikigita kiel unu en la verkaĵoj en la gazeto "Kuraŝi no Teĉou (kajeroprila vivo)" tro malfrue en 1991 nur du foje. Post mi finis legi tiun, atakoj per atombomboj ŝajnas baptiĝoj por ŝanĝiĝo al Nova Japanio.

Hidemaru (Japanio)

Kredu min! sinjorino

Mi legis la libron Kredu min! sinjorino, kiu estis interesa rakonto por komercaj parolantoj en foiro kaj aliaj lokoj.

Oazo (Japanio)

Ili vivis da migrado ĉirkaŭ nia planedo

Ili vivas sur la tero la franca esperantista paro forlasis en la jaro 1985 Francujon por migradi dum ok jaroj ĉirkaŭ la mondo speciale renkonti kamparanojn, kun kiuj ili dividis travivaĵojn interŝanĝante laboron kontraŭ manĝo kaj ŝirmejo.

Erika (Francio)

Raportoj el Japanio 17 de HORI Jasuo

Mi tuŝis poemon nomata "Ne malvenku mi". Tiu al mi donis kuraĝon.

Kamelio (Japanio)

Gaja leganto per Esperanto

Gaja leganto per Esperanto verkita kaj kompilita de Paul Schwerin estas verko por legantoj, kiuj intencas fariĝi pli spertaj pri la internacia lingvo, konstruita en amuza maniero per ampleksa vortprovizo tra Spritaĵoj, Vortludoj, Preseraroj, Anekdotoj kaj Matematikaĵoj, por esti uzata en kursaj kunvenoj aŭ izolite. Rekomendinda!

Lemosac (Brazilo)

Ĉu esperanto plibonigis/plibonigos la mondon? de Markus Gabor

Kun granda plezuro mi legis tiun ĉi interesan libreton, kiu donis al mi trarigardon pri la sepdek mil jara historio de homa kulturo.
D-ro Gabor demandis al si, kiuj estis la plej gravaj eventoj de la historio kaj kiel tiuj ĉi eventoj influis la lingvojn. Alia grava temo estis la enmigrado en Eŭropo kaj la Eŭropa dilemo.
Nun ni demandas nin, ĉu nia internacia lingvo havos ŝancojn iĝi internacie akceptita komuna pontolingo en la mondo.
Nia verkisto asertas, ke kvankam Esperanto ankoraŭ ne estas vera mondlingvo, tamen la internacia Esperanto-movado jam ekzistas kaj en multaj landoj bone prosperas. Li pretas ankaŭ diri, ke Esperanto havas ŝancon iĝi vera mondskala interlingvo iam en la estonto. Se tio ne okazis dum la unuaj cent jaroj, estas ŝanco, ke tio realiĝos en la dua aŭ en la tria centjara epoko.
Al la unua demando de la libro ne facilas respondi, tamen certe estus bone se pli multaj esperantistaj komunumoj estiĝus en la mondo, kiuj agadus solidarece kaj amikece laŭ la zamenhofa instruo.
La verkisto vizitis dum la lastaj jaroj multajn landojn de ĉiuj kvin kontinentoj kaj rigardis la esperantajn agadojn ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en multaj aliaj lokoj. Laŭ liaj spertoj li pretas konkludi "ke tiu Zamenhofa stelo nun brilas ne en la Eŭropa ĉielo, sed malproksime de Eŭropo, en Orienta Azio kaj en Afriko.

Luizeta (Italio)

Skribaĵoj de frenezulo de Nikolaj Gogol

Skribaĵoj de frenezulo estas rakonto (skribita kiel taglibro) de la rusa verkisto Nikolaj Gogol el la jaro 1835.
Subpremita en sia profecio kaj senespere enamiĝinta, la oficisto Propriŝtŝin fuĝas en sia propra mondo. Li aŭdas parlantoj hundoj, kaj kredas, ke li estus la venonta hispana reĝo. Kiam oni metas lin en frenezulejo, li pensas, ke ĉi tie estus inkvizicio...

Akselo Voino (Germanio)

Historio de farmobiena servistino de Guy de Maupassant

Tiu eta rakonto (1881) de la franca verkisto Guy de Maupassant (1850-1893) estas vera juvelo. Kiel la pli multo el liaj 300 noveloj, ĝi situas en lia naskiĝprovinco, Normandio.
En la rakontoj Maupassant bone kaptas la plej korŝirajn detalojn de la franca liatempa socio. Li inventas preskaŭ nenion, li nur klarigas. Sub la influo de Schopenhauer, li montriĝas pesimisma pri la homa naturo. Tamen liaj roluloj estas ankaŭ bonaj homoj, kiel la mastro de tiu Historio, kiu certe estas kruda kaj egoisma, sed ne funde malbonkora.
André Cherpillod brile esperantigis la verkon kaj perfekte redonis la sukon de la originalo. En la enkonduko, li bone priskribas la malavantaĝojn por li, traduki kaj publiki la libron dulingve kaj ankaŭ reliefigas la avantaĝojn por la legantoj havi tiajn librojn. Ni plene ĝuis la avantaĝojn kun niaj klubanoj de Arras (Francio).

Atrebato kaj Joga (Francio)

Ili kaptis Elza de Johán Valano

La Romano "Ili kaptis Elza" de Johán Valano estas duon-romantika kaj duon-detektiva romano, bone inda legi. La rakonto havas 26 ĉapitrojn kaj 54 paĝojn. La historio rondiras ĉirkaŭ riĉa industriulo kaj la grafino de la kastelo en la urbo. Ĝi estas urbo, kiu transformiĝas al loko turisma, allogas investon kaj turismon. Inter konservi la tradiciajn trajtojn kaj akcepti ŝanĝon: Ĝi ankaŭ estas la amemo, konscio kaj vivo de la antaŭa generacio kaj de la pli junaj. Iom da kreemo en rakontado, iom da detektiva mistero: kreado de kidnapaj situacioj kaj planoj, aldonante komplikecon de Movado por Vera Eŭropo, ...faru rakontojn devigajn legantojn. La surprizo de la renkontoj kaj la klareco de amo, kiuj feliĉigas Finon, senton de malpezeco kaj feliĉo al Mi. Romano en facila esperanto de Johán Valano ekde 1985 urĝe lerni kaj uzi Esperanton al lernantoj. Koran dankona al aŭtoro!

Kvin (Vjetnamio)

Lecionoj por Viro de Mikaelo Bronŝtejn

En Beletra Almanako N-roi 32 kaj 34 estas verko de Mikaelo Bronŝtejn "Lecioj por Viro". Je la 60a Esperanto-Sumoo Mi legis ĝin kaj mi volas iom diri pri li kaj lia verko. La? lia rakonto kaj la informoj de Vikipedio pri Mikaelo Bronŝtrejn https://eo.wikipedia.org/wiki/Mikaelo_Bron%C5%9Dtejn li naskiĝis en 1949 en Hmelnicko kiel Judo kaj ricevis sian edukado en Ukraino. Tiam lia hejmurbo apartenis al Ukraina SSR de Sovetunio. Li esperantistiĝis en 1962 kaj verkis kelkcent poemojn kaj kantojn. Krome li originale verkis kaj tradukis 23 librojn. Li iam estis prezidanto de Sovetia Esperantista Junulara Movado kaj gvidis la artajn programojn en Universalaj Kongresoj. En 2003 li iĝis la?reato de la literatura premio "Antoni Grabowski".
La verko "Lecionoj por Viro" estas kvazaŭ la bibliografio de li. La dek kelkaj lekcioj estas interesaj episodoj de li. La lecionoj ne estas ordinaraj instruoj de lernejo aŭ familio, sed liaj personaj spertoj, kiuj montras ke sincereco, inteligenteco kaj deligenteco ne povas garantii sukceson aŭ atingon societo. Ruzaj agadoj, absoluta obeo al la komunista partio, postenoj de liaj gepatroj, parenco, konantoj aŭ amikoj ktp. ankaŭ ludas gravajn rolojn. La instruoj kiel la sentencoj en la Biblio estas bonaj, sed ŝajne ili ne taŭgas en la moderna societo. Li skribis bone je la fino:
Ankaŭ vin, mia leganto, mi akvokas vivi longe, longe kaj frukdone. Se tion iom helpos miaj lekcioj, mi estas kontenta. Se ne prenu ilinkiel nepraĵojn, ĉar universala receptor por senproblema vivo ne ekzistas. Ja eĉ antaŭ ducent jaroj ege bone skribis la saĝulo Puŝkin en albumo de Pavel, la sesjara filo de princo Vjamzeskij:
Pavel, mi bonulo,
Obeu miajn regulojn:
Ŝatu tion kaj tion,
Ne faru tion kaj tion.
Ja ĉio ĉi esas klara.
Adiaŭ do, mia kara!

La ideo kaŝita en la poemo estas:
Ignoru la ordinarajn instruojn,
Faru kion, tion vi volas,
se sciu ĉu tio bonajn fruktojn portas

Abengo (Tajvano)

Sen titolo de Iwan G. Ŝirjaev

Sen titolo de Iwan G. Ŝirjaev laŭ mi estas multflanke ege interesa. Ĝi priskribas verŝajne la lernejan jaron de la aŭtoro 1897/1898. Eble tiu-ĉi romano estas la unua skribita en Esperanto. Ĉar li ne trovis eldoniston dum preskaŭ jarcento, neniu povis legi ĝin. Feliĉe en la Esperanto Muzeo en Vieno oni trovis la manuskripton. Sinjoro Ed.H.Mayer prizorgis la eldonon en kunlaboro kun Ed Borsboom en 1995.
Per la libro oni lernas multe pri la laborgo de la unuaj esperantistoj en Rusio.

Defio (Nederlando)

La kiso kaj dek tri aliaj noveloj de Hjalmar Söderberg

  Hjalmar Söderberg (1869-1941) estas sveda romanisto, dramaturgo, poeto kaj   ĵurnalisto. Liaj romanoj kaj noveloj estis popularaj en Svedio komence de la 20a   jarcento, kaj restas tiaj ĝis hodiaŭ, precipe inter gejunuloj. Pro la sincereco kaj manko   de hipokrito la verkisto eĉ estis akuzita kiel "deloganto de l'junularo" kaj kiel   blasfemanto kaj pro tio transloĝiĝis el Svedio en Danion. Ĝenerale liaj verkoj ne   prezentas iujn mirindajn aventurojn kaj ne havas laŭtan, hastan etoson, sed spegulas   simplan, trankvilan, moderan vivadon.
  Oni ofte nomas lin "Stokholma verkisto", ĉar liaj rakontoj preskaŭ ĉiam okazas sur la   stratoj kaj en domoj de Stokholmo. Demandoj pri la senco de vivo kaj traktado de   moralaj dilemoj, pri kiuj li skribis, ĉiam kaj ĉie interesas homojn.
  La 14 noveloj en ĉi tiu kolekto estas ĉerpitaj el tri liaj novelaroj. Jen kurta skizo pri   ĉiuj noveloj:
1. "Hundo sen mastro"- pri la vivo de hundo, kies mastro forpasis.
2. "La pluveto" - pri la rilato inter malbona vetero kaj pekado de homoj.
3. "La sakramento de la komunio" - pri tio, de kiu aĝo junuloj povas aŭskulti maldecajn anekdotojn.
4. "La tuĉdesegno"- pri la signifo de desegno, kiu ne havis ian signifon.
5. "La punkto de Arkimedo" - pri neebla ekspliko de evidenta paradokso.
6. "La bovinoj de la paroĥestro"- amuza rakonto pri tio, kiel la paroĥestro trovis sian feliĉon.
7. "La kiso" - pri la pensoj kaj agoj dum unua kiso de du gejunuloj.
8. "Sonĝo pri maljuneco" - pri sonĝo prezentanta imagitan kaj malplaĉan estontecon.
9. "Gärda" - pri neatendita renkonto post multaj jaroj kun iama amatino.
10. "La brulanta urbo" - pri la infana nekompreno diferenci inter bildoj kaj realo.
11. "Poetoj kaj homoj" - pri la teĥniko verki poemojn.
12. "Age" - pri naskiĝo de amo ĉe vidvino kaj pereo de ŝia filo.
13. "Signe" - pri la imagita amikino infanaĝe.
14. "Tombeja arabesko" - pri kortuŝa parolado de svedo ĉetombe en Kopenhago.
Liaj noveloj iam estas amuzaj kaj ĉiam pensigaj. La lingvaĵo de Hjalmar Söderberg ne havas kliŝojn kaj estas klasika, strikta, kaj trafa. La tekstoj de la noveloj, elegante kaj koncize verkitaj, ampleksas kelkfoje nur du-tri paĝojn. Tre bone tradukis la novelaron Sten Johansson. La traduka lingvaĵo estas klara kaj ĝusta. Do: interesaj noveloj, facile legeblaj kun bona lingvaĵo dank' al la aŭtoro kaj tradukinto. Mi rekomendas tiun ĉi libron por legantoj.

Fortegulo (Rusio)

Dancataj kun Ŝarkoj de Julian Modest

Antaŭe mi legis lian noveraron, "Mara stelo" kaj ĉi-foje la titolan. Entute li traktas la interhomajn rilatojn - gepatroj kaj gefiloj, parencoj, najbaroj, amantoj ktp. Esprim-maniero estas fajnaj, buntaj kaj riĉaj. Enhava strukturo estas interesa, i.a. la lasta kunteksto estas ofte eksterordinala konkludo i.a. senkonkludo, sed ĝin ŝuldigas legantojn mem diveni. Lerta kaj arta maniero certe estas.
La lasta novelo,"Senĉesa veturado" estas tre emociiga, majesta tiom, ke leganto mem dronas en abismon de la rakonto.

Samo (Japanio)

La edzino de kuracisto Hanaoka Seisyuu

Mi legis La edzino de kuracisto Hanaoka Seisyuu ĝis la naŭa ĉapitro.
Post duonjaro de reveno de Seisyuu el Kyoto, lia patro, Hanaoka Naomiti mortis. Inter Kae kaj Otugi, bopatrino, malpaco fariĝis pli profunda. Otugi kondutis pli kaj pli malvarme al Kae. Kae estis soleca en la familio Hanaoka.
La malsatego de Tenmei daŭris kuvin jarojn. Epidemioj disvastiĝis tra la tuta lando. Ĉar la nombro de la pacientoj pligrandiĝis, Seisyuu kuracis pacientojn de frua mateno ĝis malfrua vespero, kaj li ne ŝparis medikamentojn al pacientoj.
En tia okazo Kae gravediĝis. Tiutempe la familio kutimis setarian kaĉon kun batato kiel ĉefmanĝaĵon, sed Otugi laŭeble kuiris rizon kaj donis riverfiŝojn al Kae. Tamen Kae ne povis danki al Otugi.
Nun Seisyuu oferis multajn katojn kaj hundojn, ĉar li daŭre studis por anestezaĵo. Kae estis daŭre atakata de koŝmaro dumnokte, eble pro la ĝemo en gravedeco. En la koro Kae timis la plagon per morto de bestoj, sed ne estis la plago. Kae sendanĝere naskis filinon en la gepatra domo. Seisyuu nomis ŝin Koben. Okaze de nasko Kae fariĝis fortika fizike kaj spirite.
En somero, kiam Koben estis kvar-jara, malsaniĝis Okatu, plijuna fratino de Seisyuu. Estis kancero. Post duonjaro Okatu mortis. Seisyuu kriegis,"Kiu mortigis Okatu, tiu estas mi, neniu alia! Mi lasis ŝin morti nenifare, ĉar malsufiĉus mia medicina arto."
Tiu ĉi libro unuflanke priskribas ĵaluzon kaj malamon inter bopatrino kaj bofilino, dum aliflanke priskribas la suferon pro farado de anestezaĵo.
Nun mi daŭrigas interese legi tiun ĉi libron.

Mateno (Japanio)

Karlo de Edmond Privat

Ĉi-foje mi legis Karlo-n (dua eldono 2018 subtitolo: "Facila legolibro komentariita kune kun japana traduko") verkita de Edmond Privat, ĉar stranga ilustraĵo de la librokovrilo estas bela kaj tio ĉarmis min.
Ĉi tiu libro estas skribita pri naskigo de Karlo, vivo de kuracista liceo de post plenkreskulo, revido al junulino, edzigo kaj nova vivo.
Kiam mi finlegis la libron kaj rigardis la librokovrilon, mi povis kompreni, ke ilustrajo de la librokovrilo rilatis al teksto de kelkaj ĉapitroj.
Ankaŭ komentario kun japana traduko helpis min, kiam mi staris en malfacilo.

Granda Kampo (Japanio)

Lagoj en la mondo de la Grupo por Esperanta Eldono

Mi legis ĉiutage 3 paĝojn de la libro eldonita per la Grupo por Esperanta Eldono de Lagoj en la mondo. En ĝi, mi intersiĝis pri la lagoj en Afriko, la lago de Nakuro en Kenjo, la lago de Ĉado kaj la lago de Nasser en Egipto.
En ĉiuj landoj estas multaj problemoj, t.e, la malmultiĝo de pluvokvanto kaj la ekoftiĝo de sekeco influas serioze al vivo de homoj. Speciale la plej granda problemo estas la senhelpo de internaciaj organoj. Ĉiuj landoj ne povos solvi tiun ĉi problemojn per si mem.
Aliflanke ankaŭ mi legis pri la lagoj en Eŭropo, lago de Trumeno en Svedio, Mjosao en Nervegio, Neso kaj Vindermaro en Britio, k.t.p. ĉiuj landoj havas grandan centron de limnologio por solvi la diversajn akvajn problemojn kaj faris operacion de akvopurigo per si mem.
Lastatempe ni Japanoj suferis seriozan superakvegon por grandatajfuno. Ŝajnis al mi, ke tiun ĉi fenomenon kauzos ne natura fenomeno sed nia fiereca vivmaniero.

Lumo (Japanio)

Flugado Alimonden

Mi legis libron de Ernest Dodge nomata Flugado Alimonden. Ĝi estas tre interesa kaj agrabla. Mi pensas tre serioze pri la eblecoj vojaĝi per traspacaj ŝipoj al aliaj mondoj, kun reveno al la tero. Kvankam la homoj estas ankoraŭ tro malproksimaj de siaj revoj. Do oni ne havas dubon, ke iam la homaro konkeros alajn mondojn, speciale la lunon.

Cizelilo (Brazilo)

Karlo

Inter la ĉefverkoj de nia literaturo ekzistas jam kelkaj Tre bonaj, originalaj rakontoj: unu el la plej bela estas Karlo. Ĝi aperis unue en 1909.
Karlo estas facila legolibro por la lernantoj de kursoj aŭ la komencantoj. Tiu libreto estas malgranda romano, ĝiaj 20 ĉapitroj estas juveloj de delikata, artplena priskribo de juneca vivo. La komenco de la miniaturromano estas la naskiĝo de Karlo ĝis sia plenkreska.
La karaktero de la rakonto estas iu dolĉa, ŝercema seriozeco, profunda sentemego kaj aminda aimpleco.

Noriko (Brazilo)

90 de Júlia Sigmond


  Júlia, kun kiu mi - kiel multe da korespondantoj tra la mondo - regule interŝanĝas   leterojn, ĵus sendis la libron al mi. En tiu bele prezentita verko, sinsekvas diversaj   mallongaj noveloj, ofte ege simplaj laŭ la stilo de la verkistino, hungarino, kiu   vivis en Rumanio kaj sukcesis ĉe konkurso por labori en ŝtata pupteatra teamo.   Nun, ŝi vivas feliĉa en Italio, kun la edzo Filippo (Sen Rodin). Ili geedziĝis je la   09/09/09, kaj tiam ŝi estis 80-jaraĝa, do nun 90, pro tio la titolo. Ŝi deziras dividi   kun ni la feliĉon de la vivo, eĉ en tiu "metuŝelaĥa" aĝo ŝi diras.

Alteo (Francio)




Promenadeco tra Esperantujo de D. Astori

La "promenadeto" estas fakte tre grava kaj profunda analizo de la historio de la internacia lingvo, kaj de ĝia Movado. La A?toro, profesoro pri Lingvistiko, akompanas la leganton per sia kutima klareco ekde la origino - kvazaŭ el la menso de Zamenhof, la iniciatinto - ĝis la nuna koncepto de "kvazaŭ-popolo" (ĉapitro 9: La nuna Movado: ĉu al kvazaŭ-popolo?").
Mirinda estas la stilo de D. Astori, kiu unue enkondukas la temon poste komplete transkribas originalajn paroladojn kaj verkojn de Zamenhof. Do, facile oni povas kompreni la "homaranismon" (ĉapitro 1: Esperantujo, lando de konverĝo kaj renkontiĝo inter lingvoj, kulturoj kaj religioj) kaj la ideojn de Zamenhof kiel "profeto" de Eŭropo (ĉapitro 5: L. L. Zamenhof, "profeto" de Eŭropo).
Tre interesa estas ankaŭ la ĉapitro 6 (Minimuma kompendio de literaturo, kaj kelkaj originalaj poemoj en Esperanto), kiu enhavas malgrandan sed fascinan selektadon de Esperanta literaturo kun la celo komuniki, almenaŭ parte, ĝian valoron kaj ĝian varian riĉecon.
La libro estas legebla Esperante kaj Itale.

Mariolina (Italio)

Paŭlo kaj Stefano de Francisco Cândido Xavier

La libro havas kiel temon la malfacilajn unuajn tempojn de la Kristanismo, la persekutojn kaj mortpunojn al la unuaj kristanoj. Unu el la du ĉefaj personoj de la libro, Jeziel, aŭdis de Simon Petro la mesaĝon de la Bona Novaĵo kaj fariĝis kristano. Ekde tiam Jeziel estis baptita de Simon Petro per la greka nomo Stefano kaj fariĝis fama en Jerusalem pro la disvastigado de la Evangelio de Jesuo. Stefano estis arestita laŭ la ordono farita de Saŭlo de Tarso kaj kondamnita al "ŝtonumado."

Maria (Brazilo)

Sen titolo de Ivan G. Ŝirjaev

Sen titolo de Iwan G. Ŝirjaev laŭ mi estas multflanke ege interesa. Ĝi priskribas verŝajne la lernejan jaron de la aŭtoro 1897/1898. Eble tiu-ĉi romanon estas la unua skribita en Esperanto. Ĉar li ne trovis eldoniston dum preskaŭ jarcento, neniu povis legi ĝin. Feliĉe en la Esperanto Muzeo en Vieno oni trovis la manuskripton. Sinjoro Ed.H.Mayer prizorgis la eldonon en kunlaboro kun Ed Borsboom en 1995. Per la libro oni lernas multe pri la laborego de la unuaj Esperantistoj en Rusio

Defio (Nederlando)

Adiaŭ, Kuzko! de Oldřich Knichal

Pri mia libro mi devas diri, ke ĝi ne estas facila legaĵo, nek tre sukcesa rakonto. La evoluo de la rakonto estas iom epizodeca kun pluraj ŝanĝ(et)oj de agadlokoj, kaj 'truoj' estiĝas tiel, ke la 'fadeno' perdiĝas; La ĉefaj personoj rolantaj en la historio estas ofte ŝablonaj kaj ne vere konvinkas, bedaŭrinde. Kelkaj epizodoj mem estas sufiĉe atentokaptaj kaj kreas suspenson - sed eĉ tio foje perdiĝas pro mis(et)oj en la lingvaĵo aŭ eĉ nur en tajpado..

Punkto (Britio)

Ultima Thule de Ján Vajs

  La aŭtoro estinte en mia urbo instigis min fari recenzon de lia libro. Celo de la   recenzo estas aperigi ĝin sur ttt-paĝoj pri Esperanto-Sumoo. Jen legantoj havas   la plenumitan taskon.
  Por mi fari la recenzon estis tre propra afero ĉar en la libro estis menciitaj multaj   miaj konatuloj. Tie ankaŭ aperis mia foto. La libro speciale traktas pri travivaĵoj   de la aŭtoro dum Universala Kongreso de Esperanto organizita en Rejkjaviko   (Islando) dum la jaro 2013. Mi mem ankaŭ partoprenis la Kongreson kaj legante la   libron mi povis reveni al miaj personaj travivaĵoj.
  Mi ne volas rakonti pri enhavo de la libro sed eble mi malkovru la sekreton de ĝia   titolo. Ultima Thule iam verŝajne estis iu norda insulo kiu povis esti la nuna   Islando sed ĉu tio estas vero? Neniu certas.
  En la libro la aŭtoro priskribas ne nur pri la Kongreso sed ankaŭ pri siaj travivaĵoj.   Li vidis multajn belegajn lokojn sur la insulo. Li priskribante tion enplektis ankaŭ   gravajn eciklopediajn datumonj pri la lando. Inter ili estas unu geografia enigmo kiun trovi kaj solvi mi lasas al la legantoj. Libron oni povas bone legi. Valoro de la libro estas riĉaj ilustraĵoj. La libro havas nur 48 paĝojn. Bonan legadon.

Sileziano (Pollando)

Orm la Ruĝa de Frans G. Bengtsson

Mi legis la duan volumon, kiu rakontas pri la reveno de Orm el la sudeŭropo en sian patrolandon. Kiel kutime li havis iom da aventuroj survoje, li enamiĝis al la filino de la dana reĝo. Sed post la morto de la reĝo lia filo ne estis favora por Orm, eĉ kontraŭe. Tamen mi ne priskribos ĉiujn aventurojn de Orm, sed tion, kion mi eksciis el la libro.
Mi multe eksciis pri la vivo en skandinavaj landoj, pri la provo kristianigi tiujn etajn reĝlandetojn. La principoj de ĝiaj loĝantoj diferencis de tiuj de kristianismo. La principoj de nordlandanoj estis simplaj - rabi, murdi kaj ne permesi esti rabata kaj murdata. Kaj instruoj de Kristo ne ŝajnis al ili konvenaj. Forta estis kredo je lokaj dioj/dietoj kaj kredo je povo de ŝamanoj. Ne malofte por permesi sin bapti (kristianigi) homoj postulis pagon de la kristanaj pastroj aŭ iun alian ateston, ke vere la kristana dio estas pli bona ol la iliaj.
Alia afero: traktado de virinoj kiel varon. Tamen okazadis, ke virino kiel edzino havis multe por diri tiel, ke la edzoj foje-foje preferis partopreni longdaŭran ekspedicion ol kunvivi kun tia edzino. Sed tio miaopinie estas malofta. Se la edzino enuigis la edzon, li povis simple forpeli ŝin kiel hundon. Kaj preni alian, pli junan pli belan, pli riĉan.
La negranda valoro de la homa vivo. Ekspedicioj por rabado okazis ne nur por rabi/riĉiĝi, sed ankaŭ por "amuziĝi". Ekzemple dum jarkunvenoj okazantaj ĉiun trian jaron, en kiuj partoprenis kelkaj gentoj plej atendata amuzo estis duelo inter du viroj. Ne malofte oni malice celis kvereligi du homojn el la kontraŭaj gentoj ĝis tia grado, ke nur duelo kaj morto de unu el ili povas pravigi la alian. Se okazis neniu mortduelo la kunvenantoj ne estis kontentaj.
Jen la kruela tempo je fino de la unua jarmilo kaj komenco de la dua. Ĉu nuntempo ne estas ankaŭ kruela? Ni havas aliajn rimedojn sed krueleco estas la sama.
Mi opinias la libron tre inda por tralegi.

Burdo (Pollando)

En Rusujo per Esperanto de A. Rivier

Dum tiu ĉi sumoo mi legis la libron En Rusujo per Esperanto de A. Rivier, kiun al mi rekomendis tralegi mia amiko - esperantisto. Nun mi povas diri, ke mi legis ĝin kun la granda intereso, ĉar la libro estas vere neordinara kaj tre antaŭlonge eldonita. Pri la aŭtoro de la libro ne estas iuj pliaj informoj, krom tio, ke li estis franca esperantisto el Alĝero kaj neniu scias pri iuj aliaj liaj verkoj, ĉu ili ekzistas aŭ ne. La libro estis eldonita en la 1911-a jaro, sed la aŭtoro verkis ĝin eĉ pli frue, en la 1905-a jaro, en tiu tempo, kiam la unuaj esperantistoj, kiuj ekposedis la lingvon, ankoraŭ ne povis ĝin vaste uzi dum la realaj internaciaj renkontiĝoj, ĉar ili tiam ankoraŭ ne okazis, kaj nur iom poste, en la aŭgusto de la 1905-a jaro okazis la unua UK en Francio.
Jen kiel mem la aŭtoro en la antaŭparolo al la libro klarigas sian intencon kaj deziron verki ĝin: "Per tiu ĉi rakonto mi certe ne pretendas malkovri antaŭ la tutmonda esperantistaro la misterojn de nekonata lando. ...Mia deziro estas tute alia, malpli alta, sed verŝajne, pli interesa por niaj samideanoj. Mi faris eksperimenton esperantistan. Mi, per tre modestaj rimedoj, sen la helpo de ia ajn Cook'a agentaro, de ia ajn interpretisto, kvankam mi tute ne sciis la rusan lingvon, - sukcesis veturi el mia urbo, Alĝero, en Rusujon, kaj tie restadi, kiel mi jam diris, dum unu monato kaj duono; tie mi ĝuadis la plezuron de nekutimaj impresoj kaj senĉesaj surprizoj antaŭ homoj kaj aĝoj por mi tute novaj, - kaj, kune, mi sentis min komforte, libere, senĝene, kaj hejme, kvazaŭ mi estis en mia familio! Tian situacion tute apartan mi ŝuldis nur al Esperanto, konstanta perilo de miaj rilatoj kun miaj ĉirkaŭantoj!...ŝajnas al mi utile konigi la kondiĉojn de tiu eksperimento, la specialajn impresojn de tiu peresperanta vojaĝo, la rezultatojn, kiujn mi atingis. Jen kion mi celas per tiu rakonto."
Do, la aŭtoro bonege priskribas siajn multajn dubojn antaŭ la vojaĝo kaj multajn neatendaĵojn kaj sian maltrankvilecon dum la longa vojo al Rusio,kaj poste majstre kaj tre emocie transdonas ĉiujn siajn impresojn pri la travivaĵoj kaj spertoj dum sia restado tie. Certe mi ne sen ĝojo legis la sekvan aŭtoran aserton: "Vivu Zamenhof! La bonega lingvo de nia majstro tuj aperigis sian praktikecon, kiel ĝi montris sin iom poste en Boulogne,kaj la sekvantajn jarojn en Geneve, Cambridge, Drezden, Barcelona kaj Washington."
La libro havas fluan kaj klaran stilon kaj ĝi estas facile legata. La lingvaĵo estas esprimriĉa, kvankam foj-foje iom arkaiĝinta kaj dum la legado mi povis renkonti tiuj vortojn kiel "rezultato" anstataŭ nun kutima jam "rezulto", aŭ "evolucii" anstataŭ "evolui', aŭ "ekskursisto" anstataŭ "ekskursanto, turisto". Aŭ renkontiĝis tiaj esprimoj kiel: " ...la urbo sidas apud la rivero Psjol..." (nun ni certe skribus " situas" aŭ "troviĝas") aŭ: "...dece kaj afable li ricevis la neortodoksan fremdulon, kia mi estis" ( verŝajne ĉi tie devus esti la verbo "akceptis") k.t.p.
Mi ŝatis dum la legado renkonti en la libro multajn humure priskribitajn momentojn Jen, ekzemple: " Rusujo ja meritas esti la paradizo de la mallaboremuloj: ĉio tie estas preteksto por senlaboreco, ne nur la dimanĉoj kaj la multaj festoj ortodoksaj, sed ankaŭ oftaj nereligiaj solenaĵoj kaj datrevenaj nomfestoj de l' caro, de de l' caredzino. De l' carfilo ...k.t.p. tiel ke proksimume unu triono de l' jaro estas senlaboro."
Aŭ dum lia vizito de la pastra domo en la bieno: "Sub ilia protektado mi inspektis la pastran domon, beletan lignan konstruaĵon, starantan antaŭ la preĝejo, ĝian ĝardenon kaj ĝian korton, eĉ la fortegan virporkon, patron de la tuta porkidaro de Ĉerneĉina, fonton de fiereco kaj de profitoj por la pastra familio." k.t.p.
Entute mi ĝuis la legadon kaj povas diri fine, ke la aŭtoro, skribinte: "Kiel ĉiuj homaj kreitaĵoj ĝi( Esperanto) ne estas tute perfekta, oni povus eble iom plibonigi ĝin. Sed mia sessemajna eksperimento montris al mi nerefuteble, ke en ĝia nuna stato ĝi jam taŭgas por interrilatigi ĝis plena reciproka pensintimeco kaj frata amikiĝo du homojn, kiujn ĉio, krom Esperanto, apartigis kaj fremdigis", tutplene konvinkis min en tio.

Hirundo (Rusio)

Konstruado kajero de TAKE 2019

Bone kelkfoje legi pri kelkaj teknikaj aferoj, ĉefe kiam belaj fotoj aŭ skemoj klarigas nociojn.
Ĉi-jare la ĉeftemo estas Pavimoj, kaj prezentas kvar artikolojn: Pavimoj internaciaj, Pavimoj por blinduloj, de Jaroslav Matuŝka el Ĉeĥio, Sofio pavumita (kun nur du fotoj), la Portugala ŝoseo, kun aludoj al la oftaj motivoj pri la maro: ondoj, fiŝoj, vento-rozoj, tiajn aranĝojn oni nomas alta mar. Antaŭe eblas legi pri materialoj, rezisto, muntado, ktp.
Estas ankaŭ pritraktitaj: "Nova sarkofago sur Ĉernobil", "Baza koncepto de trafiko en urbo", de Dr Zlatko Hinŝt el Kroatio, "la Kastelo Guedelon", "la Streko Jupiter", "Ornamaĵoj sur tegmentoj".
Kiam mi ne precizigis, la artikolojn verkis Pierre Grollemund el Francio. Krom la - laŭ mi - tro ĝenerala "koncepto de trafiko en urbo", ĉiuj interesis min.
Se vi neniam aŭdis pri Guedelon, legu en la reto pri tiu fuorto el mezepoka stilo konstruita nuntempe (la daŭro antaŭvidita estas 25 jaroj) per kopioj de tiamaj iloj, sed kun sciencaj celoj. Fotoj de la stato de la konstruaĵo en diversaj jaroj estas videblaj.
La Jupitera kunligado de du ligno-pecoj estas tre klare montrita. La artikolo estis verkita komence de 2019: "Jam de longa tempo ĉarpentistoj plenumis komplikajn taskojn... Ekzemple, la ĉarpentaĵo de la katedralo Nia Damo en Parizo datiĝas de la 12-a/13-a jarcentoj! (kaj sukcesis travivi 8 jarcentoj, spite al militoj!)". Ve! Kiel abonanto, mi ricevis la kajeron la 13-an de aprilo kaj la tiel nomata Arbaro (ĉarpentaĵo) tute forbruliĝis la 15-an de aprilo 2019.
Je la fino, multe da belaj fotoj montras tegmentajn firsto-ornamaĵojn: spikoj, katoj, kaj ĉefe kokoj ĉar en Francio la plej fama el la spiko - kaj firsto-ornamaĵoj estas la galla koko.
La respondeculoj de la kajero, la francoj Pierre Grollemund kaj André Grossmann, ŝatus ricevi pli da artikolojn el tre diversaj partoj de la mondo!

Alteo (Francio)

Ĉiutaga Vivo tra la Mondo

Mi elektis la libron Ĉiutaga Vivo tra la Mondo por la 60a sumoo. Tiu ĉi libro enhavas 13 temojn, kiuj estas Manĝaĵoj, Vestaĵoj, Domoj, Dorlobestoj, Sportoj, Lingvoj, Sanigaj terapioj, Hobioj, Malnovaj rakontoj, Festoj, Religioj, Konstitucio pri paco kaj milito kaj Proverboj. La verkistoj estas 23 homoj el 19 landoj, nome Mongolio, Nepalo, Germanio, Hungario, Togolando, Japanio, Serbio, Burundo, Kroacio, Koreio, Brazilo, Francio, Vjetonamio, Irano, Finnlando, Rusio, Turkio, Ĉinio kaj Belgio.
Mi povis finlegi ĝin en la novembla sumoo. Mi bezonis 4 periodojn de sumoo por ellegado. Kontraŭantaŭvide ĝi estis malfacila por mi. Mi promesis legi 4 paĝojn ĉiutage, tamen kvanto da paĝoj estis tro granda por mi. Fremdaj vortoj multe aperis pri manĝaĵoj kaj vestaĵoj. Mi ne povis trovi kelkajn en la vortaro.
La verkistoj konsistas el diversaj landoj. Skribstilo estas malsamaj. Mi ne povis kutimi al malsameco. Tamen mi penis kaj penis por legi ĝin. En ĉiuj landoj pli kaj pli malaperis nacieco kaj tradicio en preskaŭ ĉiuj temoj. Influo de komputilo proksimigas la mondon. Dank al tiu ĉi libro, mi iomete proksimiĝis al diversaj landoj.

Monto daiju (Japanio)

Legolibreto de J.Borel

La tekstoj en la libreto, kiun mi legis, estas konvenaj por la lingvoinstruado kaj por la bezonoj de la ĉiutaga vivo. Oni tradukis tekstojn el diversaj lingvoj. Estas inkluzivitaj "Fabloj de Lessing"; anekdotoj kaj rakontoj (Frederiko la Granda kaj lia ĉambristo, La honesta fripono, La mizera muzikanto, Lienhard kaj Gertrud k.a.); priskriboj (Tarquinia, Stratoj en Konstantinoplo, ŝanĝante la numerojn, Brulado en stepo, La malproksimeco de la steloj) kaj historio de la Tridekjara milito - Detruo de Magdeburgo (1631).

La Revanto (Bulgario)

La strato de Tanja, Vivo en Rusio de Kalle Kniivilä

La aŭtoro priskribas cent jarojn de vivo en Rusio pere de intervjuoj, leteroj, taglibroj. El detalaj aŭditaĵoj kaj skribitaĵoj li pluiras al klarigoj, historia kadro kaj konkludoj. Li verkis la libron en 3 lingvoj, aldone al Esperanto ĝi aperis en la finna kaj sveda. La elektitaj personoj travivas malfacilaĵojn, momentetojnda feliĉo, persekutojn, malsaton, gravajn ŝanĝojn en la politiko, administrado. La aŭtoro sekvas ilian maljuniĝon kaj la evoluon de Sovetunio ekde la revolucio ĝis la diseriĝo de tiu ŝtato kaj poste. Li priskribas la loĝejojn, la nemoveblaĵojn , la veteron en Peterburgo ĉe la strato de Tanja, kies familio kaj laste ĝi mem malsatmortis en la tumultoj de la historio. La granda "liberiga ruĝa revolucio" dronas en alkoholaĵojn kaj homajn difektojn kaj mankojn. La ideoj povas esti idealaj, sed ŝajnas, ke la homoj ne kapablas realigi ilin. Legante la libron ni imagas la suferadon de la popolo, ankaŭ la nesciadon, malhonestecon, egoismon, strebadon al potenco.
La lingvaĵo de la libro al mi estis facila, nur tio, ke mi ne kapablis kompreni la diferencon inter "soveta" kaj "sovetia".

Nebulino (Finnlando)

La jogo de la nutrado de Omraam Mikhael Aivanhov

De kiam mi emeritiĝis, mi pripensis la aferon zorgi pri la sanon fizikan kaj spiritan, pro tio lastatempe mi ofte legas librojn similajn al tiu lasta, titolita La Jogo de nutrado far Omraam Mikhael Aivanhov, kiun mi legis okaze de la 60a Internacia Esperanto-Sumoo, kiu multe helpas min, ĉar mi multe legas kaj ĉi-foje mi malkovris ĉi interesan verkon, kiu instruas kiel manĝi sane kaj modere la plej sanajn manĝaĵojn, kiujn de nun mi gustumas kaj mia stomako sentas sin pli sana kaj samtempe mia spirito sin nutras el novaj nutraĵoj malkovritaj per la legado de ĉi verko. Mi sekvas la indikojn kaj konsilojn kun atento, ĉar ne nur la stomako sed ankaŭ la animo, tamen praktitki faston, ĉar tio plibonigas la sanon, mi dubas, ĉu mi kapablos, sed ankoraŭ oni ne scias, ĉu mi kuraĝos. Mi neniam imagis, ke ni havas korpojn eteran, astrecan kaj mensan. Mi kutime manĝas rapide sen maĉi sufiĉe la nutraĵojn kaj de antaŭ kelkaj tagoj mi klopodas maĉi pli lante kaj kompreni multajn aferojn kaj precipe la kvar elementojn: akvo, tero, fajro, aero, kiuj, laŭ la aŭtoro temas pri anĝeloj, kiuj protektas nin. Mi relegis kaj relegas multajn paĝojn por pli bone kompreni la saĝajn konsilojn. En ĝi la aŭtoro emfasas ke la viando ne estas bona por la sano kaj li pravas, tamen li kiel anekdoto mencias la diktatoron Hitlero, kiu estis vegetarano...? Senkomente.
Mi rekomendas la legadon de ĉi verko, ĉar ĉiuj ĉapitroj de la unua ĝis la lasta, estas fonto de saĝeco por nutrigi kaj la korpon kaj la spiriton.

Karpcio (Hispanio)