Recenzoj de legataj libroj dum la julia sumoo 2014

Poeto kaj revoluciisto de To Hu

"Mi deziris tralegi libron de poezio de la homo kiu estis revoluciisto, politikisto, partoprenanto de batalo kontraŭ okupantoj, kaj ankaŭ, la plej grava, la poeto. Li vere ne estis esperantisto, liaj poemoj, laŭ mia opinio, mastre kaj tre sukcese tradukis Dao Ank Ha.
Min interesis ĉu la revolucuisto, la homo ĉe kiu ideologio estis tre grava, vere verkis vera poezio, aŭ nur batalantaj poemoj plenaj de grandaj, ideologie kolorigitaj vortoj, sen veraj sentoj. Partoprenanto kaj organizanto de batalo kontraŭ okupantoj, mi pensis, malfacile povus sin poezie esprimi.
Ĉu bona kaj la konata revoluciisto povus esti la bona poeto, kaj ĉu la bona poeto povus ankaŭ esti la bona revoluciisto?
Tralegante de ĉi tiu libro mi ricevis ambaŭ jesaj respondoj. To Hu vivis unuece inter la sento kaj la ago. Li vivis vivon de sia epoko, li unuiĝis, sukcese, la vivo kaj la arto. To Hu trovis fontoj de sia inspiro en la batalo kontraŭ okupantoj, en malhela griza koloro de okupita lando, havanta ĉiam esperon en venko. Li kredis en bona morgaŭo.
"Sur mondo, kio belas pli ol tiu belo? -
La homo homojn amas, amo aĝas celo."

                       (Kanto de Printempo 1961)

Libro konsistas el kvar partoj kiuj akompanas vivan aktivecon de Hu. Vere, mi devis tralegi multajn klarigojn de iuj poemoj kaj versoj, ĉar mi malsufiĉe konas tiun malproksiman landon, sed tamen mi ĝuis legante ĉi tiun poezion.

Ĉielarko

Sep fratoj de Aleksis Kivi

"Sep fratoj" estas la libro de Aleksis Kivi, la aŭtoro de poeziaĵoj, teatraĵoj, romanoj. Li estis la unua grava originala kaj forta poetpersoneco en la finna literaturo kaj ankaŭ la unua finna majstro de proza stilo.
Ĝi prezentas al ni bildon de XVIII-jarcenta Finnlando, vivo de ĝiaj kamparanoj, ni povas multe ekscii ekzemple pri preparo de kulturkampoj, herbejoj, konstruado de domoj kaj ĝenerale pri la vivo de kamparanoj, vivo plena de zorgoj kaj mizero, sed ankaŭ ĝojo kaj ĝuo pri la naturo. En ilia vivo multe gravis kaj Dio kaj lokaj superstiĉoj kaj legendoj, timo antaŭ fantomoj kaj malicaj koboldoj. Ni ekscias, ke jam tiam, mi ne scias de kiu jaro, estis deviga lernado legi. Tion prizorgis paroĥestro kaj li ekzamenis knabojn. Sed ne nur knabojn, ĉar sep fratoj ekzameniĝis nur kiam ili estis plenkreskaj viroj. Pli frue ili multe friponis kaj kaŝiĝis en arbaro, por ke ili ne devu lerni legi kaj ekzameniĝi. Ankaŭ ne labori. Post kiam la urso mortigis ilian patron, kaj la fratoj restis nur kun la patrino, ili plu friponis, kaj ne emis labori. Post la morto de la patrino, dum iom da tempo ili vivis kiel lupidoj en arbaro, sian domon ili luis por dek jaroj al alia homo kaj forkuris en arbaron por ne esti starigitaj antaŭ tribunalo pro diversaj friponaĵoj. Ili konstruis por si domon en alia loko, sufiĉe malproksima. Post kelkaj jaroj de senzorga vivo dum kiuj ili spertis diversajn malfeliĵojn, malsaton kaj mizeron ili venis al konkludo, ke ne decas plu vivi tiel sovaĝe. Tiam ili decidis prepari por si kulturkampon, lerni legi kaj ekzameniĝi. Tio, kio min malgajigis en tiu libro estas ĉasado, mortigado de bestoj diversmaniere, ankaŭ per metodoj hodiaŭ opiniataj kiel kruelaĵo. Sed ... la tempoj estis krudaj kaj sama estas vivmaniero. Ofte tio estas afero de vivo kaj morto por la homo. Jam tiam - la romana intrigo daŭras dek jarojn - la homoj komencis plendi pro malmultnombriĝo de bestoj. Eble ankaŭ tio iom devigis la fratojn pripensi terkulturadon.
La aŭtoro bele priskribas la naturon, ofte per poeziaj esprimoj kiel ekzemple: ... En sia belega somervesto oni vidis la naturon, bonorde floris la kampo ...; ...Sed la betuloj flaviĝis, en purpura jupo staris la tremoloj, kaj la vesperaj malsekaj nebuloj enfermis la Luhta-herbejon en sian ŝvebantan sinon ..., Ni preskaŭ vidas ĉion ĉi. Sed ne nur la naturon li poezie esprimadis, ankaŭ ĉiutagaj aferoj kiel ekzemple maldormo de fratoj pro iu ĉagreno (kaj ĉagrenoj ili havis multajn!): ...Sed la delikatflugila estaĵo Dormeto ne volis viziti la fratojn ...
Mi rekomendas la libron por legi. Mi konscias, ke ne ĉiuj havas samajn legpreferojn, do mi iomete priskribis la libron por helpi decidiĝi al eventualaj legantoj.
La libro estas bonege tradukita kaj havas interesajn klarigojn pri la aferoj, kiujn ni ne scias (fine de la libro). La notoj klarigas ĉiujn finnajn vortojn, loknomojn, kiuj aperas en la verko kaj ankaŭ klarigas la prononcon de finnaj vortoj kaj nomoj.

Korajn somerajn salutojn, Dorota

Faktoj kaj Fantazioj de Marjorie Boulton

La libron mi legis en ĉi tiu Sumoo estis "Faktoj kaj Fantazioj" de Marjorie Boulton. Ĝi estas tre amuza kaj leginda libro por progresantoj en Esperanto. Estas entute 52 ĉapitroj en kiuj oni trovas fabeloj de multaj landoj kaj ankaŭ de indiĝenaj popoloj, kies fabeloj estas kaj naivaj, kaj instruemaj. Estas ankaŭ ĉapitroj pri veraj okazaĵoj, faktoj pri nia mondo, sciencaj trovaĵoj ktp. Preskaŭ ĉiu ĉapitro finiĝas kun poemoj kiuj iasence ankaŭ instruas gramatikon, kaj ankaŭ estas proverboj kaj mallongaj amuzaĵoj.

Amike, Vasil Kadifeli

Kun sia speca spico de Raymond Schwartz

Jen mia konciza recenzo pri "...kun sia speca spico" de Ramond Schwartz.

"Libro-amik', legonte ĉi volumon
senigu vin de grumblo kaj afekt'
Ja bonintenc' gvidadis mian plumon,
eĉ se Tabu' fariĝis ŝerc-objekt';
kaj certas, ke neniam ĝis perfekt'
altigis sin la ridocela sago --
sed vidi vin en kaŝ' de l' ĉiutago
restigis min ĉe tiu aksiom',
ke 'Pli ol plor' valoras ĝoja blago,
ĉar estas Rid' propraĵo de la hom'!"

Jam pro tiu ĉi supra citajho, mi ne sukcesis lasi la libron ne legita de la unua vorto ĝis la plej lasta. Kaj similaj antaŭpoemetoj enkondukas la chapitrojn.

En tiu ĉi verko legeblas kaj prozaj verkoj kiel "Pri la higiena valoro de esperantaj gazetoj" au "Miss Taktiko". Sed estas ankaŭ poemoj de la aŭtoro: "Miss Esperanto", aŭ " Vivu do l' Akademi'!, au "Ĉe la telefono aŭ kio okazis pro miskonekto", kvarakta drameto kun la klasika trio... ...

Kun plezuro, mi legis ĉiun ĉapitron de la libro, kiun mi varme rekomendas al ĉiuj, kiuj dum legado ŝatus bone amuziĝi.

Anna Bartek (Anjo)

Sklavoj de Dio de Geza Gardonyi

Temas pri romano, 409 paĝoj, hungara literaturo, rigardata kiel unu el la modernaj klasikaĵoj. La aŭtoro ( 1963 - 1922 ) estis filo de armilforĝisto kaj fidelulo de Lajos Kossuth dum la hungara libermilito en 1848 - 49. Lajos Kossuth ( 1802- 1894) estis la gvidanto de la hungara libermilito kontraŭ la Aŭstria ( Habsburga) absolutismo en 1848-49.
La lingvo de Gardonyj estas popoleca, kun mallongaj, simplaj frazoj; li lerte uzas la popolan vorttrezoron. Pro tiuj ĉi lingvaj kvalitoj liaj verkoj kvazaŭ sin proponas por traduko. En la romano ni konatiĝas kun monaka kaj laika vivo kaj kutimoj de la 13-a jarcento, pri la vivo de Sankta Margareta el dinastio de Arpad. La gepatroj - Bela (Adalberto) la IV-a kaj lia edzino oferis ŝin al Dio jam antaŭ ŝia naskiĝo, por ke Dio indulgu Hungarujon de la mortiga danĝero de la tatara invado.
Mi legis la libron kun intereso.

Jitka Skalicka (Sunfloro)