Karl Bruckner (1906-1982) kun titolo "Profesoro" mondfamiĝis ĉefe pro sia romanstile prilaborita reala historio Sadako will leben (Sadako volas vivi!), tradukita en dekojn da lingvoj. Jan Duda (1938), fama ĉeĥa profesia violonisto kaj fervora esperantisto,
honora membro de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, koncertis i.a. plurfoje en Japanio. Li staris en la Parko de Paco en Hiroŝimo kun larmoj en okuloj apud la skulpturo de knabino Sadako, ke li decidiĉis konatigi ĝin ankaŭ al geesperantistoj, do li tradukis en 2023 esperante,
kontrollegis Alois Eder kaj Pavol Petrik, eldonejo estas Kava-Pech, mendu tie tiun al chrdle@kava-pech.cz. Mi portretis laŭ peto de Petr Chrdle por tiu libro Karl Bruckner kaj Jan Duda. Kun Jan Duda, same kun Petr Chrdle, sekvis sincera leteramikeco kaj donace tiu libro por mi. En Maja Sumoo mi finlegis kun larmoj tiun gravan libron.
Temas i.a. pri familio Sasaki kun infanoj...legu mem...Temas pri la atombombo ...tiu ĉi fajroglobo varmradiis milionojn da gradoj de varmego sur la urbo Hiroŝomo.
En tiu sekundo forbrulis 86 100 homoj. En ĉi tiu sekundo 72 000 homoj suferis gravajn vundojn...... En ĉi tiu sekundo faris la estaĵo, kreita laŭ la bildo de Dio, la unuan provon helpe de scienco detrui sin mem. La provo sukcesis.
Familio Sasaki travivis mirakle, sed kiel... vi legu, mi rekomendas. Post 10 jaroj, 14 jara knabineto Sadako en malsanulejo volis plu vivi, ŝi kreadis en lito 990 gruojn el ora papero, sed ŝi volis havi nepre 1000 gruojn, nur sukcesis 990, nur 10 mankis... kiam ŝi ekvidis la ĉielon en ĝia eterne brilanta pompo.... NENIAM FORGESU!
Ne forgesu Sadakon Sasaki! Pensu je viaj infanoj. Ne diru, ke pli saĝe estas ne rakonti al la infanoj pri tio, kio okazis. Tio ne estas pli saĝa! ĉar tiu, kiu ne konas danĝeron, tiu pereos en ĝi. Kaj konsideru: Miloj da hidrogenaj bomboj estas preparitaj! Detruforto de unu simila bombo estas milfoje pli granda ol la forto de tiu urania bombo,
kiu en kelkaj sekundoj neniigis Hiroŝimon. EN LA ĜARDENO DE PACO EN HIROŜOMO STARAS LA MONUMENTO POR AVERTO AL LA HOMARO! Legu, informu kaj agadu kontraŭ eblan 3an atomaran mondmiliton! Kiel soldato ne obeu la ordonojn de frenezaj politikistoj!
Ne produktu militon per militiloj!!! Ne liveru militilojn! Militiloj ne kreas Pacon! Ambaŭflanke estas nur morto. Parolu kune en PACO! Ni parolu kune kaj ni instruu Esperanton kaj PACON! Obeu la 10 ordonojn de Dio: Vi ne mortigu! Gardu nian belegan mondon! Petas vin tutkore via
Helli (Germanio)
Sven Viborg, estas tridek naŭ jaraĝa blondhara kaj bluokula civitano de Skandio, (pseŭdonimo de Svedio). Li estas profesie verkisto kaj li kutime ĉeestas en belletraj internaciaj kongresoj.
Dum iu kongreso kelkaj jaroj antaŭe li amikiĝis kun Govan Dyebo, sud-respublika verkisto, kiu havas nigran hararon, nigrajn okulojn kaj nigran haŭton. Sven invitis lin en sian hejmon en Skandio. Dyebo rakontas multon pri la rasisma diktaduro en la Suda Respubliko (kiu egalas sud Afrikon).
Li multe koleras, ĉar Sven ne povas kompreni, kio signifas en la ĉiutaga vivo la manko de libero:
"En Skandio mi povas iri ĉien, povas renkonti kiun mi volas kaj rajtas diri al li, kion mi volas. Ĉi tie ne estas eterna singardo, antaŭzorgo, timo de certa puno. Alia mondo, mi diras ja, tute alia mondo..." li diras (p. 37)
"Vi ne scias, kio estas diktaturo, Sven. Estu vi feliĉa - kaj vi estas feliĉa, nur vi ne scias pri tio - ĉar en via lando oni pagas neniun por esti via malamiko. Ĉu vi komprenas? Ĉe ni, en la Suda Respubliko, malamiko estas la policisto, la soldato, la oficisto, la estroj.
Ĉiu policisto, ĉiu soldato, ĉiu oficisto... Ni rigardu ekzemple la oficistojn. La tuta sistemo estas tiel konstruita, ke ĝi registras ĉiujn vivsignojn de la ŝtatanoj. Neniu povas sin kaŝi, la registaro ĉion scias kaj ekscias pri ni. Oni faris artefaritan, tro grandan burokratismon.
Ties celo estas: ke la ŝtatano perdu kiel eble plej multan tempon ĉe la aranĝo de eĉ plej simplaj aferoj. Do, restos por li tre malmulte da tempo kaj energio por pensi, eble ribeli. Estas malmulte da vendejoj, malfacile oni povas akiri manĝaĵojn kaj aliajn varojn. La trafiko estas malrapida, ĉe ĉiu paŝo oni batiĝas al barieroj.
Mi ripetas: por tio, ke la homoj jam ne havu forton fari ion ajn pozitivan aŭ kontraŭŝtatan." (p. 67)
Sven alvenas en la Suda Respubliko por informiĝi pri la sorto de sia amiko arestita. Li komprenas, ke en Suda Respukliko blankulo ne rajtas amikiĝi kun nigrulo kaj li ne povas helpi Dyebo laŭleĝe. Aventuron post aventuro, li konscias, ke la diktaturo estas la esenco mem de la totalismo.
Tiu libro estis eldonita en 1983a en lando totalisma, kie sciigi sian malamon al diktaturo ne estis sen danĝero, kiam Nemere diras, pere de Dyebo ke:
Tiam li plie pensigas pli la tiama Hungario ol pri apartisma Sud-Afriko.
Legantino (Francio)
Guy de Maupassant estas konata pro siaj noveloj. En ĉi tiu libro estas dek amuzaj rakontoj, kie Maupassant uzas humuron kiel rimedon por kritiki la moralecon de sia tempo. Liaj temoj estas avideco, volupto, kaj socia konduto. Mi precipe ŝatas la rakonton de la Pluvombrelo, kie avara edzino igas sian asekurentreprenon pagi por damaĝo farita al la pluvombrelo de sia edzo. Ĉi tiu ordinara evento finas estante satiro pri la socio.
Karolino (Britio)
Kabe (Kazimierz Bein) ne havas tre bonan reputacion en la mondo de Esperanto. Ja, forlasinte la movadon post kverelo kun Zamenhof, li estas iom perfidulo. Sed antaŭ tio, li estis rimarkinda esperantisto, unu el la klasikaĵoj de nia lingvo. Lia Krestomatio inkluzivas tradukojn de aŭtoroj el diversaj landoj (Francio, Rusio, Pollando, Italio). La lingvaĵo, kiun li uzas, estas tre pura kaj liaj tradukoj estas tre fidelaj al la diversaj originalaj lingvoj. Estas vera plezuro legi tian Esperanton kaj mi varme rekomendas ĉi tiun Krestomation!
Akselo Voino (Germanio)
Libro Bluaj neĝoj al mi tre plaĉis. Temas pri periodo de Dua Mondmilito. Juna pola knabo kaj lia familio estas deportitaj al Siberio. Pri lia sorto, kaj interrilatoj de rusa reĝimo kaj aliaj popoloj estas ĉi libro. Homoj, kiuj ne konas rusojn kaj ilian politikon, devas legi ĝin por kompreni, kion faris rusoj en tiu periodo, kaj sekve kion faras nun.
Hirundo (Ĉeĥio)
La libron Blanko sur Nigro verkis en la rusa lingvo S-ro Rubén David González Gallego kaj tradukis al esperanto S-ro Kalle Kniivilä. Rubén naskiĝis en Moskvo la 20an de septembro 1968. Li estas la nepo de Ignacio Gallego, kiu estis grava politikisto de la Hispana Komunisma Partio kaj kiu ekzile loĝis en Sovietunio.
Rubén naskiĝis kun "infana cerba paralizo", kiu grave kripligas lin kaj ne permesas al li normale movi gambojn kaj brakojn: la knabo moviĝis per rampado, nur povis teni kuleron en sia dektra mano kaj uzi unu fingron de sia maldektra mano por premi butonon. Kvankam li ĝuas perfektan menskapablon, oni taksis lin neresanigebla.
Tial oni forprenis lin de lia patrino mensoge informita, ke li mortis nelonge post naskiĝo kaj oni sendis lin al internulejo.
Lia "fama" avo neniam zorgis pri li. Per mallongaj sinsekvaj rakontoj li simple kaj emociplene elvokas eventojn, kiujn li travivis en diversaj internulejoj, malsanulejoj kaj maljunulejoj. Spite ĉiujn malfacilaĵojn kaj sortobatojn li tamen sukcesis diplomiĝi en juro kaj informatiko,
profiti la malordon post la falo de Sovietunio por fuĝi okcidenten, rekontakti kun sia familio, edziĝi kaj havi filineton. Li nun vivas en Usono.
En sia verko tajpita per unu sola fingro sur klavaro de komputilo li konsideras, ke en Sovietunio la kripluloj kaj la maljunuloj laŭleĝe prizorgitaj en specialaj vivolokoj de la ŝtato dividiĝis al du grupoj: la "marŝantoj", kiuj povis vivi, kaj la "nemarŝantoj", kiuj povis morti... precipe en maljunulejo, kie tagon post tago ili pli kaj pli estis senigitaj de sia homa digno.
Kelkaj eĉ preferis sin mortigi ol rezigni sian homecon, kiel skribite en la ĉapitroj titolitaj la Oficiro kaj la Pekulino. Li rakontas la solidarecon inter la kriplaj infanoj de la internulejo kaj la krudan bonkorecon de la "onklinoj" prizorgantaj ilin. Li ankaŭ priskribas la ŝokon spertitan de novaj edukistoj ekkonsciantaj ke li,
"nigrulaĉo" rampanta, havas menskapablon kaj emociojn same kiel ili.
Mi tre ŝatis la legadon tiom pro la emociplenaj rakontoj kiom pro la plaĉa traduko kun mallongaj frazoj kaj trafaj vortoj. Vere konsilinda verko.
Urso (Francio)
Antaŭ la komenco de nia legperiodo, sciante, ke mi legos tiun verkon, nia amiko Jasuo Hori skribis tion al mi:
"En iu E-grupo la partoprenantoj legis la libron Kazohinio, sed ĉiuj plendis, ke ili ne povis kompreni la enhavon, precipe la duan ĉapitron. Mi esperas, ke vi povos kaj verki bonan recenzon."
Mi tuj volas indiki, ke de longa tempo mi volis legi tiun famkonatan verkon de Sándor Szathmári, famkonatan de probable multaj homoj, sed antaŭ mia legado, mi fakte nenion sciis pri la rakonto.
Mi ne estis desapontita! La verko estas ege aparta en nia literaturo. Mi neniam legis tian verkon en Esperanto kaj eble unu aŭ du en mia denaska lingvo (la franca). Tiu legita verko klare apartenas al la ĝenro satira! Tre (tro) malofte uzata ĝenro por trafe kritiki malbonajn sintenojn, strangajn kutimojn, hipokritecojn, absurdajn pensojn.
Do, mi komprenas la plendojn de la legintoj, kiuj provis legi, kaj ne povis kompreni pri kio vere temas.
Bonŝance, por la legantoj, kiuj spertas malfacilaĵojn legi tion, je la fino de la verko estas multaj klarigoj de la aŭtoro kaj de recenzintoj. Al mi tiuj klarigoj multe helpis. Do mi rekomendas legi la antaŭparolon de Carlo Minnaja, poste la "pretekste de antaŭparolo" de Kalomano Kalocsay,
kaj tuj poste la klarigojn de la verkisto de la paĝo 404 ĝis la paĝo 407 (ĝis antaŭ la vortaro de la libro!!!).
Jes karaj Legontoj de tiu eksterordinara verko, vi bone legis min, en ĝi kuŝas sur papero alia lingvo (!!!) kun specifaj vortoj. Estas la absurda lingvo de la etno, kun kiu vi pasigos kelkajn monatojn en la dua parto de tiu libro, la etno de la behinoj. Bone prepariĝu antaŭ tiu malfacila periodo de via legsperto,
nome la rakonto de la vivo de la ĉefrolulo Gulivero kun tiuj absolute frenezaj behinoj! Mi ne rakontas pli por ne fuĝi viajn impresojn. Kaj eĉ pli, tiu dua parto konstituas la ĉefan satiron de la verko, kaj la satiro, kvankam iom kaŝe pro la ĝenro, rekte rilatas al nia vivmodo, al niaj politikoj, kutimoj.
Kaj eĉ pli strange kaj ĝene por ni homoj en 2023, kvankam tiu verko estis unue skribita en 1937, la amaraj kritikoj daŭre validas! Tio signifas, ke nia homa situacio ne evoluis de 1937, kaj tion la aŭtoro jam konstatis tiam. Niaj teknologioj rapide evoluas, sed ne la homoj.
Kaj do laŭ la verkisto de tiu stranga Vojaĝo, kion ni devintus fari kaj kiel vivi dum nia teknologia mondo senĉese kaj rapide disvastiĝas kaj eĉ robotiĝas?
Estas la temo de la unua parto de tiu verko: la travivo de nia rolulo Gulivero ĉe la hinoj kun ties ununura filozofio, vivmaniero. Ĝi estas nomata kazoo, kaj kio ne estas kazoo estas kazi (do la malbona filozofio kontraste kun kio estas kazoo). En nur kelkaj vortoj, kio estas kazoo? Laŭ mia kompreno kiel esperantisto,
kazoo iom similas la internan ideon de Esperanto!!! En du vortoj, la interna ideo estas Frateco kaj Justeco en la mondo. Kazoo rekte rilatas al tiuj Frateco kaj Justeco, SED kazoo tute ne entenas iajn ajn sentojn, amojn, emociojn, kulturojn, religiojn ktp. Kazoo havas nenian sentimentan karakteron. Bonvenon en la mondo de la "homoj",
kvazaŭaj robotoj, specifaj maŝinoj kun kazoo-softvaro. Kazoo estas tute sen rilato kun moralo.
Do jen la klare utopia penso de Sándor Szathmári (li mem estis pesismisto kaj pensis, ke la homoj-behinoj ne kapablos atingi pli altan kaj inteligentan pensmanieron). Liaopinie, pro nia drasta teknologia evoluo, ni devus vivi kiel la hinoj por garantii al la homo pacan, bonan vere homan estontecon.
Do tiu verko estas riĉa kaj pripensinda. Ĝi povus veki multajn interesajn debatojn inter ni esperantistoj, por scii, ĉu ni povos ĉiuj kune (kiam la lingvo Esperanto estos parolata ĉie en la mondo!) alfronti nian homan defion.
Iom konklude, tiu verko estas grava kaj nemalhavebla al ĉiu esperantisto por komune pensi pri la estonteco de la tuta homaro.
Je la dispono de legantoj de tiu verko por pripensadoj, komentarioj. Mi finas la recenzon per tiu frazo de Martin Luther King:
"Aŭ ni homoj vivos kune kiel fratoj, aŭ ni mortos ĉiuj kune kiel idiotoj."
Telemo (Francio)
La libro, kiu estis eldonita okaze Bjalistokaj Zamenhof-tagoj en decembro 2022, tre plaĉis al mi. Ni ofte deziras al niaj konataj ĉefe multe da feliĉo sed iu pripensas pri sia feliĉo alie. Iu spertas sian feliĉon allie. Kaj ia artikolo ankaŭ alia, mallongaj artikoloj por penso kaj mi povas pli 2 artilojn legi.
Plumeto (Ĉeĥio)
La vivo de ukrainoj kaj estonoj estas tre detale rakontata. Mi havis ŝancon demandi pri tio rekte de la aŭtoro. Trevor Steele loĝis en Sovetunio en 1990-1991, kiam Gorbaĉov prenis potencon. Ho, ĝi estas ĝuste kiam ekonomia veziko krevis en nia lando.
La sceno de rakonto estas tie, kie baldaŭ sendependiĝos. Ŝajne pro tio, ke oni malamis Rusujon kaj komunismon. Varoj mankis. Ĉie estis longaj starvicoj por aĉetado. Oni malrespektis sian valuton rublo kaj postulis pagon per alia valuto al turistoj. Kaj varoj perdiĝas survoje de transportado.
Estas feliĉe, ke ni povas vivi honeste kaj ne malsatas!"
Kaĵibo (Japanio)
Mi ankoraŭ ne finas la legadon de la libro, mi legis la ĉapitron pri S-ino Klara Zamenhof Zilbernik, edzino de Zamenhof. ( l863 - l924).
Klara Zamenhof, naskiĝis la 6-an de oktobro 1863 en Kovno (Litovio). Ŝi devenis de plurinfana familio: kvin fratinoj, kvar fratoj. Klara estis la plej juna. La patro Aleksander Zilbernik estis ne tro riĉa sapo-produktanto. La fabriko troviĝis en lia hejmo.
Klara ricevis gimnazian instruitecon kaj finis gimnazion en 1881. Zamenhof konatiĝis kun f-inon Klara aŭtune 1884 en la hejmo de Jozef Levite. Zamnhof konfidencis al ŝi pri la preparita lingvoprojekton. Klara komencis lerni la lingvon.
Klara kaj Zamenhof geedziĝis la 9an de aŭgusto l887, post la apero de la unua libro la 26an de julio. Mi devas mencii, ke la libro aperis danke al la doto de Klara.
La unua infano, Adamo naskiĝis en junio l888, baldaŭ naskiĝis Sofio. Klara Zamenhof havas grandajn meritojn por la disvastigo de Esperanto, ŝi estis la ĉefhelpantino de d-ro Zamenhof pri la enmondigo de la lingvo, ŝi estis ne nur lia konsilantino en administraj aferoj,
sed mem plenumis grandparton de la administraj taskoj. Ŝi pensis la Sloganon: LABORU KAJ ESPERU, ŝi estis la plej perfekta sekretariino.
Klara ĉeestis kun sia edzo ĉiujn naŭ kongresojn okazintajn antaŭ la Unua Mondmilito. Je la deka kongreso en 1914, ili estis survoje, kaj post grandaj malhelpoj ili devis reveni pro la eksplodo de la Unua Mondmilito.
Ĉiam modesta kaj ĉarma restanta, ĉiel ŝi povis partopreni en la ombro de sia genia edzo, ŝi subtenis lin ĉiuforte en malfacilaj momentoj.
La forpaso de d-ro Zamenhof estis por ŝi granda perdo kaj ŝi momente ne havis kuraĝon kaj ŝi jam ne plu vidis ŝin la celon de la vivo. Poste ŝi fortiĝis, komencis agi kaj daŭrigis fervore la laboron por Esperanto, kvazaŭ plenumante testamenton de sia amata edzo.
Ŝi partoprenis ĉiujn postmilitajn Universalajn Kongresojn (nur la 12 an en Hago 1920 ŝi ne povis partopreni) aktivante ĉie, kie oni bezonis ŝin.
Ŝi mortis la 6-an de decembro 1924. La tuta esperantistaro priploris s-inon Klara - Patrinon de Esperanto. Oni enterigis ŝin apud ŝia amata edzo. Pluraj Esperanto-gazetoj raportis pri la funebra ceremonio.
Mi rekomendas legi la libron, ĝi estas tre interesa.
Kongreso (Meksiko)
Kial mi ne estas kristano de Bertrand Russell
Kial mi ne estas kristano (origina titolo: Why I Am Not a Christian) estas ateista aŭ agnostika eseo de brita filozofo kaj matematikisto Bertrand Russell, gajninto de la Nobela-premio pri literaturo en la jaro 1950.
La teksto baziĝas sur publika konferenco okazigita la 6-an de marto 1927 en la distrikto Battersea (suda Londono), promociita de la "National Secular Society".
Ĝi estis distribuita dum tiu sama jaro kaj poste estis reeldonita kiel parto de la libro Why I Am Not a Christian kaj aliaj eseoj pri religio kaj rilataj temoj.
Bertrand Russell priparolas, en ĉi tiu libro, temojn de plej grava graveco por homoj, kiel ekzemple ilia pozicio en la Universo kaj la rolo, kiun religio ludas en la vivoj de homoj, kiu, laŭ lia opinio, estas ĉefe bazita sur timo.
Russell komencas difinante la esprimon "kristano", forpelante larĝajn difinojn en favoro de du minimumaj kredoj: ke Dio ekzistas kaj ke Kristo estas supera morala modelo. Li tiam prezentas siajn kialojn de malakcepto de ambaŭ kredoj kaj tial por ne nomi sin kristano.
lemosac (Brazilo)
FOR LA MILITO!
Literaturo por infanoj kaj junuloj estas speciala branĉo de literaturo. Ŝajne facila branĉo, ĉar oni devas verki per simplaj frazoj, eviti komplikajn analizojn, esprimi rektajn pozitivajn mesaĝojn kaj ne tro longigi la tekston. Jen staras la miskompreno!
Precize pro tio ne estas facile eviti banalon en tiaspeca literaturo. Infanoj ne amas banalon. Ili deziras ion, kio vere, profunde instigu ilin al novaj pensoj, novaj spertoj, novaj emocioj. For la enuo! Krome, bona infanliteraturo estas tia, ke ankaŭ plenkreskulo ĝin ĝuas, kaj ĉi tio estas bona mezurilo por mezuri la talenton de la koncerna verkisto.
"Pirgo" estas eminente bela literaturaĵo. En ĝi la aŭtoro ne traktas la leganton kompateme kaj protekteme. Temas pri kvinjara knabeto meze de milito - la milito inter partizanoj kaj faŝistoj, en Jugoslavio. La belaj pejzaĝoj kaj naturmedio miksiĝas kun la kruelo de la konflikto.
Jam sur la unuaj paĝoj la leganto ricevas la krudan rakonton pri la morto de lia infana frateto pro bombado, inter la brakoj mem de la patrino. Kaj pri la disiĝo inter li kaj lIa patrino, kaj pri la kunvivado kun la partizanoj, kiuj ameme rilatas al li. Lia seroza, fidinda patro estas estro de tiu soldata grupo.
Terura bombado surprizas lin, kiam li promenas en arbaro proksima al la kabanaro. Tie li trovas kapreolidon, kies gepatrojn ĝus dispecigis eksplodaĵo. Tio alproksimigas la du infanojn: la knabon kaj la kapreolidon.
Ĉu oni povus imagi pli efikan mesaĝon kontraŭ la absurdo de militoj? Ĉu oni bezonus pli vervan argumentadon por paco en la mondo? Por junaj legantoj, "Pirgo" valoras pli ol mil paroladoj favore al paco, en la mondaj parlamentoj.
La kunvivado de la du amiketoj tra la ceteraj paĝoj de la bela libro estas jen amuzaj, jen poeziecaj, jen eduke instruaj. La tuta rakonto fluas harmonie kaj bele, ĝis la fina ĉapitro, kiam la leganto apenaŭ sukcesas eviti, ke eta larmo ekfluu el unu okulo...
Belega libro, kiun mi neniam povus legi en mia denaska lingvo, la portugala. Mi finas la legadon kun sento de dankemo al la aŭtoro, al la tradukinto, al la eldonintoj. Pro la aktualeco de la temo, ĉiu Esperantisto devus legi kaj diskonigi ĝin!
Posovo (Brazilo)
Laŭ mia legita libro, tre interesa kaj en konciza formo traktas ĉion esencan pri la Internacia Lingvo, sur nuraj 120 paĝoj: historio de la planlingvoj, origino de Esperanto, la lingvo mem, ĝiaj esprimo kaj literaturo, la Esperanto-movado. Antaŭ mi, komencinto, multe pli vasta horizonto malfermiĝis pri la Internacia lingvo. Mi tre ĝuis legi ĝin.
Limoj (Brazilo)
La libro estas ege malĝoja sed bonŝance la vivrimedoj de la virinoj multe pliboniĝis dum 150 jaroj. Ni havas 4 filinojn kune kaj ilia vivo ne tiom dependas de iliaj edzoj. Nur estas granda ŝanco, kiam vi edziĝas kun bonkora persono ...
Velshipanto (Francio)
Mi sciigas, ke mi finlegis Libron de apokrifoj de Karel Èapek. La libron eldonis Ĉeĥa E-Asocio en la jaro 1970. Mi devis legi uzante lupeon. En nelongaj ĉapitroj rolas konataj personoj de historio, ekzemple el biblio, aŭ Hamleto, sankta Francisko, Diokleciano, Arĥimedo, Napoleono ktp laŭ fantazio de aŭtoro. La libro estas vera leginda.
Flegistino (Ĉeĥio)
La aŭtoro multfoje vojaĝis al la Oriento, precipe al Japanio. Por okcidentanoj Ĉinio, Koreio kaj Japanio ŝajne havas similan aŭ preskaŭ saman kulturon kaj vivmanieron, kaj certe multaj amikoj de la aŭtoro tiamaniere demandis lin pri tiuj tri landoj, sed tiuj tri landoj multe malsamas. Tiu ĉi libro temas pri liaj personaj spertoj kaj opinioj pri tiuj tri landoj.
Mi estas japano, do same kiel la aŭtoro mi povis legi la ĉapitrojn de Ĉinio kaj Koreio trankvile, sed pri Japanio mi estis iom maltrankvila, timante, ke li ne priskribos la japanan vivon ĝuste, kaj tiu timo parte estas prava. Tiu mia opinio certe devenas de manko de mencioj pri la datoj, kiam li havis tiujn spertojn.
La tempo rapide fluas, kaj dume la mondo rapide ŝanĝiĝas, do povas esti, ke tio, kio okazis kaj estis kutimaĵo antaŭ 10 jaroj, ne plu estas tia nun. Li ne skribis preskaŭ ĉion sen datoj, do oni miskomprenos, ke tio, kion li spertis antaŭ 10 jaroj, ankoraŭ restas eĉ nun.
En la libro aperas multaj karaj esperantistoj, multaj el kiuj jam forpasis, do ni povis legi la libron kun kara memoro pri tiuj esperantistoj kaj ankaŭ pri jam malaperintaj vivmanieroj de japanoj. Kaj certe por la okcidentanoj la libro estas interesa kaj instigos ilin viziti ankoraŭ ekzotikajn tri aziajn landojn.
HORIZONTO (Japanio)
La libro Solaris de Stanis³aw Lem estas bonkonata sciencfikcia libro traktanta temojn kiel ekzemple homa izoliteco, komunikado kaj la naturo de konscio. Ĝi estis aklamita fare de multaj kritikistoj kaj konsiderita ĉefverko de sciencfikcia literaturo.
Stanis³aw Lem deflankiĝas de la kliŝo de renkontiĝo kun iuj malgrandaj verdaj uloj en nifoj, anstataŭe priskribante "vivan estaĵon" kiu enfermas tutan planedon.
Komunikado ŝajnas esti ege malfacila, ĉi tiu oceano ŝajnas simboli la pensojn de esploristoj, kiuj intencis malkovri ĝin de malproksima tero. Kelvino, kiu venis al la planedo relative malfrue, baldaŭ trovas sin alfrontita kun sia longe morta amatino Harey, en kies memmortigo li sentiĝas kunkulpa.
Harey baldaŭ ekkomprenas, ke ŝi ne estas la origina Harey kaj, kontraŭ la volo de Kelvino, komencas interkonsenti kun la aliaj du esploristoj de la daŭre fluganta stacio pri metodo de malaperigo de la kopio, kiu finfine sukcesas.
Je la fino de la libro vi povas legi pri la vivo de la verkisto, pri liaj defioj kaj aliaj libroj.
Grandan respekton al la tradukinto en Esperanton Przemys³aw Wierzbowski. La teksto bezonas iom da kutimiĝo kaj mem estas defio en diversaj paĝoj. Przemys³aw mem estas granda admiranto de Lem, tiel ŝajnas. Tre bona laboro!
Ĝis nun, Solaris estis tradukita al pli ol 50 lingvoj. Unu el tiuj estas nia tre ŝatata Esperanto, dank' al Przemys³aw. Mi rekomendas mem legi la libron kaj kolekti viajn proprajn pensojn kaj impresojn.
Ronaldo (Germanio)
Okaze de la maja Esperanto-sumoo, mi legis la libron Rakontoj antaŭ longa tempo, kiun s-ro Shimatani Takesi tradukis. Ĉi tiu libro estas fama en Japanio, tamen mi ĝis nun ne legis ĝin pro antikva skribaĵo. Komence mi legis po tri paĝojn de ĉi tiuj rakontoj tage. Scenejoj de la rakontoj estas aŭ en Hindio, aŭ en Ĉinio, aŭ en Japanio. Oni klasifikas la rakontojn en budhismaj kaj sekularaj herooj, foje nobelaj, foje rabistaj, demonaj k.t.p.
La plej interesa rakonto estas jena. En la epoko de ĉina Ĵan imperiestro metis ĉirkaŭ 500 belajn junulinojn en sian haremon. Tio estas kiel same "Oooku" en la epoko de Edo en Japanio. Iuj senditoj venis de la nordaj nomadoj. Do saĝa ministro diris, ke por reirigi ilin, plej bona ideo estu donaco de plej superfluaj virinoj en la haremo. Pensante moŝton, li trovis bonan ideon, ke li decidu ordoni pentristojn,
ke ili faru portretojn de junulinoj kaj elektu el tiuj ĉi bildoj malpli belajn junulinojn por nordaj nomadoj. Ĉiu el la junulinoj korputite estis pentritaj kaj prezentiĝis je oreo, arĝento k.t.p al pentristoj por eviti porti ilin aliajn landojn. Tamen unu el la junulinojn "Vang ŝaŭĉun" ne donis riĉaĵojn al pentristo. Finfine pentristo decidis, ke li pentru ŝin ne ĝusta kaj ne tre aĝa. Imperiestro decidis ŝin fordonaci.
Ŝi estis kondukita sur ĉevaron por la Nordo. Fakte ŝi estis unu el la plej amataj junulinoj en lia haremo.
Ĉinaj literoj estis tradukataj de ĉina legmaniero, do mi sentas, ke tradukisto studis multe la ĉinan lingvon. Aliflanke japana fama verkisto Akutagawa Ryuunosuke citis temon el la rakontoj.
Ĉi tiu libro sugestas nin, ke ĉiuj homoj en la socio laboros por si mem kaj homa agado ne ŝanĝiĝos dum pluraj jarcentoj.
Lumo (Japanio)
Ĉi tiu rakonto estas tre bela fablo por infanoj. Kuniberto havis vendejon de paperaĵoj. Kilevamba, nigrula fraŭlino, ĝus sukcesas kuracistekzamenon. Ŝi volas esti homhelpantino. Pro amo, ili geedziĝas. Li vendas sian butikon, kaj ili foriras kune.
Sur eta nekonata insulo homoj malsatas. La sinkigo de petrolŝipo ĉirkaŭis ilian insulon per petrolo. Ili ne plu povas kapti fiŝojn kaj ne havas alian manĝaĵon. Ĉi tiuj novaj volontuloj helpos ilin ne nur per sakoj da rizo sed per trovado de aliaj solvoj. Ĝi estas ofte malfacila, kaj eĉ danĝera.
La aventuro havas multajn ĉapitrojn, ni sekvas ilin en ilia evoluo, iliaj demandoj kaj ilia kuraĝo por trovi solvojn.
Fine, estas multaj temoj en ĉi tiu libro por plibonigi nian Esperantan vortprovizon. La frazoj estas sufiĉe simplaj kaj mallongaj. Mi rekomendas ĉi tiun libron al komencantoj.
ciganino (Francio))
Mi legis Mara Stelo-n, verkitan de Julian Modest, ĝis 51a paĝo. Ĉi tiun fojon mi legis dek mallongajn rakontojn. Ĉio povas okazi ie en nia ĉiutaga vivo, mi pensas. Precipe la unua rakonto "Aŭtuna renkontiĝo" impresis min.
En la lasta jaro mia amiko 70jara edziĝis al vidvino. Ili estis geamantoj antaŭ 50 jaroj. Ili nun vivas feliĉe kaj rejuniĝas.
Mateno (Japanio)
Mi legis po 5 paĝojn tage de Rakontoj de Eroŝenko.
El la rakontoj plej impresis min "La destinita vivo", kiu traktas la vivon de ĉukĉoj en Tundro. Temas pri unu sola filo, kiu estis naskita blinda al unu ĉukĉo, kiu longe atendadis sian heredanton. La patro firme decidis trejni la blindulon por ke li povu transvivi en ekstreme severa medio. Tiu simpla rakonto montras al la legantoj la forton de homa volo kaj adaptiĝo ebla de handikapuloj inter iuj gentoj.
Aliaj mallongaj rakontoj temas pri akuta kritiko de Eroŝenko pri civilizacio kaj moderniĝo de tiama (kiam li vizitis la urbon) Ŝanhajo, Ĉinio, per eŭropaj fortoj, en la formo de simplaj rakontoj tra la rigardo de la malnova arbo kvazaŭ en poemoj kun refrenoj. Eroŝenko malamis la sklavecon de la subpremitaj homoj per popoloj samlandaj kaj fremdaj, kiuj estas monavidaj forvendinte animojn.
Majo (Japanio)
Estas interesa noveleto, kiu traktas pri riĉa sinjorino, kiu alprenas ĉe si belan orfinon por doni al ŝi amon, kaj satigi sian bonfaran deziron. Aliaj personaĵoj ĉe la sinjorino estas ĉambristino kaj hundo. Kio ŝajnas bonega sorto por ŝi eble ne daŭros.
Natxo (Eüskio (Regno de Hispanio))
Temas pri la agado de esperantistoj en Norda Bulgario. En la Esperantista Domo pri kulturo de urbo Razgrad, oni denove organizis la Esperantistan Krean Renkontiĝon ''Abritus'', 2021. Sekvas raporto pri la rezultoj de la Internacia Literatura Konkurso EKRA - 2021 kun prezidanto de la ĵurio Ivaniĉka Maĝarova kaj membroj Josip Pleadin el Kroatio kaj Vasil Kadifeli el Turkio.
Estis partoprenantoj el Bulgario, Kazahio, Usono, Ruslando, Italio, Rumanio, Serbio, Tajvano, Litovio. Oni publikigis 9 el la premiitaj verkoj.
Pro la Tago de la poezio kaj muziko oni povas legi artikolon pri la fama bulgara verkistino Elisaveta Bagrjana /15.04.1893 - 23.03.1991/, kiu vivis preskaŭ 100 jarojn. D. Kateva skribis pri la Internacia tago dediĉita al la batalo kontraŭ la perforto al la virinoj, I. Maĝarova - rakontas pri ,,Kulpo'', sekvas verketoj de R. Stojanova kaj de D. Mihajlova.
Speciale estas menciita la premio ,,Infanlibro de la jaro'' prijuĝita al Julian Modest pro lia libro ,,La aventuroj de Jombor kaj Miki'', originale verkita en Esperanto kaj dediĉita al lia nepo. Sekvas unu rakonteto el ĝi.
Anoncita estas la apero de valora emocia poemaro, verkita de Lilia Nikolova ,,Fortoj, fotoj, vortoj'', eld. Libera, Belgio, 2022. Sekvas komentoj, opinioj, rubriko ,,Ĉu vi scias, ke
'', kroniko de la Razgrada jara Esperanto - agado, anonco pri alia Internacia literatura Esperanto-Konkurso ''Hristo Gorov - HRIMA'', 2022 kaj fine kondolencoj.
La Revanto (Bulgario)
La libro, kvankam malnova, estas tre plaa. La tre fajnaj desegnaĵoj, okupas pli da loko sur plena paĝo ol la klarigoj pri la nomoj, la aspekto, la nestoj, la kutimoj de bestoj ofte prezentitaj sur kolumno. La verkisto precizigas, kiam ili estas videblaj en Britujo, sed prezentas ankaŭ multe da aliaj bestoj. Jen du ekzemploj:
"La Prociono, melosimila mustelo, gajnis renomon en Nord-Ameriko en la tagoj de Davy Crockett. Bestkaptistoj, arbaristoj kaj skoltoj portadis la procionpeltan ĉapon, kun la vosto flanke pendanta. Porcionoj estas lertaj grimpantoj kaj ankaŭ kapablas kapti fiŝojn. Ili lavas en akvo sian nutraĵon, antaŭ ol ĝin manĝi."
"La kuriozaĵo inter la rabobirdoj estas la Serpentario de Afriko, kiu pasigas preskaŭ la tutan tempon sur la tero. Ĝi ankaŭ nomiĝas 'Sekretaria Birdo', pro la kapoplumoj, kuj similas al la malnovmodaj plumoj, kiujn oni utiligis por skribado.
Sufiĉe multe da nomoj de bestoj estas nekonataj de mi, kaj mi ne memoros ĉiujn, sed la legaĵo estis por mi tre agrablaj momentoj.
Alteo (Francio)
En la Japana Esearo n-ro 3 verkis entute 13 personoj, el kiuj jam kelkaj estas forpasintoj. Por mi impresplenaj verkoj estas jenaj. S-ro Hori Jasuo traktis pri eduka sistemo. Precipe li raportis pri "farĉlernejo". Tiu problemo eĉ nunpempe estas la plej grava.
Troa laborado de instruistoj fariĝas la plej grava socia problemo. Ĝi komenciĝis ĉirkaŭ antaŭ dudekkelkaj jaroj nome ekde Koizumi-kabineto, nome la komenciĝo de novliberalismo. Ĝi nun floras furioze, kaj serioze okazas malfeliĉaj aferoj. Oni nomas tiun epokon "la perdita 30jaroj".
De la verko de AIKAWA Setuko, Doi Ĉieko kaj HUĜIMOTO Tacuo mi povis scii ilian karieron detale, kiujn ĝis nun mi ne konas. HUZIMAKI Ken'iti proponas novan monon, Vatto, en loka komunumo. ISINO Yosio estas pika sateristo kaj verkis "malprogresismo".
Itoo kanzi traktis "pvz". KIMURA GORO Christoph proponas komunuman monon "stelo" revivigi. MINE Yositaka, "Unua libro por japanoj". NAKAMURA Daishin, "Atomenergia reaktoro". OSIOKA Moritaka, "Vivo kaj iluzio". Mi eksciis, ke li estas samaĝa al mi, leginte lian eseon kun respektinda emocio.
Mi por la unua fojo sciis lian drastan karieron. ŜIMIZU Koièi prezentis multe pri NPIV (La nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto). YAMASAKI Seikoo skribis pri la esperanta ortografio.
Alteo (Francio)
La unua parto de Ŝtona urbo gvidas nin en keltan vilaĝon. Ni konatiĝas kun moroj kaj kutimoj de la loĝantoj, partoprenas al iliaj vivo. Ili estas memstaraj kamparanoj, sed ofte ili kunlaboras kaj ili vivas en bona najbareco. Bivana, juna knabino, elkreskas en granda familio, kun multaj gefratoj kaj parenculoj.
Jam la infanoj devas esti utilaj al la familio, ili helpas je multaj laboroj, ekzemple en la la mastrumado, sur la kampoj, ĉe la bestoj k.t.p. Bivana ŝatas la naturon, ŝi lernas multe pri la plantoj. Ŝi havas bonajn amikinojn. Baldaŭ ŝi estos plenkreskula, oni serĉas kaj trovas fianĉon por ŝi, al li ankaŭ plaĉas ŝi kaj baldaŭ devos esti la geedziĝo. Sed venas tute alie.
Romanaj soldatoj rabatakas la regiono, kaj malgraŭ la keltaj viroj estas tre bonaj kaj heroaj batalantoj, kontraŭ la plej bona armeo de tiu tempo sur la mondo ili ne havas ŝancon, la romanoj detruas la vilaĝojn, murdis la virojn, kaj la virinoj estas kaptataj kaj ŝipe forportitaj je Romo en la sklavereco.
En vilao sur la kampo proksime Romo Bivana nun devas labori kiel kuirejosklavino kaj en ĝardeno. Oni nomas ŝin Barbara, tio signifas la Fremdulino. La laboro estas pena, sed eltenebla, ankaŭ se sia kuirejomastro, ankaŭ sklavo, batas ŝin kelkfoje. Iom post iom ŝi kutimiĝas al la nova situacio,
lernas la latinan lingvon kaj trovas amikinojn inter siaj kunsklavinoj. Sed la sopiro je sia iama hejmeco neniam forlasis ŝin, se ĝi ankaŭ dronis en la subkonscio.
Ŝi estas bela virino, kun ĉi tie tre ŝatataj ruĝaj haroj, kaj alia sklavo, Filono, enamiĝas en ŝi. Tiu estas la plejprivilegata sklavo en la vilao, li estas la sekretario de mastro, li skribis leterojn, li kopias gravajn skriptaĵojn, kaj ofte li estas en Romo. Li estas Judo, kaj havas amikojn inter la nazarenoj,
malgraŭ li ofte ne konsentas je iliaj opinioj kaj intencoj. Li ne tre plaĉas al ŝi, li estas ne juna, kaj ne bela viro, sed ŝi ne havas alian eblecon, ŝi devas dividi la liton kun li. Sed la afero havas ankaŭ avantaĵojn - li havas monon, li faras donacojn, eble li iam sukcesos liberaĉeti sin kaj ŝin? Post kelka tempo Barbara naskis filon - Oreston.
Kiam la mastro de la vilao mortas, ricevas Fileno testamente ŝian liberecon. Li aĉetas Barbara kaj la filon, kaj ambaŭ transloĝas al Romo, kie li komencas enteprenon - kopistejon. La entrepreno floras, Barbara estas domastrino, helpas en la oficejo, la filo iras en lernejo - vivo relative normale. Post kelkaj jaroj filino naskiĝas. Fileno donas al Barbara kaj la infanoj la liberecon, nun vivas ambaŭ kiel geedzoj.
Ofte Fileno iras en templon, sabate, kaj ofte li renkontas ankaŭ la nazarenoj, kaj li kunprenis la filon. Oni diskutis pri la vera kredo, tre vehemente flanke de la nazarenoj. Estis al la tempo, kiam Petrus estis en Romo. Fileno ne estiĝas vera nazareno, sed la filo envoluiĝas al ekstrema fanatisma ano de la nova religiono.
Barbara ne kunprenas tion, sed ŝi ne ĝojiĝas pri tio. Kaŝite ŝi aŭdas unufoje la paroladon de nazarenoj pri la pereo de la plenkulpa mondo en fajro kaj flamoj kaj ŝi ege timas. Sed nenio okazis.
Por la leganto kreskas la streĉo, ĉar li scias, kiel la afero kulminias. Kaj la teruro venas - Romo brulas.
Kun peno saviĝas la familio el la flamoj. La kopiejo estas detruata, ili perdas ĉiom. Oresto kaj ŝia juna edzino estas malaperintaj. Danke al la helpo de riĉa konatulo, Barbara, Filono kaj la filineto trovis provizoran restaĵon. Ili retrovas Oreston, sed la juna edzino mortis en la flamoj.
Intertempe oni kulpigas la nazarenojn kiel brulofarintoj. En unu kunvenon, kie ankaü estas ŝia familio, eniras soldatoj kaj kaptas ĉiujn. Barbara kaj la filino estas liberigitaj, sed Filono kaj Oresto estis portataj en malliberejon en la granda areno, tui apud la leonoj.
Barbara sukcesas, antaŭiri en la malliberejo. Ŝi vendis siajn belajn harojn, kaj per la mono ŝi subaĉetas soldaton kaj povas savi la edzon. Sed Oresto, la stulta fanatikulo, ne volas kuniri, li volas iri al la patro en la ĉielo. Li mortas en la areno.
Nedireble estis la ĝagreno de Barbara. Neniam ŝi pardonis al la nazarenoj, ke ili ŝtelis ŝian filon.
La malgranda familio iris for de Romo. En alia urbo ili denove provis sian feliĉon, sed la vera feliĉo revenis neniam...
"Sine ira et studio" kiel diris la antikvaj latinoj, kaj sen sentimentalismo priskribas la aŭtorino la historiajn okazaĵojn. Tial al mi plaĉas tiu libro, kaj la priskribo ŝajnas al mi esti pli vera ol en iu ajn alia romanlibro pri tiu temo.
La romano estas por mi la tria en la serio pri la olda Romo de A. Löwenstein. Sed ĉiuj estas memstaraj romanoj, kiuj ludas ĉefe en la tempo de la imperiestro Nerono.
Fiŝino (Germanio)
Ordigante la bibliotekon de E@I en Nová Dubnica falis en miajn manojn malgranda (A5), maldika (nur 168-paĝa) libreto Pasteĉo, verkita de Sten Johansson. Sur la kovrilo estis multaj portretoj de verkistoj, el inter kiuj mi kelkajn rekonis. Tio kaptis mian intereson kaj mi elektis tiun libreton por la junia E-Sumoo.
Mi konstatis, ke la aŭtoro de tiuj trafaj portretoj estis Niko Voloŝin. Laŭ la difino de Johansson, Pasteĉoestas hakita literaturo, arto aŭ muziko, bakita en tegaĵo el (ofte foliigita) papero aŭ en kartono: poema, prozhaketaĵa, tragedia pasteĉo; sveda pasteĉo (kun prozo, seriozo, satiro, blago, ŝerco, k. a.).
Temis, kiel la subtitolo diras, pri dudek kvin stilaj pastiĉoj, parodioj kaj plagiatoj. Dudek du ĉapitroj, verkitaj surbaze de verkoj de 22 diversaj aŭtoroj, prezentas simplajn rakontojn, kiuj kune tamen formas malgrandan romanon. Nomojn de la aŭtoroj, laŭ kies stilo Johansson verkis la unuopajn ĉapitrojn, li humure ŝanĝis je, ekz. Bonŝajne Bronŝtejna, Legeble Gbegla, Pinĉe Piĉa, Stilece Stimeca, Vage Vaha, Vole Valana.
Fine de la libreto Johansson listigas tiujn verkojn, surbaze de kiuj li kreis siajn pastiĉojn. Komence estas antaŭparolo, fine epilogo kaj recenzo. Glosoj listigas neologismojn el PIV 2002, nePIVajn vortojn de Cherpillod kaj neologismojn el Glosaro de Vatré, uzitajn en la unuopaj ĉapitroj. Sur la malantaŭa kovrilpaĝo troviĝas eĉ "legologo" de "la prasidanto de ĉiuj esperantistoj".
La tekstetoj envere prezentas diversajn verkmanierojn. Johansson montras lingvaĵon, stilon, erarojn, nacilingvan influon kaj ŝatatajn temojn de la verkistoj. Ekzemple en la Pironeca ĉapitro rolas detektivo Jano Karal, la Bronŝtejneca ĉapitro rememorigas pri sovetiaj tendaraj tagoj, la Piĉeca ĉapitro plenas de neologismoj, la Gbegleca ĉapitro montras la pensojn de vilaĝano malkovranta vivon en granda urbo.
Pasteĉon certe ne legu komencantoj, ili ne komprenus ĝin. Bezonatas literaturaj konoj, kaj mi konstatis, ke ankaŭ al mi ankoraŭ multego mankas. Tial Pasteĉo estas bonega instigilo al plua legado de verkoj de bonaj aŭtoroj.
Fejfi (Slovakio)
En multaj el ŝiaj literaturaj verkoj, la verkistino kaj kolumnisto Eliza Orzeszko (Orzeszkowa) (1841-1910), kiu estis dufoje nomumita por la Nobel-premio pri literaturo (1905, 1909), prezentis la vivon de la pola socio en la dua duono de la 19-a jarcento. En sia epoko ŝi estis tre konata. Ŝiajn verkojn traplektas la ideoj de la sensukcesa pola ribelo de 1863 kontraŭ Rusio, de sociaj justeco kaj egaleco, de persona libereco kaj de frateco de la homoj. Post la publikigo de la romano 'Marta' en 1873, Orzeszkowa atingis senprecedencan sukceson en Pollando kaj eksterlande kaj iĝis grava figuro en la emancipiĝomovado.
Jen kion ŝi skribis pri sia sukceso: "Kiam ["Marta"] eliris en la mondon, estis granda movado inter virinoj. Unuafoje mi komencis ricevi leterojn de fremduloj, en kiuj virinoj de diversaj sociaj devenoj, okupoj kaj aĝoj dankis min pro ĉi tiu libro, petis konsilojn, esprimis siajn diversajn intencojn kaj entuziasmojn, per kiuj ĉi tiu libro ilin inspiris. Oni diras, ke estis multaj, kiuj, legante ĝin, ekploris, sentis grandan timon pri la estonteco, rapidis studi kaj labori." Zamenhof mem tradukis Esperanten la romanon 'Marta'.
Pri la "Interrompita kanto":
Kara Leganto! En du frazoj koncize mi povus resumi la noveleton tiele:
Deknaŭjara Klara estas delogita de juna, bela Julius, kiu donas la impreson de amanta kaj zorgema viro. Komence de ilia aventuro, li prizorgas ŝin, sendas al ŝi donacojn, faras ŝiajn sonĝojn realiĝi. Tamen, la impreso montriĝas trompa, kaj la junulo montras sian veran vizaĝon.
Sed iom pli longe mi kundividas la esencon de iu recenzo kiun mi trovis en la pola lingvo pri la noveleto:
Unu el la plej belaj noveloj en la pola literaturo. En ĝi oni trovos amon, mensogojn kaj silentajn, kaŝitajn sonĝojn.
Klara vivas en dometo kun sia maljuna patro kaj du pli junaj gefratoj. Fakte, jam de kvar jaroj, ŝi anstataŭigas sian patrinon, kiu mortis. Ŝi faras ĉiujn laborojn, prizorgas sian patron kaj gefratojn, kvankam ŝi estas nur 19-jara. Ŝi ne pensas pri si mem, nek pri sia estonteco. Unu tagon, juna, bela viro eniras ŝian ĝardenon, kiu estas najbara al tiu de Oskaro, la princo. Li prezentas sin kiel Julius, la sekretario de Oskaro, la princo. Dum kelkaj tagoj ili pli kaj pli "proksimiĝas unu al la alia". Julius kondutas kiel vere enamiĝinta viro - li sendas donacojn, plenumas la sonĝojn de Klara. Sed la idilio neniam daŭras longe
La aŭtoro majstre priskribis la mekanismon venki super naiva junulino - romantikaj promenadoj, poemoj kaj profundaj rigardoj en la okulojn. Ĉiu junulino revas pri ĉarma princo, kiu legos la samajn librojn, kiu ĉiam scios, kia komplimento plej plaĉos al junulinoj. Bedaŭrinde, en Interrompita Kanto, la viroj montriĝas kalkulantaj cinikuloj. Komparante virinon kun floro, oni komprenu ke ŝi estas bela ĝis ŝi velkas.
Kara Leganto! Ĉu modernaj viroj estas malpli supraĵaj, malpli cinikaj?
Pri la tradukisto:
La granda merito de Kabe. estas lia influo rilate al la evoluo de la Esperanta prozo-stilo. Lia lingvaĵo estas pura, klara, simpla, vere eleganta, libera de ĉiu naciismo: la "spirito de la lingvo" vivas en lia stilo plenspire kaj sendifekte. Liaj frazoj estas perfekte ekvilibritaj, ĉiu vorto sur sia ĝusta loko. Mankas ĉiu nenecesa komplikaĵo aŭ trologikaĵo; ekz. li preskaŭ ĉiam evitas la kompleksajn verboformojn (estas -inta, estis -anta). Li skribas vere internacian Esperanton, lingvon agrable glatan, lude legeblan.
Laŭ li: "por havi bonan stilon nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn". Ĉi tio nepre estis vera por la unua periodo de la lingvo, kiam Esperanto ne havis ankoraŭ propran spiriton kaj oni ĝin devis krei, sed tio pli kaj pli perdas sian signifon per la iom-post-ioma kompletiĝo kaj memstariĝo de la lingvo.
Li ne verkis originalaĵojn. Laŭ lia opinio, "la lingvo profitas pli multe per la tradukado, ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos eltiri sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple donos aliajn anstataŭ ili."
Kiel ĉiam en miaj recenzoj mi ŝatas kundividi kun la legontoj kelkajn belajn esprimojn, sukcese tradukitajn fragmentojn. Jen ili estas:
"Ĉarma anguleto
. Longe vivi en tia loko povus nur monaĥo, sed mallonga gastado estus agrabla. Tia kvieto trankviligas kaj igas sonĝi. Inter ĉi arboj oni dezirus vidi idilion. Ĉu nur vidi? Eble ankaŭ ludi rolon en idilio same naiva kiel la fabeloj pri l' amo de l'paŝtistoj, same sekreta kiel la nestoj, kaŝitaj en verdaĵo.
Tiaj revoj ne estas tre saĝaj, la loko naskigas ilin, ili malaperos kiel kadukaj sonĝoj, lasante malĝojon sur la fundo de l' koro dum kelke da horoj. Cetere, kio estas saĝa en la mondo?"
"La maniero de ŝia parolado montris bone edukitan knabinon, al kiu ne mankas spiritĉeesto."
"Pli ol unu fojon mi deziris ion, mi revis ĝin, kaj poste mi konvinkiĝis, ke ĝi ne indis revojn kaj dezirojn
"
"...ŝi faros eksterurban ekskurson kun multenombra societo. Ili iros arbaron, prenos manĝaĵon en korboj, amuziĝos tre bone. Domaĝo estas, ke Klara ne konas la societon, eble ŝi volus partopreni la ekskurson."
"Mi ne povis kontraŭbatali la tenton diri al vi
."
"Kion mi faras ĉiutage; ne penindas paroli pri ĝi."
"Ŝia edzo havis grandajn enspezojn kaj lasis al ŝi grandan havon."
"Per rapidaj paĝoj, preskaŭ kurante, ili trairis la spacon, kiu disigis ilin de la parka pordo, kaj eniris la grandan aleon, sur kies ambaŭ flankoj staris jarcentaj arboj. La dikaj trunkoj kaj la sennombraj folioriĉaj branĉoj formis kvazaŭ du murojn. La sunaj radioj traboris la verdaĵon kaj oris la foliojn. Nigra strio de tero ĉe la malsuproj de la dikaj trunkoj estis kovrita de reto, kies maŝoj estis oraj, neegalaj kaj moviĝemaj."
"En ĉi tiuj vortoj, kvankam ili estis diritaj tre mallaŭte, sonis paroksismo pasia de homo, kutiminta venkadi."
Pri tio kiel mi akiris la libron:
Antaŭ kelkaj jaroj mi renkontis la libron en antikvaĵvendejo en Rijeka. Sub iomete ŝirita kovrilo kaŝiĝas 33-leciona kroata-esperanta lernolibro. La ĉapitroj de la romano disponigis la 33 lecionojn de la lernolibro. Komence, la kroata teksto estas skribita super la linioj, poste la traduko estas resumita laŭvorte post la ĉapitro. Pli poste la laŭvorta resumo estas anstataŭigita per la kroata art-traduko de la romano, kaj finfine eĉ tio estas ellasita,
ĉar tiam la komencantoj jam regas la gramatikon kaj povas mem serĉi la novajn vortojn en la vortaro. Krom tio ke mi lernas ankaŭ la kroatan, aldone mi trovis ege interesan lingvolernadmetodon. Lingvo ne estas nur komunikilo. Brava ideo estas ke jam komencantoj legu "altvaloran literaturon"! Mi bindigis la libron per bela blua velurbindaĵo kun oraj literoj sur la titolpaĵo. Ĝi estis eldonita de Kroata Esperanto-Societo en 1919. Ĝi estis kompilita de iu S-ro Stanislav Tomic sed mankas la lasta ĉapitro. Mi elŝutis la mankantan ĉapitron el la interreto de ĉi tiu adreso:
https://github.com/LaPingvino/esperantolibroj/blob/master/La%20interrompita%20kanto%20-%20Eliza%20Orzeszko.md?fbclid=IwAR3VJ4ZC8_Zn-horAEgDlTAWe_vKPKxVIdCCHcgE6VwNmrVl7sqHAVtcGe8
En la interreta eldono, la originala traduko de Kabe estis korektita multemaniere kaj multeloke, ĉefe koncerne la vortordon kaj la uzon de "ĉi" - "tio". Mi opinias, ke tio ne estas necesa, sed nepre montranta la evoluon de lingvouzo en interesa maniero. Venontfoje mi vizitos la nunan vendejon sub la sama adreso en Zagrebo kaj demandos kio okazis al la paperfabrika familio. kiu vendis Esperanto-librojn post la Unua Mondmilito. Ĉu ili nur vendis ĉi tiujn, aŭ ĉu ilia rakonto estas pli interesa ol tio.
La mallonga romano de Eliza Orzeszko estas bela en si mem, precipe bela por ni pro la traduko de Kabe, kaj ni povas trovi sennombrajn aliajn interesajn aferojn pere de ĝi - libro estas ja "mondo" mem.
Arbuto (Hungario)