En la unua artikolo oni rakontas pri la 80-jara jubileulo /4.06.1944 j./ Dimitar Papazov. Iam li studis historion kaj bulgaran filologion en Sofio, Bulgario. Li laboris kiel instruisto, poste en BG-Kinocentro, en Muzeo k.a. Esperanton li lernis ankoraŭ estante lernanton, partoprenis la studentan Esperanto-agadon en Sofio, organizis internaciajn Esperanto-brigadojn, partoprenis en la preparado de TEJO-Kongreso en urbo Veliko Tarnovo, 1978. Tiam komenciĝis lia aktiva Esperanto-agado en Bulgara Esperanto-Asocio (BEA),
iĝis membro de UEA kaj de la Asocio de la Sciencistoj en Bulgario. Pro sia aktiva scienca kaj socia agado Papazov estis multfoje honorita. Fine estas bondeziroj al li daŭrigi samenergie sian Esperanto-aktivecon.
La dua artikolo akcentas pri la granda 135-jara Jubileo de la Bulgara Esperanto-Movado, kiu estis starigita de Miloslav Bogdanov el Groznatovci, nun en Serbio. Li trovis adeptojn, preparis la unuan lernolibron de Esperanto en septembro 1889 kaj en novembro fondis la Unuan Esperanto-klubon en Bulgario. En 1907 renkontiĝis reprezentantoj el pli ol 17 landaj Esperanto-kluboj kiuj decidis fondi Bulgaran Esperanto-Ligon (nun BEA). En 1908 komenciĝis Balkana Esperanto-kunlaboro, sed ĝi stagnis pro la Unua Mondmilito.
Per leĝo en 1921 dum la registaro de Aleksander Stambolijski en Bulgario estis enkondukita fakultativa lernado de Esperanto en gimnaziojn dank" al la ministro Stojan Omarĉevski. BEA havis aktivan agadon ĝis la komenco de la Dua Mondmilito. Post ĝi, aperis Esperanto-eldonaĵoj kaj en 1956 oni restarigis BEA. La Asocio iĝis membro de UEA kaj organizis la unuan Universalan Kongreson en Bulgario, 1963. La 60-aj jaroj estis favoraj por BEA /prezidantoj Hristo Gorov kaj Nikola Aleksiev/, ekestis multaj kursoj, festivaloj,
ekskursoj kaj Esperanto-eldonaĵoj. Dum la 70-aj jaroj tiu-ĉi aktiva agado estis daŭrigita. Oni organizis Universalan Kongreson de Esperanto en Varna,1978 kaj Junularan Esperanto-Kongreson de TEJO en Veliko Tarnovo. Aktiva estis la agado kaj dum la 80-aj jaroj/prezidanto H.Gorov/, kiam oni enkondukis denove la fakultativan lernadon de Esperanto en la lernejojn. Ekfunkciis la Internacia Esperanto-Kursejo en la montara vilaĝo Pisanica apud la urbo Smoljan,
konstruita dum la 70-aj jaroj /prezidanto Sava Dalbokov/. Post la sociaj ŝanĝoj je la 10.11.1989 komenciĝis nova periodo de la Esperanto-movado en Bulgario.
La tria artikolo informas pri la 100-jara Jubileo de la Esperanto-Movado en la nordbulgara urbo Razgrad, komencinta la 6-an de januaro 1924. Tie okazas la sekva Esperanto-Renkontiĝo EKRA. Oni krome organizas Internacian literaturan Esperanto-konkurson ,,Abritus" pri poezio kaj humuraĵoj kaj Nacian Esperanto-konkurson por tradukoj. Sekvas la rezultoj de ,,Abritus", pri kiuj decidis ĵurio, en kiu ankaŭ mi partoprenis. Okazis bela festo kun interesa programo.
Sur la sekva paĝo estas foto de la estimata verkisto kaj ĉefredaktoro de la revuo "Bulgara esperantisto", Georgi Mihalkov. Ni fieras, ke li ricevis Diplomon pri elstara arta agado, aljuĝitan dum la UK en Aruŝo.
Estas citita anonco de la Litova Esperanto-Asocio pri esperantisto en la Eŭropa Parlamento el Litovio.
Angel Sotiirov el Plovdiv rakontas pri la 88-a Kongreso de blindaj esperantistoj en Zemun, Serbio /17 - 24.08.2024/. Germanio pretas organizi la Kongreson de LIBE en 2026, sed pri la 2025 ne estas klare kie okazus.
Sekvas artikolo pri poetino kun citaĵoj el verkoj. Poste informo pri eldonagado en Kroatio, kiu estos daŭrigota en la sekva revunumero. Estas anoncoj pri libroj, k.a.
Abundas fotoj pri la unuaj artikoloj
La Revanto (Bulgario)
MIAZAWA Kenzi (1896-1933) estis instruisto pri agroteknikoj en nord-orienta gubernio japana Iwate, esperantisto kaj fama poeto-fabelisto. Lia verkaro estas firme enradikiĝinta en la naturo de lia regiono, profunde influita kaj inspirita de la budisma mondkoncepto, laŭ kiu ĉiuj estaĵoj posedas propran vivon, egale partoprenas la saman universon kaj ĝuas la samajn benojn de la naturo. Kompato kaj sinofero ĉefe rolas en liaj verkoj.
Nokto de la Galaksia Fervojo estas verko nefinita kaj eltrovita post lia morto dise en diversaj manuskriptoj. La libro konsistas el kvin rakontoj kun notoj, glosaro kaj postparolo pri la vivo kaj la verkoj de la aŭtoro.
La titolo de la libro fontas el tiu de la unua rakonto, kiu temas pri sonĝa vojaĝo de knabo Giovanni kun amiko Campanella per trajno de la "Galaksia Fervojo" ĝis steloj. Ili vizitas eksterordinarajn lokojn kaj travivas mirindajn eventojn, vojaĝante kun magiaj stranguloj kaj kun forpasintoj survoje al paradizo. Ĝia poezie stranga etoso similas al tiu de la animacia filmo titolita "la Vojaĝo de Ĉihiro" de MIYAZAKI Hayao.
La dua rakonto estas "Biografio de Guŝko Budri", kiu temas pri animforteco kaj sindonemo fronte al malfacilaj travivaĵoj. Budri' naskiĝis en familio de arbohakisto. Post kelkaj jaroj okazis malsatego pro daŭre malbona vetero. Malaperis sinsekve lia patro, poste lia patrino kaj fine lia juna fratino. Lin savis bredisto de silkraŭpoj, kiu aĉetis la bienon kaj instruis al li la metion.
Sed vulkana erupcio detruis la bredejon kaj Budri' iris al urbo por kultivi rizon en marĉokampoj. Sed fitomalsano grave difektis rikoltojn kaj denove Budri spertis novan vivon kiel helpanto de vulkanologo. Post kelkaj jaroj li mem fariĝis sperta vulkanologo kaj fine oferis sian vivon por savi sian urbon kaj ĝiajn enloĝantojn.
En la tria teksto la verkisto "homecigas" fervojilojn por poezie rakonti amrilaton inter du semaforoj spite al ĵaluza elektrofosto. La du lastaj tekstoj rakontas la saman historion pri la valoro de la vivo, laŭ vidpunkto unue homa kaj poste nehoma.
Vere konsilinda legaĵo!
Urso (Francio)
La Paneo estas novelaro, kiu enhavas 12 rakontojn. Ĉiu rakonto miksas realecon kaj fantaston. Dum la legado regas stranga etoso, inter sonĝo kaj ĉiutaga vivo.
Arbareto (Francio)
Mi daŭre legas kaj laboras pri ĉi tiu libro, temo post temo. Mi rekomendas ĉi tiun libron al ĉiuj, kiuj volas pligrandigi sian vortprovizon kaj uzi ĝin en ĉiuj siaj agadoj. Mi pensas pri ĉiuj tiuj eminentaj esperantistoj, kiuj faras tiel grandan kaj belan laboron por disvastigi Esperanton, ĉie en nia mondo!
ciganino (Francio)
Ĉi tiu lastatempa romano verkita de Eric Bernard Coffinet rilatas al la teruraj okazaĵoj de 1914 dum la Balkana Milito. ĝi reliefigas la intervenon de la Ruĝa Kruco kaj la uzadon de Esperanto en krizo, kiu havis gravan influon sur Eŭropo, kiel katalizilo por la unua mondmilito.
Granda parto de la informo estas vera, elprenita el historiaj dokumentoj, tamen du fikciaj figuroj estas aldonitaj por krei romanon.
Jen la rakonto. Du eminentaj diplomatoj kunvenas en Parizo. Markizo K.J.M. de Vogue volas havi la rajtigon de la serba ambasadoro Milenko Vesnic' antaŭ ol sendi teamon de la Ruĝa Kruco al Sarajevo.
Post interkonsento, la markizo dungas rekomenditan kuraciston, pioniron de vizaĝ-rekonstrua kirurgio: Hipolito Moresten', kaj ankaŭ junan advokaton, Ludoviko Sevinjak'. Dum longa trajnvojaĝo, Ludoviko konfesas sciadon de Esperanto.
Juna flegistino nomita Amalio Delmont bonvenigas ilin la 9-an de junio. Sen perdo de tempo, la kuracisto montras al ŝi kofron de operacia ekipaĵo, klarigante la metodojn por endormigi la vunditojn. Medicina kompreno tuj regas inter ili por komenci labori efike.
La 15-an de junio, nekonata persono informas Ludovikon pri potenca atenco kontraŭ la arkiduko Francisko Ferdinando de Aŭstrio, kies alveno estis planita por la 28-a de junio. Tiu ĉi sekreto estis malkaŝita de vundita serbo dum lia postoperacio.
Ricevinte konfirmon de alia esperantisto, la advokato avertas la generalon Seber, kiu bedaŭrinde renkontas nur skeptikon de siaj interparolantoj. Teruro, kion fari? Restas nur kelkaj tagoj ĝis la evento!
Sen tro diri, Esperanto tiam ludas imagitan rolon en la sinsekvo de eventoj. Tamen la verkisto lerte korektas la finon de sia rakonto per realaj faktoj kun aldono de pluraj fotoj kaj abundaj dokumentoj konsultitaj.
Tre interesa libro, precipe por historioŝatantoj, kiuj volas scii pli pri internaciaj rilatoj.
Pervenche (Belgio)
Ĝi estas tre bona libro pri dogmo kaj ideologio: ĝi argumentas, ke ambaŭ estas iluzioj. Mi demandas min, ĉu Esperanto estas ideologio aŭ dogmo? Mi planas legi ĉiutage unu paĝon.
Post kiam mi finis legi la libron La Nova Realismo, mi intencas fari resumon. La nova realismo estas mondkoncepto naskiĝinta el nova pensado, kiu asertas liberecon de dogmoj kaj ideologioj.
Ĉi tiu movado proponas komunan penson, kiu estas alirebla al ĉiuj, sen konsidero de raso, religio aŭ aparteno al aliaj grupoj. Post la legado de la libro, mi havas la senton ke mi mem vivas en iluzioj. La ideo de komuna lingvo ankaŭ povas ŝajni dogmo aŭ ideologio, ĉu ne? Kion okazas,
se la tuta homaro ne komprenas unu la alian? Mi pensas, ke tima mondo estus pli mistera kaj valora, kun malgrandaj konfliktoj anstataŭ grandaj militoj.
Obeo (Nepalo)
Dum la januara Esperanto-sumoo 2025 mi legis la libron Kuŝanta tigro de Lilli Promet. La libro konsistas el tradukoj de mallongaj meditaj noveletoj, origine verkitaj en la estona lingvo.
Pluraj rakontoj temas pri kontraŭvola disiĝo de maljuna patrino disde ŝia plenkreska filo aŭ filino. Pluraj temas pri la etoso post la dua mondmilito, pri nostalgiaj pensoj de soluloj. Kelkaj estas paraboloj.
En la estona la kolekto aperis en 1964, en Esperanto en 1971 (kun la eldonkvanto 8000). La libro estas bonege tradukita kaj redaktita. En la 14 rakontoj sur 76 paĝoj mi trovis nur unu tajperaron (ĝi estas sur la paĝo 57 en la antaŭlasta linio).
Matineo (Rusio)
Por tiu ĉi Esperanto-Sumoo mi decidis (re)legi el miaj multnombraj periodaĵoj, plurajn revuojn Juna Amiko. Mi abonis tiun revuon jam de pluraj jaroj. Ĝi ĉefe celas infanan publikon sed ne ekskluzive.
La revuon prizorgas teamo de fakaj esperantistaj pedagogoj el diversaj landoj: Judit Felszeghy, Stefan MacGill (ambaŭ el Hungario), Malgosia Komarnicka (Pollando), Monika Molnar (Svislando), Elena Nadikova (Rusio), Luiza Carol (Israelo), Jesus Campos (Kubo), Raita Pyhala (Finnlando). Plue aperas bonaj artikoloj de Mireille Grosjean (Svislando), Renée Triolle (Francio), k.a…
La enhavo de la revuoj estas variaj sed sekvas regulan skemon: aperas teatraĵetoj, kantoj kun muziko, tekstoj ilustritaj kiel bildstrioj fare de la lernantoj de la Freinet-lernejo La granda Ursino en la Chaux-de-Fonds (Svislando) estrita de Monika Molnar, lando-blazonoj kaj multaj aliaj interesaj instruigaj artikoloj.
Dum mia legado ĉefe interesis min la raporto de Monika Molnar pri la renkontiĝo de la fama kantduopo Kajto. Lernejanoj de La Granda Ursino verkis poeziaĵojn, kiujn adaptis Nanne kaj Ankie. Kiam la du kantistoj venis de sia fora Nord-Nederlando por renkonti la infanojn en Svision, kiam ĉiuj kune interpretis la kantojn, naskiĝis mirinda emociplena momento. Eldono de KD kronis tiun belan artan iniciaton.
Ankaŭ la rezolucio de la 109a U.K. en Aruŝo en Tanzanio vekis mian intereson kaj mi tutcerte parolos pri ĝi dum la venonta instrua-kurso en la klubo de Arras (Nord-Francio).
Per tiu modesta recenzo mi esperas ke mi naskigos la deziron al almenaŭ kelkaj legantoj, aboni tiun valoran legindan revuon.
Joga (Francio)
Tiuj inter ni, kiuj legis la revuon "Laŭte" bone memoras la interesajn artikolojn de Valo (Raymond Laval 1900-1996). Lia stilo kaj la vortoj estis simplaj, la lingvaĵo senriproĉa kaj la temoj cerbumigaj ĝis la alto de filozofio. El liaj originalaj libretoj mi elektis por tiu ĉi Esperanto-Sumoo relegi la 96 paĝan Sepdek jaroj sub la verda stelo (1980).
Bunta panoramo de la Esperanto-historio dum preskaŭ unu jarcento, kaj mirindaĵo! renkonto kaj amikiĝo kun pli ol 100 samideanoj koncize priskribitaj. La plej multaj estas forgesitaj aŭ ne plu konataj. Oni eĉ povas legi kelkajn liniojn pri Ferrari, inventinto de la vorto "krokodili" (p. 38). Vi ankaŭ ekscios, ke jam en la jaroj 1920 la esperantistoj plendis, ke estas tro da maljunuloj kaj ne sufiĉe da junuloj en esperantujo.
Raymond Laval estis ne nur ĝisosta esperantisto sed ankaŭ talenta karikaturisto por la libroj de Raymond Schwartz.
Lin ege ĉagrenis, ke li ne sukcesis esperantigi siajn nepojn: "neniu estas profeto en sia urbeto… eĉ en sia familio!".
Li neniam haltis sian agadon por esperanto eĉ kiam li estis maljuna vidvo kiu iĝis blinda kaj surda kaj kiam estis nepre necese amputi lin de la maldekstra kruro. Tiutempe li loĝis en Avinjono ĉe rezidejo por maljunuloj. Tiam loka esperantista amiko, André Gente, peris al Valo, kio mankis al la kriplita korpo. Valo povis tiel pluiri la esperantistan vojon celitan kaj ĝis la lasta momento pluaperis Vortoj de Valo en Laŭte. (informoj eltiritaj el artikolo de Jean Amouroux).
Atrebato (Francio)
Cent jaroj da soleco estis publikigita en la jaro 1964, kaj tuj ravis la mondon. Ĝia verva stilo, plena de metaforoj, bela sonoro kaj surprizaj scenoj kaj priskriboj, malfermis novan literaturan skolon - la tiel nomatan "Fantastan Realismon". Ĝin karakterizas la intermiksado de realismaj priskriboj kaj faktoj per fantaziaj, absurdaj, surrealismaj elementoj,
kiuj tamen aspektas tute naturaj, kvazaŭ ili estus reale eblaj. La psikon de la homfiguroj en la verko sekvas tiun saman "strangan" koloron, kio faras la verkon alloga kaj absolute originala. La leganto esta kaptata de reto da mirindaj priskriboj kaj rakontoj.
La linio de la tuta romano estas la urbo Macondo, fondita de grupo da migrantoj, en fora loko, for de la mondo, meze de arbaro, proksime al ŝlimejo, en sonĝoaspekta izoleco. Tie vivas la familio Buendia, kaj la tuta libro okupiĝas pri la strangaj, neordinaraj personoj, kiuj konsistigas tiun familion, generacio post generacio. La nomoj de la filoj, nepoj,
nevoj kaj boparencoj miksiĝas kaj formas veran labirinton, kiun la leganto apenaŭ sukcesas memori. Ŝajne tio estas intenca, fare de la aŭtoro, eble por montri, ke personecoj estas tro komplikaj por ke oni distingu ilin nur per ilia nomo. Dum la legado, oni devas rezigni pri tiu nomodeŭifrado.
Dum la sinsekvo de rakontoj ligitaj al la personoj de tiu familio, aperas multaj simbolaj aludoj pri la homaj absurdaĵoj. Inter ĉi tiuj, la politiko kaj la milito, la neraciaj kredoj, la magiaj tendencoj (bele bildigitaj de la vizitantaj ciganoj), la amrilatoj, la amorrilatoj, la religiaj inklinoj, la regado de homoj super homoj, k.a..
La rakontoj estas foje amuzaj, foje tragikaj, foje ironiaj, foje simple sensencaj. La homo estas sensenculo, regata prefere de magiaj pensoj ol de racio. Kaj kurioze, ke meze de tiom da neraciaj tendencoj, Macondo progresas, iom post iom, eĉ se direkte al progreso dubinda. Tiel formiĝas panoramo de la tuta homaro, kio faras la libron Cent jaroj da soleco universala.
Antaŭ nelonge, la internacia filmoplatformo "Netflix" lanĉis la unuan parton (ok epizodojn) de felietona filmserio pri ĉi tiu rava verko. La aŭtoro mem siatempe konsideris ĝin neadaptebla al filmo. Tamen, la serio sufiĉe sukcesis transdoni la etoson de la literaturaĵo - kompreneble sen la magio de la prozo de Márquez, kiu estas mirinda.
Se oni emas spekti la felietonon de Netflix, tamen oni devas relegi la libron, por refreŝigi la memoron pri la detaloj, kiuj bele bildiĝas surekrane.
Estas vera plezuro relegi ĉi tiun majstroverkon de nia latinamerika literaturo.
Posovo (Brazilo)
Vivo Feliĉa de Divaldo Franco
Kiel efika medikamento, ĝi estas plena de bonaj mesaĝoj por helpi la menson, korpon kaj animon. Ĉiuj mesaĝoj alportas al ni forton, trankvilecon, harmonion kaj feliĉon por la ĉiutagaj spertoj, precipe en tiuj, kiujn ni nomas "ĉagrenoj". Pere de ĝi ni konsciiĝas pri nia vivmaniero, vidante la grandan oportunon, kiun ni ricevas ĉiutage por kreski, evolui kaj danki tiun, kiu donis al ni la vivon. Vivu ĉiam pace!
Majfloro (Brazilo)
La libro Sveda Novelaro, 1a eld. 1950, reeld. 1985, de 235 paĝoj, estis eldonita de la Sveda Laborista Esperanto-Asocio; la tradukisto estis Ferenc Szilagyi. En la volumo enestas dudek noveloj, skribitaj de dekses svedaj laboristoj skribistoj aŭtodidaktaj. Mi konis pere de iliaj verkoj, momentojn kaj sentojn de la svedaj homoj dum ilia normala vivo, luktantaj kontraŭ la malfacilaĵoj de la vivo en la sveda socio kaj en la nordaj teritorioj, kaj de la laboro por havi monon por manĝi kaj vivi; en kelkaj noveloj mi mem kvazaŭ estis en la arbaro kun la laboristo kaj vivis liajn situaciojn, kiujn li priskribis tute nature sen artifika prozaĵo.
Enriko (Italio)
La libro Kun siaspeca spico apartenas al la humura verkaro de la aŭtoro kaj konsistas el rimaĵoj, poemetoj kaj humure priskribitaj okazintaĵoj mondaj kaj esperantaj dum laŭvice jaroj: 1951-1970 sub titolo:
Laŭ mia ... ridpunkto. Ĉar eble ne ĉiuj esperantistoj sciis, precipe tiuj pli junaj, ke la aŭtoro estis vera humuristo kaj fakte ĉiun eĉ seriozan kaj gravan okazaĵon scipovis prezenti humure kun akre trafaj kaj mildaj pikoj kaj samtempe tiklante per sprito. Estas neeble priskribi ĉiun apartan okazintaĵon. Tion ĉiu devas mem tralegi.
Ĉar la temoj rilatas al la tempoj "antikvaj" kiel dirus gejunuloj, iuj temoj nun povus iun tikli, ĉar dum tiu tempo multe ŝanĝiĝis en la monda politiko.
En Esperantujo malpli ... La aŭtoro verkis nur unu libron seriozan Kiel akvo de rivero, ĉiu alia lia agado sur kampo de esperanto estis humura. En Parizo li gvidis tri kabaredojn. Kiel li trovis tempon por ĉio ĉi samtempe laborante en banko? ... Do anstataŭ recenzo/priskribo eble mi citos ion el la libro. Ekzemple Vokalaj nuancoj:
Silento valoras oron! - Tio estas moto.
Ĉiuj silentas. - Tio estas muto.
Virino silentas. - Tio estas mito.
Viro sidas ĉe riverbordo kun hokfadeno: fiŝisto.
Pasanto malbonintence puŝas lin en la akvon: faŝisto.
La viro ĉe la riverbordo falas en la akvon: fuŝisto.
Multekosta diamanto = 18 karatoj.
Vegetara festmanĝo = 18 karotoj.
Jen unu el humuraj rememoroj de la aŭtoro el lia Montmarta epoko, kiam vizitadis lin multaj konatoj, amikoj kaj eĉ ... unu nekonato:
...Li lasis sian vizitkarton ĉe la pordistino. "D-ro F … el B …" kun komplimentaj flataĵoj, kiuj videble suferis pro akuta hipertrofio. La pordistino longe kaj larĝe klarigis al mi, kiel malfeliĉa li aspektis, kiam post duhora atendado en ŝia loĝejeto, li fine devis foriri ne vidinte min.
Kvankam eksterlandano, li tamen sufiĉe bone scipovis la francan lingvon por informi ŝin, ke sub ŝia tegmento loĝas eminenta homo, fama verkisto, grandioza poeto kaj-kak-kaj ... tiom da laŭdoj al mia adreso, kiujn la bona virino ĝoje raportis, ke fariĝis ĝene al mi. Nur por savgardi mian modestecon, mi tiam grumbletis: "Nu certe tre ĝentila homo, sed verŝajne iom freneza!".
"Jes, kompreneble", ŝi konsentis tutkore, "tion mi ja pensis tuj!'.
Dankon!
La tuta libro estas plena de subtilaj humuraĵoj kaj mi sincere rekomendas tralegi ĝin, kiam vi malgajos aŭ malbonhumoros.
Burdo (Pollando)
Mi sukcesis teni mian celon (legi po 10 paĝoj ĉiutage) kaj fini la legadon de tiu libro Historio de Esperanto kiu kovris la periodon 1887 ĝis 1913. Interesega libro kiu helpis min pli bone kompreni nian komunan historion.
Marcelle (Francio)
Resumo de la verko La Libro de Kvin Ringoj. La Libro de Kvin Ringoj estas teksto pri Kenĵucuo, verkita de Miyamoto Musashi en 1645. Ĝi estas dividita en kvin ĉapitrojn, ĉiu kun sia respektiva elemento.
En la unua ĉapitro, nomita Tero, la aŭtoro alproksimiĝas al la Vojo de Strategio el la vidpunkto de la stilo Niten Ichi Ryu. En ĉi tiu ĉapitro, Musashi diras ke li opiniis malfacila vidi la Veran Vojon tra japana glavo-trejnado sole,
avertante ke ni devas observi kaj scii la plej malgrandajn kaj plej grandajn aĵojn; kaj la plej supraĵan kaj evidentan kaj la plej subtilan kaj profundan.
En la dua ĉapitro, la Libro de Akvo, la aŭtoro diras al ni, ke ni neniam komprenos la principojn priskribitajn per legado, memorigo aŭ imitado. Do se anstataŭe ni vere povas senti, lasu ilin transpreni nian korpon, ni malproksimiĝos de eraroj.
La tria ĉapitro estas tiu de Fajro. La temo estas la batalo, la strategio mem, kaj estas sufiĉe klare, ke la stilo Niten Ichi Ryu baziĝis sur eterna praktiko kaj disputo, kie li avertas nin, ke multaj, uzante nur bambuajn glavojn, trejnis sensignifajn aferojn de lerteco.
La kvara ĉapitro estas nomita la Libro de Vento, kie li analizas aliajn nuntempajn stilojn, komparante ilin kun sia stilo.
Fine, estas la ĉapitro pri la Malpleno, kiu laŭ la aŭtoro estas vorto, kiun li uzas por indiki tion, kio havas nek komencon nek finon.
lemosac (Brazilo)
Por la legado mi elektis la duan libron, Esperanta kulturo, el la trilogio de Interlingvistikaj Studoj de la Adam Mickiewicz Universitato en Poznañ. La 15 ĉapitrojn aŭtoras instruistoj kaj studentoj en la fako, redaktis ĝin Ilona Koutny kaj eldonis ĝin poznana eldonejo Rys en la jaro 2022.
La libro, post la Antaŭparolo kaj Enkonduko al Esperanta kulturo aŭtore de Ilona Koutny, estas dividita en du partojn:
La unua, Kulturo - lingvo - lingvokomunumo, traktas identecon de la esperantlingvanoj kaj esperantistoj, esperantlingvan bildon de la mondo, la frazeologion de Esperanto, esperantonimojn, specifecon de lingva personeco de tipa Esperanto-kulturano kaj identecon de esperantlingva komunumo. La aŭtoroj estas Fabio Fortes, Ilona Koutny, Sabine Fiedler, Aleksandro Melnikov (du ĉapitroj) kaj Ida Stria.
En la dua parto, Diversaj terenoj de la Esperanta kulturo, Svorad Zavarský demandas, ĉu entute eblas paroli pri Esperanta arto kaj mencias slovakan pentriston, esperantiston Martin Benka. En la spegulo de historio kaj eblaj perspektivoj traktas temon de teatro François Lo Jacomo, konstatante, ke ĝiaj aktoroj plej ofte estas amatoroj kaj ĝiaj spektantoj povas renkontiĝi nur dum iuj Esperantaj aranĝoj, alimaniere ili troviĝas dise tra la mondo.
Enorman Esperanto-gazetaron prezentas Jukka Pietiläinen kun konstato, ke oni povus legi unu titolon en ĉiu tago, kaj krom grandaj titoloj kiel Esperanto, Monato, El Popola Ĉinio, k.a., kaj paperaj, retaj, fakaj, gazetoj ekzistis kaj ekzistas amasego de movadaj titoloj, malgraŭ ke kelkaj nur kun limigita eldonkvanto kaj mallonga historio. Barbara Pietrzak prezentas Esperanto-radiojn ĝenerale kaj speciale Esperanto-redakcion de Pola Radio, kies "vizaĝo" ĝi estis dum la jardekoj.
Micha³ Ryszard Balicki konstatas, ke malgraŭ kelkaj, ne tro longdaŭraj provoj, titolon Esperanta televido el la teĥnologia normo meritis nur Esperanto-Televido ETV, kaj momente televidon anstataŭigas reta Tubaro kaj jutubaj filmetoj. Judit Schiller traktas kinon kaj Esperanton, konstatante, ke foje temis pri Esperantaj ŝildoj enfilmaj, foje pri uzo de Esperanto kiel la lingvo de neekzistanta nacio, foje pri filmoj kun profesiaj aktoroj, foje pri televidaj, dublitaj aŭ subtitolitaj filmoj;
pli da loko ŝi dediĉis al la filmo Angoroj el la jaro 1964. José Antonio Vergara prezentis imagojn pri Esperanto kiel lingvo por la scienco, kiam komence de pasinta jarcento la sciencistoj mem, kaj speciale medicinistoj, sentis bezonon de neŭtrala komuna internacia lingvo, sed post la Dua Mondmilito ŝancoj de racia solvopropono malaperis pro socipolitikaj, ekonomiaj kaj scienc-historiaj kialoj.
Li Xin en akompano de multaj fotoj gvidas nin tra Esperanto-muzeo en Zaozhuang kaj prezentas al ni ĝian iniciatinton kaj aganton Sun Ming-xiao (Semio).
Ĉiun ĉapitron kompletigas riĉa bibliografio kaj prezento de la koncernaj aŭtoroj. Post ĉiu ĉapitro gravas kelkaj Demandoj kaj diskuttemoj, kiuj ebligas al la leganto kontroli, kio restis en lia kapo el la legita materialo.
La libro entute valoregas la legadon, ĉar enkube (aŭ nuksoŝele) konatigas sian legantoj pri la menciitaj temoj kaj direktas lin al la legado de aliaj fontoj.
Fejfi (Slovakio)
MONDUNUIĜO KAJ HOMARUNUIĜO NACIISMO KAJ ESPERANTISMO:
Bedaŭrinde en la lasta tempo inter la esperantistoj aperis tiaj voĉoj, kiuj diras: ESPERANTO ESTAS NUR LINGVO;
EVITU LIGI EĈ TUTE PRIVATE LA ESPERANTISMON KUN IA IDEO; ĈAR ALIE ONI PENSOS; KE NI ĈIUJ HAVAS TIUN IDEON; KAJ NI MALPLAĈOS AL DIVERSAJ PERSONOJ; KIUJ NE AMAS TIUN IDEON! ¨ Ho, kiaj vortoj!
El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj praktikaj por ili, ni devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon,
kiu estis la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne, neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto,
oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis pri Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto,
kaj ni ekkrios kun abomeno: ¨Kun tiu esperanto, kiu devas servi eksklusive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan.
Estas interese, ĉu? Do, bonvolu legi tiun ĉi libron. Kaj mi apogas la internan ideon kaj homaranismon, ĉu vi?
Kongreso (Meksiko)
Mi legis la capitron Batalo de Okinavo. Mi estis aparte kortuŝita de la subakviĝo de la ŝipo Cuŝima Maru, ĉar la patrino de mia edzo en Okinavo parolis pri sia sperto pri la Cuŝima Maru.
Eiko (Japanio)
La bapto de caro Vladimir estas satira verko el la 19-a jarcento, tradukita el la ĉeĥa de T. Pumpr. Ĝi estas en poezia formo, kio estas kelkfoje iom obstakla al rapida kompreno. Tamen, ĝi ne estas tre longa. Mi sukcesis legi ĝin unufoje sufiĉe rapide. Poste mi legis la tre helpajn fonajn informojn kaj la komentaron de la tradukinto, kio ebligis al mi multe pli bone kompreni kaj ĝui la tekston en dua legado. La traduko, supozeble fidela al la originalo, estas ofte tre lerte kaj sprite farita; ĝi trafe kritikas historiajn despotismon kaj korupton, celante la tiam aktualajn - sed bedaŭrinde tio ne malhelpis, ke tiaĵoj ankoraŭ ekzistu!
Punkto (Britio)
La libro de Emilian Stanev Ŝtelisto de persikoj, eldonita 1985 Sofia Pres estas amdrama novelo de tempo de la unua mondmilito. Ĝi okazas en proksimo de urbo Tarnovo en Bulgario en kabano kun fruktĝardeno kaj vinberejo. Ŝtelisto estas juna militkaptito, kiun trovis mastrino, edzino de oficisto - posedanto de farmo. Amdramo finiĝas per forpafo de la ŝtelisto per oficiro kaj sekvas memmortigo de lia edzino per pistolo de oficiro. La novelo donas bildon de tiu ĉi malfacila varmega somera tempo.
Flegistino (Ĉeĥio)
La libro estas interesa sed malfacila (teknika, ekonomia kaj politika). Feliĉe la franca traduko helpas pli bone kompreni. Ĝi ankaŭ priskribas la krizon de Grekio, kiu ekis en 2008 (teksto tradukita en la grekan lingvon).
Testudeto (Francio)
Mi skribis, ke Effendi verkis en la 1940-aj jaroj kaj Bahaa E-ligo esperantigis 20 jarojn poste. Devus esti 80 jarojn poste. Ĉu vi povus korekti.
Ĝuste tial la libro al mi estis alia ol mi estis imaginta. Unue, ĝi ne priskribis la bahaan kredon sed la historion, martirojn, etendiĝojn.
Kvankam la Esperanta traduko estas gramatike kaj vortare ĝusta, al mi estis tre malfacile kompreni la longegajn frazojn, ties komplikan strukturon.
Mi ne memoris multon el tio, kion mi estis leginta. Ankaŭ la uzo de majuskloj ĝenis min: imagu, ke mi majuskligus ĉiujn vortojn, kies radiko estas la nomo de iu Sanktulo/ Famulo. Plie, la vortordo estis nekutima, ne subjekto - predikato sed ofte predikato - subjekto.
Multa uzo de participoj. Krome, la arabecaj nomoj malfacilas al nearabo. Aldone al tiuj nomoj, estas uzataj kaŝnomoj/ honornomoj. Mi vere devis lukti kaj provi legi miajn paĝojn. Ne ĉiam mi sukcesis. Mi ne skribos recenzon. Principe min interesas bahaismo - la enhavo de la kredo, mi samopinias kun ili pri pluraj aferoj, sed tiu ĉi historio definitive forturnis min.
Kaj tion mi ne volas publikigi.
Nebulino (Finnlando)
Mi legis Sur bluaj planedoj de Laure Patas d'Illiers. En tiu libro, estas pluraj sciencfikciaj noveloj. Estas tre interesa libro. Mi legis de la paĝo 60 ĝis la paĝo 75.
La unua rakonto estis Ĉu vi murdas mojose?. Temas pri du murduloj.
La dua rakonto estis Bonvolu malŝati. Estas la rakonto de viro, kiu vivas en socio, kie oni ne plu volas infanojn, ĉar la homaro tie estas tro multaj.
Tits (Belgio)
Okaze de la komuna Kongreso de Japanio kaj Koreio, Semio kiu okupiĝis pri tiu eldono, donacis tiun ĉi libron al mi, ĉar la tradukinto, s-ro Sasaki, kaj mi estis bonaj amikoj. Bedaŭrinde li forpasis 2 jarojn antaŭe, kaj tio tre malĝojigis min.
Prof. Sasaki laboris dum 6 jaroj por la universitato Zaozhuang en Ĉinio kiel instruisto de la japana kaj Esperanto. Feliĉe por li, proksime de la urbo Zaozhuang nasikiĝis multaj filozofoj kiel Konfuceo kaj Mozi antaŭ 2 500 jaroj.
Li ial ekhavis intereson pri tiuj filozofoj kaj komencis traduki iliajn verkojn en Esperanton. Li estis profesoro de la rusa literaturo kaj mi sciis, ke li estis tre talenta en tiu kampo, sed estis granda surprizo, ke li povis traduki la ĉinajn filozofiajn tekstojn en Esperanton.
Antaŭ kelkaj jaroj li donacis lian unuan libron Mozi, tre dikan libron enhavantan 500 paĝojn. Danke al Sumoo mi povis tralegi ĝin post 3 Sumoo-periodoj, kaj mi konstatis, ke prof. Sasaki estis genio.
Ankaŭ mi havas iom da scio pri ĉinaj literoj, sed la teksto de Mozi estis tute nekomprenebla por mi. Mi miris, kiel li povis traduki tian malfacilan tekston, kvankam ŝajne li ne havis scion pri la ĉina literaturo.
Poste li tradukis la verkojn de aliaj filozofoj kaj tiuj sinsekve aperis en interreto. Certe ankaŭ li ne antaŭvidis, ke la verko de Mengzi aperos libroforme, tamen ĝi aperis.
Tio signifas, ke lia traduko, kiu estis farita de japano kaj "amatoro" pri la ĉina literaturo, estis altetaksita de ĉinoj.
En la novembra Sumoo mi komencis legi, sed la enhavo, kiu konsistas el ĉefe dialogoj inter la filozofo Mengzi kaj siaj adeptoj, estis neinteresa. Tamen mi legadis pli ol 5 paĝojn ĉiun tagon, kaj preskaŭ la duonon de la libro mi legis.
Komenciĝis la januara Sumoo, kaj mi kelkajn minutojn volis ne legi ĝin, sed la libro estis verkita de mia kara amiko Sasaki, do mi kuraĝigis min kaj plu legis la lastan duonon. Mi tralegis la libron, kaj mi trovis, ke ĉe la fino estis Postparolo, en kiu Sasaki priskribis la enhavon je jenaj punktoj:
1. Vivo kaj agado
2. Prediko-vagado de Mengzi
3. Epizodo pri la patrino
4. Kritiko al la ideologio de Yangzhuismo kaj Mohismo: neado de profitamo
5. Mohismo
6. Teorioj de moralaj sentoj
7. Kritiko de profitamo ĉe la regado
8. Kundivido de laboroj kaj interŝanĝo de servoj
9. Kundivido de plezuro
10. Regno kun sociala bono
11. Popola volo kaj majestatenco
12. La reĝa vojo kaj persona digno de konsilanto
13. Eduko: Rilato inter instruisto kaj instruato
14. Libera eduko kaj denaska naturo
15. Praktika filozofio por memstara personeco
16. La ĉiela ordono kaj la ago de sendependa persono
17. Espero al reĝa regado de Qi-regno
18. Pri manieroj je la defendo de patrolando
19. Persona perfektigo
20. Funebro kiel ago de fila pietato
21. Ĉirkaŭ la denaska naturo kaj Ĉjio por radika energio
22. Anstataŭ konkludo
Pro tiuj klarigoj mi povis pli klare kompreni, kiel signifa estis lia filozofio al la ĉina socio kaj ankaŭ korea kaj japana socioj. Se mi legus komence lian postparolon, mi povus kompreni kaj ĝui la enhavon, do mi rekomendas, ke la legontoj unue tralegu la postparolon.
Skribinte tiun ĉi recenzon, mi ekvolis denove legi la postparolon. Dum tiu iom enuiga legado, tamen, mi ĉiam sentis mian karan amikon ĝuste apud mi kaj denove sentis lian forpason kiel gravan perdon por la movado kaj por mi. Mi decidis ne morti, ĉar dum mi vivos, li neniam mortos en mi.
Horizonto (Japanio)
Pri la 3a komuna Espranto-kongreso de Japanio kaj Koreio, ta. Tamen ĝi estas kvazaŭ la Azia Kongreso, ĉar ĝi raportas pri la E-movado de Ĉinio, Indonezio, Tajvano, Vejtnamio, Nepalo, Mongolo. Precipe Ĉinio kaj Koreio traktis la komunan temon nome maljuniĝiĝanta socio kaj E-movado. Pri tiu fenomeno Japanio estas la antaŭkuranta lando. En la kongresa libro troviĝas la raporto pri la Esperanto-movado de Barato, en kiu okupas la plej juna generacio, nome nun ne ekzistas la maljuniĝanta problemo. Notinde mi rimarkis pri Indonezia E-movado. Ĝi estas historie tre malnova, sed la ŝanĝiĝo de la sorto estis tre malstabila.
Samo (Japanio)
Jurek eklaboris kiel paŝtisto en la kamparano, Jozf Wapielnik. Sed li ne povis ricevi sufiĉan manĝa?on kaj ĉiam li estis malsata. Krome la mastro kelkfoje perfortis lin. Fine Jurek foriris de la mastro kun sia hundo, Azor. Sed en la arbaro li kaj Azor hazarde renkontiĝis kun rabia hundo. Tuj poste Azor kaj la rabian hundo estis mortopafita per partizanoj. Ĉar Jurek vundiĝis lian kalkanon, li petis la pastron kuraci lin. Post resaniĝo de la piedo li forlasis la arbaron kaj petis iun geedzojn veturigi lin en la ĉaro.
Sed ili kondukis Jurekn al Gestapejo. La oficiro diris, "Vi estas sagaca kaj plaĉas al mi". Jurek ekprizorgis aferojn de la oficiro kiel metilernado. Baldaŭ en la bieno de majstro Herman, Jurek eklaboris. Iun tagon la maŝino por draŝado kaptis lian manon, kaj li povis ricevi operacion dank' al afabla klopodo de majstro Herman. Post forkuro de la hospitalo, Jurek revenis la domo de majstro Herman. Li helpis Jurek foriri, dirante, "Dio vin gardu!"
Unu tagon la germana soldato, Werner kaptis lin sed protektis lin. Post iom da tempo denove li estis sola kaj forilis al la vilaĝo. Kelkaj germanaj soldatoj vidis lin kaj kuris al li. Li forkuris kaj petis la belega siniorinon helpi lin. Antaŭe ŝi savis lin de la morto. Denove ŝi vivriske kaŝis lin. Ŝi estis batita en ŝirita vesto, kaj ŝia domo estis detruita kaj duone forbruligita. Ŝi diris, "Vi devas foriri, kaj ne revenu al mi, ĉar mi jam ne havas forton. Sed memoru, iru senĉese orienten. Tie, kie matene leviĝas la suno. De tie venos rusoj."
Jurek sinsekve havis malfacilon kaj malfeliĉon, sed bonkoraj homoj laŭeble helpis lin, preĝante al dio. Mi pensas, ke la kredo donas grandegajn fortojn al homoj.
Mateno (Japanio)
Rolulo Matej faris frazon de flugfolioj por alvoki al bulgaraj gestudentoj per peto de Zahari, amiko de Matej. Kaj Matej devis ricevi serĉadon de policio. Tial Matej revenis sian vilaĝon, povis trapasi la landlimon kaj iri al Aŭstorio laŭ Najden, amiko de Matej kaj kun kiu lernis en la baza lernejo kaj Gojko, konato de Najden.
En Aŭstrio Matej konatiĝis kun ĉirkaŭ kvindekjara hungaro Ferenc fuĝinta el Hungario. Finfine en vintro de 1957, Matej venis en Mukeno, kie onklino Kina vivis. Tualeto de Matej estis malpura kun elfrotita vesto. Li aspektis kiel senhejmulo kaj almozulo. Tial Matej malfacile alvenis al la domo de Kina. Kaj Kina demandis al li diversajn aferojn.
Baldaŭ Matej komencis labori ĉe restoracio por lavi la telerojn kaj povis bone paroli germanan lingvon, poste Matej sukcesis ekzamenon por la universitato kaj fariĝis la studento.
En universitato Matej fariĝis la studento de profesoro Karl Faber. La profesoro rimarkis la talenton de Matej kaj deziris helpi tiun ĉi junulon. Poste Matej edziĝis kun Usula, filino de la profesoro.
Matej estis proponita labori ĉe Optika Instituto de profesoro Faber. Matej deziris okupiĝi pri sciencaj esploroj, tio estis lia vivocelo. Sed la laboro en Optika Instituto estis sekreta. Tial Matej devis ŝanĝi sian nomon kaj nacianecon kiel germano. Tio estis ke Matej Rajkov malaperas. Ĉi tie taglibro finiĝas.
Matej ŝanĝis nomon kaj nacianecon por labori ĉe Optika Instituto, pri tio mi supozas ke Matej sciis ne povi reveni en Bulgarion la? parolo de onklino Kina kaj elektis ŝanĝi nomon kaj nacianecon por vivi en Germanio nome lia dua patrolando por okupiĝi je sciencaj esploroj de lia vivocelo.
Granda Kampo (Japanio)
Okaze de la januara sumoo, mi legis la libron La Alkemiisto verkitan de Paulo Coelho kaj tradukitan de Michel Fontine kaj Ana Sonĝanta. Mi senta, ke ĉi tiu libro estas "Filozofia libro" pri destino en la regiono Arabo.
Nun rakonto komenciĝas de tio, ke la ĉefrolulo Santiago laboras ĉe la vendisto de kristalaĵoj. La maljuna vendisto estis arabo, kaj li havis kvin revojn dum lia vivo. Tio estas: ekzistas unu Dio, fasti dum Ramadano, helpi malriĉulojn, iri al la sankta urbo Mekko.
Maljuna vendisto diras, ke li timas lian revon kaj poste ne plu havis kialon por daŭrigi la vivon. Santiago laboris kaj gajnis multe da mono danke al sia diligenta laboro en la butiko, kaj intencis reiri al Hispanio por aĉeti ŝafon. Tamen li ne reiris al Hispanio kaj iris al Egipto.
Li rememoris, ke maljuna Reĝo diris, "Neniam rezignu vian revon kaj sekvu signojn". Santiago prenis Orium kaj Toumin, kiujn maljuna Reĝo aldonis. Finfine Santiago ne reiris Hispanion kaj decidis vojagi al Egipto.
Li rankontis al Angro, kiu serĉis Alkemiiston, Angro sentis, ke Santiago havanta Orium kaj Toumimn ankaŭ serĉas Alkemiiston, malgraŭ Santiago eĉ ne sciis, kio estas Alkemio.
Tamen Santiago alfronte destinon ekmarŝis al Egipto kun Anglo, kiu studis alkemion. Santiago ankoraŭ sciis alkemiiston, kiu oni nomis ĝin "Filozofa ŝtono".
Tiel Santiago ŝanĝiĝis el ŝafisto en Hispanio al laboristo de arabbutiko, sekvante kunamikiĝis al Angro kaj interesiĝis pri Alkemio..
Mi sentas, ke ĉi tiu novelisto bone verkis la diferencon de kultulo de Arabo kaj Eŭropo. Tre interesis min. Dankon al la Esperanto-sumoo!
Lumo (Japanio)
Mi legis po 2 paĝoj tage de Platlando - romano de multaj dimensioj verkita de Edwon Abbott Abott, tradukita de Hu Shenghao, eldonita de Eldonejo Libera en 2022.
Mi eklegis kun ĝojo, pensante, ke eble troviĝos ia scio aŭ ideo pri dimensioj. Tamen kun granda peno legado progresis, ĉar ne ekzistis heroo, nek antagonisto. Do eble la plej simpla metodo estus prezenti ĉi tie la enkonduko de la aŭtoro por la libro: temas pri tio, ke al kiu tiu libro estas dedeĉita.
"Ĉi tiun verkon dediĉas humila lokano de platlando en la espero, ke same kiel li estis enkondukita en la Misterojn de Tri Dimensioj, kvankam li antaŭe konis Nur Du tiel la civitanoj de tiu Ĉiela Regiono eble levos sian aspiron al la Sekretoj de Kvar, Kvin aŭ eĉ Ses Dimensioj.
Tiamaniere kontribuante al la Larĝigo de la Imago kaj ebla Disvolviĝo de tiu elstara kaj eminenta Kvalito de Modesteco Inter la Superaj Rasoj de Solida Homaro.
Majo (Japanio)