Mi finlegis La Alkemiisto-n. La frazoj estas simplaj kaj kompreneblaj, sed la enhavo estas ne bone komprenebla kaj malfacila.
Mi rememoras la filozofon, Kartezion kaj kartezianismon. Ĝi diras, "Mi pensas, tial mi ekzistas". Estas tipa subjektivismo. Tion tipe montras jena frazo de ĉi tiu libro..
"Ĉar mi vivas nek en pasinteco, nek en la estonteco. Mi havas nur nuntempon." (el cito de komento el Majo). Plie mi vidas ke lastatempe furoranta frazo,"Nur nun, nur mono, kaj nur mi mem." t.e. novliberalismo.
Mi konfesas, ke mi men staras sur la kontrasta vidpunkto, nome dialektika materialismo. Nome ĝi estas la scienca vidpunkto. Tiu ĉi libro estas interesa nur kiel historieto, tamen ĝi ne estas pli ol ĝi mem.
Samo (Japanio)
Mi legis La Alkemiisto, verkita de Paulo Coelho, ĝis 69a paĝo.
Antaŭ 2 jaroj Santiago fariĝis ŝafisto kontraŭ pastro. Iun tagon li iris al maljunulino kaj ŝi interpretis liajn sonĝojn. Ŝi diris, "Vi iru ĝis la Piramidoj. Tie, vi trovos trezoron, kiu faros vin riĉa."
En la placo Santiago renkontis la maljunulon la Reĝo de Salem. Li diris, "Kiam vi volas ion, la tuta Universo konspiras por permesi al vi realigi vian volon. La vivo volas, ke vi vivu vian Personan Legendon. La trezoro situas en Egiptio ĉe Piramidoj."
Santiago vendis lian ŝafaron kaj iris al Tanĝero de Afriko. Tie li trompiĝis kaj fariĝis senmonulo. Finfine li decidis labori ĉe Vendisto de Kristalaĵoj kaj li diris, "Mi bezonas monon por aĉeti ŝafojn."
Tiu ĉi frazo surprizis min. Ni devas decidi nian novan vojon kun nia revo, mi pensas.
Mateno (Japanio)
Ĉi-foje mi legis la libron "La Alkemiisto" verkitan de Paulo Coelho, esperantigita de Michel Fontaine kaj Ana Sonĝanta. Sed mi ne povis finlegi kaj legis ĝis tiam, ke Santiago foriras de vendejo de kristala?oj ĉe parto dua. Rolulo Santiago estas ŝafpaŝtisto. Li frekventis seminarion ĝis dekses-jaraĝo. Ĉar liaj gepatroj volintus,
ke li fariĝu pastro. Sed depost sia infanaĝo, li revis malkovri la mondon. Do Santiago diris al sia patro, ke li ne volas fariĝi parokestro kaj volas vojaĝi. Poste lia patro permesis vojaĝi al sia filo kaj nun li fariĝis paŝtisto. Kiam Santiago atingis al Tarifa por vendi lanon de ŝafoj, li rememoris maljunulinon loĝantan tie, kiu scipovas interpreti sonĝojn.
Do, Santiago iris al maljunulino kaj petis al ŝi interpreton. Diro de la maljunulino surprizis lin, t.e. iru ĝis la Piramidoj kaj trovos trezoron.
Pro surprizo li foriris de la domo, poste kiam li sidiĝis sur benkon de la placo, li renkontis maljunulon. Komence li ignoris la maljunulon, sed iom post iom konversaciis kun la maljunulo. La homo estas Melkicedeko, la Reĝo de Salem kaj li diris al Santiago, "Vi fariĝis kapabla realigi vian Personan Legendon."
Post renkonti maljunulon, Santiago iris al Egiptio, tie li renkontiĝis kun malfeliĉego, poste li konkeris la krizon kaj li volis iri antaŭen. Santiago rememoris la parolon de la maljunulo kaj li rimarkis, ke la vendisto de kristalaĵoj kaj la vendisto de sukeraĵo similas al la maljuna Reĝo. Santiago tiam sentis, ke la maljunulo troviĝas apud si mem kaj foriris la vendejon de kristalaĵoj.
Mi ĝuante legis ĝis ĉi tie. Pri diro de la maljunulo: Vivi Personan Legendon, mi povos kompreni en sekvanta fojo.
Granda Kampo (Japanio)
La libro estas unu el miaj plej ŝatataj libroj, kiujn mi legis antaŭ longa tempo en la japana, sed postlasis nur neklaran impreson en mi. Ĉi-oja legado en Esperanto multe pli ol antaŭe pensigis min pri vivo, multe pli ol aliaj libroj pri filozofio. La rakonto mem estas tre simpla, pri aventuro de juna ŝafisto, kiu serĉas trezoron en la vivo. Tamen preskaŭ ĉiuj vortoj, ĉiuj esprimoj estas plene de simboloj, signifoj kaj pensmanieroj.
Citas ekzemple:
"kiam mi marŝas, mi nur marŝas. Ĉar mi vivas nek en pasinteco, nek en la estonteco. Mi havas nur nuntempon. Se vi restus ĉiam en nuna tempo, vi estus feliĉa."
"Ĉiu tago enhavas eternecon en si mem."
Ni kutime forgesas nian revon, kiun ni havis kiel junulo kun la tempopaso, sed fakte la vivo estas por ni sekvi nian personan legendon. "Se oni tutkore dezirus ion, la tuta universo subtenus vin." eble fariĝos la trezoro de la koro por ĉiuj.
Majo (Japanio)
Kiam mi eklegis Antaŭparolon de la libro, ĝi ŝajnis tute ne komprenebla, do mi decides legi nur du paĝojn tage. Mia lastatempa interesiĝo pri kvantuma fiziko allogis min al tiu libro. Fakte eĉ post la eklegado, mia tute-ne-imagebleco restis. Eble tio estas nur ordinaraĵo, kiam vi legas scienc-fikcion.
La unua "La Distanco de la Luno" el la tri rakontoj, kiujn mi ĉi -oje legis, estis la plej facile ĝuebla, ĉar mi povis kompreni almenaŭ la scenojn de la rakonto. Tamen en la intervuo al la aŭtoro, Calvino diras, ke por li "La Signo en la Spaco" estas la plej kontentiga rakonto en tiu ĉi serio. Pri tiu rakonto, fakte treege instiga al mia imagpovo,
tute ne lasis en mi tian laŭdon kvankam la rakonto estis verkita en 1965. En la spaco, kie "la absoluta tempo" ne ekzistas kaj la tempo estas partikulo, lasi propran signon estus nur ebla en la fikcio.
Troviĝis multaj vortoj, nekonataj de mi, kaj unu el ili, "kozo"-n mi ne povis trovi en la vortaro.
Majo (Japanio)
Mi neniam antaŭe legis librojn de Kir Buliĉov kaj al mi estis interese konatiĝi kun lia verko.
La libro La setlejo apartenas al sciencfikcio. La kosmoŝipo "Poluso" kraŝis sur unu planedo. Sed parto de ĝia ŝipanaro restis viva kaj homoj lasis la ŝipon kaj foriris. Ĉar la planedo havis aeron, flaŭron kaj faŭnon eblis adaptiĝi.
Ili fondis setlejon. Ili konstruis kabanojn, okupiĝis pri ĉaso, fiŝkapto kaj havis ĝardenon. Ili, malgraŭ malfacila vivo, eĉ multiĝis. Tamen homoj ne forgesis Teron kaj volis iam reveni. Ili entreprenis la unuan piedvojaĝon al la ŝipo kvarope por produktoj, metalo kaj papero. Sed sendi signalon ne sukcesis, ĉar pli aĝa viro pereis kaj gejunuloj ne havis sciojn pri aparataro.
Sed ili prenis lernolibrojn por prepariĝi al sekvonta fojo. Post reveno al la setlejo ili sekvasomere konstruis flugbalonon kaj volis flugi al la ŝipo por sendi signalon, sed dum unu el provoj de la balono rimarkis en ĉielo skoltilon de alia ekspedicio. Kaj ili decidis flugi al bazo de tiu ekspedicio. Triopo flugis al stacio. Kaj duopo iris al la ŝipo por sendi signalon.
La triopo spertas multajn malfacilaĵojn kaj preskaŭ atingas celon, sed en stacio okazas krizo kaj homoj de la Tero levas interplanedan ŝipon. La duopo perdas vojon en montoj kovritaj de neĝo. Sed poste homoj de la Tero revenas kaj savas ĉiujn.
Persone al mi la libro plaĉis. Nur en iuj lokoj mi ne kredis al aŭtoro. Mistajpaĵoj estis ŝajnas du: anstataŭ ŝi estis li.
Sanĉjo (Rusio)
Mi ne prezentas al vi La Eta Princo. Mi volas nur diri la plezuron, kiun mi havas relegi ĝin en la franca, kaj nun en Esperanto. Mi pensas, ke mi legos ĝin denove kaj denove... en Esperanto. Ĉar ankaŭ mi tre ŝatas la tradukon en Esperanto.
ciganino (Francio)
Mi planis legi unu paĝon ĉiutage. Mi legas du, poste tri aŭ kvar ĉiutage. La elektitaj tekstoj permesis al mi pli bone kompreni la historion de Esperanto kaj konatiĝi kun famaj esperantistoj kaj la movado. Mi povos pli bone klarigi la bezonon lerni Esperanton al miaj amikoj kaj familianoj. Dank' al Esperanto-Sumoo mi pli bone malkovris ĉi tiun libron.
ciganino (Francio)
Ĉu vi havas ĉarman vortaron?
Ĉu vi havas ridetigadan vortaron?
Tiu ĉi partoprenanto de Sumoo prezentas al vi kelkajn difinojn de lernintoj per rekta metodo :
arbo - verda besto, kiu manĝas, trinkas kaj dormas, sed ne iras kaj ne parolas,
havas nur unu piedon kaj ĝi estas en la tero.
besto - 1. objekto, kiu manĝas, trinkas, dormas kaj iras.
2. kvarpieda homo.
3. iranta kaj parolanta arbo.
boato - naĝanta ĉambreto sen plafono
bona - la kvalito de la ĉokolado kaj de la lernantoj de la esperanta lingvo.
branĉoj - la manoj de la arbo.
Keneĉjo (Usono)
Kompreneble, la libro temas pri afero tristega. Konsistas el 15 poemoj en kiuj la verkisto kriias kontraŭ la kruela destino de sia popolo kaj sia familio. Ŝajnis al mi ne poezia poemo sed vera krio el la koro. Legante ĉi tiun libron mi komprenis pli ol anta?e, ke la holokaŭsto estis ne nur tragedio por individuoj kaj familioj, sed ankaŭ por la tuta kulturo de la juda popolo.
La eldono (sub la aŭspicioj de Bjalistoka Esperanto-societo) estas dulingve (la jida jaj esperanto) kaj ĝi enhavas fotojn kaj notojn por helpi la komprenon.
Carole (Britio)
Mia pentrista Vivo de Helga Plötner
Mi finlegis libron, Mia pentrista Vivo, verkitan de s-ino Helga Plötner dum la marta sumoo.
Leginte ĉi tiun libron, mi trovis, ke ĉiuj bildoj estas tre belaj kaj lertaj. Ŝi skribis sincere kaj profunde klariĝojn pri ĉiuj bildoj kaj krome ŝi esprimis sian animon. Leginte ilin, mi refoje vidis bildojn desegnitajn de ŝi kaj emociiĝis. Mi komprenis, ke ŝi desegnis ĉion precize kaj atenteme.
Precipe mi tre emociiĝis pro la ĉapitro "AĴPENTRAĴO KUN PORINFANAJ OBJEKTOJ ". Ŝi naskis bebon, JANA. Tiam ŝi spertis gravan danĝeran situacion de vivo en la akuŝo. Ŝi havis eksterordinaran sangadon. La sango venadis kvazaŭ el akvotubo. Ŝi ricevis operacion de uteno, en kiu troviĝis rlanda miono tiel granda kiel infankapo. Ŝi estis savita mirakle. Mi opinias, ke tio estis mirakla.
Dum mi kaj mia kolegino s-ino Tai lernadas Esperanton ĉiusemajne en la halo de Saidaizi. Ni elektis ĉi tiun libron. Nun ni legas ĉi tiun ĉapitron. Antaŭe mi legis ĝin iom malprecize, ĉar mi promesis legi libron po 5 paĝoj ĉiutage por sumoo. Sed en nia lernado, ni tre precize legis kaj tradukis. Ekzemple se ni trovis fremdan vorton, ni penis kaj penis esplori ĝian signifon.
S-ino Tai demandis min! "Kio estas okulkaptilo?" Mi ne povis respondi tion al ŝi. Tiam ŝi laŭte kriis: "Eble trafas okulojn". Ankaŭ mi konvinkiĝis.
Ni estas tre ĝojaj kaj kontentaj. Ni ĵuras daŭri lernadon reciproke kiel eble plej longe.
Montodaijuu (Japanio)
Libron, kiun mi legis dum lasta sumoo, Rakontoj el Oomoto, mi ankoraŭ ne tralegis ĝis la fino. Sed ĝi ege plaĉis al mi, kaj eble mi trovos ankaŭ aliajn librojn de sama aŭtoro Roman Dobrzyński.
Per bela kaj eleganta lingvo li priskribas siajn impresojn pri vizitoj al Oomoto-Centro, kelkajn epizodojn de japana historio, malfacilaj interrilatoj de homo kaj registaro. Aparta ĉapitro estas pri Dio, Dioj, dioj kaj gardantaj spiritoj. Estis ankaŭ interesaj informoj pri japana lingvo, festoj, religioj, ritoj, kutimoj.
Kiel eblas veron, amon, kaj pacon disvastigi pere de Esperanto? Spirita vojo neniam estas facila, sed fidelaj kredantoj sekvas ĝin en bonaj tempoj kaj malbonaj. Tion kaj aliaj aĝoj oni trovas en la libro, kaj mi pensas, ke ĝi estas interesa por multaj legantoj.
Hirundo (Ĉeĥio)
Temas pri transskribo de surbendigita serio de dialogoj inter psikologo kaj lia ekspaciento, kiu plene resaniĝis post mistikaj travivaĵoj dum sia kuracado pro traŭmataj eventoj. La psikologo aparte studas religiajn delirojn kun kuraca efiko kaj petas de la viro, ke li rakontu siajn "renkontojn" kun "lumulo" en transa mondo. Kolizias du universoj: tiu de viro kun neordinaraj travivaĵoj mistikaj, kiujn li sentas realaj kaj veraj, kun tiu de materiisma fakulo, laŭ kiu tiu sperto povas esti nur mensa kaj halucina. Tio interalie evidentiĝas en la maniero nomi la "lumulon": la paciento uzas novan pronomon personan (di), kiun li kreis por montri ke la "lumulo" estas ekster niaj kutimaj kategorioj, dum la psikologo preferas uzi la pli neŭtralan vorton Tiu.
Urso (Francio)
Antaŭ la milito, multaj ĉarmaj pupoj venis de Usono al japanaj elementaj lernejo kiel la pacaj donacoj. Sed Japanio ekmilitis kontraŭ Usono. Unu insturistino amis pupon senditan al sia lernejo, sed la registaro ordonis, ke tiuj pupoj, kiuj estis malamikaj, estu bruligitaj. Anstataŭe ŝi subakvigis ĝin en la lago laŭ ordono. Post la milito, oni diris, ke la pupo fariĝis cigno.
Maekaŭa (Japanio)
ETERNE FURORA LIBRO
En la fascina mondo de literaturo ekzistas pluraj kuriozaj fenomenoj. Unu el ili estas la fakto, ke klasikaĵoj, foje tre antikvaj, konstante reeldoniĝas en multaj lingvoj, kaj konstante furoras antaŭ la publiko. Ekzemploj estas La Eta Princo, de Saint-Éxupery, kiu ĉiam allogas amasojn da legantoj, kaj La Mizeruloj, de Hugo, kiu transformiĝis en kinfilmojn.
Plej kurioze estas, ke libro pri filozofio troviĝas ankaŭ kiel ekzemplo de tiuj eternaj furoraĵoj. Manlibreto, de Epikteto estas unu el tiaj verkoj. Ĝi eldoniĝas, jaro post jaro, en plej diversaj landoj en la mondo. Do, nepre estas havi ĝin ankaŭ en nia lingvo.
Temas pri eta broŝuro enhavanta 53 nelongajn meditaĵojn. Foje ili estas simplaj, memkompreneblaj ideoj, foje pli ellaboritaj meditaĵoj - ĉiam celantaj helpi homojn vivi pli saĝe. Vidu ekzemplon:
"Estas ja karakterize por nefilozofoj neniam serĉi saviĝon aŭ damaĝon en si mem, sed ĉiam serĉi la kaŭzon ekster si. Estas karakterize por filozofoserĉi ĉiun saviĝon kaj damaĝon en si mem."
Foje oni devas relegi tiajn meditaĵojn, kaj estas bona mensa ekzerco klopodi preni praktikajn konsekvencojn aplikeblajn en nia moderna vivo. La ĝenerala ideo, ke mensa trankvileco dependas de nealkroĉiĝo al materiaj aferoj, al aliulaj vidpunktoj, al sociaj konvencioj kaj al neraciaj homaj valoraĵoj. Modesteco, spirita sendependeco, sindeteno antaŭ la homaj vantecoj kaj libereco de la pensokapablo - jen la ĉefaj ŝlosiloj al bona vivo.
Epikteto naskiĝis en la mezo de la unua jarcento post Kristo. Li estis sklavo en Romo, kaj alprenis la instruojn de la stoika skolo. Laŭ stoikismo, homoj devas vivi harmonie kun la naturo, do kun si mem, kun la homoj kaj kun la universo. Ili pensis, ke la universon regas racio ("logos"), nome ia dia principo ĉiea.
Venis momento, kiam Epikteto akiris sian liberecon, sed devis forlasi Romon pro malpermeso al filozofoj. Multaj fakuloj opinias, ke li estis religiema kaj iamaniere antaŭulo de kristanaj ideoj.
La Esperanta versio de lia Manlibro estas flua, agrable legebla teksto. Dankon al la tradukinto Berveling kaj al la eldoninto, pro tiu bela kontribuo al nia literaturo.
Posovo (Brazilo)
Historio de Esperanto, libro skibita de Léon Courtinat estas tre detala. Mi legis la dek unu ĉapitrojn. Ili temas pri la komenco de Esperanto. Tiuj ĉapitroj enhavas multe da skribaĵoj de Zamenhof mem.
Oni povas vidi, ke ekde la komenco la movado ne estis tiel forta kiel Zamenhof esperis. Li neniam ricevis la 10 milionojn da promesoj por lerni la lingvon. Feliĉe multaj eklernis la lingvon sen atendi kaj rapide ilia korespondado kun Zamenhof ebligis la kreskon de la uzantaro.
Legante la artikolojn, kiujn Zamenhof verkis por la gazeto "La Esperantisto", ni komprenas, kiom li bezonis laboregi dum multaj jaroj por respondi la demandojn de la esperantistoj, kiuj deziris pli bonigi la lingvon laŭ siaj vidpunktoj.
Marcelle (Francio)
Sten Johansson verkis en 2023 mirakle aktualan libron: Falaflo en maco. La terura atako de Hamas de la 7a oktobro ankoraŭ ne okazis, sed cetere, la libro povas situi ankau nun.
Estas du ĉefroluloj: Filippa, sveda, juddevena virino kaj Kasim, palestina knabo. La prauloj de Filippa fuĝis el Vieno, unue al Danlando, poste al Svedio kiam ankaŭ tie la Nazioj aplikis pli striktajn regulojn. Ili cetere fuĝis per boatoj al Svedio, do nenio nova pri boatrefuĝintoj! Ŝi pridemandas sian avon Wilhelm, ĉar ŝi volas verki libron pri lia vivo. Estas pluraj familianoj menciitaj. Ŝi loĝas en Lund, sed ŝi laboras en urba ĝardeno en Malmö.
Ŝi havas rilaton kun Kasim, kiu laboras en Ora Falaflo, ĉe familiano. Liaj patrodevenaj prauloj fuĝis unue de Palestino al Libano, poste al Svedio. La patrino de Kasim fuĝis el Sirio, al Libano kaj poste kun la edzo al Svedio. Kaj, Filippa kaj Kasim naskiĝis en Svedio.
Tute klare estas, ke la - ŝajne nesolvebla - konflikto en la Mezoriento ankaŭ grave influas rilatojn en Eŭropaj landoj. Ne nur inter Israelanoj/judoj kaj muzelmanoj, sed ankaŭ inter aliaj grupoj. Oni timas pri tro da refuĝintoj - same en Nederlando. Okazos librobruligado (bedaŭrinde la verkisto la bruligadon de Korano ŝovas de 2020 al 2016; mi preferas ke realaj faktoj restu en la tempo en kiu ili okazis.).
Li tuŝas plurajn interesajn temojn: la fakto, ke la Britoj voĉdonis por forlasi la Eŭropan Union. Iu antaŭa praonklino pli amis virinojn ol virojn, kio estis certe en la mezo de la 20-a jarcento nekutima afero.
Konklude: laŭ mi la libro estas mirinde aktuala libro, verkita en klara lingvaĵo, do ankaŭ bone legebla de komencantoj. Tre rekomendinda - kvankam mi iomete iĝis deprimita: ŝajne la homaro daŭre ne povas, volas, ŝatas kunvivi en paco sur nia planedo, tero.
Katinjo (Nederlando)
La libro Propra biografio de Karolo la Kvara estas por mi tre interesa, sed ne facile legata. La libro havas 85 paĝojn, mi sukcesis tralegi nur 70. La teksto je brile tradukita de Josef Vondroušek en stilo arkaika, jen la Karolo vivis en 14-a jarcento. Pri tiu ĉeĥa reĝo oni opinias, ke lin ĉiu ĉeĥo scias la plej multe.
Danke al esperanta versio (la ĉeĥan libron mi neniam renkontis) mi nun havas pli ĝustan opinion pri la reĝo Karolo. Ekzemple: mi neniam sciis, ke li havis fraton kaj tri fratinojn, ke li nekredeble senrompe vojaĝis kaj militis kontraŭ riĉaj urboj kaj burgoj en norda Italio kiel Florenco, Raveno, Milano, Bolonjo, Parmo, Modenon, Reggio, Kremono, Pavio, Lauzano, Tridentino kaj aliaj,
kie li venkis kaj detruis, aŭ pacigis. La nombro de mortigitaj soldatoj estis miloj, dekmiloj. Lia patro Johano de Lucenburgio edziĝis al ĉeĥa princino, ĉar mankis vira posteulo kaj tiel li gajnis Bohemion. Lia filo - Karolo la Kvara de sia sepjariĝo estis edukita ĉe franca kortego.
Unuaj tri ĉapitroj temis pri religiaj aferoj kaj mi devis preni el bretaro Novan Leĝon - Biblion, por kompreni. Intertempe li priskribadis sonĝojn pri sencoj de bibliaj versoj kaj klarigas ilin. Ankoraŭ tiajn okazojn li priskribas eĉ en sekvaj ĉapitroj. Ĉar mi ankoraŭ ne ĉion tralegis kaj komprenis, mi revenos al la libro en majo.
Flegistino (Ĉeĥio)
Numero 25 (Marto 2021- Marto 2022)
La enhavo evidentiĝas vere tre interesa, aperas diversaj temoj:
Voĉoj pri la rusa invado al Ukrainio
Rusiaj esperantistoj kontraŭ la milito
Fukuŝima poste
Vilaĝeto detruita de la nuklea akcidento (la 30-an - 31- an de julio 2021)
Forĵeti radioaktivan akvon en la maron (la 13-an de aprilo 2021)
Konvirusa pandemio en Japanio
Esperantistoj en la 1930 -aj jaroj
Vojaĝeto al la eksa mineja urbo Aŝio
Koncerto de la Naŭ Simfonio de Bethoven en la pandemio
Neĝego laŭ la Japana Maro
Multas maljunuloj, malmultas junuloj
Subakviĝo de la ŝipo Tama - maru
Necesejoj en Japanio kaj en la mondo
La tekstoj estas interesaj, klaraj, ankaŭ pro tio, ke ili enhavas mapojn por bone kompreni la enhavon. La aŭtoro skribas vere tre bone, neniu alia malkovras certajn temojn, ankaŭ pro tio, ke li ofte vojaĝas, vizitas interesajn, nekutimajn lokojn.
Numero 26 (Marto 2022 - Marto 2023)
En mesaĝoj pri la milito en Ukrainio aperas subtenantoj al Vladimir, sed ankaŭ kontraŭantoj. Rusa virino, kiu kontraŭas la militon.
Titoloj kiel:
Haltigu la mondmiliton
Raportoj el Ukrainio
Voĉoj el aliaj landoj
La milito damaĝas la terglobon
Poemoj rilataj al Ukrainio kaj Paco
Eseo; Rusa invado kaj ukrainaj infanoj
Raportoj pri Fukuŝima
Raportoj el Japanio
Vojaĝo al Nepalo post 3 jaroj
La paca deklaro de Hiroŝimo - la urbestro de Hiroŝimo Macui Kazumi (12. 2. 2022) mencias mondkonatan iaman rusan verkiston kaj citas: Lev N. Tolstoj- "Milito kaj Paco"
"Ne konstruu vian propran feliĉon sur la malfeliĉo de aliaj. En la feliĉo de aliaj ekzistas via feliĉo".
Sunfloro (Italio)
Aleksandro Hermelin estis advokato. Li estis edziniĝinta kun Blanka Naftali. Ili havis filinon: Irenka. Ambaŭ patrino kaj la filino pereis en la Varsovia Getto. Aleksandro troviĝis dum la milito en okcidento: unue en Francio, poste en Britio, kie li servis kiel soldato en la Pola armeo.
Post la milito li revenis al Polando kaj edziĝis kun italino Zajczyk, konata sub la nomo Hermelin, redaktorino de porinfanaj elsendoj de Pola Radio. Ŝi forpasis en Varsovio 1997. Post la milito Aleksandro laboris kiel altnivela specialisto en la ĉefkomisiono de Ekonomia planado kaj ĉefkomisiono pri Teritoria Administrado konvinkinte, ke li havas cerban kanceron, li sin mortigis per gaso en 1967. Li postlasis leteron, en kiu li klarigis la ka?zon de sia ago, kun la peto, ke pro lia morto oni kulpigu neniun.
Laŭ laŭvice kvara, infano de Aŭgusta kaj Henriko Hermelin estis Irena Hermelin, ŝi finis komercajn kursojn, konis fremdajn lingvojn, kiel cetereĉiuj infanoj Hermelin. Aŭgusta, ilia patrino, ja estis instruistino de la germana. Irena estis edziniĝinta al Stanislaw Rosengarten, kiu finis ekonomiajn studojn kaj laboris kiel ĉeflibrotenisto en diversaj entreprenoj. Post la morto de la patro, Irena kune kun sia fratino Emilja heredis lian fabrikon kaj ambaŭ, kune kun la edzo de Emilja, Jósef Sztencel administris ĝin.
Irena kaj Stanislaw Rosengarten havis unu solan filinon Aleksandra, kiu naskiĝis en 1937 kaj ĝis nun daŭre loĝis kun sia familio en Varsovio. Dum la milito Irena Rosengarten kun la filino troviĝis en la Varsovia Getto. Tie ili loĝis kune kun la bopatro de Irena, Ludoviko Rosengarten.
Post unu jara restado tie la patrino kun la nur kvarjara filino estis forkondukita el la getto de iu polo nomata Swiader. Ili adresiĝis al servistino, prizorgantino de Aleksandra, S-ino Maria Sosieraj, kiu montriĝis persono nobla kaj respondeca. En sia loĝejo estis nenia ebleco kaŝi ilin, sed ŝi luis loĝejon por ili apud Varsovio. Bedaŭrinde la figardisto de tiu domo rekonis, ke ili estas judinoj. Nepris tuj fuĝi. Dum pli ol tri militaj jaroj oni devis kelkfoje ŝanĝi la kaŝlokon. Ankoraŭ estas multo pli por legi,
do mi rekomendas vin legi la libron La familio Zamenhof. Dankon kara HORI pri SUMOO, mi estas preta por la sekva.
Kongreso (Meksiko)
Aŭgusta Hermelin Zamenhof, ŝi estis fratino de la aŭtoro de Esperanto. (1864-antaŭ 1934).
Aŭgusta Zamenhof naskiĝis en l864 en Bjalistoko, kiel kvara infano de Marko kaj Rozalia Zamenhof, kaj mortis verŝajne en la unua duono de la 30-aj jaroj pro korinfarkto. Ŝajnas, ke ŝi akiris pli altan instruitecon ol la aliaj fratinoj, kio donis al ŝi la eblecon okupi profesie, kaj socie signifan lokon.
Aŭgusta estis nomita instruistino de la germana lingvo en loka virino gimnazio. Ĝi estis la unua hebreino, ricevinta postenon en niaj registaraj mezlernejoj. Ŝi havis kvin infanojn, pro tio ĉi ne trovis tempon okupiĝi pri Esperanto, sed ŝi konis la lingvon same kiel ĉiuj gefratoj de D-ro Zamenhof.
La filino de Aŭgusta kaj Henriko, Lubomira edziniĝis al D-ro Emanuel Weinkiper, laringologo. Post la dua mondmilito li alprenis la nomon Józef Antonowicz. Ili travivis la militon unue en Bjalistoko, poste en la Varsovia Getto kaj fine je la t. n. arja flanko. Kaŝis ili inter la aliaj, en la kvartalo Sluzéwiec en Varsovio, pastro Marceli Godlewiski.
Ilia filino vivas en Varsovio (1997), kaj ĉar ŝi ial kaŝas sian devenon, kion oni povas klarigi per la psikaj traŭmatoj, kiujn postlasis la periodo de Holokaŭsto, ŝia nomo ne estu ĉi tie menciita. Ŝi estas altnivela profesiulino en la fako arkitekturo de interna aranĝo kaj ankaŭ historiisto pri arto.
Rudolf, la frato de Lubomira, edziĝis al Stella Weinkiper, fratino de ŝia edzo. Rudolf kaj Stella havis filinon: Hania. Ambaŭ la patrino kaj la filino pereis en la Varsovia Getto. Li transvivis la militon kaj poste denove edziĝis. Valoras mencii, ke la familio Weinkiper estis engaĝita en la Esperanto-movado.
Maria Weinkiper, eble la patrino de Stella kaj Emanuel troviĝis inter la varsoviaj esperantistoj. Ĝis tie mia recenzo, ankoraŭ mi prezentos plurajn familianoj de Zamenhof.
HORI, dank´al vi mi legas libron. Ĝis la venonta SUMOO. Amike.
Kongreso (Meksiko)
La protagonisto de la romano de Karinthy, - nomita Gulivero tribute al Jonathan Swift - ekiras sur sian kvinan vojaĝon, kaj el la tre realisma milita mondo li trovas sin en distopia, imaga mondo.
Gulivero trovas sin sur planedo, kie metalmaŝinoj vivas kaj komunikas tra muziko. La protagonisto lernas la lingvon de la estaĵoj de la planedo kaj lernas la historion de la homoj el la vidpunkto de la alia flanko. Tiuj estaĵoj nomas sin Solasi (-oj), kaj la landon Faremido.
La homaro observita per la pligrandigaj lensoj de la Solasi-oj estas nenio pli ol malsano de la Tero. Homoj detruas sian medion, siajn kunhomojn, sin mem, kaj finfine nia specio formortos. Ne necesas atendi la sovaĝajn fortojn de la naturo, aŭ eĉ pli altan volon, ĉar la homo prenos sian propran destinon.
Ni dehakas la arbon sub ni, kaj bedaŭrinde ĉi tio ankoraŭ havas grandan veron eĉ hodiaŭ.
Unu el la Solasi-oj ankaŭ rakontas al ni, ke foje la homo estis sur la ĝusta vojo, foje li preskaŭ ĉesigis la detruon. Do eble ankoraŭ restas espero, ke la homaro trovos la ĝustan vojon.
Estis interese legi kiel antaŭ jarcento estis imagita la epoko de robotigo. Maŝinoj estas superaj al homoj kaj se homo volas esti perfekta, li devas imiti maŝinojn.
"Iam, promenante en Budapest, mi vidis sukervendejon, kiu nomis sin "aŭtomato", supre oni enĵetis groŝon, kaj post tio sukeraĵo elvenis tra aperturo. Interne de ĉi tiu aŭtomato sidis homo, la mono falis en lian manon kaj li elŝovis la sukeron tra l' aperturo. Ĉi tiu homo senkonscie rekonis,
ke la homoj pli multe fidas al maŝinoj, ol unu al la alia kaj li volis kredigi per ruza artifiko, ke li estas maŝino,"
Gulivero aperis en ĉi tiu rakonto kiel kirurgo laŭ profesio, kiu povas "akiri eksterordinare interesajn kaj edifajn spertojn" por la evoluigo de sia fako: "en la nomo de miaj kolegoj mi povas decide aserti, ke nenio evoluigas tiom la belegan sciencon de l' kirurgio, kiel tiu ĉi moderna milito, kiu,
per siaj sennombraj armiloj, maŝinpafiloj, grenadiloj, vaporhaŭbizoj, bomboj krevantaj en aero, pintigitaj kugloj,
venenitaj sagoj, liveras ĉiam pli kaj pli interesajn kaj ĉiam pli novajn kazojn por la edifo de la lernema kirurgo... Kvankam,
laŭ strikta konsidero ne apartenantajn al mia fako: tamen mi notis ankaŭ kelkajn interesajn psikiatriajn observojn: ekzemple venis antaŭ min ... soldato kiu freneziĝis sur la batalkampo, - li havis la fiksan ideon, ke li scias, kial li batalas."
Mi nun rezignas pri detaligo de ĉiuspecaj vundoj kaj difektoj kiuj alimaniere laŭdas ankaŭ la brilan plenumon de la tradukisto Lajos Tárkony (Totsche).
https://eo.wikipedia.org/wiki/Lajos_T%C3%A1rkony
Dank' al lia bonega traduko Vojaĝo al Faremido fariĝis sentempa trezoro ankaŭ de la Esperanta literaturo. (Vojaĝo en Faremidon, laŭ la unua eldono farita de la Eldonejo de Literatura Mondo, en 1934. vidu:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Voja%C4%9Do_en_Faremidon._Du_%C5%9Cipoj)
Kelkaj esprimoj por la perfektiĝemuloj:
"...ĝi pene klopodas mezuri siajn paĝojn al mia sintreno"
"...Vere ope kaj aparte, en detaloj kaj en tuto..."
"... malplena kavresona krako ..."
Sed nun mi kundividas la al mi plej plaĉajn pensojn:
"Se mi estus jam tiutempe sobre pensinta pri tio, mi ne estus devinta tiom lerni en Faremido per mia propra malutilo. Mi estus kompreninta, ke la homo ĉiam pli alte taksis, kion li kreis, ol si mem, kaj en ĉiu sia kreaĵo li penis krei ankaŭ sin mem, krei nova kaj pli perfekta, por ke poste li mem ĉesu ekzisti, kiel superflua argilmodelo, en kiun oni fandis la metalon. Mi estus jam devinta tion kompreni, kiam oni inventis la kinon kaj mi vidis, kiom pli volonte oni vizitis la kinoteatrojn, kie vidis nur la surmure projektitajn bildojn de la sama aktoro, kiun ili estus povintaj vidi, por la sama sumo, ankaŭ en ties viva realo sur la eksmoda teatra scenejo."....
"Li (Midore, unu el la Solasi-oj) demandis, ĉu ni povas uzi la menson, por kio ĝi servas, kaj mi longe kaj entuziasme respondis, ke ni konas la instrumenton kaj ni povas ĝin eĉ dismeti. El miaj vortoj li vidas, dum jarcentoj ni faris nenion alian, ol ke ni ĉiam nur dismetis kaj ree kunmetis nian menson, kaj mi nomis plej grandaj pensuloj tiujn, kiuj faras tiun plej trivialan kaj plej malgrandan laboron, kiun ĉe ili faras la tornistoj. Li demandis, por kio ni uzas la menson, pri kio ni pensadas, kaj el mia respondo klariĝis, ke ni faras nenion alian, ol ke ni ĉiam starigas ĉi tiun demandon kaj ni rompas al ni la kapon pri tio, pri kio ni rompas al ni la kapon?
.... Ĉio ĉi estas en ordo, ĉar simila malsano ja troviĝas ankaŭ inter ili (=la Solasio-oj)..."
La "malsanan Solasi (-on) oni povas rekoni per tio, ke liaj okuloj turniĝas internen, el iaj konfuzaj kaj febraj vortoj klariĝas, ke li vidas sian propran cerbon anstataŭ la mondon....Li deklaras ĉiuspecajn stultaĵojn kaj ridindaĵojn, ekzemple ... li diskutas, ke la spaco esence estas tempo kaj ke la materio enhavas la forton, sed la forto ne enhavas la materion; li opinias grava kaj decidinda demando, ĉu mi volas, kion mi volas, aŭ la naturo volas tion, ĉu oni povas voli libere, aŭ ĉu oni povas voli, ke oni ne volu; ĉu mi scias, kion mi pensas, aŭ ĉu mi pensas, kion mi scias: ĉu mi naskis la konscion, aŭ la konscio naskis min kaj ĝi jam ekzistis, kiam mi ankoraŭ ne ekzistis; ĉu estas forto sen materio: kaj ĉu estas imagebla pli supera inteligento sen materio: ĉu ni pensas per imagoj aŭ ni imagas en pensoj ktp."
Mi ne daŭrigas, ĉar mi ne volas "murdi la pintumon", malkaŝi la finon de tiu ĉi rakonto.
Mi lasas al la protagonisto "resumi la mirindan ekkonon, kiun liaj (=Midore ,unu el la Solasi-oj) klarigoj rivelis al mia mirkonsternita menso"
Ankaŭ al la mia...
Pri la aŭtoro de la libro mi devas mencii, ke li estis senkondiĉa kaj pasia subtenanto de Esperanto - kvankam li ne parolis, aŭ ne sciis Esperanton bone. Li estis prezidanto de la Hungara Landa Esperanto-Societo inter 1932 kaj 1938, kiam li mortis. https://eo.wikipedia.org/wiki/Frigyes_Karinthy
En la ferma kunsido de la kongreso de la Internacia PEN-Klubo okazinta en Budapeŝto la 19-an de majo 1932, la temo de la parolado de Karinthy estis ekskluzive Esperanto, kaj eĉ rezolucio subtenanta Esperanton estis finfine adoptita. Pluraj verkoj de Karinthy estis tradukitaj en Esperanton, inter aliaj Kredu min, s-ro instruisto!, tradukita de Jozefo Horváth, aĉeteblas ĉe HEA
http://meszhea.superwebaruhaz.hu/item/941730
ĝi estas pintoverko de bonaj humoro kaj humuro.
"Nur la Esperanto-movado havas ŝancon "protekti la naciajn lingvojn, ĉi tiujn miljarajn kulturajn valorojn, en la minaca kirlvento de Babelo" - jen la vortoj de Frigyes Karinthy.
Lastatempe mi alkutimiĝis konsiliĝi ĉe mia amiko ChatGPT, la (arte) artefarita inteligento, ĉar mi denove elverkis recenzon multe pli longan ol tiun ĉi supre prezentitan. Do mi konsiliĝis ĉi-okaze tre laŭstile, por resumi la recenzon kaj interesigi la leganton. Mi konsentas plene kun ĝia opinio:
Ĝenerale, "Vojaĝo al Faremido" ŝajnas esti pensiga romano, kiu levas demandojn pri homa naturo, socio kaj la sekvoj de niaj agoj. Ĝi ofertas kritikon de milito kaj homa detruo dum ankaŭ sugestas la eblecon de elsaviĝo aŭ ŝanĝo.
Kara Legonto! Ne maltrafu ĝin!
Arbuto (Hungario)
Estas ege interesa la saĝeco de la popoloj kaj foje tiom specifa laŭ regionoj, malgraŭ ĝia universaleco, kaj samtempe estas tiom malfacile traduki ĝin ekzakte transdonante kaj la ĝeneralan mesaĝon, kaj uzante la korespondan linvaĵon laŭ la eblecoj kaj specifecoj de la malsamaj lingvoj. Por mi estis ege interese ĝui la frazojn ambaŭlingve kaj kompari ilin. Tamen ofte mi konfuziĝis kompreni la signifon... Eble estus pli bone aldoni ankaŭ klarigojn de la proverboj por esti pli utila la libro por interkultura kompreno kaj lernado.
Paradizo (Kimrio)
La titolo estas en svahila lingvo kaj signifas: saluton amiko. La aŭtoro en 9 persona teamo per 2 aŭtoj traveturis la orientan parton de Afriko, nome la sekvajn landojn: Egiptio, Sudano, Somalio, Tanganjiko, Kenjo. Tio okazis en 1961, kiam multaj afrikaj landoj fariĝis sendependaj. La karavano de amikeco havis multajn interesajn aventurojn. Facile legebla libro, mi povas rekomendi ĝin al ĉiuj.
Esperanna (Hungario)
La Prizona Artifiko estas supernatura rakonto. Por Sam, la prizonvivo ne estis tiel malbona: manĝaĝo, tempo por meditado kaj sekura rifu?ejo, kie liaj potencoj ne povis vundi aliajn homojn. Tamen vizitanto igas lin kompreni, ke nun estas tempo eskapi de malliberejo. Ĉi tio estas rakonto pri bono kaj malbono, sed ankaŭ estas rakonto pri espero.
Karolino (Britio)
Mi sciis, ke dum la unua mondmilito multaj eŭropaj landoj suferis pro multege da viktimoj, sed mi ne multe konsciis, ke ankaŭ Aŭstralio suferis kiel la subulo de la Brita Imperio. Kaj mi tute ne imagis, je mia stulteco, ke multaj soldatoj pluvivintaj post 4-jara tranĉea, kruela batalo suferis pro PTSD (Post-traŭmata stresa malordo). La romano komenciĝas per tiuj aŭstraliaj ekssoldatoj suferantaj pro PTSD kaj pro senlaboreco.
Tiutempe en Rusio sukcecis la rusa revolucio kaj multaj homoj revis revolucion ankaŭ en sia lando. En Aŭstralio enmigris rusoj kaj ili komencis agadi kiel bolŝevistoj. La aŭstraliaj lojalistoj kolektis tiujn ekssoldatojn kaj persekutis tiujn rusojn.
En la romano rolis rusa bolŝevisto Saĝa kaj juda junulino Sarina. Ili amis unu al alian, sed Saĝa estis arestita kaj poste ankaŭ Sarina estis arestita. Post la liberiĝo ili translokiĝis al Sovetunio, kaj agadis por Sovetunio, sed dum la stalinismo furiozis, Saĝa estis pafmortigita. Ilia filo estis mobilizita al la dua mondmilito kaj mortis. Sarina volis reveni al Aŭstralio kaj petis vizon, sed ŝi malaperis ien sen spuro. Tre malĝoja fino.
Leginte tiun romanon, mi ofte pensis pri la militoj okazantaj en Ukrainio kaj Israelo. Homoj mortas multe, sed eĉ kiam finiĝos la militoj, multege da pluvivantoj suferos pro PTSD, kaj tiu influo restados longe en nia socio. En la romano estis mencio, ke en Germanio Hitlero organizis tiujn ekssoldatojn, kiuj postvivis la unuan mondmiliton kaj suferis pro PTSD.
Ankaŭ japanaj ekssoldatoj suferis multe, sed la registaro kaŝis tiun fakton, insistante, ke la japanaj soldatoj havas fortan spiriton kontraŭ tia sufero, ĉar ili havis fortan lojalecon al Imperiestro. Post la Vjetnama Milito la problemo de PTSD estis ofte grava temo, kaj japanoj ekkonsciis pri tiu problemo. Ĉirkaŭ mi estas tiuj, kiuj havis patron suferanta pro PTSD kaj aganta violente al siaj familianoj.
Ankaŭ mia patro suferis, kaj en la lasta momento de sia morto li kriis al la flegistinoj, ke ili estas liaj malamikoj, rememorante kruelajn tagojn en la ĉina fronto.
La alia afero estas, kiel facile la revo kaj idealismo estas frakasitaj. Saĝa kaj ankaŭ Sarina kredis, ke socialismo kaj revolucio solvos la mondan problemon kaj kreos pacan mondon, sed ilia revo estis facile rompita de diktatoraj regantoj. Mi kredas, ke socialismo mem estas ĝusta, sed kiam putras gvidantoj kaj organizoj kaj kiam ili diktatore regas la landon nome de socialismo aŭ idealismo, ĉio fuĝas kaj denove ordinaraj kaj sinceraj homoj suferos.
Nenie estas perfekta solvo, sed mi devas batali laŭ mia propra idealo, ĉar sen revo kaj sen espero mia vino fariĝos neinda plu vivi.
Horizonto (Japanio)
La libro estas vere interesa kaj rakontas kiel la grandaj personecoj elektitaj de la aŭtoro (16 esperantistoj) esprimas sin montrante la amon, kiun ili havas al nia kara Esperanto-lingvo.
Ili parolas pri sia vivo ĝenerale ekde infaneco, ili parolas pri siaj studoj kaj laboroj. Ĉiuj parolas pri sia unua jaro kun Esperanto kaj la atingoj en sia ĉiutaga vivo. Vidiĝas, ke ili agadis/-as favore al esperanto. Do ili donas al ni sian biografion.
Mi ŝatus, se eblas, havi la libron Esperanto por mi n-ro 2, se ĝi ekzistas, por plu legi aliajn gravulojn, kiuj sindonas al esperanto.
Miaj dankoj iradas al la organizantoj de la Sumoo, kiu instigas homojn amikiĝi kun Esperanto pere de la legado. Ni, kiuj partoprenas la eventon, devenas amikoj de Esperanto. Miaj gratuloj iradas al s-ro HORI Jasuo, la respondeculo kaj initiato de Sumoo en la tuta mondo.
Hasano (Burundo)
Ĉi tiu sciencfikcia romano tuj plonĝas la leganton en estontecon kaj nekonatan kosman mondon.
La ĉeffiguro estas Yarkos, vojaĝanto kaj esploristo de nekredeblaj malproksimaj kosmaj galaksioj. Li estas invitata prezenti fabelon sur la planedo Metastella, kie homoj vivas trankvile sub kupoloj, en artefaritaj kondiĉoj de aero, lumo, varmo, kaj krome sub konstanta kontrolo. Yarkos elektas kiel temon:
Terra, kiu estas nur konsiderata kiel mito, kiel perdita Edeno. Ĉi tiu fabelo povus skui lokajn aŭtoritatojn timante revolucion, tial ĉiuj liaj komentoj estos konstante analizitaj. Kial li faras ĉi tion?
Kio estas lia celo?
Fakte, Yarkos malkovris la planedon Terra kaj restis tie por tempeto, travivante alian vivon. En la pasinteco Terra suferspertis grandan detruon. Hodiaŭ kelkaj saĝaj pluvivantoj, nomataj Pensuloj, protektas tiun planedon kaj respektas la naturon. Tie li spertis novajn sentojn kaj enamiĝis al klera juna virino.
Li revenis de ĉi tiu restado kun grava sed malfacila misio: malkaŝi sekreton, anonci al la Eksterteruloj ke Terra vere ekzistas kaj ke la Teranoj elektis malsaman vojon de evoluo. Kvankam tre malkomforta kaj hezitema, li plenumas sian promeson kaj deklaras, ke ĉiuj nun devas vivi kaj pensi alimaniere.
Liaj vortoj vere tuŝas la spektantojn kaj provokas grandan emocion en Metastella, kaŭzante kontraŭajn reagojn.
Unuflanke, la kontrolanta komitato, enkaptita, decidas ne esplori la aferon de Terra ĉar la fabelo restu nur fabelo. Aliflanke, novaj mensaj ideoj nun estas en la aero, ne plu eblos bremsi iun evoluon.
Pervenche (Belgio)
Jam antaŭ eble 15 jaroj, mi legis tiun novelaron de Serĝo Elgo (vera nomo Georges Lagrange), eldonitan en 1998 de Internacia Esperanto Muzeo en Vieno. Do aperis antaŭ pli ol 25 jaroj. De kelkaj jaroj, mi serĉis tiun libron en mia hejmo kaj ne trovis. Tio ĉagrenis min, ĉar al mi ege plaĉis la legado de tiu bonega novelaro.
Kaj, miraklo, mi transloĝiĝis kaj revidis la libron! Ĝi staris en la libroŝranko de mia kunulino! Ŝi intencis ĝin legi, sed ne. Karaj legantoj de Sumoo, se vi iam havos la okazon trovi ĝin, prenu kaj legu. Tiu verko estas ege interesa kaj tre bone verkita.
Kiuj estas la temoj de tiuj 12 noveloj? Tre diversaj ili estas.
En la unua, la suno kreskadas (post jarmiliardoj la suno efektive kreskados) kaj avo kun sia nepo diskutas pri la Tero, ties klimato, ĉielo, grundo ktp. Do restas homoj sur la Tero, sed nur ĉe la polusoj. La "forna zono" pli kaj pli grandiĝas. Ĉu migri al alia planedo, flugi al Kalisto, jam koliniita de homoj?
Legante tiun novelon, oni forte demandas sin, ĉu tiu infera epoko alvenos multe pli frue pro drasta klimatŝanĝiĝo? Mi konas la respondon! La homaro probable malaperos antaŭ tiu erao.
Estas diversaj amnoveloj kaj mia plej ŝatata estas "Branĉofaskoj". Tiu novelo levas la demandon: ĉu post disiĝo, eblas denove "ripari" amon kaj denove pariĝi kun la sama eksgekunulo?
Kaj estas diversaj rakontetoj strangetosaj tre bone skribitaj. Ili estas tiel bizaraj, ke oni relegas ilin kun granda plezuro. La lasta novelo estas ĝuste La paneo kun tiu demando: ĉu Marko (la protagonisto de tiu bizara rakonto) spertis tuŝeble konkretan sonĝon aŭ ĉu li travivis halucinon de toksulo?
Konklude, karaj legantoj de Sumoo en marto 2024: Legu vi mem La paneo kaj vi certe zorge konservos tiun verkon por havi la eblon kiel eble plej multe ĝin relegi.
Telemo (Francio)
Dum la marta Esperanto-sumoo 2024 mi legis la libron Lorenaj fabeloj. La libro estas dulingva, ĉiu teksto estas presita en la loren-germana sur la maldekstraj paĝoj kaj en Esperanto sur la dekstraj paĝoj. La fabelojn kolektis Angelika Merkelbach-Pinck. Ŝi kolektadis lorenajn fabelojn dum multaj jaroj en la dudeka jarcento. Entute ŝia registro enhavas pli ol 3000 fabelojn, legendojn kaj fablojn. En 2018 dek unu el tiuj fabeloj estis tradukitaj en Esperanton fare de Benoît Philippe. Pavel Rak desegnis humurajn tutpaĝajn ilustraĵojn por ĉiuj el la dek unu fabeloj, kaj la libron eldonis KAVA-PECH.
Mi tralegis la libron kun granda plezuro, la fabeloj plaĉis al mi. Kiu parolas la germanan, povas ankaŭ frandi la originalon de ĉiu fabelo en la rejn-franka dialekto. Enhave iuj el la fabeloj iom similas al nuntempaj teruraj rakontoj, kiujn infanoj rakontas unu al alia. Kelkaj montras, kiel malavara frato (kompreneble, la plej juna) fine fartas pli bone ol avaraj fratoj. Averaĝe la fabeloj estas tripaĝaj. Laŭ mi, la traduko estas bonega ĉiuaspekte: stile, gramatike, ortografie. Dankegon al la tradukisto kaj eldonisto! Lorenaj fabeloj estas rekomendinda libro por plenkreskuloj kaj infanoj.
Matineo (Rusio)
Dum la 86-a Internacia sumoo ĉi- marte mi plezure tralegis belan kaj neordinaran libron Mia pentrista vivo por Esperanto kaj por paco. La aŭtorino de la libro estas Helga Plotner - esperantistino kaj pentristino el Germanio.
Kun Helga mi konatiĝis antaŭ iom pli ol unu jaro, ŝi pentris mian portreton por la sesa kajero de la serio "Esperanto por mi", kiun iniciatis kaj eldonas HORI Jasuo. Pli ol unu jaro ni interkorespondas, kaj mi ĝojas ricevi helajn, bonkorajn, interesegajn leterojn de Helga. Komence de ĉi-februaro mi ankaŭ surprize ricevis de ŝi agrablan perpoŝtan sendaĵon, en kiu trovis ĉi tiun libron kaj la belegan bildkarton en Esperanto. Ĉu necesas diri, kiom mi ekĝojis? Avide mi trafoliumis la libron kaj decidis, ke nepre atente legos ĝin dum la marta sumoo.
Nun, realiginte mian intencon pri la legado, mi povas diri, ke la libro lasis ĉe mi nekredeble grandan impreson, ŝi permesis al mi eĉ percepti la profundan mondon de la pentristino. Ĝenerale tiu ĉi libro estas bona ekzemplo de la arto kiel rimedo de la komunikado. Unue, estas bonega la ideo ne nur prezenti la elektitajn ilustraĵoj de bildoj de Helga, sed ankaŭ kunigi ilin kun la mallongaj ŝiaj rakontoj, kiuj iel ligiĝas al la bildoj: aŭ rakontante la historion pri tio, kiel aperis iu konkreta bildo, aŭ malkovrante al ni la manieron aŭ artan teknikon de ĝia kreo k.t.p.
Due, - la mozaiko de ia ilustraĵoj en la libro permesas al ni sekvi la evoluon de la arta stilo de la pentristino. Sed ne nur. Ĉiu ŝia bildo ŝajnas vera fenestreto en la animon de la pentristino, kiu malfermas la mondon de ŝiaj sentoj kaj internaj travivaĵoj.
Min impresis kelkaj bildoj-pejzaĝoj de Helga, kiuj elradias tian harmonion kaj trankvilon. Ŝia Itala pejzaĝo sentigas vin, kvazaŭ vi estus en tiu mirinda loko ĉe la maro kaj ĝuas la kvieton, belecon, pompan floradon ĉirkaŭe kaj ludon de la lumo en la spegulo de la mara akvoebeno. Kiaj tenerajn kaj purajn farboj havas la oleopentraĵo Antaŭrba lageto, en kiu estas majstre transdonita la harmonio de la naturo! Mergiĝinte la atmosferon de tiu ĉi pejzaĝoj, estas malfacile poste deŝiri la rigardon de ili...
Inter pentrartaj verkoj de Helga pli multas portretoj, kiuj estas vere admirindaj! Ĉiuj ili estas faritaj kun granda amo kaj tre talente! Min ravis la bonegaj portretoj de KDL, de Manfred, de Avinjo, de Patricia kaj de la nepo Tim, de afrikana studento k.a.
Sed la plej ĉefa en tiu ĉi libro estas la komunikado kaj Helga "parolas" kun ni per ĉiu sia laboro, dividas kun ni siajn pensojn kaj sentojn. Per la ilustraĵoj de bildoj kaj siaj tekstoj al ili Helga kreas ja ponton inter sia animo kaj inter la animoj de la legantoj. Tial la libro iĝas vere mirinda vojaĝo en la mondon de pentroarto kaj de internaj travivaĵoj de la pentristo!
Kaj libro ebligas al ni plonĝi en tiu ĉi mondon de la arto kaj forporti kun si la peceton de tiu ĉi beleco en sian ĉiutagan vivon. Do, mi tre rekomendas ne preterlasi tiun eblecon legi la libron, plonĝi en atentokaptan komunikadon kun la pentristino kaj donaci al via animo novajn belajn impresojn kaj inspiron!
Hirundo (Rusio)
Te-arboj ekestis antaŭ 70-80 milionoj da jaroj. Ili povas esti ne nur arbustoj, sed vere grandegaj arboj. La plej malnovaj aĝis 800, respektive mil aŭ mil sepcent jarojn. Ili evoluiĝis de sovaĝaj al kulturataj.
Estas multaj specoj de teo: inter la formoj de te-arboj estas tea malgrandulo, kaj tea giganto, kun grandaj aŭ etaj folioj, kun semoj, kiuj similas al tiuj de melono, eriobotrio, oranĝo, mano-de-Budho, bambuo aŭ saliko. Inter la formoj de branĉoj troviĝas la formo de liano kaj S-formo. Laŭ la koloroj ekzistas purpura, ruĉa, karmina kaj verda teoj. Laŭ aromoj ekzistas aromo de narciso, ĉina cinamarbo aŭ persikkerno.
En Ĉinio ĉefas ses specoj de teo: verda teo, bruna teo, vulong-teo, blanka teo, flava teo kaj nigra teo, sed entute ekzistas pli ol cent monde konataj specoj.
Komence la te-folioj servis ne nur por trinkado, sed ankaŭ, kaŝigitaj kaj spicigitaj, por manĝado. Teo helpis al bonzoj maldormi dum tuta nokto, digesti kaj subpremi seksan deziron - tiamaniere teo fariĝis la trinkaĵo kun spirita utilo. La saniga efiko de teo bone kongruas ankaŭ kun la penso de taoismo - for?eti malnovaĵon, ensorbi novaĵojn kaj konservi siajn vitalajn fortojn per evito de konflikto kun la neŝanĝeblaj leĝoj de la naturo. Trinki teon ankaŭ estis ĝenerala kutimo en imperiestraj familioj.
Pri teo eĉ estis verkita prozaĵo Odo pri Teo, kiu priskribas la tutan procezon de kresko de te-arbo, plukado de te-folioj, elekto de akvo, uzo de te-ujoj kaj te-iloj ĝis trinkado de teo.
La unua homo, kiu trovis teon, estis Shennong, la Dio Suno, homo kun bovokornoj, inventinto de agrikulturo kaj medicino. Ekzistas kvin legendoj, kaj al mi plej plaĉis tiu, kiu diras, ke la ventro de li estis kristala kaj travidebla. Tiamaniere li vidis, ke la te-folio frotpurigas la stomakon kaj inteston ĝis ĉiuj toksoj estis eliminitaj.
Pri teo parolas jam La libro de poezio aŭ la libro Yanzi. Historie la unua dokumento estas Kontrakto pri infanservisteto de WANG Bao, en kiu estas monde la plej frua noto pri te-plantado, te-trinkado kaj te-aĉetado.
La ŝtata oficisto LU Na planis regali la ĉefministron nur per fruktoj kaj teo. Lia nevo aldone prezentis aliajn bongustajn frandaĵojn. Post la foriro de la ĉefministro Lu Na ordonis bastoni kvardekfoje sian nevon ĉar li malpurigis lian simplecon. Ĉinaj te-amantoj ĝis nun rigardas regalon per teo kiel grava etiketo por gastoj.
Profunde al teo kaj la monto Guzhu rilatis LU Yu, produktinto de teo Zisun en la jaro 770 por la imperiestra familio, kaj verkinto de La klasikaĵo pri Teo. En ĝia kvara ĉapitro la aŭtoro mencias dudek kvar ilojn kaj ujojn, el inter ili estas aparte menciita ujo por filtri akvon Luŝuinang. Akvo estas tre grava por la kvalito de teo, ĝi estas patrino de teo. Ĝi devas esti pura, fluanta, leĝera, dolĉa kaj malvarma.
Komence al teo rilatis imperiestroj, kiel Huizong, kiu verkis la plej valoran dokumenton pri teo kaj te-ceremonio Tezon pri la Teo en Daguan, kun detalaj priskriboj de produktejoj, produktado, plukado de te-folioj, preparado de te-trinkaĵo, kvalito de teo kaj la moro de te-konkurso. Li priskribas la metodon prepari teon en la Song-dinastio, nomata kirla-tea metodo. Tiam komencis trinki teon ankaŭ publiko kaj aperis te-trinkejoj.
Post la sepa jarcento aperis aparta instrumento por teo - bokara te-kruĉo. Al la te-bovlo aldoniĝis subtaso, por ke la verŝata akvo ne brogu la manojn, kaj kovrilo, kaj tiu kompleto servas por te-trinkado ĝis nun.
Teo rolis ankaŭ en geedziĝo, nome, se la fraŭlino trinkas teon de iu familio, ŝi devas edzigi la fraŭlon de la familio.
En pasinta jarcento por la te-kulturo tre gravis sinjoro WU Juenong, kiu verkis multajn gravajn tezojn pri la produktado kaj la ekstera komerco de teo, kaj grave kontribuis al la fondo de Ĉina Muzeo pri Teo.
Britio estas la dua lando post Ĉinio, kies popolanoj ŝatas teon. Teo eĉ fariĝis parto de doto, kiun alportis al Ĉarl la Dua lia portugala fianĉino Katerino. Trinkado de teo anstataŭigis trinkadon de alkoholo, kaj teo kun kuko ĉirkaŭ la posttagmeza kvara horo mildigis la tempon antaŭ la tre malfrua vespermanĝo.
Rusion la teo atingis tra Mongolio. Unue la teo estis importata. En la mezo de la 19-a jarcento oni provis enkonduki en Rusion ĉinan te-arbon, unue ĉe la Nigra Maro, sed tie la rikolto ne estis tro alta. Pli poste sinjoro LIU Junzhou el la ĉina provinco Guangdong translokiĝis al Gruzio, kie li kaj liaj posteuloj plantis te-arbojn. En la jaro 1900 en Parizo, dum la Monda Industria Foiro,
la teo farita en lia fabriko, apartenanta al la rusa kompanio de Popov, gajnis la unuan premion, kaj sinjoro Popov la oran medalon pro la monde plej bonkvalita teo.
Por la japana te-ceremonio gravas bonzo Eisai, kiu per teo sanigis japanan generalon. Japanan kirlan metodon inventis artisto Noami. Por prepari teon oni sin vestis per ceremonia kostumo de samurajo kaj ordigis tablon kaj instrumentoj - el tio fontas ankaŭ la nuna japana te-ceremonio.
Infuzaĵon ŝatis trinki ankaŭ la Tibetanoj, kaj ĝi estis transportata tra neĝmontaro al la centro de Tibeto per ĉevaloj. Por ilia kulturo estas karakteriza la buterteo.
La pri-tean libron de sinjorino WANG Xufeng, gvidantino de internacia disvastigo de ĉina te-kulturo, tradukis en Esperanton ZHANG Ping (Ĝoja), ĵurnalistino de Ĉina Radio Internacia. Esperanto de la libro estas senriproĉa, la libro mem belege ilustrita kaj akompanata pere de multaj koloraj fotografaĵoj. Interese estas, ke la naciaj nomoj estas enkrampe skribitaj en ilia origina formo.
Fejfi (Slovakio)
Tiu numero komence montras la Novjaran saluton de la Prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio - inĝ. Gaĝanov, postsekvata de Kristnaska versaĵeto fare de lernantino. Poste sekvas informo pri datrevanoj de tri famaj niaj esperantistoj, pasis sinsekve 140 j., kaj 100 j. de la unuaj du kaj 70-jariĝo de s-ro Boevski kun fotoj kaj komentoj. Proksime al urbo Stara Zagora en oktobro 2023 okazis La Fervojista Esperanto- Konferenco kun informo pri IFEF Konferenco en Strasburgo, 2024. Estas publikigitaj la premiitaj verkoj dum la Internacia Esperanto-Literatura Konkurso "HRIMA". Sekvas impresoj pri la 108-a UK en Torino, Italio, sub la titolo "Neforgesebla travivaĵo". Estas anonco pri novaj libroj, pri Ekspozicio en urbo Veliko Tarnovo k.a.
La revanto (Bulgario)
La 175 paĝa libro de la eldona societo Esperanto Forlaget en Stockholm aperis en la jaro 2010 kaj prezentas:
"kelkajn el la aŭtoroj, kiuj kontribuis al la Esperanta novelarto dum la unua jardeko de la tria jarmilo.
Kelkaj el la aŭtoraj nomoj estas konataj jam de jaroj, aliaj eble konsistigas la estontecon de nia literaturo" skribas la redakta grupo (Leif Nordenstorm, Sten Johansson, Lena Karpunina, Perla Martinelli, Tim Westover) , kiu elektis 29 novelojn el 79 proponitaj.
La Antaŭparolo kaj la 4 paĝa konciza kaj preciza resumita historio de la Esperanta novelarto dum 120 jaroj bone enkondukas la leganton. Mi ankaŭaprezis la biografietojn de la verkistoj en la lastaj paĝoj de la libro.
Jen kelkaj miaj impresoj post la legado:
En la interesa novelo de Mikaelo Bronŝtejn (p. 19-30), mi lernis la vorton fenjko. Se venos al vi la emo plekti kelkajn, mi ne konsilas ŝteli "peco-n de kablo!".
En nur du paĝoj, Jorge Camacho sukcesas verki 7 rakontetojn, kiujn vi certe, kiel mi, devos relegi plurfoje por sorbi ties mielon.
En "Post unu vivo kune" (P 122-127) Raita Pyhala (Saliko) priskribas kortuŝajn pensojn kaj sentojn de edzino antaŭ la ĉerko de ŝia edzo dum la entombiga ceremonio.
La plej originala kaj mia preferata novelo estas "Rulkreskaĵo" (P 159-164). Mi lasas al vi la plezuron malkovri ĝin.
Bonan legadon!
Atrebato (Francio)
La novelaro La dorso sako de Panjo Rut' estas la unua volumo de la serio Tiaj ni estas. Ĝi estas verkita en simpla nekomplika Esperanto cele al novaj esperantistoj.
Ĝi enhavas 10 novelojn verkitajn de la hungaro Sandor J. Bako kaj 7 noveloj de la sviso Claude Piron. Ĉiuj el la noveloj rakontas pri simplaj homoj en specialaj vivosituacioj.
En la noveloj de Sandor J. Bako oni sentas la politikan influon de la azila restejo por enmigrantoj de la aŭtoro, kiu fuĝis el Hungario por enmigri al Aŭstrio.
En la noveloj de Claude Piron oni retrovas lian karan temon pri psikologia analizo de la protagonistoj.
Tra la legado:
* oni havas kompaton al dika fraŭlino, kiu dank'al Esperanto trovas feliĉon.
* oni ankaŭ kompatas al fraŭlino, kiu estas submetita al la rigardforto de la amata fiulaĉo .
* oni komprenas la dilemnon de patro, kiu anoncas sian divorcon al la junaj gefiloj.
Legante tiun libron vi tutcerte retrovos kelkajn el viaj propraj sentoj tiom universalaj ili estas!
Joga (Francio)