La parto de la poemaro, kiun mi legis (ĝis paĝo 96), estas tre bonkvalita. Ĝi ankaŭ enhavas iom da surprizoj, ĉar mi ne atendis, ekzemple, ke la poemoj de Edmond Privat estus tiel bonkvalitaj, tristaj kaj komplikaj; mi ja konis lin nur per "La vivo de Zamenhof." La granda plimulto el la poemoj estis ege malidealismaj, kio plaĉas al mi. Kompreneble enestas iom da subtila mizogineco, ege bedaŭrinda poemo pri romaoj (kiu alie teknike tre bonas), ktp., sed certe pli malmulte da tio ol oni atendus de la epoko.
Kontenta (Usono)
Tiu libro temas pri kolekto da rakontoj, kies enhavo ĉiam celas montri la lecionojn pri simpleco, tenero, amikeco, amo, valoroj, kiuj ĉiam valoras la penon al ni, la kultivon.
Fonto (Brazilo)
Estas fascina historio, kiu deirante de unu strato en Sankta Peterburgo kaj ties loĝantoj kvazaŭ resumas la tutan historion de Ruslando/Sovetio tra tuta jarcento, inkluzive de la falo de la Rusa Imperia familio, la bolŝevista revolucio ktp ĝis la nuno.
Tradukisto (Nederlando)
Unue ĉar 44 de la 57 jaroj vivitaj de Zamenhof (1859-1917), li pasigis en Varsovio. En la pola ĉefurbo li frekventis mezlernejon, kreis la Internacian Lingvon, konstituis familion, laboris kiel okulkuracisto kaj tie mortis.
Due ĉar la libro, eldonita de Roman Dobrzynski, estis omaĝo al la centjariĝo de sia morto.
La aŭtoro dividis la libron en kvin itineroj kiel turisma rondveturado kaj aldonis en la fino de la libro, speciala ĉapitro pri la Muzeo de la Historio de Polaj Judoj (POLIN), inaŭgurita en 2013. La unua itinero priskribas la Muranovo-kvartalon, kie la familio Zamenhof vivis tre longe. Sekvante, Dobrzynski priskribas la Juda Tombejo en Varsovio, kiu najbaras kun la kvartalo Muranovo.
Ĝi ekzistas ekde la 19-a jarcento kaj estas deklarita Historia Monumento kaj Arto. En la tria itinero, estas larĝa priskribo de Tomboj de Zamenhof-Familianoj. En la kvara itinero estas priskribita la Zamenhof-Strato, registrita en antaŭa libro de Roman Dobrzynski. La preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj estas la lasta itinero. Tie en la paroĥa domo trovis rifuĝejon la nepo de la kreinto de Esperanto kun sia patrino, kaj kelkaj aliaj membroj de la Zamenhofa familio.
La moderna Muzeo de Historio de polaj judoj, POLIN kompletigas la libron, same kiel historiajn fotojn kaj mapojn de la distrikto Muranovo kaj Juda Tombejo.
Lemosac (Brazilo)
Ĉi tiu libro estas taŭga por kapabligi nin ellerni pli la gramatikan scion. Ĝi havas latentan esprimpovon, kiu pli grandigas nian vortprovizon. En tiu kolekto ni ellernas kaj enkapigas multajn komentitajn vortojn kaj emfazas la strukturon de Esperanto por ni plibonigi nian konadon de la lingvo internacian Esperanton.
Elisia (Brazilo)
Ĉi tiu libro ne estas facile legebla - kvankam ĝi estas bonege tradukita - sed valoras la penon legi ĝin kiel bazan tekston de la hodiaŭa scienco. Estas nuntempe preskaŭ neimageble, ke ĉiuj homoj en la mezo de la 19 jarcento (kaj ankoraŭ kelkaj religiemuloj, aparte en Usono) kredis, ke specioj estis ĉiuj kreitaj unuecaj kaj porĉiamaj de Dio.
Gario (Kanado)
Legita libro estis interesa.
Sebuhoro (DR Kongo)
Temas pri krimromano, kiu pritraktas la malaperon de Damjan Donev, kies nevo kontraktis privatan detektivon Sinapov por esplori kio okazis al li. Sinapov parolis kun kelke da konatoj de Donev, sed nenion novan pri li ricevis el ili. Sed iu kuzino de Donev, nomita Johana, rakontis al li, ke Donev estis atestanto de bankŝtelo, kaj pro tio oni minacis mortigi lin. Timema, Donev kaŝis sin en monaĥejo. Mistero solvita.
Hiromi (Brazilo)
Tiu verko temas pri la simpla kaj naiva vivo de brazilanoj en la kamparo. La aŭtoro priskribas aspektojn de la brazila naturo, de la praarbaroj, de la varieco de plantoj kaj bestoj. Godogredo Rangel estis tre talenta brazila verkisto. La tradukinto, Benedicto Silva, tre modesta homo, jam tradukis plurajn brazilajn verkojn. Li estas kompetenta tradukisto.
Euripido (Brazilo)
La libro Bonvenon en nia mondo, de Bent Jensenius, eldono de 2009, estas bonega kompilaĵo por helpi nin kompreni pli la Esperanto movado tra la mondo, helpante ankaŭ la legantojn elekti interesajn aferojn de Esperantujo. Do, la libro helpas la legantojn daŭri en sia esperantisteco. Ĝi enhavas simplajn tekstojn kun trafa kvanto da fotoj pri gravaj aferoj de nia komunumo: revuoj, Pasporta Servo, Kastelo Greziljono, Esperanto-muzeoj, La bieno Bona Espero, Universala Kongreso de Esperanto, UEA, ktp. Kelkaj temoj kaj informoj ne estas aktualaj, sed estas ankaŭ interesaj kiel historio de la movado. Do, estas bonega libro por kompreni pli da kulturo kaj historio de la internacia lingvo. Mi ege rekomendas tiun libron al partoprenantoj de Internacia Esperanto-Sumoo.
Kuraĝo (Brazilo)
Sep fratoj de Aleksis Kivi
Kulpas la streĉa, plurfoje amuza, iom ironia rakonto. La traduko, kiun faris teamo sub Vilho Setälä kaj lingve kontrolis modele tri alilingvaj korifeoj, estas senriproĉa. Nur malofte renkontiĝas ata-participo nepravigebla. Kaj riĉas la esprimoj, finnaj kulturaĵoj. Plurfoje necesis uzi la vortaron pro nememorataj signifoj de plantoj, bestoj. Ne ĉiam helpas la cetere tre utila librofina paĝaro kun klarigoj. Sed la aventuroj de la ne ĉiam paca sepopo kun tamen firmaj karakteroj kaj kelkaj realismaj membroj, ankaŭ rakontanta frato, distranta en krizaj situacioj subtenas la esperon de la leganto. Kpontrauau la superstiĉoj ĝuste de la sep fratoj ĝi komprenigas, kiom gravas fascina rakontado en instruado al malkleruloj, sed ankaŭ iom reklamas la kristanan kredon, tamen sentiĝas la aŭtentikeco de tiu ingredienco. Mi varme rekomendas la libron!
Rob (Nederlando)
Mi tralegis la libron, IVO LAPENNA: Elektitaj paroladoj kaj prelegoj. Ĝi traktas la antaŭ ĉ. duonjarcentajn paroladojn, kies enhavoj estas bonstilaj eĉ emociaj kaj noblaj. En tiu tempo mi estis ĉ. 20-aĝa kaj tiam mi sciis nur la vorton, "Esperanto", sed mi ankoraŭ ne eklernis ĝin.
Mi nun eksciis, ke tiam UEA bone kontaktis kun UNESKO kaj eĉ estis unu el la kandidatoj de nobel-pacpremio. La esencan enhavon de la libro montras jena citaĵo:
"Oni hodiaŭ multe parolas pri diskriminacio, rasa, nacia, kaj alispeca, tamen estas gravega la lingva diskriminacio."
"La baldaŭa estonteco montros ĉu la racio venkos super antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj kaj ĉu la homaro tiamaniere fine solvos la lingvan problemon en la internaciaj rilatoj."
Esperanro estas nur unu rimedo por solvi la lingvan diskriminacion. Tiu tezo ankoraŭ nun estas senŝanĝebla, mi kredas.
Samo (Japanio)
Mi legis Minakata Kumagusu, verkitan de Toniŝi Jooko, tradukitan en esperanton de Egaŭa Harukuni.
Antaŭ 100 jaroj, la japana registaro en la erao Meiĵi proklamis la leĝon: 'kuna apoteozo por unu komunumo'. Kumagusu forte kontraŭis tion. Dum dek jaroj li protestadis kontraŭ la aŭtoritatuloj de la ŝtato kaj la gubernio, dirante:
"La leĝo detruos la ekologian sistemon de naturo, perdigos la bonkorecon de homoj kaj fine alportos nenian bonan frukton al estonta Japnio."
Do, nun, ni bezonas aŭskulti lian opinion, mi pensas.
Mateno (Japanio)
Ĉi-foje, mi elektis novelon Bukedo al Vi. Mi interesiĝas pri la titolo "Bukedo", sed la enhavo estas tute alia ol mia supozo. Ĝi traktas ĉiutagan vivon de ordinaraj ĉinoj. Tio estas tute alia por mia imago pri la bukedo.
Granda Kampo (Japanio)
Mi celis legi ĉiutage 3 paĝojn pri la libro Raportaj el Japano 10 verkitan de s-ro Hori Jasuo, kaj finis legi totale 45 paĝojn dank'al la Esperanto-Sumoo. Ĉefa enhavo estas "Minamata malsano", "Problemo de instruado de angla lingvo en lernejo" kaj "Malnova Japanio en urbo Takahaŝi" ktp. Mi sentis, ke li detale konsultis pri tio kaj starante sur la subpremataj popoloj li opiniis multe al legantoj.
Lumo (Japanio)
La aŭtoro de La gvidlibro de la modernigita Kampo-medicino, d-ro Onda Hiromasa dediĉis 30 jarojn de sia vivo al la modernigo de la Kampo-medicino kaj celis krei komunan bazon inter la okcidenta kaj la orienta medicinoj, kaj inter kuracistoj de diversaj sektoj de la Kampo-medicino.
Kampo estas nomo por la orienta medicino en kontrasto al "Rampo", kiu estis medicino enkondukita el Nederlando dum la epoko Edo. Kvankam troviĝas supereco en la Kampo-medicino, ekz. kuracada arto de malsano ne en loko sed en la tuta korpo,
tiama registaro Meiĵi en la klopodo tuj modernigi Japanion, preskaŭ forpelis Kampo-medicinon.
Pere de la longedaŭra eksplorado de "Ŝokanron", tiel nomatan biblion de la Kampo, li eltrovis utilajn el kelkmil drogoj. Por krei komunan bazon, unue li provis krei alfabetan signon por ĉiuj drogoj uzante la latinan nomon, kiu preskaŭ koincidas kun tio en Esperanto. Kial esperanto?
Ĉar li pensis, ke kiam homa konscio sufiĉe progresos, homoj nepre bezonos komunan lingvon kaj Kampo-medicinon plirafinitan, t,e. la Universalan aŭ Homaran medicinon. D-ro Onda klasifikis drogojn en kvar grupojn, trovis 3-tavolo-strukturo en supoj, kiuj estas kombino de drogoj, kaj kreis skizon de la progresoj de la malsanoj.
Plie kreis skeman esprimon de drogo-komponantoj, utiligante triangulojn grandan kaj malgrandan kun alfabetaj signoj sur la pintoj. Tiamaniere, oni povas tuj vidi la similecon kaj diferencon en la konsisto-formuloj. Mi volas disvastigi la ideon kaj idealon de d-ro Onda kaj serĉados esperantistojn, kiuj interesiĝas pri Kampo-medicino.
Majo (Japanio)
Mi trovis kelkajn artikolojn pri Esperanto si-mem en ĉi-tiu numero. Mi opinias, ke daŭrigo lerni Esperanton estas grava, kompreneble se vi povas. Rezultoj aŭ profitoj estos malfacile gajnititaj. Mi pensas, ke teni celo(j)n aŭ rezone(j)n por lerni ĝin estos ŝlosilo. Sed la vojo sur kiu Esperantistoj iros estos ne-pavimita aŭ ne-rekta, mi antaŭvidas.
Hidemaru (Japanio)
En la septembra sumoo mi legis en Ĉina antologio 1949 - 1959 190 paĝojn el la 412. La libro estas historie interesa. Ĝi priskribas la vivon de ĉinoj, kiam la nuna Ĉinio konstruiĝis: multa peza laborado, militado, suferado, mankoj, obstina fido al bona futuro. La antologio enhavas verkojn poeziajn aŭ novelajn de 31 geaŭtoroj. La noveloj pli plaĉis al mi ol la poemoj. Laŭ mi poezio kaj politika ideologio malfacile kunigeblas. Fine de la libro troviĝas biografiaj notoj kaj klarigoj pri ĉinaj vortoj kaj nomoj. Laŭ la biografiaj notoj nur unu el la geaŭtoroj estas virino (pronomo ŝi uzata) sed laŭ la enhavao de la unu alia novelo, kie patrino rakontas pri naskiĝo kaj morto de sia filo. La paĝojn ornamas malgrandaj verdaj gravuraĵoj (vinjetoj?) kaj tutpaĝaj fotoj pri pentraĵoj, skulptaĵoj kaj gravuraĵoj.
Nebulino (Finnlando)
Marina ĉe la limo de Sten Johansson estas impona libro, kiu ŝokas min. Temas pri du svedaj edzinoj, kiuj adoptis du brazilajn infanojn.
La knabo nomas Brazilon "feklando", ne akceptas la patrinojn kiel patrinojn, li ege malestimas ilin. Li implikiĝas en populismajn, patriotismajn rondojn. Tiu temo kompreneble ne nur estas grava en Svedujo, sed venenas la tutan Eŭropon, aŭ eĉ pli grave, la tutan mondon.
Nepre rekomendinda, ankaŭ por relative komencentoj, ĉar Johansson verkas en bona, komprenebla stilo.
Katinjo (Nederlando)
Okaze de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono, unu el la plej interesaj programeroj, almenaŭ por amantoj de literaturo, estis la "aŭtoraj duonhoroj". Ili estis pli ol dek, kaj ĉiam okazis en la mezo de la tago. Dum tridek minutoj, Esperantaj verkistoj prezentis al eta ĉeestantaro,
en la interetaĝo apud la libroservo (strategia loko!), siajn verkojn kaj ĝeneralajn ideojn pri literaturo. Kelkaj eĉ kantis, aliaj disdonis dolĉaĵojn. Ĉeestantoj havis la okazon senĝene, neformale fari demandojn kaj ricevi vivecan impreson pri la personeco de admirataj verkistoj.
Mi ĉeestis plurajn aŭtorajn duonhorojn. Unu el la plej impresaj estis tiu de la hispana paro Miguel Fernandez kaj Miguel Gutiérrez Adúriz - ambaŭ membroj de la tiel nomata Ibera Skolo.
Mi estis ravita de la entuziasmo kaj komunikemo de tiuj intelektuloj. Ilia varmkora maniero travivi literaturon kaj transdoni ĝin al sia publiko estis mirinda. Unu el la libroj tiam prezentitaj estis "Rev-ene", poemaro de la unua el ili. Post la kunsido mi rapidis al la libroservo por aĉeti mian ekzempleron.
La nedikan volumon eldonis Eldona Fako Kooperativa de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en 2018. Bela kovrilo, klara preso, kaj mi ne trovis misskribaĵojn. Leginte la tutan libron, oni ne povas eviti la demandon: kion fakte celas Poezio?
Tiu nedika volumo malfermiĝas per enkonduko de la grava poeto Suso Moinhos kaj tuj poste prezentiĝas "Prelude", en kiu oni legas absolute fascinan poemon sub la titolo "Vilaĝo en kalko". En ĝi la poeto versumas kvazaŭ li penikus akvarelon por bildigi la diversajn momentojn de bela tago. Ĝi finiĝas per ĉi tiuj perlaj versoj:
Ĉio scintilas kaj disfalas poste
kaj sin kroĉas kaj ligas kaj almetas
al faktoj alitempaj,
al sonĝoj aliesaj kaj sensencaj.
Formiĝas tiel vivo-historio.
Sekvas pluraj sekcioj en la libro: Soci-kritikaj kantoj (en kiuj la poeto verŝas siajn plej indignajn kriojn kontraŭ malhomeco en la mondo); pluraj poemoj diversintencaj kun inspiro en movimentoj de muziko; Amkantoj (en kiuj la animo de la poeto proponas sian tutan pasion); Omaĝaj muzikpecoj (al pluraj admirataj personoj, inkluzive de la amata nepo Victor); kaj Fina Kanto (omaĝe al Fabienne Berthelot).
Tuta paletro da viglaj sonoj de Poezio. Valoras la penon legi ilin laŭtvoĉe, eĉ se nur al si mem: ili sonas jen susure, jen eksplode, jen lamente, jen ekstaze, ĉiam per forta emocia ŝarĝo. Tia estas la ekzistomotivo de Poezio: ĵeti en la mondon emocion. Konstante "revenigi revojn" al la homoj. Ne temas nur pri vortludo!
Posovo (Brazilo)
La libro La infanoj en la arboj estas verkita per facilaj vortoj kaj simplaj frazoj. Do mi, komencantino, povis legi povis tralegi rapide kaj facile dum du tagoj. Poste mi voĉlegadis ĉiutage. Tio estis bona ekzercado por mi.
Kitaniŝiki (Japanio)
La krimromano Amiko el la junaĝo de Maigret estas tre interesa. 34-jara virino estis pafe mortigita. Ŝi havis 4 virajn klientojn, kiuj vizitadis ŝin en respektive decidita semajntago. La 4 viroj estis suspektataj kaj atestanto estis unu virino, kiu estis pordistino de la domego, en kiu la afero okazis. Unu el la 4 sustektatoj estis amiko el la junaĝo de Maigret.
Ibukijama (Japanio)
En la septembra Sumoo 2018 mi legis la romanon de Julian Modest Murdo en la Parko. Julian Modest estas unu el miaj plej ŝatataj verkistoj en Esperantujo, ĉar li verkas klare, bone, simple, romantike kaj liajn librojn kaj rakontojn (ili troviĝas surrete en multaj retejoj) mi ĉefe sugestas al progresantoj.
La lingvo de la romano estas relative facila kaj glata kun nur tre malmultaj ne fundamentaj vortoj en ĝi. Ne atendu literaturan ĉefverkon. Se mi kuraĝus, mi komparus lin kun Claude Piron.
La libro estas krimromano pri iu murdo de ĵurnalistino en la parko kaj kiel la polico enketas diversajn homojn kaj provas esplori la kialon de la murdo kaj la krimulon. Mi devas diri, ke la romano finiĝas iomete abrupte kaj ĝi bezonus iom pli da paĝojn. Sed pensu pri ĝi kiel longa rakonto.
Vasil (Turkio)
Jen konciza recenzo pri la legita libro:
La verko eldonita 2018, kun pliaj aŭtoroj, estas bonega ankaŭ el historia vidpunkto. Kiom da aŭtoroj, tiom da aliroj al nia 130-jara lingvo. Unu eksplikis aliron el frazeologia vidpunkto, alia traktis la evoluon de la lingvo, plia kontribuanto el gramatika flanko analizis la lingvon, estis,
kiu analizis la funkcion de Esperanto, kiel kultura arta perilo kaj indentigilo, krom komunikilo. Ju pli profunde iu el la kontribuantoj eniris en la diversajn alirojn, des pli interesa kaj alloga fariĝis verko. Mi ne volas malkovri pliajn alirojn, mi nur volas veki interesiĝon, po ker ankaŭ aliaj legu ĝin. Jam unu prizorgantino de leglukta grupo komencis legi ĝin.
Anjo (Hungario)
Ĝ i havas esence religian karakteron, la Spiritisma, sed invitas esperantistojn prepari diverstemajn artikolojn, por ke ankaŭ la tutmondaj kulturo kaj pensmaniero spediliĝu en ties paĝoj. Ĉi eldone, tuŝas gravan temon: la abortigo, laŭ spiritisma vidpunkton, kun tri artikoloj kaj poemo, menciitaj sciencaj kaj doktrinaj vidpunktoj.
Helena (Brazilo)
La libro Stranga Kato de V. Eroŝenko kompilita de Mine Yositaka enhavas ses individualaj rankontoj, nome:
1. Koro de Aglo
2. Mapŝparo de Favoraj Donacoj
3. Homoj-Dioj sur Jupitero
4. Kapo de Scienculo
5. Stranga Kato
La rakontoj estas facile legeblaj. Ili ne estas fabeloj, sed kortuŝaj rakontoj pri malbonasanĉaj bestoj.
Inter ili la rakonto Stranga Kato Eroŝenko montris siaj simpatioj kun musoj, katoj kaj la sorto de besto. Kio okazas, se la kato ne plu ĉesas la musojn? Pro malsato ĝi devas ŝteli manĝaĵojn en la kuirejo, aŭ iu bonkora servisto donaĉas al ĝi manĝaĵojn.
Al filo de dommastro "Botĉan" diris la vira kato "Toraĉan": "Ĉar mi ne ĉasas plu la musojn, la mastro ordonis, ke oni ne donu al m plu da manĝaĵoj; vi tion ĝi bone ja scias. Kaj jen, mi malsatas, ĉiam malsatas, kaj kiam, ne povante plu toleri la malsaton, mi ekmanĝas en la kuirejo, ĉiuj krias:
"Jen la virkaro: Ŝtelisto, batu lin!" Botĉan, se vi iafoje ne donadus al mi kaŝe iom por manĝi, mi jam antaŭlonge estus mortinta. ..."
Finfine la majstro de la domo ordonis, ke oni mortigi la katon. La katon nomiĝis Toraĉan, kaj ĝi estis la ŝatata amiko de filo de la doma mastro "Botĉan", kiu suferis de la ordono, ke la stranga kato Botĉan estu mortigita.
Dum la mastro, kuiristo kaj la ĉambristinoj klopodis ĉasi la katon por pendigi aŭ montigi ĝin per la bastonego, nur Botĉan timis ĝismorte bati la katon. Kiam Botĉan hezitis fari tion, subite oni aŭdis la krion: "Helpu, helpu! Radide ĉi tien! La Botĉan estas mordita de nia freneza virkato!..."
Eroŝenko devus esti feliĉa, pro tio, ke li estas blinda, ne povus reale vidi la veran mondon!
Abengo (Tajvano)