Libro "Elektitaj paroladoj kaj prelegoj" de Ivo Lapenna enhavas interesajn tekstojn en bonkvalita stilo kaj valorajn laŭ historio de evoluo de la E-movado (klopodojn, streĉojn kaj atingojn). Kaj nun gravan datrevenon de la unua Unesko-Rezolicio en Montevideo 1954j.
Fidinda / Alina
"Serpentoj en la Puto" estas tre bona libro de Hungara verkisto Istvan Nemere. La libro rakontas la "islamajn terorismajn" agojn de nia tempo. Mi citis la esprimon ĉar eble ke ĝi ne bone taŭgas. La libro ne estas pri paco kaj amikeco inter la kulturoj kaj religioj kaj pro tio ĝi rakontas la aferon de nur unu flanko. Tamen mi pensas ke li tre bone analizis la terorismajn okazaĵojn. Mi sugestas tiun libron al ĉiuj geesperantistoj.
Amike, Vasil Kadifeli
En la rakonto la aŭtoro priskribas travivaĵojn komence de la kvarjaraĝa infano ĝis studentaj jaroj. La leganto povas multe ekscii pri la vivo dum la sovetiaj tempoj. Tamen la aŭtoro atentigas pli profunde pri la rilatoj kun knabinoj kaj la procezo de sia maturiĝo kiel viro.
Lidija Jerofejeva (Montaro)
Mi opinias, ke tiu romano estas ne kutima, ne irdinara. La aŭtoro priskribas la vivon de la homoj kiuj loĝas malproksime de la civilizo, tre supre en la monto. Ili preskaŭ faras ĉion memstare. Pro tio ili aspektas muskulfortaj. Kaj al ili sia vivo ne ŝajnas enua. Al mi tio memorigas la vivo en komuno. La protagonisto, Reman, laŭnome supreniris la monton,
ĉar li volas trovi kvar soldatojn, kiuj antau kelkaj jaroj foriris al la monto kaj ne revenis. Li provas esplori la kazon, tamen la montanoj ne rapidas helpi lin. La autoro ĉiam komparas vivon sube (en urbo) kaj sur la monto. Tiuj estas du paralelaj mondoj. Sur la monto homoj estas pli honestaj, ili amas unu la alian. La montanoj vivas simplan vivon, tamen ili opinias,
ke sia vivo estas pli bona ol sube, kie homoj malamas, ne fidas, ne helpas unu la aliajn. Ofte tie okazas militoj.
Dekomence la montanoj nomas Reman-on "fremdulo" kaj ne volas helpi lin. Tamen Reman esploras kaj kondutas tiamaniere, ke la montanoj rakontas al li la veron. Evidentiĝis, ke la montanoj ne estas kulpaj pro la morto de kvar soldatoj. Reman foriras la mondon de la montanoj kaj komprenas ke ili neniam forgesos la tagojn kiujn li pasigis sur la monto.
Lidija Jerofejeva (Montaro)
Mi legis "Frisaj Rakontoj en Esperanto". Kvin pagoj ĉiutage, Mi legis ok rakontojn, ĉiuj rakontas pri la vivo en Frislando, lando en la norda Nederlando. Laŭ mia opinio la libro estas bona ankaŭ por malspertaj esperantistoj kiel mi. Mi tre amuziĝis lukti.
Dankon! Debora (Abelo)
En tiu ĉi libro la aŭtoro parolas pri la historio de L.L. Zamenhof: lia vivo, lia familio, liaj studadoj, liaj idealoj kaj, finfine, lia religio. Zamenhof distingas du lingvojn; ili estas la "Malnova Hebrea Lingvo" (kiu oni parolas en Izraelio) kaj la "Jida" (nova lingvo, naskita en Eŭropo). Li emfazas ke ni bezonas komunan lingvon por fratiĝi popolojn (Esperanto). En la libro ni trovas informojn pri gravaj kaj kulturaj movadoj: Hilelismo, Framasonismo, Cionismo, Homaranismo kaj Rozkrucismo. Finfine, A. Cherpillod konkludas ke Zamenhof havis grandajn idealojn por la paco, la tolero kaj la dialogo inter la tutaj popoloj en la mondo.
Karla
Ĝi belaspektas kaj estas facile kaj agrable legebla. Kompreneble temas pri la vivo de kamparanoj en vilaĝo en la antaŭrevolucia epoko, pri la tiamaj kutimoj ekzemple kanto de kulioj sur la sabla strando de la rivero, aŭ donaco por la praula endoma altaro, pri batalo sed en la malproksimeco, pri revolucio; ni travivas ĝin nur per la okuloj de kelkaj homoj. La bienposedanto Ĉu Min kiu ekspluatas, malsatigas la terkulturistojn ne aperas rekte. Ne estas lavango da ebriiĝado, insultoj, mortigoj kiel ekzemple en Ĉe Akvorando de Shi Nai’ An tradukita de Laŭlum (1.830-paĝa!). La etoso estas pli intima, laŭ la vidpunkto de la pli juna filo de la familio, eble 12-jara. Aperas nur dekkvino da rolantoj. Mi elektis tiun libron ĉar mi renkontis la filon de la verkisto, Freŝa Maro, en lia tradicia hutonga domo tuj malantaŭ la Nealirebla Palaco en Pekino kaj li malkovrigis al mi la klerecon de sia patro, kiu vivis 4 jarojn en Eŭropo, scipovis ne nur la ĉinan kaj la anglan, sed ankaŭ la francan, la germanan, la hispanan, la italan, la svedan, la danan lingvojn kaj esperanton! Oni tre facile imagas la montarojn ĉirkaŭ la vilaĝo kaj la sintenojn de la patrino, de la profesia rakontanto Laŭ Liu, de la olda instruisto Onklo Pejfu, de Onklo Pan, rifuĝinto el la Nordo, de Maŭmaŭ sub la influo de lia juna edzino la ĉiamvorema Korvino, de la taoista pastro Benĉin, de Onjo Krizantemo, de la junulo kiu adoptis la revoluciajn ideojn de la "nova dinastio", fakte respubliko.
Mi legis la tutan libron por tiu maja Eo-Sumoo!
Anne JAUSIONS (Alteto)