Recenzoj de legataj libroj dum la maja sumoo 2016

La urbo Goblinsk de Mikaelo Bronŝtejn.

La libro temas pri la granda "revolucio", kiu okazis en Rusio post la falo de Sovetunio. De la komunista (aŭ socialista) sistemo oni transiris sen profunda preparo de unu momento al alia al la kapitalisma sistemo. La rusoj ĉiuj ricevis vaŭĉerojn, per kiuj ili povis vendi akciojn, sed fakte ili tute ne sciis kion fari per ili, do, granda ĥaoso dum la lasta jardeko de la anta?a jarcento.
Le verkisto skizas tiujn aferojn tre klare, priskribante iun plastfabrikon en la najbareco de Sankta Peterburgo. Inter tiuj ekonomiaj aferoj ankaŭ rolas veraj personoj, kiuj enamiĝis, trompas la edzinojn, naskas bebojn, migras al Israelo ktp. ktp.
Do, vere rekomendinda libro, por iom pli progesintaj legantoj.

Madzy

Elektitaj fabeloj de Fratoj Grimm

Elŝutebla ĉe: http://cindymckee.com/librejo/GrimmFratoj-Elektitajfabeloj.pdf

La libro enhavas 28 fabelojn:
1. Lupo kaj sep kapridoj
2. Reĝo rano aŭ fera Henriko
3. Feliĉa Joĉjo
4. Joĉjo kaj Margenjo
5. Neĝulino
6. Ora birdo
7. Fiŝkaptisto kaj lia edzino
8. Tablo "kovru vin", orazeno kaj bastono el sako
9. Fabelo pri unu, kiu migris por ekkoni la timon
10. Du fratoj
11. Cindrulino
12. Fidela Johano
13. Kuraĝa tajloreto
14. Maljunulino Holle
15. Bremenaj muzikistoj
16. Tri oraj haroj de l'diablo
17. Knabo-Fingro
18. Sesope oni trairas la tutan mondon
19. Maljuna avo kaj nepo
20. Kamerado Gaja
21. Doktoro Ĉioscia
22. Ursa felo
23. Tri fratoj
24. Steloj talaroj
25. Neĝulino kaj Rozulino
26. La longeco de l'viv
o 27. Senditoj de l'morto
28. Paŝtistino de anseroj apud puto
Legante la fabelojn de Fratoj Grimm, ŝajnas, ke oni retrovas sin en la tereno mem de la okazinta?oj. Laŭ la opinio de Kabe, la tradukinto, la ĉefa merito de Fratoj Grimm estas, ke ili fakte kolektis tiujn fabelojn, skribante tion, kion ili aŭdis de la popolo, ŝanĝante nenion.
La Fabeloj de Fratoj Grimm plaĉas al diversaĵaj legantoj, de la infanoj, kiuj vivas la agojn de la herooj, al la maturaj homoj, kiel simpla legaĵo aŭ por folkloraj studoj. Menciindas ankaŭ la maljunuloj, kiuj ree travivas la antaŭlonge pasintan infanecon.

Kiel maljunulo, plaĉas al mi precipe du fabeloj:
1. La vivolongo: En la komenco, la homo ricevis de Dio 30 jarojn, sed li volis plie. Pro tio, li ricevis 40 pliajn jarojn de la azeno, la hundo kaj la simio, kiuj rifuzis akcepti longan vivon. La 30 homaj jaroj pasis rapide, sekve la homo devis sperti la malfeliĉan sorton de la tri bestoj, kiel malsano, malsato, batoj, eĉ moko.
2. La senditoj de la Morto: Unu homo renkontis la Morton, kies rolo estas repreni la homojn el tiu ĉi mondo. La homo estis avertita, ke antaŭ ol morti, li renkontos la senditojn de la Morto. Juneco kaj sano daŭris nelonge. Baldaŭ okazis malsanoj kaj suferoj. Iun tagon la Morto reaperis kaj klarigis al la konsternita homo, ke la sinsekvaj sanaj problemoj, kiel febro, kapturno, artrito, dentdoloro, malbona videbleco fakte estis la senditoj. La homo devis obei kaj sekvi la Morton.

Rambutano (Nguyen Xuan Thu)

Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ?

En tiu-ĉi romano ni trovas la atestojn de 15 verkistoj, kiuj loĝas en malsamaj urboj.
La aŭtoro de la libro (kiu utiligas la plumnomon "Samideano") imagas peti, per Inter-reto, informojn pri Bosko Nedelkoviĉ al ĉiuj kiuj konis lin!
Sed ĉiu atestanto donas priskribon malsaman pri tiu-ĉi serĉata persono: fakte, ni interpretas la realecon alimaniere kaj la sama fakto, aŭ sperto
(ĉar ni havas kulturojn, emociojn kaj vivojn diferencajn!) estas priskribata kiel ĝi estus alia rakonto.

Ĝis! Karla

Sed nur fragmento de Trevor Steele

Mi ege ĝuis la legadon de la romano Sed nur fragmento de Trevor STEELE. Ĝi fontas el reala historio.
Fine la deknaŭan jarcenton, rusa antropologo vojaĝas al "la Verda Insulo" por renkontiĝi kun ŝtonepokuloj. Li sukcesas establi bonajn rilatojn. Ĉiam ni deziras plu scii, tiom la rakonto tenas nin en vigla interesiĝo.

Shanjo (Francio)

La armeoj de Paluzie de Manuel de Seabra

Ĉu vi jam estis neallogata de titolo kaj kovril-paĝo de iu libro, sed post legado tute ravita?
Tio okazis al mi pro la vorto 'Armeoj' kaj tiu 'Paluzie' de mi nekonata: ĉu fantazia lando?
Ĉar la verkisto estas Seabra, kaj la eldonisto, la tiama IEM en Vieno, bone taksitaj de mi (krom por la bindaĵo), mi tamen aĉetis la libron antaŭ 15 jaroj, kaj elfosigis ĝin okaze de la maja Eo-Sumoo de 2016.
Kia bona surprizo! Agrabla rakonto pri plur-generacia familio, laŭ la sentoj de knabo, kiu provas plenigi la truojn de la oficiala familia rakonto. Ĉiuj el la 26 ĉapitroj estas kvazaŭ sendependaj, kiel montras la eldonoj en la portugala, la kataluna (de la aŭtoro) kaj la rusa versio (de aliulo) en kiu la sinsekvo ne samas! Manuel de Seabra klarigas tion en librofina kolofono.
La verkisto, naskiĝinta en 1932, estas portugala, sed vivas en Barcelono, kaj la sufiĉe biografia rakonto pri 4 generacioj estas translokita en la katalunan urbon. Kiel en la pliposta "Malamu vin unu la alian", la politikaj okazintaĵoj estas aluditaj kaj estas interese scii kiel travivis ilin la praavo Edmond, la geavoj Edmond kaj Edviĝa kaj iliaj 10 gefiloj, interalie la patro de la knaba rakontanto, la unuenaskita, pro tio same nomita Edmond. Mankas nek humuraĵoj, nek mezaliancoj.
La rimarkoj de la knabo trafas.
Seabra uzas kiel kutime kelkajn neologismojn, sed ĉio estas tre facile komprenebla.
Legante tiun libron mi pasigis tre agrablajn momentojn.

Alteo

Dio ne havas Eklezion de Trevor Steele

La kovril-paĝo ne allogis min: blu-griza maro vidata tra difektita drato. Ankaŭ la titolo estas perpleksiga. Sed la verkisto estas unu el la plej famaj, kaj daŭre estas la plej produktema nuntempa Eo-verkisto. Plie la kolekto Stafeto estas bona garantio.
La unua parto estas iom teda: enamiĝo inter du personoj de malsimilaj kulturoj. Unu estas fotoĵurnalisto, kaj venas al polinezia insuleto kiun ĵus trafis cunamo, sed ne povas labori pro subita kolapso. Bela junulino prizorgas lin. Mi atendus pli da detaloj pri la konsekvencoj de cunamo, ne nur aludojn al mortintoj kaj entombigoj.
Poste, jen temo kara al Trevor Steele: praloĝantoj estas supremataj de okcidentuloj, ĉifoje pro grandskala turisma projekto. Jen pro kio utilas la drato: la marbordo estas de nun malpermesata al fiŝistoj, kaj tio signifas, ke la insulanoj ne plu povos vivteni sin. La katolika pastro konversacias kun la ĵurnalisto, kaj Trevor Steele prezentas argumentojn pri speco de sinkretismo ebla en tiu natura medio. Tiu ĉapitro, kiu estas la plej longa, ŝajnas grava al Trevor.
La katolika pastro kaj la animisma ŝamano organizas pacan manifestacion, sed laŭ la ĉapitr-titoloj de la unuaj paĝoj - Komploto, - Masakro, - Transmigrado, evidentiĝas ke la insulanoj ne venkos.
Jen nova legenda libro.

Alteo

Raportoj el Japanio 18 de Hori Jasuo

En la maja sumoo, mi finlegis la libron Raportoj el Japanio 18 verkitan de HORI Jasuo. Leginte ĝin, mi opinias, ke ĉi tiu libro estas grava, dokumenta kaj historia. Ofte mi kritikas min, ĉar mi forgesis severan situacion de la suferantoj de la Japana Katastrofo.
Leginte la raporton de "La 8an de februaro 2015", mi surpriziĝis pro la granda tragedio de la elementa lernejo Ookaŭa. Tie 74 el la 78 gelernantoj kaj 10 el la 11 geinstruistoj mortis en la grandega cunamo. Kiel granda estis la tragedio!!
Pri la akcidento de la nuklea centralo de Fukuŝima, la solvo tute ne videblas. Mi kritikas TEPCO-n kaj la registaron pro ilia malvarma sinteno, ĉar ili ne provas kompreni profundajn koron kaj suferon de Fukuŝimaanoj, sed ankaŭ ni devas kritiki nin mem, ĉar ni ofte forgesas, kio okazis kaj kio okazas pro la Katastrofo.
Pri la raporto de "La 8an de januaro 2015" HORI skribis pri sia intervjuo en la duonŝtata radiostacio NHK. Eble vi ne kredas, sed dank' al mi kaj Esperanto-sumoo, tio efektiviĝis. Iun tagon en 2013 mi babilis kun mia amikino pri UK kaj Esperanto-sumoo en la trajno. Apude hazarde sidis s-ro Sakaguĉi, direktoro de tiu programero, kaj alproksimiĝis al ni kaj demandis:
"Mi havas intereson pri Esperanto, aŭdante vian babiladon. Bonvole prezentu al mi iun faman Esperantiston al mi", kaj mi prezentis al li s-ron HORI. Kaj post 2 jaroj, la 7an de januaro 2015, li sukcesis aperigi s-ron HORI en la programero "Noktaj mesaĝoj". S-ro HORI multe parolis pri Esperanto. El nia babilado kaj el Esperanto-sumoo estiĝis granda propagando pri Esperanto al kelkmilionoj da aŭskultantoj.

Jasuko (Japanio)

Rusa-Esperanta biblia frazaro de Aleksandr Ŝevĉenko

Oni konsideras la tradukon de la Malnova Testamento el la hebrea lingvo en Esperanton fare de Ludoviko Zamenhof en 1917 klasikaĵo, kiun tradukistoj ofte konsultas en sia praktika traduklaboro, ĉar centoj da elokventaj frazeologiaĵoj kaj proverbaj parolturnoj el la Biblio estas vaste uzataj en la moderna lingvo. La bibliaj frazoj el la lingvo de hebreoj, ĉerpitaj el la tempo de Jesuo Kristo, servas nun kiel kultura ponto, liganta nin kun la pasinta epoko kaj edukanta nin hodiaŭ per parabolaj sentencoj, admonoj, trafaj asertoj, moralaĵoj.
La vortaron verkis Aleksandr Ŝevĉenko (1957 - 2012) - redaktoro, verkisto, vortaristo, eldonisto, estro de la Esperanta eldonejo "Impeto" en Moskvo. Ĝin redaktis konata rusia esperantisto Viktor Aroloviĉ. La kompilinto kaj la redaktoro dediĉis la frazaron en 2009 al la 150-jariĝo de la naskiĝo de Ludoviko Zamenhof. La frazaro estas destinita al lingvistoj, tradukistoj kaj ordinaraj legantoj. Kvankam la libro titoliĝas "Esperanta-rusa frazaro", ĝi havas paralelajn citaĵojn el la Biblio en Esperanto, kaj ĝin povas senprobleme legi ankaŭ esperantistoj ne parolantaj la rusan lingvon.
Mi rekomendas al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri historiaj, literaturaj, teologiaj temoj, akiri, atente legi kaj studi ĉi tiun utilan libron.

Vladimir Opletajev, (Vlostano)

Kiel akvo de l' rivero de Raymond Schwartz

Mi legis la liberon de Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero. Ĝi tre plaĉis al mi. Vere rekomendinda libro ĝi estas. Kaj je la fino de libro mi tute ne plu povis ĉesi la legadon, ĉar ĝi estis tiom ekscitita kaj ĉiam aperis novaj ŝanĝoj en la vivoj:
Pierre, juna franco el Loreno, pasigis unu eksterlandan jaron en Berlino kaj tie en gastfamilio kaj sia ĉirkaŭaĵo trovas multajn novajn geamikojn, enamiĝas en berlina knabino, sed tiam, la mornaj antaŭsignoj de la 1-a mondmilito alproksimiĝas kaj li devas fuĝi. Ĉu li revidos Annemarie iam ajn?
Estas tre imprese, kiel la aŭtoro lumigas la diversajn flankojn, geedziĝfesto en Loreno, studenta vivo en Parizo kaj aliflanke en Berlino, la disvolviĝo de la milito, kiel estas la vidpunko de la germanoj, kiel de la francoj? Pierre povas kompreni ambaŭ flankojn. Sed montriĝas, ke la historiaj okazaĵoj multege influas la individuon, neniu povas eltiriĝi el ili. La tempo kaj la historio kunprenas nin - kiel akvo de l' rivero.
Nur sur paĝo 341 (486 ampleksas la libro entute) la onklo de Pierre en konversacio mencias la titolon de la libro - jen eltiraĵo:
"Kio ni estas entute? Nur guteto da akvo en granda riverego. Neniu povas iri kontraŭ la fluado. Ni estas kuntirataj. Fojfoje okazas, ke iuj gutoj, ĉeborde, malpli kunpuŝataj ol tiuj meze de l' rivero, kroĉiĝas al iu vegetaĝo aŭ sukcesas enflueti en flankan golfeton; kelkfoje pasanta boato remilŝprucigas gutojn sur kanospikojn aŭ ĉebordajn saliketojn. Tiam tiuj gutoj ĝuas la iluzion de sendependeco. Nur mallonge. Kia estos ilia sorto? Ili disvaporiĝas. Ogre soifa suno ensorbas ilin. Postrestas nenio. Tio estas la komuna destino de l' homaro. Ni estas kaptitoj de nia ĉirkaŭaĵo, ne nur korpe, sed ankaŭ, kaj ĉefe, mense. Kiel akvo de l' rivero."
Ankaŭ mi havas la privilegion vivi en vilaĝo apud rivero - la Vezero (Weser). Sidante ĉe ĝi kaj rigardante al ĝi, oni ne nur vidas la akvon fluantan, sed same ankaŭ la fluantan vivon.
Ĝuu la legadon de tiu ĉi bonega libro.

Muzikanta Hipopotamo

Elektitaj Fabeloj de Grimm-Fratoj

221 paĝoj, 28 Fabeloj, El la germana tradukis Kabe en 1906. Elŝulteblaj ĉe http://web.archive.org/web/20060223192448/http://www.luin.se/inko/138-0.pdf

Kvar el la 28 fabeloj mi legis kaj ili estas ĉiam interesasj. Tamen la rakontoj interesas ne nur min, ĉar ĝi estas klasika fabelaro en la mondo. Ĝi estas leginda por ĉiuj; por maljunuloj, plenkreskuloj kaj ankaŭ por infanoj kaj por komencantoj, ĉar fabeloj estas tre simplaj kaj allogaj.
1-Fiŝkaptisto kaj lia edzino: Kiuj avide volas gajni, tiuj kaptas nenion.
2-Fingreto: Amo kaj intelekto de malgranda filo al siaj gepatroj
3- La maljunulino Holle: homoj devas esti sinceraj kaj diligentaj por ke sukceso alvenu.
4-Feliĉa Joĉjo: tiu laborema homo ne aspiris honoron, nek monon. Tio estas feliĉa por li.

Alta

Imperiismo, kiel plej alta stadio de kapitalismo de Lenin

En la Maja Sumoo mi legis verkon de Lenin: "Imperiismo, kiel plej alta stadio de kapitalismo". La esperanto-versio troviĝas en la retejo de la tradukinto Jurij Finkel: http://www.esperanto.mv.ru/Marksismo/eo/Lenin_Imperiismo/lenin_imperiismo.html
Surbaze de ekonomiaj statistikoj Lenin montras la evoluon de kapitalismo de libera merkato al kapitalismo de monopoloj. Monopoloj emas eksporti kapitalon, akiri novajn merkatojn kaj dividi inter si la tutan mondon. Tio estas la ekonomia esenco de imperiismo, el kiu sekvis la Unua Mondmilito.

Dirk Bindmann

Historio de la esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer

Krom la 20 paĝoj tage, mi sukcesis legi ankoraŭ multe pli ... mia elektita libro (Historio de E-literaturo) ja ne estas romano aŭ novelo, sed ĝi estas speco de lernolibro: oni devas legi ne nur la tekston mem, sed ankaŭ konsulti la librojn priskribataj (se atingeblaj) ....

Jindrikos

Aŭstralia Felix de Trevor Steele

La libro Aŭstralia Felix de Trevor Steele estas finlegita. Ĝi temas pri la memoroj infanaĝaj, lernejaj tagoj kaj rilatoj kun ĉrkaŭuloj. Mi tre ŝatas lian priskribmanieron en simplaj frazoj, kiujn ni unuafoje vidas.

Ranga (Barato)

Fundamenta Krestomatio

V - El la vivo kaj sciencoj
Bagateloj
La aferoj pritraktataj de Zamenhof estis tre variaj, nome:
_ la "horloĝo" en la okuloj de la katoj,
_ ŝanĝoj de la homa voĉo laŭ raso, aĝo, koloro de la haroj, inteligento, ktp, ktp, ktp
_ kiel fari mason por kungluado de marmoro,
_ kiel scii ĉu la lakto estas pura,
_ lertaj serĉistoj de postsignoj,
_ vivaj kreitaĵoj en la sal-broma akvo de la Malviva Maro
_ eco de la diamantoj,
_ antaŭdiroj pri la fino de la mondo,
_ en Ĉinio neniu volas savi dronanton, oni kredas, ke malbona spirito de dronanto vagas super la supraĵo    de la akvo,
_ vegetarismo, por la sanon de nia korpo, plej bone estas manĝi kreskaĵojn anstataŭ viando,
_ lingvoj parolataj en Ĉinio, la dialektoj kaj la mandarina,
_ la Norda Poluso, lumo aŭ mallumo dum ses monatoj,
_ rimedo kontraŭ ondegoj, reto plektita el facila sed fortika materialo,
_ grafologio, kiel diveni la karakteron de la persono el la karaktero de la skribado
_ longevivado: kreskaĵa manĝado, ne uzadi alkoholon, ne fumi tabakon, ktp, ktp, ktp,
_ grandegaj arboj kiuj staras en Kalifornio
_ oni eltrovis novan nutran kreskaĵon sur unu el la insuloj de Japanio,
_ conservado de vivaj fiŝoj,
_ kolonio comunista de Aŭstraliaj elmigrantoj fondata en Paragvajo,
_ kiso kiel seksa amo naskiĝis kun la civilizacio, en la komenco kiso estis patrina amo,
_ kuracistoj proponis 5 000 dolarojn da rekompenco al tiu, kiu konsentus fari truon en la stomako,
_ post sekigado de marĉoj, arkeologoj jam trovis postesignojn de ekzistado de antikvaj loĝantoj
_ en Suda Afriko oni trovis grandegan diamanton,
_ ĉu estas vera la proverba timo de grandegaj kaj sovaĝaj bestoj antaŭ simpla muso?
_ plinombreco de la virinoj en Eŭropo pro la pli granda mortado de la knaboj,
_ estis fondita en la jaro 1867 Internacia Universitato por Memlernuloj en Nov-Jorko,
_ fingra kalendaro por difini tagon de la semajno de iu dato.
Mi ne havis paciencon por praktiki ĝin, mi preferas paperan kalendaron.
_ detala priskribo de poŝta vaporŝipo kiu eliras el Nov-Jorko al Germanio,
_ ankaŭ detala priskribo de grandegaj termitejoj
_ korespondado komerca
Post la legado de tiel variaj aferoj, oni povas aserti, ke Esperanto taŭgas por ke oni priparolu kaj pridiskutu iu ajn temo.

Maria (Brazilo)

En la Muelejo de Eça de Queiroz

Verko samtempe en la portugala kaj esperanta lingvoj rakontas la historion de Maria da Piedade, bela virino konsiderita kiel "modelo de sinjorino", kiu vivis malĝoja ekzistado, kun kripula edzo kaj malsanaj filoj, tamen rezignacie ŝi flegis ilin. La malsanuloj kaj la domo sorbis ŝian tutan ŝian atenton, ĝis la alveno de Adriao, impeta kaj brila romanverkisto, kuzo de ŝia edzo, Joao Coutinho. Komence Maria da Piedade teruriĝis pri tiu vizito, ĉar ili ne kutimis ricevi vizitantojn. Adriao venis por vendi bienon ricevita kiel herdaĵon. Poste la vivo de la familio ne plu estis la sama...
La fino de tiu verko surprizis min, iam post iom mi rimarkis, ke estis interesa mesaĝo en ĝi.

Katarina (Brazilo)