Recenzoj de legataj libroj dum la januara sumoo 2018

Palaco de danĝero de Mabel Wagnalls

Temas pri la amo en la palaco de la franca reĝo Ludoviko, la XV kaj lia favoratino Madama de Pompadour. Estas diverstipa amo: Pura amo, pasia amo kaj ankaŭ malamo, puno, intrigo kaj eĉ murdo.
Ni povas scii pri la vivo en Francio en tiu epoko sed je la fino amo venkas ĉiujn malfacilaĵojn.

Ĉino (Kubo)

Ĉu li bremsis sufiĉe de Johán Valano/Claude Piron

Ĉifoje mi legis la libron Ĉu li bremsis sufiĉe de Johán Valano/Claude Piron. Ĉi estas mallonga, simpla, kaj iom banala krimromano, kiun mi tamen ĝuis. La ĉapitroj estis mallongaj sed suspensplenaj, nur ĝenis, ke la solvo estas rapide klarigita en la fino anstataŭ iom post iom. Ankaŭ la figuroj kaj fikcia loko estas iom stereotipaj. Aliflanke, la lingvouzo estas bonega, kiel antaŭvidita. La libro estas bona ekzemplo de klara kaj facile komprenebla sed tamen kreema uzo de Esperanto. Mi aparte rekomendus ĉi tiun libron al komencantoj, sed mem ankaŭ planas baldaŭ finlegi la serion.

Jessica (Rusio)

Gvidlibro Por Supera Ekzameno Historio, Literaturo, Metodologio redaktita de Alfonso Pechan

Per la legado de tiu ĉi libro mi povis akiri novajn kaj interesajn konojn aŭ informojn pri la multlingveco en la historio, pri la vivo de Zamenhof, pri la historio de la esperanta movado, pri literatura. Nun mi povas certe paroli pri la diversaj aŭtoroj, kiuj verkis aŭ tradukis Esperante kaj diri, ke Esperanto bone funkcias en ĉiuj sferoj de la homaj rilatoj. Laŭ mia opinio estas bona kaj interesa libro.

Magaly (Kubo)

Ombro de meditoj de de Ĉeslovas L. Truĉionis

Estis facila legaĵo de aforismoj k.a. Oni povus fari komparon kun siaj naciaj proverboj kaj aforizmoj. La senco de la plimulto estas esprimita per belaj vortoj kaj akra ironio. Krome estas inkluzivitaj plej ofte unupaĝaj meditoj pri diversaj temoj: Sinmortigo, Beleco, Pasio, Geedzeco, Drinkado, Ĵaluzo, Boneco...Kuraĝo, Feliĉo.

La Revanto (Bulgario)

La Aventuroj de Pinokjo

Jen eta komento pri la libro: "Mi vere ĝuis la legado de ĉi tiu libro. La rakonto pri la marioneto estas tre konata tra la mondo. La libro estas bone strukturata per mallongaj ĉapitroj. Tiel la leganto povas laŭplaĉe legi aŭ nur kelkajn paĝojn aŭ multajn. La lingvo estas ne tro malfacila kaj flua. Rekomendinda libro por E-Sumoo!"

Grandamuro (Britio)

Sen titolo de Ivan Ŝirjaev

Tiu libro estas probable la unua originila romano en esperanto. Temas pri rusa junulo kiu malkovris la lingvon "Esperanto" proksimume dum la jaro 1897. Tiu libro temas pri la vivo de ĉi-tiu junulo en sia familio, dum siaj studoj en la urbo Jaroslavl, pri historio kaj Esperanto tiuepoke. Oni vidas la entuziasmon de ĉiuj kiuj lernis Esperanton.

Ludino (Francio)

Korea Antologio de noveloj

La libro enhavas tre interesajn rakontojn pri simplaj, ofte malriĉaj homoj - kaj urbanoj kaj kamparanoj.

Anneke Buys (Nederlando)

Arne, la ĉefido de Leif Nordensttorn

La libro, kiun mi elektis, estas infanrakonto skribita de Leif Nordensttorn kaj ĝi nomiĝas Arne, la ĉefido. La historio okazinta en la vikinga epoko, parolas pri popolo, kiu ŝatas la simplan vivon kaj vian pacan laboron. La popolo de la vilaĝo havas leĝon pri la vivo inter la liberaj homoj kaj la sklavoj. Kiam estas infanoj, la idoj de la sklavoj povas ludi kune kun la idoj de la liberaj homoj, sed kiam ili estas plenkreskuloj, okazas multe da diferencigon inter ili. La avo de Arne edziniĝis kune kun juna sklavinoj. Sekvanta la leĝo de la vilaĝo, kiam okazis ĉi tio, la sklavinoj devas modifi sian nomon. La avo de Arne estis vikingo kaj du jaroj antaŭ lia naskiĝo, li vojaĝis kune kun la patro de Arne kaj aliaj homoj en velŝipo transmaro, por vendi sian ledon kaj aĉeti ŝtofon, perlojn kaj multe da aliajn aferojn. Aperas du fremdulojn en la vilaĝo, kiuj parolas pri alia Dio kaj pri la cruco. Arne partoprenis en diversajn ĉasadojn, kun maljunaj homoj de la vilaĝo kaj sklavoj, por ĉasi alkojn. En la vilaĝo ĉiam okazas festenoj, kiam la ĉasistoj revenis de la ĉasado.

Thuler (Brazilo)

La nanoj en domo kun granda zelkovo de Inui Tomiko

La libro daŭras en la longaj rakontoj. Ĉi-foje mi legis de la komenca parto. La knabo estas Morijama Tacuo. Li akceptas du nanojn Barbo kaj Filika de la brita angla instruisto. La knabo prizorgis ilin en la glaso de lakto kelkjarojn.

Maekawa (Japanio)

La serĉado de la Vivo de d-ro EGAMI Fujio

Ĝ i estis interesa, ĉar mi povis lerni la progreson en la kampo de biokemia studo pri la vivo aŭ vivaĉeco. La libro estis verkita antaŭ ĉ. duono da jarcento. Se d-ro Egami, la verkisto, vivus, la rezulto de la longa studado certe surprizus lin. Bedaŭrinde li ne povis vidi nek aŭskulti, ke la esplorado komplezas al homoj, ekzemble per ĉeloj de iPS aŭ terapio kontraŭ sterlico k.t.p.

Aŭroro (Japanio)

La infana raso de de William Auld

Malfacila poemo, sed riĉa je meditoj, La infana raso de William Auld temas pri la tuta homaro laŭ ties multaj aspektoj, fortoj kaj malfortoj, por eltiri de ili instruon.
Multe helpis min kompreni la verkon la enkonduko de Nicola Ruggiero en la itala versio, mirinda kaj poezia, de Nicolino Rossi (Nemapress, Alghero-Roma, 2017). El tia antaŭparolo mi eltiris la sekvantajn pripensojn:

  • La motivoj kiuj karakterizas tiun ĉi verkon estas la homo kaj la historio, la religio kaj ties institucioj, la seksumo, la militoj, la perforto kaj la esperantismo.
  • .. ne estas agad-unueco en tiu ĉi verko. ...Estas la poeto kiu prenas la leganton en tempo-vojaĝado inter generatioj.
  • La patrujo de William Auld estas la terglobo: en la tuta poemo li pretendas neniun apartenon al ajna difinita popolo. Ĉiuj estas gefratoj, senkonsidere pri la raso aŭ haŭtkoloro.
  • Sen la korpo, la animo ne ekzistas; sekve, ĝi ekzistas nur tiel longe ekzistas vivo en ni.
  • En Auld estas la fekundeco kaj do la printempo interna kaj denaska en la homo, kiu montras novan eĉ se etan esperon.
  • Zamenhof estas por Auld, probabla nova komenco. Speco de regenerado de la homa animo, nova progreso por la homaro. La tuta dekoka ĉapitro temas pri Zamenhof: "La revo estas ĉio. Kaj kuraĝo:/ĉar revas nur la kuraĝul' unika" kaj lia revo estas precize la homa interkompreniĝo... . Por Auld Esperanto estas la nova animo de la korpo-homaro: nova animo, liberigita de religia kaj laika pezoj, nova esprimilo kiu povas helpi tiun infanon kreski, fariĝi se ne plenkreskulo almenaŭ adoleskanto, plena je amo por aliaj homoj.

Mariolina (Italio)

Amo inter ruinoj de Trevor Steele

Ĝis kiu punkto la ŝtato intervenas la privatan vivon de civitanoj? Ĉi tiu demando lastatempe okupas la penson de ĉiu normala homo. Sendepende de la la koloro de la reganta politiko (ĉu dekstra, ĉu maldekstra, se tio signifas ion, nuntempe), la ĉiutaga vivo de homoj suferas influon de la ŝtato, multe pli ol oni supozas. Foje en drasta, suferiga maniero. La kontraŭo apenaŭ okazas: civitanoj havas preskaŭ nenian forton por influi la ŝtaton kaj la vivon de politikistoj. Kaj en la socialisma, kaj en la kapitalisma reĝimoj, politikistoj enfermiĝas en specon de privilegia kastelo, tute ŝirmataj kontraŭ premoj el la reala, socia vivo. Anstataŭ servi la popolon, la ŝtato ĝin submetas kaj ekspluatas.
Pri tio temas la bonega romano, Amo inter ruinoj, de la prestiĝa aŭstraliano Trevor Steele. Mi konfesas, ke li estas unu el miaj preferataj aŭtoroj en la moderna Esperanta literaturo. Lia verko "... sed nur fragmento" estas vera klasikaĵo.
Amo inter ruinoj estas broŝuro 230-paĝa, bone presita, sub esprimoplena kovrilo. Ĝi enhavas rakonton pri juna aŭstraliano, kiu suferas amelreviĝon kaj decidas vivi dum iom da tempo en Sovetunio, en la 1990-jaroj. Fakte li intencas renkonti Esperantistinon, kun kiu li korespondis, kaj kun kiu li emas konstrui novan amaferon. Tie li trovas landon en stato de ruiniĝo, rilate ekonomion kaj homajn rajtojn. Korupto kaj krimado svarmas. Tra la rakonto, oni facile konstatas, ke la ĥaoso en la socia strukturo rekte turmentas la vivon de la loĝantaro. La neŭtrala rigardo de eksterlandano estas surprizita. Kio okazos al la Sovetunio de Gorbaĉov? Kio okazos al la vivovojo de idealisma aŭstralia Esperantisto (kaj liaj novaj geamikoj)? La politikaj okazaĵoj lerte teksiĝas inter la personaj travivaĵoj. La roluloj estas arte montrataj, tiel ke ili aspektas kiel realaj personoj. La aŭtoro miksas ĉiutagaĵojn kun grandaj sociaj movoj per talenta maniero. Ofte la leganto ne sukcesas interrompi la legadon.
La stilo de Trevor Steele estas sufiĉe konata pro sia viveco, flueco kaj natureco. Malmulte da neologismoj, simpla kaj esprimoriĉa Esperanto. Nur unu averto: li havas obsedon pri uzado de participo finiĝanta per "us":

  • "Eble komuna intereso tia helpintus teni ilin kune?" (p. 13)
  • "Se vi rekte demandintus, mi skribintus al vi... " (p. 51)
  • "...tia intervjuo estintus neebla antaŭ kelkaj jaroj." (p. 56)
La legantoj devas alkutimiĝi al tiaj (miaopinie iom pezaj, nenecesaj) formoj, kiuj cetere ne malhelpas la legadon. Gravas, ke ĉi tiu romano sendube pliriĉigas mian bibliotekon. Mi legis ĝin kun granda plezuro kaj volonte donacos ekzempleron al amiko, pri kiu mi scias, ke li amas bonan literaturon.

PSV (Brazilo)

Eduko danĝera

La dek teatraĵoj en tiu ĉi libro prezentas homojn, kiuj diverskaŭze, trovas sin starantaj kontraŭ aŭ apartigitaj de la plimulto de la anoj de siaj socioj. "La Maristo" prototipa eksterulo, estas dramatigo de la angla romantika majstroverko "The Ancient Mariner" de Coleridge. La dramo "Vagabondo" montras viron, kariere sukcesan, kiu decidas eligi sin de konkureca vivo de la socio kaj, je alta kosto, trovi propran vivon. "Eduko Danĝera" prezentas la situacion de individuo, kiu estis kaptita de revolucia homamaso. La intrigo okazas en revolucia Francio, sed en la lumo de lastatempa historio, la argumentoj egale validas hodiaŭ. "Edipo" bildigas reĝon Edipon je la supro de lia regado. Li atendas informojn, kiuj, li esperas, solvos krizan politikan problemon por li. Li ankoraŭ ne scias, ke tiuj novaĵoj fakte rezultos en tuta disfalo de lia mondo. "Li enlitiĝas, li leviĝas" estas monologo de iu, kies pensoj forvagas al la libro, kiun li legas kaj sekvas asocioj tute ne atenditaj. La libro ankaŭ enhavas "La fluto" teatraĵon pri bedaŭro pri maltrafitaj ŝancoj. "Hamleto" ekspresionistan film scenaron, kaj la farson "Rigardu antaŭ ol salti". "La Prelego" estas priskribo de murdo forme de prelego pri botaniko. "La Pesto" prezentas la lastan renkonton de du amikoj dum tempo de pesto.
Krom ke oni povas legi kaj ĝui la tekstojn, oni povas uzi ilin en esperantajn grupojn por prezentadoj a? lernado de la lingvo, kiu estas sufiĉe facila.
La libro estas aĉetebla en la UEA Libroservo.

Koboldo (Svedio)

Vojaĝimpresoj el Siberio kaj Japanio

Vojaĝpriskribojn mi preferas de mia infaneco. Kadre de la jubilea Eo-sumoo mi legis libron de la nederlanda verkisto Gerrit Berveling. Mi estis scivolema pri liaj spertoj kun la Transsiberia magistralo kaj kun la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo en la jaro 2007, ĉar mi mem antaŭ multaj jaroj voja?is per la plej longa fervojo en la mondo kaj ankaŭ mi kongresumis en Japanio. Mi kun ĝojo komencis legi la libreton celante kompari la spertojn de la aŭtoro al miaj spertoj. La libro konsistas el tri ĉefaj partoj. La unua priskribas la vojaĝon per la Transsiberia magistralo, la dua tuŝas la Universalan Kongreson kaj la tria parto estas dediĉita al Oomoto. Krom tio la enkonduko estas memsatara ĉapitro, en kiu la aŭtoro klarigas la diferencon inter memoraĵoj kaj taglibro: "... taglibron oni daŭre verkadas dum la koncernaj okazaĵoj, memoraĵojn oni verkas poste." Mi jam legis kelkajn taglibrojn el vojaĝoj kaj grandparte ili estas bone verkitaj kun multaj ilustraĵoj kaj aldonaĵoj, kiu al la legantoj proksimigis la vojaĝimpresojn de la aŭtoroj. Bedaŭrinde la verko de G. Berveling estas nur simpla taglibro, al kiu mankas kelkaj gravaj eroj de bona vojaĝpriskribo, eĉ skribita nur kiel taglibro. Ĉefe mankas fotografaĵoj kaj mapoj. Dum mia legado mi kelkfoje perdiĝis en la tempo, la datoj de unuopaj tagoj ne ĉiam estas klaraj. Bone estas priskribita la vivo en la vagono kaj la tuta trajno, ĝiaj reguloj kaj kutimoj. Kelkaj tipaj rusaj kutimoj ne estis al okcidentaj eŭropanoj kompreneblaj, sed vera vojaĝanto ofte devas akcepti hejmanojn kun ilia kulturo, eĉ li ne komprenus logike ĉiun kutimon. Rusio kaj rusoj, tio estas granda lando kaj granda nacio, kiu estas vere specifa. Mi, same kiel la aŭtoro, estas ano de eta nacio. En nia lando estas normale, ke diversaj infomoj estas skribitaj krom en la oficiala ŝtata lingvo ankaŭ en aliaj. Grandaj ŝtatoj tion ne devas fari, al ili sufiĉas informoj en ilia lingvo. Tio rilatas ne nur al Rusio, sed ankaŭ al Japanio, Usono kaj pluraj grandaj landoj. Pro tio mi ne komprenis la surprizon de la aŭtoro, kiu kelkfoje kun ironio konstatis, ke ie kaj tie estis informoj nur en la hejma lingvo, homoj komprenis nenion en la angla. Bonaj estas la notoj, kie la aŭtoro konstatas, ke la lingvoscio de la angla lingvo fakte ne estas tia larĝdisvastigita kiel oni propagande proklamas. La spertoj de la aŭtoro el la vojaĝo tra Siberio estas uzeblaj por estontaj vojaĝantoj, kiuj deziras travivi ion, kion ne eblas travivi en alia angulo de la Tero. La jokohaman kongreson la aŭtoro kaj lia edzino ĝuis en la kongresejo kaj dum ekskursoj enkalkulante tutagan ekskurson al Fuĵi-monto. La tria parto pri Oomoto post du interesaj ĉapitroj estis enuiga kaj mankas pli detala priskribo de la bazo de la kredo. Por Esperanto-sumooistoj la libro estas bona legado el la vidpunkto de simpla kaj komprenebla lingvo.

Montarano (Slovakio)

Homoj sur la Tero de Stellan Engholm

MStellan Engholm (1899 - 1960) estas svedo, kiu esperantistiĝis en 1920. Li iĝis talenta Esperanta verkisto, instruisto, propagandisto de Esperanto, eminenta tradukisto de svedaj verkoj, kunlaboranto de "Literatura mondo", fondinto de "Malgranda revuo". Al liaj originale verkitaj romanoj apartenas Al Torento (1930), Homoj sur la Tero (1932), Infanoj en Torento (1934), Vivo vokas (1946).
La romano Homoj sur la Tero estis jam en 1931 antaŭ sia unua eldono premiita de "Literatura mondo" en la internacia romankonkurso. La aŭtoro, kapabla majstre verki epikan rakonton kaj aŭtente prezenti scenejon de reala homa vivo, venigas legantojn en Novponton - bienon apud la urbeto Grandtorento. En ĉi tiu bieno trapasas la vivo de tri generacioj de familianoj. En la romano oni ne povas trovi iajn aparte streĉajn peripetiojn aŭ animskuajn kaj neatendite spirhaltajn turnojn. La verkisto teksas la fadenon de sia rakonto nehaste, detale prezentante la ĉiutagan vivon de homoj, ligitaj kun la tero. La patro Kristoforo, kies tutviva revemo apartigis lin de la reala vivo kaj fremdigis lin de la familio, ne progresigis la bienon, kvankam li ŝatis proprajn verdajn kampojn kaj la ombroriĉan arbaron. Lia filo Kristoforo inklinis al hedonismo, malŝatis kamparan laboron, forvendis la bienon kaj konsideris sin dum multaj jaroj senzorga bonvivanto ĝis li restis senmona kaj finfine estis devigita alfronti realajn cirkonstancojn. Nur la nepo Eskil post kelkjaraj sensukcesaj serĉadoj de sia propra vojo tra granduzinaj urboj en la kriza postmilita epoko revenis hejmen, kaj ĉiuj esperoj pri renaskiĝo de la bieno ligiĝis kun ĉi tiu junulo, kies aparteno al la nova generacio premisis novan vivon sur la tero, pli harmonian kaj pli vivsencan.
La lingvaĵo de la romano, verkita antaŭ naŭdek jaroj, restas freŝa, krom nur kelkaj arkaiĝintaj parolturnoj, ĝi impresas profunde kaj povas ĝuigi leganton, ŝatantan ne nur realismajn priskribojn kaj humanismajn temojn sed ankaŭ sentantan plezuron pro la legado de eminenta libro. Ne vane oni konsideras la romanon Homoj sur la Tero klasikaĵo de la Esperanta literaturo. Leginda verko! Ne preterlasu ĝin.

Vlostano (Rusio)

Najbaroj kaj boroj, du teatraĵoj kun demandoj de Stefan MacGill

El la paĝoj de la libro la du teatraĵoj kovras proksimume duonon kaj la demandoj, ekzercoj, krucvortenigmoj, proponitaj ludoj kaj interparoloj kovras la alian duonon. Estus amuze kaj lingve-progresige fari la taskojn grupe. Unuopa leganto ne profitas same multe kiel grupo da legantoj.
La unua teatraĵo rakontas pri du najbaroj, el kiuj unu estas tre ordema kaj purema kaj la alia estas lia malo. La lingvaĵo estas simpla, oni lernas kuirejajn, ĝardenajn kaj pri-loĝejajn vortojn. Okazas misaŭdoj kaj amuzaj mallongaj dialogoj.
La lingvaĵo de la alia teatraĵo estas pli defia, kaj por plene ĝui ĝin oni devas kompreni vortludojn kaj strange dividitajn nomojn, kiaj ekzemple Naf Tomar kaj Ben Zinund. La verkisto troigas la intrigojn de entreprenistoj, politikistoj ka oficialuloj. Li iom imitas kaj primokas kunsidajn procedurojn, esperantistojn kaj kristanajn ekleziajn morojn. Oni devas ŝati satiron pri egoismo, burokrateco, politikumado.

Nebulino (Finnlando)

Ivan la Malsaĝulo

Ĉi tiu libro estis tre interesa. Mi legis ĉi tiun libron antaŭ longa tempo. Sed ĉi-foje mi sciis, ke mi preskaŭ ne memoris la rakonton. Ĝi estis ago de maljuna Diablo. En ĉi tiu libro, ĉiu, kiu havas karajn manojn, povas altabliĝi, sed ĉiu, kiu ne havas, ne povas manĝi. Maljuna Diablo uzas nur kapon, kaj ne povis altabliĝi.

Granda Kampo (Japanio)

La danĝera lingvo de Lins

El la lasta ĉapitro, "KONKLUDO" mi iom citas jenon: La esperantistoj en Soveta Unio estis arestitaj en 1937/38 kiel "spionoj sub Stalin", dume la naziaj atakoj kontraŭ la "lingvo de judoj kaj komunistoj". ---Nuntempe ne plu subpremataj esperantistoj, neniu registaro kuraĝas esprimi sin malŝate pri celoj kiel paco kaj interpopola kompreniĝo. Sed la lingvo ankoraŭ havas mondskale nur relative malgrandan anaron. La esperantistoj ĝuas senprecedence liberajn eblojn kaj ŝancojn por agado, kiujn ili dank'al la moderna teknologio povas preskaŭ senlime uzi.---Ĉar naciismo, kiu ĉiam estis la plej forta malamiko de Esperanto, refortiĝas en multaj partoj de la mondo, novan, aktualan signifon eble ricevas la ideo, ke interproksimiĝo de homoj ekster nacioj surbaze de egalrajteco restas valora kaj Esperanto estas potenca simbolo kaj instrumento de tiu interproksimiĝo. (finas citon)
La libro estas dika kun malgrandaj literoj kaj plie parte malkompreneblaj frazoj multe sinsekvas, sed parte facile kompreneblaj frazoj mikse sekvas. Tamen dank'al aliĝi al Sumoo mi povis finlegi ĝin. Mi admiras ke tiu ĉi libro ne nur estas la simpla historia libro, sed estas fajna stud-dokumento, disertaĵo, ĉar la verkisto LINS studis admire multajn kaj detalajn materialojn, kiujn ni povas facile diveni el la tre abundaj citaĵoj.
Por funkciigi mian cerbon kio ajn lingvon lerni estas efike al mi, sed la plej valora estas la Esperanto por mi, ĉar ĝi certe estas "bona lingvo" kiel s-ro Piron diris.

Samo (Japanio)

Nova Esperanta Krestomatio

Ĉi-foje, el la vidpunkto de la kvanto ne estis problemo, sed poemoj estis pli malfacile kompreni pro diverseco de esprimoj.
Estis ĝoje, ke troviĝis poemo de s-ro Kuroda, kiu estis mia unua instruisto, kaj poemo tradukita de Laŭlum, kiu gastiĝis ĉe mi, kaj kiu ege instigis min en multaj aferoj.
Aldone mi duan fojon legis La Esenco kaj Estonteco-n, pro la paĝoj nesufiĉaj, kaj ankoraŭ foje impresis min mirinde preciza analizo kaj detalaj diskutado de Zamenhof.

Majo (Japanio)

Paroladoj de D-ro Zamenhof publikita de Japana Esperanta Librokooperativo

Mi finis legi la libron "Paroladoj de D-ro Zamenhof " publikigitan de Japana Esperanta Librokooperativo.
En ĉiu tage mi legis ĝin de la paĝo 82 ĝis la 114. Ĉefa enhavo estas:

  • La Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen.
  • La Oka Kongreso Esperantista en Krakow.
  • Naskiĝo de Esperanto.

  • Legi kaj kompreni ĝin estis por mi tre malfacile, tamen lia parolo pri la ideo kaj afero de Esperantismo donis al mi tre grandan emocion.

    Lumo (Japanio)

    Araneo kaj limako kaj melo de Miyazawa Kenzi

    Tri, araneo kaj limako kaj melo plenumis seriozan konkurson. Pri kio ili konkursis? Ili ĉiuj jam mortis. En la lasta parto mi povas scii ke ili tri partoprenis en maratono cele al la infero. Mi dubis, ke nur unu rano akiris profiton.

    Mateno (Japanio)

    Kazinski venas tro malfrue de Deck Dorval (krimromano. La ĝenro estas klasika.)

    La temo rilatas pri plano por mortigi viron. La lingvo estas iomete ekstravaganca, ĉar kelkfoje la aŭtoro verkas france, ankaŭ se li ne uzas la ĝustan skribmanieron laŭ la franca vortaro.
    La verkisto estas nederlanda, sed "Deck Dorval" estas nur plumnomo de Frans van Dooren.
    La ĉefaj personoj estas: IVO KAZINSKI (fama kaj lerta ingeniero), KSAVERO KANT (ĉefinspektoro de la antverpena polico - Belgujo), JAN GRUM (jurmedicinisto) kaj JOHANO KRIMP (la murdito, aferisto).
    Ivo Kazinski volas mortigi Johanon Krimp: li faras planon kaj kontrolas la detalojn por la perfekta murdo: Ivo Kazinski malamis Krimp, ĉar Ivo laboris kun li, sed Ivo ne sukcesis en sia kariero kaj plibonigi sian laboran situacion. Kant kolektas multajn indicojn kontraŭ lin, sed ili ne estas realaj pruvoj por demonstri ke Kazinski estas la vera murdinto.
    Tiu ĉi rakonto estas tre interesa: la intrigo estas riĉega de faktoj kaj de multnombraj nesuspekteblaj interplektioĝoj.
    Krome, la priskribo de la personoj estas tre zorga: la fizika aspekto, la vestaro kaj la personeco.

    Karla(Italio)