Recenzoj de legataj libroj dum la julia sumoo 2022

Mistera lumo de Julian Modest

  Eble oni povus supozi, ke verkado de noveloj estas simpla tasko. Kompreneble, ĝi   povas esti simpla tasko, se oni intencas nur rakonti ion banalan, en banala   formo. La samo validas por iu ajn artaĵo: ĉiam eblas produkti ion banalan kaj nomi   ĝin artaĵo.
  Alia afero estas produkti vere artan novelon, kiu en malmulte da paĝoj (foje nur   du) enhavas ian interesan enhavon, ian provokan etoson, ian psikologian   intrigon, ian fluan ritmon kaj fine ian trafan konkludon. Vera defio!
  Oni kutimas aserti, ke vere gravaj fikciaj literaturaĵoj estas romanoj. Dubinde. En   romano, la aŭtoro disponas pri senlima tempo kaj paĝokvanto por konstrui sian   longan rakonton. Iusence, li ricevas multe pli da spaco por tio. En noveloj li   preskaŭ ne povas spiri. Postulataj estas ĝustaj frazoj, precizaj sinsekvoj de   faktoj kaj ideoj, ŝparemo pri detaloj, sen tamen perdo de la elano. Se leganto   volas scii, ĉu novelo estis sukcese verkita, sufiĉas, ke li atentu pri siaj propraj   pensoj post la fina punkto. Se la rakonto pensigas vin, se ĝi tiklas vin, se ĝi provokas vian cerbon, se ĝi restas en via menso dum certa tempo, tiam ĝi trafis sian artan intencon.
Julian Modest estas eminenta novelisto. Ĉi tiu volumeto tion montras, ĉar ĉiuj 19 ekzempleroj estas sukcesaj. Li estas tre kurioza aŭtoro, ĉar per simpla stilo, tamen flua kaj harmonia, li atingas ĉiam belan rakontan ritmon; per simplaj temoj, ĝenerale el la ĉiutaga vivo de ordinaraj homfiguroj, li sukcesas tiri ian originalan, surprizan flankon; per konkludoj ĝenerale nespektaklaj, sed sobraj kaj veraspektaj, li lasas en la menson de la leganto sugestojn, ofte ne klare esprimitajn, sed ĉiam pensinstigajn. Li ne elektas ŝokajn scenojn, sed delikatajn travivaĵojn de homoj, inter kiuj povus esti la leganto mem. Li uzas nek frazojn komplikajn, nek vortkunmetojn enigmajn, sed lia pensofluo kondukas la leganton ĉiam al neatendita situacio. Finiĝas la rakonto, kaj la leganto sentas, ke li mem devas kompletigi la historion per siaj propraj pensoj. Li verkas simple, sed absolute malbanale. Kaj liaj rakontoj ne proponas pretajn konkludojn, sed ofte montriĝas malfermaj al diversaj interpretoj. Ili instigas la leganton pensi pri la rakontita situacio.
Mi citu fragmenton de la novelo "La vojo", kiel ekzemplon:
"Vintre mi enlitiĝas pli frue kaj ordinare mi dormas trankvile, sed jam kelkajn noktojn mi sonĝas vojon. Longan, larĝan, blankan vojon, kiu venas de ie kaj gvidas al ie. Mi ne memoras, ĉu iam en la realo mi vidis similan vojon, sed en miaj sonĝoj, mi klare vidas tiun ĉi longan senfinan vojon.
Ĝi pasas tra valoj kaj kamparoj, malsupreniĝas en profundajn kanjonojn, zigzage rampas sur krutaj montaroj, kurbiras tra densaj arbaroj, serpentumas ĉirkaŭ ovalaj montetoj aŭ etendas sin kiel larĝa akvoplena riverego. Blanka makadamo kovras la vojon kaj nokte ĝi lumas kiel fosforo."

Ĉu vi povus diveni, kien kondukos tiu simpla priskribo pri vojo? Jen la talento de vera rakontisto.
Modest verkis jam amason da libroj, inter noveloj kaj romanoj. Li estas sperta, rafinita verkisto. Tra liaj historioj oni povas senti, ke li estas ankaŭ humanisto, kiu farus la mondon pli bona, se li povus. Laŭ mia opinio, li bele kontribuas al tio.

Posovo (Brazilo)

Postmilita Japana Antologio kompilita de ODAGIRI Hideo, MIYAMOTO Masao, kaj KONISHI Gaku

"Paniko"
Origine verkis KAIKOO Takesi, Trad. Hake. Scenejo estas iu oficejo de la ĝenerala Direkcio pri Arbaraj kaj Kamparaj Aferoj. Ŝi ne eksplikas klare, sed ŝajnas al mi, ke la enhavo traktas 2 aferojn: unu estas rivalemo en la oficejo, kaj la alia estas lukto kontraŭ damaĝo de rato-plimultiĝo tiom ke grandskale difektis arbarojn. La antaŭa ofte troviĝas ĝenerale en ĉiu kompania oficejo nome hom-rilataj problemo pri rangaj aferoj. Ĉi tie mi volas mencii pri la dua temo.
La ratoj nature plimultiĝas tielnomata en geometria progresio eĉ tiom perfekte difekti arbaron. Vintre ŝi en profundo de tero kovrita de dika neĝo manĝante radikojn de sasaoj. Ĉefrolanto pri la rata afero Syunsuke proponis por la kampanjo. La plej rimarkinda estis utiligi mustelon, kiu instinkte flaras subteran raton, fosas teron kaj kaptas raton. Mobilzili elementajn lernejanojn por meti kaptilojn k.a. li plenumis. Kaj tamen fariĝis vanaj ĉiaj rimedoj ktp. Oni panikiĝis.

"La Tombo de Lampiroj"
Origine verkis Nozaka Akiyuki, Trad.KONISI Gaku. Sen larmoj mi ne povis tralegi ĉi tiun rakonton, ĉar unue la ĉefrolanto, Seita, estas preskaŭ samaĝulo kun mi kaj due la scenejo estis en Kobeo, kie mi pasigis adoleskan tempon nome de mia mezlernenana ĝis universitatana, kaj la propraj loko-substantivoj estas bone konataj aŭ amikaj. Pro la usona "Kobea aeratako" patrino mortis, patro estis for kiel arrmeano, kaj Seita portante sur sia dorso malplifratinon Setuko loĝis evakue en ŝirmejo. Tie li aranĝis moskitkurtenon kaj nokte en tenebro li kaptante multajn rampirojn apenaŭ vivis. Tamen fratino Setuko mortis pro nutromanko kaj la evakuejo nature fariĝis "La Tombo de Lampiroj". Seita estis trovita morte en la stacidomo de Sannomiya. Li estis kremaciciita kune kun du aŭ tri dekoj da orfoj en templo supre de la akvofalo de Nunobiki.

"Stari ĉe la Tempo-Fluo"
Origine vertis SATA Ineko. Trad. MIYAMOTO Masao. SATA Ineko geedzinis kun KAKIMURA Hirosuke kaj daŭris dum 20 jaroj la geedzeco. Kaj jam pasis 30 jaroj de post la eksgeedziĝo. Ilia gefiloj, kiuj vivas kun SATA, preskaŭ ne scias pri sia patro. Kaj KAKIMURA mortis. Ĉi tiu verko traktas pri la rialto kun KAKIMURA, kiu estis kamarado de la verkista asocio. Kiam la dua bebo, filino, naskiĝis, la edzo KAKIMURA estis arestita pro la Leĝo por Publika Ordo. Ĉia guvernado ŝuldis al SATA. Rememorante pasintaj tagoj SATA verkis malkovrante la rilaton kun KAKIMURA. Ĉe lia morto ŝi konfesis sin pri sia kompleksa rialto kun li. En la funebra ceremonio ŝia filo ĉeestis kaj en la domo de la filo restas cindrujo, kiel memoraĵo postlasita de la patro.

Samo (Japanio)

Sen Familio de Hector Malot

Mi legis Sen Familio, verkitan de Hector Malot, de ĉapitro 18 en unua parto ĝis ĉapitro 3 en dua parto. Pro malsato kaj malvarmo Vitalis mortis, sed Remi kaj hundo Capi apenaŭ estis savita dank'al Garofoli, la ĝardenisto.
Remi fariĝis membro de la familio, Garofoli kaj dum du jaroj trankvile fluis. Iun tagon pro la damaĝo de hajlo Garofoli ekŝuldis kaj estas enkarcerigita dum kvin jaroj. La familio disiĝis ĉiuj aparte.
Remi faris trupon kun amiko Mattia kaj povis prilabori. Do Remi decidis iri al Varses por vidi la karbominejon kaj revidis Alexis, lia nova frato.
Iun tagon anstataŭ Alexis vundiĝinta, Remi hazarde eklaboris en la minejo. Ĉiufoje Remi konkeras malfeliĉon kaj malfacilon, li fariĝas fortika fizike kaj spirite, mi pensas. Nun mi ĝoje legas ĉi-libron.

Mateno (Japanio)

La viro el la pasinteco de Julian Modest

Mi legis La viro el la pasinteco verkitan de Julian Modest. La libro konsistas el dudek rakontoj, el kiuj mi legis ses rakontojn. Kiam mi finlegis la rakontojn, mi sentis pli triston ol feliĉon pri la rakontoj.
Pri la titolo La iluziisto mi sentis pli triston de rolulo ol alia rakontoj. Antaŭe la rolulo Dobrin estis allogita al cirko kaj laboris tie ĝis li forlasis la cirkon por soldatservo kaj edziĝo. Sed li ne povis forgesi la vivon de cirko, denove li provis partopreni en la cirko, sed li ne povis efektivigi sian esperon. Do, li provis diversajn metiojn, sed nenio plaĉis al li.
Nun li maljuniĝis kaj veturis en tiu frosta januara tago. La vagonaro haltis en malgranda stacidomo. Li rememoris tiujn gajain tagojn kaj homojn en la cirko ĉe la atendejo. Li komencis ĵongli kaj oni komencis aplaŭdi lin. Li prezentis aliajn artojn. Vidante tion knabo pensis ke li estas sorĉisto, kiu povas fari miraklojn.
Do la knabo petis al li revenigi sian panjon. Sed li Dobrin ne estis sorĉisto kaj ne povas revenigi la panjon. Li povis prezenti siajn artojn kaj tio nur estis feliĉa por li. Kaj mi supozas ke vorto de knabo frapis lian koron.

Granda Kampo (Japanio)

Esplorado de vivĝojo de Deguĉi Hidemaru

Mi legis la libron Esplorado de vivĝojo, kiu estas verkita de Deguĉi Hidemaru kaj tradukita de Eizo Itou. Tiu ĉi enhavo estas "Deziro esti feliĉa", "Studado pri suferoj", "La vojo supreniri" kaj "Saĝo por vivi en la mondo".
Kiam mi laboris en ekskompanio kiel revizisto, en iu tago mi demandis iun direktoron, "kiel vi instruas al viaj subuloj?" Li respondis al mi "Mi ĉiutage instruas ilin, uzante ĉi tiun libron, elprenante ĝin el lia ofictabro". "Ĉi tiu libro estas unu el la ekleziaj principoj en Oomoto, kiun mia familioj prizorgas." Li estis nur ordinara budhisto. Krome mi demandis lin, "Kie vi aĉetis ĝin?". Li respondis, "Mi aĉetis ĝin en la najbara librejo." Mi komprenis, ke ĝeneralaj homoj aĉetis kaj legas ĝin. Ĉi-foje mi komence legis ĝin tradukita esperanten kaj povis detale kompreni ĉi tiun enhavon de japanlingva signifo.
Etonologo Umesao Tadao skribis pri la enkonduko de ĉ tiu libro kaj detale prezentis la karieron pri Deguĉi Hidemaru.

Lumo (Japanio)

Plena vortaro de Esperanto, tria eldono 1947, SAT, Paris, 511p, Plena ilustrita vortaro de Esperanto 2005, SAT, PARIS, 1268p

Rimarkoj pri kelkaj elementoj.
La du vortaroj eldonitaj kun pli ol kvindek jaroj da intertempo estis same eldonitaj per Sennacieca Asocio Tutmonda, je la sama adreso: 67 Avenue Gambetta, Paris 20e. Ŝajnas ke la eldono de 1947 estas reeldono de tiu de 1933. La unua datumas de 1930.
La eldono de 1947 ne enhavas proprajn nomojn, la aŭtoroj en la Antaŭparolo rimarkigas, ke legontoj vane "serĉus, ekzemple klarigojn pri Koreo, Koreujo, Koreio. Ne estas nia tasko ekzameni la problemojn pri unuecigo de landnomaj formoj; la estono solvos, se solvebla, tiun problemon".
Tuj videblas, ke la unua vortaro de mi parte legita ne havas ilustraĵojn kaj ke la difinoj estas mallongaj, ankaŭ ke la kapvortoj estas plene skribitaj (frukto, frivola, froti, sed poste frukt/o, frivol/a, frot/i).
Ekzemple: ĉe la enirvorto ''rozo, roz/o'' en la unua vortaro estas ses linioj, en la posta sepdek kun tri ilustraĵoj kaj sciencaj indikoj, kunmetitaj vortoj, afiksoj. En la unua estis nur unu ekzemplo, en la sekva tiu ĉi aperas, sed meze de aliaj el kiuj unu citaĵo el Zamenhof.
Fakte en la tria eldono la ekzemploj estas eltiritaj de naŭ verkistoj kaj de Krestomacio, kaj de diversaj aliaj vortaristoj. En la eldono de 2005, el kvindek kvin, do el tiuj eltiritaj el Zamenhof kaj Grabowski aldoniĝas ankaŭ citaĵoj de modernaj verkistoj (M. Fernandez, S. Štimec) preskaŭ ĉiuj el Eŭropo, krom la notindaj esceptoj de Mao Zifu kaj T. Steele, sed tiu lasta vivis longe en Eŭropo. Kelkaj revuoj estas ankaŭ ekspluatataj: Fonto, Literatura Foiro, Monato, Rok-Gazet' kaj El popola Ĉinio.
En la eldono de 2005 jen propraj aŭ familiaj nomoj: Aarono (frato de Moseo), Abadono (Anĝelo de la abismo), Abelardo (Mezepoka filozofo, teologo kaj poeto - 1079-1142 - , edzo de Heloizo), do kiuj rilatas al Biblio, aŭ al la katolika religio.
La klasifikoj per signoj ne estas ekzakte samaj (ekzemple por muziko), krom kiam ili aperas per tre simpla geometria desegno (kvadrato por fiziko, ktp). Ekologio, heraldiko, ktp. ne aperas, budhismo ne en tiu parto, ĝi kaŝiĝas sub R (religio), kaj en la paĝoj mem ni trovas ĝin kun la ortografio: budaismo.
-Kiuj vortoj malaperis? Estas tre malfacile trovi ekzemplon:
Karbolo = fenolo. Kurioze, neniu el la du vortoj aperas en la eldono de 2005, kvankam phénol estas konata ekzemple en la franca lingvo (C2 H5 OH).
-Kiuj vortoj evoluis? Jaŭto: Eleganta, luksa, malpeza promenŝipo. La prononcado ne samas poste: Jakto: malpeza velŝipo, tenata kaj konstruita por konkursoj.
-Kiuj vortoj aperis? Kompreneble tiuj pri novaj teknikoj (ĵami = malhelpi aŭdeblan ricevon de iu sendostacio, intense estigante interferojn) aŭ vortoj de specialaĵoj nuntempe tre ŝatataj, sed tiam nekonataj de la plimulto en Eŭropo kaj de la aŭtoroj (suŝio, tradicia E-Azia manĝo; hajko = japana fiksforma poemeto et tri versoj de 3, 7, 5 silaboj). Pli strange aperas nur en la vortaro de 2005 du paĝoj (813-814) tre gravaj pri ĉefaj matematikaj operacioj, ordigitaj en kvar kolumnoj: Nomo de la operacio, Rezulto, Ekzemplo, Elparolo.
Evidentiĝas ke la unuaj eldonoj sekvas la vidpukton de Eŭropanoj, kiuj tiam nombras la plimulto de Esperanto-parolantoj kaj ĉefe skribantoj. En 1933, estis verkita nur de "la Trio: Prof. Grosjean-Maupin, Direktoro de la Akademia sekcio por la Komuna Lingvo, Prof. Waringhien, Lingvakomitatano, kaj S-ro Esselin, Lingvakomitatano". Pri la teknika parto, nur unu: "S-ro Grenkamp-Kornfeld". Pli poste, la listo de kunaŭtoroj reprenita de la 1970-a eldono, plenigas du paĝojn, kaj tiu de la reviziantoj de La Nova PIV 2002 tri paĝojn, el plej diversaj landoj. Pro la Esperanto disvolviĝo tra la tuta mondo, la lingvo iĝis kaj iĝas pli bunta. "En sia nova formo, PIV (2005) enhavas ĉirkaŭ 16780 kapvortojn kaj ĉirkaŭ 46890 unuojn". Sed ekzemple, vorto kiel mojosa (moderna junula slango), uzata de junuloj, ne aperas.
Bedaŭrinde, tiu E-Sumoo okazas en somero, mi ne estas hejme, havas nur du vortarojn, ne tiujn de 1970 kaj de 2002. La eldonejojn de 1930 kaj tiujn inter 1947 kaj 1964 (la 7-a) mi neniam vidis. Do kompreneble, tiu artikoleto estas nur ektuŝeto pri tiu temo.
Alia tasko estus atente re- kaj re-legi la longan (40p) antaŭparolon de 2005 kiu klarigas la elektojn de la verkistoj.

Alteo (Francio)

La memoraĵoj de Agripina de Anna Löwenstein

La romano ludas en la antikva Romo, regas laŭvice la imperiestroj Tiberio (Tiberius), Gajo (Gajus - Caligula). Cla?dio (Cla?dius) kaj Nerono (Nero).
La knabinoAgripina (Agrippina), pranepino de Aŭgusto (Augustus), estas tre inteligenta, tre bone edukita kaj ege ambicia. Sed virinoj, eĉ de plejgranda deveno el la plejfama nobularo neniam havis ŝancon ricevi la oficialan regadon kiel Geimperiestro de la imperio. Restis por Agripina nur la vojo, per influado de gravaj viroj atingi la indirektan potencon, kaj ŝi laboris senlacigita al tiu ĉi celo.
Tiberio, kiel tiutempe kutima, murdis aŭ ekzilis siajn kontraŭulojn, ankaŭ Agripina devis for, sur insulon en la romana provinco. Kiam Tiberio estis mortinta, la pjejjuna frato de Agripina, Gajo, estiĝis imperiestro. Kompreneble, ankaŭ por Agripina bona ebleco, kunregi. Sed la frato ne ŝatis tion kaj ne volis aŭdi pri ŝi.
Post la murdado de Gajo oni faras Claudion al Imperiestro, la onklon de Gajo kaj Agripina. Agripina, ŝi intertempe naskigis filon, Lucion (Lucius), movigis denove ĉiom por sia mempotenco, kaj nekredeble, sed vere - ŝi edzinigis sian propran onklon kaj sukcecis, ke li adoptis ŝian filon Lucion kaj elektis lin por sia posteulo. El Lucio estiĝis Nerono (Nero).
Sed Agripina denove trompiĝis. Ankaŭ Nerono, kiu regis maldiligente kaj plivolonte agis kiel krudulo kaj artisto, sentiĝis molestite pere de sia patrino. Kaj finfine, kiam ŝi enmiksiĝis ankaŭ en siajn amaferojn kaj ne permesis, ke li eksedziĝis por edzigi Popean (Poppea), li murdis ŝin.

Tio estas la historio, kaj multe pri tio oni povas legi ankaŭ en la veraj Memoraĵoj de Agripina, kiun ŝi mem verkis, kaj kiu servis al la ĉefa fonto de tiu ĉi libro. La libro estas leginda, interalie ankaŭ pro tio, ĉar oni multe spertas pri la romana vivo, la metodoj de la regado - pano kaj ludoj - gladioj kaj faskoj, kaj plue. Ne tre alie kiel hodiaŭ, ankaŭ la homoj estis la samaj en siaj normala vivo. Kaj mia resumo: Ne estu tro ambicia!

La libro, 621 p., estas bone esperante skribita, ne nepre por komencantoj, sed por progresuloj sufice bone legebla.
Intertempe mi spertis, ke ekzistas tri libroj al temo Romo - 1. La stona urbo, 2. Agripina, kaj 3. Morto de artisto. Plejbone verŝajne estus, se oni legus la librojn laŭvice - mi pensas. Sed ne gravas.

Fiŝino (Germanio)

Neniu ajn papilio de Trevor Steele

Surbaze de la taglibro de Mark Edward Bryant kaj de intervjuoj de pluraj personoj, kiuj konis lin la aŭtoro Trevor Steele verkas lian vivon. Dum la 60aj jaroj en Germanio Mark Bryant, la protagonisto de la verko estris domon por eksmalliberuloj de diversaj nacioj, kiuj travivis en koncentrejoj terurajn momentojn dum la milito. Pro krimoj aŭ aliaj kialoj tiuj homoj ne povis reiri en sian landon.
La verko priskribas homajn rilatojn inter la estro kaj la rifuĝantoj. Oni antaŭeniras en la Interesvekan kaj kaptivan legadon scivolema koni la finon
Legu tiun libron, kiu estas ĉefverko de Trevor Steele. La diversaj temoj pritraktitaj atingos vian koron pro iliaj universalismoj: humanismo, toleremo, religio, amo, frenezeco, politiko...

Joga (Francio)

La Hobito aŭ tien kaj reen de J.R.R. Tolkien

La artikolo en Vikipedio bone enkondukos vin en la legadon de tiu interesa libro:
"verkita de J.R.R.Tolkien, unue rakontita por ties infanoj, poste pliampleksigita libren kaj eldonita en 1937. Ĝi estis la vera debuto por Tolkien kiel populara aŭtoro, kaj ĝia furoro pretigis la vojon por la giganta La Mastro de l' Ringoj Kompare kun la aliaj verkoj de Tolkien, La Hobito vere estas porinfana libro. La lingvo estas pli facila, pli klariga, pli amuza. Poste li profunde pentis pri tio, ĉar ĝi donis al lia mitologio nekoheron. Tial, je la apero de La Mastro de l' Ringoj li devis revizii kaj reeldoni la libron en pli matura stato. Kun tiu trilogio La Hobito formas tetralogion".
Kun granda plezuro mi voris tiun fantastan aventuron kie rolas hobito, sorĉisto, gnomoj, golenoj, orkoj, gigantaj araneoj, terura drako kaj eĉ arboj kaj birdoj kiuj parolas...
La traduko de Christopher Giedhill kaj William Auld el la angla originalo en esperanton estas perfekta. Legu kaj ĝuu ĝin!

Atrebato (Francio)

La fera birdo de Julian Modest

Ĉi tiu libro konsistas el tridek mallongaj rakontoj. Ĉiu rakonto estas simpla stilo, kiu estas facile komprenebla por mi komencanto. Krome mi volas aparte atenti jenan punkton.
Ne ĉiam estas feliĉa, fino de ĉiu rakonto.
Unuj rakontoj finiĝas feliĉe, sed tamen en aliaj rakontoj herooj restas sin malĝoja kaj maltrankvila.
La aŭtoro certe esperas, ke ni legantoj havu fortan simpation por la herooj. Kiel li intencis, mi povis pliprofundiĝi en ĉi tiuj rakontoj.

Horinosuke (Japanio)

La Princo de Niccolo Machiavelli

Carlo Minnaja ne nur tradukis la libron, sed ankaŭ verkis bonegan enkondukon kaj aldonis multajn notojn kaj glosaron. Tio tre helpas ĉe la legado de la libro. Tamen: la libro estas sufiĉe malfacila, kvankam la lingvaĵo ne estas tro komplika. Mi nur legis la libron, sed fakte oni devas pristudi ĝin. Tial la libro estas pli interesa por historiistoj, politikistoj, militistoj aŭ sociologoj pri militaj aferoj.
Machiavelli esploras, kiamaniere "Princo" plej bone povas regi "Princlandon". Li pritraktas tre multajn kazojn: el la antikvaj tempoj - do Grekoj, Persoj, Romianoj - kaj el (sia) nuntempa periodo; sed bedaŭrinde ofte en por mi stranga sinsekvo, ekzemple la sceno pri kelkaj romaj imperiestroj.
La princo devas esti ne malŝatinda nek malaminda. Li mem do devas doni la bonan ekzemplon, do li devas agi honeste kaj dece (ne la vortoj de Machiavelli). Sed, la Princo ĉiam devis pensi pri milito, ne esti tro amikeca, do vizio pri homoj, kiu ne ege plaĉas al mi. (Tamen: li eble pravas: Eŭropa ne daŭre preparis sin pri milito, dum en ne tro fora lando Princo - pli bone caro - jes faris tion...).
Mi ne sentas min kapabla diri pli pri la libro. Laŭ lingvo ĝi estas bone alirebla, enhave mi ne rekomendas ĝin al legantoj ĝenerale, kiel jam dirite. Por tio ĉi estas tro specifa, laŭ mi.

Katinjo (Nederlando)

Estu purigita - preskaŭ hereze de Paulo S. Viana

Oni konas la rakontojn de Jesuo, centra figuro de la kristanismo, per la kanonaj evangelioj, ĝiaj ĉefaj fontoj, kie li havas la ĉefan rolon. Tamen, Paulo Sergio Viana, en ĉi tiu verko, sen malpliigi la ĉefrolulon de Jesuo, donas elstaran rolon al pluraj malĉefaj roluloj, sen malakordo kun la rakontoj de la evangeliistoj. En sia rakonto, la aŭtoro kondukas nin ĉirkaŭ du mil jarojn al Mezoriento, ĉirkaŭ ligno-fajro, por transdoni kredojn, valorojn, regulojn, triumfojn, tragediojn, lecionojn de vivo kaj morto de la komunumo, teksitaj en ĉi tiujn rakontojn: "...kaj detranĉis lian orelon." (Evangelio laŭ Mateo, 26:51) - "Mia patro ofte diris: Malko, ne sekvu banditon, kiu perfidas banditon, ne fidu viron, kiu deturnas la okulojn."
En sia rakonto la aŭtoro ne konfliktas kun la kvar evangelioj ĉar ĝi baziĝas sur la integreco de la rakonto kaj ĝia rakontanto. Krome, la rakonto de la aŭtoro estas projektita por igi nin senti la samajn emociojn kiujn ni sentas kiam ni legas fragmentojn de la kvar evangelioj. Ĝi elmontras angorojn, timojn, mankojn, permesante nin identigi kun ili, kondukante nin al kompreno kaj purigo, al ago. La koro estas la celo de la rakontanto kaj, jen la celo de la aŭtoro, eniri la korojn de siaj legantoj, aŭskultantoj, kie loĝas iliaj emocioj, eĉ se la informoj, kiujn li transsendas, okupas nian cerbon. Mi rekomendas la verkon Estu purigita preskaŭ hereze de Paulo Sergio Viana, kiu aparte sin dediĉis al tradukoj, de pluraj verkoj kaj originale kolekton da rakontoj. Ĉi tiu kaj aliaj verkoj aĉeteblas ĉe www.easp.org.br / contato@easp.org.br

lemosac (Brazilo)

Die kürzeste Geschichte Deutschlands

Ĉi tiu libro (Die Kürzeste Geschichte Deutschlands, "La plej eta historio de Germanujo") estas traktato pri germana historio ekde la eko ĝis la nuntempo. Ĝi estas traduko de angla originala versio. Ĉi tiu lasta aspekto estas interesa, ĉar dum oni legas, dank' al specifaj referencoj, oni sentas, ke la legistaro estas efektive angla.

Luĉjo (Kolombio)

Vismar de Istvan Nemere

La libro estas sufeĉe interesa, kaj malfacile kompreneblaj frazoj estas ne multaj. Malgraŭ tio mi bezonis tre longan tempon por tralegi ĝin, ĉar mi estas maldiligenta. La libro havas 191 paĝojn, mi bezonis 6 sumoajn fojojn por legi la tuton.
Vismar estas nejuna viro, kun tragika pasinto, solulo, kiu tamen helpemas por ĉiu. La Hundo, kiu malhavas la nomon, travivis teruraĵojn --- kaj jen, ili du renkontiĝas. Ĉu povos naskiĝi vera amikeco inter homo kaj hundo?

Ibukihama (Japanio)

Emilo de Smolando de Astrid Lindgron

Emilo ĉiam faras tiom da petolaĵoj. Mi sentis, ke knaboj kreskas, farante petolaĵojn.

Maekawa (Japanio)

Sangofragoj de Jiri Kupka

NEPRE legu!
Rakonto de malfeliĉa vivo de du fratinoj arestitaj kun patrino per sovietaj oficiroj NKVD post la dua mondmilit. 19 jaroj de malfeliĉaj travivaĵoj de VERA unu el ili eble unuaj ankoraŭ vivantaj atestantaj de la persekutoj de tiu epoko. Jiri S. Kupka aŭskultadis la paroladon kaj verkis la libron antaŭ la jaro 2006.

Sanremoise (Francio)

Legaĵoj de Jindĝiška Drahotová

  Mi diligente legis kelkajn artikolojn. Unu pli longa nomiĝas "Kun Esperanto neniu   estas sola" kaj verkis ĝin Eva Pánková pri sia patro. Ŝi ankaŭ desegnis titolon de la   Legaĵoj.

MarieAnna (Ĉeĥio)

Homoj de Putin de Kalle Kniivilä

La libron krom 2 lastaj ĉapitoj mi tralegis kun granda intereso. Finna ĵurnalisto Kalle Kniivilä demandas rusajn civitanojn pri ilia vivo kaj sorto en naŭdekaj jaroj, kiam Sovetio disfalis. Por mi tio estis instruo ankaŭ pri simila historio de nia lando, kiu disgalis eĉ sen referendumo kaj poste ĝi estis disvendita.

Flegistino (Ĉeĥio)

Terra de Istvan Nemere

Tiu libro estas grandioza!

Pia (Danio)

Belarta rikolto 2021 Eldonita de Mondial

Estas mallonga, sed interesa libro, kiu rikoltas la verkojn premiitajn en la BK de pasintjare. Bedaürinde estis du premioj nuligitaj ĉar kontrauis la regulojn de la premioj, pro antaŭa publikigo en aliaj medioj, tial tiuj verkoj ne aperas. Ankaŭ estis premioj ne donitaj pro manko da kvalito, sed la publikigitaj estas vere legendaj.
Ene de la kategorio prozo, estas amuza kaj originala la verko Mi trinkas vino, tiea, sen akuzativo, de aŭtoro Francisco Javier Moleón. Ankaŭ multe mi ŝatis frapan verketon Parade antaŭ la reĝo de Anna Lowenstain.
Sed mi ege ĝuis kun la kategorio Eseo. Kaj, la verko de Aleksandro M Melnikovo Por ĉiu kompreu ĉiun sed ĉefe kun Tridek malmortoj de Danielo de Roman Dobrzynski, kiu rakontas la miraklajn survivojn al nazioj kaj eĉ sovetoj de juda junulo dum la dua mondmilito. Ege interesa historio, kiu meritus filmon. Laŭ membro de la juĝistaro ne estas vera eseo sed "jurnalraporto". Eble li pravas, ke ne estas eseo, sed estis, kio mi plej ŝatis de la libro.
Fine ankaŭ interesa la raporto de la prezidanto de BK, aminda Miguel Fernández.

Natxo (Hispanio)

Originala Verkaro de L. L. Zamenhof

Mia sumoo ĝuste finiĝis, malgraŭ tio, ke mi estas vundita de dika vitro. Mi legadvojaĝas ofte kun tiu ĉi teksto, se mia koro netrankviliĝas pro io, ĉar tie troviĝas la granda direkto al persono aŭ ankaŭ al mondo. 1880-aj jaroj ĉiam estas amataj kaj studataj periodo por mi, oni povas vidi ĉion de Zamĉjo inter la momentoj. En milito, abomeno, ŝovinismo kaj malhonoreca kotejo li ĉerpis pene kaj brile homan majestecon. Dum kioma periodo ni povas daŭrigi lian idealon? Nur mi nun deziras, ke mia estu lia idealo.

Majo (Koreio)

Sagao de Egil de Baldur Ragnarsson

"Egil" estas vikingo, kiu estas filo de la unua enmigrinto al Islando.Li estis kruda kaj kruela batalanto kaj ĉiam militiras inter Islando, Norvegujo kaj Anglujo.
La rakonto estas plena de sango kaj frapsono de glavoj sed mi ne povas ĉesi legadon zorgante pri tio, kiel Egil povas travivi siajn batalojn. Li estis samtempe poeto. Li ĉiam esprimas sian senton kaj penson per versaĵo.
La triono de la libro ankoraŭ restas kaj mi daŭrigos legi ĝis la fino. Mi malŝatas Esperantajn poemojn, ĉar mi ne povas kompreni ilin. Sed en ĉi tiu libro, mi renkontis poemojn, kiujn mi povas kompreni.

Kaĵibo (Japanio)

Saĝo kiel Terapio de Juraite Baranova

Post la Esperanta traduko sekvas la litova originalo, same provizita per notoj. En 150 paĝoj ĝi traktas filozofojn kaj saĝulojn, ĉefe helenajn, kelkajn Romiajn, mezepokajn, nuntempajn, sed ankaŭ orientaziajn. Interesa konstato de K.Jasper: la homaro vekiĝis al memkonscio en 500 jaroj, de ĉ. 800 a.K. ĝis 200 p.K. (legu: a.K.)
Komenca ĉapitro skizas ilian ofte negativan sintenon al artistoj (inkluzive de poetoj), sed librofine ni renkontas la rolon de zenbudhismaj pentraĵoj por la meditado. Tiel fermiĝas la ciklo.
Sokraton instigis orakolo el Delfo esplori la sciojn de kompetentuloj: ŝtatistoj, poetoj, metiistoj. Li bezonis kontroli tiun aserton, laŭ kiu li mem estas la plej saĝa. Konstato: "Ĉar mi nenion sciante ankaŭ konfirmas nenion scii, aliaj nur asertas scii, ne sciante." Kun admirinda mensa trankvilo li akceptas mortkondamnon, ĉiam obeante la leĝojn de la urbo.
Por Platono la konvinko, ke ĉio ŝanĝiĝanta en nia mondo estas nur ombro de la mondo de veraj ideoj. Por Aristotelo la virtoj, ĉefe justeco, troviĝas en la ora mezo inter du malvirtoj. Memmortigon li ja opinias ebla, sed nenobla. Por li gravas kontemplado. Jen okazo por Baranova konstati paralelon kun Konfuceo, Ambaŭ pledas por sinregado (mise vortigita kiel "sinkontrolo").
Hedonistoj havas malbonan renomon, sed Epikuro nur strebis al mensa ekvilibro: mortotimo ne estas racia: dum ni ĉeestas, morto ne estas kaj inverse, kiam morto estas, ni ne ĉeestas. Helpas la atomkoncepto de Demokrito. Tiel la modera ĝuanto trovas mensan "neperturbiĝon", "ataraksio"). Tre similas la "apateia" ĉe la stoikistoj, pri kiu elokventas Seneko la Pli Juna.
Pri orienta filozofio tre negative juĝis Hegel: li vidis en la malaktiveco nuran dekadencon. Pli bone komprenis i.a. Nietzsche. Baranova konscias la pozitivecon de liberiĝo de suferoj kaj timo per Tao, Budhismo kaj specife zen-budhismo (en Japanio). Oni liberiĝas de psikozoj forigante ĉiajn konvenciajn pensojn, malfermante la animon al la ekzistado mem, unuiĝante kun la naturo. Helpas kontempli holismo-etosan pentraĵon, koncentriĝante al hajko (poemeto). Tio liberigas la artismnan kreemon.
Ne mirigos, ke mi varme rekomendas la legadon de ĉi tiu libreto, malgranda laŭ formato, sed riĉa je pensoj kaj ideoj.
Mi jam aludis lingvajn erarojn: evidente oni ne konsciis, ke necesas kontroligi eldonotan tekston per malsamkultura korektisto. Sed suferas ankaŭ la gramatiko: e-participoj tro ofte estas "absolutaj", kio absolute ne eblas en Esperanto; "nek unu" anstatau "eĉ ne unu", "homo kiu ĉagrenas pri io", "raneto eniras tra la sojlo", "uzu la fosilon, kiun vi haltas (=tenas) en la malplena mano" (brila ekzemplo, fakte, de la absurdaj respondoj per kiuj zen-instruistoj ŝokis lernantojn por igi ilin memstare pensadi): jen germanismo plurfoja. Sed ni memoru, ke plej gravas la enhavo, kiu ja valoras.

Rob Moerbeek (Nederlando)

Pigre estas la nokto de Istvan Nemere

En ĉi tiu krimromano la suspenso estas konservita ĝis la lasta paĝo. La hazardo kunigas en la sama aŭto mezaĝan hungaran arkitekton kaj tre junan duonciganinon al kiu li konsentas oferti ne nur gastamon sed li dungas ŝin kiel servistino. Iliaj malsamaj kulturaj fonoj ne malhelpas naskiĝon de vera amo. Sed la sociaj kliŝoj de la du komunumoj estas tiom da malhelpoj al ilia malferma amo. Ĉu ĝi pluvivos?

Legantino (Francio)

Kalevipoeg de Kreutzwald, Fr. R.

Siatempe mi tralegis la finnan epopean mitologian poemon Kalevala, kies titolo signifas ´Lando de herooj´. Ĝi estis tre belsona kaj tial mi volonte eklegis ankaŭ la etan libreton Kalevipoeg. Simila nomo, simila enhavo, sed la signifo kaj deveno alias. Kalevipoeg - Filo de Kalev, aŭ Kalevido - estas estonia nacia eposo. Origine ĝi konsistas el 20 kantoj kun pli ol 19 mil versoj.
La ideon kolekti la lokan folkloron ekhavis germanlingva kuracisto Friedrich Fählmann, kiu al la estona popolo en la lando sub rusa regado kaj kun oficiala germana lingvo volis doni la fieron pri ĝiaj lingvo kaj kulturo. Li komencis verki la poezian formon de tiuj tradiciaj rakontoj. Post lia neatendita morto lia amiko Friedrich R. Kreutzwald daŭrigis la verkan laboron.
Bedaŭrinde, Kalevido estis tradukita en Esperanton nur parte, fare de Hilda Dresen, estona esperantista poetino, sub lingva kontrolo de Henrik Seppik, pioniro de la estona Esperanto-movado, kun ilustraĵoj de Oskar Kallis. Eldonis ĝin en la jaro 1975 la eldonejo Eesti Raamat en Tallinn, la estona ĉefurbo. La svelta, 17 centimetrojn alta libreto enhavas 85-paĝojn. La dekpaĝa antaŭparolo klarigas la ekeston de la epopeo kaj priskribas enhavon de la 20 kantoj. La sekvanta epopeo mem prezentas eltiraĵojn el la unuopaj kantoj. Bedaŭrinde, ke nur fragmentojn, ĉar la enhavo ĉarmas, kaj la versoj belsonas. Min mem tamen miris, ke foje Kalevido estas heroo pozitiva, sed foje negativa: ekzemple drinkinta li perfortas la virgulinon, kiu poste sindroniĝas en la maro.
Fine la mortinta Kalevipoeg sur sia blanka ĉevalo restas alĉenita al la infera pordego, kiun li gardas, por ke la infera reĝo Kornulo, kiu same estas enĉenigita, ne povu liberiĝi. Tamen venu la tempo, kiam Kalevido liberiĝos kaj revenos hejmen por ekflorigi Estonion. Tiuj lastaj versoj rememorigis min pri la ĉeĥaj kavaliroj dormantaj sub la montopinto Blaník kaj tiuj slovakaj sub la montopinto Sitno, kiuj same venu helpi al siaj popolanoj, kiam foje venos malfacilegaj tempoj al niaj landoj.

Fejfi (Slovakio)

Resurekto de Lev Tolstoj

Rezurekto estas libro verkita de L. Tolstoy pri la vivo en Rusio dum la jaroj 188...
Juna aristokrato revidis post pluraj jaroj junan servistinon en prizono, kiun li perfortis, konsciante de sia puno li decidas elprisonigi ŝin. Pro lia agmaniero ŝi iĝas krimulino. Dum siaj klopodoj apud la administraro li rimarkis la maljustecon inter riĉuloj kaj malriĉuloj kaj decidas helpi la malriĉulojn.

Erika (Francio)

Raporto el Vjetnamio de SAIKI Akira

Mi multe dankegas al Karaj Japanaj Esperantistoj, kiuj jam eldonis libron Raportoj el Vjetnamio, tiuj povas eliriginta al la mondo. Por ke niaj Esperantistaroj iagarde komprenu aferojn okazintajn en nia lando. Estis simila al multaj aliaj landoj, ni havas revoluciajn tradiciojn de generacio al generacio kontraŭ malamikoj, kiuj invadis patrujon. Ni multaj doloregas pro milito sed certa senĉese orientigis al la pacon kaj unuigis nian landon.

Alta (Vjetnamio)

Amo kaj malamo de Julian Modest

RLa novelo estas tre interesa, kaj mi finlegis ĝin tuj. La novelo traktas pri krimo, kaj en ĝi aperas multaj personoj kun interesaj individuecoj. Se vi legas la novelon atenteme, eble vi divenos, ke kiu estas la krimulo.

Monto Falko (Japanio)

Homoj de Putin de Kalle Kniivilä

La aŭtoro intervjuis ordinarajn homojn, kiuj subtenas Putin. Al la demandoj, kial ili subtenas Putin, la komuna respondo estas "stabileco". Mi ja scias, ke Sovetio kolapsis en 1991, kaj mi legis en ĵurnaloj artikolojn pri tio, kiel la ekonomio kolapsis, sed ne vere sciis, kiel suferis en ĝi la rusoj. La homoj, kiuj la aŭtoro renkontis, spertis tiujn kaosajn tagojn, monatojn kaj jarojn sen salajro kaj sen laboro, tial ili neniam volas sperti denove tiajn kaosojn. Ekde kiam Putin komencis regi Rusion, la ekonomio iom post iom boniĝis kaj ili povis vivi normale. Ili deziras, ke ili povu plu ĝui tiun vivon. Tial la komuna respondo estas "stabileco", en kiu ili povos vivi normale.
Kio sukcesigis al Putin en tio? Kiel li povis doni monon al la popolanoj? Ĉu li plu povos doni tiun monon al la popolanoj? La kialo de lia sukceso estis alta prezo de nafto. Sed tia bona kondiĉo ne plu ekzistas kaj ekzistos, do por teni sian potencon plu, kion Putin povis fari?
Jen estas mia opinio: por tio Putin aneksis Krimeon en 2014. Sukceso de tiu aneksado pli altigis lian subtenproporciojn. Tiu estis granda sukceso, sed ne estis sufiĉa por ke Putin plu regu Rusion "stabile", tial li komencis militi al Ukrainio. Li intencis rabi riĉaĵojn el Ukrainio. Certe li antaŭvidis, ke li povos okupi la tutan Ukrainion en unu semajno, fondante pro-putinan, pupan registaron, tiel flumrapide, por ke la okcidenta mondo ne povu interveni, sed li eraris. Ukrainio jam sufiĉe sendependiĝis de Rusio kaj havis identecon kiel lando de la okcidenta mondo.
Jam la milito daŭris 5 monatojn, kaj la milito eksuferigas la vivon de la rusoj. Certe sankcioj fare de la okcidentaj landoj iom post iom efikas kaj minacas/os la "stabilan" vivon de ordinaraj homoj. Kiam "stabileco" ne plu estos garantiita de Putin, homoj komencos desorĉiĝi de la mito de Putin.
Mi plu legos la librojn verkitajn de la aŭtoro Kalle Kniivilä.

Horizonto (Japanio)

Gvidlibro por supera ekzameno: historio, literaturo de Alfonso Pechan

1) la diverslingveco en la Historio (prahebrea, greka, latina, kaj aliaj lingvoj), la artefaritaj lingvoj (1880: Volapu"k; 1887: Esperanto; 1901: Idioma Neutral; 1907: Ido; 1909: Interlingva; 1922: Occidental; 1928: Novial)
2) La vivo de L.L. Zamenhof, aŭtoro de la Esperanta lingvo, la movado de la nova lingvo en Eŭropo: Svedio, Francio, Rusio, Turkio, Rumanio, Aŭstrio, Hungario, Germanio, la unua mondkongreso (Aŭgusto 1905) en Bulonjo-sur-maro (Francio), kie Zamenhof prezentis la "Bulonjan deklaracion" (kaj klarigis la esencon de la nova artefarita lingvo, en kvin punktoj), la evoluo ĝis la mondmilito, la dummilita movado kaj la nova epoko post la dua mondmilito.
La libro parolas ankaŭ pri la multaj organizaĵoj en la mondo, kiel: U.E.A. (= Universala Esperanto-Asocio), S.A.T. (Sennacieca Asocio Tutmonda), I.S.A.E. (Internacia Scienca Asocio Esperantista), T.E.J.O. (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), I.L.E.I. (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), L.I.B.E. (Ligo Internacia de Blindaj Esperantostoj), kaj tiel plu.
Zamenhof sciis, ke originala literaturo, verkita en la nova lingvo, ankoraŭ ne ekzistis, do li decidis lprovi sian lingvon tuj kaj tradukis multegajn klasikojn el diversaj lingvoj: Shakespeare, Goethe, Moliere, Dickens, Gogol.
Li verkis, Esperante, proverbojn, poemojn, himnojn, anekdotojn, rakontojn, sciencajn artikolojn, leterojn kaj la fundamenton de Esperanto (= gramatiko, ekzercaro, vortaro).
Dum la dua kongreso (en Genevo, 1906), la tria (Kambridĝo, 1907), la kvara (Dresdo, 1908), la kvina (Barcelono, 1909), la sesa (Vaŝingtono, 1910), la sepa (Antverpeno, 1911), la oka (Krakovo, 1912), li parolis pri la ideologio de Esperantismo, la reguloj de la nova internacia lingvo kaj la koncepto de "Homaranismo".
Finfine, la libro listigas pluregajn nomojn de la plej gravaj aŭtoroj (= fundamenta krestomatio) kiuj verkis Esperante, kiel: Henri Vallienne, Edmond Privat, Julio Baghy, Kalman Kalocsay, Hendrik Bulthuis, Stellan Engholm, William Auld, Reto Rossetti, Marjorie Boulton, Ivo Lapenna, Gaston Waringhien, Paul Neergard, Baldur Ragnarsson, kaj tiel plu.

Mi trovis tre interesan la legadon de tiu ĉi libro: mi konsilas ĝin, por plibonigi la personan konon de la Historio de tiu ĉi gravega lingvo kaj siaj aŭtoroj.

Karla (Italio)

Literaturaj konfesoj de Julian Modest

Temas komence pri la tri eminentaj Esperanto-poetoj, kiuj naskiĝis en unu sama jaro - 1891 - Kolomano Kaloĉaj /K.Kalocsay/, Julio Bagi /J.Baghy/ kaj Nikolaj Hohlov. Estas cititaj partoj de iliaj poemoj.
Aliaj tri poetoj - tri poeziaj mondoj: N.Pilev, N.Uzunov, P.Stojanov. Poste estas artikolo pri Ferenc Silagi, kiu vivis en la periodo de la Dua Mondmilito.
En la jaro 1992 estis 100 jaroj de la naskiĝo de Atanas Danĉev Atanasov - ADA, Esperanto-instruisto, verkisto, tradukisto, redaktoro de vortaro, aktivulo, iama Prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio, honora membro de UEA. Sekvas pensoj de la aŭtoro pri la Esperanto-kulturo, literaturo, teatro.

La Revanto (Bulgario)

Kun siaspeca spico de Raymond Schwartz

Raymond Schwartz estas konata en esperanta mondo kiel humuristo, gvidanto de kabaredoj kaj ankaŭ kiel verkisto de poemoj kaj poemetoj plej ofte tio estis satiroj. Proze li verkis seriozan libron "Kiel akvo de l'rivero" kaj "Anni kaj Montmartre".
Kun siaspeca spico estas tre humura libro, kiu konsistas el poemoj kaj prozaj rakontoj. La aŭtoro kvazaŭ antaŭvidante/esperante, ke tiun libron legos iom pli juna generacio de esperantistoj, antaŭ ĉiu rakonto anstataŭ titolo skribis jaron, do: de 1951-1970. Estas facile kalkuli - la rakontoj estas 19. Kaj tiel komencas la aŭtoro la jaron 1951: "Kiel pri virinoj, ankaŭ pri la jaroj oni povas diri, ke ĉiuj estas samaj, kvankam inter si ili ege diferencas".
Antaŭ ĉiu jaro/rakonto estas skize raportita, kio en tiu jaro okazis en la mondo kaj en Esperantujo. Tio tutcerte tre helpos al la juna leganto kompreni specifajn ŝercojn de apartaj rakontoj. Karakteriza eco de la verkisto estas vortludo, kiun li tre sprite enkondukas en la rakontoj.
Jen ekzemplo: Datreveno ne estas kiel ratdeveno. Pri ambaŭ oni ja konas originalan kaŭzon, sed oni ne povas malhelpi la konsekvencojn nur ĉe la dua. Helpe de ratveneno.
ALIA: Faru kune kafopaŭzon, vi ne havos... pafokaŭzon!(pri milito)
Ankoraŭ unu: ĉiutage pluvis, pluvis kaj tiel plu... vadis, ke ankaŭ la homaro plu vadis en la griza marĉo de ĉutagaĵo.
El tiuj rakontoj ni multe ekscias ankaŭ pri esperanta movado, kion la aŭtoro priskribs siamaniere - "kun siaspeca spico". Pro tio la rakontoj ne estas enuaj, eĉ kontraŭe, mi ofte ridis, kio multe miris mian katinon. La aŭtoro sufiĉe multe mencia pri maljuniĝo de esperantistaro kaj bezono juigi ĝin... La afero valida ĝis nun.

Kaj humure po Akademio:

Certe ke, l;Akademi;
estas kompetenta,
kaj neniam ĝi eraras,
kiam ĝi nenion faras,
tio estas evidenta! Kaj tiel plu...

Mi rekomendas libron al ĉiu, mi supozas, ke ĉiu trovos en ĝi ion interesan humure verkita, do facile digestebla.

Burdo (Pollando)

Vojaĝo de germana profesoro al Eldorádo de Ludwig Boltzmann

Vojaĝo de germana profesoro al Eldorádo plaĉis al mi. Bona, amuza, facile legebla. Taŭgas ankaŭ por komencantoj. Nur en la fino, kiam estis priskribita morto de profesoro mi estis iom ĉagrena.
Ankau laŭ peto de amikino Radmila, ĉeĥaj esperantistoj kolektis kelkajn librojn por Tatjana-Sageto, por subteni ŝin.

Hirundo (Ĉeĥio)

Metropoliteno de Vladimir Varankin

Legado de la plej grandaj literaturaĵoj plenigas homojn per ĉiaj intensaj sentoj. Patoso kaj edifeco regos la personon. Kaj tuj poste - paradokse - ia malpleno, malpleniĝo. Ravegon sekvas despero. Dum tagoj mi ne povis eĉ imagi komenci legi novan libron. Ho Dio, kion mi legu poste?! Tio estis mia sento post legado de la libro.
Kiel kutime okazas en la rusa literaturo, eventoj akceliĝas en la lasta ĉapitro sur la lastaj paĝoj kaj fine, la plej bonaj verkistoj lasas la leganton - sola kun la fino.
Kompreneble, io estas sugestita, sed ne didaktike. La plej bonaj faras tion neniam. Ial, sed mi ne scias, kial mi ekhavis tian senton, kian mi havis legante "Doktoro Ĵivago" de Boris Pasternak. Post finlego. Mi pensas, ke estas preskaŭ tute neeble, ke Pasternak povus koni la verkon. Li komencis sian propran dudek jarojn poste.
Metropoliteno, la romano okazigas intrigon tuj antaŭ la ekesto de faŝismo kaj stalinismo. La plej ekscita epoko. Ĉio estas tia, kiam io fariĝas. Ĉ iuokaze, laŭ sovetia-rusa historio, ĝi estas sufiĉe mankanta verko - almenaŭ por mi. Tiajn verkojn mi konas nur el pli posta epoko, kiel "Moskva - La Limo" de Jiĝí Weil (Moskva-hranice, 1937). Oni verŝajne relegu la "Moskva Rakonto" de Vasilij Aksionov. Ĉu la budapeŝta Literatura Mondo raportis pri la eldono de la romano? Se jes, kion?

(Fine de la 1920-aj jaroj, en la hungara libromerkato, sovetiaj verkistoj kiel Andrej Belij, Brjusov, Pilnjak, Katajev, Tarasov, Lidia Sejfullina, Babel, Leonid Leontov estis konsiderataj vera literatura specialaĵo. La mistera kaj profunda rusa animo, la rusa mondo, la fascino por ĝia ĉarmo speguliĝas ankaŭ en hungaraj verkistoj. Unu el la plej gravaj momentoj de la rusaj-hungaraj literaturaj rilatoj en la periodo estis markita per la publikigo de la antologio "Rusa Dekamerono moderna", kun dek sovetiaj verkistoj, en 1935. La volumo eldonita de Nyugat - simila al Literatura Mondo, ja modelo por ĉi tiu - estas konsiderata la unua resuma verko en Hungario pri la sovetia literaturo.)

Komence de la verko mi estis kvazaŭ terurita de la sufoka stilo. Abundeco de epitetoj ekstraj, kuriozaj. Ĉio iel ajn ŝajnis tiel speciala - eĉ la simpla sunsubiro. Plursignaj strukturoj, nekutimaj vortoj kaj esprimoj - kiel en ĉiu rusa verko. Eĉ stratpriskribo preparas la eniron de karaktero, la karakterizadon kaj percepton de ies humoro. Tiam, ĉar la intrigo komencas disvolviĝi pli rapide, krome, en pluraj fadenoj, tiu ĉi skribmaniero ne plu funkcias tiele - ĝi bone kongruas kun la intrigo, kaj eĉ bezonas tion. Kaj la intrigo ĉiam pli boniĝas en la senco, ke ĝi akceliĝas. Multloke kaj multnivele.
Ni iras jen al Berlino, jen al Moskvo. Jen al urbo, jen al vilaĝo, jen al uzino-laboro, jen al protestoj. Jen amo, jen sangaj bataloj. Jen la edzino, jen la amatino. Jen la vivo, jen la morto.
En Berlino, la du laboristaj partioj mizerigas unu la alian anstataŭ alianciĝi kontraŭ la naskiĝanta faŝismo. Ni sciis pri ĝi, sed ĝis nun ĝi ne prenis ajnan formon en niaj imagoj. Simile, la revolucia transformo en Sovetunio. Do estis homoj kun vera nova moralo - ni sciis, ke ili estis bonaj, sed ni ankoraŭ ne povis imagi, kion tio signifas, kiel tio funkciis.
La multnivelecon donas la metodo fabelo en la fabelo. La verkisto mem kvazŭ aŭtobiografias. La aŭtoro en siaj tridekaj jaroj prenas pozicion pri sufiĉe multaj aferoj: fideleco, perfido, perforto, korupto, samideaneco, murdo kaj vivo. Kion eniras la aŭtoro, ĉio estas sufiĉe ellaborita. Ne estas sento de foresto aŭ manko. La rakonto estas kohera. Atentokapta kaj alloga.

La fakto, ke lia lingvo Esperanto estas sufiĉe rusa, aŭ ke li malobservas gramatikajn regulojn en multaj okazoj, min tute ne ĝenas. Mi eble rimarkis kelkajn. Mi konscias, ke verkisto povas havi tiom da libereco. Ne hazarde William Auld enmetis ĝin inter la kvindek nepre legindajn Esperantajn klasikaĵojn. Kvankam mi estas en fazo, kiam mi bezonas legi verkojn gramatike perfektajn, por pliboniĝi en la lingvo, tamen mi tute ne bedaŭras la tempon, kiun mi pasigis por ĉi tiu ĉefverko.
Ekzistas bone ellaborita vikipedia paĝo pri la verko, kaj mi rekomendas la recenzon de Valentin Melnikov sub la titolo "Nova vivo de la "forgesita ĉefverko". Post la verko nepre legu ambaŭ.
Melnikov laboris ankaŭ laŭ unu alia eldono de la libro:
Varankin, Vladimir Valentinovi?. Metropoliteno: Originala romano / Pref. N. Stepanov; Postpar. A. Korĵenkov. - 3a eld. - Jekaterinburg: Sezonoj, 1992. - 264 p.
Li skribas: "A. Korĵenkov kaj liaj kolegoj faris grandegan laboron, verkinte specialan postparolon pedante, laŭ maniero de R. Ŝulco aŭ B. Golden, listigis ĉiujn korektojn. Post la zorga redakto la teksto jam aspektas multe pli impone."

Jen mallonga eltiraĵo de la verko:

"Mi ĝuas grandan plezuron labori en Berlino ne en Varsovio. Tiu lasta estas urbo de oraj pasamentoj, malvarma lumo kaj aĉetebla virina karno. Ĝi elvokas sur mian vizaĝon grimacon de abomeno. Helkolora militema koko, turninta sian bekon kontraŭ lando de l'Sovetoj! La elegantaj virinoj en silkaj jupetoj kaj arĝentkoloraj ŝtrumpoj, senriproĉe vestitaj dandoj, orumitaj oficiroj! Malvarma, kruela kaj naŭziga lando!
Berlino estas tute alia. Ĝi estas pli luma, Kaj pli simpla. Kaj pli varma. Berlino komenciĝas je simpatiaj dometoj, kvazaŭ faritaj el ludkartoj. Kiam mi estis alvenanta, ili flugis, kvazaŭ pelataj de l'vento, preter spegulvitroj de nia rapida vagonaro. Ĉiuj ili identas, dronante en verdaĵo de legomĝardenoj, ĝardenetoj kaj florejoj. Tio estas la laboristaj kolonioj. Super ili flirtas flagoj: la ruĝaj, komunistaj kaj trikoloraj, socialdemokrataj. Renkonten kuras infanoj, ĝoje svingante la brakojn, Sed jen komenciĝas ŝtonaj konstruaĵoj, rezervaj relvojoj, fabriktuboj. La vagonaro surflugas viadukton, disĵetante tondron en asfaltajn stratojn. Mi rigardas en fenestrojn de la duaj etaĝoj. Jen estas la malserena ĉefpolicejo. En fino de la strateto, tintas travagono. Sub la viadukto trakuras ŝarĝaŭtomobilo. Iom poste ni siblas malpacience apud urbaj stacioj, por post unu minuto reĵeti nin anta?en. Fine, la lokomotivo enkuras sub vitrajn arkojn de Schlesischerbahnhof.
Kleke da ŝtuparoj, kelke da koridoroj, vigla germanlingva parolado, grandega lumanta dudekkvarhora horloĝo. Nigra asfalto, en kiu mi vidas mian respegulon. Senfina ĉeno de aŭtoj. Senfina torento da homoj. Mirindaj duetaĝaj aŭtobusoj, kiel la modelo-ludilo, donacita iam al mi de mia avino. Ronda vitra tureto ĉe la stratkruciĝo kaj verdkolora policano. Rekte sur la placo giganta litero U. Per la dekstra flanko ĝi seninterrompe englutas homĉeneton, per la maldekstra ĝi elkraĉas la saman ĉeneton el sub la tero. Tio estas "Untergrundbahn", la metropoliteno."

Bonvenon, kara laganto al la Metropoliteno!

Arbuto (Hungario)

El la "Verda Biblio" de Izrael Lejzerowicz

  Mi pensas, ke la libro El la "Verda Biblio" de Izrael Lejzerowicz, estas por homoj, kiuj jam   bone konas Esperanton kaj konas la Biblion.

  La libro estas verkita en ludema lingvo kaj estas multaj lokoj kie mi ridis. Estis interese   por mi legi. Mi bezonis pli ol 15 tagojn por legi ĝin. Ĝi estis tre facila komence, sed fine   de la libro fariĝis pli malfacile por mi kompreni.

  Mi konsilas al ĉiuj legi El la "Verda Biblio" - kiel Esperanto naskiĝis kaj ĝia historio.

Julia Mul (Germanio)