Recenzoj de legataj libroj dum la maja sumoo 2019

Kuriozaj floroj kaj arboj en la provinco Yunnan de Seimin

La libron mi longe posedis sen ellegi ĝin. Fakte ĝi estas mia unua Esperanta ne-lernolibro de mia komencanto-tempo en la 1990-aj jaroj. Ĝi enhavas belegajn bildojn pri floroj kaj arboj sur nigra fono, dika multekosta papero. Neniam mi vizitis Ĉinion, nek vizitos, sed per la libro mi trovis mirindajn plantojn en la provinco Junano (angle skribite Yunnan) kaj menciojn pri ties uzo en la kuracado de homoj. La tradukintoj ofte mencias la "oficianalan" uzon. Tiun vorton mi ne konis kaj nun rigardis en PIV, ke Zamenhof uzis ĝin. PIV uzas "oficina". "Oficino" estas preparejo de medikamentoj en apoteko. En la Postparolo la kompilintoj de la libro diras, ke ilia espero estas, ke la legantoj trovos ion kontentigan en la libro. Tre modesta espero! Ĝuon, ĝojon mi trovis. La libro estas altkvalita vidinda artverko. Mi konfesas, ke mi elektis ĝin nun, ĉar ne estis multe da tekstoj sed fotoj por kontempli. Mi ellegis/kontemplis ĉiujn 146 paĝojn.

Nebulino (Finnlando)

Fondita sur roko

  Ĉiam min incitis la figuron de Baruĥ Spinoza. Tiu stranga nederlanda judo el la 17-a   jarcento, al kiu oni atribuas, kune kun Kartezio kaj Leibniz, la komencon de la   Moderna Filozofio, ŝajne okupas apartan sidlokon en la panteono de la grandaj   pensuloj. Mia scivolemo kreskis, kiam mi legis la deklaron de Albert Einstein, ke li   kredas la "Dion de Spinoza".
  Mi klopodis komenci la legadon de lia "Etiko", sed mi tuj haltis, konvinkita, ke mi   bezonas pli da spiro. La projekton mi prokrastis, ĝis mi trovis etan libron en la   biblioteko de Asocio Esperantista de San-Paŭlo, kiu redonis al mi la esperon iom mildigi   mian hontigan nescion: "Fondita sur Roko - La filozofio de Spinoza post tri   jarcentoj". Ĝ i estis originale verkita en Esperanto de Albert Goodheir (1912-1995), ĉi   tiu estis ankaŭ nederlandano, poeto, teologiisto, filozofo, tradukisto kaj membro de la   Akademio de Esperanto.
La libreto estas juvelo el sintezo kaj klareco. En malpli ol kvardek paĝoj, ĝi sukcesis transdoni fundamentajn ideojn de la koncerna filozofo. Impresas la precizeco de la lingvo, la ĝusteco de konceptoj, foje kun defia subtileco. Per kristala stilo, ĝi montras bazajn konceptojn de Spinoza per arta zorgemo. En la enkonduko, ĝi klarigas, ke la filozofo estis malamata kaj morale ŝtonumita de judoj, kristanoj, ateistoj, dekstruloj kaj maldekstruloj, pozitivistoj kaj ekzistencialistoj. Preskaŭ unuanimeco inversita! Lin ekskomunikis judoj, oni lin malamis, ĉar li estis judo. Li tamen konservis simplan, modestan vivon, en kiu rankoro ne havis lokon. Goodheir elektis Esperanton por la verko de la libreto, kaj li pravigis: "... ĉar la homaro, kiel la universo, estas unu, nedividebla; ĝia simbolo kaj interligilo estas universala lingvo, ne lingvo de konkeranta aŭ monhava nacio".
Jen kelkaj punktoj elprenitaj el la libro:
- Kiu estas la senco de la vivo? Religio el kiu oni forprenis ideologiajn dividojn (ne rekta interveno de Dio) kaj bone organizita socio povas doni savon al plej multaj homoj.
- Kio estas Dio? Li estas ĉio, nome esto senlima, kiu inkluzivas ĉion kaj ĉion kaŭzas. Ne temas pri tio, ke Dio estas la Naturo, sed la "ĉiomo". La perfekta ekzisto kaj fonto de ĉio, kio ekzistas. Li ne apartenas al ia ajn kategorio. Nenio mankas en Li, Li nenion deziras, ne akceptas laŭdojn.
- En la universo ekzistas penso kaj etendo, kiel ecoj de la "substanco", kiu estas Dio. Ĉar ĉio estas en Dio, sekve ne devus esti netoleremo en la mondo. Ĉiuj partoj interagadas harmonie, sen duecoj kaj kontraŭstaroj.
- La bazo de ĉiaj spertoj estas la memsperto. Ekzistas du tavoloj de scio: imagado, kiu estas necesa, sed neadekvata; kaj racio, kiu ĝin korektas. Nur per racio oni povas eskapi de iluzio.
- Ĉiuj estuloj ekzistas kaj havas "impeton" plu ekzisti: ĝi estas la krea povo de Dio. Kiam la impeto obeas raciajn principojn, oni nomas ĝin "aktiva"; kiam ĝi obeas neracion de la ekstera mondo, oni nomas ĝin "pasiva". Libera homo estas tiu, kiu ne estas sklavo de pasioj.
- "Bona" estas tio, kio estas utila al la homo, kaj tio ne koncernas Dion. La universo ne ekzistas por utili al la homo. "Bona" kaj "malbona" koncernas nur la homajn aferojn.
- La kvaliton de ĉiu homo determinas la objekto de lia amo. Amo al efemero kaŭzas timon, envion, seniluziiĝon. Malamo estas pli detrua ol neracia amo.
- Libera homo estas virta homo, ne pro tio, ke li timas la punon de Dio aŭ malaprobo de la homoj. Li strebas ĉiam al ĝojo kaj al la bono de ĉiuj.
- La socia organizo (politiko) devas konduki al racia vivo, surbaze de respekto al ĉiaj opinioj. Por tio, la ŝtato devas reguligi la kondutojn, sed ne la ideojn. La eklezio ne rajtas konsistigi ŝtaton en la ŝtato. La celo de la ŝtato estas libereco.
La teksto de la juda ekskomuniko estis teruraj. "Li estu malbenia tage kaj nokte, kuŝanta aŭ staranta, envenanta aŭ eliranta... neniu kontaktu lin, ĉu parole, ĉu skribe, nek iel favoru lin, nek restu kun li sub la sama tegmento, nek alproksimiĝu al li je kvar jardoj, nek legu ion ajn, kion li skribis."
Li estis tiam 24-jara. Li ne estis bruligita sur ŝtiparo nur tial, ke li vivis en lando eksterordinare civilizita. Ĝis la 19-a jarcento, liaj ideoj restis ignorataj.

Posovo (Brazilo)

La alkemiisto de Paulo Coelho

La libro La alkemiisto de Paulo Coelho estas facile kaj agrable legebla. Estas simbola verko, inica vojaĝo.
Tiu filozofia rakonto celas saĝan ideon : "Forgesu la estonton kaj vivu ĉiun tagon de via vivo (....) kiu "portas kun si eternecon."
La heroo, la junulo Santiago, post ia sonĝo, vojaĝadas por koni la mondon. Li preferas vivon enkontakte kun naturo, daŭrigante sian kulturon dank' al libroj kaj homoj renkontitaj. Li lernas ekstermondajn lecionojn kaj kapablas retrovi siajn plej profundajn dezirojn.

Nadzieja (Francio)

Turka Stelo redaktita de Vasil

Mi estas ĉiam mirigata pro abunda enhavo de ĉi-tiu revuo. Ĉi tiu fojon, mi interesiĝis pri Esperantaj agadoj en MONA-landoj. Al loĝantoj de iuj landoj, el kie ili ne povas sendi monon pro malpermeso, mi pensas, ke ni nepre devas oferi esperantajn eldonaĵojn, kiun ili povas recevi senpage. Iu servo kiel senkosta membreco por legi retpaĝojn havos signifon, ĉu ne? Ili povas almenaŭ ekkoni pri la mondo de Esperanto aŭ la lingvo de Esperanto, eble kiel uzi Esperanton. Kompreneble, nur per tiaj servoj, ni eble povos komuniki malsufiĉe kiel la rakonto en "Lingvaj strangaĵoj en internacia medio, kiujn mi spertis inter samlingvanoj" en ĉi-tiu-numera Turka Stelo. Sed ĝi funkcios multe pli bone ol doni neniun al ili.

Hidemaru (Japanio)

Zamenhof en Varsovio Roman Dobrzyñski

Mi rekomendas legi al ĉiuj esperantistoj. Tiu libro estas tre interesa pro la biografioj de la tuta Zamenhofa familio kaj gravaj personoj. Mi treege tuŝis legi i.a. pri la infanoj de Ludiviko kaj Klara Zamenhof pri Lidia kajZofia, ke ili devis en la ektermejon Treblinka en la gason. Mi ploris kaj alplendas kaj mi kunsentas kaj fiodoras tiun gason en mia imago. Terurege!!!! Neimagebla. Kaj pri la filo Adamo. Pri la vivo de L.C. Zaleski-Zamenhof kaj aliaj gravaj personoj kaj la gravaj lokoj kaj stratoj kaj tombejo kaj muzeo POLIN mi ankaŭ eksciis plu.
Tiu libro vere estas grava kaj tuŝas entute.

Helli (Germanio)

La korto de Kristian Lundberg

"Tio montras, ke socie subpremitaj homoj faris atakon kontraŭ malfortuloj por likvidi sian torditan frustrigon." "Sekve, iu ajn estis oportuna al ilia celo, se tiu estis malforta ol ili kaj senriske atakebla." Per kiu maniero, se ni frontus la situacion, tio, kio oni perforte premas alian? Ĉu ni staras kontraŭ senegalecon? Mi legis la historion, kaj timas ke ankaŭ nun okzus iu perforto presmas alian. Kiel kuraĝon se ni frontus malegalecon, se ni estus en malforta flanko?

Vojaĝema Luno (Tajvano)

La flava hundo de Georges Simenon

Mi ĝuis la libron pli ol mi antaŭvidis - malgraŭ ĝia aĝo, kaj la stilo kaj la enhavo estas pli aktualaj ol mi supozis!

Miaŭ (Germanio)

Mahatmo Gandhi de Huberto Rohden

Tiu-ĉi libro estas majesta verko pri filozofio kaj homaranismo. Huberto Rohden elstaras kiel inda sekvanto de la Mahatmo Gandhi kaj de Zamenhof
A. Einstein diris de Gandhi: "Estontaj generacioj malfacile kredos, ke preterpasis sur la tersurfaco reala homo kiel Gandhi - ili diros, ke ĝi estas mito." Huberto Rohden skribas: "Tiu homo estis spirito, animo, ĉirkaŭvestita de korpo".
Dekokjara, Li enŝipiĝis al Londono, kie li malkovris Biblion, precipe Evangelion de Matthieu, kun ĝia ĉefa temo: "La Prediko sur la Monto". Ĝi diris al amiko: "Se la tuta spiriteca literaturo de l'homaro pereus kaj estus savita nur la Prediko sur la Monto, nenio estus perdita." La Bagavad Gito estis lia unua religio. Tolstoi ege influis lin. Jen, la tri fontoj de sia vivo, kiuj gvidis lin al ne perforto (ahimsa). Ahimsa signifas:
1- ne materie perforti iun, nek mortigi iun
2- Rezigni pri ia parola perforto, ne malboneparoli pri la britaj premantoj.
3- Eĉ ne permesi mensan perforton, ne pensi malbone pri la malamiko.
4- Eĉ ne permesi en sia koro malgrandan emocian perforton, ne malami silente la britojn.
La unuan kaj unikan fojon en la historio de l 'homaro estis liberigita lando kun 430 milionoj da enloĝantoj sen sangelverŝo, sen materiaj armiloj sed nur per la spirito forto de Gandhi
Kiam unu sola homo atingas la plenecon de l'amo, li neĉtraligas la malamon de milionoj.
Se ekzistus en la homaro multaj el tiaj mito-homoj kiel Gandhi, la regno de Dio estus proklamita sur la tersurfaco
Lia vivo estas la plej taŭga ilustrado por Bagavd Gito kaj plenuma konkretigo de l'spirito de la prediko sur la monto
La 30an de januaro 1948 Gandhi estis mortpafita de samlandano. Se mahometano estus mortiginta Gandhi estus neeviteble sanga milito inter Hindio kaj Pakistano; sed,; ĉar la krimulo estis samreligiano okazis ion neatendita: la sango de l'apostolo de la paco sigelis amikecon inter la du popoloj, kiuj kunigitaj per la sama doloro, priploris la grandan animon.
La grandaj herooj en spirito vivas pli intense post la morto ol antaŭe.
Estas multe pli direndas pri tiu verko sed mi ne kapablas surŝutita de tiom da belaĵoj. En unu frazo: La hodiaŭa mondo bezonas retrovi Gandhi same kiel ni bezonas konigi Zamenhof .

Shanjo (Francio)

La monto de Istvan Nemere

La romano La monto de Istvan Nemere bele surprizis min. La griza nealloga kovrilo ne alte levis miajn atendojn, sed kiam mi eklegis, la rakonto tuj kaptis min, kaj mi finlegis ĝin dum la sumoo-periodo kun plezuro. Temas pri armea majoro, kiu iras viziti izolitan komunumeton loĝantan sur la pinto de alta monto; li enketas pri mistero, specife pri 4 soldatoj, kiuj estis senditaj al la monto dum milito antaŭ kelkaj jaroj. Tra liaj okuloj ni renkontas la montanojn kaj spertas ilian simplan laborplenan kamparan ĉiutagan vivon, kiu tre malsimilas al la vivo de la "subanoj", kiel la majoro (kaj kiel ni, la legantoj).
La libro ne identigas la specifan landon, nek la militon - mi havis impreson de orienta Eŭropo post la dua mondmilito, sed plaĉe ne gravis al mi tiaj konkretaj specifaĵoj. La rakonto havas iom ekstertempan etoson - ne temas pri fantazio aŭ sciencfikcio (kiel en la supraĵe simila intrigo de La fermita urbo de Nemere, ankaŭ pri vizitanto en pli simpla izolita socio), sed estas ia kvazaŭ fabeleco, eventuale budhismeco, malfacile priskribebla. La montanoj estas admirindaj diversmaniere. Sed ili, same kiel ni subanoj, estas neperfektaj.
La mistera enketo mem estas atentokapta kaj interesa: la majoro iom post iom ekscias aferojn pri la pasinteco per interparoloj kun diversaj montanoj. Li, same kiel ni, sentas malcertecon pri iliaj motivoj: ĉu ili danĝeras kaj mensogas, ĉu ili noblas kaj parolas vere? Kaj kion faros la majoro en la fino, ne nur pri la enketo, sed pri sia propra vivo - li sentas sin eksterulo sube, sed samtempe li estas eksterulo sur la monto; kiel akordigi sian vivon? Mi tre ĝuis la romanon kaj rekomendas ĝin. (Krome la lingvaĵo estas ĝenerale facila kaj flua, kaj la vortostoko ne ŝajnis malfacila al mi, do mi opinias ĝin ĝuinda por progresantoj, eble ankaŭambiciaj komencintoj.) La monto bone legeblas kaj kiel suspensa mistera/krima rakonto kaj kiel psikologia/sociologia medito.

Ruselo (Pollando)

Sed homoj kun homoj de Ziko Marcus Sikosek

Tiu libro montras la Universalaj Kongresaj de Esperantoj ekde la unua en la jaro 1905 ĝis la naŭdeka universala kongreso okazinta en 2005.
Unue en la enkonduko, la aŭtoro Ziko Marcus Sikosek, parolas pri la Reguloj kaj homoj kaj la historio de la organizado de la esperantaj kongresoj. En ĉiuj universalaj kongresoj, ĉiam montriĝas la malsameco de kutimoj kaj tradicioj en Esperanto-lando.
Mi ĝojis por ke mia sanlandanoj Clay Magalhaes, el Brazilo, partoprenas en la esperanta movado ekde 1996, kiel simpla helpanto kaj voluntuloj por la kongresa fako. Lia laborado kiel Konstanta Kongresa Sekretario, daŭras ĝis hodiaŭ, ĉar li estas tre kompetenta.
La unua Universala Kongreso de Esperanto, okazis en Bulogno ĉe Maro, 1905, kun proksimume kvarcent da personoj.
En la tria universala kongreso, la iniciatinto de Esperanto Ludwik Lazar Zamenhof estis elektita Honora Prezidanto de la kongreso. LA URBESTRO BOVENIGIS ZAMENHOF EN ESPERANTO.
Vaŝingtono, 1910, gastigis la unuan esperantan kongreson ekster Eŭropo, tiu kongreso estis la unua, kiu okazis en landa ĉefurbo.
En la libro estas multe da fotoj kaj informoj pri la organizado de la loka kongresa komitato, kaj eventoj en nacia kaj internacia arta vespero, ankaŭ pri la kvantoj da partoprenantoj, la podia tabulo, la temo de la kongresoj, programero, belartaj konkursoj, ktp.
Rilatas pri la infankongresoj, pri kongresoj dum la belepoko, inter la mondmilitoj, malvarma milito kaj post la falo de la muro.
Finfine, estas multaj informoj, la aŭtoro multe laboris por prepari ĉiun interesan libron, kiu havas 197 paĝojn kaj la samideanaro devas legi.

Thuler (Brazilo)

Amika Vjetnamio de Len Fox

La rara libro Amika Vjetnamio far aŭstralia verkisto Len Fox, tradukita de vjetnamaj esperantistoj Dap Ank Kha kaj Ngyuen Minh-Kinh estis eldonita de La Fremdlingva Eldonejo, 1959. Tiun ĉi libron mi aĉetis dum UK en Hanojo 2013 per malpli ol unu eŭro. Post la tralego dum mia maja Internacia Sumoo 2019, mi ŝatas skribi mallongan recenzon pri la libro.
La titolo Amika Vjetnamio estas la unua ĉapitro de la libro, kaj en ĝi la aŭtoro priskribis la historion de Vjetnamio sub la franca kolonio kaj kiel la vjetnamoj klopodis gajni ĝian sendependecon per malfacilaj rimedoj. Intrese ke la nomo de Ho Chi Minh estis kvazaŭ ne menciita aŭ emfasita.
En postaj ĉapitroj li priskribis la belajn partojn de Vjetnamio laŭ sia aŭtora raportisteco kaj sia sperteco en pentraĵo:
1. Lando de Rizkampetoj
2. Lando de Bubaloknaboj
3. Lando de Lernado (ĉiuj eklernis vjetnaman albabeton kaj fariĝis kelruloj)
4. Lando de poetoj (ĉ. De dekoj da kantoj kaj proverboj estis cititaj)
5. Landoj de legendo kaj kanto
6. Lando de pagodoj kaj katedraloj
7. Lando de privatenterprenoj
8. Lando de naciminoritatoj
La aŭtoro estis unu el la internacie konataj maldekstraj aktivistoj, pro tio li gajnis la ŝancojn kaj helpojn de la registrao vivi en Vjetnamio kaj skribis pri Vjetnamio. Nature li donis kelkajn politikajn propagandojn pri la nova sendependeca, sed dividita Vjetnamio. Dum li estis en Vjetnamio la tiel nomate Vjetnam-milito ankoraŭ ne estis severa. Li donis sekvantajn ĉapitrojn:
1. Lando de demokrataj balotelektoj
2. Lando de sendependeco
3. Lando de novaj liberecoj
4. Lando trancita en du
5. Lando tre proksima al ni.
La malnova libro ĝis nun estas aktuala kaj interesa por legi. Nur mi dubas, ke la libro ne plu estas akirebla. La traduko farita de vjetnamaj esperantistoj uzas tre bonajn kaj ekzaktajn esperantajn vortojn. Nur pro la rekta traduko el la anglaj frazoj. Al la nivelo kiel esperanta beletraĵo mankas iomete.
Demandu al Vjetnama Esperanta Asocio, ĉu la libro ankoraŭ estas havebla aŭ ĉu reeldonado de la libro estas planita.

Abengo (Tajvano)

Japana Literatura Juvelaro eldonita de Japana Esperanto-Instituto

Tiu ĉi libro konsistas el la verkoj tra pli ol miljaroj, poemoj, noveloj, eseoj k.t.p. Entute facile, kompreneble legeblaj tradukaĵoj estis kolektitaj. Antaŭ ĉio mi admiras, ke esperantigitaj tradukaĵoj estas facile kompreneblaj malgraŭ tio, ke ju pli arkaikaj verkoj, des pli malfacilaj estas la originalaj verkoj. Eble tradukantoj anticipe bone studis la arkaikajn originalojn, se ne la tradukado estis ne ebla. Tamen por mi relative malfacile kompreni poemarojn tradukitajn esperanten. Mi ne bone kaptis ĝian etoson bedaŭrinde.

Samo (Japanio)

La Edzino de Kuracisto Hanaoka Seisyuu

Mi legis La Edzino de Kuracisto Hanaoka Seisyuu ĝis la tri ĉapitro.
Kae estis filino de Imose Sazibee, la vilaĝestro kaj lia domo havis popularan nomon "Honĝino de Nate". Ŝi estis severe disciplinita, krom pri legado kaj skribado, ankaŭ pri kudrado kaj purigado. Kiam Kae fariĝis 21-jaraĝa, Otugi, la edzino de Hanaoka Naomichi, vizitis Sazibee kaj petis ke estu lia filino, Kae, kiel ŝia bofilino, kaj nur Kae konsentis pri tio.
Tiamaniere Kae edziniĝis al s-ro Hanaoka, kiu tiam ne ĉeestis en la edziĝ-ceremonio pro la foresto al Kioto por lernado, pri kio mi tre surpriziĝis. Kiel Kae fariĝos poste, nun mia koro bategas.

Mateno (Japanio)

Bild-taglibro pri la katastrofo en 2011

Ĉ i-foje mi legis Bild-taglibro pri la katastrofo en 2011. Verkinto estas HORI Jasuo. Li jam sendadis la informojn pri Japanio per Esperanto. Kaj poste okazis la grandegaj tertremo kaj cunamo la 11an de marto 2011. Li raportis ĉefe pri la katastrofo. Precipe radioaktiveca poluo pro la akcidento de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima. Ĝi estas tre serioza problemo.
Ĉ i tiu libro estas la raporto pri la vizitado al suferantaj urboj. En ĉiu paĝo li raportis sian penson kun desegnaĵo japane kaj esparante t.e. kio okazis kaj kia maniere homoj vivas. Mi pensas, ke rekonstruado de la katastrofo bezonos longan tempon. Ekde la katastrofo en 2011 jam pasis ok jaroj, kaj plie la akcidento de la nuklea centralo estas aldonita. Kiam venos la vera rekonstruado?

Granda Kampo (Japanio)

Hieraŭnokte mi revis pri paco de Miyazawa Kenzi

Winnie-la- Pu
Majo legis Nokto de la Galaksia Fervojo de Miyazawa Kenzi tradukita de Konisi Gaku.
En ĉi tiuj fabeloj montriĝas la idealo de Kenzi eble eĉ pli ol aliaj fabeloj de Kenzi. t.e. lia altruisma sindediĉo por la tuta homaro. Kenzi ripetas la esprimon "vera feliĉo" kelkfoje en diversaj scenoj.
La postparolo de d-ro Konisi Gaku tre klare komprenigas la legintojn pri la verkadstilo de Kenzi kaj pri signifoj de liaj verkoj.
Lastajn kvin tagojn en kontrasto kun la ĉiam streĉitaj fabeloj de Kenzi, la amindeco kaj ne racieco de Pu konsolis aŭ eĉ gajigis min pro la simpla pens-kaj-viv-maniero. Winnie-la-Pu estas tradukita de Kellerman Reed kaj Ralph Lewin.
De tempo al tempo tia elekto de libroj tre efikas ĝui ambaŭ.

Majo (Japanio)

Lagoj en la mondo

Mi legis la libron Lagoj en la mondo. En ĝi pri la lagoj en Orienta kaj Centra Azio estis detale skribita la diversaj akvoproblemoj .
Ni japanoj ordinare tute ne sciis kaj ne interesiĝas pri tio, tamen ni devas lerni tiujn akvoproblemojn, ĉar sen akvo homoj ne povas vivi. Popoloj en la mondo suferas pro akiro de sensala akvo. En tiuj problemoj ni devas konsideri saĝe utiligi akvon en ĉiu regiono kaj kia afero okazos, se erare uzas akvon. Oni diras, ke la 21-a jarcento estas la jarcento de akvo kaj okazos la akva konflikto.
Mi lernis kiel grave estas konsideri pri saĝa uzo de la akvo kaj bone trakti akvon.

Lumo (Japanio)

Krabŝipo de Kobajaŝi Takiĵi

Dum la 9a Azia-Oceania Kongreso, (Aprilo 2019 en Danango, Vjetnamio) gesinjoroj HORI Yasuo, HORI Tamae donis al mi kelkajn librojn. Unu el ili estas la libro Krabŝipo, verkita de Kobajasi Takiĵi, tradukita de Ŝimazu Jasuko kaj HORI Yasuo. Por la 58-a Esperanta Sumoo, mi elektis ĝin por legi.
Takiĵi naskiĝis el malriĉa terkulturista familio. Pro tio li komprenis kaj simpatiis kun malriĉaj laboristoj. Krabŝipo ne estas rakonto por legi spektaklon, sed komprenigi leganton ĝis fino de malfacilaĵoj de fiŝkaptistoj kaj ŝipanoj. Krabŝipoj estis kadukaj ŝipoj kaj en ili ĉiam mankas legomoj kun malbona loĝkondiĉaro, peza laboradkondiĉaro fariĝis laboristoj malsanaj, precipe beriberaj. Post kaptado de kraboj, oni ne povis simple sekigi aŭ sali ilin, sed devis ladskatoligi ilin, pro tio, krabŝipo ankaŭ estas krabaĵfabrika ŝipo.
La novelo Krabŝipo komenciĝas per la fama frazo: "Hej! Ni iros al la infero" estas sufiĉe por legantoj kompreni ĉiujn pezajn malfacilaĵojn de laboristoj kaj ŝipanoj. En tuta la libro, ni, legantoj ĉiam zorgas, kiam la ŝipo alfrontas malfacilaĵojn en la maro: sovaĝaj ondegoj, fortaj ventoj, malmola vetero, malvarma neĝo...
Vjetnamoj uzas la dirmanieron: "Ŝanĝu la bovlon da ŝvito por ricevi bovlon da rizo" por priskribi la malriĉan, mizeran laboradon. Sed en tiu ĉi libro Krabŝipo, japanaj fiŝkaptistoj kaj ŝipanoj ne nur ŝanĝi la bovlon da ŝvito sed kelkfoje ankaŭ devis ŝanĝi eĉ sian vivon por gajni monon.

Jadluong58 (Vjetnamio)

Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári

La aŭtoro: Sándor Szathmári (1897 -1974), hungaro, inĝeniero-meĥanikisto, verkisto. La ĉefa verko de Szathmári - romano Vojaĝo al Kazohinio. La libron li verkis en hungara lingvo (en 1935) kaj poste mem tradukis ĝin en Esperanton. Tio estas akra soci-filozofa satiro.
Kurta enhavo.
Brita kuracisto Gulivero post rompiĝo de militŝipo trafas al nekonata insulo. Tio tre similas la Vojaĝojn de Gulliver de Swift. Evidentiĝas, ke insulo nomiĝas "Kazohinio" kaj tie loĝas hinoj. Ili vivas kvazaŭ en komunisma epoko: ĉe ili ne ekzistas seruroj sur la pordoj de loĝejoj, ne ekzistas mono, en magazenoj oni prenas ĉion, kion kaj kiom oni deziras, ne ekzistas registaro kaj ŝtato, ĉiu faras tion, kion li deziras - sed tamen, ĉiuj ĉiam estas okupitaj en laboro. Kio koncerne al teĥnika nivelo, ili antaŭeniris Eŭropon je cent jarojn. Poste Gulivero ekscias, ke ili tute ne komprenas la religion, la historion, la sociajn sciencojn. Ili ne konas ankaŭ amon kaj amikecon. Iom post iom Gulivero konkludis, ke la hinoj ne havas animon, ili estas kvazaŭ robotoj, kiuj preskaŭ ne parolas eĉ inter si.
Finfine Gulivero sentas, ke li freneziĝas en tiu malvarma, senanima socio, kie oni faras nur laboron. Li decidis, ke al li pli bonas la socio de behinoj, loĝantaj en aparta rezervejo, kaj petas sendi lin tien.
Tuj post la veno en la rezervejon al Gulivero ŝajnas, ke tiuj ĉi homoj vere havas kulturon, ĉar ili ridas, kantas, ploras - ĉio ĉi ne estis ĉe la hinoj. Tamen baldaŭ li ekkonscias, kiomgrade la mondo de la behinoj estas mallogika, stranga kaj terura.
Gulivero travivis multajn malagrablaĵojn ĉe la behinoj, trafis en prizonon, poste iĝis almozulo, kaj finfine behinoj intencis bruligi lin sur ŝtiparo. En tiu momento aperas hinoj kaj savas Guliveron. La hinoj per gaso dormigas la behinojn, kaj poste "ĉesigas" ilin. La hinoj decidis, ke behinoj ne estas veraj homoj kaj ne devas vivi. Tio tre similas al faŝismo, ĉu ne?
Szathmári de du flankoj mokas nian homan socion. Li kritikas la mondon aktualan, kaj li ne povas trovi solvon nek en la frida racio de la hinoj, nek en la freneza malordo de la behinoj.
Pri miaj impresoj.
Komence al mi plaĉis la legado de la romano, sed poste jam tedis, kiam okazis frenezaĵoj kaj teruraĵoj kaj aperis multe da nekompreneblaj vortoj, sencon de kiuj penis diveni la ĉefa heroo: "kazoo", "kazi", "belki", "ketni", "bivago", "kaleb", "betiko", "bilevo", "elak betiko", "anebao", "bikruo", "vake-vake-oj", "lamiko", "behao", "kvari", "boeto", "kipu", "skoro", "spiritualaĵo", "butuko" kaj "batako", "beratnuo", "bruhuo", "bikbamo", "bumbuko", "bukuo.
Denove la romano ekinteresiĝis min, kiam Gulivero komencis pretigi sian fuĝon de la insulo kaj tiu intereso konserviĝis ĝis la fino de la romano.
Sume, mi diru, ke Vojaĝo al Kazohinio estas pensiga kiel filozofia romano, multloke amuza kaj aventura. Tamen, mi ne aprobas la penson esprimitan de Szathmári kaj ne konsentas kun la aŭtoro pri tia estonteco de la homaro.

Fortegulo (Rusio)

Konstruado kajero de TAKE 2017

Mi estas tre ĝoja, kiam mi povas partopreni en la Sumoo-Esperanto-movado. Mi legas la libron "Konstruado kajero de TAKE 2017", ĝi estas libro de Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj Wintzenheim Francio. En tute mi legis 72/72 paĝoj, sed mi komprenas prosikmume 75%. Legado estas mia interesanto. Konstrukcio estas ankaŭ mia interesa areo. Pri legado ĉi-tie libroj mi scias multe da informacioj pri la konstrukcioj en la tute mondo kiel: La nova tunelo de Sankta Gotardo en Svisio, Rekontruita stacidomo Ŝinĉi post la cunamo de 2011 en Japanio, La stacidomo de Colmar (histria respegulo), Arkitekturaj juveloj: la polaj stacidomoj de Gdansk kaj Wroclaw, La stacidomo de Zagreb kaj ties trafiko, La nova stacidomo de Vieno, La stacidomo de Stuttgart, La 5 stacidomo de Saint-Etiene, La stacidomo de Perpignan, Fervotoj stacidomo en Ĉilio kaj la kastelo Gresijono. Pri ĉie konstrukcio, mia lernas pri historio, designo, konstruo-tempo, kapacito, kritikojkostoj altiĝadas, demokratio reduktita, klimato, regiona trafiko ... Ankaŭ mi povas kultivi mian Esperantan vortoj. Mi antaŭĝojas legi pli da dokumentoj en Esperanto kaj ekkoni pli en la estonteco. Tie esperanto-sumoo-movado mi helpas mi pri legado. Dankon vin por ĉi tie movado. Certe, mi partoprenos en sekvante evento.

Tieno (Vjetnamio)

Urboj de esperanto- Sumooistoj tra la mondo kompilita de HORI Jasuo

Mi legis libron: Urboj de esperanto- Sumooistoj tra la mondo kompilita de HORI Jasuo, kiu estas la ĉefprizorganto de esperanto sumoo kaj havis bonan ideon kolekti 30 eseojn verkitajn de 30 sumooistoj.
Ankaŭ mi ricevis tiun libron ĉe HORI kune kelkaj aliaj libroj, kiel donacaĵoj por partoprenantoj en Azia-Oceana-Kongreso de Esperanto ĉe Da Nang - marurbo de mia lando. Kiom da memoraĵoj en AK mi havas! Unua fojo mi havis la naskiĝtagon daŭre kelktagoj memorinde tiel, ĉar ĝi okazis same kun la solena inaŭguro de Kongreso (la 26an de aprilo), ĉar ĝi okazis tie, kie familieto de mia fileto loĝas. Alportante tiun ĉi feliĉo al Hanojo mi ekregistriĝis tiun ĉi interesa libro por 58 Sumoo konkurso.
La libro gvidi min tra la malnovaj urboj kun pejzaĝoj grandiozaj kaj belegaj kiel pentraĵoj, tra mirindaj kulturoj kaj historioj el multaj landoj de tie lokoj sumooistoj loĝas. Ili estas homoj surper ĉiuj kampoj, vivanta kaj laboranta kontribuas pro sia lando kaj la sumoo aldonas por solidareco inter ni certe pli fortiĝos, tiel belega kiel naturo certe bezonas konservi por celo paca mondo. Sekve mi bondeziras nia sumoo plivastiĝas en la tuta mondo!
Elkore mi dankas al s-ro HORI, kiu kontribuas sian vivon por Esperanto per tuta sia talento kaj fervoro! Li malfermas al niaj legantoj la horizonto pri Sumoo, atinginte nian celon, ke Esperanto-ponto koniga inter ĉiuj landoj.

Alta (Vjetnamio)

Kredu min sinjorino de Cezaro Rossetti

La temo estas simpla: estas la vera profesia vivo de la aŭtoro, kiel eksponisto kaj bazarulo en Anglio kaj Skotlando. Tre strange la vivo de Cezaro Rossetti ĉesas nur kelkajn tagojn post la fino de tiu verko! Li estis 48 jara!
Lia profesia vivo (kiel la profesia vivo de ĉiuj bazaruloj) estis tre zorgiga, tre peniga, tre streĉa.
"Malavare Cezaro Rossetti konsumis siajn grandajn energiojn" (parto de la postnoto). La kerna afero de tiu rakonto situas paĝon 126, kiam Cezaro Rossetti sidas ĉe svisaj amikoj en Londono. Li aŭdas rimarkon de sinjorino, kiu forte skuas lin.
Jen ĝi "Se viro ne estas sur la vojo al materia prospero je la aĝo de tridek, liaj ŝancoj ne estas grandaj"! Tiu frazo signifas, ke se nia kariero ne estas sur vojo al riĉeco je la aĝo de tridek, ni ne fariĝos riĉaj!
"Tiu diro forte enpenetris mian animon" skribis Cezaro Rossetti. Kaj estis la komenco de granda peno por atingi komfortigajn enspezojn! Kaj post multaj baraktoj, zorgoj, li sukcesis sen tro scii kiel li sukcesis. La vojo elektita estis kruta!
"La vivo de bazarulo estas vojo zigzaga kaj epizoda, sen formo kaj sen kohero".
Post legado de tiu ne kutima rakonto de aparta profesia vivo, simple mi pensas, ke mi bone elektis ne iĝante bazarulo!

Telemo (Francio)

La homo kiu defiis Babelon de René Centassi kaj Henri Masson

Kompreneble tiu homo estas Ludoviko Lazaro Zamenhof kaj la libro estas la fidela biografio de admirinda homo. "Tiu libro estas dediĉita al la Homo" .... kaj la homoj bezonas scii pri tiu geniulo!
La ĉapitroj de tiu rekomendata libro sekvas la vivon de Zamenhof de naskiĝo ĝis morto kaj poste naskiĝo de kulturo kaj evoluado de la movado, kaj ties sukcesoj. Ni ĉiuj pli malpli konas. "Ludoviko Lazaro Zamenhof volis, ke Esperanto estu kvazaŭ fajro de lumturo anoncanta la proksimecon de la tero, dum ŝtorma nokto, al la perdita naviganto." Esperanto estas multe pli ol simpla lingvo. Certe oni konstatas, ke la homaro (la navigantaro) ankoraŭ ne sentas sin perdita.
Tamen Esperanto kaj ni ĉiuj esperantistoj restas por daŭre anonci la "proksimecon de la tero", tio estas la ronda tutmonda familio de la homaro.
Kaj mi deziras reprodukti kelkajn frazojn de la dua ĉapitro "la revo kaj la espero". Ludoviko Lazaro estas adoleskanto kaj li komencas krei sian lingvon. Lia onklo Jozefo ludas gravan rolon, ĉar li tre sindoneme konsilas sian nevon. "Premas Ludovikon Lazaron duboj pri la utileco de komuna lingvo". Estas signo, ke L. L. estas geniulo! "Ĉu la lingvo sufiĉos por certigi pacon kaj akordon inter homoj? Ĉu la homon mem oni ne devus entute refari? Onklo Jozefo konsentas sed nur parte. Jes la nuna homo estas ĝenerale lupo por la homo (de Thomas Hobbes). Sed ni ne malesperu pri ĝi.... Certe, skribas Jozefo Zamenhof al sia nevo, ni ne alvenos kun la lingvo al la celo, kiun ni ambicias, la celo estas ankoraŭ tre malproksima. Sed, same kiel la paŝtistoj, kiuj scias, kie troviĝas la akvoriĉa paŝtejo, ni devas klopodi por peli la ŝafaron, kiu nin ĉirkaŭas, laŭ la ĝusta direkto. Tia estas nia homa devo; tia estas via devo, kara mia nevo... mi estas certa, ke vi ne deflankiĝos de ĝi."
Kaj ni karaj legantoj, mi starigas la saman demandon al ni ĉiuj la posteuloj de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Ĉu ni ne deflankiĝos de nia devo?

Telemo (Francio)

Nia diligenta kolegaro de Halina Gorecka kaj Aleksandro Korĵenkov

Interesa enciklopedio, tiu NDK, Nia diligenta kolegaro. Tro da detaloj por memorteni, sed almenaŭ kun ĉiuj utilaj scioj por bibliotekisto: datoj, movada kaj vivtena agado, verkoj, familio, fontoj. Lingve altkvalita, kvankam mirigas "semajnĵurnalo", kontraŭdira al la PIV-a difino: taggazeto.
Sed cetere apenaŭ io kritikebla. La aŭtoroj Gorecka kaj Korĵenkov avertas, ke ne eblas ĉiujn gravulojn trakti. Ilia elekto ŝajnas al mi tre pravigebla. En la Enciklopedieto de Cherpillod la akcento tro klare estas francmovada, do jen pli objektiva elekto.
Mi varme rekomendas al ĉiuj kun pli da tempo ol mio disponas. (Sed mi planas plulegi en NDK! Do post JoMo (Leclerck), p. 172...)

Rob (Nerderlando)

La Lumigita Ternesto/Sanatoria taglibro de Max Blecher

La libro estas fakte taglibro de la aŭtoro, kiu vivis mallonge kaj ĝia verkaro ne estas tro granda, tamen tre matura. Lumigita ternesto estas unu el libroj aperigitaj en la volumo titolita: Verkaro (preskaŭ) kompleta de Max Blecher. Krom tri romanoj ĝi entenas poemojn, aforismojn kaj mallongajn rakontojn. Indas tralegi la tuton, kvankam mi avertas, ke tio ne estas facila legaĵo, ankaŭ ne gaja. Lia verkista kariero daŭris nur dek jarojn. Li malsaniĝis kiel 19-jara junulo kaj la reston de la vivo (10) pasigis en sanatorioj kiel malsanulo.

Burdo (Pollando)

La aventuroj de Andreo Jelky de Lajos Hevesi

La aŭtoro, Lajos Hevesi (1843-1910), estis hungara verkisto. Lia romano kun la titolo La aventuroj de Andreo Jelky aperis en la jaro 1872 en la urbo Pest, kiu estas parto de la nuntempa Budapeŝto, ĉefurbo de Hungario.
La romano temas pri la mirinda, aventurplena vivo de Andreo Jelky. Andreo Jelky estis hungara tajloro, naskiĝis en la jaro 1738 en Hungario, en la urbo Baja, kiu situas sur la bordo de la riverego Danubo. Li mortis en 1783 en Buda, grava centro de la lando, same parto de la nuntempa Budapeŝto.
Andreo, kiun karakterizis imitinda homeco, forlasis sian naskiĝrbon en 1754, trarveturis la duonon de la mondo por lerni, labori, fariĝi bona fakulo. Li atingis diversajn eŭropajn landojn, Afrikon, en Azio Makaon, Kantonon, Batavion, Cejlonon. Li travivis multajn krizojn. Andreo estis armita matroso; amata poste malamata sklavo; fariĝis soldato, estro de regimento; estis diplomato; batalis kontraŭ venĝavidaj piratoj, kontraŭ armeo de praloĝantoj, kontraŭ sangavidaj kanibaloj. Li tre multe suferis, sed ĉiam liberiĝis de la malfacilaj situacioj. Li edziniĝis, havis bonan nederlandan junedzinon kaj gefilojn. Post morto de sia edzino li veturis hejmen al sia amata naskolando kun siaj gefiloj.
La romanon tradukis s-ro László Vizi el la hungara en Esperanton. La historio kaj teksto estas bonege ĝueblaj. Mi proponas ĝin por legi al ĉiu. La romano legeblas ĉe: http://mek.oszk.hu/10600/10612/10612.htm

Bani (Hungario)

Tagordo de J.Borel

Tiu libro gajnis la prestiĝan Goncourt-premion en 2017. Jam en 2019 ni povas legi la esperantan version brile tradukitan de Jean-Claude ROY, kiu laborigis siajn esperantistajn samklubanoj de Amieno dum pluraj monatoj, sed ne nur, ankaŭ li ŝvitigis eminentajn esperantistojn de la retaj grupoj "Lingva Konsultejo", "La Bona Lingvo" kaj eĉ sian rusan amikinon Nina.
La rezulto, laŭ ni, estas mirinde bona. Unua surprizo la esperanta versio de la libro havas la saman formaton, la saman bildon sur la kovrilpaĝo (Gustav Krupp) kaj la saman prezon (16 eŭroj) ke la franca originalo. Por la titolo, la franca lingvo bezonas kvar vortojn "L'ordre du jour", en la lingvo Esperanto unu vorto sufiĉas : TAGORDO.
La libro rakontas la anekson de Aŭstrio fare de Germanio. Legante la libron vi plene travivos tiun nigran periodon. En mallongaj 16 ĉapitroj, arte kaj erudicie cizitaj, vi malkovros ĉion sciindan ekde la "sekreta kunsido" de marto 1928 ĝis la fino de la milito kaj pluraj jaroj poste.
Nepre aĉetu la libron! legu kaj legigu ĝin!

Atrebato kaj Joga (Francio)