Recenzoj de legataj libroj dum la marta sumoo 2023

Lingvaj respondoj de L. L. Zamenhof

Lingvaj respondoj, kiujn aŭtoris L. L. Zamenhof, aperadis dum la jaroj 1889-1913 en Esperantaj gazetoj, kiel ''La Esperantisto'', ''La Revuo'' kaj aliaj. Libroforme, sub la titolo Lingvaj respondoj, ili estis unuan fojon eldonitaj en la jaro 1910, sekvis pluraj eldonoj.
Mi legis ilin en elektronika formo, enkomputiligita de Bertilo Wennergren surbaze de la sepa eldono. Ĝi enhavas nur tekstojn de Zamenhof, origine verkitajn en Esperanto. La verko troviĝas sur la retpaĝo https://tekstaro.com/t?nomo=lingvaj-respondoj&fbclid=IwAR1CEjzvmQO5t2M0PVzBsasrH9RGgke43FCf1ndbKnV6S0TEiqc3vOnNFOc.
Ĝi konsistas el tri partoj: Leksikologio, Gramatiko, Jurisprudenco. Leksikologio parolas pri vortfarado, vortuzo, etimologio kaj vortaroj. En Gramatiko estas traktataj alfabeto, transskribo, interpunkciado, fonetiko, kazosintakso, adjektivo, artikolo, personaj pronomoj, refleksivaj pronomoj, ceteraj pronomoj, verboj, adverboj kaj konjunkcioj, prepozicioj, gramatikoj. En Jurisprudenco estas priskribita La Fundamento kiel netu?ebla fundamento de Esperanto, la verkaro de Zamenhof kaj la lingvaj institucioj, kiel la Lingva Komitato kaj la Akademio.
Por mi persone estis (krom aliaj paragrafoj) interesaj sekvaj punktoj, kiujn mi ĉi tie mencios.
Mi ridetis, ke Zamenhof mem rekomendadis uzadon de la landonomo ´Brazilio´ kompare kun la nuntempe uzata formo Brazilo. Mi mem siatempe, parolante pri Slovakio, Ĉeĥio, Hungario... (anstataŭ Slovakujo, Ĉeĥujo, Hungarujo...) ankaŭ uzis la formon Brazilio por tiu lando. Sed brazilanoj protestis, kaj postulis uzadon de la formo Brazilo. Tamen ili ne kapablis al mi klarigi la kialon. Leginte la koncernan paragrafon de ''Lingvaj respondoj'' mi ekkomprenis la starpunkton de Zamenhof. Kaj por tiuj, kiuj deklaras, ke ili ne vivas en iu supujo, Zamenhof diris, ke kiam la landonomoj eliras el gentoj, al kiuj apartenas koncerna lando (kompare kun geografiaj nomoj de novaj landoj), oni devas uzi tiujn nomojn kun la sufikso ´uj´.
Al mi, slovakino, kies nacia lingvo ne enhavas la artikolon ´la´, estas tre plaĉa la zamenhofa rekomendo ne uzadi ĝin, ĝis oni ne regas ĝian signifon tute bone. Li diras: "Uzu la artikolon tiam, kiam vi scias certe, ke ĝia uzado estas necesa kaj postulata de la logiko, sed en ĉiuj dubaj okazoj tute ĝin ne uzu."
Mi pensis, ke mi bone regas la uzadon de la prepozicio ´per´, esprimanta rimedon, kiun uzas alia aganto. Zamenhof donas la ekzemplon: ´la letero estas skribita per blua inko´ (ne blua inko skribis la leteron, sed iu persono skribis la leteron, uzante por tio bluan inkon kiel rimedon). La esprimo ´la tero estas kovrita per neĝo´ - kiun ankaŭ mi mem kutime uzadis - ne estas bona, ĉar - kiel klarigas Zamenhof - ĉi tie ne iu kovris la teron per neĝo, sed la neĝo mem kovris la teron; sekve la neĝo mem estas la aginto, kaj ĝi devas havi antaŭ si la prepozicion ´de´.
Mi forte rekomendas legadon, eĉ relegadon de tiu ĉi verko, kun krajono enmane, ĉar ĝi en simpla, sed tre klara maniero povas respondi multajn viajn demandojn.

Fejfi (Slovakio)

Japana Esearo n-ro 2

Verkis esee entute 12 verkisoj, el kiuj multaj jam forpasis. Ili ĉiuj estas interesegaj por mi. Inter ili mi volas mencii ĉi tie nur unu: la verko de YAMASAKI Seiko. Temas pri "Antropocentrismo". Kun ĝi similaj vortoj estas la "Homaranismo" de Zamenhof kaj "Humanismo". Mi simpatias tiujn du lastaj, kaj pri Antropocentrismo mi iom sentas malbonecon, ĉar la Homo-sapiens estas parto de naturo. Homo naskiĝis el naturo kaj eĉ nuntempe estas membro de naturo. Tial estas malpermesite detrui naturon pro la daŭra ambicio de homa evoluo. Antropo-centrismo entenas kelkajn komplikajn problemojn. Ekz. kontraŭ-balenkaptada movado, vegetarismo, arbarkulturo, buĉado, "Fiŝo pli granda malgrandan englutas" (Z), protekto al bestoj ktp. Dume humanismo estas afero inter homoj kaj homoj, ĉu ne? Ĝi entenas jenajn konceptojn: solidareco, simpatio, feliĉo, paco, kunlaboro, espero, reciproka respekto k.s. Eble la homaranismo de Zamenhof estas unu el tiuj.

Samo (Japanio)

Ni vivos! de Julian Modest

Mi finlegis la libron Ni vivos!.
Iun tagon en la geto, Jozefo vizitis Lidian kaj li diris ke li povos savi ŝin por ŝia patro kaj Esperanto. Lidia respondis, "Ni nepre vivos! Mi kredas, se nun ni mortus, iam ie ni renaskiĝus!" Kaj ŝi rifuzis lian proponon pri forkuro.
Tiam en la ĉambron eniris kelkaj soldatoj. Lidia fine parolis al la publiko, "Ni mortos, sed novaj homoj venos, ili ne forgesu pri nia forto, por kiuj ni laboris, kredis kaj vivis."
Ni ne devas forgesi la persekutatajn judojn. Ni ne povas pardoni la pogromon. Per la forto de Esperanto ni devas gardi pacan mondon, mi pensas.

Mateno (Japanio)

Sen Familio de Hektor Malot

Mi legis Sen Familio-n de la franca verkisto Hector Malot, esperantigitan de Ana Sonĝanta kaj Michel Fontaine, de la ĉapitro 7 ĝis la ĉapitro 12 de la dua parto.
Remi, anstataŭ la vundita Alexis, eklaboris kun onklo Gaspard en minejo. En iu tago Remi hazarde estis trafita de inundo, sed estis savita de kamaradoj. Kaj denove Remi piediris kun Mattia kaj la hundo Capi, prezentante survoje spektaklon al vilaĝanoj por gajni monerojn, ĉar ili deziris donaci bovinon al panjo Barberin. Poste Remi povas aĉeti tute sanan bovinon en foiro dank'al helpo de veterinaro.
Kaj en iu vilaĝo Remi kaj Mattia kiujn oni suspektis pro la bovino estis enprizonigitaj, sed dank'al juĝisto kaj al la veterinaro ili estis liberigitaj pro la katastrofo en la minejo, kaj povis doni la bovinon al panjo Barberin. Kaj laŭ la parolo de panjo Barberin, Remi iris al Parizo kaj tie estis informita pri la morto de Barberin, la edzo. Mi ne povas supozi, kiel Remi ne enfalis en malesperon.
Sed dank'al la letero sendita de panjo Barberin, Remi denove povis havi esperon kaj iris kun Mattia al Londono por serĉi sian familion.
Ĉirkaŭ sesdek paĝojn mi ankoraŭ ne finlegis. Sed ĉi tiu libro donas al mi denove multe da ĝojo, kiam mi pensas pri Remi.

Granda Kampo (Japanio)

Sinonima Vortaro de Esperanto de Emil Dimov

Belaspekta libro, sed ĉu vere esperanto-vorto havas multe da sinonimoj?
Scivoleme, mi unue rigardis al la vortoj, kiuj komenciĝas per la prefikso MAL.
Prezentiĝas dek unu paĝoj.

-Kelkaj vortoj proponas nur unu sinonimon, sed nur dek fojon:
malbrila-nepolurita, malhonora kolono-pilorio, maljunulejo-hospico, malkredi-nekredi, malmultekosta-ĉipa, malŝparema-disipema, malŝparulo-disipulo, malvarmumi-frostiĝi, malviva-morta, mamo-brusto.

-Mi esploris pri la plej granda listo de sinonimoj.
Kelkaj prezentas naŭ, unu dek: Malhelpi: ĝeni, malfaciligi, obstrukci, bari, obstakli, kompliki, impliki, embarasigi, deteni, laĝi. Sed, ekzemple "impliki'' havas tre precizan sencon: ''malhelpi la movojn de iu aŭ io, senorde ĝirkaŭvolvante fadenojn aŭ ĝirkaŭplektante malliberigilon: impliki ĉevalojn per piedrimenoj''. Do, ne iu ajn vorto povas anstataŭi alian, dependas de la konteksto.

-troviĝas vortoj konsiderataj kiel neologismoj: lanti, olda

-amuzaj esprimoj: por mallaŭta: je kataj paĝoj (en la franca, temas pri lupo!)

-Mi trovis vorton, por mi nekonatan: por malbono, post malico kaj pereo: Arimano (la principo de la Malbono, en la zoroastra religio.

-La plej longa vorto estas: malbonreputacia.

Esplorante aliloke, pri ŝipo mi trovis post ''ŝipeto'' kun simpla aldono de sufikso, liston de tridek ses vortoj de specialigitaj navigiloj kiel arkeo, aŭ feluko. Same pri hundoj, pri instrumento muzika, kaj aliaj.
Ĉe kilometro, jen: mejlo, versto, kiuj ne estas sinonimoj, sed mezuriloj pri longeco en diversaj landoj.

Do, la esploro estas amuza, sed la ''sinonimoj'' ne devas esti uzataj sen pripensado.

Alteo (Francio)

Amo, tuso kaj forpaso

Mia elektita libro tre plaĉis al mi. En niaj pensoj restis tempo kun malcerto pro la kovimo. La libro Amo, tuso kaj forpaso enhavas finalistajn novelojn de la Interkultura Novela-Konkurso. Interesa estas por mi, ke la trideko da rakontoj venas el ses kontinentoj. Sama pandemio, malsimilaj spertoj, diversaj fikciaj rakontoj kaj por ĉiu multe da timo kaj da mallerteco; iuj homoj mortis ankaŭ pro timo. Bedaŭrinde rakontoj priskribas nur la jaron 2020 kaj unu en estonteco: 2041. Ni eĉ travivis du pliajn jarojn kun viruso kaj kun vakcinado.

Plumeto (Ĉeĥio)

Tinĉjo La Krabo Kun Oraj Pinĉiloj de Hergé

Mi legis ĝin por mia unua partopreno en la Esperanto-Sumoo. Mi tre ŝatas komiksojn. Mi legis ĝin, kiam mi estis infanino. Oni pruntedonis ĝin al mi en Esperanto, kiam mi komencis esperantajn kursojn. La rakonto okazas en Belgio, poste sur la maro, kaj en la dezerto en Maroko. Mi tre ŝatas vojaĝi. Kelkfoje ne estas multe da dialogoj: la komika situacio aperas en la desegnaĵoj. Mi tre ŝatas desegnon. Estas multaj insultoj en ĉi tiuj komiksoj diritaj de aĉuloj, malamikoj de Tinĉjo aŭ ankaŭ de Kapitano Hadoko. Kiel ili estas tradukitaj en Esperanton? En ĉiu lingvo insultoj estas parto de la kulturo kaj historio de popolo, ĉu ne? Mi tre ŝatas lerni lingvojn, historion, konatiĝi kun homoj.
La aŭtoro, Hergé, ne vojaĝis. Li desegnis laŭ fotografioj, kaj legis revuojn pri fremdaj landoj. Li desegnas kaj imagas rakontojn. Tio estas eraro. En lia epoko, ricevitaj ideoj, impresoj de rasismo, de koloniismo, estas la rezultoj de manko de esploro pri la temoj. Sed li dokumentis sin pli kaj pli bone. Li fariĝis pli scivolema kaj ekkonis forajn popolojn.
Mi sukcesas legi 60 paĝojn (4 pagojn ĉiutage). Estas ankoraŭ du legotaj paĝoj eble por lerni, kiu estas la malaperinta japano komence de la rakonto!

Ciganino (Francio)

Almanako Lorenz 2022

Almanako Lorenz 2022 estas la 42a numero de la kolekto, kie vi legos pri diversaj temoj, el diversaj aŭtoroj kaj landoj.
En la nuna numero, vi legos intervjuon kun Probal Dasgupta, vizitos ekspozicion en Uzbekio per la artikolo de Anatolij I. Ionesov, sekvos la pripensojn de Renato Corsetti en lia artikolo "Ĉu Generaloj aŭ Soldatoj batalas, mortas kaj gajnas militojn? Pri Individuismo kaj la Esperanto-Movado", aŭ vi legos la interesan artikolon de Trevor Steele, "Kiel Priŝmiri senkulpan homon".
Inter aliaj, sed ne malpli gravas, estas la artikolo de Roberto Sartoro, "Kiam Zamenhof revis - akomodi kaj loki migrantojn".
Ni certas, ke, leginte la tekstojn de Almanako Lorenz, multe pli vasta horizonto malfermiĝos antaŭ vi.
Kiel mi antaŭe diris, en aliaj komentoj pri Almanako Lorenz, se vi, karaj legantoj, volas ricevi ĉi tiun verkon senpage, skribu al ni kaj volonte, ni sendos ĝin al vi. Bonan legadon.

lemosac (Brazilo)

Vortaro de Esperanto de KABE

Mi tre ĝuis legi, unu paĝon ĉiun vesperon el Vortaro de Esperanto de KABE.
Plej grave por mi estas, ke mi zorge laŭtlegis. Mi surhavis kapaŭdilon, kiu ebligis al mi aŭdi mian prononcadon.
La libro mem estas por mi surprize, mi diru, agrable legebla.

Keneĉjo (Usono)

La Templanoj - iliaj misteroj, iliaj secretoj, Dua Eldono

  Mi amas nek sekretojn, nek misterojn. Al mi prefere plaĉas klaraj, facile videblaj   aferoj, je la atingebleco de ĉiuj. Sed mi komprenas, ke la historio de la homaro   neeviteble dronas ofte en obskuraj okazaĵoj, tiel ke restas faktoj, kiuj   transformiĝas en dubajn kredojn kaj supozojn. Historiistoj tiam sin dediĉas al   solvado de multflankaj enigmoj, pri kiuj ne eblas trovi certaĵojn.
  La historio pri Templanoj, en la komenco de la dua jarmilo, estas unu el tiuj   historiaĵoj. Mi konfesas, ke mi neniam tre interesiĝis pri ĝi. Ĝi aspektis al mia   senscia kapo preskaŭ kiel superstiĉo. Tamen, kiam falis en miajn manojn ĉi tiu   bele eldonita libreto (malpli ol 100-paĝa), kies aŭtoro estas la respekteginda   Cherpillod, tiam mi decidis venki mian antaŭjuĝon. Mi ne pentis.
  Malgraŭ ke la historio pri tiuj monaĥoj-soldatoj estas grandparte neklara, tiel ke   multaj informoj pri ili estas nur supozoj, tamen la historia esplorado estas lerta,   erudicia kaj kurioza. Kaj ankaŭ la simpla ekzisto de tia ordeno estas ja tre   interesa socia fenomeno. La afero komenciĝis per areto da viroj, kiuj decidis formi   armeon, por protekti pilgrimantojn al Jerusalemo. Ĉi tiuj piaj pilgrimantoj estis ofte   viktimoj de teruraj atakoj. La protektantaj soldatoj formis ordenon, kun striktaj reguloj de ĉasteco kaj malriĉeco. Ili feroce batalis kontraŭ la "saracenoj". Iom post iom, tiu ordeno fariĝis potencega, riĉega kaj tre disvastiĝinta en Eŭropo. Onidire ĝi eĉ minacis la potencon de Romo. Tre atentokapta fenomeno estas, ke fariĝis vera paralela imperio en Eŭropo, kun vastaj proprietaĵoj kaj ŝipoj. Eble ili eĉ atingis Amerikon, multajn jarojn antaŭ Kolumbo. Kaj ili enkondukis ekonomian sistemon, kiun oni emas konsideri la unuan provon de kapitalismo.
Kompreneble, la roma eklezio poste eksentis la minacon de tiaj potencegaj templanoj. Sekvis kruela persekutado kaj konfiskado, kun akuzoj pri herezo, torturoj, mortigoj. Malluma epizodo en la vivo de E?ropo. Restis onidiroj pri kaŝitaj trezoroj, kaj suspektoj, ke ankoraŭ en la 20-a jarcento postrestis spuroj de templanoj kaj ties sekretoj.
Kio plej mirigas en ĉi tiu bela libro estas, unue, la detala kaj bone prikomentita esplorado de historiaj dokumentoj kaj faktoj, kiuj koncernas la templanojn; due, la ĉiam vigla, eleganta kaj plezurdona stilo de André.

Posovo (Brazilo)

Uleksa floro sur saksa porcelano de Frederic Le Magadure

Mi estas tre kontenta, des pli ke mi legis la tutan libron. Estas la unua fojo tiel. La libro estas bone skribita esperante, mi komprenis la tuton.

Filipo (Francio)

La memoraĵoj de Julia Agripina de Anna Lowenstein

Memeraĵoj de Julia Agripina de Anna Lowenstein eldonita de Flandra Esperanto-Ligo -564 paĝoj -Mi agrable legis grandan parton de la libro. La lingvo uzita de la verkistino fluas: La vortoj estas simplaj, la kunmetaĵoj estas facile komprenablaj. Tra la vivo de Agripino oni malkovras la tumultan vivon ĉirkaŭ imperiestroj en la antikva Romo. La rakonto estas malfacila en la komenco, ĉar roma historio estas komplika afero! Kiam la nombro de personoj malkreskas la kompreno igâs pli facila. Do persistu por ĝui pri la legadoj!

martinesperanto38 (Francio)

La Viro kiu plantis arbojn de Jean Ĝiono

La granda franca aŭtoro Jean Ĝiono renkontas solan ŝafiston en la Provenca regiono, kiu plantis arbojn en dezerta lando. La maljuna viro realigis paĝon post paĝo, jaron post jaro, belegan kaj arbarkovritajn erikejon.

Anĝelo (Francio)

La fundo de l' mizero de Waclaw Sieroszewski

Kial mi legis tiun romaneton 91-paĝan? Simple ĉar mi trovis ĝin en la granda biblioteko de la urbo Rennes en regiono Bretonio (Francio).
Al mi plaĉas la pli seka titolo en la originala aperigo en la pola "Dno nędzy" Tiu dua eldono aperis probable en la1900-aj jaroj kvankam la jaro ne estas indikita. Bedaŭrinde! Mi diras tion, ĉar la esperantisto, kiu aĉetis la romaneton, iu sinjoro Cuisnier, donis ĉiujn siajn librojn en Esperanto kaj pri Esperanto al la biblioteko en la jaro 1911. Kaj bonŝance la biblioteko zorge konservis la libron ĝis mia alveno en 2023! Dankon al ili. Cetere entute estas proksimume 50 libroj, do mi povas kaj rajtas trankvile esplori la tutan trezoron kaj eĉ senpage skani ĉion! Feliĉa esperantisto mi estas.
La titolo de la romano ne allogas! Kaj tiu titolo bone spegulas la enhavon. La rakonto disvolviĝas dum morda vintro kaj dum la bela sezono en la tajga arbaro, en la lando de la jakutoj. "Mirinde malgaja lando" kiel oksimore skribas la verkisto en la unua paĝo. Kaj, pli precize, tiu rakonto plejparte disvolviĝas en jurto de lepruloj, homoj forlasitaj kaj malpermesitaj kontakti aliulojn, sen eblo normale vivi kiel la aliaj jakutoj. Tiel, la situacio estas terure kaj profunde malesperiga.
La verkisto utiligas tiun enscenigon por paroli pri relative ofta kaj konstanta temo, nome luktado inter bono kaj malbono. En tia mizera situacio, kaj en eta fermita homgrupo riveliĝas la fundaj pensmanieroj, la fundaj animstatoj kaj karakteroj de la homo bonkora aŭ malica, helpema aŭ profitema ktp. Kiel ofte en tiu epoko komence de la 20a jarcento, la rolon de l' malbono prenas virino, fortika, malica. Unu el la roluloj nomas ŝin la inferanino! Ŝi do estas la diablino, kaj plie ŝi estas ĵaluza.
Mi konfesas, ke mi legis tiun verkon precipe ĉar Kabe tradukis. Kaj li ege bone tradukis. Mi kaptis diversajn esprimojn. Jen kelkaj por gustumi la stilon:
" la malmoliĝinta tero kuŝas en nepriskribebla silento" p. 2
" la frosto enŝovis en la loĝejon siajn rabajn ungegojn" p. 16
" sonĝigaj blovoj de l' suda vento" p. 35
" la okulo eraras en la perla spaco"
" la varma vento blovis iliajn vizaĝojn" p. 40
" la luna lumo arĝentis la mezon de la lago" p. 70
" nebulo rampis sur la tero" p. 85
En tiu dua eldono estas kelkaj pardonindaj tajperaretoj. Unu erareto en la 1a paĝo (miaopinie erareto, sed…?) mi legis tion" Sur la bluaj vastaĵoj, vejnoj de akvumita tero serpentas kaprice, kiel polipaj palpiloj, … "Mi imagas, ke tiuj brilaj vejnoj similas la palpilojn de polpo (do ne de polipo).

Telemo (Francio)

Vivi estas danĝere de Istvan Nemere

Daniel Skagen estis korpogardisto de kelkaj ŝtatestroj. Li fondis poste oficejon por peri laborfortojn el Europo al la landoj tre malriĉaj, tiel nomataj "tria mondo". Venas ĉe li la ŝtatprokuroro Pierre Gerradi por proponi taskon kiu alportos al li sufiĉe da mono kaj ankaŭ trankvilon ĉar la magistrato kaj la polico ne plu molestu lin pro "la perado de laboristoj". La misio konsistas en la priserĉado de Georges Clever, altrangulo en la neleĝa Organizo de la Armeo Sekreta O.A.S dum la ribelo en Alĝerio en la kvindekaj jaroj de la lasta jarcento. Clever prirabis, torturis kaj murdis siajn viktimojn ĉu arabojn, ĉu francojn. Oni nomis lin "Buĉisto". La ŝtatprokuroro dungas Daniel Skagen por kapti kaj sekrete liveri lin al li en Parizo. Georges Clever fuĝis al la karibean insulon Barrengos. Daniel Skagen kun siajn elektitajn kunulojn kaj la misteria Simon sendita de Gerradi elserĉas Clever-on kaj perforte revenigas lin al Francio.
Tiu krimromano estas tre facile legebla kaj estas malfacile legi nur dek paĝojn tage, ĉar mi volis scii pli. La aventuro havas tre neatenditajn surprizojn ĝis la fino. La suspenso pliiĝas dum oni legas. Tiu ĉi krimromano taŭgas por progresemaj esperantistoj, kiu lernis Esperanton ekde almenaŭ tri jaroj.

Legantino (Francio)

La sankta biblio: La sentencoj de Salomono

La sentencoj de Salomono en la Sankta Biblio, ankaŭ nomataj "Proverboj", estas kolekto de konsiloj. Tiu ĉi libro enhavas 31 ĉapitrojn kaj 915 proverbojn.
La aŭtoro sugestas aŭskulti ĉiam la bonajn gepatrajn instruadojn kaj serĉi saĝecon, kiu sin adresas al tri homaj kategorioj:

1) la "simplaj homoj", kiuj estas naivaj personoj kaj sen kulturo, kiuj bezonas klarigojn kaj gvidanton;
2) la "cinikaj homoj", kiuj malŝatas la spiritecon, ĉar ili estas malmodestaj kaj pensas esti la plej bonaj el ĉiuj;
3) kaj fine la "indiferentaj homoj": nesentemaj kaj nezorgantaj personoj pri la morala leĝo.

Estas necese esti singardaj, justaj kaj altruistaj, eviti malbonon kaj ĝian delogojn, kalumniojn, mensogojn kaj neutilajn klaĉojn.
Ni ne devas akcepti provokojn: ili stimulas aliulan koleron, sed ni devas konduti saĝe: la vera saĝeco estas ĉiam milda kaj modesta.
Ni devas labori serioze kaj honeste, sen envio.
Krome, estas necese eviti ebriiĝi, ĉar vino kaŭzas arogantecon.
Ni neniam devas ŝteli kaj opresi malfortulojn.
Ni devas eduki gefilojn kaj korekti iliajn erarojn.

La beleco de tiu ĉi antikvega libro estas en la emociega nuntempeco de la temoj pridiskutitaj en ĝi: mallongaj maksimoj, kun superega kaj profunda humana, spirita kaj socia valoro.
La moderna homo havas konduton tre similan al la antikva homa-konduto: ambaŭ estas superrigarditaj de troa materiismo.
La saĝeco de Salomono, por tiuj, kiuj kavas "malfermitan menson", sugestas la vojon de la sereneco kaj de la paco.

Karla (Italio)

Montara vilaĝo de Chun-Chan-Yeh

Mi atingis 00000 00000 00000, leginte entute 180 paĝojn en Montara Vilaĝo de Chun Chan Yeh (Cicio Mar) en traduko de William Auld. (Serio Oriento-Okcidento 21). Scivoligis min kaj la renoma serio, la reputacio de Auld kaj la senkompata ripeta kritiko de Fernando de Diego al la tradukinto.
Lingvajn malglataĵojn mi profesie trovadas, sed tio neniel embarasas la legadon: ĝi fluas tute nature, kvazaŭ en originalaĵo. La rakonto mem fascinas, komence tre kviete, sed kun streĉaj peripetioj: ja la kamparanoj pri kiuj temas, suferegas pro krueleco kaj severa pluvomanko kaj eĉ pli pro kruela bienestro. Ĉion ni legas laŭ la kompreno de 15-jara knabo, kiu kunvivas kun la patrino, la rifuĝinta nordulo Onklo Pan kaj la perdita orfino, kiu rolas kiel fratino kaj ĉionfaranto, poste terure varioldifektita, Alan. Dum ŝia malsano la knabo loĝas ĉe "Onjo Krizantemo", kiu obstine rifuzadas svatiĝantojn, esperantadas, laŭ la maniero de Penelopa en Odiseado de Homero, la revenon de sia edzo Mintun. Poste, kiam ŝiaj ŝpinitaj bobenoj ne plu estas vendeblaj, ŝi eĉ akceptas eduki la konkubinon 15-jaran (!) de la bienestro, kontraŭ malsatiga enspezo.
Amuzas la amkonkurado inter la vilaĝa rakontisto kaj la taoisma pastro. Sed fine malriĉa kamparano Mau Mau ne plu povas nutri sian manĝegeman edzinon Korvina, kaj estas devigita servi en Ordokonserva Kompanio de ŝtelista bando. Kiam finfine eksplodas ribelo, lin minacas pendumado, sed ĝuste Onklo Pan povas atesti lian senhelpan situacion. Kaj ĉar la familio de la rakontanta knabo savis la lokan partiestron kontraŭ ĝendarmoj, eĉ Mau Mau ricevas provizoran pardonon.
Tre amuze Chun Chan rakontas la reagon de la vilaĝanoj al la afiŝoj per kiuj la nova "Dinastio" klarigas ke de nun regos la kamparanoj kaj fuĝas la ekspluatintoj: "infandesegnaĵoj" sed kun tradicia kaligrafio. Humuro estas la plej efika rimedo kontraŭ la foje spirreteniga etoso. Tre kontentige sonas la alparolo de la nova loka partiestro, ĝuste tiu savita fuĝinto, pri popoldemokratio, kvankam li ne uzas la vorton. Foje mi trovu tempon finlegi la verkon: ĝi tre valoras.

Rob (Nederlando)

Hura! de Julio Baghy

Hura! estas iom longa romano, kiun mi legis, uzante tri 'Sumoo'- periodojn. Mi jam konis la diversajn stilojn de Baghy, leginte plurajn liajn poemojn kaj rakontojn, sed, ke li kapablis prezenti ilin ĉiujn en unu granda verko estis surprizo: jen partoj simple plezure rakontaj, jen sciencaj kaj filozofiaj dialogoj, jen absurdaj situacioj kun amuze groteskaj figuroj, jen romantikaj am-intrigoj... La fantasta fono de la tuto estas tuj atentokapta, la satiro pri socio, kvankam el alia epoko, plu validas. Por pacienculoj, nepre leginda verko de unu el la elstaraj verkistoj.
Esperante, ke ankaŭ vi sukcesis, mi bondeziras.

Punkto (Britio)

Nia Hejmo de André Luiz

La libro "Nosso Lar" estis diktita de la Spirito André Luiz pere de la brazila mediumo Chico Xavier. Ĉi tiu libro venas por montri al ni, kia estas la vivo por iuj Spiritoj, en la spirita mondo post la morto de la karna korpo. Nia Hejmo estas la nomo donita al la spirita kolonio.

Beto (Brazilo)

La vojo returne de Erich Maria Remarque

Post la romano En okcidento nenio nova, mi legis ankaŭ La vojo returne. La viroj hejmeniras post la milito, kaj trovas tie tute alian mondon ol tiu, kiun ili postlasis antaŭ kvar jaroj. Nenio plu bone funkcias, ne estas sufiĉe da laboro, manĝaĵo, mono, domoj, ktp., ktp. Kaj kompreneble ili suferas post la milito. Estas malfacilege alkutimiĝi al la "normala" mondo. Kelkaj sukcesis, kelkaj ne: ili estas malfeliĉaj, sonĝas pri la tranĉeoj, kelkaj eĉ mem estas violentaj. Neniu helpis ilin, kaj tiam neniu jam sciis pri Post Traŭmo Streĉiĝo Sindromo (PTSS), kiel mi jam menciis en la antaŭa recenzo. Mi ne povas ne pensi pri la Ukrainoj kaj la Rusoj, kiuj sensence mortas, aŭ perdas familianojn, aŭ fuĝis el sia hejmlando.
Same kiel validas pri la alia libro, ĉi tiu romano estas tre bone legebla laŭ lingvo uzo, eĉ por komencantoj, sen multaj neologismoj. Kaj eble la libro estas ne nur rekomendinda, sed eĉ legenda, tra la tuto mondo. Sed mi scias, ke tio nur estas iluzio.

Katinjo (Nederlando)

Esperanto por mi n-ro 4 de Helga Plötner kaj 16 esperantistoj

Mi legis: Esperanto por mi, Libron 4-an, entute estas 5. Ĉiu libro havas 16 belegajn portretojn de esperantisto kaj Galerio de Helga Plötner: "Floroj el mia ĝardeno", "Verkistino el Kubo" kaj "Elefantoj". Tiuj homoj, kiuj aperas en la libroj, estas esperantistoj el diversaj lokoj de la mondo.
Helga naskiĝis en Germanio, ŝi komencis pentri ekde la tria aĝo.
La kovrilpaĝo de ĉiu libro estas kolora, ekzemple la No. 4a estas oranĝ-kolora, ĉiu libro kostas 5 e?rojn. En la libroj oni legas pri la agado de Esperanto de ĉiu persono, kiu aperas ene.
HELGA, salutas nin en ĝi, kaj informas al ni kiel estas la origino de tiuj ĉi libroj. Okazas ke s -ro HORI Jasuo, el Japanio, interesiĝis pri la portretoj faritaj de Helga do, li ekhavis la ideon eldoni librojn kun tiaj portretoj.
Ŝi jam portretis 64 homojn kaj jam laboras por la 6a libro. Bedaŭrinde, ŝi estas en malbona sanstato kaj suferas kronikajn dolorojn la tutan tagon. Ŝi diras al ni ke ŝi portretis ĉiujn en BONFIDO, KREDO, AMO, ESPERO kaj ĜOJO. Samtempe ŝi dankas al s-ro HORI Jasuo kaj la provleginton s-inon LOSKUTOVA TATJANA. La kvin ekzemplerojn estos donataj al la Biblioteko en Vieno.
Mi rekomendas vin apogi la movadon de Esperanto kaj aĉeti la kvin librojn, kostas nur 5 eŭrojn ĉiu ekzemplero. Legante la librojn, vi konos pli pri la agado de Esperanto en la mondo. Mi dankas, kaj gratulas al vi HELGA kaj HORI.

Kongreso (Meksiko)

Verkoj de Verda Majo

Verda Majo estas plumnomo de japanino esperantista HASEGAWA Teru (1912-1947, vidu artikolon pri ŝi en Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Verda_Majo): "En siatempa historia fono [de milito inter Ĉinio kaj Japanio], la ago de Verda Majo sin oferi al la afero por liberigo de la ĉina popolo estis tre facile etiketita kiel faro de 'naciperfidulino' kaj kaŭzis malfeliĉan kompromiton al ŝiaj familianoj. Verda Majo ne nur sin donis al la afero por liberigo de la ĉina popolo, forlasinte sian propran hejmlandon, sed ankaŭ edziniĝis al ĉino. En tiama Japanio, edziniĝo al ĉino estis rigardata kiel tre hontinda fiago."
Ŝi simple kaj emocie rakontas la spertojn, la malfacilaĵojn kaj foje la ĝojojn, kiujn ŝi travivis kvazaŭ ŝi subite fariĝis "muta kaj surda" en Ĉinio, kies vivkondiĉoj, kulturoj kaj lingvoj estis tute fremdaj al ŝi kaj kie ŝi devis zorgeme kaŝis sian japanan devenon por eviti karceron aŭ eĉ morton. Esperanto ne estis por ŝi "burĝa hobio" sed ja sia tuta vivo, kaj sen la samideana helpado de ĉinaj esperantistoj ŝi ne estus sukcesinta fuĝi de urbo al urbo (Ŝanhajo, Hankouo, Hong-Kongo, Kantono, Ĉongĉingo), trovi loĝejon, vivrimedojn aŭ laboron por agi kontraŭ la faŝisma imperiismo de la japana registaro cele al la liberiĝo de la ĉina popolo.
Jen profunda meditado pri la valoro kaj la vera esenco de Esperanto.

Urso (Francio)

Frisaj rakontoj en Esperanto de diversaj frislandaj verkistoj

La unua versio de tiu libro estis en la Nederlanda lingvo kaj celis konatigi la frisan literaturon al la tuta lando. La posta propono traduki ĝin en esperanton vekis veran entuziasmon ĉe nia frisa samideanaro. La libro aperis en 1964.
La 20 mallongaj rakontoj estas diverstemaj kaj pritraktas interese kaj kelkfoje eĉ kortuŝe plurajn aspektojn de la vivo en tiu nordorienta, ne sufiĉe konata, regiono de Nederlando.
En la recenzaro de la Esperanto-Sumoo (septembro 2021), vi povas legi la tre bonan resumon faritan de Burdo (Polo) de lia preferata rakonto Petro.
Kompreneble mi legis la tutan rakontaron sed mi aparte interesiĝis pri la dek tradukitaj rakontoj de mia samurbano Sipke Stuit (1908-1974). Li venis en Arras en 1934, kie li en 1935 edzinigis francan esperantistinon Simone Decaudin (1909-1975). Ili havis 5 gefilojn, ĉiujn denaskajn esperantistojn kaj poste poliglotojn.
La tre preciza uzo de esperanto en ĉiu rakonto permesas al la leganto perfektan bildigon al si de la priskribitaj epizodoj.

Atrebato (Francio)

TENA Hejmo en Mezeŭropo de Spomenka Stimec

Mi revenis entuziasma de la esperanta renkontiĝo M.E.S. ĉe la mediteranea marbordo. Tie mi partoprenis literaturan seminarion majstre gvidatan de Spomenka Stimec, famkonata kroata verkistino. Konsekvence por la Esperanta Sumoo mi havis(as-os) emon legi aŭ relegi ties verkojn.
TENA estis la avino de Spomenka. La novelo komenciĝas per la rakonto de la morto kaj entombigo de la avino, dummilite dum daŭras la malkonstruado de la iama Jugoslavio.
Iom mozaike, kvazaŭ impresionisma pentraĵo, per etaj tuŝetoj Spomenka priskribas lerte kaj delikate diversajn erojn el la vivo ne nur de la avino, sed ankaŭ de la prageavoj, onkloj kaj aliaj parencoj.
p 21 "la avo estis 92-jara kaj iom tremetanta. La avino estis ses monatojn pli juna ol li, sed ŝi nomis lin -oldulo- dum la lastaj tridek jaroj. Li neniam plu partoprenis iun edziĝofeston. Ŝi pretas danci. Feliĉe la lasta krurrompado ŝia ne okazis ĉe la festo, sed nur en la kuirejo!"
p 25 "La tuta ekipaĵo de la bebomondo estis kroĉetita kaj amelita…ekde miaj unuaj tagoj tiklis min sub la mentono etaj dentoj de delikataj puntoj faritaj de la monaĥinoj."
Kutimoj, odoroj, gustoj de tiu parto de la mondo nutras la rakonton en poezia stilo kiu feliĉigas la leganton: mi esperas ke kiel mi, vi ĝuos la belan stilon kaj la interesan rakonton.

Joga (Francio)